Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/2

Diversejo redakti

Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

Malpezigi la specialan paĝon "Lastaj ŝanĝoj" redakti

Tio ne estas urĝa peto, sed mi pensas, ke la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj" de nia vikipedio estas iom tro peza. Almenaŭ pli peza ol la plej fortaj angla, germana kaj nederlanda vikipedioj je la paĝa supro. Esperanta Vikipedio havas iom tro multajn informojn, kiuj estas ja interesaj kaj kaŝitaj al nur tri linioj. Tamen, la plej ofte uzata paĝo ne ĉiam devas havi pezajn ŝablonojn kaŝatajn dum kelkaj sekundoj, kaj malpezaj ligiloj estu sufiĉaj, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 11:25, 12 Mar. 2015 (UTC)

Ĉar neniu komentas, mi volas ŝanĝi MediaWiki:Recentchangestext, ĉu bone?--Salatonbv (diskuto) 02:21, 29 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Kian ŝanĝon vi ŝatus fari en MediaWiki:Recentchangestext? Bonvolu priskribi ĝin pli detale, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 19 Aŭg. 2015 (UTC)
Saluton Tlustulimu. Mi opinias ke ne necesas la pezaj skatoloj "Bonvenon en la Vikipedio en Esperanto !" kaj "KUNLABORAĴOJ" kun tri kolumonoj en Lastaj ŝangoj por (pezaj) uzantoj, kiuj interesiĝu al aliulaj kontribuoj, vandalismoj ktp. Nur "Opcioj pri lastaj ŝanĝoj" estu sufiĉa. Tamen, mi ne volas nur forigi la pezajn partojn, sed ŝovigi ilin. Sed al kie? Eble al Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio?--Salatonbv (diskuto) 06:53, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

  Mi ĵus kreis MediaWiki:Recentchangestext/provejo. Se ne estos kontraŭaĵo dum 1 aŭ 2 sem, mi ŝanĝos la lastaj ŝanĝoj kaj ŝovos la datumojn al Vikipedio:Bonvenon.--Salatonbv (diskuto) 06:04, 23 Jan. 2016 (UTC)

  Farite neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 2 Feb. 2016 (UTC)

Problemo kun loĝantaro de italaj komunumoj en Vikidatumoj redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis pro erarmesaĝo en Malè, ke la Vikidatuma ero pri loĝantaro kaj la rilata dato forestas subite. Iam okazis robota forigo en Vikidatumoj post la jena tiea diskutado: wikidata:Wikidata:Requests for permissions/Bot/ValterVBot 12. Kion ni faru nun kun la koncernaj artikoloj? --Tlustulimu (diskuto) 21:22, 1 Feb. 2016 (UTC)

Se ni perdas la loĝantaron estas grava afero. Ni devu en ciuj niaj vikipedioj konvinkvi. La argumentoj ne estas ĉiam rajtaj problemoj. Kio estas certe, per rajtokopio de datumbazo nur kompleta kopio povus esti malpermesita. Loĝantaro estas verŝajne la pli utila datenoj por ni. Ŝajne landoj kiel Hungario kunlaboras, laboru unue kun ilin. Estas ankaŭ utilaj datenoj kiel koordinatoj aŭ areo, kiuj estas facile komunikintaj. Ne devas nepre povas uzi ilin en nia geografiaj ŝablonoj. --pino (diskuto) 18:20, 2 Feb. 2016 (UTC)

x-sistemo redakti

Mi ne povas krei ĝustan titolon pri ĵus redaktita artikolo Kálmán Lŭ, vane mi tajpas 2 x-ojn. Estas interese, ke en la art. jam ĉiu estas bona.--Crosstor (diskuto) 06:41, 8 Feb. 2016 (UTC)

  Farite alinomita.--Salatonbv (diskuto) 21:58, 8 Feb. 2016 (UTC)

Mi alinomis la paĝon pro tajperaro, poste mi ne povis ligi ĝin al hungara paĝo. Supozeble ankaŭ la originan titolon devas nuligi.--Crosstor (diskuto) 11:54, 10 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Crosstor: Kelkfoje la aŭtomata aktualigo de Vikidatuma ero dum alinomado iomete daŭras. Sed mi ĵus rigardis la artikolon kaj la ligilo al hungara artikolo tie bone videblas. --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 11 Feb. 2016 (UTC)
Post faro de la lingva ligilo aperis angla teksto, tial mia ligo ne sukcesis.--Crosstor (diskuto) 05:24, 12 Feb. 2016 (UTC)

Nova trajto de Math-etendilo redakti

Saluton. Mi ĵus legis en la germana vikipedio en projektaj novaĵoj, ke nun eĉ eblas ĥemiajn formulojn. Ekzemple el <ce>C6H5-CHO</ce> fariĝas  . Tio estas parto de la Vikia versio MediaWiki 1.27.0-wmf.13, kiu ekde hodiaŭ estas uzata. --Tlustulimu (diskuto) 21:20, 11 Feb. 2016 (UTC)

Forigeto redakti

Mi proponas forigon de "Dosiero:1970 Besto-Farmo.jpg" ĉar ĝi troviĝas jam en la Komunejo. --Forstbirdo (diskuto) 13:54, 18 Feb. 2016 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 14:52, 18 Feb. 2016 (UTC)

Administrejo redakti

Estas artik. pri ELTE, kiun supozeble la nehungaroj ne konas. Ĝi havas plurajn alternativajn nomojn, ili estas tre bonaj. Ĉu estas ebleco la titolon ŝanĝi tiel, ke la nova titolo estu Universitato de Budapeŝto, samtempe estu alternativa nomo ELTE, ĉar ankaŭ tio estas tre grava? Tio estus nur ŝanĝo inter alternativaj nomoj tiel, ke la videbla titolo estu Universitato de Budapeŝto.--Crosstor (diskuto) 14:09, 12 Nov. 2015 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 16:41, 12 Nov. 2015 (UTC)
Kial? Mi ne vidas referecojn en kiuj estas skribita ke " Eötvös Loránd Tudományegyetem" estas en Esperantaj tekstoj "Universitato de Budapeŝto" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:08, 12 Nov. 2015 (UTC)
La aŭtoroj ĉiam elektas la plej kompreneblajn nomojn por eksterlandanoj. Dankon Pino!--Crosstor (diskuto) 05:17, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Crosstor kaj Pino~eowiki: Ĉu Vi memoras pri Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon? Mi ne diras ke nomo "Universitato de Budapeŝto" estas malkomprenebla sed mi timas ke la nomo ne ekzistas en esperantlingva literaturo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:34, 13 Nov. 2015 (UTC)
Universitato de Budapeŝto estas inventaĵo de Crosstor, mi alinomas al pli ĝusta.Narvalo (diskuto) 13:50, 13 Nov. 2015 (UTC)
Tio ne estas mia inventaĵo, rigardu la historion ekzemple en 2008! La alinomon mi dankas.--Crosstor (diskuto) 05:07, 3 Feb. 2016 (UTC)

La nomo Universitato de Budapeŝto aperas oftege en Esperantaj tekstoj. Vi trovas la nomon facile per simpla retserĉo, kaj estas neniel dubinde, ke ĝi aperas ankaŭ en presaĵoj. Tio estas tute natura pro la grava signifo de la ELTE-universitato por Esperanto. --Surfo 13:52, 13 Nov. 2015 (UTC)

Tiu titolo estas erara, vidu Listo de universitatoj en Hungario, kiom da Universitatoj ekzistas en Hungario, Budapeŝto (https://hu.wikipedia.org/wiki/Magyarorsz%C3%A1gi_egyetemek_list%C3%A1ja tie estas aldonita la sidejo de la Universitatoj). Do, se ni nomas ELTE LA Universitato de Budapeŝto, oni devas aldoni inter krampoj ion (ELTE?). Do, Universitato de Budapeŝto (ELTE) eble estas kompromisa, akceptebla, ĝusta formo.Narvalo (diskuto) 13:59, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Surfo: Vi skribis ke la nomo Universitato de Budapeŝto aperas oftege en Esperantaj tekstoj. Ĉu Vi povas prezenti referencon en kiu estas skribita ke hu: "Eötvös Loránd Tudományegyetem" = eo:"Universitato de Budapeŝto"? @Narvalo: ĉu Vi povas prezenti referencon en kiu estas skribita ke hu: "Scienca Universitato Loránd Eötvös"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:55, 13 Nov. 2015 (UTC)
Laŭ mi "Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas klara kaj ni ne bezonas provojn por uzi komunajn nomojn. --pino (diskuto) 18:04, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Vi skribis, ke "la nomo [Universitato de Budapeŝto] ne ekzistas en esperantlingva literaturo", kaj mi nur montris, ke vi malpravas. Post tio vi striktigis vian postulon al eksplicita tradukdifino. Mi komprenas, kion vi celas, sed vi estas malutile tro fervora pri la afero. Ne interesas min serĉi tian difinon, bonvolu esplori mem. Mi estas tute kontenta pri la ĵusa ŝanĝo al Scienca Universitato Loránd Eötvös. Estas tamen unu grava manko en la enkonduka ĉapitro: ĝi tute ne mencias la mallongigitan nomon ELTE, kiun eĉ la universitato mem abunde utiligas kaj kiu ofte estas uzata ankaŭ en Esperanto (plurfoje en la artikolo mem). Mi nur atentigas, ke la Universitato mem uzas la Latinan nomon Universitas Budapestinensis de Rolando Eötvös Nominata, do Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd [aŭ: Rolando Eötvös]. --Surfo 19:55, 13 Nov. 2015 (UTC)
@Surfo: Vi skirbis "kaj mi nur montris, ke vi malpravas" - pardonu sed mi ne vidas kiel Vi montris tion. Ĉu Vi prezentis libron, revuon aŭ retpaĝon? Kie? Marek Mazurkiewicz (diskuto)
Mi aldonis la mallongigon ELTE, kiu mankis el la enkonduka teksto.--Crosstor (diskuto) 05:04, 14 Nov. 2015 (UTC)

Pardonu, sed mi pensas, ke antaŭ ol lanĝi gravan diskuton oni ja unue informiĝu. Fakte mi mem iam studis en ELTE kaj tial ja bone scias, ke memkompreneble estus kompleta stultaĵo diri, ke ELTE estas la Universitato de Budapeŝto! Neniam iun, kiu studis en ELTE mi aŭdis diri tiel. Tio simple estus eraro, ĉar fakte en Budapeŝto estas pluraj universitatoj, kaj ili tute same povus nomiĝi "Universitato de Budapŝto". Estas krom ELTE en Budapeŝto Semmelweis-Universitato, Corvinus-Universitato kaj Andrássy-Universitato, kaj mi eĉ ne scias, ĉu estas pliaj! Tio cetere same validas pri Londono kaj aliaj grandegaj urbegoj, kie ofte estas multe pli ol nur unu sola universitato! DidiWeidmann (diskuto) 22:54, 29 Jan. 2016 (UTC)

  • Estas granda diferenco inter >Universitato de Budapeŝto< kaj >universitato de budapeŝto<. En Budapeŝto oni povas esti multaj universitato kaj unu el ili povas esti nomita >Universitato de Budapeŝto<. Sed en esperantlingvaj referencoj devas esti skribita >Universitato de Budapeŝto< Mi daŭre opinias: se ne ekzistas esperantlingvaj referencoj pri temo ni, en Vikipedio, devas uzi orginalan nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:26, 31 Jan. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: "tudományegyetem" estas ĝenerala nomo kaj tradukebla al Esperanto eĉ oni ankoraŭ ne povas trovi la fonton de la plena nomo de la universito. "Universitato Yale" estas bona. Ne "Yale University" en E-Vikipedio. Kiel vi diras, "Universitato Jejl(o)" estas originala vikipedia traduko de propra nomo kaj evitinda.--Salatonbv (diskuto) 04:04, 1 Feb. 2016 (UTC)
Salatonbv Laŭ mi en Universitato Yale ankaŭ eble estas malbone nomita ĉar ne estas aldonitaj esperantligngvaj fontoj en kiuj estas skribita ke "Universitato Yale" = "Yale Universitye". Originala vikipedia traduko de propraj nomoj estas tre malbona ideo. Vikipedisto devas esti kolektisto ne kreisto ĉar ni skribas enciklopedio ne scienca revuo aŭ propra gazeto. Tio ke kelkfoje simple oni povas mem traduki ne estas sufiĉa kialo por traduki. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:16, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz: Denove, nek tudományegyetem nek university estas "propra nomo". Ankaŭ vikipediisto ne nur estas "kolektisto". "Artikoloj de Vikipedio ne estas: Nura kolekto de eksteraj ligiloj aŭ katalogo de retejoj.", "Nura kolekto de publikhava kaj fonta materialo" ka (Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas; en:WP:IINFO).--Salatonbv (diskuto) 20:22, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Salatonbv: pardonu ke mi ne klare skribis. Mi komprenas ke nek tudományegyetem nek university estas "propra nomo". Sed "Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas propra nomo. Mi komprenas ke "Artikoloj de Vikipedio ne estas: Nura kolekto de eksteraj ligiloj aŭ katalogo de retejoj.", "Nura kolekto de publikhava kaj fonta materialo" sed tio signifas ke ni ne povas fari artikolon kiel listo de eksteraj ligiloj. Mi diras ke vikipediisto oni devas esti kolektisto de informoj el referencoj ĉar ni havas regulojn: Vikipedio:Kontrolebleco kaj Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 2 Feb. 2016 (UTC)
  • Scienca Universitato Eötvös Loránd[1][2][3]
  • Budapeŝta Scienca Universitato Loránd Eötvös[4]
  • Universitato Yale[5][6]
Vi fokusas nur en VP:NOE kaj Vikipedio:Kontrolebleco. Sed en Vikipedio estas aliaj reguloj kaj politikoj ekz Vikipedio:Etika konduto kaj Vikipedio:Ignoru regulojn. Se la artikoltitoloj estus "Eötvös Loránd Tudományegyetem" kaj "Yale University" laŭ VP:NOE, ili estus tre malutilaj kaj malfacile trovi por Esperantistoj: ni pensu "Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon, ignoru ĝin kaj eklaboru" (Vikipedio:Ignoru regulojn). VP:Interkonsento ankaŭ estas pripensinda. Ĉu vi pensas ke ripeti mencii la du regulojn en diskutejo estas por VP:ETIKO? Ĉu vi klopodis peti aliajn opiniojn? "Petu aliajn opiniojn: Tria opinio aŭ prijuĝo ofte helpas, do demandu al aliaj homoj, kion ili opinias pri la kazo." --Salatonbv (diskuto) 02:00, 2 Feb. 2016 (UTC)
Tio ke mi skribas signifas ke mi petas pri aliaj opinioj. En Vikipedio:Ignoru regulojn estas skribita "Se regulo malhelpas vin plibonigi paĝon" - oni estas diversaj opinioj kion malhelpas plibonigi paĝon. Mi ne legis sed legos Vikipedio:Etika konduto. Mi konsentas ke ne estas bone ke en Vikipedio estas ne esperantaj nomoj sed plej malbone estas ke en Vikipedio estas nomoj esperantigitaj per vikipedistoj. En historio de pollingva vikipedio ni ankaŭ havis tempo kiam regulo pri kontrolebleco ne estis grava. Longe post la tempo ni trovas eraran originalan esploradon.
Pri referencojn kiuj vi prezentis (koran dankon):
http://esperanto-ondo.ru/Eb/114-eb.htm - bona referenco sed ĉi tie estas "Scienca Universitato Eötvös Lóránd" ne "Scienca Universitato Loránd Eötvös" nek "Scienca Universitato Eötvös Loránd"
http://www.ipernity.com/doc/anjo/7799656 - ĉu Ipernity kie estas bona referenco por Vikipedio? Kaj ĉi tie estas alia versio de nomo: "Scienca Universitato Eötvös Lorant"
https://s3.amazonaws.com/ww-article-cache-1/eo/Gy%25C3%25B6rgy_%25C3%2581d%25C3%25A1m_%28fiziologo%29 - ĉu mi bone pensas ke tio estas privata paĝo - do ĉu ĝi estas bona referenco al Vikipedio?
Ĉu tio estas plej seriozaj referencoj pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:17, 2 Feb. 2016 (UTC)
Kelke da referencoj estas repensindaj, sed vi nun konas ke la traduko de la universitata nomo ekzistas. Se la artikolo estus pri filmoj aŭ libroj, oni diras "Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj: titoloj de Esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj (Titoloj de ne-Esperantigitaj verkoj povas esti Esperantigitaj aŭ lasitaj en la origina formo laŭ decido de la ĉefa verkinto de artikolo.)" Tamen, ĉi tiu kazo estas universitato. Ĉu vi konas iun alilingvan vikipedion titoligantan "Eötvös Loránd Tudományegyetem" sen traduki la ĝeneralan vorton "Tudományegyetem"? Ekzemple la pola vikipedio estas "Uniwersytet im. Loránda Eötvösa w Budapeszcie"(d:Q390287). Ĉu estas iu ajn vikipedio kun la titolo "Ichigaya-eki" en d:Q173919? "Eki" en la japana signifas stacion kaj tradukitaj titoloj estas Stacio Ichigaya, Bahnhof Ichigaya, Ichigaya Station, Gare d'Ichigaya, Stasiun Ichigaya ktp.--Salatonbv (diskuto) 01:38, 3 Feb. 2016 (UTC)

Rimarko pri la problemo de certa speco de diskutantoj: Mi jam sufiĉe ofte rimarkis en nia vikipedio, ke diskutadas ĉiam denove personoj pri lingvaj aferoj, kies lingva nivelo fakte ankoraŭ estas tiu de komencanto. Krome mi jam rimarkis en aliaj diskutoj, ke tio kaŭzas sufiĉe da ĝenoj. Mi tre dubas, ke ulo kun malsufiĉa lingva rego bone povas juĝi lingvajn aferojn. Kvankam mi foje lernetis la polan lingvon, mi neniam diskutas pri ĝia lingvaĵo, ĉar mi simple ne kapablas bone juĝi tion. Mi tre esperegas, ke komencantoj estonte faru same, laŭeble ankaŭ la tiel nomataj "ĉiamaj komencantoj". --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 1 Feb. 2016 (UTC)

Diskuto ne estas pri lingvaj aferoj sed pri reguloj de Vikipedio. Mi ne diras >"Scienca Universitato Loránd Eötvös" estas malbona traduko< sed mi diras ke ni (vikipedistoj) mem ne povas traduki "Eötvös Loránd Tudományegyetem" sed ni devas uzi referencojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:34, 2 Feb. 2016 (UTC)
Mi ne supozis, ke ELTE generas longan diskuton. Mi ne diskutas, sed mi artikolas, tamen kelkaj aldonoj:
  • Scienca troviĝas ankaŭ en la hungara nomo, sed nature ne ekzistas nescienca aŭ malscienca univers.
  • Dum jarcentoj okazis oftaj nomŝanĝoj, mi uzas en miaj artikoloj 7 variantojn
  • El ELTE estis disigitaj diversaj novaj univ., kiujn Didi menciis, eĉ estas pli (vidu la kompletan kategorion), tamen estis tempo, kiam elte estis la sola hungara univ., ĉar la reĝo ne permesis fondi pli novajn - ankaŭ nun elte estas la plej konata

--Crosstor (diskuto) 12:27, 2 Feb. 2016 (UTC)

Saluton! Bi forbaris gantopupon de 依頼人. Li kreis multaj da artikoloj, sed li estas gantopupo kaj estas forbarita en multaj da Vikipedioj. Ĉu bone? --Ochilov (diskuto) 07:29, 29 Dec. 2015 (UTC)

