Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/5

Kandidatiĝo de Blahma por fariĝi administranto redakti

Saluton. Kun intenco komence ĉefe helpi al la kompreno kaj respekto de aŭtoraj rajtoj en la Vikipedio en Esperanto, kaj post kuraĝigo interalie de la longjara administranto ArnoLagrange, mi decidis post 7,5 jaroj da vikipedia agado kandidatiĝi por fariĝi administranto de la Vikipedio en Esperanto. Miajn motivojn kaj resumon de mia ĝisnuna vikipedia agado vi trovos ĉe  Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Blahma . Tie troviĝas ankaŭ la koncerna baloto, en kiu mi kore vin ĉiujn invitas partopreni. Anticipan dankon pro la esprimo de via opinio! Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:20, 1 Maj. 2012 (UTC)

 
  1. Mi demandis pri la horo de la komuto. Oni diris ne pli malfrue ol je la 12a, dimanĉe. Sed laŭ kiu horsistemo?
  2. Mi vidas, ke mi proponis du artikolojn de Andy kiel ADLS, sed fakte ambau jam estis. Eble estus utile, enkonduki specon de {{jama ADLS}}. Alivorte oni simple ŝangu de "nuna ADLS" al "jama ADLS" aŭ simile. Evidente, la solvo nur minimume laborigu la komutiston. Mi senprobleme povus fari tion. Evidente, io iomete malpli malfona, malpli okulfrapa kaj malpli spacpostula ol "nuna ADLS", sed por la redaktado sampozicie. Aŭ ĉu eble estas jam io ie, kion mi ne konas?

--  PEJNO Simono  Diskuto  12:43, 1 Maj. 2012 (UTC)

Pri la horsistemo vi pravas. Eble oni ŝanĝu ĝin laŭ UTC. Rilate al iamaj artikoloj de la semajnoj mi proponas reaperigi ilin denove nur kaze de manko de novaj elstaraj aŭ legindaj artikoloj. Andy 13:17, 1 Maj. 2012 (UTC)
Ĉar ne ŝajnas ekzisti kategorio "Estintaj artikoloj kiel ADLS" — "Proponitaj artikoloj por ADLS" ja ekzistas — ne estas vere eble eltrovi, kiuj artikoloj jamas. Do la ŝanĝo de la ŝablono "nuna ADLS" al "jama ADLS" samtempe aldonu laŭan kategorion kaj montru pli modestan grafikon. Ĝis nun mi ne eltrovis kiel difini novan kategorion. Ĉu administraj rajtoj eble necesas? --  PEJNO Simono  Diskuto  13:50, 1 Maj. 2012 (UTC)
Mi esploris trikvarone jam kiel la afero funkcias. Do mi pripensu, kio estus utila kaj kio ne. Tia nova kategorio ĉiuokaze estu subkategorio de Kategorio:Vikipedio:Artikolo de la semajno. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:14, 1 Maj. 2012 (UTC)

Inter kelkaj zoologiaj fakdiskutoj, mi tamen sukcesis trovi tempon por esplori la kategorian sistemon sufiĉe por estonte enlistigi ĉiujn eksajn artikolojn de la semajno. La afero funkcias jam.

Jen la nova kategorio: Kategorio:Artikoloj de la semajno. Jen subkategorio de Kategorio:Vikipedio:Artikolo de la semajno.

La nova ŝablono nomiĝas: Ŝablono:Jama ADLS. Evidente, mi devos ankoraŭ prilabori la ŝablonon kaj ĝis nun mi enmetis la ŝablonon nur en Uzanto:Pejno Simono/provejo. Ĝi estus io malgranda, ke ne mesaĝokesto. Aldone oni devus eble fari ion por kapti la daton. Mi pripensas plu pri tio.

 Do estonte, oni anstataŭ forigi la ŝablonon {{Nuna ADSL}}, oni simple ŝanĝu ĝin al {{Jama ADSL}} kaj jen ĉio pretos. Poste ĉiuj jamaj artikoloj kolektiĝos en la indekso ĉe Kategorio:Artikoloj de la semajno

Mankas nur ankoraŭ unu bagatelo. Mi devos meti la ŝablonon en ĉiujn ĝisnunajn eksajn artikolojn de la semajno. Hmm.

--  PEJNO Simono  Diskuto  18:17, 1 Maj. 2012 (UTC)

Kara Pejno, vi ja laboregas por plibonigi nian komunan vikipedion sed mi preferas aŭ sugestas ke tiuj gravaj ŝanĝoj ne estu tuj farataj de unu persono (kiu ajn tiu estu) sen antaŭa voĉdonado de la komunumo por eviti postajn konfliktojn aŭ malkonsentojn inter la vikipediistoj kaj por agi demokratie.--Andy 10:25, 2 Maj. 2012
Fakte tio estas nek ŝanĝego, nek laborego. Temis pli pri ekkomprenego  . Se oni demandus min, mi opinius, ke oni zorgu nur pri Artikolo de la semajno, kaj tio kun samtempa aŭtomata elstarigo. Artikoloj elstaraj ne estas tiom multaj, ni mem ne estas tiom multaj. Io pli fajna, disereca sistemo estus por nia nuna situacio tio, kion la militistoj nomus over-kill. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:28, 2 Maj. 2012 (UTC)
  • Ĉu ega, ĉu eta ŝanĝo, mi pledas por la komunuma interkonsento per voĉdonado.--Andy 12:47, 2 Maj. 2012
Eble iomete erumante, tio ne estas ŝanĝo, tio estas aldono. Sed memkompreneble, vi principe plene pravas. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:01, 2 Maj. 2012 (UTC)
Mi dankas la laboron de Pejno pri la Artikoloj de la Semajno. Fakte, mi mem ekzorgis pri ĝi, ĉar alia ĉesis tion fari. Do, laŭ mi, iu ajn zorgu pri ĝia aktualigo, kondiĉe ke ni konsentu pri la horo. Ĝis nun mi faris tion kutime dimanĉe vespere (eŭropa tempo), same kiel la Kunlaboraĵo de la Semajno, sed alia horo tute taŭgas. Pri la Tradukoj de la Semajno oni devus zorgi lunde, aŭ komence de la semajno, kiam ŝanĝiĝas la decido en MetaVikio. Pri la ŝablono Jama ADLS, mi konsentas, sed mi sugestas ke ĝi aperu fine malsupre en la artikolo, kaj ne komence. --Tonyo (diskuto) 16:32, 4 Maj. 2012 (UTC)
Tri argumentoj por komence:
  1. La problemo pri fine de la artikolo — tute aparte de tio, ke la aliaj du parencaj ŝablonoj {{ADLS}} kaj {{Nuna ADLS}} estas komence — estas, ke meti ĝin fine estas aldone laborige. Simple ŝanĝi de Nuna al Jama estas memkompreneble ege pli rapide farite.
  2. Se la ŝablono estas fine de la artikolo, eble iu ne vidos ĝin kaj reproponos la artikolon kiel kandidaton.
  3. Estas jam intertempe pri ol 270 artikoloj, kie la ŝablono estas ĉe la komenco.
Memkompreneble, fine ne estus tiom da problemo, se mi trovus metodon kvazaŭ magie aŭtomate alŝorĉi ĝin al la fino, sen tio, ke la komutisto devus zorgi pri tio. Sed mi staras ĉe la komenco de miaj esploroj pri la Vikia sistemo kaj ankoraŭ scias nek ĉion sciendan nek ĉion sciindan.
Pri la horo de la ŝanĝo. Eŭropa horo ne ekzistas. Oni devus iomete pli precizigi. Mi supozas, ke vi celas laŭ la mez-Eŭropa somera horsistemo (CEST), do ĉi momente UTC+2.
Aldone vespere dimanĉe estus iomete malfrue por la rezervulo. Se fakte vi iukiale ĝuste ne povos, sufiĉe da laboro iĝos tre subite necesa. Do la rezervulo devus prefere havi la eblon finagi ankoraŭ dum la vespero de dimanĉo — por ni ambaŭ, jen dimanĉe vespere laŭ CEST.
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:13, 5 Maj. 2012 (UTC)

Baloto

Damne! Ĝi jam plene pretas, almenaŭ por la kuranta jaro. Do:

Ĉu la aspekto de la informo "Tiu artikolo estis Artikolo de la semajno" havu tradician aspekton, kiel nun (por), aŭ ĉu oni faru la indikon iomete pli diskreta, do ne-tradicia (kontraŭ).

Jen ekzemploj de la aspekto: Toledo, Islamo, Drumo.


Por tradicia aspekto:

  1.   Por: Mi intertempe opinias, ke la tradicia aspekto estas eble plej konvena
  2.   Por: --Andy 12:47, 2 Maj. 2012

Kontraŭ tradicia aspekto:


Komentoj:

  Komento: Mi intertempe iomete pli malgrandigis la mesaĝkeston. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:23, 2 Maj. 2012 (UTC)
  Komento: Mi aldonis intertempe jam ĉiujn malnovajn jarojn --  PEJNO Simono  Diskuto  06:29, 3 Maj. 2012 (UTC)


Celo estas malpezigi la ĉiusemajnan ŝarĝon por la komutisto.

Do sen iu pli granda faro, la artikolo aŭtomate enindeksiĝas ĉe  Artikoloj de la semajno  kiel jam nun tie videbla. Ne estas necese, permane aldone fari ion ajn, ekzemple meti ligilon en iun liston. Aldone, la artikoloj aŭtomate enkategoriiĝas ĉe  Elstaraj artikloj . (Se tio ne estas volata, mi povas reforigi tiun ĉi sintenon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:15, 2 Maj. 2012 (UTC)

En "Vikipedio:Artikolo de la semajno#Vidu ankaŭ" mi aldonis du ligojn al kategorioj. Krome mi precizigis kaj ampleksigis la instruojn kiel ĉiusemajne komuti en "Vikipedio:Artikolo de la semajno#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo". --  PEJNO Simono  Diskuto  16:37, 2 Maj. 2012 (UTC)

Diskuto pri ADLS

Mi vidas, ke la arkivo de ADLS, fakte arkivo de diskutoj pri proponoj, estis iam relative kompleta, hodiaŭ tamen laŭŝajne ne plu estas aktualigata. Al mi ne estas tute klare, ĉu iu programo fone faras ĉion ĉi-rilatan, aŭ ĉu oni devas permane zorgi pri tio kaj tio. Mi timetas, ke la lasta validas.

En tiu ĉi angulo mi pledus por tio, ke oni rezignu pri ĉio, kio devas esti farata permane, krom tio, kio estas nepre necesega por subteni regule komutatan ĉefpaĝan artikolon de la semajno.

Mi pledus eĉ pri tio, ke oni rezignu pri balotoj pri legindaj artioloj, elstaraj artikoloj ktp. Por nia modesta komunumo plene sufiĉus nur unu mekanismo — nome ADLS. Evidente, se io elektiĝas, oni etikedu ĝin ankaŭ elstara.

Mi taksus ĉion alian simple tro laboriga. Sed jen nur mia dum kelkaj semajnoj gajnita opinio. Eble iuj komplezus prikomenti.

Fakte, havus sencon paralele umi kaj baloti pri elstaraj artikoloj nur, se estiĝus pli ol unu elstaraĵo ĉiun semajnon. Nur tiam la semajneco de ADLS eble bremsus la aperon de iu kaj iu elstara artikolo. Sed tiel ĉi ne estas tie ĉi. Pasas pli rapide la semajnoj ol verkiĝas elstaraj artikoloj. Oni volis iam jam ŝanĝi ADLS al ADLM, kie M signas monaton. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:46, 3 Maj. 2012 (UTC)

Mi iam permane prizorgis tiun arĥivigon. Kiam mi anoncis en la diskutejo, ke mi ne plu havas la tempon fari tion, unue iu alia ankoraŭ okupiĝis pri tio. Nun ŝajne la tasko ne plu estas prizorgata.
Certe ni ne tro ŝarĝu nian etan komunumon per tro da tedaj permane farendaj laboroj. Tamen la diferencon inter elstaraj kaj legindaj artikoloj, kiujn ni dum jaroj flegis, kaj pri kiuj ni havas longajn listojn, ni laŭ mi ne simple tute forlasu. La artikoloj elektitaj kiel ADLS laŭ mi prefere aŭtomate iĝu nur legindaj artikoloj, kaj por iĝi elstaraj artikoloj, ili estu aparte traktataj sur Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj. Marcos (diskuto) 10:32, 9 Maj. 2012 (UTC)
Nu, fakte hodiaŭ nur elstaraj artikoloj estas elektataj ADLS. La kazo de nur leginda artikolo kiel ADLS apartenas, laŭŝajne, nur al la pasinteco. Praktike, laŭ mia ĉi-momenta kompreno, "leginda" estas "elstara", sed sen iuj referencoj. Kaj la permana flegado de iuj listoj estas simple tro. Por tio sufiĉas la kategorioj, kiuj tuj donas alfabetan indekson.
Memkompreneble estus pli bele havi permanajn listojn kun ĉio laŭteme kaj eĉ kun iuj eltiraĵoj. Sed kiu ajn aŭ kiuj ajn fabrikos tiujn? Ĉi-momente estas sufiĉe malfacile prizorgi ADLS, sen poste umi pri iuj aldonaj listoj kaj eble eĉ balotaj arkivoj.
Kaj tute sobre, al kiu tiaĵoj vere utilus? Jen, konsentite, eble nur laŭ mia opinio, tro da lukso. Do ĉu ni vere bezonas tion?
Ĉiuj tiaj mekanismoj, kiujn mi ĝisdate, krozante tien kaj tien tra la Vikia sistemo, ektrovis, jam de monatoj aŭ eĉ jam de jaroj ne plu aktualiĝis.
Do ŝajnas al mi esti iel nepraktike plu zorgi pri ili.
Kaj okazigi du balotojn por nur unusama artikolo, ne, certege ne. Jam en unu baloto apenaŭ iuj voĉdonas.
--  PEJNO Simono  Diskuto  14:40, 10 Maj. 2012 (UTC)

Pliaĵoj pri ADLS

Ĉar la ADLS-a afero iel danĝeras resti kun mi, mi iomete pli glatigis kelkajn aferojn.

  1. La ŝablono ADLS tekstero "baloto" nun saltas rekte al la respektiva baloto mem kaj ne plu simple al la komenco de la ADLS-a paĝo.
  2. La ŝablonoj ADLS, Nuna ADLS kaj Jama ADLS nun ĉiuj entenas "kaŝitan" ligilon al la eltiraĵo, kiu estas kreenda aŭ estas kreita por enmeto en la Vikian ĉefpaĝon. Laŭa Noto pri tio troviĝas ĉe Vikipedio:Artikolo de la semajno#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo.
  3. Mi metis redirektilon ADLS por atingi Artikolo de la semajno.
--  PEJNO Simono  Diskuto  07:58, 12 Maj. 2012 (UTC)

GeoTemplate, "Toolserver" 'Geohack' kaj mapoj kun markilo redakti

Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi ŝanĝis la ŝablonon {{GeoTemplate}} laŭ la germana versio. Se oni nun alklakas ekzemple la Ligilon al "Toolserver" pri Madrido aperas dekstre informkesto. Pro skripto en MediaWiki:GeoHack.js‎ en la kesto aperas eĉ mapo, kondiĉe ke la uzata foliumilo subtenas tion. Per tio eblas kontroli, ĉu donitaj koordinatoj estas en ordo.

Sed la ligilo al "Toolserver" ĉe la mapa markilo momente nur aperas, se paĝo uzas la ŝablonon {{situo sur mapo}} rekte aŭ iel en la koncerna informkesto. La aktuala versio de {{geokesto}} ne subtenas tian ligilon. Sed mi jam evoluigis ŝanĝon en {{geokesto2}} kun testo en mia provejo. Krome ĉi tiu ŝanĝo ebligas kunigi la du seriojn de lokumiloj, laŭ mia supre skribita propono.

Ĉu mi iom post iom aldonu la trajton de la mapoj kun markiloj al pliaj informkestoj? Vidu ankaŭ informojn pri la nuna stato. Se jes, mi emus tion fari per la tri parametroj latitudo, longitudo kaj regiono-ISO (Ĝi povus eble varii, precipe se ne temas pri regionoj, sed io alia.). --Tlustulimu (diskuto) 08:05, 3 Maj. 2012 (UTC)

Mi ankoraŭ ne okupiĝis pri geoaĵoj tie ĉi kaj sekve ne vere sufiĉe kompetentas por opinii pri tio. Sed laŭ via priskribo la ideo ŝajnas esti bonveniginda. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:26, 3 Maj. 2012 (UTC)

Elstareco aŭ ne redakti

Kiel agi pri la la elstareco de tre malnovaj artikoloj de la semajno, kiuj laŭ hodiaŭaj kriterioj ne estus elstaraj? La tipa ekzemplo estas artikolo sufiĉe interesa kaj ampleksa, tamen kun plena manko de referencoj. Jen ekzemploj:

 Dua mondmilito, Deutsche Reichsbahn, Historio de Unuiĝinta Reĝlando, RMS Titanic, Francio, Galaksio, Rekordoj de mamuloj (nun iomete riparita), Unua Mondmilito, Ĉeĥio, Ludwig van Beethoven

Specialaj kazoj estas:  Kolombio

Ĉi-momente la ŝablono {{Jama ADLS}} aŭtomate kvazaŭ kunfunkcie aldonas la artikolon al la kategorio Elstaraj artikoloj. Tamen oni povas malŝalti tion per uzo de {{Jama ADLS|elstara=ne}}. Ĉi-momente mi supozas la tiamaĵojn ĉiuj elstaraj — nome laŭ la tiamaj kriterioj. Se oni malŝaltas la elstarigon, la ŝablono kategoriigas la artikolon leginda. (Sed ĝuste pri tiu ĉi aldona funkcio, mi devas iomete plu pripensi.)

Jen ekzemploj de la du uzoj de la ŝablono:

Elstara ADLS redakti

Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno

Ne aldone elstarigata ADLS redakti

Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno

--  PEJNO Simono  Diskuto  08:16, 4 Maj. 2012 (UTC)

Se vi malkovras paĝon markitan kiel elstaran, sed kiu ne plenumas la nunajn kriteriojn por elstareco, vi proponu la forigon de la elstarec-markilo aŭ ĝian anstataŭigon per legindec-markilo sur Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj. Marcos (diskuto) 10:27, 9 Maj. 2012 (UTC)
Laŭ  Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj  ne estas necese meti eĉ nur unu referencon. Do laŭ la laŭŝajne "oficialaj" postuloj pri elstarindeco la supraj artikoloj estas kvankam senreferencaj, tamen elstaraj! Oni mencias nur la aldonon de "fontoj" por "dubaj asertoj", regulo sen iu ajn utilo. Dubeco, jen tre subjektiva termino. Do pri la dubeco aŭ nedubeco de iu ajn informo oni povus sambone aŭ provĵeti moneron, aŭ konsulti astrologon, aŭ decidigu iun futbale famiĝintan polpon.  
Do kio nun?
Cetere, se referencoj fakte estas postulataj (kiam? kie? de kiuj?), kaj ne ĉeestas, mi preferus simple modifi ĉiujn ĉi malnovajn artikolojn per la laŭa parametro de la jam enmetita ŝablono {{Jama ADLS}} al la rango "leginda" kaj prete. Ĉio alia estus tro laboriga. Ni ne komencu por ĉiuj ĉi malnovaj artikoloj po baloton! --  PEJNO Simono  Diskuto  10:00, 10 Maj. 2012 (UTC)
Ĉar simple mankas iun multon da opinidonoj pri la temo, kaj por simpligi la procedon kaj iel ĝustigi la aferon, mi metis ĉion al "leginda". --  PEJNO Simono  Diskuto  17:02, 12 Maj. 2012 (UTC)
Mi povas nur konstati: Dum la tempo, kiun la lanĉinto de la supra diskuto investis, por diri, ke al la koncerna artikolo mankas referenco, li aŭ ŝi povintus jam trovi minimume 3 aŭ 4 referencojn kaj ilin aldoni al la koncerna artikolo. ...!DidiWeidmann (diskuto) 23:02, 24 Maj. 2012 (UTC)

Nova konkurso redakti

The Geoffrey of Monmouth Challenge

--Dominik (diskuto) 18:03, 5 Maj. 2012 (UTC)

Esperanto ĉe interlingvaa Vikipedio redakti

Hodiaŭ (5-a de majo 2012), la interlingvaa Vikipedio montras en sia ĉefpaĝo la artikolon Esperanto, kiel   elstara artikolo. Jen:


Kun plezuro, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:15, 5 Maj. 2012 (UTC)

Ruĝaj ligiloj redakti

Ĉiuĵaŭde pretigis ŝablonon {{ruĝa ligilo}}. Unue mi proponas renomi ĝin Ruĝaj ligiloj, ĉar meti la ŝablonon pro nur sola ligilo vere ne havus grandan sencon.

Aldone, ne havas sencon entute meti tian ŝablonon, se oni ne povas vidi unufrape, kiuj artikoloj enhavas la ŝablonon por povi elsarki tiujn kaj korekti. Mi povos okupiĝi pri tio.

Sed la demando, kiun mi prezentas al mi, estas, ĉu ni havas sufiĉe da homfortoj por entute okupiĝi pri amasoj da ruĝaj ligiloj? Eble iuj komplezus komenti pri tiu ĉi temo. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:14, 6 Maj. 2012 (UTC)

La ideo ja estas, ke ruĝaj ligiloj iam fariĝu bluaj. Se iu metas ruĝan ligilon, tio povas havi du siginifojn, nome aŭ temas pri deklaro "Mi iam verkos tiun artikolon" aŭ temas pri peto "Estus bone havi ĉi-tiun artikolon". Ekzistas tria eblo, nome ke temas aŭ pri skriberaro aŭ pri nekono de la ekzata titolo de la koncerna artikolo. Cetere estas saĝe bluigi kelkajn el la ruĝaj ligiloj kreante alidirektilojn al artikoloj, en kiuj la temo estas traktita. Tia agadmaniero cetere altigus la profundecovaloron de nia vikipedio!DidiWeidmann (diskuto) 22:21, 25 Maj. 2012 (UTC)
Jes, estas projekto pri korektado de malĝustaj ruĝaj ligiloj.--Frglz (diskuto) 23:05, 25 Maj. 2012 (UTC)
  • Mi forte dubas pri utilo de tia ŝablono (eble nur se temus pri vere grandega amaso aŭ kvociento da ruĝaj ligiloj...). Kialo: Oni kutime kontribuas pri temoj, kiujn oni ŝatas; do rezulte oni scias kio en tiuj temoj mankas, tion konas de siaj artikoloj.
  • Krome, iam funkciis Specialaĵo:Dezirataj_paĝoj (kial ĝi ne plu estas ĝisdatigata?) kaj (kaze de ĝisdatigado de tiu paĝo) eblus tuj vidi kiuj paĝoj estas entute pleje dezirataj.
  • Krome, Vikipedio estas ne nur por kontribuantoj sed grandparte por publiko. Ni do serĉu ekvilibron inter porkontribuantaj kaj porlegantaj ŝablonoj.
  • Rezulto: Dankon al Ĉiuĵaŭde, sed prefere ni forigu la ŝablonon. --CubeF (diskuto) 13:57, 1 Jun. 2012 (UTC)

Vikipedio forpasis por mi redakti

Uzanto:Petr Tomasovsky skribis "Vikipedio forpasis por mi". Mi sincere bedaŭras kaj mi forte esperas ke li denove revenos. Lia laboro tie estis tre grava, mi pensas speciale pri ŝablonoj Geokesto kaj Taksonomio korektita. --pino (diskuto) 14:25, 7 Maj. 2012 (UTC)

Supozeble li iomete melodrame adiaŭas nur pro tio, ke mi metis lian artikolon Historio de matematiko nun kiel Artikolo de la semajno. Fakte hodiaŭ, lunde, kaj nur post tio, ke dimanĉe neniu alia ekagis. Tion li supozeble pro iuspeca stranga mensa kialo ne eltenis. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:40, 7 Maj. 2012 (UTC)
Jen ni atingas tion kion mi de la komenco ege malvolis: ke iu el niaj plej valoraj kaj laboremaj kontribuantoj foriĝu. Kaj mi konsideras la supozojn de Simono ĉirilate aparte malbonvenaj. (Cetere Petro tute ne kontribuis en la menciita artikolo, sekve mi supozas ke Simono erare tajpis "lian artikolon" aŭ eble Simono parolas pri si per la 3a persono kiel Cezaro kaj Alain Delon. ) La supozoj neniel helpas al paciĝo. Tute male. Ve! --Arno Lagrange @ 23:02, 7 Maj. 2012 (UTC)
Mi skribis tion ne tute senbaze — nome Petr praskribis la artikolon Historio de matematiko jam en 2007, do estis lia artikolo. Sed fakte li afiŝis sian strangan mesaĝon pri la forpaso de Vikipedio jam la 1an de majo, tuj post sia kontribuaĵo: Kelkaj faroj de Pejno. Eble lia nova sekcio ne rikoltis sufiĉe da entuziasma pravigo. Sed, verdire, pli multe ol — je mia ĉagreno — balotrezulton ne eksigi lin, li apenaŭ povus esperi. Eble li ne ŝatis la balotan situacion ĝuste je la 1a de majo kaj ne havis sufiĉe da nervoj atendi ĝian pluan evoluon.
Sed unuflanke malbone, aliflanke bone. Almenaŭ oni povos nun tuj arkivigi la ŝveliĝintan disuktejon tie ĉi kaj aldone estas vera malŝarĝiĝo ne devi plu okupiĝi pri iuj eksigaj balotoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:21, 8 Maj. 2012 (UTC)
Mi fakte ne estis esplorinta la prahistorion de la artikolo. Petro estas verkinta artikolon ĉ 28 kb longa. Ĝi nun kreskis al 90 kb. Lia kontribuo laŭkvante estas ĉ triono de la tuto. Do fakte nemalgrava kontribuo, des pli ke ĝi estis krea. Esperinde pluaj redaktantoj respektis tiun bazan kontribuon (mi ne kontrolis tion). Se male, ofendiĝemo estus komprenebla. Se la ampleksigo de la artikolo estas plibonigo, antaŭaj aŭtoroj humile akceptu tiun nian vikian vojon: kontribuoj ne tute apartenas al aŭtoroj, tamen ili estu respektataj. --Arno Lagrange @ 07:57, 8 Maj. 2012 (UTC)
Nu, miaj kontribuoj estis nur tre modestaj. Butonoj, Rulfenestroj kaj du galerioj de portretoj (kiel en la Franca versio). Aparte de tio, kiam mi preparis la artikolon por ADLS mi rimarkis, ke tute evidente estis iel estiĝintaj ankoraŭ antaŭ la toko du aparte skribitaj enkondukoj, unu post la alia. Do mi teme kaj tempe, propoziciope mergis la du al unu kohera enkonduko. Sed fakte mi kredas, ke la artikolo neniel ajn rilatas al nia Vikipedia falego en la staton de komunuma forpasinteco. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:18, 8 Maj. 2012 (UTC)

Jes. Mi malĝojas ke ni perdu kontribuantojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:12, 7 Maj. 2012 (UTC)

Do, ni nun devas labori duoble :( --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 03:56, 8 Maj. 2012 (UTC)
Vikipedio havas ne tiom da kunlaborantoj por ke perdi ilin, des pli se temas pri tiom laborema aŭtoro kiel Uzanto:Petr Tomasovsky. Espereble li revenos, ja Vikipedio ne estas loko por privataj ofendiĝoj, ĉiu povas trovi lokon por si en oceano de bezonataj informoj.--RG72 (diskuto) 05:58, 8 Maj. 2012 (UTC)
Se oni tie ĉi fakte ekkonas tian maltrankviligan netiomon da kunlaborantoj, mi konsilus du sintenojn:
  1. Reviziantoj estu ege pli zorgemaj pri reviziado de kontribuaĵoj — oni ja ne arbitre reviziu.
  2. Administrantoj estu ege pli zorgemaj pri decidoj kontraŭ kontribuantoj — oni ja ne arbitre decidu.
Pekoj kontraŭ ambaŭ maksimoj povas tre facile forpeli novajn kontribuantojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:40, 8 Maj. 2012 (UTC)

Novaj kategorioj por zorgado redakti

Saluton. Ekde la aktualigo de la Vikipedio al la softvara versio 1.20wmf2 ni povas difini du novajn kategoriojn por zorgado. Ili estas difinataj per la jenaj vikiaj mesaĝoj:

Do, kiujn titolojn havu la kategorioj, kreataj per la nomitaj vikiaj mesaĝoj? Bonvolu atenti, ke la nomspaca parto Kategorio: ne estu metata en la mesaĝojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 10 Maj. 2012 (UTC)

miaj tradukproponoj. ne hezitu viziti la tradukejon kaj tie fari proponojn. Temas pri vikio: se via traduko ne estas ĝusta iu povas veni kaj plibonigi ĝin. AL @ 20:30, 10 Maj. 2012 (UTC)
Dankon, Arno, pro via propono. Mi proponas, ke ni atendu la sekvan aktualigon de la vikia softvaro. Eble tiam jam aperos la tradukitaj nomoj de la kategorioj. Tiam ni povos krei ambaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 20:55, 10 Maj. 2012 (UTC)

Devas jam ekzisti

Devus baldaŭ aperi

Per translatewiki ŝanĝoj normale estas sufiĉe rapidaj. --Arno Lagrange @ 15:46, 11 Maj. 2012 (UTC)

Korektaĵo redakti

Jen — estas, ne estis. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:30, 12 Maj. 2012 (UTC)

Prave Simono! Mi korektis en tradukejo (translatewiki). Post kelkaj horoj (maksimume tagoj) ĝi aperos ĉi tie. Mi pretigis ĝustajn kategoriojn, igis la malĝustajn alidirektiloj. Kiam ĉio estos en ordo, ni forigu la malĝustajn. --Arno Lagrange @ 21:42, 13 Maj. 2012 (UTC)

La Vortejo redakti

La vortejo estas debato pri vorto, kio celas respondi al demandoj pri iu vorto. Tamen, ni ne povas debati por uzi alian vorton anstataŭ iu vorto, sed ni povas se ni volas anstataŭigi vorton per ĝusta vorto.

Se vi kreas novan debaton, bonvolu meti vian subskribon al fino de demando.

Bonan debaton ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:23, 10 Maj. 2012 (UTC)


Debato 1 redakti

De kie vi prenis la fonton kiu diras ke arbo devenas de la franca? Mi pensas ke venas de la latina "Arbor". Krome, tiu vorto estas decido de la Majstro (Zamenhof), do ni povas decidi nenion pri la ĝusteco de tiu vorto, estas simple fundamenta vorto. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  23:31, 10 Maj. 2012 (UTC)
Mi pensis ke la vorto devenas de la franca, ĉar arbo tre similas al arbre.
Tamen, se la vorto devenas de latina arbor, ĝi esperantiĝus arboro. Sed tio estas decido de Zamenhofo la Majstro, ni devas respekti tion ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 23:48, 10 Maj. 2012 (UTC)
Parolante pri tio. Multaj |Francdevenaj Esperantaj vortoj kiuj aperas en la artikolo pri la franca lingvo, fakte, devenas el la latina, kaj estas preskaŭ ekzaktaj en la aliaj latinidaj lingvoj. Do, mi pensas ke ne estas frandevenaj vortoj, estas latindevenaj! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 00:30, 11 Maj. 2012 (UTC)
Fakte estas tiel, ke la "Majstro" ne ĉiam agis tre majstre rilate la devenon de vortoj. Iam kaj iam liaj decidoj estis tre arbitraj, malkonvenaj, aŭ eĉ rekte malĝustaj. (Ekz. "kurbo" anstataŭ "kurvo".) Sed vidate sume, la radikaro ne estas malbone elektita.
La problemoj kuŝas aliloke. Nome ĉe la enkonduko de du radikoj, kie nur unu sufiĉus — ekzemple redakti/redakcio, astronomo/astronomio, ministro/ministerio, stenografi/stenografio, ktp. aŭ ĉe nenecesaj vortoj — ekzemple valo anstataŭ intermonto, kaj multege pli.
Aldoniĝas la ĥaoso pri la transireco aŭ netransireco de verboj, kaj la ne malpli ĥaosaj bazaj signifoj de radiko kaj ties influo al la uzendaj sufiksoj. Ekzemple broso -> brosi, kombi -> kombilo, neĝo -> neĝero, herbo -> herbaro, ktp.
Tiujn misojn mi konsideras ege pli ĝenaj kaj fundamentaj, ol tio, ĉu oni nomu arbon "arboro""dendro" aŭ eĉ "baŭmo""treo".
--  PEJNO Simono  Diskuto  06:31, 11 Maj. 2012 (UTC)
Alia problemeto rilatas al ri-/re- — ekz riveli/revelacio. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:30, 11 Maj. 2012 (UTC)

Debato 2 Saguenay redakti

El la Franca: "Saguenay".   --  PEJNO Simono  Diskuto  19:57, 12 Maj. 2012 (UTC)
Mi forte riras. Ni prononcas Saguenay "sagöne" aŭ "sagne" en la franca ! Do, Saganio devus esti Sagenio. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:05, 12 Maj. 2012 (UTC)
Jen kelkaj informoj:
http://www.histoirequebec.qc.ca/publicat/vol5num1/v5n1_6ri.htm
Sageneo estus laŭ mi la vere perfekta Esperantigo. Evidente, ankaŭ Sakinipo eblus.   (Sed praktike ne plu ekkoneblus.)
Do ŝanĝu ĉion al Sageneo. Jen necesos kelkaj redirektiloj kaj kelkaj ŝanĝoj en tekstoj.
Cetere, plene idiota estas Saganurbo (Kebekio)! Ŝajnas, ke iu fanatikulo pri Françoise Sagan misfaris ĉion. --  PEJNO Simono  Diskuto  04:59, 13 Maj. 2012 (UTC)
Kaj mi ne estas sola kun mia propono pri la Esperantigo. Jen vidu: Alma (Kebekio). Do ek, ek! Ek al Sageneo! Strange, la aŭtoro ĝuste donis nomon al la rivero kaj plene fuŝe donis nomon al la regiono. Estas tute klare, oni havas riveron Sageneo, urbon Sageneo kaj provincon Sageneo. Aldoniĝas iu legenda reĝlando de Sageneo. Neniel nekutime.
Ŝajnas ke iu Uzanto:Kanadano, laŭ propra informo apenaŭ scipovante la Francan, misfaris ĉion ĉi.
Simile fuŝis — vidu diskuton "fuŝa Esperanto" en Uzanto-Diskuto:Montrealais#Nomoj de urboj — iu Uzanto:Montrealais --  PEJNO Simono  Diskuto  05:32, 13 Maj. 2012 (UTC)

Mi konatiĝis kun tiu vorto pere de tradicia algonkena rakonto «Sagana». Vidu :

 
 SAGANA : «Le monde de l’esprit», dans la tradition algonquienne ; Le mot «Saguenay» est ce mot déformé. 
— Bernard AssiniwiRêve de Bawadjigan

Traduko: SAGANA: «la mondo de la spirito», en la algonkena tradicio; La vorto «Saguenay» estas tiu sama vorto ŝanĝita.
En la rakonto la ĉefa persono Bawadjigan (Baŭaĝigano= Li estas revo) atingas Sagana-landon sonĝante. Li tie dialogas kun spiritoj aspektante kiel diversaj strangaj estaĵoj (kun tri kruroj aŭ unu sola, kun nur unu okulo, ktp) kiuj ĥore alparolas lin unuvoĉe kaj admonas lin defendi Sagana-landon kontraŭ la sintruda invado de la konkerantaj Francoj minacantaj Sagana-landon (nome detruonte la algonkenan spiriton). --Arno Lagrange @ 07:39, 13 Maj. 2012 (UTC)

Nu, laŭ la Franca artikolo al kiu mi ligis, Sageneo tute ne devenas de "Sagana". Ĝi devas de "saga-nipi", kio signifas "De kie la akvo venas" aŭ simile. Ankaŭ ĉiuj praversioj de la nomo "sageneecas". Eble mi mem misgvidis en tiu ĉi afero. La reĝlando ne estis legenda, ĝi estis fakta.
Tamen unu plia fakto klaras. La nomo sageneas jam de 1601, tra pluraj jarcentoj, kaj nun kulmine eĉ ĝis hodiaŭ posttagmeze. Do eĉ se la pranomo estis antaŭ 1601 iam Saganao/Sagano, por hodiaŭaj necesoj ŝajnas Sageneo esti la pli konvena elekto. Kaj la Kebeka komisiono pri toponimio sendube simile opinius.   --  PEJNO Simono  Diskuto  08:51, 13 Maj. 2012 (UTC)
Kaj tion diras la urbo Sageneo mem pri si:
 
 Le Saguenay prend sa source principale dans la Grande et la Petite Décharge du lac Saint-Jean, cette mer intérieure. Ce lac et cette rivière ont formé le nom de notre région et lui ont donné son caractère mythique. Saguenay, mot amérindien qui signifie eau qui sort ou d’où l’eau sort (SAGA NIPI), est aussi devenu le nom de notre ville. Cette rivière a joué un rôle essentiel comme porte d’entrée du Royaume du Saguenay et a été la principale voie de communication pendant plusieurs décennies. 
— Retejo de urbo Sageneo
Evidente, la urbo povas malpravi.   --  PEJNO Simono  Diskuto  09:19, 13 Maj. 2012 (UTC)

Laŭ viaj fontoj la vorto "Saguenay" estas uzataj de Francoj ekde la 16a jarcento. Tamen ne estas la sola kazo en kiu konkerantoj forviŝas historion, etimologion, aŭtorecon de praloĝantoj. Verŝajne ĉar ili nenion komprenis kio estas «Mondo de la spirito», ili komprenis ke temas pri fantazia reĝlando (Royaume same kiel en la vortoj de Jesuo Kristo temas pri iu ĉiela reĝlando «le royaume des cieux» ). Bernard Assiniwi ankaŭ mencias surprizigajn lingvajn parencecojn inter algonkenaj kaj skandinavaj vortoj kaj malice eldiras : «Vi certe supozos ke Algonkenoj deprenis vortojn el la skandinava, ĉar vi apenaŭ povas imagi ke povus okazi en la kontraŭan direkton.» La eŭropa kulturo emas konsideri ke ĝi staras sur pinto ke ĉiuj aliaj kulturoj estas sub ĝi. Vikipedio laŭ neŭtrala vidpunkto devus emi korekti tiun bildigon de la mondo. Eble Francoj nomis iun teritorion kaj riveron Saguenay de 5 jarcentoj. Sed eble de jarmiloj Algonkenoj priskribis spiritan spacon kiun ili nomis Sagana. --Arno Lagrange @ 10:14, 13 Maj. 2012 (UTC)

Sed Arno, ni ne povas redoni al ĉiuj urboj kaj regionoj de la mondo nun iujn prahistoriajn nomojn! Imagu la ĥaoson! Kaj sekve, tio neniokaze povas esti la strategio por Vikipedio, cetere nur por la Esperanta Vikipedio.
Same, ni ne povas aboli ĉiujn Anglajn nomojn de Usono kaj substitui al ili iujn indianajn pranomojn. Via propono espereble ne estas serioza ideo, ĉu?
Ke oni eble menciu en artikolo iujn derivojn de urba aŭ regiona nomo, nu, jen alia afero.
Kaj laste, se la urbo mem nomas sin Sageneo kaj ne Saganao aŭ simile, jen relative forta argumento. Se mi anstataŭigus ĉiujn Germanajn urbonomojn per la tiamaj Romiaj nomoj, vi tute ne plu scius al kiu urbo mi aludus. Se mi uzus pra-Germanajn nomojn, vi ne havus eĉ nur ŝancon ekkoni iun ajn nomon.
Do doni Esperantan nomon estas ĉiam kompromiso inter:
  • prononco
  • ortografio
  • nomhistorio
  • loka plurlingveco
  • internacieco
  • ĝenerala rekonebleco.
--  PEJNO Simono  Diskuto  10:50, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi komentis nur informcele. Sendube ekzistas de 5 jarcentoj iu moderna Saguenay kiu apenaŭ rilatas kun la praa Sagana. Viaj ekzemploj pri romiaj aŭ pragermanaj nomoj de lokoj estas tute prava. Mia komento povas nutri etimologian/historian rubrikon sed neniel influi al Esperanta nomigo de la modernaj loknomoj. Nur mi opinias dankendaj kaj menciindaj aŭtorojn. Arno Lagrange @ 11:34, 13 Maj. 2012 (UTC)
Estis tre interese aŭdi pri Saganao. Persone, mi ofte dum horoj klopodis trovi "la" taŭgan E-nomon por iu plene sensignifa vilaĝo en mia rekta ĉirkaŭaĵo. Tio ĉiam kondukis al tre interesaj etimologiaj esploroj. Rilate Sageneon, oni ĉiuokaze menciu la eblajn derivojn en la respektivaj artikoloj. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:26, 13 Maj. 2012 (UTC)

Erareto en la mesaĝo pri la ĝisdatigitaj uzkondiĉoj redakti

Ekzistas erareto en tiu mesaĝo, diras: "Eskciu pli", sed devindus esti: "Eksciu pli" (la "k" malantaŭ la "s"). iu administranto povas ripari ĝin?. Antaŭdankon --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  06:51, 11 Maj. 2012 (UTC)

Mi petis je meta:User_talk:Philippe_(WMF)#TOU_eo. Esperinde la homo tie rapide reagos. --Arno Lagrange @ 15:39, 11 Maj. 2012 (UTC)

Fakte, la problema ankoraŭ daŭrigas :( --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  03:25, 15 Maj. 2012 (UTC)

Mi ĵus petis forigon de la artikolo Ukkkkkkkkkkkk,,kkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkkk, konsiderata vandalismo. Mi avertis la IP-ulon 92.96.208.104. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:47, 12 Maj. 2012 (UTC)

 

Hejma kato perdas sian hejmon

Mi vidas, ke Uzanto:Iketsi alinomis la artikolon Hejma kato al Kato. Fakte la artikolo temas pri hejmaj katoj. Sovaĝajn katojn oni tute ne mencias.

Mi ne estas certa, ke jen bonsenca ŝanĝo. Tamen ŝajne ekzistis jam delonge du apartaj artikoloj kaj Iketsi nun kunigis ambaŭ. Sed fakte, laŭ mia legado, la kunaĵo plu temigas nur hejmajn katojn. Aldone oni devus kunigi ankaŭ la diskutojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:29, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kie kaj kiam okazis decido pri la kunigo de Hejma kato kaj Kato? Se nenie kaj neniam, devus esti la kutima solagado de la ne sin prezentema uzanto. Mi havas dubojn, ke la kunigo estas bona ideo. --Tlustulimu (diskuto) 08:35, 13 Maj. 2012 (UTC)
Ŝajne ekzistis jam delonge du apartaj artikoloj kaj Iketsi nun kunigis ambaŭ. Sed fakte, laŭ mia legado, la kunaĵo plu temigas nur hejmajn katojn. Aldone oni devus kunigi ankaŭ la diskutojn.
Aldone, ĉu la artikolo rajtas esti elstara? Nome sen referencoj. Fakte nun estis unusola (kiu ne funkciis, mi riparis ĝin). Sed jen denove la dilemo pri elstareco kaj iu ebla rilato inter la rango kaj sufiĉe ampleksa ĉeesto de referencoj. Kvankam mi enmetis {{Jama ADLS}} mi ne tuj ŝanĝis la rangon. Simple pro tio ke la artikolo estas miaopinie tre bona, kvankam ĝi bezonus hodiaŭ jam kelkajn aktualigojn.
--  PEJNO Simono  Diskuto  08:40, 13 Maj. 2012 (UTC)
Evidente okazis sekreta baloto pri tio.   Sed ĉu vere entute necesas baloti pri tiaĵo? La balotoj, pro manko de voĉdonantoj, iel farsiĝas lastatempe. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:42, 13 Maj. 2012 (UTC)


Ambaŭ artikoloj estis restarigitaj al antaŭaj versioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:08, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kaj fuŝe vi tion faris. Kie estas la proverba aldono? Kie estas la nova referenco? Kie estas la Jama ADLS? Eble vi iomete pli ĝisfine pripensu, antaŭ ol tuj ekagi. Do mi nun supozeble devos korekti la korektaĵon.
Cetere, mi ne kritikis la enhavon, mi kritikis la titolon. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:31, 13 Maj. 2012 (UTC)
Zorgu pri vi. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:33, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi petas pri preciza klarigo pri tio, kion vi volis diri per la supra frazo. Ĝi allasas tro da interpretaĵoj. Aldone, mi kredis, ke Vikio estas por vi iel mortinta. Ĉu mi nun rajtas bonvenigi vin re-ferdeke? Aŭ ĉu nur mallonga viziteto? --  PEJNO Simono  Diskuto  12:01, 13 Maj. 2012 (UTC)


Paĝoj Kato - ĝenerale pri katoj - kaj Hejma kato - speciale pri hejma kato - estis du apartaj artikoloj. Nun ili estas denove fuŝitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:36, 13 Maj. 2012 (UTC)

Do mi metis la suman enhavon al Hejma kato, nun kompleta kun ŝablono, referenco, ktp, kaj metis redirektilon en Kato. La kvanto de ne-hejmkataĵoj en Hejma kato estas vere tre malgranda. Oni povus restarigi Kato al la ĝeneralaj kataĵoj se oni volus. Ĉi-momente estas nur redirektilo. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:39, 13 Maj. 2012 (UTC)
Do Hejma kato estas nun la kompleta versio, tiel la laboro de Iketsi ne perdiĝas.
Kato entenas nur la malnovajn ĝeneralajn kataĵojn.
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:44, 13 Maj. 2012 (UTC)
Fakte, la artikolo Kato entenas tiom malmulte kaj estas tiugrade mizera, eĉ pli tia post kiam la malmulto da utilaĵoj troviĝas nun ankaŭ en Hejma kato, ke oni prefere subsituu al ĝi nur redirektilon.
Do restas la sekvaj demandoj:
  1. Ĉu ni rezignu pri la nuna teksto en Kato kaj metu redirektilon?
  2. Se Kato malpleniĝos, ĉu ni alinomi Hejma kato al Kato?
  3. Ĉu, fine de iuj alinomadoj, ni lasu la artikolon kun la rango "elstara"? Mankas ja referencoj.
--  PEJNO Simono  Diskuto  11:54, 13 Maj. 2012 (UTC)
Nun la artikoloj hejma kato kaj kato denove estas apartaj. Tamen la intervikiaj ligiloj estas malĝuste aranĝitaj. T.e. en ambaŭ aperas la samaj. Tio ne povas resti tiel fuŝa. Bedaŭrinde ne ĉiu vikipedio distingas inter la specio kaj la subspecio. Do kion ni faru? --Tlustulimu (diskuto) 12:40, 13 Maj. 2012 (UTC)
Tio estus fakte argumento por remeti la redirektilon en Kato aŭ eĉ restarigi la situacion antaŭ ol Petr komencis agadi. Alivorte la tuta artikolo estu en Kato, kvankam la artikolo pleje rilatas al hejmaj katoj.
Fakte Iketsi ne tiom misagis mergante la du artikolojn. Tiam ni havus ĉion en Kato kaj redirektilon en Hejma kato. Ĉu mi aŭ iu faru tion?
La problemo estas, ke Petr denove agis plene senaverte, kaj senpripense neniigante la laboron de aliuloj. Ĉi-okaze laboro de Iketsi, kaj eĉ denove etkvante de mi. Lia forto estas evidente ĉe la pretigo de ŝablonoj — mi levu mian ĉapelon al li pro tio — sed pri adiministraj taskoj, tja, jen alia afero.
Mi intertempe pledus por la Iketsi-a solvo. Ĉio ĉe kato, kvankam la enhavo plejparte temas pri hejmaj katoj. Mi petas vin ŝanĝi tion tiel. Mi ne nepre volas denove jam tuj skermi kun Petr.
Do ĉion katen, kaj hejma kato redirektu.
--  PEJNO Simono  Diskuto  12:57, 13 Maj. 2012 (UTC)
Bonvolu atenti, ke la temo de la artikoloj ne estas la sama. Hejma kato temas pri la formo resp. subspecio (?) Felis silvestris f. catus, dum ke kato temas pri la specio Felis silvestris. Prefere fakulo pri zoologio aranĝu tion. Sed bedaŭrinde tiaj uloj ŝajnas foresti. Do kion ni faru nun? Artikola mikso ne estas bona ideo. --Tlustulimu (diskuto) 13:08, 13 Maj. 2012 (UTC)
Kial ne? Metu ĉion katen. Poste ni povos dividi la artikolon en sekcion pri hejmaj katoj kaj en sekcion pri sovaĝaj katoj. Artikolo pri katoj evidente entenu ankaŭ ampleksan informon pri hejmaj katoj. Aparte ĝuste pro tio, ke vere ĉiu jam persone ofte renkontis hejman katon, sed supozeble malpli ofte renkontis sovaĝan katon.
Ĉu mi faru?   --  PEJNO Simono  Diskuto  13:12, 13 Maj. 2012 (UTC)
Ne, precipe se vi ne estas fakulo pri zoologio. - Mi proponas, ke ni atendu la opinion de pliaj uzantoj, precipe de tiuj, kiuj ĉefe okupiĝas pri tiaj artikoloj, do eble Kani, Forstbirdo, Pino ktp. Alikaze la kombina artikolo poste estus tiel aĉe miksa, nek pri specio nek pri subspecio, sed iu sufiĉe laika mikso. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 13 Maj. 2012 (UTC)
Bone, mi faros nenion. Sed ne estas granda problemo meti du sekciojn, iun komence pri felis silvestris, kaj duan, pli specifan, rekte post tio rilate la subspecion catus. Mi ne vere vidas la problemon. La ĝeneral-specian enhavon estas tiel aŭ tiel preskaŭ nula. Evidente la du sekcioj havu po apartan specian keston.
Ni bezonas ja tujan solvon pro la interligado. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:28, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kataj kategorioj

Mi atentigas, ke la konflikto pri la inter-Vikia interligado de la kategorioj — alivorte, ĉu la specio ligu ekz al "cat", aŭ ĉu la subspecio ligu ekz al "cat" — ekzistis jam antaŭ ol Iketsi eĉ nur tuŝetis la du artikolojn.

Tre malmultaj Vikioj distingas kategorie inter "ĝenerala kato" kaj "hejma kato". Do jen malforto de la ĉi-momenta kategori-sistemo, ne de iuj aŭtoroj.

Ĉi-momente ni havas relative mizeran ĝermon pri la specio, kaj eksa artikolo de la semajno pri la subspecio. Do necesas, ke iu simple faru la plejbonon el la du artikoloj kaj ĉe tio solvi ĝuste tiun konflikton pri la ligado al alilingvaj kategorioj. Fakte jam pro la kategoria problemo, tio povos okazi nur baze de unusola artikolo. Tio estas almenaŭ por mi evidenta.

Se ne, oni devus difini novan sub-kategorion "Hejma kato" sub "Kato" por apartigi la du aferojn aŭ simile.

--  PEJNO Simono  Diskuto  14:13, 13 Maj. 2012 (UTC)

Mi pensas, ke ne havas sencon nun okupiĝadi pri la intervikiaj ligiloj. Mi foje legis, ke en 2013 la sistemo estos verŝajne ŝanĝata surbaze de la nova projekto "Wikidata". Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne scias detalojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:18, 13 Maj. 2012 (UTC)

Fakte la kategorio "Hejma kato" ankoraŭ ne ekzistas. Do mi metis la artikolon Hejma kato en Kategorio:Katoj kaj provizore metis Kato en Kategorio:Felisedoj. Do post iom da tempo la kategori-konflikto solvos sin de si mem.

Post tio oni difinu kategorion Kategorio:Hejmaj katoj kiel subkategorio de Kategorio:Katoj kaj ĉio vere solviĝos. La sola demando estas, kiel nomi la novan subkategorion. Nur pro tio mi ne tuj difinis ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:31, 13 Maj. 2012 (UTC)

Cetere, ekzistas ankaŭ eĉ artikolo Sovaĝa kato (Felis silvestris!!!), pli ampleksa ol la artikolo Kato (Felis silvestris). Do zoologo vere okupiĝu pri tiu tuta kata katastrofo. Evidente, ni bezonas pli da kategorioj. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:51, 13 Maj. 2012 (UTC)

Eble ja estus bona ideo ŝanĝi la artikoleton kato al apartigilo. En la listo tiam ja povus aperi la diversaj taksonaj ebenoj. Tiam estus nur unu artikolo pri Felis silvestris. Sed la apartigilo ankoraŭ ne ricevu intervikiajn ligilojn, ĉar ne klaras, kiel aliaj vikipedioj aranĝas tion. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 13 Maj. 2012 (UTC)
Jen ideo kaj bona kaj praktika. --  PEJNO Simono  Diskuto  20:25, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kiel enbestigi katojn?

Pive mi vidas, ke estas subtila diferenco inter dombesto kaj hejmbesto. Kato hejme por ĉasi musojn kaj ratojn estus doma kato. Kato por karesi, pripisi la tapiŝon, disgrati la meblojn kaj ĉe ĉio ĉi porti ruĝetan silkan buklon estus hejma kato. Alivorte, kiel nomi iun eble necesan subkategorion de Kategorio:Katoj — ĉu Kategorio:HejmkatojKategorio:Domkatoj?

Cetere, plia problemo estas la signifo de la vorto "kato". Ĉe ni temas pri felis silvestris laŭ Pivo. Jen specio, kiu entenas ne nur hejmajn katojn, sed ankaŭ sovaĝajn katojn. La subspecio doma aŭ hejma kato estas tamen felis silvestris catus, Tiun Pivo tute ne mencias. (Mi petas iun kontroli nov-Pivon.)

Bedaŭrinde, en aliaj lingvoj "kato" povas signifi ĉion ajn inklude de "felisedo" — jen familio kun panteroj kaj leonoj ktp. Aŭ en alia lingvo jen nur tre specife la subspecio "felis silvestris catus", do la hejma varianto.

Kaj en la Franca, kaj en la Angla Vikioj, la serĉvorto "kato" kondukas al "domkato", do "felis silvestris catus" kun atentigo pri la ambigueco de la vorto. La specion "felis silvestris" oni metis ĉe alia paĝo "Sovaĝa kato" aŭ simile.

En la Germana Vikio oni agas renverse. "kato" kondukas al "felis silvestris" kaj oni atentigas pri "Domkato", alivorte, "felis silvestris catus".

Do ni povas tute laŭplaĉe elekti "ĝustan" solvon por ĉio ĉi.

Cetere, "catus" tute ne signifas "kato". Ĝi signifas "klera, ruza". --  PEJNO Simono  Diskuto  07:13, 15 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. En Nova PIV nur troveblas kato por Felis silvestris. La subspecio Felis silvestris catus ankaŭ tie ne troveblas.
Sed mi ankaŭ rigardis en la Fundamenton. Tie kato havas la sekvajn tradukojn: france chat, angle cat, germane Katze, ruse котъ (laŭ malnova ortografio) kaj pole kot. Ĉar la etnaj lingvoj estas sufiĉe ambiguaj, ankaŭ kato devus estis tia, eĉ se Nova PIV asertas, ke temus pri Felis silvestris. Do laŭ mia opinio ŝanĝo de la artikoleto kato al apartigilo apenaŭ havas alternativon. De tie ni povus konduki al la koncernaj artikoloj. Ĉu mi aranĝu tion post kelkaj tagoj, se ne aperas alia, eble eĉ pli taŭga propono? --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 15 Maj. 2012 (UTC)
Jes, faru. Eble savu la malmulton el la nuna Kato aldone al Sovaĝa kato, se tio valoras kaj entute sencas. Kategorie oni povus lasi ĉion ĉe Kategorio:Katoj. Tio estos supozeble la plej simpla solvo.
Fronte al tiom da ambiguo, praktike ĉiudirekte, ni ne klopodu papeci pli ol la papo mem.
Tja, por ni bedaŭrindaj uloj kun nur limigataj intelektoj la damnindaj katoj estas simple tro "cati" (ruzaj).   --  PEJNO Simono  Diskuto  14:39, 15 Maj. 2012 (UTC)
Ĉar neniu alia esprimis sian opinion, mi ĵus ŝanĝis la artikolon kato al apartigilo. La bildon el la taksonomia kesto mi metis en la artikolon sovaĝa kato, en la tiean ĉapitron pri hejma kato. La proverbon mi lasis en la artikolo kato. Kaj mi provizore elĵetis tie la intervikiajn ligilojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:53, 15 Maj. 2012 (UTC)
Perfekte! Unu ŝanĝon mi tamen faris. Nome la "f." estis fakte miskompreno kaj fakte dua "felis". Alivorte aŭ "felis silvestris catus", do la "catus"-subspecio sub la specio "felis silvestris", aŭ plene sendependa specio "felis catus", do ne plu subspecio. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:45, 15 Maj. 2012 (UTC)

Citaĵ-ŝercoj redakti

Mi invitas vin iri tie por ŝercoj kaj por ridi. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:17, 13 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Kion signifas "riri"? Mi nur konas la vorton "ridi". Ĉu eble temas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 13 Maj. 2012 (UTC)
riri estas ridi gargare gargojle laŭ Franca kutimo. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:31, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi korektis. pardonon. Ĉu vi ŝatis miajn ŝercojn ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:55, 13 Maj. 2012 (UTC)
Nu, mi komprenis ilin, sed mi sufiĉe por tio scipovas la Francan  . Multaj tie ĉi scipovas plurajn lingvojn, sed pripensu, ke ne ĉiu havas la Francan en sia bukedo. --  PEJNO Simono  Diskuto  20:42, 13 Maj. 2012 (UTC)

Mi ĵus kreis la artikolon pri la alzaca lingvo (lingvo de Alzaco). Estas stranĝe ke ĝi ne ankoraŭ ekzistis, sed pli bone estas krei ĝin anstataŭ fari nenion ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:37, 13 Maj. 2012 (UTC)

Vi devintus kontroli: Alzaca lingvo ne ekzistas kiel aparta lingvo, sed alzaca dialekto apartenas al alemana lingvo pri kiu ekzistas artikolo. Bonvolu kontroli ĉu indas konservi la artikolon kiun vi ĵus kreis aŭ igi ĝin alidirektilo al alemana lingvo. Ceter bonvolu ne krei malplenajn kategoriojn ne mem ordigitajn en ĝustaj kategorioj. Bonvolu unue kontroli tion kio jam ekzistas Kategorio:Germana lingvo. Ne utilas krei Kategorio:Germanaj dialektoj dum la germanaj dialektoj jam estas oridigitaj en la menciita ekzistanta kategorio. Konklude: antaŭ ol krei artikolojn kaj kategoriojn, bv zorge esplori ĉion kio jam ekzistas rilate (eventuale helpe de interlingvaj ligiloj). --Arno Lagrange @ 21:19, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi anstataŭigis la kategorion Germanaj dialektoj per Germana lingvo.
Mi preferas gardi artikolon ĉar ni perdas gravajn informojn se ne.
Mi citas:
 
 L'alsacien (Elsässisch) est par convention, la dénomination donnée aux parlers alémaniques et franciques traditionnels d'Alsace. 
— Franca Vikipedio
Do, estas (iom da) malsamoj inter la alemana kaj la alzaca. Ankoraŭ, la artikolo pri la alzaca lingvo devas ekzisti (kun informoj, ĉar ĝi devas alidirekti al neniuj artikoloj). Notu ke multe da vikipedioj havas artikolon pri la alzaca.
Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:31, 13 Maj. 2012 (UTC)
Fakte por esti lingvoscience korekta: La alzaca "lingvo" estas dialekto de la alemana lingvo, ne temas pri memstara lingvo. Se vi regas la alemanan, mi rekomendas al vi la koncernan artikolon en la alemana vikipedio. Memkompreneble estas diferencoj inter la unuopaj alemanaj dialektoj. En la lingvoscienco ni parolas pri dialekta kontinueco. Tian nia havas de la Alzaca en nordokcidento al la grizona en sudoriento (de Strasburgo, tra Mulhouse, Bazelo, Liestal, Arau, Baden, Zuriko, Rapersvilo, Sarganso ĝis Koiro). Inter la rektaj najbaroj malfacilas eĉ konstati la diferencojn, sed inter la ekstremoj, la diferenco ja estas tre rimarkinda!)DidiWeidmann (diskuto) 23:16, 24 Maj. 2012 (UTC)

Daŭro ĉe ArnoLagrange.

Ek, ek, ek! redakti

Vidu, jen la ĉi-momente  proponitaj artikoloj  por elekti kiel artikolon de la semajno. Sciu, la semajnoj fulmrapide preterflugas kaj mankas iomete la voĉdonado. Do ek al la baloto — aŭ por, aŭ kontraŭ! --  PEJNO Simono  Diskuto  19:54, 14 Maj. 2012 (UTC)

Proksima Oriento redakti

Post ofta ĉagrenigo, kiun mi sentis leganta la nomitan artikolon mi iomete ŝanĝis la artikolon, ĉar vortoj kiel Oriento, Proksima Oriento, Mezoriento kaj Fora Okcidento kredigas, ke la tero estas plata disko, en kiu la suno leviĝas el la orienta maro kaj vespere falas en la okcidentan maron. Tion eble kredas "okcidentumaj", naciŝtataj politikistoj de la imperiismaj mondo. Klera esperantisto tamen nepre evitu ĉi tiujn iomete malnoviĝitajn vortojn. La sama validas ankaŭ por la vorto Okcidento kiel la "kristana", "kultura" kaj "evoluinta" mondparto, kiu distingiĝas klare de la "pagana", "barbara" Oriento, loĝata de "kruelaj islamistoj". Ni nepre evitu la imperiisman lingvouzon de eŭropaj ŝtatoj kaj de Usono.--Longharulo (diskuto) 13:23, 15 Maj. 2012 (UTC)

Memkompreneble la tero estas plata disko, ĉiu scias tion. La kulmino estus, se vi aldone asertus, ke homoj evoluis de iuj strangaj simioj! Nekredeble!   --  PEJNO Simono  Diskuto  14:52, 15 Maj. 2012 (UTC)
Mi konsentas kun Longharulo, ke la uzo de "Proksima Oriento", "Mezoriento" kaj "Fora Oriento" estas eŭropcentrisma, kaj ne estu ĝenerale uzata en la Vikipedio. La evito de tiaj eŭropcentrismaj esprimoj fakte estis inter la unuaj principoj de la Esperanta Vikipedio, jam kiam ĝi estis publike lanĉita de Chuck Smith fine de 2001.
Tamen ni laŭ mi ja devas havi artikolojn pri la konceptoj "Proksima Oriento" kaj "Mezoriento", tiel kiel ili ekzistas en diversaj eŭropaj lingvoj kaj konstateble ankaŭ en Esperanto (almenaŭ en la lingvo-uzo de Okcidentaj Esperantistoj). Tiuj artikoloj priskribu la diversajn komprenojn de tiuj terminoj en diversaj eŭropaj lingvoj (ekzemple la germanlingva kompreno de "Mittlerer Osten" estas tute malsama al la anglalingva kompreno de "Middle East", kvankam lastatempe oni foje trovas ankaŭ pri ĉi tio anglalingvan influon en la germana). Sed por la geografiaj artikoloj, kiuj priskribas certan mondoparton geografiece, ni elektu terminojn kiel "Okcidenta Azio". Kompreneble estu ambaŭdirektaj ligiloj inter la geografiaj artikoloj kaj la artikoloj pri la geografiaj konceptoj de certaj kulturoj.
La evito de tiaj eŭropcentrismaj esprimoj do ne estu aplikata al la artikoloj pri tiuj esprimoj, sed ja al ĉiuj aliaj artikoloj de la Vikipedio. Marcos (diskuto) 10:19, 16 Maj. 2012 (UTC)
Tute reale pritraktite, ĉu jen vere? Oni ne forgesu, ke ĝuste Esperanto estas ja sufiĉe Eŭropcentrisma lingvo. Oni ne trompu sin mem pri tio, ĉu? Estus iomete strange, treege klopodi eviti ĉiuspecan nur ombron de Eŭropcentrismo plene ene de lingvo preskaŭ centelcente Eŭropcentrisma. Hmm. (Sed, evidente, mi ne diras, ke vi malpravas.) --  PEJNO Simono  Diskuto  14:58, 16 Maj. 2012 (UTC)

Tiun konfuzon pri la signifo de la vorto Oriento humure ilustras la germana filmo de:Almanya – Willkommen in Deutschland: Turkoj ricevinte germanajn pasportojn konsideras sin venintaj el "oriento" simile al Angela Merkel. --Dominik (diskuto) 05:15, 17 Maj. 2012 (UTC)

Kaj en Francujo la tiom konata kiom bela kantistino Patricia Kaas kantas, ke ŝi estas "une fille de l'Est", do filino de la oriento. Fakte tiu ĉi orient-Francuja filino filinas eĉ pli okcidente, ol okcidenta Germanujo jam okcidentas.! --  PEJNO Simono  Diskuto  07:36, 17 Maj. 2012 (UTC)
Proksima Oriento, tio estas Kubo por Meksiko, respektive Ĉilio por la Paska Insulo ... DidiWeidmann (diskuto) 20:09, 29 Maj. 2012 (UTC)

Rulfenestroj redakti

Mi metis kelkajn Rulfenestrojn por iomete senpezigi la ĉi-monatan diskutejon rilate tri tre longajn, sed praktike finiĝintajn debatojn. Mi ne scias, ĉu tio plaĉos al ĉiuj. Se ne, bv. protesti kaj mi reforigos ilin. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:41, 17 Maj. 2012 (UTC)

  1. Ĉar la sekcinomoj enas, la sekcioj malestas en la enhavtabelo.
  2. Estas malfacile kompreni kuntekston de komentoj.
--AVRS (diskuto) 18:38, 17 Maj. 2012 (UTC)
Neniu sekcio mankas en enhavtabelo; mi eĉ kontrolis ke alklakante nomon de sekcio kiu troviĝas ene de rulfenestro, oni tuj alsaltas tien: Sekve por mi estas en ordo uzi tiajn rulfenestrojn
Tamen mi sugestus kreon de subpaĝoj: kiam diskuto fariĝas tro longa, oni movu ĝin al dediĉita subpaĝo kaj en la diskutejo oni konservu la titolon kaj ligilon al la subpaĝo.
--Arno Lagrange @ 20:40, 17 Maj. 2012 (UTC)
Se oni metas la "superfluaĵon" de specifa diskuto, alivorte sekcion, en subpaĝon, kaj la sekcio entenas subtitolojn kiel mi iam kaj iam enkondukas, tiuj subtitoloj vere perdiĝos en la Enhavo de la diskutejo.
Fakte la Rulfenestroj estas — iam kaj iam — sufiĉe praktikaj. Nur la "redakti" ne plu aperas. Sed eĉ tiun perdon, oni povas eviti, se oni volas. Oni simple metu la sekcian titolon antaŭ (do ekster) la Rulfenestron kaj jen ĉio.
Jes mi aprobas tiun proponon AL @ 16:24, 19 Maj. 2012 (UTC)
Sed la Rulfenestra ideo taŭgas nur por sekcio —
  1. sufiĉe grandega,
  2. kie oni povas supozi, ke nenio plu aldoniĝos.
Alivorte, tiaĵo estu nur pli aŭ malpli escepte aplikata. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:17, 18 Maj. 2012 (UTC)
Alia argumento por Rulfenestroj kaj kontraŭ subpaĝoj estas la pli simpla arkivado fine de la monato. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:55, 18 Maj. 2012 (UTC)
Pardonu, mi iel konfuzis. Eble pro la malsama aspekto kaj manko de la ligilo «redakti». --AVRS (diskuto) 14:17, 19 Maj. 2012 (UTC)
Bonvolu aldoni al {{Rulfenestro}} eblon uzi relativan altecon, dependantan de litergrandeco. --AVRS (diskuto) 21:09, 20 Maj. 2012 (UTC)
Ĉi-momente la grando de la Rulfenestro mezuriĝas en bilderoj, do pikseloj. Aliflanke, la grando de la tiparo estas hodiaŭ afero relativa, nome relativa al la grandoj de aliaj tiparoj. Kiel krozilo per + kaj - grandigas aŭ malgrandigas areojn, ĉu fenestrajn, ĉu tiparajn, dependas de la strategio de la krozilo. Ekzemple, la krozilo povas modifi ambaŭ samtempe, tiam ĉiam aperas la precize sama kvanto da teksto en la Rulfenestro, egale ĉu oni grandigas aŭ malgrandigas, aŭ eble ankaŭ la malo, do la krozilo modifas ambaŭ malsame kaj la kvanto da teksto varias. Uzante Fajrovulpon, ekzemple, malgrandigante, la rilato inter teksto en la Rulfenesto kaj la areo de la Rulfenestro restas, tiel ke la videbla tekstokvanto estas konstanta. Aliflanke, grandigante, la teksto pli rapide grandiĝas ol la areo. Do de ŝtupo al ŝtupo estas malpli da teksto videbla en la Rulfenestro. Alivorte, en moderna ĉirkaŭaĵo ne plu estas eble, precize regi la aferon. La krozilo agas laŭ la plaĉo de siaj programintoj. Aldoniĝas al tio ankaŭ aldona principa afero. Bildareojn oni povas variigi laŭ ambaŭ dimensiojn je unu pikselo. Tiparojn ne nepre.
Bv. noti, ke tiu ĉi komento baziĝas sur via depende de la litergrandeco. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:15, 21 Maj. 2012 (UTC)
Kaj do kio? Mi ne komprenas, kion vi volas diri. Mi proponas uzi la unuon “em”, por ke ĉe uzo de pli grandaj tiparoj la teksto en rulfenestro restu legebla. --AVRS (diskuto) 12:05, 21 Maj. 2012 (UTC)
Cetere, laŭ mi plej utilaj estas Rulfenstroj por teni la referencojn fine de artikolo. Do:
{{Rulfenestro|<references />}}
Aliaj aplikoj estas iomete esceptaj. En  ADLS  troviĝas utila ne-referenca apliko. Simile en  Usono#Prezidentoj . --  PEJNO Simono  Diskuto  05:26, 21 Maj. 2012 (UTC)

 Nun kun literoftecoj de la Rusa, Greka, Hebrea kaj Hindia.  --  PEJNO Simono  Diskuto  15:02, 18 Maj. 2012 (UTC)

..kaj nun la artikolo aldone entenas enigmon en la sekcio Literofteco#Graveco.   --  PEJNO Simono  Diskuto  15:59, 19 Maj. 2012 (UTC)

Ĝuste estus Ŝablono:Bildokomutilo. Ŝalti ne estas komuti. Ankaŭ ŝanĝilo eblus. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:36, 19 Maj. 2012 (UTC)

Nu bone. Mi ĵus alinomigis ĝin al {{Bildo-ŝanĝilo}}. La vorton komuti mi trovis en Nova PIV. Sed mi ĝis nun nur legis ĝin en la vikipedio. Tial mi prenis la pli konatan vorton ŝanĝilo. --Tlustulimu (diskuto) 14:45, 21 Maj. 2012 (UTC)
Mi provis tiun ŝablonon en artikolo Citroën Saxo sed mi devis redakti ĝin jene:
| dosiero1 =AAAAA.jpg
| priskribo1 =BBBBB
| dosiero2 =BBBBB.jpg
| priskribo2 =AAAAA
Por ke la ĝusta priskribo aperu sub la ĝusta bildo. --Dominik (diskuto) 18:17, 21 Maj. 2012 (UTC)
La afero pri la priskribo estas iomete nekutima, ĉar la tujmesaĝa fenestreto super la bildo montras la "ĝustan" tekston, dum ke la teksto sub la bildo ligas ĉiam al la alia bildo. Do mi pensas, ke vi malĝuste uzis tion. Do movu vian musmontrilon super la bildon, tiam devus aperi teksto kun helflava fono. Ĝi rilatu al la bildo. La alia sub la bildo estas la ligilo por la ŝanĝo de la bildo. --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 21 Maj. 2012 (UTC)
Nu, vi pravas pri la funkciado de la ŝanĝilo - tamen, kiel komprenigi al legantoj ke la priskribo sub la bildo korespondas al la venonta bildo? Ili ne nepre metas la musmontrilon super la bildon. --Dominik (diskuto) 19:15, 21 Maj. 2012 (UTC)
Tute simple eblas indiki, ke temas pri ligilo al alia bildo. En la ŝablona dokumentado troviĝas ekzemplo, kiu antaŭmetas la vorton "montru" antaŭ la temon de la alia bildo. Se tio ne sufiĉas, mi povus aldoni ion al la ŝablono, kiu montriĝus super la bildo. Ĉu mi faru aldoneton? La aldona teksto poste povus aperi kiel ĉe la pli kompleksa ŝablono {{Geografia lokigo multobla}}, kvazaŭ bilda titolo. --Tlustulimu (diskuto) 19:24, 21 Maj. 2012 (UTC)
Fakte, por mia aparta bezono, mi ŝatus havi:
BILDO1
Priskribo1 +
Vidu Priskribon2/Bildon2
BILDO2
Priskribo2 +
Vidu Priskribon1/Bildon1
--Dominik (diskuto) 19:52, 21 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Dominik. Mi ĵus aldonis al {{Bildo-ŝanĝilo}} du pliajn parametrojn. Por ke la ŝablono restu ankaŭ uzebla sen la novaj parametroj, mi donis aliajn nomojn al ili ol vi proponis. Ĉu nun la informkesto en la artikolo Citroën Saxo estas pli komprenebla? Se jes, mi povus ja eĉ aldoni tiun uzan ekzemplon al la ŝablona dokumentado. Se ne, kial? --Tlustulimu (diskuto) 14:34, 22 Maj. 2012 (UTC)
Dankon Tlustulimo! mi ankaŭ provis la "novan" ŝablonon en artikolo Peugeot 106 - ĉio funkcias glate, eĉ inkluzivante la ŝablonon en alian ŝablonon. Nur necesas precizigi ke la unua triopo de linioj koncernas nur la 1-an bildon, kaj la dua triopo de linioj koncernas nur la 2-an bildon. --Dominik (diskuto) 16:00, 22 Maj. 2012 (UTC)

Lige al ADLS mi difinis ŝablonon por meti ankron. Ĉi-cele mi alinomis la ĝisnunan, nur unupaĝe uzatan ŝablonon Ŝablono:Ankro2. La problemo estis, ke

  1. ĝi estis principe fasade videbla
  2. ĝi miksis la koncepton de ankro kun la koncepto de formatado de teksto
  3. ĝi blokis la evidentan nomon por purkoncepta ankro

--  PEJNO Simono  Diskuto  14:07, 20 Maj. 2012 (UTC)

"Mia atentaro", korektenda teksto‚ dikigo redakti

La paĝo "Mia atentaro" antaŭ ne longe ekhavis la malagrablan econ dikigi la titolojn de la paĝoj ŝanĝitaj post mia lasta vizito. Estas tie ankaŭ butono kun la teksto "Marki ĉiujn vizititajn paĝojn." Mi petas korekti la tekston, kiu devus esti Marki ĉiujn paĝojn vizititaj (ankaŭ eblas Marku ĉiujn...).

La dikigo estas sufiĉe ĝena afero, sed eble iu ŝatas ĝin. Ĝi estus iel tolerebla, se la dikigo koncernus nur la ŝanĝojn faritajn post la lasta vizito, ne ĉiujn ŝanĝojn de la paĝo. --Surfo (diskuto) 19:55, 19 Maj. 2012 (UTC)

La dikigo de la lastaj ŝanĝoj faritaj post via lasta vizito atentas vin ke kelkaj personoj ŝanĝis la paĝojn kiujn vi atentas. Ĝi estas tre helpema. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:02, 19 Maj. 2012 (UTC)
--atentigas-- mi konsentas kun Ĉiuĵaŭde: dikigo estas treege utila, ĉefe kiam oni prizorgas multajn paĝojn. --Dominik (diskuto) 00:55, 21 Maj. 2012 (UTC)

Demando: Ĉu estus pli ĝuste "mia atentarejo" ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 01:30, 21 Maj. 2012 (UTC)

Mia ĉefa atentigo estis, ke iu korektu la lingvaĵon! Devas esti "Marki ĉiujn paĝojn vizititaj". Ankaŭ eblus "Marki ĉiujn paĝojn kiel vizititajn", sed ne malsimplu, se vi povas simpli. (Bedaŭrinde, la sistemaj paĝoj kaj mesaĝoj de Vikipedio enhavas tro da lingvaj fuŝoj. Mi ne scias kiu prizorgas tiujn tekstojn kaj kiel.)
Mian plendon pri malkompetente realigita dikigo mi aldonis nur kiel preterpasan rimarkon. Nu, mi transvivos eĉ tiun strangaĵon. --Surfo (diskuto) 07:26, 21 Maj. 2012 (UTC)
Verŝajne do neniu scias, kiel korekti la eraron. Strange. --Surfo (diskuto) 20:52, 26 Maj. 2012 (UTC)
Jes... Sed, pro la grandega nombro da subjektoj ĉi-sube, ŝajnas ke ni forgesis ĉi tiun mesaĝon... Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:02, 26 Maj. 2012 (UTC)

Mi korektis la mesaĝon ĉe [1]. Se ĉio iros glate, ene de du tagoj ĝi devus aperi ĉi tie. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:08, 31 Maj. 2012 (UTC)

Dankon, Marek! --Surfo (diskuto) 16:32, 4 Jun. 2012 (UTC)

Strange. Ŝajnas al mi, ke la teksto jam aperis korektita, sed nun ree videblas nur la origina fuŝaĵo "Marki ĉiujn vizititajn paĝojn". Ĉu mi sonĝis pri korektiteco? --Surfo (diskuto) 07:07, 8 Jun. 2012 (UTC)

Al mi ankaŭ la teksto aperis korektita dum 2-3 tagoj, sed poste reaperis la malnova teksto. --Dominik (diskuto) 07:48, 8 Jun. 2012 (UTC)

Informkesto aŭtomobilo redakti

Saluton al niaj spertuloj pri Ŝablonoj! Mi komencis redakti artikolojn pri aŭtomobiloj, sed mankas al mi ŝablono iom simila al la angla "Template:Infobox automobile" (Ŝablono:Informkesto aŭtomobilo) - ĉu volontulo pretas entrepreni ĉi tiun laboron? Antaŭdankon - --Dominik (diskuto) 09:54, 21 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Dominik. Ni jam havas la ŝablonon {{Informkesto aŭto}}, kiu baziĝas sur la germana versio. Ĉu mi eble aldonu pliajn parametrojn? --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 21 Maj. 2012 (UTC)
Multan dankon Tlustulimo! Mi vane serĉis per la plena nomo "aŭtomobilo"... --Dominik (diskuto) 11:45, 21 Maj. 2012 (UTC)

 Mi atentigas, ke parametre ne temas pri desegnisto, sed pri dezajnisto Aldone, la ŝablono via Bildo-ŝaltilo plu misnomiĝas. La ŝablono komutas inter du bildoj, se mi ĝuste komprenas ĝin. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:00, 21 Maj. 2012 (UTC)

  Farite {{Informkesto aŭto}} desegnisto-->dezajnisto. --Dominik (diskuto) 14:20, 21 Maj. 2012 (UTC)
@Dominik. Bonaŝance nur unu artikolo el sufiĉe malmultaj estis provizore fuŝita. Sed mi jam korektis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 21 Maj. 2012 (UTC)
Ups! Mi pretervidis la faman Kabinenroller - pardonu kaj mil dankojn! --Dominik (diskuto) 15:36, 21 Maj. 2012 (UTC)
Mi preterpase korektis kelkajn lingvaĵojn en Messerschmitt Kabinenroller (Rulkajuto). Cetere, kabino ne ekzistas, kabano jes, sed jen io alia. Kaj mobilo pendas de la plafono.  . Hmm. Eble kabino estas ino kun gigantaj mamoj, kiuj elstaras en la maron. Sed tuj poste tiam tiu ĉi mobilo. Iel ajn klarigi la kombinaĵon kabino-mobilo superpasas mian imagpovon.   Mamoj, kiuj elstaras en la maron, sed aliflanke tintetas pende de la plafono! Por tio necesus gluti LSD-on!
Ho jes, tiam la fama suĉkisa sfero, kiu surscenejiĝis kiel kiso-kuglo, kiun oni evidente iel pafu. Eble kiso-kugloj estas iuspeca nova armilo por James Bond.   Ho, mia kor'! Kiom belas la Germana en robo Esperanta!
Kiel oni en la Germana diras &#151; Mi prefere pafdonu al mi la Guglon! --  PEJNO Simono  Diskuto  17:32, 22 Maj. 2012 (UTC)

Pli diskreta Al Enhavo redakti

Mi denove okupiĝas pri Al enhavo kaj ŝatus fari ion iomete pli diskretan ol la nuna solvo kun {{Butono al Enhavo}}. Jen du ebloj:

  • Mi entute dubas pri utilo de tiu ĉi ŝablono, se oni volas vidi enhavtabelon oni ĉiam povas rulumi supren. Mi konsentas ke nuntempa butono estas tre maldiskreta, tamen ĉu butono ĉu montrilo laŭ mi rompas enciklopedian artikolon. Mi ne uzadas ĝin kaj pensas ke oni ĝin ne uzadu. --CubeF (diskuto) 14:43, 10 Jun. 2012 (UTC)
La utilo dependas de la longo de la artikolo. Evidente, ĝi utilas nur en tre longaj artikoloj. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:36, 12 Jun. 2012 (UTC)
Plia argumento estus, ke, eble depende de la krozilo, la salto per la butono aŭ sageto okazas ege pli rapide ol iuj ruladoj. Provu mem. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:19, 13 Jun. 2012 (UTC)

Metodo 1 redakti

Tiu metodo uzas la titolon mem kiel ligilon al Enhavo. Tre diskrete, ĉu ne? Sed aliflanke, iam kaj iam, iomete miskomprenige. Ekz. mi havas ie titolon La Greka lingvo. Evidente, se ĝi bluas, ĉiu supozas, ke jen ligilo al Greka lingvo.

  • Tre miskompreniga, mi kontraŭas. --CubeF (diskuto) 14:43, 10 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:Sageto al Enhavo

Metodo 2 redakti

Tiu metodo uzas aldonan sageton rekte antaŭ la titolo kiel ligilon al Enhavo. Ŝajnas esti iomete malpli diskrete, sed aliflanke oni povus supozi, ke la uzanto povos diveni, pri kio entute temas. Eble iuj ŝatus prikomenti la aferon aŭ havas alian ideon. --  PEJNO Simono  Diskuto  15:31, 21 Maj. 2012 (UTC)

Se oni uzas tiun metodon, la paĝo plej bone aspektas, se oni metas sageton antaŭ ĉiujn titolojn, eĉ se la titoloj kaj subtitoloj estas unu rekte post la alia. Do alie ol okaze de butonoj. Vidu: Literofteco. Komparu: Nacia parko Fulufjället. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:01, 23 Maj. 2012 (UTC)
Nun mi aldonis ŝpruchelpilon al la sageto. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:04, 24 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Sageto al Enhavo

Metodo 3 redakti

Ambaŭ samtempe ankaŭ eblus. Eble pripensinde. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:35, 21 Maj. 2012 (UTC)

Metodo 4 redakti

Ŝablono:Butono al Enhavo Jen la ĝisnuna metodo. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:42, 22 Maj. 2012 (UTC)

riziko = risko redakti

En pluraj artikoloj mi trovis "riziko", laŭ mi devus esti risko.--Riŝo (diskuto) 16:20, 21 Maj. 2012 (UTC)

Vi pravas. Tiel estas. risko. Riziko estas erara misenigo de la Germana vorto Risiko, unu el la tre malmultaj Germanaj vortoj, kiuj finiĝas je o, kaj pro tio jam tre Esperantece aspektas. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:30, 21 Maj. 2012 (UTC)

Peto pri testo redakti

Mi petas vin &#151;

  1. iri al la ĉefa paĝo de la Vikio,
  2. alklaki la butonon Legu plu en la artikolo de la semajno,
  3. raporti tie ĉi, ĉu vi povas vidi la malhele bluan ankrosimbolon sur hele blua fono en la artikolo mem (alivorte ĉu via Unikoda tiparo subtenas la simbolon ankro aŭ ne),
  4. raporti, kie la krozilo poziciigas, ĉu ĉe la linio kun la simbolo, ĉu komence de la alineo kiu entenas la simbolon.

--  PEJNO Simono  Diskuto  06:52, 23 Maj. 2012 (UTC)

Jen rezulto de provtestado per 5 retumiloj. Operaciumo estas Windows 7, 64-bitoj. Ordigitaj de malplej bona al plej bona:
  • Google Chrome (19.0.1084.46) - saltas al ankro - videblas KVADRATO sur blua fono
  • Safari (5.11) - saltas al ankro - videblas KVADRATO sur blua fono
  • Firefox (12.0) - saltas iom pli supre ol ankro - videblas ANKRO sur blua fono
  • Opera (11.64) - saltas al ankro - videblas ANKRO sur blua fono
  • IE9 - saltas al ankro - videblas ANKRO sur blua fono
Bonŝancon por la provado/testado. --Dominik (diskuto) 07:40, 23 Maj. 2012 (UTC)
Bombege bonege! Dankon pro via testado.
Do nur Krimo kaj Ŝafaro ne havas la simbolon en siaj tiparoj. Fakte ili sur Vindozo 7 tutcerte havas, sed laŭŝajne aŭ ne scias atingi ĝin &#151; temas pri: ⚓, do &_#_x_2_6_9_3_; do tre alta, preskaŭ subtegmente &#151; aŭ ili uzas iun propran ne-Vindozan tiparon. Sed mi kredas, ke mi lasos la aferon tiel. Fakte mi havus ankaŭ bildon de simbolo de ankro, sed ne vere valoras la penon. Nur se vidiĝos pliaj problemkazoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:15, 23 Maj. 2012 (UTC)
Estas io nekomprenebla: Google Chrome kaj Safari sukcesas afiŝi Maltan Krucon ✠ (HEX & # x 2 7 2 0 ;) sed ne sukcesas afiŝi Sonorilon ⍾ (HEX & # x 2 3 7 E ;). --Dominik (diskuto) 13:41, 23 Maj. 2012 (UTC)

Ĉu iu ajn alfrontis? redakti

Ĉu iu ajn alfrontis la problemon ene de #ifeq: kompari BASEPAGENAME al signoĉeno == aŭ simile? En mian "internan" ŝablonon {{Pejnaĵoj}}, kiu servas kiel fina informo en ĉiuj miaj ŝablonaj dokumentaĵoj, mi enmetis ĉie specialan subŝablonon {{Pejnaĵoligilo}}. Tiu evitas rekursion ĉe la ligiloj montrataj sur la tabulo rilate la dokumentadon de ŝablono. Se tia ligilo fakte rilatas al la ŝablono entenanta la tabulon, la ligilo ne plu estu ligilo, nur teksto.

(En vero la Vikia sistemo jam kaptas tian rekursion kaj montras tion per dikigo de la skribo de la ligilo. Sed la skribo damne ne dikiĝu! La afero perfektu! Mi povu mem eviti rekursion!)

La fiaskadon de mia rekursi-evita mekanismo oni povas belege vidi en mia {{==}}. Por ĉiuj aliaj miaj ŝablonoj entenantaj fine la ŝablonon {{Pejnaĵoj}} ĉio funkcias perfekte. Evidente, mi jam provis kelkajn eblojn difini "="-signojn. Tamen mi ĝisdate ne trovis metodon, kiu funkicas, ene de #ifeq:.


{{SUBPAGENAME}} liveras ===, evidente sur subpaĝo kun la nomo ===. HTML-e temas pri aŭtentaj =-simboloj, ne pri iuj koderoj.

Ŝablono entenanta la sekvantan kodaĵon:

{{SUBPAGENAME}}                                     liveras ===.
{{#ifeq:===|===|yes|no}}                            liveras yes.
{{#ifeq:{{SUBPAGENAME}}|{{SUBPAGENAME}}|yes|no}}    liveras yes.
{{#ifeq:{{SUBPAGENAME}}|===|yes|no}}                liveras no.

Ankaŭ iuj formuloj kun ĉeno el &#x3d; ne funkcias. Same pri {{=}}{{=}}{{=}}.

--  PEJNO Simono  Diskuto  06:07, 24 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Mi ankoraŭ ne vidis la menciitan problemon de la parsera funkcio kun {{SUBPAGENAME}}. Sed vi povus "superruzi" la vikian softvaron, se vi ŝanĝus la nomojn de viaj ŝablonoj de Ŝablono:==, Ŝablono:=== ktp. al {{h2}}, {{h3}} ktp. laŭ la kreata HMTL-kodero. (Eĉ la ŝablono {{ŝ}} ne ŝatas ilin.) Kelkaj signoj ja estas uzataj por apartigi parametron de valoro (nome =), disigi parametrojn (nome |) ktp. Do kromefikoj verŝajne ne ĉiam estas eviteblaj, se oni rekte uzas la koncernajn signojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:39, 24 Maj. 2012 (UTC)
Ĉi-loke = ne povas esti problemo. La demando estas simple, kion SUBPAGENAME, kaj kunuloj, fakte liveras. Evidente ene de la se-egal-a testkampo ion alian ol tio, kion la se-egalo liveras en sia rezultkampo.
Kaj cetere, ne eblas nomi paĝon {{h2}}.
Kaj aldone, se la se-egalo kaplas prilabori === === kaj doni yes, evidente ĝi ja kapablas trakti === ĉi-loke. La problemo estas, ke oni ne povas vidi, kion ĝi en la respektivaj kampoj fakte havas. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:09, 24 Maj. 2012 (UTC)
Mi trovis la solvon:
{{#ifeq:{{PAGENAME}}|&#61;&#61;&#61;|yes|no}}   liveras yes.
Tiu solvo estas evidenta, sed bedaŭrinde mi uzis heksajn ciferojn kun x, kaj ne Romiajn ciferojn. Do nun ĉio funkcias. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:52, 24 Maj. 2012 (UTC)

Saluton al niaj spertuloj pri ŝablonoj! Mi serĉas ŝablonon kiu povus konverti (malsekajn) usonajn galjonojn (USgal) en litrojn (l). Ĉu eble per ŝablono {{Unuo volumeno}} per ŝanĝo/aldono al la interna kodo? Antaŭdankojn --Dominik (diskuto) 07:54, 24 Maj. 2012 (UTC)

Ne tiu konvertas laŭŝajne inter ft3 kaj m3. Sed oni povus pretigi ŝablonon similan baze de tiu.
Mi ne volas tuj pretigi iun {{Unuo Likva volumeno}}, ĉar mi unue pripensu, kiel oni faru tion vere ĝuste. Vere trafa nomo por tuta familio de konvertiloj estas jam la unua respondenda demando. Laŭ mi (unuavide) ĝi komenciĝu Unuoj kaj ne Unuo, kaj fakte temas pri Mezurunuoj, ne simple pri Unuoj. Aldone, okaze de la damnindaj galjonoj, ekzistas almenaŭ tri diversaj, kaj al la Britaj galjonoj apartenas ankaŭ kvartoj kaj pindoj. 2 pindoj = 1 kvarto, 4 kvartoj = 1 galjono. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:56, 24 Maj. 2012 (UTC)
Multan dankon, Simono por via peno! Mi intertempe provizore aldonis formulon en {{Unuo volumeno}} por plenumi la deziratan funkcion (konverti de USgal al litro). Rezulto videblas en artikolo Messerschmitt Kabinenroller: Benzin-kapacito. Tio kompreneble estas nur portempa elturniĝo, ĉar la rezulto estas tro rondigita, ĉu troe, ĉu maltroe --Dominik (diskuto) 11:36, 24 Maj. 2012 (UTC)
Tria parametro difinas la gradon de rondigo. Mi ŝanĝis de la defaŭlta 0 al 1. Mi vidas nun, ke fakte jam ekzistas pluraj ŝablonoj Unuo io ajn. Do estas tro malfrue por pripensi iujn novajn nomojn aŭ fari ion plene perfekte. Oni restu ene de la jam esta sistematiko. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:55, 24 Maj. 2012 (UTC)
Nuuu, mi lernis multon hodiaŭ. Mi pensis ke tiu rondiga problemo kuŝis ene de la ŝablono mem. Ankoraŭfoje dankon! --Dominik (diskuto) 14:07, 24 Maj. 2012 (UTC)

Nova versio de la vikia softvaro redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la softvara versio de la esperanta vikipedio aktualiĝis, nome al MediaWiki 1.20wmf3. Do se io ŝanĝiĝis en la interfacio, eble tio "kulpas". Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:40, 24 Maj. 2012 (UTC)

(+) Bedaŭrinde mi jam trovis la unuan netradukitan aferon. Do en paĝa historio nun aperas ĉe la komparado de versioj la jena teksto
Difference between revisions of "Ŝablono:Unuo volumeno"
Kiu mesaĝo ne estis tradukita ĝis nun? Prefere tio okazu en la traduka vikio. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 24 Maj. 2012 (UTC)
Strange! Mi prilaboris ĉi tiun ŝablonon, sed nenio nenormala videblis. Mi denove ŝanĝis ion, supozeble post la ŝanĝo de softvara versio. --Dominik (diskuto) 12:55, 24 Maj. 2012 (UTC)
Pardonu! Mi pensis ke tio estis specifa al la ŝablono "Ŝablono:Unuo volumeno" - tute ne, la sama mesaĝo aperas en aliaj artikoloj kiam oni esploras "Vidi historion". Mi ne tuj rimarkis la lingvo-ŝanĝon. --Dominik (diskuto) 13:06, 24 Maj. 2012 (UTC)

Mi petas sekvi la supran ligilon por baloti pri tiu ĉi demando. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:59, 25 Maj. 2012 (UTC)


Modifoj redakti

  1. Mi atentigas, ke mi Esperantigis miajn kolorpaletrojn, jen Paletro pala kaj Paletro ombra. Tio ĝenos nur se oni antaŭe uzis la literon G kiel valoron. Antaŭ tiu ŝanĝo jen green, nun ĝi estas griza. Do nececos ŝanĝi al V por verda. Sen tio, la verdaĵo nun griziĝos. Tamen, la sistemo subtenas ĉiujn ĝisnunajn parametrojn, do laŭ la Anglaj nomoj de la koloroj. Do, krom verda, ne necesos ŝanĝi ion ajn. Tio trafas ĉiujn ŝablonojn miajn, kiuj uzas unu el la parametroj: inko, koloro, ombro, fono aŭ transdonas koloron kiel sennoman parametron.
  2. Aldone, ĉiuj parametroj nun akceptas Esperantajn instruojn, kune kun la ĝisnunaj Anglaj. Ekzemple, la parametro aranĝo akceptas ne nur left, right kaj center, sed ankaŭ maldekstre, dekstre, kaj centre (aŭ meze). Simile pri jes kaj ne.
  3. Tiparojn akceptas nun ne nur Ŝablono:Skribo, sed ankaŭ Ŝablono:Tabulo, Ŝablono:Poemo kaj Ŝablono:Papero. Ankaŭ tiuj nun komprenas Esperantajn nomojn. Do apud Times, Courier, Comic kaj Helvetica akceptiĝas la nomoj Tajmzo, Kuriero, Komika kaj Svisa. Cetere, Poemo uzas nun la pradifinon: Komika. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:29, 27 Maj. 2012 (UTC)
Gratulojn kaj dankojn pro viaj penoj Esperantigi nomojn de valoroj. AL @ 19:03, 27 Maj. 2012 (UTC)
Mi ridas ĉar li tradukas "Helvetica" por "Svisujo". Kial ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:25, 27 Maj. 2012 (UTC)
Vi pravas «helvetica» oni traduku al «svisa». «Svisujo» estus Confœderatio Helvetica AL @
Ah bien. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:29, 27 Maj. 2012 (UTC)
Mi konstatu &#151;
  1. mi volis havi ĉiujn nomojn gramatike egalaj, do ĉi-okaze substantivaj
  2. Svisujo estas la nomo de senserifa E-tiparo, kiu fakte estis Helvetica (Vidu Tiparo),
  3. la ĝusta traduko de la vorto helvetica estus helvetahelvetia.
Kaj cetere, Tajmzo estas la nomo de Londona gazseto. En vero temas pri la Romistila tiparo komisiita de la gazeto The Times, sed mi hezitis nomi la tiparon Romia aŭ simile, ĉar ĉiuj konas la tiparon kiel Tajmzo, kaj ne kiel Romia. Sed adjektive simile eblus: Tajmza, Kuriera, Komika, Svisa. Eble mi aldonu la adjektivojn.  
--  PEJNO Simono  Diskuto  05:35, 28 Maj. 2012 (UTC)
Farite! Eble mi nomu la tiparojn en la helpo tamen mikse &#151; do: Tajmzo, Kuriero, Komika, Svisa. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:40, 28 Maj. 2012 (UTC)
Tajmzo, Kuriero, Komika, Svisa... FRENEZA Kaj RIDINDA. --Dominik (diskuto) 20:22, 5 Jun. 2012 (UTC)
Mi tute akordas. Freneze kaj ridinde. Sed aliflanke kial ne? Tio tute ne ĝenas, ĉar la Anglaj nomoj plu perfekte funkcias. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:26, 13 Jun. 2012 (UTC)

Pri malva kaj magenta kaj fuksino redakti

Mi atentigas, ke oni en la Vikio tie ĉi misdifinas malva kiel             . Jen tamen la difino de fuksino el la urbo Magenta. La kolornomo magenta, bedaŭrinde, ankoraŭ ne pivas. ( Mi petas kontroli novpive! ) La koloro malva estas fakte             , evidente io tute alia. Sekve oni misnomas la CMY-kolormodelon, kaj same la mikskolorojn el la RGB-modelo, mise cejana, malva kaj flava. La koloro malva neniel rilatas al la modeloj. Ĝuste estus fuksina (Zamenhofa). Ĉar la F de fuksina evidente kolizias kun la F de flava, mi kuraĝe enkondukas la koloron magenta kaj fino. Evidente oni devos nun korekti ĉie la eraran uzon de la vorto malva ĉi-Vikie, kiam temas pri kolordifinoj.

Mi mem, bedaŭrinde, lasis min misgvidi de tiu ĉi kolornoma fuŝaĵo kaj nun devos korekti la nomojn en miaj paletroj. Jen ekzemplo de la tipaj terminaj fuŝaĵoj, kiuj abundas niamedie.

Tio memorigas min iomete pri la kakaĵo N, S, W kaj E -> N, S, O kaj O! Sed ni ja havas ankaŭ uesto kaj eosto, ĉu?   --  PEJNO Simono  Diskuto  06:48, 28 Maj. 2012 (UTC)

La kulmino estas la paĝo Malva tie ĉi. Oni redifinas tiun ĉi koloron magenta, eĉ montras la modelbazan koloron magenta, kaj kulmine montras bildon de la floro Malvo, kiu tute evidente aspektas malva kaj ne magenta. Je diplodoko! Kriĉ'! --  PEJNO Simono  Diskuto  07:25, 28 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Mi pensas, ke via ideo pri la rearanĝo de la artikoloj estas bona, eĉ se magenta ne troviĝas en Nova PIV. Mi nur trovis tie malvokolora (sur paĝo 706, difinata kiel inter roz- kaj viol-kolora) kaj fuksino (sur paĝo 372). Sed fuksino estas nomo de anilina ruĝaĵo, do farbo. Mi jam aldonis la vorton malvokolora al la nuna versio de malva kiel alternativan resp. PIVan formon.
Hieraŭ mi aldonis la ŝablonon {{informkesto koloro}} al ambaŭ artikoloj. Bedaŭrinde la informkesto estas iomete korektenda. La indikoj HTML kaj CSS devos esti rearanĝataj, ĉar la distingo je difinado de koloroj ja estas alia. --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 30 Maj. 2012 (UTC)

Vikipedio-paĝo ĵuse kreitaj redakti

Saluton, kiu povas korekti paĝojn Vikipedio:Uzantaj rajtoj kaj Vikipedio:Uzantoj, mi petas. Dankon frue. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:04, 27 Maj. 2012 (UTC)

Kara ! bonvolu precizigi ke vi petas revizion de paĝoj kiujn vi mem kreis - mi fakte demandis min kial vi petas ke oni korektu tiujn paĝojn. Unua afero: same kiel ni korektis "Uzanta diskuto" al "Uzantodiskuto" ni ne povos konservi "Uzantaj rajtoj" sed ŝanĝi ĝin al "Rajtoj de uzantoj" (eventuale "Uzantorajtoj"). (Vidu diskuton pri "Uzanta diskuto" en la arkvivoj de la diskutejo). Dua afero: kiam temas pri reguloj kiuj aplikiĝas al ĉiuj, oni ne uzu "li" kiu estas klare malina sed "li aŭ ŝi" ("li/ŝi" aŭ, nekongrue kun Esperanta gramatiko, sed samcele: "ŝli", "ri". --Arno Lagrange @ 18:19, 29 Maj. 2012 (UTC)
Mi ŝanĝis la kategorion Kategorio:Uzantaj rajtoj al Kategorio:Vikipedio:Uzantoj laŭ rajtoj kaj "Vikipedio:Uzantaj rajtoj" al "Vikipedio:Rajtoj de uzantoj" AL @ 20:32, 29 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, dankon. Mi petis korekton ĉar al nova paĝo sia korektado (À chaque nouvelle page sa correction). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:21, 30 Maj. 2012 (UTC)

Mi enmetis malnetan tradukon de preskaŭ ĉiuj kolornomoj laŭ HTML. Nur BurlyWood mankas ankoraŭ.

Ĝenerale, mi iomete hezitas pri la ligvokalo en duradika nomo kaj pro tio plej ofte klopodegis eviti ĝin. La prefikso estas tre ofta planto. Aldone, la Anglaj nomoj mem estas jam plene ĥaosaj.

Evidente, tiu traduko ne havas iun ajn praktikan utilon. Temis simple pri intelekta ekzerco.   Kelkaj tre interesaj esploroj pri la preciza deveno de iu kaj iu kolornomo estis necesaj. Ekzemple AlicBlua, Siena, Kartuzia, DoĝerBlua, Tanina, ktp.

Mi petas konroli pri tajperaroj.

--  PEJNO Simono  Diskuto  14:47, 28 Maj. 2012 (UTC)

Burlywood ŝajnas esti tumorligno, do ligno el ekstera tumora ŝveliĝo ĉe la trunko de arbo kaŭzita de specifa bakterio. Man lebt und lernt &#151; Kiom vivante, tiom lernante. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:11, 28 Maj. 2012 (UTC)
Mi aldonis kelkajn klarigojn pri la pli strangaj el la kolornomoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:10, 29 Maj. 2012 (UTC)
Tre interesa paĝo ! Unu rimarko : kial kolumnkapoj en la tabelo en Kolornomoj por TTT#Kolornomoj la.C5.AD X11 kun kelkaj aldonoj ests anglalingvaj ? --Arno Lagrange @ 18:23, 29 Maj. 2012 (UTC)
Mi ĵus tradukis la kolumnokapojn. Sed mi ne certas pri heksadecimala. Ĉu ĝi povos resti aŭ ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 29 Maj. 2012 (UTC)
Evidente ne: ni plu uzu deksesuma. Ne estas pravigo por uzi duon-grekajn duon-latinajn nomojn por ciferoj dum ni havas tute bonajn Esperantajn. AL @ 19:56, 29 Maj. 2012 (UTC)

Ĉu vi rimarkis ke jam ekzistas Helpo:koloroj kiu iom pritraktas la temon? kaj ke en ĝi estas utila ŝablono {{Kolortabellinio}} kiun vi povintus evoluigi por aldoni Esperantajn kolornomojn por atingi ke la tabelo estu pli facile legebla dum redaktado. Kp Kolortabelo kaj Kolornomoj laŭ X11 kun kelkaj aldonoj AL @ 20:41, 29 Maj. 2012 (UTC):

Mi observas, ke la temo de la artikolo iom post iom ŝoviĝas de kolornomoj al la kolormodeloj. Do baldaŭ ni bezonos novan pli ĝeneralan titolon. --  PEJNO Simono  Diskuto  04:05, 31 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Mi pensas, ke iomete pli ĝenerala titolo sufiĉus. Tial mi proponas du variantojn, el kiuj ni elektu unu:
  • Kolorindikoj por TTT
  • Kolordifinoj por TTT
La unua varianto ŝajnas al mi pli taŭga. Eble ni ja eĉ anstataŭ TTT uzu la pli konatan vorton interreto, kvankam ĝi ja nur estas parto de TTT. --Tlustulimu (diskuto) 07:34, 31 Maj. 2012 (UTC)
Ne, ne, male, TTT estas nur parto de Interreto, do tute ne temas pri koloroj por Interreto. La ĝenerala internacia tendenco ŝajnas esti nomi tiun artikolon Web colors aŭ simile. Do TTT-Koloroj estus la supozeble konvena nomo.
Al ni iomete mankas la vorto Vebo, ĉu?   Imagu &#151; vebejo, vebejisto, vebservilo, vebilo, vebpaĝo, envebigi, elvebigi, vebserĉilo, vebe, veba, vebformata, vebprotokolo, vebproblemo, vebkraŝo, vebaliro, vebejestro, vebradio, ... kaj memkompreneble nun &#151; vebkoloroj. Kiom la mondo povus estis simpla! Fakte pro la engorĝa kojnumiĝemo de TTT oni ofte uzas ĉi-cele la radikon ret-. Fakte, jen misuzo.
Se eĉ la Francoj enkondukis le Web, kaj ili enkondukas laŭpove vere nenion ajn el la aĉa Angla, ...
Verdire, mi mem ofte uzas la vorton Vebo. Sed memkompreneble, neniam oficiale.   --  PEJNO Simono  Diskuto  12:55, 31 Maj. 2012 (UTC)

Mi denove atentigas, ke por vidi, ĉu artikolo estis iam jam ADLS, simple iru al  Artikoloj de la semajno . Notu la pluralon!

Nome, singulare, do  Artikolo de la semajno , kondukas al la aktualaj balotoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  18:21, 29 Maj. 2012 (UTC)

Kolormodeloj redakti

Mi atentigas, ke saturation en ĉiuj kolormodeloj estu satureco en Esperanto. Paroli pri kolorintenso estas plene malĝuste. Do koloro povas esti 100%-e saturita. Aldone koloro &#151; pli precize en la senco de krominanco &#151; estas fakte 2-dimensia kaj ne 3-dimensia. Oni prezentas ĝin laŭ polusaj koordinatoj. La angulo estas la kolornuanco kaj la longo de la radiuso estas la satureco de la koloro. La centra nulpunkto signifas ĉe tio senkolora.

Tria dimensio faras el tia krominanca disko cilindron. Tiu ĉi tria dimensio normalokaze nomiĝas luminanco.

En praktika vivo papago ne ŝanĝas siajn kolorojn nur pro tio, ke oni ŝaltas aŭ malŝaltas elektran lampon. Same ne, se oni fortigas la lumon &#151; do 200W anstataŭ 100W. Alivorte, la intenseco de la lumo neniel rilatas al koloro. Koloro estas sendependa. (Evidente, mi parolas pri perfekte blanka, plenspektra lumigo kaj ignoras kelkajn propraĵojn de la homa retino.)

Fakte normala kolorbildo sen krominanco iĝas nigra-blanka bildo, do bildo nur ankoraŭ kun luminanco. Ĝuste tio okazas en televidilo, se oni alĝustigas la regilon satureco suben ĝis al nulo. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:52, 30 Maj. 2012 (UTC)

Ŝajnas, ke por kolormodeloj la termino kromateco estus la pli ĝusta vorto. krominanco estas tro ligata al videaj sistemoj. Ĉiuokaze, tiam ni havus, kromateco kaj luminanco. Kromateco estas vektoro, kies angulo estas la koloro, kaj kies longo estas la satureco de tiu ĉi koloro.
Aldone, la vorto hue oni ne nepre traduku per kolornuanco. Nuanco povas estis ĉiudirekte, do ankaŭ radiuse, do ŝanĝo de satureco. Aliflanke, koloro ŝanĝiĝas vere nur fundamente kaj eĉ kolornome, se temas pri movo rotacia, do ŝanĝiĝo de la angulo de la kolorvektoro.
Mi demandas min nun, se sufiĉus uzi koloreco por chromaticity kaj lumeco por luminance.
Ĉiuokaze, uzi kolorintenso por satureco ŝajnas al mi esti plene mistrafa. Se mi havas laseron, kiu emisias spektre puran ruĝan lumon, la intenso estas evidente la heleco, alivorte, ĝi rilatas al la povumo de la lasero kaj ne havas iun ajn rilaton kun satureco. Laseroj emisias nur centelcente saturajn kolorojn. Kaj se temus pri ruĝa elektra ampolo, kiu emisias tutan faskon de ondolongoj, se ties koloro estus malpli satura, la lumigpovumo fakte pli grandiĝus! Same pri la reflektopovo de surfacoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:46, 31 Maj. 2012 (UTC)

Kolorterminareto redakti

AnglaGermanaFrancaEsperanto
color
colour
Farbecouleurkoloro
luminosity
luminance
brightness
Leuchtdichte
Luminanz
Helligkeit
luminosité
luminance
brillance
lumeco
heleco
chromaticity
chrominance
chroma
Farbart
Chrominanz
chrominance
chroma
chromie
kromateco
koloreco
hueFarbtonteintenuanco
saturationSättigungsaturationsatureco

Koloro (vektoro en 3-dimensia spaco) estas la kombino el koloreco kaj lumeco.

Koloreco (vektoro) estas la kombino el nuanco (angulo) kaj satureco (streko).

Kolorintenso, kiu estas ĉie ĉi-Vikie misaplikata por satureco, estas io tute alia. Temas pri la balanco inter lumeco kaj koloreco en normala kolora bildo. Do pri la grado de almiksata koloreco al la nur lumeca bildo. Tipe jen la nomo de regilo ĉe kolortelevidilo. En la Germana Farbstärke. Sed jen alia koncepto.

--  PEJNO Simono  Diskuto  17:21, 1 Jun. 2012 (UTC)

Foriĝo de aktivaj kontribuantoj redakti

Laŭ Vikipedio:Listo de uzantoj laŭ redaktonombro montriĝas ke konsiderinde malkreskis nombro da nun aktivaj vikipediistoj: nuntempe ni estas kelkdekoj da aktivaj vikipediistoj; multaj antaŭaj kontribuantoj ĉesis partopreni. Jen zorgiga situacio. --Arno Lagrange @ 21:29, 31 Maj. 2012 (UTC)

Ho ve! mi aperas en la listo :D, bedaŭras la situacio de Vikipedio, ĉu keldekoj da aktivaj uzantoj povas konstrui veran liberan enciklopedion? Tiu ĉi estas la plej grava enciklopedio de Esperantujo, tamen, la nombro da kunlaborantoj estas tre malmulta, kion ni povas fari por ŝanĝi la situacion? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  02:46, 1 Jun. 2012 (UTC)
Min tute ne mirigas tiu malkresko. Laŭ mi temas pri rekta rezulto de misagoj de administrantoj kontraŭ kontribuantoj. Mi atentigu nur pri mia ĵusa batalo kun P., kiu forbaris min pro personaj motivoj.
Sed jen ne ĉio. Mi citu eltiraĵon el mesaĝo mia de hodiaŭ matene al T. Fone temas pri la Bertila mistraduko de quirks mode al kaprica modo. La vorto modo evidente estu reĝimo, aŭ, se entute, moduso. Aldone kaprica estas lingvaĵe eble bela, sed faklingvaĵe bedaŭrinde estas la signifo por fakulo tute ne ekkonebla. Sed jen nur flankaĵo, la demando estas, kial kontribuantoj iĝas ekskontribuantoj. Mi citu min mem:
 
 Aldone estas alia afero. Mi ricevas la impreson, eble malĝuste, ke en la momento, kiam mi tuŝas nur iun ajn dokumenton, tiam ĝuste vi tuj aperas por malfari miajn ĵusajn ŝanĝojn. Vi agas tiel, antaŭ ol mi entute estas preta rilate eblan tutan aron de ŝanĝetoj. Kaj ĉe tio, se nur unu specifa ŝanĝo ne plaĉas al vi, vi malfaras rigore ĉion. Sciu, mi povas pli bone apliki mian tempon, ol vane korekti faklingvaĵon kaj aldoni fakaĵojn fronte al iuj malfaroj, kiuj eĉ ne estas pravaj.
Kaj tiam estas Arno, kiu nepre volas Esperantigi ĉion &#151; RVB-modelo, CMFN-modelo. Mi ĵuras, eĉ se fakulo povos eble diveni, kio estu RVB, li tute ne povos ekkoni CMYK malantaŭ CMFN. Kaj pretere, la K tute ne estas mallongigo por black. Temas pri key, nome la ŝlosila farbo, do la ĉefa, precipa kaj alĝustige gvida inko, ĉe presado.
 
Min ŝokas tiu akuzo ke mi «nepre volas» ion ajn. Mi nur esprimas mian opinion ke en iulingva Vikipedio, kodoj estu alireblaj al parolantoj de la tiea lingvo sen nepra kono de unu el la 6700 aliaj lingvoj de la mondo eĉ se la parolantoj de tiu lingvo arogas ke ilia lingvo estas la monda lingvo ĉar ili disvendas Kokakolaon Makdonaldaĵojn Jurkrosftaĵojn Hiroŝima-bombojn ktp-aĵojn al la tuta mondo: alivorte kial Esperanto-parolanto estus devigata kompreni anglajn difinojn de koloroj (kaj de ĉiaj ecoj de objektoj en retpaĝo) kaj kial tiu ne povus difini koloron de objekto en paĝo per vortoj kiujn tiu klare komprenas ? Des pli ke en vikipedia kodado ĉio eblas: nur tio postulas iom pli da laboro al ekzemple verkanto de ŝablono kaj ofertas pli da komforto al baza kontribuanto. Tia estas la Esperantiteco de ulo kia mi kiu ne bonŝancis naskiĝi en anglalingvparolanta medio. Sed estas nur persona opinio mia (mi ŝatus ke aliaj havu la saman, sed se mi troviĝas en malplimulto, mi tamen defendos mian vidpunkton) kaj neniel enmiksiĝas ke mi havas apartajn alirrajtojn al Vikipedio. Mi ne esprimas opinion estiel superula vikipediisto, sed kiel ordinara civitano kiu konsideras ke li rajtas esprimi personan opinion. Ĉu mi prisilentu mian vidpunkton ĉar mi havas administrajn rajtojn en Vikipedio? Kiam mi sciigas personan vidpunkton mi ne pretendas esti la voĉo de Vikipedio kaj ke Vikipedio parolus per mia buŝo. Mi estas nur «unu el». AL @
Kara Arno, akuzo estas tro forta vorto kaj vi ege tro facile atingas la staton de ŝokiteco. Mi simple grumblis. Kaj vere estas tiel, ke CMFN estas apenaŭ identigebla, eĉ kun kunteksto fakulo hezitus. Sciu, ankaŭ en la Germana oni uzas la Anglajn mallongigojn, simple pro tio, ke oni aliokaze tute ne rekonus la Germanigojn. Imagu: Blaugrün-Purpur-Gelb-Schlüsselfarbe. Neniu ajn komprenus BPGS. Sed vere ĉiu Vebejfasonisto   scias, kio estas CMYK. Kaj cetere, se mi jam komencas per la Esperantigo de RGB, kie mi haltu? Kio pri Lab, aŭ HSB, YCbCr, au YUV ktp? (LOL!) Evidente, mi parolas nur pri mallongigoj. Mi ne kritikas ion kiel kvarkolora presado. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:13, 2 Jun. 2012 (UTC)
Do tiu malkreska problemo estas almenaŭ parte memfarita. Tro da povmisuzo kaj tro da arbitro flanke de la administrantoj. Ne ĉiuj pretas ĝisdentpinte, laŭtege blekante, defendi sin. Ili simple foriras. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:44, 1 Jun. 2012 (UTC)
Simple por precizigi: key venas ĉi-fraze de to key kaj signifas precize alĝustigi al specifa antaŭdonitaĵo. Nome oni alĝustigas la matricojn de presilo por la tri inkfarboj, cejana, magenta kaj flava al la donita pozicio de la matrico por la nigra farbo. Tial oni nomas ĝin la ĝisalĝustiga farbo, jen la key color. Tiu matrico servas kiel mastro por la alĝustigo de la aliaj tri.   PEJNO Simono  Diskuto  06:11, 1 Jun. 2012 (UTC)
Al la komentoj de Simono mi emas simple reagi sekve: en kontraŭstara situacio, mi invitas vin ĉiujn rigardi el la vidpunkto de observanto, kaj rimarki kiagrade iu, kiu akuzas sian kontraŭanton pro diversaj mankoj kaj malpravoj, estas mem implikita en la situacio - spegule-. Pli klare: ĉu kulpas iuj vikipediaj administrantoj pro mispaŝoj, aŭ ĉu la plendanto respondecas pri mispaŝoj kiuj kaŭzis ies reagojn ? Tre sincere mi tiel prezentas la faktojn, kaj emas konstati en konflikta situacio dispartigo de malpravo kaj de kulpo inter kontraŭantaj partoj, kvazaŭ simetrie. Alternativo laŭ mi estas malkonflikteme sinteni, kaj en malkonsenta situacio penado ambaŭflanke kompreni kaj akcepti kontraŭan vidpunkton por atingi konsenton. Ĉu ne ? AL @ 20:56, 1 Jun. 2012 (UTC)
Laŭ via argumentado bovido mem respondecas pri sia buĉado, simple pro tio, ke ĝi blekis muuuu.   Aldone, ne ĉiuj vidpunktoj same valoras. Estus naive kredi la malon. Lastvice, la buĉisto havas avantaĝon super la bovido. Li posedas viandhakilon. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:51, 2 Jun. 2012 (UTC)
Estas ege vera grava konservi spertajn kontribuantojn sed ĉu laŭ la statistikoj malkreskis la aktiveco entute ?--pino (diskuto) 19:14, 1 Jun. 2012 (UTC)
Jen esplorenda punkto. Mi fakte deiris de la konstato ke inter la plej "aktivaj" kontribuantoj en nia Vikipedio estas tre multaj ekskontribuantoj. Tio nur konfirmis mian impreson ke nun ne plu aperas multaj vikipediistoj kiuj abunde kontribuadis antaŭ 3 4 aŭ 5 jaroj. Evidente por dekjara kontribuanto kiel mi, la pejzaĝo multe ŝanĝiĝis. Dum mi en dek jaroj konstante kontribuetis mi rimarkis ke aperas vikipediistoj kiuj kontribuegas dum 2-3 jaroj kaj malaperas. Simple tia estas la Vikipedia vivo kaj konstruo: Vikipedio en iu momento esta la sumo de ĉies kontribuaĵoj, ĉu de eksaj kontribuantoj ĉu de nune aktivaj. Jen ĉio. ĉiu portas parton de la taskaro tiom longe ke tiu volas, deziras, povas ... kaj evidente bonetosa kunlaboremo povas instigi valorajn partoprenantojn alporti sian brikon al la komuna konstruaĵo. --Arno Lagrange @ 20:39, 1 Jun. 2012 (UTC)

Miaj konkludoj ĉi-teme

Eble mi malpravas, sed mi ne kredas, ke la etoso estas iel la problemo. Etosoj povas nur estiĝi en iuj diskutejoj, kie oni interkomunikiĝas, kaj tie ĉi oni ne vere treege multe diskutas. Plej ofte temas pri simplaj anoncoj &#151; tio kaj tio estas preta, tio kaj tio ne plu funkcias, ktp. Fakte oni devas paroli kun eks-Vikipediuloj por diagnozi la problemon. Tiuj, kiujn mi intervjuis, ĉiuj senescepte plendas, ke iuj idiotoj detruas ilian dum horoj pretigitan laboron. (Ĉu eble eĉ prave, nu, tion oni evidente ne plu povas klarigi.) Oni aldone ne forgesu, ke kelkaj administrantoj tie ĉi ne nur ne kompetentas pri specifa temo, ili ankaŭ lingvaĵe nur duone kompetentas. Evidente tio tuj kaj praktike apenaŭ eviteble kondukos al kolizio unuaranga, se hazarde la kontribuanto estas kaj fake kaj lingvaĵe pli kompetenta ol la misaganta administranto.

La kulmino estas, ke iu administranto tuj post iu malfaro tuj baras la paĝon kontraŭ pliaj ŝanĝoj. Tion pluraj administrantoj faras sen eĉ dediĉi nur unusolan penson al tio, ĉu ili mem kompetentas pri specifa temo kaj eble plene malpravas. En la momento, kiam kontribuanto oponas la decidon de administranto, la kontribuanto estas praktike jam venkita. Li povas fari nenion plu krom atendi, ĉu la adiminstranto eble mem iam konkludos, ke lia decido estis malĝusta aŭ eĉ maljusta. Tiun malavantaĝan situacion ne ĉiu pretas toleri. Aparte de tio, oni plendas, ke la administrantoj klikas kaj sekve, ke la aliaj neniam ajn forigas iun misagintan administranton el sia cirklo. (Cetere, ĝuste tiun opinion mi mem intertempe gajnis.) Do la nomo de la malsano tie ĉi estas la senpripensa kaj arbitra sinteno de administrantoj kaj ties misuzo de sia povo bari paĝojn. Jen tio, kio forpelas la kontribuantojn.

Kaj tute honeste, jam la multaj reguloj kaj la kopirajtaj postuloj sufiĉas preskaŭ tute sole por forpeli ĉiun normalmensulon. Aldoniĝas la malfacila uzado de la sistemo kun ĝia plene antikva kaj malkomforta fasado. La tuta Vikipedia sistemo estas kontraŭhoma. Estas tiel ke alimedie sperta aŭtoro ne povas simple sidiĝi kaj tajpi. Se al tiuj principaj obstakloj nun adiciiĝas la kapricoj de iuj senbridaj administrantoj, estas klare, ke la sumo de malplaĉaĵoj transpasas la limon de akcepteblo por normala kontribuanto. Kaj jen ĝuste tio, kio regule okazas.

Se etoso entute rolu, kaj eble ankaŭ tio estas iomete vera, temas miaopinie pri kvereloj pri io ajn, plej ofte pri lingvaĵero en iu diskutejo. Sed jen preskaŭ ĉiam nur dupersona afero, do ne vere temas pri ĝenerala etosa problemo.

--  PEJNO Simono  Diskuto  09:41, 2 Jun. 2012 (UTC)

Mia ekzemplo konvenas al pensoj de Pejno. Miaj artikoloj estas pluredaktitaj, kontrolitaj, foje eĉ ruĝuloj aŭ nekonatuloj faris ilin. Ili estas bonaj, sed tio, ke admin. forprenas la tutan artikolon? Admin. Diris, ke iu ajn rajtas redakti el artikolo tute novan artikolon. Tion li ne diris, ke mi kial estas blokita, do mi ne estas iu ajn. Kiu do mi estas? Administ ne traredaktis, aldonis, sed simple forprenis la tuton. Tio estas despota rabo. Alia administ diris, ke mia artikolo ne kongruas. Li ne kontrolis la historion. Estas fakto, ke la hungara estis la unua, la angla nur posta. Jam tiam okazis malkongruo, sed tio apartenas al la angla redaktanto. Se iu ne plaĉas la kongruo, kial ne redaktas novan artikolon kaj ligas ĝin al la kongrua lingvo kaj ne forprenas tutan redakton de iu alia. Mia artikolo kongruis al la origina hungara kaj ne al la posta angla. Plena forpreno de artikolo estas maldeca ago, tiel, ke mi estis eĉ forbarita. Post mia plendo oni respondis, ke mi estis barita nur de unusola artikolo kaj ne de tuta Vp.

Jen vidu la alian historion. Administ faris sisteme fuŝa mian liston. Evidente post alinomado la listo bluas, post forigo ruĝas. Tiuj titoloj ne estis miaj inventoj. En tio konsento okazis. Kelkaj alinomoj estis ĝustigoj, aliaj kontraŭdiris al konsento de Ea Vp. Nun mia listo estas en bona stato danke al aliaj admin.

Estas videbla, ke estas tiaj adminis-j agoj, kiuj forigas kaj ne varbas redaktojn. --Crosstor (diskuto) 15:36, 2 Jun. 2012 (UTC)

el mia vidpunkto administrantoj en Eo-Vikipeido ne konsistigas solidaran klikon kontraŭ uzantoj sen administraj rajtoj. Ili nur estas vikipediistoj kiuj iam faris la kuraĝan antaŭenpaŝon alpreni iun plian respondecon en la flego de la projekto, kaj ili ĉiuj estas malsamaj kaj apartaj, same kiel ĉiuj aliaj kontribuantoj -ankaŭ sen administraj rajtoj- estas ĉiuj apartaj kaj malsamaj. Mi forrifuzas la metaforon ke estus grupo da buĉistoj kontraŭ grupo da sendefendaj bovidoj: ĉi tie estas nur homoj, ĉiuj kun aparta sentemo, kulturo, deziro, kompetenteco, ktp. Iuj inter ili akceptis ŝarĝi sin per kromaj taskoj kaj devoj. Kaj ĉiu el ni havas siajn virtojn kaj malvirtojn sendepende ĉu li aŭ ŝi havas aŭ ne havas apartajn rajtojn. Laŭ mi neniu pravas nek malpravas apriore, ĉiuj povas jen fari bonaĵojn jen fuŝaĵojn, kaj ĉiu kaj ĉies ago estas en ĉiu momento kritikenda kaj eventuale laŭdinda.
tro simpla klarigo ke foriĝo de valoraj kontribuantoj estas kaŭzita de la malvirtoj de la administrantaro ŝajnas al mi tute maltaŭga. 1e: administrantaro kiel konsista tuto neniam ekzistis; 2e: por mi neniam ekzistis limo kiu disdividas kontribuantojn kun kaj sen administraj rajtoj; 3e : kialoj de apero kaj foriĝo de kontribuantoj certe estas tre komplika afero en kiu rolas multegaj faktoroj. Kaj damne ĉesu grumbli kontraŭ administrantoj kiuj apenaŭ havas pli da povoj nek da kapabloj ol ne-adminstranto. Ĉiu unuopa vikipediisto kunrespondecas en la atingoj kaj en la mankoj de nia komuna projekto. ne utilas inventi du kategoriojn da kontribuantoj (ĉu la bonaj kaj la malbonaj?). Bonvolu ĉiu iom pli respondece kaj konstrueme sinteni. Arno Lagrange @ 20:14, 2 Jun. 2012 (UTC)
Kara Arno. Vi tute certe ne apartenas al la administrantoj, kiuj forpelas novajn kontribuantojn. Tute male, vi estas tre helpema.
Sed tute senpeka ankaŭ vi ne estas. Same ne Tlustulimu. Li baris la paĝon Kaprica modo kontraŭ mi. Kaj vi baris Ŝablono:Koloro kontraŭ mi. Fakte vi ambaŭ baris kontraŭ ĉiuj. Kvankam devus esti klariĝinte, ke mi scias multe pri kolorometrio kaj la aplikenda faklingvaĵo, por eksa kolortelevida riparisto, elektronikisto kaj ĉi-faka instruisto tio estas tute normala scio, kaj malgraŭ tio, ke mi evidente okupiĝas ĝuste pri koloroj, por mi estas unu ĉi-faka paĝo kaj unu ĉi-faka ŝablono baritaj. Ne estante sysop mi ne povis plu evoluigi la ŝablonon Koloro kaj, kvankam fakulo, mi ne povis korekti la lingvaĵon de Kaprica modo (kio nun nomiĝas Kongruema reĝimo, ĉar Tlustulimu ekkonis, ke mi pravas, kaj mem korektis.
Mi ne povas ne konstati, tamen, ke ni estas tie ĉi duklasa socio &#151; jen la buĉistoj, jen la bovidoj &#151; kaj evidente, jen eteteta troigo.  
Nu, mi ŝablone bone elturniĝis kaj la rezulto parolas por si mem. Sed devi diskuti pri la signifo aŭ nesignifo de la vorto modo vere estas iomete tro. Speciale pro tio, ke kaj Pivo kaj Pokrovskij klarigas, ke reĝimo estas la ĝusta termino.
La problemo ne estas, ke alia havas alian opinion, eĉ se eble malĝustan. Pravi ankaŭ mi ne ĉiam faras. La problemo estas, ke kelkaj opiniantoj misuzas sian administrantulan povon por defendi sian aferon. Tiun povon la bovidoj ne havas. Ni povas feliĉe manĝi, furzi kaj feki, do de bovida vidpunkto jen ja multe. Sed aliflanke, ĉirkaŭ nia paŝtejo estas ĉiam barilo, kaj tute laŭplaĉe iuj movas la barilon tien kaj reen. Jen kio forpelas. Kaj jen kial aliaj forlasas la Vikipedian medion. Ili ne volonte laboras vane kaj ili ne volonte laboras kontraŭe al iuj arbitraj bariloj.
Mi nun streĉe atendas la klarigojn, kial ĝuste la Ŝablono:Koloro estas protektata.  
--  PEJNO Simono  Diskuto  21:49, 2 Jun. 2012 (UTC)
Simono, vi asertas «Kaj vi baris Ŝablono:Koloro kontraŭ mi.» Mi fakte protektis la ŝablonon je 26 Sep. 2010‎ kaj vian unuan kontribuon ĉi-tie kun salutnomo PejnoSimono vi faris je 3 Feb. 2011. Ĉu vi vere imagas ke mi antaŭvidis kelkajn monatojn antaŭ vi aperos ke mi devos bari paĝon kontraŭ vi? Bonvolu ne konfuzi agojn kontraŭ uzantoj kaj agoj por protekto de paĝoj. La paĝon mi protektis kun klarigo "ne difektenda ŝablono" kaj se vi sekvas la historion de la ŝablono, vi konstatos ke mi kreis ĝin en 2006, kaj protektis ĝin nur en 2010 post kiam aperis fuŝuloj kiuj ekdifektis ĝin farante al ĝi redaktoj kiuj igis ĝin ne plu glate funkcii dum ĝi estis jam uzata en iom da paĝoj. Cetere en la angla- aŭ franc-lingvaj vikipedioj la plej multaj ŝablonoj ĉiuj estas protektataj, kaj ĉi tie ili devus same esti. Ni estas tute malsingardaj lasi amason da ŝablonoj kiuj estas enmetitaj en miloj da paĝoj neprotektataj : tio estas grandega breĉo en kiun povas facile eniri vandaloj. Simono! la plej prudenta solvo estus ke vi fariĝu administranto, tiel vi certe povus redakti la protektatajn ŝablonojn: ili ja ne estas protektataj kontraŭ Pejno Simono sed por ke ili ne estu fuŝredaktitaj de malkompetentuloj aŭ de malbonintenculoj. Atende la momenton kiam vi fariĝos administranto, se vi deziras fari ŝanĝojn al iu protektata paĝo petu de iu komplezema administranto (tiajn vi foje povas trovi) tion fari laŭ via sugesto. Por fariĝi admin. la proceso estas simpla: nur faru la peton en la ĝusta paĝo kaj post du semajnoj kun konsento de la voĉdonintoj vi ricevos la rajtojn; ne estas granda privilegio, nur signo de konfidemo de la plejmulto de la sinesprimintaj aliaj kontribuantoj) --Arno Lagrange @ 04:52, 3 Jun. 2012 (UTC)
Vi evidente divenis, ke mi venos kaj okupiĝos pri koloroj, antaŭ ol mi tion sciis.  
Jen iomete la problemo. Mi fariĝu administranto por tio, ke mi povu redakti protektatajn paĝojn. Antaŭnelonge alia fariĝis administranto tre similmotive. Nome pro tio, ke li volis okupiĝi pri senkopirajtaj bildoj. Nur administranto kapablas forigi ion. Alivorte, jen administrantiĝo pro pure teknikaj motivoj.
Sed en vero administranto estas speco de juĝisto. Li devas arbitracii kaj prijuĝi iujn konfliktsituaciojn. Kaj ĝuste tion la estimata administrantaro ne volas fari. Fakte ties membroj laŭpove evitas prijuĝi ion kiel la diablo evitas la benitan akvon. Vere ne ĉiu konvenas kiel juĝisto (cetere same kiel ne ĉiu konvenas kiel ĉefo aŭ skipestro). Teknika doto ne nepre kongruas kun iuspeca morala kaj sanmensa doto rilate juĝadon. Jen eble la mismaŝo en la kudraĵo Vikipedio. Oni miksas teknikajn rajtojn kun leĝaj rajtoj.
Kaj tute honeste, mi restas ĉe mia argumento, ke estas adiministrantulaj mispaŝoj, kiuj forpelas iun kaj iun seriozan kontribuanton. Komence aldoniĝas al administraj mispaŝoj, la mispaŝoj de redaktistoj. Povas eĉ esti, ke nombre jen la pli grava kaj statistike pli rilata problemo.

Cetere, ne estis tre bona ideo difini ŝablonon kun la nomo Koloro, nur por difini kelkajn kolorojn en la Vikipedia ĉefpaĝo. Ĝi prefere nomiĝu Ĉefpaĝaj koloroj aŭ simile. Kaj ege laŭnormaj la tie difinitaj koloroj ankaŭ ne aspektas.   --  PEJNO Simono  Diskuto  06:44, 3 Jun. 2012 (UTC)
Tute ne ĝenas min ke ĉiu unuopa administranto akiras la rajtojn pro iuj precizaj kialoj: ili simple fariĝas uzantoj kiuj rajtas tuŝi iujn protektatajn paĝojn, aŭ fari iajn agojn kiujn nur admin. rajtas. La paĝojn oni prave protektas, rajtojn tuŝi ilin oni donas al fidindaj homoj. La administraj rajtoj ja metas la uzantojn kiuj ricevis ilin en juĝista pozicio, tamen tre malmultaj el ili agadas juĝiste. Ni ne bedaŭru nur konstatu ke tiel estas. Disdivido de roloj en vikipedio eble ne estas juste difinitaj (tamen ekzistas tuta kolekto da roloj : uzanto, konfirmita uzanto, revizianto, admin., burokrato, stevardo, uzantoj kun diversaj privilegiaj aliroj - kontrolantoj, ktp). Vikipedio multlingva estas vastega projekto kun milionoj da kontribuantoj, ni do elturniĝu kun la starigitaj reguloj kaj ne perdu energion aspiri al ties ŝanĝoj -se vi konsideras la batalon inda, bonvolu ekbatali; koncerne min mi jam provis batali por lingva politiko en internacia vikimedia projektaro, kaj nun iom flankenlasis la aferon, sed plu opinias ke indus batali por pli da lingva egaleco-.
Vi, Simono, povus same kiel aliaj uzantoj antaŭ vi ricevi rajtojn nur por ebligi al vi tuŝi iujn protektatajn paĝojn (kaj eventuale viavice protekti protektindajn paĝojn). Vi estiel fidinda kontribuanto sendube ricevos la konfidon de sinesprimontoj. Kaj tio ne devigus vin same kiel la aliajn admin-ojn fariĝi juĝisto en konfliktoj, kvankam vi rajtus tiel agi. --Arno Lagrange @ 09:41, 3 Jun. 2012 (UTC)
Mi ne timas juĝistiĝi, kvankam mi tute ne strebas ĉi-direkte. Mi havas profesie jam longan vojon malantaŭ mi, dum kiu mi dum jaroj devis prijuĝi tion kaj tion, aŭ tiun kaj tiun. Rilate homojn ne ĉiam tre amuza aŭ gajiga ŝarĝo. Pri la teknikaĵoj eble vi pravas kaj administrantiĝado estus la solvo, almenaŭ por miaj ĉi-momentaj de mi kredataj teknikaj necesoj. Mi pripensu. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:27, 3 Jun. 2012 (UTC)
"estus grupo da buĉistoj kontraŭ grupo da sendefendaj bovidoj" vere ne estas tiaj ĉiuj adm, tamen to okazis unufoje kun mi. Estas demando, ĉu ĝi ripetiĝos?--Crosstor (diskuto) 12:16, 3 Jun. 2012 (UTC)
Sendube estas ankaŭ problemo, ke buĉisto povas preterpase, preskaŭ akcidente, do sen eĉ rimarki tion, buĉi du aŭ tri bovidojn. --  PEJNO Simono  Diskuto  14:12, 3 Jun. 2012 (UTC)

Fakte la nombro da aktivaj kontribuantoj dum la lastaj 4 jaroj estis konstante pli-malpli 500 redakti

Mi fakte jam dum 4 jaroj faris zorgan statistikon, kiuj inter aliaj punktoj notis la nombron de aktivaj kontribuantoj en Esperanto-vikipedio. El tiu statistiko evidentiĝas ke la supra aserto, ke la nombro de kontribuantoj malkreskis, ne konkgruas kun la realo! La nombro jam de tri jaroj estas pli malpli 500 (kun eta varaiado depende de sezono: Dum kongresa tempo en somero la nombro regule malkreskis same dum la kristnaska sezono, dum poste denove iomete kreskis. Estas fakto, ke malaperis kelkaj malnovaj aktivuloj, aliflanke venis ankaŭ novaj. La nombro variis la tutan tempon inter proksimume 450 kaj 550. Mi opinias, ke tiu-ĉi informo estas grava, antaŭ supre fari strangajn konkludojn, kaj poste eĉ komenci kvereladi kaj kulpigi unu la alian pri afero, kiu fakte entute ne estas reala!DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 17 Jun. 2012 (UTC)

La difinon de "aktiva kontribuanto" ni unue klare precizigu. Mia komenca aserto baziĝas sur la robota statistiko en kiu malaktivaj uzantoj aperas grize. Negrizaj kontribuantoj ŝajnas al mi malpli multnombraj ol ili estis antaŭ 4 jaroj. Mi tiam studis la aferon (vidu Vikipedio:Plej aktivaj vikipediistoj kaj trovis ke tre aktivaj kontribuantoj ne estas multaj. Se mi same studos la nunan situacion, laŭ mia nuna impreso, mi trovos ke malkreskis la nombro da aktivaj kontribuantoj. Mezuro estu nombro da redaktoj en monato aŭ en jaro. Grafiko montru evoluon de nombro da uzantoj laŭ nombro da monataj redaktoj laŭ la tempo. Sed tio estas iom peza statistika studo kaj mi ne havos tempon for fari ĝin nun. --Arno Lagrange @ 19:13, 17 Jun. 2012 (UTC)
  • Mi nur galope kaj tute sen divenado de io ajn menciu ke laŭ robotaj statistikoj aktiva uzanto signifas uzanto kiu faris almenaŭ unu redakton dum lastaj 30 tagoj. Do laŭ tiuj statistikoj laboregulo egalas laboretulon. --CubeF (diskuto) 00:05, 18 Jun. 2012 (UTC)