Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/5

Diversejo redakti

[Anonco] Ŝanĝoj al la vikia uzantokonto-sistemo kaj alinomado de kontoj redakti

Kelkaj kontoj estos baldaŭ alinomitaj pro teknika ŝanĝo, dume efektivigata de la programista teamo. Pli da informo legeblas sur la koncerna Meta-paĝo. (Tradukis el la angla Alaŭdo ۩ 21:18, 3 Maj. 2013 (UTC))

Rilate al la potenca amasiĝo de alinomiĝo-petoj pro tiuj ŝanĝoj -- ĉu indas starigi apartan paĝon por tiuj petoj? Mi kiel unu el burokraktoj kun la rajtoj alinomi uzantojn estos kontrolanta mian personan paĝon 4-5 foje tage, eble tio jam sufiĉos? Kion oni pensas? Alaŭdo ۩ 21:31, 3 Maj. 2013 (UTC)

[Anonco] Ŝanĝo pri la redakto-ligiloj por unuopaj sekcioj redakti

La defaŭlta pozicio de la "redakti"-ligiloj por unuopaj sekcoj de paĝoj en la sekci-titoloj baldaŭ ŝanĝiĝos. La "redakti"-ligilo estos apudmetita ĉe la sekcia titolo kaj ne plu esti flotanta ĉe la transa franko.

La ligiloj por redakti sekciojn aperos tuj dekstre de la sekciaj titoloj, ne plu fore dekstre. Se vi jam redaktis sur unu el la projektoj kie tiu ĉi ŝanĝo jam estis implementita, tiam por vi nenio ŝanĝiĝos; tamen, skriptoj kaj gaĝetoj kiuj dependas sur la antaŭa pozicio kaj implementaĵo de la sekciaj redakto-ligiloj devos esti korigitaj por plu funkcii; tamen, nenio pli devas rompiĝi se oni ne aktualigas ilin ĝustatempe.

Detala informo kaj tempo-plano legeblas sur la meta.

Ideoj de tiu ŝanĝo aperis jam minumume en 2009. Estas ofte malfacile rilati kelkajn eblajn redakto-ligilojn fore dekstre al la koncerna sekcio kaj multaj legantoj kaj anonimuloj aŭ novaj redaktantoj povas entute preterrigardi tiujn ligilojn kiam ili legas la sekci-titolojn, ĉar tiuj lokiĝas ĉe la maldekstra flanko malproksime de la ligiloj. (Tradukis Alaŭdo ۩ 21:29, 3 Maj. 2013 (UTC))

Ĉu elstara artikolo rajtas havi fuŝajn referencojn? redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Islamo ankoraŭ havas sufiĉe da fuŝaj referencoj. Ĉu elstara artikolo rajtas havi tian mankon? Se ne, ni rapide korektu tion aŭ forprenu la elstarecon. Jam antaŭ pli ol jaro, nome en aprilo 2012, mi atentigis pri tio sur la diskutopaĝo de la artikolo. Sed okazis nenio. :-( Por referenci ion, en la artikolo eĉ troviĝas ne ekzistantaj ŝablonoj, nome Ŝablono:Cite, Ŝablono:Cite encyclopedia, Ŝablono:Cite quran, Ŝablono:Encyclopaedia Britannica Online, Ŝablono:Encyclopedia kaj Ŝablono:Wikicite. Krome mankas plia ŝablono, nome Ŝablono:Full.

Bedaŭrinde la listigo kaj kategoriigo de ŝablonoj en esperanta vikipedio parte estas en terura stato, tiel ke oni apenaŭ trovas la serĉatajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:49, 7 Maj. 2013 (UTC)

Kvankam vi tute pravas pri ĉio, mi nur iomete timas ke baldaŭ ni ne plu havas elstarajn artikolojn en nia vikio kiuj plenumas ĉiujn kondiĉojn por esti elstara artikolo... Alaŭdo ۩ 20:03, 8 Maj. 2013 (UTC)

apartigilo redakti

Mi proponas alinomigi Punkto -> Punkto (geometrio) kaj Punkto (apartigilo) -> Punkto. Estos simile en:Point kaj en:Point (geometry). Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:50, 9 Maj. 2013 (UTC)

Mi plenumis vian peton, nur uzis la nomon Punkto (matematiko) por la alinomado (ne ĉiam ja punkto estas nur geometria nocio). Nun necesas alinomi ĉiujn mis-ligilojn kiuj ligas al la apartigila paĝo sed celas la matematikan sencon. Mi jam komencis tiun laboron kaj daŭrigos ĝin dum sekva labor-paŭzo. Alaŭdo ۩ 08:31, 27 Maj. 2013 (UTC)
Saluton, Alaudo. Vi ĉi tie faris ĉion, kio necesis pri la alinomigo. Sed vi ne okupiĝis pri la koncernaj intervikiaj ligiloj. Tio ĉikaze nur eblis permane, ĉar la ligiloj devis esti rearanĝitaj. Mi ĵus faris tion. Tamen mi intervikie ligis la apartigilon punkto ne al en:Point, sed al de:Punkt kaj ru:Пункт. Tio estas pli bona ligado, ĉar la formo punkto ja pli similas al la ĉi tie troveblaj esprimoj, unuavice pro sia etimologio. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 27 Maj. 2013 (UTC)
Koran dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:42, 28 Maj. 2013 (UTC)

