Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/6

Update on IPv6 redakti

 

(Apologies if this message isn't in your language. Please consider translating it, as well as the full version of this announcement on Meta)

The Wikimedia Foundation is planning to do limited testing of IPv6 on June 2-3. If there are not too many problems, we may fully enable IPv6 on World IPv6 day (June 6), and keep it enabled.

What this means for your project:

  • At least on June 2-3, 2012, you may see a small number of edits from IPv6 addresses, which are in the form "2001:0db8:85a3:0000:0000:8a2e:0370:7334". See e.g. w:en:IPv6 address. These addresses should behave like any other IP address: You can leave messages on their talk pages; you can track their contributions; you can block them. (See the full version of this announcement for notes on range blocks.)
  • In the mid term, some user scripts and tools will need to be adapted for IPv6.
  • We suspect that IPv6 usage is going to be very low initially, meaning that abuse should be manageable, and we will assist in the monitoring of the situation.

Read the full version of this announcement on how to test the behavior of IPv6 with various tools and how to leave bug reports, and to find a fuller analysis of the implications of the IPv6 migration.

--Erik Möller, VP of Engineering and Product Development, Wikimedia Foundation 00:53, 2 Jun. 2012 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Iom post iom miaj tradukoj de la TTT-e laŭnormaj kolornomoj stabiliĝas. Alivorte, la plej konvena kaj preciza traduko iel decidiĝis. Temas pri pli ol 140 kolornomoj. La sekvonta laborpaŝo estas evidenta. Sed ĉu tio havus iun ajn veran praktikan utilon? Ĉu vere estus pli konvene enklavi sablobruna ol sandybrown? Aldone loĝas kelkaj sendube ne de ĉiuj tre bone konataj plantoj inter la koloroj.   -- PEJNO Simono Diskuto  10:54, 2 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:RGB redakti

Ĉiuj miaplumaj ŝablonoj kapablas ekde tuj uzi ĉiujn Anglajn kaj ĉiujn Esperantajn kolornomojn listigitajn en Kolornomoj por TTT#Kolornomoj laŭ X11 kun kelkaj aldonoj. Tio okazas helpe de nova ŝablono Ŝablono:RGB, kiu produktas laŭan rgb-formuladon. Notu ke uskleco neniel rolas. Jen kelkaj ekzemploj:

{{Skribo|inko=bruna|fono=flava|tiparo=komika|grando=150| <b>Mi estas kolora!</b> }}

  Mi estas kolora!  

Saluton mondo!

{{Tabulo|koloro=Mokasena|ombro=Marona|inko=Kreka|<b><big><big>Saluton mondo!</big></big></b>}}

{{RGB|Ruĝa}} produktas rgb(255,0,0).

{{RGB|Magenta}} produktas rgb(255,0,255).

{{RGB|SabloBruna}} produktas rgb(244,164,96).

{{RGB|SandyBrown}} produktas rgb(244,164,96).

{{RGB|ĈielBluega}} produktas rgb(0,191,255).

{{RGB|deksesume=jes|ĈielBluega}} produktas #00BFFF.

La ŝablono RGB estis produktata de Aŭka programo, kiu akceptas la tutan sekcion el la Vikia paĝo kaj elmetas la kompletan kodaĵon de la ŝablono. Do ne modifu la ŝablonon mem, ne modifinte ankaŭ la tabelon! Anstataŭe prefere modifu nur la tabelon en Kolornomoj por TTT. Ne estus iu ajn problemo aldoni plian centon da kolornomoj. Oni simple aldonu al la tabelo kaj mi generos novan kompletan enhavon por la ŝablono. Evidente, la tradukoj sekvu la regulojn, kiujn mi difinis en la dokumentado de la ŝablono RGB. Aldone, ili estas tiom vortope, kiom tio entute havas sencon, sed aliflanke sekvas la veran signifon kaj historion de la Anglaj nomoj.

-- PEJNO Simono Diskuto  14:06, 2 Jun. 2012 (UTC)

Ĝenerala uzo de Ŝablono:RGB redakti

Mi atentigas, ke ĉiu povas uzi la ŝablonon Ŝablono:RGB en ikse ajnaj aliaj ŝablonoj, kiuj akceptas la paramentron koloro. Alivorte, ĉiu povas nun uzi Esperantajn kolornomojn. Do se ekz. staras ie en iu ŝablono:

background-color:{{{fonkoloro}}};

oni simple modifu al:

background-color:{{RGB|{{{fonkoloro}}}}};

aŭ simile. Poste aldonu al la dokumentado de la parametro fonkoloro la indikon, ke ankaŭ laŭ-TTT-normaj E-kolornomoj akceptiĝas, do Esperanto parolata.

Por malnovaj HTML-aĵoj, kiuj ne komprenas rgb(R,G,B) eblas ankaŭ deksesuma elmeto.

bgcolor={{RGB|deksesume=jes|{{{fonkoloro}}}}}

Sendube, la ĉefa avantaĝo estos la eblo uzi nun ankaŭ simplajn, bone konatajn kolornomojn kiel: ruĝa, oranĝa, roza, bruna, blua, flava, verda, griza, ... ktp. -- PEJNO Simono Diskuto  08:56, 3 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablonoj pri libroj redakti

Mi provis aldoni ŝablonojn al la artikolo La oldulo kaj la maro kaj trovis ke ni havas eĉ tri respektivajn ŝablonojn — por esperanto-libro, por tiu neesperanta kaj por libro entute (ĉu ekzistanta ekstere de du menciitaj kategorioj?). Tamen ties parametroj ŝajnas al mi dubindaj kaj aldone ili ŝajne iom fuŝas. Ĉu iu spertulo povas kontroli tion?--RG72 (diskuto) 16:25, 2 Jun. 2012 (UTC)

Navaĥoj redakti

Ŝajnas, ke la ĝusta formo de la indiana gento Navajoj (aŭ Navahoj) fakte estus Navaĥoj. Almenaŭ tiel la vorto prononciĝu. (Mi stumblis sur tion, okupiĝante pri NavajoWhite.) -- PEJNO Simono Diskuto  16:44, 2 Jun. 2012 (UTC)

Kaj fakte estas tiel, vidu Na-denea lingvaro. Eble mi ŝanĝu mian NavajoBlanka al NavaĥBlanka aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  16:48, 2 Jun. 2012 (UTC)
Navaĥo, mi dirus ke ĝi estas ĝusta... sed "navajo" kaj "navaho" ŝajnas esti la ĝusta nomo. Mi dubas ankoraŭ. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 17:47, 2 Jun. 2012 (UTC)

  Propono de nova ŝablono   redakti

Mi proponas ŝablonon, vi povas decidi se ĝi estos uzebla, utila, ktp. Se vi poras la ŝablonon, sia nomo estos Ŝablono:Jam respondita. Jen enhavo:


La enkadrita diskuto estas jam respondita. Se vi havas novan kontribuon, bonvolu meti ĝin nepre ekster tiu ĉi kadro.
      1. 4###

Dokumentado redakti

Ni uzas ĝin en niaj diskutpaĝoj por indiki ke mesaĝo jam estis respondita.

Uzo redakti

{{jam respondita}}
{{jam respondita|teksto=Diskutteksto}}

Ekzemplo redakti

La enkadrita diskuto estas jam respondita. Se vi havas novan kontribuon, bonvolu meti ĝin nepre ekster tiu ĉi kadro.

Mi parolas - Je parle - I speak - Ich spreche - Yo hablo. --Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand

Jen ekzemplo de diskuto respondita, en la estonta ŝablono jam respondita. Uzanto (diskuto)
Blablabla
blablabla
blablabla


Ho nun mi komprenas tion, kion vi celas. Mi ŝanĝos denove. -- PEJNO Simono Diskuto  19:27, 2 Jun. 2012 (UTC)

Mi korektis la strukturon, por ke ĝi funkciu. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:08, 2 Jun. 2012 (UTC)

Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por uzanta paĝo

Ĉielon, ĉiu tradukis tiugrade sensence la kategorion? -- PEJNO Simono Diskuto  16:34, 3 Jun. 2012 (UTC)
Ne. La kategorio jam ekzistis tiel antaŭ ol mi proponis ĉi tiun ŝablonon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 16:37, 3 Jun. 2012 (UTC)

BALOTO

Mi poras

  1.   Por:

Mi kontraŭas

  1.   Kontraŭ:

Komentoj

  Komento: Mi ne vere komprenas, kie kaj kiam oni apliku la ŝablonon. Mi same ne vere komprenas, kion ĝi faru aŭ montru. -- PEJNO Simono Diskuto  18:23, 2 Jun. 2012 (UTC)
Ni uzas ĝin en niaj diskutpaĝoj por indiki ke mesaĝo jam estis respondita. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 19:15, 2 Jun. 2012 (UTC)
  Komento: Mi ŝanĝis la tekston tiel, kiel mi kredas, ke vi volas uzi la ŝablonon. -- PEJNO Simono Diskuto  19:11, 2 Jun. 2012 (UTC)

--Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 17:47, 2 Jun. 2012 (UTC)

Vi devos unue kontroli la tuton rilate :, ::, :::, ::::, ktp. Mi kredas, ke estiĝas kelkaj problemetoj. Simile pri [redakti]. -- PEJNO Simono Diskuto  19:34, 2 Jun. 2012 (UTC)
Kion vi volas diri rilate la problemetoj ? Mi vidas neniujn problemojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 19:40, 2 Jun. 2012 (UTC)
Ili eble simple ne plu funkcios. Sed kontrolu. -- PEJNO Simono Diskuto  19:42, 2 Jun. 2012 (UTC)
Okej. Mi testas ĝin sur la Testvikio (test.wikipedia.org). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 19:44, 2 Jun. 2012 (UTC)
La nova kodo ŝajnas funkcii ĉi tie kaj sur test.wikipedia.org. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:21, 2 Jun. 2012 (UTC)

Pri "Ĉiujaŭde" : Oni bonvolu ne ŝanĝi titolojn sen diskuto. Mi ege protestas ! --Forstbirdo (diskuto) 21:04, 2 Jun. 2012 (UTC)

Vi bone scias ke mi proponas ke la titolo Nigra juniper alidirektilu al Hinda junipero. La angla nomo de la hinda junipero estas Black juniper.
Notu ke, se mi ricevas mesaĝojn kiam mi estas ensalutinta, mi legas ilin tuj.
Sed, vi rajtas protesti kaj mi respektos viajn protestojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 21:13, 2 Jun. 2012 (UTC)
Bonvolu ordigi: kiu estu la titolo de la paĝo? kiuj estu alidirektiloj? (alidirektiloj rekte sendu al la ĝusta paĝo). --Arno Lagrange @ 05:01, 3 Jun. 2012 (UTC)

Mi alinomis mobbing al grupĉikanado redakti

Mi petas, ke oni ne enkonduko titolojn en Esperanto-vikipedio, kiuj komplete kontraŭas la regulojn fundamentajn pri la vortfarado de Esperanto, se ne temas pri nomoj individuaj aŭ geografiaj. Samtempe mi volas ĉi-tie alvoki al sistema alinomado de tiaj titoloj, kiam sperta esperantisto ilin malkovras. Precipe anglalingvaj vortoj ne devas troviĝi en la Esperanto-vikiepdio kiel titoloj, kiam por tiuj vortoj kaj esprimoj ekzistas bonaj kaj taŭgaj Esperanto-vorto. Kiam oni mem ne trovas bonan vorton, bonvolu lanĉi diskuton ĉi-tie en la diskutejo. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:04, 3 Jun. 2012 (UTC)

Vi pravas. Mi treege malŝatas la tradukojn laŭprononce (ekzemple: Ĉarlotaŭno), ĉar ja estas bonaj esperantaj vortoj. Mi prenas mian ekzemplon, Ĉarlotaŭno, kiun povas esti "Ĉarloturbo". Mi ne volas ke oni alinomu la titolojn jam tradukitaj laŭprononce (la artikoloj pri asteroidoj titolas ĝuste), sed mi volas ke ni atentigu tion. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 13:11, 3 Jun. 2012 (UTC)
Tio ne nepre validu pri Anglalingvaj mallongigoj, specife se tiuj estas internacie uzataj! Aparte de tio, rilate al normalaj vortecaj titoloj, oni metu alidirektilojn por la Anglaĵoj, se oni devas timi, ke la Angla versio estos pli bone konata ol la Esperanta. -- PEJNO Simono Diskuto  14:05, 3 Jun. 2012 (UTC)

Travidebleco redakti

Ĉu ie Vikie oni uzas aŭ povas uzi travideblecon? (Evidente mi babilas pri rgba() de CSS 3.) -- PEJNO Simono Diskuto  14:06, 3 Jun. 2012 (UTC)

Kio estas travidebleco ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 14:18, 3 Jun. 2012 (UTC)
transparence -- PEJNO Simono Diskuto  15:07, 3 Jun. 2012 (UTC)
okej. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 16:39, 3 Jun. 2012 (UTC)

Mi nun aldonas plian ŝablonon. Tiu tradukas Esperantajn kolornomojn por parametroj de aliaj ŝablonoj al HTML-e kaj CSS-e konformaj Anglaĵoj. Do el NoktomezoBlua iĝas MidnightBlue. Uskleco ne rolas. Evidente, la Esperantaj kolornomoj venas de la tabelo ĉe Kolornomoj por TTT. Ĝenerale rilate kolorojn, tiu ĉi nomsubstitua metodo funkcias kaj por CSS kaj por malnova HTML. Aldone ĝi estas rultempe eble iomete pli malpeza por la Vikia servilo. -- PEJNO Simono Diskuto  06:02, 4 Jun. 2012 (UTC)

Mi ŝovis dutrionojn de Majo arkiven. Estas butono tien kape de la diskutejo kaj la ĉi-sekcia titolo ligas tien. -- PEJNO Simono Diskuto  14:34, 4 Jun. 2012 (UTC)

Kategorio:Urboj kaj vilaĝoj de la Ferooj redakti

Mia demando al gramatikemuloj, ĉu estas ĝusta la kategoria nomo? Laŭ mia opinio, oni ne diras la Germanio, la Ferooj, sed oni diras: la Feroaj insuloj. Antaŭdankon. Narvalo (diskuto) 20:26, 4 Jun. 2012 (UTC)

Jen la Pomegaĵo pri tio:
 
 Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj, kiuj havas jam en sia baza formo J-finaĵon, ofte kondutas kiel ordinaraj O-vortoj (kun la), ankaŭ kiam fakte temas pri normala propra nomo: la Alpoj (montaro en Eŭropo), (la) Andoj (montaro en Sud-Ameriko), (la) Filipinoj (insulara ŝtato en Azio). La vorto alpo (= “alta monto kun paŝtejoj”) estas ordinara O-vorto. Tial la Alpoj estas tute normala: La Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero.FA3.64 La vorto Andoj estas tamen ĉiam propra nomo, sed pro la J-finaĵo oni iel sentas, ke ĉiu unuopa monto devus esti “ando”. Tial oni emas uzi la, kio estas akceptebla, kvankam la vorto *ando* ne ekzistas. Same estas pri la Filipinoj, kie la J-finaĵo kreas la impreson, ke ĉiu insulo estas “filipino”, sed tia vorto ne ekzistas. 
Do ankaŭ Bertilo ne havas respondon. Oni rajtas lai, oni rajtas ne lai. Mi mem inklinus ne meti la ĉi-okaze. -- PEJNO Simono Diskuto  05:10, 5 Jun. 2012 (UTC)
Saluton Narvalo! Tio estas kutima parolturno de lingvoj kun artikoloj. --Dominik (diskuto) 05:31, 5 Jun. 2012 (UTC)

Statistiko redakti

La situacio ŝajnas ne esti plene senespera. Jen statistikaĵo pri la lastaj 30 tagoj. Evidente la nombro da redaktoj ege ne estas la nombro da novaj artikoloj. Same, la mezuro ne estas entute tre preciza. Iuj redaktetadis (kiel mi), aliaj pretigas malĉelinee gigantan verkon kaj afiŝas ĝin per nur unu sola bato. Statistike interese estas, ke jen du specoj de redaktantoj. Jen multe kiuj faras malmulte kaj malmulte kiuj faras multe. Tio per si ne surpizas. Kio surprizas estas tio, ke inter la du grupoj estas breĉo — nome Klaso V. La diferenco povus rilati al la devo mongajne labori aŭ manko de tia devo.

Redaktado dum 30 tagoj
Klaso: I II III IV V VI VII
Redaktadoj: 1 ĝis 3 4 ĝis 9 10 ĝis 31 32 ĝis 99 100 ĝis 316 317 ĝis 999 1000 ĝis 3162
Redaktantoj: 336 64 48 15 9 15 3

Do iugrada aktivado okazas tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  13:21, 5 Jun. 2012 (UTC)

2011 Picture of the Year competition redakti

македонскиnorskpolski

Dear Wikimedians,

Wikimedia Commons is happy to announce that the 2011 Picture of the Year competition is now open. We are interested in your opinion as to which images qualify to be the Picture of the Year 2011. Any user registered at Commons or a Wikimedia wiki SUL-related to Commons with more than 75 edits before 1 April 2012 (UTC) is welcome to vote and, of course everyone is welcome to view!

Detailed information about the contest can be found at the introductory page.

About 600 of the best of Wikimedia Common's photos, animations, movies and graphics were chosen –by the international Wikimedia Commons community– out of 12 million files during 2011 and are now called Featured Pictures.

From professional animal and plant shots to breathtaking panoramas and skylines, restorations of historically relevant images, images portraying the world's best architecture, maps, emblems, diagrams created with the most modern technology, and impressive human portraits, Commons Features Pictures of all flavors.

For your convenience, we have sorted the images into topic categories.

We regret that you receive this message in English; we intended to use banners to notify you in your native language but there was both, human and technical resistance.

See you on Commons! --Picture of the Year 2011 Committee 18:13, 5 Jun. 2012 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Pravaloro redakti

Mi proponas la terminon pravaloro anstataŭ defaŭlto. Mi jam uzas ĝin en ĉiuj ŝablonoj de la grupo, kiun mi kreis. (Vidu ekz: Ŝablono:Tabulo). -- PEJNO Simono Diskuto  08:36, 6 Jun. 2012 (UTC)

Ruslingve estas "По умолчанию", t.e. "implicite". Pri "implicita" NPIV diras "Rilata al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita". Tial mi proponas "Implicita valoro" kiel difinon de "defaŭlto". --Dominik (diskuto) 09:24, 6 Jun. 2012 (UTC)
Implicite estas por ekzemplo uzata en Ŝablono:Demografio2 --pino (diskuto) 11:36, 6 Jun. 2012 (UTC)
Haha, Les grands esprits se rencontrent (La grandaj mensoj pensas same) estas franca diraĵo. --Dominik (diskuto) 12:06, 6 Jun. 2012 (UTC)
  • Bv. memori kio jam estas uzata en programoj kaj terminkolektoj, ekz. en Komputeko. --CubeF (diskuto) 14:35, 6 Jun. 2012 (UTC)

Kiu proponas implicita valoro, tiu scias nenion pri programado kaj aldone nenion pri la signifo de la vorto implici. Jen komento de Pokrovskij pri ĝuste tio:
 
 Rim. Oni ne konfuzu defaŭlton kun implica difino; ekz-e, apero de nedeklarita variablonomo en dosiermalferma ordono povas esti implica indiko ke la variablo havas dosieran tipon; simile pri implica deklaro de (ekstera) funkcinomo per ĝia apero en funkcivoko. 
— Pokrovskij
Pravaloro tute ne estas iel ajn de io ajn implicata. Aldone implicita valoro estas tro longa kaj la vorto pravaloro estas laŭ mia orelo ege pli Esperanteca.
Cetere, ankaŭ antaŭdifino estus akceptebla. Temas pri valoro, kiu estas jam difinita de la programisto, se uzanto ne mem difinas ion. Ekzistas sendube deko da esprimoj sufiĉe trafaj. Eĉ surogata valoro aŭ simile. Ĉiuokaze, pri implicado tute ne temas. Temas pri arbitra decido de programisto.
Kaj lastvice, rilate la terminon defaŭlto, komputila laiko tute ne konas la vorton, kiu, parenteze, ne troviĝas en Pivo. Do jen miaj argumentoj.
Kaj mi aldonu acidaĵon, ĉar nun temas pri dokumentado de ŝablonoj. Mi ne rimarkis, ke iu ajn entute dokumentas siajn ŝablonojn tie ĉi, kaj tute ne ĝis la nivelo, kiun mi liveras. Pri tio mi ŝajnas esti ĉi-medie plena escepto. Fakte, se iu programisto mia dokumentus kiel tie ĉi ĝenerale trovebla, mi elĵetus lin el la firmao. Kaj tio ne estas nur E-Vikia kritiko, en la alilingvaj Vikioj samas. Plene malprofesia dokumentado ĉiu-direkte. Plej ofte ne pli valora ol rulo de neceseja papero. Same pri la plej multaj helpdosieroj.  
Ho, kiom mi estas nun senpezigita esti dirinta ankaŭ tion, nun malfrue sed tamen finfine! Mi devus esti dirinta ĝin jam antaŭ jarduono. Mi kvazaŭ kovas tiun kritikon dum monatoj.   -- PEJNO Simono Diskuto  19:27, 6 Jun. 2012 (UTC)

CSS kaj Fajrovulpo 13 redakti

Saluton. Mi rimarkis post la hieraŭa ĝisdatigo, ke subite ne plu funkciis rondaj anguloj laŭ la mozila maniero en Fajrovulpo 13. Do anstataŭa la jena kodo:

-moz-border-radius:10px;

oni nun devas skribi alie, nome:

border-radius:10px;

Se oni volas difini ĉiujn kvar angulojn malsame, la ŝanĝo estas eĉ pli granda. El la jeno:

