Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/12

Diversejo redakti

Profesio redakti

La difino pri profesio ŝajnas al mi esti tro mallarĝa. Verŝajne ĉi tiu difino malsamas laŭ kulturoj. Ĉu oni ne devus ampleksigi la unuan ĉapitron, kiu temas pri la kutima difino (laŭ mi) kaj inkludas intelektan kaj manlaboron? Unu aspekto estus la aktiveco por gajni vivrimedojn.--Riŝo (diskuto) 17:37, 1 Dec. 2013 (UTC)

Novaĵoj pri Esperanto kaj Libera Scio redakti

Karaj, por nia laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio (jam kelkan tempon oficiale rekonita de la Fondaĵo Vikimedio) jam estis kreita paĝo ĉe facebook. Bonvolu aliĝi, inviti amikojn, informi aliulojn, ŝati nome de via paĝo... Ni tie informos pri nia agado, vokos por niaj projektoj, informos pri rilataj aferoj (liber-permesilaj, vikipediaj, edukado en Esperanto...). Se vi havas interesan novaĵon, skribu al ni kaj ni ĝin povos dissendi. Se vi volas helpi pri niaj projektoj vidu niajn ĝisnunajn proponojn. Amike. --KuboF (diskuto) 17:43, 5 Dec. 2013 (UTC)

Help translate from English redakti

Hello. I am Xaris333 from Cyprus. I speak Greek and English. Can you help me translate 2 paragraphs from English to your language, about a football team? Pls answer at my talk page. Xaris333 (diskuto) 01:44, 6 Dec. 2013 (UTC)

(Ŝovis la temon --Salatonbv (diskuto) 02:09, 6 Dec. 2013 (UTC))

Ĉu elstaraj portaloj? redakti

En aliaj Vikipedioj ekzistas la ebleco proponi kaj elekti elstarajn portalojn per balotado, sed ne en la Esperanta. Ĉu eblus eĉ tiel proponi portalon por elstara pere de la paĝo de proponoj por elstaraj artikoloj aŭ neprus paĝo specife dediĉata por proponi portalojn?--Pangea (diskuto) 07:46, 18 Dec. 2013 (UTC)

Mi pensas ke ne estas taŭga afero, ĉar la nombro de portaloj en Vikipedio estas tre malgranda kaj zorgataj de malmultaj homoj. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  18:17, 21 Dec. 2013 (UTC)

Reminder: VisualEditor is coming to this wiki on 2014-01-13 redakti

Saluton, everyone. Please excuse my use of English. I would be very grateful if someone would translate this message so everyone can read it.

VisualEditor (VidRedaktilo) is coming to this project on Monday, 13 January 2014, probably around 1900 UTC. VisualEditor is software in development to allow people to edit pages in MediaWiki without needing to learn wikitext syntax (like typing [[ and ]] to link to another page). It is already in use on more than 100 Wikipedia projects. Please see mw:Help:VisualEditor/FAQ for more information.

On January 13th, you will have a choice between using VisualEditor or the current wikitext editor. When you press "Edit", you will get the new VisualEditor software. To use the wikitext editor, you can press "Edit source". For more information about how to use VisualEditor, see mw:Help:VisualEditor/User guide.

We hope that this software will be useful to people in your community, and we really need your help to make it better! If you have time, please test VisualEditor now and let us know about any serious issues specific to this Wikipedia before the rollout. To test VisualEditor now, go to Special:Preferences#mw-prefsection-betafeatures and select "VisualEditor". If you're willing and able, please report the issue in Bugzilla in the "VisualEditor" product. Alternatively, please explain the issue you found on the central feedback page on MediaWiki.org. If you notice major issues affecting this Wikipedia, please let us know directly. Please leave a note on my talk page or, if it’s an emergency, like an unexpected bug causing widespread issues, reach out to James Forrester, the Product Manager, at jforrester@wikimedia.org for immediate attention.

We also need help with translation, both of the pages about VisualEditor and of the user interface. See VisualEditor TranslationCentral for information on what needs to be translated.

  • To translate the user interface, you need an approved account at TranslateWiki. Then select your language from this list. This will give you a list of individual lines and paragraphs. The English original will be on one side, with the option to "edit" on the other. Pressing "edit" will open an edit window where you can work. According to the current statistics, the interface is currently 80% translated.
  • To translate the user guide, simply go to the MediaWiki.org page, and select "translate this page". Your language should be available from the drop-down menu on the right. If you want to help with translations and need help with it, please leave a message for me on my talk page. According to mw:VisualEditor/TranslationCentral#Help:VisualEditor/User guide, the user guide is currently 22% translated for this language. The translated (or mostly translated) user guide also needs to be copied over here, so editors here can find it.

Thank you for your help, and happy editing! Whatamidoing (WMF) (diskuto) 19:07, 20 Dec. 2013 (UTC)

Aktualaĵoj redakti

Saluton! Mi deziras scii, ĉu ekzistas reguloj pri enmeto de eventoj en rubrikon "Aktualaĵoj"? Iom perpleksigis min la enmeto de nekrologa notico pri iu Ljubomir Trifonĉovski, kies forpaso miaopinie ne estas tiel mondskala evento, ke oni menciu ĝin sur la ĉefpaĝo. --Dominik (diskuto) 09:17, 27 Dec. 2013 (UTC)

VisualEditor office hours redakti

Saluton. I apologize for writing in English. Please help translate this message into Esperanto so that others in your community can read it. :)

The Wikimedia Foudation's engineering department has already planned office hours in the next months to discuss VisualEditor. The first one will be held on 15 January 2014 at 2300 UTC; the second will be held a week later, on 22 January at 2300 UTC. Please join as Product Manager James Forrester discusses VisualEditor and upcoming plans. Logs will be posted on Meta after each office hour completes.

If you want to ask a question and cannot attend or do not speak English, please let me know your question by leaving a message on my user talk page or sending me an e-mail message, and I'll pass it along.

I’ll post a reminder close to the date as well. Dankon, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 22:27, 27 Dec. 2013 (UTC)


Jen traduko de Guglo:


Saluton. Mi pardonpetas por skribi en la angla. Bonvolu helpi traduki tiun mesaĝon en Esperanton por ke aliaj en via komunumo povu legi ĝin. :)

La inĝeniera fako de Wikimedia Foundation jam planis oficejajn horojn en la venontaj monatoj por diskuti pri VisualEditor. La unua okazos la 15-an de januaro 2014, je la 23:00 UTC; la dua okazos unu semajnon poste, la 22-an de januaro 2013 je la 23:00 UTC. Bonvolu aliĝi dum Produkto Direktoro James Forrester pridiskutas VisualEditor kaj okazontajn planojn. Registroj estos eldonitaj sur Meta post ĉiu plena oficeja horo.

Se vi volas demandi ion kaj ne povas ĉeesti aŭ ne parolas la anglan, bonvolu sciigi al mi vian demandon lasante mesaĝon sur mia diskutpaĝo aŭ sendante al mi retpoŝtan mesaĝon, kaj mi transdonos ilin.

Mi ankaŭ sendos rememorigilon proksime al la dato. Dankon, Whatamidoing (WMF) (diskuto) 22:27, 27 Dec. 2013 (UTC)


Anglalingvano bonvolu korekti la tradukaĵon.--Crosstor (diskuto) 08:29, 28 Dec. 2013 (UTC)


Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

Specialan paĝon redakti

kiu aŭ kiel kreas? Ekz. Specialaĵo:Apartigiloj ruĝa estas necesa ligita de Speciala:Lastaj ŝanĝoj kaj Helpo:Apartigiloj.--Salatonbv (diskuto) 00:01, 1 Dec. 2013 (UTC)

Oni ne povas krei specialajn paĝojn. Ilin aûtomate kreas la MediaWiki-programo. Mi forigos la ligilojn en la du lokoj, kiujn vi menciis (ĉar mi ne scias, kie fakte troveblas tia listo - se iu alia administranto scias, bonvolu fari tion), dankon pro la atentigo. darkweasel94 09:36, 2 Dec. 2013 (UTC)
Ŝajne temas pri la paĝo Specialaĵo:DisambiguationPageLinks. Mi dume ne trovis kie precize eblas Esperantigi la nomon. Al Lastaj ŝanĝoj mi la ligilon nerealdonis ĉar mi konsideras tiean tekston jam sufiĉe tro longa... --KuboF (diskuto) 06:05, 3 Dec. 2013 (UTC)

VidRedaktilo kaj ĉapelitaj literoj redakti

Sal. Mi ekkonsciiĝis, ke VidRedaktilo subtenas neniun surogatan metodon por tajpi ĉapelitajn literojn. Mi pri tio komencis diskuti kun evoluigistoj, se vi havas opinion pri tio, bv. mencii ĝin tie.

Rilata afero estas, ke nuntempe funkcias ĉi tie Universal Language Selector kiu ebligas al ni tajpi ĉapelitajn literojn per x-metodo. Pro tio ni eble eĉ povus peti malebligon de tiu stranga surogatado, kiu ĉiam montras nur x-metodon en redakto-fenestro. Nove ĉiam en redakto-fenestro montriĝadus ĉapelitaj literoj. Sed por tio necesus ke ĉiuj skribu per ĉapelitaj literoj - nun por tio sufiĉas moderna TTT-legilo kun ŝaltita JavaScript. Kion vi opinias pri tio? --KuboF (diskuto) 20:21, 17 Dec. 2013 (UTC)

Pedofilio redakti

(kunigis la sekcietojn--Salatonbv (diskuto) 04:39, 20 Dec. 2013 (UTC))

Aŭtomata rotaciado de artikoloj en portalo redakti

Mi aranĝis la enhavon de Portalo:Pedofilio por ke la artikoloj de la sekcioj aŭtomate rotaciu ĉiumonate. Tamen, mi konstatis, ke ili ne rotacias aŭtomate post la alveno de nova monato, sed estas necese premi sur "Refreŝigu tiun ĉi paĝon" por ekvidi la enhavon de la koncerna monato. Ĉu tio ja estas normale aŭ eblas igi, ke la enhavoj rotaciu aŭtomate? Se estas tiel, kio malfunkcias? --Pangea (diskuto) 21:07, 14 Sep. 2013 (UTC)

Mi pensas, ke tio estas normala. Mi ne scias pri maniero fari alie. darkweasel94 21:28, 14 Sep. 2013 (UTC)
Rigardu la Portalo:Inĝenierarto-n, mi nenion faras kaj preskaŭ la tuta enhavo rotacias ĉiumonate, ni eĉ ne havas la butonon por refereŝigi la paĝon. Kontrolu la vikikodon eble ĝi estos utila al vi, mi fakte ne memoras kiel mi sukcesis ke la enhavo rotaciu. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  23:33, 14 Sep. 2013 (UTC)
Mi ne komprenas kio malfunkcias. Sekvante la instrukcion donitan al mi ĉi tie en junio, mi uzas la magian vorton "#time" kaj la kodon "m" por indiki la monaton en la kadro de ĉiu sekcio. Ekzemple, en la kadron "Artikolo de la monato", mi enigis: Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/ + la magian vorton #time:m|now). La aperenda enhavo estas Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/10, "10" indikanta la monaton ("m"). Teorie, en oktobro ("m" kaj "10") devus aŭtomate aperi la artikolo de la monato, sed tio ne okazas. Ne povi solvi tiun problemon malkuraĝigas min daŭre labori en tiu portalo.--Pangea (diskuto) 02:54, 13 Okt. 2013 (UTC)
  Farite Ĉi-monate la enhavoj ŝanĝiĝis senprobleme. Dankon pro viaj indikoj.--Pangea (diskuto) 12:43, 1 Nov. 2013 (UTC)

Ŝablono redakti

Saluton. Mi necesas enmeti kreditojn en la bildojn de la sekcio por bildoj de Portalo:Pedofilio. Nome, mi volas ke sub la bildoj aperu teksteton kiel tiu, kiu aperas en la sama sekcio en aliaj portaloj, ekzemple en tiu ĉi ("Credit:"; parenteze, mi ne scias ĉu la ĝusta traduko por la angla vorto "credit" estas "kredito" -mi kredas ke jes, sed se mi ne tute certas), kun la sama grando kaj ĝuste en la sama loko. Mi jam provis uzi plurajn ŝablonojn, sed neniu utilas. Iu solvo?--Pangea (diskuto) 07:57, 5 Okt. 2013 (UTC)

Saluton Pangea! Krom se vi nepre volas uzi ŝablonon, vi povas aldoni permane <small>Kredito: "nomo de fotinto"</small>. --Dominik (diskuto) 08:22, 5 Okt. 2013 (UTC)
  Farite.--Pangea (diskuto) 14:49, 5 Okt. 2013 (UTC)

Eta teknika problemo redakti

En Portalo:Pedofilio, en la sekcio Elstara bildo, la teksto aperas centrita kaŭze de la kodo "<center" uzita por centrigi la bildon. Mi volus, ke la teksto aperu normale, kiel en la ceteraj sekcioj, t.e. sen alineo. Ĉu estas iu maniero fari tion?--Pangea (diskuto) 20:54, 1 Dec. 2013 (UTC)

Mi faris ŝanĝon en Portalo:Pedofilio/Bildo de la monato/12 - ĉu tion vi celas? Eblas fari saman ŝangon por ĉiuj monatoj, t.e. forigi <center>...</center>, kaj aldoni |right| post la nomo de la Dosiero. --Dominik (diskuto) 03:48, 6 Dec. 2013 (UTC)
Mi krome aldonis <br clear=all> post la fino de la teksto, por plibonigi enpaĝigon. --Dominik (diskuto) 03:57, 6 Dec. 2013 (UTC)
  Farite.Ne, mi ne volis la bildon flanke, nur la tekston centritan, kiel ĝi aperas nun. Sufiĉis aldoni <br clear=all>. Problemo solvita. Dankon.--Pangea (diskuto) 12:56, 9 Dec. 2013 (UTC)
Mi faris kelkajn ŝanĝojn kaj bedaŭrinde la teksto aperas denove centrita, eĉ aldonante <br clear=all>. Mi simple volas, ke ĝi aperu laŭ la normala maniero, sen centrigo, kiel en la ceteraj sekcioj, kiel ĝi ja aperis en tiu ĉi antaŭa versio.--Pangea (diskuto) 23:35, 9 Dec. 2013 (UTC)
  Farite - mankis ferma </center> - --Dominik (diskuto) 05:09, 10 Dec. 2013 (UTC)

Eta teknika problemo (2) redakti

En Portalo:Pedofilio, en la sekcio Distingitaj enhavoj, la ligilo al la artikolo Pedofilia movado aperas sub la ikono pri leginda artikolo. Kiel fari por ke ĝi aperu dekstre de la ikono anstataŭ sube?--Pangea (diskuto) 02:30, 16 Dec. 2013 (UTC)

  Farite - mi treege simpligis la enmeton de ikono, ĝi tute ne bezonas ŝablonon. --Dominik (diskuto) 04:02, 16 Dec. 2013 (UTC)

Dankon.--Pangea (diskuto) 04:12, 16 Dec. 2013 (UTC)

Grando sekcioj redakti

En Portalo:Pedofilio la sekcio Rilataj portaloj estas pli granda ol la sekcio Vikimedio, sed ambaŭ devus havi la saman grandon ol la lasta. Kiel mi povas malgrandigi la unuan?--Pangea (diskuto) 08:44, 18 Dec. 2013 (UTC)

  Farite Mi jam agordis ĝin.

