Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/8

Diversejo redakti

Latiniga maniero por titoloj de artikoloj redakti

Saluton gekaraj! Mi estas nova kontribuisto sed volas aŭskulti ion kiel nomigi titolojn de artikoloj pri alilingvaj urbo, vorto, ktp. Kvankam "Vikipedio:Titoloj de artikoloj" mencias transliterumon/transskribadon elekti por ne-latinaj fontaj vortoj, estas multaj artikoloj kreitaj laŭ alia maniero. Mi opinias, ke esperanta literumo (speciale por la japana latin-skribo) ne necese estas taŭga por titoloj de artikoloj. Literumo per esperanta alfabeto ja estas helpema por montri la informon de la loklingva elparolado de vorto, se ĝi estas komence de la teksto ene en krampoj. Tamen, ĉi tiu ne-fiksita skribado ne estas taŭga por la artikola titolo, ĉar artikolo de enciklopedio estas serĉata kun skriba (ne aŭda) informo. Pri tio, mi metis la konsilon de PMEG en la diskuton "Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj" kaj mi atendas viajn opiniojn. Jen estas tablo, kiun mi kreis por montri la aferojn de ne-fiksa Esperanta literumo por propra nomo.

 
Nu-Jork/Nju-Jook? Ili ne estas taŭgaj por titolo.
 
Tokjo/Toŭkjoŭ? Same, ili ne estas taŭgaj.
Ne-latina skribo Oficiala aŭ
plej-uzata latin-literumo
Esperanta literumo Esperantigo
La japana 東京[1] Tōkyō[2] Tokjo?
Toŭkjoŭ?
Tokio
La ĉina 北京 Běijīng[3] Beiĵing?
Pejĝing?
Pekino
La korea 서울 Seoul[4] Soŭl?
Seŭl?
Seulo
La angla New York Nu-Jork?
Nju-Jook?
Nov-Jorko
La irlanda Baile Átha Cliath Blj-A-Kljia?
Bljakljia?
Dublino
La franca Marseille Marsej?
Maĥseja?
Marsejlo
La vjetnama Hà Nội Ha-noi?
Hanoj?
Hanojo
  1. Kanji (ĉina skribo uzata en la japana). En Hiragana, とうきょう; En Katakana, トウキョウ.
  2. Hepburn-sistemo. En Kunrei-sistemo, "Tôkyô"; kaj estas kelkaj aliaj metodoj.
  3. Hanyu Pinyin. En Wade-Giles, "Pei3ching1"; kaj estas kelkaj aliaj metodoj.
  4. Reviziita transskribo de la korea lingvo. En Transskribo de McCune-Reischauer, "Sŏul"; kaj estas kelkaj aliaj metodoj.

Mi pensas, ke ni vikipediistoj estas okupitaj kun la afero pri oficiala skriboesperantigo, do oni ne alportu superfluan diskuton pri la variaj elpensitaj esperantaj transskribadoj de alilingvo, dirante nenion pri la hejmaj aferoj kiel Hepburn-Kunrei-diskuto, aŭ Pinyin-Yale-diskuto. E-Vikipedio havas multe alie da kreendaj aŭ plibonigendaj artikoloj kun interesa temo, ĉu ne? Kore, --Salatonbv (diskuto) 07:00, 22 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Salatonbv. Mi korektis eraron en via tabelo, ĉar vi miksis la irlandan kun la islanda. --Tlustulimu (diskuto) 07:08, 22 Jun. 2013 (UTC)
Dankon Tlustulimu! Mi ĝoje atendas vian konsilon pri tiu afero.--Salatonbv (diskuto) 07:16, 22 Jun. 2013 (UTC)
Mi pensas ke vi elektis tre malbonajn ekzemplojn, ĉar tiuj urboj estas tre konataj kaj iliaj nomoj estis esperantigitaj antaŭ longa tempo (eĉ eble de Zamenhof). Tamen mi ne komprenis bone kion vi volas fari, ekzakte kiu estas la problemo?--  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  20:17, 22 Jun. 2013 (UTC)

Nun estas neprononceblaj tre multaj titoloj en Esperanto-Vikipedio kun eĉ ne ekzistantaj en Esperanto literoj: William Shakespeare, Wolfgang Amadeus Mozart, Queen, Harry Potter, k.t.p. Ĉiuj tiuj kaj similaj titoloj devas esti ŝanĝitaj: oni ne povas prononci ilin. Uzanto:Dima41

Dankon Remux por via opinio. Mi elektis plurajn famajn urbojn por altiri atenton de multaj vikipediistoj, ne nur de tiuj, kiuj interesiĝis en specifika alilingvo. Tamen, vi pravas, ke ni ne devas diskuti denove tion, kio jam estis fiksita kun longa tradicio: Nov-Jorko estas Nov-Jorko.
Jen estas aliaj ekzemploj:
Ne-latina skribo Oficiala aŭ
plej-uzata latin-literumo
Esperanta literumo Esperantigo
La japana 明治神宮前駅 Stacio Meiji-Jingūmae[1] Stacio Mejĝi-Ĝingumae?
Stacio Meiĵi-Ĝinguumae?
-
La angla Stacidomo Waterloo [2] Stacio Ŭotaluŭ?
Stacio Ŭarerlu?
Stacio Vaterloo?
-
La ĉina 秦朝 Dinastio Qin [3] Dinastio Ĉin? -
La ĉina 晋朝 Dinastio Jin [4] Dinastio Ĉin?
Dinastio Ĝin?
-
La angla William Shakespeare Ŭiljam Ŝejkspir?
Ŭiliam Ŝejkspia?
Vilhelmo Ŝekspiro (kun pluraj fontoj)
La angla Harry Potter Hari Poter?
Ari Po'a?
- (vidu la regulon pri ne-Esperantigitaj verkoj)
La pola Oława (urbo) Olava?
Oŭava?
-
La ĉeĥa Mariánské Lázně Marijanske-Lacnje? Marienbado?
La vjetnama Áo dài? Aŭ-zaj? (norde)
Aŭ-jaj? (sude)
Aŭzajo?
  1. Aŭ sen makronon. Japane: Meiji-Jingūmae-eki. Pri la nomo de stacidomo, la Hepburn-sistemo estas regulita oficiale en Japanio.
  2. Angle: Waterloo Station.
  3. Aŭ "Qín" kun dekstra korno. (ĉine:Qín Cháo)
  4. Aŭ "Jìn" kun maldekstra korno. (ĉine:Jìn Cháo)
Nu, kion vi opinias? Ĉi tie ankaŭ la originala esplorado kun esperantolitera sistemo farus la Esperantigo-Neesperantigo-diskuton pli malfacila, kaj estas klare probleme, ke unu el ili fariĝus la titolo de artikolo, ĉu ne? Dima41, mi metis en la tabelon kelke da viaj ekzemploj, dankon.--Salatonbv (diskuto) 01:04, 23 Jun. 2013 (UTC)
Unuvorte, tia titolo kia Stacio Mejĝi-Ĝingumae estas stranga, do mi volas alinomigi ĝin al Stacio Meiji-Jingūmae. Bone? --Salatonbv (diskuto) 07:13, 24 Jun. 2013 (UTC)
Laŭ la nuna vortumo de Vikipedio:Titoloj de artikoloj vi rajtas je tio. Sed la solvo tamen bedaŭrinde ne bonas, laŭ sento kaj praktika lingvouzo de multaj vikipedianoj kiel la kreinto de la teksto Stacio Mejĝi-Ĝingumae. Kompreneblas forte atenti ne polemike miksi lingvojn (kutime) skribataj per latinaj karaktroj (ekzemple la ĉeĥa, vjetnama, angla, indonezia, litova...) kaj lingvojn skribataj per ne-latinaj karaktroj (japana, rusa, ĉina, greka, korea, bulgara, taja, kartvela...). Konsentante ke Esperanto sen diskuto skribiĝas per latinaj karaktroj, kaj la e-lingva vikipedio unikode sen diskuto funkcias per ili, latinliteraj vortoj facile povas resti latinliteraj en esperanta teksto (eĉ kun diakritaj signoj aŭ literoj QWXY), sed vortoj origine skribataj per ne-latinaj karaktroj nepre devas esti troveblaj per latinaj karaktroj. Aprezindas la internacie konataj anglalingvaj sistemoj latinliterigi la japanan, ĉinan, korean, rusan lingvojn (mi mem verkis e-lingvajn vikipediajn artikolojn pri pluraj el tiuj sistemoj). Sed ne pravigeblas ke por e-lingve skribi japanan, ĉinan, korean, rusan vorton necesas lerni anglalingvan sistemon, en kiu memkompreneblas ke signo "j" estas sono "ĝ", signo "y" estas sono "j" ktp: Eblas rekte komuniki de la japana, ĉina, korea, rusa al Esperanto, la angla lingvo ne estas necesa "interlingvo". Tial bonas konvencioj kiel esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. Sed kompreneble oni ne komencu e-lingve "latinliterigi" latinliterajn lingvojn kiel la ĉeĥa, vjetnama, angla, indonezia, litova, franca aŭ germana, eĉ se en iu el tiuj lingvoj signoj "ou" estas sono "u", signo "j" estas sono "ĝ", signo "y" estas sono "j" ktp: Simple senti la devon "latinliterigi" jam latinliteran vorton estas absurdaĵo.
Unufraze: titolo de vikipedia artikolo kia Stacio Mejĝi-Ĝingumae estas tute taŭga en Esperanto kaj devus esti permesebla en Vikipedio, en:Meiji-Jingūmae Station estas tute taŭga titolo en la angla, kaj ja:明治神宮前駅 tute taŭga en la japana.
Ja tre bonvenas alidirektigo de anglalingva latinliterigo al esperantlingve latinliterigita artikola titolo, kaj atentindas uzi esperantlingvajn nomojn ("vortojn kun o-finaĵo" kiel Novjorko, Moskvo, Bonaero, Pekino) nur se a) estas sufiĉe forta e-lingva neceso uzi ilin en pluraj gramatikaj formoj (substantive, adjektive, adverbe...) kaj b) tia esperantigo pruveble uzatas ankaŭ ekster vikipedio (en vortaroj, presaĵoj, retejoj). Laŭ la nuna stato de la teksto Vikipedio:Titoloj de artikoloj anglalingva latinliterigo (pinjino, Hepburn, por Nord-Koreio McCune-Reischauer, por Sud-Koreio Reviziita Latinigo) en la e-lingva vikipedio formale preferindas, tutcerte estas momenta alternativo, sed mi opinias tian preferon de anglalingva latinliterigo ne-fin-diskutita kaj laŭ praktika vikipedia lingvouzo ne bone atentata. Sed por ne troplenigi la ĝeneralan diskutejon mi proponas pludiskuton en Vikipedia diskuto:Titoloj de artikoloj, kie Salatonbv jam ekdiskutis. --ThomasPusch (diskuto) 11:00, 25 Jun. 2013 (UTC)
Kara ThomasPusch, mi dankas vin por via komento kaj kunigo de du diskutpaĝoj. Ĉar mi ne tre certas, kiu estas pli bona daŭri, mi skribos ĉi tiun ĉe ambaŭ paĝoj.
Estas ne-neŭtrala frazo en via komento.
  • anglalingva latinliterigo (pinjino, Hepburn, por Nord-Koreio McCune-Reischauer, por Sud-Koreio reviziita transskribo)
Tiuj latinliterigaj sistemoj estu nomataj "oficialaj (aŭ ofte uzataj) manieroj transskribi el la koncerna lingvo" kiel skribita en PMEG. Se oni nomus Hepburn-sistemon "anglalingva latinliterigo" ĉar ĝi estis unue kreita de anglo, ĉu oni nomus vjetnam-alfabeton "franclingva" ĉar ĝi estis kreita de franco? Malgraŭ ke Hanyu Pinyn kaj Korea Reviziita Latinigo estis kreita plejparte malsame al "anglaj" Wade-Giles kaj McCune-Reischauer, kial vi povas nomi ilin "anglalingva latinliterigo"? Kaj, se Hepburn-sistemo estus nur "anglalingva latinliterigo", kial ali-lingvaj vikipedioj nun sekvas ĝin? Vi diris ke
  • en:Meiji-Jingūmae Station estas tute taŭga titolo en la angla,
sed, "it:Stazione di Meiji-Jingūmae" ankaŭ estas tute taŭga titolo en la itala, kiu estas alia lingvo kun latinalfabeto. Se montri alian ekzemplon jam skribitan de pli multaj lingvoj, ja:渋谷駅 (Hepburn-sisteme, Shibuya-eki) estas
Ĉi tiuj lingvoj kun latinskribo uzas Hepburn-sistemon. Kial ne la germana vikipedio literumus "Bahnhof Schibuja" kiel esperanta Stacio Ŝibuja? Kelke da kialoj estu ĉar ili respektas la japanan Hepburn-sistemon oficiale adoptitan en japanaj stacidomoj, kaj ĉar ja en Japanio, la rōmaji, "Shibuya", estas ĉiea sur la signoj de stacidomoj kaj de vojoj, kaj estas tre utile ke oni konas la oficialan literumon tra la enciklopedio.
Plue, esperanta literatumo ne estas fiksita al la tuta. Multa parto de elektado de unu literumo estas konsiderata laŭ originala esplorado kiel NoKo kaj mi diskutas en alia diskutopaĝo. Laŭ la artikolo Transskribo de la japana lingvo en Esperanton, kiu diras ke "nek reguli transskribon en la Esperanta vikipedio", la literumo de "Stacio Mejĝi-Ĝingumae" povas ankaŭ esti:
Kvankam almenaŭ 20 variecoj estas taŭgaj laŭ prefero, kial oni povas pravigi unu literumon de "Stacio Mejĝi-Ĝingumae" sen ajna fonto en esperanta literaturo aŭ eĉ en guglo?
Se oni malŝatas Hepburn-sistemon por latinigo de la japana rigardante ĝin "anglalingva", oni povas proponi la ŝanĝadon de la oficialaj reguloj pri la titoloj de artikoloj en la Vikipedio. Antaŭ ĝi, oni ne alinomigu artikl-titolojn ignorante la regulon.
Ankaŭ, bonvolu ne forgesu, ke mi ne tute kontraŭas al taŭga esperantigo, ĉar vi menciis pri Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. Ekzemple, mi pensas ke estas probleme ke la artikolo Sendajo (aŭ ekse "Sendado" kun fontoj) ne estas tiel esperantigita nomo, sed nun alidirektata al Sendaj. Bonvolu vidi la regulon pri esperantigo pri de nomoj de landaj ĉefurboj. Amike,--Salatonbv (diskuto) 02:00, 26 Jun. 2013 (UTC)
Saluton! Mi pardonpetas, ke mi ne tiuj reagis al tiu diskuto. Antaŭ, ke mi registriĝis en vikipedio, jam estis uzata fonetika transskribo de japanaj vortoj. Mi opinias, ke ĝi estas pli bona ol iu ne-Esperanta transskriba sistemo, kaj mi provos argumenti mian opinion. Antaŭ ĉio mi volas noti, ke en Japanio ne estas oficiala transliteriga sistemo. Estas kelkaj sistemoj, inter kiuj estas Transskribado Hepburn, menciita en la reguloj. Tamen en la reguloj estis skribita: "Por lingvo, por kiu ekzistas unueca kutima kaj oficiala transliterigo al la latina alfabeto, oni uzu tiun transliterigon". Ĉiu el tiuj transliterigaj sistemoj por la japana ne estas oficiala, ili estas ne unueca, nek kutima. La transskribado Hepburn estas vaste uzata en Japanio en anglalingvaj titoloj de stacioj, konstruaĵoj, fervojaj linioj kaj tiel plu. Ekzemple, vi ne vidos "Meiji-Ĝingūmae-eki" (transskribo el la japana) ĉe la stacio, sed vi vidos "Meiji-Ĝingūmae Station'". Pro tio, vidante anglan nomon de stacio, japanaj pasaĝeroj alkutimiĝis al tiu angla nomo. Sed Esperanto tradicie prenas ne tradukon, sed originalan nomon, transskribante ĝin. Kiam japanoj mem skribas latinlitere siajn nomojn aŭ nomoj de la stacioj ili ĉiuj uzas diversaj sistemoj. Eĉ en lernejo, kiam ili lernas latinliteran skribon de japanaj vortoj ili lernas ne sistemon de Hepburn. Ankaŭ japanaj Esperantistoj uzas diversajn sistemojn, inkluzive de fonetikan transliterigon en Esperanton.
En multaj eŭropaj lingvoj oni uzas anglalingvan version/ transskribado de Hepburn por la japanaj nomoj (sed ne en ĉiuj), pro tio, ke oni ofte uzas la anglan, kiel internacia, kaj pro tio, ke Usono trudis la transskribadon de Hepburn post la Dua Mondmilito, kiel venkinta flanko. Tamen la Esperanto estas ne eŭropa lingvo, ĝi pretendas esti internacia anstataŭ la angla kaj Esperantistoj kutime ne subtenas militojn inter la popoloj, do ne necesas subteni iliaj rezultoj.
Se diri aparte pri nomoj de stacioj, do necesas noti, ke nomo de stacio preskaŭ ĉiam spegulas geografian objekton, ĉe kiun ĝi situas. La nomoj de urboj, gubernioj, kvartaloj kaj simile estas jam multaj jaroj estas fonetike transskribitaj en la Esperanto vikipedio. Estas ne logike referenci al Kvartalo Ŝibuja per la stacia nomo "Stacio Shibuya". La nomoj de fervojaj linioj, en sia vico, ofte referencas al nomoj de stacioj. Eĉ se nomo referencas al nenio, sed estas originale verkita, ne necesas konfuzi legantoj, skribante ĝin per alia sistemo, ol tiu uzita por aliaj stacioj.
Serĉi, ekzemple, stacion per transskribado de Hepburn/ anglalingva nomo oni ĉiam povas per Guglo aŭ rekte en la angla vikipedio, kie estas translingvaj ligiloj, aparte al la Esperanto paĝo (se ĝi ekzistas). La plej grava afero ne serĉi bezonatan paĝon, sed legi ĝin. Se vi simple aldonos prononcon per malgranda tiparo interkrampe, apenaŭ nejapana Esperantisto memoros sufiĉe daŭre, kiel prononci la nomon. Fremdlingvaj nomoj estas tre malfacile memoreblaj por plimulto de homoj. Memori skriban nomon kaj ĝian prononcon estas duoble malfacile. Se ja oni skribus fonetike, oni ĉiam tuj vidus kiel prononci. Krome la nomo de stacio plej ofte estas uzata ne en artikolo pri tiu stacio, sed en alia artikolo. Ĉu en tiu okazo leganto devas malfermi alian paĝon ĉiam, kiam legas nomon de stacio? En la artikoloj pri fervojaj stacioj kaj linioj preskaŭ 30% de la vortoj estas nomoj de stacioj kaj linioj! Por plejmulto de stacioj, menciitaj en Esperanta vikipedio ne ekzistas artikolo pri tiu stacio, do ĉu oni devas iel diveni la prononcon de si mem?
Estas subkomprenita unikeco de transskribado sistemo (eble de Hepburn) kaj neunikeco de fonetikaj versioj. Sed afero estas tute inversa. Vidu, ekzemple en:Nihombashi Station kaj en:Higashi-Nihonbashi Station — la saman vorton (kun la sama prononco) estas skribita malsame eĉ en la angla vikipedio, kie oni povas ellarbori unuecan version de transskribado de Hepburn. Krome en la vikipedia komunejo, kie la angla titolo estas uzata, tre ofte ĝi diferencas de la titolo de la responda angla vikipedia paĝo. Ekster la angla vikipedio la transskribado eĉ pli varias. La longa "o", ekzemple povas esti "ō", "oo", "oh", "ou" aŭ simple "o" — ĉiuj variantoj estas diversaj versioj de transskribado de Hepburn. Oni povas renkonti ilin ĉe stacioj en Japanio.
Inverse, la fonetika transskribado estas la sola solvo por havi nur unu versio de trasskribado, ĉar (almenaŭ en la japana lingvo) estas nur unu metodo por doni la plej similan skribon per Esperantaj literoj. La sono mem donas al ni regulon, kiel fari tion. Oni povas diskuti opinie por diversaj Esperantaj sonoj, sed la naturo mem juĝos per voĉoj de orelhavaj homoj. El 20 variecoj prezentitaj, ekzemple, ĉiuj ili estas malpli similaj ol "Mejĝi-Ĝingumae", kaj tio estas objektiva fakto — Kiu povas korekte prononci Esperante povas kompari ilin kun la japano versio por certiĝi pri tio. En la probremo, kiun version de Hepburn necesas uzi, ja ne povas esti objektiva solvo. --NoKo (diskuto) 09:03, 30 Jun. 2013 (UTC)
Dankon NoKo pro via komento. Mi estas ĝoja aŭdi vian opinion ĉi tie.
*en Japanio ne estas oficiala transliteriga sistemo
Tio estas eraro. Por stacidomoj estas oficiala transliteriga sistemo nomata "駅名標ヘボン式ローマ字" [1] laŭvorte: "Transskribo Hepburn por stacidoma signo". Do, la skribado estas "unueca, kaj kutima" krom simpla erareto de literumo. Ne konfuziĝu kun "Transskribo Hepburn por trafiksigno".[2]
*Eĉ en lernejo, kiam ili lernas latinliteran skribon de japanaj vortoj ili lernas ne sistemon de Hepburn. Ankaŭ japanaj Esperantistoj uzas diversajn sistemojn, inkluzive de fonetikan transliterigon en Esperanton.
Tio ja estas la afero kiun Japanio havas, sed tio ne konfliktas la oficialecon de Transskribado de Hepburn por nomoj de stacidomoj. Eĉ japanaj Esperantistoj, kiuj ne ŝatas Hepburnon, eble havas pasportojn priskribantajn iliajn nomojn per Hepburna literumo. Tamen, mi respektas ilian preferencon, kaj se ili estus famaj kaj en la artikoloj de e-vikipedio, mi ne volus ŝanĝi iliajn literumojn al Hepburnaj laŭ pasporto. Aliflanke, vi ŝanĝas la plurajn titolojn de ne-esperantistaj japanoj, kiuj eble estas/estis fieraj pri sia literumo, al viaj preferaj literumoj sen diskuto. [3][4][5][6]
*Fremdlingvaj nomoj estas tre malfacile memoreblaj por plimulto de homoj. Memori skriban nomon kaj ĝian prononcon estas duoble malfacile.
Ekzakte. Tamen, tiu fakto ne garantias, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la literumon de vjetnamaj vilaĝoj aŭ malajaj stacidomoj per sia amata (ne-fonta) esperantalfabeta literumo dirante ke Franco trudis sian latin-alfabeton en Vjetnamio kaj Nederlando en Malajzio.
Laŭ la nuna regulo, la nomoj de subŝtatoj (gubernioj en Japanio) kaj ĉefurboj "ĉiam estu Esperantigitaj". Do, mi tute konsentas artikol-nomojn, kiel Tokio, Jokohamo, Hiroŝimo("Esperanto-Japana Vortaro"; "Poŝatlaso de la Mondo"; ktp) kaj Fukuŝimo("Poŝatlaso de la Mondo"). Mi nur kontraŭas, ke artikoloj de japanaj stacidomoj ne ankoraŭ konataj al Esperantio havas polemikajn literumojn sed sen-fonte elektitajn de NoKo (Vidu ankaŭ: Vikipedio:Diskutejo/Administrejo).
*en:Nihombashi Station kaj en:Higashi-Nihonbashi Station
 
Oni ne povas garantii, ke Japanio neniam eraras literumon de siaj stacidomoj (malgraŭ ke estas oficialaj regularoj), sed tiu kazo estas nur eraro de la angla Vikipedio. Vidu la dekstran foton.
*El 20 variecoj prezentitaj, ekzemple, ĉiuj ili estas malpli similaj ol "Mejĝi-Ĝingumae", kaj tio estas objektiva fakto
Denove, ne estas provo al la tuta. Oni ne volus uzi tempon por ne-produktiva diskuto, kie oni insistus sian individuan ŝatatan literumon kriinte "tio estas "plej simila" al "reala" japana prononco!" Se oni insistas, ke "Mejĝi-Ĝingumae" estas plej taŭga el 20, oni devas aldoni la fonton.
Baze, mi ne volas ĉesi vian kreadon de artikoloj de japanaj stacidomoj en vikipedio, nek mi volas diri "fonton!", "fonton!", "fonton!" al ĉiuj artikoloj. Do, mia opinio estas Esperantigu (uzi nur esperantan alfabeton kaj finigi kun ‘O’), aŭ sekvu "oficialajn (aŭ ofte uzatajn) manierojn transskribi el la koncerna lingvo" (frazo en PMEG) por eviti titolan militon. Vikipedia ne estas loko por via originala esplorado, nek por reklamejo. Kore,--Salatonbv (diskuto) 05:09, 1 Jul. 2013 (UTC)

Atentante mian proponon en diskuto:Titoloj de artikoloj, mi komprenas, ke ekde antaŭ 2 semajnoj ĝis nun neniu komentis pri la forigo de "Por la Tajvana: Bopomofo". Ankaŭ pri "Por la Japana: Hepburn", neniŭ menciis, ke ĝi estu forigata el la oficiala regularo de la vikipedio, kvankam oni povas vidi en ĉi tiu Diskutejo, ke kelkaj vikipediistoj iomete hezitas ĉu akcepti, ke la Transskribado Hepburn estas oficiala en Japanio. Mi montris, ke ĝi estas la "oficiala" transskribado en stacidomoj, vojoj kaj pasportoj en Japanio. Resume, mi pensas, ke la solvo estu unu el du.

  1. Egale forigu la ĉiujn preskribojn el "Por la Ĉinia: Pinjino" al "Por la Sud-Korea: Reviziita Latinigo" en la sekcio, se oni rigardus ilin kiel ne oficialaj.
  2. Forigu nur "Por la Tajvana: Bopomofo" ĉar tio estas simpla eraro (kaj korektu: la Ĉinia --> la ĉina), kaj tenu la aliajn priskribojn. Atendu kiam oni kreos detalajn regulojn por kondiĉoj de uzado de la koncernaj skrib-sistemoj.

Se neniu komentos plue, mi elektos (2)-on post alia semajno. Tiukaze, ĉar la forteco de la regularo estas ankoraŭ neklara, mi ne alinomos laŭ tiuj reguloj japanajn aŭ ĉinaj fontajn artikolojn ĝis "kondiĉoj de uzado" aperos estontece. Mi dankas pro via kunlaboro por fini tion.--Salatonbv (diskuto) 00:17, 6 Jul. 2013 (UTC)

Mi pardonpetas, ke mi ankoraŭ ne povas respondi plene pro manko da tempo. Mi nun simple skribos iujn notojn.
Kara Salatonbv, vi provis pruvi, ke Transskribado Hepburn estas oficiala transskribado en stacidomoj, sed via fonto estas pri transskribado en anglalingva traduko. Por montri prononcon de la stacio fervojaj kompanioj uzas hiraganaonkatakanaon, ili uzas literojn de aliaj lingvoj por traduki al tiuj lingvoj: Hangeŭlon por korea traduko, latinajn literojn por la angla traduko ktp. Krome via ligilo estis ne al oficiala paĝo (eĉ ne paĝo pri la japania transporto, fervojo aŭ simile; ĝi iam funkciis, sed nun malaperis). En Japanio estas kelk-dek fervojaj kompanioj kaj mi tre dubas, ke ili havas komunan regulon de transskribado por la angla traduko. Eĉ se ĝi estas, ĝi ne funkcias. Mi eĉ vidis skribaĵon "Nihonbashi" en la stacio de Tokjo Metro, do la sama kompanio uzas malsamajn transskribojn. Mi ne trovis foton de tiu skribado en la interreto, sed ĉiuokaze oni povas vidi multajn paĝojn, ekzemple [7], kie oni skribas "Nihonbashi" en la angla traduko de stacio. Do, eĉ por la angla traduko oni uzas diversajn versioj de Transskribado Hepburn. Tio pruvas, ke en Japanio ne estas unueca sistemo de transskribado de la japana eĉ en la anglan, kaj, mi ripetas, ne estas unueca transskribado por la japana lingvo mem (ne por traduko).
Same pri pasportoj. En japanaj pasportoj oni uzas iun version de Transskribado Hepburn. Tamen, en la pasportoj estas skribita nur japane kaj angle. Do, kompreneble oni uzas Transskribadon Hepburn, kiel anglalingvan transskribon. Mi povas kontraŭargumenti ankaŭ sekve. Ankaŭ la rusoj en sia poreksterlanda pasporto havas latinliteran nomon transskribitan laŭ iu sistemo adaptita por la angla lingvo (aparte kun la litero "y"). Ĉu necesas transskribi iliajn nomojn laŭ tiu sistemo en vikipedio (aŭ almenaŭ skribi "y", kie la rusoj kutime skribas ĝin)? Krome, ne ĉiuj japanoj havas pasporton, ĉar ili ĝin uzas nur (aŭ precipe) eksterlande. Ĉu oni devas transskribi nur nomojn de japanoj, kiuj havas pasporton. Multaj japanaj Esperantistoj malŝatas Transskribadon Hepburn kaj ne uzas ĝin (plejmulte el ili, kompreneble havas pasporton por partopreni en internaciaj Esperantaj eventoj aŭ por iuj aliaj aferoj). Certe malŝato ne estas kialo por ne uzi iun metodon de transskribado, sed tio montras, ke ili ne akceptas la opinion, ke el uzado de Transskribadon Hepburn en japanaj pasportoj sekvas uzado de tiu transskribado en Esperanto.
Literumo "de vjetnamaj vilaĝoj aŭ malajaj stacidomoj" aŭ iu nomo, kiu originas el iu alia latinlitera lingvo povas esti fonetika kaj eĉ farita "per sia amata (ne-fonta) esperantalfabeta literumo" (mi mem preferas fonetikan literumon kun la plej simila prononco kaj mi povas nur tion proponi al vikipedio). Tiu metodo de transskribado estas vaste uzata en Esperantio kaj ĝia uzado neniam estas konsiderata kiel nekorekta. Ĉiuokaze la japana lingvo ne estas latinlitera, do tio estas alia okazo. Amike, --NoKo (diskuto) 19:04, 7 Jul. 2013 (UTC)
Pri la originala dokumento de "Transskribo Hepburn por stacidoma signo", kiel mi kontaktis al "Ministerio de Lando, Infrastrukturo, Transporto kaj Turismo de Japanio" (MLIT), oni nur devas serĉi en biblioteko, eble kiel Nacia Biblioteko de Dieto, ĉar ĝi estas malnove aldonita kiam ili estis eksa "Ministerio de Lando". Estas kelke da resumoj de la dokumento en la reto, kaj tio estis unu. Mi pardonpetas ke ĝi ne funkciis. Nu, bonvolu vidi tion. Ĉi tiu retpaĝo estas fidinda ĉar Takehide HISHIYAMA el "Fako de Topografio" ankaŭ citis ĝin en sia tezo.
Vi diris ke mia fonto estas pri "transskribado en anglalingva traduko", sed ĝenerale la parto de propra nomo kun latinaj literoj (kiel "Nihombashi") estas nomata "Hebon-shiki Rōmaji (Transskribado de Hepburn)", kaj la komuna substantivo estas "la angla" (kiel "Station") kiel diras MLIT. Tamen, oni ankaŭ povas sen la angla vidi la latinliterumon ĉe la oficiala hejmpaĝo de Toei.
Mi ne diris, ke ili havas komunan regulon de transskribado por la angla traduko, sed ili havas Hepburn-sistemon komune. Por koni la oficialan literumon de la stacinomo de Tokyo Metro, kial oni vidas nur aliajn paĝojn, sed ne vidas la oficialan retpaĝon literumantan kiel "Nihombashi"? Se oni citus la fonton tiel, oni povus atribui al Tokyo Metro la literumon eĉ se ĝi estus "erara" literumo. En la kazo de vi, tamen, vi nur determinas en la vikipedio latinliterumon per Esperanta alfabeto por japanaj stacidomoj, do legantoj ne povas kontroli la eblecon.
Ankaŭ ne mi diris, ke oni devas transskribi nur nomojn de japanoj, kiuj havas pasporto. Ĝuste la malo! Mi klare diris ke “mi respektas ilian preferencon, kaj se ili estus famaj kaj en la artikoloj de e-vikipedio, mi ne volus ŝanĝi iliajn literumojn al Hepburnaj laŭ pasporto”. Bonvolu legi taŭge.
Resume, vi konsentas al mia propono (1) je 6 Jul. ĉar vi malpermesas iun ajn transliterumon (Rōmaji) en la japana kaj de iun ajn (Romaja) de la korea, kaj volas forigi la tuton de la sekcio, ĉu ne? Ankaŭ vi diris ke eĉ la oficialaj latinalfabetoj de la vjatnama kaj malaja povas esti ŝanĝota per esperanta literumo, vi opinias, ke alinomi ankaŭ la polajn kaj francajn vilaĝojn per esperanta literumo kiel en miaj tabeloj supre (ne temas pri Esperantigo), ĉu ne? Se jes, tio signifas ke via malpermeso de la Hepburn-sistemo en la vikipadio estas ne ĉar ĝi “ne estas oficiala transliteriga sistemo”, nek ĉar “Usono trudis la transskribadon”, sed simple ĉar ĝi estas malsama kun Esperantoliterumo, samkiel la angla kaj franca literumo estas malsamaj. Bonvolu korekti kion vi diris.
Ĉiuokaze, la proponoj de (1) kaj (2) ambaŭ havis la komunaĵon, ke oni forigu la preskribon pri “Bopomofo”, do mi forigos ĝin post semajno se neniu kontraŭos. Tamen, pri (1) forigi tute la aliajn regulojn estus granda ŝanĝo de la oficiala regulo de vikipedio, do bonvolu vi postuli interkonsenton kun aliaj vikipediistoj. Mi kontraŭas al tia ŝanĝado, ĉar la sistemoj preskribitaj estas oficialaj aŭ plej ofte uzataj en la koncernaj lingvoj. Mi opinius, ke eĉ la preskribo pri la transliterumo de “rusaj kaj la ukrainaj nomoj” egale estu konsiderata denove kun la vidpunkto de “oficialaj aŭ plej ofte uzataj” manieroj; tamen, mi nur kontraŭas al la (1)-an ĉifoje. --Salatonbv (diskuto) 12:30, 8 Jul. 2013 (UTC)
Bonvolu permesi min daŭri relate al la respondo al DidiWeidmann tie.
Ambaŭ ThomasPusch kaj NoKo ĉi tie provas dividi inter latinliterajn lingvojn kaj ne-latinajn. Tamen, ĉi tia juĝo ne ĉiam estas facila. La vjetnama kaj la malaja havis aliajn skribsistemojn (kiuj ankoraŭ plaĉas al kelke da religianoj aŭ regionoj), kaj la serba kaj mongola havas (kaj la belorusa havis) ambaŭ cirilan kaj latinan skribsistemojn oficiale.
Kun la unu teorio de Cirila-Esperanta transliterumo, ĉu oni vere povus diri, ke la Esperanta literumo de jenaj serbaj loknomoj estus pli taŭga ol sia oficiala latinliterumo?
  • Вршац --[Viki-Transliterumo]--> Vrŝac! (sed ne "Vršac" per la slava latinliterumo)
  • Чока --[Viki-Transliterumo]--> Ĉoka! (ne "Čoka")
  • Кањижа --[Viki-Transliterumo]--> Kanjiĵa! (ne "Kanjiža")
Ne estas la malsamo de oficialecon de latina skribo inter la serba kaj la kroata, ekzemple. Kiu povas diri ke "Kanjiža" en la serba estas NE taŭga por la titolo, sed "Varaždin" en la kroata estas taŭga? Se oni respondus, ke ambaŭ la serba kaj la kroata latinliteroj estu ŝanĝotaj per esperantalfabetoj, ĉu oni ankaŭ volus alinomigi jene ĉar malfacila por legi?
Mi ne pensas tiel.
Kion ni nepre volas en la Esperanta artikolo estas "latiniga nomo", kiel Bertilo diras: "Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj" (PMEG). Mi pensas, ke neniu povas klarigi la esencan diferencon de la latiniga nomo, kiun japana persono/grupo elektis laŭ sia plaĉo kaj deklaras publike, el la nomo skribata itale aŭ france, kiun Sviso elektis laŭ etno, aŭ el la loknomo skribata angle aŭ hispane, kiun Usono oficiale deklaris.
Alie, ĉu vi konsentus, ke vikipediistoj rajtus diskriminacii kaj piedpremi la latinliterumon ŝatatan de persono, nur ĉar li estus aziano, kiu devus uzi nur ne-latinan skribon?
Respektu persone ŝatatan latinigan nomon kaj loke ofte uzatan latinliterumon; kaj oni komencu la diskuton pri Esperantigo: kiuj estas pli bonaj por la E-Vikipedio, ShakespeareŜekspiro; NišNiŝo; kaj SendaiSendajo. Bonvolu ne konfuzi ĝin plu per "Niŝ" kaj "Sendaj". Tio estas mia opinio. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 03:47, 10 Jul. 2013 (UTC)

Mia kompreno de kaj opinio pri la konsento de transskribo redakti

Mi tralegis la tutan diskuton kaj opinias, ke ekzistas iu miskompreno (aŭ diversa kompreno) de la aktuala interkonsento pri transskribado de propraj nomoj.

Do, sur la paĝo pri regularo oni povas legi (grasigo de mi): "Nomoj kaj vortoj el aliaj skribsistemoj estu transliterigataj".

Mi komprenas tiujn vortojn tiel (grasigo denove de mi):

"Se ne ekzistas iu alia:

  1. ĉu tradicia Esperanto-lingva (ekz. Tokio),
  2. ĉu alilingva akceptita transskribo en latina alfabeto (kiel Yoko Ono),

tiam oni transliterigu la nomon. En ĉiuj aliaj okazoj oni uzu la jam etabliĝintan, akceptitan latinan transskribon, eĉ se tiu ne estas tute Esperanto-konforma (kiel Yoko Ono, kiu enhavas la literon Y, ne ekzistantan en Esperanto)".

La ĉefideo malantaŭ tiu decido estas, ke Vikipedia estas ja skriba fonto de scioj, ne fonetika, kaj homoj serĉas informon pro homoj kaj nocioj laŭ ties akceptita skriba formo, ne laŭ ilia prononco en la lingvo de origino.

Kompreneble oni ne devas blinde sekvi la anglismon kaj tuj transpreni la anglalingvan varianton, se tiu ekzistas. Sed

  1. se ĝi jam estas sufiĉe ofte uzata (kion oni povas rapide kontroli en la reto), kaj
  2. se la respektiva retpaĝo kun la sama titolo jam ekzistas en Vikipedio en aliaj lingvoj (krom la origina lingvo, do la angla),

mi tiam adoptus la anglalingvan nomon.

Tio ĉi estas nur mia privata kompreno kaj opinio pri la afero, kiun mi pretas pridiskuti kaj ŝanĝi, se oni trovos bonajn argumentojn. Amike, Alaŭdo ۩ 12:47, 10 Jul. 2013 (UTC)

  1.   Por: Salatonbv (diskuto). Mi pensas, ke ĉi tiu klarigo estas klara kaj aldoni ĝin povos funkcii por malebligi la disputon pri titolo. Dank' al ĝi, oni povus plejparte protekti la mem-elektitan latinigon: Ne nur Stacio Shibuya deklarita de kompanioj de fervojo kaj "alilingva akceptita", sed ankaŭ personaj nomoj kiel Okamoto Joŝicugu, Ossaka Kenĵi kaj Aleksandr Duliĉenko estus taŭgaj ĉar ili "jam estas sufiĉe ofte uzata". Ankaŭ pri la komento: "Vikipedia estas ja skriba fonto de scioj", mi konsentis ekde tie citinte la PMEG-on.
  • Yoko Ono --> Ono Joko: Ĉi tiu ŝanĝado ankaŭ kontraŭas al la priskribo de "Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio."--Salatonbv (diskuto) 04:05, 11 Jul. 2013 (UTC)
Mi starigus apartan paĝon por baloto, sed antaŭ baloti necesas havi almenaŭ du variantojn inter kiuj oni povas elekti.
Krome, mi aldonus kelkajn pliajn punktojn al mia origina opinio:
  1. La supre-indikitaj kriterioj estas aplikataj al la nomo de la artikolo en Esperanto-Vikipedio.
  2. Ĉiuj alternativaj skribmanieroj (ĉu fonetika transskribo, ĉu nomo en la origina skribsistemo, ĉu potencaj Esperantigoj de la nomo, sed tiuj ne estas vaste uzataj) povas aperi kiel redirektiloj al la ĉefartikolo: per tio oni plifaciligas la trovon de la artikolo por uzantoj de Vikipedio.
  3. La artikoloj por la fenomenoj, homoj kaj lokoj, kiuj origine estas skribitaj en nelatinida skribsistemo, nepre enhavu klarigojn pri korekta prononco de tiuj. Por klarigi prononcon oni povas uzi la Internacian Fonetikan Alfabeton kune kun Esperanta transliterigo, se tiu estas taŭga.
Alaŭdo ۩ 06:26, 11 Jul. 2013 (UTC)
Ĉi-supre en 2, "sed tiuj" estu "se tiuj", ĉu ne? PaulP@diskkont 07:40, 11 Jul. 2013 (UTC)
Vi tute pravas, mia kulpo! Alaŭdo ۩ 09:58, 11 Jul. 2013 (UTC)
Karaj Alaudo kaj gesinjoroj, kiel estos la sekcio? Ĉu oni povas simple dividi (1) la lingvojn (kiel "la ĉina", "la japana", kaj "la korea", laŭ la nuna regulo) uzi la oficialan aŭ konatan transskribon, kaj (2) la lingvojn ("la rusa" kaj "la araba") uzi Esperantan alfabeton, se necese?
Mi nun atendas komenton pri la cirila-Esperantalfabeta transliterumo. Se neniu kontraŭus al la propono, mi pensas ke tio signifus, ke oni forigus la priskribon: "Ĉe lingvoj, por kiuj ne ekzistas unueca transliterigo al la latina (kiel por la rusa kaj araba), oni transliterigu laŭ la Esperanta prononco de la literoj". Kore,--Salatonbv (diskuto) 00:30, 15 Jul. 2013 (UTC)

Proponoj por transliterumo (de Salatonbv) redakti

Jen estas mia prova regulo de la sekcio de Vikipedio:Titoloj de artikoloj tra ĉi tiea diskuto kaj la alia deskutpaĝo pri cirila alfabeto, kie neniu kontraŭis al la ŝanĝado de la regulo.

Vikipedio:Titoloj de artikoloj

Propono: forigi la sekcion "Transliterumo" kaj anstatauigi per la jenan sekcion

Nomoj kaj vortoj de aliaj skribsistemoj
  1. Uzu tradician Esperanto-lingvan (ekz. Tokio).
  2. Uzu alilingvan akceptitan transskribon en latina alfabeto (kiel Yoko Ono). Kontrolu ĉu la respektiva retpaĝo kun la sama titolo jam ekzistas en Vikipedio en aliaj lingvoj (krom la origina lingvo, do la angla).
  3. Uzu la latinliterumon jam sufiĉe ofte uzatan (kion oni povas rapide kontroli en la reto) aŭ mem elektitan de persono, grupo, aŭ loko.
  4. Transliterigu la vorton. Neŭtrala sistemo estas de ISO.
Notoj
  • Prioritate laŭ la numeroj.
  • Ĉiuj alternativaj skribmanieroj (ĉu fonetika transskribo, ĉu nomo en la origina skribsistemo, ĉu potencaj Esperantigoj de la nomo, se tiuj ne estas vaste uzataj) povas aperi kiel redirektiloj al la ĉefartikolo: per tio oni plifaciligas la trovon de la artikolo por uzantoj de Vikipedio.
  • La artikoloj por la fenomenoj, homoj kaj lokoj, kiuj origine estas skribitaj en nelatiniga skribsistemo, nepre enhavu klarigojn pri korekta prononco de tiuj. Por klarigi prononcon oni povas uzi la Internacian Fonetikan Alfabeton kune kun Esperanta transliterigo, se tiu estas taŭga. La ne-esperantiga vorto estu skribata kursive en la artikolo.
  • La artikolo adoptinta Esperantigitan vorton enhavu nelatinigan skribsistemon kaj ĝian korektan prononcon.

* Nomojn de ne-Esperantistoj, oni ne transliterigu per Esperanta alfabeto en la Vikipedio (Vidu la sekcion Esperantigado de nomoj).

Mi ne tenis la priskribon "La supre-indikitaj kriterioj estas aplikataj al la nomo de la artikolo en Esperanto-Vikipedio" de Alaudo, ĉar temas pri Vikipedio:Titoloj de artikoloj.

La valideco de ISO 9 estis kontrolita en la alia diskutpaĝo. Krom cirilan, ISO enhavas korean, ĉinan kaj japanan sistemojn, kiuj ankaŭ povas esti uzataj se necese. Tamen, se vikipediisto ne povus trovi komunan latinliterumon de ne-latina objekto en guglo kaj devus transliterumi ĝin, oni pensu dufoje antaŭ krei ĝian artikolon, ĉu tio vere estas menciinda en la enciklopedio. Eble estus taŭge blogi tian personon, aŭ ne krei la novan artikolon por tia loko sed plibonigi la enhavantan urbon aŭ subŝtaton en Vikipedio.

Jen estas la ekzemploj de artikoloj jam nomitaj aŭ alinomigotaj per la supre dirita metodo.

Mi ne tre konas kiam kaj kiel baloti. Ĉi tio eble donos grandan ŝanĝon al iuj lingvaj fontaj artikoloj. Do mi atendos komentojn de adminstrantoj kaj multaj uzantoj, inkluzive korekton de gramatiko kaj neceson de baloto. Kore,--Salatonbv (diskuto) 05:38, 20 Jul. 2013 (UTC)

PS. Mi ne ŝanĝos la gravan vikipedian regulon en nur unu semajno kiam oni partoprenas al UK! Bonvolu komenti poste.--Salatonbv (diskuto) 01:43, 21 Jul. 2013 (UTC) [lasta korekto]--Salatonbv (diskuto) 05:43, 24 Jul. 2013 (UTC)

Ŝanĝado de la propono redakti

Kvankam ne estis komento al mia propono, mi volas forigi la parton de ISO 9 kun la kialoj de ĉi tie. Nu lasu min klarigi kio okazos laŭ la nova propono.

Kiun oni elektus por vikipedia artikolo? Laŭ la nova propono, la respondo ankoraŭ estas "Hiroŝimo". Se gubernio estas konsiderata kiel "subŝtato" en Japanio, oni devas "esperantigi" ĝin laŭ la regularo. Kial ne "Hiroŝima"? Ĉar la priskribo "Uzu tradician Esperanto-lingvan" (1) estas prioritata ol nur transliterumo aŭ esperantalfabetigo (4). Ĉiu lingvo ŝanĝas (Ni nun uzas X-sistemon ( ) kiun D-ro Zamenhof ne menciis). Tamen, mi pensas, ke estas ankoraŭ tro frue akcepti la tendencon uzi esperantan vorton sen finaĵo pli ol la aŭtentika formo de substantivo.--Salatonbv (diskuto) 23:30, 27 Jul. 2013 (UTC)

Bezono pro baloto redakti

Kiel mi (kaj, certe, vi) vidas, la diskuto pri tiu ĉi temo ne vere plu progresas. Mi ne scias, ĉu la escepte varmega vetero, somero aŭ manko de intereso pri tiu ĉi temo kulpas. Miaopinie, la temo estas por multaj sufiĉe fremda kaj specifa, kaj oni ne vere sentas sin kapablaj diskuti pri ĝi. Kvankam la konsento estus grava por haltigi la redakto-militon, miopinie nia komunumo estas tro malgranda por vere atingi unuecan konsenton pri tiu tre faka kaj specifa temo. Pro la sama kialo (malgrandeco de nia komunumo), ĉiu kontribuanto al nia vikipedio estas tre valora por ni kaj mi ne volas forpuŝi eĉ unu kontribuanton per baloto.

Do, mia propono pri la temo estas jena:

  1. Oni unue eltrovu la kontribuantojn, kiujn tiu ĉi interkonsento povas koncerni. Tiuj estas la homoj, kiuj aktive kontribuas al/per la artikoloj pri japanaj kaj ĉinaj temoj.
  2. Tiuj homoj eble interkonsentu pri la temoj, kiuj onin plej interesas kaj laboru sen konflikti.
  3. Oni re-vortumu la supre indikitajn proponojn kiel rekomendojn, sed ne kiel regulojn, kaj homoj elektu laŭ sia bontrovo kiu varianto pleje taŭgas.

Tiamaniere ni eble havus pli da artikoloj fine, eĉ se ties nomoj ne estas tute unuecaj. Tio, laŭ mi, estas multe pli bona situacio, ol se ni havas vere nur manplenon de artikoloj, sed ĉiuj laŭ reguloj, pri kiuj ni longe diskutus. Rememoru pri la belega ekzemplo de Nupedia kaj Vikipedio, el kiuj unua strebis al pleja reguleco dekomence kaj en la dua tio aperis pro natura evoluo. Alaŭdo ۩ 12:20, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Neunueco en transskribado de japanlingvaj nomoj estas la plej malbona solvo, ĉar tiam leganto neniam scios, kion la litero "j" fakte celas - ĉu ĝ-sonon aŭ j-sonon. Mi ne havas fortan preferon por la resto de la demando. darkweasel94 14:45, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Mia lasta propono estas ne nur pri la japana kaj ĉina. Tra nenia kontraŭaĵo al ĝi, mi pensas, ke ne havas problemon la propono kun la ŝanĝado de "Kanjiĵa --> Kanjiža" en "Ekzemploj de latinigo". Fakte mi ne ŝanĝis ĝin multe el la antaŭa komento de Alaudo. Pri la konsilo de darkweasel94, miaopinie unueco en Vikipedio estas tre malfacila ĉar en la reala mondo japanaj esperantistoj havas diversajn ideojn kaj skribas tiel en sia Esperanto. Tamen, ni povus akiri la unuecon de literumo inter samaj temoj en kategorioj (krom "kategorio:japanaj esperantistoj") se ni havus la malglatan regulon. Ankaŭ mi kredas pri la prononco de "j" ke funkcius la propono "La ne-esperantiga vorto estu skribata kursive en la artikolo."--Salatonbv (diskuto) 22:32, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

  Farite Ŝajnas ke la diskuto ne pludaŭros. Laŭ mia lasta propono, kiu ne havis klaran kontraŭaĵon, mi redaktos la sekcion de Vikipedio:TA, kiu havas la seriozan eraron pri Bopomofo. Se oni trovos problemon en la regularo, prefere ni diskutu en la diskutopaĝo de la artikolo. Se oni havus neklarecon pri artikol-titolo, oni daŭre diskutu kaj akiru interkonsenton en ĉiu kazo kiel kutime eble ekde la komenco de historio de Vikipedio. Dankegon ĉiuj pro viaj komentoj kaj zorgo dum longa tempo. Amike,--Salatonbv (diskuto) 00:07, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

serĉi precizan artikolon redakti

Mi prilaboras la artikolon „Esperantaj vortaroj en la reto“. Ĉar mi pensas, ke ĝi estas grava artikolo kaj havas nefacilan titolon, mi volis rigardi, ĝi troveblas per serĉo. Tio ne funkcias, do mi pensis krei novajn artikolojn (ĝermojn), en kiuj mi ne vere volas skribi multe, sed kiuj enhavas precizajn serĉvortojn rilate al kapartikolo kaj montru ĝin sub „Vidu ankaǔ“. Kion vi pensas pri tion? --Gaja vegano (diskuto) 20:44, 31 Jul. 2013 (UTC)

Mi ne tute komprenas vian proponon. Kiujn serĉvortojn vi provis? Kaj ĉu ne eblas mencii ilin en la artikolo mem?
-- Aisano (diskuto) 11:28, 4 Aŭg. 2013 (UTC)
Se la artikoloj, kiujn vi intencas krei, plenumas la minimumajn kvalitajn bezonojn, kreu ilin. Krei ĝermetojn nur por povi doni ligilon al alia artikolo tamen ne ŝajnas al mi bona ideo, kaj en forig-diskuto la fakto, ke ili ligas al alia grava artikolo, laŭ mi ne uzeblas kiel valida argumento. darkweasel94 11:42, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

HTTPS for users with an account redakti

Greetings. Starting on August 21 (tomorrow), all users with an account will be using HTTPS to access Wikimedia sites. HTTPS brings better security and improves your privacy. More information is available at m:HTTPS.

If HTTPS causes problems for you, tell us on bugzilla, on IRC (in the #wikimedia-operations channel) or on meta. If you can't use the other methods, you can also send an e-mail to https@wikimedia.org.

Greg Grossmeier (via the Global message delivery system). 19:00, 20 Aŭg. 2013 (UTC) (wrong page? You can fix it.)

En historio de ĉi tiu artikolo antaŭ 6 jaroj estis redakto, en kiu informo pri pluraj personoj estis forigita

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C4%9Cermolisto_de_brazilaj_esperantistoj&diff=1363424&oldid=1363418

Vikipediisto, kiu faris ĉi tion, ne redaktas dum 4 jaroj. Ĉu ni remetu la forigitan informon en la artokolon? Maksim (diskuto) 04:01, 22 Aŭg. 2013 (UTC)

#   Por: Mi ne trovas la taŭgan kialon por forigi la personojn. La kaŭzo de ŝovi iun el ĝermolisto miaopinie estu la ekzisto de celloka paĝo: la paĝo de lia apartenanta grupo aŭ sendependa paĝo kun plia redakto sufiĉe por stari sole. Ĉiuokaze, redaktanto skribu resumon por redakto.--Salatonbv (diskuto) 04:24, 22 Aŭg. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: La tuta artikolo ŝajnas publika registro de informoj pri personoj, kaj tiaj estas leĝe malpermesitaj en pluraj landoj, se ne ekzistas grava kialo aŭ aparta permeso de ĉiuj registritoj. Ne aldonu ion, prefere eĉ forigu aliajn. --Surfo 05:24, 22 Aŭg. 2013 (UTC)
  Komento: Laŭ la malsamo inter ĉi tu redakto kaj la lasta redakto de alia redaktanto (Yekrats) [19] estis nur lia aldono kaj ne stranga forigo (forigo de tri personoj estis pro jam sendependaj artikoloj). Do, mi nuligu mian fortan konsenton. Pardonon, --Salatonbv (diskuto) 06:28, 22 Aŭg. 2013 (UTC)
Tamen informo pri Jannes Marcus Mabesoone estis forigita. La alidirektilo restis. Ĉu nun forigi la alidirektilon? Maksim (diskuto) 18:18, 23 Aŭg. 2013 (UTC)
Nun la alidirektilo estas al Esperanto-movado en Pernambuko kie li estas menciita.--Salatonbv (diskuto) 23:00, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Lingvejo redakti

"Clandestinidad" redakti

Miaj vortaroj ne diras klare kiel traduki el la portugala aŭ hispana vortojn kaj esprimojn kiel (hispane:) "clandestinidad", "clandestino", "pasar a la clandestinidad", (portugale: "clandestinidade", "clandestino". Ĉu iu scipovus traduki el la hispana la jenajn frazojn?: "el partido pasó a la clandestinidad"; "se trata de una organización clandestina".--Pangea (diskuto) 10:45, 27 Jul. 2013 (UTC)

Interesa demando. Mi dirus "La partio kaŝiĝis; ĝi transiris al kaŝita ekzisto. Temas pri kaŝita organizaĵo." Mi scivolas, ĉu iuj havas aliajn proponojn. PaulP@diskkont 11:43, 27 Jul. 2013 (UTC)
Laŭ la Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego, kiu estas konsultebla rete. La vorto por «clandestinidad» estas «kaŝ(it)eco». Mi pensas ke la partio kaŝiĝis estas taŭga traduko. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 19:00, 27 Jul. 2013 (UTC)

La tradukojn kiuj havigas la vortaro de Fernando de Diego mi ne ŝatas. "Kaŝa" aŭ "kaŝita" (parenteze, kiam uzi "kaŝa", kiam "kaŝita"?) povas esti la samo ol "escondido". Diri "la partio kaŝiĝis" aŭ "la gerilano kaŝiĝis" povas esti kiel diri ke "el partido se escondió" aŭ "el guerrillero se escondió". Tro da ambigueco. Provizore mi uzis en iuj artikoloj esprimoj kiel "fariĝis kaŝa", "fariĝis sekreta" aŭ "fariĝis subtera" por diri "pasó a la clandestinidad". La vortaroj de la angla tradukas "clandestino" kiel "underground" (subtera), "secret" kaj "clandestine", sed mi ne regas la anglan, do ne povas opinii pri tiaj vortoj.--Pangea (diskuto) 06:29, 28 Jul. 2013 (UTC)

En literaturaj tradukoj de Donald Broadribb mi ĵus trovis esprimojn kiel "subtera organizo". Do, mi uzos "subtera" por traduki "clandestino" kaj "fariĝi subtera" por traduki esprimojn kiel "pasar a la clandestinidad". Mi kredas bona tiun ĉi lastan elekton, almenaŭ dum oni ne indikos al mi alian pli bonan aŭ jam establintan.--Pangea (diskuto) 07:04, 31 Jul. 2013 (UTC)
Kutime mi ne ŝatas la tradukojn de Fernando de Diego, kaj mi kontrolas liajn tradukojn en pliaj vortaroj. Sed mi pensas ke «kaŝiĝi» estas multe pli taŭga ol «subtera», ĉar subtera estas precize tio, kio okazas sube de la tero. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 07:57, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ankaŭ ne ŝatas la tradukojn de Fernando de Diego (kaj ankaŭ ne multajn tradukvortojn en lia vortaro, kiel "clandestino" mem), mi preferas tiujn de Broadribb. Kaj mi preferas "subtera" ĉar male ol vi mi opinias ĝin pli klara kaj taŭga ol "kaŝa" (kaŝa povas esti io ajn) kaj se mi ne eraras la angla ankaŭ uzas la vorton underground por tiaj uzoj. Eble mi estonte ŝanĝos mian opinion, sed nun mi preferas "subtera". Dankon pro via helpo.--Pangea (diskuto) 17:03, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

"Estigmatizar", "estigmatización" redakti

Serĉante la tradukon de la hispana vorto "estigmatización" (de personoj) en la vortaro de Fernando de Diego mi trovas "infamiadon". Ĉu la vorto "stigmatizado" ne povas esti uzata en Esperanto kun la sama senco ol la hispana "estigmatizar" aŭ la angla "stigmatize"? Diri "la infamiado de la judoj" sonas al mi iom stranga.--Pangea (diskuto) 06:34, 28 Jul. 2013 (UTC)

Laŭ la vortaro de la Reĝa Akademio, unu el la sencoj de «estigmatizar» estas «infamar». Do, mi pensas ke povus esti taŭga la vorto «fifamigo» aŭ «fifamigado» --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 08:00, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Helpon pri la hispana redakti

Saluton! Mi bezonas helpon por traduki Ministerio de Fomento el la hispana lingvo (ĉu Ministerio de disvolviĝo?) - klare, la esperanta Fomento ne eblas ĉi tie, ĝi havas tute alian signifon. Antaŭdankon. --Dominik (diskuto) 06:47, 31 Jul. 2013 (UTC)

Mi opinias ke disvolviĝo estas bona traduko, sed ĉu vi ne opinias ke kiam rilatas al Ministerioj estas pli bona diri «pri» ol «de»? Al mi ŝajnas pli taŭga «Ministerio pri Disvolviĝo» --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 08:03, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Multan dankon Sahaquiel, jes vi pravas, "pri" ŝajnas pli bona ol "de". --Dominik (diskuto) 08:09, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
La Granda Vortaro Fernando de Diego tradukas "Banco de Fomento" kiel "Banko de Disvolvado". Do, mi uzus Disvolvado: Ministrejo pri Disvolvado.--Pangea (diskuto) 18:47, 12 Aŭg. 2013 (UTC)

Nova redaktanto redakti

Bona tagtempo.

Mi decidiĝas praktiki en Esperanto tie ĉi, tial skribis tri artikolo: Paralelepipedo de Fresnel, Ambaŭflanka konverto de Laplace kaj Integrala konverto.

La demando: kiom multe lingvomisoj mi faris? — ħomk 09:57, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

La respondo: Pluraj. Sed ne zorgu pri tio, mi tre dankas vin pro via helpo. mi korektis kelkajn lingvajn erarojn sed en la artikolo pri Paralelepipedo de Fresnel mi ne sukcesis ĝin korekti, la ĉefa problemo estas ke mi ne komprenas la rusan, kaj pro tio mi ne scias kiel korekti bone la artikolon, do pro tio mi enmetis la ŝablonon {{polurinda}}. Vi eraras ofte pri la akuzativo (la eraro de ĉiu komencanto) kaj en la pluralo.
Sed ne zorgu, ankaŭ mi multe eraris kaj ĉi tie en Vikipedio mi plibonigis mian Esperanton. Mi vin invitas al la Vikiprojekto Inĝenierarto, ĉar mi vidas ke vi ankaŭ estas inĝeniero. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  05:18, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Danke =) Mi dume skribos artikoloj, provos lerni lingvo. — ħomk 07:46, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
-> Mi dume skribos artikolojn, provos lerni la lingvon (du akuzativoj!) PaulP@diskkont 08:07, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Al Remux: dankon pro via helpo! Nur unu eta atentigo: se vi aldonas la ŝablonon {{polurinda}} ie, bv. ankaŭ adapti laŭe la paĝon Vikipedio:Polurado. Mi nun faris por vi. Amike. PaulP@diskkont 08:07, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĥo! Dankon kara Paul, en la hispana vikipedio tiaj aferoj fariĝas aŭtomate. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  20:08, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Nomoj de organizaĵoj, ĉu kursive? (stilo) redakti

Por aludi organizaĵojn kaj asociojn en artikoloj mi decidis uzi la modelon: Nomo de la organizaĵo en la originala lingvo kaj kursive, Nomo de la organizaĵo en Esperanto sen kursiva (MALLONGIGO PATENTEZE). Sed kiam la nomo de organizaĵoj aperas solaj, sen traduko nek mallongigoj, mi ne scias kion fari. Ĉu uzi kursivan nur por la nomoj en la originala lingvo? Ĉu ankaŭ por tiuj tradukitaj? En Monato mi vidis la nomon de organizaĵoj tradukitaj kaj kursive.--Pangea (diskuto) 17:12, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Monato uzas kursivan por la nacilingva formo, rektan skribon por la traduko. Mi ankaŭ faris tion en Vikipedio ĝis nun. PaulP@diskkont 17:38, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Helpo por senco de frazo redakti

En artikolo pri Patro Brown (devus esti Pastro Brown:[20]) mi ŝanĝis frazon sed mi ne certas pri la senco. Antaŭa versio: Chesterton asertas estinti trafita de la takto kaj spirito per kiuj li kapablis asociiĝi al siaj kunuloj multe "Yorkshire" kaj multe protestantaj. Mia ŝanĝo (ĉu ĝusta?): Chesterton asertas ke li estis trafita de la takto kaj spirito per kiuj li kapablis asociiĝi al siaj kunuloj multe da trajtoj de homoj el «Yorkshire» kaj de protestantoj.--Riŝo (diskuto) 17:09, 14 Aŭg. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi ne bone komprenas la originan (ne-laŭgramatikan) frazon, do pri tio mi ne povas helpi. Sed koncerne la malĝustan titolon, redaktu kun kuraĝo kaj movu ĝin. darkweasel94 18:05, 15 Aŭg. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi povas nur diveni la frazon. Sed ankaŭ vian interpreton mi ne komprenas tute. "Asociiĝi al siaj kunuloj"? Kaj kiu estas la dua "li" en via frazo? Pastro Brown? Ĉu pastro Brown asocias al si la trajtojn de la homoj el Yorkshire kaj de la protestantoj? Vikipedio ne bezonas pli da administrantoj, ĝi bezonas pli da detektivoj kiel pastro Brown :-)) PaulP@diskkont 05:20, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

La problemo estas Father/Patro/Pastro Brown. Mi ne komptetentas por decido pri tio ne sciante la anglan. Ekzemple en la germana Pater (patro) estas monako, kiu povas okaze anstataŭi pastron. Sed pastro Brown ne estas tia patro. Por esperantlingva leganto devus esti almenaŭ alidirektilo de Pastro Brown al Patro Brown aŭ pli bone inverse.--Riŝo (diskuto) 07:00, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Ekzistas jam en Esperanto la verko La naiveco de pastro Brown, tradukita de brito, ĉu ne? Ni simple akceptu lian "aŭtoritaton". Mi samopinias pri renomado de tiu ĉi artikolo al Pastro Brown kaj ni povas konservi alidirektilon el Patro Brown. PaulP@diskkont 10:59, 17 Aŭg. 2013 (UTC)

Ĉu vi trovas spuron al la origina redaktanto (itallingva) de ĉi tiu artikolo? Ĉu forigi ĉi tiun frazon kiu ne havas sencon?--Riŝo (diskuto) 07:00, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

La verkinto estas Uzanto:Ludovica, efektive itala. Vi povus peti informojn en lia/ŝia diskutpaĝo. Plej rapida kaj simpla solvo tamen estas meti la frazon inter "komento-etikedoj", do inter <!-- kaj -->. Tiam la frazo estas for por la publiko, sed restas trovebla se iu iam kapablos poluri ĝin. PaulP@diskkont 07:09, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon, Paŭl, mi faris. Se oni volas referenci, ekzemple en blogo, al artikolo en Vikipedio, laŭ mia sperto oni ĉiam devas kontroli, ĉu ĝi ne estas lingve tro fuŝa aŭ enhave sensignifa. Per korektado kaj ĝustigo oni perdas multe da tempo.--Riŝo (diskuto) 08:54, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Serĉu kaj vi trovos! Uf! fine mi trovis la koncernan frazon en la germana: „Zunächst habe ihn beeindruckt, mit welchem Takt und Humor sich der irische katholische Priester seinen anerkannten Platz in der protestantischen Yorkshire-Gesellschaft errungen habe.“http://www.father-brown.de/notizen/biographie/index.htm «Komence impresis lin, per kiu takto kaj humuro la irlanda katolika pastro akiris sian respektindan pozicion en la protestanta socio de Yorkshire.»--Riŝo (diskuto) 13:34, 18 Aŭg. 2013 (UTC)
Gratulojn!!! Mi ne estus povinta diveni tiun sencon el la esperantlingva versio! PaulP@diskkont 13:19, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Habilitiĝo redakti

Pri habilitiĝo apris nova varianto (hbilitacio), do mi demandas, kiu estas la ĝusta frazo:

  • li habilitiĝis en 1990
  • li habilitis en 1990

Crosstor (diskuto) 06:58, 22 Aŭg. 2013 (UTC)

Pendanta ponto redakti

Ĉar iu kreis la artikolon Pendanta ponto, mi uzis tiun terminon en la artikolo Pendanta ponto de Rochefort. Tamen tiu termino ne vere kontentigas min, ĉefe pro sia simileco kun pendoponto, kiu estas tute alia speco de ponto. Kion opinias la aliaj vikipedianoj? Ĉu iu havas pli bonan sugeston? Mutichou (diskuto) 15:38, 29 Aŭg. 2013 (UTC)

Eble ŝvebanta ponto ?--pino (diskuto) 16:16, 29 Aŭg. 2013 (UTC)
Laŭ la priskribo ĝi estas pli pramo ol ponto, kaj oni povus nomi ĝin ŝveba pramo (aŭ ŝvebopramo), kiel en la Germana. Se oni volas konservi la vorton "ponto", oni povus diri ke estas, ekzemple, naveda, ŝveba, transport(ant)a, ira-revena, aŭ pendola ponto. "Pendanta ponto" estas tute maltaŭga nomo por tia maloftaĵo, ĉar tio povus nur esti alia nomo de la kutima pendoponto. – Fakte troviĝas en PIV la nomo transporta ponto por ĉi tiu aĵo, do eblas uzi ĝin. Mi tamen opinias ĝin iom neklara, ĉar ĉiuj pontoj estas por transportado. --Surfo 18:43, 29 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon pro viaj proponoj. Mi jam kontrolis PIV sed preteratentis "transporta ponto", kiu ŝajnas sufiĉe bona dirmaniero (kvankam eble ja ne tre klara), do mi proponas alinomi la nunan artikolon tiel. Mutichou (diskuto) 18:51, 29 Aŭg. 2013 (UTC)
Do bone por "transporta ponto". --pino (diskuto) 19:28, 29 Aŭg. 2013 (UTC)

Teknikejo redakti

Kiel aperigi foton kiel kunlaboron al artikolo ? redakti

Saluton,

Mi jam enŝutis la foton (de birdo) en mian konton tamen ne kapablis aperigi ĝin en sekva artikolo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ru%C4%9Dabrida_ibiso

Jenas mia fotoadresaj ebloj [Eble oni ne rajtas aperigi foton tie. Aliflanke, mi sukcesis malnete aperigi ĝin pli sube en la paĝo do kiel ligilon, tamen ne konfirmis tion ĉar eble aperigi la foton estus pli interese. Tamen, se ne eblos meti la foton, mi povos reirir tien kaj meti la ligilon nur]

HTML code: <a title="By Welwikio (Own work) [CC-BY-SA-3.0 (http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0)], via Wikimedia Commons" href="http://commons.wikimedia.org/wiki/File%3ATapicuru-de-cara-pelada.JPG"><img width="128" alt="Tapicuru-de-cara-pelada" src="//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/66/Tapicuru-de-cara-pelada.JPG"/></a>

BBCode: [url=http://commons.wikimedia.org/wiki/File%3ATapicuru-de-cara-pelada.JPG][img]//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/66/Tapicuru-de-cara-pelada.JPG[/img][/url] [url=http://commons.wikimedia.org/wiki/File%3ATapicuru-de-cara-pelada.JPG]Tapicuru-de-cara-pelada[/url] [CC-BY-SA-3.0 (http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0)], by Welwikio (Own work), from Wikimedia Commons

La ilo, kiun vi uzis, produktas kodon por aperigi ĝin en aliaj retpaĝaroj ol Vikipedio. Por aperigi foton en Vikipedia artikolo, uzu simple: [[:Dosiero:Tapicuru-de-cara-pelada.JPG|thumb|PRISKRIBO]]. darkweasel94 22:42, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Senkapa majuskla supersigno en titolo redakti

Jene vidiĝas la titolo de la ĉefpaĝa diskutpaĝo ĉe mia portebla komputilo, sen (mal)pligrandigo. La ĉapelo sur la majuskla Ĉ aperas preskaŭ kiel dierezo () ĉar ĝin senkapigis tro-malalta liniospaco:

 


Simile fuŝaspektas la paĝotitoloj de

Mi uzas Firefox 22.0 sur MacBook Air kun Mac OS X 10.7.5.

--Thnidu (diskuto) 20:44, 20 Jul. 2013 (UTC)

Mi povas nur diri, ke ankaŭ ĉe mi la supersignoj estas "kastritaj", sed mi ne sufiĉe regas la teknikan interfacon de Vikipedio por povi rimedi al tio. PaulP@diskkont 20:50, 20 Jul. 2013 (UTC)
Mi ĵus testis en la Komunejo kaj ankaŭ tie okazas la sama afero - ĉu eble indas atentigi pri tio tiujn, kiuj respondecas pri la tut-Vikimedia stilo? Korekti tion tie ĉi loke nur ĉirkaŭiras la problemon. Mi provos eltrovi la plej bonan lokon por atentigi pri tio. darkweasel94 (diskuto) 20:53, 20 Jul. 2013 (UTC)
Bona ideo. La problemo ja ne estas tipe Esperanta. Vidu ekzemple en cs:Wikipedie:Článek_týdne. PaulP@diskkont 21:02, 20 Jul. 2013 (UTC)
Ŝajnas, ke la plej bona loko, se iu ajn, estas bugzilla:. Tamen indas antaŭe eltrovi, kiel korekti tion - tiam estos pli facile por la programistoj. Mi iom ludos kun Firebug. darkweasel94 (diskuto) 21:03, 20 Jul. 2013 (UTC)
Aldoni la jenon:
#firstHeading {padding-top:3px;}
al MediaWiki:Vector.css devus sufiĉi - almenaŭ sufiĉis en mia persona dosiero. Fakte, por ke la cirkumflekso estu rekonebla kiel cirkumflekso, jam sufiĉas 2px, sed por vere plene vidi ĝin, necesas 3px. Mi ne certas, kiu estas pli bona valoro. Ĉu iu administranto bonvolus aldoni ĝin tien kaj aliaj bonvolus diri, ĉu tio bone korektas la problemon? Se ni trovos interkonsenton, ni povos raporti cimon. darkweasel94 (diskuto) 21:10, 20 Jul. 2013 (UTC)

Ĉe mi estas nenia problemo. Mi uzas Firefox 22.0 kaj Windows 7 en la franca sur mia portebla komputilo DELL. --Dominik (diskuto) 18:04, 22 Jul. 2013 (UTC)

Mi nun faris la menciitan ŝanĝon. Bonvolu skribi, ĉu ĝi solvas la problemon, kaj ĉu ĝi kaŭzas aliajn problemojn. Atentu, ke eble necesas malplenigi vian kaŝmemoron por vidi la ŝanĝon! En Firefox vi povas tion fari per stirklavo-majuskligo-R (Windows, Linux) aŭ komandklavo-majuskligo-R (OS X), dum vi rigardas Vikipedian paĝon. darkweasel94 22:37, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

"Ligiloj ĉi tien" redakti

La teksto de la "Ligiloj ĉi tien" en la maldekstra kolumno de "Iloj" en la paĝo, kiam la muso estas sur ĝi, montras jene:

  • "Listo de ĉiuj paĝoj kij ligas ĉi tien [alt-shift-j]"

"kiuj", ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 04:42, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Jes, certe, sed kie korekti tion? PaulP@diskkont 08:22, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Por nur tiu ĉi Vikipedio: MediaWiki:Tooltip-t-whatlinkshere - sed mi pensas, ke la preferata metodo estas fari tion en la MediaWiki-traduko (ĉe translatewiki.net), kaj kiel fari tion, mi ne scias precize. darkweasel94 08:26, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Por tradukadi en translatewiki.net oni bezonas unue tie enregistriĝi kaj peti tradukrajtojn per translatewiki:Special:FirstSteps (oni bezonas ricevi rajton nur unufoje, ĝi validas por ĉiuj tieaj projektoj kaj lingvoj). Al mi estis la tradukrajtoj donitaj post kelkaj minutoj. Por traduki MediaWiki-on oni venu al translatewiki:Translating:MediaWiki
La koncerna paĝo por traduki la eraran mesaĝon estas translatewiki:MediaWiki:Tooltip-t-whatlinkshere/eo - mi ĝin jam korektis kaj la ŝanĝo videblos en Vikipedio en sekvaj tagoj. --KuboF (diskuto) 23:47, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
  Farite Dankon ĉiuj pro viaj helpo kaj zorgo.--Salatonbv (diskuto) 10:11, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

La ŝablono {{Ill}} estas nuntempe proponata ĉe Vikipedio:FA. Mi tie argumentis, ke tia ŝablono estus utila, se ĝi ligus al Vikidatumoj. Ĉar ne ŝajnas al mi, ke forig-diskuto estas vere la plej bona ejo por tia diskuto, mi metas la temon tien ĉi: ĉu vi pensas, ke utilus ŝablono, kiu apud ruĝa ligilo ligus al la koncerna Vikidatuma ero, por ke legantoj povu eble legi la artikolon en alia lingvo, kiun ili komprenas?

Mi volas tie ĉi malkovri, ke mi antaŭ du monatoj jam proponis ĉe Vikidatumoj, ke tio eblu pli grandskale jam sur teĥnika nivelo: d:Wikidata:Project_chat/Archive/2013/06#Redlinks_in_Wikipedias. Oni tie proponis al mi, ke mi igu iun unuopan Vikipedion unue fari tion permane, por enkonduki tiun ŝanĝon. Nun ŝajnas bona okazo proponi, ke ni estu tiuj pioniroj. :) darkweasel94 22:29, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Bone, mi subtenas, kvankam "unue fari tion permane" estos giganta tasko. PaulP@diskkont 07:21, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Ni ne nepre bezonas fari tion ĉie kaj ĉiam. Sufiĉas fari tion ĉe novaj ligiloj, aŭ tie, kie ni ĉiuokaze redaktas ion kaj havas iom da tempo. darkweasel94 07:54, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ne komprenas, kiun rilaton la menciita ŝablono havas aŭ povus havi al Vikidatumoj. Ĉu iu povus klarigi tion al mi? --Tlustulimu (diskuto) 11:11, 18 Aŭg. 2013 (UTC)
La menciita ŝablono, laŭ mia kompreno, utilas por ligi al alilingva Vikipedio apud ruĝa ligilo. Se oni farus similan ŝablonon, kiu ligus ne al alilingva Vikipedio, sed al Vikidatumoj, kie estas listo de ĉiuj Vikipedioj, en kiuj ekzistas tiu artikolo, tiam tio povas ja esti utila al legantoj kaj samtempe lingve neŭtrala. darkweasel94 11:14, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Kiel fari alidirekta paĝo el nenio? redakti

Mi faris artikulon, kaj mi volas aldoni ĝin alternativajn titolojn. Mi vidis mi devu fari alidirektan paĝon. Mi faris do tiel el alia ekzista paĝo kie ruĝaj ligiloj estas pri mia artikulo. Sed kiel fari kiam neniu tiel paĝo estas? Kiel krei nova paĝo malplena? —La komenton aldonis, sen subskribo, WikiOrange (diskuto • kontribuoj)

Enmetu la titolon en la serĉokampon supre dekstre, poste vi vidos inviton "krei la paĝon 'titolo' en ĉi tiu vikio". darkweasel94 07:55, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon. —La komenton aldonis, sen subskribo, WikiOrange (diskuto • kontribuoj)

Nedankinde. Cetere, en la Diskutejo kaj sur diskutpaĝoj bonvolu subskribi viajn komentojn per ~~~~ (tio aŭtomate transformiĝas al via uzantonomo kaj la tempo, kiam vi skribis la komenton), por ke oni sciu, kiu skribis ilin. Dankon! darkweasel94 06:51, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Bona tagtempo.

En en- kaj ru-VP ekzistas aldonaĵo «Ajax-antaŭtrarigardo».

Ĉu eo-VP havas io simila? Se ne, ĉu administrantoj estigos tio? En MW estas js-kodo. — ħomk 10:53, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Administrejo redakti

Pri la agado de Uzanto:NoKo redakti

Mi havas ion por peti administranton. Mi nun havas argumentojn kun NoKo ĉe pluraj diskutopaĝoj:

  • Diskuto:Radiodramo - Li kreis la artikolon kun simpla eraro de la japana. Mi korektis ĝin ĉar li ne respondis al mia esplorado.
  • Diskuto:Stacio Ŭeno - Mi ekis la diskuton ĉe unu el la plej strangaj titoloj. Ni ne ankoraŭ finis la diskuton.
  • Diskuto:Distrikto Miŝima - Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan.

Malgraŭ ke ni ankoraŭ diskutadas pri transskribo/transliterumo de japanaj fontaj vortoj en e-vikipedio, li ignoras la nunan oficialan regularon por transskribado kaj kreadas artikolojn de japanaj stacidomoj kaj distriktoj (lastatempe). Mi petis lin ke

"bonvolu ne plu dependi nur sur viaj oreloj kiam vi kreas aŭ alinomigas vikipediajn artikolojn, sed ni provu trovi interkonsenton pri la ĝenerala transskribo/transliterumo de la japana en Diskutejo kaj/aŭ Vikipedia diskuto:Alinomendaj artikoloj"[21]

Sed li nur respondis pri tio ke

"Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe."[22]

Mi legis malnovan diskuton pri lia agado kaj trovis ke oni propanis lian forbaron. Tie, Burokrato Alaŭdo menciis ke "se li plu faros iun ŝanĝon spite al la komunumo interkonsento aŭ sen ĝi, mi forbaros lin."

Mi ne tre certas, ĉu forbaro estas bona solvo. Sed, mi petas administranton dialogi kun li pri halti mallonga-tempe krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn ĉar la koncernaj diskutoj ne ankoraŭ finis. Alie, ni eble havos pli multajn artikolojn, kiuj estu alinomigataj estonte. Kore,--Salatonbv (diskuto) 03:35, 28 Jun. 2013 (UTC)

Titolomilitoj kondukas al domaĝaj kvereloj. Mi klopodos dialogi kun li kaj vi. --pino (diskuto) 05:40, 28 Jun. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv! Vi ne demandis min persone pri Radiodramo, nur skribis en diskut-paĝo. Mi ne opiniis ne por ne kontraŭ. Mi ne respondis, ĉar mi decidis, ke estas stulte skribi "mi ne estas ne por nek kontraŭ", kaj simple decidis fidi al aliaj uzantoj, aparte al vi. Mi pardonas, se mi ofendis vin, ne respondinte. Eble mi devas ion skribi, sed mi estas ne tre societema kaj lastatempe okupita. Eble pro tio vi komencis militon kontraŭ mi? Vi eĉ priverŝis min per koto: "Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan", aŭ pro kio vi skribis tion ĉi-tie, ni ne havis kontraŭdiroj en tiu diskuto. Ĉiaokaze mi pardonpetas, ke mi ne ĉiutage respondas al viaj demandoj. Lastatempe mi havas pli da laboro (en "la reala mondo"). Libertempe mi fakte kreis kelkajn artikolojn dum niaj diskutoj, sed tio ne estis malfacile, ĉar mi simple priskribas, sed ne elpensas. Por mi estas pli malfacile diskuti, ĉar necesas verki ion, sed mi laciĝas en la laboro lastatempe. Ĉu oni rajtas postuli uzanto respondi regule? Eĉ en diskutpaĝoj? Aŭ ĉu vi deziras, ke mi ne plu kreu artikolojn? Eble mi devas serĉi alian aferon por mia libera tempo... Certe necesas diskuti, sed via rapideco ne taŭgas por mi. Vi estas lerta diskutanto kaj pli facile serĉas informon en la interreto. Mi eble kreas pli da artikoloj. Ni estas malsamaj, sed ne necesas militi pro la malsameco. Pro tio Zamenhofo kreis Esperanton, ĉu ne? Amike, --NoKo (diskuto) 17:50, 28 Jun. 2013 (UTC)
Dankon, pino, por via komento en la paĝo. Mi konsentas, ke ni amike kreos japanajn artikolojn estonte.
Dankon, NoKo, pro via rapida respondo. Mi ne kritikas ke vi ne povas tuj respondi diskuton. Tamen, mi pensis probleme ke daŭrigi krei la koncernajn artikolojn, ekzemple, ekde 18 Jun. de la Diskuto:Stacio Ŭeno. Mi ne komencis militon al vi sed mi nur volis interkonsenton. Ekde mi unue vidis vin en radiodramo, mi sciis, ke vi en la estinteco kreis multajn ne-naturajn alidirektilojn (Tomabeĉi-Stacio al Stacio Tomabeĉi (stacio), [23], [24] ktp.).
Ĉiuj estas okupitaj. Mi pensas ke neniu volas preni tempon por ŝanĝi multajn nomojn aŭ redakti detalojn poste, do mi volas, ke vi atendu mallongan tempon krei artikolojn nur pri la koncernaj temoj ĝis la diskutoj finis. Amike,--Salatonbv (diskuto) 02:06, 29 Jun. 2013 (UTC)
Noko ŝajnas ne kompreni, ke li agas detrue en la Esperanta Vikipedio. Oni povus kompreni, ke li verkas novajn artikolojn uzante sian preferatan transskribon, sed li daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj. Tio montras malestimon al la aliaj kontribuantoj. Estas notinde, ke lia amata ĉevalo estas nova, persona transskriba sistemo por lingvo, kiuj jam de longe havas plurajn enradikiĝintajn manierojn por transskribo. Do, nur plia konfuzo pro personaj kapricaj preferoj. --Surfo 09:38, 29 Jun. 2013 (UTC)
Kara, Surfo! Via komento estas maltrafa, ĉar ĉi tie temas ne pri tio, ke mi "daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj", sed pri ŝanĝado de titoloj kaj artikoloj, kreitaj kaj skribitaj de mi mem. Amike, --NoKo (diskuto) 14:19, 29 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Surfo, por via opinio.

NoKo, mi unue ekis ĉi diskuton pri via agado "krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn" dum la argumentoj. Alidirekti signifas "ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj" kiel Surfo menciis, kaj de vi mem. Ĉiaokaze, vi ŝajnas halti kreadon kaj alidirektadon de koncernaj artikoloj, kiun mi volis. Do mi fermos ĉi tiun sekcion, dank al vi, krom se la situacio ŝanĝos.--Salatonbv (diskuto) 00:20, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kara Salatonbv! Mi dankas vin pro la klarigo de via vorto "alidirekti", mi finfine ĝin komprenis. Tamen, bonvolu uzi anstataŭ tio la vorton "alinomigi", uzata en Esperanta vikipedio, ĉar "alidirekti" signifas alian aferon. Amike --NoKo (diskuto) 06:16, 30 Jun. 2013 (UTC)

Al NoKo: Via aserto "temas ne pri tio, ke mi «daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj», sed pri ŝanĝado de titoloj kaj artikoloj, kreitaj kaj skribitaj de mi mem" estas simple malvera. Sufiĉas rigardi la historion de kelkaj artikoloj, kies titolojn vi ŝanĝis lastatempe, ekz. Distrikto Semboku (Osaka), Distrikto Miŝima, Distrikto Mikata (Hjogo), Kasiopeo (trajno), Hokutosej. Mi tre miras, ke vi eĉ neas tion! --Surfo 12:30, 1 Jul. 2013 (UTC)


Ŝlosenda paĝo aŭ forbarado redakti

Malbona novaĵo: NoKo nuligis mian redakton sen permeso en artikolo [25] poste forĵetis la diskuton.[26]

Nu, mi demandas, kio okazos de nun.

  1. Por la ebleco de titola milito (en:Wikipedia:Edit warring), oni ŝlosos la artikolon de Stacio Ŭeno‎. Tamen, oni pensus, ke ne nur tio estus koncernata.
  2. Kiel la daŭro de restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj, oni forbaros lin kelkajn tagojn. Se tio okazos, mi planas, ke mi ankaŭ eliri el Vikipedio kelkajn tagojn por provi min malvarmigi, kaj por ke mi kredas ke li kaj mi devu esti geamikoj.

Mi atendas viajn konsilojn. Kore, --Salatonbv (diskuto) 07:39, 30 Jun. 2013 (UTC)

Mi protektis la artikolon dum unu semajno. Mi rimarkas ke NoKo kreis li mem la artikolon. Oni vidas la nomon "Ueno" en la artikolo. Mi proponas ke por ĉi tiu artikolo ni ne alinomu. --pino (diskuto) 08:59, 30 Jun. 2013 (UTC)
Mi pardonpetas, ke mi forigis la ŝablonon {{Alinomigu}}. Mi pensis, ke ĝi prezentas nur, ke estas opinio alinomigi. Ĉu ĝi ankaŭ subkomprenas, ke estas opinio ne alinomigi? Amike --NoKo (diskuto) 09:21, 30 Jun. 2013 (UTC)
Dankon Pino pro via rapida procezo. NoKo diris, nur ke li forigis la ŝablonon {{Alinomigu}}, sed li ankaŭ forigis la ŝablonon de "Ŭeno[mankas fonto]" montrinte jen:
  1. tiu vojaĝanto, ke "weno" estas taŭga prononco [27]
  2. Tion diris Japanaj Esperantistoj al mi, klarigante, kial japana "ue" aŭdiĝas kiel "ŭe".
Kial oni povas adopti tion kiel taŭgaj fontoj por titolo de vikipedia artikolo? Eĉ la artikolo (ne oficiala regulo) de Transskribo de la japana lingvo en Esperanton nenie diras pri tia transskribo. Mi ne metus la ŝablonon al artikolo, se mi ne estus ŝokita kiel tio.--Salatonbv (diskuto) 10:13, 30 Jun. 2013 (UTC)

Denove NoKo lastatempe alinomis japanan fonton artikolon [28] kun la komento:

  • Tite Kubo — estas la angla versio de la nomo de la verkisto. Sur siaj mangaoj li subskribas japane: 久保 帯人

Mi ree petas pri lia forbaro (Propono 2).

  • La artikolo estas pri vivanta japana homo, kiu mem elektis sian latinigan nomon[29]. Ĉu aŭ ne ŝanĝi tian literumon en la e-vikipedio sen diskuto estas taŭge, ja estas pri kio ni diskutas nuntempe.
  • Pino konsilis al li kaj mi por antaŭdiskuto. Ankaŭ li protektis artikolon pro lia redakto. La rezulto estis mia Propono 1.
  • Surfo ankaŭ trovas lian agadon problema.
  • Administranto pasintece menciis pri lia forbaro ĉe la simila situacio.

Mi pensas, ke ĉi kialoj sufiĉas por la forbaro, sed se oni respektus lian opinion kaj donus al li liberan redaktadon, bonvolu aliĝi al la diskutoj, subteni lin kaj fini ilin kiel eble plej baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 21:59, 3 Jul. 2013 (UTC)

La nomo "Tite Kubo" estas ne "latiniga nomo", sed anglalingva nomo. Ĝi devas esti prononcata laŭ anglalingvaj reguloj: kiel "tajt kubo". Krome, ĝia ordo estas anglalingva. En Esperanto (almenaŭ en Esperanta vikipedio) oni skribas nomojn laŭ ilia origina ordo. Do devas esti unue "Kubo" kaj poste la persona nomo.
Mi ne tre dubas, ke Kubo Tajto mem ŝatus, ke oni prononcus lian personon nomon kiel "tite" aŭ "ĉite". Eble li skribas "Tite" anstataŭ kutima trasskribado "Taito" por ke anglalingvanoj ne nomu lin "Tejto".
Laŭ la ligilo de Salatonbv, ni devas skribi la nomon kiel "@tite_kubo", ĉu ne?
Preskaŭ ĉiu japano iel skribas sian nomon (laŭ iu transskriba sistemo), sed oni ja ne postulas uzi tion en Esperanta vikipedio. Povas temi nur pri nomoj en Esperanta teksto.
Tamen se iu forbaros min, mi estos ĝoja, ĉar mi havos pli da tempo por labori, legi interesajn librojn kaj spekti filmojn. Oni do forprenos de mi tiun portaĵon zorgi pri la vikipedio. Se vi pensas, ke mi ĝenas al aliaj uzantoj, do forbaru min ne zorgante pri miaj sentoj, mi simple trovos alian aferon. Ankaŭ Policano Salatonbv estos ĝoja. Mia forbaro signifos lian venkon en la milito, kiun li komencis kontraŭ mi. Li havos pli multe da tempo por inspekti aliajn uzantojn, kiuj havas sian opinion, kiel skribi artikolojn, kaj ne adoras Regulojn. Amike --NoKo (diskuto) 20:05, 7 Jul. 2013 (UTC)


Kara NoKo, mi montris unu fonton, ke li mem elektis sian nomon per la latinaj literumoj, sed vi ne pruvis vian opinion, ke ĝi estas ne "latiniga nomo", sed "anglalingva nomo". Malgraŭ tio, vi dirs,
  • ni devas skribi la nomon kiel "@tite_kubo", ĉu ne?
Bonvolu haltu ironion.
Ankaŭ, se oni povus ŝanĝi tian "anglan nomon" al nomo per via ŝatata literumo, ĉu oni povus alinomi en la e-vikipedio jene?
Ĉu mi devas kompreni, ke nomi min "Policano" estas, ke vi provas ridi kun aliaj vikipediistoj pri mia agado? Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?
Kion mi faras ĉi tie estas ne malpermesi aliajn diversajn opiniojn, sed kritiki la agadon devigi artikol-nomon ŝanĝi sen aŭdi aliajn opiniojn.
Kiel mi menciis, la kaŭzo kial mi postulis vian forbaron estis por "la restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj" (ne eterna forbaro). Se vi komprenus la principojn kaj laborus kun aliaj vikipediistoj, vi, kiu skribas vian Esperanton tre bele (eble pli ol mian), estus bonvena ĉe la komuno de la Esperanta Vikipedio. --Salatonbv (diskuto) 01:29, 8 Jul. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv! Bonvolu pardoni min, se mi ofendis vin per "policano". Mi ne volis ridi, mi simple provas kompreni vian rolon en la komunumo. Nun mi volus respondi al via demando. Unue mi notu, ke pli taŭgaj fonetikaj transskriboj estas "Daniel Inoŭe", "Ono Joko", "Ŭolter Eljas Dizni" kaj "Bil Gejts", kion vi eble scias. Pri Ono Joko: ŝi devenas el Japanio kaj tio estas ŝia japana nomo, do, kiel mi komprenis E-vikipediaj reguloj, oni devas alinomigi la paĝon al "Ono Joko" aŭ almenaŭ al "Ono Yoko". Tamen eble multaj usonanoj pensas "Ŝi longe vivis en Usono kaj ŝin ni konas kiel Yoko/Joko Ona" kaj ili povas kontraŭi ŝanĝon de la ordo. Pri la ceteraj: oni povas uzi la fonetikan transskribadon por iliaj nomoj en Esperantaj tekstoj, sed por uzi tion por la titoloj de la artikoloj en E-vivkipedio eble multaj bedaŭrinde estos kontraŭ. Eble vi volis diri: "jen estas homoj, kiujn ĉiuj scias sub iliaj anglalingvaj nomoj". Sed tio ne estas vero. Ekzemple mi, ne sciis ke familinomo de Bil Gejts estas skribata kiel "pordegoj" en la angla. Tio okazis pro tio, ke mi ne tre ofte legas angle. Fakte en la mondo estas pli da homoj, kiuj ne parolas en latinlitera lingvo, ol tiuj, kiu parolas. Do, mi ne estas sola. Ĉiuokaze tio estas alia okazo, ĉar la japana ne estas latinlitera lingvo. Almenaŭ mi pensas, ke na Tajto Kubo ni devas rigardi kiel japano kaj ke lia pseŭdonimo estas origine skribita kiel "久保 帯人" (ankoraŭ ne Esperantigita).
Pardonu, sed mi komprenis vian frazon "Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?". Ĉiaokaze, vi petis min ne krei artikolojn ĝis... Ĝis kio mi komprenas. Ĝis ies decido? Se mi ne estus tiom okupita ekster la vikipedio, mi eble sentus min kvazaŭ arestita. Amike, -- NoKo (diskuto) 16:54, 9 Jul. 2013 (UTC)

Mi fakte ne vidas en la konkreta kazo, agon, kiu devus esti punita per forbaro! La tuta diskuto ja estas tre interesa kaj la diversaj vidpunktoj ĉiuj ĝis certa grado defendeblaj. Mi nur petas, ke oni restu je la nivelo de la arugemtado per faktoj kaj fontoj sed ne transiru al la nivelo de atakoj al personoj. La transkribado de nomoj estas tre malfacila temo kaj temo ne kontentige solvita en la krome ĝenerale facila lingvo Esperanto. Oni diras, ke Svislando estas la nacio de kompromisoj, kaj tial mi same kiel ĉe la debato pri landonomoj emas al vi proponi svisan kompromison: Se temas pri nomoj de vivantaj personoj oni adaptu la skribmanieron, kiun utiligas tiuj vivantaj personoj mem (tion oni eventuale eĉ povas verifiki pere de letero al la koncerna persono). En aliaj kazoj oni eventuale trovas fonton de la persono mem. Se tia fonto ne ekzistas oni elektu tradician esperantigon se tia ekzistas. En alia kazo la varianton plej ĝenerale uzatan. Se ekzistas pluraj akcepteblaj variantoj oni interkonsentu inter la geredaktantoj pri la titolo (la ĉefverkanto, se temas pri lingve kompetenta homo, havu kvazaŭ inventistan patronecon). Por la aliaj variantoj oni faru alidirektilojn kaj oni ilin menciu en la enkonduka paragrafo, se necese kun klarigoj. Ĉu surbaze de tia kompromiso eblas trovi solvon de la supra konflikto? Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:01, 9 Jul. 2013 (UTC)

Dankon por viaj komentoj. La celo de ĉi tiu sekcio estas peti NoKo-on halti alinomigon dum la diskutoj. Mi pensas, ke "Forbaro ja ne estas puno" kiel Alaudo diris en la malnova diskutejo. Nur se NoKo ne plu ŝanĝos japanan artikolon sen diskuto, mi ĉiam estas preta por nuligi ĉi tiun postulon ĉar fakte li venas al diskutoj post ŝanĝi kaj nuligi mian redakton. Ĝis kiam ne ŝanĝu? Ĝis la tutaj koncernaj diskutoj finos, mi postulis.
Tia nomado kia "Policano", kiu ne estas vikipedia statuso kiel administranto aŭ burokrato, kaŭzus atakon al persono.
La teorio, ke oni povas ŝanĝi la literumon el "Yoko" al "Joko", venas el la artikolo de Transskribo de la japana lingvo en Esperanton, ĉu ne? Tamen, ĝi ankaŭ akceptas la variecon de literumo pri longa vokalo kiel Tōkjō, Tokjo, Tôkjô, ToukjouToŭkjoŭ, Tookjoo por Tokio. Do, kial ne "Joŭko"? Se la varieco en la artikolo estus maloportuna por vi, bonvolu veni al la diskutopaĝo, kaj subteni mian opinion pri "Polurinda" kaj ni forigu tian klarigon sen fonto.
Mi pensas, ke ĉi tiu sekcio baze estu pri la forbaro, bonvolu DidiWeidmann veni al la ĉefa diskutejo pri via notinda opinio pri skribmaniero. Amike, --Salatonbv (diskuto) 04:48, 10 Jul. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv skribis du demandojn, do mi mallonge respondos. "La teorio, ke oni povas ŝanĝi la literumon el "Yoko" al "Joko", venas el la artikolo de Transskribo de la japana lingvo en Esperanton, ĉu ne?" — NE! "Joko" estas evidenta fonetika transskribo de "ようこ [jōko]". Oni tamen povas malsame transskribi la longan "o", se necesas. Kiel japanaj Esperantistoj diris al mi, la oficiala litero por tio estas "ō". Sed la problemo estas, ke ekster Japanio Esperantistoj ne konas tiun signon. Fakte ili kutime ne povas ankaŭ distingi longan "o" de mallonga "o". Pro tio simpla "o" estas pli bona en la Esperanta vikipedio en tiu okazo. La evidentoj faktoj ne bezonas fontojn. Aparte, "oŭ" evidente ne sonas kiel longa "o", ĉu ne? -- NoKo (diskuto) 10:52, 10 Jul. 2013 (UTC)
Kara NoKo, ni nun diskutas pri "Ono Joko" en la ĉefa diskutejo. Mi dankas al vi ĉiaokaze pro diskuti antaŭ alinomigi al Ono Joko. Kore,--Salatonbv (diskuto) 09:06, 11 Jul. 2013 (UTC)

  Farite. La diskuto de Stacio Ueno finis. Vikipedio:Diskutejo/Diversejo ankoraŭ ne finis, tamen, ni nun havas pluajn proponojn, do oni povas rigardi la koncernajn diskutojn finitaj. Dankon ĉiu kiu partoprenis kaj legis ĉi tiun diskuton. Kore,--Salatonbv (diskuto) 02:38, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

Nova paĝo por forigadi dosierojn redakti

Lastatempe okazis multegaj proponoj por forigi bildojn kun malbona kopirajta statuso kaj tiuj plenplenigis Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Pro tio estis kreita nova paĝo speciale por dosieroj Vikipedio:Forigendaj dosieroj kaj nuntempaj proponoj estis ŝovitaj tien. Ankaŭ estis redaktita la ŝablono {{Forigu}} tiel ke se ĝi estas enmetita en dosieran paĝon ĝi ligas al tiu nova paĝo. Se vi atentas jam la paĝon pri artikoloj, bonvolu atenti ankaŭ la novan. --KuboF (diskuto) 09:52, 29 Jul. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi poluris lastatempe la paĝojn de Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj Vikipedio:Kunigendaj artikoloj, kie ni nun havas kelkajn proponojn. Bonvolu vi ĉiuj efike uzi ilin!--Salatonbv (diskuto) 23:06, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Malbona redakto de roboto redakti

Bonvolu tuj ŝtopi la roboton de Uzanto:MerlIwBot (Kontribuoj), kiu daŭras aldoni alilingvajn ligilojn kontraŭante la sistemon de Vikipedio:VD.--Salatonbv (diskuto) 01:15, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Eraro verŝajne komencis lastatempe ekde 12:42, 7 Aŭg. 2013 (malsamoj | historio) . . (+12)‎ . . e Columba (genro) ‎ (robota aldono de: ja:鳩) (lasta). --Salatonbv (diskuto) 08:35, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ĝin ne forbaris: la robotisto konscias pri la problemo kaj diras, ke, kiam ial ne eblas aldoni al Vikidatumoj, ja estas en ordo aldoni tiajn ligilojn. Ĉar ŝajnas, ke ne fariĝas pro tio faktaj problemoj en la artikoloj, mi pensas, ke solvi tion ni povas same lasi al robotoj. darkweasel94 08:52, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne estas eblo por forbaro dum kelkaj tagoj ĝis la solvo de problemo? Tia roboto estas ne nur tio, kaj ĝia eraro estas ne bona influo al kontribuanto kiu ne konas pri Vikipedio:VD kaj daŭras aldoni intervikiajn ligilojn...--Salatonbv (diskuto) 09:20, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Se mi ĝin nun forbaros, eblos, ke kelkaj intervikiaj ligiloj neniam iros al Vikidatumoj, ĉar la roboto ne aldonis ilin kaj do neniu scias pri ili. Forbaro kaŭzos eble pli da problemoj, ol ĝi solvos (la problemon de malbona influo al aliaj uzantoj mi tute honeste trovas iom elpensita). darkweasel94 09:37, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Nun en multaj lingvoj inkluzive la angla,[30] la franca,[31] kaj la araba[32] ĝi estas forbarita. Estas aliaj robotoj funkciantaj Specialaĵo:Kontribuoj/Addbot, Specialaĵo:Kontribuoj/EmausBot kaj estas kontribuanto kiu daŭras aldoni ligilojn.[33] --Salatonbv (diskuto) 09:47, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
La kategorio Eurobeat nun estas tute sen interlingvaj ligiloj. Estas pli bone havi ne-Vikidatumajn ol neniujn, kaj laŭ kion mi vidas la roboto ne aldonas ligilojn, kiuj ja jam estas en Vikidatumoj. Do, kiam vi malfaras tian redakton, bonvolu aldoni la ligilon al Vikidatumoj - kvankam tio ŝajnas al mi iom vana laboro, ĉar mi certas, ke tio aŭtomate fariĝos per roboto en la sekvaj tagoj. Laŭ mia juĝo simple mankas urĝo (kvankam mi certe ne kontraŭos, se iu alia administranto tamen forbaros). darkweasel94 10:30, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi korektos la kategorion, dankon pro via sciigo. Se ĝi ne estus forbarita, mi ne konus la signifon la averto en la ŝablono "Se ĉi tiu roboto misfunkcias aŭ kaŭzas malhelpon, forbaru ĝin." --Salatonbv (diskuto) 10:37, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton kolegoj administrantoj! Kion fari pri tiu ĉi kunlaboranto? Mi jam plurfoje en julio klarigis al li, ke li ne kreu amason da ĝermetoj. Ankaŭ Kani kaj KuboF kaj hodiaŭ Salatonbv avertis lin, sed li ŝajne ne komprenas, aŭ ne legas niajn mesaĝojn. Jen tipa kontribuo lia: Fajro (2NE1 kanto). Kion fari? PaulP@diskkont 15:40, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Malfeliĉe se li ne respondas ni ne povas fari multon pri li :( Tamen por ĝermetoj (ĝenerale) mi proponas ekuzadi {{Urĝe korekti}} (nun nur prototipo, bezonatas prilaboreto). --KuboF (diskuto) 00:09, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi ne estas administranto, sed mi nur volas aŭskulti pri la uzado de ĝermolistaj artikoloj (Kategorio:Ĝermolistoj). Se estus bone krei artikolojn kiel ĝermolisto de muziko kaj ĝermolisto de Koreio, oni povus kunigi kaj alidirekti la ĝermetojn, ĉu ne? Certe, se klare estus pligranda artikolo enhavebla, ĝermeto estus kunigenda kun ĝi sed ne ĝermolista artikolo (Ekz. Meksika Esperanto-Asocio, a.c. kuniĝu kun Esperanto-movado en Meksiko)--Salatonbv (diskuto) 00:23, 12 Aŭg. 2013 (UTC)(forigi malnovan ekzemplon--Salatonbv (diskuto) 10:00, 16 Aŭg. 2013 (UTC))
Artikoloj de Espero92 estas ankaŭ novaj, ligoj estas al aliaj lingvoj kaj kategorioj estas logikaj. Do estas ne urĝa sed ni povus se necesa kunigi. --pino (diskuto) 07:04, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Respondo al KuboF. Jes, eble uzo de {{Urĝe korekti}} estas pli bona. Sed ĉu ni estos konsekvencaj kaj post du semajnoj forigos la ĝermeton? Vi mem skribas se li ne respondas ni ne povas fari multon. Ĉu administrantoj do nur minacu per forigo, sed ne vere forigos? Ĉu nia celo estu kvanto aŭ kvalito? Laŭ mi ĝi estu kvalito, kaj ni do vere forigu ĝermetojn post 2 semajnoj. Sed se mi estas la sola, kiu opinial tiel, ni pli bone forigu el la ŝablonoj la neplenumotajn minacojn pri forigo. PaulP@diskkont 07:44, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Laŭ mi la celo estas kvanto unue, poste kvalito. Estas onidiro, ke paŝo post paŝo la kvanto ŝanĝiĝas al kvalito. La pluredaktoj estas pli oftaj, ol la novaj artikoloj. Tamen la menciita ĝermeto valoras nenion en tiu formo kaj mi voĉdonus al la forigo.Crosstor (diskuto) 08:08, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
(Pardonon!) Se estus plena da ĝermetoj, oni ne volus tuŝi kaj la kresko ŝtopus; sed artikoloj kun pluraj flankoj kaj analizoj (ekz. per taŭge kuniĝi) povus altiri la atenton de kontribuantoj kaj eventuale aktivigi la vikipedion.--Salatonbv (diskuto) 08:32, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Miaopinie la "disputoj" inter "kvanto" kaj "kvalito" vere estas io alia: ili estas disputoj, ĉu Vikipedio provu trakti multajn temojn per ne nepre tre longaj artikoloj, aŭ provu trakti malmultajn temojn per longaj artikoloj. Kaj tiurilate mi opinias: ni tute ne provu konscie stiri tion, ĉar ambaŭ kondukas al pliboniĝo de Vikipedio, do kion ajn faras la uzantaro, tio estas en ordo! Alia speco de "kvalito" estas neŭtraleco kaj kontrolebleco, kaj tiurilate jes, mi opinias, ke estas grave, ke netrivialaj asertoj havu adekvatajn referencojn, ĉar tio helpas al la kredindeco de Vikipedio. Pri la artikolo Fajro (2NE1 kanto) pli granda problemo estas fakte, ke ĝi eĉ ne mencias, kial la temo estas menciinda - kio elstaras pri la kantaĵo, kion ne havas ĉiuj aliaj kantaĵoj? La anglalingva versio mencias tion, sed nia artikolo ne. Miaopinie tiaj informoj estas nepraj por artikoloj pri homoj, kantaĵoj, ktp., kiuj devas iel elstari por esti menciindaj. La problemo ne estas ĝermetoj kun nur mallonga difino, kiel ekz. la artikolo Glaciso, kaj tiuj estas laŭ mi ne tujforigendaj. La kriterion de "tri plenaj frazoj kaj unu interna ligilo" mi fakte ne ŝatas, ĉar de tio dependas nek, ĉu la artikolo estas kontrolebla, nek ĉu ĝi estas neŭtrala, nek ĉu la temo estas menciinda. Mi povus imagi tujforigan kriterion similan al en:WP:A7. darkweasel94 08:59, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
Principe mi samopinias, ke la kriterio "tri plenaj frazoj kaj unu interna ligilo" ne estas perfekta. Kaj se ni aldonus al la kriterio "minimume unu vikidatuma ligilo"? Se ekzistas ligiloj al aliaj vikipedioj, ni almenaŭ havas iun certecon, ke ĝi estas menciinda kaj ellaborinda. PaulP@diskkont 07:59, 16 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi mencias tion, ke ekzistas multe da artikoloj malpli ol "tri plenaj frazoj ...Crosstor (diskuto) 08:26, 16 Aŭg. 2013 (UTC)
Antaŭ longe, okaze de simila diskuto pri sufiĉa longo de ĝermo, mi faris ĉi tian, intence mallongegan artikolon http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Lauri_Kristian_Relander&oldid=2188246 (tio do estas la plej malnova praversio). Mi plu opinias, ke ĝi estis inda kontribuaĵo kaj meritus resti longe en Vikipedio, eĉ se neniu ĝin plivastigus. Ĉiaj naivaj kriterioj, kiuj klopodas aŭtomatigi malaprobon kaj forĵeton, estas kondamnitaj malaltigi la nivelon de Vikipedio. Oni bezonas saĝon, ne kalkuladon de literoj. --Surfo 09:13, 16 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉu Glaciso estas vere menciinda en Vikipedio? Ŝajne ĝi estu en Vikivortaro laŭ Vikipedio:KVNE#Vikipedio ne estas vortaro. Ni nomu ĝermeton ĝermeto. Sed, miaopinie, forigo ne estas sola solvo.--Salatonbv (diskuto) 10:00, 16 Aŭg. 2013 (UTC)
d:Q948008. (Jes, la Vikidatumaj eroj estas ĉi-rilate fuŝitaj koncerne nian artikolon, mi korektos tion poste.) darkweasel94 10:03, 16 Aŭg. 2013 (UTC)
Dankon, darkweasel94. La artikoloj en kelkaj lingvoj ja estas interesaj kaj menciindaj. Cetere, kion vi ĉiuj pensas pri mia propono rilata al {{ĝermeto}}?--Salatonbv (diskuto) 04:02, 17 Aŭg. 2013 (UTC)