Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2017/11

Diversejo redakti

Alinomado de "Metodistoj" en "Metodismo" redakti

Saluton,

Mi ne komprenas kial la paĝo pri metodismo titoliĝas «Metodistoj». Ĉu ne indus alinomi ĝin? Mi ne povis tion fari, ĉar la paĝo «Metodismo» jam ekzistas (kaj alidirektas al «Metodistoj»); probable tie staras laboro por administranto (pardonu ^^).

Amike,
--Theomanou (diskuto) 19:29, 2 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Metodismo estas nur alidirekta pagxo, do mi povas forigi gxin pro teknika forigo. Cxu iu kontrauxas?--Salatonbv (diskuto) 12:38, 4 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
  Farite--Salatonbv (diskuto) 05:46, 7 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Changes to the global ban policy redakti

Hello. Some changes to the community global ban policy have been proposed. Your comments are welcome at m:Requests for comment/Improvement of global ban policy. Please translate this message to your language, if needed. Cordially. Matiia (Matiia) 00:34, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

New print to pdf feature for mobile web readers redakti

CKoerner (WMF) (talk) 22:07, 20 nov. 2017 (UTC)[Respondi]


Lingvejo redakti

Ambrozio redakti

Ni havas artikolojn:

En PIV estas apartigilo:

Mi proponas fari en vikipedio similan strukturon al PIV-strukturo. Do:

  1. alinomi el Ambrozio al Ambrozio (mitologio), poste:
  2. alinomi el Ambrozio (apartigilo) al Ambrozio
  3. alinomi el Ambrosio al Ambrozio (genro)

Ĉu vi konsentas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:11, 16 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

  Por: Ni ankaŭ bezonos la paĝon Ambrosio kiel apartigilo por kelkaj homoj.--Salatonbv (diskuto) 07:13, 17 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi kontraŭas: Mia presita PIV uzas ambaŭ formon, kiel nun en vikipedio. Mi ne scias, kiu verkas tiun cititan retan version kaj kiu kontrolas ties laboron.Narvalo (diskuto) 19:40, 23 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Aperas eĉ tie "ambrosi/o = ambrozio 3."
Jes, ambrosio estas alia formo de ambrozio kiel PIV diras. La klarigo pri botaniko estas en la eniro de http://vortaro.net/#ambrozio. Do, oni povas uzi la normalan literumon de ambrozio kiel artikoltitolo kaj povas doni ligilon el ambrosio al ambrozio ankaŭ en nia Vikipedio. Oni devas ne tute forigi la paĝon ambrosio. Bv vidu mian provon Uzanto:Salatonbv/Ambrosio--Salatonbv (diskuto) 21:39, 23 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Jes en reta versio de PIV ankaŭ estas "ambrosi/o = ambrozio 3." http://vortaro.net/#ambrosio Mi komprenas ke PIV (reta kaj presita) diras ke ambaŭ nomoj de genro Ambrosia estas ĝustaj sed ambrosio estas redirekto al ambrozio do ambrozio estas pli bona nomo de genro laŭ PIV, ĉu ne? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:17, 24 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke vi kontraŭas kontraŭ "3. alinomi el Ambrosio al Ambrozio (genro)", jes? Kaj konsentas ke Ambrozio devas esti apartigilo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:21, 24 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Ni havas unu kontraŭon, do kial ne uzi Ambrozio kaj Ambrozio (apartigilo) sen ŝanĝi? Ĉar laŭ PIV ambrozio por botaniko estas plibona formo, ni povas ŝanĝi ĝin al Ambrozio (genro). Sed samtempe, la unua, la plej grava signifo de Ambrozio estas mitologio. Do, ni ne necese devas aldoni ( ) al la titolo. Ni kreu Ambrosio (apartigilo).--Salatonbv (diskuto) 23:04, 26 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke (apartigilo) estas ne utila formo. Mi plej ofte dubas ĉu vere "la unua, la plej grava signifo estas de Ambrozio estas mitologio. Mi pensas ke plej ofte ni ne devus decidi kiu signifo estas plej grava. Mi pensas ke pli bone estas fari apartigilon kiel "X" ol "X (apartigilo)" Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:31, 28 okt. 2017 (UTC)[Respondi]
@Narvalo: kion vi pensas?--Salatonbv (diskuto) 05:43, 7 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Se ni analizas la anglan, germanan, hispanan vikipediojn, ili uzas la formon "ambrozio" por mitologia signifo kaj aldonas la formon ambrozio (apartigilo). Dume la franca, itala, hungara vikipedioj uzas la formon ambrozio (mitologio) kaj la formon ambrozio kiel apartigilon. Se ni analizas nian vikipedion, ni uzas ankaŭ la formon de la angla, germana vikipedioj, ekz. https://eo.wikipedia.org/wiki/Kato_(apartigilo), sed ekzistas ekzemploj por la alia formo https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Apartigiloj. Ŝajnas, ke plimulto de apartigiloj en tiu kategorio uzas la formon de la dua grupo, do la ĉefartikolo ambrozio estu apartigilo, sen aldono de (apartigilo) en la titolo. La miksado venas el tio, ke niajn artikolojn tradukis divers-lingvaj personoj el diversaj font-vikipedioj, kopiinte la uzitajn formojn.Narvalo (diskuto) 09:11, 7 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Casting couch redakti

Kiel oni tradukus la anglan esprimon Casting couch?

Teknikejo redakti

18:45, 6 nov. 2017 (UTC)

19:19, 13 nov. 2017 (UTC)

19:18, 20 nov. 2017 (UTC)

20:30, 27 nov. 2017 (UTC)

Greka filozofio redakti

Saluton. Greka filozofio estas alidirektilo por Helena filozofio kiu siavice estas ligita al en:Ancient philosophy kaj aliaj similaj artikoltitoloj do erare. Aliflanke artikolo nomita Sintezo de la greka filozofio (por eviti la uzadon de la jam uzita Greka filozofio estas ligita al en:Ancient Greek philosophy kaj aliaj similaj artikoltitoloj. Mi supozas ke oni devas uzi la titolojn Antikva filozofio por en:Ancient philosophy kaj Greka filozofio por en:Ancient Greek philosophy. Ĉu iu povas helpi?--kani (diskuto) 23:01, 10 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Sal kani! Post iom da pensado, mi ligilis Helena filozofio al en:Hellenic philosophy (la antaŭa ligado ŝajne estis klare malĝusta). Mi kredas ke tio estas la ĝusta; ŝajne helena filozofio estas nur parte de la greka filozofio, se mi ne miskomprenis. Oni povis redakti la ligilojn kun "Redakti ligilojn" sub la lingvaj ligiloj – en tiu okazo mi devis forigi la artikolojn el la malprava artikol-ligil-listo, alkliku "save" du fojoj ĉar oni kutime ne forigu ligilojn, kaj en la artikolo denove aldoni la titolo de la ĝusta angla (ekze) artikolo.
Do, mi supozas ke la temo de la Sintezo ktp (mi ne vere komprenas tiun vorton) fakte simple estas Greka filozofio? Mi ne povas alinomi ĉar de la alidirektilo, sed mi aldonis ŝablonon kiu petas por alinomado.
Sed mi ne volas skribi artikolo pri la Antikva filozofio :p (kiu estis bezonata por ligili la angla artikolo al tiu nomo). Tion ni nur atendu ke iu komencas fari (aŭ simple ni ne zorgu pri atendi tion ;)). Kaj kun tio, mi kredas ke la problemoj estas solviga (kaj solvata), aŭ ĉu? 786r (diskuto) 10:13, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Kaj intertempe (antaŭ la alinomigon), nun, mi ŝanĝis la alidirektilo do ke ĝi nun direktas al la pli taŭgan artikolon (kun la malplejbona nomo). Amike, 786r (diskuto) 10:21, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Finfine mi alinomigis tion al Greka filozofio, kiel taŭgas. Kaj Helena filozofio al Helenisma filozofio, kiel taŭgas.--kani (diskuto) 11:47, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Anstataŭigo kaj posta forigo de {{EL}} redakti

Mi proponas, ke ni anstataŭigu la enhavon de {{EL}} per "*" kaj robote anstataŭigu "{{EL}}" ĉie per "*". Kaj kiam la ŝablono entute ne plu estos uzata, ni povus finfine forigi ĝin.

La argumentoj por ĉi tiu propono:

  • La bildetoj ne aldonas ajnajn informojn.
  • Amerika terglobeto ne vere rilatas al ligilo.
  • La ŝablono fuŝas la HTML-kodon per nur malfermi "<li>"-etikedon sen fermi ĝin poste.
  • Fuŝa HTML-kodo malfaciligas uzadon de la artikoloj por ekzemple blinduloj kun specialaj retumiloj. Krome tio ankaŭ malfaciligas legadon de robotoj, ekzemple de la robotoj de serĉiloj, kiuj povas puni la enciklopedion pro ĉi tiu fuŝa kodo.
  • Malkohera: kelkaj paĝoj uzas ĝin kaj kelkaj paĝoj ne, tio igas nian enciklopedion malkohera kaj malprofesia.

La argumentoj kontraŭ ĉi tiu propono:

  • Ĉi tiuj buloj estas jam ekde la komence uzata en ĉi tiu Vikipedio, do ili bonas.

Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:19, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Diskuto redakti

Por redakti

Ĉi tiu sekcio temas pri via konsento al la propono. Por restigi la nunan ŝablonon, bonvolu baloti en "kontraŭ"

