Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/02

Altgotika katedralo Dipatrino de Reims, elstara ekzemplo de franca gotiko

Gotika arĥitekturo estas eŭropa arĥitekturo de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Francilio kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Piramido - Sinagogo de Worms - Klement Gottwald