Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/12

Diversejo redakti

Mistajpo dum alinomigo redakti

Saluton. Dum mi volis alinomigi Uzbekujo al Uzbekio, mi stulte tajpis Uzbekoo… Nun mi ne plu povas ŝanĝi tion, ĉar "Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas". Ĉu administranto povus ripari tion? Mutichou (diskuto) 23:00, 30 Nov. 2012 (UTC)

Kio okazas estas la jen': Uzbekio ekzistas kiel alidirektilo al Uzbekujo, kaj ĉi tiu nun estas alidirektilo al Uzbekoo, mi provos fari la ŝanĝon. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 00:20, 1 Dec. 2012 (UTC)
Mi provis malaprobi vian ŝanĝon sed ne povis, administranto devas forigi Uzbekio kaj poste alidirektigi Uzbekoo al Uzbekio, poste forigi Uzbekoo. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 00:24, 1 Dec. 2012 (UTC)
  Farite Mi ĵus alinomigis Uzbekoo al Uzbekio. Krome mi malhelpis estiĝon de alidirektilo el Uzbekoo al la ĝusta titolo. --Tlustulimu (diskuto) 08:50, 1 Dec. 2012 (UTC)

Fakte (laŭ miaj konoj) sufiĉis realinomigi la artikolon reen al Uzbekujo kaj poste ĝin alinomigi al Uzbekio kaj poste peti forigon de Uzbekoo. Oni povas interŝanĝi alidirektilojn se la alidirektilo havas nur unu redakton kaj alidirektas al alinomigota paĝo. --KuboF (diskuto) 09:57, 1 Dec. 2012 (UTC)

Mutichou, ĉu vi konas la regulon pri landnomoj?! Ŝajnas, ke ne. Mi petas administranton malfari tiun ŝanĝon, ĉar mi tion ne povas fari. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 10:08, 1 Dec. 2012 (UTC)
Mi alinomigis ĉi tiun artikolon ĉar ĉiuj aliaj artikoloj pri landoj uzas la I-formon (Francio, Italio, Rusio, Taĝikio, Japanio, ktp.). Ne ĝenas min uzi la UJ-sistemon, sed ŝajnas al mi pli bone, ke ĉiuj paĝoj estu harmoniaj. Mutichou (diskuto) 15:34, 1 Dec. 2012 (UTC)
Kaj en baloto montriĝis, ke plej multaj uzantoj opinias, ke tio ne estus pli bona. Cetere, ekzemple Egiptujo ja uzas -uj (kaj tio estas bona). darkweasel94 (diskuto) 15:37, 1 Dec. 2012 (UTC)
Bone. Pardonu, mi ne konis tiun baloton. Do se vi konsideras tion pli bona, tiam oni povas reŝanĝi la nomon. Mutichou (diskuto) 15:53, 1 Dec. 2012 (UTC)

Serĉata nova ADLS-aktivulo redakti

Antaŭ iu tempo foriris nemallongtempa aktivulo pri Artikolo de la semajno (ADLS), poste ŝanĝiĝis la sistemo de elektado de novaj ADLS-oj kiu estas nun pli partopren-malfermita al uzantoj (postulas minimumajn burokrataĵojn, estas teknike plifaciligita kaj kun disponebla dokumentado). Infrastrukturo por la sistemo estas preparita sed al la sistemo mankas ĝia aktivulo. Mi alvokas eventualajn kandidatojn rigardi Vikipedio:ADLS kaj plej malfrue en dimanĉo aldoni novan artikolon. Mi mem estas sufiĉe supertaskita per studado kaj en Vikipedio mi laboras precipe pri malnovaj problem(et)oj; pri similaj aferoj mi prizorgas nur elstarajn, legindajn artikolojn kaj reviziadon de elstaraj artikoloj. Rilate al teknika flanko de ADLS mi pretas helpadi sed enhavon bezonas prizorgi iu alia. --KuboF (diskuto) 18:22, 4 Dec. 2012 (UTC)

Mi ankoraŭ nenion povas promesi, sed esperas, ke semajnfine mi pensos pri tio - bedaŭrinde ankaŭ mi nuntempe, en mia unua universitata semestro, ne havas multan tempon por fari ion ajn en Vikipedio. darkweasel94 (diskuto) 19:43, 4 Dec. 2012 (UTC)
Mi volas esti ADLS-Aktivulon, sed samkiel vi, nun mi havan malmultan liberan tempon, sed baldaŭ, kiam mi ferios, mi estos iomete pli aktiva ĉe Vikipedio kaj ĉefe en ADLS. Atendu ĝis tiam!--  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  23:24, 5 Dec. 2012 (UTC)
En la paĝo de ADLS estas nun (malneta) listo de kunlaborantoj. Mi jam aldonis homojn kiuj aŭ promesis partopreni aŭ jam partoprenas - kaze de eraro kompreneble sendemande korektu! Laŭ mi tio povas utili por eviti problemojn pri foririntaj aktivuloj - se hazarde iu forestus nun, la komunumo tion ekscius nur pro mankanta artikolo ĉefpaĝe. Same tiuj homoj povas esti kontaktataj okaze de demandoj pri ilia tasko. --KuboF (diskuto) 21:28, 7 Dec. 2012 (UTC)

Mesaĝo forigita! redakti

 Kia fiasko! --79.202.246.154 21:06, 4 Dec. 2012 (UTC)

 Mi permesis al mi reafiŝi la supran mesaĝon, kiun KuboF vandale malfaris, nun iomete pli grandtipare. Aldone mi publike akuzas KuboF-on pri vandalismo kaj postulas, ke administranto punu lin per forbaro dum kelkaj horoj. Li forigis mesaĝon el la diskutejo. Lia argumento trovebla en la histnorio: (Nuligis version 4772659 de 79.202.246.154 (kontribuoj, diskutpaĝo) vandalaĵo - malproduktiva kvereliga kontribuo) — pli ol nur strangas. Evidente li konsideras sin speco de Vikia Dio, al kiu decas mem decidi pri tio, kion oni rajtu tie ĉi skribi kaj legi kaj kion ne.

Fakte ĝuste KuboF tute ne iel helpis al ADLS, kvankam eble bonvole. Li strebis solvi teknikajn problemojn, kiuj rilatis nur al la aktiva ADLS-ulo kaj kiuj fakte, koncerne min, apenaŭ ĝenis. Aldone lia nuna solvo estas pli komplika ol la antaŭa.
Aldone kaj mortbate, li klopodis transŝovi la taskon de pretigado de enkondukaj eltiraĵoj for de la ADLS-aktivulo sur la ŝultrojn de la artikolproponantoj. Tute evidente tio neniam ajn povos funkcii, jen glata mortnasko. Plena mistakso de tio, pri kio mezumaj homoj Viki-teknike kapablos kaj kio ne.
Nun, laŭŝajne, li tamen ekkonas, ke fakte la problemoj neniel estas teknikaj, sed organizaj kaj homaj. Nome la vera problemo estas instigi la vizitantojn regule elsarki artikolojn kaj voĉdone elekti artikolojn por ADLS kaj ĝuste la nova sistemo konsiderinde malfaciligas tiun takson. Nun oni devas unue proponi artikolon por tio, ke ĝi iĝu elstara kaj due, eĉ multe da semajnoj poste, proponi ĝin por ADLS. Kulmine ĉiu proponanto devas mem okupiĝi pri la eltiraĵo por la ĉefpaĝo, afero sufiĉe spertopostula.
Aldoniĝas la malfacilo, ke ofte simple mankas sufiĉe da elstaraĵoj, specife se aŭtoroj de elstaraĵoj ne plu akceptas labori en medio, kie ĉiu idioto laŭplaĉe rajtas fuŝi kaj abitre ŝanĝetadi ĉion, kion oni skribas.
Do mia komento Kia fiasko! estas pli ol nur situacikonforma kaj laŭ mia opinio centelcente trafa. -- PEJNO Simono Diskuto  09:01, 6 Dec. 2012 (UTC)}}
Kaj mi permesis al mi normalgrandigi la tekston. Ja se la enhavo mem ne kaptas atenton, tion ne faru formo...
Denove mi petas vin al konstruiga diskutado - ekz. io tia kion vi skribis nun pri problemoj de ADLS; neniel io simila al "Kia fiasko!" kio donas neniun helpon. Forigado de tiaj afiŝoj (ekz. "Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Ĝi estas absolute stulta!") ne estas malkutima ankaŭ en aliaj Vikipedioj - ili kvereligas komunumon kaj estas konsiderataj kiel trolaĵoj kaj tiel efektive malhelpas al laboro utila. Do bonvolu preferi konstruigan kondutadon kaj ne tiajn trolaĵojn...
Denove mi invitas vin efektive helpi al ADLS - pliaj problemoj kiujn vi menciis antaŭe, ekz. neceso ĉiam akiri multajn homojn por balotado, jam forestas. Nun ni havas aron da artikoloj el kiuj oni povas elekti kaj prepari eltiraĵon. Mi certas ke vi tion kapablus kaj teknike kaj organize - do la elekto ĉu vi volas aŭ ne volas helpi dependas nur de vi!
Aldone mi vin denove petas kontroli informojn jam antaŭ ol ilin skribi. Ekz. ne estis mi kiu proponis ke eltiraĵojn preparu proponanto por EA / fermanto de baloto pri EA. Same, mi proponis iom alian sistemon ol nun funkcias - ekz. ke estu unu artikolo dum 2 semajnoj aŭ dum unu monato; kaj mi pripensis ĉu oni povu elekti ankaŭ ne elstaran / legindan artikolon. Sed tio ne trovis ĝeneralan akcepton do mi ne trudis tion kaj nur helpis pi teknika flanko de nova ADLS.
Eble vi ne rimarkis tion sed kreinte artikolon por Vikipedio vi donas al ĉiuj poreternan nerepreneblan permeson redaktadi artikolon (GNU FDL, CC-BY-SA) kaj donis la artikolon al la tuta mondo (efektive perdis ekskluzivan rajton pri ĝi posedado). Tio bonas ĉar aliuloj povas plibonigadi ĝin. Mi scias ke ne estas plaĉa afero se iu redaktas artikolon pri kiu oni tre laboris kaj faras "strangajn" ŝanĝojn - ekz.kutimigado de stilo - sed tiel funkcias Vikipedio kaj alimaniere ne povas funkcii (pro permesiloj kaj neŝanĝeblo de kernaj principoj). --KuboF (diskuto) 11:04, 6 Dec. 2012 (UTC)

 Kiu vi kredas vin? Ne estas via tasko elekti la tiparan grandon por mesaĝo, kiun mi reafiŝis, post kiam vi kontraŭregule forigis ĝin. Vi entute ne eĉ nur modifetu iun ajn mesaĝon ne vian en diskutejo. Tion vi devus scii. Aldone notu, ke vi ne estas iuspeca instruisto, kies didonita tasko estas nun instrui min pri tio, kion mi skribu aŭ ne skribu aŭ kiel mi agu aŭ ne agu rilate al ADLS aŭ iu ajn temo. Kaj verdire, se mi bezonus specife vian helpon por elekti specifan tiparan grandon, mi sendube persone petus vin pri helpo ĉi-rilate.

Nu, ĝuste pro via senĉesa superflua kaj incita agado rilate artikolojn miajn, kune kun la agado de DW, mi ne plu kontribuas tie ĉi. Por mi montriĝis, ke agi tie ĉi simple ne valoras la laborinveston, kiam homoj kiel vi, la memnomita lupo — ja via vorto, ne mia — arbitre mutilas la rezultojn.
Sciu, tre feliĉe mi psike ne iel bezonas fari ion tie ĉi. Mi havas sufiĉe da aliaj ŝatokupoj sen okupiĝi nepre pri la E-Vikipedio kaj ĝiaj strangaĵoj. La projekto estas objektive pritraktate tiel aŭ tiel sufiĉe vana. Jam saltas la sekvaj demandoj en la menson. Por kiuj entute oni skribu en Esperanto? Ĉu iuj malmultaj Esperantistoj vere bezonas Vikipedion en Esperanto? Mi dubas tion.
Sed fakte liveri artikolojn kaj poste rigardi kiel aliaj mutilas ilin aŭ starigas iujn regulojn tute laŭ propra plaĉo por unuformigi ilin, ne, vere, tio okazu sen mi.
Kaj pri la nova ADLS-a sistemo mi komentu, ke vi simple ŝovis la voĉdonadon pri artikolo por ADLS al la voĉdonado pri elstarigo. Kaj ĝuste tiu voĉdona sistemo pri elstarigo jam antaŭe sufiĉe mizeris. Kiel mi vane al vi klopodis atentigi, la problemo ne estis la teknika sistemo, la problemoj estis la disponebleco de elstaraj artikoloj kaj la volo aŭ nevolo de la legantoj partopreni en balotoj. Cetere, balotoj tie ĉi estas ege tro komplikaj - fakte laŭ ŝtonepoka procedo. Aldone, kredi, ke ĉiu proponanto kapablos pretigi eltiraĵon konvenan por la ĉefpaĝo estas simple tro optimisma supozo. Tio neniam ajn funkcios. -- PEJNO Simono Diskuto  17:27, 6 Dec. 2012 (UTC)
Se vi ĉiuokaze opinias ĉion ĉi vana, do silentu. Se vi emas konstrueme kontribui, do faru tion, sed akceptu, ke jen vikio, kie ni strebas interalie al unuformeco kaj kongrua aspekto. Vi ne bezonas mem helpi alstrebi tiujn celojn, sed malfarado de provoj alstrebi ilin estas miaopinie neakceptebla.
Estas ankaŭ strange, ke vi - kaj se tio ŝajnas al la administrantoj necesa, ili nun forbaru min pro persona atako - estas la sola tie ĉi, kiu kaŭzadas kverelojn kaj superfluajn diskutojn, kaj tiel malŝparas la tempon de aliaj. (Ĉu tamen indas forigi viajn mesaĝojn aŭ ŝanĝi ilian tekstostilon, ankaŭ mi dubas, sed neakceptebla mi tion ne trovas en tiu ĉi okazo.)
Viajn opiniojn pri la nova ADLS-sistemo ni jam plurfoje legis, kaj mi plu opinias, ke ĝi estas objektive pli bona. Sed ĉiu sistemo estas nur tiel bona kiel ĝiaj uzantoj. Vi estas, kiel jam skribis KuboF, invitata konstrueme kontribui ankaŭ al tio, kaj dum vi tie ĉi ne montras iom pli da bonintenceco, mi ne plu nutros vin per reagoj. darkweasel94 (diskuto) 17:50, 6 Dec. 2012 (UTC)

  En la Angla oni diras: La vojo inferen estas pavita per bonintencoj. Tja, kie estis via bonintenco, kiam vi kaj KuboF ĉiam denove fuŝis la teknikaĵojn en mia persona paĝo, ĉar miloj kaj miloj da Vikipediistoj nepre volos ĉiutage plibonigi specife ĝuste tiun ĉi paĝon el la 352 478 kaj dum tiu ĉi ĉiutaga sinoferemo pro tia tiom necesega kaj laŭdinda tasko ja ne entimiĝu pro iuj if-komandoj en la fontaĵo aŭ eĉ suferi koratakon pro la ŝoko esti konstatintaj, ke nombriĝas malpli ol tridek referencoj?

Do same kiel oni vokis, tiel eĥiĝis.
Aparte de tio, la nova ADLS-reĝimo estas ja fiaskinta — jen objektiva konstato. Sed tio malpli rilatas al la nova sistemo, kiu fakte nur komplikas kaj malfaciligas la aferon por proponemuloj, sed pli al la fakto, ke mankas homo, kiu pretas aktive okupiĝi pri la afero.
Konate, mi ĉi-taske ial iel survoje perdiĝis. Do mi tutkore deziras al ambaŭ vi, do la tiom bonintenca duopo, plue vere bonegan kaj feliĉredonan senmian agadon.
Supozeble ankaŭ estonte iam kaj iam tentos min preterpasi por pritrakti viajn plej novajn sukcesojn kaj postlasi komenteton.
Cetere, mi kutimas uzi normalgrandan tiparon por miaj komentoj, ankaŭ ĉi-okaze por mia nur duvorta. Evidente, se iu arogas forigi ion, ... -- PEJNO Simono Diskuto  23:21, 6 Dec. 2012 (UTC)

Sen komentoj... Oni nur ŝanĝas unu literon en unu el liaj skribaĵoj, preskaŭ tuj poste li krias kolere ĉe la Diskutejo. Ni ja povas diri problemojn, sed se la problemoj daŭrigas, ni devus solvi ilin. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:00, 7 Dec. 2012 (UTC)

 Mi afable petas vin retraduki vian penson: Ni ja povas diri kion malbonas, sed se ĝi estas simila senĉese, ni devas solvi tion Esperanten. Alivorte la frazo estas plene nekomprenebla kaj mi eĉ tre klopodante ne kapablas diveni, kion vi dirvolis. -- PEJNO Simono Diskuto  08:18, 8 Dec. 2012 (UTC)

Kial fiaskinta redakti

  Do, kiel la nuna situacio tre klare montras, mi plene pravas pri mia komento Kia fiasko.

Oni investis konsiderindan laborforton en la ŝanĝadon de la ADLS-a sistemo. La rezulto estas tamen pli malhelpa ol helpa. Anstataŭ baloti rekte samtempe pri ADLS kaj elstareco oni nun devas trapaŝi la ĉirkaŭvojon unue baloti pri elstareco, kio unuaŝtupe neniel rilatas al la elekto por ADLS. Do laŭ mi tiu ĉi nova sistemo apenaŭ provizas iujn avantaĝojn. Tute male.

Kvankam la nova sistemo aranĝi la eltiraĵojn ne estas malbona kaj sendube malpli ĥaosa ol la malnova, ĝi malgraŭ tio ne vere helpas atingi la celatan ĉiusemajnan rezulton. Aldone ne estas bona ideo supozi, ke la ĝenerala Vikipediistaro kapablos pretigi konvenajn eltiraĵojn por la ĉefpaĝo kaj meti ĉiujn necesajn ligilojn ktp.