  1.   Forte por: Pro la supraj argumentoj kaj kialoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:19, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  2.   Por: Mi ne vere komprenas eĉ kial oni kreis ĝin. Ni adiaŭu ĝin. ~nmaia d 18:21, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  3.   Por: la forigo de {{EL}}. --Dominik (diskuto) 18:35, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  4.   Por: kaj   Komento: Eble interesas vin ke simila diskuto jam okazis (plurfoje) antaŭe: Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Listobuloj ĉe "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj"... Moldur (diskuto) 20:33, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  5.   Por: Same kiel mi argumentis por fortigo jam antaŭe. - - KuboF (diskuto) 10:52, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  6.   Por: Denove mi voĉdonas post nur sep jaroj! -- Yekrats (diskuto) 13:41, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  7.   Por: --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  18:06, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  8.   Por: Jest. Mi pensas ke bildeto ĉi tie ne estas utila. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:10, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  9.   Por: VanegeEsperanto (diskuto) 22:39, 15 feb. 2017 (UTC) Tro amerikocentra simbolo laŭ mi.[Respondi]
  10.   Por: pro la html-a problemo. Sed historie mi pensas ke DidiWeidmann, Pejno Simono, ThomasPusch, Aidas estas bonvenaj al la diskuto.--Salatonbv (diskuto) 02:49, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ: La diskuto ne povas temi pri fuŝa kodo: fuŝo kompreneble malbonas, kaj oni ĝustigu ĝin. En 2004 la kodo de Arno Lagrange simple estis :[[Dosiero:Ikono_tero_malgranda.png]] nbsp;, sen "il" kaj "class", kaj supozeble sen ajna problemo, nur poste oni "fuŝplibonigis" la kodon. Se mankas kodo "/il", ĝi simple aldonendas! Mi persone ne konvinkatas pri uzo de kodo "class" kaj simple evitus ĝin, sed eble estas senco en ĝi pri kio mi ne sufiĉe konscias. La diskuto pri ŝablono kun ĝustigita HTML-kodo nur povas esti: Ĉu ni permesas al ni havi enpaĝigan detalon kiu ne estas en alia vikipedio (aŭ ne plu, ĝi origine venis el la bulgara tra la franca vikipedioj al la esperanta)? Aŭ ĉu plej gravas unuecigo al la alilingvaj vikipedioj kun gvida modelo de la angla, kaj malbonas propra vizaĝo? En tiu ĉi diskuto ne plu partoprenos multaj kiuj forte kontribuis starigi la e-lingvan vikipedion, mankos voĉoj inter alie de Arno Lagrange kaj Thomas Guibal, Zetey kaj Petr Tomasovsky (eble kun pluraj plumnomoj), Simon Payne kaj Pino, supozeble ankaŭ ne voĉdonos Yves Nevelsteen, Maksim kaj Paul Peeraerts ktp ktp ktp ... Se ni ne voĉdonos en perspektivo de kontinueco, sed simple kolektas voĉojn de ĉiu ajn uzantonomo kiu faris 30 redaktojn, facile eblos voĉdoni ĉion ajn. Tial ne funkcios simpla kalkulado de uzantonomoj. Mi samopinias kun Robin, ke unueco estus dezirinda, sed daŭre subtenas la intencon de Arno Lagrange havi "apartan vizaĝon" de la paĝoj en la esperanta vikipedio, kompreneble sen iu HTML-fuŝo. Do mi alvokas riparon de la fuŝo, tiel ke ankaŭ robotoj povas funkcii (ne povas esti ke roboto kolapsas pro simpla bildeto, "legante" enciklopedion plenan je bildoj), kaj redukton de la diskuto al nur la demando ĉu permeseblas daŭrigo de en detalo aparta paĝaspekto en tiu ĉi vikipedio aŭ ĉu nepras unuecigo al aliaj lingvoj. ThomasPusch (diskuto) 09:04, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  2.   Kontraŭ: Unue: Kompreneblas ke "</li>" ne aldoneblas, ĉar la ŝablono nur kovras la unuan parton de la tekstolinio. Do, kio kontraŭ la plej simpla kodo :[[Dosiero:Ikono tero malgranda.png]]_ de 2004?? Due: Mi samopinias kun Thomas en la juĝo ke "en tiu ĉi diskuto ne plu partoprenos" eksmotoroj kiaj Petr Tomasovsky (lasta kontribuo en aŭg. 2012, ne-administranto ekde tiam), ArnoLagrange (lasta kontribuado en feb. 2013, sen eblo kontribui de tiam, mem petis pri forigo de rajtoj), Thomas Guibal (lasta kontribuado en aug. 2014, ankoraŭ unu teksto en dec. 2014, ne-administranto ekde sep. 2016), Zetey (lasta kontribuo en sep. 2014), Pejno Simono (lasta kontribuado en apr. 2014) kaj Pino (morto) - do se Robin atentigas iliajn uzantokontojn per ŝablono "respondo al" tio estos senefika gesto. Laŭ mi la frazoj de Thomas bone kompreneblas - li ekzakte esprimas tion. Pri la ŝablono mem mi samopinias kun Thomas kaj cetere kun Claudio Pistilli (kiu laŭ mia kompreno ne intencis voĉdoni "por" maluzigo kaj forigo de la ŝablono), ke "la ŝablono EL estas pli altira kaj konvinka ol *". Mi kiel en 2012 voĉdonas por konservo kaj laŭeble ĉiea uzo de la ŝablono EL. Aidas (diskuto) 17:30, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  3.   Kontraŭ: DidiWeidmann (diskuto) 09:55, 22 feb. 2017 (UTC) Forte kontraŭ Ni antaŭ kelkaj jaroj jam diskutis tiun aferon, kaj tiam decidis kontraŭ. Ĝi estas uzata en milo de artikoloj miaj kaj mi forte timas, ke robota interveno en tiuj artikoloj rilate al tiu ŝablono povas kaŭzi fuŝigon de la aspekto. La argumento, ke aliaj vikipedioj ne uzas tian ŝablonon, entute ne estas argumento, ĉar ja estas ankaŭ multaj aliaj ŝablonoj, kiujn aliaj vikipedioj ne uzas. Pardonu, sed tiuj, kiuj supre voĉdonis por gradparte ne vere studis la problemon (kaj ĉar la demando estas farita negativa, estas supre eĉ tiaj, kiuj voĉdonis "por", ĉar ili volis voĉdoni por la ŝablono). Fakte mi absolute ne vidas bezonon en tia punkto nun interveni en milojn da bonaj artikoloj kun la rezulto, ke tamen ĉio poste necesigas rekontrolon. Ekzistas amaso da multaj urĝaj taskoj, tial mi vere petas, ke oni ne pro iu absoluta bagatelaĵo nun kreu problemaron. Aŭ mi simple diras alie: En artikoloj, kiujn mi ne verkis al mi estas komplete indifernta, kion oni faras kun tiu ŝablono. Sed en "miaj" artikoloj precipe la 3000 artikoloj pri svisaj komunumoj verkitaj de mi, mi forte maldeziras tian intervenon. Fakte tio ne estas afero, pri kiu oni simple povas voĉdono! La decidu tuŝus amason da artikoloj, kaj ne temas pri ĝermoj, sed pri bonaj artikoloj. Dankon por la kompreno!!! DidiWeidmann (diskuto) 09:55, 22 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
    • Ĉu vi eĉ legis mian proponon? Mi eĉ ne uzis la argumenton, ke aliaj Vikipedioj ne uzas ĉi tiun ŝablonon. Ŝajnas ke vi nenion legis de mia propono, sed simple voĉdonis laŭ la antaŭaj voĉdonadoj. Kaj vi ankaŭ tute ne helpis trovi taŭgan solvon por la supre menciitajn problemojn, ĉar ili ne estas ripareblaj sen robota interveno. La HTML-kodo de la artikolo malbonas kaj influas la kvaliton de nia Vikipedio, do la artikoloj nur povas esti plibonigitaj per forigo de ĉi tiu aĉa ŝablono. Ĉu vi eĉ zorgas pri la blinduloj kiuj bezonas specialajn programojn por uzi nian Vikipedion? Aŭ pri la robotoj, kiuj volas uzi informojn de nia Vikipedio? Dankon pro la (ne)kompreno!!! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:24, 22 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  4.   Forte kontraŭ:   Por: Laŭ mia opinio, la ŝablono EL estas pli altira, profesia k konvinka ol *. Mi bedaŭras ke ĝi ne ekzistas en aliaj lingvoj. Claudio Pistilli (diskuto) 12:49, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  5.   Forte kontraŭ: Fakte, la argumentoj pri fuŝigo de la HTML-kodo estas tute misaj, ĉar laŭ la aktuala W3 normiga dokumento por HTML la fermanta "</li>" ne estas deviga. Alaŭdo ۩ 04:30, 2 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Sindetenas redakti

