Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/1

Diversejo redakti

Konsultado de stipendipetoj redakti

Saluton!

Ni scias, ke por multaj el vi tio estas longa vojaĝo kaj tia ĉi partopreno povas esti signifa ŝargo por familia buĝeto. Ankaŭ pro tio la Fondaĵo Vikimedio provizas limigitan kvanton da stipendioj, pro kio ni tre dankas!

En la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio ni por niaj subtenantoj provizas specialan servon - konsultadon de stipendipetoj! Se vi ŝatus scii opinion de tiuj, kiuj jam plurfoje sukcesis ricevi stipendion, nun vi havas la oportunon! Por ke ni povu konsulti viajn petojn kaj vi havu ankaŭ tempon por entekstigi niajn rekomendojn, sendu al ni vian tekston ĝis la 18a de Januaro!

Atentigo: Tiu ĉi konsultado estas volontula agado de aktivuloj de Esperanto kaj Libera Scio; ĝi estas sendependa de la organizantoj de Vikimanio. Se vi volas peti stipendion sen konsultado, sekvu la instrukciojn en la oficiala retejo: wm2018:Scholarships/eo

Multan sukceson pri via stipendio kaj ni esperas, ke ni multaj renkontiĝos en Kaburbo!

nome de la komisiono (KuboF Hromoslav, Ziko, Psychoslave kaj Remux), --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:10, 8 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Priskribo de fonta teksto en la interfaco redakti

Gesinjoroj,

Estas problemeto en la interfaco. En la ĉefa paĝo, kiun oni ne rajtas redakti, oni povas almenaŭ vidi la fontan tekston per la ligilo "vidi vikitekston", kaj ĉe aliaj paĝoj oni povas redakti ĝin per la ligilo "redakti fonton". Sed kial uzi du apartajn vortojn ("fonto" kaj "vikiteksto") por la sama afero? Por uzantoj kiuj pli alkutimiĝis al WYSIWYG-aj redaktiloj, fonta teksto povus esti iom fremda koncepto, do oni ne eĉ pli konfuzu la aferon malhelpe uzante diversajn terminojn por nomi ĝin. Bonvolu elekti unu kaj uzi ĝin egale en la du lokoj. Dankon. --Per flugiloj de furzita vento (diskuto) 07:14, 15 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Via penso havas senco, mi pensas. Ĉu eble "fonto" kiel la sola vorto? Vikiteksto estas pli longa, kaj pli malkutima kiam oni parolas pri redakti artikolojn, mi kredas. 786r (diskuto) 22:34, 19 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Vikio aŭ kunlabora retpaĝo pri kutimaj esperantistoj kaj la movado redakti

Sal! Amiko de amiko de amiko de mi (iu tiel) scivolas ĉu ekzistas vikio aŭ iu tiela retpaĝo por skribi pri esperantistoj, kaj la esperanto-movado (mi aldonas)? La plej konata kaj priskribita ja taŭgas por artikol-temojn ĉi tie, sed ne la malpliskribita.

Ĉu eble iu por Vikilibrejoj? Aŭ apartan Vikipedio-portalo? ;)

Amike, 786r (diskuto) 22:31, 19 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Lingvejo redakti

Teknikejo redakti

Informkestaj eraroj redakti

Saluton. Mi esperas havi pli da sukceso ol ĉe la antaŭa afero. Mi de antaŭ mallonge komencis uzi informkestojn. Mi ekzemple metis ĝin bone en nova artikolo Antonio Orihuela, kaj ĉio bone funkcias escepte la naskiĝdato. La aŭtomatismo inventis tiun daton, kiu ne aperas en la nura alilingva artikolo, nome en la hispana. La ĝusta estas 17-a de februaro 1965. Ĉu iu povas ripari tion?--kani (diskuto) 18:26, 26 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, kani! Tiel okazas kiam Vikidatumoj enhavas nur jaron, ne kompletan daton. Tio ege oftas ekzemple por mezepokaj homoj. Mi ne scias kiel ripari tion ĝenerale, sed por ajna unuopa kazo oni povas eviti tion per eksplicita aldono de la parametro "dato de naskiĝo", kiel mi nun faris. Amike, Moldur (diskuto) 19:03, 26 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Dankegon.--kani (diskuto) 19:22, 26 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Hello eowiki. I am eo-0; but have proposed a bot to repair these Lint Errors as well as the related category, Kategorio:Paĝoj kun nevalida memferma HTML‑etikedo. I have run this on many projects successfully. Please see my bot request at Vikipedio:Roboto/Permespeto#Fluxbot. If you have any questions, please let me know. Thank you, Xaosflux (diskuto) 15:41, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Gamliel_Fishkin, your feedback is welcome. Xaosflux (diskuto) 15:59, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Any community feedback is welcome. Xaosflux (diskuto) 16:40, 13 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Informkeston pri albumoj redakti

Saluton, Mi laboras pri artokoloj pri Pink Floyd. Mi havas problemon kun la informkestoj de la albumoj: ili ne aperas kiel ili devus. Vidu ekzemple Atom Heart Mother. Kion ne funkcias? Kiel fari? Dankon por via helpo. --Baba79 (diskuto) 15:17, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Baba79, Dosiero:AtomHeartMotherCover.jpeg ne ekzistas. Multaj el viaj dosieroj estis forigitaj sur Commons. Vidu commons:Special:Log/Baba79. Xaosflux (diskuto) 15:30, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Tiu bildo aperas en la angla artokolo. Kial ne eblas aperigi ĝin en la esperanta? Kaj pri la informkesto? Dankon. --Baba79 (diskuto) 15:35, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti