Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/2

Diversejo redakti

Ni gajnis duan premion pri havendaj artikoloj redakti

Saluton,

 
dua premio

hodiaŭ estis aktualigita la statistiko pri la havendaj artikoloj, kaj en decembro nia poentaro plialtiĝis je 1,11 al 27,04, tiel ke ni devancis du aliajn lingvojn kaj atingis la 36-an lokon (antaŭe la 38-a). Ni ankaŭ sukcesis atingi la duan premion de la monato, post la bulgara lingvo, kiu pliboniĝis je 1,50 poentoj. (Mi faris en decembro etan personan kampanjon kaj pligrandigis pli ol 30 havendajn artikolojn.)

Pretere, en aprilo 2010 ni havis kreskon je 1,12 poentoj kaj gajnis la unuan premion de la monato.

Bedaŭrinde niaj markoj pri havendeco de artikoloj iel malaktualiĝis (la oficiala listo de tempo al tempo ŝanĝiĝas); ni nun havas 1001 artikolojn markitajn kiel "havendaj", kvankam la listo enhavas nur 1000. Sed mi ne scias kiel eltrovi la troan artikolon. – Umbert' (diskuto) 11:42, 5 Jan. 2013 (UTC)

Gratulon al via persona kampanjo kaj al ĉiuj kiuj helpis! Mi nur aldonu, ke en menciita Aprilo 2010 estis la kresko (plejparte) kaŭzita de la konkurso organizita de E@I. (Fakte tiam nia Vikio saltis elde la 37-a loko al la 31-a kaj dum du jaroj iom post iom revenis al la 37-a...). --KuboF (diskuto) 18:35, 5 Jan. 2013 (UTC)
Mi ne scias, kial, sed oni forprenis nian duan premion; la ĵusa listo] ne plu montras ĝin. Nu, almenaŭ ni sukcesis konservi, eĉ plifirmigi, nian 36-an rangon, per kresko de 0,48 poentoj en januaro. – Umbert' (diskuto) 17:53, 6 Feb. 2013 (UTC)
Nia dua premio revenis; ŝajne pro teĥnika problemo malaperis ĉiuj premioj de (la komenco de) januaro, sed oni retrovis ilin. – Umbert' (diskuto) 18:22, 11 Feb. 2013 (UTC)

Kategorio redakti

Ni havas:

kaj:

kaj:

Mi proponas:

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:30, 31 Jan. 2013 (UTC)

Laŭ mi, jes. --pino (diskuto) 16:09, 1 Feb. 2013 (UTC)
Konsentas mi! -- Yekrats (diskuto) 16:59, 1 Feb. 2013 (UTC)
Sed tiam la kategorio "besta anatomio" nomiĝu prefere "animala anatomio". darkweasel94 (diskuto) 18:11, 1 Feb. 2013 (UTC)
Animalo estas dlidirekto al Besto. Malbone? Mi pensis: artikolo: besto do kategorio: besta anatomio; artikolo: animalo do kategorio: animala anatomio. Ĉu Vi proponas artikolo: besto kaj kategorio: animala anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:46, 1 Feb. 2013 (UTC)
Laŭ la vortaroj (vortaro.net kaj ReVo), animalo inkluzivas la homon, kaj besto ne. Se "homa anatomio" estu subkategorio de io, tiam do nepre de "animala anatomio", sed ne de "besta anatomio". darkweasel94 (diskuto) 23:51, 1 Feb. 2013 (UTC)
Dankon. Bone, do a:besto kaj k: animala anatomio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:28, 2 Feb. 2013 (UTC)

La difino de iuj vortaroj volas limigi la vorton "besto" por signifo, kiu ekskluzivas homojn. Tio kontraŭas la ĝeneralan lingvouzon kaj ankaŭ la uzon de kelkaj gravaj artikoloj en Vikipedio (v. ekz. la artikolon besto, kiu eĉ sufiĉe detale pritraktas la demandon). Do, estas tute nenecese enkonduki kategorion "animala anatomio". --Surfo 11:04, 2 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu mi bone komprenas ke vi volas K:Besta anatomio kaj ne k: Animala anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:40, 4 Feb. 2013 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo de KuboF redakti

Mi kandidatas por posteno de administranto, la baloto estas en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF. Bonvolu esprimi vian opinion. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 15:32, 4 Feb. 2013 (UTC)

 Mi intertempe iomete prikomentis tion en la laŭa kandidatejo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:12, 8 Feb. 2013 (UTC)

Terminaro redakti

Bezonas mi sciencan aŭ industrian terminaron, ĉu iu el vi scias ĉu ekzistas tia terminaro alirebla per la reto? Dankon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  17:57, 4 Feb. 2013 (UTC)

Oni rekomendis al mi http://esperanto.net/tec/ligoj.html . Vi povas komenci serĉi tie, eventuale demandi en iu ilia dissendolisto. --KuboF (diskuto) 20:34, 4 Feb. 2013 (UTC)
Dankon, mi ne trovis kion mi volis trovi sed tiu ligilo eble estos utila al mi estontece --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  23:44, 5 Feb. 2013 (UTC)

Fakte mi serĉas la plej taŭgan esperantan vorton por "angle:Heat treatment/hispane:Tratamiento térmico/germane:Wärmebehandlung". kaj por ""angle:Quenching/hispane:Templado/germane:Abschrecken". Por la unua vorto mi proponas "varmo-traktadon" aŭ eĉ pli bone (ĉar ĝi estas pli teknika) "Termikan traktadon".

Por la dua vorto jam ekzistas la artikolo esperanta Hardado, tamen mi ne scias ĉu tiun vorton ĝustas, ĝi ŝajnas anglaĵo. Mi havas libron kiun pritaktas iomete la afero (nomiĝas "Fazodiagramoj", jes, esperante) kaj en tiu libro aperas la vorto "ĵettrempado" por aludi al "hardado", tamen la libro uzas la vorton "hardiĝon" por priskribi la ŝanĝon en la ecoj de la ŝtalo. Do mi ne scias ĉu uzi ĵettrempado (mi pensas ke tiu vorto ne taŭgas), Hardado (anglaĵo, laŭmiaopinie) aŭ serĉi alian vorton. Kion mi pensas? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  01:08, 6 Feb. 2013 (UTC)

En la ligilo kiun Kubo sendis al mi aperas nur unufoje la sprimo "varmo-traktado de metaloj" kaj nenia alia aludo pri la afero, tamen ĝi aperas en dokumento .doc, mi ne scias ĉu tio sufiĉas. Mi ŝatas pli "Termikan traktadon". --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  01:27, 6 Feb. 2013 (UTC)
Varmotraktadotraktado per varmo (ankaŭ la pli simpla trakto estas ebla) ŝajnas tute normalaj vortoj, same hardadohardo el la verbo hardi. Hardi ne estas anglaĵo, sed plene Esperanta vorto, eĉ Fundamenta, kiu signifas malmoligon de metalo per subita malvarmigo (aŭ alian malmoligon, rezistokapabligon; ankaŭ figure). Se oni bezonas substreki, ke temas ĝuste pri "quenching"-tipa hardado, t.e. per meto en akvon aŭ oleon aŭ simile, oni povas diri trempa hardado, verbe tremphardi, trempe hardi. --Surfo 08:58, 6 Feb. 2013 (UTC)

Amasa aldono de kategorioj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke StripedM (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) amase aldonas kategoriojn per VarmaKato. Mi provis revizii ĉion, sed ne plu eblas. Ĉu mi atentigu lin, ke li agu pli malrapide, por ke reviziantoj havu ŝancon revizii ĉion? Ĉu iu alia povus revizii iomete? --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 6 Feb. 2013 (UTC)

