Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 5

Dekoj da artikoloj forigitaj sen diskuto redakti

Administranto Narvalo hieraŭ forigis dekojn da artikoloj sen antaŭa diskuto. La plejmulto el ili eĉ ne estis markitaj per la ŝablonoj {{ĝermeto}} aŭ {{forigu}}.

Temas pri la jenaj artikoloj:

Alois HANS, Alfredo KOHN LONCARICA, Alfred WOLLBACHER, Alfred WENGER, Alfred STROMBOL, Alfred DIETRICH, Alfred CHRISTENSEN, Alf JOHANSSON, Alexandre RAYMOND, Alex. Pr. TEODORESCU, Alessandro ZAPPALÀ, Alessandro ANGELETTI, Aleksi ROMONEN, Aleksandro WALDENBERG, Aleks. Gavriloviĉ FILIPPOV, Alcibiades GONZÁLEZ MEANA, Albin BACKHOLM, Alberto das NEVES MILHOMENS, Albert MARMENOUT, Albert KING, Albert E. BOYCE, Ake HOLMEN, Ahmed JAZDANI, Agostinho RIGHI, BÉNARD Ágost, Agnes Gibson MACFARLANE, Adrianus N. BUS, Adolf REINKING, Adolf MALÍK, Adelino de CARVALHO.

Vidu la loglibron de forigoj.

Mi postulas restarigon de la artikoloj. Krome mi mallaŭdas Narvalon, ĉar li agis kontraŭ la regularo. Administranto ne rajtas simple forigi artikolojn, kiuj ne plaĉas al li. Narvalo sciis tion, kaj tamen li tiel agis. -- Robert Weemeyer 04:16, 30. Mar 2006 (UTC)

Vikipedio:Forigendaj artikoloj#unusemajna tempolimo mi agadis laŭ tio. Laŭ kiu punkto de tiu regularo mi misagadis?

La supran anoniman komenton verkis Vikipediisto:Narvalo. -- Robert Weemeyer 05:48, 30. Mar 2006 (UTC)

Narvalo, ne temis pri esperantigitaj personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo. Ankaŭ ne temis pri unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo. Vi simple misuzis viajn administrantajn rajtojn. (Krome ankaŭ en tiuj okazoj ni kutime listigas la artikolojn ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. La administrantoj ne simple forigu tiajn artikolojn sen averto.) -- Robert Weemeyer 05:48, 30. Mar 2006 (UTC)

Mi subtenas tion ke adrministranto ne rajtas forigi paĝojn laŭ sia volo. La artikolojn necesas restarigi kaj poste, se iu volas ilin forigi, listigi ilin en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj pridiskuti. Maksim 05:55, 30. Mar 2006 (UTC)

Bone, mi provas restarigi ilin. Narvalo 06:10, 30. Mar 2006 (UTC)

Bela "restarigo", sen grasigoj, sen ajnaj ligiloj, sen kategorioj. :-( -- Robert Weemeyer 06:35, 30. Mar 2006 (UTC)
Necesas tamen agnoski, ke ĉi tiuj artikoloj estas aĉaj. :-( Mi metis ilin ĉiujn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Post semajno, se neniu ilin plibonigos, ilin eblos forigi. Maksim 07:46, 30. Mar 2006 (UTC)
Nekredebla afero! Oni restarigas forigitajn artikolojn, por ke oni povu denove forigi ilin! Tio ŝajnigas al mi aferon, kiam oni kriegas, por ke oni povu poste silenti! Bonvolu proponi tiujn artikolojn por ADLS! Petro 30. Mar 2006 07:54 (UTC)
Nu... Temas plejparte pri sekvo de reguloj kaj pri tio ke ĉiuj povu kontroli, kion faras administrantoj. Maksim 08:01, 30. Mar 2006 (UTC)
Bonvolu restarigi ankaŭ la artikolon Alessandro ANGELETTI. -- Robert Weemeyer 14:22, 30. Mar 2006 (UTC)

Ŝajne Narvalo opinias ke la Vikipedio estas lia, kaj ke li povas agi laŭ sia bontrovo. Li forigas la artikolon pri Alcibiades GONZÁLEZ MEANA, sed ne pri lia frato Adonis GONZÁLEZ MEANA. Vidu kiamaniere li restarigis la artikolojn pri BÉNARD Ágost kaj Adrianus N. BUS. Ĉu li mokas nin? Tonyo 15:56, 30. Mar 2006 (UTC)

Mi opinias, ke ĉi tia mallongaj artikoloj estas aĉa kaj senutila. TAMEN, mi ankaŭ opinias ke administranto ne forigu sen listigo en Forigendaj Artikoloj. Narvalo, ni listigu artikolojn en F.A. Se oni volas savi ĝin, oni plibonigu la artikolon. Se ĝermetoj restas tie dum semajno sen redakto kaj plibonigo, forigu ilin, aŭ mi forigos ilin! -- Yekrats 16:44, 30. Mar 2006 (UTC)

 Kvankam temas pri agoj de antaŭ dek jaroj, tamen la afero restis nefinita. Narvalo principe pravis en printempo 2006 (kvankam li eble agis tro impulse, tro rapide), ke "artikolo de unu frazo" estas ĝermeto, tro mallonga por propra artikolo en Vikipedio. Tial eblus meto de ŝablono "ĝermeto", kaj post iom da tempo eblus forigi la artikolon. Tamen: Por eviti malaperon de multaj en la esperantlingva komunumo gravaj informoj pri aktivuloj de la Esperanto-movado, en somero 2006 kreiĝis listoj de nomo "ĝermolisto de nederlandaj/brazilaj/germanaj/italaj/finnaj/iks-landaj esperantistoj", en kiujn eblas integrigi unufrazajn informojn pri esperantistoj, por ke ili ne plene malaperu. En tiujn listojn devintus eniri la informoj el la en printempo 2006 jam forigitaj mikroartikoloj - ĝuste tial la listoj kreiĝis. Mi nun provas elserĉi iujn tiam forigitajn informojn, kaj meti ilin al la koncernaj ĝermolistoj. Sed mi ne garantias ke mi trovos ĉiun antaŭ dek jaroj forigitan informon. Tial mi alvokas, ke se iu alia havas suspekton pri trorapide forigita biografia mikroartikolo de esperantisto, mem ripari la trorapidan forigon, se la atentanto havas administrajn rajtojn, aŭ informi administranton (mi pretas je tia helpo, kaj certe ankaŭ aliaj administrantoj pretas), se la atentanto mem ne havas administrajn rajtojn. ThomasPusch (diskuto) 15:38, 23 Feb. 2016 (UTC)

Graveckriterio redakti

Bonvolu legi germane kaj la alilingvajn variantojn Laŭ mi, simpla loka esperantisto ne havu apartan paĝon. Informerojn (1-2 frazojn) pri li/ŝi ni aliloku. germane kaj france Narvalo 18:51, 30. Mar 2006 (UTC)

Narvalo proponis (en Vikipedia diskuto:Reguloj pri forigado), ke ni havu regulon, kiom grava esperantisto estu por meriti propran artikolon en esperantlingva Vikipedio. Laŭ li ni skribu artikolojn nur pri tiuj esperantistoj, kiuj

  • verkis libron aŭ
  • estis en gvidantaro de la landa asocio aŭ tutmonda fakasocio aŭ
  • havas alian meriton.

Ne sufiĉas, ke iu estis dumviva membro aŭ delegito de UEA. – Mi subtenas tiun ideon kaj petas vin aldoni ĉi tie viajn opiniojn pri tiaj kriterioj. -- Robert Weemeyer 10:29, 1. Apr 2006 (UTC)

Ankaŭ mi subtenas tion. PaulP 08:43, 15. Apr 2006 (UTC)

Ĉefpaĝo redakti

Ni devus iom pli atenti nian Ĉefpaĝon. Ĝi estas la montrilo de nia vikipedio, kaj ne donas bonan bildon al unuevizitantoj, montri malaktualigitajn novaĵojn. Mi ĵus aldonis kelkajn informojn, sed ni ĉiuj devus iom pli atenti ĝin. Same pri la paĝo Vikipedio:Aktualaĵoj Tonyo 16:00, 30. Mar 2006 (UTC)

Malrespekto de la novaj nom-reguloj en titoloj redakti

Ni ĵus havis baloton pri majuskligado de familiaj nomoj. La regulo gajninta, diras: Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo. Hodiaŭ Vikipediisto:Narvalo movis grandan kvanton da Hungaraj nomoj, ne nur ŝanĝante ties usklecon, sed ankaŭ la vortordon (ekz. "BETHLEN Gábor" al "Gábor Bethlen"). Tio kontraŭas al niaj reguloj. Se ankaŭ aliaj miskredis ke la dua alternativo rajtigas onin agi laŭ la kvara, ni eble havu trian raŭndon? Mi postulas ke Narvalo movu tiujn artikolojn al la ĝustaj nomoj ("la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo"), aŭ mi nomos tion vandalismo kaj petos pli severan reagon. Bab 13:49, 3. Apr 2006 (UTC)

Vi jam trovis la diskuton ĉe Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj#Protesto kontraŭ regulŝanĝo sen antaŭa konsento. Tie ankaŭ mi protestis, sed fine skribis: Ĉiuokaze intertempe estus multege da laboro reveni al la kutimo, kiun ni dum pluraj jaroj sekvis, ĉar vi obstine ŝanĝis multegajn artikolojn malgraŭ nia protesto. Ni povus baloti pri la afero, sed eble estas ankaŭ en ordo lasi la decidon pri hungaraj nomoj al hungaroj. Tamen mi jam admonis Narvalon, ke li tute ne bone agis, kiam li sen antaŭa anonco ekŝanĝis la plurjaran kutimon. -- Robert Weemeyer 15:05, 3. Apr 2006 (UTC)

Neŭtrala vidpunkto en spiritismaj artikoloj redakti

La esperanta Vikipedio enhavas multajn artikolojn pri spiritismo (vidu Kategorio:Spiritismo). Bedaŭrinde multaj artikoloj ne estas skribitaj el neŭtrala vidpunkto. La spiritismaj kredoj estas tre ofte prezentitaj kvazaŭ faktoj. Necesus aldoni oftege vortojn kiel "laŭ spiritismo", "spiristoj asertas ke" ktp. Kion vi pensas pri tio? -- Robert Weemeyer 03:15, 2. Apr 2006 (UTC)

Mi pensas ke tiu ankoraŭ okazas en artikolo pri katolikismo aŭ protestantismo, sed kiel tiel religioj estas kutimaj al vi, vi ne perceptas tion. Evidente, ĉar spiritismo estas parto de mia ĉiutaga vivo, mi mem perceptas ĝiajn vidpunktojn kiel faktojn, homo kiu uzas bluan okulvitron vidas mondon blua. Vidu ekzemple en artikolo "katolikismo" la artikolo komencas " Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo ... de kristanismo" oni ne skribis "laŭ katolikismo ekde ĉirkaŭ 30"... Mi pensas ke multaj homoj ne agnoskas la ekzistadon de Katolikismo kiel la ĉefa branĉo de kristanismo ekde la jaro 30... Tiu estas katolika vidpunkto prezentita kiel fakto. "Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo", bone, mi pensas ke protestantismo ankaŭ estas okcidenta branĉo de kristanismo kaj jehovismo kaj mormonismo kaj eĉ spiritismo. "La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato" ankaŭ asertas la artikolo katolikismo, ĉu aliaj homoj pensas tiel? Ktp. Legu "Ĉieliro de Maria", tie ankaŭ la ĉieliro estas prezentita kiel "fakto". La artikolo komencas "La Ĉieliro de Maria estas eksterbiblia doktrino de katolikismo" sed ĉar la doktrino estas "eksterbiblia" ne signifas ke estas falsa doktrino. La doktrino de ĉieliro de Maria, homo kiu iras al ĉielo kun sia korpo, estas tro stranga, sed eŭropano legas tion kaj akceptas aŭ ne, eĉ se oni ne kredas, oni ne reagas kontraŭ tiun opinion, oni scias (minimume en eŭropaj kaj amerikaj landoj) ke tiu estas opinio de katolikoj, eĉ se tio informo (pri la nefakteco) ne estas klare en artikolo. Oni ne metas "laŭ katolikismo", post ĉiu aserto de tiuj artikoloj, ĉar oni jam scias ke, kiam oni legas artikolo pri religio, oni legas opinion. Roberto 06:09, 2. Apr 2006 (UTC)

Parenteze, mi pensas, ke estas erare diri "Ĉieliro de Maria". Oni diras "Ĉieliro de Jesuo", sed "Ĉielpreno de Maria".

Je protestantismo, oni diras pri Lutero "Marteno LUTERO (Martin LUTHER) (...) estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influa homo de la mondo". Bone, kiu povus diri ke tiu estas neŭtrala? Vere kristanismo havas nur tri ĉefajn branĉojn? Ĉu Lutero vere estas tre influa homo ekster Eŭropo? Multaj protestantoj, kiujn mi konas en Brazilo, neas ligon al Lutero... Neniu diras ke artikolo pri Lutero estas "ne-neŭtrala". Alie, la artikolo diras ke "li najlis sian 95 Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio", ĉu katolika eklezio vere estis korupta? Sed, kiel eŭropanoj jam aŭdis pri tio ekde sia infanaĝo, ili ne surprizas je la memlaŭdoj de katolikoj kaj protestantoj kaj iliaj interakuzoj...Roberto 12:55, 2. Apr 2006 (UTC)

Mi proponas diskuti obĵetojn pri la nomataj artikoloj en la tieaj diskutpaĝoj. Certe ankaŭ artikoloj pri katolikismo kaj protestantismo estas plibonigeblaj kaj plibonigendaj. Gravas, ke ni ĉiam klopodu skribi artikolojn el neŭtrala vidpunkto. Se tiu ĉi diskuteto rememorigis tion al ĉiuj, ĝi jam estis sukceso. -- Robert Weemeyer 19:24, 2. Apr 2006 (UTC)

Jes, prave, sed ne nur artikoloj pri spiritismo... Ĉiuj artikoloj pri religio, kiuj estas verkitaj de anoj de tiuj religioj estas iom neneŭtralaj. Se protestanto aŭdas ke Lutero estas grava homo ekde sia infanaĝo, aŭ katoliko aŭdas ke Maria estas sanktega, eĉ ke tiu volas, tiu ne sukcesas esti tute neŭtrala. Vidu artikolon Dio, ateisto skribis tie "dio ne ekzistas", tia vandalaĵo estas evidente infana, sed ŝajne ateistoj kredas ke teistoj neniam dubis pri la estado de Dio. Pri religioj kaj nacioj, ni ĉiuj portas kolorajn okulvitrojn, ne nur spiritistoj.Roberto 21:18, 2. Apr 2006 (UTC)



E-a Vikipedio en KD ? en libro? redakti

Mi pensas, ke de nun estus interesa krei KD-on de la E-a Vikipedio. mi aŭdis, ke estis pensita pri tio kie statas la projekto ?

Ankaŭ estus tempo komenci pripensi KIEL oni povusigi eldonaĵon surpaperan de Vikipedio! Estus ja grave, pli grave ol ĉe la aliaj lingvoj, ĉar temus pri la UNUA libra enciklopedio en esperanto, kaj estus representaĵo kaj simbolo krom esti ege utila al mulltaj, kaj dissendinda en la E-aj kaj ne E-aj bibliotekoj, ktp. la teksto jam ekzistas. Sed necesus longa preparado, ĉar ne ĉiuj temoj estas pritraktitaj, do devus sufiĉe kompetenta subskipo, kiu pretigus la estontan libro-formo el la pluiganta reto-formo, aŭ de la KD formo. Cetere devus troviti financoj kaj subvencioj, ĉar ni ne iluzii tia eldono ne estos "profitdona", se oni volas vendi ĝin je prezo alirebla, oni devos probable vendi ĝin je prezo malplia ol la kosto! do oni devus trovi organizojn (UEA ne riĉas! UNESKO, mecenatulo ? ktp) kiuj helpus. Eble la Pola Ŝtato? (Pola Radio jam konsentis helpi Internacia Televido, ĉar la "pola" deveno de Zamenhof faras al ili reklamo). Do loko por pripenso kaj ideoj devius jam esti kreita nun, mi opinias, ĉar estos longa procezo.