La tuta umado pri la nova ADLS-a sistemo puninde ignoris la verajn problemojn ĉi-kampe. Nome:

 a) Ĝenerala manko de elstarigindaj artikoloj. 
 b) Malinklino partopreni en balotoj, interalie pro tio, ke ili estas teknike tro komplikaj por multaj uzuloj. 

Por iugrade kompensi tiujn principajn mankojn, oni bezonas aktivulon, kiu pretas fervore aktivi kaj ne nur duonvole administreti la mizeron. Do necesas senĉese reklami, instigi, eĉ kvazaŭ vipe peli la uzulojn al iuspeca unufrapa baloto, kies rezulto poste tuj liveros artikolon por afiŝado kiel ADLS. Por olei la procedon, la aktivulo devos mem pretigi la necesajn eltiraĵojn, mem fari ĉiujn aliajn flankajn necesaĵojn, mem trovi novajn kandidatojn, mem propagandi pri la balotoj, ktp.

Aldone se la aktivulo mem eĉ pretigus kelkajn elstarajn artikolojn, tio sendube aldone helpus.

Ĉar ĉio ĉi bedaŭrinde nun ne estas — mi evitu la vorteton plu   — la nova reĝimo estas fiaskinta.

Fakte, iomete laŭ Winston Churchill, kiu post la dua mondmilito amare konstatis, ni estas buĉintaj la malĝustan porkon, nun rilate nian medieton mi konstatu, ke oni solvis la malĝustan problemon kaj preterpase malsukcesis trovi aktivulon.

-- PEJNO Simono Diskuto  08:10, 10 Dec. 2012 (UTC)

Problema uzanto LilyKitty redakti

Mi iom superrigardis kontribuojn de LilyKitty (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj ŝajnas ke ili ĉiuj estas serioze kontrolendaj. Bonvolu ĉiuj priatenti tiujn kontribuojn --Arno Lagrange @ 20:05, 5 Dec. 2012 (UTC)

Desegno redakti

Kiam mi ne trovas liberan foton mi metas mem desegnatan karikaturon. Ĉu estas en ordo ? --pino (diskuto) 13:08, 20 Dec. 2012 (UTC)

Supozeble dependas de tio, ĉu vi uzas ekzistantan malliberan foton kiel ŝablonon. Se ne, tio estas certe en ordo, sed se jes kaj la simileco estas klara, tio estas devenanta verko kaj tial ankaŭ ne en ordo. darkweasel94 (diskuto) 14:51, 20 Dec. 2012 (UTC)
Simileco kun vizaĝo estas la ĉelo. Visaĝo ne estas kreata de fotisto. Nature unu aŭ pluraj fotoj estas necesaj por akiri informoj sur la vizaĝo. --pino (diskuto) 15:13, 20 Dec. 2012 (UTC)

Vikipedio sen reta aliro : nova versio havebla per Kivikso redakti

Ni ĵus publikigis novan senkonektan version de Vikipedio en Esperanto. Ĝi enhavas ĉiujn enciklopediajn artikolojn, bildojn (eta antaŭrigardo) kaj ĉiujn kategoriojn. Tio ebligas al ĉiu kun komputilo (funkcianta kun operaciumiloj : Vindozo, OSX, Linukso) ĝui vikipediajn artikolojn en Esperanto sen reta konekto; kiel ekzemple en mezo de dezerto, dum flugo, surmare... aŭ enkarcere.

Vi povas alŝuti la senkonektan version de Vikipedio en Esperanto per la jenaj ligiloj (retejo en la angla lingvo):

Jen demonstraĵo kiel la enteno aspektas : http://library.kiwix.org/wikipedia_eo_all/

Pliaj detaloj ĉe http://www.kiwix.org Kelson (diskuto) 16:53, 20 Dec. 2012 (UTC) (Translokis tien kaj ĝin tradukis HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:10, 20 Dec. 2012 (UTC))

reviziis AL

Lingvejo redakti

Cargo cult = kargokulto redakti

Simpla demando: kiel oni povas diri esperante cargo cult? “Kargo-kulto” sonas kiel malbona traduko. Eble “ŝip-adorado”? Mutichou (diskuto) 19:03, 1 Dec. 2012 (UTC)

 Ne, tute male. kargokulto estas tre preciza kaj plene ĝusta traduko de tiu ĉi stranga adorado. Mi atentigu ĉi-rilate pri la vere ridinstiga sekcio Cargo cults en la libro The God Delusion plume de Richard Dawkins, entute tre leginda verko kun kiu mi centelcente akordas.

Cetere, ĉe kargokultoj ne temas pri iuspeca ekstersezona Aprilŝerco. Iuj vere fondis kelkajn lokajn religiojn baze de la observata abunda fluado de havinda kargo, kiu por nesciantoj entenis multajn envi-elvokajn magiaĵojn kaj evidente ne malpli magie estiĝis plene senpene el nenie sub la manoj de iuj sorĉpovaj pastroj. Do ĉio tute laŭ la 3a Leĝo de Arthur C. Clarke: Ĉiuspeca sufiĉe evoluita teknologio estas nedistingebla de magio. Plej ofte temis fakte pri la bone organizita provizado de armetrupoj sur iu izola insulo dum milito. La liveraĵoj laŭe imponis la indiĝenojn.
Eble iuj ĉe tio emus konkludi, ke stranguloj ĉiam ekzistis ankaŭ eĉ ekster la Esperantomovado.
Cetere, kial neniu prikomentis tiun ĉi prilingvan demandon? Ĉu la Vikipedio, aŭ pli precize, la Vikipediularo estas intertempe vere forpasinta? -- PEJNO Simono Diskuto  08:09, 7 Dec. 2012 (UTC)}}
Dankon Simono, ni alinomigos, ni estas fakte malmultaj do ĉi-tiu helpo estas vere utila. Kore. --pino (diskuto) 10:01, 7 Dec. 2012 (UTC)
 Sed iel mankas la alinomotaĵo. Ŝajnas, ke Mutichou ankoraŭ nur planas tian artikolon. -- PEJNO Simono Diskuto  08:10, 8 Dec. 2012 (UTC)
Jes, vi pravas do mi ekas Kargokulto --pino (diskuto) 10:25, 8 Dec. 2012 (UTC)
kargokulto estas ja bona. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:13, 11 Dec. 2012 (UTC)

Cargo cult = kargokulto redakti

Simpla demando: kiel oni povas diri esperante cargo cult? “Kargo-kulto” sonas kiel malbona traduko. Eble “ŝip-adorado”? Mutichou (diskuto) 19:03, 1 Dec. 2012 (UTC)

 Ne, tute male. kargokulto estas tre preciza kaj plene ĝusta traduko de tiu ĉi stranga adorado. Mi atentigu ĉi-rilate pri la vere ridinstiga sekcio Cargo cults en la libro The God Delusion plume de Richard Dawkins, entute tre leginda verko kun kiu mi centelcente akordas.

Cetere, ĉe kargokultoj ne temas pri iuspeca ekstersezona Aprilŝerco. Iuj vere fondis kelkajn lokajn religiojn baze de la observata abunda fluado de havinda kargo, kiu por nesciantoj entenis multajn envi-elvokajn magiaĵojn kaj evidente ne malpli magie estiĝis plene senpene el nenie sub la manoj de iuj sorĉpovaj pastroj. Do ĉio tute laŭ la 3a Leĝo de Arthur C. Clarke: Ĉiuspeca sufiĉe evoluita teknologio estas nedistingebla de magio. Plej ofte temis fakte pri la bone organizita provizado de armetrupoj sur iu izola insulo dum milito. La liveraĵoj laŭe imponis la indiĝenojn.
Eble iuj ĉe tio emus konkludi, ke stranguloj ĉiam ekzistis ankaŭ eĉ ekster la Esperantomovado.
Cetere, kial neniu prikomentis tiun ĉi prilingvan demandon? Ĉu la Vikipedio, aŭ pli precize, la Vikipediularo estas intertempe vere forpasinta? -- PEJNO Simono Diskuto  08:09, 7 Dec. 2012 (UTC)}}
Dankon Simono, ni alinomigos, ni estas fakte malmultaj do ĉi-tiu helpo estas vere utila. Kore. --pino (diskuto) 10:01, 7 Dec. 2012 (UTC)
 Sed iel mankas la alinomotaĵo. Ŝajnas, ke Mutichou ankoraŭ nur planas tian artikolon. -- PEJNO Simono Diskuto  08:10, 8 Dec. 2012 (UTC)
Jes, vi pravas do mi ekas Kargokulto --pino (diskuto) 10:25, 8 Dec. 2012 (UTC)
kargokulto estas ja bona. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:13, 11 Dec. 2012 (UTC)

Saluton! Koncerne artikolon Ĥato, mi bezonas helpon por kontroli tradukon de teksto el la rusa lingvo, temas pri la enkonduko de artikolo ru:Хата. Mi havas nur nivelon de komencanto en la rusa. Mi ankaŭ deziras scii, ĉu ekzistas pli kompleta vortaro ol Rusa-Esperanta Vortaro de E. Bokarev (1966). Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 09:15, 16 Dec. 2012 (UTC)

Mia dio! Ni havas problemon. La rusa versio havas interlingvajn ligilojn kiujn ligas al kabano. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:32, 16 Dec. 2012 (UTC)

problemo kiel trovi fakan terminon, por la procedo de akcepto de alilanda diplomo enlande redakti

Trovitaj terminoj en la Vikipedio:

  • cs Nostrifikace
  • de Nostrifikation
  • en Validation of foreign studies and degrees
  • it Equipollenza
  • pl Nostryfikacja
  • ru Нострификация
  • uk Нострифікація

Kiel koncize esprimi la samon en Esperanto: (?)

  • eo Akceptigo de alilanda studdiplomo enlande (?) prepice de universitataj gradoj; neologismo: Nostrifikacio (?)

Ĉu la latindevena nostrification estas sufiĉe internacia? Certe ĝi estis internacia kadre de la Aŭstria-Hungaria regno, ĉar oni evidente prunteprenas la terminon el la germana lingvo.

Kiu helpos serĉadon de la solvo, precipe per livero de la termino en alia(j) lingvo(j)?

Dankeme kaj esperante, Jan Pospíšil ingjanpospisil@knihabonaespero.cz http://knihabonaespero.cz --Jan (diskuto) 22:04, 19 Dec. 2012 (UTC)

En la franca, oni parolas pri "Équivalence de diplôme" aŭ "Équivalence des diplômes" --> reciproka rekono de diplomoj? --Dominik (diskuto) 05:31, 20 Dec. 2012 (UTC)

 La procedo — vi demandis precize pri la procedo kaj ne pri la rezulto — nomiĝas DiplomagnoskiĝoDiplomagnoskado aŭ eĉ Diplomagnoskigo depende de la vidpunkta nuanco de la mencianto. Plej ofte trafas Diplomagnoskiĝo. Jen laŭ mi la taŭga titolo tie ĉi. Evidente iam oni povos uzi interŝtata reciproka diplomagnoskiĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  07:14, 20 Dec. 2012 (UTC)

Teknikejo redakti

Projekto:Geografiaj koordinatoj redakti

Saluton. Ĉu iu el vi emas kunhelpi en la Projekto:Geografiaj koordinatoj? Mi jam en aprilo kaj majo 2012 kreis la koncernan paĝaron. Sed ĝis nun neniu alia aliĝis al la projekto. Pro teknikaj kialoj scioj pri ŝablonoj estas bonvenaj.

Mi kreis la projektan paĝaron pli malpli laŭ la germana versio, sed kun aldono laŭ la franca versio. Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:30, 28 Nov. 2012 (UTC)

La koordinata ŝablono de la germana vikipedio ne estas perfekta tie ĉi. Vidu la paĝon kreitan de mi: Ĝejtun. Ĉu tute forgesi, forigi tiun ŝablonon aŭ eblas korekti tion? Narvalo (diskuto)
Saluton, Narvalo. Simple mankis la helpa ŝablono {{Info ISO-3166-2:TM-A}}, kiun mi ĵus kreis laŭ ĝia germana versio. Tiaj ŝablonoj ekzistas nun nur en malmultaj vikipedioj, nome la germana, la du sorabaj, la malsupra germana kaj la esperanta. Poste mi aldonis parametron al Ĝejtun, tiel ke la mapo nun aperas bone. --Tlustulimu (diskuto) 14:43, 8 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ŝatas krei kategorion por informkestoj, kiuj jam enhavas la tri parametrojn longitudo, latitudo kaj regiono-ISO laŭ la maniero, kiu estas menciita en Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj, en la tiea ĉapitro Nova kodigo. Ĉu eble Kategorio:Ŝablono:Geografiaj koordinatoj kun regiono-ISO aŭ eble eĉ Kategorio:Informkesto:Geografiaj koordinatoj kun regiono-ISO estus taŭga titolo de la kategorio? --Tlustulimu (diskuto) 15:22, 10 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu komentis, nek proponis ion ĉi tie, mi ĵus kreis la kategorion Kategorio:Informkesto:Geografiaj koordinatoj kaj regiono-ISO. Iom post iom mi aldonos ĝin al la koncernaj informkestoj. Sed tion mi faros nur, se ĉiuj tri parametroj estas uzataj en la fontokodo de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 10:48, 11 Dec. 2012 (UTC)

Strangaj cirilliteroj redakti

Kiam oni iras super ruĝaj ligiloj aperas la nomo de la farota artikolo kaj inter parentezoj (paĝo ne ekzistas). Sed en la ĵusa artikolo Libera Spirito aperas cirilaj literoj. Strange, ĉu ne? En la antaŭa artikolo de la sama aŭtoro tio ne okazas. Ĉu tio havos konsekvencojn?--kani (diskuto) 22:54, 9 Dec. 2012 (UTC)

Kie vi vidas cirilajn literojn? Mi ĵus provis kaj neniujn vidis. darkweasel94 (diskuto) 23:11, 9 Dec. 2012 (UTC)
Tio malaperis. Mi povas certigi, ke mi ne estis ebria kaj tio okazis. Fakte mi revenis nur por diri, ke ankaŭ en posta artikolo de la sama aŭtoro tio ne okazas. Eble temis pri ne normala ŝarĝado fare de la komputilo. Do, se tio ne ripetiĝos, oni povas forviŝi la tutan debateton. Dankon pro tuja reago.--kani (diskuto) 23:49, 9 Dec. 2012 (UTC)
Rusa vodko havas mirigajn efikojn :-) --Dominik (diskuto) 10:31, 10 Dec. 2012 (UTC)
Tamen denove mi vidis tion en artikolo de la sama aŭtoro Preĝejo Sankta Damiano (Asizo) kaj kiam mi korektis iom el la artikolo tio malaperis.--kani (diskuto) 22:49, 11 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, Kani. Kiun foliumilon vi uzas kaj sub kiu operaciumo? Mi uzas Fajrvulpon 17.0.1 sub Vindozo 8. Kaj tie ankoraŭ ne aperis tia strangaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 22:56, 11 Dec. 2012 (UTC)
Saluton Kani! Se via foliumilo povus samtempe traduki el la rusa (mi estis Raskolnikov en antaŭa vivo), mi volonte instalus la saman en mian komputilon! --Dominik (diskuto) 15:55, 16 Dec. 2012 (UTC)
Tio veres ŝajnas anekdoto. Mi denove vidas tion, denove en artikolo de la sama aŭtoro nome Tomaso el Celano. En la du ruĝaj ligiloj mi vidas literojn kiujn mi, nescianta bone cirilan alfabeton, vidas ion kiel strania ne suĉestuet, tamen estas ankaŭ kategorio ruĝa kaj tie mi bone vidas paĝo ne ekzistas. Mi supozas, ke devas esti io rilate al la malbonkvalita ŝarĝo de la paĝo (kiun mi refreŝigis ĉiukaze) sed mi ne povas diri precize la modelon de la foliumilo ktp, nur ke mi uzas Mozilla Firefox. Ĉiukaze la rezulto estas kurioza. Poste, se mi redaktas ion en la paĝo, la cirilaj literoj malaperas.--kani (diskuto) 20:34, 24 Dec. 2012 (UTC)
Provu fari ekranbildon. Mi supozas ke tio estas kaŭzita de iu kromprogramo kiu funkcias sur via komputilo. --Arno Lagrange @ 20:59, 24 Dec. 2012 (UTC)
Ruse "paĝo ne ekzistas" diriĝas "страница не существует". Do verŝajne mediaviki-programo mesaĝas al vi ruslingve por sciigi al vi ke la paĝo ne ekzistas. Estus iu mistera funkciado de la mediaviki-programaro. AL @ 21:03, 24 Dec. 2012 (UTC)

Butonoj kaj sagetoj al enhavo-tabelo redakti

En nia Vikipedio ni havas kelkajn ŝablonojn, kiuj apud sekcititolo provizas ligilon al la koncerna tabelo de enhavo, konkrete {{Butono al Enhavo}}, {{Al Enhavo}}, {{Sageto al Enhavo}} (entute uzataj en ĉ. 86 paĝoj). Eĉ ilia aŭtoro mem ne estas plene kontenta pri ili (eble nur pri la dua). Ĉu vi ŝatas la butonojn kaj la sagetojn? Ĉu ni ilin uzadu aŭ malrekomendu kaj forigu?

Darkweasel preparis laŭ la franca modelo aldonaĵon kiu kondutas same kiel la sageto, vidu Uzanto:Darkweasel94/vector.js. Se ni ŝatus havi sagetojn mi proponas (simile kiel Darkweasel antaŭ 3 monatoj, pliaj diskutoj 2012 5, 2012 8) instali la aldonaĵon kaj lasi al uzantoj liberon ĉu ili ŝaltos la aldonaĵon aŭ ne. Neniu plu devus zorgi pri enmetado de tiaj ŝablonoj. Amike. --KuboF (diskuto) 15:40, 18 Dec. 2012 (UTC)

Mi certe plu konsentas kun tio. :) darkweasel94 (diskuto) 16:18, 18 Dec. 2012 (UTC)
Ĉu tiaj butonoj kaj sagetoj al enhavo-tabelo ekzistas en alilingvaj vikipedioj? Kiel ili elturniĝas ? --Dominik (diskuto) 03:54, 19 Dec. 2012 (UTC)
En aliaj Vikipedioj kaj ĝenerale vikioj mi tion vidis nur en la franca Vikipedio kiu tion provizas kiel ŝalteblan aldonaĵon. Por ĉiuj aliaj sufiĉas vikio sen tiaj sagetoj kaj butonoj. --KuboF (diskuto) 04:18, 19 Dec. 2012 (UTC)
Laŭ mi, sagetoj en nia vikipedio estas utilaj. --pino (diskuto) 06:34, 19 Dec. 2012 (UTC)

 La utilo de navigiloj ree al la enhavtabelo dependas de la amplekso de la artikolo. Evidente, en longaj artikoloj ili estas tre utilaj. Mi eble atentigu, ke ankaŭ en tradiciaj paperaj enciklopedioj ĉiam troviĝas kelkaj longaj temkunigaj artikoloj. Ke oni tie ĉi laŭŝajne preferas telegramstilon kun parenctemaj artikoletoj disigitaj trans dek ĝermojn por ja maksimume turni la nombrilon, tio estus sendube aparte diskutinda trajto de specifa frakcio de la ĉi-tiea ĉeestantaro.

Kaj argumenti, ke sensageta aranĝo sufiĉas en alilingvaj Vikipedioj estas speco de nula argumento. Por povi atingi Frankfurton de mia hejmo troviĝanta konsiderinde ekster Frankfurto sufiĉus rajdi azenon tien. Do kial uzi aŭtojn? Azenoj ja sufiĉus. Ekzistas eĉ regionoj de la mondo, kie fakte nur azenoj estas tiacele uzataj.
Do la prezentita pseŭdoargumento kontraŭ la sagetoj baze de suspektata aliloka sufiĉo estas laŭ mia analizo tipa azena argumento. Kun nur azenoj ĉie la mondo apenaŭ progresus, ĉu ne?
Interlalie, kargokultoj neniam ajn estiĝus.
Kargokulto — jen tipa por tiu ĉi E-Vikipedio vere karakterdona artikoleto, en kiu tre evidente iuj navigilaj sagetoj plene superfluus pro la manko de konvena tempritrakta amplekso. Kia domaĝo, ke neniu vere ĝisĉerpe aŭtoris pri tiuj ĉi amuzaj kargokultoj!
--79.202.246.154 08:29, 19 Dec. 2012 (UTC)
Mia aserto pri alivikia sufiĉo ne estis argumento sed nura konstato. Montretas ĉi tie ŝato de sagetoj do ni ilin ja povas uzadi, kial ne? Sed tian sistemon uzas ĉ. 86 paĝoj kio indikas al dura nekutimeco. Pro tiu (kvankam eta) ŝato ja eble indus instali la aldonaĵoj - por ke homoj kiuj ŝatas sagetojn ilin havus en multege pliaj paĝoj. Mi rigardis la fontokodon - ŝajne senprobleme eblus agordi ke la sagetoj montriĝu nur ĉe la 2-nivelaj titoloj aŭ simile. --KuboF (diskuto) 11:57, 19 Dec. 2012 (UTC)
Ni ne nepre bezonas sagetojn, plejmulte ni ne bezonas kverelon. Uzi sistemajn ilojn por la saĝeton estas ebla. Forigi ŝablonojn kiuj ĉestas kaj estas utilaj por kelkaj longaj artikoloj ne estas bona milito. --pino (diskuto) 16:53, 19 Dec. 2012 (UTC)

 Kio min mirigas, tio estas al kio iuj prefere dediĉas sian energion. Anstataŭ skribi interesajn artikolojn aŭ refunkciigi la ADLS-sistemon, nepre kampanji pri la forigo de kelkaj sufiĉe utilaj sagetoj en malmulto da longaj, parte eĉ longegaj, artikoloj.

Nu, ne tute senmotive mi estas forlasinta tiun ĉi medion, ja ekkoninte, ke mi povas apliki mian agemon:
 (i) fizike — dekoble pli efike, 
 (ii) spirite — centoble pli kontentige, 
 (iii) etose — miloble malpli kverele. 
Do agi ĉi tie simple ne valoras la laborinveston. -- PEJNO Simono Diskuto  21:23, 19 Dec. 2012 (UTC)

Administrejo redakti

Administranto en Vikicitaro redakti

Mi kandidatas por la funkcio de administranto en Vikicitaro. Ĉar la projekto apenaŭ havas sian komunumon mi la kandidatiĝon mencias ankaŭ ĉi tie. Pliaj informoj kaj balotpaĝo en q:Vikicitaro:Administrantoj/Kandidatoj/KuboF. Antaŭdankon pro via reagoj. --KuboF (diskuto) 23:25, 25 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, KuboF. Ĉu en Vikicitaro estas regulo pri la necesa nombro de redaktoj? Se ne, mi povus subteni vin. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:48, 14 Dec. 2012 (UTC)
En Vikicitaro preskaŭ ne estas reguloj... (simile kiel en aliaj eo-projektoj :( ) --KuboF (diskuto) 20:02, 17 Dec. 2012 (UTC)
Nu bone, KuboF. Mi aldonis mian poron. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 17 Dec. 2012 (UTC)

Fairuse in images misuse redakti

Hi! Take a look at Uzanto:BaseBot/Використання невільних файлів (list of fairuse in files not in ns0 by ns'es) (sorry it is in Ukrainian but you can understand what namespace section is for by number in ()). --Base (diskuto) 19:54, 26 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, karaj administrantoj. Mi ne bone komprenas, kion celas la listo. Ĉu iu povus klari tion al mi? --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 13 Dec. 2012 (UTC)

Використання невільних файлів = La uzo de ne-liberaj dosieroj. --Dominik (diskuto) 17:12, 13 Dec. 2012 (UTC)

Listo pri forigendaj bildoj redakti

Hi! Please delete pages links to what is in Uzanto:BaseBot/Страницы описанія безъ файловъ. (Sorry for Russian name of list (pre 1918 orthography)). This is files which are located on Wikimedia Commons but have local description page at eowiki. Before deleting description please check if Commons description page contains all information from local one (description in Esperanto, Categories etc.). Take a look to list in topic upper. Thanks and sorry for bad English unfortunately I'm not good at English and I know just few words in Esperanto. --Base (diskuto) 13:03, 30 Nov. 2012 (UTC)

Saluton, karaj administrantoj. Mi ne certas, ĉu ni vere forigu la menciitajn dosierojn. Ĉiuj troviĝas sur la komunejo. Sed Arno metis kategoriojn en la esperanta vikipedio ĉe la koncernaj dosieroj, ĉar certaj parseraj kodoj alikaze ne funkcias ĝuste, kiel ekzemple {{#ifexist:. Kiu havas eble alian ideon? --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 13 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Pri tia bildo jam okazis diskuto inter mi kaj Arno: Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20121219#.7B.7BLingv.2Flingvoflago.7D.7D. Ĉar la menciita parserila funkcias nun redonas neon, la forigo ne estis la ĝusta ago kaj verŝajne difektigis la ŝablonon {{lingv/lingvoflago}}. Eĉ la (antaŭ)hieraŭa ĝisdatigo de la vikida softvaro ne ŝanĝis tion. Tial mi proponas malfari la forigon kaj krei atentigan ŝablonon pro tiaj bildoj, eble eĉ dulingvan por ke uzantoj kun tiaj strangaj robotoj komprenu pri kio temas. --Tlustulimu (diskuto) 17:53, 20 Dec. 2012 (UTC)
Mi retiras mian proponon pri malfarigo, ĉar mi ĵus trovis solvon. La jena kodo:
{{#ifexist:Dosiero:Idiomaespañol.svg|jes|ne}}
Ĝi ja redonas: ne, kvankam devus esti jes.
devos esti anstataŭata per la sekva.
{{#ifexist:Media:Idiomaespañol.svg|jes|ne}}
Tiam estas redonata: jes, kiel ni bezonas ĝin en iomete trukaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 20 Dec. 2012 (UTC)
Aparte de tiu (ŝajne solvita) demando pri kontrolo ĉu dosiero ekzistas, kial ne povus ekzisti dosiera paĝo ĉi-vikipedie eĉ se la dosiero estas en Komunejo ? -Ekzemple por ke ĝi aperu en difinita kategorio.- Kial nepre forigi tiajn paĝojn ? Kiun ili ĝenas? Kiel ili ĝenas ? --Arno Lagrange @ 19:47, 20 Dec. 2012 (UTC)

Titola ŝanĝado de Xian. redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Xian (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) lastatempe kreis novajn artikolojn kun enhavo el malnovaj artikoloj anstataŭ alinomigi la artikolojn. Mi jam atentigis lin pri tio. Eble li ja simple ne konas la trajton de la vikia softvaro. Tio iom strangas por mi, ĉar li jam verkas ekde 2007. Ĉu eble la interfaca stilo Vektor tro kaŝas la ligilon por alinomigoj? Se jes, kion ni ŝanĝu, por ke ĝi estu pli facile trovebla? Krome li ne antaŭdiskutis la ŝanĝon de la titoloj. Ĉu ni toleru tion?

Se li daŭrigus tiel, ni havus unu ŝancon haltigi tion, nome portempan forbaron. Sed mi ne emas fari tion. Kiu havas alian proponon? --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 12 Dec. 2012 (UTC)

Saluton, mi atentigas al ĉiuj ke ĉi tiu uzanto jam estis forbarita plurfoje ĉe la franca vikivortaro (kaj la kantonlingva vikipedio), unue pro la prononcadoj kiuj li redaktas kaj aldonas sen regi IPA-on nek prononcadojn (li estas Kebekiano, sed sia denaska lingvo estas la kantona!) kaj ankaŭ ĉar li demandas senĉese al uzantoj prononcadojn de vortoj en Kebekio (kaj eĉ forkuris kebekia uzanto pro tio). Bonvolu ne kuraĝigi sian konduton, ĉar li jam atakas aliajn vikipediojn kaj vikivortarojn.

Se vi volas provojn, vizitu la sekvantan paĝon: Specialaĵo:Centra_aŭtentigo/Fête. Do, me petas ke oni nuligu liajn redaktojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:46, 26 Dec. 2012 (UTC)

Saluton Henriko kaj dankon por via atento sed ni ne antaŭkondamnu. Li povus tie havi ŝancon. --pino (diskuto) 17:32, 26 Dec. 2012 (UTC)

Bonvolu alinomi paĝon redakti

Mi preparis artikolon pri unuforma risurca identigilo (angle Uniform Resource Identifier). Tiun nocion oni plej ofte indikas per la mallongigo URI. Ekzistas kelkaj vortoj "URI", "Uri" kaj "uri". Sed la mallongigo URI kun la signifo "unuforma risurca identigilo" estas uzata, kiel mi komprenas, pli ofte ol la ceteraj vortoj "uri" ks. Tial, miaopinie, la nova artikolo estu titolita "URI" kaj la apartigilo estu titolita "URI (apartigilo)". Do, mi alinomis la apartigilon URI al URI (apartigilo) (sukcese) kaj provis alinomi la paĝon Uzanto:Gamliel Fishkin/URI al URI, sed ricevis respondon ke mi ne rajtas movi la paĝon ĉar paĝo kun tiu nomo jam ekzistas. Mi petas administrantojn fari tion. Antaŭdankon. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 20:15, 26 Dec. 2012 (UTC)

  Farite Sed mi malatente ĉe la unua alinomigo forgesis ŝanĝi la nomspacon. Do, mi devis korekti tion. Nun haveblas la nova artikolo URI. Ĉu mi forigu la superfluan alidirektilon Uzanto:Gamliel Fishkin/URI? --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 26 Dec. 2012 (UTC)
Dankon. Por mi estas tutegale: tiu alidirektilo nek helpas nek malhelpas min. (Ĉu ĝi ne konfuzos serĉilojn?) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 21:05, 26 Dec. 2012 (UTC)