Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 8


Kemiaj kombinaĵo aŭ Kemiaĵo redakti

Estas du kategorioj:

Ĉu ambaŭ bezonatas? Se bezonatas nur unu - tiam kiu el ili? Maksim 13:20, 21. Dec 2005 (UTC)

Ili estas du malsamaj aferoj:
"Kemia kombinaĵo estas substanco konsistanta el du aŭ pli kemiaj elementoj kun konstanta konstruo kaj difineblaj karakterizaĵoj." --Fajro 00:23, 22. Dec 2005 (UTC)

Filmtitoloj redakti

Mi proponas krei la regulon ĉiam nomi la artikolojn pri filmo (sed ankaŭ aliajn verkojn) en la nacia lingvo de la filmo, krom pri la verkoj tradukitaj esperante (ekz:La mastro de l'ringoj). La esperanta nomo estus tro varia kaj necerta, sed ni povas tamen enartikole ĉiam traduki ĝin. Internaciulo 18:49 22. Dec 2005 (UTC)

Konkurso viglas redakti

 

Jes, la unua Vikipedia Konkurso ankoraŭ viglas. Mi kuraĝigas vin por eniri. Vi povas gajni premion kaj plibonigi vikipedion samtempe! Bonvolu eniri la konkurson aŭ listigu donaceblan premion. (Mi enmetis malpermanentan anoncon pri la konkurso en la paĝo "Lastaj ŝanĝoj".)

Mia vojaĝo al Madrido redakti

Destinite por Esperantistoj el Madrido:La 16-an aŭ la 17-an de januaro 2006 mi flugos Madridon, la urbon, kiun mi tute ne konas kaj neniun konas tie. Mi parolas nur mian gepatran, Esperanton kaj iom la anglan. Mi dezirus renkontiĝi kun samideanoj el Madrid kaj ĝuste pro tio mi serĉas helpon. Mi petas sndi informojn al mia ret-adreso: cedrik02@mymail.cz. Mi antaŭdankas. Jarmil el Ĉeĥa lando.

Ĉar hispana ne aktivas tie ĉi, mi proponas konsulti Jarlibron, serĉante lokan delegiton. Narvalo 18:30, 26. Dec 2005 (UTC)

Bona propono. Mi mem estas madridano, sed troviĝas nun en Tajvano ĝis la komenco de februaro. - jc

Mi jam sendis mesaĝon. Lundojn estas malfermita la loka klubo en Strato Rodríguez San Pedro, 13, 3, post la 7a vespere. Vi estos tie bonvena. Tonyo

Eble ĉiuj eksaj ŝtatestroj en Usono estas prezidintoj kaj la nuntempa ulo la prezidanto (esperplene bladaŭ prezidinto).

Ĉu "PrezidEnto" aŭ "PrezidAnto" de Usono? redakti

Mi ĵus kreis artkolon "Listo de usonaj prezidentoj", kaj kreis novan ĝermon sub malnova titolo "Prezidento de Usono". Tamen, ekzistas kategorio "Usonaj prezidantoj", kaj ambaŭ terminoj troviĝas en nia vikipedio. Mi volas konstantecon, kaj interkonsenton. Mi preferus "prezidento", sed mi pensas ke "prezidanto" estas gramatike pli bona. Kion pripensas vi? Le Hibou 01:04, 27. Dec 2005 (UTC)

PrezidEnto estas posteno, PrezidAnto estas kiu fakte prezidas la aferon. Iu povas esti PrezidEnto, sed ne prezidi, kaj iu povas prezidi fakte, sed ne esti PrezidEnto. En brazila historio, kelkaj homoj estis PrezidEntoj sed fakte ne prezidis (ili estis prezidEntoj, sed ne prezidAntoj) kaj aliaj prezidis sed ne havis titolon Prezidento (ili estis prezidAntoj, sed ne prezidEntoj). En usona kazo, eble la sola en la mondo, ĉiuj PrezidEntoj estis prezidAntoj, kaj ĉiuj prezidAntoj estis PrezidEntoj, ĉu ne?. Roberto 02:51, 27. Dec 2005 (UTC)
  • Kaj la ReVo kaj la PMEG ne enhavas la vorton "prezidento". Ili uzas nur la formon "prezidanto". Mi sugestas, ke ni sekvu tiun ekzemplon. Livajo 03:32, 27. Dec 2005 (UTC)
  • PMEG ne estas vortaro, kaj ReVo estas ege nekompleta. Oni povas esti prezidanto de kio ajn, de loka E-grupo, tribunalo, ĵurio, armea junto aŭ de la hispana registaro (t.e. ĉefministropremiero), sed prezidento oni povas esti nur de respubliko aŭ simila reĝimo. Tial ĉi lasta formo estas pli preciza kaj, laŭ mi, preferinda por enciklopedia artikolo. - jc
    • Hm, vi ja pravas. "Prezidanto" estus pli bona. Livajo 05:59, 27. Dec 2005 (UTC)
Li estas PREZIDANTO de loka organizaĵo de fiŝkaptistoj. Ĉu tiu prezidanto estas samtempe PREZIDENTO de respubliko, kie ili vivas? Li povas esti aŭ ne bezonas. Estus tre interese, se lokaj fiŝkaptistoj havus en sia estraro homon, kiu prezidus al ili (do li estus prezidanto) kaj samtempe li estus prezidento de respubliko. Plaĉas al mi, kiam pluraj montras ReVon aŭ aliajn similaĵojn, kiuj ne estas finitaj. Tio estas simila, se oni dirus: "Tiu vorto ne ekzistas, ĉar ĝi ne troviĝas en mia vortaro." Rilate al ŝtatestroj, kiuj estris siatempe al Usono, ekz. Bill Clinton, li povas esti SOLE prezidento de Usono. Estimplene Petro 27. Dec 2005 06:46 (UTC)


Prezidento=ŝtatprezidanto. Ni jam priparolis la temon almenaŭ dufoje:)


Prezidento= speco de ofico

Prezidanto= tiu kiu nun estras Maksim 07:19, 27. Dec 2005 (UTC)

Diskuto pri la sama temo jam okazis antaŭ longe en la Vikipedio (pri la Prezida/entoj de Usono laŭ mia memoro). Arno Lagrange  12:04, 7. Jan 2006 (UTC)

Robotoj redakti

Vidu kaj pritaksu ĉi tie: Vikipedio:Laboro por robotoj ideojn pri robotoj. Maksim 07:19, 27. Dec 2005 (UTC)


"Muzika instrumento" aŭ "Muzikilo" redakti

Ekzistas problemo kun Kategorio:Muzikiloj kaj Kategorio:Muzikaj instrumentoj. Malgraŭ la pli longa nomo, mi pensas ke "muzika instrumento" estas la pli bona nomo. Kial? Nu, en la rokmuzika vortaro de Bertilo, li ofte uzas la terminon "muzika instrumento" kaj neniam uzas terminon "muzikilo". Mi ankaŭ pensas, ke eble "muzikilo" estas tro ĝenerala. Ekzemple: metronomo estas muzikilo, tamen ĝi ja ne estas muzika instrumento. Ĉu vi havas opinion? Yekrats 14:18, 7. Jan 2006

ĉu vi kuraĝos ŝanĝi ĉiujn menciojn de Kategorio:Muzikiloj en ĉiu aparta artikolo aŭ ĉu roboto tion plenumos ? Arno Lagrange  16:14, 7. Jan 2006 (UTC)
fakte ne tiom da ili estas . AL
Ankaŭ kombilo estas muzikilo. Mi estas por Kategorio:Muzikaj instrumentoj.Petro 7. Jan 2006 16:17 (UTC)
Ĵus mi rigardis, kio estas en tiuj kategorioj. Ne estos problemo ŝanĝi tiujn kategoriojn "permane". Mi devis ŝanĝi "permane" pli en kategorio pri naskoj. Petro 7. Jan 2006 16:20 (UTC)

Nova formato pro Forigendaj Artikoloj redakti

Mi proponas novan formaton por Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi ŝanĝis ĉiujn ligilojn al titoloj. Mi pensas, ke ĉi tiu ŝanĝo helpos administrantojn vidi kaj administri la forigendajn artikolojn pli bone. Ĉu bone? Yekrats 16:11, 7. Jan 2006



Elektoj por stivardoj redakti

La 10-an de januaro finiĝas la balotado por novaj stivardoj. Mi rekandidatiĝis sed ŝajnas ke mi ricevis tre malmultajn favorajn balotojn kaj tre multajn malfavorajn. Oni riproĉas al mi ke mi tro zorgas pro esperanto kaj ne sufiĉe pri la ceteraj lingvoj. Mi petas ke tiuj kiuj deziras ke mi plu estu stivardo subtenu min . Dankas Arno Lagrange  18:27, 7. Jan 2006 (UTC)

Gravas, ke ni subtenu Arnon! -- Yekrats 20:12, 7. Jan 2006 (UTC)

Jam tro malfrue : mi perdis la stivardajn rajtojn ĉar mi tro zorgas pri esperantaj projektoj ne sufiĉe pri aliaj. Nenio estas pli dirinda prie. Arno Lagrange  22:26, 12. Jan 2006 (UTC)


