Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/09

statuo pri Andy Warhol en Bratislavo, Slovakio

Andy Warhol (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1928 en Picburgo, mortis la 22-an de februaro 1987 en Novjorko) estis usona pentristo, filmfaristo, eldonisto, kaj unu el la ĉefuloj de la arta movado konata kiel poparto. Liaj verkoj esploras la rilaton inter arta esprimo, famulkulturo kaj reklamado tiom prospera ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj. Post sukcesa kariero kiel komerca ilustristo, Warhol iĝis fama kaj foje kontestata artisto. The Andy Warhol Museum (La Muzeo Andy Warhol) en sia naska grandurbo, Picburgo, Pensilvanio, aranĝas ampleksan permanentan kolekton de arto kaj arkivoj. Ĝi estas la plej granda muzeo en Usono dediĉita al ununura artisto.

La arto de Warhol ampleksis multajn formojn de amaskomunikilaro, inkluzive de mandesegnado, pentrado, presaĵkreado, fotarto, silkrastrumo, skulptarto, kino, kaj muziko. Li ankaŭ estis pioniro en komputil-generita arto uzante Amiga komputilojn kiuj estis lanĉitaj en 1984, du jarojn antaŭ lia morto. Li fondis Interview Magazine kaj estis la verkinto de multaj libroj, inkluzive de The Philosophy of Andy Warhol (La Filozofio de Andy Warhol) kaj Popism: La Warhol Sixties. Li administris kaj produktis la Velvet Underground, rokmuzikan grupon kiu havis fortan influon sur la evoluo de punkroka muziko. Li ankaŭ estas fama kiel samseksema viro kiu vivis malkaŝe kiel tia antaŭ la samseksema liberiga movado. Lia studio, The Factory, estis fama renkontiĝejo kiu kunigis eminentajn intelektulojn, reĝinjojn, dramistojn, boheman stratpopolon, Holivudo-famulojn, kaj riĉajn patronojn.

Warhol estis la temo de multaj retrospektivaj ekspozicioj, libroj, kaj dokumentaj filmoj kiaj I Shot Andy Warhol. Li elpensis la vaste uzitan esprimon "15 minutojn da famo". Multaj el liaj kreaĵoj estas tre kolekteblaj kaj tre valoraj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: terorisma atako en Beslano - ĉagataja lingvo - Grandduklando Flandrensis