Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/15

Karikaturo de Theo Zasche
Karikaturo de Theo Zasche

Richard Strauss (la 11-an de junio 1864, Munkeno — la 8-an de septembro 1949, Garmisch-Partenkirchen) estis germana komponisto de la malfrua 19-a kaj de la 20-a jarcentoj, kiu famiĝis precipe per siaj orkestra programmuziko (simfoniaj poemoj), lidverkaro kaj operoj. Strauss estis krom tio grava orkestrestro kaj teatrestro samkiel luktanto por la muzika kampo kaj por la plibonigo de aŭtororajtoj.

Per la kunlaboro kun Stefan Zweig, kiu verkis por lia opero Die schweigsame Frau la libreton, Strauss eniĝis en malfavoron je la nazioj. Post kiam la Gestapo forkaptis kritikan leteron al Stefan Zweig de la 17-a de junio 1935, Strauss estis devigata abdiki kiel prezidanto de la Reichsmusikkammer. Okaze de la Somera Olimpiko 1936 Strauss li tamen rajtis komponi la inaŭguromuzikon. La mendon li ricevis jam en 1932 deflanke de la Internacia Olimpia Komitato (IOK) en Lausanne.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: monaĥejo Lorsch - tapiŝo de Bayeux - Klasifiko Internacia de Malsanoj