Robote alŝutataj bildoj kaj ligiloj redakti

En Vikipediista diskuto:Maksim okazas diskuto pri la taŭgeco de la tasko nuntempe okazigata fare de roboto Vikipediisto:Maksim-bot, kiu aŭtomate alŝutas en la esperanta vikipedio bildojn de alilingvaj vikipedioj kaj aldonas tiujn aŭtomate en la finon de la koncernaj artikoloj, sen ajna priskribo aŭ enordigo en la tekston. Same ĝi faras ankaŭ pri eksteraj ligiloj. La rezultintaj artikoloj poste ofte aspektas malbone (ekz. kiel nun La Aventuroj de Alico en Mirlando), kio estas evitenda. Maksim petis helpon kaj bonvenigas konsilojn de aliaj, kiel trakti la problemon. Blahma 11:04, 12. Jan 2006 (UTC)


Vikipedia humuro redakti

Saluton! Se vi volas iomete ripozi kaj ridi dum via vikipediista laboro, mi ĵus kreis kategorion Vikipedia humuro kaj paĝon Ujo por kuriozaĵoj, kiuj komune celas konservi, sed samtempe sendanĝerigi la humuran enhavon, per kiu fojfoje iuj malavare pliriĉigas nian vikipedion. Se vi do havas intereson, bonvolu tralegi, kaj eĉ pli grave: Se vi redaktante trovas iun forigendan, sed tamen amuzan enskribon aŭ artikolon, antaŭ ol forigi ĝin, bonvolu aldoni en tiun ĉi liston (aŭ se hazarde temas pri kompleta artikolo, ĉe kiu ne etas eble ke oni iam povus anstataŭigi ĝin per sencohava enhavo, tiam enmetu ŝablonon Ŝablono:Humuro kaj tiel enkategoriigu inter la humuraĵojn). Dankon kaj bonan amuzon! Blahma 02:24, 16. Jan 2006 (UTC)


Regularo pri forigoj redakti

Indas diskuti la regularo pri forigoj. Ilin kreis nian juna amiko Narvalo kaj nia Yekrats, kiel bona usonano, ĉiam sekvas blinde ĉiujn regulojn. Sed oni neniam diskutis ilin. Mi pensas ke tempo-limito 3 horoj estas tre malgranda por ekzameno kaj forigo de artikoloj. Kelkaj homoj ne revenas al vikipedio tuj post la redaktado! Mi pensas ke oni devas atendi minimume 3 tagoj por forigi artikolojn, ekcepte en kazo de evidenta vandalismo. Roberto 01:04, 21. Jan 2006 (UTC)

Ho, jes. Tri horoj estas tro mallonga por tempo-limito. Mi neniam forigos artikolon je malpli ol unu aŭ du tagoj, krom se mi pensas ke la artikolo estas vandalismo aŭ spamo, aŭ malplenaĵo. Alie mi markos artikolon kun {{forigu}}. Mi mem ne tute sekvas la regulojn laŭlitere; ordinare, mi atendos ĝis post pluraj semajnoj (eble plenmonate) ĝis mi forigos artikolon kiun mi originale markis kun {{forigu}}. Mi preferus, ke ĉiu artikolo estos disvolvita al bona, ampleksa artikolo. -- Yekrats 22:41, 22. Jan 2006 (UTC)


Pri reverti redakti

[...] "revertere" estas latina, ne angla vorto...Roberto 07:46, 23. Jan 2006 (UTC)

Jes multaj anglaj vortoj estas latindevenaj. Tamen tiu uzo de revert estas angla uzo. Ĝi ne ekzistas nek en ĝusta franca nek en PIV. Se necese ĝi povus eniri esperanton. Nur se necese. La filozofio de esperanto estas ne enkonduki novajn vortojn kiam ni jam havas sufiĉe esprimivajn. Por nelatinlingvano lerni la signifon de nova vorto (reverti) estas kroma senutila peno kiam ni jam havas simplan esprimon konstruitan en la filozofio de esperanto per kunmetaĵo de simplaj kaj ordinaraj elementoj ( kia esztas re'star'ig'i ).
En la franca anstataŭ revertir ni kutime uzas retourner -- en la franca la uzo de la latina vertere preskaŭ malaperis krom en derivaĵoj aversion, reversion, convertir, conversion, pervertir, perversion, ..., anstataŭe aperas tourner (kaj ties derivaĵoj contourner, retourner, ...) kun pli konkreta signifo dum la vortoj el la latina vertere havas ĝenerale abstraktan signifon. La angla esprimo revert aludas ne ke oni returnas ion sed ke oni remetas ĝin en la staton en kiu ĝi anstataŭe troviĝis. La ĝusta franca traduko estas restaurer kaj ne reverter kiel fuŝe faradas multaj franclingvaj vikipediistoj. Mi proponas ke ni diru restarigi ĉar laŭ mi oni restarigas artikolon kiun ni konsideras faligita de fuŝulo. Tamen estas la problemo kiam du (aŭ pluraj) konfliktantaj redaktantoj sinsekve restarigas sian version kontraŭ tiu de sia kontraŭulo -- tiam aperas en la angla revert, rerevert, rererevert, ... Tiukaze la uzo de 'restarigi' ne ebligas tiun sinsekvon. Sed ĉu indas eltrovi ĝustan vorton por tia stulta konfliktemo sinteno? Kiel ofte ju pli simple des pli bone : 'restarigi' ŝajnas al mi simpla klara kaj sufiĉa. Arno Lagrange  06:41, 26. Jan 2006 (UTC)

