Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2017/2

Diversejo redakti

Ĉu li ja mortis?! redakti

Legeblas ekde hodiaŭ sur la uzantopaĝo de Pino, ke li mortis! Ĉu iu havas detalojn pri la okazaĵo?! Ĉu li ja mortis?! Vikiano (diskuto) 23:53, 19 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@Vikiano kaj @Pino: Fek, fek, kaj fek ! Povas ne mi kredi ĝin. Volas ne mi kredi ĝin. Trovis mi nenion serĉante ĵuse nomon veran lian. Malbeleco kia !
Sed skribis kiu mesaĝon tiun?LLarson (dirita & farita) 23:35, 20 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@LLarson: La subskribo estas propre lia... Vikiano (diskuto) 16:55, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano kaj @Pino: Vidas ja mi la subskribon « lian », sed tiuj, kiuj vivas plue, subskribas ne 😔 —LLarson (dirita & farita) 17:42, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: kontrolis mi la novaĵon fuŝaĉan kaj do veras ja. Mesaĝis geedzo lia al mi detalojn, inter kiuj, ke mortis li la 19‑an de januaro 2017. Adiaŭas malfeliĉe mi al vi, pino. —LLarson (dirita & farita) 21:44, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@LLarson: Kondelencon al la edzo! Valora kolego! Preĝe kaj fide † Vikiano (diskuto) 12:58, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Terurega novaĵo. Mi tre ege bedaŭras scii pri lia forpaso. Dankon al li pro lia agado ĉi tie kaj kondolencojn al lia familio. Mi enmetis la ŝablonon pri forpasintaj vikipediistoj en lia uzantpaĝon, tamen mankas iom da informo pri la loko kaj lando. Mi scias ke estas absurdaĵo, tamen se iu scias tian informon bve skribu ĝin en la ŝablono. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  02:26, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Terure :( --Lingveno (diskuto) 02:40, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Gazeto Le-bien-Public publikigis sciigon pri lia morto: Avis de décès de Dominique JACQUIN. --Dominik (diskuto) 03:29, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Alia sciigo kun loko de morto (Beaune): Avis de décès et obsèques de Dominique JACQUIN. --Dominik (diskuto) 09:29, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus konis ke li mortis. Ĉu ĉi tiu redakto estis vera [1]? Mi ne povus kredi: Ĉu eble lia konto estis hakita?? Ĉu oni kreu la artikolon Dominique Jacquin?--Salatonbv (diskuto) 10:33, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Review of initial updates on Wikimedia movement strategy process redakti

Note: Apologies for cross-posting and sending in English. Message is available for translation on Meta-Wiki.

The Wikimedia movement is beginning a movement-wide strategy discussion, a process which will run throughout 2017. For 15 years, Wikimedians have worked together to build the largest free knowledge resource in human history. During this time, we've grown from a small group of editors to a diverse network of editors, developers, affiliates, readers, donors, and partners. Today, we are more than a group of websites. We are a movement rooted in values and a powerful vision: all knowledge for all people. As a movement, we have an opportunity to decide where we go from here.

This movement strategy discussion will focus on the future of our movement: where we want to go together, and what we want to achieve. We hope to design an inclusive process that makes space for everyone: editors, community leaders, affiliates, developers, readers, donors, technology platforms, institutional partners, and people we have yet to reach. There will be multiple ways to participate including on-wiki, in private spaces, and in-person meetings. You are warmly invited to join and make your voice heard.

The immediate goal is to have a strategic direction by Wikimania 2017 to help frame a discussion on how we work together toward that strategic direction.

Regular updates are being sent to the Wikimedia-l mailing list, and posted on Meta-Wiki. Beginning with this message, monthly reviews of these updates will be sent to this page as well. Sign up to receive future announcements and monthly highlights of strategy updates on your user talk page.

Here is a review of the updates that have been sent so far:

More information about the movement strategy is available on the Meta-Wiki 2017 Wikimedia movement strategy portal.

Posted by MediaWiki message delivery on behalf of the Wikimedia Foundation, 20:30, 15 feb. 2017 (UTC) • Please help translate to your languageGet help


Lingvejo redakti

Fuŝado de la datoj redakti

Longharulo ĉiutage ŝanĝas dekojn da datoj en la artikoloj, vikiigante ilin. Tio estus nemalbona afero, sed bedaŭrinde li tute ne scias uzi tiucelan ŝablonon, nek simple kontrolas ĉu la kreitaj de li ligiloj funkcias aŭ ne. Pro tio aperas aro da sensencaj ruĝaj ligiloj, kiu ĉiutage kreskas. Mi korektas tiujn fuŝojn en la atentataj de mi artikoloj, sed eviendte plejparto da ili restas. Ĉu iu povus ĉesigi tion?--RG72 (diskuto) 03:10, 20 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Estas entute 366 eblaj datoj, por kiuj mi jam kreis pli ol ducent kun la streketa skribmaniero, ekz. 1a de januaro29a de februaro, kaj mi ligas la datojn en jam ekzistaj artikoloj, kiuj estas skribita laŭ la origina skribmaniero en Esperanto, nome sen streketoj. Ĝis fine de la jaro la laboro estus finita, kio ebligos ligilojn laŭ ambaŭ skribmanieroj (kiel cetere ankau je la jarcentoj, ekz. 20a jarcento20-a jarcento). Dum mia laboro mi plurfoje trafis sur bluajn senstreketajn datoligilojn, sed je la redaktado mi notis, ke ili estis skribitaj laŭ jena ekzemplo [[1-a de januaro|1a de januaro]]. Tio signifas por mi, ke la aŭtoro nepre volas ligi la daton, sed preferas vidi la senstreketan version. Tiun ĉi kromlaboron mi forprenas de li. Estu certe, ke ĝis la fino de la jaroj ĉiuj ruĝajoj, kiujn mi provizore kreis, brile bluos!--Longharulo (diskuto) 08:25, 20 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Miksado de du stiloj (kun kaj sen streketo) aspektas amatorece kaj ne taŭgas por enciklopedio. Se en artikoloj estos ligiloj al datoj, kreitaj per kvadrataj krampoj, ŝanĝado de tiuj ligiloj tien kaj reen ruboplenigos redaktohistoriojn. Necesas ligi al datoj nur per la ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}}; se vere estos bezono, tiuj ŝablonoj estos ŝanĝitaj. Gamliel Fiŝkin 18:14, 20 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉesigi? Se vi parolas pri forbaro, forgesu: mi ne faros tion. Gamliel Fiŝkin 18:14, 20 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Se vi pensas ke mi interesiĝas pri la forbaro de iu ajn, forgesu — mi havas sufiĉe da potenco ekster Vikipedio, do ne bezonas potencumi ĉi tie. Mi parolis pri la ĉesigo de la agado kiu fuŝas la enciklopedion.--RG72 (diskuto) 02:50, 21 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Sistema ŝanĝado de tekstoj skribitaj de aliaj, sen vera bezono korekti evidentajn erarojn kaj nur por unuecigo de io kio "ne taŭgas por enciklopedio", estas tipa formo de Vikipedia vandalismo. Se iu volas en proza teksto skribi "la 1-an de januaro 2016" aŭ "la 1an de Januaro 2016" aŭ uzi iun alian formon plene seneraran, oni ne ŝanĝu tion nur por senti sin feliĉa venkanto. Se estas nepre bezonata ligilo, oni povas ĉiam tion fari laŭ la formulo [[''ligilo|videbla teksto'']]. Ankaŭ la postulo, ke oni ĉiam uzu ian dato-ŝablonon, estas malutila. Tia postulo nur forpelas homojn, kiuj eble volus kaj povus utile kontribui al Vikipedio. Tute same efikas ĉia arbitra "plibonigado" de tekstoj nur pro personaj preferoj aŭ pro "unueco". Esperanto estas varia lingvo, kaj forigi la variadon signifas nur subteni Vikipedian dialekton de la lingvo. --Surfo 08:30, 21 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Ruĝaj ligiloj al la datoj plu aperas ĉiutage. Mi ĵus korektis du novajn fuŝojn en Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj en Kirgizio en 2010. Ĉu vere estas tiom malfacile almenaŭ korekte skribi kelkajn literojn? Mi ne komprenas.--RG72 (diskuto) 02:51, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Plia fuŝo ĵus korektita: Pjotr Pavlenko.--RG72 (diskuto) 09:21, 24 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