Vikipediisto:Eliott

Mi pensas ke oni kreu komisionon de redaktantoj kiu verku enciklopedion "el" vikipedio. Nuna Viknjo havas tro da problemojn, malbonaĵojn kaj mankaĵojn. Certe ne taŭgus paperan enciklopedion kun miloj da ĝermoj aŭ difinoj el (N)PIV. Ankaŭ la lingvonivelo estas kontrolinda, ktp. Mi pensas ke nur 5 mil artikoloj estas vere "surpaperindaj".Roberto 07:10, 7. Apr 2006 (UTC)

Laŭ mi oni ankoraŭ atendu kelkajn jarojn ĝis oni realigu tian projekton. Ĝis tiam espereble la Esperanta Vikipedio pliboniĝos. Eble post kvar jaroj jam estos 30.000 ĝis 50.000 surpaperigindaj artikoloj. Eble ni baldaŭ komencu havi kategorion de "bonaj artikoloj" (simila al la angla kategorio de "good articles"), kiu estus iom malpli strikta ol la kategorio de elstaraj artikoloj. Iam estonte tiu kategorio povus esti la bazo por papera versio de la Vikipedio. Marcos 17:38, 7. Apr 2006 (UTC)
Bona ideo pri la bonaj artikoloj. Nun ĉ. 5% de la artikoloj meritus paperon aŭ KD-n. Kelkaj fakoj estas tute mizeraj. Narvalo 17:48, 7. Apr 2006 (UTC)
Fakte, mi pensas ke la problemoj de Vikipedio devenas de sia naturo mem. Ĝi estas bona diskutejo, sed ne fidinda enciklopedio, kaj tiel daŭros ĉiam, sed subaze Vikipedio oni povas fari interesa enciklopedion, se oni havu fakulojn kiuj verkos pri siajn fakon kaj redaktantojn kiuj kontrolu la lingvonivelon, ne laŭ sia fantazio, sed bona fundamenta Esperanto. Mi pensas ke indas krei paralelan projekton sendependan.Roberto 18:03, 7. Apr 2006 (UTC)

Mi pensas, ke oni povas krei kategorion de artikoloj "surpaperindaj" (gravaj "bonaj artikoloj" pri bazaj fakoj), kaj liston de gravaj artikoloj pri bazaj fakoj, por ĝin verki. Eble oni povas nune pripensi kaj decidi kio estos la 25.000 aŭ 50.000 surpaperindaj artikoloj, kion ni bezonos. Estas verkego, do, mi proponas eki tre malgrande: elekti 5.000 aŭ 10.000 por la unua versiono (pliigante Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj), kaj poste eldoni pli kaj pli grandajn versionon (eble jare?). Pri monon... se necesas, KD kaj pdf povus esti preskaŭ senkosta, se ni tute simple reteldonas ilin (kiel Debiano). -- 4lex 10:05, 9. Apr 2006 (UTC)

