Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/7

Komununumo redakti

Transvikia ĝeneraligo de ŝablonoj aŭ unika ŝablono por la komunumoj povus esti celo sed estas ne facila. Mi klopodas nur atingi simila aspekto inter kestoj la sama koloro (verda) por germaniaj komunumoj kiel italiaj aŭ polaj. (Ŝablono:Informkesto germania komunumo, Ŝablono:Informkesto urbo de Italio Ŝablono:Informkesto kaj komunumo pl) Mi ne komprenas. Ĉu iu scias fari verdan bandon en informkesto germania komunumo ? --pino 11:23, 25 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pino. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto germania komunumo}}, tiel ke nun la helverda koloro en la kaplinio funkcias. Eble la parametro "kolor_skemo" denove povus malaperi", ĉu ne? Estis simple troa " en la CSS-formatoj, tiel ke neniuj el ili povis funkcii. Amike --Tlustulimu 18:08, 25 Jun. 2011 (UTC)
(+) Kiun sencon havas la parametro "kolor_skemo"? Mi trovis ĝin en la dokumentado de la ŝablono sen iu ajn klarigo. --Tlustulimu 19:07, 25 Jun. 2011 (UTC)
Bone. Dankon Tlustulimu! Laŭ mi la parametro "kolor_skemo" ne havas sencon kaj estas ne uzata. --pino 19:26, 25 Jun. 2011 (UTC)
Mi pensas, ke "kolor_skemo" vere estas superflua. Tamen mi trovis artikolon, en kiu ĝi estas uzata, nome Rostock. Sed mi ne komprenas kial tie estu aparta koloro. Ĉu mi forigu la parametron? Se jes, ĉu mi trovu kodigon de la ŝablono. per kiu iel eblus trovi la artikolojn, kiuj uzas ĝin, por forigi ĝin? - Krome la kaplinio havas malsupran dikan linion, kiu ankaŭ povus malaperi, ĉu ne? --Tlustulimu 19:33, 25 Jun. 2011 (UTC)
Neniuj artikoloj pri germaniaj komunumoj enhavas la vorton kolor_skemo. Prave la kaplinio havas malsupran dikan linion, kiu povus malaperi. --pino 19:48, 25 Jun. 2011 (UTC)
Mi ĵus forigis la formaton por la malsupra dika linio. Se neniu havas alian proponon, mi forigos la parametron "kolor_skemo" el la ŝablono. --Tlustulimu 19:56, 25 Jun. 2011 (UTC)

Ĉar ekde pli ol tri semajnoj ne aperis ies opinio ĉi tie, mi ĵus forigis la parametron "kolor_skemo" el la ŝablono kaj ĝia dokumentado. --Tlustulimu 16:01, 18 Jul. 2011 (UTC)

Intervikiaj lingvaj kodoj redakti

Mi enmetis artikolon "Iz" kun landaj kodoj - kaj abrakadabre - "eo" aperis aŭtomate en la aliaj Vikioj. Mi nun same agis en mia "Literofteco" kaj - abrakadabre - NENIO! Ĉu iu havas ideon, kial?

El propra sperto, tio ĝenerale ne estas tuja, kaj kelkfoje ĝenas ie en alia Vikio malobeo de la regulo "1 al 1" - povas helpi permana enmeto de interwiki-ligilo en alian alilingvan vikion (prefere en anglan vikion). Alia grava faktoro estas ĉu la diverslingvaj titoloj estas similaj aŭ tre malsamaj --Dominik 06:38, 26 Jun. 2011 (UTC)
Mi mesaĝis tie, sed ne retrovas mian mesaĝon. Mi verŝajne iel fuŝe agis. Mi do reverkas ĝin.
Pri interlingvaj kodoj (temas pri lingvoj ne pri landoj) precipe prizorgas robotoj: kiam iu roboto rimarkis novan ligilon ĝi kopias ĝin al diversaj aliaj projektoj. Tial ofte sufiĉas unufoje enmeti ligilon en unu alilingvan paĝon kaj roboto faros la ceterajn. Sed tio estas primitiva sistemo kiu estonte malaperos kiam funkcios la pretigata interlingva etendaĵo: tiam sufiĉos krei de paĝo el Vikipedio ligilon al la centra interlingva vikio per kodo {{languagelink}} kaj tio tuj aperos en ĉiuj alilingvaj vikipedioj. AL @ 05:20, 27 Jun. 2011 (UTC)

Mapoj de "Geokesto lokumiloj" redakti

Saluton. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke la mapoj en la diversaj subŝablonoj de {{Geokesto lokumilo}} estas malunuecaj, foje reliefaj, foje nereliefaj kaj foje eĉ ambaŭ. Ĉu tio okazis akcidente pro neatento, ĉu arbitre? Krome kelkaj tiaj laŭlandaj ŝablonoj eĉ ne enhavas mapon. Kial? --Tlustulimu 17:14, 26 Jun. 2011 (UTC)

Saluton Tlustulimu kaj dankon por la helpo por unueco de koloro en geokesto. Se la mapo estas reliefa aŭ ne estas arbitra sed eto da libereco estas bona. Havi mapon estas ege utila informo kaj la laboro ŝajnas malfacila vidu Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky#Metz kaj dankon por ilia efikajn ŝablonojn kiuj faciligas la unuecon . Mi vidis en la francia vikipedia belan mapon kun du skaloj vidu Florimont. Ĉu tio estus teknike malfacila ? --pino 20:10, 26 Jun. 2011 (UTC)
Saluton, Pino. Mi foje legis pri tia ŝanĝado de mapoj ie en la germana vikipedio. Sed mi ne scias la rezulton de la tiea diskuto. Mi nur scias, ke por tio necesus iu ĝavaskripto en MediaWiki:Common.js. Momente mi ne scias, ĉu {{Geokesto}} funkcius kun tia skripto. Do eble iu franca uzanto, kiu spertas pri ĝavaskripto, rigardu en la francan vikipedion, kiel tio funkcias tie.
Sed mi pensas, ke por tia funkcio, ni unue devos unuecigi la mapojn. Devus esti ĝene por la skripto, se kelkfoje estas unu normala mapo, kelkfoje reliefa mapo kaj kelkfoje eĉ ambaŭ. Amike --Tlustulimu 20:25, 26 Jun. 2011 (UTC)
Mi opinias ke se la skaloj estas similaj, ne estas problemoj sed se oni devas uzi nur unu mapon estas ankaŭ ne grava. --pino 05:06, 27 Jun. 2011 (UT
Estus nuntempe tre malfacile unuecigi la mapojn en Geokesto, ĉar ne por ĉiu lando estas la samaj mapoj. Por iuj landoj estas kreitaj reliefaj mapoj, por kelkaj landoj estas "nur" simplaj administraj, por iuj landoj ekzistas pluraj versioj kaj eĉ ĉiuj mapoj por unu lando ne havas la samajn dimensiojn. Tial povas okazi, ke ŝanĝinte unu mapon kun alia, la geokesta markilo estas en mapo bone lokigita kaj en la alia jam ne. Tial estas bezone por ĉiu mapo doni proprajn randajn punktojn. Kio do estos en unu mapo bone, en alia tio povas esti iom flanke. Petr Tomasovsky 15:22, 27 Jun. 2011 (UTC)
Mi vidis, ke en simila ŝablonaro ekzistas pli da mapoj, nome en la laŭlandaj ŝablonoj de {{Situo sur mapo}}. Ĉar fakte la tieaj koordinatoj parte devus esti la samaj kiel en la geokestaro, precipe se unu el la mapoj identas al tiu de la geokestaro, ni povus preni kaj la mapojn kaj la koordinatojn de tie. Antaŭ kelka tempo mi aldonis al multaj laŭlandaj ŝablonoj de {{Situo sur mapo}} la reliefan mapon, tiel ke multaj enhavas nun du mapojn. Tie jam validas la kondiĉo, ke ambaŭ mapoj funkciu kun la samaj koordinatoj. Do estas uzebla bazo. --Tlustulimu 15:42, 27 Jun. 2011 (UTC)
Sed kial vi bezonas unuecigi la mapojn en la ŝablono? Kaj ankoraŭ unu demando: Kial estas supra strio por urboj hele verda? En ĉiuj, eĉ en ekstervikipediaj mapoj oni uzas verdan koloron por malaltebenaĵoj, nuancojn de bruna koloro por montoj, montaroj, nuancojn de blua koloro por akvaĵoj (riveroj, maroj, oceanoj...). Sed nun interesas min la verda koloro. Kial por urboj? Aliaj vikipedioj uzas por urboj nuancon de griza koloro. Petr Tomasovsky 17:12, 27 Jun. 2011 (UTC)
Unuecigi la mapojn en la ŝablono estas ne nepre. La verda koloro estas arbitra. Fakte du mapoj funkcias kun la samaj koordinatoj. Ĉu vi vidis en la francia vikipedia belan mapon kun du skaloj vidu Florimont ? Ĉu tio estus teknike malfacila ? Ĉu estas ebla korekti por Metz ? --pino 17:32, 27 Jun. 2011 (UTC)

Ekstera redakti

Mi atentigas ke la vorto "ekstera" signifas "estanta ekstere" kaj nenion alian.

Pro tio "Eksteraj retejoj" estas en ordo. Jen retejoj, kiuj estas ekster la Vikio.

"Eksteraj ligiloj" estas tamen "ligiloj", kiuj troviĝas ekstere, do en ekstera retejo. alivorte la legiloj mem troviĝas ekster la Vikio. Pro tio "Eksteraj ligiloj" estas tie ĉi plej ofte plene sensenca.

"Ligiloj eksteren" estas ligiloj, kiuj kondukas eksteren. Jen la ĝusta esprimo.

Evidente "Eksterenaj ligiloj" estus same en ordo, kvankam iomete nekutima formulado.

Mi ĵus skribis - la iksan fojon - "Ligiloj eksteren" kaj iu komencis "korekti" tion. --Pejno Simono 14:30, 27 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Ĉu vi emas esti nova lingva "papo"? Jam ekde sufiĉe da tempo la koncerna ĉapitro havas la titolon "Eksteraj ligiloj". Do ĝi troviĝas en tre multaj artikoloj. Krome absolute logika lingvo ne ekzistas, ĉar eĉ esperanto ne estas tia. Alikaze ja ne povus ekzisti slango, diversaj parolturnoj ktp. --Tlustulimu 14:55, 27 Jun. 2011 (UTC)
Mi tute ne estas lingvopapo, mi estas parolanto de Esperanto. Iu simple fuŝe tradukis el la Angla - jen ĉio. Sed tie ĉi oni parolas Esperanton kaj ne la Anglan. Cetere, mi estas Anglo. --Pejno Simono 15:10, 27 Jun. 2011 (UTC)
Kaj ne temas pri iuspeca neevitebla nelokgikeco de homa lingvo aŭ de la homoj mem, temas simple pri akcidenta fuŝaĵo. Nur unu sola rigardo piven kaj jen ĉio klara. La roboto, kiu evidente faris la tradukon, nun reaktiviĝu por fari la ŝanĝon. :) --Pejno Simono 15:27, 27 Jun. 2011 (UTC)
Kiun eldonon de PIV vi konsultis, ĉu el 1970, 1987, 2002 aŭ 2005? Mi ĵus rigardis en la eldonon de 2002. --Tlustulimu 15:46, 27 Jun. 2011 (UTC)
Kaj kio? :) Pive oni apartigas ekster. ekstera, ekstere, kaj eksteren, ĉu ne? La problemo eĉ pli akriĝas, ĉar ne temas pri "ligo kun" sed pri "ligilo al". Sed mi ne volas papumi tie ĉi. Fakte la afero estas - kiel oni en la Germana eble emus formuli - "arschklar".
Mi vere tre miras, ke neniu jam atentigis pri tio. Mi tuj ekvidis tion. Evidente, mi neniam planis persone korekti ĉiujn tiajn misuzojn, speciale pro tio, ke oni ie en la helpo petas ne korekti malglataĵetojn, sed kiam oni komencis miskorekti min ... Jen tro! --84.177.221.221 17:01, 27 Jun. 2011 (UTC)

KompLeks redakti

ekster·a inter·romp·o — Interrompo estigata de aparato kiu ne estas parto de la ĉeforgano (sed ekz-e de periferiaĵo aŭ de komunikkanalo). Angle: external interrupt Ruse: внешнее прерывание 1996-02-29

ekster·a memor·o, krommemoro — Registra medio (datumportilo) en kiu informoj estas neatingeblaj por rekta adresado el la komputilaj komandoj; ili estas atingataj per eneligaj komandoj; kp ĉefmemoro. Por abstrakta aŭtomato — ties malfinia(j) memorrubando(j), kontraste al la finiaj internaj statoj. Angle: external memory, backing (aŭiliary, peripheral, secondary) storage Ruse: внешняя память 1996-02-29

ekster·a ord·ig·o — Vd ĉe ordigo. Angle: external sort Ruse: внешняя сортировка 1996-02-29

ekster·lok·a — Pri programo aŭ datumstrukturo kiun eblas ŝargi en ajnan parton de la ĉefmemoro sen loki ĝiajn adresojn. Kp relokebla. Angle: position-independent, relocatable Ruse: переместимый 1996-02-29

ekster·ret·o — Retoj: Intrareto speciale etendita por disponigi limigitan atingon al rajtigitaj eksteruloj (precipe, negocaj partneroj, klientaro). Vd http://www.intrack.com/intranet/extra.shtml Angle: extranet 2000-03-19

ekster·vari·ej·a — Pri valoro kiu ne apartenas al la variejo de variablo, indico, esprimo. Vd valoreksceso. Angle: out of range Ruse: вне диапазона 1996-02-29

Mi ne vidas iujn "konverciajn esprimojn" tiajn. Ĉu iu alia? La esprimo estas simple malĝusta. --Pejno Simono 18:15, 27 Jun. 2011 (UTC)

Por redakti

  1.   Por: Simono. --Pejno Simono 15:06, 27 Jun. 2011 (UTC)
  2.   Por: Se "Ligiloj eksteren" estas preferinda kaj roboto funkcias. Kial ne ? --pino 17:15, 27 Jun. 2011 (UTC)

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ: estus tro multe por ŝanĝi, ĉar koncernus multe da artikoloj. Kaj ni havas pli gravajn taskojn, nome pligrandigi multe da artikoloj, ĉar ne nur gravas kvanto, sed ankaŭ kvalito. --Tlustulimu 14:55, 27 Jun. 2011 (UTC)
Danke al robotoj tio estas tre simpla kaj tre rapida afero. Neniu ŝanĝu tion mane! --→ Airon 15:03, 27 Jun. 2011 (UTC)
  1.   Kontraŭ: "Eksteraj ligiloj" estas konvencia esprimo, same kiel "viungo vya nje" en la svahila lingvo - oni uzas ĝin sen pridemandi la ekzaktan signifon. --Dominik 18:01, 27 Jun. 2011 (UTC)
Tute nova gramatika kaj lingvologika trajto! Do "transportado eksteren" samas "ekstera transportado". Mi tre amuziĝas. :) --Pejno Simono 18:19, 27 Jun. 2011 (UTC)

Fakte la ligiloj estas eksteraj elementoj kaj ili kondukas eksteren ... redakti

Fakte la "ligiloj ligas eksteren", sed aliflanke temas pri "ligiloj eksteraj", ĉar estas adresoj, kiuj ne troviĝas interne de esperanto-vikipedio sed devenas de ekstere laŭ ortografio ekstera. Do depende ĉu oni volas emfazi, ke temas pri vojo ekstern aŭ ke temas pri elemento ekstera, la unua respektive la dua versio pravas. Mi volas atentigi, ke antaŭ tri jaroj oni en tiu-ĉi loko decidis, ke oni utiligu la formon "eksteraj ligiloj" (ja eĉ per roboto ŝanĝis ĉiujn aliajn formojn). DidiWeidmann 23:27, 4 Jul. 2011 (UTC)

Sindentena redakti

  1.   Sindetena: Se tio estas gramatike korekta kial ne ŝanĝi ĝin? --→ Airon 15:03, 27 Jun. 2011 (UTC)

Simono kuiras siaspecan kaĉon redakti

Ĉu ĉi tio estas iu oficiala voĉdono, ĉar mi jam vidas (ridindan) por-kontraŭ-voĉadon, kvankam eĉ ne estas klare starigita ia ajn propono al kiu oni respondu "por" aŭ "kontraŭ"? Tre facile oni ŝajne lasas Simonon trompi ĉiujn per sia kutima skolastika harfendado, nebuligante la aferon per siaj propraj laŭliteraj interpretoj de PIVaj difinoj! La esprimo "Eksteraj ligiloj" estas ne nur kutima, sed ankaŭ kompreneble tute bona.

"Ekstera" ja povas signifi ankaŭ "rilata al (la) ekstero", eĉ "direktita al la ekstero", kiel en la tute kutimaj esprimoj "eksteraj rilatoj", "eksteraj aferoj", "ekstera politiko", "la ekstera ŝuldo de Grekujo". "Ekstera politiko de Usono" estas tutcerte tre interna afero de Usono kaj neniel "estas ekstere (de Usono)". "Eksteraj rilatoj" estas plene komparebla kun "eksteraj ligiloj". Krome, se antaŭeniri sur la pedanta vojo de Simono, oni povas argumenti, ke la "eksteraj ligiloj" ja situas ekster nia Vikipedio. Ili estas kvazaŭ sagoj, kiuj komenciĝas sur la ekstera surfaco de Vikipedio kaj finiĝas tie, kien ili montras.


