Malfermi la ĉefan menuon
la baziliko de Sankta Petro en Vatikano

La baziliko de Sankta Petro (en latina Basilica Sancti Petri; en itala Basilica Papale di San Pietro in Vaticano) kaj oficiale Papa baziliko de Sankta Petro, estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale: Piazza San Pietro) kaj ties kupolo hegemonias la horizonton de Romo. Same ĝi estas konsiderata unu el plej gravaj (aŭ rekte la plej grava) el la sanktaj lokoj de katolikismo.

La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo pri kiu estas polemiko: nome en Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu laŭ ties propra informo estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro", sed tiuj mezuroj inkludas apudajn konstruaĵojn kaj la kupolalto krucon.

La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis la papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis la papo Paŭlo la 5-a en 1612 aŭ la 18-a de novembro de 1626. Ĉar jam en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo de Jesuo Kristo nome Sankta Petro, nome unua episkopo de Antioĥio kaj de Romo, nome konsiderata unua papo, estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn jam ekde la ekfunkciado de kristanismo.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Diplomatio - Jorge Luis Borges - Johannes Brahms