Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/52

Fasado de la sinagogo de Worms ĉe la historia sinagoga placo. Maldekstre videblas parto de la domo "Haus zur Sonne", la eksa socia centro de la juda komunumo.

La Sinagogo de Worms estas inter la plej malnovaj sinagogoj en Germanio, La en 1034 per ampleksa donaco unuafoje konstruita preĝejo en sia historio plurfoje estis neniigita kaj rekonstruita. Ĝi nun servas kiel preĝejo al la en Worms vivantaj membroj de la juda komunumo de Majenco (Mainz) kaj samtempe estas grava turisma vidindaĵo de la urbo, ofte vizitata kune kun la historia juda tombejo Heiliger Sand, kiu nun estas la plej aĝa restinta juda tombejo de Eŭropo, kun plej malnova konservita tomboŝtono el la jaro 1058.

Juda komunumo en Worms probable ekestis en la 10-a jarcento. La unuan sinagogon de Worms en 1034 financis la juda paro Jakob ben David kaj ties edzino Rahel. En la urba kvartalo de la sinagogo, protektita fare de la nordorienta parto de la urba remparo, ekde la dua fino de la 10-a jarcento en tipaj pluretaĝaj domoj loĝis precipe judoj, kies publika vivo koncentriĝis en la sinagogo kaj sur la sinagoga placo. Tiu unua sinagoga konstruaĵo komence de la germana Krucmilito de 1096 kaj en la Dua Krucmilito de 1146 estis damaĝita fare de "ekzercantaj" kruc-kavaliroj. Jam tiu unua sinagogo havis internacie renoman talmudan lernejon, ĝenerale hebree nomata ישיבה, do Jeŝivo, kies ekzakta loko tamen ne plu dedukteblas. Plej fama studento de tiu talmuda lernejo estis rabeno Salomon ben Isaak el la francia urbo Troyes, kiu pli poste iĝis unu el la plej renomaj kleruloj de eŭropa judismo. Nova sinagogo en 1174/75 konstruiĝis en la romanika stilo de la skulptistaj metiistoj konstruantaj ankaŭ la kristanan katedralon de Worms. La kapiteloj estas inter la plej belaj de la tiel nomata romanika "stilo de Worms kaj Strasburgo". En 1185 kaj 1186 sudokcidente de la vira sinagogo estis konstruita subtera mikveo, do rita juda banejo. En 1624 okazis la lasta ampleksigo de la sinagoggo: norde alkonstruiĝis antaŭkonstruaĵo, kaj okcidente aldoniĝis nova talmuda lernejo, loke baptita "Raŝi-kapelo". Dum la pogromoj de 1349 kaj 1615 la sinagogo forte damaĝiĝis. En ambaŭ pogromoj la tegmentaj kupoloj estis detruitaj, kaj la flankaj muroj parte neniigitaj. En la rekonstruo de 1355 oni elektis gotikajn formojn por la fenestroj kaj la tegmentaj kupoloj. Kompareble fortaj estis la damaĝoj post la urba incendio de 1689 dum la milito de la ligo de Augsburg respektive milito de palatinata sukcedo. La konstruaĵoj nur ĉirkaŭ la jaro 1700 povis esti rekonstruigitaj, kaj la interno adaptiĝis al la epoka stilo.

Ekde la mezo de la 19-a jarcento la juda komunumo en Worms inklinis al liberalismo. Tial en 1842 la divida muro inter la vira kaj virina sinagogoj estis forigita kaj en 1877 enkonstruiĝis orgeno, kutima elemento en ĉirkaŭaj kristanaj preĝejoj. Tiujn ŝanĝojn ne bonvenigis ĉiuj komunumanoj. Por tiu grupiĝo de ortodoksaj judoj la grenkomercisto Leopold Levy norde de la sinagoga placo konstruigis tiel nomatan "novan sinagogon", kiu inaŭguriĝis en 1875. Laŭ la volo de la donacinto tamen ankaŭ tiu sinagogo restis posedaĵo de la urba juda komunumo, por eviti diserigon en pli malgrandajn grupiĝojn.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Insulo Alexander - Svislando - Piramido