Se paroli pri la difinoj de PIVo, ili nur malofte kovras la tutan kampon de signifoj de vorto. Klopodi malpermesi ĉian uzon, kiu ne estas laŭlitere PIVa, kondukas al senelirejo.

Ĉi tiu Simonaĵo ree unufoje pruvas, ke oni ne permesu al iu ajn sisteme fari lingvajn korektojn nur laŭ sia gusto, kaj oni plu tute malpermesu lingvajn "korektojn" per robotoj.

Kompreneble, ankaŭ la esprimo proponita de Simono ("Ligiloj eksteren") estas ĝusta, kaj neniu korektu ĝin, se Simono ĝin metis en iun artikolon. Sed ankaŭ Simono ne korektu, se iu skribas "Eksteraj ligiloj". Bonvolu ne prezenti la ridindan opinion, ke ĉe ĉi tiu lingva detalo la tuta Vikipedio estu perfekte unuforma. Ekzistas nenia kialo devigi ĉiujn artikolojn al unu sama vortumo en ĉi tiu ofta formulo. Sufiĉas diri la aferon en facile komprenebla maniero. --Surfo 19:12, 27 Jun. 2011 (UTC)

"Ne voku diablon, ĉar li povas aperi." --Dominik 19:35, 27 Jun. 2011 (UTC)
Por esti honesta, al mi plene egalas, ĉu oni korektos la esprimon aŭ ne. "Eksteraj ligoj" estus ebla, sed ne "Eksteraj ligiloj". Al tiu, kiu ne ekkonas la subtilan diferencon, mi ne povas helpi. Freneze estas nur, ke tuj post kiam mi enklavis la signife ĝustan "Ligiloj eksteren", iu komencis ŝanĝi ĝin al "Eksteraj ligiloj" kaj kaŭzis eĉ redaktokonflikton, farante tion. Jen tro.
Prefere ĝoju, ke iu entute kapablas atentigi vin pri la malĝusto de la esprimo.
Cetere, temis pri la ĥaosa paĝo Aglutina karaktero de Esperanto, kiun mi volis iomete ordigi kaj al kiu mi volis aldoni ligilon eksteren. --Pejno Simono 20:03, 27 Jun. 2011 (UTC)
Vi malpravas pri "Eksteraj ligiloj", sed vi ja pravas pri la eterne komencantaj korektistoj, kiuj estas plago de Vikipedio, tute precipe de la Esperanta. --Surfo 05:47, 28 Jun. 2011 (UTC)
La misgvido okazis, supozeble, kiam oni tradukis External links samtempe kun Internal links. Sed ĉe ni temas - alie ol en la Angla - pri du iomete alispecaj radikoj - nome "intern-a" kaj "ekster" - adjektivo kaj prepozicio. Cetere, la Germanoj bone solvis la aferon. Ili skribas "TTT-ligiloj" - kaj jen bona elturniĝo, ĉar jam la Angla estas iomete duba. (Evidente, antkaŭ tion ne ĉiu tie ĉi eble tuj ekkonos.)
Ĉe ni "Internaj ligiloj" estas en ordo. Temas pri "ligiloj, kiujn oni povas uzi nur interne de Vikio". Kontraste, la TTT-ligiloj portas la uzulon de interne de Vikio al ekstere de Vikio - do eksteren. Ili funkcias fakte same "interne" kaj evidente "ekstere" ili tute ne ekzistas. "Ligo" povas rilati "al". "Ligilo" evidente estas ilo por fari aŭ atingi ion. Tio parencas pli multe la paron "ekstera transportado" kaj "transportado eksteren". Sed se iuj ne ekkonas tion, tja, ... Kion diri?
Kaj nun klopodi justigi malbone elektitan terminon per la konstruo - "rilatas al ekstero" - kiam Esperanto posedas "eksteren", kiun la Angla hazarde tiel ne havas. Tja. Denove, kion diri?
Kulmine aserti, ke pivo hazarde ne difinas la signifon, kiun iuj nun volas uzi, anstataŭ uzi piv-konforman eblon, tja, denove, kion diri?
Lastvice, sendube estas pli gravaj katastrofoj en la mondo, ol tio, ke iuj Vikipediistoj iam mallerte elektis terminon. --Pejno Simono 06:47, 28 Jun. 2011 (UTC)
Eble estas signo pri sana evoluo en vi, ke vi jam komencas ripete demandi al vi "kion diri?" --Surfo 09:07, 28 Jun. 2011 (UTC)
Ne, estas simple tiel, ke la Esperantistaro pli rapide elmortas, ol mi povas elinstrui ĝin. :) --Pejno Simono 09:48, 28 Jun. 2011 (UTC)

Eraro en mesaĝo redakti

Mi ĵus ricevis erarmesaĝon:

Ĉi tiu vikio havas problemon

Bedaŭrinde, ĉi tiu retejo suferas pro teknikaj problemoj. Bonvolu atendi kelkajn minutojn kaj reŝarĝi.

Evidente jen estu "reŝargi", ne "reŝarĝi". En la komputiko ŝarĝo estas io tute alia. Oni ŝargas memorilon ktp. Mi mem ĉi-loke skribus "relanĉi". --Pejno Simono 10:05, 28 Jun. 2011 (UTC)

Mi ŝanĝis al «reŝargi» ĉe translatewiki.net. Ŝajne temas pri reŝargo de paĝo, kion «relanĉi»?. --AVRS 10:46, 28 Jun. 2011 (UTC)
Vere. Oni eble eklanĉas programon, sed ĉu ankaŭ la legadon de retejo? Hmm.
Mi supozas, ke vi tuj kontrolis ĉiujn aliajn uzojn de "ŝarĝ", ĉu? --Pejno Simono 12:00, 28 Jun. 2011 (UTC)
Ne, krom tiu mi korektis nur unu. --AVRS 21:04, 28 Jun. 2011 (UTC)
Fakte oni ja povas eklanĉi paĝon kaj sekve ankaŭ relanĉi ĝin. Ŝargi estas iomete teĥnike, ĉu? --Pejno Simono 12:06, 28 Jun. 2011 (UTC)
Mi pensas, ke oni ja povas kvazaŭ eklanĉi paĝon, efektive lanĉante tiam la PHP-skripton. Sed tio estas eĉ pli teĥnike, ĉu? ;-) --AVRS 21:04, 28 Jun. 2011 (UTC)

Geokesto aŭ informkesto urbo redakti

Messo
urbo
Situo Messo
 - koordinatoj 49° 07′ 13″ N 06° 10′ 40″ O / 49.12028 °N, 6.17778 °O / 49.12028; 6.17778 (mapo)
 
Situo de Metz enkadre de Francio
Situo de Metz enkadre de Francio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Messo
Administrado
Demografio
Geografio
49° 07′ 13″ Nordo 6° 10′ 40″ Oriento / 49.1203 °N, 6.1778 °O / 49.1203; 6.1778 (mapo)
 
vdr

Estas du ŝablonoj. En la dua estas eta eraro. Ekzemple por Metz, tie la urbo estas en Meurthe-et-Moselle. Certe estas ne grava vidata de fore sed ĉu estus ebla uzi la korektan kalkulon de la informkesto urbo ? --pino 18:02, 28 Jun. 2011 (UTC)

Dankon Petr Tomasovsky‎ kaj Tlustulimu : ŝajnas ke nun la lokumilo pri Francio estas nun pli ĝusta. --pino 16:11, 2 Jul. 2011 (UTC)

Aisy-sur-Armançon redakti

Estas bizara problemo kun France relief location map.jpg la ne komprenebla mesaĝo "La dosiero havas notojn. Movu la ekranomontrilon sur la dosieron por vidi ilin." (notoj estas por Marsejo). --pino 20:48, 30 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pino. La noto nun malaperis. Eble iu forigis ĝin. --Tlustulimu 17:16, 2 Jul. 2011 (UTC)
Ve, la noto ankaŭ aperas. --pino 18:32, 2 Jul. 2011 (UTC)
Nu bone. Mi alklakis la mapon en Aisy-sur-Armançon. Tiam mi iris per la koncerna ligilo al la bildopriskriba paĝo de la komunejo. Tie mi forigis la noton. Espereble neniu rekreos pli sensencan. --Tlustulimu 18:50, 2 Jul. 2011 (UTC)
En ordo. Mi ankaŭ demandis en diskutpaĝo de wikicommons kaj verŝajne la noto estas ne utila. Ĉi-tiu mapo estas bela. --pino 19:07, 2 Jul. 2011 (UTC)
Mi rimarkis, ke pluraj francaj komunumoj estas skribataj kun streketoj. Ĉu oni vere skribas tiel la komunumojn? Ĉu ne Aisy sur Armançon? Petr Tomasovsky 03:37, 12 Jul. 2011 (UTC)

Referencoj redakti

Ĉu iu povos klarigi al mi, kiun avantaĝon "referencoj" havas?

Normalokaze oni uzas en retejoj ligilojn. Oni alklakas ĝin - unu fojon - kaj alteriĝas tuj tie, kie oni volis. Ĉe "referencoj" oni unue devas memorigi ĝian numeron. Poste, alklake, oni alteriĝas kape de - eble tre longa - listo de referencoj. Tiam oni devas kvazaŭ permane navigi al la referenco kun la memorigita numero, por fine alklaki tiun.

Aparte de la fakto, ke la tuto aspektas "kiel en libro", mi ne ekkonas solan avantaĝon. Fakte temas pri plene malegonomia, umadiga, preskaŭ ŝtonepoka meĥanismo. Ĉu mi pretervidas ion?

Se oni fakte ene de artikolo volus plurfoje ligi al unusola referencilo, bone. Sed tiam oni damne dizajnu pli adekvatan alsaltan meĥanismon. --Pejno Simono 13:41, 30 Jun. 2011 (UTC)

Vi skribis en nomspaco 0 kaj vi ne konas la utilon de la sekcio "Referencoj". Mi ĉiam legas la instrukciojn antaŭ ol uzi/fari ion. Bonvolu legi Vikipedio:FONTOJN por kompreni la utilon: ne skribu en Vikipedio ion sen citi la fontojn de kie vi elprenis la datumojn. --→ Airon 16:01, 30 Jun. 2011 (UTC)
Se mi legu la helpon antaŭ ol fari ion, vi eble legu ĝuste tiun ĉi paĝon antaŭ ol rekomendi ĝin al mi. Aldone, mi ne dubindigas, ke oni citu fontojn. Mi dubindigas la umadan meĥanismon "referencoj". Aŭ ĉu vi iel miskomprenis mian mesaĝon?
Kaj aparte de tio, rilate preskaŭ ĉion, kion mi ĝisdate afiŝis, mi mem estis la "fonto", kio iomete simpligas la aferon. :) --Pejno Simono 17:24, 30 Jun. 2011 (UTC)
Kiam estas multaj referencoj alklako sur la numero de referenco sendas al la loko kie troviĝas la noto (provu ekzemple [15] el Astronomio. Se la notoj estas en la malsupro de la paĝo vi tion ne rimarkas, ĉar la tutan malsupran paĝon vi vidas kaj en ĝi povas troviĝi ĉiuj notoj. Tiukaze ili verŝajne ne estas multnombraj kaj vi facile povas trovi la ĝustan numeron. Cetere de la noto per la sago vi povas facile resalti al la tekstero de kie vi deiris. Anstataŭ malbeni tiajn trukojn bonvolu iom esplori ilin konatiĝi kun ilia funkciado, eble antaŭsupozante ke tiuj kiuj kreis ilin volis plibonigi vikipedion. --Arno Lagrange @ 18:17, 30 Jun. 2011 (UTC)
Jes, mi miskomprenis la peton kaj mi ne komprenas kion vi intencas uzante la vorton "umado". Mi atendas respondon pri tio :)
Ĉu vi scias, ke ekzistas "trolistoj" interrete? Kion mi faras se mi legas, ke vi skribis "Azenoj flugas en Italio"? Mi forigus ĝin ĉar tio certe tute ne veras. Kion mi faras, se vi skribas "La muzikalbumon Samideano aĉetis pli ol 300 personoj"? Tio eblas, do vi enmetu fonton. --→ Airon 19:21, 30 Jun. 2011 (UTC)
Kara Arno, tia manipulado tute ne estas intuicia. Alivorte, oni atendas de la uzulo, ke li ricevu specialan trejnadon pri la manipulado de Vikio. Vi frekventuloj tute ne plu rimarkas tiajn aferojn - jen la problemo. Mi novulo - cetere, ankaŭ multjara specialisto pri uzulsurfacoj - tuj ekkonas tiajn malfortojn de la sistemo. Kaj argumenti, ke oni povas bone trovi la ĝustan referencon - cetere, kondiĉe, ke oni memorigis al si la numeron - estas simple ne plu sur la ĉi-epoka nivelo de uzula surfaco. Kaj la atentigo pri la sageto estas interesa. Sed por tio mi devas jam esti sur la ĝusta referencilo, ĉu ne? Alivorte, mi devas memori ĝian numeron por povi retroiri al mia antaŭa loko. Mallonge dirite, Vikipedio ne estu specife por Vikipediistoj, ĝi estu por la granda publiko. Laŭ mia analizo, jam denove tendenco disigi aferojn. Oni kvazaŭ disigas la ligilon de la celo - enŝovante aldonan paŝon. Kaj por sukcesi pri tio, la uzulo devas eĉ memorigi numeron! La absoluta minimumo estus, ke alklako al iu [7] saltu rekte al referencilo numero 7. Kaj jen vere nur minimuma postulo.
Karaj Airon. "Umado" signifas ĉi-aplike "malglata, neintuicia, nenecese malfacila manipulado. Mi rimarkis - pli bone - mi ne plu povis ne rimarki - tion, kiam Arno ŝanĝis kelkajn rektajn ligilojn al referencoj. Se temas vere nur pri referenco, kiun la uzulo prekaŭ neniam volos sekvi, bone. Sed aliokaze?--Pejno Simono 20:47, 30 Jun. 2011 (UTC)
Mi observas ke en anglalingva vikipedio, kiam mi aliras al piednoto tiu aperas kun kolora fono. Klaku ekzemple [21] en en:Germanic_languages. Ni povus zorgi por havi ankaŭ ĉi tiun plibonigon ĉi tie kaj tio iel kontentigus la postulojn de Pejno. AL @ 05:19, 1 Jul. 2011 (UTC)
Mi ĵus enkondukis tiun plibonigon (« Evidentigo de la celata noto per kolorfono por faciligi eltrovon »). Vi povas kontroli per ekzemple [15] el AstronomioAL @ 05:38, 1 Jul. 2011 (UTC)
Jes, tiel (kiel referenca meĥanismo) perfektas. Tio estas akceptebla. --Pejno Simono 08:41, 1 Jul. 2011 (UTC)

Call for image filter referendum redakti

The Wikimedia Foundation, at the direction of the Board of Trustees, will be holding a vote to determine whether members of the community support the creation and usage of an opt-in personal image filter, which would allow readers to voluntarily screen particular types of images strictly for their own account.

Further details and educational materials will be available shortly. The referendum is scheduled for 12-27 August, 2011, and will be conducted on servers hosted by a neutral third party. Referendum details, officials, voting requirements, and supporting materials will be posted at Meta:Image filter referendum shortly.

Sorry for delivering you a message in English. Please help translate the pages on the referendum on Meta and join the translators mailing list.

For the coordinating committee,
Philippe (WMF)
Cbrown1023
Risker
Mardetanha
PeterSymonds
Robert Harris

Laŭŝajne temas pri la eblo por leganto difini iuspecan liston por forfiltri iujn bildojn, kiujn tiu ne volas vidi. Eble kun nudeco aŭ simile. Speco de infanfiltrilo.
Aŭ eble temas pri forfiltrado de bildoj en specifa formato.
"particular types of images" povas esti ĉio ajn - enhavo, formato, pezo en kB, dato, titolo, posedanto, speco de kopirajto, ktp.
Ĉiuokaze, la priskribo estas plene neklara kaj tute nesufiĉa por permesi ekhavi opinion pri la afero. --Pejno Simono 10:05, 3 Jul. 2011 (UTC)
Vere, temas pri speco de cenzuro! Jen komento de iu alia en Meta:
Danger
This is how all censorship starts.. slowly. First it's opt-in, then opt-out and then it wil be mandatory on request of foreign governments / organizations, since the meganism is already in place. Very dangerous. If people want to filter, fine, do it on your own PC. Don't give organizations / government the opportunity to easily implement a blacklist for their people. Koektrommel 07:58, 3 July 2011 (UTC)
Nekredeble! --Pejno Simono 10:20, 3 Jul. 2011 (UTC)
Do simple amase voĉdonu kontraŭ ! --Arno Lagrange @ 07:42, 9 Jul. 2011 (UTC)

Nekaŝiĝemaj robotoj redakti

Mi ĵus vizitis la listan paĝon "Specialaĵo:Aktivaj_uzantoj" kaj elektis Kaŝi robotojn, sed jenaj ne kaŝiĝis (multe pli multe ja kaŝiĝis); mi ne komprenas kial iuj robotoj ne kaŝiĝas kiam mi elektas kaŝi ilin.