Tech newsletter: Subscribe to receive the next editions redakti

Tech news prepared by tech ambassadors and posted by Global message deliveryContributeTranslateGet helpGive feedbackUnsubscribe • 20:29, 20 Maj. 2013 (UTC)
Important note: This is the first edition of the Tech News weekly summaries, which help you monitor recent software changes likely to impact you and your fellow Wikimedians.

If you want to continue to receive the next issues every week, please subscribe to the newsletter. You can subscribe your personal talk page and a community page like this one. The newsletter can be translated into your language.

You can also become a tech ambassador, help us write the next newsletter and tell us what to improve. Your feedback is greatly appreciated. guillom 20:29, 20 Maj. 2013 (UTC)


Diskuto redakti

Por mi tiaj informoj estas interesaj do mi persone aliĝas al ricevontoj; ĉu ni aliĝu ankaŭ kiel komunumo? Se jes ni ŝanĝu ricev-forumon al Teknikejo. Mi persone pensas ke tio ne indas por la tuta komunumo. --KuboF (diskuto) 09:22, 21 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne certas, ĉu vere oni volus tion legi ĉi tie. Mi persone abonas la diskut-dissendon por teknikaj ambasadoroj kaj legas novaĵojn tie, kaj plejmulto de ili ne interesas la ordinaran kontribuanton. Sed ni povas provi tion kaj poste nuligi, se ni vidos ke tio ne funkcias. Alaŭdo ۩ 06:55, 24 Maj. 2013 (UTC)

Kategorioj pri naciecoj redakti

Nun en Vikipedio ekzistas multaj kategorioj pri naciecoj (Kategorio:Rusoj, Kategorio:Ĉuvaŝoj, Kategorio:Germanoj ktp.) Tamen neniu ekzistas ĝusta kriterio: kiu homo apartenas al kiu nacieco. Pro tio mi proponas eligi artikolojn pri konkretaj homoj (personoj) el tiuj kategorioj (aŭ ili restu nur en kunligitaj listoj). Divido de personoj estu organizita aparte (kiel, ekzemple, en Kategorio:Personoj de Rusio - sen ligado al naciecoj/nacioj). En ĉi-kategorioj restu nur artikoloj pri lingvoj, kulturo, religio kaj aliaj similaj rekte apartenantaj al etnologio.Uzanto:Dima41, la 1-a de junio 2013.

Se ekzistas fidindaj fontoj por aserto de aparteno al nacio, kial ne organizi tiel en kategoriojn? darkweasel94 (diskuto) 22:37, 31 Maj. 2013 (UTC)

Lingvejo redakti

Terminaro tipografio kaj eldonado redakti

En Esperanto-vortaroj mankas multaj terminoj el la kampoj typografio, librobindado, bibliografia priskribo, eldonado. —La komenton aldonis, sen subskribo, 84.86.85.5 (diskuto • kontribuoj)

... interesa aserto - kaj kio estas via demando? darkweasel94 (diskuto) 12:21, 31 Mar. 2013 (UTC)

Miaj demandoj: kie mi eble trovos tiajn terminojn? Kaj: chu iuj fakuloj jam listigis terminojn por propra uzo, kiujn ili bonvolas disponigi al vikipedio? —La komenton aldonis, sen subskribo, 84.86.85.5 (diskuto • kontribuoj)

Ekzistas Manlibro pri ĵurnalismo de Stefan Maul, kiu enhavas plurajn terminojn, ĉefe rilate eldonadon de revuoj. Pli specifan verkon mi ne konas. Mi laboris dum 30 jaroj en presejo de Esperanto-libroj kaj -revuoj. Se vi havas konkretan demandon, eble mi povas helpi vin. PaulP@diskkont 14:25, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉu siroko aŭ ŝiroko? redakti

Saluton. Mi ĵus trovis la jenan diskuton Diskuto:Ŝiroko kaj jam komentis tie. Bonvolu fari same, se vi volas esprimi vian opinion. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 5 Maj. 2013 (UTC)

Alternativa Maldekstro redakti

Laŭ mia kompreno la germana Alternative Linke devus esti tradukita Alternativa Maldekstro kaj ne Alternativo Maldekstro, char en tiu kazo la germana "alternative" estas adjektivo kaj ne substantivo.--Riŝo (diskuto) 19:10, 5 Maj. 2013 (UTC)

Mi tute konsentas meti la artikolon al titolo Alternativa Maldekstro kaj nur lasi alidirektigon de Alternativo Maldekstro, sed fakte lingve ambaŭ hipotezoj tute same eblas - kaj unuarigarde same ĝustas: Ĉu la germanlingva vorto "Alternative" estas substantivo aŭ adjektivo, estas nur demando de subjektiva interpreto. La pola vikipedia artikolo laŭ nuna stato tradukas la partion "Alternatywna Lewica" (adjektive), ne "Alternatywa Lewica" (subjektive), sed ĉu tio estas pruvo? Se germanlingve en partiaj dokumentoj foje uzatus la vorto "alternative" minuskle, tiam klarus ke sendiskute estus adjektivo, sed ĉar temas pri propra nomo, ĉiam uzatas majuskla unua litero... Tamen Alternativa Maldekstro anstataŭ Alternativo Maldekstro almenaŭ same ĝustas: Se oni profunde fosas en la partia retejo, troveblas frazoj kiel "Am 5. März 2011 hat der gesamtschweizerische Kongress der „Alternativen Linken – La Gauche – La Sinistra“ beschlossen, eine eidgenössische Volksinitiative zur Abschaffung der Pauschalbesteuerung zu lancieren." En ĝi la akuzativaj finaĵoj -n -n estas signo pri adjektiva kompreno de la unua vorto, alikaze devus esti "der gesamtschweizerische Kongress der „Alternative Linke – La Gauche – La Sinistra“"... Sed tio videblas nur post detala serĉado de partiaj dokumentoj, kaj eble estas kompromiso, ĉar al germanlingvano (konsideranta ambaŭ interpretojn) la dua vortumo subjektive sonas pli stranga: Mi ne nomus la version Alternativo Maldekstro "erara traduko, tuj forigenda", sed malpreferinda, kvankam unuarigarde tute samĝusta traduko - do mi metas alidirektigon al la titolo Alternativa Maldekstro kaj iom defendas la tekstoekkreinton Fundriver, kiu laŭ mi ne fuŝe proponis la variaĵon Alternativo Maldekstro... --ThomasPusch (diskuto) 09:09, 11 Jun. 2013 (UTC)

Misuzo de la prepozicio "de" en geografiaj tekstoj redakti

Sub la influo de latinidaj lingvoj multaj aŭtoroj de esperanto-vikipedio erare kaj inflacie misuzas la prepozicion de. Abundas ekzemple kombinoj kiel Provinco de Torino anstataŭ Provinco Torino: La prepozicio en Esperanto esprimas apartenon. Do korekta estas ke la urbo Torino estas urbo de la Provinco Torino kaj la Provinco Torino estas provinco de Piemonto. La regiono Piemonto (kaj regiono de Piemonto) estas regiono de Italio!!! --> Tiuj eraroj abundegas, precipe en tekstoj pri Italio kaj ekzemple Brazilo aŭ aliaj latinaj landoj. Do kiam temas pri unuo de lando, tiam oni uzas la prepozicion, sed kiam temas pri unuo kun la difinita nomo, tiam ne. Kaj tio ne estas afero de gusto sed afero de ĝusta aŭ malĝusta lingvo uzo. Do Provinco de Torino simple ne estas nur malbela, sed gramatika eraro! Mi petegas ĉiujn unuflanke priatenti tion kaj aliflanke helpi al la korektado de tiuj multnombraj eraroj! Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:08, 23 Maj. 2013 (UTC)

Mi jam korektis plurajn dekojn da tiaj eraroj. Dankon do pro la publika atentigo! Sed restas centoj da "arondismento de", "kantono de" ... Eble robota laboro? PaulP@diskkont 18:12, 23 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne certas, ĉu tio estas nur pro "influo de latinidaj lingvoj". Klare estas, ke *ŝtato de Florido estas malĝusta, sed en okazoj kiel ?provinco de Torino ne estas tiel klare - ĉu temas pri la provinco, kiu nomiĝas Torino (-> provinco Torino) aŭ ĉu pri la provinco, en kiu troviĝas la urbo nomata Torino (-> ?provinco de Torino)? Ambaŭ ŝajnas al mi defendeblaj, sed la ĝenerala lingvouzo ja ŝajnas preferi la unuan interpreton. Jen simila diskuto pri flughavenoj. darkweasel94 (diskuto) 20:02, 23 Maj. 2013 (UTC)
Mi vidas neniun problemon kun "provinco de Torino", eĉ male. "Provinco Torino" sonas strange al miaj oreloj: ĝi ne estas provinco, kies nomo estas "Torino", sed provinco apartenanta al la urbo Torino. Mutichou (diskuto) 15:53, 24 Maj. 2013 (UTC)
Jam estas peto por roboto, kie estas ankaŭ teĥnikaj demandojn kiujn mi bezonas por efektivigi la peton. Mi preferas atendi ĉ. unu semajnon por certi pri lingva ĝusteco, problemaj kazoj kaj por havi kiom eble plej grandan stokon de paroj "malĝustaĵo - ĝustaĵo". --KuboF (diskuto) 10:31, 25 Maj. 2013 (UTC)

Kategorioj pri municipoj redakti

Instige de la supra diskuto mi ŝatus konfirmon por kategorinomoj (ni ja havas regulon pri tio, sed ne ĉiam oni certas).

  1. provincoj de Hispanio:
  2. distriktoj de Slovakio - tion mi jam unfoje prilaboris sed ŝajnas ke erare kaj mi ne volas ĝin korekti pli ol unu foje...

Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 13:22, 25 Maj. 2013 (UTC)

Se oni ŝanĝas, necesas la artikolo en la du okazoj. Ne temas pri la municipoj de (iu nedifinita) provinco Toledo, sed pri la municipoj de la provinco Toledo. Same pri la Municipoj de la distrikto Banská Bystrica. PaulP@diskkont 13:31, 25 Maj. 2013 (UTC)

Disvastiĝo de personecoj redakti

Kvankam disvastiĝas la formo personecoj en nia vikipedio, kiu povas legi, povas analizi la diferencon inter persono kaj personeco ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/art/person.html. Do oni ne povas murdi personecon, personeco povas ŝanĝiĝi ks. (eco).Narvalo (diskuto) 12:07, 27 Maj. 2013 (UTC)

Teknikejo redakti

Paradoksa surekranigo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis paradokson sur la paĝo Uzanto:Koracio. Supre estas montrata "uzanto", sed en la maldekstra menuo aperas "Kontribuoj de uzantino". Tial mi supozas, ke estas iu fuŝo en la esperantigo de la vikia interfaco. Kiu eble scias kie? --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ekde kelka tempo ebligas la programo MediaWiki, kiu rulas Vikipedion, indiki sekson de uzanto kaj laŭe montras diversajn tradukojn por malinoj kaj por inoj. Ankoraŭ ne estas ĉiuj partoj de interfaco reprilaboritaj por subteno de tiu ĉi eblo. --KuboF (diskuto) 20:20, 5 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandis uzanton de la germana vikipedio, ĉar li okupiĝas pri la softvaro kaj jam solvis problemon pri la nomspaco en 2011 en la du sorabaj kaj la saterfrisa vikipedioj. Nomspacoj ne estas trakteblaj en la traduka vikio. --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 5 Maj. 2013 (UTC)

Dokumentado de Lua-moduloj redakti

Saluton. Uzanto de la germana Vikipedio sur tiea diskutopaĝo proponis al mi transprenon de tiea maniero aranĝi la dokumentadojn de la Lua-moduloj. Ĉar en la modulo-nomspaco nur eblas unu subpaĝo por ĉiu unuopa modulo-dokumentado kun ekzakte difinita fina parto /dokumentado. Tio kaŭzas malfacilaĵojn por plurlingva dokumentado de la moduloj, kiu necesas por internacia interŝanĝo. Tial la vera dokumentado troviĝas en alia nomspaco kaj tie sekvas certan nomskemon. Mi pensas, ke ni faru same. Kiel nomskemon por la dokumentado mi proponas simple transpreni esperantigitan versio laŭ la paĝo de:Wikipedia:Lua/Seitenorganisation und Dokumentation. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 8 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu esprimis sian opinion ĉi tie, mi jam tradukis de:Wikipedia:Lua/Seitenorganisation und Dokumentation esperanten al Vikipedio:Lua/Paĝa organizado kaj dokumentado. Krome mi alĝustigis la jam ekzistintajn dokumentadojn al la nova skemo. Per tio ja eblas havi dokumentadojn ĉe ĉiu unuopa Lua-modulo en diversaj lingvoj. Tio plifaciligas la interŝanĝon kun alilingvaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 10 Maj. 2013 (UTC)

Novaj aldonaĵoj redakti

Dum lasta tempo en rapida sinsekvo estis aldonitaj kelkaj novaj aldonaĵoj, kiuj iel plifaciligas aŭ pliplaĉigas laboron en Vikipedio. Aldonaĵojn vi povas aktivigi en viaj preferoj (ligilo estas tute supre de ĉiu paĝo) en la sekcio Aldonaĵoj kaj superrigardon de nun instalitaj estas en Vikipedio:Aldonaĵoj. Kelkaj el ili estas:

Purge
refreŝigas paĝon kaj monstras ĝian la plej novan version; utila se oni ŝanĝis iun ŝablonon aŭ aldonis Vikidatuman intervikion sed la ŝanĝo ankoraŭ ne montriĝas (aliokaze la ŝanĝo videblus nur post kelkaj minutoj)
Nice Infoboxes
Aldonas al informkestoj aldonan fonan bildoj ĉe superskriboj. Tio funkciis ankaŭ antaŭ, nun eblas la bildetojn facile malaktivigi se ilin ensalutinto ne ŝatas.
Marki alidirektilojn
Per alia koloro markas ligilojn al alidirektiloj. Povas esti utila en navigaciaj ŝablonoj aŭ ĉe alternativaj nomoj.
Referenca ŝpruchhelpilo
Montras plenan tekston de referenco dum ŝvebigo de muso super ĝi.
Rekta ligilo elde bildo al Komunejo
Klakante al bildo, kiu troviĝas en Komunejo oni iras rekte al la priskriba paĝo en Komunejo (kie estas kategorioj kaj eblas ŝanĝi priskribon, ktp.)
Forigi fulmoklavojn
Malaktivigas fulmoklavojn de Vikipedio.
Vikidatuma ligilo
Ĝi aldonas sub la titola linio ligilon al la koncerna paĝo ĉe Vikidatumoj, se ĝi ekzistas. Alie aperas "Vikidatuma ero ne trovita", kiu siavice ligas al krea paĝo ĉe Vikidatumoj.
WikiTrans
Helpilo por pli facile krei (lingve revizii) artikolojn maŝine tradukitajn el la angla per WikiTrans. Nuntempe ĝi estas testas kaj funkcias nur en la etoso Vektoro kaj en krozilo Mozilla Firefox.

Kaj du por administrantoj:

Malplena resumo dum forigo
Ĝi malplenigas resumon dum forigado. Dank' al tio estas protokolo de forigoj pli superrigardebla. (ne ĉiam bonas malplenigo, do uzadu ĝin saĝe)
Sekura amasforigo (rollback)
Dum uzado de amasforigo (forigi ĉiujn redaktojn de uzanto XY) postulas konfirmon. Utila se minacas misklako.

Mi esperas ke la aldonaĵoj plaĉos al vi kaj estos utilaj por vi. Kaze se vi ŝatus havi plian aldonaĵoj skribu al Vikipedio:Aldonaĵoj/proponoj. --KuboF (diskuto) 11:55, 22 Maj. 2013 (UTC)

Bonege! Absolute ravige! Grandegan dankon pro via kontribuo kaj adapto!
MI nur ne vere komprenis, kiel mi povas uzi la WikiTrans-aldonon, ĉu estas iu enkonduko aŭ priskribo? Alaŭdo ۩ 08:38, 27 Maj. 2013 (UTC)
WikiTrans estas en parte testa uzado kaj bona dokumentado ankoraŭ ne estas preta. Uzado de la reviziilo mem estas priskribita en WikiTrans (tamen, ni bezonas tiun parton meti for de enciklopedia artikolo...). Post ŝalto la aldonaĵo "kaptas" neekzistantajn artikolojn dum serĉado kaj tuj provizas maŝinan tradukon de samtema anglavikipedia artikolo (ne ĉiam estas kaptita ĝusta artikolo). En tiu stato eblas la artikolon revizii kaj konservi. Ni scias ke plibona dokumentado bezonatas. --KuboF (diskuto) 12:20, 27 Maj. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Amase aldonitaj maŝintradukaĵoj redakti

‎Paulamacke (kaj sub alia nomo) amase aldonis maŝintradukoĵojn, plenajn je gramatikaj misaĵoj, nekompreblaj kuntekstoj. Mi volas forigi plimulton de liaj aldonaĵoj (kiel tuja forigo pro maŝintradukaĵoj), se neniu volas malŝpari vivhorojn el sia vivo por korekti tiujn misaĵojn. Narvalo (diskuto) 07:40, 26 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi ĵus rigardis unu el la fuŝaj artikoloj. Se vi volas forigi ĉiujn samtempe, vi povos uzi la paĝon Amasforigo. Krome vi ŝparus tempon. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, tiuj "artikoloj" bezonus prilaboron kaj poluron. Ĉu ni havas por tio fortojn? Se aŭtoro ne prilaboras mem, plejparte neniu alia prilaboros kaj nivelo de tuta encklopedio malplialtiĝus. Vikipedio ne estas reklamejo, artikoloj pri bandoj estas akceptataj sed origina aŭtoro ilin plejparte prilaboru kaj ne puŝu komunumon por traduki reklamojn! Kiel kompromison ni povus uzi {{Urĝe korekti}} sed mi dubas pri rezulto. Mi subtenas forigon. Ĉu temas nur pri tiuj uzantoj: Avlis Nosliv, Paulamacke, 187.54.251.143? --KuboF (diskuto) 10:57, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, verŝajne sama ip-ulo sub diversaj nomoj. Kelkajn kelkfrazajn artikolojn eble mi lasus, korektus, se ekzistas alilingvaj artikoloj, sed horojn mi ne havos por tiu afero.Narvalo (diskuto) 11:06, 26 Apr. 2013 (UTC)
Nu, miforigis du longajn misaĵojn.Narvalo (diskuto) 15:48, 21 Maj. 2013 (UTC)

