Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 15

Enkonduko al ŝablonanstataŭigo redakti

Ŝablonanstataŭigo estas maniero por uzi ŝablonojn sen ŝarĝi la servilon rultempe. Normala uzo de ŝablonoj rultempa konservas ligilon al la ŝabelona paĝo. Tio ne ĉiam estas bone.

Kiam oni uzas ŝabelonanstataŭigon oni tial perdas la rultempan ĝisdatigon de la ŝabelona paĝo. Tial ŝablonanstataŭigo ne bonas por rigardoŝablonoj, ĝermoŝablonoj kaj multaj aliaj ŝablonoj, kie ĝisdatigoj devos ebli. Tamen eblas uzi ŝablonanstataŭigon en situacioj, kie ŝablonoj nur estas rapiduzataj por enmeti tekstpecon, malfacilan kodon aŭ alian tekston per facila maniero. Ekzemple en vikipediistaj paĝoj.

Legu pli: en:Wikipedia:Template_substitution Mi decidis mem enkonduki en la esperantan vikipedion, ĉar la vikio nun estas unu el la dekkvin plej grandaj vikipedioj. Mi proponas ke ni uzu en ĝi ĉi tiun manieron ekde nun.--Denizo 11:57, 10. Sep 2006 (UTC)

Ĉu ni bonvensaluti anonimulojn? redakti

Mi ĵus salutis Vikipediista diskuto:195.50.158.254 per {{subst:bvensaluti}}--~~~~, kaj mi ekpensis:

  1. Ĉu ni bonvensaluti anonimulojn? (mi pensas jes)
  2. Kiam ni faros tion? Kiom da redaktoj taŭgas por bonvensaluton? (mi pensas ke ĉ. 4-5 taŭgas)

Amike --Denizo 14:14, 11. Sep 2006 (UTC)

Al via dua demando la respondo estas: se videblas, ke de la sama adreso iu vikipediumas pli ol unufoje aldonis komon. :) Do, se homo jam laboras pri vikipedio, estas bona ideo bonvenigi lin kaj konsciigi pri la oportuneco de registriĝo. - Slavik IVANOV

Kiel plibonigi la paĝo-ne-ekzistas mesaĝo? redakti

Vidu [1], tie eblas ekscii ke la paĝo estas malplena, sed oni ne povas fari aliaj taskoj. Nun vidu la angla versio: [2]. Estas multe pli bone, kaj havas multaj eblecoj. Ĉu ni povas ŝanĝi nia paĝo? Mi volonte faros, sed mi ne scias kien fari.--Denizo 18:50, 12. Sep 2006 (UTC)

Administrantoj povas ŝanĝi la tekston. Se vi ĉi tie ellaboros seriozan proponon, mi enmetos ĝin. Marcos 13:29, 21. Sep 2006 (UTC)
Mi ĵus finfaris proponon. Vidi ĝin. Mi esperas, ke vi povas aldoni komentojn tie ĉi antaŭ enmeti ĝin. Eble aliaj vikipediistoj havas ŝanĝproponojn por ĝi.--Denizo 18:49, 21. Okt 2006 (UTC)
Mi enmetis la proponon de Denizo en MediaWiki:Noarticletext Arno Lagrange  22:53, 21. Okt 2006 (UTC)
Atentu, la propono estis plene de eraroj, ekzemplo. La nomspaco (ekz. Vikipediisto, Vikipediista_diskuto) ne sekvas kiam vi alklikas Krei artikolo.
La solvo: "Vikipedio:" devas esti enmetitaj en ĉiuj ligiloj sur la paĝo (antaŭ Diskutejo/Arkivo 2006 15). Vidu la korektita propono, vidu la diferencoj.--Denizo 10:51, 22. Okt 2006 (UTC)
Mi nun enmetis la korektitan version, kaj aldone korektis du lingvajn eraretojn. Ĉu nun en ordo? Marcos 15:42, 22. Okt 2006 (UTC)

Ne, tute ne. Sed mi verkis mian lastan proponon kaj nun ĝi estas en ordo. :p --Denizo 23:43, 23. Okt 2006 (UTC)

Mi nur ŝanĝus la unuan linion:

"kun eksakte tio ĉi nomo. Antaŭ krei tio ĉi paĝo, bonvolu vidi" --> "kun precize tiu ĉi nomo. Antaŭ ol krei tiun ĉi paĝon, bonvolu vidi:" Kelkaj korektoj estas korektoj de eraroj, aliaj — nur emo de mia gusto. - Slavik IVANOV 06:33, 24. Okt 2006 (UTC)

Ĉu en nia vikipedio ekzistas eblo aldoni al la ŝablono pri urboj mapon de lando kun punkto indikanta la lokon de la urbo? Vidu ekzemple en la itala kaj nederlanda vikipedio pri Plélan-le-Petit.
Dankon por la helpo, Bea 08:58, 13. Sep 2006 (UTC)

atentu pri tio

Do, mi vidas ke ekzistas du ŝablonoj "urbokadro" kaj "italia komunumo". Ĉu ne pli bone uzi nur unu ŝablonon por ĉiu urbo? Ĉu iu povus adaptigi "urbokadro"-n (mi provis enmeti mapon en ĝi, sed ne bone sukcesis - la mapo videblis, sed eblis nek grandigi la mapon, nek pozicii punkton)? Alia solvo, estus uzi la ŝablonon "italia komunumo", ĉar ĝi fakte estas pli bela... Dankeme, -- Bea 07:25, 14. Sep 2006 (UTC)

Aldono de reklamaj ligoj redakti

Mi trovis, ke dum lastaj tagoj iuj anonimuloj aldonas ligon al siaj (??) paĝoj en aliaj lingvoj, ĉe kiuj aperas reklamo, foje laŭteme, foje ne tute. Ekzemple tiuj estas la aldonoj al la artikoloj Adolf_Hitler, Naziismo, Pedagogio. Eble la homoj eluzas sufiĉe altan rangon de Vikipedio kaj volas per tiuj aldonoj pligravigi siajn paĝojn. Kion ni faru pri tio? Alaŭdo ۩ 19:32, 15. Sep 2006 (UTC)

Vere mi vidis la ligojn, sed ne kontrolis ilin... Roberto 19:38, 15. Sep 2006 (UTC)
Ĉiuj ligoj havas anglaligvan priskribon, estas en misa formato, kaj ĉefe ligas al artikoloj kun dubinda (almenaŭ nefidinda) enhavo. Pri "pedagogio" mi ne vere povas juĝi, ĉar estas ligo en portulaga, sed tamen aperas iu reklamo se oni malfermas ĝin (almenaŭ ĉe mi). Pri ligoj en aliaj artikoloj klare temas pri iu fikcia paĝo kun multe de reklamo kaj iu stranga teksto. Ĉu ni forigu ĉiujn tiajn ligojn? Alaŭdo ۩ 19:51, 15. Sep 2006 (UTC)
Certege, sen ajna pripenso. Estas ligila spamo, kiu (vi ĝuste konjektas) celas altigon de pli grava rango (PageRank) de (fi)komercaj paĝoj en Guglo. - Slavik IVANOV 06:36, 24. Okt 2006 (UTC)

Nomoj de riveroj redakti

Ĉu ni devas nomi artikoloj pri riveroj kun vorto rivero? Ekzemple, pri rivero Beberibe, oni nomu la artikolon rivero Beberibe aŭ simple Beberibe?Roberto 14:42, 20. Sep 2006 (UTC)

Mi proponas Beberibe se ne estas urbo, regiono, ... kiu havas la saman nomon. Se estas, tiam uzu Beberibe (rivero). -- Bea 14:49, 20. Sep 2006 (UTC)
Estas artikoloj Amazono (rivero) kaj rivero Mamanguape (verkita de mi...). Sekve oni movu la duan, ĉu ne? Roberto 14:53, 20. Sep 2006 (UTC)
Jes, tio estas ankaŭ laŭ mi la plej bona solvo. Thomas Guibal 14:59, 20. Sep 2006 (UTC)

Ĉu ni povas akcepti nomojn de riveroj kiel "Ŝinano-Rivero", kies propra nomo havas "-rivero"-on? Preskaŭ ĉiuj nomoj de riveroj en Japanio havas "-rivero"-on (-kaŭa-gaŭa). Do, mi kreis nomojn de riveroj en Japanio kunmetante "-rivero"n por ke ne-japanoj ne forgesu "rivero"-on. Ĉu ni devas ellasi "rivero"n de nomo de japanaj riveroj kies nomo havas "rivero"n? - Ryoho 13:11, 21. Sep 2006 (UTC)

En la portugala lingvo, oni ĉiam diras "Rio X" (Rivero X) oni ne kutimas diri simple la nomon de rivero. Pro influo de mia nacilingvo mi misnomis artikolon "rivero Mamanguape", mi pensas ke japana lingvo ne influu en viaj artikoloj kaj vi preferu ŜinanoŜinano (rivero) se ankaŭ estas regiono aŭ urbo kun tio nomo.Roberto 13:44, 22. Sep 2006 (UTC)
Dankon, Roberto. ŜinanoŜinano (rivero) estas konvenaj por titolo en la Esperanta Vikipedio. Supoze, mi uzos duan formon kutime ĉar preskaŭ ĉiuj nomoj de riveroj en Japanio havas saman nomon de urbo, regiono... mi pensas ke nomoj mankantaj "rivero"n ne taŭgas kiel nomo de rivero en Japanio. Mi poste kreos iom artikolojn pri riveroj. Se mi havus problemon pri riveroj, mi demandos ĉi tie. Amike - Ryoho 17:56, 22. Sep 2006 (UTC)

Mi ne certas, ĉu tiu politiko plu validas tie, sed almenaŭ iam en ruslingva vikipedio funkciis postulo nomi ĉiujn artikolojn pri riveroj laŭ ŝablono "Ikso (rivero)". Tio helpis unuecigi. - Slavik IVANOV 12:58, 26. Sep 2006 (UTC)

Mi ne estas certa se mi komprenis vin, Slavik. Alie, mi, verkante listojn de riveroj, trovis problemon en proponita sistemo. En Brazilo, multaj riveroj ne havas nomon, sed oni diras simple adjektivo pri ĝi ekzemple "Rio Verde" (Verda rivero), "Rio Negro" (Nigra rivero), "Rio Quente" (Varma rivero), "Rio Bonito" (Bela rivero) ktp. Roberto 13:13, 26. Sep 2006 (UTC)

Serĉo ĉe Google redakti

Jen kion afiŝas Google por serĉo "vikipedio":

Ĉefpaĝo - Vikipedio
Reta enciklopedia projekto en kiu ĉiuj povas kontribui per redakto de artikoloj. Kun pli ol 10.000 artikoloj.
eo.wikipedia.org/ - 67k - En cache - Pages similaires

Ĉu iu scias kiel modifi tiun tekston? Indus meti almenaŭ "pli ol 50.000 artikoloj". -- 86.199.14.119 12:43, 22. Sep 2006 (UTC)

Ne eblas ĝisdatigi: temas pri ne reaktualigo de Google mem. La ligo sendas al la ĉefa paĝo, kiu jam entenas alian nombron. Sed ĉu en sia granda sageco (kaj komplezemo), Google ne indikas la nombron da artikoloj kiuj indas esti nomataj artikoloj ?--Ssire 12:53, 22. Sep 2006 (UTC)
Bona demando. Verŝajne ĝi estas Mediawiki-ŝablono kiu servas la informo al Gugloo, sed ĉimomente mi ne eblas trovi ĝin. Ĉu iu ajn konas tiun ŝablonon? -- Yekrats 12:56, 22. Sep 2006 (UTC)
La gugla mesaĝo fontas el http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/ Sekve tiun oni devas redakti. Arno Lagrange  14:45, 23. Sep 2006 (UTC)
Mi fariĝis tiu "iu" - nun oni devas ankoraŭ atendi, ĝis kiam DMoz akceptos ĝin kaj poste Guglo rimarkos ĝin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:46, 26. Sep 2006 (UTC)
Mi ankaŭ provis atentigi ĉe dMoz, kaj ĵus kontrolis ke nun estas "Vikipedio - Reta enciklopedia projekto en kiu ĉiuj povas kontribui per redakto de artikoloj. Kun pli ol 50.000 artikoloj." (Lasta ŝanĝo: Mardo 26 Septembro 2006, 9:17 (Pacifika Tempo) -); sed la mencio de Vikipedio tie aperas nun en lasta pozicio sen aparta atentigilo dum antaŭe ĝi okupis unuan lokon kun atentiga stelo. Ĉu Vikipedio ion gajnas per tio ? AL @ 06:51, 27. Sep 2006 (UTC)

Forbaro redakti

Mian opinion pri mia forbaro fare de Narvalo bonvolu legi ĉe mia vikipediista paĝo. Vikipediareo 21:37, 22. Sep 2006 (UTC)

Mi kiel administranto konsentas kun Vikipediareo, ke la forbaro estis multe tro rapida. Se oni volas certigi ke ne nasku nova unufrazemulo, oni unue kritiku lin sur lia diskutpaĝo. Dumtempa forbaro povas esti nur posta rimedo.
Aldone, mi volas peti Narvalon ke li pli singarde uzu siajn administrantajn rajtojn. Post la maladministrantigo de Petro, li nun estas la administanto, kies agoj plej ofte estas kritikataj. Ankaŭ laŭ mi, liaj agoj vere estis ofte kritikindaj. Do, mi esperos ke Narvalo komprenos tion, kaj iom bridos sian forbaremon kaj forigemon (kaj li memoru, ke ankaŭ por li validas la regulo, ke li nur forigu artikolojn post proponado de forigo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj). Marcos 14:00, 27. Sep 2006 (UTC)

Kiu faras nenion, tiu plej verŝajne ne faras kritikindaĵojn. Mi bedaŭras, se mi ne havas tempon por fiksi 100 atendeblajn unufrazaĵojn, poste aperigi ilin ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj, pli poste atendi je Dio por forigi ilin. Ŝajnas tiujn taskojn ne volas fari alia administranto. Se vi, Marcos, atentas pri tiuj aferoj ĉiutage kaj eĉ restarigas post vandalismoj, mi tre ĝojos, ke restos por mi plua tempo por ŝatata verkado, tradukado. Mi estis jam tre singarda ĉe agadoj de Petro pri ĉeĥaj vilaĝoj. Mi fajfas pri via minacado. Narvalo 16:06, 27. Sep 2006 (UTC)

Mi ĵus hieraŭ forigis kelkajn artikolojn proponitajn sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Se vi proponos tie, mi certe forigos post iom da atendado (por vidi ĉu iu kontraŭas). Marcos 11:08, 1. Okt 2006 (UTC)

Kategorioj redakti

Multaj artikloj havas "baro" je lan supron de lan paĝon, tio listas l' artiklo hierarkie je lan pseŭdo-kategoriojn. Je lan vikion, ĉu metas oni artiklojn je kategoriojn, car artiklo povas esti je du, tri aŭ dek kategoriojn? Kaj ankaŭ, kategoriojn povas esti je lajn multajn kategoriojn. --4836.03 15:11, 26. Sep 2006 (UTC)

Mi kredas ke plurloke oni jam deklaris tiajn liniojn arĥaaj kaj anstataŭigendaj per vera kategoria sistemo. Mi faras tiel kiam rimarkas ie. Sed laste mi rimarkis, ke iu kreis ŝablonon Hierarkio, kiu celas grafike plibeligi tian informon. Rilate al tiuj supozoj pri komuna interkonsento pri forigendeco, mi persone opinias tian ŝablonon senutila kaj la informojn forigendaj. Ĉu aliaj samopinias? Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:49, 26. Sep 2006 (UTC)
Jes, antaŭe okazis jam diskutoj pri tio, kaj oni venis al la konkludo, ke kategorioj estas pli flekseblaj. Eblas ankaŭ meti ligojn en rubrikon "Vidu ankaŭ" de ĉiu koncerna artikolo: tiel eblas meti pli da ligoj kaj pli bone ilin priskribi, ol kutime oni faris en la supra linio. Slavik IVANOV 21:46, 26. Sep 2006 (UTC)
Mi ankaŭ opinias ke la hierarkioj estas forigendaj. Mi ne estas tre sperta en la Vikipedio en Esperanto, sed en Vikipedioj en Angla kaj Hebrea ne estas tiaj hierarkioj. --Amir Eliŝa Aharoni 05:38, 27. Sep 2006 (UTC)
Ĉu povas oni foriĝi tian ŝablonon? S' oni foriĝi tion, estos ruĝajn ligojn. --4836.03 07:21, 27. Sep 2006 (UTC)
Do forigu la ruĝajn ligojn. Mi opinias ke la kategorioj sufiĉas kaj la hierarkioj kaj la ŝablonoj estas forigendaj el ĉiuj artikoloj. Sed eble spertaj E-o vikipediistoj opinias alie. --Amir Eliŝa Aharoni 09:54, 27. Sep 2006 (UTC)
Jes, ĉi tia linio estas forigenda, tamen oni provu enmeti la ligilojn (aŭ la saman nombron da aliaj ligiloj) en la korpon de la artikolo. Tiel, la statistiko de nia vikipedio ne estos damaĝata. Ankaŭ mi trovis forigendan ŝablonon — Ŝablono:Hierarkio — kiu formatas ĉi tian linion. -- Yekrats 10:14, 27. Sep 2006 (UTC)
Mi tamen ŝatas la elegantan hierarkioŝablonon. Mi persone ne opinias ĝin nepre forigendan. Ja enordigo en kategoriojn havas multajn avantaĝojn kaj mi taksas tiun enordigon precipe farendan. Tamen enordigo en hierarkion povas esti ia enperspektivigo kiu tre klare montras la lokon de iu temo en iu hierarkia temarbo (ĉu supre, ĉu sube, ĉu apude ) : temas pri iu kroma enordigo kiu utile aldonas informon. Arno Lagrange  12:14, 27. Sep 2006 (UTC)
Ĉu estas ŝablono por forigi kio estas pli malgranda? En la anglalingva vikipedio, oni uzas pli malgrandan ŝablonon por forigi la ŝablonojn, por ke se la ŝablono estas en la artikolo oni vidas la ŝablonon kaj ri pensas kio tian artikolon estis foriĝi , car io ami foriĝi la ŝablonon. --Quentin SMITH 11:28, 27. Sep 2006 (UTC)
Mi bedaŭras, Quentin, ke mi ne ĝuste komprenas kion vi celas. AL @

Estu kuraĝa redakti

Laŭ mi, ni rememoru la sloganon "Estu kuraĝa" uzata de Vikipedio. En la Esperantlingva Vikipedio, ni lastatempe plurfoje spertis, ke oni akre kritikis novulojn, kaj tiel malkuraĝigis ilin. Tio forte kontraŭas nian propran sloganon! Ni kuraĝigu novulojn anstataŭ malkuraĝigi ilin.

Ankaŭ min foje ĝenas, kiam novuloj ne bone konas niajn regulojn. Tamen ni ĉiam memoru, ke ni ĉiuj iam estis novuloj, kaj tiam faris plurajn erarojn kaj verŝajne ankaŭ regulbreĉojn. Se oniu tiutempe malkuraĝigus nin, ni nun eble ne estus ĉi tie. Do ni ankaŭ ne malkuraĝigu novulojn.

Kiam novulo fuŝas, ni atentigu lin pri reguloj, sed en la sama mesaĝo ni kuraĝigu lin al plura laboro. Ni ne tro rapide bloku bonintencajn novulojn.

Se ni daŭrigas la malkuraĝigon de novuloj, nia projekto ne bone progresos. Do ni ne nur estu kuraĝaj, sed ni ankaŭ kuraĝigu aliajn, previpe novulojn. Marcos 15:59, 30. Sep 2006 (UTC)

Interesa analizo, sed oni povas kompreni aliel. Se oni sentis la bezonon krei sloganon "estu kuraĝa", tio ja signifas ke iu(j), io(j - pardonu tiun nepardoneblan pluralmarkon) malkuraĝigas. Se neniu malkuraĝigas, kadukiĝas la moto...Pli serioze, kial limigi al novuloj, tiun tute bonkoran kaj sukeritan admonon ? Mi spektis (foje spertis) kelkajn "diskutojn" kiuj ja estis eŭfemisme ĉe la limo de la malkuraĝigo inter nenovuloj. Post tiu utila interveno, mi supozas ke ne plu okazos. Bonege.--Ssire 20:54, 30. Sep 2006 (UTC)

Elstaraj artikoloj redakti

Kiel sciigi pri niaj elstaraj artikoloj en aliaj vikipedioj?
Mi rigardis pri la hodiaŭa artikolo de la semajno, sed neniu alia vikipedia indikas, ke temas en Esperanto pri elstara artikolo. Mi aldonis la ŝablonon "Link FA|eo" al la angla, portugala kaj franca paĝoj, sed ne eblis fari tion en la germana ekzemple. Ĉu ne ekzistas iu robota programo kiu povas fari tion aŭtomate?
Dankeme, -- Bea 10:18, 4. Okt 2006 (UTC)

Sufiĉas meti kelkloke la ŝablonon "Link FA" aŭ similan, loke uzatan. Robotoj mem scipovas meti tiujn markojn ankaŭ en alilingvaj branĉoj de Vikipedio. Cetere, mi iru noti la elstaran artikolon en la rusa Vikipedio. - Slavik IVANOV 16:16, 4. Okt 2006 (UTC)
En la germana ne plu ekzistas "Elstaraj artikoloj" ĉar oni tie kreis du nivelojn da elstaraj artikoloj (legendaj - lesenswerte kaj bonegaj exzellente) kaj ligilo al alilingvaj elstaraj artikoloj estas malfunkciigita ;-) provu vi Bea plendi pro tio. Arno Lagrange  09:40, 5. Okt 2006 (UTC)
Ne, en la germana kutime bone funkcias, rigardu ĉi tie, sed kelkaj artikoloj estas ŝlositaj kaj eblas nur rigardi la tekston, sed ne ŝanĝi ĝin, tie kuŝas la problemo. -- Bea 09:55, 5. Okt 2006 (UTC)
Mi sekve ĝisdatigis la informojn en {{LigoElstara}} AL @ 11:12, 5. Okt 2006 (UTC)

Kalkulilo de montritaj paĝoj redakti

Ĉu eblus aldoni tekston pere de sistema mesaĝo kun kalkulilo suben sub ĉiu paĝo nombron de montroj? Ekz. Montrita xxxx foje. Tio memkompreneble rilatus ekz. nur al paĝoj, ne al diskutaj paĝoj, sed tio dependus laŭ tio, kien oni enmetus la kalkulilon. --Petr Tomasovsky 08:09, 5. Okt 2006 (UTC)

Kontilojn ni havis en la komenco de la projekto sed ili estis forigitaj ĉar ili tro malrapidigis la servilojn. En ĵus instalitaj vikioj sub Mediawiki softvaro ili plu aperadas. AL @
Bv vidi [3]. Tie estas kalkulilo kaj mi ne havas impreson, ke ĝi malrapidigus "foliumadon" de paĝoj. --Petr Tomasovsky 06:25, 6. Okt 2006 (UTC)
Tre verŝajne la menciita paĝaro ne ricevas tiom da vizitoj kiom Vikipedio. Memoru ke nia esperanta vikipedio disdividas materiajn rimedojn kun la vikipedioj kaj aliaj wikimediaj projektoj en 200 lingvoj, ke estas milionoj da paĝoj (pli ol 5 milionoj da artikoloj en la vikipedioj), ke en ĉiu sekundo estas miloj da petoj kaj ke ĝisdatigo de kontiloj por ĉiu paĝo estas nur kroma peto por la serviloj. Do ne tro revu ke oni remetos la kontilojn ĉi tie. Tamen vi povas provi peti ĉe niaj evoluigistoj. AL @ 06:40, 6. Okt 2006 (UTC)
Mi ne revas pri tio. Sed de kie vi venis al tiuj "miloj da petoj dum ĉiu sekundo"? Kie ni povas verkontroli, kiom da vizitoj havas ĉiu konkreta paĝo? Se tio vere ne eblus - damaĝe. Hazarda aŭ nova vizitanto de Vikipedio (de Esperanto-Vikipedio) povas havi impreson, ke tiaj paĝoj ne estas legataj aŭ ke ili estas ne tro ofte legataj. Nu, damaĝe. --Petr Tomasovsky 06:51, 6. Okt 2006 (UTC)
Nun mi havas impreson, ke nian Vikipedion legas senĉese denove kaj denove nur la kontribuantaj vikipediistoj. --Petr Tomasovsky 06:59, 6. Okt 2006 (UTC)

Mi mencias milojn da petoj en ĉiu sekundo : tio koncernas la tutan paĝaron, ne ĉiun unuopan. Kiom da petoj atingas la servilojn de wikimediaj projektoj, vi povas kontroli ĉe iuj statistikaj paĝoj (ekz : en en:Wikipedia:Awareness_statistics estas menciite ke nun vikipedio ricevas ĉirkaŭ 50 mil milionojn da vizitoj en ĉiu tago tio estas averaĝe pli ol 500 000 en ĉiu sekundo, sekve ĉiu unuopa artikolo estas averaĝe vizitita ĉirkaŭ dekmil foje en ĉiu tago. Unuopaj vizitantoj estas ĉirkaŭ 130 milionoj en ĉiu monato (inter ĉ 700 milionoj da retumantoj). Kompreneble la statistiko koncernas la tutan paĝaron, ne la esperantaj kiuj tutcerte ne estas tiom vizitataj. Preskaŭ 40% de la retumantoj estas anglalingvaj kaj vizitas anglalingvajn paĝojn. Nombro da retumantoj kiuj emas legi esperantlingve estas konsiderinde pli malalta. Tamen rimarkinde ke verkflanke esperantaj vikipediistoj jam konstruis la 15-an projekton kvankam ili estas multe malpli multnombraj. 2381 kontribuantoj kreis 59000 artikolojn (25 art/kontr) en esperanto dum 2 milionoj da kontribuantoj kreis 1,4 milionon da artikoloj en la angla (0,7 art/kontr) m:List_of_Wikipedias.

Por scii kiom da homoj legas ĉiun unuopan paĝon estas multe pli malfacile : promesu premion al leganto de iu paĝo, reklamu pri tio ie tie kaj vidu kiu reagos ! Tiel agas komercistoj kiuj scivolas ĉu ties reklamo estas legata :-) eble tamen ekzistas iuj statistikaj iloj kiuj ebligas ekkoni la vizitnombron de ĉiu unuopa paĝo sed mi ne certas pri tio. AL @ 08:48, 6. Okt 2006 (UTC)

Estas interesaj viaj kalkuloj, sed nenia hazarda leganto nek mi esplorseĉos viajn indikojn. Ĉiu bona paĝaro havas kalkulilojn en siaj paĝoj ne dirante: Se vi volas scii, kioma vi estas vizitanto, iru en paĝon X kaj tie vi kalkulu ... Min ne konvinkis viaj kalkuloj. Kaj a propos, mi demandis pri esperanta vikipedio. Neniel interesas min, kiom da vizitantoj havas ekz. la angla, la germana, kaj ĉiuj naciaj lingvoj. Ankaŭ mi ne demandis pri la tuta vizitnombro por ĉiu Vikipedio, sed por unuopaj artikoloj. --Petr Tomasovsky 12:45, 6. Okt 2006 (UTC)
Jes vi demandis nur pri la esperanta vikipedio : tamen bonvolu konsideri ke la esperanta vikipedio estas entenata en serviloj kun la alilingvaj projketoj kaj ke sekve ne povas esti simple apartaj reguloj por ĝi tiom longe ke estos tiel. Cetere persone mi opinias ke estas bona afero : imagu ke pli ol 100 milionoj da retumantoj aliras iun paĝon de vikipedio en ĉiu monato; inter tiuj estas grandaj ŝancoj ke kelkaj rimarkas sub "aliaj lingvoj" ke ekzistas esperanto. Bonvolu pardoni ke mi ne havas pli taŭgan respondon al via demando : mi mem ne esploris pri la temo ; do mi simple diras kion mi scias : la paĝaj kontiloj estis delonge malaktivigitaj. À propos, mi ne konsentas ke paĝaron kiu entenas tian kalkulilon oni nomu bona, kaj kiu malhavas ĝin, malbona. Mi scias ke ie tie ekzistas iaj statistikaj iloj en kiuj oni povas trovi respondojn al tiaj demandoj. Ĉar mi me ĝisfunde esploris tion momente mi ne povas pli helpi. AL @ 08:20, 7. Okt 2006 (UTC)
Mi kredas, ke hodiaŭ, do en 2006, la tuta Wikipedio estas multe pli evoluigita ol en 2002 aŭ en 2003, ke diverslingvaj versioj povus esti apartigitaj per diversaj specialaj funcioj funkciantaj nur en tiu aŭ en tiu lingva versio sendepende unu de la alia. Mi kredas, ke tio povus helpi iel al Esperanto kiel al la lingvo. Por ke mi (aŭ eble ankaŭ aliaj esperantistoj) ne bezonu aŭskulti asertojn de neespentistaro, ke Esperanto ne vivas, ke tio estas morta lingvo aŭ ĉu oni parolas esperante en ekonomia vivo, en laborejoj ktp. Estus interese ekvidi, kiom da vizitantoj montris tiun aŭ tiun paĝon en Esperanto. Hodiaŭ mi ne scias tion. Ekz.
  • Fiĝioj - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Hejma kato - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Malto - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Esperanto - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Terkolo Djimeŝo - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Albert Schweitzer - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Pistako - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Argentino - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Ekonomiko - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Merkato - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
  • Akvo - kiomfoje ĝi estis montrita - neniu scias
ktp.
Se tie estus ia montrilo, kiom da homoj-esperantistoj vizitis la konkretan paĝon, ankaŭ neesperantistaro hazarde vizitinta tiujn paĝojn povu diri: Jen, tiu Esperanto ne estas morta lingvo, kiel mi pensis. Miaopinie, tio valorus demandi en kompetencaj lokoj, ĉu tio eblus. --Petr Tomasovsky 10:31, 7. Okt 2006 (UTC)
Intertempe mi plu esploradis kaj maltrovis pli precizajn aktualajn statistikojn pri vizitnombroj. En la ĝeneralaj statistiskoj estas informoj pri vizitoj nur ĝis oktobro 2004. Cetere ie estas nur konsilo sin turni al "Webalizer".... Vi prave sugestas ke povus esti malsamaj reguloj en ialingvaj vikipedioj ol en aliaj, sekve ke en malgrandlingvaj vikipedioj estus kontiloj en ĉiuj paĝoj dum ili forestus en la "grand"lingvaj. Tio estas sugestinda en trafa loko. AL @ 11:28, 7. Okt 2006 (UTC)
Mi provis ĉi tie AL @ 12:05, 7. Okt 2006 (UTC)
Arno, dankon por via demando pri la kalkulilo. Se estos ia respondo, bv informi nin. Ofte mi demandas min: Por kiu mi (ni) verkas tiujn artikolojn? Ĉu por kelkdekoj da vikipediistoj? Se estus ia montrilo, ni vidus, kiel multe - ofte (aŭ malmulte - rare) estas legata la versio en Esperanto. Ankoraŭ unufoje, dankon. --Petr Tomasovsky 12:49, 7. Okt 2006 (UTC)

Saluton, mi tiu-rilate volas atentigi vin pri la programo WikiCharts de de:LeonWeber, kiu reklamis pri ĝi en Diskuto:Ĉefpaĝo. Ĝi ebligas la listigon de la plej ofte montritaj paĝoj; tamen ne haveblas la ekzakta nombro de paĝomontroj, ĉar nur unu el x estas registrata. La programo kreas la statistikojn por ĉiu monato, kio ofte estas pli interesa ol la entuta nombro. --Schuetzm 14:57, 7. Okt 2006 (UTC)

Schuetzm, bonvolu rigardi ankaŭ ekz. la paĝaro aspektas same kiel Vikipedio. Tie estas montrilo de vizitoj. Ĉu ne estus interese havi ĝin ankaŭ ĉi tie? --Petr Tomasovsky 16:31, 7. Okt 2006 (UTC)
Jes, certe. Sed lau tiu retpoŝto, kiun mi ĵus trovis, ekzistas teknikaj kialoj, kiuj kontraŭstaras tion, nome ke nur malmultaj paĝpetoj atingas la datumbazon mem, dum granda parto estas respondata de la kaŝserviloj. Do ne eblas nombri la paĝomontrojn akurate. Mi supozas, ke la metodo de WikiCharts estus pli ekzakta. --Schuetzm 09:31, 8. Okt 2006 (UTC)

Mi ĵus enkondukis ŝablonon {{Babel}} laŭ en:Template:Babel. Ĝi devus ebligi enmeti ĝis 100 uzantajn skatolojn ne zorgante kiom da ili estas dum nun ni nepre devas precizigi kiom da lingvoj entenas nia babelŝablono ( {{Babel-1}}, {{Babel-2}}, {{Babel-3}}, ktp... ). Adapto necesas por akcepti ĉiujn jam ekzistantajn kaj kreotajn uzantajn skatolojn. Arno Lagrange  09:31, 5. Okt 2006 (UTC)

Mi nun provizis iom da klarigoj kaj enkondukis ankaŭ {{Babel-N}} kiu ebligas senliman skatolnombron (sed kun malpli konforta sintakso). Se vi uzos tiujn ŝablonojn anstataŭ la antaŭaj {{BabelLando}}, {{Babel-x}}, {{Uzantoskatolo}} vi ĝuos pli konfortajn eblecojn : enmeto de ĝis 100 skatoloj aŭ eĉ senlime, laŭvola aranĝo en kolumnojn kaj enmeto de malplenaj vicoj, eluzo de la diversaj ŝablonoj nomitaj ĉu Ŝablono:Uzanto_xxx ĉu Ŝablono:Vikipediisto_yyy eĉ alimaniere ( ekzemple : {{UTC}}, {{UzantoLando}} ). Ĉio tio povas aspekti iom ĥaosa sed rezultas de la laboro de diversaj kontribuantoj kiuj ne nepre atentis pri la laboro jam farita de aliaj. Eble venos iam tempo por unuecigi ĉion tion sed tio ankaŭ necesigas laboron. AL @ 08:03, 6. Okt 2006 (UTC)

Refoje pri kategorioj laŭ landoj redakti

Kara Amikeco, mi vidis, ke vi kreis la kategorion Kategorio:Rusiaj ĵurnalistoj kaj proponas forigi la kategorion Kategorio:Rusaj ĵurnalistoj (kiun vi malplenigis). Principe vi pravas, ĉar la superkategorio ja estas Kategorio:Ĵurnalistoj laŭ landoj, kaj ne "ĵurnalistoj laŭ etnoj". Sed ĉu tiam ni ne devus ŝanĝi ĉiujn tiajn kategoriojn ("italaj" → "italiaj", "francaj" → "franciaj" ktp.)? Ekzemple, francia ĵurnalisto ja povus esti eŭsko. Kion vi opinias? – Aisano 20:51, 8. Okt 2006 (UTC)

Tiu ĉi demando jam estis tuŝita antaŭe, kaj evidentiĝis por mi, ke uzo de etna/etnia tre varias de lando al lando. Ekzemple, estas tute natura por rusiano formo rusia, dum la formo francia ricevis ardan malaprobon de la reprezentantoj de tiu lando. Mi ne povas finkompreni tiun ĉi fenomenon kaj preferas daŭrigi laŭ la plej facile akceptata por la landanoj maniero: do, por rusiaj temoj estu rusia (kaj rusa nur kiam temas pri la lingvo kaj la etno), dum por franciaj — franca en ajna kunteksto.
Fakte, kio vere povus solvi la problemon (kaj kio jam solvis ĝin en la ruslingva Vikipedio), estas alinomado de ĉiuj kategorioj laŭ ŝablono ĵurnalistoj de lando, esperantistoj de lando ktp. Se kategorio nomiĝus Ĵurnalistoj de Rusio (kiel jam nomiĝas Kategorio:Urboj de Rusio, ekz.) vi ne bezonintus tajpi la ĉi-supran demandon kaj mi ne bezonus respondi ĝin. Mi publikigas la respondon en la forumo por ke ĉiuj vikipediistoj provu refoje pripensi la aferon k eventuale decidi pri ŝanĝo de la nuna kategoria sistemo. - Slavik IVANOV 21:51, 8. Okt 2006 (UTC)
Laŭ mi la propono de Slavik estas bonega propono. Ĝi finfine solvus la ne-konsekvencecon, kiun la nuntempa sistemo naskas pro diverslandaj kutimoj. Marcos 10:27, 9. Okt 2006 (UTC)
Ankaŭ mi estas por tiu ĉi propono. PaulP 18:05, 9. Okt 2006 (UTC)
Tiu estas stultaĵo de malnova mondo. Etnoj! Nacioj! Bah. Ĉiuj kiuj naskiĝas en Brazilo estas Brazilanoj, punkto! Ĉiuj urboj en Brazilo estas urboj de Brazilo kaj Brazilaj urboj. Kial vi ne uzu geografian neŭtralan nomon por viaj landoj? Mia patraj geavoj estas portugalanoj, miaj patrinaj geavoj estas norditalaj, kiel oni nomas mestizo de italanoj kun portugalanoj? Ĉu mi estas kelta Brazilano? Ne, mi estas BRAZILANO. Veh! Roberto 12:52, 10. Okt 2006 (UTC)
Mi ankaŭ forte bedaŭras la daŭran ampleksan uzadon de vortoj pri etna deveno. Sed ni Vikipediistoj ne povas ŝanĝi la mondon. Por niaj kategorioj ni devas trovi iun solvon, kiu estu kiel eble plej internacia, kaj ne rekte kontraŭos la kutiman lingvouzon de diverslandanoj. La propono de Slavik laŭ mi plej bone sukcesos pri tio. Marcos 20:40, 10. Okt 2006 (UTC)
Precize nomado laŭ maniero "Io de Ialando" faros nomojn de kategorioj pli universalaj kaj malpli etnoligitaj. - Slavik IVANOV 21:08, 10. Okt 2006 (UTC)

Ŝajnas, mia ideo (kategorinomoj laŭ ŝablono Zozoistoj de Zoio anstataŭ Zoaj zozoistoj) renkontis subtenon de vikipediistoj. Kiamaniere ni povus aranĝi ĝian efektiviĝon? Por tio bezonus multe da (i. a. robota) laboro. Do, ĉu bezonatas voĉdono aŭ alia maniero decidi? - Slavik IVANOV 20:56, 13. Okt 2006 (UTC)

Vorto "Frezi" redakti

Saluton. Mi esperas ne fari ion malutilan, ĉar mi ne estas sperta vikipediista. Mi volas diskuti pri tio:

Ke mi volus pluredakti la artikolon "Teknologio" skribante pri "Materialprilaboraj maŝinoj" (kiel "Frezilo"). Tamen "Frezi" estas neoficiala esperanta vorto (do ankaŭ "Frezilo"), kaj mi ne ŝatas uzi tiajn vortojn. Mi pensis pri vorto "entajlmaŝino", sed mi estas nek sperta esperantisto, nek certa pri tio.