Vi pravas ke ekzistas plano enhavigi la esperanto-vikipedion kiel parton al lumdisko - nome al DVD "Elektronika Esperantio" nun pretigata kaj somere lanĉota fare de E@I. Ĉar mi estas unu el la teamo, kiu okupiĝas pri ĝi, kaj ĉar mi estas tiu, kiu faros la necesan programadon kaj ceteran laboron bezonatan por enhavigo de la Vikipedio en la diskon, mi opiniis ke mi respondu ĉi tie kaj sciigu iomete pri la evoluo de tiu afero.
Certe la Vikipedio estos tre taŭga ero de tiu disko kiu celas prezenti la tutan Esperantujon. Oni planas enhavigi ne nur ĉiujn esperantolingvajn artikolojn, sed ankaŭ nacilingvajn artikolojn rilatajn al la temo "esperanto". Mi esperas, ke mi sukcesos bone plenumi ĉion ĉi.
Ĉiukaze tamen, se foje oni venus al la decido eldoni sole la Esperanto-Vikipedion aparte sur unu disko, certe tio estus bonega kaj mi bonvenigus tion. Eble la E@I-disko povos nun solvi kiel provo, laŭ kiu oni vidos, ĉu kaj kiel funkcias la afero jam kun la nuna stato de evoluo de la enciklopedio.
Post kiam la disko kun la enciklopedio en ĝi pretos, mi certe ankoraŭ reeĥiĝos ĉi tie kaj sciigos al ĉiuj vikipediistoj pri la rezulto. Se estus demandoj, mi pretas respondi, kvankam ne vizitas nun plu la paĝaron tre ofte kiel redaktanto. Vikie, Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:58, 12. Apr 2006 (UTC)

Mi fakte delonge pripensis eldoni libron pri Vikipedio. Mi cetere jam havas libron en la germana pri Vikipedio. Ĝi povus ĉe la komenco havi malgrandan ĉapitron pri ĝia historio kaj poste pri kiel ekkontribui. Poste ĝi povus inkluzivi la "plej bonan" de Vikipedio. Mi sugestus ke ni inkluzivu ĉiujn "artikoloj de la semajno" kaj "kunlaboraĵoj de la semajno", ĉar mi kredas ke ĉiuj ili estas sufiĉe bonkvalitaj por esti en libro. Ankaŭ mi ne volas ke la libro estu tro granda, ĉar pezegaj libroj ne tiom bone vendiĝas en Esperantio pro tio ke preskaŭ ĉio devas esti aĉetita poŝte (do oni devas pensi pri sendokosto) aŭ ke oni devas poste vojaĝi per la nove aĉetita libro (ĉe kongreso). Ni poste povus uzi la profiton de la libro por komenci Vikipedian fonduson ĉe UEA per kiu ni povus financi aliajn aferojn... ekzemple reklamadon de la Esperanto-Vikipedio. --Chuck SMITH 07:50, 13. Apr 2006 (UTC)

Mia opinio: ne ĉiu artikolo de la semajno iĝis bonkvalita. Mi proponas krei kategorion por aperindaj artikoloj (sur KD aŭ en libro) kaj oni devus starigi kriteriojn por la artikoloj (ekz. lingva, struktura, faka kontrolo). Se artikolo estas interesa (! nekutima, netrovebla en Esperantio ekz. narvalo :)), bonkvalita (lingve, fake, strukture) tiam ĝi devus aperi en libro, sur KD. Sed por lingva, struktura, faka kontrolo necesas eksteraj fortoj, kiuj tralegas, kontrolas nur tiujn artikolojn. Narvalo 09:12, 13. Apr 2006 (UTC)

Post interkonsento de bonkvaliteco, adminitrranto povus protekti la paĝon kontraŭ plua redaktado. (Sed oni povus anonci tion sur la diskuta paĝo). Narvalo 09:14, 13. Apr 2006 (UTC)
Tio laŭ mi nepre ne okazu, ĉar tio kontraŭus la vikipedian sistemon kaj malebligus dumtempe plian redaktadon de la artikolo. Tamen mi komprenas, ke jam kontrolitajn paĝojn oni bezonus fiksi por onte eldoni ilin. Sed, nenio malhelpas krei apartan paĝon en la nomspaco Vikipedio kaj en ĝin kiel subpaĝojn meti kopiojn de tiuj arkivaĵoj, kiuj poste povus fariĝi neredakteblaj (plej bone kun ligilo montranta la originalon redakteblan). Cetere, simila ideo (pri aparta konservado de "aprobitaj" versioj de artikoloj) nun pridiskutatas en la Vikipedio ĝenerale kaj eble en iu de la sekvontaj versioj tia funkcio ekzistos eĉ rekte en la sistemo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:10, 14. Apr 2006 (UTC)