Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/3

Diversejo redakti

Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category redakti

Saluton. Mi ĵus konstatis, ke MediaWiki:Post-expand-template-inclusion-category enhavas finan punkton en la mesaĝo:

Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda

Mi pensas, ke ĝi superfluas. Ĉi tiu mesaĝo fakte difinas zorgigan kategorion, kiu ne ekzistas ĝis nun. Tamen ĝi enhavus unu paĝon, kie estas iu problemo. Ĉu mi tamen kreu la kategorion? Se jes, mi ŝatus forigi la punkton. Ĉu prefere la rilata paĝo en la traduka vikio estu alĝustigata? --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 16 Jan. 2016 (UTC)

(+) Kelkaj vikipedioj jam havas zorgigan kategorion, kiel ekzemple la germana vikipedio: de:Kategorie:Wikipedia:Maximale Seitengröße durch Vorlageneinbindungen überschritten. --Tlustulimu (diskuto) 20:00, 16 Jan. 2016 (UTC)

  Farite translatewiki:Special:Diff/6641173. En tion klaraj aferoj bonvolu redakti kun kuraĝo   --KuboF (diskuto)

Mi ĵus kreis la rilatan kategorion Paĝoj kie inkluziva pezo de ŝablonoj estas tro granda, kiu estas kaŝita kategorio kaj bonŝance nun malplena. Tamen ni ja havu tian zorgigan kategorion. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 8 Mar. 2016 (UTC)

Problemoj kun Geokesto kaj Geokesto2 redakti

Saluton. Kiel relative sperta verkanto kaj uzanto de ŝablonoj mi jam oftege rimarkis, ke la ŝablonoj {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} havas pli da malavantaĝoj ol avantaĝoj:

  • Malavantaĝoj
    1. Ili estas jam en la fontokodo tre ege grandaj kaj tial apenaŭ trakteblaj aŭ ŝanĝeblaj.
    2. Ili enhavas seriajn parametrojn kun finaj numeroj (ekz. regiono1 ĝis regionoX, mi ne scias la grandon de X), kvankam tio pli elegante eblus per listecaj parametroj uzante la modulon {{Listutil}}. Tio truke eĉ reduktus la fontokodon, simple pro evitado de oftaj ripetoj de kodo.
    3. Pli taŭga enplekto de Vikidatumaj eroj per {{Wikidata}} aŭ simila modulo ol per {{#property:}} apenaŭ eblas pro la monstra kodo de la ŝablonoj.
    4. Mia foliumilo reagas dum la redaktado tre malrapide.
      1. Uzo de WikEd aŭ alia ilo, kiu kolore markas la fontokodon por pli bona superrigardo, eĉ preskaŭ ne eblas, ĉar la malrapideco tiam eĉ pli altas.
    5. El la tre multaj parametroj nur kelkaj estas uzataj, neniam ĉiuj.
    6. {{Geokesto}} bezonas apartan grupon de tiel nomataj lokumiloj, ĉar ĝi ne povas uzas tiujn de {{situo sur mapo}}. (La kreinto simple ne kapablis aranĝi tion, nek pripensis tion.)
    7. La fontokodo de {{geokesto2}} pro alĝustigo al la kutimaj lokumiloj de {{situo sur mapo}} eĉ pligrandiĝis, tiel ke plia "plibonigo" apenaŭ eblas.
    8. Multaj parametroj estas strange titolitaj kaj ne sekvas la proponojn el Helpo:Informkestoj pri laŭebla evitado de mallongigoj. (Sed similan problemon havas pliaj ŝablonoj.)
    9. Ili enhavas eĉ kelkajn grupojn de parametroj por koordinatoj, tiel ke ne klaras al kiuj rilatu la Vikidatuma ero geografiaj koordinatoj (P625).
  • Avantaĝoj:
    1. Eblas transpreni informojn el kelkaj aliaj vikipedioj, precipe el tiuj kun simila ŝablono. (Tio estas nur relativa avantaĝo, ĉar la parametroj estis grandparte tradukitaj, tiel ke oni bone devas koni ilin.)
    2. Ili estas uzeblaj por diversaj geografiaj objektoj. (Sed estas eĉ duboj pri ĉiama taŭgeco en la angla vikipedio, kiel mi foje tie legis. Por kelkaj objektoj tamen tie estas apartaj informkestoj.)
    3. Ni bezonas malpli da informkestoj.

Do, mi proponas tri variantojn de ŝanĝoj, el kiuj unu estu realigata poste:

  1. Ni iom post iom transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj, ĉefe tiuj, kiuj jam pli taŭge uzas ion el Vikidatumoj (ekz. {{informkesto urbo}}), kaj poste foririgas {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}. Ĉe tio ne por ĉiuj unuopaj tipoj de geografiaj objektoj devus ekzisti apartaj ŝablonoj, ĉar ekz. {{informkesto urbo}} ne nur taŭgas por urboj, sed ankaŭ por vilaĝoj, municipoj ktp.
  2. Ni nur por kelkaj tipoj de geografiaj objektoj transiras en la uzado al pli malgrandaj informkestoj (ekz. {{informkesto urbo}}) kaj forigu poste la kodon por tio el {{geokesto}} kaj {{geokesto2}}, tiel ke ili fariĝus pli malgrandaj kaj eble eĉ iomete pli facile trakteblaj.
  3. Dua varianto plus rekreo de la ŝablono per Lua-modulo, sed kun uzo de la supre menciita helpa modulo {{Listutil}}. Aldone uzo de {{Wikidata/bildoj}} kaj aliaj helpaj moduloj. (Ĉu kun ŝanĝo de la nomo al "Informkesto geografiaĵoj"? Eble ja la modulo {{Biografio}} taŭgas kiel bazo.)

Proponinto: --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 5 Feb. 2016 (UTC) Aldono de tria varianto kaj iom da korektoj --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 1 redakti

  Malforte por: --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)

Por 2 redakti

Por 3 redakti

  Por: Ĉar la ŝanco entute rezigni pri ili ne estas bona. --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 6 Feb. 2016 (UTC)
  Por: Oni ne povas ignori la nunan gravecon de la uzado de Geokesto. Uzi modulon {{Listutil}} estas certe la pli efika ago por eki. La nomo de la ŝablono ne estas problemo, plue oni ne bezonas du ŝablonoj : geokesto kaj geokesto2, se kazoj estas, kie iloj de geokesto ne funkcias en geokesto2 mi povas labori por ŝanĝi la artikolojn. Mi aprobas la nomon Informkesto geografiaĵoj. Alia modulo por bildo aŭ por koordinatoj povas helpi. Se uzi la modulon {{Biografio}} kiel bazo signifas uzi signojn por marki la eroj de vikidatumoj ne ĝenas multe. --pino (diskuto) 10:34, 6 Feb. 2016 (UTC)

Kontraŭ ambaŭ redakti

Aliaj proponoj redakti

Diskuto redakti

Saluton. Mi hodiaŭ jam kreis la proponitan ŝablonon {{Informkesto geografiaĵoj}} kaj ĝian modulon {{geografiaĵoj}}. Ambaŭ jam funkcias, sed ankoraŭ ne estas pretaj. Do, bonvolu ankoraŭ ne ekuzi ilin. --Tlustulimu (diskuto) 21:29, 6 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi hieraŭ kreis provejajn versiojn de la menciita modulo, nome
  • {{Geografiaĵoj/provejo}} ankoraŭ enhavas fuŝeton, tiel ke nur la unua parametro, kiu troviĝas en la kodo post "titolo", funkcias.
  • {{Geografiaĵoj/provejo2}} ne plu havas la supran fuŝeton, sed bezonas ankoraŭ aldonojn de pliaj trajtoj.
Ambaŭ moduloj uzas submodulojn por la unuopaj informkestoj. Tio signifas, ke la sama modulo estos uzebla por kelkaj informkestoj. Mi jam cerbumis iomete pri kodo, kiu ebligos aranĝon de similaj informkestoj kiel grupojn kun komunaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 22:09, 8 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. Mi intertempe forigis la supre menciitan fuŝon de {{Geografiaĵoj/provejo}}. Tamen unu demando en la Lua-projekto ankoraŭ atendas respondon, nome

 
 Sed pri kelkaj parametroj de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}} mi dubas, ke ni devus transpreni ilin. En la fontokodo de la ŝablonoj troviĝas parametroj, kiuj ne estas menciitaj en la dokumentadoj. Kiel trakti ilin? Mi preferus ne transpreni ilin en la modulon, precipe se ili ne nur ne estas menciitaj en la dokumentado, sed eĉ neniam estas uzataj en iuj artikoloj. Ĉu bone? 

Do, kion fari? Mi inklinas al la proponita forigo de ne uzataj parametroj, por ke la modulo ne devu fariĝi pli granda ol ĝi jam estas. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti