Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/9

Diversejo redakti

Letter petitioning WMF to reverse recent decisions redakti

The Wikimedia Foundation recently created a new feature, "superprotect" status. The purpose is to prevent pages from being edited by elected administrators -- but permitting WMF staff to edit them. It has been put to use in only one case: to protect the deployment of the Media Viewer software on German Wikipedia, in defiance of a clear decision of that community to disable the feature by default, unless users decide to enable it.

If you oppose these actions, please add your name to this letter. If you know non-Wikimedians who support our vision for the free sharing of knowledge, and would like to add their names to the list, please ask them to sign an identical version of the letter on change.org.

-- JurgenNL (talk) 17:35, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

  • Laŭ mi tio estas granda problemo. Wikimedia Foundation uzurpas la potencon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:17, 21 Aŭg. 2014 (UTC)
  • +1. Vidu ankaŭ la komunikaĵo de Jan-Baart de Vreede de la estraro de Wikimedia Foundation kontraŭ la diverseco en la movado Wikimedia ("We need to act as one community, not 1,000.") kaj por un Vikipedio kvazaŭ Facebook. :( --Aschmidt (diskuto) 23:25, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

Sal', mi vidas ke la afero estas granda diskutaĵo en la anglalingva kaj germanlingvaj vikipedioj, sed ŝajne nenie aliloke. Ĉu iu scias malon, aŭ la kialon por tio? Ĉu estas io speciala pri tiuj vikipedioj? Sincere --Ziko (diskuto) 10:48, 23 Aŭg. 2014 (UTC)

@Ziko: Ekzemple en la slovaka Vikipedio preskaŭ tute mankas intereso pri internacia Vikimedia movado kaj eble nur 2 uzantoj interesiĝas pri tutvikiaj teĥnikaj novaĵoj. (Kaj multegaj nur grumblas por si mem). Mi supozas, ke en vikioj malpli grandaj (laŭ nombro de kontribuantoj) ol la slovaka estas sufiĉe granda problemo trapasi interessojlon por serĉi realan solvon por tia afero. --KuboF (diskuto) 16:38, 29 Aŭg. 2014 (UTC)
Mi cetere ne havas la impreson ke tiu letero vere akiros realan solvon... Ziko (diskuto) 20:30, 2 Sep. 2014 (UTC)

Grants to improve your project redakti

Apologies for English. Please help translate this message.

Greetings! The Individual Engagement Grants program is accepting proposals for funding new experiments from September 1st to 30th. Your idea could improve Wikimedia projects with a new tool or gadget, a better process to support community-building on your wiki, research on an important issue, or something else we haven't thought of yet. Whether you need $200 or $30,000 USD, Individual Engagement Grants can cover your own project development time in addition to hiring others to help you.

Mi jam ricevis rekomendon, ke ekzemple bonus pristudi "plej bonajn praktikojn" en konstruado de Vikifontaro. Aparte Esperanta Vikifontaro dum antaŭa tempo tre rapide kreskis do eblus utiligi tiun ĉi sperton. Fina raporto eĉ utilus por ĉiulingvaj Vikifontaroj. --KuboF (diskuto) 12:15, 3 Sep. 2014 (UTC)

Vikivortarmanio Medellín 2014 redakti

Ĵus trovis en la Vikivortaro: La unua Esperanta Vikivortarmanio okazos de la 31-a de oktobro ĝis la 3-a de novembro 2014 en Medellín (Kolombio), organizata de uzanto:Pablo Escobar omaĝe al la dekjariĝo de la Vikivortaro en Esperanto. Pli da informoj oni povas trovi ĉi tie. … La ĉeforganizunto de la aranĝo estos Kolombia Esperanto-Ligo, kadre de ties samtempe okazonta 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto.--Aschmidt (diskuto) 21:45, 3 Sep. 2014 (UTC)

Change in renaming process redakti

Part or all of this message may be in English. Please help translate if possible.

-- User:Keegan (WMF) (talk) 9 September 2014 16.22 (UTC)

VisualEditor available on Internet Explorer 11 redakti

 

VisualEditor will become available to users of Microsoft Internet Explorer 11 during today's regular software update. Support for some earlier versions of Internet Explorer is being worked on. If you encounter problems with VisualEditor on Internet Explorer, please contact the Editing team by leaving a message at VisualEditor/Feedback on Mediawiki.org. Happy editing, Elitre (WMF) 07:29, 11 Sep. 2014 (UTC).