@Ochilov: Ĉu la uzanto vere estas gantopupo aŭ ĉu vi nur legis tion en la forbara kialo de la angla vikipedio? Mi ĵus legis unu el la artikoletoj, kiuj estas sufiĉe mizere senenhavaj.
@Salatonbv: Ĉu vi povus kontroli la artikolojn en Specialaĵo:Kontribuoj/Japan_Football, ĉar vi ja scipovas la japanan kaj povus rigardi, ĉu eble estus ŝanco al plibonigo de la artikoloj aŭ ne? --Tlustulimu (diskuto) 22:29, 29 Dec. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Laŭ mi li nur daŭris krei ĝermojn/ĝermetojn tradukante la anglan aŭ alian vikipedion. Ne tre probleme en la artikoloj el la vidpunkto de gramatikoj. Sed mi povas aliĝi al la forbaro pro crosswiki-a gantopupado.--Salatonbv (diskuto) 22:48, 29 Dec. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Do, kio nun okazos kun liaj artikoloj? Ĉar mi ne komprenas la japanan lingvon, mi ne scias, kiuj eble estus plibonigeblaj kaj kiuj ne. --Tlustulimu (diskuto) 20:44, 1 Feb. 2016 (UTC)
@Tlustulimu: La situacio estas simila al artikoloj pri komunumoj de Italio: Nur unu frazo, kelkaj ŝablonoj kaj kategorioj. Ili ja estas menciindaj kaj alilingvaj vikipedioj havas tiajn artikolojn. Tamen, kvalito en nia vikipedio estas baze ĝermeto laŭ mi. Oni povus ĉiam kunigi ĉiujn sub lista artikolo. Depende sur ni, se ni volus plibonigi ilin kiel sendependaj artikoloj aŭ unue kunigi ĝis la apero de bonaj kontribuantoj.--Salatonbv (diskuto) 03:49, 2 Feb. 2016 (UTC)

Filtrilo de misuzo 2 redakti

Saluton. Mi pensas, ke la uzantonomo Filtrilo de misuzo 2 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) estas maltaŭga. Krome strange aspektas la diskutopaĝo de la uzanto, ĉar tie videblas kopioj de jam okazintaj diskutoj kun falsitaj subskriboj. Mi proponas, ke ni estu atentemaj pri la uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 7 Feb. 2016 (UTC)

@Tlustulimu:Mi konsentas ke ni atentu lin. Tamen, ĉu vi konas kial Ochilov forigis sian uzantopaĝon?--Salatonbv (diskuto) 15:03, 7 Feb. 2016 (UTC)
@Salatonbv: Mi ne scias, kial Ochilov forigis sian uzantopaĝon. Eble unu el ni ja demandu lin. Sed mi nuntempe cerbumas pri sufiĉe nova Lua-modulo. --Tlustulimu (diskuto) 15:08, 7 Feb. 2016 (UTC)
@Tlustulimu:Post via teĥnika forigo de Ochilov, mi nun trovas la uzantopaĝon bone ligita al la monda paĝo. Se Filtrilo de misuzo 2 daŭras vandalismi, oni devas forbari lin.--Salatonbv (diskuto) 01:52, 8 Feb. 2016 (UTC)
Mi forigis mian uzantopaĝon ĉar mi nun havas mondan paĝon. Mi pensas ke estas pli bone forbari la uzanton Filtrilo de misuzo 2, li ne rajtas havi tiun uzantonomon. --Ochilov (diskuto) 03:28, 9 Feb. 2016 (UTC)
Li estis forbarita. --pino (diskuto) 22:27, 9 Feb. 2016 (UTC)

Kandidatiĝo en Vikinovaĵoj redakti

Mi rekandidatiĝis por esti administranto de Vikinovaĵoj. Bve voĉdoni pore aŭ kontraŭe ĉi tie --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 05:19, 8 Feb. 2016 (UTC)

Uzanto kun spamaĵo sur sia paĝo redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke HPMatch (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) metis varban rubon, do spamon, sur sian uzantopaĝon. Ĉar li jam estis forbarita sur Meta, mi proponas, ke ni faru same. Ĉu ebone? --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 12 Feb. 2016 (UTC)

  Por: Kial ne?--Salatonbv (diskuto) 12:16, 12 Feb. 2016 (UTC)
Stevardo jam forbaris lin en ĉiuj Vikioj, laŭ SUL-informo pri la konto. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 12 Feb. 2016 (UTC)

Kirko Sankta Ladislao (Peremarton) redakti

Hi!

I dont speak in in eo, i'm sorry! So. The text the title and the picture was confused in this article (and in it's Hungarian version, too). Arcticle really talks about (filial) Holy Cross Church (Berhida) [7]. But the picture and title's (parish) Saint Ladislaus Church's of Peremarton. Id would be harmonized. I tried to debug, but not succeed. So ask Your help. Thank You! Sorry! --Rakás (diskuto) 03:16, 25 Feb. 2016 (UTC)

Mi agos hodiaŭ!--Crosstor (diskuto) 04:32, 25 Feb. 2016 (UTC)