Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 1


Rafting redakti

Mi demandas min kiel traduki rafting? Flosado ne taŭgas ĉar ĝi havas alian signifon. Ĉu flossporto!? Dankon!

Flosado jam en PIV havas 3 signifojn. Kial ne kvaran ? Pri Flossporto mi dubas pro prononco kaj pri flososporto pro longeco. Cetere, ne tre kutimas la kunmetado kun sporto por signi nur unu sporton, sed pli ofte por sportgrupo: aersportoj, akvosportoj...(sed tamen troviĝas: luktosporto). Restas ebleco per ism/ist : biciklisto, alpinisto, alpinismo; atletismo; automobilismo; eble analogeflosismo--Ssire 16:24, 5. Jan 2007 (UTC) ?
hungara lingvo uzas la tradukon sovaĝakva remado aŭ simple uzas la la vorton rafting. Laŭ mi: raftingo (kiel internacia vorto) aŭ montarrivera boatado, remadomontara rapidflosado, boatflosado ktp. en iu ajn kombino de la kareakterizaj esprimoj (fakte temas pri boata flosado sur rapidaj riveroj (kiuj do troviĝas en montaroj), direktita per remiloj). Narvalo 17:17, 5. Jan 2007 (UTC)

--Internaciulo 15:51, 5. Jan 2007 (UTC)

Ĉu mi rajtas aldoni artikolon? redakti

Saluton. Mi estas nova en Vikipedio. Mi estas esperantisto de Nepalo (nun prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio). Ĉu mi rajtas lasi mian infomron pri Esperanto-movado en Nepalo? Do kiel? Bonvolu helpi min. Razen

Mi ĵus kreis la ligilon "Esperanto-movado en Nepalo", ene de la artikolo Nepalo, sed vi kompreneble povas fari tion vi mem. Por krei la novan artikolon, simple alklaku la ruĝan tekston. Dankon kaj kuraĝon al vi ! Thomas Guibal 08:38, 9. Jan 2007 (UTC)

Pri Nepalo redakti

Esimataj, Mi dankas pro bona helpo. Jen mi havas demandon pri la paĝo: Mi trovis iom da eraroj/mankoj en la paĝo Nepalo. Unue Nepalo nun ne plu estas reĝlando (Adhirajya). Due, la insignio estas jam sanĝita, la nova insigio, kiun la registaro ĵus aprobis (kvankam multaj homoj ne ŝtaas) ne havas kronon. Kaj la skribaĵo estas mistradukita. Samtempe mankas multajn ĉefajn lingvojn ktp. Kiel mi povas redakti la tabulon? Razen

Esperantigo de specialaj paĝoj redakti

Saluton!

mi ĵus legis ke aperis versio 1.9 de MediaWiki. En la komentoj pri tiu ĉi versio mi legis

"# Localized special pages The names of Special: pages can now be localized, so links and URLs to them are more legible in languages that aren't English. Not all languages have included localized names yet."

(temas ekzemple pri http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Recentchanges kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Watchlist)

Ĉu administrantoj scias pri tiu ĉi ebleco? Ĉu jam oni komencis ie traduki tiujn terminojn? Jam delonge ĝenas min ke tiuj ligiloj estas parte anglalingvaj.

Yves Nevelsteen 15:13, 11. Jan 2007 (UTC)

Mi provis ŝanĝi MediaWiki:Recentchanges-url al "Speciala:Lastaj ŝanĝoj", sed tio kaŭzas eraron. Eble ni ne jam havas la version 1.9 Arno Lagrange  11:30, 12. Jan 2007 (UTC)

Ebla kaŭzo estas la unikodaj signoj. Laŭ mi indas provi renomi ekzemple Speciala:Watchlist al Speciala:Atentaro. Laŭ tio kion mi legis, Vikipedio uzas la plej lastan version. Mi efektive ne certas pri la esperantlingva versio.

Amike,

Yves Nevelsteen 20:10, 12. Jan 2007 (UTC)

Estas speciala paĝo "Versio" [1] kie eblas ekscii la version: MediaWiki: 1.10alpha (r18989) Maksim 21:29, 12. Jan 2007 (UTC)


Filtrilo kontraŭ spamo redakti

Ĉu la artikolo Galaksio ne plu estas redaktebla?--Lotic 19:26, 13. Jan 2007 (UTC)

Ĝi plu estas redaktebla. Spamfiltriloj forigitaj. --Petr Tomasovsky 10:14, 14. Jan 2007 (UTC)
Multan dankon!--Lotic 12:16, 14. Jan 2007 (UTC)

Renomi jarojn a.K. redakti

Mi proponas renomi ĉiujn artikolojn pri jaroj a.K de nomoj "-..." (ekz. -16) al nomoj "... a.K." (ekz. 16 a.K.), kial jarcentoj (ekz. 2-a jarcento a.K.). Ĉi tio koincidos kun plejparto de alilingvoj vikipedioj. Kaj ŝajne oni en neniuj preskaŭ aliaj lokoj uzas nocion kun "-" por jaroj a.K..

Maksim 16:49, 14. Jan 2007 (UTC)

Mi ne konkordas kun la propono, pri la malneŭtraleco de la "a.K." signaĵo. --BACbKA 16:55, 14. Jan 2007 (UTC)

Mi interkonsentas kun Maksim: ekz. kion signifas -16? Ĉi 16 jarojn antaŭ fuĝo de Muĥamedo, aŭ laŭ juda tempokalkulo antaŭ ĉ. 5xxx jaroj? -16 a.K. estas preciza nomo de la jaro. Iu ajn rajtas krei alidirektilojn laŭ araba, juda, barata kalendaro. Ĉi vi pensis, se ne aperas la litero K. jam temas pri nereligio-ligita jarnomado? :))
Kaj, kion signifas 16 ? Ĉu 16 jarojn post fuĝo de Muĥamedo, aŭ.... Vi tuj vidas ke via argumento absolute ne validas, ĉar por la "pozitivaj" datoj, on ne bezonas indiki "p.K." kaj tio kontentige funkcias. Mi plu opinias que la signo minus tute bone indas. La nura riproĉo kuŝas en la uzo de la streketo, tro mallonga (do ne facile videbla) kaj kiu povas krei konfuzon en kelkaj okazoj. (Ĉi tion skribis sed ne subskribis Vikipediisto:Ssire. Maksim 18:09, 14. Jan 2007 (UTC)) Efektive. Estas nur forgeso, ĉar mi ne bezonas min kaŝi por tiu tutsimpla rimarko !. Mi profitas por subteni "antaŭ nia erao" en kazo de rezigno pri "minus". En Francio, tio pli k pli uziĝas.--Ssire 18:39, 14. Jan 2007 (UTC)
Ĉu eble estas aliaj, pli neŭtralaj variantoj? Ekzemple en la rusa por nuna tempo estas uzata esprimo "nia erao", kaj jaroj a.K. estas "antaŭ nia erao". Do povas esti 16 a.n.e. ekzemple. Aliaj proponoj? Maksim 17:03, 14. Jan 2007 (UTC)
Ni forgesu neŭtralecon. Tiukaze ne ekzistas. Mi atentigas pri necesa interkonsento pri amasa ŝanĝo de titoloj, nomkutimoj. Narvalo 17:08, 14. Jan 2007 (UTC)

"nia erao" estas bona. Angle, oni uzas "CE" kaj "BCE" (common era/before common era) por neŭtraleco pri la kalendaro. --BACbKA 17:03, 15. Jan 2007 (UTC)

Mi preferas minusstrekon pro simpla praktika kialo. Estas multe plej simple skribi -16 ol 16 a.K. ! Por - 16 tri tuŝoj, por 16 a.K. sep tuŝoj ! Roberto 17:59, 16. Jan 2007 (UTC)

Mi preferas, ke oni lasu la kutimon (efektive jam plurjarcentan ;-) ĉu ne?), uzi la indikojn 23 a.Kr. aŭ 103 p.Kr. se temas pri jaroj antaŭ aŭ post la kutima turniĝopunkto de niaj lernolibroj. Kian avantaĝon oni povus havi, se oni ŝanĝus a.Kr. en a.k.de n.e. (=antaŭ komenco de nia erao)? Laŭ mi la indiko "a.Kr." aŭ " p.Kr." estas tiel kutimaj en nia Esperantujo, ke nepre ne necesas serĉi novajn esprimojn kaj certe ke ne estus utile elspezi multege da tempo kaj energio por kutimigi nian publikon je tiaj novaj indikoj. Gerrit Berveling --- Vikipediisto:Gerrit -- 16 jan. 2007

Praktike: Kiu ĉanĝos la datojn en jam ekzistantaj artikoloj? Roberto 19:34, 16. Jan 2007 (UTC)
Mi povos ilin ŝanĝi plejparte. Facilos ŝanĝi tie kie ili estas ligiloj, do kiel [[-16]]. Sed se estas ne ligilo konjekti ĉu estas jaro aŭ negativa nombro aŭ streko por roboto povas esti malfacile. Verŝajne aŭtomata ŝanĝo donos ĉirkaŭ 95%-an rezulton. Maksim 20:04, 18. Jan 2007 (UTC)

Mi kontraŭas enkondukon de la alia sistemo, i. a. ĉar la saman fervoron oni investu al pli rezultodonaj aferoj. Tia ŝanĝo de nomoj ne vere aldonos novan informon al nia Vikipedio, do ĝi ne urĝe bezonatas. Mi ankaŭ ne tre bone komprenas, kial ni sekvu alilingvajn versiojn de Vikipedio; mi preferus, ke ni havu sian specifecon, kiel nemalofte okazas. - Slavik IVANOV 22:48, 20. Jan 2007 (UTC)

La indiko de jaroj per relativaj nombroj, kiel -134 au +1254, supozas la ekzisto de jaro 0 (nulo), kiu fakte ne ekzistas. Ulivo Diritto 12:24, 2. Mar 2007 (UTC)

Mi samopinias al Slavik. Oni povas fari plej utilajn aferojn, ekzemple, traduki elstarajn artikolojn... Se ni tradukus unu elstaran artikolon semajne, ni farus pli bonan laboron al nia Viknjo.Roberto 14:59, 2. Mar 2007 (UTC)

Aŭtomata tradukado redakti

Mi povas por ĉiuj dezirantoj fari tradukon el angla vikipedio en:.

Ĉi tio plifaciligas kreon de artikoloj ĉi tie, kompare kun se tute permane ĉion fari.

Donu al mi liston de titoloj de paĝoj el en:, pli bone retpoŝte (ligo "Retpoŝtu" maldekstre en mia paĝo). Mi faros la aferon kitime dum 1 ... 4 tagoj. Povas temi kaj pri 1 paĝo kaj pri 1000 paĝoj.

Tradukitaj artikoloj estos alŝutitaj kun nomoj de formo "Vikipedio:Tradukado/...". Poste ilin necesos redakti kaj renomi.

Pli bonas, aparte se temas pri multaj interligitaj paĝoj, unue kontroli tradukon de titoloj - mi metos ien liston de proponoj pri la titioloj.

Ekzemplo de tia tradukado (versio de artikolo antaŭ iu ajn permana korektado): [2]

Maksim 16:57, 14. Jan 2007 (UTC)

Kiom da vortojn havas via datumbazo? Ĉu mi povas doni kategoriojn kaj alligitajn ŝablonojn el la angla? Ekz. en:Győröcske ekzistas jam ĉe ni, sed aliaj vilaĝoj estas kreeblaj laŭ tio kaj el en:Category:Cities, towns and villages in Szabolcs-Szatmár-Bereg county. Antaŭ ol amasa krei ilin, ni interparolu, ĉar ekz. la mapo malbone montras la vilaĝon en la departemento. Narvalo 17:17, 14. Jan 2007 (UTC)

La vortaro konsistas el 3 partoj:
Pri ŝablonoj ktp. mi okupiĝos kaj faros baldaŭ unu artikolon.
Pri la mapo - ĝi estas simpla bildo, se ĝi estas malbona necesas ĝin redesegni, sed ĉi tio estas aparta tasko. Maksim 18:07, 14. Jan 2007 (UTC)

Ĉu vi povus kunligigi vian roboton kun iun alia POS-algoritmo? (POS == angle Part-of-speech [tagger], t.e., etikedila programo por apartmarkigi parolpartojn.) --BACbKA 11:38, 17. Jan 2007 (UTC)

Nu ... mi ne scias. Se la algoritmo estas en la taŭga formo - eble jes. Ĉu vi mem provu? La programo devas esti skribita en lingvo Python. Maksim 19:59, 18. Jan 2007 (UTC)

Matrioĉko redakti

Mi volis krei artikoleton pri rusa pupo матрёшка, sed mi ne sciis kiel nomi ĝin, ĉu "matrioĉko", ĉu "rusa pupo", ĉu alia nomo? Roberto 13:02, 18. Jan 2007 (UTC)

matrjoŝka

Saluton redakti

I only speak a little, little bit of Esperanto... Please help me with this article: Christian Potenza

Dankon!

Superrigardo de ŝablonoj redakti

Saluton,

mi jam ofte demandis min kiel havi superrigardon de kreitaj ŝablonoj. La paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono enhavas nur kelkajn ŝablonojn.

Mi ekzemple ŝatus scii kio estas la kodo de la ŝablono por beta-programaro (ekzistus).

Ĉu vi havas konsilojn kiel efike serĉi (kaj trovi!) ŝablonojn? Ne ekzistas kategorio aŭ io tia, ĉu?

Yves Nevelsteen 15:56, 19. Jan 2007 (UTC)

Yvesn, ŝablonoj estas troveblaj sub Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj. Sed ne estas tie ĉiuj ŝablonoj, ĉar multaj (eble pro kvanto aŭ alia kaŭzo) ne estas enkategoriigitaj. Sufiĉus enkategoriigi ilin. --Petr Tomasovsky 17:03, 19. Jan 2007 (UTC)
Jes sistema enkategoriado de la ŝablonoj certe helpos. Mi foje esploras inter ili kaj penas trovi kion mi serĉas Arno Lagrange  22:07, 19. Jan 2007 (UTC)
Ĉiuj ŝablonoj estas troveblaj en "Specialaj paĝoj" -> "Ĉiuj paĝoj" -> "Nomspaco:" -> "Ŝablono", do [3]
Maksim 14:44, 20. Jan 2007 (UTC)

Vikiprojekto ŝablonoj redakti

Mi proponas novan vikiprojekton projekto Ŝablono kiu estas tre grava laŭ mi : temas pri ordigi ĉiujn ŝablonojn, zorgi pri helppaĝoj, ktp. La vikiprojekto ekzistas jam en la germana, angla kaj franca : mi opinias tiuj ekzemplojn imitindaj. Ni havas ĉi tie saman gravan taskon ordigi la ŝablonojn. Tio estas laŭ mi unu el la plej urĝaj taskoj en vikipedio. Bonvolu partopreni kiu samopinias. Dankas Arno Lagrange  14:01, 24. Jan 2007 (UTC)

Mi iom plu pretigis la ĉefpaĝon de la vikiprojekto projekto Ŝablono kaj invitas vin kontribui. Dankas AL @ 10:34, 29. Jan 2007 (UTC)

Ligiloj al artikoloj en nacilingvaj vikipedioj redakti

Multiĝas ĉi tie paĝoj kun ligiloj rekte al artikoloj en nacilingvaj vikipedioj (ne temas pri interviki). Ĉu ni ligos anstataŭ artikoloj en Esperanto rekte al siaj nacilingvaj artikoloj? Se jes, vikipedia Esperanto-versio poste estas paŝanta kien? Ĉiu respondu mem. --Petr Tomasovsky 16:15, 20. Jan 2007 (UTC)

Mi konsentas kun Petro : en la esperanta Vikipedio estu ligiloj nur al artikoloj en la esperanta vikipedio. Tio estas la konstanta regulo en la projekto. Se la artikolo ne jam ekzistas tiam la ligilo aperas ruĝe, kio signifas ke la artikolo estas kreenda. Se ĝi jam ekzistas alilingve, tiam oni povas krei ĝermon kun ligiloj al ala jam ekzistantaj alilingvaj samtemaj artikoloj. Arno Lagrange  16:36, 20. Jan 2007 (UTC)
Mi konsentas - ni ne ligu al artikoloj en alilingvaj vikipedioj. Maksim 16:41, 20. Jan 2007 (UTC)
Plia konsento : tiaj ligiloj ene de la artikolo estas konfuzigaj ĉar la leganto ne tuj scias ke aperos teksto en alia lingvo. Do mi ŝatas ke oni tre evitu tiajn ligilojn. Biciklanto 16:54, 20. Jan 2007 (UTC)
Plia penso: ĉi tiaj ligoj tamen povas esti en sekcio "Eksteraj ligiloj" ĉe fino de la artikolo. Maksim 16:56, 20. Jan 2007 (UTC)
...aŭ eĉ eble en krampoj apud la ruĝa ligilo al neekzistanta E-a artikolo. Tamen tiaj ligiloj ne anstataŭu la nialingvajn — pri tio mi plene konsentas kun la aliaj vikipediistoj. - Slavik IVANOV 22:44, 20. Jan 2007 (UTC)
Jes, ankaŭ tiel bonas. Maksim 11:44, 21. Jan 2007 (UTC)
Laŭ mi konvena loko ankaŭ povas esti en piednoto per<ref> ...(lingvo)...</ref>. O'RyanW ( ) 16:38, 21. Jan 2007 (UTC)

Esperantigi nomojn redakti

Multaj artikoloj ekzistas, kio nomiĝas nonojn neesperantajn. Por ekzemplo, la provincoj de Svedio. Ili devis konservi siajn nomojn? Bonvolu ekskuzu mia malbonan lingon. --Joti 23:16, 20. Jan 2007 (UTC)

Laŭ nuna tradicio de ĉi tiu Vikipedio - jes, konservi. Nomoj de personoj kaj geografiaj lokoj, kiuj estas originale en latina alfabeto (eĉ se kun diakritaĵoj), estas uzataj plejparte senŝanĝe. Maksim 11:48, 21. Jan 2007 (UTC)
Dankon de la respondo, Maksim. --Joti 21:49, 21. Jan 2007 (UTC)

Ĉu estas soraboj inter vi? redakti

Saluton al ĉiuj. Mi estas vikipedisto el la suprasoraba Vikipedio. Mi ricevis demandon de ĉeĥa esperantisto, kiu volus konatiĝi kun soraba esperantisto. Mi do regas la soraban, sed mi estas germano. Se jes, li/ŝi bonvolu kontakti min en la soraba Vikipedio hsb:Wužiwar:Michawiki. Mi mem estas scivola, ĉu soraba esperantisto ekzistas kaj invitus lin samtempe kunlabori en la altsoraba Vikipedio. Korajn salutojn al ĉiuj kaj sukcesan laboron por la Internacia lingvo Esperanto. --Michawiki 23:24, 21. Jan 2007 (UTC)

Alidirektiloj redakti

Preskaŭ solaj redaktoj de kelkaj homoj estas alidirektigo de laboro de aliaj aŭ amasa fuŝkreo de alidirektiloj. Ekz. ekz. duto havas 9 alidirektilojn kaj nur 3 ligilojn el veraj artikoloj. Se ni alrigardas, aperas la demando: kial funkcias kiel alidirektiloj la esprimoj kun majusklo? Tiu uzo de majuskloj estas tuta angla-germana kaj tute fremda en Esperanto. komparu kun la angla Atentu ankaŭ tiujn ĉi. Ĉu ni atentigu komune Vikipediisto:ThomasPusch aŭ forbaru lin iom da tempo? Mi ne havas tempon, forton forigi ĉiun fuŝkreon. Narvalo 05:47, 26. Jan 2007 (UTC)

Unue ni atentigu Vikipediisto:ThomasPusch pri la problemo de troa alidirektado. Forbaro estu nur la lasta rimedo, ĉu ne? Saluton --Tlustulimu 09:50, 26. Jan 2007 (UTC)
Mi kontraŭas forbaron. Unue, forbaro estas la plej lasta rimedo. Due, la superfluaj alidirektiloj neniel malhelpas. El kreitaj de ThomasPusch alidirektiloj laŭ mi superfluaj estas nur tiuj kiuj havas la duan vorton majusklan. Maksim 10:30, 26. Jan 2007 (UTC)
Mi ankaŭ mi ne scias la kialo de tiu ĉangreno pri alidirektiloj. En mia lingvo, ankaŭ ne estas regulo pri majuskloj en titoloj, kaj oni majuskligas laŭvole, kaj tiu ne estas problemo al mia lando aŭ niaj frataj landoj. Ekzistas problemo ankaŭ pri adjektivo: Granda X ankaŭ oni povas nomi per titolon X granda kaj oni bezonus alidirektilon. Roberto 11:45, 26. Jan 2007 (UTC)

Ekz., kvankam la angla lingvo uzas en:White Stork, ni skribu plu blanka cikonio kaj ne aperu eĉ alidirekto por blanka Cikonio kaj similaj. Narvalo 17:10, 26. Jan 2007 (UTC)

Sed, certe oni povas krei alidirektilon Cikonio blanka...Roberto 17:51, 26. Jan 2007 (UTC)
La majuskloj en la angla White Stork" klare atentigas la leganton ke temas pri certa specio de cikonio. Kiam mi legante vidas tute minusklan blanka cikonio en Esperanto kiel mi sciu ke ne temas pri cikonio de kia ajn alia eble nekonata specio, kiu hazarde estas blanka? O'RyanW ( ) 23:51, 29. Jan 2007 (UTC)
Simple ĉar neniu verkas artikolon pri unu hazarde blanka ulo. Roberto 13:34, 30. Jan 2007 (UTC)

eĉ la ĉinoj scias, kiam uzi majusklon en Esperanto. Narvalo 05:26, 30. Jan 2007 (UTC)

Teksto de esperanta Vikipedio en israela poŝtmarko redakti

En la poŝtmarko kiu aperis je la 17a de Decembro 2006 en Israelo por mencii la 120an datrevenon de Esperanto, la portreto de Zamenhof estis kreita per la esperanta teksto pri lia biografio, aperinta en nia vikipedio. Belega ideo, granda sukceso, duobla feliĉo! --Civitano de la tero 17:28, 29. Jan 2007 (UTC)

Ĉu vi disponas bildon aŭ ligilon ? Thomas Guibal 17:43, 29. Jan 2007 (UTC)

Signifo de "referi" redakti

Ĉu iu havanta kaj PIV (1970) kaj ankaŭ la plej ĝisdatan PIV-on bonvolus sciigi al mi, ĉu la difinoj de referi aŭ eble de aludi evoluis, mi petas.

Laŭ CEED traduko de la angla to refer (kaj reference) estas interalie aludi (aludo). Sed aludi PIVe (1970) estas nerekta parolo ne uzanta propran nomon aŭ vorton de afero por ĝin komprenigi, kaj la koncerna nocio de la angla to refer neniel limiĝas al nerekta parolo neuzanta propra vorto. Laŭ PIV (1970) referi limiĝas al la faro de raportoj. Tamen ŝajnas al mi, ke mi jam vidis tie-tie kaj la vorton referi kaj la vorton aludi uzataj en por la koncerna nocio de to refer: malkaŝe aludi/indiki/mencii/temi per ja (probable) la proprajn vortojn iun aferon por ĝin komprenigi.

Ekzemple, aŭdinte frazon Zamenhof parolis antaŭ la kunveno., mi povas demandi ĉu en tiu frazo la vorto Zamenhof (aŭ ĉu la parolanto) X-as (angle: refer) al Marko aŭ al Ludoviko aŭ al iu tute alia? Kaj ĉu la kunveno X-as la hieraŭan kunvenon en nia klubo? Ebla kvazaŭ-sinonimo ŝajnas esti temi. La vorto signifi tro malprecizas, ĉar la signifo aŭ difino de la kunveno ne inkluzivas la informon, pri kiu kunveno temas. O'RyanW ( ) 04:30, 6. Feb 2007 (UTC)

PIV2 : Fari dum kunveno de scinculoj komunikaĵon, raporton aŭ priskribon pri scienca problemo, malkovro, esploro, ks. AL @ 10:26, 6. Feb 2007 (UTC)
Multan dankon! O'RyanW ( ) 15:33, 6. Feb 2007 (UTC)
Kiam mi pasintjare ĉe la IJK prelegis pri "Filozofio de logiko kaj lingvo", mi uzis la vorton "signi" kiel tradukon de la angla "refer". Do mi dirus "Ĉu en tiu frazo la vorto Zamenhof signas Ludovikon aŭ Markon?". Kion vi opinias pri ĉi tiu uzo de "signi"? Marcos 16:50, 6. Feb 2007 (UTC)
Dankon Markos pro la interesa demando kaj bona sugesto. Uzi signi en la supra demando pri Zamenhof al mii ŝajnas klara kaj ne eksterPIVa (1970). La vorto signi ŝajnas al mi pli laŭcela ol temi; ĝi etosas laŭ mi iomete pli aktive, farece, do tiuflanke pli simila al la angla to refer.
Ankaŭ la demando Ĉu 'la kunveno' signas la hieraŭan kunvenon en nia klubo?, en kiu ne temas pri propra nomo, kaptas tion, ke temas pri individua rilato inter certa uzo de la esprimo la kunveno kaj iu individua realmonda kunveno. Sed ĉu tiu kapto rezultas de la difino aŭ signifo de la vortoj signi kaj signo, aŭ ĉu ĝi rezultas de la konteksto? La faka (semantiko) signifo de refer kaj reference en la angla ĝis mia kompreno ja precizigas ke temas pri tia individua rilato inter unuopa uzo de vorto au esprimo kaj aparta koncernato.
La ekzemploj donitaj en PIV (1970) verŝajne subtenas la suprajn uzoj de signi. (Ili estas: tiu ŝtonamaso signas la vojon; tia obsteno kaj senkritiko signas nesciencan spiritostaton; tiu decido signas gravan antaŭenpaŝon de nia movado; traleginte la lokojn, kiujn vi signis per ruĝa krajono; signi per la mano al taksio.) Tamen en tiuj ekzemploj mi povus uzi la vortojn indiki, implici, signifi, montri, gesti, sed mi ne povas traduki ilin per la angla refer konservante la celatan signifon de la ekzemploj, kaj tio min iom ĉgrenetas.
Mi scivolas pri la pluformebleco de signi; kiel ekzemple traduki Esperanten la anglajn fakvortojn (en semantiko) referent kaj coreferential. Ĉu mi diru ekzemple pri la frazo Karlo1 opinias, ke li1 venkos, ke la signaĵo (referent) de li samas al tiu de Karlo? Kaj ĉu mi diru, ke la vortoj Karlo kaj li estas kunsignaj aŭ samsignaj (coreferential)? Ĉu oni emus ĝustamaniere kompreni vortojn kiaj samsignaj kaj signaĵo? Kiel nomiĝu la fenomeno men? En la angla ĝi nomiĝas reference; ĉu en Esperanto signado? Tio impresas min svaga.
O'RyanW ( ) 20:50, 6. Feb 2007 (UTC)
Mi faris esploron per la vikipedia serĉilo per la radiko refer kaj kontrolis la unuajn 100 trafojn. El tiuj 100 du ne plu ekzistas kaj kvar provizas retadreson kiel ĉe La Teramikoj. En nur unu, Historio de la Esperantista klubo en Brno (1900-1914), klare temis pri uzo PIVa. En ses trafitaj artikoloj, kiaj Mondo kaj Gretta Duisenberg la uzoj ne ŝajnas PIVaj, tamen laŭPIVa interpreto ne maleblas. Restis 87. El tiuj 54 verkis maksombot. La restantaj 33 artikoloj uzas la vorton referi (aŭ unufoje referenci) same aŭ sufiĉe simile al la semantika faktermino en la angla — ekzemple en Natura lingvo, Internacia planlingvo, kaj Kako. Ankaŭ maksimbot tiel uzas ĝin.
Do, krom se oni pretas kondamni preskaŭ ĉiujn uzojn de referi en Vikipedio simple fuŝeraroj (kaj eble eĉ ankaŭ tiam), ŝajnas, ke la signifo de la vorto referi jam ja evoluis akirante novan nePIVan nuancon — saman aŭ similan al la tiu de la anglalingva faktermino en semantiko.
Mi scivolas, kiel semantikistoj en la diversaj landoj (gravaj por tiu fako) parolas pri tiu nocio sialingve? Ĉu iliaj terminoj enhavas la radikon refer?
O'RyanW ( ) 20:50, 6. Feb 2007 (UTC)
Laŭ mi ni ne uzu Vikipediajn artikolojn kiel modeloj por nia lingvo-uzo. Kiel modelon ni ĉiam uzu ekster-Vikipediajn ekzemplojn. Do mi iomete esploris pri tiuj.
Ĉiuj el la kelkdekaj uzoj de REFER en la Tekstaro de Esperanto estas laŭ la PIV-a signifo. En la ekster-Vikipedia interreto oni trovas kelkajn uzojn de REFER kun la signifo de la angla "refer", sed proporcie multe malpli ol en la Vikipedio. En la ekster-Vikipedia interreto "referi" uziĝas proksimume trione kiel la PIV-a "referi", trione kiel la PIV-a "referenci" kaj trione kiel la angla "refer". (Sed notu ke la lingvonivelo en la interreto estas multe malpli bona ol tiu en la Tekstaro; en la interreto ja ĉiu komencanto povas publikigi siajn tekstojn, kiuj ofte influiĝas de nacilingvaj vort-signifoj).
Mi proponas ke ni tute ne uzu na "referi" en niaj apartigiloj. Tie ni aŭ uzu "signifi" (kiam temas pri ĝeneralaj vortoj) aŭ "esti nomo de" (kiam temas pri propraj nomoj). En lingvistikaj kaj filozofiaj artikoloj, ĉiu Vikipediisto povas mem elekti, kiel esprimi la signifon de la angla "refer", ĉu per "signi", ĉu per "nomi", ĉu per "referi", ĉu per "referenci". Kiam la lingvo evoluis iom pli, eble unu el tiuj formoj gajnos, kaj ni povos unuecigi la Vikipedion ĉi-rilate.
Mi persone daŭre preferas uzi na "signi", ĉar la kunteksto kaj la baza signifo de "signi" tuj komprenigas tiun fakan signifon, dum en la kazo de "referi" la PIV-a signifo povas ege konfuzi la leganton. "nomi" laŭ mi ankaŭ ne bonas, ĉar laŭ kutima lingvouzo homoj nomas aliajn homojn per iu nomo, ne nomoj nomas homojn. En multaj lingvoj (ekz-e germane "verweisen") oni povas uzi la vorton por "referenci" ankaŭ en la signifo de la angla "refer". Sed fari tion en Esperanto laŭ mi ne estas tre klare, kaj verŝajne ankaŭ konfuzas la leganton, se tiu kontrolas "referenci" en PIV aŭ alia vortaro.
Kiam oni uzas "signi" por la angla "refer", mi uzus "signataĵo" (aŭ "signato" kiam temas pri homo) por "referent", "signi la samon" por "to be coreferential" (do "samsignantaj" por atributiva "coreferential") kaj "signado" por "reference". Marcos 12:48, 7. Feb 2007 (UTC)
Multan dankon, Marcos, pro via bone elpensita kaj saĝa respondo. Mi komencas sekvi vian konsilon; pli alloga ideo ankoraŭ ne sin konsciigas. Kaj post iome, se neniu kontraŭos, mi komencos "forkorekti" la nePIVajn uzojn de referi en vikipediaj artikoloj (krom, kiel vi sugestas, en lingvistikaj kaj filozofiaj artikoloj) — aparte tiujn en apartigiloj.
Mi scivolas, ĉu via prelego Filozofio de logiko kaj lingvo perrete aŭ aliloke haveblas? Ĉar la vorto signo (v. angle) jam estas faka termino en lingvistiko kaj filozofio, mi demandis mi, ĉu tiu uzaĵo subtenas, netuŝas, aŭ eble subfosas la uzadon de signi kiel sinonimon de la de ni diskutata faknuanco de la angla to refer, sed nenian klaran respondon mi divenis. Ĉu eble vi esploris tiun flankon de la afero? O'RyanW ( ) 15:29, 7. Feb 2007 (UTC)
Uzante la vorton signi kiel supre mi trovis ke mi sentas nekonsekvencon kiam la subjekto estas homo, do mi ekprovas tiakontekste persigni, ekz: Matilda Price (Browdie) — Plej bona amikino de Fanny kaj fianĉino de Browdie, persignata far Fanny kiel Tilda. Kion vi opinias pri tio? Dankon. O'RyanW ( ) 18:56, 7. Feb 2007 (UTC)
Dankon pro la atentigo pri aliaj uzoj de "signo" en lingvistiko kaj filozofio. La uzo klarigata en en:Sign (linguistics) certe estas tre malsama al tio, pri kio ni paroli ĝis nun. Tie temas pri ligo inter vorto kaj mensa koncepto, dum ni parolis pri la ligo inter vorto kaj objekto en la mondo.
Laŭ miaj filozofiaj ideoj, la signifo de vorto estas mensa koncepto, do "signifi" povas esti uzata por la ligo inter vorto kaj mensa koncepto. Aldone uzi "signi" por tiu rilato al mi ŝajnas nenecesa. Mi do uzus "signi" nur por la rilato inter vorto kaj objekto en la mondo (angle "to refer").
Aldone, ekzistas la pli ĝenerala semiotika uzo de "signo". Tie ni ĉefe uzus la substantivon "signo", kiun ni ne uzus por paroli pri signado (reference). Eĉ se la semiotikistoj ankaŭ volas uzi la verbon "signi", tio laŭ mi ne kaŭzas grandan konfuzon kun la de mi proponita lingvofilozofia signifo de "signi". Ĉiuokaze la lingvofilozofia signado estas nur speciala kazo de semiotika signado. Se oni devas klarigi, kiun el la du oni celas, oni povas pliklarigi per aldono de adjektivoj/adverboj.
(Tamen mi certe komprenus se iuj konsiderus tiujn aliajn uzojn de "signo" kontraŭargumento kontraŭ mia uzo de "signi"; mi mem tamen vidas en tio malpli grandan malavantaĝon ol en la alternativaj vortoj, kiujn mi menciis antaŭe).
Pri mia prelego: Mi nun enretigis ĝin (tamen nur kiel tekstdokumenton): [4]
Marcos 15:57, 8. Feb 2007 (UTC)
Mi legis vian prelegon, kaj trovis ĝin tre klara kaj interesa. Multan dankon! Mi pli kredas ke via propono pri signi meritas elprovadon.
Samtempe mi havas dubeton pri la meritoj de la de mi supre menciita persigni. Ĉu vi konsideras signi gramatike simila al brosi, marteli, ktp? Ke "signo" estas ilo per kiu oni signas?
En via prelego mi rimarkas ke vi uzis la verbon signi almenaŭ laŭ tri mainieroj: Pli ol 30 fojojn la subjekto estas vorto aŭ nomo, kiel en la nomo “Sarajevo” signas nur unu objekton. Almenaŭ 4 fojojn la subjekto estas parolanto (aŭ unto), kiel en Nomo estas vorto per kiu oni aparte signas kaj distingigas iun aŭ ion. Kaj unufoje la subjekto estas vortuzo: Tial la postaj uzoj de la nomo, kiuj estis kaŭzataj de tiu provo je komenca bapto, ankaŭ ne signas iun ajn estaĵon.
Tio verŝajne respondas mian antaŭan demandon pri persigni. Ne necesas diri, ke mi martelumis la najlon, nek ke mi permartelis ĝin. Kaj verŝajne bonas diri ke la uzo de la martelo ankaŭ (ne) martelis la najlon. :-) Tamen la ila subjekto de marteli impresas nebaza. Ĉu vi dirus la samon pri signi? Dankeme, amike, kaj sincere, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 11:05, 9. Feb 2007 (UTC)
p.s. Relegante la vian frazon, Sed notu ke la lingvonivelo en la interreto estas multe malpli bona ol tiu en la Tekstaro en ĝia konteksto kiu parolas pri proporcioj, mi ekhavis strangan penson: Proporcie la lingvonivelo de vikipediistoj devus esti multe malpli alta ol tiu en la ekstera interreto! Ĉu tio verŝajnas, kaj se jes, ĉu iu havas konjekton pri la kialo? O'RyanW ( ) 11:05, 9. Feb 2007 (UTC)
Multan dankon pro viaj pens-instigaj demandoj.
En via ekzemplo (Matilda Price (Browdie) — Plej bona amikino de Fanny kaj fianĉino de Browdie, persignata far Fanny kiel Tilda.), mi simple skribus "nomata Tilda de Fanny" aŭ pli klare "kiun Fanny nomas Tilda". Ŝajne vi pensis pri la angla, kiu tiuokaze ankaŭ uzus "refer". Sed laŭ mi temas pri tute alia uzo de "refer" ol tiu pri kiu ni antaŭe parolis, kaj do ne necesas uzi "signi" ĉi-kaze.
Pri la tri manieroj, laŭ kiuj mi uzis na "signi" en mia prelego: La dua uzmaniero (kun parolanto kiel subjekto) estas nefaka uzo de "signi". Rimarku ke en la en ĝia nefaka uzo, "signi" jam povas havi aŭ personon aŭ aĵon kiel subjekto (ekzemploj el NPIV: traleginte la lokojn, kiujn vi signis per ruĝa krajono; tiu ŝtonamaso signas la vojon). Mia propono pri faka uzo de "signi" kongruas bone kun tiuj kazoj de la nefaka uzo, kiam la subjekto estas aĵo. Sed kompreneble oni daŭre povas uzi na "signi" kun ĝia nefaka signifo, do ankaŭ kun persono kiel subjekto.
En la tria uzmaniero (kun vortuzo kiel subjekto), "signi" ja havas la de mi proponitan fakan signifon. Rimarku, ke en tiu faka uzo de "signi" (="refer"), ne nur dependas de la nomo, kiun objekton la nomo signas, sed dependas ankaŭ de tio kiel oni uzas la nomon. Ekzemple, se mi nomas mian hundon "Napoleono", tiam la nomo "Napoleono" povas aŭ signi la generalon aŭ mian hundon. Kiun el la du la nomo fakte signas en certa okazo dependas de la okazo/uzo. La de vi cititan frazon mi povus pli klare skribi kiel "Tial en la postaj uzoj de la nomo, kiuj estis kaŭzataj de tiu provo je komenca bapto, la nomo ankaŭ ne signas iun ajn estaĵon". Mi elektis iom plisimpligi la frazon, igante la vortuzon la subjekto, ĉar tio ne vere pova kaŭzi iun ajn konfuzon en tiu kunteksto.
Vi demandis, ĉu mi konsideras signi gramatike simila al brosi, marteli, ktp? Al tio mi povas respondi nur per ne. Ĉe "marteli", la subjekto estas la homo, kiu martelas, dum la martelo aperas nur kiel per-komplemento: "Li martelas per martelo". Ĝenerale, ĉe tiaj verboj el ilaj radikoj, la ilo aperas nur kiel per-komplemento, dum la subjekto ĉiam estas tiu, kiu uzas la ilon. Ĉe "signi", la signo mem (la vorto aŭ nomo) estas la subjekto. Fakte, ni jam havas la vorton "nomi", kiu funkcias tiel ke tiu, kiu uzas la signon, estas la subjekto, kaj la signo estas per-komplemento. Sed ĝuste ĉar ni volas la signon kiel subjekton ni bezonis novan vorton; kaj por tio mi proponis "signi".
Do vi povus demandi, al kiuj verboj en ne-agaj radikoj "signi" do similas. Laŭ la klasigo de PMEG, mi metus "signi" kune kun la verboj el diversaj radikoj, kie la verba signifo "ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ... [ĝi] iel proksime rilatas al la signifo de la radiko". Kompreneble oni ne tro libere kreu tiajn verbojn el diversaj radikoj; sed mi ja ne kreis na "signi" - mi nur iom pliprecizigis ĝian signifon en certa faka kunteksto. Marcos 17:57, 9. Feb 2007 (UTC)
Dankon, Marcus! Denove tre bona respono kun kiu mi konsentas. Sen ia dubo vi pravas preferi: "kiun Fanny nomas Tilda". Tion mi nun uzas. Per "persignata far Fanny kiel Tilda" mi celis esplori la potencojn de signi, kaj jes mi paŭsis anglan esprim-manieron. Nun, mi pli konscias ke fakte mi unue verkis la frazon en nesemantik-faka konteksto. Aldone, mi emas foĵeti la balastan per-. Sed pli grave mi dubas ke mi povus pravigi tian (ankaŭ nefakan) uzon de kiel. La konstruaĵo ŝajnas orfa: En (nefake) Fanny signas Matildan kiel Tilda, la nomo Tilda (fake) signas ne Matildan, sed Fanny-on! Laŭ mi, mi gramatike povus ripari tion (kvankam eble ne familiare) per Fanny signas Matildan per "Tilda", do (eĉ malpli familiare, kaj ankoraŭ ne fake) signata far Fanny per "Tilda" Sed esprimi la aferon per tiel nekutima maniero ne necesas. (Kaj siakontekste malutilus en Vikipedio.)
Certe, se ni traktas la fakan uzon de signi kiel tute sendependa verbo, vi pravas ke ĝi ne similas al brosi. Sed mi ne certas, ke trakto tiel sendependa necesas por pli ĝenerala vidpunkto: laŭ mia kompreno ni ambaŭ vidas fakan signi kiel limigon de la signif-amplekso de nefaka signi. Kvankam la ofteco de la struktur-vaiantoj de frazoj uzantaj la verbojn brosi kaj (nefaka) signi eble malsamas, mi nun pensas ke nefaka signi ja sintakse kondutas kiel brosi: unuflanke estas la frazo supre Fanny signas Matildan per "Tilda" kiun mi opinias gramatika, se ne familiara, aliflanke ekzistas frazoj kun ila subjekto, kiaj vasta asfaltizita placo kiun zume kaj senhaste brosis specialaj maŝinoj (de Pokrovskij en lia traduko de Majstro kaj Margarita) kiun mi opinias kaj gramatike ĝusta kaj familiara. Denovan dankon pro la stimula diskuto. Samtempe mi antaŭĝuas eblajn estontajn diskutojn kun vi tiatemaj aŭ alitemaj.
Mi intencas kopii ĉi tiun diskuton al mia diskutpaĝo. O'RyanW ( ) 05:18, 18. Feb 2007 (UTC)

Ĝenerala aspekto de la Eo-vikipedio redakti

Min frapas ke la aspekto de Eo-vikipedio tre malsamas de la ekz. germana kaj aliaj naciaj. Kial? Estas por mi iom ĝene, ĉar mi kutimas ekz. serĉi la ligilon "Redaktu" je alia loko sur paĝo. --Ziko 22:13, 7. Feb 2007 (UTC)

Pardonon, ke mi verŝajne miskomprenas: Esperante tuj super la atikolnomo mi vidas la "etikedojn" projekta paĝo — diskuto — redaktu/vivi vikitekston — (+) — historio — renomu — (mal)atentu. Angle mi vidas article — discussion — edit this page/view source — (+) — move — (un)watch. Kaj germane mi vidas Artikel — Diskussion — (+) — Seite bearbeiten/Quelltext betrachten — Versionen/Autoren. Mi ne komprenas la germanan sed tiuj "etikedoj" ŝajnas al mi rezultigi la saman efikojn en la tri lingvoj, en la sama ordo. Nur mankas en la germana la etikedojn por "renomu" kaj "atentu", ĉu eble pro tio ke mi ne estas registrita uzanto en la germana vikipedio? O'RyanW ( ) 00:24, 8. Feb 2007 (UTC)
Do, mi vidas fakte ion alian. Ĉe mi la Eo-Vikipedio ekz. havas supre grande "VIKIPEDIO" blanklitere sur blua grundo. Kaj la funkcioj, kiujn vi priskibas, mi vidas sube de artikolo. Kaj fakte la lingvaro aperas kaj super kaj sub la artikolo. Ĉu nur mi vidas tiun apartan e-an version? Ĉu miaj aranĝoj estas malĝustaj??? (konfuzigite) --Ziko 10:42, 8. Feb 2007 (UTC)
Eble mi nun komprenas. Klaku ĉe "miaj preferoj" (kio ĉe mi troviĝas paĝosupre), kaj tiam klau ĉe "etoso". Elektu la defaŭlton "Librejo". Tio eble riparos ĝin por vi. Amike, O'RyanW ( ) 10:52, 8. Feb 2007 (UTC)
Saluton ĉiuj, speciale Yves,
Ĉi-tie mi jam diskutis pri mia propono pri nova ĉefpaĝo. Nu, tio estas la rekta ligo.
Momente mi ne emas ellabori ĝin, ĉar ŝajne neniu alia faras ion en tio direkcio kaj vikioj estas komunaj projektoj.
Se iu ajn havus teĥnikajn problemojn, tiam proponu ion ajn kaj mi povas ellabori ĝin. Bedaŭrinde neniu faris eĉ tion ne.
Salutojn el la Algovio, Lupíro 22:20, 8. Feb 2007 (UTC)

Mia eraro... do "preferoj". Dankon! --Ziko 20:14, 20. Feb 2007 (UTC)

ru-sib: redakti

Kiel oni faras en en:, mi proponas ne aldoni ligojn al la ru-sib-aj artikoloj ĝis la fino de la diskutaĵo pri la fermo de ru-sib. Vidu meta:Proposals for closing projects/Closure of Siberian Wikipedia.

Mi pensas ki oni devus malaldoni la ligojn al ru-sib: de Aibot ktp.

--BACbKA 16:02, 12. Feb 2007 (UTC)

Mi proponas ke homoj ne okupiĝu pri ĉi tio. La ligojn roboto aldonas kaj simile roboto ilin forigos, se ru-sib estos fermita. Ni ne malŝparu sian tempon. Maksim 21:38, 12. Feb 2007 (UTC)
Mi nur povas subteni la opinion de Maksim. Kore --Tlustulimu 19:19, 14. Feb 2007 (UTC)

Mi ne parolas esperanton redakti

Mi parolas esperanton tre malbona. Ĉu mi devas kontinui redakti Vikipedio, aŭ ĝi iritos vin? --Joti 17:24, 14. Feb 2007 (UTC)

Kontinuu. Maksim 17:31, 14. Feb 2007 (UTC)
Vere en komenco mia malbona lingvo tre ĉangrenigis homojn en Vikipedio. Mia Esperanto tre plibonigis per redaktado, sed daŭre malbona... Sed, ne troigu! Roberto 17:34, 14. Feb 2007 (UTC)

Sed bonvolu ĉiam atentigi ĉi tie aŭ sur mia diskuta paĝo, ke vi bezonas kontrolon de la tradukita teksto. Narvalo 17:53, 14. Feb 2007 (UTC)

Bonvolu krei komence paĝojn pri temoj kun facila lingvaĵo: ekz. urboj, homoj ks. aŭ aldoni tekstojn al ekzistantaj artikoloj. Sed bonvolu mencii ankaŭ tion.Narvalo 17:53, 14. Feb 2007 (UTC)

Ĉu ni havas iun ŝablonon "Bonvolu nepre korektlegi mian artikolon"? Similaj ŝablonoj ekzistas en la angla kaj germana vikipedio, kie multaj kontribuantoj estas nedenaskuloj. Se ni ne havas, mi eble post kelkaj tagoj pretigos tiun ŝablonon! Alaŭdo ۩ 17:32, 17. Feb 2007 (UTC)
Ni havas la ŝablonon Ŝablono:Lingvaĵo, kiun oni povas meti tuj post iun frazon, kiam oni dubas pri ĝia gramatika ĝusteco, aŭ al la komenco de la artikolo, se oni ĝenerale faras multajn erarojn. Ĝi aperas nur kiel malgranda supreskribata "L" en la artikolo. Mi forte instigas la uzon de la ŝablono, kiam ĝia uzo havas sencon. Marcos 23:44, 17. Feb 2007 (UTC)

Bonvenon! Klako ĉe "atentu" kaj posta kontrolo de "atentaro" faciligas vidi kiaj ŝanĝoj okazos en via teksto. O'RyanW ( ) 05:36, 18. Feb 2007 (UTC)

Estontaj mejloŝtonoj redakti

Dosiero:Wiki-eo-75.png

Du mejlŝtonoj por Vikipedio rapide venas: la 70000-a kaj la 75000-a artikoloj. El la du, mi opinias ke la 75-mejlŝtono estas pli grava. Ĉu estas ia ajn intereso por kunlabori ĉi tiujn artikolojn? Se jes, mi faros paĝon ĉi tial. Mi ankaŭ faris simplan bildon por la 75000-jubileo. -- Yekrats 15:15, 16. Feb 2007 (UTC)

Kial 75 mil? Minimume al mi tio nenio signifas. Ĉu en via kulturo 75 havas specialan signifon? Ŝajne usonanoj kalkulas per kvaronoj (kvarono de horo, kvarono de dolaro aperas en usonaj filmoj), ĉu vi volas festi ĉar 75 mil estas 3 kvaronoj de cent mil? Roberto 15:26, 16. Feb 2007 (UTC)

Roberto, vi havas ĉiam problemojn:) Ĉu vi povas apogi ion-ajn? Narvalo 16:09, 16. Feb 2007 (UTC)

Se la komunumo volas, mi povas fari la "75000" al "70000", aŭ ne utiligas ia ajn speciala jubliea bildo. Sed mi pensas ke la 750000 estas pli grava ol la 70000. Sepdekkvinmila mejlŝtono estas duono inter la 50000-a kaj la 100000-a! Mi opinias ke la du mejlŝtonoj estos ambaŭ gravaj. -- Yekrats 16:17, 16. Feb 2007 (UTC)

Bonvolu vidi: Vikipedio:70000-a kaj 75000-a artikolo -- Yekrats 01:17, 17. Feb 2007 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke ambaŭ mejloŝtonoj gravas. Ĉu iu povus iom pliheligi la ciferojn en la supra mejloŝtona grafiko? Sur mia iom malnova monitoro ili preskaŭ nigras. Dankon --Tlustulimu 18:07, 25. Feb 2007 (UTC)
Jes, bone. Mi malnigrigos ĝin. -- Yekrats 16:09, 26. Feb 2007 (UTC)
Ĉu la nova pli hela versio pli plaĉas al iu? -- Yekrats 16:20, 26. Feb 2007 (UTC)
Dankegon pro la heligo. Nun mia monitoro montras verdan 75000. --Tlustulimu 16:39, 28. Feb 2007 (UTC)

Babilejo en Vikipedio redakti

Saluton,

Ĉu eblas aranĝi babilejon ĉi tien? Mi pensis pri ia tujmesaĝilo, por ke la salutintoj kontaktu unu la alian nuntempe.

Golbery [Goŭberi'] 15:45, 16. Feb 2007 (UTC)

Vikifonto redakti

Karaj,

Ĉu iu el vi interesiĝas krei Esperantan version de Wikisources???? Mi pensis sendi proponon sed sen apogo ni nenion faras.

Golbery [Goŭberi'] 14:48, 18. Feb 2007 (UTC)

Propono de nova aspektigado de la paĝo Vikipedio:Ŝablono redakti

Vidu: Vikipediisto:So9q/Testejo

La nuna aspekto estas malorda longa kaj nekompleta. Tial mi proponas reverkado de la paĝo kaj uzo de subpaĝoj. Vidu la propono.

Krome mi proponas renimigi la paĝon de Vikipedio:Ŝablono al Vikipedio:Ŝablonoj --Denizo 13:18, 22. Feb 2007 (UTC)

Nova ŝablono por fari fratoligoj redakti

Mi faris novan ŝablonon por pli facili ligi al (Viki)fratprojektoj.

Vidu ekzemplo de uzo de la ŝablono:

Mi kredas ke ĝi povus anstataŭigi (post tempo) la malnovaj {{Commons}} kaj {{wikiquote}} --Denizo 14:11, 22. Feb 2007 (UTC)

Ĉu kaj kiel korekti apartigilojn uzantajn la vorton 'referi'? redakti

Multaj apartigiloj uzas la vorton referi en ne-PIVa maniero, ekzemple, Lytton:

Lytton povas referi al:

  • Edward George Bulwer-Lytton
  • Lytton (Brita Kolumbio,
  • Lytton (Iowa)
  • Lytton (Queensland)
  • Lytton, karaktera formo de sciencfikcia serio Doctor Who
  • Lytton-komisiono

Sekve de ĵusa diskuto kun Marcos (supre) mi proponas 'forkorekti' tiujn uzojn de referi. Marcos sugestas uzi aŭ signifiesti nomo de. Mi iomete preferas uzi signifi, sed tuj aperas problemeto: Se mi simple anstataŭigus referi al per signifi, tio laŭ mia lingvosento postulos akuzativigon de ĉiuj listeroj, kion mi trovas tro maloportune. Tamen lasi la liston de rektaj objektoj tute nominativa mi opinias multege pli malbona ol ne forredakti tian uzon de referi. Ĝis nun du solvoj venas al mia kapo:

  • signifi iun ajn el
  • signifi na

Sed ĝis nun mi tre mal-emas uzi la reformisman formon na, kaj ne uzos ĝin en tia okulfrapa loko sen ĝenerala subteno.

Do, la demandoj estas:

  • Ĉu iu kontraŭstaras la forredakton de ne-PIVaj uzoj de referi?
  • Ĉu iu kontraŭstaras iun el la solvoj?
  • Ĉu oni preferas iun el la solvoj, aŭ hvas pli bonan?

Se oni aprobas forredakton de nePIVa referi, mi emas ankaŭ proponi similan redakton en artikoloj uzantaj la vorton referi en nePIVa maniero, precipe tiujn verkitaj de maksimbot. O'RyanW ( ) 23:14, 22. Feb 2007 (UTC)

Kio pri: "Lytton havas diversajn signifojn, inter ili:" kaj sekve nominativa listo? --Bea 08:10, 23. Feb 2007 (UTC)
Mi ŝatus atentigi pri tio, ke kiam mi mem proponis la alternativojn "signifi" kaj "esti nomo de", mi proponis ilin por du malsamaj okazoj: Laŭ mi "esti nomo de" pli taŭgas kiam temas pri propra nomo (kiel ĉe Lytton), dum "signifi" taŭgas pli kiam temas pri vorto kiu ne estas propra nomo (ekz-e ĉe eksponento).
Kvankam mi mem ŝatas la prepozicion "na", mi ankoraŭ malrekomendus uzi ĝin en la artikoloj de la Vikipedio, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas tiom multe uzata, kaj pro tio ankaŭ ne tiom konata.
La propono de Bea ankaŭ plaĉas al mi. Marcos 15:22, 23. Feb 2007 (UTC)
Kompreneble. Dankojn. Bea: Mi emas piedbati min.:-) Mi atendos kelkajn tagojn por plicertiĝi ke neniu kontraŭas. O'RyanW ( ) 04:06, 24. Feb 2007 (UTC)
La mia varianto estas "Lytton povas rilati al:" Maksim 19:20, 25. Feb 2007 (UTC)
Mi certe preferas ĉiujn proponojn uzi la radikojn SIGNIF aŭ NOM al ĉi tiu propono uzi la malprecizan RILAT. Marcos 16:58, 26. Feb 2007 (UTC)
Ankaŭ mi. Tamen inter la ĉirkau 70 artikoj kiun mi tiurilate redaktis, mi uzis RILAT en eble kvar, pro svago kiun mi trovis (kredeble erare) en la uzo de REFER: Ekzemple:
Fojfoje mi ankaŭ uzis PAROL PRI, TEM PRI, TERMINIĜI PRI, EST, MENCI, KONSIDERIĜ, ALUD, KOMPAR, KIEL MALLONGIGO DE, kaj unufojnon SIGN. Sed plejparte, kompreneble, mi uzis SIGNIF kaj NOM.
La redakto-listo troviĝas ĉe: Speciala:Contributions/Oryanw Se iu sentas iujn miajn ŝanĝoj malkonvena aŭ netaŭga, bovolu pluŝanĝi aŭ atentigi min. Ĉiuj paĝoj redaktite de mi restas en mia atentaro minimume monaton.
O'RyanW ( ) 20:53, 28. Feb 2007 (UTC)
Multan dankon pro viaj redaktoj. Mi kontrolis plurajn el ili, kaj ĉiam via elekto ŝajnis al mi tre bona. Marcos 14:27, 1. Mar 2007 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno redakti

Kiu zorgas pri la ŝanĝo de la Kunlaboraĵo de la semajno en la Ĉefpaĝo?. Ĝi restas la sama de antaŭ pluraj semajnoj, kaj intertempe jam fariĝis sufiĉe bonkvalita.

Ĉu iu el la administrantoj devas kontroli kiu venkis en la balotado por sekva kunlaboraĵo kaj poste ŝanĝi? Aŭ ĉu iu ajn havas la rajton tion fari? Kiam estas la tago kiam oni devus fari la ŝanĝon?

Ĉikaze ne estas dubo ke la venkinto estas Tragedio. Do, mi pensas ke oni vere povas jam aktualigi la ĉefpaĝon, ĉu ne?

Tonyo 19:31, 23. Feb 2007 (UTC)

Tiun ŝanĝon povas fari ĉiu ajn vikipediisto, ne bezonas esti administranto. Simple redaktu na Ŝablono:KDLS-kadro.
(Antaŭe mi ĉiusemajne faris tiun ŝanĝon, sed nun mi estas iom tro okupita por tio, do estus bone, se aliaj povus prizorgi tion). Marcos 03:11, 24. Feb 2007 (UTC)
Do, se neniu kontraŭas, morgaŭ (dimanĉe la 25-an de februaro) mi mem fars la ŝanĝon al Tragedio.

Tonyo 16:45, 24. Feb 2007 (UTC)

Fakaj vortaroj redakti

Saluton.

Mi antau ne longe komencis kunlabori en la Vikipedio.

Mi antaŭvidas, ke mi precipe kunlaboros pri sciencaj artikoloj. Pri tio (kaj eble ankau pri aliaj -fakaj- aferoj), estas "problemoj" tradukante kelkajn (eble multajn) fakajn terminojn, kiel videblas legante kelkajn sciencajn artikolojn jam aldonitaj al la Vikipedio. Ekz., estas terminoj ne tradukitaj (t.e., o-vortoj kiuj ne finas per "o" -char ili estas rekte prunteprenitaj, au ech _elprenitaj_, el aliaj lingvoj-, ktp), kaj, kiam ili estas tradukitaj, kutime estas pluraj versioj de la sama vorto (kio povas krei konfuzon).

Mi mem spertis kelkajn malfacilajhojn tradukante iujn terminojn, char ne estas (au, almenau, mi ne konas ghin) vortaro, kiu oni povu trovi specifajn terminojn pri fiziko. (Mi ech ne scias, chu iuj terminoj _ekzistas_ -lau la senco "oni jam difinis au uzis ilin antaue"- au ne.) (Parenteze: kompreneble, mi konsultas kelkajn vortarojn, precipe la Retan Vortaron, sed multaj el tiaj "fakaj vortoj" ne estas enhavitaj en tiuj vortaroj, do oni devas pripensi kiel esperantigi ilin.)

Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiaj vortoj.

Amike, Esperanto1887 14:03, 24. Feb 2007 (UTC)

Ĉe la libroservo de UEA oni povas mendi na "Esperanta terminaro de fiziko" (Esperanto-japana-angla, 192 paĝoj, 18€, 1992). Antaŭe ekzistis reta fizika vortaro (Esperanto-portugala) ĉe http://www.lujz.org/vorfiz/, sed momente tiu URLo ne funkcias. Marcos 15:01, 24. Feb 2007 (UTC)
Mi trovis la pagaro bone funkcianta en la arkivo, vidu ĝin kaj elektu la plej lasta versio.--Denizo 19:54, 24. Feb 2007 (UTC)

Mi petas uzi na nana na redakti

Se vi uzas na na, eble ankaŭ vi povas uzi na je aŭ je na aŭ na nana na:) amike Narvalo 16:58, 24. Feb 2007 (UTC)

"Na" estas sufiĉe malgranda vorto, do ĝi ja estas nana. Sed ĉar "na" estas ĉiam nana kaj neniam giganta, mi ne komprenas vian apartan emfazon pri tio, ke vi petas uzon na nana "na". Ĉu ne ĉiu uzo na "na" estas uzo na nana "na"? Ŝerceme --Marcos 21:27, 24. Feb 2007 (UTC)
Ja tiu "na nana na", estas naiva frazero ! --Ssire 07:28, 25. Feb 2007 (UTC)

Sur Ŝablona diskuto:EDE mi novembre kritikis la nunan uzon de tiu ŝablono, sed ĝis nun neniu reagis; ŝajne tro malmultaj rigardas tiun diskutpĝon. Sed laŭ mi estas tre grava afero, do mi nun metas mian tiaman kontribuon ĉi tien en la diskutejon:

Laŭ mi, la uzo de ĉi tiu ŝablono estas malbona, ĉar ĝi malinstigas kunigon de EdE-teksto kun la ĝenerala enhavo de artikolo, kaj same malinstigas ĉian redaktadon aŭ aktualigadon de la EdE-tekstoj. Ĝi ŝajnigas, ke la EdE-tekstoj restu kiel citaĵoj en la Vikipedio. Sed tio ne estis la intenco de la aldono de EDE al la Vikipedio. Se oni volas legi EdE en sia orgina formo en la interreto, por tio ekzistas aparta retpaĝaro. En la Vikipedio, la tekstoj de EdE servu kiel bazo por pli ampleksaj Vikipediaj artikoloj. Ni do ĉi tie ne prezentu ilin kiel citaĵojn. Kion opinias la aliaj? Marcos 16:21, 25. Feb 2007 (UTC)

La ŝablono sufiĉe belas. Mi antaŭe supozis tiun ŝablonon rezulta de ia kopirajtaranĝo. Tamen la argumento de Marcos trafas. Elŝabloniginte la tekston de la opaj artikoloj, ni povos havi alispecan ankaŭ belan ŝabloneton kiu klarigas ke la unua versio de la artikolo kopiiĝis de EdE kun permoso de X; la ŝablono ankaŭ provizu ligojn al la originalo de EdE. Tiu ŝablono aperu sube en aparta sekcio pri fontoj aŭ eksteraj ligoj.
Bedaŭrinde tiu ligo (supre) al EdE por mi ne funkcias. O'RyanW ( ) 16:56, 25. Feb 2007 (UTC)
La ŝablono neniel malhelpas disvolviĝon de tiaj paĝoj. Sufiĉas enmeti ĝin en apartan sekcion, ekz,: ==Citaĵoj el enciklopedio==, tie enmeti la ŝablonon kun la teksto el la enciklopedio kaj disvolviĝi la tekston pri la evento aŭ persono, kiu ne troviĝas en la enciklopedio. Ĉu komplika? --Petr Tomasovsky 17:06, 25. Feb 2007 (UTC)
(Al O'RyanW: Nun la ligilo funkcias)
Al Petro: Mi ne bone komprenas vian komenton. Eble helpas, se mi unue pliklarigu, kial laŭ mi la ŝablono malhelpas disvolviĝon de tiaj paĝoj:
Esenca parto de disvolviĝo de tiaj paĝoj estas ne nur la aldono de novaj informoj en apartaj alineoj, sed ankaŭ la redaktado kaj korektado de la alineoj prenitaj el EdE. Ekzemple la frazo "Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo" en Danio eble ne plu estas vera. Kiam oni iel redaktas citaĵojn el EdE, ili ne plu estas citaĵoj. Do tiam la ŝablono ne plu taŭgas. Sed la ŝablono jam antaŭe povas pensigi la leganton, ke la teksto restu nur kiel citaĵo, do tute ne estu redaktita. Kaj ĝuste tio malhelpas la disvolviĝon de tiaj paĝoj. Marcos 18:03, 25. Feb 2007 (UTC)