Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/12

La Oto-Matilda-Kruco el la katedrala trezoro de Essen
La Oto-Matilda-Kruco el la katedrala trezoro de Essen

La Oto-Matilda-Kruco estas procesiokruco el la trezoro de la katedralo de Essen en Germanio. Ĝi estis produktita en la 10-a jarcento kaj ĝis en la plej lasta tempo estis uzata je altaj festotagoj. La nomo de la kruco deduktiĝas de la personoj, kiuj estas bildigitaj sur la enigita fondintotabuleto. Je tiuj ĉi temas pri duko Oto de Ŝvabio kaj lia fratino, abatino de abatinejo Essen, Matilda la 2-a. La du estis genepoj de imperiestro Oto la Granda kaj konfidatoj de sia onklo, imperiestro Oto la 2-a. La kruco estas per tio unu el la pecoj, kiuj montras la aparte intiman ligon de la Otidoj kun la abatinujo Essen.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Tonlingvo - Federico Fellini - Preĝejo Sankta Marteno (Laives)