Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 12


Paĝo de redaktado redakti

Mi pretigis novan paĝon por redaktado. Mi forigis multajn "tutkutimajn" avertojn sur tiu paĝo ("Nepre uzu senkopirajtajn verkojn" ktp), nun, espereble, tiu paĝo estas tre konsciza kaj taŭgas por ĉiu. Krome, mi pretigis plian flosantan panelon kun pluraj alfabetoj, ĝi provizore situas ĉi tie. Se tiuj iloj plaĉos al ĉiuj (kvankam ili estas sufiĉe "pezaj" por tiuj, kiuj uzas modemon), ni povas aldoni ilin al la ĉefa redaktila paĝo. Alauxdo 00:48, 29. Jul 2006 (UTC)

Ŝajne estis jam antaŭe atingita interkonsento pri la granda multalfabeta redaktilo. Eblas ĝin resumi tiel: kiu volas havi tiom riĉan redaktilaron, li agordu ĝin por si mem, ĉiuj ceteraj eble ne elŝutu ĉiufoje multe da bitokoj, grandigante sian trafikon kaj ŝarĝon de la vikipediaj serviloj. Pri la ebleco fari personigitan redaktilaron por si vd. Vikipedio:Diskutejo/Novaj_redaktiloj. Do, se eblas, forigu tiun ĉi parton (la elekteblan liston de alfabetoj), tiel vi sume savos multe da mono por vikipediistoj kaj multe da ŝarĝo por vikipediaj serviloj. Antaŭdanke, Slavik IVANOV 21:02, 25. Aŭg 2006 (UTC)
Evidente mia voĉo restis neaŭdita, tamen mi insistas pri tio, ke iu el la administrantoj atentu pri la afero kaj forigu plejparton (la elekteblan) de la suba kadro kun "specialaj simboloj". - Slavik IVANOV 23:10, 2. Sep 2006 (UTC)
Slavik jen via opinio. Sed antaŭ ol decidi ĉu forigi la menciitan ilaron aŭ ne, ni nepre debatu kaj decidu komune. Administantoj ne povas nur plenumi la deziron de la lasta parolinto. Koncerne tiun ilaron mi mem enmetis ĝin antaŭ kelkaj monatoj, forigis ĝin pro peto de unu vikipediisto kiu plendis, aranĝis por mi laŭ persona ilaro. Kaj nun Alaŭdo rekreis la saman ilaron; kiam li estis enmetinta ĝin mia persona ilaro ĉesis funkcii, kaj ni ricevis unu nuran plendon kun sama argumentado kia via. Mi fakte dubas ke tiu ilaro kaŭzas tian grandan kreskon de la trafiko. Principe via foliumilo alŝutas la bitokojn nur la unuan fojon kiam vi malfermas redaktofenestron kaj poste reekhavas ĝin el kaŝmemoro. Arno Lagrange  05:20, 3. Sep 2006 (UTC)
Ŝajnis al mi, ke ni jam diskutis kaj decidis. Mi nur rememorigas la antaŭan decidon kaj atentigas pri neracieco de la renovigo de tiu malbona praktiko. Dum oni rediskutas, mi ripetu ion, kion mi jam diris januare: Ĝis ĝi [la multkilobitoka rare bezonata ilaro] ne estas forigita, mi ne faros eĉ unu plian redakteton.
Pri via aserto "Principe via foliumilo alŝutas la bitokojn nur la unuan fojon kiam vi malfermas redaktofenestron kaj poste reekhavas ĝin el kaŝmemoro" eblas supozi, ke vi malpravas — la ilaro ja ne alŝutiĝas ĉiam el la sama dosiero (almenaŭ ne vidpunkte de la retumilo), tial ĉiam ĝi ŝutiĝas kun la tuta redaktata dosiero. Vidu la kodon de la ricevata paĝo (per ctrl+u en FireFox). - Slavik IVANOV 16:52, 3. Sep 2006 (UTC)