Ni ne agas laŭ iuj tempolimoj, ne estas kialo peti iun agi sufiĉe malrapide. darkweasel94 (diskuto) 18:17, 6 Feb. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel. Aldone, VarmaKato estis instalita grandparte por plifacili kaj plirapidigi laboradon kaj pliaj plifaciligiloj kaj plirapidigiloj bonvenus. --KuboF (diskuto) 11:20, 7 Feb. 2013 (UTC)
Nu bone, mi post lia neaktiviĝo iomete reviziis. Sed mi rimarkis, ke en unu artikolo, kies titolon mi ne memoras, la titolo de bildo estis fuŝita de VarmaKato, simple pro la trukado per x por la ĉapelitaj literoj. Mi jam korektis tion. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu VarmaKato estas korektebla, tiel ke tia fuŝo ne plu okazas. Ĉu eble iu alia scias solvon? --Tlustulimu (diskuto) 11:57, 7 Feb. 2013 (UTC)
Ĝenerale la ilo VarmaKato proponas tute saĝajn kategoriojn ... konsentite, ke en esceptaj kazoj ĝi iom mistrafas, ekzemple kiam ĝi metas la tekston pri la Kapitolaj anseroj en kategorion Italio (do io centre rilata al la itala ŝtato kaj ne metebla/metinda en subkategorion). Pli bonus kategorio "Romio" kaj ankoraŭ pli bone "Romia mitologio", kien mi ĵus metis la tekston. Principe mi plej ŝatus se tiu kiu aktivigas tiun ilon ankaŭ kontrolus ĝin, kaj oni ne fidu ke iu alia vikipediisto sidas ĉe la listo de ĵusaj redaktoj en atenda pozicio por tuj eksalti al korekto kaj revizio: Robotoj kiaj VarmaKato estas bonaj helpiloj, sed ne pli ol simpla ilo, kaj ili laŭ mi neniam estu aktivigitaj sen saĝa homa kontrolo. ThomasPusch (diskuto) 00:18, 9 Feb. 2013 (UTC)
Pri tiu ĉi problemo pri VarmaKato jam atentigis Blahma. Lia proponita solvo estas reprogrami tiu parton de MediaWiki kiu prilaboras x-kodan anstataŭigadon. Tiu ĉi solvo helpus ankaŭ pri intervikia transprenado de tekstoj, pri robotoj kaj similaj aferoj. --KuboF (diskuto) 21:43, 9 Feb. 2013 (UTC)

Mi skribis: Vikipedio:IRC. Ĉu bone? Kategorio kaj interlingva ligilo mi donos se Vi parolos ke bona ideo. Marek Mazurkiewicz (diskuto)

Saluton, Marek. Tio estas bona ideo. Kaj mi ĵus aldonis plian frazon por uzantoj de Fajrovulpo. Nun ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj kaj iom pli da teksto. --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 8 Feb. 2013 (UTC)

Mi ĝis postmorgaŭ kandidatigos la artikolojn Nizo, Samarkando, Isaac Newton kaj Merlo kiel novaj artikoloj de la semajno 8, 9, 10 kaj 11 ĉi-jaraj. La du artikolojn pri birdoj mi emus meti ne tuj unu post la alia, por iom variigi la temojn, sed ili kaj la teksto pri Samarkando aspektas al mi sufiĉe montreblaj. La teksto pri Isaac Newton aliflanke havas ankoraŭ grandan kvanton da ruĝaj ligiloj, kiuj montras mankajn artikolojn rilatajn al la temo. Ĝis la 10-a semajno ankoraŭ estas du semajnoj: eble iu(j) kompatos kaj ankoraŭ plenigos artikolojn pri la menciataj mankaj temoj. Alikaze almenaŭ necesas nevidebligi la kategorion "Vidu ankaŭ": se artikoloj menciitaj tie tute ne ekzistas, ne eblas "ankaŭ vidi" ion ajn tie. --ThomasPusch (diskuto) 18:18, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ruĝaj ligiloj estas bone. Ĝi stimulas por skribado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:03, 12 Feb. 2013 (UTC)