-moz-border-radius-topleft:5px;
-moz-border-radius-topright:10px;
-moz-border-radius-buttomleft:12px;
-moz-border-radius-buttomright:15px;

nun fariĝu la jeno:

border-top-left-radius-topleft:5px;
border-top-right-radius:10px;
border-buttom-left-radius:12px;
border-buttom-right-radius:15px;

Mi rekomendas, ke en ŝablona fontokodo estu uzata la helpa ŝablono {{bordera radiuso}}, kiu jam enhavas la necesan kodon, kvankam ĝi iomete alie difinas la apartajn angulojn. Se vi ankoraŭ havas demandon pri tio, bonvolu demandi ĉi tie, por ke aliaj povu legi la respondon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:08, 6 Jun. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi faris rekomenditan ŝanĝon en {{Babelejo}} - mi esperas, ke mi fuŝis nenion. --Dominik (diskuto) 02:54, 7 Jun. 2012 (UTC)
Laŭ miaj scioj la moz-versio estis jam delonge ne plu aktuala. Sed evidente iam ĝi estis, kaj fakte oni devis difini duoble, unue kun moz kaj due sen moz. -- PEJNO Simono Diskuto  08:42, 7 Jun. 2012 (UTC)
@Dominik. Vi ne fuŝis ion. :-)
@Pejno. Fajrovulpo tamen subtenis la moz-version ĝis sia versio 12. Sed nun Fajrovulpo 13 bezonas la norman kodigon. Kromefiko estas, ke ankaŭ aliaj foliumiloj, kiuj subtenas tian kodigon, nun montras rondajn angulojn. Sed por webkit-foliumiloj ankoraŭ necesas aparta kodigo. Pro la plurfoja kodigo de tiaj formatoj foje estis kreita la ŝablono {{bordera radiuso}}. Mi esperas, ke la ŝablona titolo estas en ordo. Se ne, bonvolu proponi pli taŭgan, ankoraŭ ne alinomigante. --Tlustulimu (diskuto) 09:33, 7 Jun. 2012 (UTC)
Mi tuj uzis por mia Ŝablono:Tabulo la laŭnorman version. Nur por ties ombro mi fabrikis mem ombron, ĉar mi ne estis centelcente certe, ke ĉiu krozilo jam kapablas pri tio. -- PEJNO Simono Diskuto  16:11, 7 Jun. 2012 (UTC)

 Fakte estas problemeto ĉe Ŝablono:Babelejo, vidu ĉe Pejno Simono#Kopirajtoj. La landaj aferoj ne ĝuste alkadriĝas. Mi ne scias, ĉu jen nova problemo, aŭ ĉiama jama problemo, ĉar mi ĵus aldonis la landaĵojn, do post via ŝanĝo. Mi supozas, ke la ŝanĝo tamen neniel ajn rilatas al la misaranĝo.  -- PEJNO Simono Diskuto  20:02, 7 Jun. 2012 (UTC)

Mi antaŭ la ŝanĝo ne rimarkis tian problemeton - mi iomete ĝisdatigis la ŝablonon en Pejno Simono#Kopirajtoj kaj kaŝis la malnovan por ebla reveno al la antaŭa. Tamen la rezulto ne estas 100% kontentiga. --Dominik (diskuto) 21:36, 7 Jun. 2012 (UTC)

Televizio redakti

Mi atentigas, ke ekzistas la vorto televizio 221-foje en nia vikipedio. Mi petas korekti la kreintojn al televido, la ekzistanta kaj ĝusta esperanta vorto.Narvalo (diskuto) 12:23, 7 Jun. 2012 (UTC)

Saluton Narvalo! Ĉu ekzistas ilo, en aŭ ekster Vikipedio, kiu povus listigi ĉiujn artikolojn kreitajn de iu Uzanto, entenantajn specifan vorton? --Dominik (diskuto) 12:43, 7 Jun. 2012 (UTC)
Bedaŭrinde la vortaĉo televizio esta Piva. Do la aŭtoro povos bonargumente defendi sin!  . -- PEJNO Simono Diskuto  16:19, 7 Jun. 2012 (UTC)
Ve, mi eraris kaj eĉ afiŝis tion:)Narvalo (diskuto) 18:47, 7 Jun. 2012 (UTC)
Feku sur Pivon. Ŝanĝu ĉion televiden.   -- PEJNO Simono Diskuto  20:05, 7 Jun. 2012 (UTC)

Bezono de funkcio redakti

Mi volas finsolvi la E-koloran problemon. Por tio mankas funkcio.

En {{E-koloroj}} kiel la unua prilabora ŝtupo troviĝas evidente lc:{{{1}}}. Kion mi tamen bezonas, estas la tipe Uniksan/Linuksan funkcion, kiu fabrikas mallongigojn per elĵeto de ĉiuj vokaloj krom la unua. Tian algoritmon priskribas jam Knuth en sia Art of Computer Programming.

Do

  • el Simono iĝu smn,
  • el Zamenhofo iĝu zmnhf,
  • el Anna iĝas ann.

Aldone ĝi tuj elĵetu spacetojn, do spaceto aŭ iĝu vokalo, aŭ simple malaperu. Prefere ankaŭ malaperu ŭ. Do:

  • el malhele griza iĝu mlhlgrz,
  • el malhelgriza iĝu mlhlgrz,
  • el malhela grizo iĝu mlhlgrz,
  • el indianruĝa iĝu indnrĝ,
  • el indianoruĝa iĝu indnrĝ,
  • el indianeruĝa iĝu indnrĝ,
  • el indiane ruĝa iĝu indnrĝ,
  • el indiana ruĝo iĝu indnrĝ.

Tian funkcion mi oftege jam programis en diversaj lingvoj, plej ofte variigeble por kunpremi ekz. tro longan 40-literan stratnomon en nur 30-literan stratnoman kampon.

Mi ne vidas iun eblon programi tion, uzante la strangan Vikian ŝablonan lingvon.

Kiu povas liveri ĉi-medie tian alvokeblan funkcion, uzeblan same kiel lc:, aŭ kiu povas diri al mi kiel kaj kien mi metu tian funkcion, tiel ke ĝi povos esti alvokata same kiel lc:? Aldone, en kiu programlingvo ĝi estu skribata?

Por uzi iujn jam ceestantajn Uniksajn funkciojn mi supozeble bezonus du apartajn alvokeblaĵojn - nome elĵetu ĉiujn spacetojn kaj mallongigu.

-- PEJNO Simono Diskuto  10:03, 8 Jun. 2012 (UTC)

Ŝajnas, ke la necesaj signoĉenaj funkcioj fakte ekzistas — kiel instalebla etendaĵo. Vidu: http://www.mediawiki.org/wiki/Extension:StringFunctions#.23replace: kaj http://www.mediawiki.org/wiki/Extension:ParserFunctions. Per kelkaj #replace kaj #sub: mi povus fakte solvi la aferon. -- PEJNO Simono Diskuto  11:46, 8 Jun. 2012 (UTC)
Elturniĝeme, mi generis provizoran solvon por Ŝablono:E-koloroj. Tamen, ege maleleganta. -- PEJNO Simono Diskuto  14:12, 8 Jun. 2012 (UTC)
Saluton, Penjo. La ŝanco, ke la teknikistoj de la servilaro instalus la menciitan etendaĵon http://www.mediawiki.org/wiki/Extension:StringFunctions#.23replace, estas tre malgranda. Krome niaj ŝablonoj jam parte estas sufiĉe kompleksaj. --Tlustulimu (diskuto) 15:58, 8 Jun. 2012 (UTC)
La ŝablonoj ne estas kompleksaj, ili estas plej ofte simplaj. La problemo estas, ke tiu ĉi plene mensotorda, apenaŭ legebla Vikia ŝablona lingvo aspektigas ilin kompleksaj. Oni povas apenaŭ superrigardi la se-ojn ktp. kaj la amasoj da damnaj krampoj konfuzas plenkomplete. La kulmino estas, kiam la Vikia sintaksa analizilo ne plu ĝuste komprenas ilin. Tiun kazon mi fakte sukcesis kreii.   Mi jam pripensas skribi en normala programada lingvo kaj poste nur generi la ŝablonan kaĉon. Estus ege, ege malpli cimigeme. Speciale pri aferoj kiel {{=}}, kiuj, se oni formulas senkrampe =, iam funkcias perfekte kaj post ŝanĝeto ie alie subite ne plu.
Kelkaj signoĉenaj funkcioj vere helpus. Ĉi-momente mia Ŝablono:E-koloroj estas vomigaĵo unuaranga. Per simpla mallongiga funkcio ĝi tuj almenaŭ duone elegantiĝus. Ĉiuj sinonimoj simple malaperus. Cetere, oni instalu la tutan signoĉenan modjulon, ne nur iun replace. Temas pri unu kopiado kaj unu ŝanĝo en la ĉirkaŭaĵaj konstantoj por aktivigi ĝin.
Bedaŭrinde la modjulo por regulaj esprimoj ankoraŭ ne ŝajnas esti stabila. Ankaŭ ĝi ege mankas.
Sciu, dum mia tuta programista vivo mi strebis ĉiam faciligi la taskojn. La vivo teknika estas jam sufiĉe komplika sen tio, ke oni komplikigas ĝin per iu plene apenaŭ travidebla programlingvo. C++ kaj perlo ĉi-rilate jam plene sufiĉas. Jen la tuta celo de iuj altaj programlingvoj, faciligi kompare al asembla lingvo. La Vikia ŝablona lingvo estas definitive paŝo retroa.
Mi bedaŭras ĉiujn, kiuj tie ĉi okupiĝas pri ŝablonoj de aliuloj. Ili malŝparas tri kvaronojn de sia tempo nur pro la malfacilo trapenetri la logikon, fakte logiketon, kiun la lingvo tiom efike sukcesas kamufli. -- PEJNO Simono Diskuto  16:36, 8 Jun. 2012 (UTC)

La mediavikiaj etendaĵoj estas oportunaj iloj kiujn retejestro povas aldoni al MediaWiki-bazita vikio. Nia vikipedio dependas de la Vikimedia projektaro kaj mediavikiaj etendaĵoj estas aldonitaj nur post ĝenerala interkonsento. Ankaŭ mi foje aspiris al ebleco uzi ordinarajn ĉentraktajn funkciojn: sed ili plu malĉeestas en la vikipedia ŝablonprogramlingvo, kiun ankaŭ mi trovas tre malkontentiga. Mi supozas ke estas drastaj limigoj por eviti ke vikimediaj projektoj povu esti misuzataj de vandaloj por potence kaŭzi gravajn damaĝojn. Mi ankaŭ supozas ke la vikipedia programlingvo estis elpensita nur por trakti simplajn problemojn, sed multaj emas uzi ĝin por trakti iujn pli komplikajn, kaj verki per tia lingvo rapide kondukas al freneza sinsekvo da krampoj, kiujn oni zorge nombru por certiĝi ke la kodo kongruas kun la celo. --Arno Lagrange @ 17:46, 8 Jun. 2012 (UTC)

Sed ne havas sencon, se iu fakte kreas funkciaron de ĉenfunkcioj, se ni ne instalas ilin. En mia specifa kazo, ili simpligus la ŝablonon, ne komplikigus ĝin. Kaj fakte tiuj ĉi ĉenaj funkcioj ja ekzistas kaj estas stabilaj. Kaj aldone estas sufiĉe da limoj rilate ilin jam starigitaj en la modjulo mem.
Cetere, unu ĉenfunkcio ĉeestas jam — #titleparts:. Do oni instalu la tuton.
Ne estas tiel, ke oni estos ekde tuj devigata lerni kaj uzi iujn ĉenfunkciojn. Do kiu povos esti kontraŭ tio? Tiuj, kiuj por iu specifaĵo bezonos iujn, nu, ili okupiĝos pri ili. Aliaj certe tute ne.
Pripensu, E-kolorojn oni povos aldoni ĉie, kie oni en iu ajn ŝablono bezonas koloran parametron. Anstataŭ {{{koloro}}} simple {{E-koloroj|{{{koloro}}}}}. Kaj solvo kun la de mi priskribita konsonantbaza algoritmo estas vere pli eleganta ol mia nuna provizora solvo. Estis ja ĝuste via ideo Esperantigi ĉion, ĉu? Aŭ ĉu mi mismemoras?  
Mi mem uzas miajn du paletrojn, kiuj fine kondukas al E-koloroj. -- PEJNO Simono Diskuto  18:21, 8 Jun. 2012 (UTC)
La Ŝablono:E-koloroj danke al amaso da generitaj sinonimaj formuladoj plus kelkaj eksternomaj kolordifinoj atingas fakte praktike uzeblan staton. Sed jen ne nepre la fino. Oni povus fari eĉ pli. Ekzemple aldoni kelkajn pliajn eksternormajn kolornomojn en la duan tabelon en Kolornomoj por TTT. -- PEJNO Simono Diskuto  12:56, 9 Jun. 2012 (UTC)

Daria Ashley: GRAVA MESAĜO redakti

ATENTON: Temas pri hoakso. Mi petas la tujan forigon de la artikolo.
ATTENTION: Nous avons affaire à un canular. Je demande la suppression immédiate de l'article.
ATENCIÓN: Este es un bulo. Yo exijo la retirada inmediata del artículo.
ATTENTION: This article is a hoax. I ask the immediate deletion of the article. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 00:25, 9 Jun. 2012 (UTC)

Jen la kreinto: 187.75.17.29. Mi treege pravas, ĉar la artikolo estis kreita alilingve ekstere nia vikipedio kaj estis forigitaj (kelkaj ankoraŭ forigendaj).Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 00:35, 9 Jun. 2012 (UTC)
Efektive, mi rigardis ĉe IMDB.com kaj vidis ke la VERA ulo naskiĝis en ĉirkaŭ 1979. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 00:37, 9 Jun. 2012 (UTC)

Redaktomilito pri Pejno Simono redakti

Administranto denove pleje strebas forpeli kontribuanton redakti

Estiĝis nun batalo pri mia paĝo Pejno Simono kaj la paĝo Uzanto:Pejno Simono. Al la administranto Uzanto:CubeF ne plaĉas, ke mi simple transinkludis mian paĝon Pejno Simono al la uzula paĝo. Nu, mi havas pli bonajn aferojn pritraktindajn tie ĉi, pri kiuj mi volas okupiĝi, ol zorgi pri du apartaj paĝoj Simonaj. La unua jam sufiĉe pompas, do mi ne bezonas duan iel alispece pompan.  

Tamen tre amuze la batalo ne estas inter mi kaj CubeF, sed inter Ĉiuĵaŭde kaj CubeF. Ĉiuĵaŭde, tre prave, ne akordas kun la stranga agado de CubeF, kiu jam plene fuŝis mian ĉefpaĝon, kaj tre strange, mem ne kapablis restarigi la praversion.

CubeF, kiu evidente ne havas pli gravan prizorgindan taskon, unue kritikis, ke mia paĝo ne havas referencojn. Mi metis iujn (plene stultajn), tiel ke ĝi ne plu aperu en la senreferenca listo.

CubeF, kiu evidente ne havas pli gravan prizorgindan taskon, due kritikis, ke la ŝablono Babel aperis ekster Uzanto-paĝo. Nu ankaŭ tion mi povus teknike solvi helpe de NAMESPACE. Provizore mi simple forkomentis la ŝablonon Babel, ĉar ĝi aspekte, tiel aŭ tiel, ne speciale plaĉas al mi.

CubeF, kiu evidente ne havas pli gravan prizorgindan taskon, nun kritikas, ke mia kopiita paĝo transprenas la kategoriojn al la nomspaco Uzanto. Nu, ankaŭ tion mi povos teknike solvi, se necesos.

Vere, tiom da plene sensenca agado nur pri mia persona paĝo!

CubeF ne nur blokas sin mem, li evidente blokas ankaŭ Ĉiujaŭden, kiu nepre volas defendi min, kaj lastvice, li blokas ankaŭ min, kiu nun okupiĝu pri la tuta plene idiota afero, anstataŭ ol plu zorĝi pri koloroj ktp.

Sed tute honeste, ĝuste tiaj agadoj de administrantoj forpelas la kontribuantojn. Nur pro tio, ke iuj nepre volas agi kvazaŭ iuj malgrandaj dioj.

Ŝajnas, ke kelkaj administrantoj pretas investi horojn, kaj horojn, kaj horojn, nur por maksimume inciti iujn kontribuantojn. Ŝajnas esti eĉ kunrilato. Ju pli iu laboras por Vikipedio, des pli certe iu administranto komencos tiugrade erumante policane agi, ke la kontribuinto fine forlasos la arenon.

Se mi esploras la pli fruajn agojn de CubeF, mi konstatas, ke li ĵus antaŭnelonge volis nepre malelstarigi la tute evidente elstaran artikolon de la semajno Johana de Arko, nur pro tio, ke ne okazis baloto pri ĝia elstareco. Fakte ĝi estis elektita balote ADLS, do pro tio aŭtomate ricevis tiun rangon. Ŝajne la mesaĝkesto Jama aritikolo de la semajno kun averto pri estarindeco tute ne influis lian personan decidon.

Se ĉi-speca agado daŭros, mi proponos okazigi baloton pri lia maladministrantigo. Specife pro tio, ke lia agado endanĝerigas la Vikipedion per senkiala forpelado de kontribuantoj.

Tiaj administrantoj ne helpas, ili ege malhelpas.

Mi anoncu nun tuj, ke, se okaze de tiu stranga batalo, CubeF baros min de redaktado de miaj propraj paĝoj, aŭ baros min entute de redaktado en Vikipedio, tiam la artikolo Koloroj por TTT estos la lasta artikolo, al kiu mi kontribuis ĉi-medie.

-- PEJNO Simono Diskuto  09:27, 11 Jun. 2012 (UTC)
Kara Simono, mi iom esploris vian aferon, kvankam ne estante mem administranto, ne volis ŝovi mian nazon en fremdan vazon. Mi konfesas ke nur antaŭnelonge mi malkovris vian lertaĵon, t.e. fari el via Uzantopaĝo spegulon de via nekrologo en la publika spaco de Vikipedio. Nu kiel simple solvi la aferon sen tempoperdo? Simple kopiante la tutan entenon de via nekrologo al via Uzantopaĝo: tiam neniu plu rajtos redakti ĝin. Sufiĉas du alklakoj de muso... --Dominik (diskuto) 09:43, 11 Jun. 2012 (UTC)
Mi jam solvis. Babel aperas ekde tuj nur en la kopio de la nekrologo, ne plu en la nekrologo mem. Fakte mankas averto en la dokumentado de Babel, ke ĝi enmetas kategoriojn. Jen la vera problemo. -- PEJNO Simono Diskuto  09:53, 11 Jun. 2012 (UTC)

Sed nun eĉ du administrantoj komencas laŭplaĉe modifi miajn paĝojn. Tio vere ne plu estas eltenebla. Se mi ligas al artikolo, kaj supozeble rajtas pri tio, kial mi ne antaŭe montri ties komencon? Kie estas tie la diferenco? -- PEJNO Simono Diskuto  11:46, 11 Jun. 2012 (UTC)

  • Kara Pejno, mi dankegas al vi! Tiom bone kiel nun mi jam sufiĉe longe ne ridegis   Vi eble povus eĉ profesii kiel kabareda komediisto!
  • Rilate al informo ke mi estas administranto: Nu, ŝajnas ke saĝegaj Burokratoj nur pro via tre impresa monologo subite ekkonsciiĝis kaj tuj forigis mian Administranto-rajton, vi tion povas kontroli en la speciala paĝo. Kaj ŝajne ili tiom hontegis ke min administrantigis ke ili eĉ forigis ĉiujn protokolojn kiuj apogis ke iam ajn mi estis Administranto de iu ajn Vikipedio. Vere, provu trovu tiun informon! Vi ne sukcesos, ĝi estas netrovebla! Fek! Nun ŝajnas ke mi ĉiam estis nura redaktanto :( Kaj mi denove devos ĉiujn peti por Administranto-rajton...
  • Argumenti per agado de Ĉiuĵaŭde estas "iom" mise, ĉar se vi bone rigardus li fine konsentis kun mi. Kaj oni ne povas pri tio miri, plejmulto de redaktantoj scias ke en kategorioj por artikoloj apartenas nur artikoloj kaj al kategorioj por uzantoj apartenas nur uzantoj. Kaj mi ĝojas ke nun tion scias ankaŭ vi.
  • Pri via uzanto-paĝo: Mi tute fajfas pri ĝi, mi interesiĝas pri ĉiuj nomspacoj krom tiu de uzantoj. Malfeliĉe vi ĝin enkategoriigis en porartikola kategorio kaj tiel ĝi iĝis interesa por mi.
  • Pri forpelado de aktivaj kontribuantoj: Vi certe memoras pri Petr Tomasovsky kaj pri viaj konfliktoj kun li. Por li Vikipedio forpasis, tute hazarde dum vi atakegis lin en Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj. Tute hazarde kompreneble.... Mi rigardis viajn argumentojn ankaŭ tie, ankaŭ tiam ili staris ĉe akvo...
  • Mi esperas ke vi ĝojas ĉar vi baris sufiĉe multe da mia tempo, kaj eĉ en iom streĉa periodo. Fakte, Ĉiuĵaŭde baris da ĝi pli multe sed li estas sufiĉe juna do tio kompreneblas.
  • Amike. --CubeF (diskuto) 11:59, 11 Jun. 2012 (UTC)
Bonbone, CubeF. Mi humile akceptas viajn klarigojn kaj memkompreneble klopodos pri tio, ke oni tuj reenpostenigos vin. Nur unu solan aferon mi emus korekti. Mi ne malŝparis vian tempon, tion vi ja faris mem.
Se iu teknikaĵo en mia paĝo iel ĝenas, mi petas estonte raporti tion al mi. Mi tuj, aŭ preskaŭ tuj, korektos.
Cetere, ĉu vi nun volas korekti la dokumentadon de Ŝablono:Babel aŭ ĉu mi faru tion? -- PEJNO Simono Diskuto  12:07, 11 Jun. 2012 (UTC)
Kaj se mia ŝablonaro ĝenas vin en mia ĉefa paĝo aŭ iel ne decas meti ĝin tie, ne hezitu artikulacii tion, por tio, ke mi aperigu ĝin nur en la Vikipediista paĝo. Diru nur, ne hezitu, via nura deziro estu mia tuja devo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:13, 11 Jun. 2012 (UTC)
Do, vi forpelis Petron, tio estu sufiĉa por vi. Aliflanke ne detruu la komunan enciklopedion. Vikipedio ne estas enciklopedio laŭ stilo de Pejno. Precipe interesas, ke vi kriegis, kiam Petro voĉdonis por si. Kiam temas pri via artikolo, vi volas esti decidanto kaj juĝisto en unusama persono. (citaĵo de vi: Aldone estas tre interese, ke neniu ajn administranto iel ajn ĝis nun komentas la fakton, ke Petr voĉdonas pri la propra akuziĝo. Jen akuzito kaj ĵuĝisto, ĉio en unusama persono! Komenton tio vere valorus.)Narvalo (diskuto) 12:21, 11 Jun. 2012 (UTC)
  • Pri tiu mia "maladministrantecigo" vi fajfu, ĝi estis entute ŝerco, mi neniam estis administranto
    mi nur ridis ke vi min tiel traktas ;)
  • Bone, mi promesas (aktivajn) uzantoj unue atentigi pri problemoj en lia uzanto-paĝo!
  • Rilate al la artikolo: Ĉiu ajn rajtas redakti iun ajn artikolon en Vikipedio, eĉ neensalutintaj homoj, do ankaŭ administrantoj. Esence laŭ rekomendoj/reguloj de Vikipedio estas vere malkonsilinde skribi artikolon pri si mem. Prefere oni stoku informojn en sia uzanto-paĝo kaj/aŭ diskuto de koncerna artikolo kaj aliuloj ilin aldonu al la artikolo (por ke estu plenumitaj kriterioj pri neutraleco, kontroleblo kaj menciindeco). --CubeF (diskuto) 12:24, 11 Jun. 2012 (UTC)

Kara Narvalo. Unue, Petr plu aktivas, simpla kontrolo de liaj kontribuoj montras tion. Aldone, mi ne forpelis lin. Mi simple postulis lian eksadminstrantigon, kaj ne tute senkiale.