--Haruo 17:43, 4 Jul. 2011 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi supozas, ke ili ne havas la robotan flagon, kaj tial ne estas kaŝeblaj. --Tlustulimu 17:45, 4 Jul. 2011 (UTC)
Nedankinde. Tamen iliaj listoj de kontribuoj ĝenerale montras la priskribon "robota aldono de...", "robota modifo de..." ktp, do ne temas pri kvazaŭ trompa roboteco (krom la evidentiga "Bot" en plej multaj iliaj nomoj). Ĉu mi atentigu al la posedantoj pri tiu manko de flago, aŭ kiel mi agu rilate al tiu eltrovaro? --Haruo 18:44, 4 Jul. 2011 (UTC)
La menciitaj tekstoj estas aŭtomate kreataj per la programoj, kiujn la robotoj uzas. Do tio ne rilatas al la jam antaŭe menciita robota flago. - Vi povas informi ilin pri la paĝo Vikipedio:Roboto/Permespeto. --Tlustulimu 20:14, 4 Jul. 2011 (UTC)
Iuj uzantoj funkciigas robotojn kiuj informas per resumo kian ŝanĝon ili robote faris. Tamen ili ne nepre havas robotan statuson: la precipa eco de robota statuso estas ke ties redaktoj estas kaŝitaj en iuj cirkonstancoj (lastaj ŝanĝoj, ...). Funkciigistoj de robotoj ne nepre priatentas ĉu ĝenas ke ili robote redaktu sen robota statuso. Pro tio bv enmeti en ties diskutpaĝon {{PermespetoRoboto}} kiu admonas robotistojn peti robotan statuson antaŭ ol funkciigi sian roboton. --Arno Lagrange @ 20:47, 8 Jul. 2011 (UTC)

Ĝi aspetas jene : Bonvolu peti permeson por funkciigi roboton en la esperanta Vikipedio. Se okazas konsento via roboto ricevos robotan statuson ĉi tie. Bonvolu konsideri la eblecon peti statuson de ĝenerala roboto.

Please ask for bot tag before of running your bot. If we agree your bot will get bot tag. Please consider the possibility asking global bot status.


Ŝablonoj pri birdoj redakti

Saluton. Mi ĵus konstatis ke en la Taksonomio korektita ĉe ĝenroj (plej verŝajne ankaŭ por familioj ktp, ĉar mi uzas saman) malaperas la binomo aŭtoritato, dum ĉe specioj bone aperas. Komparu ekzemple Melieraksoj kun Gabara melierakso. Eble ĉar ne temas pri dunomo. Kiel ripari?--kani 23:26, 5 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Kani. Certe temas pri genro en Melieraksoj, ĉu ne? Ĝenro ja estas io tute alia. Mi ĵus korektis la artikoleton pri la genro. Vi ne uzis la parametron "dunomo" kaj tial ne aperis la "binomo aŭtoritato". Do ambaŭ parametroj estu kune uzataj.
Mi pensas, ke la ŝablono estas certe ankoraŭ iom plibonigenda. Sed bedaŭrinde ne estas unueca sinteno pri tio. Kelkaj volas forigi la distingon inter "specio" kaj "dunomo", kvankam tio ne estas bona ideo. Eble la ideo ja venis el la franca aŭ nederlanda vikipedio. Sed ni prefere ne imitu tion, ĉar nefakuloj povus konfuziĝi, se ili legas artikolon pri specio, sed en la informkesto la lasta informero estas la "genro". --Tlustulimu 12:54, 8 Jul. 2011 (UTC)
Karaj, mi ne volas nepre forigi la parametron "specio" (kiu venas nek el la franca nek el la nederlanda vikipedio). Mi rimarkas nur ke specio ne estas utila kaj konfuzigas. Ekzemple en genro artikolo estas genro aŭtoritato, en familio artikolo estas familio aŭtoritato sed oni ne bezonas dunomo aŭtoritaton. Uzi dunomo estas jam rezulto de diskutejoj (sed specio eblus anstataŭi ĝin). Por klarigi la ŝablonon estus ankaŭ bona fari koloran rubandon por ciuj gradoj de la viva klasigado, ne nur por specio (aŭ dunomo). --pino 19:54, 8 Jul. 2011 (UTC)
Mi pardonpetas pro mia malklero kaj dankon pri la farita ĝustigoj. Jes, kompreneble temis kaj temas pri genro kaj ne ĝenro, Tio estis nur mistajpado. Ĉiukaze mi daŭre ne bone komprenas la funkciadon de diversaj ŝablonoj kaj ankoraŭ dubas pri ties uzado. Sed mi klopodos pli diligente lerni. Ĉiukaze pri la polemiko vidu ke estas artikoloj ne nur pri specioj sed ankaŭ pri subspecioj (foje ege interesas) kie la scienca nomo ne estas dunomo sed trinomo. Eble tio komplikas la aferon. Tiukaze mi metis la trinomon en la loko de la dunomo. Eble iom fuŝa, sed jen kion mi povis fari.--kani 20:05, 18 Jul. 2011 (UTC)

Robotoj por Vikipedio redakti

Estimataj, estas en Vikipedio multaj instrukciaj paĝoj priskribantaj kiel krei vikipediajn paĝojn. Mi intencas krei roboton por Vikipedio, sed kie oni povas trovi instrukciajn paĝojn por krei ĝin? Ĉi tie estas ia ŝablono informanta, ke iu estas posedanto de iu vikipedia roboto, sed klakinte sur redakti de tiu paĝo aperas nur simpla ŝablono klariganta tion, ke iu estas robotisto. Mi demandas do, kie oni povas ekscii, kiel krei roboton kaj kiel ekfunkciigi ĝin en Vikipedio. Dankon. Petr Tomasovsky 10:16, 6 Jul. 2011 (UTC)

Mi mem ne povas konsili al vi. Bv turni vin al robotistoj (Castelobranco, Marcos, Maksim, Yekrats, ...). Mi supozas ke ne estas helpilo en Esperanto, sed vi certe povas trovi en iuj naciaj lingvoj (en, fr, de, ru ...) --Arno Lagrange @ 21:06, 8 Jul. 2011 (UTC)

Burokrato de Esperanta Vikipedio? redakti

Mi volas ŝanĝi nomon de mia konto (por havi la saman nomon kiel en alilingvaj vikipedioj). Do kiu estas la burokrato de Esperanta Vikipedio? --Vilius 10:29, 8 Jul. 2011 (UTC)

Jen la listo de burokratoj :) --→ Airon 10:51, 8 Jul. 2011 (UTC)
Dankon --Vilius 12:02, 8 Jul. 2011 (UTC)
Finfine mi decidis simple krei novan konton --Vilius Normantas 12:24, 8 Jul. 2011 (UTC)
Kial? Tiel vi perdis ĉiujn kontribuojn antaŭe faritaj! --→ Airon 12:43, 8 Jul. 2011 (UTC)
Ne estas problemo. Mi "perdis" (la ŝanĝoj ja ne malaperis) nur kelkaj malgrandaj redaktoj.

Kunlaboraĵo de la semajno redakti

Freŝdate, malnova sperta vikipidiisto bedaŭris la malfortan kunlaboraĵon. Irako estus okazo kunlabori ekzemple plibonigi geografian ŝablonon kaj multajn aspektojn estas eblaj (bela lingvo, esperanta vivo, geografio, politiko, historio, birdoj, biomoj, ...) --pino 07:10, 10 Jul. 2011 (UTC). Nur iomete kunlaboraĵo estus simpatia kaj stimula --pino 01:22, 12 Jul. 2011 (UTC)

05:56, 14 Jul. 2011 (UTC) tie ne estas jam reago pino
Ĉu eble estas iu ke povas kontroli Bagdada fervojo ?--pino 19:53, 17 Jul. 2011 (UTC)

Geokesto kaj Landtabelo redakti

Ĉu estus ebla uzi geokesto tie aŭ por nova artiklo kiel Suda Sudano ? Aŭ uzi samajn plibonigojn kiel aŭtomatajn ligilojn, aŭtomatajn kalkulojn, aŭtomatajn formatojn ... en landtabelo ŝablono ? --pino 01:22, 12 Jul. 2011 (UTC)

Estas tempo alinomi Juba-n, kiel nova ĉefurbo! Kio estu tio? Ĉu Jubao, Jubo, Ĝubao, Ĝubo, Ĵubao, Ĵubo?--Crosstor 07:50, 10 Jul. 2011 (UTC)

Ĝubao ŝajnas min taŭga por la prononco --pino 10:33, 10 Jul. 2011 (UTC)
Laŭ la prononco [ĝuba] la komenclitero nepre estu "Ĝ", do "Ĝubo" aŭ "Ĝubao". Ĉu jam ekzistas iu vorto "ĝubo" en Esperanto? Mi ne konas tian vorton. Se ne jam ekzistas iu vorto "ĝubo", do la urbo simple nomiĝu "Ĝubo" en Esperanto. Sed se vorto "ĝubo" tamen jam ekzistas, tiam mi voĉdonas por "Ĝubao" por eviti kolizion. Moldur 19:55, 10 Jul. 2011 (UTC)
Mi uzus "Ĵubo", ne hezitante eĉ nur unu sekundon. Jen la plej bona kompromiso inter prononco kaj skribformo. --Pejno Simono 12:15, 11 Jul. 2011 (UTC)
Mi ankaŭ estas por la formo "Ĵubo", ĉar la variantoj kun du finaj vokaloj, do "Ĵubao", "Ĝubao" ktp. sonas strange. Krome ĝi ja estas bona kompromiso. --Tlustulimu 19:50, 11 Jul. 2011 (UTC)

Listo de alilingvaj nomoj de Juba troviĝas en la intervikiaj ligoj de ties vikipedia artikolo. Oni povas vidi ke aliaj lingvoj elektas ŝanĝi skribformon kaj konservi prononcon (ekz. "Djouba" france). Ĉu iu scias ĉu la vera (araba?) prononco estas [ĝuba]? Jeskaze, ŝajnas al mi ke Ĝubo estas taŭga solvo. "Kanado" estas ekzemplo kun la samaj ŝanĝoj (unua litero ŝanĝita pro prononco kaj fina "a" forigita. crowberin 00:19, 12 Jul. 2011 (UTC) Plue, se la araba skribmaniero estas la originala, ŝajnas iom etnocentrisma bazi esperantan skribmanieron je alilingva skribmaniero anstataŭ je prononco. crowberin 00:33, 12 Jul. 2011 (UTC)

Mi rimarkis ke plej multaj lingvoj kiuj uzas cirilan alfabeton skribas "Джуба" (aŭ "Џуба" por tiaj lingvoj kiuj posedas literon "Џ") - do "Ĝuba" en esperantlingva transskribo. --Dominik 02:13, 12 Jul. 2011 (UTC)
Estos Ĵubo --Crosstor 04:40, 12 Jul. 2011 (UTC)
Porinforme, jam ekzistas artikolo "Ĝubo" datiĝanta de aprilo 2008 en nia Vikipedio. --Dominik 05:26, 12 Jul. 2011 (UTC)
Artikolo pri Juba ekzistas ĉi tie jam ekde la jaro 2005 kaj tute sendube temas pri unu kaj la sama urbo. Kial unu ne estas alidirektilo al la alia? Petr Tomasovsky 05:48, 12 Jul. 2011 (UTC)

Crosstor, kial vi ŝanĝis la titolon de la artikolo al Ĵubo? Bonvolu ekspliki viajn kialojn. Mi trovis 3 kialojn preferante "Ĝubo":

  1. La prononco estas Ĝ, ne Ĵ.
  2. En aliaj lingvoj kiel la franca oni uzas literojn laŭ la prononco (Djouba).
  3. Estas aliaj ekzemploj kie oni ŝanĝas la unuan literon por ĝuste prononci la vorton en Esperanto, ekz. "Kanado" (el "Canada")--tiu ankaŭ subtenas forigo de fina "a", do "Ĝubo", ne "Ĝubao".

Mi subtenas kunigo de Juba kaj Ĝubo, kaj la titolo estu Ĝubo (ekz. la artikolo pri Parizo nomiĝas Parizo, ne Paris). crowberin 06:29, 12 Jul. 2011 (UTC)

Ĝubo listiĝis al forigendaj artikoloj. Estas voĉoj ankaŭ por Ĵubo, la veron povus decidi aŭ la estonto, aŭ la araba-loka prononco. Laŭ mi, kiel kompromiso, Ĵubo atentas ankaŭ pri aliaj formoj iomete. Mi finis pri tio la diskuton, nature mi ne baras iun por uzi alian formon. Crosstor.
Ankaŭ mi preferas la skrib-parol-kompromisigan formon "Ĵubo" al la nur-parol-atentanta formo "Ĝubo". La elekto inter "ĝ" kaj "ĵ" ĉe Esperantaj radikoj kaj Esperantigitaj nomoj tradicie respektas pli la skribon ol la parolon: "etaĝo", "Ĝenevo", "vilaĝo", "ĵurnalismo" (la lastaj du ekzistas en la franca kaj angla kun malsamaj prononcoj de la koncerna litero; sed en ambaŭ okazoj Zamenhof elektis formon kiu skribe koincidas kun ambaŭ lingvoj, kvankam parole ĝi povas koincidi kun nur unu el ili). Marcos 17:48, 14 Jul. 2011 (UTC)
La argumento estas iom malforte : la devena nomo estas ne skribita kun latinaj literoj sed ofte tie la titolomilitoj ŝajnas min ne tre utilaj kaj mi zorgas por kunlaboraĵo de la semajno kaj tie la reagoj estas malfortaj (vidu supre). pino 19:11, 14 Jul. 2011 (UTC)

Eble ankaŭ iam stariĝos demando pri la landnomo Suda Sudano - tiam eble estus bone alinomi ĝin al Sud-Sudano laŭ la modelo de Sud-Afriko, ĉu? --Dominik 10:40, 12 Jul. 2011 (UTC)

Bona ideo, ja estas ankaŭ Sud-Koreio. --Crosstor 11:56, 12 Jul. 2011 (UTC)
Mi alinomis "Suda Sudano" al "Sud-Sudano". --Dominik 19:53, 14 Jul. 2011 (UTC)

Peto por halti alŝutadon de kopirajtitaj/aŭtorrajtaj verkoj en eo-Vikipedio. redakti

Ĉu eblus ŝanĝi la nunan regularon por halti kopirajtitajn verkojn (neliberan enhavon) en la Esperanto-Vikipedio? Mi proponas ŝanĝi la regularon por malpermesi estontajn bildojn kaj enhavaĵojn kiuj ankoraŭ estas sub kopirajto. Ekzistas multmultaj kopirajtaj bildoj en Vikipedio, kaj la ŝanĝo ne traktus tiojn ĉi-momente. La kialoj estas multaj, sed jen kelkaj ĉefaj:

  1. Se ni iame estonte volus eldoni Vikipedion kiel papera aŭ cifereca vortaro, estus kontraŭleĝa. Nuntempe ekzistas tro da kopirajta enhavo. Ju pli da kopirajta enhavo des pli laboro estus necesa por purigi Vikipedion al eldonebla stato.
  2. Ĉiu rajto-posedita verko en Vikipedio donas malgrandan riskon de proceso. Tamen, miloj da ĉi-tiaj verkoj plurobligas la riskon. Nune, ĉi tiaj bildoj estas permesitaj sub usona ("justa uzo") leĝo, sed multaj de la bildoj kaj verkoj estis farita ekster Usono. Eble la risko estas ankoraŭ malgranda, sed ne nul, kial daŭri permesi ĉi tiajn verkojn endanĝerigante nian enciklopedion al iu avara juristo kun malmorala kliento?
  3. Ĉi-tiaj bildoj devigas pli da laboro, por konformi al la asertita leĝo. En pluraj kazoj, mi eblas trovi kompareblajn verkojn en Wikimedia-Komunejo. Se bildo de la sama temo estas en Komunejo, tiu libera bildo estas pli preferita.