  1.   Sindetena: Ne ĝenas min la bildeto. Faru tiel, kiel la plimulto deziros! — Aleks ANDRÉ (diskuto) 07:35, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Komentoj redakti

  1.   Komento: Ŝajne, neniu alilingva Vikipedio uzas tiun ŝablonon, ĉu? --Dominik (diskuto) 03:10, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
    Mi pensas, ke ni estas la sola Vikipedio, kiu uzas ĉi tian ŝablonon. Mi neniam vidis ĝin antaŭe en alilingvaj Vikipedioj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:36, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
  2. Notinda argumento kontraŭ la ŝablono (do, por la propono forigi ĝin) estas ke ĝi intermiksas aspekton kaj funkcion. La funkcio estas indiki eron en listo. (Plejparte, listo de "eksteraj ligiloj", sed ankaŭ aliaj listoj kelkfoje uzas ĝin.) Tiun funkcion povas esprimi steleto, aŭ la HTML-kodo <li> ... </li>. Simpla <li> ne povas tion esprimi, nek bildeto, ĉar ili ne indikas la finon de la listero. En artikolteksto oni nur indiku la funkcion. Se oni volas indiki aspekton, oni faru tion per "stiloj", kiuj validas por la tuta Eo-Vikipedio, ne por unuopa artikolo. Kial ne krei stildifinon por la esperanta Vp., kiu konsekvence montras listojn de "eksteraj ligiloj" per terglobetoj? Se oni ne volas vidi ilin, oni povas simple elekti alian stildifinon. Resume: Por esprimi aspekton, ne uzu {{EL}}, uzu stildifinon, kaj por esprimi funkcion, ĝi ne taŭgas. Moldur (diskuto) 18:20, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
    Mi tute konsentas, kaj klare mia intereso estas konservi la aspekton de bildeto antaŭ eksteraj ligiloj fine de artikolo, kiel apartaĵo de la esperantlingva vikipedio, ne defendi mankohavan ŝablonon. Se fikseblas stilo kiu defaŭlte montras steletojn en ĉapitro "eksteraj ligiloj" ne kiel bulojn sed kiel terglobetojn, kaj se uzanto ne ŝatas tian buntecon (aŭ malŝatas ke bildiĝas ambaŭ Amerikoj), persone eblas malŝalti tiujn terglotetojn, tiam kompreneble ne domaĝos adiaŭi de la ŝablono EL. Sed mi ne estas fakulo pri difino de defaŭltaj stiloj, kaj imagas ke povus esti iom komplike instrui al stilo ke terglobeto nur montriĝu en listero de eksteraj ligiloj: jes utilas ankaŭ havi la eblecon ie en teksto uzi simplan ordigitan liston kies linioj komenciĝas per bulo, kaj tio restu. Ĉu difineblas defaŭlta montro de terglobetoj komence de tekstolinio nur sub la vortoj "eksteraj ligiloj" sube de paĝo? Se jes, probable eblus solvo kiu kontentigus ĉiujn (eblus ankoraŭ aparte sondi opiniojn pri tio, sed antaŭ tio klaru ke difino de stilo laŭ la propono de Moldur vere eblas). ThomasPusch (diskuto) 13:40, 19 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

  Komento: Teĥnike, jam estis menciita, ke pro la maniero de uzado de la ŝablono, ne eblas ripari la fuŝan HTML-kodon, aŭ, pli precize dirite, ni ne scias tion fari. La nuntempan, fuŝan, kodon efektivigis mi laŭ la propono de AVRS. Mi testis ankaŭ alian eblon, kiu kreus bonan HTML-kodon, sed ĝi ne sukcesis, do ni fine uzas tiun ĉi fuŝan... La antaŭa kodo, origine de Arno, estas signife pli fuŝa, ĉar ĝi tute preteriris la listan HTML-strukturon, do malhelpis al trarigardado. Se mi kapablus ripari la kodon, mi tion farintus jam antaŭ jaroj. --KuboF (diskuto) 17:11, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon Alaudo pro via teĥnika kontribuo! Kvankam veras, ke la ferma </li> ofte ne estas uzata, vi povas vidi efektivan fuŝon rekte ĉe Ŝablono:EL. Ŝajne tio rilatas al neuzo de la ferma </ul>, kiu laŭ la normo deviga ja estas. --KuboF (diskuto) 16:43, 2 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

  Komento: Rilate al unueco / kohereco: En la propono estis menciita kohereco ene de Esperanta Vikipedio, ne inter diversaj Vikipedioj; tamen la posta diskuto estis tute mala. Mi tute konsentas, ke ĉiu Vikipedio povas havi ŝablonojn specifajn por si, kaj ankaŭ aspektajn detalojn specifajn por si. Sed se ni jam decidas, ke io estu farata laŭ iu maniero, ni sekvu la manieron ĉie. Sed la ŝablono dum jaroj ne estis uzata unuece - en iuj paĝoj jes, en multegaj aliaj ne. Mi eĉ vidis la ŝablonon en apartigiloj ĉe internaj ligiloj (dum ĝi estis forte proklamita nur por eksteraj ligiloj) kaj paĝojn, kie estis uzataj ambaŭ sistemoj unu sub la alia, ankoraŭ en la tempo, kiam la malnova versio de {{EL}} kreis aligrandan deŝovon ol asterisko, kio aspektis ege malprofesie. Ĉi tie mi atentigas, ke la propono de Aidas uzadi la ŝablonon ĉie [ĉe la sekcio Eksteraj ligiloj] siamaniere solvus la problemon pri nekohereco. Evidente tamen plejparto ne ŝatus tian ĉi solvon...

Laŭ mi, unueco estas grava, ĉu temas pri Svisiaj komunumoj aŭ ne.

Laŭ mi, interesa estas ankaŭ rimarko de Claudio Pistilli, ke {{EL}} estas "pli altira". Mi tute konkentas kun tio ĉi. Tamen, dum li opinias tion bona kaj pli profesia, mi tion opinias maltaŭga kaj je nivelo de infanĝardeno. Laŭ mi, tia struktura detalo kiel listo-bulo devas altiri malmulton da atento kaj prefere konduki leganton al la kerno de la afero - la ligilo mem. Simile mi pensas pri kelkaj informkestoj, kiuj laŭ mi estas tro buntaj. --KuboF (diskuto) 17:11, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

  Komento: Parenteze, la argumenton de Vanege mi konsideras bona argumento por ŝanĝi la bildon, sed ne por forigo de la ŝablono. Simile mi foje miras kiam en VP:FA aperas forig-propono kun argumento, ke la titolo estas malĝusta - tiaokaze mi supozus alinomon, ne forigon. --KuboF (diskuto) 17:11, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Rezulto redakti

Post 2 semajnoj la prezentitaj problemoj ne estis solvitaj, estis montritaj kialoj kial ni principe ne scias ilin solvi kaj plejparto de aktivaj diskutantoj poras forigon de la ŝablono. Tial mi ĵus komencis anstataŭigadi la ŝablonon per roboto. --KuboF (diskuto) 12:49, 1 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi, kun helpo de Robin, ĵus sukcesis finanstataŭigi ĉiujn uzojn - de antaŭaj 19 066 restis nenio en vera uzo (mi lasis arĥivaĵojn) kaj forigis la ŝablonon! La lastaj ĉ. 600 estis aparte problemaj, ĉar ilia uzado estis iom stranga - ili plejparte estas en tabelaj informkestoj kaj strange formatigitaj, kio malplifaciligis kreon de roboto. Kelkaj tipoj de tiuj strangaĵoj estas:

Pri absoluta plejparto de anstataŭigoj mi sufiĉe certas. Sed precipe tiuj en tabelaj informkestoj pri ĥemiaj substancoj kaŭzis doloron en vosto kaj eventuale io povis misiri. Des pli, ke la formatado estis vere nekutima eĉ sen uzo de la ŝablono:EL. Grandan parton (ĉiujn?) mi listigis al Kategorio:Artikoloj kun tabela informkesto - Informkesto kemia substanco kaj mi alvokas al ĥemiemaj kontribuantoj helpi kontroli, ĉu ĉio bonas, kaj ŝanĝi la informkeston al iu ŝablona (supozeble Ŝablono:Informkesto kemia substanco).

Fine mi ŝatus diri, ke mi konscias, ke opinioj pri la koncerna ŝablono estas ege malsamaj. Tamen, okazis 3 voĉdonoj kaj en 2 el ili la komunumo preferis ne plu uzadi la ŝablonon, do la decido estas eĉ iom pli forta ol se estus nur unu voĉdonado. Mi iom bedaŭras, ke ni bezonis voĉdoni kaj ne sukcesis atingi interkonsenton, sed foje diskutado ja malfacilas kaj tamen indus havi decidon. Mi de korprofundo esperas, ke niaj valoraj kolegoj, kiuj ŝatis la ŝablonon, daŭre kunlaboros kaj akceptos la nunan staton, same kiel la neŝatantoj dum jaroj akceptadis uzadon de la ŝablono. --KuboF (diskuto) 22:43, 2 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi preteratentis tiun ĉi voĉdonon, sed deziras almenaŭ aldone esprimi mian poran opinion – oni ne miksu funkcion kaj stilon – kaj danki al KuboF pro la organizo de ĉio ĉi ĝis la fino. Traleginte la tutan diskuton, mi pensas, ke tio, kion la defendantoj de la terglobo celas, estas efektive ne atentigi pri listobuloj, sed pri eksteraj ligiloj – kaj tio ja tute bone eblas jam nun per stilo, kiu por internaj kaj eksteraj ligiloj malsamas jam nun en ĉiu versio de Vikipedio, inkluzive de tiu nia: ja aperas sago montranta eksteren el kvadrato, kiu estas grafika indiko atentiganta la leganton pri tio, ke temas pri ligo irante ekster Vikipedion. Se fariĝos interkonsento, ke oni deziras ekde nun anstataŭ tiu simbolo post ekstera ligilo aperigi tergloban simbolon antaŭ tia ligilo, tio tute facile aranĝeblas. La koncerna CSS-klaso nomiĝas ".external" kaj la bildo estas aldonata per la trajto "background-image". Eĉ se ne fariĝos interkonsento tra la vikio, ĉiu povas mem aldoni taŭgan kodon, kiu enkondukas la koncernan konduton, almenaŭ en sian uzantokonton – se iu unufoje tian kodon por la aliaj produktos (devus ne esti malfacile). --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 21:23, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