  • Mi pensas ke estas malbone ke en nia vikipedio ekzistas diversaj formoj de datoj. Mi pensas ke plej bone estus ŝanĝi al unu formo. Se nia artikolo estas 1-a de januaro do [ĉi tio] estas malbona ŝanĝo. Se plej bona formo estas "13a de septembro" do ni devus alinomi paĝojn pri datoj. Jes mi konsentas ke {{Dato}} estas plej bona solvo. Sed al afero ne apartenas nur datoj sed ĉiuj numeraloj Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:01, 26 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉio daŭras. Ĉiutage aperas pluaj fuŝoj. Mi ĵus korektis Viktor Frankl.--RG72 (diskuto) 16:18, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton! Daŭras ankaŭ ĉi tiu diskutado... Pluraj priopiniis, kaj la sola, ĝis nun ne vortumita kompromiso estas: Longharulo laboru, sed klopodante ne postlasi ruĝajn ligilojn.
RG72 atentigas, ke la afero ne estas solvita... ke daŭre li devas sekvi la spurojn de la redaktoj de Longharulo kaj ĝustigi ilin. Kvankam Gamliel subtenas unuformecon en la vikiigado de datoj, tamen tio estas kredeble apenaŭ atingebla. Uzantoj, kiuj ne konas la datoŝablonojn vikiigos datojn per krampoj, kaj ruĝaj ligiloj daŭre aperados. Temas pri teknika afero, kiun oni povus solvi sole nur teknike, t.e. malebligante la vikiigon de datoj per krampoj. Pli gravas ne tio, ĉu Longharulo vikiigas datojn per krampoj aŭ per ŝablonoj, sed gravas, ke liaj redaktoj ne rezultigu ruĝajn ligilojn.
Estas ne tre kompreneble, kial ruĝaj ligiloj restas: antaŭ ol konservi paĝon, oni certiĝu, ĉu ĉio estas en ordo.
Do, kara kolego Longharulo, tute certe vi komprenos, ke la komunumo esperas de vi la jenon:
Bv. atenti, antaŭ ol konservi paĝon, kiel statas viaj redaktoj. Kiam vi konstatos ruĝan ligilon ĉe krampita dato, bv. klopodi ĝustigi ĝin per la ŝablonoj {{dato}} kaj {{daton}}. La ŝablonoj tre bone efikas.
Frate, Vikiano (diskuto) 16:53, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ ekzistas jenaj ŝablonoj: {{Naskiĝdato}} {{Naskiĝdato kaj aĝo}} {{Mortodato}} {{Mortodato kaj aĝo}}. --Dominik (diskuto) 10:33, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Ĵus korektita hodiaŭa fuŝo en Jehuda Pen.--RG72 (diskuto) 12:53, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Do, evidente, neniu komprenas la radikon de la "problemo". Ĉia malbono kaj malfacilo pri datoj fontas el la deziro unuecigi la eksteran formon de datoj en la tuta Vikipedio, do malpermesi al la kontribuantoj verki tekston, kiun ili opinias plej taŭga por la esprimo. Alia grava malbono, vera malhelpo por novaj kaj okazaj kontribuantoj, estas la manio ĉiam postuli uzon de ŝablonoj. Ŝablonoj estas por la plejmulto simple misteraĵo, kiun konas nur la teknikemaj adeptoj de Vikipedio. La ŝablonoj kaj la teknikemuloj estas utilaj, sed ili ne malhelpu kaj falsu la laboron de aliaj,

Ni supozu, ke iu volas skribi en sia artikolo, ekzemple, "La duan de Decembro en la jaro 2015-a okazis...". Tio estas perfekte bona Esperanto, kaj ekzistas nenia racia kialo ŝanĝi la tekston. Se oni nepre volas aldoni ligilon al la artikolo pri la nomita dato, kaj se tiu artikolo estas titolita "2a de decembro", oni faru tion jene:

La [[2a de decembro|duan de Decembro]] en la jaro [[2015]]-a okazis...

Tiel la teksto restas en la formo celita por legontoj. Tio ankaŭ ne ofendas la dignon de la verkinto kaj ankaŭ ne estas kontraŭ-Esperanta. Tio eble malplaĉas al iu ŝanĝemulo, kiu havas sian fiksideon pri "ĝusta" formo de datoj, sed tia kaprico ne indas tioman respekton, ke oni permesu sisteman malbonfaradon en Vikipedio. Jam multo malutila estas farita. --Surfo 13:37, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉiu enciklopedio bezonas unuecon, sed ĉi-foje mi interesiĝas pri unusola afero — ke ne plu aperu tiuj stultegaj, idiotismaj, tute ne bezonataj ruĝaj ligiloj. Se iu deziras ŝanĝi la datskribon — senprobleme, mi tute ne kontraŭas. Sed kial ne oferi almenaŭ unu sekundon de sia valorega tempo por post konservi artikolon rigardi, ĉu ĉio estas en ordo? Ĉu mankas ruĝaj ligiloj en nia Vikipedio kaj ni bezonas krei pliajn?--RG72 (diskuto) 16:42, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

  • En enciklopedio estas tre bezontata unueco. Ligilo en formo [[A|B]] (ekzemple [[Biologio|vivoscienco]] aŭ [[2a de decembro|duan de Decembro]]) estas terura - tute kontraŭ unueco. Mi opininias ke ni devas rekomendi unu formo de dato. Mi komprenas ke nur interkonsento estas formo: "X-a de monato" (ne Xa nek Monato) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:41, 6 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Etmajuskloj redakti

Okazis ŝanĝo al etmajuskloj, ekz. por Rudolf Steiner. Ĉu tio estas novaĵo en Vikipedio? Se jes, la nomo estas malpli bone legebla.--Riŝo (diskuto) 18:26, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Tion faris Warddekock al 3 artikoloj. Mi malfaris la ŝanĝojn, ĉar ne estas interkonsento pri uzado de tiaj etmajuskloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 00:30, 3 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi sciigis lin: Uzanto-Diskuto:Warddekock#Etmajuskloj. Ankaŭ mi ne scias pri interkonsento rilate la temon. Vikiano (diskuto) 08:40, 4 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Teknikejo redakti

19:45, 6 feb. 2017 (UTC)

18:06, 13 feb. 2017 (UTC)

19:25, 20 feb. 2017 (UTC)

19:55, 27 feb. 2017 (UTC)

Iksokodo redakti

Saluton al ĉiuj! Mi rimarkis, ke kiam enestas litero "x" en iu redakto, tiu redakto estas markita per Etikedo:Iksokodo. Kian utilon havas tiu etikedo? Se ĝi ne utilas, ĉu eblas forigi ĝin? --Dominik (diskuto) 14:41, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Tio utilas por trovi redaktojn de homoj, kiuj uzas la X-sistemon. Tio ne estas dezirata en nia Vikipedio, do ni povas rapide trovi artikolojn por korekti. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:04, 13 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Developer Wishlist Survey: Vote for Proposals redakti

Almost two weeks ago, the Technical Collaboration team invited proposals for the first edition of the Developer Wishlist survey!

We collected around 77 proposals that were marked as suitable for the developer wishlist and met the defined scope and criteria. These proposals fall into the following nine categories: Frontend, Backend, Code Contribution (Process, Guidelines), Extensions, Technical Debt, Developer Environment, Documentation, Tools (Phabricator, Gerrit) and Community Engagement.

Voting phase starts now and will run until February 14th, 23:59 UTC. Click here on a category and show support for the proposals you care for most. Use the 'Vote' and 'Endorse' buttons next to a proposal to do so.

What happens next?
Proposals that will gather most votes will be included in the final results which will be published on Wednesday, February 15th. These proposals will also be considered in the Wikimedia Foundation’s annual plan FY 2017-18 - SSethi_(WMF) (talk) 04:41, 6 February 2017 (UTC)

Kial? --Lu (diskuto) 07:06, 17 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ hungara mankas.--Crosstor (diskuto) 08:06, 17 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Laŭ hodiaŭa stato, la 40 plej grandaj vikipedioj (nombroj de artikoloj post la lingvonomo) estas la angla 5 341 181, cebua 4 038 942, sveda 3 783 009, germana 2 034 871, nederlanda 1 894 366, franca 1 845 150, rusa 1 375 281, itala 1 336 965, hispana 1 317 636, varaja 1 262 271, pola 1 208 672, vjetnama 1 153 891, japana 1 050 530, portugala 957 341, ĉina 927 617 (ŝajne ne estas, sed estas la vua, kantona kaj min[n]ana: ĉu la ĉina dispartiĝis kaj nun kalkuliĝas pluraj lingvoj??? sed ankoraŭ ne malfondiĝis la ĉina vikipedio...), ukraina 682 365, kataluna 534 798, persa 523 717, araba 467 438, norvega 462 220, serbo-kroata 437 583, finna 409 083, hungara 404 164, indonezia 393 982, rumana 374 713, ĉeĥa 374 687, korea 373 452, serba 345 383, turka 291 971, malaja 287 101, eŭska 277 660, esperanta 237 442, bulgara 227 401, dana 223 861, minankabaŭa 221 971, kazaĥa 218 068, slovaka 216 407, armena 216 247, minnana 203 016 (vidu supre) kaj hebrea 202 415. La dikliteraj lingvoj mankas en la nova listo - estas pli da mankoj ol da menciitaj lingvoj. Kompreneble ankaŭ mankas multaj pliaj lingvoj, ekzemple tiuj de mia devenregiono Baltio, la litova, latva kaj estona, sed ili eĉ ne estas inter la 40 plej grandaj vikipedioj. Tamen ekzistas tiuj vikipedioj, kaj tiuj lingvoj, ĉiuj kun sendiskute multe pli ol miliono da parolantoj, kaj ili menciendus. Mi absolute miras pri tiu nova statistiko, kaj ĝi aspektas tiom fuŝa (eble ankoraŭ, ĉar nur konstruata, sed tia provizoreco estus deklarenda) ke ĝi tute ne donas utilan informon. Aidas (diskuto) 15:42, 22 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Esperanto (kaj pluraj alia antaŭe nevideblaj lingvoj) jam denove videblas. La tute statistikaro nun vere estas rekonstruata, kaj ili tion fakte deklaras kaj invita al komentoj ;-).

Parenteze, en la statistikaro pri konstruitaj lingvoj estis antaŭe listigitaj nur tiuj lingvoj, kies Vikipedio havas malplej multaj spektojn. --KuboF (diskuto) 17:18, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti