Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 10


Urĝa peto pri forbaro! redakti

Bonvolu iu administranto urĝe forbari la uzanton 121.44.105.216, kiu aldonis multajn anglalingvajn tekstajn kun nerilataj fotoj, kaj forviŝi la koncernajn artikolojn. --Bea 09:40, 29. Okt 2007 (UTC)

Ni havas laŭ listo 12 administrantojn, sed pluraj ne aperas ĉi tie jam longan tempon. Ĉu ne estus bone, ke ni pluraj neadministrantoj havu rajton forigi tiajn vandalaĵojn? Hieraŭ ankaŭ estis vandalitaj paĝoj kaj neniu zorgis pri ili, krom Narvalo kaj Yekrats, kiuj forbaris po unu adreso. Kio la ceteraj? Bone, ni atendu kaj rigardu kreskantan nombron de artikoloj en Vikipedio. Almenaŭ por kelkaj horoj aŭ tagoj. Mi deziras do agrablan forigadon kaj al la neensalutinto pluajn alŝutojn. Petro@diskkont 10:30, 29. Okt 2007 (UTC)
  • Ĉu iu administranto kontinuos mian amasforigadon? :[1] -- Yekrats 11:13, 29. Okt 2007 (UTC)

Ĉu mi forviŝis ĉiujn la vandalaĵojn? Se vi plu trovis iom, bv kontakti min. -- Yekrats 12:21, 29. Okt 2007 (UTC)

Klare, ni bezonas pluajn administrantoj por prizorgi tiajn aferojn. Du aktivaj administrantoj el 9 en tuto ne estas sufiĉe por vikipedio de ĉi tiu grandeco. Ĉu iu volas iĝi administranto? -- Yekrats 12:25, 29. Okt 2007 (UTC)

Laŭ listo de ĉiuj administrantoj ni havas 12 administrantojn. Ĉu ĉiuj vere bezonas tiujn rajtojn? Petro@diskkont 12:30, 29. Okt 2007 (UTC)
Almenaŭ Arno kaj mi ankaŭ estas aktivaj, do estas kvar aktivaj administrantoj. Mi ofte prilaboras la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kaj reagas al vandalaĵoj, kiam mi ekscias pri ili (ekz-e hieraŭ mi forigis unu vandalaĵon; ĉar la kontribuinto nur faris tri vandalajn redaktojn, mi ne forbaris lin, sed nur forigis la de li kreitan paĝon).
Sed certe pli da administrantoj estus bonvenaj. Oni povas kandidatiĝi sur Vikipedia diskuto:Administrantoj. Marcos 13:29, 29. Okt 2007 (UTC)

Ĉar mi pretas kunhelpi, mi ĵus kandidatiĝis sur Vikipedia diskuto:Administrantoj. Ĉiuj voĉdonoj kaj komentoj estu bonvenintaj. Thomas Guibal 17:37, 29. Okt 2007 (UTC)

Kien meti VAN? redakti

Mi pardonpetas se mi pretervidis konvernan helppaĝon eventuale ekzistantan sed ne trovitan de mi. Kiel oni alfabetigas familiajn nomojn kun nomaldono? Mi konstatis ke oni listigas min kiel "Van Dijk, Ziko", sed ke estas "Oostendorp, Marc van". La unuan manieron mi konas el Belgio, la duan el NL kaj DE. Kion fari? La germanan (duan), ĉar mi estas germano? Mi opinias plej konsilinda la belgan (unuan), ĉar ĝi estas pli "logika" kaj facile komprenebla; tamen ne perfekta, ĉar belgo skribas sin "Ziko Van Dijk", germano "Ziko van Dijk"...--Ziko 13:30, 29. Okt 2007 (UTC)

Saluton, kara Ziko! Ŝajnas, ke noma afero estos ĉiam diversvidpunkta. Mi, ne pro tio, ke mi estas brazilano, preferas la brazilan moron. Ĉi tie ni alvokas homojn per iliaj unuaj nomoj. Tiel la homoj estas konata per tio, kio ili ja estas, ne per tio, kio estas ilia familio. Nu, nur filigranoj! Tio vere ne gravas. Rilate al via nomo, mi opinias, ke vi uzu la germanan moron. Rimarku, ke belgoj majuskligas Van kaj tial ili uzas ĝin kiel unuan parton de familinomo, kaj la germanoj, male, ne ĝi majuskligas kaj ne vidas ĝin kiel parton de familinomo mem. Ĉar via nomo estas Ziko van Dijk, ne Van, tial uzu la germanan, ĉu ne? :-) Amike, Fernando Maia Jr. 16:05, 29. Okt 2007 (UTC).

Mi estas tamen sufiĉe germana por deziri unuecan sistemon en VP.--Ziko 20:02, 29. Okt 2007 (UTC)

Lastatempa atako ĉe Esperantlingva Vikipedio redakti

Laŭ mia esploro, la vandaloj ĉefe utiligis malfermitaj prokuriloj (en:Open proxy). Ĝi estas ekstera servilo aŭ zombio-komputilo kiu permesas iun ajn uzi ĝi mem libere. Ĉi tiel, vandalo povas uzi la prokurilojn por ataki nin malrekte. Centoj da ĉi tiaj serviloj ekzistas. Mi faris novan ŝablonon: {{Malfermita prokurilo}} por marki ĉi tiaj vandalemaj IP-adresoj. -- Yekrats 15:41, 29. Okt 2007 (UTC)

Ĝi ankoraŭ ne fukcias perfekte bedaŭrinde. Eble komputikemulo povas regardi ĝin. Ĝi ne listigas la vikipediisto-paĝo en ĝusta kategorio. -- Yekrats 15:49, 29. Okt 2007 (UTC)
Bonvolu atenti la ligospamon, kiu lastatempe okazis. Aktuala ekzemplo estas la artikolo Amaskomunikilo, al kiu 130.37.244.45 aldonis anglalingvan ligon. Ni ne bezonas akcepti tion. Mi forigis tiun ligon. Se denove la sama IP-adreso aldonos ĝin, bonvolu protekti la artikolon kontraŭ anonima redaktado aŭ forbaru la IP-adreson almenaŭ por iom da tempo. Aliaj Vikipedioj eĉ havas nigran liston da ligoj aŭ TTT-adresoj, kiujn ĝenerale ne plu eblas aldoni. --Kunar 15:59, 1. Nov 2007 (UTC)

Kiel fuŝiĝas ŝablono JarcentKategorio redakti

Lastatempe la {{ŝablono:JarcentKategorio}} fuŝiĝis. Kio okazis? -- Yekrats 19:15, 29. Okt 2007 (UTC)

Petro malaktivigis la ŝablonon {{Kaŝskatolo}} ĉar litrovis ĝin ne funkcianta. Jam de kelkaj semajnoj ni konstatas diversajn aferojn kiuj ne funkcias, kaj mi konstatis ke ĉio bone funkcias per Mozilo kaj ne per Internet Explorer. Momente mi restarigis {{Kaŝskatolo}} tiel ke ĝi funkcias per Mozilo. La problemo restas solvinda (ekzemple ke ŝablono malsame reagu laŭ la uzata foliumilo). Arno Lagrange  09:06, 1. Nov 2007 (UTC)

"Ekspresstratoj" redakti

Vikipediisto:Lupíro, vi ŝanĝis la nomojn de multaj artikoloj, kiuj enhavis la vorton "ekspresvojo", al "ekspresstrato"; eble vi ankaŭ kreis novajn artikolojn kun simila nomo. Ekaemploj: A2 (kroata ekspresstrato), A7 (germana ekspresstrato), Listo de slovenaj ekspresstratoj. Bonvolu tuj ĉesi kaj remeti la originalajn nomojn. "Strato" neniel povas signifi grandan interurban vojon por rapidkuraj aŭtoj, tia vojo estas simple (ekspres)vojo, eventuale ŝoseo. Strato estas enurba, kun domoj ambaŭflanke, kun butikoj kaj homa vivo. --Surfo 06:44, 1. Nov 2007 (UTC)

Vi vere skribas pri ŝoseo kiel granda interurba ligo? Amuze!
Ŝajne homoj kiel vi tute --Ziko 19:25, 1. Nov 2007 (UTC)havas problemon miksi vojon kaj straton: Unu vorto sufiĉu. Mi, kiel sciemulo rilate al stratoj, bezonas tiun diferencon. Kaj se vi nur iomete kredus, ke Esperanto ne bezonas, tiam mi agu ke, ĉiu artikolo rilate al stratoj estu forĵetita!
Jen, karaj esperantisto(j), estas via(j) decido(j): Se vi kredas, ke vi konas la fakon trafiko pli bone ol mi, bone memkredu.
Mi nur havas unu peton: Ne mortigu min kiel en mezepoko se mi diras, ke la mondo ne estas disko.
Salutojn el la Algovio Lupíro 07:21, 1. Nov 2007 (UTC)
Bv vidi aŭtostradon kaj straton. Petro@diskkont 07:29, 1. Nov 2007 (UTC)
Dankon pro la atentigo: "aŭtovojo" (aŭ pli bone: "aŭtostrato") estas ankaŭ tut-alia formo de strato. De temp-al-temp mi estas ŝokita kiel vortnekreemaj Esperantistoj estas rilate al diversaj tipoj de stratoj el diversaj landoj.
Strato - nur enurba - ho kiel pseŭdoromatika pensmaniero! @Surfo: Kial vi ne proponas tokiponon kiel internacia lingvo?
Salutojn el la Algovio Lupíro 07:39, 1. Nov 2007 (UTC)
Vi eble konas vojojn, sed Esperanton vi evidente neniom regas. Mi ne scias de kie vi prenis vian strangan ideon pri "strato". Eble vi pensas en iu alia lingvo (ĉu la germana?) kaj simplisme kredas, ke traduki signifas ŝanĝi vorton de unu lingvo en similaspektan vorton en alia lingvo. --Surfo 08:01, 1. Nov 2007 (UTC)
Malĝis!
Se oni parolas pri diabloj, li venas. Estas ĉiam la sama: Eklezio batas sciencion - fakulo estas batita.
Due: De kie vi estas? Certe vi ne parolas la germanan aŭ hungaran. Do se mi vere pensus laŭ tiuj lingvoj (kiel vi kredas), mi ne tradukus per strato sed serĉus vorton por "Bahn"/"palya".
Salutojn el la Algovio Lupíro 08:37, 1. Nov 2007 (UTC)
PS: Mi nun foriras - matenmanĝi.
Salutojn el la Algovio Lupíro 08:41, 1. Nov 2007 (UTC)

Laŭ la Reta Vortaro :

  • Strato : Vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo
  • Vojo : 1)Spaco trairata por sin movi de unu loko al alia ; 2) Parto de spaco speciale preparita por veturiloj aŭ piedirantoj
  • Ŝoseo : Vojo aŭ parto de strato aparte konstruita por veturiloj, iom altigita, ambaŭflanke borderita per fosaĵo, pavima, asfalta aŭ alia tegaĵo

Surfo do pravas : "ekspresvojo" aŭ "ekspresŝoseo" estas ĉiukaze pli korektaj ol "ekspresstrato". Bonvolu kvietiĝi kaj respekti aliajn uzantojn. Thomas Guibal 08:45, 1. Nov 2007 (UTC)

Lupíro, mi bone regas la germanan, kaj sufiĉe Esperanton por scii, ke oni ne enmiksu naciajn terminojn en la internacian lingvon, sen kontrolo de la senco en tiu ĉi. Bonvolu rapide restarigi la artikolojn kaj kategoriojn sub la ĝustaj titoloj. --Bea 09:28, 1. Nov 2007 (UTC)
Eble helpas al vi, Lupíro, se mi diras, ke la hungara vorto por "strato" estas utca. Kaj la germana Bahn kaj la hungara pálya estas tre ĝeneralaj vortoj por irejovojo, kiuj povas esti uzataj ne nur pri surteraj vojoj, sed ankaŭ ekz. pri orbitoj de planedoj aŭ pri karieroj de homoj. -- Mi forte reagis al viaj ŝanĝoj pro tio, ke vi faris tiujn amase, kio kaŭzas multegon da korektada laboro por aliaj vikipediistoj. Se oni sisteme, grandkvante, ŝanĝas iun terminon, oni ja estu tute certa pri ĝusta vortouzo, kaj neniam faru tion simple pro personaj preferoj, des malpli pro persona misscio. --Surfo 09:36, 1. Nov 2007 (UTC)

PIV2005 samopinias kun la Reta Vortaro: "strato" = "vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo". Bertilow 11:42, 1. Nov 2007 (UTC)

Antaŭ ĉio, mi anoncas ke mi konsentas kun la restarigo de vojo anstataŭ strato en ĉi kazo. Tamen, mi emas diri ke la referenco al la Reta Vortaro, same kiel ĝi estus "biblio" iom ĝenas min: 1: Reta Vortaro diras tion, do Surfo pravas (ĉar li diras la samon) Mi preferus legi: Surfo-uzmaniero koheras kun tiu de Reta Vortaro aŭ io simila. (kiu enscenigas ReVon ne kiel Senerarigan Unikan Dion, sed kiel uzeblan referencon - inter aliaj) 2: PIV2005 samopinias kiel ReVo (ĉu opinio, ĉu difino ?) mi ja substrekas ke tiu difino jam estis tiu de PIV 70: do ne PIV sam(opinias/difinas) kiel revo, sed Revo kiel PIVo. --Ssire 12:47, 1. Nov 2007 (UTC)
Per referenco al ReVo, mi nur celis iom klarigi la diskuton. Kvankam kompreneble ne senerara dio, ReVo ofte montriĝas helpema kaj pli fidinda ol la agado de unu sola vikipediisto. Thomas Guibal 13:07, 1. Nov 2007 (UTC)

Interese. Mia noto, kiu komencis ĉi tiun diskuton, alvokis neniun superan estaĵon, vortaron aŭ organizaĵon por pruvi mian starpunkton: mi simple supozis, ke homo redaktanta la esperantan Vikipedion kaj precipe fajlanta ties vojo-rilatan terminologion, konu la signifon de tiom baza vorto kiel "strato". Nun mi feliĉe scias jam, ke mia uzmaniero “koheras” kun tiu de Reta Vortaro. Nu, por ankoraŭ pli intensigi la etoson de pravo, mi apelaciu al eĉ pli altaj aŭtoritatoj: La Fundamento diras, ke strat’ estas fr rue, an street, ge Strasse, ru улица, po ulica. Kaj la plej klardira ĝis nun eldonita pure esperanta vortaro, Vortaro de Esperanto (1911) de Kabe, koncizigas la esencon: “Strato. Vojo en urbo kun vico de domoj ĉe ĉiu flanko.” --Surfo 14:15, 1. Nov 2007 (UTC)

Evidente. Mi uzis "koheras" nur por mildigi la rilaton: tio estas tia en Revo, do X pravas. --Ssire 16:08, 1. Nov 2007 (UTC)

Kiel klarigi al amaso de idiotoj, ke ili estas idiotoj? Pri PIV, paĝo 1208: Vajmaro kiel ĉefurbo de Turingeno.
Lupíro 17:44, 1. Nov 2007 (UTC)
Mi pardonpetas, sed kion "faklibron" vi havas krom PIV? Kaj el alia vortaro, la nova, grandega vortaro Deutsch-Esperanto: 978-3-87548-466-3

Autobahn (Highway, us) (aŭto)strado (p.158)
Schnellstraße rapidtrafika strato (p.1212)
Autostraße aŭtovojo (p.159)
Chaussee = Landstraße ŝoseo (p. 278)

Lupíro 18:52, 1. Nov 2007 (UTC)

Surfo skribis: "Eble helpas al vi, Lupíro, se mi diras, ke la hungara vorto por "strato" estas utca. Kaj la germana Bahn kaj la hungara pálya estas tre ĝeneralaj vortoj por irejovojo, kiuj povas esti uzataj ne nur pri surteraj vojoj,[...]"
Ho! Unue vi kritikas min, ke mi uzus "germanan pensmanieron" kaj nun vi kritikas min, ke mi ne uzus. Ĉu vi bv. povus decidi vin, kion vi volas?
(Ne nur) en la germana la fino de multaj disputoj estas iu aŭ io ajn rilate al faŝistoj. En Esperanto la fino de teĥnikaj aŭ filozofaj disputo ŝajne estas la demando: "Ĉu estas germana logiko?"
Lupíro 19:00, 1. Nov 2007 (UTC)

