Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 11


Portalo Esperanto portugallingve redakti

Oni ĵus kreis portalon Esperanto en Portugallingva Vikipedio. http://pt.wikipedia.org/wiki/Portal:Esperanto Roberto 07:15, 14. Jul 2006 (UTC)

Desegnita filmo redakti

Ŝajnas al mi, titolo de la paĝo desegnita filmo laŭsignife permesas mencii nur pri desegnita filmo t.e. celuloida animacio, ne permesas pri Stop-motion, chinacalligraphy(kinokaligrafo), film painting(filmopentraĵo) k.c. Alie, la vorto "desegnita filmo" anstataŭigas la vorton "animacio" nur je titolo, kaj la enhavo ankoraŭ bezonas "animacion"n.

Mi proponas movi la paĝon al animacio, kaj mencii ankaŭ "ne-desegnitajn filmojn". - Ryoho 13:03, 17. Jul 2006 (UTC)

Artikoloj pri esperanto redakti

Mi ĵus kreis novan paĝon kun informoj pri esperanto en la reto diverslingve en Vikipedio kaj ĉe esperanto.net. Ĝi povas utili por montri kie trovi informojn diverslingve kaj montri kiel vikipedio povas helpi diskonigi esperanton al multlingva homaro. vidu Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj Arno Lagrange  09:05, 19. Jul 2006 (UTC)

Fikipedio redakti

Jam kelke da tagoj gaje estas ĉi tie redirektilo de ia tre grava neensalutinto 84.61.36.239 el Fikipedio Vidu Fikipedio. Neniu rimarkis. Mi jes. Se iu bonvolos forigi ĝin, bonvolu ankaŭ mesaĝi pri tio en Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj. Petro 23. Jul 2006 14:09 (UTC)

Nova panelo sur la titolpaĝo redakti

Saluton!! Kiel oni nun povas vidi sur la titolpaĝo, la panelo kun lastaj novaĵoj estas tro longa por tiuj novaĵoj kaj sube restas vakua loko. Eble ni uzu ĝin por aldoni unu plian panelon sur la titolpaĝon kun la titolo "Ĉu vi sciis, ke", kie ni anoncu la plej interesajn faktojn el novaj kaj malnovaj artikoloj (simile al tio en aliaj vikipedioj). Ĉu la ideo estas bona? Ĉu bezonatas balotado? Alauxdo 18:58, 23. Jul 2006 (UTC)

Bona ideo. Se neniu kontraŭas la ideon ĉi tie, ne necesas baloto. Eble vi povas elverki la unuan version de la panelo, kaj poste la aliaj Vikipediistoj (inkluzive de mi) helpos regule aktualigi ĝin. Marcos 09:51, 24. Jul 2006 (UTC)
La ŝablono Ŝablono:Ĉuviscias pretas!! Ĉu iu helpus al mi enmunti ĝin en la ĉefpaĝon? Mi mem iel ne sukcesis tuj tion fari. Ammike, Alauxdo 17:01, 24. Jul 2006 (UTC)
La ŝablono estas enmetita en la Ĉefpaĝon, mi esperas, ke tiu iniciato plaĉos al multaj vikipediistoj!! Amike, Alauxdo 11:51, 25. Jul 2006 (UTC)
Dankon, Alaŭdo! Mi certe helpos de tempo al tempo aktualigi la ŝablonon. Ĉu ni diru, ke ok listeroj estu la maksimumo en tiu ŝablono (kaj eble kvin listeroj la minimumo). Ja la ŝablono de aktualaĵoj kutime estas pli granda ol nun (kiel antaŭ mia ĵusa arkivigo), kaj tiam denove povas aperi vakuo sub la panelo KDLS. Marcos 11:16, 26. Jul 2006 (UTC)

Traduko de la semajno redakti

Iel tute haltis la projekto "Traduko de semajno" ("Kunlaboraĵo de semajno" ankaŭ ne tre prosperas). Kial do ne revivigi ĝin? Ja por traduki iun bonan artikolon bezonatas multe malpli da tempo kaj scioj, ol por skribi propran artikolon! Eble ni plu partoprenu en tiu projekto? Alauxdo 18:58, 23. Jul 2006 (UTC)

