Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/22

Festenano kaj muzikistino, kaliko de la pentristo de Colmar, 5-a jarcento a.K., Luvro

La nutrado en antikva Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de la agrokulturo en antikva Grekujo. Ĝi baziĝas sur la "mediteranea triopo": tritiko, olivoleo kaj vino.

Grekoj manĝis trifoje tage. La matenmanĝo (ἀκρατισμός, akratismós) konsistis el hordepano sorbigita en pura vino (ἄκρατος, ákratos), foje kun figojolivoj. La tagmanĝo (ἄριστον, ariston) estis simpla manĝo ĉirkaŭ tagmezo aŭ komence de la posttagmezo. La vespermanĝo (δεῖπνον, deĩpnon) estis la plej grava manĝo de la tago, kiu okazis kutime post noktiĝo. Foje aldoniĝis manĝeto (ἑσπέρισμα, hespérisma) komence de la vespero.

Grekoj manĝis sidante, benklitoj estis uzataj nur de nobeloj aŭ dum festenoj. Tabloj, altaj por kutimaj manĝoj kaj malaltaj por festenoj, estis komence ortangulaj. Dum la 4-a jarcento a.K. kutimaj tabloj iĝis rondaj, plejofte kun zoomorfaj piedoj (ekzemple en formo de leonpiedoj). La kutimo entombigi malgrandajn figuretojn el argilo reprezentantajn meblojn ebligas al ni nun havi bonan ideon pri grekaj mebloj.

Platpanoj servis foje kiel teleroj, sed bovloj el bakita argilometalo estis pli kutimaj. Telerareroj iĝis pli kaj pli subtilaj kaj troviĝis teleroj el altvalora materialo aŭ el vitro dum la romia epoko. Oni tute ne manĝis per forkoj, sed per fingroj. Tranĉiloj utilis por distranĉi viandaĵon kaj kuleroj similaj al nunaj eŭropaj kuleroj por manĝi supojn kaj kaĉojn.

Ŝajnas, ke ofte virinoj manĝis dise de viroj. Kiam la hejmo ne estis sufiĉe granda, viroj manĝis unuaj kaj virinoj nur, post kiam la viroj finmanĝis. Laŭ Aristotelo, en riĉaj familioj sklavoj servis ĉetable, en pli malriĉaj familioj, virinoj aŭ infanoj.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Matematika indukto - Andoj - Roald Amundsen