Ŝanjnas al mi ke estas pli lingva ol vikipedia diskuto, mi volonte invitas vin al la koncerna yahoo-grupo "pivgrupo".--Ziko 19:25, 1. Nov 2007 (UTC)

vojo = "-bahn", vojo = "Spur" (spuro plibone: trejso) redakti

Mi legis iomete en la artikolo-historio de la A96: La lando Bavario tie estas unue provinco, poste distrikto; vojo iam en la signifo "-bahn" kaj en la signifo "Spur". Ktp.
Tiujn stultaĵojn mi ne "konstruis"!
Se iu ajn kredas, ke ŝi aŭ li trovas pli bonajn, pli ĝustajn, pli ekzaktajn aŭ pli belajn vortojn - simple montru.
Aŭ ellaboru ion ajn pri stratoj. Nur tiel longe tio ne okazas mi ellaboras (ekspres-)stratajn artikolojn
Lupíro 20:26, 1. Nov 2007 (UTC)

"Autobahn" estas "aŭtovojo" (ne strato, ja en vi ne diras germane "Autostraße". "Spur" estas "strio", kaj estas korekte uzata en la artikolo. Mi iom poluris la artikolon ĉi-rilate. Mi volonte kunlaboros pri la aŭtovojoj de Germanio, se ni unue interkonsentos pri la vorto-uzo. Amike, Alaŭdo ۩ 07:29, 3. Dec 2007 (UTC)
Tiam mi proponus anstatau "rapidtrafika vojo" (Germane: schnellstrabse) la "shoseo rapidiga", czar tiu vere celas rapidigi la trafikon gjenerale for de la landstratoj ("roadoj"), por ne vidi tiom multe da retenidsho (retenig°o). Kaj spuro (en senco de "postsigno" prefere povas esti "trejso", kaj "shpuro" prefere restu traklargho.] ---hdito

Bonvolu iel ĉesigi tiun ekspresstratumadon! redakti

Je dio! Iu memfida "specialisto" pri trafiko kaj stratoj (sed plena laiko pri la Esperanta vorto "strato") malordigis dekojn la artikoloj. Administrantoj, faru ion! Necesas iel deadmoni la stratemulon, antaŭ ol li fuŝos la tutan vikipedion - ja nenies fortoj sufiĉos por malfari ĉiujn liajn ŝanĝojn! Necesas havi tre grandan muŝon en la kapo, por insisti pri la korekteco de la formo "ekspresstrato"! Mevo 09:10, 2. Nov 2007 (UTC)

Estas sufiĉaj informoj por diri ke strato ne estas ĝusta traduko de Straße en ĉiuj kazoj. Estus bone ke rapidvojoj ne estu fuŝnomitaj "stratoj" kaj ke Lupíro iom pli afable rilatu al kundiskutantoj kiuj rimarkigas al li ke ili malkonsentas pri sia vortsento. Se ni konsentas ke tiu vortŝanĝo estas fuŝaĵo estus juste ke Lupiro mem riparu tion kaj ke tio ne fariĝu kroma tasko por iu ajn alia. AL @ 14:02, 2. Nov 2007 (UTC)
Unue: Mi ne malordigis artikolojn (kaj ŝablonojn) - mi mem kreis. Tio estas gravega diferenco.
Due: Mi ellaboras artikolojn kaj ŝablonojn por ke vere estu enhavo. Rigardu al diskuto pri volapuka vikepedio - pli ol 100k artikoloj preskaŭ sen enhavo. Ĉu vi volas tion? Ŝajne jes, ĉar vi nur rigardas al titolo - ne al enhavo:
Trie: Mi montris gravajn erarojn en artikolo (bavario kiel "provinco" aŭ "distrikto"; "vojo" por "-bahn" kaj "Streifen"): Estus same, kiel mi dirus ke mano havas kvin manojn. Ktp. Pardonu: Kiu fuŝas kion kial kiel?
Kvare: "specialisto" - fakte mi ne studis "trafiko kaj transporto"-n (kun pli da mono kaj tempo mi volonte farus), sed se vi kredas, ke vi scias pli rilate al trafiko - simple montru, ĉar ĝis nun mi ne vidis tion.
Kvine: En momento kiel nun mi devas pensi al situacio, kiam mi iomete instruis al korea homo malmultajn esperantajn vortojn. El distanco kriis ino: Diru "koreujo" anŝtataŭ... Mi pensis: "Ĉu mi estas porko, kiu serĉas trufojn? Pardonu, se vi scias pli bone, kial vi ne instruas?"
Sese (@Arno): Se viaj vortoj estas ĉantaĝo, tiam ĉesu: Mi neniam dirus ke nia mondo estus disko. §1 de germana bazleĝo estas: "La homa digno estas netuŝebla."
Lupíro Lupíro 19:49, 2. Nov 2007 (UTC)
Admono afable rilati al kundiskutantoj kaj ripari mem tion kion plejmulto el ni prave konsideras kiel eraro neniel estas ĉantaĝo -estas nenia minaco miaflanke al vi -. Cetere neniel necesas krii sur diskutpaĝo per grasigo de unu vortgrupo el kvin. Mi ne petas vin diri ke nia mondo estas disko, sed konsideri ke se laŭ Fundamento, Vortaro de Esperanto de Kabe, PIV (1 k 2), ReVo, strato estas vojo en urbo kun domoj ambaŭflanke, via uzo de strato kiel traduko de la germana Straße koncerne eksterubajn rapidvojojn estas erara. Povas esti ke iuj redaktintoj de germana-esperanta vortaroj enkondukis tian malkonsentitan signifon. Lingvo estas interhoma komprenigilo kaj se iu malplimulto en lingva komunumo ekuzas vorton en malsama signifo kiel komprenas la plejmulto, tio povas kaŭzi nur miskomprenojn. AL @10:14, 3. Nov 2007 (UTC)
1) La fakto, ke vi, Lupiro, ne fuŝis alies kontribuojn, sed kreis viajn proprajn fuŝaĵojn, ne ŝanĝas la aferon: la uzado de la vorto "strato", pri kiu vi admonas nin, estas klare misa. Provu trovi almenaŭ unu subtenanton! 2) La Volapuka vikipedieto neniel rilatas al la demando, pri kiu mi parolas. 3) Se vi korektas alies erarojn, vi estas bravulo; tamen tio ne donas al vi la permeson planti kaj popularigi viajn proprajn erarojn kaj misopiniojn. 4) Mi nenion komprenas pri la trafiko, sed mi bone komprenas, kio estas "strato" en Esperanto - ĝi tute ne estas tio, kion vi pensas. 5) Pri tio, kion mi bone scias, mi ja instruas. Tio koncernas ankaŭ Esperanton (kiun mi ja instruis/as, ankaŭ internacie). Same mi nun penas montri al vi vian eraron koncerne la vorton "strato", kaj mi vere ne komprenas la kialojn de via persistemo. 6) Mi neniel atencas vian dignon, tamen eĉ en la plej libera kaj hom-amika medio oni ne persistu pri siaj eraroj - lerni, plispertiĝi kaj konfesi siajn erarojn devas esti same natura afero por la homo, kiel konsenti pri ĉies rajto je la netuŝebleco de sia digno.
Mi ankoraŭfoje ripetas al vi: en Esperanto la vorto "strato" neniel povas esti uzata por iuj interurbaj vojoj. Neniel! Mevo 13:21, 3. Nov 2007 (UTC)
Estas vere amuze: Unue la kritiko estis, ke mi pensis en la germana, poste la kritiko ke mi ne pensis en la germana kaj nun denove la kritiko, ke mi pensus en la germana.
Pri (traduko de) strato en vikipedio: [[de:Straße]], plu rigardu tion
Persistemo? Ek jaroj mi batalas por Esperanto... tio estas batalo kun homoj kiuj kredas: Ho, Esperanto, sed nur estas hobio, ne estas lingvo. Aŭ "it's a code, not a language".
Pri fundamento: Nu strato estas en fundamento, sed nek ekspresstrato nek ekspresvojo. Kial? La unuaj tiaj stratoj estis konstruitaj post la morto de Zamenhofo...
Certe vi havas poŝtelefonon. Sed laŭ via logiko vi ne povas uzi tiun vorton: Telefono havas ŝnuron, poŝtelefono ne.
Certe vi manĝis terpomojn. Atentu, ne manĝu: Pomoj estas dolĉaj.
Do: Ekspresstratoj ne havas apudajn domojn kiel poŝtelefonoj ne havas ŝnurojn. Kaj same kiel terpomoj ne estas dolĉaj, ekspresstratoj ne estas por piedantoj.
Lupíro 18:30, 3. Nov 2007 (UTC)
La germana/rusa/urdua kaj aliaj lingvoj havas nenian rilaton al tiu ĉi diskuto. Same terpomoj kaj poŝtelefonoj (ĉi lasta, i.a., daŭre restas telefono eĉ malgraŭ la manko de ŝnuroj - la ŝnuroj tute ne estas la karakteriza propreco de la telefono). En Esperanto ni havas la vortojn strato, vojo, ŝoseo. Inter ili la vorto "vojo" estas plej ĝenerala (~ irejo, veturejo). Por la vorto "strato" la plej karakteriza eco estas, ke ĝi estas la vojo (irejo, veturejo), kiu troviĝas ene de urbo, inter domoj. Por la vorto "ŝoseo" la plej karakteriza eco estas, ke ĝi estas la vojo (eble irejo, sed ĉefe veturejo), kiu troviĝas ekster la urbo kaj estas speciale adaptita por facila aŭtoveturado. Tiu normo ne estas mia propra elpensaĵo - ĝi estas fiksita en ĉiuj vortaroj kaj akceptita de ĉiuj esperantistoj, kiuj vere uzas (ne plibonigas, kiel vi!) la lingvon. Kial, kialege vi ne volas uzi la formon "ekspresvojo" aŭ "ekspresŝoseo", sed stultume insistas pri "ekspresstrato" (pri kiu, mi daŭre certas, vi trovos eĉ ne unu subtenanton inter la bonaj esperantistoj)?
Estimata Lupiro. Se rilate telefonon vi opinias ŝnuron pli taŭga ol draton, mi komprenas ke vi same preferas straton al vojo por ekspres-io. Sed mi dubas ke per ŝnuro, telefono iam funkciis... (Tamen ne tro rapidu ŝanĝi ĉiujn dratojn al ŝnuro!) --Ssire 13:11, 4. Nov 2007 (UTC)
La ironio de dikuto pri "falsaj amikoj": Kelkaj tradukas per "malĝusta"
Ĉarma provo de vi per trovo de unu eraro en diskutteksto... nu "drato" anŝtataŭ "ŝnuro". Bone. Kaj nun reen al la sama argumento kun la vorto drato: Pardonu? Kio estas pli karakteriza, videbla propreco de telefono en diferenco al poŝtelefono ol tiu drato? Se la poŝtelefon povas enhavi la vorton telefono kaj terpomoj pomon mi ne komprenas la problemon de strato en ekspresstrato.
Fakte, kiu stultumas, dependas de kvanto de aliaj. Sed diru vi al mi, kial mi estus stulta, uzante unu vorton kun imago de tio kaj ne homoj kun diversaj sen? Vi jam uzas du - "ekspresvojo" kaj "ekspresŝoseo" - (kiu nun?), aliaj diras "aŭtoŝoseo", "aŭtostrado", "aŭtostrato", ... por sama konstruaĵo. Kaj laŭ vi tiu estas unu lingvo? Se laŭ vi estus konsenso, tiam nur estus unu vorto.
> "vi trovos eĉ ne unu subtenanton inter la bonaj esperantistoj" <
Ne subteno ne ĉiam signifas kontraŭo (kvankam bavaroj konas la plej altan formon de kontraŭo kiel eĉ ne ignori...). Mi ne scias, ĉu vi komprenas tiun diferencon?
Lupíro 01:10, 5. Nov 2007 (UTC)
Kara, vi parolas pri malgravaĵoj. Mi ne volas pravigi aŭ malpravigi la uzadon de la formoj telefono kaj poŝtelefono (tamen mi persone opinias ilin tute bonaj). Se vin io ĝenas pri tiu demando - lanĉu apartan diskut-temon. Mi parolas pri la misuzado de la vorto (radiko) "strato". La fakto, ke iu nomas ekspresvojon aŭtoŝoseo, nenion ŝanĝas - ili ambaŭ estas bonaj formoj, temas pri sinonimoj. Se iu uzos la formon (aŭto)ŝoseo, mi havos nenion por kontraŭdiri. Tamen mi ja kontraŭas vian uzadon de la formo ekspresstrato (strado, interalie, same estas malbona vorto, eksterNPIVa; kaj mi vidas neniun avantaĝon pro enkonduko de tiu vorto). Bonvolu dum diskutado paroli nur pri la diskutataj aferoj. Mi klare ripetas, ke laŭ ĉiuj vortaroj strato ne havas la sencon, kiun vi penas atribui al tiu vorto. Se vi povas iel pravigi vian elekton (kaj samtempe argumentite pruvi, ke la formoj ekspresvojo, ekspresŝoseo kaj similaj ne taŭgas, laŭ vi) - bonvolu fari tion. Se vi povas nur citi iujn ŝercojn pri bavaroj aŭ paroli pri poŝtelefonoj - prefere ne faru tion. Mevo 12:01, 5. Nov 2007 (UTC)
Tagmeze de la 1-a de novembro mi ŝanĝis la titolon de la paĝoj A7 (germana ekspresstrato) kaj A96 (germana ekspresstrato), anstataŭante la malĝustan uzon de "strat" per "voj" (en la kazo de A7 mi ankaŭ ŝanĝis la enhavon de la artikolo). Tiu ŝanĝo estis en akordo kun la opinioj de ĉiuj partoprenantoj de ĉi tiu diskuto krom Lupíro, kaj aldone kun la plej multaj Esperantaj vortaroj kaj la ĝenerala lingvouzo. Tamen Lupíro rapide malfaris miajn ŝanĝojn, kvankam li tiam jam povis vidi, ke en tiu ĉi diskuto, ĉiuj aliaj malsamopinias kun li.
Se Lupíro jam ne pretas mem malfari la damaĝon, kiun li kaŭzis per sia kontraŭ-norma lingvouzo, li almenaŭ permesu al aliaj fari tion. Se Lupíro daŭrigos kun la lingve malĝusta uzo de "strato" eĉ post ĉiuj ĉi avertoj, tio jam similas al vandalado, precipe se li malfaras korektojn, por kiuj aliaj Vikipediistoj investis sian liberan tempon.
Se Lupíro daŭre kreos novajn artikolojn kun malĝusta uzo de la vorto "strato" kaj daŭre malfaros korektojn de aliaj Vikipediistoj, mi proponos ke ni dumtempe forbaru lin de redaktado de la Vikipedio. Marcos 16:43, 5. Nov 2007 (UTC)
Hola! ne estante lupo, sed amiko, mi proponas transpreni el Linguna la vorton angladevenan de "roado" [ro'a:dò] por landvojego au anstatau "landstrato" germanisma; shoseo kontraue estas roado asfaltita bone, ne nepre cziu "roado" bezonas esti shosee bona. Do kion pri tio? ---hdito
Lupiro vershajne est roboto au robotulo. Tamen antau ol kondamni la tutan laboregon de la robotulo L., ni konsciiĝu pri la Latina deveno de la leksografajho "stratus" en Latino: via strata = (shton-)sternita vojo, kun signifo: pavimita vojo, trovig'anta ankaû inter urboj de la Roma imperio. Do por sa(l)vi la honoron Lupir'es, mi proponas "pavimejo"-n tute ghenerale, kaj "kamino"-n por rura pavimplata "landstrato"/rura veturejo (au roado, vd. pli supre), sed ke restu "alta vojo" por (Hochstraasse)/"high way", kiu inter urboj pleje estas iom altigita, czar aliel tie kolektig'us multe da akvo. --84.60.225.235 15:55, 10. Dec 2007 (UTC)
La laboro de la Esperanta Vikipedio ne estas ŝanĝi la lingvon, sed uzi kutiman Esperanton. Precipe novaj radikoj (kiel la de vi proponitaj "ruro" kaj "kamino") estu enkondukitaj nur kiam vere necesas. Ĉi-kaze klare ne necesas, ĉar evidentas, ke ordinaraj esperantistoj jam delonge uzas esprimojn kiel "aŭtovojo", "rapidvojo" aŭ "ŝoseo", kiuj sufiĉe klaras por la intencita signifo. Marcos 16:42, 10. Dec 2007 (UTC)