Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 1


Kial "Atentaro" redakti

Jam de la frua tempo de la Vikipedio konsternas min la vorto "Atentaro". Ĝi ja estas listo de atentataj paĝoj, sed ĝia nomo aspektos, kvazaŭ ĝi estus listo de "atentoj". "Atento" laŭ ReVo estas "Ago aŭ stato de tiu, kiu atentas". Sed la atentaro certe ne estas listo de agoj aŭ statoj. PMEG klare diras: "Tio, kio staras antaŭ AR, ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto". En ĉi tiu kazo ni rompas ĉi tiun regulon.

Mi proponus kiel alternativo la vorton "Atentlisto". Eble iu kontraŭus, ke tio ne solvas la problemon, ĉar ja ne temas pri listo de atentoj. Tamen, oni notu, ke vortfarado per precizigaj antaŭelementoj estas multe pli libera ol vortfarado per afiksoj. PMEG donas la ekzemplon "vaporŝipo":

vaporŝipo = “ŝipo, kiu sin movas per vaporo” (“ŝipo de/per... vaporo” ne donas sencon).

Simile, "Atentlisto" ne necese signifas "listo de atentoj", sed ankaŭ povas signifi "listo de tio, kion oni atentas" aŭ en la Vikipedia kunteksto "listo de atentataj paĝoj".

Kion pensas la aliaj? Ĉu iu eble havas pli bonan proponon? Marcos 12:48, 22. Jan 2006 (UTC)

"Atentlisto" (laŭ mia humila opinio) ŝajnas kiel pli bona vortelekto. -- Yekrats 12:59, 22. Jan 2006 (UTC)
Mi subtenus plu "Atentaro", ĉar "atenta" estas tenanta sian vidon, aŭdon kaj intelekton vigle turnataj al io aŭ iu. Marcos certe pensis pri alia, simila vorto, kiu estas "ATENCO", bedaŭrinde ĉi tie kunigo kun aro estiĝus ATENCARO, kiu signifus liston de atencoj kaj ne atentoj. Kunmetitaj vortoj kun atenco estas poste ankaŭ ekzemple seksatenco. Mi do restus ĉe la malnova kaj nuna "ATENTARO". Petro 22. Jan 2006 13:35 (UTC)
Mi tute ne komprenas la argumenton de Petro. Certe, mi parolis pri "atento" kaj ne pri "atenco", kio ja videblas per tio, ke la difino, kion mi donas, priskribas la vorton "atento", kaj certe ne la vorton "atenco". Aŭ ĉu Petro nur ŝercis?
Petro, ĉu vi volis serioze defendi la esprimon "atentaro"? Se jes, bv. respondi al miaj kritikoj, anstataŭ skribi ion sen ligo al miaj kritikoj. Marcos 14:48, 22. Jan 2006 (UTC)
Pri atentaro mi parolis serioze, kial tio ne povus signifi aron de agoj de vido, aŭdo kaj intelekto vigle turnataj al io aŭ iu. Tiel nome klarigas vorton "atenta" PIV. Simile ĉi tie estas kunigo, kiu aperas post forigo de io kaj poste ni povas vidi, ke "la enteno estis..." Kio estas la enteno? Ĉu la artikoloj tenas en si ion? Ili nur havas enhavon. La enteno signifas tute ion alian. Eble ni bedaŭrinde ne ekscios, kiu "elpensis" tiujn vortojn en la komencoj de Vikipedio. Petro 22. Jan 2006 14:56 (UTC)
Mi tute konsentas kun vi, ke la vorto "atentaro" signifas "aro de agoj de vido, aŭdo kaj intelekto vigle turnataj al io aŭ iu". Sed ĝuste tial ĝi ne taŭgas por la uzo en la Vikipedio. Ni bezonas vorton kun la signifo "aro (aŭ listo) de atentataj aferoj (paĝoj)". Estas grandega diferenco inter atentata afero kaj ago de atento. Kiam mi aldonas ion al mia atentaro, mi certe ne aldonas agon de atento. "Aldoni agon de atento" estas tute nekomprenebla esprimo por mi. Oni aldonas ion atentotan.
Por "afero atentata" oni povus uzi la vorton "atentaĵo" (simile al "manĝaĵo" por afero manĝata). Tial ankaŭ la vorto "atentaĵaro" povus anstataŭi la nunan vorton "atentaro". Alia ebleco estus la pli preciza "atentpaĝaro". Sed certe "atentaro" tute ne havas la intencitan signifon. Marcos 21:43, 22. Jan 2006 (UTC)
La vorto estas en la vikipedio de longe. La atentaro estas la listo de la atentataj paĝoj (en: watchlist fr : Liste de suivi ... ) . La esprimo 'atentaro' ŝajnas al mi klara konciza. Mi ne opinias ĝin ŝanĝenda al pli komplika esprimo. Arno Lagrange  06:26, 23. Jan 2006 (UTC)
Mi konsentas al Arno, Zamenhof jam diris ke ni ne postulu absolutan logikon en uzo de la lingvo, ĉar male, la uzo de la lingvo iĝos neebla kaj Esperanto restos senutila. Roberto 07:36, 23. Jan 2006 (UTC)
Mi jam havis similan proponon ĉi tie: [1], sed ĝi ne ricevis vastan subtenon. La vorto "Atentaro", kvankam ne tute logika, jam estas tute tradicia. Krome, oni ja bone komprenas kion ĝi signifas, sen longa pricerbumado. Alauxdo 18:29, 23. Jan 2006 (UTC)

Fuŝa filtrilo redakti

Kiam mi provis korekti la paĝon pri Sid Culbert (mi nur volis ŝanĝi "kiu" al "kiuj"!) mi ricevis jenan absurdaĵon:

La paĝo kiun vi trovis konservi estis blokita per la spam-filtrilo. Ĉi tia eraro estas kaŭzata pro ekstera ligilo al malpermesata retejo.
La jena teksto ekagigis la spam-filtrilon: http://www.billingsgazette.com
Revenu al Ĉefpaĝo.

http://www.billingsgazette.com estas unu el la ĉefaj ĵurnaloj en la usona ŝtato Montano, kaj mi ne povas imagi pravigon por malpermesi ligon al nekrologo en ĝi.

--Haruo 09:32, 26. Jan 2006 (UTC)

Ĵus okazis al mi la sama kun la artikolo pri reprodukta sistemo. Kelkfoje mi provis tion, sed aperis la sama teksto. Mirinde poste eblis redakti ĝin. Petro 26. Jan 2006 09:36 (UTC)
Se la artikolo antaŭe havas ligilon en la filtrila "nigra listo", tiel oni ne povas konservi la artikolon. Forviŝu la ofendan eksteran ligilon, kiun ĝi direktas. En la Culbert artikolo, mi pensas ke la kulpa linio estas la ligilo al la "Earthlink" paĝo. Mi forviŝis ĝin sukcese, do nun aldonu vian ligilon. -- Yekrats 11:49, 26. Jan 2006 (UTC)
Tamen pri Culbert tiu Earthlink-ligilo estis eĉ pli kerna (kaj pli Esperanta) ol la Billings-a (kaj la filtrilo plendis ĝuste pri "Billingsgazette"... Kiu kreis la "nigran liston" kaj kie oni povas plendi pri ĝi? Ĝi ŝajnas, se mi ĝuste komprenas, malpermesi ligilojn al personaj (ne korporaciaj) paĝoj. Tio ŝajnas al mi tute malvikipedieca. --Haruo 05:47, 27. Jan 2006 (UTC)
Mi pensas, ke la filtrilo-mesaĝo eraras. Malgraŭ la mesaĝo, la ligilo "billingsgazette.com" ne estis la problema ligilo. Se vi skribos la ligilon, mi provos aldoni ĝin. -- Yekrats 14:06, 31. Jan 2006 (UTC)

Zetey aŭ Deŝa, iam neensalutinto redakti

Ĉu ankoraŭ longe ignoros tiu ĉi vikipediisto, kiel ni ĉi tie skribas kategoriojn kaj redirektilojn? Ĉu vi senĉese volas iradi post li kaj korekti lin? Li estas por ioma tempo forbarenda, kaj mi faros tion, se tio plaĉos al iuj aŭ ne. En naciaj vikipedioj tio jam certe okazus! Vidu liajn diskutpaĝojn. Li estis kelkfoje instruita.Petro 26. Jan 2006 10:24 (UTC)

Mi tutcerte ne povi ĉi tion krei, me eĉ nenio en la afero komprenas! Tamen historio de la parĝo estas tia ke kvazaŭ mi kreis la artikolon!

Ankaŭ en loglibro de paĝmovoj ktp http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala:Log&type=&user=&page=&limit=500&offset=0 la artikolo ne estas menciita.

Ĉu iu povi klarigi kiel ĉi tio povis okazi? Maksim 12:28, 27. Jan 2006 (UTC)


Aliaj lingvoj redakti

Can you put sh: (Srpskohrvatski / Српскохрватски) interwiki link on Main Page? Thank you. --Pokrajac 16:11, 15. Jan 2006 (UTC)

Plenumita de Narvalo je 20:03, 28. Jan 2006