Tamen por la kunlaboraĵo de la semajno, multaj Vikipediistoj ĉerpas informojn el aliaj Vikipedioj, do ĝi estas sufiĉe simila al "traduko de la semajno". Mi ne vere estas konvinkita, ke ni bezonas por tio du apartajn projektojn. Marcos 20:31, 23. Jul 2006 (UTC)
Mi havas tute malan opinion. Mi mem ĉefe ne ŝatas "kunlabori" kun iuj homoj, ĉar ofte mia provizore skribita teksto estas prilaborita kaj poste mi ja miras, kiel naskiĝis tiu stranga teksto. Pro tio mi partoprenas en kunlaboraĵoj de semajno per kompletigo de "najbaraj" artikoloj pri la temo (ekzemple mi verkis/tradukis artikolojn pri taĝikia himno kaj monunuo dum tiu estis la kunlaboraĵo). Sed kiel mi vidas laŭ multaj tiuj artikoloj, ili ne multe pliboniĝas, oni alŝutas kelkajn bildetojn -- kaj jen ĉio. Eble se estus ebleco simple "maŝine" (senpripense kie trovi pliajn bildojn ktp) traduki iujn elstarajn artikolojn el aliaj vikipedioj, tio allogus pli da kunlaborantoj? Alauxdo 20:45, 23. Jul 2006 (UTC)

Ĉu iu el la administrantoj ne povus zorgi pri nova tradukaĵo de la semajno. Ie estis propono aldoni duan kunlaboraĵon de la semajno, eble se la tradukaĵo estus pli videbla (kaj regule ŝanĝita) tio respondos samtempe al tiu demando. Multe plaĉas al mi trovi ĉiusemajne novan artikolon pri kiu mi tute ne pensis kiel la ĉisemajna WWOOF, do bonvolu reaktivigi la tradukaĵon, eĉ se ne estas multe da partopreno en la komenco. Antaŭdankeme, Bea 09:59, 25. Aŭg 2006 (UTC)

Estimataj, en la momento mi vidas bezonon pri artikolo, priskribante la metalprilaborantan teknologion "Hardi" kaj konstatis, ke tia ankoraŭ ne ekzistas en Vikipedio. Do la koncerna germanlingva artikolo estas laŭ miaj modestaj profesiaj scioj elstara. Do mi konsentas kun Alauxdo, anstataŭ verki ion novan, mi preferas traduki ĝin. Ĉu tio fariĝos tradukaĵo de la semajno, mi tamen ne volas garantii. Problemo estas, ke mi estas ankoraŭ ne tro stulta por trovi artikolon, sed por redakti certe jes. Ĉu iu pretas iomete helpi, preparante la koncernan paĝon? Anticipe dankon, Peter Peter 27. Aŭg 2006
Mi estas bedaŭrinde eĉ pli stulta ol vi, ĉar mi ne povas trovi la germanlingvan artikolon pri kiu vi parolas. Ĉu vi povus aldoni ligilon al tiu paĝo ĉi tie ? Thomas Guibal 17:59, 27. Aŭg 2006 (UTC)
Thomas, ne diru. La ligo estas http://de.wikipedia.org/wiki/H%C3%A4rten_(Stahl) - se ĝi ne funkcias, mi rekomendas serĉi "Härten" (kun a-uml kiel dua litero). Sed fakte mi ne intencas nur traduki, sed parte prilabori la tekston, ĉar mi kiel hardisto ne komplete samopinias. Peter Peter 27. Aŭg 2006
Dankon pro la ligo, mi nun kvazaŭe komprenas la temon de la artikolo. Verdire mi scias nenion pri tia fako : tio ŝajnus al mi jam malfacila en la franca lingvo, do despli en la germana ! Mi ne kapablos helpi vin, ve. Ne hezitu malgraŭe traduki ĝin se vi estas profesiulo, ni estus tre dankemaj ! Se vi havas demandojn pri vikipedio mem aŭ pri la kreado de artikoloj, bonvolu legi tiun paĝon. Amike, Thomas Guibal 20:10, 27. Aŭg 2006 (UTC)
Momente mi sidas jam super la traduko kaj sendos ĝin al amiko, petante lin pri lingva kontrolo kaj enmetato. Sed ne nur iomete konfuzigas min la regulo, ke almenaŭ unu ligo montru al tiu artikolo (do mi serĉu alian paĝon kun simila temo, sed kion fari, se mi ne trovas?!) kaj tri ligojn aliloken, postulo, kio povas signifi la fiaskon. Ĉar mi nun ne estas kapabla, eventuale verki ankaŭ la artikolojn, al kiuj mi povus ligi - kaj por tiuj mi bezonus jam naŭ pliajn paĝojn ... Geknaboj, mi havas ankoraŭ alion por fari, krom Vikipedio, manĝi kaj dormi. Peter Peter 27. Aŭg 2006
Haha, ne zorgu, Peter : ni ne estas tiel perversaj ! Kontribui al Vikipedio estas libera agado, kaj vi nature ne necesas verki la artikolojn, al kiuj via artikolo direktos. Tion vi faros nur se vi havas sufiĉan tempon kaj sufiĉan volon. Plie, se vi ne povas trovi jam ekzistantan ligon al via estonta artikolo, simple kreu tiun ligon en iu ajn rilatita paĝo (ekz en la paĝo metalo). Kuraĝon al vi ! Thomas Guibal 21:26, 27. Aŭg 2006 (UTC)