Do, mi proponas ke kopirajtaj bildoj ne plu esti alŝutita en Vikipedio. Kion vi opinias? -- Yekrats 19:45, 11 Jul. 2011 (UTC)

Estu tiel, ja VP jam estas riĉa sen neliberaj enhavoj.--Crosstor 07:12, 12 Jul. 2011 (UTC)
Nu jes, sed tiaokaze Esperanta vikipedio restos sen logobildoj. --Vilius Normantas 11:25, 12 Jul. 2011 (UTC)

Radikala demando: Ĉu estus bona ideo malŝalti dosiero-alŝutadon en eo-Vikipedio ĉiel? Bildoj povas esti alŝutitaj al la Komunejo por esti montritaj ĉi tie. Laborantoj en la Komunejo povas trakti la dosierojn pli bone ol la tre malmultaj administrantoj ĉi tie. -- Yekrats 16:49, 13 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Yekrats. Eble tio estus pli bone ol daŭre "ĉasi" senlicencajn bildojn aŭ bildojn kun maltaŭgaj licencoj. Krome jam kelkaj aliaj vikipedioj rezignis pri propra bilda kolekto. Se mi ĝuste memoras, ekzemple la hispana. --Tlustulimu 16:37, 18 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:BabelLando/dokumentado redakti

Ŝablono:BabelLando/dokumentado multe pli utilus al novuloj -- kiujn la paĝo precipe celas -- se ĝi enhavus ligon al listo de lingvo-mallongigoj. --Thnidu 11:30, 12 Jul. 2011 (UTC)

Vi povas trovi
Cetere krom {{BabelLando}} ekzistas pli simpla {{Babel}} sur similaj bazoj. --Arno Lagrange @ 14:54, 12 Jul. 2011 (UTC)

Nefunkciado de kaŝemaj kategorioj redakti

Nun tre ofte ne funkcias malfermado de la kaŝemaj kategorioj? Ĉu iu hazarde ne scias kial? Petr Tomasovsky 19:34, 12 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Petr. Mi ankoraŭ ne rimarkis tion. Ĉu vi havus ligilon al koncernata paĝo? --Tlustulimu 20:44, 12 Jul. 2011 (UTC)
Miaopinie ne funkcias ĉiuj kaŝemaj kategorioj. Provu iun artikolon, kiu entenas ŝablonon Ĝermo aŭ alian, kiu estas enkategoriita kun kaŝemaj kategorioj. Nefunkcias kaŝitaj kategorioj ĉe Geokesto ktp. Petr Tomasovsky 21:00, 12 Jul. 2011 (UTC)
Mi ĵus rigardis Areso, kiu estas ĝermo. Sed la kaŝita kategorio aperas ĉe mi, kiel kutime. Ĉu eble denove problemo kun IE? Ĉu vi povus rigardi en la erarmesaĝilon de IE? La skripto por kaŝitaj kategorioj troviĝas en MediaWiki:Common.js, en la funkcio hiddencat(). --Tlustulimu 21:28, 12 Jul. 2011 (UTC)
Mi ne scias, ĉu la problemo estas en IE. Sed ĉiam, kiam ne funkcias por kelke da horoj la funciado de kaŝemaj kategorioj, en la ŝablono Geokesto aperas ĉiuj parametroj vicigitaj maldekstren anstataŭ en pozicio "center". Ĉu IE havus problemojn nur por kelke da horoj en diversa tempo? Neverŝajne. Nun ankaŭ ĉe mi estas ĉio en ordo. Mi nur antaŭsentas, ke iu bezonas ion... mi lasos tiun informon nun ankoraŭ por mi... Petr Tomasovsky 08:06, 13 Jul. 2011 (UTC)
Strangas ĉe mi, ke la kaŝitaj kategorioj aperas ĉe mi malkaŝite. Sed mi ne retrovas la skripton, kiu aranĝas tion. Se mi elsalutas, denove aperas la ligilo por malkaŝi ilin. Ĉu eble iu havas ideon, kie la skripto kaŝiĝis. Mi jam rigardis mian Vector-skripton. Sed nenion "kulpan" trovis tie. --Tlustulimu 18:32, 13 Jul. 2011 (UTC)
Hodiaŭ pro riparoj la servilo de Vikipedio haltis dum kelkaj minutdekoj. Paĝoj dume estis tute ne alireblaj. Kiam ili reekaperis, mankis stilo (ligilo al CSS-dosiero) kaj ĵavafunkcioj. Post iom pli da tempo ĉio denove funkciis. Jen kion mi konstatis --Arno Lagrange @ 21:55, 13 Jul. 2011 (UTC)
Mi aldonis Geokeston al Oslo kaj denove jen, ne funkcias la kaŝemaj kategorioj. Ĉu oni malŝaltas la sistemon, ĉar iu volas presi la paĝon kun pozicio de la parametroj left? Petr Tomasovsky 17:03, 15 Jul. 2011 (UTC)

Esperanta Vikimanio redakti

Pavla Dvořáková informas :

 
 Karaj kaj estimataj gekolegoj,

permesu al mi prezenti tutfreŝan retejon http://www.vikimanio.esperanto.cz,
kiu enhavas detalajn informojn pri la aranĝo Vikimanio,
okazonta 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio) , kiel mi anoncis jam lastjare.

Ĉar pro diversaj komplikaĵoj kaj urĝaj laboroj mi sukcesis kolekti necesajn informojn nur en julio, kiam mia kolego scipovanta krei mem la retejon, feriis, mi kiel laikulo devis trovi rapidan kaj facilan solvon kaj tial elektis unu senpagan ĉeĥan servilon kun jam preta ŝablono.
Tial mi pardonpetas, ke enestas fiksa vorto Úvod (Enkonduko), kaj vortoj Menu kaj Fotoalbum (kiuj tamen bonŝance kompreneblas en Esperanto), ĉar tiuj estas neforviŝeblaj partoj de la baza ŝablono - ĉiuj aliaj informoj jam estas esperantlingvaj kaj laŭenhave espereble ĉio enordas. Por vidi surskribojn al la fotaĵoj en fotoalbumo necesas klaki la unuopajn fotaĵojn, ne nur tuŝi ilin per muso.

Mi kun mia edzo jam organizis kelkdekon da Esperanto-aranĝoj (inkl. ekz. Antaŭkongreson de UEA en 1992, ILEI-konferencon en 1996 kaj multajn aliajn), do ni havas spertojn pri tia aktiveco, same kiel nia kolegino, loĝanta rekte en la gastiganta urbo Svitavy.
Ni klopodis starigi laŭeble plej konvenajn kaj favorprezajn kondiĉojn por vi kaj faros ĉion eblan por pretigi por vi aranĝon enhave riĉan, agrablan, instruan kaj utilan.
Ni esperas pri via abunda intereso kaj alveno! Detalaj informoj pri trafika atingebleco de la loko aperos dum la monato aŭgusto.

Kompreneble bunteco kaj kvalito de la faka programo dependas de iniciatemo, kompetenteco kaj volontemo de ni ĉiuj. Ni antaŭĝojas vian aktivan engaĝiĝon en la prelegoj, laborgrupoj kaj trejnadoj.
Laŭ viaj proponoj indikitaj en viaj aliĝiloj ni sekve kontaktos vin por priparoli la detalojn.
Ni sendube klopodos oferti al aktivaj partoprenantoj programan rabaton aŭ aliajn avantaĝojn!

14.-19.7. mi ferios ekster Interretaliro, poste mi jam estos volonte je via dispono por korespondado.

Mi antaŭĝojas viajn respondojn, aliĝilojn kaj aŭtune precipe vin mem!

Bonvolu uzi por korespondado pri Vikimanio nur tiun ĉi adreson (evikimanio (a) gmail.com), ne mian privatan adreson, por ke ni kapablu senprobleme teni enorde la tutan agendon.

Koran antaŭdankon!

Amike 
— Pavla Dvořáková
Bonege! Brazilaj vikipediistoj nun provas fondi Vikimedian nacian organizaĵon: Wikimedia Brasil, tiel kiel Wikimedia Deutschland. Mi proponis krei grupon por subteni esperantlingvajn projektojn (portugallingva priskribo). Eble se estus similaj eo-grupoj en kelkaj naciaj organizaĵoj, ni povus pli facile organizi tiajn internaciajn renkontiĝojn, ĉar Fondaĵo Vikimedio eble povus helpi nin. Ĉeĥio jam havas propran Vikimedian organizaĵon. Ĉu iu ĉeha esperantisto povas kontakti ilin? Eble ili povas helpi iumaniere. Retejo, Priskribo. Mi kaj Blahma ankaŭ estos en Vikimanio de Ĥajfo, kaj mi tre ŝatus partopreni en la unua esperanta Vikimanio. CasteloBrancodiskuto 16:26, 14 Jul. 2011 (UTC)

Invito por Google+ redakti

Se iu vikipediisto volus inviton por socioreto Google+, bonvolu mesaĝi min. Mi havas kelkajn invitojn por doni. -- Yekrats 14:24, 14 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Mi provas krei lokumilon. Ekz por : BeauneVosne-Romanée. Ĝi funkcias sed se mi ŝanĝas la parametron rilatumo, ĝi ne plu funkcis. Ĉu iu scii kial ? Antaŭan dankon. --pino 12:00, 15 Jul. 2011 (UTC)

Korektita. Petr Tomasovsky 14:01, 15 Jul. 2011 (UTC)
Bela performenco, lokumilo funkcias bone, vidu Beaune, CorberonVosne-Romanée, du skaloj en la informkesto, tio estas vera plibonigo. gratulon! --pino 17:38, 15 Jul. 2011 (UTC)

Ŝablono:elstara redakti

Mi rimarkis problemon pri la Ŝablono:elstara, kiu normale aperigas steleton en la supra dekstra kojno de artikolo. La steleto ne plu aperas flanke de la artikoltitolo sed dekstre de la unuaj linioj de la teksto, tiel ke ĝi ofte konfuziĝas kun bildo (vidu ekz. Murdo de la ruĝa garbejo). La problemo ĉe mi aperas kaj per Fajrovulpo kaj per Internet Explorer, kaj mi ne kapablis mem ripari ĝin. Ĉu iu povas helpi ? Dankon, Thomas Guibal 06:35, 16 Jul. 2011 (UTC)

Eble komparu kun Ŝablono:Unua - mi ne estas fakulo pri ŝablonoj. --Dominik 12:33, 16 Jul. 2011 (UTC)
Dankon pro la utila konsilo ! Mi kopiis la ŝablonon kaj ĉio nun bone funkcias. Thomas Guibal 15:25, 16 Jul. 2011 (UTC)
Post multe da ŝvitado, malfaroj kaj refaro, mi sukcesis fari saman modifon por Ŝablono:Leginda - do dankon ankaŭ al vi. --Dominik 16:54, 16 Jul. 2011 (UTC)

"{{Informkesto kanto}}" ne funkcias redakti

Mi atentigas, ke se oni metas nomon en "artisto1 = " ĝi montriĝas sub ne-ekzistanta rubriko "aŭtoro". Do la kesto ne estas uzebla. --Pejno Simono 06:48, 17 Jul. 2011 (UTC)

Normale ne ekzistas "artisto1" - laŭvice estas "artisto", "artisto2", ktp. --Dominik 07:25, 17 Jul. 2011 (UTC)
Sorry, "artisto =". Fakte mi metis kvar artistojn, do ĝis artisto4. Mi kopiis la tutan malplenan liston de parametroj rekte el la helpejo, kaj plenigis nur tiujn, kiujn mi bezonis. La aliajn mi lasis malplenaj, do mi ne forviŝis ilin. Interalie mi metis ankaŭ la nomon de bild-dosiero. "Tlu" petis min afiŝi kestojn por "miaj" kantoj, sed la kesto kakas. --Pejno Simono 08:40, 17 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Pejno. Al kiu artikolo vi aldonis la informkeston? Kaj kio malbonas en la ŝablono? --Tlustulimu 18:42, 17 Jul. 2011 (UTC)
Saluton Tlu – Temis pri "Trans ĉielarko". Mi metis kvar artistojn, Anglan titolon, Esperantan titolon, la urlon de la nuna bildo, kaj "Filmmuziko" por ĝenro aŭ simile.
La unua "artisto" montriĝis sub ne-ekzista rubriko "aŭtoro", ĉiuj aliaj artistoj, do 2, 3 kaj 4 tute ne montriĝis. Vidinte la strangaĵon "aŭtoro", mi tuj post tio ĉesis plu eksperimenti, ĉar mi fakte prefere volis kompletigi mian personan paĝon, por tio, ke mi povos baldaŭ komenci enmeti teĥnikajn artikolojn. --Pejno Simono 20:18, 17 Jul. 2011 (UTC)
Mi intertempe kvazaŭ en passant mem trovis la kakaĵon pri "Aŭtoro", sed mi ne korektis ĝin. Nome mi verdire ne plene fidas tiun ĉi ŝablonon. Evidentiĝas, ke la ŝablonisto ne sufiĉe scipovis Esperanton. Li definis plene frenezajn konstantojn por testi kampenhavojn ekz: "plura artisto", "anonimula artisto", ktp. Eble mi iam dum mia dua vivo okupiĝos pri ĝi. --Pejno Simono 09:34, 18 Jul. 2011 (UTC)
La ŝablono ne nur havas malĝustan kamptitolon kaj malĝustajn konstantojn, ĝi aldone tute ne kapablas montri plurajn artistojn. Do mi afable petas estonte ne rekomendi al mi nur duonpretajn aŭ fuŝajn ŝablonojn sen atentigado pri la problemoj. --Pejno Simono 10:59, 18 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Pejno. Mi kreis la ŝablonon antaŭ kelka tempo. Sed alia uzanto, nome Airon, intertempe ŝanĝegis ĝin, tiel ke ĝi enhavas iun strangan aŭtomatan enkategoriigon Tio malfaciligas eventualajn korektojn aŭ ŝanĝojn. Krome la lingvaĵo de Airon ŝajnas kelkfoje al mi iomete stranga, eble pro interferoj kun la itala.
Mi ne scias, ĉu ni vere bezonas tian aŭtomatan enkategoriigon. Se ne, mi povus forĵeti ĝin kaj poste korekti la strangajn parametrojn. Sed antaŭe devos esti difinataj la ŝanĝendaj parametroj kaj priskriboj. La artikoloj, kiuj enhavas la ŝablonon, ne subite estu fuŝaj pro granda ŝanĝego de la ŝablono.
Krome kelkaj parametroj eĉ ne plu estas en la ŝablona kodo, do ĝi devos esti korektata. Mi supozas, ke Airon ŝanĝegis ĝin laŭ la itala versio, kvankam mi antaŭe kreis ĝin laŭ la suprasoraba. Bedaŭrinde li jam kelkfoje faris tiajn ŝanĝegon, ne atendante la strukturojn de ŝablono. --Tlustulimu 15:24, 18 Jul. 2011 (UTC)
Saluton Tlu. La afero estas vere problemhava. Eble oni prefere reiru al la malnova versio kaj donu novan nomon. Estus supozeble pli simple, ol klopodi ripari ĝin kaj aldone "imagi" tion, kion Airon celis. Jen la problemo pri tiu ĉi damna ŝablona lingvaĉo. Ĝi estas tre malbone legebla. --Pejno Simono 17:55, 18 Jul. 2011 (UTC)
Mi asertus eĉ, ke oni jam principe evitu tro ambiciajn ŝablonojn, simple pro tio, ke la lingvaĵo estas tiom malfacilege malĉifrebla por la ne-aŭtoro. Kaj post ses monatoj eĉ la aŭtoro mem verŝajne ne plu kapablos kompreni sian verkon. --Pejno Simono 18:02, 18 Jul. 2011 (UTC)

  Farita Mi korektis kaj la ŝablonon (efektive estas kelkaj eraroj) kaj la paĝon (vi malkorekte uzis la ŝablonon). Mi eĉ pligrandigis la dokumentadon pri la ŝablono. Pri la aŭtomata kategorigado laŭ tio ĉiam utilas, ĉar estas multegaj paĝoj en eo.wiki kiuj estas malkorekte kategoriigitaj. --→ Airon 11:55, 19 Jul. 2011 (UTC)

Mi ne vidas ion ajn, kion mi malĝuste faris. Mi petas precize klarigi. --Pejno Simono 15:10, 19 Jul. 2011 (UTC)
Mi same ne ekkonas, kial Airon ŝanĝis mian tekston kaj elĵetis la bildojn. Aldone, ne temas pri "traduko de la teksto", jen io tute alia. Kaj apenaŭ temas pri neoficiala traduko, temas pri la sola ekzistanta "traduko". De kie oni volas ricevi "oficialan"? Cetere, oni ne tradukas poemojn, oni reverkas ilin. Aldone la bildoj estas necesaj por klarigi "ceruleon". Jen vorto, kiun mi persone enkondukis en Esperanton - cetere, kiel multajn aliajn, kiujn Airon sendube mem ĉiutage uzas. Pro tio ĝi bezonas klarigon. Ekzemple vorto mia estas "Interreto". Nu, mi simple refaris. Tamen nun kun funkcianta informkesto. --Pejno Simono 15:22, 19 Jul. 2011 (UTC)
Strange, Airon forigis ĉiujn ligilojn al artikoloj en la Angla Vikio. Mi demandas min vere kial. --Pejno Simono 15:47, 19 Jul. 2011 (UTC)
(rk) Mi ŝanĝis la tekston por taŭgigi al enciklopedio kaj mi ŝanĝis la aŭtorojn post kontrolo en it.wiki. Bildoj pri ĉielarkoj (kaj ne pri la kanto Over the Rainbow) disponeblas en Vikimedia Komunejo.
Jen viaj eraroj:
  1. Ne ekzistas Filmmuziko kiel muzika ĝenro
  2. En parametro "aliaj artistoj" vi aldonis "jes". Vidu nun la dokumentadon
  3. En parametro "artisto" vi aldonis "pluraj". Se vi aldonas pluraj, ne listigu ilin en la aliaj parametroj
  4. Titoloj de kantoj, muzikalbumoj, filmoj, libroj, ktp kutime estas skribitaj kursive
  5. Vi ne aldonis enkondukan paragrafon al la paĝo
  6. Vi ne kapablas uzi vikiligilojn. Bonvolu ne uzi ilin tiel ke aliaj povas krei paĝon per la ruĝa ligilo
  7. La uzado de font-marko evitindus. Bonvolu tute ne uzi la kolorojn, se nenecese. Alikaze vi povas uzi la markon span per parametro "style".
  8. Bonvolu ne enmeti rekte la ligilon al video de Jutjubo ĉar eble tiu filmeto estas kontraŭleĝe alŝutita kaj pro tio eblas leĝaj problemoj. Vi povas ligi al serĉpaĝo en Jutjubo per Ŝablono:YouTube
Vi tradukis ĝin, ĉu ne? Mi ne konas vin sed ŝajnas al mi neoficiala traduko, kiu ne taŭgas por enciklopedio. Oficialaj tradukoj estas ekzemple Elegia di Tommaso Gray sopra un cimitero di campagna, traduko de fama poemo de Thomas Gray, Elegy Written in a Country Churchyard, farita de Melchiorre Cesarotti, aŭ Hamleto tradukita de Zamenhof mem. Ĉu vi opinias, ke vi estas sufiĉe fama por konsideri vian tradukon kiel oficialan? Se ne, vi povas peti al Ikso kantaro se ili povas aldoni vian kanteblan tradukon en ilia retejo aŭ vi povas krei blogon, kiel faris italo tradukanta finnajn kaj svedajn tekstojn, aŭ retejon, kiel Pier luigi Cinquantini faris, kie enmeti vian tekston.
Mi ĉiuj forgesis, ke Vikipedio estas enciklopedio skribita en Esperanta lingvo. Tio ne estas nek enciklopedio de Esperantio (it.wiki ne estas enciklopedio de Italio, ktp) nek enciklopedio de Esperanto.
Finfine, mi restarigis la ŝanĝojn. Mi esperas, ke vi komprenis kial mi faris tion. --→ Airon 16:18, 19 Jul. 2011 (UTC)
Denove nur ĉikanoj - kaj vi evidente ne havas nur foran imagon pri tradukado. Aldone vi ne scias, kion signifas "oficiala". Tute ne povas ekzisti "oficialaj" tradukoj ĉi-ĝenre. Alie estus, se temus pri kopirajta afero - jen povas ekzisti tiaj - aŭ pri tradukado de jura teksto kun ekspertizo.
Cetere, tiu ĉi traduko aperis ĉe Don Harlow kaj en la tiel nomata Interreta Kafejo kaj almenaŭ cent tiamaj retejoj ligis al ĝi, kiam mi prezentis ĝin en mia retejo.
Aldone pluraj aferoj de mi jam publikiĝis. Eble vi vizitu mian paĝon Pejno Simono por tio, ke vi nun finfine sciu, kiu mi estas. Cetere, se vi iam ajn aŭskultis Polan Radio aŭ legus Monaton, vi same scius, kiu mi estas. La fakto, ke vi hazarde ne konas min, signifas tre malmulte.
Cetere ankaŭ Zamenhofa traduko estas neniel ajn "oficiala". Legu vian Pivon, ke vi fine komprenu, kio estas oficiala.
Sciu, mi klare sentas, ke tiu estas jam la dua fojo, ke vi klopodas forpeli min de tie ĉi.
Menciinde estas ankaŭ, ke la parametroj, kiujn mi metis, kaj lasis en komento, estis nur prove, post kiam la evidentaj parametroj ne funkciis. Cetere, mi estas multjara profesia programisto, kiu hodiaŭ simple malmulte inklinas ripari iujn fuŝaĵojn aŭ mankantan dokumentadon de aliuloj.
Aldone, kial mi ne "kapablas" uzi ligilojn al aliaj Vikioj? Memkompreneble mi kapablas pri tio - vi ja ĵus vidis tion.
Lastvice, memkompreneble estas "Filmmuziko" ĝenro. Ekzistas retradiaj stacioj, kiuj elsendas nenion alian.
  1. Ne ekzistas Filmmuziko kiel muzika ĝenro JA EKZISTAS.
  2. En parametro "aliaj artistoj" vi aldonis "jes". Vidu nun la dokumentadon NUR PROVIZORE KAJ NE EN LA LASTA VERSIO
  3. En parametro "artisto" vi aldonis "pluraj". Se vi aldonas pluraj, ne listigu ilin en la aliaj parametroj SAME
Do la unuaj tri punktoj estas sensignifaj.
  1. Titoloj de kantoj, muzikalbumoj, filmoj, libroj, ktp kutime estas skribitaj kursive MI METAS CITILOJN
  2. Vi ne aldonis enkondukan paragrafon al la paĝo MI FARIS TION - KUN LA TITOLO HISTORIO
  3. Vi ne kapablas uzi vikiligilojn. Bonvolu ne uzi ilin tiel ke aliaj povas krei paĝon per la ruĝa ligilo MI EVIDENTE KAPABLAS PRI TIO. DO MI ESTONTE PERMESOS ĜIN RUĜIĜI KAJ ALDONOS REFERENCON AL FREMDA VIKIO
  4. La uzado de font-marko evitindus. Bonvolu tute ne uzi la kolorojn, se nenecese. Alikaze vi povas uzi la markon span per parametro "style". MI PETAS DONI EKZEMPLON POR VERDA
  5. Bonvolu ne enmeti rekte la ligilon al video de Jutjubo ĉar eble tiu filmeto estas kontraŭleĝe alŝutita kaj pro tio eblas [[:it:Aiuto:Sportello_informazioni/Archivio NENIU PROBLEMO. DO MI TESTU DENOVE NUR DUONE FUNKCIANTAN ŜABLONON, ĈU?
Do kial tio instigas vin komplete refari mian tekston? Kaj kial vi forigis la bildojn? Ĉikano pura, ĉu?
Ŝajne ĉio ĉi nur forlogu de la fakto, ke la ŝablono, kiun specife vi postulis, ke mi uzu ĝin, estis difekta. --Pejno Simono 17:23, 19 Jul. 2011 (UTC)
Mi ne kapablas nun respondi al ĉiuj eroj de la diskuto:
  1. Ĉu via traduko aperis en revuo? Se tiel, do vi devas vidi la paĝon Vikipedio:OTRS por konfirmi, ke via verko estu publikigita en Vikipedio sub libera permesilo
  2. Mi ne konas vin kaj mi ne konas aliajn eventualajn famajn esperantistojn kaj mi fieras pri tio. Ni necesu kriterojn pri la paĝoj pri esperantistoj, por ke ne ĉiuj povas krei propran paĝon libere. Denove, tio estas enciklopedio en Esperanta lingvo, ne enciklopedio de Esperant(i)o.
  3. Pardonu min pri la malkorekta uzo de la vorto. Mi esperas, ke vi komprenis kion mi diris per ekzemploj.
  4. Pri la ligiloj al aliaj vikioj vidu Helpo:Interlingva ligilo: vi enmetis la tutan ligilon ([http://en.wikipedia.org/wiki/Esperanto Ekzemplo]) anstataŭ ol uzi la vikisintakson ([[:en:Esperanto|Ekzemplo]])
  5. Ne skribi majuskle: tio ne estas ĝentile (vidu retiketon)
  6. Vi pravas: Ekzistas Filma muziko. Mi ŝanĝos la ŝablonon:Laŭĝenro
  7. Pri la parametro "aliaj artistoj": mi skribis "Vidu NUN la dokumentadon". "Nun" signifas, ke antaŭe ne estas dokumentado pri tio.
  8. Pri la parametro "artisto": mi ĉiam pensas, ke ĉiu baziĝas sur logiko, sed evidente tio ne veras: vi aldonis 4 parametroj pri artistoj kaj vi plenigis ilin per "pluraj", "artisto 1", "artisto 2" kaj "artisto 3" (mi ne memoras la nomojn). Logike estas, ke se vi tajpas "pluraj" ne aldonas la aliajn... La unua artisto kiu registris la kanton estas J. Garland. Se aliaj artistoj registrigis ĝin la paĝo enhavos pliajn ŝablonojn.
  9. Mi ĉiam vidis ĉi tie la titolojn kursive kaj mi sekve faris tiel. Vi uzas tiajn citilojn (""), aliulo uzas tiajn citilojn (““), aliulo nur unu citilon (''). Se ĉiuj uzas laŭvolan skribmanieron, Vikipedio estas amaso de malsammaniere skribitaj paĝoj. Ekzistas stilogvido sed nia gvido mokindas.
  10. Vi ne aldonis enkondukan paragrafon. Ĉu via enkonduka paragrafo havis la nomo de la paĝo en la teksto grase kaj sen sekcio? Kio okazis se vi redaktas la tiel nomatan nulan sekcion? Ĉu estas enkondukan sekcion? Ne.
  11. Vi ne komprenis kion mi diris: kiu estas la malsamo inter ĉi tiu ligilo, kiu estas en la paĝo 1, kaj ĉi tiu ligilo, kiu estas en la paĝo 2? Kio okazas, se mi kreas tiun paĝon? Okazas, ke en la paĝo 1 estas ligilo al itala Vikipedio pri la muzikgrupo kaj en la paĝo 2 estas ligilo al Esperanta Vikipedio. Do, bonvolu lasi la ligilojn tiel, ankaŭ se la paĝoj ne ekzistas. Plie, mi malamas la anglan kvankam mi konas ĝin sed estas aliaj uzantoj kiuj ne konas la anglan. Kial aldoni ligilon al la anglan version de la paĝo?
  12. Jen, programisto: <span style="color:green;">Via teksto</span>Via teksto
  13. Pri la ŝablono:Youtube, mi ne respondas al atakoj. La ŝablono bone funkcias
Plie mi diras:
  1. Ne uzu Vikipedion kiel fonto por eviti aŭtoreferencoj. Bonvolu citi aliajn fidindajn retejojn.
  2. Se tiu teksto estas "oficiala", Vikipedio ne estas la korekta loko kie enmeti ĝin. Ekzistas Vikifontaro por tio.
  3. Ne uzu malkorekte fermitajn markojn kaj evitu uzi HTML se vi povas uzi vikisintakson.
  4. Bonvolu ne uzi kolorojn senutile en la nomspaco 0.
  5. La aŭtoro de la kanto estas Judy Garland. Mi ne komprenas kial vi aldonas la aliajn. Se ankaŭ tiuj personoj registrigis la kanton en siajn KD, vbonvolu aldoni la ŝablonon denove.
Finfine, mi ne memoras la unuan fojon kiam mi "klopodis forpeli" vin el ĉi tie ĉar mi ne volas forpeli neniun. Ĉiuj estas bonvenataj ĉi tie, kondiĉe ke volas kontribui por plibonigi Vikipedion (mi scias, ke mi plurfoje eraris dum plibonigado de ŝablonoj). Kial vi pensas, ke vi malamas vin? Kore, --→ Airon 20:13, 19 Jul. 2011 (UTC)
Kiel vi mem scias, serĉi kaj eble refunkciigi ligilojn estas sufiĉe laborige. Se mi serĉas ĉiujn ligilojn pri homoj, kiuj ne ĉeestas en la E-Vikio, kaj supozeble neniam ajn tie ĉi ĉeestos, kaj ligas anstataŭe al la Angla Vikio, ne estas bona ideo simple forigi miajn ligilojn, ĉar la nomo en la teksto ne plu ruĝiĝas. La ĝusta vojo estus peti min fari - aŭ mem fari - ion, ke la ligilo restu tie kaj la afero samtempe ruĝiĝu.
Aldone via komento pri "oficiala" kaj "neoficiala" traduko estas simple sensenca. Do nepre voli etikedi traduko plume de mi "neoficiala" estas simple aŭ stulta, aŭ ĉikana.
Eĉ pli strangaj estas via ekzemploj pri "oficialaj" tradukoj. Speciale rilate al Zamenhofo, kiu internacie - estas arta kaj literatura nulo. Aldone, ĉiu scias, ke jam pluraj aŭtoroj mezureble eklipsis la unuajn tradukojn de Zamenhofo.
La aŭtoro de la kanto tute ne estas Judy Garland. Ŝi estis la unua artisto, kiu kantis ĝin. La paĝo "Trans ĉielarko" rilatas al la kanto kaj ne al la kantistino. La ŝablono nomiĝas "informkesto kanto", do ne havas iun ajn sencon meti po ĉiu kantisto unu keston.
Mi atentigas denove, ke vi postulas sensencaĵojn. Same sensenca kiel la "oficialeco" de tradukoj, vi nun volas por sola kanto meti kvar kanto-kestojn.
Mi skribis majuskle simple por faciligi por vi vidi miajn respondojn. Normalokaze, mi uzus ĉi-cele koloron. Sed ĉar mi scias, ke vi malamegas koloron ...
Tiel, nun ni havas la klarigon. Vi malamas la Anglan. Ho ve, ho ve! Mi eble atentigu, ke la Angla Vikipedio estas je lumjaroj la plej pinta. La E-Vikio estas kompare mizera. Aldone la Angla estas la plej bone konata internacia lingvo. Plue, la artistoj, al kiuj mi ligis, apertenis ĉiuj al la Anglalingva mondo. Ke vi, Esperantisto, ne ŝatas la Anglan, estas eble via tute persona problemo. Ĝi neniel ajn relatu al la laboro en Vikio. Sen Angla Vikipedio, la E-Vikio tute ne ekzistus.
Aldone mi denove atentigas, ke mi "eksperimente" eble lasis version kun "pluraj artistoj". Nome pro tio, ke mi vidis tion kiel konstanton en la kodo kaj supozis ke temas pri eblo komuti ion. Do mi petas ĉesi gurdi pri tio.
Cetere, parolante pri logiko, kio estas logika pri "artisto", "artisto2", "artisto3", "artisto4". Se jen parto de inteligenteca testo, en kiu vi partoprenus, kaj jen via persona respondo, vi ne sukcesus.
Kaj nun al via "Plie, mi diras".

Ne uzu Vikipedion kiel fonto por eviti aŭtoreferencoj. Bonvolu citi aliajn fidindajn retejojn.
Kio estas aŭtoreferenco? Vi ĵus postulis de mi, ke mi uzu "aŭtoreferencojn", eĉ "neekzistantajn aŭtoreferencojn" kaj mi ja ne ligu al la fidinda retejo http://en.wikipedia.org. Do mi petas unue ordigi viajn pensojn iomete.
Se tiu teksto estas "oficiala", Vikipedio ne estas la korekta loko kie enmeti ĝin. Ekzistas Vikifontaro por tio.
Mi tute ne komprenas vian uzon de la vorto "oficiala". Aldone, la E-Vikifontaro grandparte kaputas.
Ne uzu malkorekte fermitajn markojn kaj evitu uzi HTML se vi povas uzi vikisintakson.
Unue oni evidente ne uzu malkorekte fermitajn markojn. Aldone - se oni malamas la Anglan - kompleta helpo en Esperanto plene mankas, ĉu ne? Vi espereble ne volas proponi, ke mi legu la aĉan Anglan helpon, ĉu?
Bonvolu ne uzi kolorojn senutile en la nomspaco 0.
Mian ĝisnunan uzon de koloro, mi konsideras utila. Iu stililo por citaĵoj ŝajne mankas.
La aŭtoro de la kanto estas Judy Garland. Mi ne komprenas kial vi aldonas la aliajn. Se ankaŭ tiuj personoj registrigis la kanton en siajn KD, vbonvolu aldoni la ŝablonon denove.
La paĝo tute ne temas pri KD-oj. Eble vi unue legu ĝin, antaŭ ol voli pridiskuti ĝin. Temas pri la kanto mem. Kaj cetere, la aŭtoro tute ne estis Judy Garland. Kanto kaj KD estas du tre malsamaj aferoj. Specife tiam, kiam kanto unue prezentiĝis en filmo kaj aldone en la jaro 1939. Do kial vi babilas pri KD-oj? Denove, sensencaĵo. Ĉar vi ne sukcesas distingi inter la du, mi klopodu eble programiste esprimi min. La diferenco inter "kanto" kaj "KD" samas al la diferenco inter "Klaso" kaj "Objekto". OK? Ĉu eble la ŝablono "Informkesto kanto" estas misnomita? Aŭ ĉu Tlustulimu eble rekomendis paĝe plene senrilatan ŝablonon al mi?