PS. Please subscribe to the global monthly newsletter to receive further news about VisualEditor.

Bildo de la tago redakti

En ĉefpaĝo estas parto "Bildo de la tago". Por tiu parto ni havas paĝojn Ŝablono:Bildo de la Tago2/494 En mia hejmavikipedio estas paĝoj; Ilustracja na medal/2014-09-12 Mi pensas ke dato (2014-09-12) estas pli bona ol numero "494" ĉar povas kontroli kia paĝo estas en kiu tago. Kio Vi pensas pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:05, 13 Sep. 2014 (UTC)

Mi neniam aparte esploris la aferon (kaj nun ne emas), sed mi legis, ke nuntempa sistemo kapablas ekscii ĉu ekzistas bildo por nuna tago, kaj se ne, elekti iun pasintan. Kompreneble, (iu) versio kun plena datumo estus pli komprenebla.
Alia afero estas, ĉu Vikipedio de nia grandeco bezonas bildon ĉiutage. Mi foje observas similan Artikolojn de la Semajno, kiu komenĉiĝis per ĉiusemajna eldonado, poste transiris al ĉiudusemajna, kaj nun ŝajnas esti ĉiutrisemajna. Sed ĉiam troveblas iu volontulo, kiu tion prizorgas... --KuboF (diskuto) 16:53, 14 Sep. 2014 (UTC)

Defio de la Monumentoj de Hispanio redakti

Ĉiuj estas elkore invitata partopreni la konkurson (kaj plutraduki). Sciu pli ĉe la paĝo en Meta --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 22:12, 29 Sep. 2014 (UTC)

Lingvejo redakti

Ni en julio havis diskuton pri la temo ĉu diri popoliniciato aŭ popoliniciativo. Okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero mi en la publika sesio submetis la demandon al la Akademio de Esperanto. En la diskuto oni venis al la konkludo, ke ja popoliniciativo estas historia esprimo, sed surbaze de la vortfarado ĝi ne havas alian signifon ol popoliniciato. Simile al la esprimo nacionalismo uzita de Zamenhof kaj por nuntempe estas uzata nur naciismo, estas forte rekomendinda la uzado de popoliniciato. Konsiderante tiun respondon mi pretas ŝanĝi la originan titolon en mia artikolo kaj submetiĝas al tiu rekomendo. La historia esprimo devas memkompreneble esti menciita en la enkonduko de la artikoloj kaj aperi kiel alidirektilo ankaŭ ĉar la esprimo ja ekzistas en PIV kaj aliaj vortaroj kaj en multaj historiaj artikoloj. Mi en tiu kunteksto ankaŭ dankas al Marcos por lia partopreno en la diskuto. Cetere membroj de la Akademio de Esperanto promesis en tiu kunsido pli aktive partopreni en la lingvaj diskutoj en Vikipedio, pri kio mi jam anticipe dankas!DidiWeidmann (diskuto) 19:46, 31 Aŭg. 2014 (UTC)

  Tre bone, ke vi petis tiajn ekspertojn kaj konatigis nin pri la rezulto! Dankon! --KuboF (diskuto) 21:52, 3 Sep. 2014 (UTC)

Teknikejo redakti

Aliasoj de nomspacoj redakti

Mi hodiaŭ demandis stivardon skajpe pri ligilo, per kiu mi povas esplori la aliasojn de nomspacoj: https://eo.wikipedia.org/w/api.php?action=query&meta=siteinfo&siprop=namespaces%7Cnamespacealiases montras, ke fakte nur VP taŭgas por nia ŝablono {{mallongigo}}. Ĉiuj ceteraj estas ja kompletaj vortoj. Ĉu ni eble petu pri aldono de pliaj aliasoj por pli taŭgaj mallongigoj laŭ apartaj nomspacoj? Tiam finfine bone eblus "H" (por Helpo:), "P" (por "Projekto" aŭ "Portalo", certe nur unu eblos), "K" (por Kategorio:), "M" (por Modulo:) kaj "Ŝ" (eble eĉ "S", por Ŝablono:) ktp.

Mi jam diskutis pri tio kun Uzanto:Salatonbv sur Uzanto-Diskuto:Salatonbv kaj li skribis, ke jam ekzistas neoficiala tia alidirektilo K:KK. Ĉu ekzistas pliaj tiaj alidirektiloj? Se jes, ĉu ĉiuj estas iel uzataj kune kun la ŝablono {{mallongigo}}? --Tlustulimu (diskuto) 13:23, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

  Por: Mi pensas ke aliasojn de nomspacoj estas bona ideo. Ekzistas jam "vp:" -> "vikipedio:" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:38, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

Mi nun volas iomete precizigi mian proponon. Ni petu aldonon de la sekvaj aliasoj:

nomspaco (cifera kodo) aliaso komento
Uzanto (2) U
Uzanto-Diskuto (3) UD
Vikipedio (4) VP jam ekzistas
Vikipedia diskuto (5) VD
Ŝablono (10) Ŝ, S la dua por uzantoj, kiuj ial ne havas supersignojn

Jam ekzistas Ŝ:KOORD

Ŝablono-Diskuto (11) ŜD, SD
Helpo (12) H
Helpo-Diskuto (13) HD
Kategorio (14) K jam ekzistas paĝoj tie, sen aliasoj!
Kategorio-Diskuto (15) KD
Portalo (100) PO
Portala diskuto (101) POD
Projekto (102) PR, P jam ekzistas paĝoj tie kun P:, sen aliasoj!
Projekta diskuto (103) PRD, PD

La ideon pri la aliasoj por diskutopaĝoj mi trovis en la germana vikipedio. Eble ni faru same. Mi retiras la proponon por la nomspaco "Modulo" (numero 828), ĉar tie alidirektiloj ne eblas. Do, tial aliaso ŝajnas al mi superflua por Lua-moduloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:29, 18 Aŭg. 2014 (UTC)

  Por: plie jam estas K:PLI, P:WT, Vikipedio:ALI (al Helpo:Alinomigi paĝon) ktp (vidu Vikipedio:MLL). Por distingi Portarlon kaj Projekton oni eble uzus du literojn "PO:" kaj "PR:", kiel Vikipedio estas ne "V:" sed "VP:" (sed miaopinie "VD" estas iom superflua krom se ni tiel ofte uzas diskutopaĝon de vikipedio kaj portaro.)--Salatonbv (diskuto) 14:42, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi ĵus aldonis PR kaj PO al la tabelo. Se la tuto okazos, ni devos atentigi la ulon, kiu aranĝos la tuton por ni, ke jam ekzistas paĝoj kun K: kaj P:, por ke ne estu fuŝo. Alie ni eble eĉ perdus la jam difinitajn alidirektilojn. Eble VD ja povos esti uzata por arkivitaj diskutoj, kiuj kutime ne plu ŝanĝiĝas. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi ĵus testis la proponitajn prefiksojn kun duobla punkto (ekz. U:) en la speciala paĝo Specialaĵo:Indekso de prefiksoj, ŝaltante tie al la artikola nomspaco. Nur tri estas tie trovataj, nome K:, P:, kaj unufoje Ŝ:. Sed ĉe S: kaj SD: la paĝo reagis strange, montrante la komencon de la artikolaro. Kutime ĝi montras nenion, se tia prefikso ne ekzistas. Espereble S: kaj SD: ne estas jam uzataj por iuj aliaj celoj. Ĉu iu scias ion pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 17:35, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Se oni enmetas "s:" en la serĉilo, la paĝo alŝutas al [1] kaj "sd:" al [2]. Ĉu tio rilatas al la afero?--Salatonbv (diskuto) 18:27, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: @Salatonbv: Bedaŭrinde tio estas kodoj por intervikiaj ligiloj. Do, ni tial devos rezigni pri "S:" kaj "SD:". :-( Kion ni petu anstataŭ tio, por uzantoj sen supersignoj? --Tlustulimu (diskuto) 18:36, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Mi kontraŭas ĉiujn unuliterajn aliasojn (krom tiujn kun Esperanto-specifa litero), ĉar tiuj (eĉ la nun uzeblaj) estos estontece ne malverŝajne uzataj por novaj Vikimediaj projektoj. darkweasel94 19:40, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: En la angla ili ŝajnas eviti uzi unu literon por kategorioj (en:Special:PrefixIndex/CAT:), sed ja uzas nur P-on por portaloj (en:Special:PrefixIndex/P:). En la germana ankaŭ P uzatas por portaloj (d:Wikipedia:Shortcuts#Vorlage:Shortcut) sed en la franca ĝi estas por portaloj kaj projektoj ambaŭ (fr:Aide:Raccourci#Liste_des_raccourcis_de_portails_et_projet). Mi ne forte kontraŭas, sed por mi "VD" sonas kiel vikidatumoj = Vikipedio:VD, en:WP:WD, fr:WP:WD, ru:ВП:ВД.-Salatonbv (diskuto) 04:57, 19 Aŭg. 2014 (UTC)
  Komento: Kiel la paĝo https://en.wikipedia.org/w/api.php?action=query&meta=siteinfo&siprop=namespaces%7Cnamespacealiases montras, la ligiloj en:Special:PrefixIndex/CAT: kaj en:Special:PrefixIndex/P: ne kondukas al aliasoj, sed al certa aro de artikoloj. Tio bone videblas en la tiea speciala paĝo ĉe la nomspaca indiko. La angla vikipedio nur havas du mallongigojn por la nomspacoj, nome WP por Wikipedia (nomspaca numero 4) kaj WT por Wikipedia Talk (nomspaca numero 5). --Tlustulimu (diskuto) 17:02, 19 Aŭg. 2014 (UTC)
Bone, do krom jam ekzistantaj VP:, ni almenaŭ interkonsentas uzi la mallongigojn VD:, Ŝ:, ŜD:, PO:, POD:, PR:, kaj PRD: ĉu ne? Se nur unu litero ne estus aprobata, kial ne KAT: por kategorio kaj KATD: por kategoria diskuto? @Tlustulimu: Ĉu vi daŭre petos pri aldono de la pliaj aliasoj? Tio estas bona ideo ĉiukaze,--Salatonbv (diskuto) 03:29, 2 Sep. 2014 (UTC)

Ŝanĝo de la vikia softvaro kaj ĝavaskriptoj redakti

Saluton. Kiu povas helpi solvi la problemojn, pri kiuj temas sur la paĝo [3]? --Tlustulimu (diskuto) 19:42, 21 Sep. 2014 (UTC)

Administrejo redakti

Kiel oni plej efike detrui Vikipedion? redakti

Simple per tia mesaĝo meze de la feria tempo:

==+ Mankantaj informoj pri via dosieroj ==+
Saluton. Mi trovis dosieron Dosiero:Sat finder.jpg kiun vi alŝutis, sed ne provizis informojn pri aŭtoro, fonto aŭ permesilo. bonvolu aldoni la mankantajn informojn per la ŝablono {{Informo por dosiero}}. Kaze de problemoj min kontaktu en mia diskuto. Se vi ne aldonos la bezonatajn informojn, la dosiero estos forigita post la 6-a de Septembro 2014. Amike --KuboF (diskuto) 14:35, 30 Aŭg. 2014 (UTC)

--{{ANSTAT:Pejno}} 14:07, 1 Sep. 2014 (UTC)

Kiel supre videble, tre evidente oni jam antaŭe fuŝis mian funkciantan ŝablonon por mia subskribo. Sed ĉar mi ne planas rekontribui tie ĉi, tio estas al mi plene egale - Germane oni dirus "feke egale".

--{{ANSTAT:Pejno}} 14:07, 1 Sep. 2014 (UTC)

@Pejno Simono: Estas homoj, kiuj kapablas kunlabori sen grandaj vortoj kaj troaj emociaj "elverŝoj". Eĉ kiam temas pri kopirajto kaj eblo forigi. Se vi tion ne kapablas kaj jam deklaris sian foriron - bone. Sed ne malbonigu laboran etoson en nian Vikipedio! --KuboF (diskuto) 14:06, 2 Sep. 2014 (UTC)
Jes estus emociaj elverŝoj sed ankaŭ vera demando. Administrantoj devu atenti leĝojn ekzemple ne vundi kopirajton aŭ eviti apologion de krimo. Sed ankaŭ ni devu esti inteligentaj kaj taksi riskojn antaŭ amase fuŝi multajn artikolojn. Por malnovajn bildoj ŝajnus min, ke estas certe formalaj eraroj nun malfacile korekti sed ofte ne vera racia risko. --pino (diskuto) 05:59, 4 Sep. 2014 (UTC)

Forigo de bildoj kun OTRS-permeso ĉe Komunejo redakti

Saluton al ĉiuj,

Mi bezonas helpon de iu persono kun administraj permesoj ĉe Komunejo, la kialo estas la jena:

Mi atingis la permeson por alŝuti kelkajn bildojn de la uniformo de la Esperanta Selektitaro de futbalo, kaj mi sendis la permeson al OTRS por ke ili validigu ĝin kaj tiel povi uzi la bildojn libere. Sed la procezo pri validigo ĉe OTRS estas tre malrapida ŝajne. Tial oni forigis la jenajn dosierojn Esperanta uniformo 01.jpg, Esperanta uniformo 02.jpg, Esperanta uniformo 03.jpg kaj Esperanta uniformo 04.jpg ĉe Komunejo.