Slavik mi ĵus kontrolis kompare redaktadon de ruslingva paĝo (kie ne estas la redaktiloj) kaj de franclingva (kie ili estas) la rusa pesas 24 kbajtojn kaj la franca 139. La servilo bezonis respektive 0.215 s kaj 0.481 s por sendi la paĝon. Do ŝajnas ke vi pravas le la redaktiloj pli pezigas la ricevitajn paĝojn (pli ol sesfoje ĉikaze). Kaj certe estas dube ke estas ĉiutaga utilo de la ilaro. Vi pravas ke ni jam diskutis la aferon, sed tamen ŝajnas ke ne multaj partoprenis la diskuton : ĝi estas diskuto inter subtenantoj kaj kontraŭantoj de la ilaro kiuj estas malmultnombraj ambaŭflanke. Plej multo silentas. Mi sincere trovus bedaŭrinde ke ni perdus iajn kunlaborantojn kiaj vi ekzemple pro tio. Ni do nepre trovu solvon. Mi mem konsentis forigi la ilaron post nia tiama diskuto kaj jen Alaŭdo reenkondukis ĝin - cetere tion farante tio estigis ke ĉesis funkcii la persona ilaro kiun mi estis kreinta por mi mem, kvankam mi ne jam komprenis kiel okazis - mi devus iom fajne esplori. - Mi mem trankvile forigus la ilaron por la ĝeneralaj uzantoj se mi scius ke ĉiu kiu tion deziras povu rehavi ilin por propra uzo. Mi ŝatus ke aliaj donu sian vidpunkton kaj ke ni rapide decidu pri kiel fari. Arno Lagrange  10:39, 4. Sep 2006 (UTC)

La eventuala kompromisa solvo povus esti doni la plej bezonatajn simbolojn (ekz., la unuaj tri linioj sub la butonoj) kaj post ili ligon al "Pliaj simboloj", kiu konduku al paĝo kun granda tabelo de plej diversaj signoj kaj ie supre de ĝi klarigo pri tio, kiel agordi propran pli grandan redaktilon. Vere tre malmultaj homoj kaj por tre specifaj taskoj bezonas la tutan simbolaron: kiam oni skribas pri iu sia "naciaĵo", oni kutime havas la bezonatajn simbolojn sur sia klavaro; kiam oni skribas pri alies "naciaĵo", oni kutime havas eblecon de ie kopii la tutan vorton (frazon). - Slavik IVANOV 20:52, 4. Sep 2006 (UTC)
Mi plene kaj entute konsentas kun la lasta propono de - Slavik kaj opinias ĝin aplikenda. AL @ 09:55, 5. Sep 2006 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas pri tio. Cetere, kiujn specialajn signojn oni bezonus sur tiu paĝo? Mi persone tute ne uzas iujn specialajn simbolojn en tiuj redaktiloj, ĉar mi enkopias ilin rekte el CharMap de Vindozo. Do, por mi sufiĉus plene nur tiu linio de "specialaj simboloj", kiuj estas nun, sed tiu elfalebla kaj alklakebla menuo. Ĉu? Tamen mi ja petus Arno iom pli fajne priesplori la aferon pri personaj redaktiloj -- ĉar ankaŭ ĉe mi tiuj personaj iloj ne funkcias (almenaŭ tiu listo!) -- kaj ni eble tute senpezigu la ilar-paĝon kaj verku detalan instrukcion por tiuj, kiuj ŝatus redakti kun iom pli da komforto. Mi, bedaŭrinde, malsanas kaj ne vere povas aktivi dum kelka tempo. Alaŭdo ۩ 10:43, 5. Sep 2006 (UTC)
Mi aprobas la kompromisan solvon de Slavik. PaulP 10:52, 5. Sep 2006 (UTC)
Karaj ! mi provos , sed mi jam zorgas pri diversaj vikipediaj taskoj. Mi fakte iom kalkulis ke Alaŭdo helpos solvi tiun tiklan punkton. ;-) Arno Lagrange  14:43, 5. Sep 2006 (UTC)

Tamen ĉu la afero iam estos finfarita? Necesas nur forigi iom da kodo, estas ne pli ol dek sekundoj da administranta tempo. - Slavik IVANOV 21:17, 11. Sep 2006 (UTC)

Laŭ mia takso kaj sperto temas pri preskaŭ unuhora zorga ŝanĝo en du paĝoj kun atenta kontrolo ke ne fariĝas difekto : tiun triafojan horon mi ne momente trovis, tial mi esperis ke Alaŭdo povus tion plenumi. Se l ne faros, mi mem tion faros ekkiam mi trovos iun liberan horon. Arno Lagrange  06:25, 12. Sep 2006 (UTC)
FARITE. Pardonu mian ioman foreston, mi havas kelkajn burokratiajn problemojn, kiuj forprenas la tutan tempon. Nun eble ĉio funkcias, mi lasis nur la plej bezonatajn signojn, se vi volas aldoni iujn simbolojn, bonvolu esprimi tion sur la diskutpaĝo de la ilaro MediaWiki_diskuto:Edittools. Alaŭdo ۩ 17:24, 12. Sep 2006 (UTC)

Novaĵo: Voĉlegitaj versioj de artikoloj redakti

Sekvante la tradicion de multaj aliaj vikipedioj mi voĉlegis, prilaboris kaj montaĝis la voĉlegitan version de la artikolo Filologio. En la artikolo oni povas vidi la signon de laŭparolilo, kiu aperas tuj supre (apud la steleto de elstara artikolo), kaj krome sube en la sekcio "eksteraj ligoj" estas granda bloko, kie oni povas aŭ elŝuti la voĉlegitan version de la artikolo, aŭ tuj aŭskulti ĝin enrete. Por ebligi tiujn manifestojn ĉe artikolo mi kreis kelkajn ŝablonojn, la ĉefa el kiuj estas Ŝablono:Audioartikolo, kiun oni uzu por aldoni ligojn al certaj audiovesioj de la artikoloj. Mi atendas viajn komentojn!! Alauxdo 01:11, 29. Jul 2006 (UTC)

Bonega! Laŭdinda! Dankon! -- Yekrats 08:05, 29. Jul 2006 (UTC)

Novaj redaktobutonoj redakti

Mi aldonis novajn butonojn en redaktilara strio. Ili ebligas krei tabelojn, listojn, forstreki, komenti,enmeti bildaron redirekti kaj enmeti kategorion. Mi deprenis ilin el la franclingva vikipedio. Arno Lagrange  05:01, 30. Jul 2006 (UTC)

Kiel, kiu, kie elektas artikolon kiel elstara ? redakti

Vidu Kiel artikolo estas elektita "elstara" ? Arno Lagrange  04:08, 31. Jul 2006 (UTC)

Baloto por la Fidataro redakti

Oni akceptos kandidatojn por la Baloto por la Administra Konsilantaro de la Fondaĵo Wikimedia
ĝis la 23:59 UTC je lundo, 28-a de Aŭgusto, 2006.

Bonvolu atenti pri la anoncitaj balotoj. Mi petas vin ĉiujn helpi esperantigi ĉiujn informojn precipe la deklarojn de la kandidatoj Bonvolu rigardi ĉe balotaj tradukoj kaj fintradukotajn kandidatiĝojn. Dankas Arno Lagrange  04:17, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Krome mi dankus se vi bonvolos traduki mian kandidatiĝon kaj disvolvitan proklamon en naciajn lingvojn kiujn vi regas. Bonvolu legi mian proklamon. Mi bonvenigas subtenojn je : Subtenoj Dankas AL @ 22:10, 13. Aŭg 2006 (UTC)

Estas skribite Baloto por la Fidataro. Fidataro estas fia aro da datoj. Kial oni balotas por ia fia dataro? --Petr Tomasovsky 04:45, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Aĥ ! Petro kia fripona ŝercemulo vi do estas ! iuj ekuzis la esprimon "fidataro" anstataŭ "administra konsilantaro" ĉar ĝi estas pli proksima traduko de "Board of Trusties". Kompreneble fidataro estu legata fid'at'ar'o kaj ne fi'dat'ar'o, tio estas aro da uloj kiujn oni fidas. Arno Lagrange  05:34, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Ĉu fikato estu legata fik'at'o ĉu fi'kat'o, do Arnaud?
Fikato estas tiu, kiu estas fikata. Fi-kato estas fia kato. --Petr Tomasovsky 15:22, 3. Aŭg 2006 (UTC)

Ĉu ne estus pli konvena vorto Fidindularo, inspektistaro? --Petr Tomasovsky 05:47, 3. Aŭg 2006 (UTC)

Ne, ĉar dindo estas sensignifa.
Ne estas dindo, sed fidinda - fidindulo. --Petr Tomasovsky 15:31, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Fuĝanta fuĝinto estas kaptanta fuĝantan fuĝinton. --Petr Tomasovsky 06:01, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Kaj krome, kiam mortos Margaret THATCHER?
Kiam vi Arnaud, ĉesos? --Petr Tomasovsky 15:33, 3. Aŭg 2006 (UTC)
Arno Lagrange ne estas vikipediisto:IVLIVS kaj neniam subskribis Arnaud. AL @

forbaro de IVLIVS redakti

Mi proponas ke IVLIVS estu draste forbarita : ŝajnas ke ties redaktoj estas nur fiaj petolaĵoj, kaj ne indas trovi lokon por tio ĉi tie. Arno Lagrange  21:29, 3. Aŭg 2006 (UTC)

Mi konsentas kun la forbaro de IVLIVS. Marcos 09:23, 4. Aŭg 2006 (UTC)
Hodiaŭ mi konstatis multajn redaktojn de IVLIVS : sed ili ne estas fiaj. IVLIVS forigis de multaj artikoloj la vorton "bedaŭrinde". Mi persone tute ne malaprobas tion. Bedaŭrado ne havas lokon laŭ neŭtrala vidpunkto AL @ 07:28, 23. Aŭg 2006 (UTC)
Ja, certe bedaŭrado estas bedaŭrinda, sed la malsamo kiun li faris en Zamenhof Ludoviko Lazaro: Verkaro montras ke li ne tute komprenas la laboron de Vikipedio. Tiu artikolo estas "algluigita" el EdE kaj estas polurenda aŭ forigenda, estas malnova problemo kun subskribitaj artikoloj el EdE kiun ni bone konas. Sed anstataŭ proponi poluron aŭ forigon, Julius fuŝis la artikolon. Sekve, mi pensas ke lin oni ne forbaru, sed certe orientigu lin por ke li bone kontribuos. Certe li estas kritikema homo kiu povos fari utilajn kritikojn anstataŭ fuŝi artikolojn.Roberto 11:17, 23. Aŭg 2006 (UTC)

Ordigaj ŝlosiloj de kategorioj redakti

Laŭ la granda diskuto antaŭ kelkaj monatoj, ni regulis ke "Nomo Nomo" estas pli ĝusta formo por artikolo-titoloj (kun "Nomo NOMO" en la unua linio de la artikoloj por montri familinomo.) Nun mi konstatis ke ni havas malsamaj formoj en la kategorioj: "Nomo, Nomo" kaj "NOMO, Nomo". Mi opinias ke nomoj estu ordigita en kategorioj laŭ la formo "Nomo, Nomo" (kaj ne tutmajuskla: "NOMO, Nomo"). Mi ne havas fortan opinion pri la afero, tamen, mi ĉefe volas saman formon tra Vikipedio. Kiu estas via preferata formo en kategorioj kaj kial?

Vidu la respondon en Helpo:Kategorioj.
Mi volas demandi, kiu decidis pri tiu regulo kaj kiel oni aprobis ĝin. Laŭ historio de tiu paĝo ŝajnas al mi, ke nekonata IP-adreso Vikipediisto:62.166.193.211 aldonis tiun regulon en la koncernan paĝon kaj poste iu (sen subskribiĝi, sed eblas ektrovi, ke estis Vikipediisto:PaulP) rimarkis la regulon kaj menciis ĝin ĉi tie jam kiel devigan. Ĉu tiel oni nun decidas en la Vikipedio pri tiom profundaj ŝanĝoj koncernantaj ĉiujn artikolojn? :o) Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:18, 2. Sep 2006 (UTC)
Ĉar mi rimarkis, ke iuj korektis "Nomo, Nomo" al "NOMO, Nomo", dum aliaj faris precize la malon, mi demandis en la forumo. Arno Lagrange respondis, ke la decido estis "Nomo, Nomo". Mi simple fidis lian aŭtoritaton, kaj diris, ke mi aldonos la regulon en Helpo:Kategorioj, por ke estonte oni ne devu denove demandi. Jen la koncernaj du alineoj:
> Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> > Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> > esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> > majuskloj krom en la unua mencio ĉe la komenco de la artikolo. Tio
> > validu ankaŭ por la ordiga ŝlosilo por kategorioj. 
> 
> Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
> baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaŭ por
> la ordigaj ŝlosiloj. Kaj ŝajne mi ne estas la sola, ĉar mi vidis ke
> aliaj vikipediistoj denove majuskligas la ŝlosilon. PaulP 10:45, 2. Sep 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigoj! Mi tamen opinias la aserton de Arno (cetere faritan nur en privata mesaĝo, ŝajne - kial?) iom nebula - ĉar kiam mi legas la venkintan elekton en la baloto, ĝi diras "Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo." El tio mi komprenas, ke ĝi temas titolojn de artikoloj pri la persono kaj ligilojn al tiu persono el aliaj artikoloj - tie oni ne tutmajuskligu - kaj komencan mencion de la nomo ene de la koncerna artikolo - tie oni ja tutmajuskligu. Ĝi nenion diras pri ordigŝlosiloj, kiuj cetere ja estas iom alia, ĉar pli prefere teĥnika afero, kiu nenie efektive montriĝas. Cetere, se jam sekvi la rezulton de tiu baloto plene ankaŭ por ordigŝlosiloj, en kiu ordo ni nun skribu la nomon en tiujn ŝlosilojn por homoj el diversaj kulturoj? Kaj interalie miamemore oni eĉ ne sukcesis interkonsenti, kio vere estas familia nomo, kiu estas persona kaj kiu ankoraŭ io alia. Kiel do ni apartigu kaj ordigu tiujn aferojn ene de la ŝlosilo? Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:54, 2. Sep 2006 (UTC)

Pardonu ke mi iom rapide respondis al PaulP - ne private sed sur publika retpoŝta listo de vikipedio - eĉ se ĝi estas apenaŭ uzata - Mi simple respondis laŭ ia logika kompreno mia : se la titolo de la artikolo ne estas tutmajuskligita, tiukaze ankaŭ la ordigŝlosilo estu same tia. Aspektas kvazaŭ nur ia teĥnikaĵo sed tamen influas ordigon de la titoloj en la kategoria paĝo kie minuskloj estas ordigitaj post majuskloj : (A E I O U a e i o u ). Sekve oni nepre elektu ĉu majuskligi aŭ ne, sed ne lasu malsamajn regulojn. Por ordigaj ŝlosiloj netutmajsukligo estu laŭ mia opinio la nova sekvenda regulo. Pri la demando "kio vere estas familia nomo" estas alia afero ankoraŭ progresinda. Arno Lagrange  11:03, 2. Sep 2006 (UTC)

Mi ĵus iom priesploris la aferon el teĥnika flanko, por eviti decidojn simple pro ideologio. Plej bonajn klarigojn pri interna laŭalfabetigado ene de kategorioj laŭ ordigŝlosiloj en la programo MediaWiki donas la sekcio meta:Help:Category#Sort_order. Laŭ ĝi videblas, ke la programo dum laŭalfabetigo unue metas ĉiujn majusklajn literojn, kaj poste minusklajn. Krome, diversaj specialaj diakritikaj literoj venas eĉ nur poste. Tio ĉio povas kaŭzi konfuzojn kaj problemojn, kiel jam oni iam antaŭe diskutis ĉi tie. Tiam iu proponis por ordigŝlosiloj skribi ilin tute majuskle kaj sen diakritikaĵoj - por certigi ĝustan laŭalfabetigon ene de la sistemo (bonvolu ankoraŭfoje noti, ke tiuj ŝlosiloj nenie montriĝas kaj ilin traktas nur la programo). Do ekzemple por artikolo pri Martina Navrátilová oni donus ordigŝlosilon "NAVRATILOVA, MARTINA". Tiel estus certe, ke ĝi bone enordiĝos. En aliaj kazoj ni povas foje devi batali kontraŭ problemoj pro la diferenco inter laŭalfabetigo de majuskloj kaj minuskloj - laŭ la nemajuskla sistemo, artikolo pri Miguel de Cervantes y Saavedra kun ordigŝlosilo ekzemple "Cervantes y Saavedra, Miguel de" aperus nur post artikolo pri alia (fikcia) homo nome Pedro Cervantes Zapatero kiu havus ŝlosilon "Cervantes Zapatero, Pedro" - ja ĉar por la sistemo "Z" estas antaŭ "y" - sed tian ĉi troteĥnikecan distingon ni ja ne celas, ĉu? Tial mi reproponas la sistemon, kiun jam foje ĉi tie iu alia menciis - ĉio majuskle kaj sen diakritikaĵoj. Ĉu estas opinioj, komentoj? Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:08, 2. Sep 2006 (UTC)

Via propono devigus nin korekti la ŝlosilon en ĈIUJ artikoloj, ĉar nenie ĝi estas aplikata tiel. Mi ĵus kontrolis kiel faras aliaj Vikipedioj, kaj mi vidis, ke almenaŭ en la dek kiujn mi kontrolis, oni uzas Shakespeare, William. Mi do proponas, ke ni restu ĉe la regulo kiu nun aperas en Helpo:Kategorioj PaulP 12:15, 2. Sep 2006 (UTC)
Gangleri sciigis ke oni pretigas novan ordigmanieron aranĝeblan laŭ lingvaj kutimoj : ĉ ekzemple aperus tuj post c kaj ne post z. Tiukaze la ordo povus esti ankaŭ A a B b ktp anst A-Z a-z. Mi sugestas kiel Paul ke ni momente ne ŝanĝu la regulon ĉar estas antaŭvidble ke la sistemo baldaŭ pliboniĝos. AL @ 12:42, 2. Sep 2006 (UTC)

Mi dankas al Arno pro lia valoro komento pri la planataj ŝanĝoj. Ni do nur esperu, ke la plano vere iam baldaŭ efektiviĝos. Mi volus nur atentigi, ke la originala propono pri la tutmajuskligo de ĉio ne estis mia, sed de Le Hibou, kiu faris ĝin ĉi tie. Mi do nur volis transpreni. Kaj krome ankoraŭ mi volas komenti, ke ĉu ŝanĝi ĈIUJN artikolojn, aŭ ĉu nur diru ni DUONON, estas por mi same - ja laŭ la teorio de komplekseco aplikata en programado, linearaj obloj (kiel 0,5 ĉi tie) ne gravas rolon pri pritaksado de komplekseco de problemo :) Ĉiukaze dankon pro viaj reagoj.

Krome mi volas, ke tiu ĉi diskuto estu samtempe ankaŭ alvoko al Petro kaj aliaj, kiuj aŭ daŭre ne enmetas la ordigŝlosilojn, aŭ enmetas ilin nur parte (kiel Petro kiu metadas nur la komencan literon de la familia nomo, kio ne tute helpas por ĝusta funkciado). La ordigŝlosiloj estas gravaj kaj nepre ĝuste aplikendaj ĉiam, kiam tio povas helpi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:55, 2. Sep 2006 (UTC)

Mi aldonos ĉiujn literojn de la nomo en kategoriojn tiam, kiam mi ekvidos, se ceteraj aldonos kategoriojn, pri kiuj ili scias, ke ili ekzistas. Ĉi tie estas kelkaj homoj, kiuj ignoras jam kreitajn kaj konatajn kategoriojn. Tio estas homoj, kiuj konas, ke la kategorioj ekzistas. Do, dume mi skribos sole unuan literon de la nomo. --Petr Tomasovsky 15:18, 2. Sep 2006 (UTC)
Por tiuj kiuj ne komprenas, kion Petro celas: Mi supozas, ke li aludas min. Mi aplikis la regularon, kiun vi trovas en Vikipedio:Nomoj de kategorioj kaj mi do korektis dekojn da malnovaj kategorioj laŭ tiu regulo (Belga gazeto al Belgaj gazetoj, Belga ĵurnalisto al Belgaj ĵurnalistoj k.s.). -- Miaopinie regulojn oni sekvu. Se la reguloj estas malbonaj, oni ŝanĝu ilin. Sed havi regulojn, kaj ignori ilin, ne havas sencon. PaulP 16:41, 2. Sep 2006 (UTC)
Bone, estas kondamninde se iuj intence ne laboras bone - se ili konscias pri tio. Sed ĉu vi Petro ne subigas vin sur saman nivelon kun ili, kiam vi diras ke "ĉar tiu alia faras malbonaĵojn, mi ankaŭ faros malbonaĵojn..." kun via fino "...ĝis kiam tiuj aliaj ne ĉesos", sed kun vera fino "...por ke estu ankoraŭ pli da nebezonataj malbonaĵoj en la fino." Mi pensas, ke tia konduto, kiun vi montris (protestado kontraŭ kaj atentigado pri malbona konduto de alia per ekfaro de malbonaj aferoj mem) ne estas konduto taŭga por la Vikipedio, kaj ja ĝenerale oni ne ofte aprezas ĝin eĉ en la ĉiutaga vivo ("ne repagu malbonon per malbono"). Ĉu vi ne pensas ke pli bonus simple en diskuto al la komunumo atentigi pri tio kaj ke tiam oni povus trovi iun taŭgan solvon por korekti la problemon kaj helpi al la Vikipedio? Per via protestismo vi male eĉ pli malhelpas al tiu ĉi nia komuna projekto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:37, 2. Sep 2006 (UTC)
PaulP, mi tute ne pensis pri vi, estas ĉi tie aliaj vikipediistoj, en kies redaktojn Marek devus celi. Unu artikolo el multaj kiel ekzemplo: Ludmila Jevsejeva. Kiom da kategorioj oni povus krei kaj tie estas nur unu kaj tiu estas ankoraŭ sen ordigaj ŝlosiloj! Almenaŭ du el la redaktintoj scias pri ili kaj neniu korektis ilin. Do venontfoje lasu min trankvila! Mi povus montri al vi pluajn tiajn paĝojn. --Petr Tomasovsky 20:19, 2. Sep 2006 (UTC)
Plua ekzemplo: Urbano la 7-a. Kreinto estis informita pri la kategorioj. --Petr Tomasovsky 05:57, 3. Sep 2006 (UTC)