Due, se mi rajtas ligi al artikolo, kial mi ne rajtu montri ties komencon? Ni — fakte ĉi-momente mi mem — regule faras ĝuste tion ĉiun semajnon por la ADLS en la ĉefa Vikia paĝo. Kial mi ne uzu tiun por la uzulo tre komfortan mekanismon en mia propra paĝo? Kio kontraŭas tion? Cetere, kial vi agas, sen eĉ diskuti tion kun mi? -- PEJNO Simono Diskuto  12:33, 11 Jun. 2012 (UTC)

Nu, mi nun diskutas kun vi. Ĉu ne? Do, via propra paĝo estas via uzula paĝo, kie vi povas iun ajn artikolajn komencojn aperigi, krei subpaĝojn ks. La paĝo pri Pejno Simono estas komuna artikolo, redaktebla de iu ajn.Narvalo (diskuto) 13:00, 11 Jun. 2012 (UTC)
La ĉefa Vikia paĝo estas ne en la artikola nomspaco, tiel via argumantado lamas.Narvalo (diskuto) 13:00, 11 Jun. 2012 (UTC)
Ĉu nomspaco ĉi-rilate estas vere argumento? Ĉu principe manku komforta uzula surfaco en la ĉefa nomspaco? Ĉu ĉio aspektu kiel eble en 1970 sur malnova askia vidigilo?
Do mi modifis tiel ke la komencaĵoj nur aperu ĉe Uzanto:Pejno Simono. Do mi petas vin ĉesi ĉiam forigi ĉion. Vi nur laborigas min. Mi preferas solvi la aferon teknike iomete pli lerte.
Cetere, ĉu ankaŭ la kopirajta averto malaperu el la ĉefa paĝo? Evidente, mi avertas. ĉar mi faris kelkajn tradukojn kaj kelkajn originalaĵojn kaj ĝuste al tiuj la averto rilatas. Kopirajtoj estas vere ĉefa temo ĉi tie, ĉu ne?
Laŭŝajne vi administrantoj konas nur unusolan komandon — forigu. -- PEJNO Simono Diskuto  13:30, 11 Jun. 2012 (UTC)

Idiotaĵoj redakti

La afero trovas neniun finon. Nun post kiam mi teknike vere perfekte regulis la aferon, kelkaj sekcioj aperu nur ĉe Uzanto:Pejno Simono, kiuj ne aperu en Pejno Simono, CubeF forigis la mekanismon.

Kulmine oni decidis, ke mi ne plu nomiĝu Pejno Simono! Ne, mia nomo estu Simono Pejno. En Esperantujo mi nomiĝas Pejno Simono jam ekde 50 jaroj, sed iuj laŭŝajne scias tion ege pli bone.

La kulmino, nun Pejno Simono redirektas al Simono Pejno, kiu mi neniam estis.

Mi havas nur unu vorton por ĉio ĉi — idiotaĵoj.

Kaj tie ĉi oni plendas pri foriro de kontribuantoj? Jen nur ŝerĉo, ĉu?

-- PEJNO Simono Diskuto  13:56, 11 Jun. 2012 (UTC)

  • Jes, idiotaĵo tie estas! Ĉar vi ne solvis la aferon perfekte kaj se vi rigardus al la koncerna diskuto (kiel mi jam plurfoje vin petis) vi tion komprenus (nu, tion komprenus kutime prudenta Vikipediisto...). Se vi reagus al diskuto tial okazus eĉ ne la arefo pri la nomo. Kaj se vi obeus rekomendojn/regulojn de Vikipedio kaj atentus ĝis iu alia verkus la artikolon pri vi eĉ nenio de tio ĉi okazus. Kaj se vi ne pezigus aliajn uzantojn per ĵetado de rubaĵoj al mi en tiu ĉi diskutejo eĉ aldone tiu ĉi diskutejo estus pli legebla  . Mi petas vin al konstrua diskutado, kaj prefere al konstrua diskutado en ĝustaj lokoj, do precipe en Diskuto:Simono Pejno.

Vandalismo redakti

Kaj denove CubeF fuŝis mian paĝon. Ĉio ĉi limas jam al vandalismo. -- PEJNO Simono Diskuto  15:08, 11 Jun. 2012 (UTC)
La ĉikanoj ne ĉesas. Nun CubeF postulas, ke mi metu referencojn. Jen ne granda problemo. Mi povas referenci senfine, ekzemple al artikoloj en Monato. Se ne estas referencoj, mi nepre lasu la indikon, ke ili mankas. Nu, kion diri?
  • Bonvolu konsulti la protokolon kaj ne mise akuzi min! Mi ne tuŝis vian paĝon ekde hieraŭ! Vi aŭ ne scias aŭ mensogas! --CubeF (diskuto) 15:34, 11 Jun. 2012 (UTC)
Mi konsultis la protokolon. Jen ĝi: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pejno_Simono&action=history Vi evidente tuŝis ĝin hodiaŭ, evidente, iomete depende de via vivloko. Nome precize tri fojojn. -- PEJNO Simono Diskuto  16:33, 11 Jun. 2012 (UTC)
Cetere, mi serĉis pri nur unu sola serioza artikolo de tiu ĉi homo. Eble mi pretervidis ion, sed mi trovis nenion. Mi skribis du elstarajn, kio ne estas io speciala, aliaj skribis ege pli multajn, kaj tria estas jam sur la vojo. Aldone mi kontribuis kelkajn (novajn) ŝablonojn. Do ĉu mi vere cedu al tiu ĉi ĉikanado de CubeF? -- PEJNO Simono Diskuto  15:18, 11 Jun. 2012 (UTC)
  • Gratulon Simono (aŭ Pejno aŭ kiu vi estas...). Gratulon al tiuj artikoloj! Bonvolu unue ne verki pri si mem en Vikipedio, ne aldonadi propran esploradon al Vikipedio, ne glorigi sin en Vikipedio kaj nur poste koleru. (Ankaŭ) tiuj reguloj/rekomendojn mi obei ja provas. Due: Provu min kompreni laŭ la plej bona volo (kiun mi daŭre al vi havas), vi estas la lasta persono kiu rajtas skribi artikolon en Vikipedio pri Pejno Simono (kiel mi jam plurfoje klarigis en la koncerna diskuto). Trie: Mi petas vin, provu malkoleriĝi, kelkfoje enspiri kaj elspiri, trankviliĝi kaj malstreĉiĝi kaj nur poste respondi porke nia diskutado havu iam nivelon... --CubeF (diskuto) 15:34, 11 Jun. 2012 (UTC)
Se Pejno ne emas sekvi la regularon, se ĝi koncernas unu el "liaj" artikoloj, mi eĉ subtenus forigon de la fuŝaĵo. Reguloj ne estas skribitaj por tumulti kun uzantoj, sed por eviti ĥaoson. Trajto de ĥaoso jam estas neglekto de apartaj nomspacoj, eĉ se nun la Babelaĵo estas ruze kaŝita. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 11 Jun. 2012 (UTC)

Ni finu redakti

Eble ni finu tiun disputon. Mi intertempe metis 14 referencojn kaj aldone ne montras kelkajn aferojn sur la ĉefa paĝo. Do mi proponas, ke vi lasu la du paĝojn en paco kaj okupiĝu pri io alia. Ke mi skribis la artikolon mem, mi ne povas ŝanĝi, ĉu ne? Almenaŭ tiel la enhavo ĝustas. -- PEJNO Simono Diskuto  16:39, 11 Jun. 2012 (UTC)

Kiam CubeF estos reaginta aŭ ĉesos fuŝi la du paĝojn, mi metos la tutan rubaĵon de tiuj ĉi du sekcioj en Rulfenestron, por reliberigi la spacon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:55, 11 Jun. 2012 (UTC)

Pejno Simono redakti

  Mi vidas, ke CubeF suferas iuspecan ne plu regeblan mensan problemon pri tiu ĉi paĝo, kaj refoje sinofere kaj plene dediĉe ŝanĝetadis ĉie en la paĝo kaj eĉ alvokas al ĉiuj por tio, ke oni helpu lin ĉe tiu valora kaj temporaba laborego. Aldone ŝajnas, ke iu kaj iu ŝablono de mi ne centelcente plaĉas al liaj personaj estetikaj preferoj. Eĉ la formulo {{Rulfenestro|<references />}} tro ĝenis lin. Li nepre preferas meti {{Referencoj|2}}.

Do mi denove malfaris tutan aron de arbitraj ŝanĝoj liaj.

Aldone mi emas komenti, ke eĉ krei tute novan ŝablonon Ŝablono:Membiografio por dekori nur tiun ĉi paĝon kaj eĉ novan specialan kategorion Kategorio:Membiografiaj artikoloj estas vere treege tro da honoro. Do post mia malfaro la uzado de tiu ĉi ŝablono nun orfas.

Kaj, ĉiam denove postuli iujn klarigojn pri mia plumnomo kaj ties preciza skribmaniero iom post iom iĝas komike.

Memkompreneble CubeF rajtas modifi tiun ĉi nian komunan paĝon, ĉiun tagon de la semajno, se li inklinas al tio. Samgrade rajtas kiel mi, ĉu ne?

Evidente mi ekde nun ĉiun tagon devos kontroli, kiujn ŝanĝojn CubeF rilate ion ajn de mi aŭ ion ajn rilate al mi ĉi-Vikie faras. Kaj tute honeste, ne plu surprizas min, ke iu kaj iu eks-Vikipediisto, al kiu mi parolis, raportis, ke li nur pro tio foriris, ĉar ĉiam denove iuj idiotoj fuŝis lian laboron.

Por tuj dispeli iujn miskomprenojn, mi atentigas, ke per la vorto idioto mi neniel ajn celas al CubeF, eble mi tuj eĉ emfazu lian neidiotecon por tio, ke ĉiu ekkonu tion. Per la vorto idioto mi historie tre precize citas la eldiron de tre konata redaktisto[Noto 1] de la gazeto Monato, kiu ne plu aktivas tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  06:37, 19 Jun. 2012 (UTC)

  1. Redaktisto estas iu, kiu tre evidente povas skribi bonegajn artikolojn kaj kiu same evidente povus skribi bonegajn artikolojn ankaŭ por Vikipedio. Des pli damaĝe estas forpeli ĉi-specajn multskribantojn.

Unue, due, trie, kvare redakti

  Mi ĉiam ege ĝojas, kiam iuj fuŝas iujn mi-rilatajn paĝojn. Jen la kulmino, nun la duan fojon trovita sur mia tiel nomata nekrologo.


Nun, mesaĝkestojn ankaŭ mi kapablas meti. Entute, tre novdate mi metas ilin ege volonte. Jen kelkaj.


Unue,
ĝi misenkategoriis mian uzantopaĝon, ĉar mi sinkronigas tiun kun mia biografia paĝo. Do mi riparis la misagantan ŝablonon Ŝablono:Membiografio. Nun ĝi enkategoriigas nur sur ĉefspacaj paĝoj.
Due,
preterpasente, mi dum la riparo de la ŝablono rapide korektis por ke al por tio ke.
Trie,
jen jam plia lingva eraro. Nome rilate al ĝia. Devus esti sia. La posesivo ĝia antaŭ la vorto subjekto rilatas al la vorto artikolo, do al la gramatika subjekto de la propozicio. Por la komencantoj inter ni. jen la preciza regulo.
 
 Si en pasiva frazo

Si kaj sia reprezentas la gramatikan subjekton. Tio validas ankaŭ en pasivaj frazoj, kvankam la gramatika subjekto ne estas aganto en tiaj frazoj:

  • La juna viro estis sendita de sia reĝo kiel ambasadoro al la imperiestra kortego de Rusujo.FA4.159
  • Ŝi estas amata por si, ne por la doto.
  • Ŝi estas amata de siaj instruistinoj.
  • Karlo estis akompanata de Petro al sia domo. = ...al la domo de Karlo.
  • Karlo estis akompanata de Petro al lia domo. = ...al la domo de Petro.
  • Li sendas leteron al sia kuzo. → Letero estas sendata de li al lia kuzo. En la pasiva frazo oni ne povas diri al sia kuzo, ĉar tiam temus pri la kuzo de la letero. 
— Pomego
Kvare,
la misapliko de la vorto subjekto. Fakte oni estas temo de artikolo. Se entute io kiel subjekto, mi fakte ne estas subjekto sed objekto de la artikolo. Jen la difinoj el Pivo.
 
 subjekt/o
1 Λ Sintaksa funkcio k frazelemento kun tia funkcio, esprimanta la aferon, pri kiu oni asertas, ke ĝi plenumas ian agon aŭ estas en ia stato; en E. verbon minimume unuvalentan nepre akompanas subjekto; ekz. en la frazoj «mankas mono» «mi legas (aŭ: «mi legas libron)», «la karoton manĝis la azeno», «Johano ŝajnas feliĉa», la subjektoj estas resp. mono, mi, la azeno, Johano. ☞ predikato, predikativo, objekto, cirkonstanco.

2 Φ La pensanta, sentanta, volanta mio, kontraste al la ne-mio, al la ekstera mondo; scianto kontraste al la sciataĵo. ☞ objekto.

3 ⚕Ψ Homo, rigardata kiel havanta specifajn korpajn aŭ psikajn tendencojn, aŭ kies fizikajn aŭ psikajn reagojn oni studas: iu galmalsana, pletora, histeria, malbonstata subjekto; esti subjekto de eksperimentado.
 
— Pivo
 
 objekt/o
1 Ĉio, kio prezentiĝas al niaj sensoj: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn k aliajn lignajn objektojnZ; ĉemizojn, kolumojn […] k ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵoZ; tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de M., estis larĝa k alta fenestroZ; ruĝaj ŝuoj, la plej kara objekto, kiun ŝi posedisZ; en ĉiu objekto troviĝas difektoZ; la artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konatajZ; mi ne estas homo (ŝi pensis), mi estas objekto!Z. Rim. 1 Inter objekto k aĵo estas nur tia nuanco, ke la unua vorto insistas pri la ekstereco, la dua pri la konsisto.

2 Ĉio, kio prezentiĝas al nia menso: lingvo internacia k lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektojZ; la tutan nian civilizacion ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvoZ; kun scienca aplombo ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organaZ. Rim. 2 La diferenco inter objekto k afero estas nur, ke tiu ĉi lasta vorto ne supozigas koncernaton.

3 Ĉio, kio okupas la intelekton, kio estas celo de pensa laboro: la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbonZ; objekto de studoB; multajn leterojn mi ricevis pri tiu objektoZ; ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniereZ; la ambaŭ lingvojn […] vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objektoZ; li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn»Z; enkonduki E-on, kiel nedevigan objekton de instruado; ŝi estis objekto de meditado por skulptisto. Rim. 3 Inter objekto k temo estas tiu malgranda diferenco, ke objekto entenas nuancon de celado (lernado, esploro ktp), kiu ne ĉiam enestas en temo.

4 Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago: ĝis la morto mem ni estos objektoj de moko!Z; mi faros ilin objekto de honto, de moko k de malbenoX; virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝoZ; tio estas por P. objekto de ĝojoZ; ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estisZ; M. ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atentoZ.

5 Φ La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto: la ideo, kiun ni havas pri iu afero, povas esti ne konforma al sia objekto.

6 Λ Sintaksa funkcio de komplemento, esprimanta tion, kio limigas la amplekson de la ago signifata de la verbo; en E. objekto povas esti rekta (ekz. «ŝin» en «mi memoras ŝin», «legi» en «li lernas legi») aŭ nerekta («pri ŝi» en «mi memoras pri ŝi»). objekta

1 Rilata al la objekto de io: la objekta distanco (en optiko); objekta vitro (= muntovitro); kovrobjekta vitro (= kovrovitro). 2 Λ Rilata al la objekto: objekta funkcio; objekta subpropozicio (rolanta kiel objekto). artobjekto. Faritaĵo de artisto. celobjektoZ. La celata objekto. ☞ celtabulo. ŝercobjekto. objekto, aranĝita, por amuze trompi.

pruvobjekto ⚖ objekto, per kiu la akuzisto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. ☞ konvikti.
 
— Pivo

Tja, kion diri? Ĉu eble, specifa persono havas sufiĉe da tempo nek por finlerni la programadon de ŝablonoj, nek por finlerni Esperanton?   Anstataŭe, li ŝajnas esti plene okupata pri (kaj ankaŭ de) incitado de kontribuantoj kiel mi. Do ŝajnas, ke mi ne nur devas ripari la ŝablonon, per kiu strange aganta ulo nepre volas piki min, ne, mi devos aldone eĉ traduki ĝin Esperanten. Jen vere iomete tro!

Bedaŭrinde la nesufiĉa lingvaĵa kvalito de la ŝablono respondas plenplene al la ĝenerala lingvaĵa kvalito de multaj aliaj partoj de la Vikia Esperantigo.

-- PEJNO Simono Diskuto  17:05, 26 Jun. 2012 (UTC)

Komentado redakti

Simono tute pravas pri la (unue) sensenca, kondamninda ĉikanado de CubeF kaj (due) pri la aĉa lingvaĵo kaj stilo de lia ŝablono. En la tria punkto de Simono tamen temas pri pli komplika okazo, ol li pensas, kaj tute ne estas klare, ke estu "sia" (ankaŭ tion kaŭzas la mallerte formulita strukturo de la frazo).
CubeF evidente ne scias, kiom da fakte membiografiaj artikoloj troviĝas en nia Vikipedio. Ĝenerale, biografiaj artikoloj pri esperantistoj estas plej gravaj ĉi tie, kaj verkado aŭ kontrolado fare de la koncernulo klare plibonigas la kvaliton de la enhavo. Kompreneble, aliaj korektu misprezentojn, ĉu troajn laŭdojn, ĉu kaŝadon de mallaŭdindaĵoj. Sed, laŭ mia scio, CubeF eĉ ne provis doni al ni pruvojn pri tiaj misoj. Mi esperas, ke li ĉesos okupiĝi pri ĉi tia persekutado per formalaĵoj kaj koncentriĝos al plibonigo, ne malbonigo, de Vikipedio. --Surfo (diskuto) 19:59, 26 Jun. 2012 (UTC)

 

La infano estas mortigita de sia propra patrino.
La infano estas mortigita fare de sia propra partino.
La ĉevalo estas rajdata nur fare de sia posedanto.
La motoro estis detruita de sia plej antaŭa piŝto.
La libro estis forĵetita de sia hieraŭa leganto.
La artikolo estis redaktata de sia skribinto.
La artikolo estis redaktata de siaj legantoj.
La artikolo estis redaktata de sia ĉefrolulo.
Ĉu vi vidas problemon?   Sed memkompreneble mi scias precize, kion vi dirvolas
Jen vere aĉega LOL-bildeto! -- PEJNO Simono Diskuto  21:32, 26 Jun. 2012 (UTC)

  Cetere, la Analiza Skolo, aparte de estante ata-ema, volis reformi la uzon de refleksivoj — specife post de. -- PEJNO Simono Diskuto  07:26, 27 Jun. 2012 (UTC)

  • Surfo, mi esperas ke vi nur ne konas plenan historion de redaktomilito ĉe la artikolo Pejno Simono inter mi kaj Pejno Simono - mi do pardonas ke vi nomis min vandalo kaj ĉikananto. Se vi interesiĝas vi povas konsulti unuopajn reviziojn de la artikolo kaj ĝian diskuton kaj vi mem vidos kiajn ŝanĝojn faras mi kaj kiajn Pejno. Krome, vi povas kompari emon de Pejno solvadi mankojn diskutante artikolon kaj lian emon ĵetadi rubaĵon al aliuloj en Diskutejo. Amike. --CubeF (diskuto) 18:07, 2 Jul. 2012 (UTC)

Uzanto:CubeF redakti

 

1 Mi konstatas, ke CubeF intertempe lernis Esperanton.
2 Mi konstatas, ke al CubeF plene mankas nur la plej malgranda ero da humuro. {Mi metis lian ŝablonon ĉe mi renversite.  )
3 Mi konstatas, ke CubeF simple ne ĉesas persekuti min per senĉesaj ŝanĝoj en miaj paĝoj.

Jen lia plej nova komento:

(ŝ:Membiografio, formo de nomo, ref, paragrafoj - ioma enciklopediigo (ekz. referenco por kopirajto-atentigo) - Pejno, tiun unu bonan redakton kiun vi faris vi ja faru denove, sed ne malenciklopediigu tutan artikolon por ĝi, konsultu diskuton)

Bedaŭrinde mi tute ne komprenas, kion li dirvolas. -- PEJNO Simono Diskuto  20:36, 29 Jun. 2012 (UTC)

  Ho mi trovis ion. Jen

Fakte Vikipedio ne estas loko por originaj esploroj kaj verkoj, oni povas aldonadi informojn nur de ekster-Vikipediaj fontoj. Kaj, kompreneble, tiujn fontojn poste referenci, por ke klaru ke tio ne estas origina esploro. Tial nepre tie estus referenco al la Kopirajto-parto por ke oni ne pensu ke iu alia liberigis verkojn de Pejno. --CubeF (diskuto) 14:55, 11 Jun. 2012 (UTC)
Laŭ tiu ĉi argumentado, mi ne povas enmeti eĉ mian propran bildon. Ja mankas referenco — la damnan vorton mi ne plu eltenas aŭdi — nome referenco, ke temas pri ĝuste mia bildo, kaj ne la bildo de iu najbaro. Eble mi povus motivi la Germanan policon aŭ advokaton konfirmi, ke temas pri foto de mi. Flanke, mi povus antaŭ juĝisto leĝe deklari mian permeson uzi miajn verkojn. Plene ridinde. Evidente mi troviĝas en speco de infarejo. Eble iu donu al CubeF kelkajn keksojn kaj pupon, por tio, ke li havas ion, pri kio li povos kelkajn horojn okupiĝi.
Verdire, la fakto, ke mi sendis la bildon tiam per mia IP-adreso pruvis, ke ĝi venis de mi — laŭ la plene tordita Vikipedia logiko. Se mi ĝuste memoris, mi sendis retpoŝtaĵon kun la teksto "mi estas mi" aŭ simile.
Nun imagu, kiel tekstas mia retpoŝta adreso. Evidente, en Esperantujo ĝi tekstas Pejno.Simono(ĉe)t-online.de. Do plene ridinde kaj fakte tio pruvis kaj pruvus nenion ajn.
Ĉu mi eble prefere alŝutu grafikon de mia kopirajta permesilo?
Ĉi-momente mi recenzas libron por Monato. Imagu, Paul Peeraerts tute ne scias, ĉu mi estas mi. Eble mi tute ne estas mi. Eble en vero mi estas CubeF kaj Paŭlo ĝis nun neniam konsciis tion.
Cetere, kiel estas la klarteksta nomo de tiu ĉi CubeF? Mian laikan nomon mi tie ĉi publikigas. -- PEJNO Simono Diskuto  21:38, 29 Jun. 2012 (UTC)
1. Eble CubeF intertempe lernis Esperanton, sed kial vi parolas pri tio ?
2. Ĉiuj personoj havas sian propran personan identitecon. Se sia identiteco ne malutilas al nia komunumo kaj la enciklopedio Vikipedio, tio ne gravas.
3. Se vi ne scius tion, li plene rajtas prilabori sur viaj paĝoj por plibonigi ilin. Se ili faras sensencajn modifojn, donu al li TRE sinceran averton.
4. Mi alvenas bontempe por ke ĉi tiu mesaĝo ne estu komenco de alia disputo. Se mi ne preventos, mi klopodis.
5. Pri referencoj, se ni devas havi referencon por nia biografio, mi prenus, por mia biografio, mian patrinon kiel referenco ! Sincere, nia vivo estas nia vivo ! Se ni aldonas niajn verkojn al Vikipedio, kial havi referencon ? Sed mi ne metas referencojn en miaj artikoloj (krom, ĉi-momente, la artikolo Nacia parko Fulufjället).
Por la bildoj, ekzistas ŝablono por marki ke tiu bildo estas via propra verko. Jen: {{propra|cc-by-sa-all}}. Se vi ne certas pri permisilo, uzu ŝablonojn {{Justa uzo}} kaj {{Informkesto justa uzo}}. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:23, 29 Jun. 2012 (UTC)

 

  Do mi donas al CubeF TRE sinceran averton. Kaj nun?   
  Cetere, mi havas intertempe 37 referencojn en la paĝo Pejno Simono, sed por CubeF eĉ tiom ankoraŭ tute ne sufiĉas. 
  CubeF kreis novan kategorion Kategorio:Membiografiaj artikoloj. Ne malbona ideo. Strange estas nur, ke troviĝas nur sola artikolo en ĝi — nome la mia. Kie estas la alia cento? 
  Lia ŝablono por tio teknike ne estis plene sufiĉa kaj la lingvaĵo de la teksto vere aĉa. Mi riparis la ŝablonon kaj li riparis sian lingvaĵon. Pro tio mi mencias lian progreson. Jen miaflanka publika laŭdo por entuziasmigi kaj motivi lin. 
  Memkompreneble CubeF rajtas plibonigi ĉiun ajn artikolon. Mi ne malpli. 
 PEJNO Simono Diskuto  06:44, 30 Jun. 2012 (UTC)
Ni ne bezonas kverelon. Membiografio estas certe ne konsilinda sed tie ne estas vera problemo.--pino (diskuto) 07:27, 30 Jun. 2012 (UTC)
Por la kategorio, estas pluraj artikoloj pri Esperantistoj kiuj estas membiografio (DidiWeidmann, Kani, vi, ktp)
Viaj 37 referencoj plene sufiĉas.
Sed mi rimarkas ke li laboras en la neenciklopedio. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 10:11, 30 Jun. 2012 (UTC)

  Se oni rajtas voĉdoni eĉ por la elstarigo de la propra artikolo kiel vi, aŭ voĉdoni eĉ kontraŭ la propra maladministrantigo kiel Petr Tomasovsky, kial oni iel ajn nur grajnon hezitu pri membiografioj? Ĉu temas pri du malsamaj moraloj? Unua speciale por mi kaj mia membiografio, tute alia por ĉiuj aliaj kaj ties memelstarigoj, mem-ne-maladministrantigoj kaj membiografioj?

Cetere, intertempe mi eĉ permane subskribis mian kopirajtan permisilon. -- PEJNO Simono Diskuto  12:57, 30 Jun. 2012 (UTC)
  • Pejno, dankon ke vi famigis min, nun min konas la tuta E-Vikipedio   Sed prefere estonte restu ĉe uzanto- kaj artikol-diskutoj por ne ĝeni aliulojn!
  • Privatajn aferojn (ekz. mian lingvonivelon) ĉi tien ne enigu, ni kreas enciklopedion kaj ne partoprenas klaĉforumon. Ankaŭ mi ne antaŭ ĉies okuloj montras vian nekonadon de Vikipedio-reguloj... Aŭ ĉu jes?
  • Pri la referencoj: Nu, multe pli bone ol neniu aŭ "plene stultaj" (laŭ viaj vortoj) sed vi referencis nur tion, ke vi verkis artikolojn kaj neniun gravan aferon (estraj postenoj, fonditaj firmaetoj,...) do ne sufiĉas. Kaj prefere vi uzu citŝablonojn ĉar via citmanieroo estas eksmoda jam pluraj jaroj.
Ŝvaba saluto
 

  Kara CubeF, mi posedis kaj estris la firmaon Professional Consulting, kiu interalie evoluigis la tiaman tekstverkilon Ĉapelilo. Vendiĝis tiam ĉirkaŭ 400 kopioj. La produkton anoncis kun granda trumpetado Andrzej Pettyn en Pola Radio kaj aldone Monato (gazeto) vendis la produkton. Ĉu mi metu pliajn referencojn? Eble ankau al sondosiero?

Ekzemple, mi posedis kaj estris, aŭ kunposedis kaj estris tri firmaojn. Aldone mi estis dufoje Direktoro pri Teknika Subteno Germanujo, unufoje Teknika Direktoro Okcidenta Eŭropo, kaj en Francujo unufoje Teknika Direktoro Norda kaj Okcidenta Eŭropo. Ĉio referencebla. Sed ĉu mi referencu ĉion nur por satigi vian personan sciemon? Mia eldiro en la artikolo, kiun vi ĉiam denove fuŝas, estas vere tre simpla kaj plene sufiĉa por Esperantista medio.

 
 Pejno Simono estis televidila riparisto, komputila teĥnikisto, programisto, sistemanalizisto, siafaka instruisto, teĥnika vendisto, retega problemanaliza specialisto, kiu survoje plenumis kelkajn diversajn estrajn postenojn kaj fondis kelkajn firmaetojn. Li estas parolanto de Esperanto kaj kreis la tekstoprilaboran programon Ĉapelilo. 
— Pejno Simono

Ĉiu vivstacio estus detale dokumentebla, de laborejestro de televidripara firmao ĝis posedanto de propra retanaliza firmao. Sed tie ĉi tiom da detaleco vere ne interesus iun ajn kaj referencon al Ĉapelilo mi jam havas.

Ne, kara, mia pacienco vi-rilata elĉerpiĝas. Por vi restas miaflanke nur ankoraŭ doni al vi la faman Ŝvaban saluton plume de Goethe. Referencoj ne manku.[Ref 1][Ref 2][Ref 3]

Referencoj

  1. Schwäbischer Gruß
  2. Franz H. Jakubaß: Das Original Bamberger Götzzitat der Agnes Schwanfelder, Erich Weiß Verlag, Bamberg, 2005, ISBN 978-3-928591-90-4
  3. Arbeitsgericht Hamburg, 21. Kammer, Urteil vom 12.05.2009, Aktenzeichen 21 Ca 490/08 (http://rechtsprechung.hamburg.de/jportal/portal/page/bshaprod.psml?showdoccase=1&doc.id=JURE090035336&st=ent)

-- PEJNO Simono Diskuto  17:32, 2 Jul. 2012 (UTC)

  • Kaj mi jam volis laŭdi vin... sed denove vi komprenis absolute nenion. Kiam mi skribis "En la diskuto de la artikolo (ĉar nur tie tio havas sencon)" mi celis la diskuton de la artikolo Pejno Simono, per la mencio "nur tie tio havas sencon" mi multe celis ke vi ne ĝenu aliulojn en Diskutejo sed koncentriĝu pri la artikolo. Feliĉe jam vi donas almenaŭ iujn informojn do la artikolo iom post iom (sed pro via rezistemo al ŝanĝoj tro malrapide) iĝas enciklopedia. Referencoj bonas, sed mi absolute fajfas pri via "Saluto" - se vi donus referencojn utilajn por la artikolo mi povus ili aldoni kaj solvi tiel unu el problemoj.

  Ĉu vi entute mem ankoraŭ scias, pri kio vi babilas? Mi jam metis 47 referencojn en la artikolon. Mi nun donu al vi eble dek pliajn, nur por tio, ke vi persone povos enmeti ilin? Tiom strangan proponon mi jam delonge ne plu aŭdis. -- PEJNO Simono Diskuto  21:42, 2 Jul. 2012 (UTC)

  • Pejno, mi ne komprenas vin! Mi, kiel ŝajne ĉiu mens-sana persono, supozus ke vi estas la unua kiu volus plibonigi la artikolon sed vi ĝin persiste aĉigas kaj malhelpas al aliaj redaktantoj ĝin plibonigi.
  • Mi apelas al vi jam eble centan fojon: En la diskuto de la artikolo vi aldonu informojn (NEPRE inkludu bonajn referencojn) pri vi kaj redaktantoj ilin povos aldoni al la artikolo - tiel ĝi iĝos multe pli neŭtra, kontrolebla kaj ĝi finfine povos liberiĝi de sia membiografieco. (Kaj ĉesu ĝenadi senkulpajn homojn ĉi tie en Diskutejo per tiaj aferoj, ili vere ne kulpas). --CubeF (diskuto) 18:41, 2 Jul. 2012 (UTC)


  • Kaj gratulon, per publika bojado vi jam sufiĉe ridindigis sin! (Nu, konante vian diskutmanieron miaj duboj pri neŭtraleco de la artikolo eĉ pligrandiĝis.)
  • Ĉiuĵaŭde: Mi ne laboras en la neenciklopedio sed mi laboris en la neciklopedio ;) --CubeF (diskuto) 22:52, 1 Jul. 2012 (UTC)
  • Pejno, se vi volas nur boji, bonvolu ĉesi la diskuton entute. Se vi volas konstrueme diskuti - estas por vi liberaj kaj mia kaj via uzanto-diskuto-paĝo kaj la artikol-diskuto-paĝo (ĉiujn mi atendas kaj esperas ke vi diskutos almenaŭ artikol-diskute...). --CubeF (diskuto) 22:52, 1 Jul. 2012 (UTC)

CubeF daŭrigas redakti

  CubeF denove vandalas ĉe mi. Nun jam eĉ aliaj komencas malfari liajn senĉesajn ŝanĝojn. -- PEJNO Simono Diskuto  21:38, 1 Jul. 2012 (UTC)

Bonvolu ne cedi al la petoj de CubeF pri tio, ke vi daŭrigu la diskutadon aliloke, sur paĝoj malpli facile troveblaj. La temoj estas tiom ĝeneralaj, ke ili nepre okazu ĉi tie. --Surfo (diskuto) 06:31, 2 Jul. 2012 (UTC)

  Mi taksas tion precize same. Fakte statas tiele:

  La artikolo estas plene neŭtrala. Iuj eble taksus ĝin eĉ iomete kontraŭ mi mem. Cetere, eĉ tio estas verboten. CubeF metis mesaĝkeston ĝuste tian — io pri la datumoj de ankoraŭ vivantaj personoj aŭ simile. 
  Mia E-nomo iksfoje presiĝis vere tre precize tiel, kiel mi enmetis ĝin en la artikolon. Oni povas pritrakti ĝin kiel ortografian unuon. 
  La kopirajta permesilo estas utila. 
  La mekanismoj sur mia paĝo estas por mi tre utilaj. Mi simple ne volas prizorgi kaj varti du apartajn paĝojn. Se CubeF ne komprenas la Vikian lingvon, li simple lasu la paĝon en paco. 
  CubeF evidente kreis nur por mi la specialan ŝablonon Ŝablono:Membiografio kaj la specialan kategorion Kategorio:Membiografiaj artikoloj, ĉar, sufiĉe strange, li metas nur min tien. Cetere, intertempe mi mem metas min tie, ĉar tio, ke mi skribis la artikolon mem ne estas iuspeca sekreto. Sed mi demandas min, kiu prijuĝu la paĝojn de aliaj pri la grado de membiografieco? Ĉe mi la afero estas klara, sed ĉe aliaj? Ĉu membiografie je 90%? Ĉu 80%? Ĉu 70%? ... Ĉu 10%? Supozeble nur nia sin memenposteniganta policisto CubeF volas decidi pri tio. 
  Estas almenaŭ cento da tiaj membiografiaĵoj tie ĉi. Kaj fakte tio estas en niaj cirkloj sufiĉe utila. Almenaŭ ĝustas tiam ĉiuj datoj, ktp. 
  La reguloj, kiujn CubeF ĉiam denove ĝisvome gurde kiel freneziĝinta papago citas, estu por plibonigi la kvaliton de la artikoloj, ne por doni al iuj memnomitaj policistoj estkialon. La kvalito de mia artikolo ne pliboniĝas per tordo de mia nomo laŭ iuspeca CubeF-a persona estetiko. 
  En iuj diskuteroj CubeF postulas informon pri mia laika nomo kaj pro tio eĉ faris esplorojn en la retarkivo. Miaj nomoj ŝajnas iele ege, preskaŭ patologie, interesi lin. Tute aparte de tio, ke mia laika nomo neniel ajn interesu iun ajn ĉi-medie — mi ja plene rajtus kaŝi ĝin — mi fakte publikigas ĝin sur la mikoncerna publika paĝo. 

Al CubeF plej plaĉus sekrete diskutadi, do sen iuj vidantoj. Sed ĝuste tiun favoron mi ne donas al li. Intertempe liaj obstinaj agoj klare transpasis la limon al vandalismo. -- PEJNO Simono Diskuto  07:29, 2 Jul. 2012 (UTC)

  • Pejno, vi tre bone scias ke rilate la artikolon (ne uzantopaĝon) mi ekz. aldonadis referencojn, vikiligilojn kaj averto-ŝablonojn, krome mi forigadis partojn, kiuj en artikolo estis nevideblaj. La afero ke vi utiligis la artikolon kiel tn. nekrologon estas via afero kaj ne multe rilata min - tio ke per tio okazis strangaĵoj en via uzanto-paĝo estas via eraro!
  • Se vi ne fanfaronadua pri viaj ŝablonoj kun dubinda utilo mi ŝajne neniam registrus vin kaj la fuŝan artikolon mi ne trovus. Kaj se mi havus interreton hejme mi eble eĉ aliajn artikolojn markus kiel membiografiaj do vi ne kredu ke vi estus grava por mi ;)
  • Surfo, Pejno: Se vi volas ĉion solvadi ĉi tie vi treege rapide ĉion kaosigus - ja estas ĉi tie super cent mil artikoloj kaj nur unu Diskutejo - por diskuti pri artikolo ĉiu normala vikipediisto uzas artikolo-diskuton. (kaj kelkaj koleremaj klaĉemaj uloj ĉion ĵetas ĉi tien - ofte sen diskuti la temon mem...).
  • Kaj Surfo speciale: Mi ne volas ke Pejno tiun ĉi diskuton daŭrigu aliloke - mi ŝatus se li finfine finus ĵetadi rubaĵojn sur min ie ajn kaj prefere diskutus pri artikoloj (ja tion ni celas, krei enciklopedion).
  • Pejno, se vi daŭros klaĉi pri mi ĉi Diskuteje, ĉefnomspace tiel mi finos detale legagi viajn afiŝojn kaj tiujn sensencajn bojadojn mi momente forigados. Vi aŭ diskutu kontruige aŭ silentu! --CubeF (diskuto) 19:47, 2 Jul. 2012 (UTC)

  Kara, vi evidente havas obsesion pri tiu ĉi paĝo. Jam dum tri semajnoj vi draŝas ĝin. Ĉu vi vere ne havas ion ajn alian, pri kio vi povos okupiĝi? Sciu, ludu en alia ĝardeno, ne en iu mi-rilata. Kaj ne mensogu tie ĉi. Vi tute ne aldonis referencojn. Pri kio vi entute babilas? Fakto estas, ke Ĉiuĵaŭde aldonis unu pseŭdoan referencon, simple ĉar li ne plu sciis kiel elturniĝi. Vi gurdis, kaj gurdis, kaj gurdis pri referencoj, kiel difektita vinildisko. Do en sia strebo iel helpi min kontraŭ evidenta referencmaniuloj — mi okupiĝis ĝuste pri E-koloroj kaj tute ne estis rimarkinta, kia plagulo ĵus atakis la mi-rilatan paĝon — li rapide enmetis iun. Do ni restu bele ĉe la vero, ĉu?

Intertempe mi mem metis 47 referencojn por fakte ridinde mallonga artikolo. Sed por vi, kaj nur por vi, eĉ tio ne sufiĉas!

Jam citinte Goete-n, mi eble nun citu anstataŭe kolegon Ĉaŭcero. Nome li same bone formulis la ĝuste saman ideon. Do akceptu nun mian afablan Ĉaŭceran Saluton. -- PEJNO Simono Diskuto  20:20, 2 Jul. 2012 (UTC)

Ŝlosigo de la artikolo redakti

  Alivorte CubeF petis pri tio. Jen mia reago:

Tie ĉi ni havas la problemon, ke ulo, kiu fakte ekde tri semajnoj vandalas sur la mi-rilata paĝo, plurfoje ŝangis mian nomon, faris amason da arbitraj ŝanĝetoj, kaj, kulmine senĉese postulas pli da referencoj, kvankam estas jam 47, klopodas iel tamen venki per peto pri ŝlosado, supozeble en iu stato, kiu plaĉas ĝuste al li. Ĉiu, kiu nur one sekvis la diskuton en la ĉefa diskutejo, neeviteble ekkonos la gradon de obsesio fare de CubeF pri tiu simpla paĝo.

Mi eble atentigu, ke la Kategorio:Membiografiaj artikoloj same pri la laŭa ŝablono estas ambaŭ inventaĵoj fare de CubeF nur por tiu ĉi mi-rilata paĝo. Fakte mi intertempe eĉ mem kategorias ĝin tiele. CubeF draŝas tiun ĉi paĝon jam ekde tri semajnoj kaj temas pri tre evidenta kazo de pura vandalismo.

Nur por montri la mensan staton de CubeF, mi atentigas, ke li ĵus metis la ŝablonon Ŝablono:ADLS kape de la ĉefa diskutejo, tiel ke tiu enkategoriiĝis en Kategorio:Proponitaj artikoloj por ADLS. Tiel statis, ĝis mi modifis la ŝablonon ADLS, tiel ke tio ne plu okazu. Nun ne plu estas problemo, simple pro tio, ke mi, vidinte tion, solvis ĝin ene de la ŝablono. Do, ke tiu uzulo nun iel ajn plendas pri iuj misenkategoriigoj estas vere nekredeble!

Jen la pruvo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo&oldid=4372080

La solvo de la problemo ne estas la ŝlosado de la artikolo, la solvo estas forbari la uzulon CubeF de redaktado. Kaj tion plej bone tuj. -- PEJNO Simono Diskuto  21:25, 3 Jul. 2012 (UTC)

Dua membiografia artikolo redakti

  La Kategorio:Membiografiaj artikoloj, starigita de Uzanto:CubeF, kaj kiu ĝisdate entenis nur solan paĝon, nun entenas jam duan. Nome la paĝon rilate al refaktorigita. Mi petas al ĉiuj laŭpove plibonigi tiun ĉi paĝon, kiu ne entenas solan referencon. Mi jam tute modeste komencis, kaj mi certas, ke CubeF daŭrigos ankaŭ tie lian laŭdindan kampanjon.

Notu, ke danke al la misapliko de Kategorio:Artikoloj bezonantaj plibonigon ene de la difino de Kategorio:Membiografiaj artikoloj — mi korektis tion jam du fojojn, sed tio ne havas iun ajn sencon, ĉar CubeF ĉiam denove miskunigas la du kategoriojn — la artikolo estas nun markita plibonigenda. Do ĝi laŭŝajne estas ankaŭ plibonigenda. Nu, mi certe laŭpove klopodos.

Do ek, ek CubeF, nun jen nova viktimo por vi!   -- PEJNO Simono Diskuto  08:54, 4 Jul. 2012 (UTC)

  • Fek, Pejno, mi jam antaŭĝojis ke Petron tiel markos mi mem post kiam mi havos tempon :( Nu ne grave, feliĉe vi iom helpis al fidindeco de Vikipedio.
  • Grandan dankon, Pejno! Kvankam mi neniam estis akuzita pro neaktivado vikipedie, vere neniam min iu ajn erarkonsideris kiel valoran gravulon vikipedian. Nu, kvankam vi min erarkonsideris ankaŭ kiel administranton... Eble mi sekvafoje viaokule ostos fondinto de Vikimedio ;)
  • Se vi volas pruviĝi ke mi estas reala homo diferenta de Petr vi povas konsulti registrojn de Esperanta Vikimanio, kiun mi partoprenis (vi ja estas sufiĉe inteligenta por tion fari, ĉu?).
    --CubeF (diskuto) 17:07, 4 Jul. 2012 (UTC)
Atentu! Pejno Simono kaj Petr Tomašovský estas du gravaj esperantistoj por vikipedio. Kverelo estas tie ne tre utila. --pino (diskuto) 10:16, 4 Jul. 2012 (UTC)

Sed kion fari? redakti

  Vi plene pravas. Sed mi simple ne plu scias kiel finigi tiujn senĉesajn arbitrajn ŝanĝojn, fuŝetojn ktp. en la mi-rilata paĝo aŭ, tute novdate, eĉ inter la ŝablonoj, kiujn mi pretigas, kaj eĉ forigojn de miaj diskuteroj ĉi-forume. Tiel oni simple ne povas labori.

Aldone oni volas apliki du mezursistemojn - unuan por mi kaj duan, tute alian, por ĉiuj aliaj, aŭ almenaŭ, iuj aliaj.
Mi jam ne plu nombras, kiom ofte mi korektis mian plumnomon PEJNO Simono ree al PEJNO Simono, kiel ĝi ĉiam aperas en Monato. Sufiĉas nur konsulti la angulon Diskuto:Pejno Simono por vidi la problemon. Aldone, post enmeto de 47 referencoj, postuli eĉ pliajn, estas nekredeble.
Aldoniĝas la fakto, ke mi komencas suspekti, ke refaktorigita kaj Uzanto:CubeF estas en vero unusama persono. Ili alterne korektas la mi-rilatan paĝon. Aliokaze, refaktorigita faras ion fone, CubeF alparolas min pri tio malfone.
Plue mi atentigas, ke la historio tie ĉi montras, ke metis la ADLS-ŝablonon kape de la diskutejo. Sufiĉe strange tamen, estis CubeF, kiu forigis ĝin, parenteze, sen protesti kontraŭ mia misakuzo, nome, ne estis li, kiu enmetis ĝin. Vere strange, ĉu? Aŭ temas pri unusama persono, aŭ temas pri duopo aganta kiel unusama persono. Iuspeca eks-Ĉeĥoslovakia kontraŭ-Pejna brigado. Evidente, jen nur suspekto, mi povas plene erari.
Lastvice, CubeF nun kampanjas por ŝlosi la mi-rilatan paĝon (vidu la detalojn), peton, kiu refaktorigita sendube tuj plenumos. La strategio de la duopo (aŭ unuopo?) estas tre travidebla.
Ĉiuokaze, ni nun ĉiuj vidos, ĉu CubeF nun komencos ataki ankaŭ la paĝon refaktorigita aŭ ne. Mi mem jam enmetis la de CubeF pretigitan averton pri ĝia membiografia karaktero.
Vidu: Kategorio:Membiografiaj artikoloj
Kaj per ĝuste tiu ĉi afiŝo mi denove malŝparas la tempon, kiun mi povus pli konstrueme apliki tie ĉi, kaj, ne malpli malŝparas la tempon de ĉiuj legantoj. Sed kion fari? -- PEJNO Simono Diskuto  11:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Ne ĝentila teksto redakti

Saluton, mi ĵus diskutis kun Hans Eo pri la ŝablono Traduku. Jen la enhavo de la ŝablono:

Hans Eo raportas al mi ke la teksto de "traduku" estas neĝentila. Evidente, ŝi/li pravas.

Ekzemple, mi kreis artikolon pri pomo kaj mi prenas la angla tekston por traduki ĝin poste ĉi tie. Post 5 tagoj, iu uzanto metas ĉi tiun ŝablonon.

Demandoj:

  1. Ĉu mi rapidos mian tradukon kaj ne prenos mian tempon por bone traduki la artikolon ?
  2. Ĉu mi pensos ke la uzanto ne paciencas ?
  3. Ĉu mi sentos min insultata ?

Do, kiu povas ĝentiligi la keston, mi petas ĝentile ?

Ĉu estas sama afero en kelkaj aliaj ŝablonoj ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 12:03, 10 Jun. 2012 (UTC)

Saluton! Miaopinie por tia uzo jam sufiĉas la ŝablono {{Polurinda}}. --Dominik (diskuto) 14:58, 10 Jun. 2012 (UTC)
Ĉu estas malĝentile atentigi ke teksto en Esperanta Vikipedio ne estas en Esperanto ? aŭ verkita kun tiom da eraroj ke ĝi apenaŭ estas komprenebla ? Ĉu ĝentileco konsistas el afable mensogi al homoj por ne ofendi ilin, kvankam iliaj kontribuaĵoj ofendas la lingvon kaj la legantaron ? La kesto ne estas ŝanĝenda, sed nur trafe uzenda. Mi ne scias ĉu en la kazo de pomo (?? ne kreita de Ĉiuĵaŭde) indus enmeti ĝin. --Arno Lagrange @ 20:50, 10 Jun. 2012 (UTC)
Nu ! Mi faris ekzemplon !!! Sed vi ne komprenas. Ni ne devas mensogi por ke ni ne ofendu iun uzanton.
Fine, mi proponas ĉi tiun tekston:
Se la teksto estas en malbona lingvaĵo, mi proponas la ŝablonon {{polurinda}}. Efektive, la malĝentila teksto estas ke la artikolo povus esti forigata post iom da tempo. Kun mia propono: Post sufiĉe da tempo, se neniu venis traduki la artikolon, ni povus forigi ĝin.
Pri la nuna versio de la ŝablono: Por mi, la signifo de la ŝablono estas ke, se la artikolo ne estas plene tradukata aŭ ne tradukata, ĝi estos forigata. Ĉu mi eraras ? Se jes, mi haltas nun la diskuton. Ni ne bezonos daŭrigi ĝin. Ĝis merkrede/vendrede, Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 00:05, 11 Jun. 2012 (UTC)
Laŭ mi vere la ŝablono sonas malĝentile, kaj laŭ mi Arno pravas ke sencas klare averti, negrave ke malĝentile, pri forigo de materialo tute ne skribata en komprenebla Esperanto. Miakomprene "forigo" eĉ ne devas signifi tute forviŝi tekston, sed kompromiso estas malvidebligi ĝin per kodo <!-- ... -->. En alilingvaj vikipedioj oni laŭ mi tute ne zorgas pri plena aŭ neplena ĝentileco de tia ŝablono: se oni metas tekston en komplete fuŝa lingvaĵo en la anglan aŭ germanan, francan aŭ hispanan vikipedion, ĝi laŭ mia kompreno estas rapidege kaj senprocedure forigata. La ŝablono {{polurinda}}, Dominik pravas, bonas (nur) se per limigita tempo eblas senerarigi kaj komprenigi iun tekston - se ĝi estas tute fuŝa, "poluro" ne sufiĉas por malfuŝigi ĝin. Mi forte subtenas ke la malĝentila ŝablono restu malĝentila, kaj esperas ke ĝi malofte devas esti aplikata. Aidas (diskuto) 09:09, 11 Jun. 2012 (UTC) [Pardonu se la diskuto ĉiukaze jam estas finita kaj mi malfruas je mia komento, sed mi ne pli frue vidis la antaŭajn notojn.]

Sendepende de la ĝentileco de la supra ŝablono, afero memkompreneble diskutinda kaj pliboniginda, mi forte petas, ke se iu transprenas tekston alilingvan por ĝin traduki, li/ŝi unuflanke utiligu la ŝablonon redaktata kaj aliflanke nepre kaŝu la fremdlingvan tekston per la signoj <!--- --->. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:24, 17 Jun. 2012 (UTC)

Alia peto pri helpo redakti

Saluton al ĉiuj kaj specife al programistoj/ŝablonistoj! mi provis krei ŝablonon {{Informkesto kanalo}}, prenante la anglan ŝablonon en:Template:Infobox canal kiel fonton. Sed la originala ŝablono entenas ŝablonon "convert", kiun ni ne havas kaj kiun mi ŝanĝis al {{Unuo}} - kaj tiu ĉi misfunkcias en konverto de anglaj mezurunuoj al metra sistemo. Demando: ĉu ekzistas alia pli taŭga ŝablono en la esperanta Vikipedio por plenumi la saman rolon? Antaŭdankojn --Dominik (diskuto) 14:43, 10 Jun. 2012 (UTC)

Très bien. Bonege. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 15:13, 10 Jun. 2012 (UTC)
Saluton. Kial la ŝablono havas anglajn parametrojn? Ĉu la esperanta vikipedio fariĝu klono de la angla? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 10 Jun. 2012 (UTC)
Do, kara Dominik, metu tuj Francajn! -- PEJNO Simono Diskuto  19:05, 10 Jun. 2012 (UTC)
Malgraŭ via supozo, mi ne sentas min hejme en la franca vikipedio, kaj ilia respektiva ŝablono estas tre malsama. Aliflanke, alilingvaj versioj (makedona, joruba) ne penis traduki la parametrojn kaj videble ankaŭ stumblis sur la sojlo de ŝablono "konvert" - tio kompreneble neniel estas senkulpigo, mi plene konscias pri la problemo. Mi ne faris klonon sed klaŭnaĵon. Klaŭnoj neniam ridigas min. --Dominik (diskuto) 19:50, 10 Jun. 2012 (UTC)
@Dominik. Ĉu eble {{Unuo longo}} pli taŭgas ol {{Unuo}}? --Tlustulimu (diskuto) 19:29, 10 Jun. 2012 (UTC)
Ve, mi provis per {{Unuo longo}}, kaj la rezulto estis nula. --Dominik (diskuto) 19:50, 10 Jun. 2012 (UTC)
Kie kaj kiel vi testis tion, Dominik? Ĉu per proveja versio de la ŝablono, kreebla per unu el la malsupraj ligiloj en la ŝablona paĝo? --Tlustulimu (diskuto) 20:07, 10 Jun. 2012 (UTC)
Mi provis per la normala versio. Verdire, mi tute ne scias kie krei kaj provi ŝablonon antaŭ ĝia enmeto en Vikipedion. --Dominik (diskuto) 04:53, 11 Jun. 2012 (UTC)

Nu, tamen io pozitiva: konservi la anglajn parametrojn donas la eblecon provtesti la saman ekzemplon en la angla kaj esperanta vikipedioj. --Dominik (diskuto) 18:18, 11 Jun. 2012 (UTC)

Mi havas demandon pri misfunkcio de la {{Informkesto futbalteamo}} en almenaŭ mia retkrozilo (fajrovulpo 13.0 - bedaŭrinde mi nun ne povas kontroli per aliaj retkroziloj...). Eble tiu misfunkcio enhave ligiĝas al alia demando pri tiu programversio (vidu supre en tiu-ĉi paĝo), sed eble ankaŭ pri misprogramigo de la informkesta kodigo. Tamen mi ne volas duoble vortumi mian demandon: tial mi simple petas rigardi la ŝablonan diskutpaĝon. Mi dankemus pri klarigo pri aŭ solvo de la fuŝeto. Aidas (diskuto) 08:43, 11 Jun. 2012 (UTC)

Saluton Aidas! Mi ne vidis ian ajn problemon en la menciitaj ekzemploj de via ŝablono {{futbalteamo}} uzante Firefox 13.0 - eble alklaku "renovigu" sur via ŝablona paĝo? --Dominik (diskuto) 09:26, 11 Jun. 2012 (UTC)

Ne, ĉe mi la problemo restas, ankaŭ post renovigo (funkcio purge) ... nu, se nur estas problemo de specife mia komputilo, tiam ne estas problemo, tamen mi ne komprenas la mison. Eble iu alia ankoraŭ povas testi ĉu alikomputile aperas simila fuŝo. Dankon, Dominik, pro la testo. Aidas (diskuto) 09:38, 11 Jun. 2012 (UTC)

Eble aliaj uzantoj jam delonge rimarkis, sed ĉiukaze ankoraŭ neniu riparis, ke la principe tre sencaj ŝablonoj kiel ekzemple {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nordrejn-Vestfalio}} pri ĉiuj administraj unuoj de Germanio kaj {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Luksemburgio}} ne plu bone funkcias. Aŭ pli konkrete: Por funkcii ili bezonas mencion de Oficiala Municipokodo. En la amase uzata informkesta ŝablono {{urbo de}} (paralela problemo pri Luksemburgio, sed tie malpli amase) tia kodo indikatas, sed pro pli bona legeblo kun interspacoj. Antaŭe ŝajne iu kodigo transkalkulis tiun nombron kun interspacoj el la informkesta parametro al nombro sen interspaco por la ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en...", kaj ĉiam aperis aktualaj nombroj de loĝantoj en la informkesto (bonega sistemo!). Nun tio nur funkcias, se oni permane el la parametro forprenas la interspacojn en la numero. Estus tedega laboro el ĉiuj multegaj informkestaj uzoj permane forpreni tiujn interspacojn el la numeroj, kaj rezulte la municipokodoj en la artikolo estus multciferaj kaj malbone legeblaj... Multege pli elegante estus eltrovi kial antaŭe bone funkciis la sistemo, kaj iel reveni al la antaŭa bona stato. Ĉu iu havas bonan ideon aŭ solvon pri tio??? -- Aidas (diskuto) 09:38, 11 Jun. 2012 (UTC)

  Kiam oni afiŝas diskuteron en fremda diskutejo, specife rilate al iom pli malnova sekcio, la posedanto de la diskutejo ofte havas problemon, kvankam vidinte la oranĝan avertotrabon, trovi, kie kaj kio estas nova. Frustrite per serĉado, li devas dentgrince konsulti la historion por elsarki la ŝanĝeton.

Ĝuste por tio mi proponas, ke la skribinto metu {{Nova!}} komence de sia nova ero por helpi la ricevonton. Mi ekzempligas tion ĝuste ĉi-afiŝe. La ŝablono montras ankaŭ ŝpruĉhelpilon "Leginte, forigu min!", kaj ĝuste jen la ideo. Post legado, la leginto simple forigu la aferon. Tiel oni povas tuj trovi iujn novajn, nelegitajn aldonojn, eĉ se ne rekte piede de sia diskutpaĝo.

Tie ĉi, la afero evidente havas malpli da senco, ĉar ne estas klare, kiu estu leginta, kaj sekve, kiu estu forigonta ĝin. Ĉi-okaze, supozeble aŭ post semajno la metinto mem, aŭ iu, kiu etendas la malnovan diskutfadenon per nova ero. Do tie ĉi oni uzu tian mekanismon vere nur, se oni aldonas ion al ege malnova diskutsekcio, kiu eble jam profunde dormis dum kelkaj semajnoj. -- PEJNO Simono Diskuto  09:55, 15 Jun. 2012 (UTC)

Bone ! Ĝi tre utilos. Ni povos vidi la novajn mesaĝojn kiujn ni ĵus ricevis en la tuno da mesaĝoj, se necese. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 02:50, 16 Jun. 2012 (UTC)
Ideale la ŝablono devus baziĝi sur vikipedia kuketo kiu ekzemple regas ke aperas strio "Vi havas novan mesaĝon" ĝis la uzanto vizitas sian diskutpaĝon, aŭ ke aperas mesaĝo en historio de paĝo "ŝanĝita post via lasta vizito". Se vi kapablas tion realigi, bonege. Alternative estus igi la mesaĝon memmalaperonta post difinita tempo, kaptinte la daton kaj horon de la enmeto, kaj kalkulante ke post difinita daŭro (ekzemple semajno) la atentigilo fariĝos nevidebla. Tria sugesto estus aldoni alklakeblan signon (-) kiu per ĵavaskripto malaperigus la avertomesaĝon (simile ekzistas ĉe kategorioj per aldonaĵo Hot Cat / dokumentado): estus pli evidente ol la ŝpruchelpilo kiun mi ne rimarkis kiam mi vidis la averton en mia diskutpaĝo kaj cetere devigas redakti la sekcion por el ĝi forigi la mesaĝon. --Arno Lagrange @ 10:20, 16 Jun. 2012 (UTC)
Jes, mi pensis pri ĉiuj ĉi solvoj. Sed por tio oni aŭ bezonus iujn etendaĵojn, mi eble memorigu, ke ĉi-momente eĉ la signoĉena etendaĵo ne estas instalita, aŭ oni devus tuŝi iujn centrajn dosierojn pri CSS aŭ Javskribo. Aldone ne ĉiu aktivigas Javskribon. Ĉiuokaze, por preskaŭ ĉio ĉi mi bezonus administrajn rajtojn. Io nur por mia propra persona Vikipedia adaptiĝo tute ne taŭgus. -- PEJNO Simono Diskuto  10:42, 16 Jun. 2012 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke la ŝablono en sia nuna formo estas ne bone pripensita. Do prefere ni forigu ĝin. Krome ĝi bezonus funkciojn de la vikia softvaro, kiuj ne ekzistas kaj kies aldono ne tre verŝajnas. --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 10 Jul. 2012 (UTC)

Koloroj redakti

  Intertempe oni povas ege pli komforte difini kolorojn en Esperanto por TTT, ol en la Angla. En Esperanto oni povas ekzemple skribi:

 oranĝa, oranĝe, oranĝo, oranĝkolora, oranĝokolora .

Simile pri kombinoj kun hel- kaj malhel- ktp. Jen plia ekzemplo:

 helŝtalblua, helŝtalblue, helŝtalbluo, hele ŝtalblua, heleŝtalblua, hela ŝtalbluo, palŝtalblua, pale ŝtalblua, paleŝtalblua, pala ŝtalbluo .

Alivorte, la sistemo rilate Esperanton iĝis ege pli tolerema, ol la prasistemo baze de la Anglaj nomoj.

Jen la bona novaĵo.

En mia familio de ŝablonoj necesus nur ŝanĝi entute du liniojn por aktivigi en ĉiuj miaj ŝablonoj tuj per unu frapo la Esperantajn kolornomojn. Tio eblis, ĉar mi en nur unusola centra loko zorgis pri koloroj. Jam de la komenco mi difinis paletrojn, kiel unua tuja solvo de la kolora problemo. Do ĉiu mia ŝablono, kiu akceptas kolorparametron, akceptas tiun laŭ la sama metodo kaj transdonas la valoron de la parametro suben al subŝablono, kiu okupiĝas pri koloroj. Nenie mi skribas style="color:#FF0000;"style="color:{{{koloro|#E0E0E0}}};" aŭ simile. Ĉie

style="color:{{Paletro ombra|{{{koloro|g}}}}};"

aŭ simile

Nun la malbona novaĵo.

Mi volis same centre aldoni E-kolorojn al la subŝablona Ŝablono:Informkesto. Fakte la baza Informkesto uzas paletron, nome Ŝablono:Informkesto/koloro kun koloroj de 1 ĝis 13. La paletro de Informkesto similas al mia propra Ŝablono:Paletro pala. Temas tamen nur pri koloroj por la borderaĵoj. Tio tuj esperigis min. Sed tiam mi kun hororo ekkonis, ke Informkesto mem ne ĉiam uzas propran paletron. Mankas la ekvivalento de mia Ŝablono:Paletro ombra por malhelaj malfonaj koloroj, alivorte, skribkoloroj.

En la derivitaj Informkestidoj la situacio estas eĉ pli akra. Ĉiu difinas iujn ajn kolorojn, iel ajn, ie ajn. Ne estas iu konsekvence aplikata sistemo. kiu ĉerpas kolorojn de la suba tavolo. Oni ignoras la eblojn de tia suba tavolo kaj kvazaŭ fuŝetas ĉiuebene tute laŭplaĉe.

Alivorte, ne estus granda problemo — aparte de tio, ke mankas al mi la necesaj rajtoj — Esperantigi la fonajn kolorojn de Informkesto. Evidente retrokongrue. Sed por fari same pri malfonaj koloroj, oni unue devus difini ankaŭ por tiuj paletron, aŭ ĉie enmeti la "alvokon" de E-koloroj, ĉie, kie temas pri koloro por teksto, titoloj, linioj, kadroj, ktp.

Kia ĥaoso!

Se mi nun decidus, ke mi bezonus por io novan Informkeston, do herede de la baza Informkesto, tja, por mi tio ne estus problemo. Mi povus realigi miajn E-kolorojn ankoraŭ antaŭ iu kolor-alvoko suben. Nome, tion, kion mia ŝablono ne komprenas kaj sekve ne mem povas prilabori, ĝi donas senŝanĝe plu. Do kongrueco konserviĝus. Sed jen ne la ĝusta metodo kaj ne la ĝusta ebeno por enmeti tiaĵon.

-- PEJNO Simono Diskuto  10:15, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Eble mi programu tavolon, do interŝablonon, por meti super iuj bazaj Vikiaj ŝablonoj kaj sub tio, kion uzanto kreu. -- PEJNO Simono Diskuto  14:32, 23 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu vi havas personajn ŝablonojn ? redakti

Mi ĵus kreis ŝablonon {{persona ŝablono}}. Eble meti ĝin en viaj personaj ŝablonoj. Jen la ŝablono:

Komentoj ? Demandoj ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 11:56, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Personaj ŝablonoj fakte ne estas tie ĉi. Evidente, oni povas krei ŝablonon en persona proveja spaco, sed eĉ tiam, ĝi ne estas persona. Eble vi ricevis alian impreson de miaj priŝablonaj mesaĝoj. Se mi skribas "mia ŝablono", mi nur mallongigas la frazon "la ŝablono, kiu apartenas al ŝablonfamilio, kiun mi praskribis, kiun mi pluevoluigas, kaj pri kiu mi plejofte zorgas" aŭ simile.   Fakte ne eĉ la uzanto-paĝo estas vere persona. Ĉiu povas laŭplaĉe ŝanĝi kaj fuŝi ĝin. Evidente, ne decus agi tiel.

Rilate ŝablonojn, feliĉe, nur malmultaj tie ĉi emas fari entute ion ajn ĉi-rilate.
Sed via mesaĝkesto havas plaĉan aspekton. Eble mi faru ion ĉi-direkte. -- PEJNO Simono Diskuto  14:15, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Miastile via kestodifino aspektus:

{{MiaMesaĝokesto
| bildo = [[Dosiero:Ambox content.png]]
| bordero = ruĝa
| Tiu ĉi ŝablono estas ... bla, bla ... enciklopedia spaco.}}
aŭ simile. Aldone vi havus eble ankaŭ inko, koloro, ktp. :--84.130.67.22 19:14, 23 Jun. 2012 (UTC)
Malfeliĉe mi ne povas havi ruĝan bordon, do la bordo restos blue. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 19:33, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Aldone, ArtikolaMesaĝoKesto estas iomete fuŝa. Jen ekzemplo:

<table class="noprint plainlinks" style="width: 80%; margin: 0 auto; border-collapse: collapse; background: #FBFBFB; border: 1px solid #aaa; border-left: 10px solid #b22222; clear:both;background:#FEE;font-size:96%">

Oni difinas background du fojojn — unue kiel background: #FBFBFB;, due kiel background:#FEE. Tio estas pro tio, ke oni havas parametron css-stiloj kaj tio povas esti en konflikto kun la ĝenerala difino komence de la ŝablono. Tio okazas jam interne, se oni elektas stilo=forigo.

Kial vi ne havas ruĝan borderon? Kiun krozilon vi uzas? Ĉu ĉe iu mia ŝablono okazas tiaĵo?

Momenton, ĉi-momente neniu ajn ne-mia ŝablono subtenas kolornomojn! Eble vi miskomprenis ion. -- PEJNO Simono Diskuto  20:08, 23 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu vi skribis tion ?
Miastile via kestodifino aspektus:
{{MiaMesaĝokesto
| bildo = [[Dosiero:Ambox content.png]]
| bordero = ruĝa
| Tiu ĉi ŝablono estas ... bla, bla ... enciklopedia spaco.}}
aŭ simile. Aldone vi havus eble ankaŭ inko, koloro, ktp. :--84.130.67.22 19:14, 23 Jun. 2012 (UTC). 

Estas nenio pri la malsubteno de la korlornomoj. Sed mi ne legis la sekcion "Koloroj", ĉi supre. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:23, 23 Jun. 2012 (UTC)


  Fakte ĝi funkcias. Vidu:

{{ArtikolaMesaĝokesto
| bildo = [[Dosiero:Ambox content.png|40px]]
| css-stiloj = border: 1px solid {{E-koloroj{{!}}ruĝa}}; border-left: 10px solid {{RGB{{!}}ruĝa}}; |teksto= Tiu ĉi ŝablono estas por '''persona uzo''', pro persona kialo (aranĝo de persona aĵo, koncepto de uzanto-paĝo, ktp). Ni rekomendas ke vi petu al la aŭtoro (aŭ uzanto kiu uzas la ŝablonon) la rajton uzi ĉi tiun ŝablonon. '''Ĝi ne apartenas al enciklopedia spaco.'''}}

Ĝi senprobleme ruĝiĝas. Laŭ eĉ du metodoj. -- PEJNO Simono Diskuto  20:29, 23 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu pli bone ? (Vidu la kodon en la paĝo {{persona ŝablono}})

Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 20:33, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Mi rapide riparis vian ŝablonon. Sed evidente, tiu metodo aldoni E-kolorojn estas kako je kvadrato. Oni devus integrigi la aferon en la mesaĝokestan ŝablonon mem. Morgaŭ mi faros bazan mesaĝokeston, kiu subtenas E-kolorojn ktp.

RGB liveras rgb(255,0,0) kaj E-koloroj liveras Red -- PEJNO Simono Diskuto  20:43, 23 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:Mesaĝkesto en beta-fazo redakti

Saluton mondo!

  Simple por montri, kio (tre malfacile!) eblas per tavolo super Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto — kia nomo! — mi realigis testversion nomitan Ŝablono:Mesaĝkesto. Mi atentigas, ke tiu ne estas preta kaj mi eble ŝanĝos la tutan metodon. La problemo estas, ke Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto jam fuŝetas - unue per la parametro eta, due fakte ege fuŝas per provizo de parametro css-stiloj.


Tre grava mesaĝo!
inko=blanka, kadro=ruĝa, koloro=kreka, speco=forigo, tiparo=komika


Notu: Tiu ŝablono estas ankoraŭ en ĝia alfa-fazo! Ankoraŭ ne uzu!
inko=blua, kadro=limea, koloro=flava, bildo=Nuvola apps bookcase.png.


Kelkaj forkomentitaj partoj bezonas ankoraŭ tradukadon el la Sveda.
speco=lingvo, koloro=v


La problemo pri tia intertavolo ne estas la kvanto da kodaĵo aŭ ties komplekso. La problemo estas la plene freneza reago de la suba tavolo rilate la ekziston aŭ ne-ekziston de specifaj parametroj kombine kun #if:-formuloj ktp. Tio bezonigas horojn kaj horojn de provado. Aldone jen la fuŝaĵo css-stiloj. Jam en ekzemplo en la dokumentado background difiniĝas du fojojn en unusama style-formulado. Tute ne estas certe, ke ĉiu krozilo komprenos tion kaj fakte reagos nur al la dua difino, do la redifino. Jen simple fuŝa programado.

Eble estus pli simple reskribi la tutan kaĉon kaj ignori la ĝisnunan version. Tre multe ĝi tiel aŭ tiel ne kapablas kaj ke eta=ne fakte etigas   — en vero temas pri dekstrigo — same ne estas tre bona ideo.

-- PEJNO Simono Diskuto  09:19, 24 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablono:Mesaĝkesto nun pretas. Do oni povos uzi ĝin anstataŭ ArtikolaMesaĝokesto. Mi eble faros ankoraŭ kelkajn ŝanĝojn, sed nur interne aŭ en la senco de etendado de la funkciaro.
 PEJNO Simono Diskuto  16:57, 24 Jun. 2012 (UTC)

  Pro la malfaciloj pri transdonado de parametroj al subŝablono, kaj aldone la problemo, ke mi ne havas administrajn rajtojn por prilabori la ĝisnunan ŝablonon Ŝablono:ArtikolaMesaĝokesto, kiu ne vere estis dezajnita precize por tiom ampleksa parametrotransdonado, mi rezignis pri solvo dorsosake de tiu por la nova pli ampleksa Ŝablono:Mesaĝkesto. Do nun leviĝas la demando pri retrokongrueco. Mi inklinus nur parte sekvi la malnovan parametroskemon. Specife pri la transdono de bildodosieroj. La malnova volas ion kiel [[Dosiero:Bildo.svg|40x40px]]. Mi jam uzas la pli simplan Bildo.svg kaj fino. La grandon de bildoj regas nun la ŝablono mem, nome en du reĝimoj: 40x40px kaj 20x20px. Pro tio mi pledus transdoni nur nomojn kaj ne plu kompletajn ligilojn. Mi ĉiuokaze realigos praktike ĉion, kio estas en la Angla versio en:Template:Ambox havebla, kaj sendube iomete pli. En la dokumentado oni povos iomete diveni la vojon, kiun mi sekvas. Vidu ankaŭ Ŝablono:Mesaĝkesto/Paletro. Pro tio mi ne taksas tion bona ideo klopodi mergi la du versiojn, kiel Uzanto:Petr Tomasovsky proponas en la ŝablona diskutejo kaj per sia meto de mesaĝkesto en la dokumentado de la nova versio. Li skribas:

 
 Ekzistas jam de longe preskaŭ la sama kesto ArtikolaMesaĝokesto. 
— Petr Tomasovsky (diskuto) 16:13, 24 Jun. 2012 (UTC)

Ne temas pri preskaŭ la sama mesaĝkesto, temas pri mesaĝkesto:

  • samnivela kiel la aktuala Angla mesaĝkesto Ambox,
  • plena subteno de E-kolornomoj - 158 koloroj,
  • plus kelkaj aranĝaj aldonoj de mi.

La funkciaro de la ĝisnuna ĉi-tiea ArtikolaMesaĝokesto estas jam preterpasita. La cetero estiĝos dum la sekvontaj tagoj. Mi okupiĝas nun pri la 20x20px-reĝimo por sekcititol-dekoraj mesaĝkestetoj.

serioza forigo kopirajto atentu averto plendo enhavo tendenco stilo lingvo diskuto ĝermo
                       
                       
                       
bona leginda elstara humuro noto informo tekniko laborado mikso protekto arkivo funebro
                       
                       
                       

 Se io dum kelkaj deksekundoj misfunkcias aŭ iuj bildoj mismontriĝas, simple ignoru tion, ĉar mi vere pli rapide ol tuj riparos la problemon. Mi simple mistajpis ie. Se tio ne sufiĉe rapide eblas, mi tuj restarigas la antaŭan funciantan version. 

Cetere, la fiŝo estas memkompreneble Babelfiŝo. La bildoj supre ĉiuj havas ŝpruchelpilon. -- PEJNO Simono Diskuto  19:43, 25 Jun. 2012 (UTC)

[[Dosiero:{{{dosiero}}}|40px|link=]] {{{kapo}}}
{{{sciigo}}}


  Mi ĵus serĉis ĉa. 6 horojn post nur sola eraro! Dum la batalo mi aldone akcidente difektis du aliajn ŝablonojn miajn. La Vikia ŝablona lingvo estas vere ege ege malkonvena al la homa menso. Ĉu ne ekzistas iu sintaksa dekorilo?

Sed kiel oni povas vidi, mi povis forigi kelkajn limojn de la malnova ArtikolaMesaĝoKesto. Jen ekzemplo:
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno

Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno

Bildoj ambaŭflanke, malgraŭ tio ke ĝi estas eta. Ŝpruchelpilo sur la tuta areo. Aldone mi enkondukis iom da logiko en la bildogalerion. Pro tio ke temas pri superensemblo de la ĝisnuna fuknciaro, mi povus, se ni havus la signoĉenan etendaĵon, kongruigi la novan ŝablonon tiel ĉe ĝi akceptu ankaŭ la malnovajn parametrojn. Mi devus ekkoni, ĉu uzanto transdonas dosiernomon kiel bildo=[[Dosiero:test.svg|40x40px|Helpu min!]] aŭ kiel bildo=test.svg|helpilo=Helpu min!. -- PEJNO Simono Diskuto  06:17, 29 Jun. 2012 (UTC)


Baloto enkonduki la signoĉenan etendaĵon. redakti

  Ekzistas ja etendaĵo kun signoĉenaj funkcioj. Tiu utilus pro la sekva kialo.

Ofte en ŝablono oni devas akcepti konstanton de la redaktanta uzulo kiel parametron. Ekzemple, okaze de Mesaĝkesto la konstanton: tendenco. Se nun la uzulo nur difuze memoras la konstanton, li uzus eble ne kiel necese: tendenco, sed enklavis: tendencatendence. Evidente, ene de la ŝablono, oni devus formuli ie: | tendenco | tendenca | tendence = por kapti tian misan (sed oftan) enmeton. Tion mi vere vaste jam faras.

Pri ruze estus uzi kiel konstanto, anstataŭ tendenco, la reduktitan formon tndnc. Jen la same vorto sen vokaloj. Se mi havus ĉenfunkciojn, mi povus preni la konstanton enmetitan de la uzulo kaj elĵeti ĉiujn vokalojn, krom la unua, kaj poste kompari al: | tndnc = .

Jen ege pli simpla solvo. Nun estas plene egale precize, kion la uzulo enklavas, nur la unua litero kaj la konsonanta skeleto devas ĝusti. Simile pri iuj kolornomoj. Ekzemple, la enmetoj: polvoblua, polvobluo, polvoblue, polvblua, polvbluo kaj polvblua ĉiuj reduktiĝus al: plvbl kaj en ŝablono mi komparus kun ĝuste tio. Mi elĵetus simile la iksojn. Tiam okaze de postulata formo: oranĝa, oni povus akcepti: oranĝa, onanĝo, oranĝe, oranĝa, orango, orange. Ĉio reduktiĝus al: orng. Tiu estas tipa Uniksa funkcio, nun por iks-koda Esperanto kun aldona elĵeto de x.

Do, pli precize, mi volas skribi ŝablonon, kiu elĵetas ĉiujn vokalojn, krom vortkomenca vokalo, ĉiujn iksojn, krom vortkomenca ikso, kaj aldone ĉiujn spacetojn.

Por tio oni bezonas signoĉenajn funkciojn. Aŭ iu devus programi kaj alligi tian subprogramon al la Vikia sintaksa analizilo sur la servilo. Por tio mi havas ĉi-momente nek la rajtojn, nek la scioĵn.

Eble oni faru eĉ ambaŭ. Do instali la signoĉenan etendaĵon kaj aldone skribi kaj alligi tian subprogramon al la sintaksa analizilo. (Simile al: uc:, ucfirst:, ktp.} Oni povus nomi ĝin abbr: aŭ simile. Nome, en Unikso/Linukso estas tre simila programeto abbr se mi ĝuste memoras.

Cetere, ankaŭ instali en:Extension:Soundex estus bona ideo.

Instalado de signoĉena funkcibiblioteko redakti

Vidu: String manipulation templates
Vidu: Extension StringFunctions

Proponita de -- PEJNO Simono Diskuto  07:13, 28 Jun. 2012 (UTC)

  • Por:
  1.   Por:

  Evidente mi poras. -- PEJNO Simono Diskuto  07:13, 28 Jun. 2012 (UTC)

  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:
  Komento:

  Tiu, kiu tute ne komprenas tiujn tutajn Volapukaĵojn, simple voĉdonu per Por:,   -- PEJNO Simono Diskuto  07:13, 28 Jun. 2012 (UTC)

  Komento: La ŝanco, ke la administrantoj de la vikiaj serviloj aktivigos ĝin, estas relative malgranda. Jam ekzistas "bug" por tio: https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=6455. Ĝi enhavas la supran indikon "RESOLVED WONTFIX" pri la statuso. --Tlustulimu (diskuto) 10:53, 29 Jun. 2012 (UTC)

  Interesa legaĝo. Fakte temas pri batalo. La finvenko laŭŝajne apartenos al Lua. Aliflanke, la ĉenetendaĵo iuloke jam de jaroj senprobleme ruliĝas. Kaj vere, la ĉefa problemo ŝajnas esti, kiel iu prikomentis tion, not invented here.

Ĉu ne eblas iel realigi la de mi volata abbr-subprogramon sur la servilo? Mi bezonas simple funkcion, kiu akceptas ĉenon, prilaboras ĝin laŭ mia priskribo, kaj redonas la rezultoĉenon. Tio vere ne estas tre komplika. Fakte, ridinde facila.
Alia eblo estus Javskribo, sed sur la servilo mem.
Leginte, la tutajn afiŝojn en la diskuto, al kiu vi ligis, estas evidente, ke oni bezonegas signoĉenajn funkciojn, por multego da aferoj. Ĉu vi havas iun proponon kiel atingi tion, kion mi celas? Almenaŭ rilate al abbr. -- PEJNO Simono Diskuto  14:02, 29 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu iu scias kial ilo uzi por labori kun svg dosiero ? Ĉu iu scias la polan lingvon kaj povus helpi min ? Antaŭ dankon. --pino (diskuto) 06:53, 30 Jun. 2012 (UTC)

Mi finfine laboris kun Inkscape sed mi ne sukcesis krei svg-dosieron do mi elaboris png-dosieron. --pino (diskuto) 15:59, 8 Jul. 2012 (UTC)

Aktualaĵoj redakti

Saluton kaj bonvenon al la aktualaĵoj!

Hodiaŭ, ni parolas pri la ŝablono {{Nova!}}:

  1. Estas novaj parametroj al la ŝablono. Jen:
    1. jaro = jaro (kvarcifere) ĝis kiam la mesaĝo validu.
    2. monato = monato ĝis kiam la mesaĝo validu.
    3. tago = tago ĝis kiam la mesaĝo validu.
Kiam la mesaĝo validas, jen kiel la ŝablono {{Nova!}} aperas:

 NOVA!  

Kiam la mesaĝo malvalidas, jen kiel la sama ŝablono aperas:

  Jen laboro de ulo estinte programisto !

Jen la aktuala statuso. Evidente por la nun sekvantaj montradoj oni devis iugrade truki.


 NOVA!   Teksto de mesaĝo. (Validdato hodaŭ aŭ estonta.)


 ĴUSA!   Teksto de mesaĝo. (Validdato ĵusa.)


  Teksto de mesaĝo. (Validdato pli ol 10 tagojn malnova. For!)


 PEJNO Simono Diskuto  09:37, 1 Jul. 2012 (UTC)

Jen estis viaj aktualaĵoj ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:01, 30 Jun. 2012 (UTC)

  Estinte? Kriĉ! Mi estas, tamen nur por mi kaj ne plu por iuj klientoj. Fakte estas du novaj ŝablonoj. Jen Ŝablono:Nova! nun kun mortodato. Fakte oni povas skribi {{Nova!|jaro=13|monato=12|tago=25}}{{Nova!|13|12|25}}. Kion oni ne povas, estas miksi la du metodojn — aŭ kun nomoj, aŭ sen kaj tiam laŭ specifa vicordo (yy)yy|mm|dd. Jaron oni povas enmeti aŭ kvarcifere aŭ ducifere. La komforton, kiun mi normalmedie liverus, simple ne eblas pro manko de fundamentaj programadaj ebloj — ekz. signoĉenaj funkcioj ktp. Tute aparte de bantoj. Tamen mi iomete etendos ĝin. Tiom da tagoj post la ĝisvalida dato, ĝi kaŝos sin, do de la vidpunkto de uzulo, malaperos. Cetere, Nova! montras sian limdaton per ŝpruchelpilo. Do simple metu la muson super ĝi.

La alia ŝablono estas simpla afero kaj nomiĝas — ĉi-momente — Ŝablono:Ciferaĵo. Ĝi metas krommarĝenojn kaj antaŭmetas la numeron, kiun oni transdonas. Ĝi tradukas la numeron al Romaj ciferoj. Do jen kelkaj ekzemploj. La sintakso estas simple {{Ciferaĵo|numero|teksto}}. Pluraj tiaj Ciferaĵoj, unu sub alia, donas bele aranĝatan liston.
  La horloĝa sonorilo bruas. 
  Oni vekiĝas. 
  Oni batas la damnaĵon de la apudlita ŝranketo. 
  Oni malbenas la novan tagon. 
  Oni obstine klopodas reendormiĝi. 
  La horloĝo fine ĉesigas sian torturon. 
  Oni dankeme ree ekdormas. 
  Ĉio bonas. 
 PEJNO Simono Diskuto  21:24, 30 Jun. 2012 (UTC)

Sekvu la tuta aktuala listo. Kelkajn mi eble reforig-igos. En la praktiko la =-serio montriĝis ne sufiĉe utila kaj la Angligu rekte superflua.


La koloro ultramara (Z) redakti

Pivo plene mise difinas ĝin lazurblua, do ĉielblua. Tiel tamen ne estas. Temas pri la koloro de lazurito kaj Angle ĝi nomiĝas ultramarine kaj France bleu outremer, kio signifas transe de la maro. Oni devis ŝipe importi ĝin el Azio, pro kio ĝi estis dum la Mezepoko tre multekosta. Mi pravas pri ĉio ĉi, ĉu? Vidu: Kolornomoj por TTT#Eksternormaj koloroj. Cetere, la Franca Vikio difinas ĝin RGB-e iomete alie ol la Angla Vikio. Lazura estas tute alia koloro. -- PEJNO Simono Diskuto  18:21, 9 Jun. 2012 (UTC)

En Esperantujo ŝajnas regi plena ĥaoso rilate al koloroj. Post kiam mi jam konstatis, ke malva ege ne estas la Angla magenta, sed Angla/Franca mauve, Pivo misdifinas, mi nun konstatas, ke ultramara (Z) (sufiĉe malhela) tute ne estas lazura (vere brila). Oni povus supozi, ke la pri koloroj respondeca aŭtoro de Pivo estis kolorblinda. -- PEJNO Simono Diskuto  19:28, 9 Jun. 2012 (UTC)
Simono, vi kredeble havus interesajn diskutojn kun Eŭskoj, kiuj parolas pri "nigra vino" (resp. ruĝa) kaj "ovoruĝo" (resp. flavo). Krome, estas interese noti ke ekzistas du vortoj por "blua" en la rusa (sinnij kaj goluboj), dum francoj sendistinge diras bleu. Pri muziko, oni parolas pri absoluta sonsento - mi ne scias ĉu oni povus paroli pri "absoluta kolorpercepto"? La kazo de impresionisma pentristo Claude Monet estas ĉi-rilate aparte interesa. --Dominik (diskuto) 04:28, 10 Jun. 2012 (UTC)
Kaj ĉiu Germano nomas la oranĝkoloron de iuj trafiklumoj flava, kvankam temas tute evidente pri oranĝa. Mi konscias pri tiuj problemoj.   Sed jen nur speco de lingva simpligo. Koloroj verdire varias de gento al gento, kaj se ni ĉiuj vivus en la arbarego, ni certe ĉiuj havus cent malsamajn vortojn nur por verda. Sed tie ĉi mi okupiĝas precipe pri internacie normigitaj kolordifinoj kaj tre ĝenas, se Pivo misdifinas. Komplete mankas ĉi-tema fakterminaro. -- PEJNO Simono Diskuto  06:33, 10 Jun. 2012 (UTC)
Prave, PIV ne estas fakterminaro -- jen tasko por vi   --Dominik (diskuto) 09:28, 10 Jun. 2012 (UTC)

Peto pri helpo redakti

Mia vortostoko rilate Esperantajn kolornomojn estas limigata. Do mi petas ĉiun, kiu hazarde konas iun maloftan kolornomon skribi ĝin tie ĉi en la diskutejo. Evidente, la plej bazajn kolorojn mi konas  , sed malgraŭ tio, pli bone afiŝi ion tie ĉi, ol silenti pri io. Simple supozu, ke mi ne konas pli da koloroj ol mezuma trijaraĝulo. Mi antaŭdankas. -- PEJNO Simono Diskuto  19:39, 9 Jun. 2012 (UTC)

Gajnsbora redakti

Mi kredas, ke hodiaŭ mi trovis la sekreton malantaŭ la X.11-kolornomo Gainsboro. Vidu: Koloroj por TTT#Klarigo de kelkaj strangaj kolornomoj. -- PEJNO Simono Diskuto  18:42, 14 Jun. 2012 (UTC)

Franclingvanoj demandataj... redakti

Franclingvanoj demandataj, dankon...

Serioze, ip-ulo el franca vikipedio faris artikolon Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj... parte en Esperanto. Restas multe da teksto en la franca, kiun mi kaŝis. Ĉu ArnoLagrange, Pejno, Dominik, Pino aŭ DidiWeidmann povas traduki (mi estas franclingvano, sed mi ne tute tradukos ĝin), mi petas ? Merci beaucoup à l'avance (Dankegon frue) ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 23:56, 16 Jun. 2012 (UTC)

Mi ne nun havas tempon por tion prizorgi. Bonvolu iu(j) alia(j) transpreni la taskon. Ĉu la IP-ulo ne mem planas fintraduki la artikolon ? --Arno Lagrange @ 05:35, 17 Jun. 2012 (UTC)
Ekzistas jam artikolo pri la sama temo : Alta Komisaro pri Rifuĝintoj, sed en ambaŭ versioj estas malĝusta traduko: Alta --> Supera (ĝi ja ne estas alta), due : Komisaro --> Komisarejo kaj trie: la komisarejo servas por rifuĝintoj kaj ne, ke la komisarejo kolektas informojn pri rifuĝintoj. Do, devas esti : Supera komisarejo por rifuĝintoj aŭ ties plena nomo: Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:59, 17 Jun. 2012 (UTC)
Mi kunigis ambaŭ artikolojn kaj alinomis ĝin al ĉefa titlo Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj. Sed la peto de Arno restas plu. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:40, 17 Jun. 2012 (UTC)

Dubo pri Artikolnomo redakti

Antaŭ nelonge mi kreis la artikolon Nasa lingvo, sed nun mi dubas pri la taŭgeco de la nomo. Propralingve estas Nasa Yuwe el Nasa, Popolo el akvo, kaj Yuwe, buŝo, lango, lingvo; Hispane ĝi estas Paez. Do, Nasa estas la nomo propralingve por la parolantoj, kiel Esperantigi tion? Ĉu Nasaoj? Do, la lingvo devus esti Nasaa lingvo-n, aŭ esperantigi Nasa-n kiel Naso, kaj do, la lingvo estus Nasa. Helpu min! --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 05:51, 21 Jun. 2012 (UTC)

  Mi elektus: la Nasaoj parolas la Nasaan lingvon (memkompreneble en Nasaujo  ). -- PEJNO Simono Diskuto  08:04, 21 Jun. 2012 (UTC)

  Tute serioze, se nasa estas la nomo de la gento, tute evidente Nasao kaj la Nasaoj estu la Esperantigoj. Kaj same evidente ties lingvo, laŭ vi jen precize nasa yuwe, tradukiĝu al Nasaa lingvo. Cetere, la vorton naso oni prefere ne uzu, ĉar jen kribrilsimila, korbsimila ilo, plej ofte funelforma, por kapti fiŝojn, angilojn, omarojn, ktp. Do kial vi hezitas? -- PEJNO Simono Diskuto  06:47, 22 Jun. 2012 (UTC)

Dankon, ĝin ŝanĝis mi jam --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 23:10, 23 Jun. 2012 (UTC)

Guglo lanĉas retejon por lingvoj minacataj redakti

  Ŝajnas, ke Guglo volas okupiĝi pri lingvoj minacataj de formorto. Laŭŝajne oni volas ebligi, ke la lastaj parolantoj registru sonaĵojn.

Vidu:

http://www.rts.ch/info/sciences-tech/4089227-google-lance-un-site-destine-a-la-preservation-des-langues-menacees.html

http://googleblog.blogspot.ch/2012/06/endangered-languages-project-supporting.html

--84.130.67.22 08:35, 21 Jun. 2012 (UTC)

Stranga misdifino redakti

  En la laŭnormaj Koloroj por TTT troviĝas vere stranga misdifino de la koloro lazura (azure).

Notinda estas la stranga difino de la koloro  Lazura (Azure ene de tiu ĉi normo. Normalokaze, Lazura aspektu kiel  ĈielBluega (DeepSkyBlue.

-- PEJNO Simono Diskuto  15:42, 22 Jun. 2012 (UTC)

Post Fulfujället, Abisko ! Mi ankoraŭ dankas la uzantojn kiujn partoprenis al la elstarigo de la artikolo Nacia parko Fulufjället. Mi volas scii se iu ĝentila uzanto povas korekti la paĝon Nacia parko Abisko. Dankon frue. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 03:35, 23 Jun. 2012 (UTC)

  Pripensu, ke la temo de la artikolo eble ne treege interesas ĉiun. -- PEJNO Simono Diskuto  05:59, 23 Jun. 2012 (UTC)

Se neniu korektas la artikolon, eblas ke ĝi estos fuŝa lingvaĵe kiam mi proponos ĝin artikolo de la semajno. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 10:47, 23 Jun. 2012 (UTC)

Esperantiga demando redakti

Saluton, ĉu ni povas esperantigi la nomon de la fama (por la loĝantoj de Kebeko) hurona vilaĝo Wendake ? Mi nun proponas la jenan esperantigon: Vendako. Tamen, mi ne rekomendas "Vendake". Bonan diskuton ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:28, 24 Jun. 2012 (UTC)

  Vendako ŝajnas esti bona Esperantigo. La sola alternativo estus Vendatujo, do la lando de la Vendatoj. Sed pro la rekonebleco mi uzus Vendakon kaj nur flanke mencius, ke ĝi fakte signifas Vendatujon. -- PEJNO Simono Diskuto  23:25, 24 Jun. 2012 (UTC)

Jen bona propono. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 00:09, 25 Jun. 2012 (UTC)

Volapukaĵo redakti

Volapukaĵoj ? Ekde kiam ni uzas Volapukon ?! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 21:35, 28 Jun. 2012 (UTC)
Ĵuse leginte la artikolon Volapuko, en sekcio Kromsignifo de vorto Volapuko
 
 Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo". 
Tiu vorto estis por mi volapukaĵo.  
Revenante en la subjekto, tio estas bona ideo se ni mismemoras ĉi tiujn mallongigojn. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:10, 28 Jun. 2012 (UTC)


  Mi fortege kontestas, ke Volapuko estas sinomimo por nekompreneblaĵo en multaj lingvoj.

  • La Anglaj terminoj estas gibberish, all Greek kaj jabberwocky.
  • La Germana terminoj estas Kauderwelsch, böhmische Dörfer kaj Hieroglyphen.
  • la Francaj terminoj estas baragouin, charabia, sabir, de l'hébreu kaj du chinois.

La vorto Volapuko eĉ en grandaj vortaroj tute ne ĉeestas.

Fakte, laŭ miaj scioj, nur Esperantistoj uzas la vorton ĉi-cele. Estas simple tiel, ke apenaŭ iu konas la vorton Esperanto, des malpli verŝajne la vorton Volapuko. Aliflanke, praktike ĉiu Esperantisto konas ĝin.

 Do ĉu iu tie ĉi konas tian uzon de la vorto Volapuko sialingve?  Se ne, mi tute urĝe ŝanĝu la tekston de Volapuko#Kromsignifo de vorto Volapuko. Fakte, ne estas tre ĝentile de ni misuzi la vorton tiel. Sed aliflanke estas apenaŭ ankoraŭ iuj Volapukistoj, kiuj povus ofendiĝi.

Fakte mi konas plian esprimon en la Germana — wie in der Judenschulekiel en la Judlernejo. Kompreneble, en hodiaŭa Gemanujo tiu ĉi esprimo ne plu uziĝas. (Mi havas ĝin de mia mortinta bo-avino, kiu evidente travivis alian epokon.) -- PEJNO Simono Diskuto  09:00, 29 Jun. 2012 (UTC)

Volapük signifas "Internacia lingvo" (Esperanto bone anstataŭis Volapukon kiel internacia lingvo). Vol venas el world kaj pük venas el speak. Kiel vi konstatas, la devenvortoj estis treege misformitaj en Volapuko. Jen la deveno de la esprimo "Tio estas por mi volapukaĵo" ! Eble ne estas ĝentile misuzi la vorton tiel, sed ĉi tiu kromsignifo apartenas al malsukceso, do historio de la Volapuko. Do, ne ŝanĝu la artikolon, mi petas. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 23:09, 29 Jun. 2012 (UTC)
En la dana lingvo la vorto volapyk hodiaŭ signifas "nekompreneblaĵo" (Vidu da:Volapük (sprog)). Tiu signifo de la vorto estas pli konata inter danoj ol la fakto ke iam ekzistis lingvo kun tiu nomo. - Moldur (diskuto) 19:56, 30 Jun. 2012 (UTC)

  Treege interese. Jen almenaŭ unu lingvo, kiu uzas la vorton Volapuko tiel. Eble oni ŝanĝu la tekston de multaj al kelkaj kaj menciu la Danan ekzemplon. Kiel pri la Sveda kaj Norvega? -- PEJNO Simono Diskuto  18:33, 1 Jul. 2012 (UTC)

Arkivado redakti

Mi petas, ke oni ne forigu per arkivado tro novajn diskuterojn. Ĉar la Diskutejo estas ankaŭ ĝenerala informiĝejo pri okazaĵoj en Vikipedio, estas grave, ke ne forviŝiĝu el la aktuala paĝo diskuteroj eventuale plu aktivaj. Ĵus malaperis diskutoj, kies lastaj kontribuoj estis de antaŭ nur kvar aŭ du tagoj. La dato de la lasta enskribo (ne de la unua) estu la gvidilo por decidi pri arkivado. Ĉu ekzistas regulo, kiom da tempo pasu post la lasta ĝisdatigo, antaŭ ol oni arkivu la temon? Ĉiuokaze, tia intertempo nepre ne estu malpli ol unu semajno. Ĉu unu monato konvenus? --Surfo (diskuto) 13:05, 12 Jun. 2012 (UTC)

Fakte jes, mi ne rimarkis tion. Mi kredis la temojn jam mortaj. Do mi remetis ekde tie, kie troviĝis ankoraŭ junia respondo.
Al mi tute ne estas klare, kiam oni enarkivigu. Aldone, ĉu la komenco de la temo estu la dato por enordigo en la arkivon? Supozeble jes. Tamen almenaŭ teorie, temo povus transponti ses monatojn. Kion fari tiam?   -- PEJNO Simono Diskuto  13:33, 12 Jun. 2012 (UTC)
Ĉi-okaze CubeF aldonis kelkajn tre malfruiĝintajn komentojn. Sed jen principa problemo. Se oni aldonas ion al iom pli malnova temo, neniu ajn plu ekvidos tion. Temas pri fundamenta malsufiĉo de la sistemo mem. Eĉ la plene antikva Uzreto (s.c.e. ktp) pli bone solvis tion. Oni povis tuj ekkoni novajn ankoraŭ ne legitajn mesaĝojn. -- PEJNO Simono Diskuto  13:42, 12 Jun. 2012 (UTC)
Pri reguloj. Se la arkivo entenas po paĝon por ĉiu monato, oni evidente enarkivigu monate. La demando estas nur, kiom da materialo oni lasas amasiĝi tie ĉi. Sed iel strangus, se oni, ekzemple, ne ĝis en Septembro arkivigus la temojn de Junio. -- PEJNO Simono Diskuto  13:56, 12 Jun. 2012 (UTC)

Referencoj, ruĝaĵoj kaj bluaĵoj redakti

Referencoj redakti

Kial ĉiam referencoj? Se aŭtoro konas sian temon li mem estas la referenco. Aldone, referenco estas ofte ligilo ien. Do se mi metas la ligilon sub la rubriko Ligiloj eksterenReferencoj estas rilate al la utilo praktike egale kaj proprasence plene arbitra decido. Sed en la unua kazo oni riskas riproĉon pro mankantaj referencoj, aliokaze memkompreneble ne.

Aldone, kion referenco efektivigu? Ĉu ligado al ampleksigo de specifa temero? Ĉi-okaze, jen eble la kazo por ligilo eksteren.

Ĉu por pruvi, ke mi, la aŭtoro, ne mensogas? Hmm. Ĉu vere? Ĉu jen ties nura estkialo? Verdire, se mi asertus, ke la CIA mem detruis la Ĝemelajn Turojn, nu, mi trovus milojn kaj milojn da eldiroj, kiuj povus servi kiel referencoj subtene al mia aserto. Same pri vizitintoj de Marso.

Do la tuta dancado pri la ĉeesto aŭ malĉeesto de referencoj ŝajnas al mi iomete strange. Mi kredas, ke ni alfabulas al referencoj tro da graveco.

Fakte estas tiel en scienca verko, ke oni metas nur referencon se oni citas aŭ kopias de alia aŭtoro. Sed se aŭtoro mem verkas artikolon, ĝuste tia kopiado tre malmulte okazas. Aŭtoro ne kopias, li mem skribas, formulas, klarigas, ktp. Ankaŭ kadre de artikolo por enciklopedio. Aŭ ĉu mi iel malpravas pri ĉio ĉi? -- PEJNO Simono Diskuto  06:28, 13 Jun. 2012 (UTC)

Ĝi estas necesa sensencaĵo. Redaktanta ĝin tre serioza la amplekso estus pli granda, ol la artikolo mem. Mi spertis, ke ofte la referencoj ne funkcias, la komputilo diras la kutiman mesaĝon: la paĝo ne estas trovebla. Estas alia sperto, ke la fontoj estas kontraŭaj aŭ eĉ eraraj. La supre menciitajn komprenu ne nur pri Esperanta, sed pri la tuta Vp.--Crosstor (diskuto) 07:25, 14 Jun. 2012 (UTC)

Ofte, tamen ne ĉiame, oni povas savi la ligilon helpe de mia ŝablono Ŝablono:Retarkivo. Komparu:

-- PEJNO Simono Diskuto  16:36, 14 Jun. 2012 (UTC)

Ruĝaĵoj redakti

Ofte oni riproĉas pri artikolo — ekz kure de baloto pri ADLS — ke troviĝas en ĝi ruĝaĵoj kaj tiuj ja malaperu. Nu, se mi ne metas [[ ]], evidente nenio ruĝiĝos. Sed ŝajnas al mi pli senchave meti la krampojn, eĉ se oni aŭ ne havas la tempon, aŭ ne havas la sciojn por tuj skribi artikolon, al kiu la ruĝa ligilo ligu kaj laŭe bluiĝu. Eĉ pli malbona ŝajnas al mi la solvo, skribi mizeran ĝermon nur por bluigi ruĝan ligilon. Iam mi sentas, ke oni taksas tian ruĝaĵon io prihontinda. Sed fakte temas pri tre bonvena averto, ke jen temo, pri kiu iu povus artikolumi. -- PEJNO Simono Diskuto  06:28, 13 Jun. 2012 (UTC)

Tio estas vera, sed mi aldonas, ke por fremduloj la blueca teksto impresas pli plaĉa, ol la ruĝa. Tio gravas pri opiniado de Eo-paĝoj.--Crosstor (diskuto) 07:25, 14 Jun. 2012 (UTC)
  • Rilate al taksado de kvalito de unuopa artikolo havu ruĝaj ligiloj nulan valoron ĉar temas pri ekster-artikolaj ecoj. Malgraŭ tio ne aspektas plaĉe eĉ la plej bona, elstara artikolo povas havi ĉiun ligilon ruĝan (nuntempe ŝajne neebla). --CubeF (diskuto) 19:22, 2 Jul. 2012 (UTC)

Bluaĵoj redakti

Jen la alia ekstremo. Oni metas ligon al vortoj kiel tablo, seĝo, fiŝo, aŭto, Esperanto, lingvo, vazo, kapo, piedo, pispoto, komputilo, TTT, ktp. Kvazaŭ la tuta Vikipedio estus nur por kretenoj. Kaj kiel leganto povus legi artikolon tie ĉi, tute ne sciante, kio estas komputilo kaj kio estas TTT, restas ie tre fore transe de mia fantazihorizonto. -- PEJNO Simono Diskuto  06:28, 13 Jun. 2012 (UTC)

Ankaŭ komencantoj legas la artikolojn, por ili gravas ankaŭ tablo kaj aliaj simplaĵoj. La bluaĵoj neniam estas eraroj, la nigraĵoj kaj ruĝaĵoj povas esti lingve eraraj.--Crosstor (diskuto) 07:25, 14 Jun. 2012 (UTC)

Konflikto inter elstaraj artikoloj kaj ADLS, kaj inter elstara kaj leginda redakti

Ĉeestas pluraj mekanismoj. Unue la enkategoriigo de artikolo kiel leginda aŭ elstara. Due la montrado kiel artikolo de la semajno. Ambaŭokaze oni okazigas baloton. Por ADLS oni hodiaŭ praktike elektas nur artikolojn, kiuj estas elstaraj, eĉ se ne jam tiel enkategoriigitaj. Iam kaj iam paralele oni iomete tro malfrue komencas baloton pri elstarindeco, kvankam la artikolo jam elektiĝis kaj ĉefpaĝe montriĝis kiel ADLS kaj estas jam markita elstara.

Tie ni havas strangan konflikton inter du mekanismoj, kiuj plejparte reciproke superkovras sin.

Aldone, mi rimarkis, ke, se artikolo ne elektiĝas elstara, ĝi plej ofte estas almenaŭ leginda. Do artikolo ne sukcesinta iĝi elstara almenaŭ tuj iĝu leginda, se tio konvenas. Sed aliflanke ankaŭ por tio estas aparta baloto, kiu supozeble devus aldone okazi.

Iel tiu ĉi tuta balotado ne ĉiam havas sencon. Fakte iom tro da balotado.

Laŭ mia diagnozo la tuta afero ne estas plene ĝisfine elpensita. Ĉu iu havas ideon, kiel oni fakte juste kaj ĝuste reguligu tiujn tri konkurencajn procedojn? Aŭ ĉu ekzistas eĉ jam iuj reguloj ĉi-rilataj? -- PEJNO Simono Diskuto  11:53, 15 Jun. 2012 (UTC)

  • Mi konsentas kun vi ke estas tie ĉi tro da balotado. Sed pri elstaraj artikoloj mi vidas alia(j)n problemo(j)n.
  1. Laŭ Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj ne tre klaras ke elstaraj artikoloj havu sufiĉan kvanton da referencoj. Sekve iuj vikipediistoj pensas ke nur "dubeblaj asertoj" havu referencon kaj forgesas ke fakte ĉiu aserto sen fidinda fonto estas dubebla. Kaj sekvo-sekve estas vere multaj onidire elstaraj artikoloj kiuj citas neniun fonton aŭ (almenaŭ iom pli bone) la fontoj estas tiom malprecizaj ke oni ne scias ĉu serĉi en magazeno, libro aŭ retejo. Mia rekomendo: Ne baloti por artikoloj kiuj ne plenumas tiujn kriteriojn, inklude la kriterion pri fontoj.
  2. Se ne estos taŭga artikolo por iĝi ADLS oni ŝajne elektos maltaŭgan, kaj tiu maltaŭga sekve fariĝos elstara.... Mi nur bedaŭras ke mi pretervidis la baloton pri la regulo ADLS -> elstara. (Mi petas, ligu min al la baloto!) --CubeF (diskuto) 23:55, 17 Jun. 2012 (UTC)

Mi antaŭvidis por la Ŝablono:Jama ADLS la eblon elstara=ne. Ĉi-okaze la jamigita artikolo ne plu finiĝas en Kategorio:Elstaraj artikoloj, sed en Kategorio:Legindaj artikoloj. Kiam mi antaŭ pluraj semajnoj jamigis la tiam ĉirkaŭ 240 pasintajn ADLSojn por kaŭzi, ke ili enviciĝu en la de mi enkondukita Kategorio:Artikoloj de la semajno, mi fakte elektis tiun elekteblon, se la Ŝablono:Elstara mankis piede de la artikolo, kaj, se samtempe la artikolo tute evidente ne estis elstara. Pri ŝablone jam elstarigitaj ne-elstaraĵoj, tja, kion mi faru? Mi faris nenion kaj lasis ilin elstaraj. Eble oni havis antaŭ kelkaj jaroj aliajn kriteriojn. Mi demandis pri kelkaj kazoj tie ĉi en la diskutejo, sed apenaŭ iu reagis.

Pri la nunaj elektatoj mi kiel provizora okupiĝanto pri ADLS havas dilemon. Kiam artikolo elektiĝas, kiu nun decidu, ĉu jen artikolo elstara aŭ nur leginda? Eble mi tute sole? Evidente ne. Fakte, oni devus elekti nur artikolojn jam estantajn elstaraj, aŭ artikolojn tuj elstarigindajn ADLS. Evidente, tiam tiu ĉi problemo tute ne estiĝus. Kaj iu skribis ion similan iam en la ADLS-komentoj. Laŭ tiu oni elektu nur elstaraĵojn aŭ elstarigindaĵojn, ĉar ADLS estus fakte rango eĉ pli alta ol nur elstara.

Estas plia dilemo. Por baloto oni bezonas voĉdonantojn. Per nur tri voĉdonoj, el kiuj unu el la poraj devenis jam de la aŭtoro de la artikolo mem, oni ne povas okazigi vortsence validan baloton. Fakte tia mizerega baloto estas ridinda kaj vere ne meritas iĝi iel deciddona. Sed jen la situacio, kiu ĝuste nun regas. -- PEJNO Simono Diskuto  05:59, 18 Jun. 2012 (UTC)

Pri la referencoj. Se temas pri kompilanto, vi plene pravas. Li donu referencojn. Sed eble iuj inter ni ne estas nur kompilantoj. Ili estas kaj aŭtoroj kaj spertuloj pri specifa temo. Al kio kaj al kiuj tiuj referencu? Mi donu tuj ekzemplon.
Tie ĉi troviĝas artikolo Ĉapelilo. (Temas pri tiama E-tekstverkilo por Vindozo 95. Tiam ĉirkaŭ 450 E-istoj aĉetis ĝin.) La artikolo ne estas de mi, mi enmetis nur kelkajn aldonaĵojn. Hazarde, mi estas la aŭtoro de tiu ĉi programaro. Do se mi estus skribinta la artikolon, al kio kaj al kiuj mi povus referenci? Cetere, eĉ la konkludoj rilate klavarfasonon por Esperanto, la tiel nomata E-klavaro, kaj la en la artikoloj uzataj fakterminoj Vindozo kaj uskleco estas same de mi mem. Do al kio kaj al kiu mi referencu? Imagu, eĉ la termino Interreto venas de mi, se ne iu tute hazarde ie en la mondo samtempe elpensis la saman vorton. Do postuli de mi referencojn rilate la enlistigitajn aferojn estus iomete strange ĉu? Ĉi-okaze mi mem estas la referenco. -- PEJNO Simono Diskuto  06:27, 18 Jun. 2012 (UTC)
  • Nu, Vikipedio prefere estu kreata per la kompila metodo - oni kompilu jam publikigitajn informojn kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon (la paĝo ankoraŭ ne estas finpretigita, tamen Vikipedio prefere baziĝu je fidindaj dua- kaj tria-rangaj fontoj). Sed mi komprenas vian argumenton pri kazo ke oni skribas pri sia afero, tiel mi menciu Vikipedio:Menciindecon kaj intencon ke "se iu temo estas sufiĉe grava iam iu pri ĝi certe ion verkos". Mi menciu ke se oni verkas artikolon pri sia afero oni povas facile rompi Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto -n. Do, prefere oni verku pri aferoj rilatajn al sia fako sed ne tiujn publikigitajn de si mem. --CubeF (diskuto) 20:33, 18 Jun. 2012 (UTC)
Iomete tro multe da reguloj! Ŝajnas, por paŭsi esprimon Germanan, ke oni pafas per kanonegoj kontraŭ paseroj.
Miakaze, fakte aliuloj jam skribis aŭ citis. Post mia komenca surprizo pri tio, mia unua tasko, kiam mi alvenis, estis nur ripari la ligilojn al mia tiama retejo. Ili ĉiuj ne plu funkciis. Nur mallonge pli poste mi ekhavis la ideon koncentri ĉion en propra paĝo kaj liveri en unu sama loko pli tutecan bildon. Tiel ekestis mia antaŭmorta nekrologo. Tio kondukis tre rekte ankaŭ al la Ŝablono:Retarkivo (tiam helpe de Arno Lagrange). -- PEJNO Simono Diskuto  21:43, 18 Jun. 2012 (UTC)
La regulo pri ne farado de propra esploro ŝajnas al mi rekte malutila. Ĝuste tiajn esplorojn mi faris ĉe la pretigo de la artikolo Literofteco. Ĉu mi nun forigu la kvar statistikaĵojn, kiuj rezultis el tiuj esploroj kaj kiuj nun, aparte de tie ĉi, tute ne ekzistas rilate Esperanton? Certe ne, ĉu ne? Aŭ ĉu vi vere opinias alie?
Sciu, ĉio rilate Esperanton estas ege ne kompleta. Regulo, kiu eble havas sencon en la Angla Vikio, ne nepre havas sencon niamedie. Aldone mi atentigas, ke science nenio ajn publikiĝas en Esperanto, do, science, referenco al Esperantlingvaĵo tute ne eblas. -- PEJNO Simono Diskuto  21:56, 18 Jun. 2012 (UTC)

Reformu la regulojn redakti

 

 
 Vikipedio ne estas loko por originala esplorado

Vikipedio ne estas taŭga loko por publikigi viajn proprajn pensojn aŭ novan informon. Laŭ nia regularo pri originala esploro, bonvolu ne uzi Vikipedion iel jene:

  • Ĉefa (originala) esplorado. Ne uzi Vikipedio proponi novajn teoriojn aŭ solvojn, esplori originalajn ideojn, ekfari novajn vortojn, k.t.p. Se vi faris originalan esploradon pri temo, publikigu vian rezultojn en alia medio, kiel en faka ĵurnalo, aŭ aliaj retejoj. Vikipedio povas raporti pri via laboro post ĝi estas eldonita kaj iĝas parto de akceptita scio. Tamen, estu citoj el fidindaj fontoj por montri ke la informo estas kontrolebla, kaj ne nur opinio.
  • Propraj inventaĵoj. Se vi aŭ amiko inventis novan planlingvo, trinkludon, aŭ novan dancon, ĝi ne estas sufiĉe menciinda esti artikolo ĝis multaj sendependaj tria-partiaj informofontoj raportas ĝin. Vikipedio ne estas por aĵoj ĵus inventita.
  • Opiniaj eseoj (anstataŭ la opinio de spertulo). Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas reservujo por farigi personajn opiniojn kiel parto de tiu scio. 
— Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas

Instigite de la diskutoj kun CubeF, mi nun okupiĝis pri kelkaj Vikipediaj reguloj. Mi konstatas, ke mi pekis kontraŭ praktike ĉiujn regulojn. Mi liveris propran esploradon, mi inventis novajn vortojn kaj mi liveris propran (spertulan) opinion, fakte ĝeneralan spertulan scion.

Do se tio estas tiel — aŭ mi estas freneza kaj ne konformas al Vikipedio, aŭ Vikipedio ne konformas al mi kaj ĉe tio ne konformas al sanmensulo.

  • En Esperanto tute ne estas eble skribi pri iu ajn faktemo sen inventi iujn vortojn. Do jam tiu regulo estas plene kontraŭproduktema kaj simple ne aplikebla.
  • Statistikaĵoj pri iuj lingvaj esploroj, kiuj eble abundas en la Anglalingva mondo, en Esperantujo tute ne ekzistas. Do nur restas kiel solvo liveri tiujn propraforte, se oni volas liveri iujn sciindajn informaĵojn.
  • La konsilo publikigi unue fakĵurnale kaj nur poste kvazaŭ cite referenci al la pubilikigitaĵo estas plene freneza. En Esperantujo ne ekzistas iu ajn science serioze konsiderinda regule aperanta fakĵurnalo. Do la konsilo pintas en sia ekstermondeco.
  • La postulo pri menciindeco same ne taŭgas. Vere menciinda estas io, nur se ĝi estas plurnacie plurlingve menciata. Do plej ofte ĉio, kio rilatas al Esperanto kaj Esperantujo jam principe ne estus menciinda. Laŭ objektiva skalo Uko ne estus pli menciinda, ol trialiga piedpilkada ludo ie en iu apenaŭ konata urbeto de Germanujo. Do por iuspeca E-Vikipedio oni devus komplete redifini menciindecon.
  • Ne liveri inventaĵon same ne eblas, se oni volas liveri programon al la leganto, kiun li eble povos mem uzi, aŭ por okazigi proprajn esplorojn pri iuj statistikaj valoroj rilate al la lingvo Esperanto, aŭ por validigi la prezentatajn statistikaĵojn. Cetere, jam ĉiu ŝablono estas inventaĵo kaj tiel vere akrege malobeas tiun ĉi regulon.

La reguloj, kiujn mi supre citas, apartenas en mondo fantazia, kiu apenaŭ rilatas al la Esperantuja realo. Kaj tiu, kiu emus eĉ rigore apliki ilin, ĉeestas, miaopinie, jam delonge ne plu en la ĉi-mondo inter ni aliaj mortemuloj.

Ŝajnas al mi, ke oni devus unue cerbumi pri tio, kion E-Vikio entute celu, kaj aldone pri tio, kiel ĝi al kiuj utilu. Ĉiuokaze, oni laŭ mia opinio konsiderinde reformulu la suprajn regulojn.

Rigore aplikute  , la reguloj postulus, ke oni tuj forigu la artikolojn — Satelita televido, Literofteco kaj Koloroj por TTT. Ĉiuj tri plurmaniere malobeas al la supre citataj reguloj. -- PEJNO Simono Diskuto  09:50, 19 Jun. 2012 (UTC)

Mi tre kontraŭas vin! mi pensas ke tiu regulo estas unu el la plej gravaj ĉe vikipedio! Se vi publikigas viajn esploron ĉi tie, kiu certigu ke tiu esploro estas ĝusta kaj vera? ĉu vi? tio ne sufiĉas. Certe ne ekzistas en Esperantujo fakĵurnaloj sed oni povas uzi fremdlingvajn fakĵurnalojn , kaj per tiaj fakĵurnaloj subteni kion oni diras, ne gravas se la fakĵurnaloj estas en la angla, aŭ en la germana aŭ en la hispana aŭ en ajn lingvo, oni devas subteni kion oni diras ĉi tie iamaniere.

Pri krei novajn vortojn, ni jam diskutis pri tio ĉi tie, Vikipedio estas loko por lerni novajn aferojn kaj por helpi la homaro per libera scio, ne por krei aĉajn neologismojn. Cetere, la ŝablonoj ne estas inventaĵoj, estas helpiloj por aranĝi tiu ĉi enciklopedio, tiel oni povas kunigi la artikolojn per temo, per serio, ktp.

Mi nur povas konsili vin legi unue la regulojn kaj poste helpi Vikipedion. --  Remŭx - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  23:04, 19 Jun. 2012 (UTC)

  Ni konkretigu la kazon iomete. Unue la esploroj rilatas al literoftecoj en Esperanta tekstkorpuso. Neniu ajn ne-Esperanta publikaĵo interesiĝas pri tiaĵo. Do ne estas eblo publikigi la rezultojn. Por pruvi la fidindecon de la esploroj, mi kunpublikigas la programon mem, kiu statistike analizis la korpuson, nome en formo, per kiu ĉiu interesato povas mem okazigi similajn mezurojn baze de propra tekstkorpuso, se li volas. Sed jen ĵam la sekva malobeo de la reguloj. Mi publikigis inventaĵon. Do unue mi publikigis propran esploron nur okazigita por la artikolo, due mi publikigis propran verkon, nome la programon. Sed eĉ tria malobeo de la regularo ĉeestas. Mi publikigis malnovan esploron de mi mem el la jaro 2000, do referencas al mi mem. Konsentite, tiun mi komparis ja kun esploroj de aliaj esplorintoj, sed malgraŭ tio, denove mi publikigis ion propran.

Kaj jen la malobea rikolto nur el unu sola artikolo! Ke aparte de tio, Arno Lagrange ege helpis, kaj, ke estas amaso da aferoj kopiitaj el la Angla Vikipedio, tio ne vere helpas laŭleĝigi la aferon. Cetere, plia regulo ie postulas, se mi ĝuste memoras, ke oni ne referencu al alia Vikio, oni referencu nur al eksteraj fontoj. Jen jam la kvara malobeo.
Tute honeste, se jen la reguloj, kiuj, se rigore aplikataj, plene forŝovus artikolon vere ne malbonan kaj sendube sufiĉe informhavan, fakte ADLS, oni prefere forŝovu la regulojn — nome en la propran postaĵon. Ĝuste tie ili apartenas.  
Evidente pri literoftecoj en Esperanto mi mem estas spertulo. Kaj tio mi ne malpli evidente estas jam ekde la jaro 2000, kiam mi reteje publikigis la rezultojn de la esploro. Sed spertulo laŭ la reguloj ne raportu pri propraj spertaĵoj. Fakte alia persono raportu pri tiaj spertaĵoj de spertulo, eĉ ne-spertulo prefere raportu, kiu eble scias tiom pri validaj statistikaj metodoj, esploro de tekstkorpusoj, ktp, kiom mi scias pri porkobredado. Kaj kredu min, jen vere ne tre multe!
Plene ridinde!
Tutece pritraktate, ĉio ĉi memorigas min iomete pri la maksimo: homoj ne utilu al komerco kaj ekonomio, tute male, komerco kaj ekonomio utilu al homoj. Do: homoj ne utilu al la Vikipedio kaj ties reguloj, tute male, Vikipedio kaj ties reguloj utilu al homoj.
Pro tio mi proponas, ke oni reformu kaj reformulu la regulojn. Nome pli konvene al la situacio en Esperantujo kaj avantaĝe al la parolantoj de Esperanto - por kiuj ja la Vikipedio fakte estu. Aŭ ĉu Vikipedio ekzistas nur por Vikipedio kaj ties plej fervoraj Vikipediistoj?
Cetere, pri aĉaj neologismoj, mi petas doni al mi la konvenajn Esperantigojn de: LNB, transponder, tranductor kaj transducer. Aŭ, se jen tro teknike por vi, de EC card kaj leasing. -- PEJNO Simono Diskuto  07:58, 21 Jun. 2012 (UTC)

  Mi citu Remŭxon.

 
 Mi tre kontraŭas vin! mi pensas ke tiu regulo estas unu el la plej gravaj ĉe vikipedio! Se vi publikigas viajn esploron ĉi tie, kiu certigu ke tiu esploro estas ĝusta kaj vera? ĉu vi? tio ne sufiĉas. 
— Remŭx
Rilate la regularon, kara Remŭx, mi prezentu vian artikolon  Esperanto kaj interlingvao komparataj . Kie estas tie iuj referencoj? Vi ĉitas ne eĉ nur la bonulon  Drezen , kiu estus la evidenta citindulo ĉi-fake.
Fakte jen tipa aŭtora artikolo. Jam en la Hispana originalo, kiun, unuavide, vi tradukis Esperanten, mankas ĉiu ajn referenco, kiu povus pruvi nur ion ajn. Fakte nenio ajn estas iel ajn pruvata. Ĉu ni forigu la artikolon pro tio, ke vi ne obeis la regulojn?
Cetere, ĉu oni forigu ankaŭ la artikolon el la Hispana Vikipedio, kiu same malobeas la regularon? Nome jen artikolo, kiun fakte same vi skribis. Do vi Esperantigis vian propran artikolon el la Hispana Vikipedio kaj jam tie mankis referencoj.
Lastvice, la praktike centelcente sama artikolo troviĝas ankaŭ en la Angla Vikipedio. Jen ĝin dekoras jam de 2009 du ŝablonoj — Manko de referencoj kaj Neprecizaj ŝajnsubtenaj formuladoj. En ĉiuj tri versioj, vi (kaj iu via parenco) konsiderinde kontribuis.
Do mi ne vere komprenas, kial vi tiom fervore subtenas la regularon, kiun mi nun kritikas, kiam vi por vi mem elektis plene ignori la guste saman regularon.  
Mi citu plu:
 
 Mi nur povas konsili vin legi unue la regulojn kaj poste helpi Vikipedion. 
— Remŭx
Mi supozas, ke jen nur ŝerco, ĉu? -- PEJNO Simono Diskuto  13:46, 21 Jun. 2012 (UTC)
La artikolo kiun mi faris ne estas laboraĵo mia, estas laboro de aliuloj, mankas referencoj sed ĝi estas referencata pere de tri referencoj, la afero estas ke ĝi ne estas inventaĵo de vikipediisto, ĉar ni ne rajtas fari tian aferon, la originala artikolo estas el la angla Vikipedio el kiu mi tradukis, unue al la hispana kaj due al la esperanta, do, mi ne malobeas la regularon, ĉar traduki artikolon ne estas malpermesata. --  Remŭx - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io?  20:12, 25 Jun. 2012 (UTC)

  Do oni rajtas traduki neregulkonforman artikolon. Mi ĝuste komprenas vin, ĉu? Eble oni iomete pripensu la sencon aŭ sensencon de iu kaj iu regulo. Reguloj ĝenerale havas sencon kaj estas necesaj. Sed oni devas ankaŭ povi memstare decidi de kazo al kazo. Cetere, vi tute ne komentas la kazon, kiun mi prezentis. Nome rilate la artikolon Literofteco. -- PEJNO Simono Diskuto  18:21, 1 Jul. 2012 (UTC)


  • Pejno, ĉu vi konscias ke vi postulas ŝanĝon de principo de Vikipedio? Ĉar ĝusto tio estas la bazo por la menciita Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Vi estas komputikisto, mi certe ne bezonas emfazi, ke principo estas pli grava ol regulo. Forigante tiun ĉi principon ni ja povus tuj malfermi tutan Vikipedio aŭ alinomigi ĝin al Neciklopedio. Pli precizaj priskriboj estas en la koncernaj paĝoj, mi ne reskribos ilin ĉi tien.
  • Mi ĝojas ke vi finfine tralegis la regulojn - eble estas "iom" malfrue, post 8000 redaktoj...
  • Kaj konsilo por vi: Se vi volas publikigi propran esploron vi prefere laboru en via persona blogo kaj ne en Vikipedio. Ni scion reflektas, kolektas - ne kreas. Kaj se vi ne estas kongrua kun principoj de Vikipedio ankaŭ Vikipedio ne estas kongrua kun vi! --CubeF (diskuto) 19:13, 2 Jul. 2012 (UTC)

Tiu regularo nur estas problemo, se oni ne aplikas ĝin kun sana homa menso! redakti

Gekaraj la tuta supra disukto nur estiĝas, kiam oni fariĝas burokratema pri regulo (do tipo de idiota funkciulo) aplikas la regularon. Ne temas pri leĝoj sed pri laborprincipoj. Do ja ne indas referenci ĉiun memkompreneblaĵon - kaj ankaŭ certe povas aperi propraj observoj, ekzemple, kiam oni verkas tekston pri Universala Kongreso, kiun oni mem ĉeestis, dum temas pri objektivaj observoj, kiujn oni kun sana homa menso povas akcepti sen kontesti. Tute alia afero estas, se ekzemple aŭtoro estas fizikisto, kaj malkovris novan elementon: Certe tiam vikipedio ne estas la loko por publikigi tian inventon. Tiaj kazoj tamen estas certe tre maloftaj en Esperanto-Vikipedio, kaj tial mi ne vere komprenas, ke oni ĉi-tie faras grandan propblemon el afero, kiu fakte entute ne estas problemo, se oni simple estas iomete modesta, ĝentila, kaj racia! Rilate la kreadon de vortoj: La aktuala ĝenerale akceptita vortaro de Esperanto ampleskas pli ol 100'000 vortojn, sen konsideri la derivaĵojn eblajn de tiuj vortoj. Kun tio Esperanto troviĝas el inter la 30 plej riĉaj lingvoj de la mondo. La ŝanco, ke oni en teksto bezonas vorton, kiu ne jam ekzistas aŭ facie deriveblas de ekzistantaj vortoj, estas minimuma. Do se iu argumentas, ke li bezonas enkonduki novismon por esprimi ion, tiu fakte preskaŭ ĉiam nur deklaras, ke liaj lingvokonoj malsufiĉas. En tia kazo mi forte rekomendas antaŭ ol enkonduki novan vorton konsulti vortaron, kaj se oni ne sukcesas, oni ja povas fari demandon en Vikipedio. Do fakte ankaŭ tiu-ĉi principo ja ne devas esti ŝanĝita. Konkludo: Mi ne vidas bezonon ŝanĝi tiujn bazajn principojn de Vikipedio, sed mi volas apelacii al vi ĉiuj, ke oni apliku tiujn principojn racie. Do ne postulu referencon, se iu raportas en teksto pri kongreso, kiun li aŭ ŝi mem ĉeestas. Respektive oni tiam ja povas akcepti kiel referenco la aŭtoron mem. Kondiĉo ke tia teksto estas akcepteble estas, ke la afero estas objektive raportita. Same, se iu verkas geografian artikolon pri urbo, kiun li mem vizitis, tiam tia priskribo ja estas tute akceptebla sen aldona referenco. Kvankam en la strikta senco de la vorto tiaj observoj estus ankaŭ propra esploro, tio ne estas, kion la regularo celis. Kion volas diri la regularo estas, ke Vikipedio ne havu la rolon de scienca revuo, en kiu oni povas diskuti novajn malkovrojn. Cetere ja estus interese, ke ni por Esperanto kreu tian retejon, sed tio estas alia temo. DidiWeidmann (diskuto) 13:27, 8 Jul. 2012 (UTC)

refaktorigita