Ĉu iu povas diri ideon al mi por solvi ĉi tiun problemon plej bone kiel eble?

Dank' al ĉiuj.

Teknikistoj bonvenaj !
Tamen kial en-tajl-maŝino. Taijli estas tr. Oni tajlas ion, ne en io....Se estas nuanco, mi ne vidas kiun.
Kial vi ne ŝatas Frez-radikon ? Ĝi estas en PIV jam de longe (eĉ jam en PV de 1947 - mi ne havas pli malnovan). Cetere freziloj ne estas "Materialprilaboraj maŝinoj" sed la diversaj iloj kiujn bezonas frezmaŝinon por frezi.... Vi ja rajtas krei grupon da maŝinoj sub la nomo de "tajlmaŝinoj", en kiu troviĝas frezmaŝino sed ankaŭ metalrabotiloj, tornmaŝinoj, bormaŝino, ktp, do ĉiuj maŝinoj kiuj prilaboras materialojn per tajlado.--Ssire 10:31, 10. Okt 2006 (UTC)

Kategoriigo de la francaj komunumoj redakti

Mi volas atentigi ĉiujn, precipe la francajn vikipediistojn, pri la novaj kategorioj, kiujn mi projektas krei rilate al francaj komunumoj. Nuntempe ekzistas nur unu, tre diverskonsista Kategorio:Urboj de Francio, kiu entenas ja grandegajn urbojn sed ankaŭ etajn vilaĝojn. Mi proponas reformi tion komplete :

  • Samkiel en aliaj vikipedioj (fr, en...), ĉiu urbo aŭ vilaĝo de Francio povus subklasiĝi en la "Kategorio:Komunumoj de iudepartemento", ekzemple Kategorio:Komunumoj de NordKategorio:Komunumoj de Pas-de-Calais. (en Francio, ĉiu urbo aŭ vilaĝo estas "komunumo", ekde Parizo ĝis la plej eta vilaĝo. Oni do povas uzi la saman vorton por ĉiuj urboj/urbetoj, kaj tio estas granda avantaĝo)
  • Sed la plej gravaj urboj (pli ol 100.000 loĝantoj, t.e ĉirkaŭ 30 aŭ 40 urboj) plie estus en nova Kategorio:Grandaj urboj de Francio, por ke legantoj ne spertaj pri franca geografio rapide trovu ilin. Lille estus ekzemple ambaŭ en la kategorioj "Komunumoj de Nord" kaj "Grandaj urboj de Francio".

Ĉu bona ideo ?? Thomas Guibal 14:57, 11. Okt 2006 (UTC)

Bona ideo, sed laŭ mi la nomoj de francaj departementoj ne signifas multon al internaciuloj. Aŭ necesas nomi la kategoriojn "Komunumoj de la franca departemento "Nord"", aŭ eble pli bone aldoni nur la regionojn, kiuj kutime - eble ĉiuj - havas esperantigitajn nomojn: "Komunumoj de Bretonio", "Komunumoj de Normandio", ... -- Bea 15:14, 11. Okt 2006 (UTC)

Verdire, mi proponas uzi departementojn ĉar, post la kreaĵo de la kategorioj, mi ambicias krei listojn de ĉiuj francaj komunumoj laŭ departemento : tia sistemo jam ekzistas sur multaj vikipedioj (vidu ekzemple tie ĉe la franclingva, tie ĉe la anglalingva, aŭ eĉ ĉe la sveda, la germana, ktp...). La elekto de la departemento fakte ŝajnas al mi kiel la plej interesa solvo : ni havus ĉefartikolon titolitan "Komunumoj de Francio", kiu entenus liston de ligiloj al Komunumoj de Ain, Komunumoj de Aisne, ktp... Vidu tiun francan artikolon pri la komunumoj de Aisne por havi bonan ekzemplon fareblan en nia vikipedio.. Thomas Guibal 15:50, 11. Okt 2006 (UTC)
Mi do ekis krei kategoriojn laŭ la modelo en la franca vikipedio. Arno Lagrange  08:36, 13. Okt 2006 (UTC)
Dankon Arno ! Sed ĉu la kategorioj devus esti ekzemple "Komunumo de Aude" aŭ "Komunumoj de Aude" ? Mi kredis, ke oni devis uzi la pluralon. Thomas Guibal 11:31, 13. Okt 2006 (UTC)
Mi ne scias ĉu oni ie decidis pri pluralo aŭ singularo. Mi simple faris laŭ franca modelo kie estas singulare. Certe ni devus unuecigi tion kaj decidi pri regulo : alikaze oni ĉiam hezitas. AL @ 11:54, 13. Okt 2006 (UTC)


Kategorioj : ĉu singulare ĉu plurale ? redakti

Regas plej granda ĥaoso en la kategorioj. Unua demando esas ĉu titolo de kategorio estu plurala ĉu singulara ? Ĉu jam okazis diskuto kaj decido ĉi tie ? Ĉu sama debato jam okazis en alilingvaj vikipedioj ? Kio esits decidita ? Ĉu ni starigu regulon kaj penu sekvi ĝin ? Mi mem opinias ke singularo pli taŭgas "io estas en la kategorio tio". Kompreneble ke kategorio estas aro da samspecaj objektoj, sed kiam unuopa objekto estas ordigita en kategorion oni simple esprimas ke tiu objekto povas esti difinita kiel (singulare) ano de la kategorio, prefere ol ano de la kategorianaro. Ekzemple preferinde estas diri "Parizo estas iu Urbo de Francio" ol "Parizo estas unu el la Urboj de Francio". jen harfenda diskuto sed tiom longe kiam ni ne klare decidis pri tio estos plej konfuze, ĉar ĉiu faros laŭ sia propra percepto kaj kategorioj estos nomitaj jen singulare jen plurale laŭ la persona opinio de ties kreinto, kio esta grava malhelpo kiam oni volas simple enkategoriigi iun ajn artikolon. Arno Lagrange  11:54, 13. Okt 2006 (UTC)

Bab redaktis iun regulon Vikipedio:Nomoj de kategorioj, sed mi ne scias ĉu tio rezultas de iu debato. En la franclingva vikipedio estas la regulo ke titolo de kategorio (krom escepta kazo kia Mathématiques) kiel titolo de artikolo estu singulare (Catégorie # 2.7 Règles et recommandations d'usage .5 Désignation des catégories) kun argumento : Il faut donc considérer que le nom de la catégorie désigne une propriété ou un thème important des articles aŭquels elle s'applique; = necesas konsideri ke kategorinomo signifas econ aŭ ĉeftemon de la artikolo al kiu ĝi aplikiĝas. AL @ 12:11, 13. Okt 2006 (UTC)
Certas, ke regas plej granda ĥaoso en la kategorioj, Arno. Sed antaŭ unu jaro la ĥaoso estis multe pli granda. Intertempe mi korektis amason da kategorioj, ĝuste sekvante la regulon Vikipedio:Nomoj de kategorioj. Mi avertis plurajn vikipediistojn, kiuj ne sekvis la regulon, kaj ŝajne ili ĉiuj adaptiĝis al tiu regulo. Kaj nun vi levas la demandon, ĉu jam okazis decido pri tio ... PaulP 13:33, 13. Okt 2006 (UTC)
Vidu ankaŭ Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2006_3#Kategorio.28j.29 kie oni diras "ke jam delonge ekzistas decido pri tio" ... PaulP 14:14, 13. Okt 2006 (UTC)
Laŭ mia opinio, necesas distingi kazo de kazo. Pluralaj kategorioj estas konvenaj (aŭ rekte nepraj), kiam temas pri objektoj aŭ homoj, ekz. urboj, vilaĝoj, iloj, ujoj, esperantistoj, aktoroj, sportoj, ŝipoj ktp., ĉar en tiuj kategorioj ne temas nur pri unu objekto. Ni devus krei specialajn kategoriojn kaj poste ni devus havi Kategorio:Sporto 1, Kategorio:Sporto 2, Kategorio:Sporto 3, Kategorio:Aktoro 1 ktp. Se temas pri abstraktaĵoj, agadoj ktp. ekz. matematiko, naĝado, devas esti singularo. Estus strangaj Kategorio:Matematikoj, Kategorio:Naĝadoj, Kategorio:Artaj sketadoj ktp. Jes, estas logike diri: Parizo estas urbo de Francio, sed ĝi samtempe apartenas inter urbojn de Francio, kien apartenas ekz. ankaŭ Marsejlo kaj multaj aliaj urboj, ĉu ne? Tial ĝusta estas Kategorio:Urboj de Francio. --Petr Tomasovsky 15:55, 13. Okt 2006 (UTC)

"Parizo estas unu el la Urboj de Francio". Kiel klara jam de jaroj. Sed kvartalo apartenas al Kategorio:Urbo. Narvalo 16:04, 13. Okt 2006 (UTC)

Mi tute ne vidas iun ajn konfuzon. Mi ĵus trarigardis la kategoriojn listigitajn en Vikipedio:Kategorio kaj ili ĉiuj sekvas la logikan regulon de Bab. Do kie fakte estas la konfuzo? Laŭ mi, ni nur kreus konfuzon, se ni provus nun ŝanĝi la sistemon al la sistemo de la franca Vikipedio. Marcos 18:02, 13. Okt 2006 (UTC)

Certe ne ĉiuj sekvas jam la logikan regulon, Marcos. Ekzemple diversaj oceanoj estas en Kategorio:Oceano, universitatoj en Kategorio:Universitato, jojo, Meccano kaj Lego estas en Kategorio:Ludilo kaj restas multaj aliaj. Sed mi sisteme movas tiujn, kiujn mi vidas al pluralaj kategorioj. PaulP 19:03, 14. Okt 2006 (UTC)
En ordo : mi do uzados la formon "Komunumoj de" anstataŭ "Komunumo de", ĝis oni faros eventualan novan decidon pri tio. Dankon pro viaj opinioj. Thomas Guibal 20:08, 13. Okt 2006 (UTC)
Se plimulto konsideras la regulon priskribitan en Vikipedio:Nomoj de kategorioj bona, en ordo, ni sekvu ĝin. Se tamen ekzistas kategorioj kiuj ne sekvas la regulon ni devos ŝanĝi ilin. Fakte mi plu kontrolante konstatis ke en la plej multo de la lingvoj pluralo estas uzata krom en la franca ! Cetere gratulegon al Thomas pro lia giganta kvazaŭrobota ekenkategoriada laborego. AL @ 06:04, 15. Okt 2006 (UTC)
Dankon Arno, kaj ne zorgu : mi ne estas roboto. :=) Mi jam kreis plejmulton el la kategorioj, kaj ankaŭ la artikolojn Komunumoj de Francio / Listo de urboj de Francio (nova versio). Mi finfine ĵus finpretigis la unuan liston : vidu Komunumoj de Ain. Thomas Guibal 17:32, 15. Okt 2006 (UTC)
"Se tamen ekzistas kategorioj kiuj ne sekvas la regulon..." — mi pli bone memoras du tiajn kategoriojn: kategorio:Universitato kaj kategorio:Lingvo. Estas multe da laboro tie, mi petas, ke ne nur mi rekategoriigu nun al Universitatoj kaj Lingvoj. - Slavik IVANOV 20:44, 15. Okt 2006 (UTC)

60 000 redakti

Ĉu ni faros specialan artikolon por 60 000-a? Roberto 19:00, 11. Okt 2006 (UTC)

Tio estus interesa iniciato por la bonfamo de Vikipedio. Plie, se ni ne disponas tian altkvalitan artikolon, alia solvo estus la identigo de la 60.000-a artikolo post ĝia kreado kaj, se eblas, la kunlabora transformo de tiu ĉi en elstara artikolo. Mi volonte helpus. Thomas Guibal 20:09, 11. Okt 2006 (UTC)
Mi preparas ion por tiu okazo. Mi esperas, ke mi havos sufiĉe da tempo por fini la artikolon ĝustatempe. Se jes, ĉu mi atendu, kiam alproksimiĝos la 60000-a artikolo aŭ ĉu mi alŝutu ĝin tuj, kiam mi havos ĝin preta kaj poste ni markos ĝin kiel la 60000-a? Sed mi ne scias, kiaj estos reagoj al la temo. --Petr Tomasovsky 16:39, 13. Okt 2006 (UTC)
Aldono: Mi alŝutos ĝin tuj, kiam mi finos ĝin, por ke la ceteraj vikipediistoj havu tempon por eventualaj korektoj. --Petr Tomasovsky 16:45, 13. Okt 2006 (UTC)

Kompreneble tiu artikolo estos la jubilea artikolo, kiun ni nomos la 60.000-a. Okazis jam, ke ni maltrafis la precizan aldonon:). Mi helpos korekti, sed mi nun forestas du tagojn. Narvalo 16:49, 13. Okt 2006 (UTC)

Kompreneble, ke poste ĝi estos redirektita al alia nomo, ĉu ne? --Petr Tomasovsky 16:53, 13. Okt 2006 (UTC)
Ĝenerale oni kreas la artikolon kiel kunlabore en aparta loko kaj poste oni enmetas ĝin. Roberto 18:09, 17. Okt 2006 (UTC)
En tiu ĉi sekcio reagis nur kvar homoj kaj neniu prezentis ian alian proponon, do mi alŝutis ĝin. Tio estas nur mia propono. Kompreneble ĉiu povas fari sian artikolon. --Petr Tomasovsky 18:18, 17. Okt 2006 (UTC)
Pli bone se ni decidus pri kunlabora artikolo, preferinde iu pri sinteno de malsamaj popoloj pri unu temo. Ekzemple, amidumado: kiel oni ekhavas koramikinojn en Ĉeĥio, en Brazilo, en Ĉinio, en Usono ktp. kion oni donas al ili, kiam kaj kie oni kisas aŭ ne, ktp. Artikolo ne tre teĥnika, en kiu ĉiuj povus diri pri sia kulturo.Roberto 18:28, 17. Okt 2006 (UTC)

La 60000-a artikolo jam pasis kaj nenia gloro kiel ĉe la 50000-a artikolo. Ŝajnas, ke eo-vikipedio stagnas. --Petr Tomasovsky 16:09, 22. Okt 2006 (UTC)

La fakto ke la mejloŝtonoj pasas tiom rapide, ke ni eĉ ne povas prepariĝi por ili, laŭ mi estas la malo de stagno. Marcos 16:12, 22. Okt 2006 (UTC)
Tia ĉi rapideco estas komparebla kun rapideco de heliko. Estis sufiĉe da tempo por prepariĝi. Kiam ni komencis diskuti pri la 60000-a artikolo, estis kreitaj, se mi ne eraras, proksimume 59450 artikoloj. Ĉu 650 artikoloj estas mallonga tempo por prepari ion? Ridinda! --Petr Tomasovsky 16:17, 22. Okt 2006 (UTC)
Ĉu jubilei pri ĉiu dekmila mejloŝtono ? Nun ni emfazu nur ĉiujn centmilajn mejloŝtonojn. Cetere kiuj estas tiuj dekmil laste kreitaj artikoloj ? Ĉu nur artikoloj pri vilaĝoj en Rumanio ? Emfazinde estus ekzemple ĉiu centa elstara artikolo Arno Lagrange  19:51, 22. Okt 2006 (UTC)
Vidu Vikipedio:Listo de mejlŝtono-artikoloj --Petr Tomasovsky 14:25, 23. Okt 2006 (UTC)
Mi pensas ke ni jubileu ĉiu dekmilan mejloŝtonojn ĝis la 100 mil, post ni jubileu nur ĉiuj centmil...Roberto 15:50, 23. Okt 2006 (UTC)
Mi ĝisdatigis "Vikipedio:Listo de mejlŝtono-artikoloj" kaj iom ordigis {{DiskutejoArkivoj}} por helpi trovi spurojn de malnovaj diskutoj per ties dato. AL @ 08:26, 24. Okt 2006 (UTC)
Ĉu ne ankaŭ plibonigi ligiloj al la artikolo? Ĝi nur havas unu de tio ĉi diskutejo. --Denizo 09:49, 25. Okt 2006 (UTC)

Propono por la 60 000-a artikolo redakti

  • Historio de eklezio Ĉar mi alŝutis ĝin tro baldaŭ, mi forstrekas ĝin el la propono. Ĝi estu en tiu vico, en kiu mi alŝutis ĝin. Eble estu la 60 000-a artikolo tiu, kiu aperos kiel la 60 000-a. Aŭ oni elektu temon por verki ĝin nove. --Petr Tomasovsky 05:16, 18. Okt 2006 (UTC)

Mi proponas alinomi la artikolon al historio de la kristanismo, kiel temas pri tio kaj tiel similas al titoloj de aliaj lingvoj. (kristanismo) Narvalo 18:15, 17. Okt 2006 (UTC)

Elstaran laboron vi faras, Petr! Jen vere inda mejloŝtona artikolo. Cetere mi konsentas kun Narvalo. Se Petr konsentas, eblas pluredakti la artikolon provizore sub la nuna titolo kaj ĝustatempe transmeti la enhavon al nova historio de la kristanismo. Montanesko 07:39, 18. Okt 2006 (UTC)

Montanesko, mi ĝojas vidi vin reredakti. Tio estis mia imago. Mankas ankoraŭ redakti malplenajn lokojn en la artikolo. Oni povus skribi pri kristanismo en Amerikoj, Azio, Afriko, eble krei artikolojn el ruĝaj ligiloj, sed mi ne scias, ĉu tio ne estas utopio. Mi volis "dediĉi" al vikipedio ion elstaran. Montanesko, se vi volas aldoni informojn al la paĝo, via kunlaboremo estas bonvenigata. Tio validas memkompreneble ankaŭ por ceteraj kontribuantoj. Se la temo ne estas tro "faka", trankvile disvolvu la artikolon ankoraŭ pli. Do, ek. Sed ne estas grava, kion volas mi, ĉu ne? --Petr Tomasovsky 08:43, 18. Okt 2006 (UTC)
Bona ideo. Mi pensas ke tiu artikolo permesos kunlaboron al ĉiuj.Roberto 12:42, 18. Okt 2006 (UTC)

Ĉu movi aŭ renomi? redakti

Interesus min unu afero: Kial estas skribita supre sur klakilo "movu", se ni fakte renomas la paĝojn. Devus esti skribita renomu. Ĉu eblas ŝanĝi la nomon de tiu ĉi klakilo? --Petr Tomasovsky 18:25, 18. Okt 2006 (UTC)

Laŭ mi ambaŭ uzoj estas same logikaj: Ni ja movas la artikolon al alia titolo. Mi supozas ke la nuna uzo pli bone spegulastion, kio fakte okazas en la programaro kiam oni movas/renomas artikolon. Sed eble vi pravas, ke laŭ praktikaj konsideroj pli taŭgus uzi "renomi". Tamen ĉiuj alilingvaj Vikipedioj en kiuj mi havas Vikipediistan konton (angla, germana, hispana, svahila) uzas vorton similan al "movu". Marcos 19:28, 18. Okt 2006 (UTC)
Sed ne en la franca, Marcos ;=) ("renommer"). Thomas Guibal 20:15, 18. Okt 2006 (UTC)
La argumentado de Marcos estas malforta, ke oni uzas tiel ankaŭ en aliaj vikipedioj. Sed tuj li konsentas, ke pli taŭgus uzi la vorton "renomi". Mi ne scias, kiu elpensis tian nomon por tiu ĉi funkcio en eo viki, sed en la praktika vivo oni ankaŭ ne diras pri virino, kiu edziniĝis kaj ŝanĝis sian nomon laŭ nomo de sia edzo, la jenon: "Kaj al kiu nomo vi movos vian familian nomo?" Tio sonus ridinde. Kiam mi komencis agadi ĉi tie (2004), mi longe ne sciis, kien mi povas movi artikolon. Ĉu dekstren, maldekstren, suben, supren aŭ kien? Mi poste devis demandi, kien oni movas la paĝojn, kaj mi estis iom surprizita, kiam mi eksciis, ke oni en la fakto renomas la paĝojn. Pli konvene estus do nomi la klakilon je "renomu". --Petr Tomasovsky 05:01, 19. Okt 2006 (UTC)
"Movi" estas laŭ teĥnika komputila vidpunkto : kiam artikoltitolo ŝanĝiĝas la artikolo fariĝas trovebla en alai loko de la datumbazo. "Movi" estas do kutima esprimo por komputilistoj, uzantaj precipe la anglan lingvon kie tia ago estas nomita "move". Nia "movu" estas do paŭsado de la angla, same kiel tiuj troveblaj en iuj aliaj lingvoj. Laŭ praktika vidpunkto mi konsentas kun Petro kaj kun la franclingva Vikipedio ke oni nomu tiun agon "renomi". Mi do ĵus faris tiel, kaj se iuj malkonsentas ni povas reŝanĝi tion denove laŭ ĝenerala interkonsento. Arno Lagrange  06:27, 19. Okt 2006 (UTC)
Arno, dankon por via rapida solvo. "Renomi" estas pli komprenebla por redaktantoj. --Petr Tomasovsky 06:39, 19. Okt 2006 (UTC)
Dankon, estas bona traduko. Slavik IVANOV 21:59, 24. Okt 2006 (UTC)

Pri (ne)natureco de Esperanto en la hispana vikipedio redakti

Saluton. Mi rimarkis, ke la hispanlingva vikipedio mencias en la artikolo es:Lenguaje natural (Natura lingvo) en la komenco Esperanton, sed kiel ekzemplon de lingvo nenatura - kreita fare de homo por iu konkreta celo. Ja laŭ mi tio korektendas, ĉar eĉ mi mem, okupiĝante pri komputika lingvistiko (aŭ ja "prilaborado de natura lingvo") ankaŭ okupiĝas pri e-o sambone kiel pri aliaj naciaj lingvoj. Tamen, ĉu do la mencio pri Esperanto en tiu artikolo tute forigendas? Aŭ ĉu eblas iel taŭge ŝanĝi? Mi ŝatus peti vian helpon - se iu povas proponi solvon, aŭ plej bone eĉ tiun tuj efektivigi? Kompreneble oni almenaŭ iom komprenu la hispanan por povi fari tion (kaj eventuale klarigi en la diskutpaĝo). Antaŭdankon pro via helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:26, 19. Okt 2006 (UTC)

Mi nun iom plibonigis la paĝon. Mi lasis la mencion pri Esperanto, sed pli klare apartigis du malsamajn uzojn de la esprimo "Lenguaje natural" (simile kiel jam faras la samtemaj artikoloj en la angla, la germana kaj Esperanto). Ĉu tiel estas en ordo? Marcos 18:50, 19. Okt 2006 (UTC)
Multan dankon! Nun ĝi aspektas multe pli bone, kaj eĉ al mi ĝi helpis plifajnigi mian trarigardon pri la afero (ĉar mi ja nun eĉ profesie planas okupiĝi pri "prilaborado de naturaj lingvoj"). Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:44, 24. Okt 2006 (UTC)

Testejo aŭ Provejo redakti

Laŭ mi, pli taŭga nomo por la Testejo estus Provejo, ĉar ne temas pri metoda provado (vidu la difinon en ReVo). Kion pensas la aliaj? Ĉu ni movu la paĝon? Marcos 00:14, 23. Okt 2006 (UTC)

Ne vere tre gravas por mi. Testejo sonas iom pli tuj-komprenebla por mi, tamen eble temas pri persona eco. Provejo eble estas pli logika. - Slavik IVANOV 06:38, 24. Okt 2006 (UTC)
Tamen en la testejo oni ne testas ion ajn. Al mi "Provejo" ne nur ŝajnas pli logika, sed ankaŭ pli facile komprenebla. Ĉu iu kontraŭas al tio, ke mi movu la paĝon? Marcos 17:05, 24. Okt 2006 (UTC)
Mi ĵus kontrolis ankaŭ PIV-on, kaj ankaŭ la tieaj difinoj de "testo" kaj "testi" kontraŭas al nia uzo, dum la PIV-a difino por "provi" donas precize tion, kion ni bezonas. Mi do nun renomas la paĝon al "Provejo". Se iu havas kontraŭargumenton, ni ankoraŭ povos reŝanĝi tion denove. Marcos 21:40, 30. Okt 2006 (UTC)

Novaj apartigilaj ŝablonoj redakti

Mi ĵus kreis novajn apartigajn ŝablonojn.

Vidu Havas_apartigilo2 ĉe Eŭropa Unio, kaj EU (antaue EU redirektis al la nuna Eu_(apartigilo).

Mi esperas ke tiuj apartigiloj povus esti uzata ankaŭ por aliaj apartigiloj ekzemple UN.

Mi ankoraŭ ne enmetis ilin en Vikipedio:Ŝablono--Denizo 12:41, 24. Okt 2006 (UTC)

Kion faras tie la ŝablono {{forigu}}? Per kio (krom la aspekto) la ŝablonoj diferencas de la jam uzata ŝablono:Apartigila paĝo? Via teksto, mi pretas konsenti, estas tre mallonga kaj ĉarma. - Slavik IVANOV 21:57, 24. Okt 2006 (UTC)
Mi nur tradukis la ŝablonojn de la dana vikipedio, ĉar mi kredis ke ili povus esti utilaj.
Vi demandis, per kio la ŝablonoj diferencas de la jam uzataj ŝablono:Apartigila paĝo. Laŭ mi estas granda diferenco. Kaj almenaŭ unu alia vikipediisto pensas la sama. Laŭ mi estas granda diferenco inter "Tiu ĉi artikolo estas kreita el apartigilo." kaj "Por aliaj signifoj, vidu Eu (apartigilo)". Esence: mi pensas ke la nunaj apartigiloj tute ne bone funcias ĉar ili ne sole kovras kiam la artikolo havas aliaj signifoj. Fakte mi kreis ĝin ĉar mi pensas ke apartigiloj ne taŭgas kiel artikolo kaj mi volis kaŝi ilien de la kutima uzanto krom kiam la uzanto volas ekscii "ĉu ekscias aliaj signifoj kiu komencas kun ...".
En la dana vikipedio ne eĉ havas apartigila ŝablono kio konsistas el ":[[Dosiero:Trisambig poseidon-white.jpg|19px]]'' {{{1}}}''" vidu: [4]. Tio ŝablono utilas ekzemple en la artikolo pri Taj Mahal -> {{apartigilo4|Por la muzikanto, vidu [[Taj Mahal (musikanto)]].}}
Mi enmetis {{forigu}} ĉar mi sentis ke ne estis bonveno al tio du novaj apartigiloj, kaj povus esti ke ni diskuti antaŭ enmeti ilin en artikoloj.--Denizo 09:40, 25. Okt 2006 (UTC)
Vidu ankaŭ Heliko--Denizo 10:31, 25. Okt 2006 (UTC)
Laŭ mi la ŝablonoj devas havi pli longan tekston. Vidu la ŝanĝojn kiujn mi ĵus faris al heliko. Anstataŭ nur skribi "Por aliaj signifoj, vidu...", ni skribu "Ĉi tiu artikolo temas pri la ... ... . Por aliaj sinifoj de la vorto ..., vidu ...(apartigilo)". Do ni bezonas ŝablonojn kun tia pli longa tekso, kaj kun unu variablo por pliprecizigi la signifon de la titolo uzata en la artikolo ("besto" en la artikolo heliko). Marcos 13:48, 25. Okt 2006 (UTC)

Peto por administrantoj redakti

Mi petas iun el administrantoj renomi reen artikolon pri Opava (urbo) al artikolo Opava (Opava), kiel ĝi estis devena nomo. Marcos tiel nebone renomis ĝin kaj nun li ne volas ĝin renomi reen. Dankon. --Petr Tomasovsky 17:52, 25. Okt 2006 (UTC)


Samaj bildoj redakti

La samaj bildoj en la sekvaj ŝablonoj ĝenas min. Ĉu iu havas bonan ideon elekti aliajn por la unua kaj dua?

Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj Ŝablono:Aldonaj bildoj


Demando pri Vikipediistaj paĝoj redakti

Mi havas demandon, kion opinias aliaj Vikipediistoj pri la Vikipediistaj paĝoj: Ĉu Vikipediisto rajtas mensogi pri si en sia Vikipediista paĝo?

Laŭ mi, Vikipediisto povas mem decidi kiujn faktojn pri si mem li volas mencii sur sia Vikipediista paĝo. Aliaj Vikipediistoj ne ŝanĝu sen lia permeso lian paĝon, se li tie mencias nur faktojn. Sed se li mensogas, tiam laŭ mi aliaj Vikipediistoj ja havu la rajton forigi tiun mensogon.

La kialo por mia demando, estas ke mi antaŭ kelkaj horoj forigis el Vikipediisto:Petr Tomasovsky Babel-ŝablonon, kiu mensoge asertas ke li ne komprenas Esperanton. Petro tamen tuj reenmetis la ŝablonon kun la rimarko "Marcos, zorgu pri via vikipediista paĝo!".

Ĉu laŭ aliaj la memdecido de Vikipediistoj pri iliaj Vikipdiistaj paĝoj estu absoluta, aŭ ĉu ni malpermesu mensogojn? Marcos 17:34, 26. Okt 2006 (UTC)

Estas klare, ke oni ĝenerale ne enmiksiĝu en la prezentopaĝojn de vikipediistoj. Tamen en la kazoj de misgvida informo en tiuj paĝoj la komunumo rajtu insisti pri la ŝanĝoj, samkiel ni rajtas ŝanĝi informojn en aliaj artikoloj. La enmeto de neoportune misgvida informo en sia vikipediista paĝo estas tiel maladekvata, ke mi eĉ ne vidas evidentan respondon, ĉu aliuloj tuj ĝustigu (aŭ forigu) tiun informon aŭ oni unue ekhavu subtenon de la komunumo... - Slavik IVANOV 02:43, 27. Okt 2006 (UTC)
Laŭ mi, tio pravigeblas nur se la mensogo koncernas alian personon, ĝi do aperas samspeca kiel klaĉo, insulto k.s. . Se iu asertas ke li ne komprenas E-on, vi ne povas aserti ke li mensogas, vi povas nur taksi, ke li mistaksas sin ! Cetere, kiam iu prezentas sin, parolas pri si, plej ofte temas pri personaj faktoj ne kontroleblaj. Vi (Marcos) mem asertas Babel-ŝablone, ke vi "parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo". Ĉu tio estas mensogo aŭ ne ? Ne eblas scii: mi neniam aŭdis vin paroli e-on. Eble vi havas teruran germanan akcenton (kio skribe ne videblas), eble vi hezitas, longe serĉadas viajn vortojn (dum por skribi, vi konstante uzas la vortaron), ktp. Eble Petr ne komprenas E-on same kiel vi "ne komprenas la furoron pri futbalo"... (dum mi certas ke vi ĝin komprenas.) Oni ne konfuzu Vikipdiistaj paĝoj kun enciklopediaj paĝoj: ili ne celas la publikon. Se ekzistus iu paĝo "Petr Tomasovsky" la problemo estus tute alia.--Ssire 02:50, 27. Okt 2006 (UTC)
Vidu, Ssire, ĝenerale vi ja pravas. Tamen ĉi-foje temas pri misgvida mensogo, kiu malhelpas kunlaboron ene de Vikipedio. Oni mencias la parolatajn lingvojn por tio, ke oni povu turni sin al oni en tiu lingvo. Kaze de Petro kaj lia ŝablono "eo-0" povas teorie okazi, ke iu komencanta Esperanta vikipediisto penos alparoli lin en iu etna lingvo, eble malbone regata de ambaŭ, anstataŭ Esperanto, kiun ambaŭ posedas. Eblas vere diskuti, ĉu iu regas Esperanton en la nivelo 2, 3 aŭ 4, sed se iu persono partoprenas diskutojn en Esperanto, li okulfrape ne estas en la nula nivelo. Ni estimu unu la alian ankaŭ en niaj privataj vikipediistaj paĝoj, kies ĉefa celo ja estas prezenti sin al la aliaj vikipediistoj kaj malfermi sin por kunlaboro, menciante la interesantajn temojn kaj la plej bonajn manierojn komuniki (inkluzive de la preferata lingvo ktp.). - Slavik IVANOV 09:50, 27. Okt 2006 (UTC)
Mi tre bone komprenis. Sed se iu kiel Pietr incite tion faras, senbube tio montras ke iel li iom paŭtas, kaj ke almenaŭ provizore li ne plu emas kunlabori...Do lia mesaĝo ne ĝenas iun ajn ! --Ssire 12:28, 27. Okt 2006 (UTC)
Ni lasu tiujn personajn kvereletojn. Mi komprenas, ke tio estas iu formo de protesto de Petro. Bone. Tion li rajtas fari en sia persona paĝo laŭ mi. PaulP 12:29, 27. Okt 2006 (UTC)

Ssire, Petro jam havas tiun ŝablonon en sia Vikipediista paĝo dum tuta semajno, kaj dum tiu semajno li daŭre kunlaboris. Do via lasta argumento ne validas.

Laŭ mi, la Esperantlingva Vikipedio devas esti serioza projekto. Se ni permesas al niaj kunlaborantoj skribi mensogojn pri si en siaj Vikipediistaj paĝoj, tiam ni malseriozigas la projekton. Kaj kiel Slavik bone elmontris, tio ankaŭ havas praktikajn malavantaĝojn, ekz-e kiam iu novulo volas kontakti Petron.

Ĉi tie ne temas pri persona kvereleto, sed pri la provo konservi la seriozecon de nia projekto. Marcos 12:59, 27. Okt 2006 (UTC)


Estimataj kolegoj, bonvolu bone tralegi, kio estas skribita en la ŝablono: "Ĉi tiu uzanto ne komprenas Esperanton". Oni povas estri la lingvon kaj spite al tio ne kompreni la lingvon. Oni povas kompreni, kio estas elektro kaj ne kompreni, kiel ĝi funkcias. Oni povas kompreni al multaj aferoj kaj same ne kompreni por kio ili estas. Same mi demandas: Kiu estas tiu, kiu havas tie ŝablonon Eo-4 (denaska)? Ĉu tiu naskiĝis en Esperantujo? Aŭ ĉu tiu nur fanfaronas? Mi ne scias. Iu povas naskiĝi al germana patro kaj al pola patrino loĝante en la tago de naskiĝo en Italio kaj nun loĝas en Hispanio, kaj ĉu tiu anoncos pri si, ke li estas denaska polo? Neniu ĉi tie parolis pri plua ebleco kaj nome: receso. Eble pro receso mi ĝis hodiaŭ ne ricevis Ŝablonon:Bonvenon de alia vikipediisto kaj mia unua mesaĝo de aliulo estis nur tri monatoj post mia unua ensalutado. Se mi havus en mia vikipediista paĝo informon, kie mi estus anoncanta, ke mi estas kosmonaŭto aŭ astronaŭto, ĉu vi kredos al tio? Mi havis en mia vikipediista paĝo ankaŭ bildojn kaj titolon: Kial vi turmentiĝas? ([5]). Tiam neniu plendis, kion mi havas tie. Kaj ankoraŭ unu afero pri redaktado de vikipediistaj paĝoj, bv vidi: [6]. Mi redaktis tiam alian vikipediistan paĝon rilate al minuskligo de personaj nomoj kaj tian mi ricevis respondon.
Por ke mi trankviligu vin: mi komprenas tute bone kaj skriban Esperanton, kaj parolatan Esperanton, mi scias skribi en ĝi kaj eĉ ankaŭ mi scias paroli tute perfekte per ĝi. Sed mi demandas: Por kio mi havos Esperanton? Por ke mi amuzigu kelkajn homojn en la reto? Tio estas malmulte por mi. Tio ne sufiĉas al mi. --Petr Tomasovsky 14:39, 27. Okt 2006 (UTC)

La Babel-ŝablonoj estas uzataj en ĉiuj Vikipedioj por mencii la lingvoregon de la Vikipediistoj. Do ne temas pri tio, ĉu vi komprenas la Esperanto-movadon aŭ la fenomenon Esperanto kiel tuto, sed pri tio, ĉu vi povas kompreni la lingvon (skribe aŭ parole). Ni ĉiuj scias ke vi komprenas ĝin, kaj aldone vi ĵus mem konfirmis tion. Do vi ne misgvidu novulojn per la ŝablono sur via Vikipediista paĝo.

La de vi menciita redakto de alia Vikipediista paĝo estis tute alia kazo: Tie vi ne forigis mensogon, sed faris nur stilan redakton. Kaj en tiu okazo mi konsentas, ke oni ne faru tian ŝanĝon. Simile oni ankaŭ ne forigu riismon, naismon aŭ eĉ uzon de Ido el Vikipediistaj paĝoj. Pro tio mi ja supre skribis, ke mi parolas nur pri klaraj mensogoj en Vikipediistaj paĝoj, ne pri io alia.

Se vi volas iel protesti kontraŭ la Vikipedia komunumo, aŭ la Esperanto-movado entute, vi ja rajtas fari tion sur via Vikipediista paĝo. Tute ne estis problemo kun la antaŭa versio de via Vikipediista paĝo (kun la titolo "Kial vi turmentiĝas"). Sed ne misuzu la Babel-ŝablonojn por via protesto, kaj ne misgvidu novulojn per mensogoj pri vi.

Ni ankoraŭ atendu la opinion de aliaj Vikipediistoj por vidi, ĉu la komunumo povos trovi konsenton pri ĉi tiu temo. Marcos 18:44, 27. Okt 2006 (UTC)

La (mis)konduto de Petr estas bone konata en Vikipedio, kaj en la angla vikipedio oni nomas tion "Don't be bold!". Petro volas per ĉiuj ajn metodoj tiri atenton al si kaj al sia laboro, por li vikipedio estas evidente ne kunlaboraĵo por ebligi rektan aliron al la sciaro de la tuta homaro (kio estas la celo de Vikipedio), sed la sola maniero senti sin bezonata, ankoraŭ scipovanta ion fari, iel kontribui. Ne tuŝante la kialojn de tiu konduto, kiuj estas tre personaj, mi volus diri, ke tiu konduto evidente estas fia. Sed ĉu oni devas nepre korekti tion? Kiel mi jam certiĝis pro antaŭaj konfliktoj kun Petro, malfacilas ion klarigi al li. Estante bona kontribuanto kaj kunlaboranto, li estas preskaŭ tute ne team-kunlaborema homo. Mia opinio estas, ke ni lasu lin plu labori, kaj ne elverŝu nian inkon por tiu ĉi nekorektebla fenomeno. Alaŭdo ۩ 20:38, 27. Okt 2006 (UTC)
Alaŭdo denove ne komprenis. Danku al Marcos. Li estas tiu, kiu ne lasas min trankvila. Eble vi venis, Alaŭdo, denove malfrue, ĉar vi ne konas ĉion. Do denove mi diras al vi, lasu por iu alia viajn vortojn pri nekunlaboremo, fia, ks. Mi volas diri pri vi la samon: do ke vi venas nur kritiki. --Petr Tomasovsky 20:46, 27. Okt 2006 (UTC)
Petro ŝajne iel kredas, ke estas mia celo ĉiam atakadi lin persone. Sed ne estas tiel. En ĉi tiu kazo, mi nur volas certigi la seriozecon de la Vikipedio, kaj eviti konfuzon por novuloj. En antaŭaj konfliktoj kun Petro, plej ofte aŭ temis pri tio, ke mi faris lingvostilajn redaktojn al artikoloj ĉefe verkitaj de li (kiujn li interpretas kiel atakoj kontraŭ "liaj" artikoloj) aŭ ke mi kritikis lian ne sufiĉe singardan uzon de liaj administrantaj rajtoj (kiam li ankoraŭ estis administranto). En ambaŭ kazoj la Vikipedia komunumo ĝenerale defendis mian sintenon pli ol tiun de Petro. Mi do pensas ke estas pli verŝajne ke Petro ion ne komprenis ol ke Alaŭdo ion ne komprenis.
Sed kiel Alaŭdo jam skribis, ne vere gravas kion mi skribu, Petro plej verŝajne ne ŝanĝiĝos. Tamen mi daŭre pensas, ke ni devas redakti lian Vikipediistan paĝon por tie forigi la mensogon, se li ne mem konsentos fari tion. Marcos 20:59, 27. Okt 2006 (UTC)
Ĉu ankaŭ oni devas interveni ĉe persona paĝo de iu, kiu ne uzas ŝablonon, ĉar tiu "kaŝ"-mensogas ?... Teknike, eblas modifi la "personajn paĝojn" same kiel ajnan paĝon, tamen ili tute alie ecas. En ili, oni trovas multajn opiniojn, foje ege malraciaj, ne objektivaj, pri kiuj oni eĉ ne imagis interveni, dum en la enciklopediaj paĝoj, kvarono de tiaj frazoj ne vivus pli ol kvin minutoj. Ja persona paĝo restu persona paĝo, modifeblaj nur de la posedanto. La argumento, laŭ kiu tio povas erarigi novulojn laŭ mi tre dubindas, maksimume tre flankas. Sed ĉiam oni trovis motivojn por pravigi militan trudojn ĉe la konkerotajn najbarojn, kaj en tiu afero, mi havas la impreson spekti lukton por influ-povo. (Noto: mia interveno absolute ne dependas de tio, kion mi opinias pri Petro) --Ssire 00:33, 28. Okt 2006 (UTC)
Mi pensas, ke vi tro sanktigas la personajn paĝojn de vikipediistoj. Ne vane ili estas redakteblaj por ĉiuj — kaj ja tio estas tre utila, kiam vikipediistoj helpas unu al la alia plibeligi sian prezentopaĝon. La redakton de aliulaj paĝoj reguligas nur "racio" kaj "etiketo". Ŝajnas al mi ne tre etike, sed tamen tre kompreneble (=racie) estas redakti la paĝon de ŝercemulo, kiu en eo.wiki metas ŝablonon, ke li ne komprenas Esperanton, ja komprenante ĝin. Ekzistas ŝercoj akcepteblaj kaj ne tre; tiu ĉi, pri eo-0 de unu el la plej aktivaj E-aj vikipediistoj, estas ne tre. :) Se li, loĝante en Ĉeĥio, skribintus, ke li loĝas en Sud-Afriko, mi fajfus, kvankam ankaŭ tiam opinius tian ŝercon malutila por kunlaboro en Vikipedio. Ni ĉiuj estu unuavice mem adekvataj por ne diskuti poste, ĉu oni rajtas redakti aliulajn paĝojn aŭ ne. - Bondezire, Slavik IVANOV 19:59, 29. Okt 2006 (UTC)

Mensogoj kaj kalumnioj de Vikipediisto:Blahma redakti

Mi devas reagi al mensogoj kaj kalumnioj de Vikipediisto:Blahma, kiu asertas en siaj komentoj (vidu: (#REDIRECT Jára Cimerman - restarigis alidirektilon kiu daŭre estas uzata - forigante ĝin antaŭ kelkaj monatoj Petr Tomašovský efektive malhelpis al la funkciado de Vikipedio :-() ), ke mi malhelpas funkciadon de Vikipedio kaj ke redirektilo estas daŭre uzata. Mi alvokas Blahmon, por ke li skribu al ĉiuj, kiel mi malhelpas la funkciadon de Vikipedio. Ne sufiĉas al mi liaj asertoj, ke liaj amikoj uzas la redirektilon. Mi volas numerojn. --Petr Tomasovsky 17:15, 29. Okt 2006 (UTC)

Unue pardonu, Petro, ĉar post la enskribo de tiu komento mi tamen rimarkis, ke la situacio estis pli komplika ol kiel unue ŝajnis al mi. Mi eksciis pri la problemo kiam en la paĝo de Vikipediisto:Votoček mi rimarkis nefunkciantan ligilon, pri kiu mi certas, ke ĝi antaŭe funkciis. Tial mi priesploris ĝian historion kaj trovis en la loglibro de forigoj, ke artikolo (tiutempe plu nur jam alidirekto) Jara da CIMERMAN estis forigita (nun mi vidas, ke efektive de Vikipediisto:Narvalo). En la komento pri tiu forigo oni skribis, ke la antaŭa enhavo estis alidirekto al Jára CIMERMAN. Tiam mi sekvis ĝin, kaj vidis, ke ankaŭ ĝi dume jam estis forigita, kaj ĉi-foje nome de vi, Petro. Kaj vidante ke unue vi forigis alidirekton, kaj kelkajn tagojn post vi ankaŭ Narvalo, kaj rezulte rompiĝis ligilo el minimume unu alia paĝo, mi malŝatis tion kaj deziris atentigi pri tio ĉi, ĉar similajn aferojn mi jam antaŭe fojfoje rimarkadis en la Vikipedio kaj ĉiufoje maltrankviliĝis pro ili.
Mia daŭra filozofio estas, ke (racie) pli da alidirektoj kiuj povus iam montriĝi utilaj neniam ĝenas. Kaj mi devas rimarki, ke ĝi plene kongruas kun la oficiala filozofio de Vikipedio, kvankam mi memoras, ke dum nia antaŭa diskuto pri tio ĉi mi ne sukcesis igi vin plene konsenti pri tio. Se temas pri la pritraktado de tutmajusklaj nomoj, eble vere mi ankaŭ tiurilate iom eraris, ĉar mi agnoskas ke mi tiam ne tre atenteme sekvis la regulojn kiuj estiĝis tiucele. Tamen ĝis hodiaŭ mia ŝajno minimume estis tia, ke oni ja renomos la artikolojn al netutmajusklaj versioj, sed ke kun ekzistantaj ligiloj tamen ne ekestos ajna problemo, ĉar ja daŭre restos la malnovaj alidirektoj... (krom ligiloj en "paĝoj de amikoj" bonvolu pensi ankaŭ pri la multaj eventualaj ligiloj al vikipediaj artikoloj jam foje menciitaj rete ekster la Vikipedio mem). Nun mi bedaŭrinde denove havas eblecon supozi, ke promesoj de la "maltutmajuskligema" grupo en tiu malnova disputo estis unu afero, kaj postaj faroj alia :-(
Mi do agnoskas principe, ke mia akuzo ne estis tute ĝusta, sed tamen mi per ĝi celis ankaŭ tuŝi unu certan aron de problemoj, kaj tiun mi opinias daŭre aktuala (kaj tiurilate ja miaj rimarkoj iras ne nure persone al vi, sed ankaŭ al ĉiuj ceteraj kiuj enaĝiĝis en ĝi). Krome mi iom miras, ke vi tuj translokis ĉi tiun laŭ mi inter ni du kaj pli pacience solvendan diskuton en la publikan diskutejon, nu sed bone se jam vi faris - ĉiukaze la afero pri alidirektiloj kaj postrestaĵoj de maltutmajuskligo koncernas ĉiujn, kaj do bonas ke ili ekscios tiel. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:36, 29. Okt 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kun Blahma, ke forigo de alidirektiloj el majusklonomaj titoloj malhelpas al la Vikipedio. Se ekzistas ie en la interreto ligilo al la majuskla titolo, la retumanto kiu klakas tiun ligilon eble pensos, ke la paĝo tute ne ekzistas. Kaj ne estas malavantaĝo en la konservo de la alidirektilo.
Aldone, estis la konsento je la tempo de la regulŝanĝo pri familiaj nomoj, ke ni konservu la alidirektilojn. Tio ja estis eĉ unu el la argumentoj de la regulŝanĝemuloj. Poste tiuj samaj regulŝanĝemuloj grandkvante forigis multajn alidirektilojn sen konsento de la komunumo. Tio ne nur estas praktika malhelpo al la Vikipedio, sed aldone breĉo kontraŭ la principo de konsento.
Laŭ mi, tiuj kiuj forigis tiajn alidirektilojn devus nun fari la laboron restarigi ilin. Kaj minimume ili devas akcepti tion, se iu alia restarigas tian alidirektilon!
Se iu ne konsentas kun la komunuma konsento konservi tiajn alidirektilojn, li unue prezentu novajn argumentojn kaj atendu ke la komunuma konsento ŝanĝiĝos, anstataŭ simple mem ekforigi la alidirektilojn. Marcos 20:47, 29. Okt 2006 (UTC)
Ĉi tie estis forigitaj centoj de tiaj paĝoj kun majuskloj, por kio ili restu? Ne nur mi forigadis ilin. Plue - vi asertas, ke tiu ĉi alidirektilo estas daŭre uzata. Kiel io povas esti uzata, se tio jam ne plu ekzistas? Kaj ke mi iris tuj en la diskutejon kun via konduto? Tion faras pluraj vikipediistoj, mi ne scias, kial ne povus fari tion ankaŭ mi. Kaj ankoraŭ io - vi ne klarigis, kiel mi malhelpas la funkciadon de Vikipedio. Mi tiukaze plu diras, ke vi estas kalumnianto. --Petr Tomasovsky 17:46, 30. Okt 2006 (UTC)
Ĉu vi vere ne komprenas, Petro? La antaŭa adreso de la artikolo estas daŭre uzata en la senco ke homoj alklakas ligilojn kiuj kondutas al ĝi. Tiam ili kompreneble ne plu atingas sian celon, kaj eble pensas ke la paĝo ne plu ekzistas. Tio efektive estas malhelpo al la Vikipedio, ĉar tiuj retumantoj povas havi malbonan impreson pri la Vikipedio (ĉar ili pensos ke la artikolo tute ne ekzistas). Ĉu estas tiom malfacile kompreni tion?
La fakto ke aliaj ankaŭ forigis tiujn alidirektilojn neniel pravigas tiun aĉan faron kiu kontraŭis al la konsento de la Vikipedia komunumo. Mi ja sciis, ke temas pri pluraj homoj; mi ja supre uzis la pluralon: "tiuj kiuj forigis tiajn alidirektilojn devus nun fari la laboron restarigi ilin. Laŭ mia scio tamen temas nur pri Narvalo kaj vi. Bv. korekti min se mi ellasis iun. Marcos 20:55, 30. Okt 2006 (UTC)
Ĉu estis vere malfacile antaŭ ol forigi ion ajn kontroli la ligilon "Ligiloj ĉi tien", kiu ekzistas flanke de ĉiu paĝo en Vikipedio. Se alidirektilo estis uzata, ekzistis ligiloj al ĝi. (Tamen eĉ se ili ne ekzistis, mi plu ne komprenas, por kio forigi alidirektilon — pli aŭ malpli uzatan; estas bona ideo estimi aliulan laboron kaj preferi konstruon anst. detruo). - Slavik IVANOV 21:17, 30. Okt 2006 (UTC)
Se mi bone rememoras, ni minuskligis ĉiujn personajn nomojn en artikoloj permane (almenaŭ mi faris tion longe), poste aŭdiĝis Vikipediisto:Maksim, ke li faros tion perrobote per Maksimbot. Se vi kontrolos kelkajn artikolojn en la historio, vi trovos tie skribite, ke Maksimbot ne "minuskligis", sed Maksimbot "malmajuskligis". Mi ne scias, ĉu la roboto estas preta kun sia laboro, demandu do Maksimon. Se io ankoraŭ ligas al majuskla nomo aŭ se estas ankoraŭ majusklaj nomoj en artikoloj, necesas korekti la nomon en la paĝo kaj ne krei denove majuskligan paĝon. Tio estas Stultejo aŭ Abdero? Kaj plie Jara da Cimerman estas mistitolita, kiam ĝusta estas Jára Cimerman. Ĉu vi estas ankaŭ Marek da Blahuš aŭ mi Petr da Tomasovsky?
Notu, ke mi transprenis la nomon por la artikolo de la jam rete ekzistanta esperanto-traduko de kelkaj el tiutemaj verkoj. Mi ne respondecas pro la agoj de la tradukisto, mi nur dokumentas kaj priskribas jam ekzistantajn aferojn, kaj sekvas la agnoskatan regulon, ke se por iu verko jam ekzistas esperantlingva traduko, tiam oni uzu tiun. Kompreneble la titolo "Jara da Cimerman" ĉi-kaze estas ankaŭ laŭ mi iom stranga kaj mi ne tute komprenas la motivojn de la tradukinto, sed ja tio ne plu estas mia zorgo, sed lia... Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:15, 31. Okt 2006 (UTC)
Ĉu vi vere ne komprenas, Petro? La antaŭa adreso de la artikolo estas daŭre uzata en la senco ke homoj alklakas ligilojn kiuj kondutas al ĝi. Tiam ili kompreneble ne plu atingas sian celon, kaj eble pensas ke la paĝo ne plu ekzistas. Marcos, vi volas eble erarigi min aŭ ridigi min. Ĉu oni estas tiel stultaj, ke oni alklakos ruĝajn ligilojn? Ridinda. Aŭ eble oni ne estas stultaj, sed kolorblindaj. Sed mi forlasas tiun ĉi diskuton, ĉar vi senĉese asertos, ke nur vi pravas ĉiukaze kaj ĉiumomente kaj aliaj eraras. Ne ke mi ne scias kompreni, sed vi ambaŭ ne volas kompreni. --Petr Tomasovsky 15:30, 31. Okt 2006 (UTC)
Petro, mi ne parolis pri ligiloj el aliaj Vikipediaj artikoloj. Tiujn ni kompreneble povas korekti. Mi parolis pri ligiloj el ekster-Vikipediaj paĝoj. Tiaj ligiloj ja amase ekzistas, kaj homoj uzas ilin multe. Kiam ni forigas alidirektilon, tiam tia ligilo el ekster-Vikipedia paĝo ne plu funkcios. Kaj se la kreinto de tiu ekster-Vikipedia paĝo dum jaroj ne rimarkas aŭ ne korektas la eraron, tiam dum jaroj estos homoj, kiuj provos uzi tian ligilon, sed venas al malplena paĝo en la Vikipedio. Tio estas vera malhelpo por la Vikipedio. Ĉu nun klaras mia argumento (kiu ja estas la sama argumento kiel tiu de Marek).? Marcos 15:50, 31. Okt 2006 (UTC)
Se vi, Marcos, pensas pri diversaj naciaj Vikipedioj, pri tio zorgas ankaŭ multaj robotoj, kiuj korektas la ligilojn. Plendu ĉe ili. Se via mencio pri "ekster-Vikipediaj paĝoj" signifas ion alian, vi povas klarigi la paĝojn al ni. Se vi trovos tian ligilon en via "ekster-Vikipedia paĝo", bonvolu korekti ĝin tie laŭ ĝusta nomo de artikolo en Vikipedio. --Petr Tomasovsky 17:04, 31. Okt 2006 (UTC)
Unu ekzemplo de tia ekster-Vikipedia paĝo, kiun mi facile trovis per guglo-serĉo, estas jena: http://www.prato.linŭ.it/~lmasetti/antiwarsongs/canzone.php?id=1&lang=it
Ĉi tiu paĝo ligas al Renato CORSETTI. Bonŝance tiun alidirektilon ni ankoraŭ ne forigis, sed verŝajne ni jam forigis iujn alidirektilojn, kiuj ankoraŭ estas bezonataj pro tiaj ligiloj.
Certe estus malfacila laboro kontakti ĉiujn posedantojn de tiaj ekster-Vikipediaj paĝoj por peti ilin ŝanĝi la ligilojn. Kaj ni tute ne bezonas fari tion: Ni ja simple povas konservi la alidirektilojn. Ĝis nun neniam menciiĝis kontraŭargumento kontraŭ la konservado de tiaj alidirektiloj! Marcos 18:12, 31. Okt 2006 (UTC)
Tio ne estas mia problemo. Se Vikipedio tempo de tempo ŝanĝiĝas (komprenu: tekstoj en artikoloj, renomado de artikoloj...), devas ŝanĝiĝi (komprenu: ligiloj) ankaŭ "ekster-Vikipediaj paĝoj", kiel vi nomas ilin. Por ke ni finu tian diskuton, mi nun "zorgas" pri Vikipedio, en Vikipedio tiaj nomoj de artikoloj havas neniajn ligilojn, do ni simple forigis ilin. Do miaopinie, mi neniel malhelpas pro tia forigado Vikipedion, kiel skribis Blahma. Rilate al Vikipedio mi neniel damaĝis ĝin. Kaj se iu alia volas vivteni sin per Vikipedio kaj ties paĝoj, tiu verkontrolu tempo de tempo siajn artikolojn. Mi indikis sufiĉajn kontraŭargumentojn. Jen do estis mia respondo. --Petr Tomasovsky 16:02, 1. Nov 2006 (UTC)
Petro, la Vikipedio ne ekzistas en si mem. Ĝi estas en interrilato kun la tuta interreto. Se oni damaĝas tiun interrilaton, oni malhelpas al la Vikipedio. Kiel mi jam supre klarigis, vi do ja malhelpis al la Vikipedio.
Aldone, vi tute ignoras la fakton, ke ekzistis kaj ekzistas la konsento ne forigi alidirektilojn el tutmajusklaj titoloj. Tiu konsento estis parto de la baloto, kiun ni havis pri ĉi tiu temo. Vi agis kontraŭ tiu konsento, sed tamen nun argumentas, ke vi ne faris malbonon.
Nu, finfine ne gravas ĉu vi akceptas aŭ ne akceptas ke vi faris malbonon. Vi ja ĉiuokaze ne plu havas la eblecon forigi alidirektilojn. Sed tre gravas ke ĉiuj nunaj administrantoj komprenu, ke ni ne forigu la alidirektilojn. Espereble Narvalo intertempe komprenis tion. Nu, almenaŭ li ne plu forigis tiajn alidirektilojn ekde Aŭgusto.
Plej bone estus, se tiuj, kiuj kontraŭ nia konsento forigis la alidirektilojn, denove rekreus ilin. Sed tio verŝajne restos revo... Marcos 16:52, 1. Nov 2006 (UTC)

Ĉu ligiloj vere povas esti “senvaloraj”? redakti

Miaopinie tio tute dependas de ĉiu individua leganto kaj mi pensas ke neniam povas esti “tro” da ili en iu ajn artikolo, konsiderante ke ili ja neniam ĝenas la legadon. Unua argumento: por leganto sperta pri iu temo ĉiaj ligiloj povus eble esti “senvaloraj” ene de artikolo apartenanta al tiu temo. Sed aliflanke la tuta artikolo ankaŭ estus “senvalora” por tiu spertulo. Kontraŭe, personoj tute laikaj al tiu temo eble ne povas trovi tiom da ligiloj kiom ili dezirus kaj tiam devas aparte serĉi la respektivajn artikolojn. La plej granda parto el la legantoj de enciklopedio tre verŝajne troviĝas ie diversloke inter tiuj du polusoj. Dua argumento: “iu kapvorto jam aperis kiel ligilo ie en la artikolo kaj tial estas superflue aperigi ĝin denove kiel tia”. Mi pensas ke ne: povas okazi ke nur kiam oni alvenas al tiu dua aŭ tria fojo kiam ĝi aperas oni volas ekscii ion plian pri ĝi, sed tiel oni estas devigata serĉi tiun unan aperon en la artikolo aŭ iri al la serĉ-maŝino. Tria argumento: “tiu aŭ alia kapvorto tute ne rilatas al la temo de la artikolo kaj tial ĝi ankaŭ estas superflua ene de ĝi”. Por tiel argumenti mi pensas ke oni devus kapabli enmeti sin en la menson de ĉiu individua leganto! Kvara argumento: “ankoraŭ ne ekzistas artikolo sub tiu kapvorto”. Ĉu ni scias ke tiu artikolo neniam ekzistos? Ĉu estas ĝene trovi ruĝan vorton en la teksto? Mi scias ke estas multe da laboro aldoni ligilojn al la artikoloj kaj neniel volas plendi pri ties manko, sed kiam mi vidas la forigon de ili (same multe da laboro!!!) en artikolo kiel “Galaksio” mi nur povas demandi al mi: kial? --85.60.137.49 21:08, 29. Okt 2006 (UTC)

Mi konsentas kun vi ke la forigoj de ligiloj el Galaksio estis troa. Mi do petas Denizon (so9q) restarigi la plej multajn el ili.
La nuraj okazoj, en kiuj mi kunsentus ke ligilo estas superflua, estas kiam la sama ligilo aperas plurfoje en la sama paragrafo, aŭ kiam temas pri vere stulta ligilo kiel en. Sed plurfoja apero de sama ligilo en unu longa artikolo povas esti utila al leganto, kaj mi kontraŭas al la forigado de tiaj ligiloj. Marcos 21:16, 30. Okt 2006 (UTC)