Helpu trovi kategoriojn redakti

Mi ne scias kion fari kun la paĝojn. Bonvolu, trovu kategoriojn:

--StripedM (diskuto) 09:54, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ordigo en kategoriojn estas unu el la prizorgendaj taskoj en verkado de Vikipedio. Esploru la ekzistantan kategorisistemon ĉi tie kaj en alilingvaj vikipedioj, kaj trovu la ĝusta(j)n kategorio(j)n por tien ordigi viajn artikolojn. Kaj se vi ne trovas ĝin/ilin kreu ĝin/ilin sekvante skemon ekzistantan en alilingvaj vikipedioj. --Arno Lagrange @ 10:09, 11 Feb. 2013 (UTC)
Dankon por via sugeston. Tio helpis min. --StripedM (diskuto) 08:24, 12 Feb. 2013 (UTC)
Por Esperantista Migrado Aŭtuna mi aldonis la kategorion Kategorio:Germana Esperanto-Asocio, por la dua mi ne scias kiun kategorion elekti, eble iu persono kiu scipovu la polan povas trovi taŭgan ketegorion en la pola vikipedio kiu ankaŭ ekzistu en la esperanta. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  16:49, 12 Feb. 2013 (UTC)
Dankon por via atento! La dua jam estis farite ankaŭ --StripedM (diskuto) 06:59, 16 Feb. 2013 (UTC)

Vikidatumoj, unua fazo, survojas al ĉi tiu Vikipedio redakti

[Ĉi tio estas traduko de Anglalingva mesaĝo, kiun Lydia Pintscher afiŝis ĉi tie, kun peto pri traduko. La informfontoj kaj diskutejoj menciitaj en la teksto, ŝajnas esti en la Angla lingvo. Laŭbezone oni demandu en Esperanto ĉi tie kaj laŭeble iu kompetenta vikipediisto esploros la aferon kaj respondos.]

 

Pardonu, ke mi skribas Angle. Mi esperas, ke iu povas traduki ĉi tion.

La disvolvado de Vikidatumoj (Wikidata) jam daŭris kelkajn monatojn. Nun estas tempo eki kun ĝia unua parto en via Vikipedio. La unua fazo temas pri helpo por la bontenado de la ligiloj inter diverslingvaj vikipedioj. Ĝi estas jam utiligata en la Hungara, Hebrea, Itala kaj Angla Vikipedioj. Sur la sekva ŝtupo ni ebligos ĝian uzon en ĉiuj aliaj Vikipedioj. Laŭ la nuna plano ni komencos la 6-an de Marto.

Kio estas Vikidatumoj? redakti

Vikidatumoj estas centra loko por teni datumojn, kiuj plej ofte aperas en informkestoj. Vi povas konsideri ĝin io simila al la Vikimedia Komunejo, kiu enhavas bildojn kaj aliajn plurmediaĵojn, sed Vikidatumoj estas por datumoj, ekzemple por nombro de loĝantoj de urboj aŭ longo de riveroj. La unua parto de la projekto (meti la interlingvajn ligilojn en unu saman lokon) efektiviĝas nun. Eĉ pli ŝatindaj uzoj sekvos.

Kio okazos? redakti

La inter-Vikipediaj ligiloj en la flanka kolumno estonte venos el Vikidatumoj, aldone al tiuj en la vikia teksto mem. Por redakti la ligilojn, rulumu ĝis la malsupro de la lingvoliga listo kaj tie klaku sur "redakti". Vi ne plu bezonos aparte aldoni tiujn al la teksto de la artikolo.

Kie trovi pli da informoj, kie demandi pri detaloj? redakti

La redaktantoj de la Angla Vikipedio kreis utilan paĝon, kiu enhavas la informojn bezonatajn de vikipediistoj, kaj estas ankaŭ listo de respondoj al ripetaj demando ("FAQ") pri la enuzigo. Vi povas aldoni demandojn en la tiea diskutpaĝo.