Novaj redakti

Nove aldonataj amas-misaĵoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/186.88.199.171. Se neniu volas dum horoj korekti maŝintradukaĵojn, mi forigas ĉiujn.Narvalo (diskuto) 15:43, 21 Maj. 2013 (UTC)

Mi aprobas. Du inter ili ankaŭ jam troviĝas ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. PaulP@diskkont 17:04, 21 Maj. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi aprobas. Mi ĝis nun nur vidis maltaŭgajn "tradukojn" de la menciita IPulo. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 21 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus amasforigis la paĝojn. Dume li estas forbarita do li ne povis defendi sin, sed kontrolante pliajn artikolojn samtemajn en aliaj Vikipedioj mi konstatis ke temas pri amasa reklamo trans kelkaj Vikipedioj kaj en pluraj estas la artikoloj markitaj por forigo... --08:13, 22 Maj. 2013 (UTC)

Iu homo ŝajne havas ŝanĝeblan IP-adreson, vidu Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.9, Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.239.28 kaj Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.13. Kelkaj artikoloj kun dubinda menciindeco kaj fuŝega lingvaĵo jam estis forigitaj, sed grandparte pro ŝajna trans-vikia spamado. Kelkaj artikoloj tamen ne estas tutklare nemenciindaj kaj lingvaĵo de iuj jam estis plibonigita, do ne ĉiam indas tuja forigo. Eble ni povus utiligi {{Urĝe korekti}} (nun ankoraŭ testa versio, bezonas plibonigon) por markadi tiajn artikolojn. Kaj se dum 2 semajnoj neniu plibonigos la artikolon ni povos ĝin forigi kiel netaŭgan. Kion vi pensas?

--KuboF (diskuto) 10:22, 22 Maj. 2013 (UTC)

Citŝablonoj redakti

Mi pardonpetas ke mi antaŭ monato ekpartoprenis la diskutojn pri la diversaj citŝablonoj anglalingvaj kaj esperantlingvaj nur en la koncernaj diskutpaĝoj, ne universale ankaŭ ĉi-tie: La problemo pri la citŝablonoj tuŝas amason da paĝoj kaj tute sencas vaste diskuti ĝin, despli ke ordigo de la ĥaoso signife pli malfacilas ol mi antaŭtaksis. Malgraŭ ke nur nun, jen ĉi-tie mi diskutigu la aferon.

Por formatigo de enteksta referenco, estas e-lingvaj ŝablonoj {{citaĵo el libro}}, {{citaĵo el la reto}}, {{citaĵo el gazeto}}, {{citaĵo el novaĵo}} kaj {{citartikolo}}. Krome en nia vikipedio ekzistas anglalingvaj ŝablonoj {{Cite book}}, {{Cite journal}}, {{Cite news}}, {{Cite web}}, {{Citreto}}, {{Citu libron}}, laŭ la koncernaj dokumentadoj preferinde ne uzindaj, sed tamen amase uzataj. La ŝablonoj laŭfunkcie devus tre simili, sed efektive (laŭ parametro-nomoj kaj -nombroj) ĝis nun tre malunuecas. Krome la anglalingvaj ŝablonoj ja ebligas ĉu kun ĉu sen korekto enkopii en esperantlingvan artikolon anglalingvan referencon, kio povas esti laborŝpara helpo, sed samtempe enhavas la riskon ke oni senkorekte enmetas la tutan anglan tekstoblokon (tiam la nederlanda urbo Hago en referenco nomiĝas "The Hague", kaj la provinco de Napolo "province of Naples", kvankam la reference nomita dokumento ne estas en la angla kaj nek en la koncerna e-lingva artikolo nek en Nederlando aŭ Italio la angla estas oficiala lingvo, kaj same datoj, lingvonomoj kaj aliaj informoj facile restas anglalingvaj, se oni preteratentis tradukon. Plia problemo estas, ke en la anglalingva vikipedio la anglaj ŝablonoj uazataj ĉe ni delonge ne plu validas, sed ĉe ni estas tiom da paĝoj kreitaj antaŭ jaroj kiuj uzas ilin, ke ne eblas simple forigi ilin. Solvo de la problemo nur estas,