Faroj de Vikipediisto Narvalo redakti

Mi oficiale plendas kontraŭ forigado de artikoloj fare de Vikipediisto:Narvalo, kiu ankaŭ ne respektas regulojn, kiuj oni antaŭenŝovigas antaŭ min. Li sendiskute forigas artikolojn laŭ lia propra deziro. Vidu kion li faris kun paĝo pri David Thompson (esploristo) vidu. Post unu minuto li forigis ĝin eĉ ne demandinte iun. Post pluaj 7 minutoj la paĝo estis denove alŝutita. Konsideru tion kiel mian oficialan plendo kontraŭ tiu lia konduto kaj misuzado de administrantaj rajtoj. Petro 23. Jul. 2006 19:05 (UTC)

La forigita de Narvalo versio de la artikolo estis nur anglalingva 1. ja ne pravigis la forigon Narvalo - ĝentile estintus ke li ĉe forigo aldonus komenton kia "malesperanta artikolo centprocente anglalinva" ... Dume la artikolo reaperis en esperanta versio. La afero estas do laŭ mi ŝlosita. 21:13, 23. Jul 2006 (UTC)

Ŝablonoj por la ĉefpaĝo redakti

Mi ŝanĝis la entenon de la ĉefpaĝo per enmeto de diversaj ŝablonoj, celante faciligi postan redaktadon kaj eventualan evoluigon. La aspekto apenaŭ ŝanĝiĝis sed la paĝo devus esti pli facile redaktebla sen kono de HTMLkodoj. Arno Lagrange  05:36, 27. Jul 2006 (UTC)

Aspektas bone ĉe mi kiam mi uzas Fajrovulpon. Sed kiam mi uzas Interretan Esplorilon, la koloroj aspektas tute fuŝe: flave, helverde, ruĝe kaj brune. Tion ni rapide korektu. Marcos 12:25, 27. Jul 2006 (UTC)

Kial plu ne estas administranto? redakti

Kial Vikipediisto:Petr Tomasovsky plu ne estas administranto? (vidu en http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Listusers -> Grupo:Administrantoj)

En logliboroj (http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Log) estas nenio pri ĉi tio. Maksim 07:15, 28. Jul 2006 (UTC)

Iu decidiĝis kaj faris tion sekrete, por ke neniu sciu. --Petr Tomasovsky 15:55, 28. Jul 2006 (UTC)
Estis neniu sekreto, Petro ja mem esprimis sian volon forlasi la postenon de administranto ĉi tie, konforme al lia peto la stevardoj forprenis lian statuson de administranto, la ekzakta priskribo de la kazo estas sur la paĝoj de meta, sed estas jam forigita, jen la ligo al la antaŭa versio.
Do, estis neniu sekreto, la agoj de stevardoj ne aperas en lokaj loglibroj. Alauxdo 00:05, 29. Jul 2006 (UTC)

Alaŭdo klarigis la situacion, menciis ke Petro petis sian maladministrantigon en mia diskutpaĝo kaj demandis :

Should we vote for his desysoping or it is fine if we just proceed his request? What should we do?
Ĉu ni balotu por lia maladministrantigo aŭ estas en ordo ke ni simple plenumu lian peton ? Kion ni faru ? Alaudo 18:56, 24-a de Julio 2006

Stivardo oscar forprenis administrantojn rajtojn kaj mesaĝis :

  done - desysopped Petr_Tomasovsky; his own request should suffice. oscar 01:03, 27 July 2006 (UTC)
  farite - maladminstrantiginta Petr_Tomasovsky-on; lia propra peto devus sufiĉi oscar 01:03, 27-a de Julio 2006 (UTC)

Petro se vi ne volas esti batita ne petu ke oni batu vin. Ni mem (nek mi, nek Alaŭdo, nek la aliaj subskribintoj) ne deziris ke viaj rajtoj estu forprenitaj, nur ke vi penu uzi ilin konforme al niaj reguloj. Anstataŭ konsideri nian peton vi petis ke mi forprenu de vi la administrantajn rajtojn. Mi respondis ke tion ne povas fari mi kaj siaflanke Alaŭdo starigis la demandon en meta. Kio sekvis aperas supre. Arno Lagrange  03:14, 29. Jul 2006 (UTC)

Tio estas plua strangaĵo. Kiam iu volas fariĝi administranto, oni esplordemandas lin preskaŭ kiel en policejo kaj balotas kaj jen, pri la mala situacio sufiĉas nur deziro de petinto. Estas feliĉe, ke mi ne petis mian forbaron por eternaj tempoj aŭ ion pli teruran. Iu estis tro fervora. Se mi nun volus refariĝi administranto, certe sufiĉos mia peto. Do, laŭ vortoj de oscar lia propra peto devus sufiĉi sufiĉas nun, ke mi petas refariĝi administranto. Dankon por ies mesaĝo al li. --Petr Tomasovsky 05:47, 29. Jul 2006 (UTC)
Vi mise komprenas la regulojn. La sistemo de "enpostenigo" estas tre komplika, kaj se vi denove volos fariĝi administranto, nuraj viaj volo kaj peto ne sufiĉos. Same komplika estas la sistemo de "depostenigo", kutime, se administranto miskondutas por senigi lin je rajtoj devas esti decido de Arbitra Komisiono, krom se la administranto mem deziras deposteniĝi (tion konfirmas ankaŭ oscar, konata homo en vikipedio, stevardo). En nia mesaĝo al vi (subskribita de multaj administrantoj) ni ja volis ĝentile peti vin ne plu konduti bruske kaj impertinente, ni speciale ne listigas viajn misagojn, por ne ofendi vin (tamen estis pretigita certa listo de viaj misagoj!). Vi, anstataŭ ol en bona kaj amikeca etoso akcepti nian ĝentilan averton, komencis ja akuzi aliajn kaj poste demonstre petis maladministrantigon, kiun ni simple plenumis. Kvankam ni estimas vian kontribuon kaj taksas vin kiel valoregan vikipediiston, ni ja (grupo de administrantoj) konsentas, ke vi, eble, estas tro impetema kaj siavola por esti administranto. Via nova statuso (sen rajtoj protekti, forbari ktp) neniom malhelpos al vi plu kontribui al la vikipedio. Amike, Alauxdo 09:07, 29. Jul 2006 (UTC)
Petro, mi emas aldoni : la esperanta Vikipedio estas nur parto de multlingva projekto iom serioza en kiu kunlaboras pluraj dekmiloj da redaktantoj. En tiu vasta komunumo reguloj ekstariĝas. Bedaŭrinde ni ne havas por ĉiuj ĝisdatan esperantan version. Se vi interesiĝas pri la projekto ĝenerale bonvolu esplori la meta vikipedion. Ni ja estas grupeto da esperantaj vikipediistoj sed ni agas en multe pli vasta kadro kiu provizas materiajn rimedojn, kiu konstruadas regulojn celante realigi plej bonan ilon por diskongi sciaĵojn diverslingve. Ni ne povas nur konsideri nian esperantan grupeton kaj ignori la ceterajn partoprenantojn de la projekto. Arno Lagrange  05:01, 30. Jul 2006 (UTC)
Mi plene subtenas la vortojn de Arno. Petro, estas multaj jam establiĝintaj reguloj en Vikipedio, kaj la sola fakto, ke tiuj ne estas aktualaj en Esperanto-vikipedio ankoraŭ ne signifas, ke tiuj reguloj ne ekzistas. Mi iom post iom provos traduki ĉiujn klasikajn regulojn, por ke homoj ne plu apelaciu al "Tiu regulo ne ekzistas en Esperanto-Viki, do ĝi ne validas". Alauxdo 08:14, 30. Jul 2006 (UTC)