Mi volas ricevi aktualajn informojn pri Vikidatumoj redakti

Por resti ĝisdate informita pri ĉio ĉirkaŭ Vikidatumoj, bonvolu aboni nian cirkuleron. Vi ricevos ĝin ĉiusemajn en via propra diskutpaĝo. Antaŭajn numerojn vi povas vidi ĉi tie.

--Lydia Pintscher 16:04, 21 Feb. 2013 (UTC)

Liverita per Global message delivery. (Se la atingis malĝustan paĝon, bonvole korektu ĉi tie.)

Tradukis Surfo 19:15, 21 Feb. 2013 (UTC)


[La Anglalingva originalo] redakti

Wikidata phase 1 (language links) coming to this Wikipedia

 

Sorry for writing in English. I hope someone can translate this locally.

Wikidata has been in development for a few months now. It is now time for the roll-out of the first part of it on your Wikipedia. Phase 1 is the support for the management of language links. It is already being used on the Hungarian, Hebrew, Italian and English Wikipedias. The next step is to enable the extension on all other Wikipedias. We have currently planned this for March 6.

What is Wikidata? Wikidata is a central place to store data that you can usually find in infoboxes. Think of it as something like Wikimedia Commons but for data (like the number of inhabitants of a country or the length of a river) instead of multimedia. The first part of this project (centralizing language links) is being rolled out now. The more fancy things will follow later.

What is going to happen? Language links in the sidebar are going to come from Wikidata in addition to the ones in the wiki text. To edit them, scroll to the bottom of the language links, and click edit. You no longer need to maintain these links by hand in the wiki text of the article.

Where can I find more information and ask questions? Editors on en:wp have created a great page with all the necessary information for editors and there is also an FAQ for this deployment. Please ask questions you might have on the FAQ’s discussion page.

I want to be kept up to date about Wikidata To stay up-to-date on everything happening around Wikidata please subscribe to the newsletter that is delivered weekly to subscribed user’s talk pages. You can see previous editions here.

--Lydia Pintscher 16:04, 21 Feb. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Ĉu estu paĝo pri projektaj novaĵoj? redakti

Saluton. Mi jam kelkfoje konstatis, ke ni ne havas ekvivalenton de la germana paĝo de: Wikipedia:Projektneuheiten‎. Ĝi temas pri novaĵoj de la vikia programaro. Ĉu ni havu ekvivalenton? Se jes, sub kiu titolo? Kaj kiu emas aranĝi la tiean enhavon? --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 27 Feb. 2013 (UTC)

Lingvejo redakti

Krei libron redakti

La ilo "Krei libron" estas lingve polurenda, sed mi ne scias kiel korekti la erarojn kaj ne trovas la tiurilatan funkcion. Ekzemple la temlinio estas "libra kreilo" (ĉu kreilo el libra materio?) dum en la teksto oni uzas "libro-kreilo"-n (laŭ mi pli konvena). Necesas korekti akuzativojn ktp. --Riŝo (diskuto) 13:44, 1 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Riŝo - Mi verŝajne tradukis la vortojn ne sciante la kuntekston de la ilo. ;-) Mi tradukis ĝin ĉe:
Eble la wiki-interfaco ne traktas la akuzativon bone. Vi bonvenas kontribui tie por traduki. -- Yekrats (diskuto) 15:22, 1 Feb. 2013 (UTC)

katoliko redakti

Kiu estas la ĝusta formo: katolikoj (aldirektita al k. eklezio), katolikanoj, katolikistoj aŭ ...? --Crosstor (diskuto) 12:12, 5 Feb. 2013 (UTC)

Laŭ vortaro.net, la anoj de la katolika eklezio estas katolikoj. darkweasel94 (diskuto) 13:07, 5 Feb. 2013 (UTC)
Mi ankaŭ pensis pri katolikoj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 03:25, 9 Feb. 2013 (UTC)