Mi sincere pronponas, ke vi koncentriĝu pri la aferoj, kiujn vi plej bone kapablas. Evidente jen teĥnikaĵoj kiel ŝablonoj. (Cetere mi gratulas vin pro la riparo). Pri tradukado, poetiko, kaj ĉio, kio rilatas al la Angla, vi prefere silentu kaj eble lasu alian prijuĝi la aferon.
Aldone, instruado ne estas via plej forta doto. Do, se vi estonte volas klarigi ion ajn teĥnikan al iu ajn, mi konsilas al vi ĉiam doni ekzemplon. Ne havas sencon simple dikreti "RTFM" (read the f***ing manual). Specife tiam, kiam la "FM" en Esperanto tute ne ekzistas.
Due, via komento pri publikigo de miaj tekstoj. Jes, ili publikiĝis, kaj en revuo. Temas plej ofte pri Monato. Monato donas praktike plenan CC por la Vikio, kondiĉe ke oni citu la fonton "Monato". Aldone mi havas kune kun Monato la kopirajton. Nome mi havas interkonsentan kun PP, ke mi rajtas paralele publikigi miajn literaturajn tekstojn reteje.
Lastvice, mi petas vin rekontroli la paĝon "Trans ĉielarko" kaj raporti, kio nun ne sufiĉe plaĉas al vi. Aldone pripensu, ke la Vikipedio kaj ties Vikipediistoj servu al la homoj, ne la homoj al la Vikipedio kaj ties Vikipediistoj. --Pejno Simono 08:09, 20 Jul. 2011 (UTC)

Mi ne plu respondas al uloj kiuj nur atakas la alian. mi nur petas vin vidi la aliajn lingvajn versiojn de la paĝo. Mi nun petis al italaj Vikipediistoj, kiuj kapablas rezoni kaj diskuti, kion fari. Mi jam faris korektajn kaj nun atendas la respondon kaj mi agos sekve. --→ Airon 14:50, 20 Jul. 2011 (UTC)

Jen la respondo de itala administrantino. Mi petis pri la uzo de la koloroj en Vikipedio, pri via teksto en la paĝo kaj pri la ligiloj al Vikipedio kiel fonto:
 
 
Per il testo, chiaro che deve passare per OTRS. In questo caso bisogna contattare la rivista direttamente per risolvere due dubbi: contattare la rivista per controllare che in questo caso 1) siamo davvero davanti al vero autore del testo; 2) è possibile cedere il testo in licenza compatibile. Tutto questo IMHO, aspetterei un secondo parere.
Per buona misura in questo caso il testo va ovviamente rimosso fino all'arrivo del ticket.
Sul fatto che non si può usare wikipedia come referenza, dovresti linkargli en:Wikipedia:Disclaimers e le vostre linee guida sull'uso delle fonti attendibili. Quanto alla colorazione, è una cosa che dovrebbe essere presente nel vostro Manuale di stile, se non c'è dovreste proporlo; comunque fagli presente che usare colori strani può dare problemi di accessibilità. In alternativa linkagli questo. Per il resto se dà problemi ulteriori considera di farlo passare attraverso strutture come Utenti problematici di eo.wikipedia, se ve ne sono. Altrimenti, segnala il problema ad un amministratore di eo.wiki.
Quanto al nervosismo, il mio consiglio è ancora una volta, dato che non sei più sereno nel trattare la questione, lasciare la questione ad un amministratore di eo.wiki. 
  :Pri la teksto, klare estas, ke la peto devas pasi per OTRS. En ĉi tiu kazo oni necesas kontakti rekte la revuon por solvi du dubojn: kontakti la revuon por kontroli, ke en ĉi tiu kazo 1) li vere estas la aŭtoro de la teksto; 2) eblas cedi la tekston sub akordigebla permesilo. Laŭ mia honesta opinio, mi atendus duan opinion pri tio.
En ĉi tiu kazo la teksto estu certe forigita ĝis la sendo de la kvoto.
Pri la fakto ke oni ne povas uzi Vikipedion kiel fonto, enmetu ligilon en:Wikipedia:Disclaimers por li kaj viajn gvidliniojn pri la uzo de fidindaj fontoj. Pri la kolorigo, tio estas afero kiu devus ĉeesti en via stilgvido, se ne estas vi devus proponi ĝin; ĉiukaze atentigu lin, ke uzi strangajn kolorojn eblus kaŭzi problemojn pri alirebleco. Alternative enmetu ĉi tiun ligilon por li. Pri la ceteraĵoj se li kaŭzas pliajn problemojn, konsideru raporti lin kiel problema uzanto de eo.wikipedia, se estas paĝo pri tio. Alikaze, raportu la problemon al administranto de eo.wiki.
Pri la nervoziĝo, mia sugesto estas denove lasi la problemon al administranto de eo.wiki, ĉar vi ne plu estas trankvila pro trakti la problemon. 
— Austro sgridami o elogiami
Mi nun atendas kaj nenion faras. Se neniu ŝanĝas, mi ŝanĝos la paĝon. Se la uzanto denove atakas min aŭ volas denove ĝeni por pruvi vidpunkton| mi raportos vin kiel problema (kvankam mi scias, ke neniu ĉi tie ŝanĝas).
Pardonu min pro eraroj en traduko. Mi tradukis ĝin rapide kaj mi ne kontrolis tradukon. --→ Airon 16:53, 20 Jul. 2011 (UTC)
PS: La angla versio de la paĝo enhavas unu ŝablonon po versio (do ĝis nun 4 informkestoj kanto), ĉar sama kanto malsamas inter aŭtoroj (klara ekzemplo estas Running up That Hill, farita de famaj muzikistoj Kate Bush, Within Temptation kaj Placebo) --→ Airon 17:47, 20 Jul. 2011 (UTC)

"{{Informkesto kanto}}" entenas frenezaĵojn redakti

Mi atentigas, ke en la kodo de la supra ŝablono plu ĉeestas lingvaĵe plene frenezaj konstantoj. Do se oni riparas tiun ĉi ŝablonon, oni prefere korektu ĝin ankaŭ lingve kaj ne jam denove lasu ĝin en duonpreta stato. --Pejno Simono 12:12, 20 Jul. 2011 (UTC)

Mi konstatas, ke la tuta informkesto ne estas ĝisfine elpensita. En Trans ĉielarko tio estas bone videbla. Mi metis, interalie, kiel artisto "Glenn Miller". Jen orkestrestro. Kantis tamen membro de la orkestro. Evidente temas malgraŭ tio pri la "Glenn Miller"-a versio. Nun aperas aŭtomate la kategorio "Kantoj de Glenn Miller". Li tamen neniam ajn kantis. Hmm. --Pejno Simono 13:18, 20 Jul. 2011 (UTC)

La kategorio "Kantoj de Glenn Miller" tutcerte ne distingas inter kantoj, kiujn li komponis kaj tiuj, kiujn li eble foje kantis. Ĉu vi pensas pri pli detala kategorio, kiel ekz. "Kantoj komponitaj de Glenn Miller". Se jes, la aŭtomata kategoriigo eble eĉ meritas apartan ŝablonon, ĉar ĝi tiam estus pli komplika ol nun kaj malfaciligus la traktadon de la ĉefŝablona kodo. --Tlustulimu 13:56, 20 Jul. 2011 (UTC)
Ne, mi pensas, ke ni simple vivadu kun tiu malperfekto.
Cetere, kiel ekz albumo fuŝis ion? Ĉe miaj ĝi funkciis perfekte. --Pejno Simono 17:35, 20 Jul. 2011 (UTC)
Mi vizitis la paĝon en aliaj lingvoj kaj mi konstatis, ke la nura aŭtoro de la origina kanto estas Judy Garland. En en.wiki eĉ estas nur unu ligilo en la teksto pri Glenn Miller. --→ Airon 17:40, 20 Jul. 2011 (UTC)
Kara, io strangas tie ĉi. Kion vi celas per la vorto "aŭtoro"? Ĉu eble la personon, kiu la unuan fojon kantis la kanton? Jen ne "aŭtoro". "aŭtoro" estas iu, kiu skribis aŭ verkis ion, alivorte la komponisto aŭ la tekstisto. Eble temas nur pri miskompreno. Aldone mi petis vin rekontroli la paĝon "Trans ĉielarko". Sciu, mi ne volonte laboras plene vane. Do donu okejon, ke nun ĉio perfektas. --Pejno Simono 18:20, 20 Jul. 2011 (UTC)
OK, eble kelkaj tie ĉi unue lernu la Anglan, kaj poste aldone Esperanton - kaj mi per tio ne celas insulti iun. Nome tio estas necesega.
La ŝablono en la Angla nomiĝas single - jen disko, NE kanto. Do tute ne temas pri ŝablono por kanto. Jen jam la plej aktuala lingva miskompreno. Tiel ni vere ne povos kunekzisti.
Sciu, se iu diras "aŭtoro" kaj volas diri "unua kantanto" kaj aldone nomas ŝablonon "kanto", kiam temas pri ŝablono por "disko" aŭ "surdiskaĵo", tute evidente, miskomprenoj devos estiĝi. Cetere, en la ŝablono mem mi jam korektis kelkajn konstantojn - ekz. "plura aŭtoro" kaj simile. --Pejno Simono 18:40, 20 Jul. 2011 (UTC)
Kaj nun pri la kopirajta temo. Unue, pri kio entute temas? Traduko de kanto? Rakonto? Traduko de rakonto? Traduko de parolado? Poemoj? Do kio?
Publikigitaj ĉe Monato estas ĉiuj miaj originalaj rakontoj. Sed mi ne afiŝis iun tie ĉi.
Publikigitaj ĉe Monato estas diversaj artikoloj kaj recenzoj de mi. Ĝisdate mi publikigis nur unu nome de Monato el 1999. Sciu mi estas recenzanto de Monato - ne nur iam ajn, ankaŭ hodiaŭ. Aldone Monato permesas uzi ties tutajn artikolojn, ne nur miajn, kondiĉe ke oni nomas la fonton. Do montru al mi nur solan okazon, kie mi publikigis ion de Monato kaj ne obeis tion?
Pri la plej multaj aferoj mi estas - kiel aŭtoro - do kiel verkinto - mem la sola kopirajtposedanto. Do pri kio oni entute diskutas tie ĉi? Mi vere ne komprenas la eksitiĝon.
Mi ankoraŭfoje atentigas, ke, se iu ne esprimas sin sufiĉe precize kaj aldone mem miskomprenas precizajn eldirojn, estas tre malfacile interkomunikiĝi. Fakte, vi laŭŝajne inklinus forpeli min, ĉar vi plurfoje miskomprenis min kaj mi plurfoje ne sukcesis kompreni tion, kion vi volis diri. --Pejno Simono 18:56, 20 Jul. 2011 (UTC)
Ĉar nun oni pridubas eĉ, ke mi donis ĝustajn informojn pri Trans ĉielarko mi metis aldonan ligilon en la paĝon. Nome: http://www.jazzstandards.com/compositions-0/overtherainbow.htm
Iom post iom, mi simple ne plu komprenas tiun plene senbazajn duonriproĉojn. Nur pro tio, ke vi ne trovis ion, ne nepre signifu, ke mi same ne trovis ion. Do mi unue pruvis - kontraŭ via eldiro - ke estas muzikĝenro "Filmmuziko", nun mi pruvis - kontraŭ via supozo - ke miaj donitaj informoj havas bazon, apude mi pruvis, ke via ŝablono ne funkciis. Mi preskaŭ hontu ankoraŭ mencii tion. Ĉiuokaze, kion mi aldone pruvu por konvinki la altestimatajn kunlegantojn, ke mi tute fidinde kontribuas tie ĉi?
La kulmino estis, kiam oni dubis, ke mi havas kopirajton pri mia propra portreta foto kaj minacis forviŝi ĝin. Mi simple ne sufiĉe rapide trovis la metodon aldoni la kopirajtan informaĵon.
Iom post iom miaj spertoj tie ĉi meritas literaturan porĉiamigon aŭ eble satiran artikolon en Monato. --Pejno Simono 19:54, 20 Jul. 2011 (UTC).
Unue vi ne insultas iun nek per la angla nek per la Esperanta. Personajn atakojn ne toleras ni. Ni vikiamu nin ĉiujn.
Ni ne komprenas kion vi vidis: mi vidas, ke la angla ŝablono nomiĝas Template:Infobox song. Pri la singleekzistas Ŝablono:Informkesto muzikalbumo.
Pri la kopirajto, ŝajnas al mi, ke vi ne legis nek la paĝon Vikipedio:Aŭtorrajto nek la paĝon Vikipedio:OTRS: mi ne scias ĉu vi vere estas tiu Pejno Simono kiu skribas por Monato. Ĉu vi kredas min se mi diras vin, ke mi estas Serge Latouche? Do ni necesas konfirmon de via idento kaj ni necesas, ke Monato permesas nin publikigi la tekston. Pro tio mi jam sendis retmesaĝon al la gazeto. Se vi volas publikigi ion de vi verkitan, vi necesas sendi mesaĝon per OTRS-sistemo, por certigi la permeson publikigi kopirajtitajn aferojn. Finfine, pri la permesilo de Monato, mi ne trovis ion pri tio en la oficiala retejo. Do mi skribis al gazeto. Kopirajto estas grava afero. Kune kun la referencoj estas miaopinie la ĉefaj gravaĵoj de Vikipedio. Do al mi ne interesas kiu vi estas (vi povas esti la plej grava verkisto en Esperantio tiel kiel vi povas esti humila fervojisto), nun al mi interesas, ke ĉio pri kopirajto estas en ordo. (Ne, mi ne konas vin, mi ne aŭskultas pri Pola Radio (mi nur aŭskultas Radio Popolare, kaj mi ne legas esperantajn revuojn.)
Mi ne volas forpeli vin (kiu mi estas por fari tion?). Mi nur atentigas vin pri reguloj de Vikipedio.
Jes, kelkaj miaj redaktoj fuŝis ŝablonojn sed mi klopodas plibonigi la ŝablonojn en Vikipedio iom post iom. Vi male "kontribuas" sen antaŭe legi kiel korekte kontribui. Se mi ekas skribis kiuj estas problemoj de ĉiuj uzantoj (pri kio mi ofte preterpasas, kvankam preskaŭ ĉiuj uzantoj havas problemojn, kiuj detruas Vikipedion) Vikipedio igas nur militlokon. Mi nun sincere atendas respondon de la gazeto Monato por restarigi la tekston. Bonan nokton --→ Airon 20:32, 20 Jul. 2011 (UTC)
Pri kiu teksto vi entute parolas? Kaj kiun tekston vi volas restarigi? Laŭŝajne nenion de mi. Rakontoj, kiuj publikiĝis en Monato, ne estas tie ĉi. Do pri kio vi entute parolas? Ĉu temas pri tradukoj de poemoj aŭ kantoj? Tiuj neniel rilatas al Monato. La tuta afero iĝas plene idiota. Nun mi laŭŝajne pruvu ke mi estas mi. Kaj mi verdire ne eĉ scias kial. Pri kio vi babilas? --84.177.182.37 20:46, 20 Jul. 2011 (UTC)
Ho, mi nun vidas, ke via ĉikanemo estas senfina. Vi fakte baris mian tradukon de kanto. Tute honeste, tio estas plene freneza. Ne necesas, ke mi insultu iun. Vi jam plene ridingigas vin mem. Aldone, vi evidente nur one komprenas, kion mi skribis tie ĉi. Tja, kion diri? --Pejno Simono 20:57, 20 Jul. 2011 (UTC)
Ĉu ne estas iu tie ĉi, kiu parolas la Italan kaj povos klarigi la situacion? --Pejno Simono 21:00, 20 Jul. 2011 (UTC)

Permeso por roboto redakti

Mi faris peton sed ankoraŭ ne havas respondon ĉu mia roboto estas aprovita aŭ ne? Ĉu mi devas fari ion alian aŭ ĉu la silento signifu, ke mia roboto estas malpermesita? Glavkos 09:04, 17 Jul. 2011 (UTC)

Ŝajnas, ke ĝisdate neniu voĉis aŭ por aŭ kontraŭ via roboto. Pro tio plu mankas rezulto de voĉdonado pri ĝi. Aldone – almenaŭ al mi – tute ne estas klare, kion la roboto faros. Kaj lastvice estas dua peto pri "Vagobot", kiu ŝajne egalas al la via. --Pejno Simono 09:41, 18 Jul. 2011 (UTC)

Saluton karaj samideanoj! redakti

Kiel vi fartas? Nun mi, kiu kutime loĝas en Seviljo (Hispanio), estas sumeruminda en Chipiona plaĝo!

Kaj vi. Kiel vi tra_iras tiu somero? Brakumojn al ĉiuj karaj samideanoj!

JANTOR

Saluton Jantor! --→ Airon 08:09, 23 Jul. 2011 (UTC)

Ĉu "Insuloj Falklandoj" aŭ alie? redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris la sendiskutan alinomigon de la artikolo Insuloj Falklandoj. Kaj mi protektis ĝin kontraŭ alinomigo. Do kiun titolon havu la artikolo, ĉu la nunan aŭ alian? Bonvolu diskuti tion sur la artikola disktopaĝo. --Tlustulimu 13:41, 20 Jul. 2011 (UTC)

Interkompreniĝo kaj interkomunikiĝo redakti

Esperanto ekzistas, aŭ almenaŭ ekzistu, por tio, ke iu povos kompreni la alian kaj reciproke. Sed tie ĉie okazas la ekzakta malo. Mi mem estas parolanto de Esperanto - kaj aŭtoris kelkajn modestajn aferojn. Kelkaj tie ĉi ne tre bone posedas la lingvon. Pro tio lingvaĵaj eraroj abundas. Tio speciale rilatas al teĥnikaj aferoj. Jam la mistraduko de la titolo de ŝablono sufiĉas por estigi plenan ĥaoson. Se samtempe en la ŝablono mem estas cimoj, la ĥaoso perfektas.

Aldona malfacilo estas la komunikada sistemo tie ĉi. Ekzemple mi faris kelkajn modifojn al ŝablono. Tlu malfaris iujn el tiuj kun la atentigo, ke la ŝablono nun fuŝis specifan pagon. Evidente ne la miajn, ĉar mi testis. Sed li simple malfaris la ŝanĝojn. Mi ne scias, kiel la ŝanĝoj fuŝis kaj evidente ne povas plu testi specife la paĝon, kie io okazis. Nome, se mi nun malmalfaros, li certe malmalmalfaris kaj eble aldone akuzis min pri miskonduto. Mi ne povas kredi, ke jen la normala laborsistemo aplikebla tie ĉi. Do mi petas klarigi - precize - al mi, kiel mi plu testu. -Pejno Simono 19:25, 20 Jul. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde tie laboras nur kelke da diligentuloj kaj ne kompleta armeo, kiel en la angla. Mi havas la impreson, ke la diligentuloj estas individuaj partizanoj. Ili laboras solaj, se estas problemo, ili petas helpon. Se estas fakula partizano, venos helpo. Antaŭ jaroj iu skribis tie, ke dum somerumado nur deko diligentas.
Eble vi ne scias, ke vi redaktas, poste tio ne estas bona, iru al artikolo - vidi historion - malfari kaj via lasta redakto nuliĝos. --Crosstor 05:51, 21 Jul. 2011 (UTC)
Saluton, Pejno. Ĉiu ŝablono kun dokumentado malsupre havas kelkajn aldonajn ligilojn. Per unu el ili eblas krei provejan version de ŝablono, se ĝi ankoraŭ ne ekzistas, aŭ redakti provejon de ŝablono, se ĝi jam ekzistas. Bedaŭrinde {{informkesto kanto}} jam havas tian provejon, kiun mi mem kreis, ĉar mi provis reaperigi forigitan parametron. Do ĉikaze necesos alia maniero. En miaj preferoj tute supre vi povas trovi tute dekstre la rajdanton (angle tab) "Aldonaĵoj". En la tiea kategorio "Evoluitaj aldonaj iloj" troviĝas la kesteto "PropraProvejo", kiun vi aktivigu. Post klako sur "Konservi preferojn" supre devus aperi nova ligilo kun la teksto "Mia provejo". Tie vi povos senĝene provi novan ŝablonon aŭ eĉ artikolon. --Tlustulimu 11:43, 21 Jul. 2011 (UTC)

Running up that hill redakti

Tiu artikolo uzas du informkestojn "single". Jen:

"{{Infobox single | Name = Running Up that Hill | Cover = Running_up_that_hill.jpg | Artist = [[Kate Bush]] ktp "Aŭ ĉu mi eraras? --Pejno Simono 10:44, 21 Jul. 2011 (UTC)

Vi ne eraras: ĉi tiu unuopaĵo estas publikigita unue de Kate Bush, poste de Within Temptation. Do la paĝo enhavus du informkestojn muzikalbumo, unu po grupo. En ĉi tiu kazo mi miaopinie preferas krei apartan paĝon por la unuopaĵo de Within Temptation. --→ Airon 12:12, 21 Jul. 2011 (UTC)
Sed vi diris, ke temas pri informkesto "song". Fakte temas pri "single" kaj jen tute alia signifo. --Pejno Simono 12:25, 21 Jul. 2011 (UTC)
Jes sed tiu estas ekzemplo pri la enmeto de pliaj ŝablonoj en sola paĝo. --→ Airon 13:11, 21 Jul. 2011 (UTC)
Tion mi neniam ajn dubis. "Single", do "Produktita disko" povas ekzisti plurajn fojojn - do en variaj versioj, variaj kantistoj, ktp. Pro tio havas sencon meti eble tutan serion de "single"-kestoj en artikolo
Tamen "Kanto" kun specifa teksto kaj kun specifa melodio povas ekzisti nur unu fojon - ĝi unikas. Do logike ĝi aperu nur unu fojon en artikolo pri la kanto.
Fakte la ŝablono "Informkesto kanto" ne estas por "kanto". Temas pri ŝablono por "single", do "duflanka disko kun nur du muzikaĵoj". Mi ne scias, ĉu vi konas Objekteman Programadon, sed fakte jen la diferenco inter "klaso" - do la "teoria difino por iam realigota objekto" - kaj "objekto" - do iu "laŭ la klaso fabrikita reala objekto", alivorte, la reala registriĝo de kanto ludata kaj kantata de iuj.
Por mi tio estis des pli tia, ĉar mi fakte priskribas "kanton", kiu tute ne aperis iel diske. La unua aŭdigo estis en filmo el la jaro de 1939. Ĝin plenumis la unuan fojon Judy Garland. Ĝuste tiel la ŝablono por "disko" ne plene konvenas por priskribi "kanton".
La praproblemo estas, ke "single" tute ne signifas "kanto". Jenan "single" oni povas tuŝi, tordi, rompi, grati, bruli, eble eĉ forsolvi per acido, ... aŭ metu sur gramofonon. "song", do "kanton" oni ne povas. --Pejno Simono 14:38, 21 Jul. 2011 (UTC)

Mi vidas de la "dato de morto" en via paĝo, ke vi estas matematikisto. Do la diferenco inter "song" kaj "single" egalas al la diferenco inter "algoritmo" kaj "kalkulado". --Pejno Simono 14:43, 21 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno kaj Airon. Jam en 2010 mi cerbumis pri nestitaj informkestoj. Tio signifas, ke informkesto estas minimume dufoje uzata aŭ eĉ du malsamaj estas uzataj unu post la alia. La unua enhavas en iu parametro la duan. Sed la dua devas enhavi la parametron "subŝablono", kies valoro aperas kiel subtitolo. Ekzemplo jam estas en testa paĝo de iu ŝablono. Ĉi tiu parametro samtempe malaperigas la komencan kaj finan partojn de la informkesta tabelo. Alie ne (bone) funkcias la nestado (angle embedding). --Tlustulimu 15:14, 21 Jul. 2011 (UTC)
Ingite. Ne malbone. --Pejno Simono 16:17, 21 Jul. 2011 (UTC)

Kategorio:Legindaj diskutoj redakti

Ĉu ekzistas kriterojn por difini diskuton kiel leginda? Mi tralegis la paĝojn kaj miaopinie tiuj estas normalaj diskutoj, ili ne enhavas tiajn legindajn temojn. Mi proponus la forigon de la kategorion. Kion vi pensas? --→ Airon 12:12, 21 Jul. 2011 (UTC)

Kunlaboro en Vikipedioj redakti

Kun granda intereso mi detale studis la Anglajn - mi emfazu la Anglajn priskribojn pri tio, kion oni afiŝu kaj kion oni ne afiŝu en Vikipedio rilate al si mem. La esenco estas, ke oni ne kontribuu ion ajn de propra retejo, ke oni ne kontribuu ion ajn, pri kio ne estas subtena fremda fonto, kaj, ke oni ne uzu referencojn en alia lingvo ol en la lingvo de la Vikipedio - do ĉi-okaze Esperanto. Polemike formulite, oni nur postpapagu tion, kion iu alia ekster la Vikipedio skribis, kaj tion preskaŭ ŝovinisme nur baze de unusola lingvo.

En Esperanto mi estas aŭtoro, do havas proprajn verkojn - mi diru verketojn - kaj tradukojn. La propraj verkoj, pri kiuj mi tute evidente havas la kopirajton, kaj al kiuj pluraj artikoloj tie ĉi kaj aliloke jam ligis, estis en mia tiama propra firmaa retejo.

Mi estas aldone plurkampa fakulo por elektroniko, informadiko kaj kelkaj aliaj aferetoj. Bedaŭrinde, mi havus grandajn problemojn trovi referencojn pri miaj profesiaj fakoj en Esperanto - kaj tie ĉi oni jam proklamis, ke oni ne tre amas la Anglan. Fakte mi devus parte eĉ inventi novajn vortojn por serioze fakumi tie ĉi, kiel mi en la pasinteco alimedie tion jam faris. Alivorte mi povus laŭplaĉe produkti altnivelajn kontribuaĵojn, sed mi samtempe povus doni referencojn nur en la Angla, Germana aŭ Franca.

Kontribuante en la Angla aŭ Germana sekcio, mi tute ne havus tiujn problemojn. Iuj verkoj miaj en Esperanto ne interesas kaj mi hazarde ne havas pretajn fakajn artikolojn miaplumajn sur iu mia servilo. Kaj se mi skribas ion novan, ne estas iu problemo trovi samlingvajn referencojn. Tute aparte de la fakto, ke almenaŭ la Angla Vikipedio estas jam sufiĉe ampleksa. Aldone en la Angla plej ofte ne estas necese traduki ion, ĉar la temo estas plej ofte jam Anglalingve sufiĉe ofte priskribita.

Evidente, se oni aplikas tiujn ĉi regulojn rigore al la Esperanta sekcio, mi en la Esperanta Vikipedio povos fari absolute nenion.

Ŝajnas, ke tio eĉ plaĉus al iu kaj iu, ĉar mi vidas, ke laborema homo tie ĉi investas sian tempon fari ĉion, kion mi ĝis nun afiŝis en- kaj elŝaltebla. Laŭŝajne oni atendas, ke mi pruvu, unue - ke mi estas mi, kaj due - ke mi posedas la kopirajton pri ĉiu individua mia afero - laŭ mia kompreno unuope do unu tekston post la alia.

Sed jen iuspeca cirklo diabla. Se io publikiĝis, mi eble ne havus la kopirajton (fakte mi havas, sed jen alia afero). Se io de mi ne publikiĝis, ĉar ĝi venas rekte nur de mi, ĝi ne havas subtenan fremdan fonton kaj pro tio ĝi ne estus, laŭ la Vikipedia difino, fidinda - tute aparte de la fakto, ke mi eble glorigus min mem, kio estus same malpermesata.

Kiel mi ĉi-momente taksas la aferon, restus por mi tie ĉi nur la tasko pretigi, ripari kaj traduki ŝablonojn.

Mi nun demandas min, ĉu mi centelcente ĝuste analizis la regularon kaj ĉu mi prave konkludas rilate tiun ĉi Esperantan sekcion? --Pejno Simono 12:29, 21 Jul. 2011 (UTC)

Pejno: Estas nenia problemo (laŭ mia opinio) teni informofontojn pri ajnaspecaj temoj el aliaj lingvoj en Esperanto-Vikipedio. Indiku ilin kiel Esperantaj. Tamen, provu uzi fakvortojn el Esperantaj fontoj, se eble. Kore salutas Yekrats 16:19, 21 Jul. 2011 (UTC)
Ne, tiel ne estas. Jen:
Non-English sources
Because this is the English Wikipedia, English-language sources are preferred over non-English ones, assuming English sources of equal quality and relevance are available.
When quoting a source in a different language, provide the original text and an English translation, either in the body of the article or in a footnote.
When citing a non-English source for information, it is not always necessary to provide a translation. However, if a question should arise as to whether the non-English original actually supports the information, relevant portions of the original and a translation should be given in a footnote, as a courtesy.[4]
Translations published by reliable sources are preferred over translations by Wikipedians, but translations by Wikipedians are preferred over machine translations. When posting original source material, be careful not to violate copyright; see the fair-use guideline.
--Pejno Simono 17:07, 21 Jul. 2011 (UTC)
Mi opinias ke la Esperanto-vikipedio ne estas tiom strikta kiel la anglalingva Vikipedio, ĉar nur kelkaj informofontoj ekzistas en Esperanto. Multmultaj informofontoj ekzistas en la angla. -- Yekrats 17:44, 21 Jul. 2011 (UTC)
Jen ankaŭ mia opinio, ĉar ĉio alia por Esperanto simple ne funkcius. --Pejno Simono 18:08, 21 Jul. 2011 (UTC)

Trans ĉielarko redakti

Mi atentigas, ke mia traduko de Trans ĉielarko neniel ajn rilatas kaj neniel ajn iam ajn rilatis al Monato. Rilatas al Monato nur miaj originalaj rakontoj - kaj de tiuj mi ne afiŝis ne eĉ nur unu kaj vere neniam ajn planis afiŝi iujn. Tie ĉi povos aperi de mi nur iu kaj iu traduko - nome tie, kie ĝi teme konvenas. Al originalaj rakontoj mi nur ligas - nome sur mia propra paĝo Pejno Simono - kio estas ja logika. Pro tio mi ne vere plu plene komprenas la reagojn de Airon ĉi-rilate. Li batalas kontraŭ kopirajta lezo malavantaĝe al Monato, kiu tute ne ekzistas. Mi bedaŭras nur Paŭlon, kiu sendube nun cerbumas antaŭ iomete stranga retmesaĝo de Vikipediisto. :) --Pejno Simono 16:54, 21 Jul. 2011 (UTC)

Do, mi skribis al Monato (sen ricevi respondon) por nenio... Dum babilado mi komprenis, ke vi publikigis ankaŭ tiun tekston en Monato! --→ Airon 08:09, 23 Jul. 2011 (UTC)


Formala postulo redakti

Laŭ la Anglaj instrukcioj Vikipediisto liveru Anglan tradukon de fremdlingva fonto, al kiu li ligas. Tio signifas, ke en la Esperanta Vikipedio mi liveru Esperantan tradukon de fremdlingva fonto, al kiu mi ligas. En Trans ĉielarko mi ligas al Angla orginalaĵo. Do precize laŭ la Vikipediaj reguloj mi liveru tradukon. Ĝuste tion mi faris. Do mi nun formale postulas, ke Airon tuj forigu la kopirajtan mesaĝon el la paĝo Trans ĉielarko kaj restarigu mian tradukon. Liverante tradukon de ekstera fremdlingva fonto, mi tre precize sekvas la regularon. Do mi petas, ne plu - ie ajn - forigi miajn tradukojn - kiam mi ligas al fremdlingva laŭ la regularo tradukenda fonto. Bonan nokton. --Pejno Simono 17:45, 21 Jul. 2011 (UTC) Mi same postulas, ke oni forigu la kopirajtan aferon el Hieraŭ ĵus. Mi vere demandas min, ĉu iu tie ĉi ne kapabalas kompreni, ke ankaŭ tio neniel rilatas al Monato. --Pejno Simono 19:33, 21 Jul. 2011 (UTC) Lastvice mi demandas, kiun celon oni sekvas, farante miajn ligojn en- kaj elŝateblaj per if-komandoj. --Pejno Simono 19:33, 21 Jul. 2011 (UTC)

Mi legis en la historio la tradukon de la kantovortoj. Laŭ mia opinio, kantovortoj ne taŭgas en Vikipedio. (Tamen, eble mallonga grava stanzo de kanto aŭ poezio taŭgas, por montri stilon.) Ordinare, mi dirus ke kantovortoj (tradukitaj aŭ originalaj) nur taŭgas en Vikifontaro, ne Vikipedio. (Vikipedio estas por enciklopediaj artikoloj, kaj la vortoj de poemo aŭ kanto ĝenerale ne estas enciklopedia enhavo. Vikipedio estas enciklopedio.) Tamen, vortoj de ĉi tiu kanto estas verŝajne poseditaj de la kreinta firmao. Do, traduko de kopirajta verko sen permeso ne estas tute leĝa verko ĉar ĝi estis bazita de fundamenta verko kiu la kopirajtposedanto ne donis permeson traduki (aŭ kopii, aŭ disvastigi) ĝin tiumaniere, kaj tiel maltaŭga por nia vikiaro. Verkoj preter dato de kopirajteco (malsama de lando al lando) ĝenerale estas en la "publika domajno" kaj povas esti tradukita libere sen problemo. Ja, kopirajto kaj aŭtorajto estas pikemaj aferoj, kaj tiel ni volas eviti ĉi tiajn problemojn! -- Yekrats 20:12, 21 Jul. 2011 (UTC)
La vikifontaro estas - onidire - teĥnike ne en ordo. Tiel raportis Dominik. Kaj fakte mi montras la historion kaj iugrade la efikon de la kantoj. Evidente, en Esperantujo oni eble ne konas aŭ ne komprenas la kantojn. Pro tio la traduko. Al iuj ne parkere sciantaj la tekston de la kanto oni povas nur tre malbone prezenti ion senchavan. Kaj fakte mi ne kantas tie ĉi la kantojn, ĉu?
Sen traduko, oni - denove specife tie ĉi en Esperantujo - de la nura titolo plej verŝajne ne scius eĉ pri kiu kanto temu.
Aldone, se oni komencas disigi la informojn en plurajn Vikispecojn, tie ĉi eĉ plu mizeros. La problemo tie ĉi ne estas tro da materialo, sed ege maltro. En la Angla sekcio regas tute alia situacio.
Cetere, ĝis nun oni argumentis tute alie. La problemo estis ke "mi" - tute ne identigeble anonima nekonato - eble ŝtelis la kantojn de specifa - same nekonata - Pejno Simono, kiu ajn tiu estu - kaj se mi hazarde estus Pejno Simono, ke tiu fiulo eĉ iel reŝtelis siajn tradukojn de la laŭ iuj kopirajtposedanta revuo Monato. :)
(Pejno Simono - tro laca por ensaluti) --84.177.184.103 20:53, 21 Jul. 2011 (UTC)
Mi pensas, ke la argumento de Yekrats vere trafas. Do mi nun ne plu citas la du kantotradukojn, mi nur metas ligilojn eksteren. Aldone mi re-Pejnej-igis mian propran paĝon. La tuta celo de la ŝablono estas tio, ke mi ĵus transloĝigis tiujn paĝojn - unue de la arĥivo (profcon.de) al proeleven.de/eo kaj poste re al la arĥivo. Baldaŭ mi metos ilin sur alia servilo. Ĝuste pro tio mi uzas ŝablonon kaj ne rektan IP-adreson. Mi petas ne denove forigi la ŝablonojn. --Pejno Simono 06:51, 22 Jul. 2011 (UTC)

Memglorado redakti

Mi denove atentigas, ke la ŝablono:Pejnejo neniel rilatas al memglorado. Tiu ĉi ĉiam atakpreta kaj rekte ĉikana konduto de du administrantoj tie ĉi komencas nervigi min.

La ŝablono servas por dinamikigi ĉiujn ligilojn kun urloj ligantaj al dosieroj en iu mia retejo. Kiam mi alvenis tie ĉi, mi vidis, ke pluraj artikoloj ligis al adreso mia ne plu aktuala kaj pro tio fiaskis. Kiam mi komencis ripari la ligilojn, mi iam konkludis, ke jen ne la plej bona metodo. Simple pro tio, ke la servilo plurfoje ŝanĝiĝis kaj fakte tre baldaŭ denove ŝanĝiĝos. Ĉi-momente la ŝablono direktas al profcon tra la arĥiva servo web.archive.org. Ĝisdate - t.e. nur dum la lastaj semajnoj ĝi jam unufoje ŝanĝiĝis de la servilo de mia firmao proeleven.de/eo ree al web.archive.org. Baldaŭ ĝi denove ŝanĝiĝos, ĉar mi planas disponigi alian retejon, ĉar web.archive.org estas tre malrapida afero.