  Jes, estas konsento ne miksi funkcion kaj stilon, kaj formatigo de la antaŭa aspekto per stilo, do CSS-klaso, multe pli elegantus ol la praepoka funkciigo de la antaŭa ŝablono. Bedaŭrindas ke en la diskuto foje perdiĝis tiu distingo inter funkcio kaj stilo, kaj foje la tono precipe de uzanto Robin fariĝis nenecese ofenda kaj provoka. Tamen ĝis nun neniu tiom fakiĝis pri CSS-klasoj, ke ĝustatempe estus bona teknika alternativo al la manka realigo de la tradicia dezajno per stilo. Nur tiam eblus diskuto, ĉu nepre konformigi la tradician aspekton de eksteraj ligiloj en la e-lingva vikipedio al simplaj buloj en aliaj vikipedioj, aŭ ĉu konservi la tradiciĝintan dezajnan apartaĵon. Laŭ mia kompreno, la manka antaŭa ŝablono laŭdire praktike precipe ĝenis blindajn vikipediistojn. Kvankam kuracisto kaj vikipediano, mi ne scias ĉu la antaŭa dezajno vere ĝenis blindulojn aŭ kiom - aŭ ĉu temas pri principema argumento. Mi scias ke en mia privata vivo en la lastaj 12 jaroj mi instalis 4 kuracistajn praktikejojn por psikoterapio de infanoj: ĉiuj 4 estis je grandegaj kostoj trakonstruitaj tiel ke ĉien povas moviĝi infanoj en rulseĝoj. Tre belas la ideo ĉiam plej subteni infanojn en rulseĝoj. La kostojn de tiuj tralaboroj pagis mi persone, aŭ devis reenspezi per aldona laborado. Sed - neniam al tiuj kvar praktikejoj por psikoterapio venis eĉ unusola infano en rulseĝo - ĉiuj elspezoj estis nur teoria gesto sen ajna praktika utilo. Mi neniam povis demandi blindan aktivan vikipediiston, ĉu kaj kiom forte la antaŭa dezajno de eksteraj ligiloj per bildeto ĝenas, ĉar mi ne konas blindan aktivan vikipediiston. Eble blindaj esperantistoj ĝis nun ne kunlaboris en vikipedio pro la bildetoj antaŭ eksteraj ligiloj, sed eble la homgrupo de aktiva esperantisto+aktiva vikipediisto+blindulo estas tiom limigita, ke simple ne ekzistas tia homo, samkiel simple ne ekzistis infanoj en rulseĝoj, kiuj bezonis la menciitajn psikoterapiejojn. Hazarde antaŭ kelkaj semajnoj mi pasis liston pri la plej aktivaj vikipediistoj, en kiu mi pensis havi sesan aŭ sepan pozicion: mi konstatis ke kontraŭintence mi intertempe fariĝis la vikipediisto kun plej multaj redaktoj. La "voĉdono" nuna ne vere reflektis la vikipedian aktivecon - la uzantonomo "VanegeEsperanto" samforte kalkuliĝas kiom mi aŭ Didi Weidmann, kvankam je tiu nomo fariĝis sume 76 redaktoj, nur 5 el ili antaŭ pli ol du monatoj. Mi ne bedaŭras sekundon de mia aktivado por vikipedio, sed la nuligo de la tradicia paĝaspekto sen trovo de teknike bona alternativo forte ĝenas min. Tial mi prenos (fakte jam ekprenis post la baloto) vikipedio-ferion de eble monato, eble duonjaro, eble pli longe, dum tiu tempo nur observos kaj minimume agetos kiel administranto, kaj post mia (ebla) reaktiviĝo malgraŭ mia principa neintereso pri CSS-klasoj profundiĝos en la temon, se ĝis tiam nenio ŝanĝiĝos, por post meto de taŭga stilo havi diskuton pure nur pri la dezajna formo de eksteraj ligiloj - ĉu per tradicia bildo aparta por esperantlingvaj paĝoj, ĉu per ĉiulingve unuforma bulo. ThomasPusch (diskuto) 11:18, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias ĉu mi respondu ĉi tie, aŭ sub nova titolo, sed.. mi ne multe legis ĉi tiun diskuton, kaj ne havas fortan opinion pri la ŝablono, sed tamen havas du pensojn:

  • ni estas malgrandan komunumon. Bonas se vi povas solvi problemoj tiom multe samopiniiĝe kiel eble (strangan frazon), kaj provi trovi solvojn en manieroj kiu konsideras tiom multaj problemoj kaj opinioj kiom eblas (strange denove..). Eble tio jam estas farita tie, tamen – mi nur ne scias ĉu aŭ ne.
  • sendepende de tio: ĉu ni vere forigu ne-uzatan ŝablonon? Tio difektiĝitas la malnovajn versiojn de la artikoloj. La maniero kio mi vidis estas aldoni alian ŝablonon (jes..), kun ĉirkaŭ "ĉi tiu ŝablono nur estas savigita por historiaj kialoj, ne uzu", kaj movado de la ŝablono en taŭgan kategorion, mi supozas. Nu, eble ĉi tiu ne gravegas, mi ankaŭ ne scias, sed mi nur volis rakonti kaj informi. Ĉi tiu ankaŭ estas la ĉefa penso mi volis aldoni pri ĉi tia ŝanĝo. 786r (diskuto) 07:13, 12 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

New filters for Recent Changes - Default deployment is scheduled for your wiki redakti

 

Hello!

Sorry to write in English. Please help translate to your language!

Since a few months, your wiki is trying a Beta feature: "⧼eri-rcfilters-beta-label⧽".

What is this feature again?

This feature improves Special:RecentChanges, Special:RecentChangesLinked and Special:Watchlist. It adds new features that ease vandalism tracking and support of newcomers:

  • Filtering - filter recent changes with easy-to-use and powerful filters combinations, including filtering by namespace or tagged edits.
  • Highlighting - add a colored background to the different changes you are monitoring. It helps quick identification of changes that matter to you.
  • Bookmarking to keep your favorite configurations of filters ready to be used.
  • Quality and Intent Filters (only on certain wikis) - those filters use ORES predictions. They identify real vandalism or good faith intent contributions that need help.

You can know more about this project by visiting the quick tour help page.

What's new?

We have progressively integrated all existing filters to the new filtering system. Your wiki was waiting for FlaggedRevisions filters integration, which is now done.

Starting on Wednesday November 15th, the filters will be deployed by default for everyone on your wiki. This only applies on RecentChanges and RecentChangesLink. Filters for Watchlists will remain as a Beta feature.

When the deployment will be done, you will be able to desactivate the new filters by going to the "⧼prefs-opt-out⧽" section at the bottom of Special:Preferences#mw-prefsection-rc.

If you have already activated the Beta feature "⧼eri-rcfilters-beta-label⧽", you have no action to take. If you haven't activated the Beta feature "⧼eri-rcfilters-beta-label⧽" and you want to try the filters on Watchlists, please go to your Beta preferences.

You can ping me if you have questions.

All the best, Trizek (WMF) (diskuto) 17:44, 9 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Hugó Déry redakti

Mi kreis ekzemple Hugó Déry. Se vi klakas al "Redakti fonton", vi vidos redaktan framon, kie estas rubriko "naskonomo". Tion mi profitas, kiel origina nomo, tial ĉi tie mi tajpis "Klein Hugó". Laŭeble mi plenigis ankaŭ la ceterajn rubrikojn. Tamen en la videbla artikolo ĉiuj rubrikoj aperas, escepte la naskonomon. Kiel aperu ankaŭ la koncerna naskonomo?--Crosstor (diskuto) 08:12, 18 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi korektis la Ŝablonon {{Informkesto homo}}. --Dominik (diskuto) 12:08, 18 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon --Crosstor (diskuto) 13:47, 18 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Bella Bordy redakti

Mi kreis Bella Bordy kaj similajn artikolojn, sed pli frue iu redaktis la personan ŝablonon, poste ĉiam aperas surskribo la plej supre: Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj. Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. Bonvolu fari iu, kiu scipovas tion!--Crosstor (diskuto) 10:28, 26 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus aprobis la ŝablonon {{Informkesto homo}}, kvankam mi ne scias ĉu la faritaj ŝanĝoj en ĝi estas oportunaj - ĉiuokaze ne plu aperas averto en artikolo Bella Bordy post malplenigo de servila kaŝmemoro. --Dominik (diskuto) 10:39, 26 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Aktualaĵoj redakti

Saluton. Mi pli malpli regule metas preskaŭ ĉiutage aktualaĵojn, plej verŝajne estas mi kiu bedaŭrinde metas ilin plej ofte lastatempe. Dum unu monato mi veturos kaj kvankam iom retumos, eble malpliigos tiun taskon. Se iu povas anstataŭi aŭ helpi, des pli bone. Mi profitas la okazon repeti ke, se tiu peto plenumiĝos, tiu kadreto iru supren en la ĉefpaĝo anstataŭ Enkonduko. Se neniu ĝisdatigos Aktualaĵon, mi tion repetos post unu monato.--kani (diskuto) 20:43, 12 sep. 2017 (UTC)--kani (diskuto) 20:43, 12 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani! Bonan vojaĝon al vi! Mi mem ne povos preni sur min tiun taskon. Espereble iu alia kolego povos. Vikiano (diskuto) 18:40, 15 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Finfine preskaŭ neniu metas aktualaĵojn. Mi revenis el veturado, sed ne plaĉas al mi dediĉi tempon al metado de aktualaĵoj kiujn neniu vidos ĉar tiu skatolo aperas en la ĉefpaĝo nur en kvina loko. Mi proponas, ke la enkonduko iru tien, dum la aktualaĵoj kaj la bildo de la tago kiuj montras ĉiutagan uzadon venu al la du unuaj lokoj. Tiam mi reprenos la taskon meti ĉiutagajn aktualaĵojn. Tion mi faris dum monatoj, eble jaroj, kaj ne plu faros dume. Plej parto el tiuj kiuj voĉdonis iam por la nova ĉefpaĝo (jam malnova) apenaŭ vikipediumas ĉiutage. Mi jam faris tiun proponon antaŭ monatoj, kaj neniu reagis, nek pore nek malpore.--kani (diskuto) 18:48, 14 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas, ke vi estas la lasta kompetenta vikipediisto, kiu malŝparas sian vivtempon kaj psiĥan forton por tiu ĉi projekto. En la hungara oni diras: "La lasta (persono) ŝlosu la pordon!" Tio validas ankaŭ por UEA [17]. Narvalo (diskuto) 19:11, 14 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la komplimento. Mi ankoraŭ ne ŝlosu la pordon, sed vi pravas: tia estas la panoramo. La problemo ne estas ke vikipediistoj rezignas, sed ke administrantoj ne kapablas administri. Mi pretas meti ĉiutage aktualaĵojn, sed iu decidis ke Enkonduko estu en unua rango, poste tiu revenis hejmen kaj forĵetis la ŝlosilon al rojo. Vikipedio estas diktaturo de malkompetentuloj. Nun tiu kiu volas labori, ne povas. Se oni ne estos plu administranto, oni devas demisii.--kani (diskuto) 23:44, 20 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Intertempe mi jam malfaris la vandalismon de 209.43.33.201 por la kvara fojo, ĉefe ĉe la paĝo Arcaicam Esperantom, sed ankaŭ ĉe aliaj paĝoj, ekzemple ĉe la paĝo Gramatiko de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:01, 15 nov. 2017 (UTC)[Respondi]