Rikardo la 3-a / Tria (la IIIa laŭ PAG § 87, p. 110?) redakti

Nun, post kvincent jaroj, oni malkovris lian skeleton sub parkejo en Leicester. Okazo por poluri la artikolon Rikardo Tria, dramo de Ŝekspiro. Mi ne komprenis kion signifas "pla Richmond" kaj "vikrta galantulo", eĉ post lego de Rikardo la 3-a. --Riŝo (diskuto) 09:27, 9 Feb. 2013 (UTC)

Saluton Riŝo! Mi ĵus korektis "vikrta" al "virta" kaj "pla Richmond" al "pia Richmond", kvankam mi tute ne scias ĉu la 2-a korekto estas ĝusta. --Dominik (diskuto) 10:05, 9 Feb. 2013 (UTC)
En niaj vikipediaj reguloj ni decidis uzi "arabajn" ciferojn por reĝoj papoj kaj similaj, kaj eviti la romian numeradon kiu estas malpli internacie akceptita (vidu Vikipedio:Evitindaj eŭropcentrismoj). PAG estas verkita de homoj kiuj kleriĝis kun la latina kulturo. Ni nun havu pli larĝajn horizontojn. --Arno Lagrange @ 10:44, 9 Feb. 2013 (UTC)
Romanan numeradon oni uzas por jarcentoj, reĝoj kaj papoj. Mi ne aprobas ke ni evitu ĉi tiun numeradon, sed ni devas respekti la jam establitajn regulojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:00, 9 Feb. 2013 (UTC)

Mi pensas ke Rikardo la 3-a kaj Rikardo Tria (Shakespeare) devus ekzisti aparte. La unua estas homo, la dua estas libro. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:57, 9 Feb. 2013 (UTC)

Ili jam estas, vidu: Rikardo Tria (Shakespeare), Rikardo la 3-a (Anglio). La artikolo Rikardo la 3-a estas simple malĝusta redirektilo.

Teknikejo redakti

Nova ĉefpaĝo redakti

Saluton! Mi fojfoje pasas tie sen kontribui por rigardi kion okazas. Mi ĵus vidis ke le ĉefpaĝo ŝanĝiĝis. Ĝi ja estas pli moderna. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:21, 25 Jan. 2013 (UTC)

 Notu, ke mi en la supra mesaĝo ŝanĝis  ŝanĝis  al  ŝanĝiĝis  simple por ne misgvidi komencantojn. Al nia Mustelo Malluma tio evidente ne plaĉis, ĉar li jam du fojojn malfaris la ŝanĝon. Laŭŝajne li ne estas sufiĉe okupata kaj scias nenion pli urĝe farenda ol ĝuste tion. -- PEJNO Simono Diskuto  18:42, 31 Jan. 2013 (UTC)

Principe Darkweasel94 pravas, ke en diskutpaĝoj oni ne ŝanĝu alies tekstojn. Tamen kiam temas pri evidenta gramatika aŭ ortografia eraro, eble pardoneblas korekto. Mi esperas, ke troviĝos solvo. Se Darkweasel94 insistas, oni eble metu klarigan frazon sub la alineon de Ĉiuĵaŭde, aŭ oni petu lin mem korekti la eraron. – Umbert' (diskuto) 19:42, 31 Jan. 2013 (UTC)
Tiam necesus difini, kio estas ankoraŭ gramatika/ortografia eraro, kaj kio ne plu, la limo ne estas ĉiam klara - ŝajnas al mi, ke plej bone ni simple interkonsentu lasi aliies diskuterojn en paco. Por ne misgvidi komencantojn, oni povas ja aldoni propran diskuteron kun korekto (kvankam mi iom dubas, ke multaj komencantoj uzas la diskutejojn de Vikipedio por lerni la lingvon). darkweasel94 (diskuto) 20:35, 31 Jan. 2013 (UTC)

Ŝanĝi tekston de alia kontribuanto, se ĝi perfidas ties celon ne estas akceptebla, sed se per lingva korekto ĝi igas ĝin pli komprenebla, devus esti bonvenigata. Oni eble uzu artifikon kia :

 
 Saluton! Mi fojfoje pasas tie sen kontribui por rigardi kion (legu «tion, kio») okazas. Mi ĵus vidis ke le ĉefpaĝo ŝanĝis (legu «la ĉefpaĝo ŝanĝiĝis»). Ĝi ja estas pli moderna. ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva (lingve reviziis AL) 

--Arno Lagrange @ 09:45, 2 Feb. 2013 (UTC)

 Jen simple tro da umado. Pli senchave estas apliki, do regigi, prudenton kaj fronte al tia evidenta kazo silente korekti. Bedaŭrinde iuj preferas sklave kaj dogme sekvi iujn regulojn.

Aparte de tio ĉi, mi atentigas, ke eĉ iuj administrantoj tie ĉi estas komencantoj rilate la lingvon. -- PEJNO Simono Diskuto  12:19, 2 Feb. 2013 (UTC)


La vera demando ĉi tie temas pri la nova aspekto de la ĉefpaĝo. Miaopinie ĝi estas ege malmoderna, kaj malrekomendita de lernolibroj pri HTML. Nur komparu la sobran aspekton de la angla vikipedio. --Dominik (diskuto) 06:32, 4 Feb. 2013 (UTC)

Saluton, Dominik. Kio laŭ vi estas "malmoderna" ĉe la nuna ĉefpaĝo? Pri kiuj lernolibroj de HTML vi skribis? Ĉu ili temas pri HTML 4 aŭ HTML5? Se pri HTML 4, vi verŝajne eraras. --Tlustulimu (diskuto) 10:46, 4 Feb. 2013 (UTC)

Malnova ŝablono okupas titolon redakti

Saluton. Mi ŝatus esperantigi {{Coordinate}} al Koordinatoj kun parametroj en du lingvoj, nome en Esperanto kaj la angla. Sed la taŭga titolo jam estas okupata de {{Koordinatoj}}. Mi pensas, ke singulara formo Koordinato ne taŭgas por {{Coordinate}}, ĉar oni ĉiam devas transdoni latitudon kaj longitudon, do du koordinatojn. Mi proponas alinomigi {{Koordinatoj}} al Koordinatoj/nur ligilo aŭ simile. Krome roboto devus ŝanĝi la enplekton en artikoloj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 2 Feb. 2013 (UTC)

(+) Alternative eblus singulara titolo Koordinato por {{Coordinate}}, ĉar oni ja povus trakti la kombinon el latitudo kaj longitudo kiel koordinaton. Kio do estas preferinda? Ĉu singulara aŭ plurala titolo? Se singulara, la alinomigo estus superflua. --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 2 Feb. 2013 (UTC)
Saluton. Mi retiras mian proponon je alinomigo de {{Koordinatoj}}. Sed mi intertempe alinomigis {{Coordinate}} al {{Koordinato/+}} kaj kreis novan ĉefan ŝablonon {{Koordinato}}. Ĝi "komprenas" parte kaj esperantajn kaj anglajn parametrojn. Nur la parametrojn por "Toolserver" mi ne tradukis, ĉar la kodo jam estas sufiĉe kompleksa. Krome mi jam aldonis ion al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 2 Feb. 2013 (UTC)

Mi aldonis al {{projektoj}} la ligilojn al Wikivoyage kaj Vikidatumoj. Mi memorigas ke ĉi tiu ŝablono ne nur aperigas skatoleton en kiu aperas ligiloj al ĉiuj menciitaj vikimediaj projektoj sed ankaŭ aperigas ligilon en la maldekstran strion en sekcion "Aliaj projektoj" kiu aperas inter la sekcio "iloj" kaj la sekcio "aliaj lingvoj". Vidu ekzemplan uzon en Monto Agung. Bonvolu abunde eluzi tiujn eblecojn por plifortigi ligadon de artikoloj al samtemaj rimedoj en ĉiuj vikimediaj projektoj --Arno Lagrange @ 08:50, 9 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu la serĉado bone funkcias? redakti

Ĵus mi serĉis paĝon, kie enestas la vorto "UEA". Do mi enmetis tion en la serĉkampon, klakis sur la sube aperanta "enhavas UEA" - kaj je mia miro ricevis la respondon: "La serĉomendo rezultis kun neniuj trafoj." Kio estas la kaŭzo? --Lu (diskuto) 07:58, 16 Feb. 2013 (UTC)

Hodiaŭ ankaŭ mi spertis tion.--Crosstor (diskuto) 09:42, 16 Feb. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Alinomado de Wikivoyage redakti

mi pensas ke ni devas renomigi la artikolon Wikivoyage kiel Vikivojaĝo, fakte tiel aperas la nomo de tiu projekto en la ĉefpaĝo. Ĉu mi rajtas renomigi la artikolon? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  23:44, 12 Feb. 2013 (UTC)

Fakte mi ĵus vidis ke jam ekzistas paĝo kiu nomiĝas Vikivojaĝo (Wikitravel), temas pri simila projekto al Wikivoyage. Mi proponas alinomigi la artikolojn tiel ke Vikivojaĝo estu la nomo de nia frata projekto Wikivoyage kaj ke Wikitravel havu alian nomon (aŭ ke ĝi restu nur kiel "Wikitravel"). Kion vi opinias? --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  02:15, 13 Feb. 2013 (UTC)
Dum ankoraŭ ne ekzistas fakta Esperantlingva versio, kiu uzas tiun nomon, mi kontraŭas tiun ŝanĝon - ne estas nia tasko, sed tiu de tiu paĝaro mem, trovi (aŭ ne trovi) Esperantigon. darkweasel94 (diskuto) 06:13, 13 Feb. 2013 (UTC)
Ne ekzistas oficialan tradukon, do ni ŝanĝas nenion. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:46, 14 Feb. 2013 (UTC)
Ne ekzistas oficiala traduko, sed ankaŭ ne ekzistas oficiala traduko por Wikitravel sed iu nomigis ĝin Vikivojaĝo. Krome, en la esperanta paĝo pri Wikivoyage ĉe Kovilo aperas la nomo de la projekto kiel Vikivojaĝo. Rugardu vi mem --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  02:43, 15 Feb. 2013 (UTC)
  • Mi proponas faros apartigilon:

Vikivojaĝo havas plurajn signifojn:

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 03:12, 15 Feb. 2013 (UTC)

Bone, mi vidas la ligilon al la Kovilo kaj tio ŝajnas al mi sufiĉa kialo ja havi la artikolon Wikivoyage ĉe Vikivojaĝo. Ŝajnas, ke la (ĉu malaperinta, ĉu nur nun ne funkcianta?) projekto Wikitravel sin nomis en Esperanto VikiVojaĝo - ioma diferenco, kaj per tio eblus apartigi. Mi proponas do:
darkweasel94 (diskuto) 09:33, 15 Feb. 2013 (UTC)

Konsiderante ke la e-lingva Wikitravel-retejo komenciĝas per la vorto "VikiVojaĝo", kaj la vikimedia projekto ja nomatas "Vikivojaĝo", laŭ mi tolereblas la propono de darkweasel94, kvankam ja tre (!) nekutimas majuskloj meze de e-lingvaj vortoj. Mi tolerus ankaŭ se "*VikiVojaĝo estu alidirektilo al Wikitravel", do la artikoleto pri la projekto de Internet Brands havus principe anglalingvan titolon. Ĉiukaze la e-lingva Wikitravel-retejo laŭ mi estas en fakte hontinda stato, lingve eraroplena kaj entute malmatura. Esperinde en la vikimedia projekto eblos eviti tiom fortegan malmaturecon. --ThomasPusch (diskuto) 21:27, 15 Feb. 2013 (UTC)

Forigo de bildo redakti

Bonvolu forigi jenan bildon : "Dosiero:Princino de Marso.jpg". Ĝi estas jam anstaŭita per pli bonkvalita ekzemplero. Antaŭan dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 10:48, 15 Feb. 2013 (UTC)