Ŝablono redakti

Bonan tagon. Antaŭ longe mi kreis Ŝablono:Pedofilio sed kompare kun aliaj modeloj por ŝablonoj mi ja tute ne ŝatas. Mi volus, ke ĝi estu egala al tiu ĉi de la portugallingva Vikipedio, t.e. kun sama enhava distribuo kaj samaj koloroj. Mi serĉadis similstilajn ŝablonojn en la Esperanta Vikipedio por kopii la kodojn sed mi ne trovis kaj la kodoj de aliaj Vikipedioj ne funkcias en tiu ĉi. Ĉu iu povus krei aŭ helpi min por krei tian ŝablonon?--Pangea (diskuto) 08:18, 19 Dec. 2013 (UTC)

Tia aspekto jam estas kelkan tempon en mia listo de farotaĵoj. Se neniu alia dume ĝin redaktos, mi tion faros post 2-4 semajnoj. --KuboF (diskuto) 21:16, 19 Dec. 2013 (UTC)
Mi atendos kaj kopios ĝin kiam ĝi estos preta.--Pangea (diskuto) 22:58, 19 Dec. 2013 (UTC)

Forigi tekstostrion en sekcio de portalo redakti

Mi estas laboranta por ke Portalo:Pedofilio atingu maksimuman kvaliton kaj ankoraŭ devas fari kelkajn etajn plibonigojn. Mi volas forigi la tekstostrion de la enkonduka sekcio, tiu kie aperas "Portalo pri Pedofilio", kaj ŝovi anstataŭe la suban foto-vicon (eble ankaŭ devos estis faritaj iaj agordoj por ke la fotoj alĝistiĝu bone en la sekcion). Kiel mi povas forigi tiun tekstostrion?--Pangea (diskuto) 22:58, 19 Dec. 2013 (UTC)

P.S.: Forgesu la peton; fine mi ne bezonas fari tion.--Pangea (diskuto) 04:16, 20 Dec. 2013 (UTC)

Aldoni langvetojn en portalo redakti

Daŭrigante kun Portalo:Pedofilio, mi devas aldoni langetojn en la supra parto por enmeti aliajn enhavojn, kaj mi bezonas, ke ili estu ĝuste kiel la aperantaj en Portalo:Shakespeare de la anglalingva Vikipedio (kompreneble kun aliaj koloroj adaptitaj al Portalo:Pedofilio). En tiu artikolo mi ne trovas kodojn por kopii kaj la ceterajn modelojn kiujn mi trovas en la Esperanta Vikipedio mi ne ŝatas (krom tio mi ne sukcesas korekte transloki ilin al la portalo). Mi estus tre danka se iu kreus en Portalo:Pedofilio langetojn kiel tiuj de la menciita Portalo:Shakespeare aŭ se li estus tiel kompleza diri al mi kiel krei ilin.--Pangea (diskuto) 00:34, 20 Dec. 2013 (UTC)

La ideo estas enmeti Vikiprojekton en unu langveton kaj en alian Kafejon, kiel ekzemple en Portal:Maçonaria (pt:wiki). Estas ja malmultaj homoj laborantaj en artikoloj pri pedofilio, sed mi kredas, ke tio povas esti bona ideo tial, ke ĝi plibonigus la aspekton de la portalo kaj igus ĝin pli dinamika.--Pangea (diskuto) 00:34, 22 Dec. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Taksonomio redakti

Kio okazis al la ŝablono Taksonomio? Mi uzas ĝin por artikoloj pri birdoj kaj nun subite tiuj miloj da artikoloj suferis fortranĉon de la koresponda tabelo, krom aliajn malbonaĵojn en la komenca paragrafo kaj en la fino.--kani (diskuto) 12:19, 26 Dec. 2013 (UTC)

Estis Vandalismo: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono:Taksonomio&action=history Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:28, 26 Dec. 2013 (UTC)
Dankon. Mi malfakas por kontroli tion. Kiu povus esti interesitaj por fari tion? Laŭ mia esploro, eble ne tre preciza, iu el Singapuro kiu faris nur tiun demarŝon, ĉu? --kani (diskuto) 00:37, 28 Dec. 2013 (UTC)