Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2002-2003


Profesoro Maklin redakti

  • Unu simbola/patrona figuro de la Vikipedio, por la esperantistoj, povus tre trafe esti la ĉefa rolulo de la bonega romano de Trevor Steele "Sed nur Fragmento" : la profesoro Maklin, kies plenviv-gvidanta ideo estas "aldoni sian etan peceton al la Granda Mozaiko" (de scienco). Ĉu ne? Eliott

Subtenu Miŭiki !! redakti

Mi amas Miŭiki !
http://fr.wikipedia.org/upload/7/70/Miwiki_grayscale1-120px.jpg http://fr.wikipedia.org/upload/d/d6/Miwikinette.jpg http://fr.wikipedia.org/upload/d/d6/Miwikinette.jpg http://fr.wikipedia.org/upload/d/d6/Miwikinette.jpg

MIŬIKI estas forminjo proponita de franclingva vikipedia teamo por simboli la vikipedian kunlaboron.
Miŭiki aperas inter la proponitaj logobildoj.
Subtenu Miŭiki !!!








Ensalutado redakti

Homoj! Ensalutu! La Vikipedio ja estas serioza enciklopedia projekto. Ni uzu niajn tutajn nomojn kiel Chuck SMITH, ZHU Xin, ktp. Simple klaku "Ensalutu" kaj enmetu vian veran nomon kaj plej ŝatatan pasvorton kaj ekredaktu. Tio multege plifaciligos la kunlaboron. ...kaj ĉiam metu vian nomon kiam vi lasas komenton en diskutpaĝoj. Dankon, Chuck SMITH

Libroservo redakti

Saluton. Mi havis ideon, sed mi ne povas fari ĝin. Mi ne povas redakti la paĝon Speciala:Booksources, kaj mi pensas ke ni bezonas ligilojn al Esperantaj librovendejoj. Mi proponas:

Aliaj libroservoj de aliaj landaj asocioj ankaŭ estas bonvenaj.

-- Dale GULLEDGE 12-a de aŭgusto, 2003

Bonega ideo ! Strange ke paĝo pri Libroservoj ne estas redaktebla de ordinaraj vikipediistoj. Estas korektenda. -- ArnoLagrange 08:29, 13. Aŭg 2003 (UTC)
Enmetu anstataŭan tekston en Vikipedio:Libroservoj. Intertempe tiu ne aperas se vi hazarde vizitas Speciala:Booksources, sed nur se vi sekvas ISBN-ligilon ekz ISBN 9290170468. Sed, mi ne kredas ke la libroservoj estas serĉeblaj per ISBN-numero. Tio de ELNA almenaŭ havas la numerojn en la katalogo, mi ne provis serĉadon. --Brion VIBBER 12:51, 13. Aŭg 2003 (UTC)

Pasvorto redakti

ĈU IU POVAS DIRI AL MI, KIAL VIKIPEDIO EKDE VENDREDO NE PLU MEMORAS MIAN PASVORTON KAJ MI DEVAS ĈIAM DENOVE ENSALUTI, KVANKAM MI ĈIAM SIGNAS "REMEMORU MIAN PASVORTON"? KAJ KIAL LA NE ENSALUTITA ĈEFPAĜO NE PLU MONTRAS NOVAJN ARTIKOLOJN (ĈIAM MONTRAS NOMBRON 7762)? kaj kial post ensaluto la ĉefpaĝo ŝanĝiĝas en longan 8-centimetran kolumnon (strion)? Miroslav MALOVEC

  • Pri pasvorto mi ne tute certas. Mi ĝisdatigis la vikiprogramon, kaj dum iomete da tempo ja estis fuŝo pri pasvortoj, sed ĝi devus esti riparita... sed eble la fuŝita 'kuketo' restas ĉe via komputilo. Forviŝu la kuketojn kaj reveni, espereble ĉio ekbonos...
  • Pri la cifroj ĉe la ĉefpaĝo; la vikio konservas la tekston de paĝoj por remontri seeble, kaj tio kaŭzas ke la nombro ne ĝistatigu (por ne-ensalutintoj) ĝis iu redaktas la paĝon. Mi faros ŝanĝojn por ke ĝi ĝisdatigi aŭtomate ĉiutage, tio helpos.
  • Pri longan kolumnon... mi tute ne vidas ion similan. Eble fuŝo dependas je la foliumilo, mi provos kelkajn alternativojn. Ankaŭ provu devigi al la foliumilo reŝarĝi la paĝon: Ctrl+F5 aŭ Shift+F5 en esplorilo eble eble ne helpus.

--Brion VIBBER 05:54, 14. Aŭg 2003 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj, sed mi ne scias, kion vi nomas "kuketo"? Malovec

"Cookies" angle... --Brion VIBBER 20:52, 14. Aŭg 2003 (UTC)

Se vi uzas la krozilon Mozilla, ĝi povas memori vian pasvorton kaj aliajn erojn kiujn vi tajpas en formularojn, kaj aŭtomate plenigi la saman formularon kiam vi revenas, sen neceso de iu kuketo de la servilo. --Azmoziz 14:55, 11. Sep 2003 (UTC)

Arkivo: redakti


Roboto redakti

Laŭ la propono de Arno Lagrange kaj Rob Hooft, mi forte sugestas ke ni permesu ke roboto metu intervikiajn ligilojn en la Esperanto-Vikipedio. Se neniu kontraŭos ene de 48 horoj, mi petos al Rob Hooft starigi tiun roboton ĉi tie! La propono pri la roboto troviĝas ĉe Vikipediisto:Rob Hooft kaj Vikipediista_diskuto:Rob_Hooft de tie. --Chuck SMITH 12:41, 22. Okt 2003 (UTC)

Kalkulu kun mia aprobo. Laste Rob Hoft liveris liston de pli ol dumil konstruendaj ligoj. Tamen necesus homa kontrolo. Mi rimarkis ekzemple ke li mencias ke fr:Yiddish does not link to eo:Jido but to eo:Jida Lingvo la ligo ne malĝustas ĉar ĝi estas ĝusta esperantoesprimo kun redirektilo. Aŭtomata ligado devus ne fuŝi ĝustajn ligojn. -- Arno Lagrange 13:01, 22. Okt 2003 (UTC)
Hm, ĉu roboto iam povos anstataŭigi homan kontrolon? Mi timas, ke ne. Neniu lingvo kongruas 100:100-e kun alia, kaj verŝajne ni nur havos eĉ pli da kontrollaboro kun roboto. --Vikipediisto:bab
Ĉu vi vidis la liston ĉe Vikipediista_diskuto:Rob_Hooft? Estas vere malmulte da eraroj tie. Ĉu vi ŝatus mem meti ĉiujn intervikiajn ligilojn por ni por ke homo faru la taskon? Vere, ĉi tia tasko pli taŭgus por roboto. Tamen, indas ke ni ĉiuj kontrolu la ligindaĵojn por vidi ĉu iu vere malbonas... --Chuck SMITH 15:07, 22. Okt 2003 (UTC)

48 horoj jam delonge pasis. Ĉu vi Chuck faris la promesitan peton al Rob ? Arno Lagrange 14:20, 6. Nov 2003 (UTC)

En la franclingva vikipedio eklaboras roboto "HasharBot" laŭ iom ŝangita programo verkita de Rob. Mi demandis ĉu HasharBot povus ankaŭ ĝidatigi la interlingvajn ligojn ĉi tie. Arno Lagrange 16:17, 7. Nov 2003 (UTC)

Tradukado redakti

Por teni la esperantotekstojn de la vikipedio ĝisdataj bonvolu kontroli la fontdosieron LanguageEo.php korekti erarajn tradukojn aldoni mankantajn. Kiam vi faris ŝanĝon, bv sciigi tion al Brion por ke li aktualigu la dosieron ĉe la servilo. Arno Lagrange 10:07, 24. Okt 2003 (UTC)

Aŭspiciado de UEA redakti

Dum interŝanĝoj inter Chuck Smith, Brion Vibber, Renato Corsetti kaj Arno Lagrange, ekmaturiĝis la ideo ke la esperanto-vikipedio devus salajri profesiajn kunlaborantojn por efike progresi kaj igi ĝin valora kultura kaj kleriga ilo, nediskutebla argumento de la kultura valoro kaj de la taŭgeco de esperanto kiel internacia helplingvo. Por plimaturigi la projekton bonvolu legi : Salajri profesiajn kunlaborantojn kaj Aŭspiciado de UEA. Arno Lagrange 10:02, 25. Nov 2003 (UTC)

Egyptopedia redakti

Franclingva teksto : Hello all,
I'm Aoineko from the French Wikipedia.
I started a new project on Meta Wikipedia named Egyptopedia. This project goal is to coordinate Egyptology projects of all Wikipedia. If some of you are interest in, please contact me.

Thanks,

Esperanta traduko : Saluton al ĉiuj !
Mi estas Aoineko el Franca Vikipedio.
Mi ekis novan projekton sur la Meta Vikipedio nomita Egyptopedia.
La celo de tiu projekto estas kunordigi ĉiujn egiptologiajn projektojn sur ĉiuj vikipedioj. Se iuj el vi interisiĝas bv kontakti min.
Dankojn Aoineko

Freneze ke neanglalingvanoj elektas uzi anglan lingvon eĉ por komuniki kun aliaj neanglalingvanoj!!!!Arno Lagrange

Kial? Ĝi estas tute normala en Malesperantujo. --Chuck SMITH 14:59, 25. Nov 2003 (UTC)

SOROS Tivadar redakti

George Soros is the news, son of an Esperanto writer -- someone should write an article about him. - Zanimum (Gerorges Soros estas en la novaĵoj - li helpas al venonta malvenko de Bush en balotoj- kaj li estas filo de e-overkisto (SOROS Tivadar): iu devus verki artikolon pri tiu.)


Skribado de personaj nomoj redakti

Vi skribas: "Vielleicht ist Ihnen aufgefallen, dass hier alle Familiennamen in Großbuchstaben angegeben sind. Das ist kein Fehler von uns, sondern eine Eigenheit der Esperanto-Kultur. US-amerikanische Namen geben wir beispielsweise so an: Chuck SMITH, entsprechend der Gepflogenheit des Landes, den Vornamen vor den Familiennamen zu setzen. Chinesische Namen werden dagegen so zitiert: ZHU Xin, da es in China üblich ist, zuerst den Familiennamen zu nennen."

Sed tio ne funkcias pri multaj kazoj:

  • 1.Pri tradicie islandaj nomoj nek: Islandoj ne havas familian nomon, sed nur nomo de patro kun –son (-filio) aŭ –dottir (-filino), ekzemple: David Grimsson (David filio de Grimur). Vidu (bedaŭrinde nur germane): [1]
  • 2.Pri tradicie arabaj nomoj nek: Tio klarigas germana vikipedio (bedaŭrinde ankaŭ germane):

"Arabische Namen bestehen üblicherweise aus mehreren Teilen:

  • Der ism ist der persönliche Name wird aus einem recht kleinen Repertoire gängiger Namen gewählt (beispielsweise Muhammad, Ahmad, Mahmud, Abd Allah, Umar, Uthman, Ibrahim)
  • Die kunya ist ein persönlicher ehrenvoller Beiname: Vater (Abu) oder Mutter (Umm) von ...
  • Der nasab bezeichnet die Abstammung: Sohn (Ibn) oder Tochter (Bint) von ...
  • Die nisba enthält den Herkunftsort (z.B. Al-Tabari, der aus Tabaristan), oder auch die Konfession oder Berufsbezeichnung (Al-Mawardi, der Rosenwasserhändler)
  • optional kann auch ein Spitzname (laqab) hinzutreten (z.B. at-Tawîl, der Lange)

Geordnet ist der Name in (laqab -) kunya - ism - nasab - nisba (- laqab) Die kunya ist oftmals nicht ehrenvoll, sondern hat die Funktion jeden der keinen Sohn hat, als nicht vollwertigen Mann zu kennzeichnen. Das europäische "Fräulein" kann im Vergleich dazu als harmlos gelten. Historische Persönlichkeiten sind zum Teil unter ihrer nisba, andere unter der kunya (z.B. Abu Tammam) oder ihrem nasab (Ibn Khaldun) bekannt."

Kiel oni solvas problemon? Hieraŭ mi komencas skribi artikolon pri Ibn Rushd. 145.254.192.226 07:07, 2. Dec 2003 (UTC)

Kompreneble oni devas konsideri nommanierojn en ĉiuj kulturoj, inkluzive de islanda kaj araba, kaj adapti la regulojn. Laŭ mia scio en okcidenta Eŭropo plej ofte estas Persona nomo FAMILINOMO, kaj en Japanio, Ĉinio kaj Hungario ekzemple FAMILINOMO Persona nomo. Por aliaj kutimoj necesos adapti la regulojn por konservi la klarecon : necesas enmeti la supran klarigon en artikolo pri personaj nomoj en la mondo. Arno Lagrange 08:13, 2. Dec 2003 (UTC)~
Mi provos skribi tion artikolon, kvankvam mia esperanto ankoraŭ ne estas bona. Multkolorbirdo 10:04, 2. Dec 2003 (UTC)

Wikisource redakti

Sorry, because I can't find Village pump here, so I leave my message here. Someone would like to creat the Esperanto Version in Wikisource? I guess there would be a lot of material to be put there! Thanks! --Samuel 09:25, 2. Dec 2003 (UTC)

Esperanto ekvivalento de Village pump estas ĉi tie la Babilejo (mi ĵus ligis el ĝi). Kiu zorgu pri esperanto-versio de Wikisource ? Arno Lagrange 11:56, 2. Dec 2003 (UTC)


Ni atingis DEK MIL la 5-an de decembro ! redakti

Artikolo legeblas sur NUN Arno Lagrange


Reta tostado redakti

Laŭ sugestoj de Unukorno kaj Chuck, ni povus iel komune festi tion ret-tostante ĉe Ĝangala babilejo. Chuck proponas ke ni renkontiĝu en la Ĝangalo-babilejo ( http://gxangalo.com/babilejo/ ) en la publika ĉambro de Vikipedio marde, je la 9-a de decembro je la 20:00h vespere (laŭ la tempo en Parizo). Tie ni povos diskuti la projekton kaj ankaŭ konatiĝi kun unu la alian. Atentu ke vi ne povas krei por vi konton en esperanto, sed devas elekti (vian) nacian lingvon per la flago kaj krei la konton per la nacilingva ekrano. Kiam la konto estas kreita, tiam vi povas reiri al la esperanta versio.

Cetere estus bone ke ĉiuj vikipediistoj abonu la novaĵgrupon WikiEO-l por ke ni povu rapide kune komuniki. Arno Lagrange 15:57, 8. Dec 2003 (UTC)

Hej ! tostintoj ! Revenu do ĉi tien pro plu babili ! Arno Lagrange 22:35, 9. Dec 2003 (UTC)