1-e unuecigi la parametronomojn de la diversaj esperantlingvaj ŝablonoj, tiel ke eblu posta pli-unuigo,
2-e transformi la anglalingvajn ŝablonojn tiel ke ili nur "tradukas" anglajn parametronomojn al la esperantlingvaj ŝablonoj,
3-e sendi robotojn adapti ĉiujn artikolajn uzojn de la esperantlingvaj ŝablonoj al la unuecaj parametroj,
4-e robote anstataŭigi la anglajn parametrojn de koncernaj ŝablonuzoj en artikoloj al la unuecigitaj parametronomoj esperantlingvaj. Tiam eblas diskuti ĉu por posta uzo lasi aŭ ĉu eble forigi la (en la angla vikipedio arkaikaj) anglalingvajn ŝablonojn ĉe ni aŭ - tion mi persone preferus -
5-e forigi tiujn anglajn ŝablonojn, post la robota laboro ne uzataj, kaj plej bonus en
6-a paŝo kunigi la diversajn esperantlingvajn citŝablonojn al nur unu universala citŝablono (sondeblas kaj diskuteblas ĉu lasi la ĝisnunan enkodigon, aŭ ĉu apliki la laŭdire pli simplan kodigon LUA).

Kvankam mi, kiel supozeble ĉiu el ni, malentuziasmas tuŝi ŝablonojn kies prilaboro alportas la riskon portempe fuŝi grandan nombron da paĝoj (supozeble tial la ĥaosa interplektiĝo de anglaj kaj esperantaj ŝablonoj restas en tia malorda stato jam de jaroj), mi komence de aprilo provis paŝon post paŝo prepari la ŝtupojn 1 kaj 3. Mi supozis ke relative simplus ekprepari ordigon de la malordo, por poste pli simple diskutigi la pluajn paŝojn inkluzive de taskigo de roboto en la diskutejo. Multon eblis prepari senĝene, sed la malmultaj paŝoj kiuj malgraŭ mia antaŭtakso kreis grandajn dumtempajn misfunkciojn precipe en niaj eksmodaj anglaj ŝablonoj, kompreneble vekis grandegan ĝenon, ĝis mi (aŭ alia) konstatis tion kaj malfaris la lastan paŝon. Do mi kaj ĉiuj komprenis ke tiel ne eblas pluprocedi: Unue do estu diskuteja konsento ĉu entute displuki la torditan ŝablonaron al plisimpleco, pliunueco kaj al eblo poste adapti "niajn" malnovajn anglajn citŝablonojn al modernaj citŝablonoj, nun uzataj en la angla vikipedio, forigi la anglajn ŝablonojn ĉi-tie, por malebligi senpensan enkopiadon de komplete anglaj tekstoj en referencoj. Kaj due la monato aprilo montris ke ne mi estas la homo sole solvi la problemon: En marto mi antaŭtaksis dum aprilo havi sufiĉe multan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, por fari ŝanĝojn, tuj vidi iliajn rezultojn kaj en kazo de fuŝo tuj malfari ilin. Sed dum la progreso de aprilo pli kaj pli klariĝis ke foriras kolego kaj mia profesia laboro duobliĝas: nun mi kiel antaŭe preskaŭ ĉiusemajne havas iujn horojn en trajno kun tekokomputilo sed sen retkonekto, bone por kreo aŭ lingva redakto de antaŭe tekstoprilaborile savitaj artikoloj (ĉu ĝermaj aŭ longaj), sed mi dumtempe havas tro malmultan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, necesa por tia laboro kia prilaboro de komplikaj ŝablonoj kun neceso tuj kontroli konsekvencojn.

Sendepende de mia persona profesia situacio, kiu post iom da tempo espereble reŝanĝiĝos, la temo de trotorditaj kaj trokomplikaj citŝablonoj estas diskutinda kaj laŭ mi solvinda.

ThomasPusch (diskuto) 20:42, 30 Apr. 2013 (UTC) (Mi, Alaŭdo ۩ , havis la aŭdacon iom modifi la original mesaĝon de diskuto por pli klare videbligi la unuopajn paĝojn), Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)

Mi observas la situacion jam ioman tempon kaj malfeliĉe ankaŭ mi supertaksis mian liberan tempon kaj ne okupiĝis pri la afero :(
Mi jam preparis Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj kiu funkciu kiel centra interkonsentejo kaj unuecigejo por parametroj de citŝablonoj. Kiel jam estis skribite, sen tio ne eblas lanĉi roboton.
Mi rekomendas jenan procedon:
  1. interkonsenti parametrojn de citŝablonoj
  2. transpreni kaj ŝanĝi novan sistemon de la angla Vikipedio (per la programlingvo LUA) - tio havasa bonegegan avantaĝon ĉar neniel interefikas kun nuntempa situacio en la Esperanta Vikipedio kaj almenaŭ tiuparte estas pli simpla
  3. post tio estos tre simpla adapti ŝablonojn kaj lanĉi roboton por ĉion unuecigi
Mi persone pledas por konservo de funkciantaj anglaparametraj citŝablonoj ĉar mi taksas ilian helpon pli granda ol eventualan malhelpon se oni ne tradukas iujn partojn. Indus (laŭ mi) eĉ pripensi ĉu uzadi pliajn alilingvajn citŝablonoj (eblas ilin regule anstataŭigadi al la Esperantlingvaj).
Mi ŝatus diri ke mi povus prilabori la aferon, sed dum sekvaj eble 2 monatoj tio ne estas certa... Tamen mi pretas teĥnike konsili kaj depende de mia libera tempo ankaŭ praktike helpi. --KuboF (diskuto) 22:08, 30 Apr. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi jam dum kelka tempo pristudas la aktualan staton kaj la problemojn de citaĵoj en niaj artikoloj, ne laste pro tio ke ni nun havas kromajn kondiĉojn por elstaraj artikoloj kaj multaj nuntempe elstaraj artikoloj aŭ entute ne citas fontojn, aŭ faras tion nur tro ŝpareme. Kiam mi mem provis adapti la artikolon pri nombro pi kaj kelkajn citaĵojn, mi konstatis ke mi ne nur devas traduki la referencojn, sed ankaŭ pripensi pri tio kiel la parametroj de la originaj ŝablonoj projekcias al la ŝablonoj en nia projekto, kaj tio ne estis triviala tasko (almenaŭ por mi), rezulte mi nur aldonis unu referencon, kiun mi sukcesis adapti al pli-malpli sama formo kiel en la origina artikolo.
Do, pro tiu sperto mi eble proponus sekvan labormanieron:
  1. Ĉar la plejmulto de fontoj estos transprenitaj el anglalingva vikipedio, estus bonege se la citŝablonoj funkcius tute transparente, t.e. oni devas nur minimume adapti la referencon (traduki la titolon, se necesas ktp.), kaj ne plu zorgiĝi pri korekta aspektigo de referencoj.
  2. Tiu ŝanĝo certe kondukos al misfunkcio de kelkaj jam ekzistantaj artikoloj, kie oni uzis tiujn citŝablonojn laŭ malnova/eksvalidiĝinta maniero. Ĉi tie oni povas fari ŝanĝojn per robota tasko kaj adapti ne plu korektan uzon de ŝablonoj al la norma.
  3. Pripensi kaj pridiskuti la sistemon de aŭomata (robota?) ŝanĝo de anglalingvaj ŝablonoj al la propraj Esperantolingvaj (se necesas entute?).
La problemo estas tre grava kaj manko de unuiĝinta kaj funkcianta referenc-sistemo negative influas la kvaliton de niaj artikoloj! Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)
Responde al Alaŭdo:
  1. Por tio bezonatas plena unuecigo de parametroj de citŝablonoj, mi alvokas al kunlaboro en Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj. Mi dume havas tempo por eĉ ne listigi tie la parametrojn...
  2. Tia ŝanĝo ne nepre kondukus al problemoj! Fina sistemo povus funkcii simile kiel nun Ŝablono:Taxobox.
  3. Tia sistemo jam estas pripensita kaj testita (robota ŝango de malnova anglalingva Ŝ:Taksonomio al la versio kun Esperantlingvaj parametroj, vidu Ŝablono:Taxobox/subst). Mi povas relative facile ĝin krei ankaŭ por citŝablonoj sed mi bezonas liston de paroj angla parametro - Esperanta parametro (kaj ioman tempon, ĝis fino de Majo preskaŭ certe ne...)
--KuboF (diskuto) 11:43, 7 Maj. 2013 (UTC)

Kontroligado redakti

Bonvole kontrolu la tiujn artikolojn: Blindeco, Blindulo kaj Amputado. Koracio (diskuto) 18:38, 11 Maj. 2013 (UTC)

Forigo redakti

Bonvolu forigi "Kategorio:Libroj aperintoj en 1894" (pro tajpa eraro). Dankon. --Forstbirdo (diskuto) 19:51, 23 Maj. 2013 (UTC)

  Farite PaulP@diskkont 20:09, 23 Maj. 2013 (UTC)

Forigo de alidirektiloj redakti

Pri Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio, bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "Mediteraneaj sekaj maldens-arbaroj de akacio kaj arganio" kaj "Mediteraneaj sekaj maldensarbaroj de akacio kaj arganio. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 14:25, 30 Maj. 2013 (UTC)

  Farite PaulP@diskkont 15:03, 30 Maj. 2013 (UTC)

Pri Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj, bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "Sud-saharaj stepo kaj maldensarbaroj" kaj "Sud-saharaj stepo kaj maldens-arbaroj. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 21:06, 30 Maj. 2013 (UTC)
Ĉu vi bonvolus uzi la ŝablonon {{forigu tuj}} por tiaj petoj? Ankaŭ neadministrantoj kiel mi havas tiun ĉi paĝon en sia atentaro. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 22:05, 30 Maj. 2013 (UTC)