Cetere, survoje mi jam riparis plurajn ligilojn kun la sama problemo - la retejo ne plu ekzistas. Mi direktis ilin tra web.archive.org aŭ trovis la novan servilon. Ekz. ĉe Claude Piron.

Tiuj plene arbitraj kaj eĉ neimageble senpripensaj decidoj kaj tujaj hastaj agoj sen eĉ demandi min estas neakcepteblaj. Ankaŭ ne de ĉiopovaj administrantoj. Aldone mi pritraktas la akrajn komentojn en la diskutejo pri la ŝablono jam lime al insulto.

Se al iu tie ĉi la tre praktika kaj fakte ŝerccela nomo Pejnejo ne plaĉas, li memkompreneble rajtas ŝanĝi ĝin. Sed ĉiuj dinamikaj ligiloj ja plu funkciu pli poste. Cetere, alia administranto helpis min fini la ŝablonon. Do ni havas tie ĉi evidente du specojn de administrantoj.

Per amaso da mortaj ligiloj oni vere ne altigas la kvaliton de Vikipedio. Jen la situacio, kiun mi rilate mian malnovan retejon alvene ektrovis.

Kaj oni NE tuj forpreni tiun afiŝon kaj kaŝi ĝin de la ĝenerala legantaro en iu diskutejo de uzanto. Jen la ĝisnunaj uzadoj de tiu ĉi - fakte nevidebla - ŝablono Inter ili du Ukoj.

--Pejno Simono 20:26, 22 Jul. 2011 (UTC)

Denove, tiu ŝajnas al mi, ke ĉi tiu senutila komento estas skribita nur por mi. Se estas tiel, vi skribu en la diskutpaĝo de la uzanto, ĉar estas korekta loko. Vidu Helpo:Diskutpaĝo (en:Help:Using talk pages). Aldone mi neniam atakis vin. Do, relaksiĝu. --→ Airon 08:09, 23 Jul. 2011 (UTC)

Bone redakti

Mi vidas, ke Airon iomete kompletigis sian afiŝon en la diskutejo de mia ŝablono. Cetere, kion la ŝablono faru kaj kial, tio staris jam de la komenco en la dokumentado. Mi bedaŭras nur, ke ne ĉiu leginto ekkonis mian humuron.

Mi supozas, ke oni estonte ne tiom fulmrapide korektos mian laboron, ne pripensinte, ke eĉ komencanto tie ĉi iam kaj iam povos pravi. Se mi Vikilingve mispaŝas, mi petas montri tion al mi kaj ne simple forigi iujn ligilojn al la Angla Vikio.

Do mankas plu nur kelkaj afablaj reglorigaj vortoj de Tlustulimu. Li povos ĉe tio dentgrince mencii, ke li prave korektis ie ĉe mi "li" al "si". :)

--Pejno Simono 10:44, 23 Jul. 2011 (UTC)

Malbone kaj adiaŭ redakti

Mi vidas, ke la afablaj vortoj venas ne de Airon, sed de Pino. Do nek la unua nek la alia revizianto/administranto konscias iel ajn esti misagintaj. Ili lernis nenion.

Mi intertempe mesaĝis iomete pri la temo kunlaboro en Vikipedio kaj devis aŭdi, ke mi ne staras sola kun miaj spertoj. Jam antaŭ jaroj aliaj lingve kaj siafake sufiĉe sciantaj personoj rezignis pri ĉiu ajn kunlaboro tie ĉi. Jen tipa respondo. Mi citu:

Bonvenon en la klubo! Mi forlasis Vikipedion antaŭ multaj jaroj pro la sama kialo. Kelkaj stultuloj arogas al si la rajton ade detrui la laboron de aliaj.

Alivorte, temas ne pri escepta problemo, temas - kiel mi supozis - pri ĝenerala problemo.

Fakte, tiugrade senefikan labormedion mi dum mia tuta profesiado neniam ajn vidis. Mi jam hodiaŭ post nur kelkaj semajnoj investis pli da tempo reagi kontraŭ kelkaj arbitraj decidoj de reviziantoj kaj ties miskorektadoj, ol fakte verki aŭ ripari artikolojn. Bedaŭrinde la modela kunlaboro kun AL pri la artikolo Literofteco ne sufiĉas por kompensi tion kaj reĝustigi la balancilon.

Aldoniĝas la fakto, ke ekzemple Monato mem ne kontribuas, ĉar la organizaĵo Vikipedio planas eldoni - t.e. vendi - paperan version. Monataĵojn oni rajtas ĉie aliloke laŭplaĉe plentekste kopii kaj enretigi - kondiĉe nur, ke tio ne estu por komercaj celoj kaj ke oni nomu la fonton.

Do jen por mi la fino de ĉiu ajn miaflanke plia kunlaboro en la Esperanta Vikipedio.

Pejno Simono

--Pejno Simono 08:39, 24 Jul. 2011 (UTC)

Vikipedia miskonstruo rilate la enpostenigon de administrantoj redakti

Ŝajnas tiel esti, ke ĉiu, kiu estas administranto en Vikipedio por lingvo A, aŭtomate rajtas same administri en la Vikipedioj por lingvoj B, C, D, ktp.

La rezulton oni povas vidi tie ĉi. Administranto, kiu eble kapablas en sia nacia lingvo bone korekti lingvaĵajn erarojn, ne sufiĉe kompetentas por korekti tie ĉi. Tute male, li miskorektas. Se samtempe la lingva kompetento de la administranto apenaŭ sufiĉas por komuniki kun la kontribuintoj, la afero fariĝas plene ridinda.

Laŭ la nuna sistemo eternaj komencantoj fakte rajtas roli kiel redaktistoj por spertaj lingvanoj. Evidente, tio ne signifu, ke sperta lingvano neniam mistajpos aĉ eĉ plenplene eraros. Sufiĉas tamen legi la mesaĝojn en tiu ĉi diskutejo dum la ĵusaj tagoj, por ekkoni la gradon de lingva malkompetento, pri kiu mi parolas. Sumsume, tia situacio estas miaopinie nek akceptebla, nek dezirinda, nek utila. Laŭ mia provizora takso jen principa miso en la konstruado de la Vikipedia sistemo enpostenigi administrantojn.

Ĉu tie ĉi temas nur pri sola sensignifa escepta kazo, kiu tute hazarde trafis min, aŭ ĉu mi akcidente malkovris gravan kaj signifohavan ĝeneralan problemon?--Pejno Simono 05:27, 23 Jul. 2011 (UTC)

Ĉe ni pli granda problemo estas manko de administrantoj, tiu nombro ne sufiĉas. Kiuj faras tiun laboron, tiuj rajtas nuligi artikolojn (tre saĝe). Ili ankaŭ korektadas (eble foje malbone) kaj ankaŭ ili verkas artikolojn. Mi ne estas administranto pro mia lingva nivelo, sed mi daŭre verkas artikolojn por esti pli granda VP. Mi ne estas adm. ĉe hungara VP, eĉ mi tute malofte kontribuas tie. Ĉe la hungaraj paĝoj ankaŭ mi trovas problemojn. --Crosstor 07:29, 23 Jul. 2011 (UTC)
Kara Pejno! vi ŝajne ne bone taksas kiel funkcias administra statuso en Vikipedioj.
  1. Administra statuso estas donita aparte por ĉiu aparta vikimedia projekto, sekve administranto en iu ajn lingvo havas neniun administran rajton en projekto en alia lingvo. Sola escepto estas uzantoj kiuj havas ĝeneralan administran statuson kaj uzas ĝin por protekti ĉiujn vikimediajn projektojn precipe kontraŭ fuŝuloj, ekzemple fireklamistoj. Tiuj ĝenerale ne enmiksiĝas en redaktaj diskutoj en projektoj kies lingvon ili ne regas.
  2. Administraj rajtoj rilatas al prizorgo de la projekto, tute neniel al lingva nivelo. Administranto protektas la projekton kontraŭ fuŝuloj per siaj rajtoj: forbari uzulon, protekti paĝon, forigi paĝon. "Burokrato" krome povas alinomi uzanton kaj regi kelkajn rajtojn de aliaj uzantoj (igi uzanton administranto, doni kaj forpreni robotan statuson de uzanto, ktp).
  3. Iĝas administranto uzanto kiu ricevis la fidon de sin esprimintaj aliaj partoprenantoj en la projekto;
  4. Pri lingva nivelo en Vikipedio (precipe Esperanta) estis ĝis nun starigita neniu postulo. Ni akceptas ĉies kontribuojn, vetante ke ĉiam venos iu lingve kompetenta redaktonto kiu korektos lingvajn erarojn. Iukaze ni eĉ forigas lingve tro fuŝajn kontribuojn, ĉar estas malverŝajne ke iu iam reverkos la artikolon en ĝusta lingvo.
Tia estas la vikia sistemo, ĝi ne estas perfekta, sed ĝi montriĝis la plej bona. Antaŭ dek jaroj Jimmy Wales kun aliaj lanĉis Nupedia retan enciklopedion kun redakta komitato kaj ĝi fiaskis. Poste ili lanĉis Vikipedion bazitan sur vikio kaj ĝi fariĝis unu el la ses plej vizitataj retejoj en la mondo, en pli ol 250 lingvoj, kaj konsiderata de centmilionoj da uzantoj kiel, se ne plej fidinda, plej oportuna informfonto por enciklopediaj temoj. Nia Esperanta Vikipedio siaritme paŝas tiun vojon. Ĝi tute ne estas perfekta nek plena, ĝi estas nur konstruata. Giganta estas la laboro por kompletigi ĝin, plibonigi ĝin laŭ lingva kvalito, entena ĝusteco, klareco kaj multaj aliaj aspektoj. Bonvolu ne kulpigi tiujn uzantojn kiuj havas administran rajton, nek kontribuantojn kies lingva malkompetento ŝokas vin, pro la nunaj grandegaj mankoj de la Esperanta Vikipedio. Preferinde vi ĝentile admonu tiujn kontribuantojn peni plibonigi sian lingvan regon, kaj ni ĉiuj kune antaŭenpaŝos pro plu konstrui la projekton pli taŭge. AL @ 07:37, 23 Jul. 2011 (UTC)
Anstataŭ ol plendi, vi mem povas redakti la paĝojn, kiuj enhavas tiajn gramatikajn erarojn! ;)
(Mi forigi X-sistemon kaj aldonis kelkajn ligilojn) --→ Airon 08:09, 23 Jul. 2011 (UTC)
Dankon Airon90 pro la utila ligado kaj ke vi forigis la nevole restantajn x-aĵojn. Mi nome eksperimentcele uzas iun ĵavskriptaĵon proponitan de iu uzanto kiu ebligas redakti tute unikode, sed ĝi montriĝis misfunkcianta post redkatokonflikto. AL @ 08:59, 23 Jul. 2011 (UTC)
Por ke vi bone komprenu kiel tio funkcias, mi invitas vin atente legi la sekvantajn paĝojn --Arno Lagrange @ 08:30, 23 Jul. 2011 (UTC)

Paĝoj kiuj montras kiel uzantoj ricevis (aŭ ne) administrantajn rajtojn redakti

Atakoj en Norvegio (2011) redakti

Mia komputilo (en la oficejo) ne permesas ke mi kreu artikolon pri la hieraŭaj eventoj en Norvegio. Ĉu iu bonvolos iri al mia gugla retejo cigneta por preni la koncernajn (du) aĵojn kaj envikipediigi ilin? Dankon! (Mi sukcesis krei intervikian ligilon ĉe la angla artikolo, sed ne sukcesis konservi mian redaktaĵon en la Esperanta Vikipedio, nek alŝuti mian mapon... --Haruo 19:45, 23 Jul. 2011 (UTC)

Finfine mi eksukcesis, kvankam kun multaj riparendaj trajtoj en la teksto (ĉefe mikrosofte enkondukitaj interliniaj spacoj kaj montrado de anglaj teksteroj, kiujn mi klopodis kaŝi... La mapon mi tamen ankoraŭ ne sukcesis alŝuti. --Haruo 20:02, 23 Jul. 2011 (UTC)
Nu, mi ankoraŭ ne kapablis alŝuti la mapon. Se iu komplezos, la bezonata formularo estas

{{Informo por dosiero | priskribo = mapo montranta la lokojn de la du atakoj | fonto = mi kreis ĝin el materialoj en la Komunejo kaj la angla Vikipedio (Norway Buskerud location map.svg) | aŭtoro = Haruo (Leland Bryant Ross) | dato = 2011-07-23 | permeso = mi cedas ĉion laŭ cc-by-sa-all | aliaj versioj = | rimarkoj = }}{propra|cc-by-sa-all}} Antaŭdankon. La retadreso estas https://sites.google.com/site/eldonejocigneto/home/jen-por-vi/568px-Norvegio_Oslo1-Ut%C3%B8ya2-Buskerud_mapo.png?attredirects=0&d=1 --Haruo 21:07, 23 Jul. 2011 (UTC)

  Farite Dosiero:Norvegio Oslo1-Utøya2-Buskerud mapo.png AL @ 22:47, 23 Jul. 2011 (UTC)
La artikolo enhavas tri fuŝajn uzojn de la ŝablono {{Cite web}}. Mi hieraŭ provis korekti tion. Sed ial ne sukcesis. Kiu povus fari tion? --Tlustulimu 12:51, 25 Jul. 2011 (UTC)
Mi forigis nebezonatajn linisaltojn. Ĉu nun bone ?
{{cite
web

ŝanĝita al :

{{cite web 

--Arno Lagrange @ 14:31, 25 Jul. 2011 (UTC)

Denova vandalismo fare de "Bambifan101" redakti

Mi konstatis denovan vandalismon faritan de "Bambifan101" - ne sukcesante malfari liajn alinomadojn, mi rekopiis koncernajn tekstojn sub antaŭajn titolojn (temas pri 2 filmoj de "Alice in Wonderland", kiujn tiu ulo obstine alinomas "Alico en Mirlando"). --Dominik 14:40, 24 Jul. 2011 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi repurigis la paĝojn. Se mi forgesis ion, bonvolu mesaĝi min. -- Yekrats 14:55, 24 Jul. 2011 (UTC)
Saluton. Mi renomigis la version kun la pli longa historio kaj poste malfaris la ŝanĝon al alidirektilo. Espereble mi ne trafis la malĝustan version. --Tlustulimu 17:30, 24 Jul. 2011 (UTC)

Pro tiaj uloj mi denove proponas la aktivigon de la misuza filtrilo. Ĝi povus bremsi tiajn amasajn, seninterkonsentajn alinomigojn. Krome ĝi jam estas aktiva en kelkaj vikipedioj, kiel ekzemple la germana kaj la du sorabaj. --Tlustulimu 17:38, 24 Jul. 2011 (UTC)

Tre bona ideo! Mi neniam scias pri tiu filtrilo. Mi kore subtenas tiun proponon. -- Yekrats 00:24, 25 Jul. 2011 (UTC)

{{en}} kun eksteraj ligiloj al anglalingvaj fontoj redakti

Ĉu mi ĉiam aldonu {{en}} apud ligiloj, kiam la fonto estas anglalingva? --Vilius Normantas

Jes, Vilius. Sed alternative ankaŭ uzeblas {{ref-en}}. Kaj eblas eĉ uzi {{ref-mix}}, se iu reta paĝaro aŭ fonto estas plurlingva. Detaloj troviĝas en la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu 12:57, 25 Jul. 2011 (UTC)
Do, kiu ŝablono preferindas {{en}} aŭ {{ref-en}}? --Vilius Normantas 14:11, 25 Jul. 2011 (UTC)
Ni ankaŭ havas {{lingvokodo}} kiu akceptas jam ĝis dek parametrojn. Kiu preferinda ? Nu jam ekhavis diskuton pri tio sed ne faris decidon. Kontribuantoj enkondukas paralelajn samcelajn ilojn, kaj ĝis nun ĉiu uzas kelakjn el ili laŭ sia prefero. Ni eble devus iam fari decidon por unuecigi tiajn aspektojn. Mia preferata estas {{lingvokodo}} --Arno Lagrange @ 15:31, 25 Jul. 2011 (UTC)

Ĉu permeseblas aldoni bildojn el aliaj vikipedioj? redakti

Temas pri ne-kopirajtitaj bildoj, ekzemple ĉi tiu. --Vilius Normantas 14:31, 25 Jul. 2011 (UTC)

Saluton, Vilius. Fakte la ligita bildo ne troviĝas en la angla vikipedio, sed en la Komunejo. Tiaj bildoj estas uzeblaj, kvazaŭ ili troviĝas en la esperantovikipedio. Rigardi mian ĉitiean fontan kodon. Tiam vi vidos, kiel tio eblas. --Tlustulimu 14:38, 25 Jul. 2011 (UTC)
[[Dosiero:Programming language textbooks.jpg|eta|Bildo en la komunejo]] rezultigas : 
 
Bildo en la komunejo


Dankon --Vilius Normantas 03:59, 26 Jul. 2011 (UTC)