Bildoj redakti

Mi nun redaktos bildojn el Kategorio:Bildoj sub GFDL, kiujn mi ordigos en subkategoriojn laŭ karakteroj de la bildoj. Via kunlaborado estas bonvenigata. Mi skribas tiun ĉi mesaĝon ĉi tien, por ke estu klare, kion tiu Tomasovsky faras. Petro 21. Jan 2006 17:22 (UTC)

Familio Zamenhof redakti

Karaj: La hodiaŭan posttagmezon mi dediĉis al studo pri la familio de L. L. ZAMENHOF, la iniciatinto de nia lingvo Esperanto. Mi nome dum la antaŭaj kelkaj semajnon multon belan travivis kaj multon gravan pri mia propra vivo ekkomprenis ĝuste dank' al tiu de li kreita lingvo, do tio ĉi celas esti iuspeca dankon al li kaj lia familio pro tio. Kaj, jes, ankaŭ mi ŝatokupiĝas pri genealogio, do pristudi la genealogian arbon de Zamenhof estis ankaŭ interesa defio por mi. Ankaŭ, krom li kaj kelketaj aliaj liaj parencoj (Lidja kaj Louise-Christophe Zaleski-Zamenhof) ĉiuj ceteraj artikoloj pri liaj parencoj estis nur ĝermoj, kaj la ĉefa artikolo Zamenhof estis nekompleta, neklara kaj enhavis eĉ plurajn erarojn. Rezulte de mia hodiaŭ laboro ekestis tute reverkita paĝo Zamenhof, kiu nun finfine vere pritraktas eĉ en detaloj la nomon mem, kaj tiu paĝo samtempe enhavas la ŝablonon Familio Zamenhof, kiu estas mia ĉefa hodiaŭa verko kaj per kiu (kaj aldone per nova Kategorio:Familio Zamenhof) mi finfine kunligis la disajn artikolojn pri la unuopaj parencoj de la majstro. Ankaŭ, fakte, mi ekis plurajn artikolojn pri gravaj familianoj, kiuj tamen ĝis nun ne ĉeestis ĉi tie. Espereble vi ŝatos la rezulton de mia laboro. Blahma 21:36, 21. Jan 2006 (UTC)

Revivigo: Laŭ peto de Arno, mi malplipezigis la ŝablonon Ŝablono:Familio Zamenhof, por ke ĝi ne ĝenu en la artikolo L. L. ZAMENHOF. Same mi faris ankoraŭ en Lidja ZAMENHOF, kiu ankaŭ estas sufiĉe abunda artikolo. Ĉe aliaj mi lasis tiel, ĉar tiuj jam estas mallongaj kaj plej ofte temas pri jam iom malproksimaj parencoj de Ludoviko, do ĉe tiu indas oferti la informon pri la maniero de parenceco per la genealogia arbo. Krome, anstataŭ la portreto de Ludoviko, kiu antaŭe montriĝadis ĉe ĉiuj artikoloj supre de la ŝablono kaj eble misŝajnigis ke la fotito estas samtempe la homo priskribta de la artikolo, mi alŝutis fotografaĵon de la familio Zamenhof, kiu pli taŭge ilustras la temon. Kaj, se troviĝas en la vikipedio fotografaĵo de tiu konkreta en la artikolo priskribata homo, oni povas per aldona parametro anstataŭigi la familian foton per tiu portreto de individuo, eĉ kun aŭtomate aldoniĝonta bildo-priskribo. Por vidi kiel funkcias la diversaj parametroj, rigardu ekzemple ĉe L. L. ZAMENHOF, Felikso ZAMENHOF kaj Adamo ZAMENHOF. Mi prunteprenis el la biblioteko de la Esperanto-klubo de Brno la libron Galerio de Zamenhofoj, el kiu Miroslav Malovec afable skanis por mi ĉiujn la fotografaĵojn, do estontece mi planas alŝuti ankaŭ la ceterajn portretojn de la Zamenhofoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:12, 26. Jan 2006 (UTC)