Vikipedio:Artikolo por Esperanto - aprilo 2003

Jen artikolo kiu verŝajne aperos en la aprila numero de la revuo Esperanto. Kiel kutime, mi antaŭĝojas viajn redaktojn enhavajn kaj gramatikajn!

Dankon, Chuck SMITH


La Libera Enciklopedio redakti

Rapida kvizo:

1. Kio estas la plej granda enciklopedio en Esperanto?

2. Kiu retpaĝaro havas preskaŭ cent redaktojn ĉiutage de diversaj homoj ĉirkaŭ la mondo?

3. Kiu multlingva projekto estas bone konata en la anglalingva mondo de malfermaj fontaj projektoj?

La respondo sendube estas la Vikipedio (www.vikipedio.com). Sed, kial ĝi havas tian strangan nomon? Antaŭ kelkaj jaroj, iu ekpensis ke la Intereto ebligas verajn malfermajn retpaĝarojn kiujn ĉiuj rajtus redakti kaj nomis ĝin "vikio" (angle: wiki), deveninte de la havaja vorto wikiwiki, kiu signifas rapida.

Tio unue ŝajnas esti kaoso, sed praktike, ĝi vere bone funkcias. Ĝi funkcias pro du kialoj: ĉiuj antaŭaj versioj estas konservitaj, kaj ĉiuj povas vidi la lastajn ŝanĝojn kaj korekti erarojn de aliuloj. Do, se iu vandalismas artikolon, oni povas simple restarigi malnovan version. Kiam oni legas la Vikipedion kaj vidas gramatikan aŭ faktan eraron, oni (vi!) povas tuj korekti ĝin.

Por ke ĉiuj povu labori libere kaj profiti la enhavon, Vikipedio akceptas nur kontribuojn laŭ libera permesilo, tekstoj sen kopirajtaj baroj.

Se ĉiuj povas redakti artikolojn, kiel ili povus esti bonkvalitaj? Nu, certe ĉiuj ankoraŭ ne estas bonkvalitaj, sed ĉiutage la artikoloj pliboniĝadas, ĉar diversaj homoj redaktas ilin. Laŭ mia scio, ĝi estas la unua vera internacia enciklopedio (neŭtrallingve) de ĝeneralaj informoj en la tuta mondo. Ĝi enhavas pli ol 5000 artikolojn verkitajn komune de pli ol 70 esperantistoj el pli ol 25 landoj post nur 15 monatoj! La Vikipediistoj estas ĝenerale el Nordameriko kaj Eŭropo, kaj tial ni speciale bonvenigas homojn el aliaj kontinentoj!

Vikipedio ankaŭ funkcias pere de malferma diskutado inter diversaj vidpunktoj, celante neŭtralan vidpunkton. Oni neniam diskutas sencele, sed por plibonigi niajn artikolojn. Kiam du vidpunktoj konfliktas, ambaŭ povas esprimiĝi ĝis ambaŭ flankoj konsentas, ke la informoj ĝustas. Ĉiuj vidpunktoj estas bonvenaj dank' al la ligilo "Redaktu la tekston de la paĝo", kiu troviĝas sub ĉiu artikolo.

Alia "stranga" parto de vikia kulturo estas ke neniu artikolo apartenas al iu homo. Mi ne povas diri, "Tiu estas mia artikolo", sed mi diras ke mi helpis verki aŭ redakti tiun kaj mi fieras pri la rezulto de nia komuna verkado. Tamen, tiuj reguloj ne tiom aplikeblas al la personaj paĝoj, kie kelkaj fiere listas ĉiun artikolon, kiun ili redaktis.

Bonega flanko de la Vikipedio estas ke Esperanto ne estas insulo. Ni bone kunlaboras kun la alilingvaj versioj de la Vikipedio kaj homoj tradukas informojn trans la lingvajn barojn por vere internaciigi la projekton. Kiam temo estas priskribita en pluraj lingvoj, tio videblas kaj legeblas en iu ajn el la lingvoj, do ĝi estas eĉ pli "dolĉa" por multlingvuloj. En la alilingvaj projektoj, homoj neniam mokas Esperanton, sed respektas ĝin, ĉar ĝi estis la 4a plej granda ĝis februaro 2003 kiam la franca kaj sveda finfine preterpasis nin. La angla versio jam havas pli ol 100.000 artikolojn kaj kreskas nekredeble rapide!

Mi esperas, ke vi tralegos la Vikipedion kaj eĉ helpos kunlabori. Kio estas via fako? Ĉu jam troviĝas bonaj informoj pri ĝi en Interreto? Se ne, kiu loko pli taŭgus ol la Vikipedio? Mi esperas vidi vin ĉe la Vikipedio: trovu lokon inter ABBA kaj Zwickau.