Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/19

Arundo
Arundo

Arundo (hispane kaj oficiale Ronda) estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la hispana provinco Malago, de la aŭtonoma komunumo Andaluzio. Arundo estas la ĉefurbo de la regiona distrikto Montĉeno de Arundo.

La urbo sidas sur ebenaĵo tranĉata de profunda gorĝo fosata de la rivero Guadalevín, en kiu surbordiĝas la konstruaĵoj de ĝia historia urbocentro, kio donas al la urbo pitoreskan panoramon kiu, kunigata al la varieco de monumentoj kiujn ĝi havas, la natuan ĉirkaŭon kaj ĝian prokksimecon al la grandaj centroj de la amasturismo de la Costa del Sol, igis ĝin unu el la gravaj regionaj tursimaj allogaĵoj. La kornico de la tranĉaĵo kaj la Nova Ponto estas la tipa bildo de la urbo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Richard Strauss - monaĥejo Lorsch - tapiŝo de Bayeux