Mi sendis mesaĝon al la administranto ĉe Komunejo por atentigi lin pri la situacio (jen la mesaĝo) sed mi ŝatus kalkuli kun la helpo de pli sperta persono pri tiaj ĉi aferoj. Mi antaŭdankas ĉian helpon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  05:16, 3 Sep. 2014 (UTC)

OTRS povas bedaŭrinde esti malrapida. La dosieroj estos restarigitaj, kiam iu volontulo traktos vian mesaĝon kaj konfirmos ĝin, do ne timu, nur paciencu. darkweasel94 07:11, 3 Sep. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi havis problemon kun OTRS. Funkcias ne bone kiam oni ne parolas anglan, por bildo daŭris pli ol ses monatoj, sed estas tie en esperanta vikipedio ankaŭ eblo alŝuti dosieron kun taŭga licenco, vidu maldekstre en "specialaj paĝoj". --pino (diskuto) 08:30, 3 Sep. 2014 (UTC)
Mi devas konfesi, ke la tendenco de KuboF tujpaŝe detrui ĉion, ĉiam kolerigis min. Ĝuste pro tio mi ne plu aktivas tie ĉi. Fakte mi fotografis la bildon mem kaj tio estis sufiĉe videbla - por ĉiu ajn sanmensulo - el la akompanaj fotilaj metadatumoj. Temas pri foto de malmultekosta satelita trovilo, kiun mi hazarde posedas.
Administranto, kiu dediĉas sian tutan tempon al forviŝado de la laboro de aliuloj, estas laŭ mia opinio, ne nur nehavinda, sed eĉ malhavigenda. Vere mankas en la laboro pri E-Vikio pli gravaj sinaplikoj ol la ĉasado de foto, kiu evidente estas amatora kaj ne de iu firmao. Ĉe tio aldone starigi apenaŭ "obeeblan" limdaton por iuj postulataj aldonoj estas plene malkonstrueme.
Bedaŭrinde estas tio rilate al KuboF tipeca. Ĝuste pro tiaĵoj mi eksiĝis.
Cetere, mi jam delonge ne plu volas atingi ion ajn tie ĉi. (Jen stranga supozo ĝuste skribita en mia uzula diskutejo.) Mi finrezignis. Fakte mi intertempe ankaŭ sufiĉe grave dubas pri la entuta senco de Vikipedio en la lingvo Esperanto, specife se ĝiaj kvanto kaj kvalito malsuperas tiujn de aliaj Vikipedioj. Sed ĉio ĉi estas jam konata. --{{ANSTAT:Pejno}} 09:08, 4 Sep. 2014 (UTC)

Mi estintece laboris ĉe OTRS kiel Esperanto-lingva aprobanto. Tamen tiame ĝi neniam sendis al mi peton en Esperanto. Mi ne pensas ke mi nun havas tian rajton de aprobado. -- Yekrats (diskuto) 15:27, 5 Sep. 2014 (UTC)

Ke esperanto estus en komunejo estas bona, ĉar estas vera internacia loko, sed se mi petas OTRS ekzemple por francia vilaĝo, mi devas uzi francan lingvon kun aŭtoroj. Kiam mi parolas pri ses monatoj temas pri franca lingvo. --pino (diskuto) 06:33, 6 Sep. 2014 (UTC)
Ela retmesaĝo kiun mi sendis mi uzis kaj esperanton kaj la hispanan, sed la titolo de la mesaĝoj estis en esperanto, eble tiu estis la problemo. Yekrats, ĉu eblas ke vi kontrolu la aferon? la titoloj de la mesaĝoj estas la jenaj: "OTRS por bildoj en Commons - Futbala matĉo‏" kaj "OTRS por bildoj en Commons‏". --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  00:14, 7 Sep. 2014 (UTC)