Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 13


germanaj landoj, distriktoj, komunumoj, ktp. redakti

 

Antaŭ ni ellaborus germanajn artikojn pri landoj, distriktoj, komunumoj, ktp. mi proponus ke ni decidu antaŭe kio estas kio.
Kial? Ekz.:

  • Bavario en artikolo estis aŭ provinco aŭ distrikto aŭ regiono.
  • Subalgovio en artikolo estis aŭ distrikto aŭ subdistrikto aŭ regiono.
  • ...

Kio nun
Rigardu dekstren: Mi ŝatus scii kion vi nomus kiel?
Salutojn el la Algovio, Lupíro 21:09, 5. Nov 2007 (UTC)

Saluton, L.! Kiel tiuj areoj estas nomata en Germanujo? Ne ekzistas totalisma difino por tiuj terminoj (distriktoj, regionoj, subŝtatoj, provincoj k.t.p.) kaj en Vikipedio ni ilin uzas tiel, kiel ĉiu lando ilin uzas. En Brazilo ekz-e ni ne uzas la terminon provincon, dum argentinanoj ĝin uzas. Se mi ne misdiras, subŝtato kaj provinco por tiuj du landoj havas preskaŭ la saman signifon. Ne taŭgos tamen, se ni konfuziĝas pri ŝtato (kutime Ŝtato) kaj subŝtato. Kvankam en la naciaj lingvoj oni uzas ŝtaton kaj por politika sistemo, kaj por administra areo, en Esperanto oni igis moron diferencigi tiujn du signifojn. Kunlabore, Fernando Maia Jr. 11:35, 7. Nov 2007 (UTC).
Bavario estas federacia lando (Germanio)
Sub federacia lando estas administra distriktaro (Germanio) (ne en ĉiuj federaciaj landoj).
Pli sube estas distrikto (Germanio)eksterdistrikta urbo. Ĉi tie vorto "subdistrikto" estas evitinda.
Pli sube estas komunumaro (Germanio) (ne en ĉiuj federaciaj landoj).
Pli sube estas komunumo.
Maksim 21:20, 9. Nov 2007 (UTC)

Ideo por igi Vikipedion interne pli fidinda redakti

Saluton, karaj gesamideanoj! Ekde mi iĝis vikipediisto, mi rimarkis, ke multfoje oni uzas multe da neologismo, kaj verdire kelkfoje oni eĉ povas diri "vikipediismoj", ĉar temas pri vortoj kaj gramatikaj reguloj tute novaj, kiu aperas nur ĉi tie (ekze-e la plursenca kaj nekohera uzo de la sufikso -i-). Mi pensas, ke enciklopedio devas registri moron anstataŭ ol krei ĝin, tial "vikipediismoj" ne estus bonvenaj. Evidente certaj adaptoj estas neeviteblaj, kiel la esperantigo de sciencaj fakoj, kaj pro tio mi sugestas krei ilojn por montri, kiom Vikipedio zorgas pri la kohereco de Esperanto kaj kiel funkcias la vortfarado en nia enciklopedio.

La unua sugesto estas la kreo de kategorioj por almenaŭ fundamentaj, oficialaj kaj zamenhofaj vortoj. Ekzemple en la artikolo abato ni simple metu Kategorio:Fundamentaj vortoj, dum en kalcio Kategorio:9-a oficiala aldono (aŭ Kategorio:Vortoj de la 9-a oficiala aldono, tamen tiu lasta formo povas iĝis maltaŭga pro sia dimensio, precipe kiam la artikolo jam havas multe da kategorioj). Tiu estas simpla ilo por helpi kontroli zorgon de Vikipedio pri kohereco de Esperanto.

La dua sugesto tamen ne estas tute simpla. Ĉar preskaŭ ĉiu artikolo komencas per sia titolo mem en grasa teksto, tial, kiam taŭgos, povus esti ŝablono metita surflanke al la grasa teksto, por indiki ĉu tiu vorto estas fundamenta, de certa oficiala aldono, zamenhofa aŭ esperantigo sugestita de Vikipedio. Ekzemple en abato, surflanke al abato ni metus ion, kia F, tiel: "AbatoF estas titolo...". En kalcio, denove ekz-e: Kalcio9OA estas ĥemia elemento...". Ĉiokaze tamen oni devas krei ŝablonon por plifaciligi la laboron. La ligiloj Fundamenta vorto kaj 9-a oficiala aldono (k.t.p.) ankoraŭ estas kreontaj kaj baldaŭ mi faros ilin.

Nu, kion vi opinias?

Amike, Fernando Maia Jr. 03:17, 10. Nov 2007 (UTC).

Nu, mi baze simpatias kun ĉiuj viaj ideoj, sed tamen ne aprobas tion, kion vi proponas. Mi pensas, ke vi interkonfuzas enciklopedion kun vortaro. Vikipedio ne klarigas (almenaŭ plejparte) vortojn, sed nociojn. Viaj proponoj tamen bone hejmus en la Esperanta Vikivortaro. Legu ankaŭ en Helpo:Konsiletoj Bertilow 10:03, 10. Nov 2007 (UTC)
Ankaŭ mi ne kontraŭas principe tiun ideon, sed ankaŭ ne estas ĝia varma subtenanto. La informoj pri oficialeco de la vortoj troviĝas en ĉiuj fidindaj vortaroj (NPIV, ReVo). Krome, eĉ se ni informados la leganton pri la oficialec-statuso de ĉiu kapvorto, tio, bedaŭrinde, ne forigos multajn gramatikajn kaj terminologiajn dubindaĵojn el la vikipedio. Mevo 10:14, 10. Nov 2007 (UTC)
Certe vi pravas, karaj. Tamen mi ne interkonfuzas enciklopedion kun vortaro, nur mi pensas, ke tio ankaŭ estos taŭga kaj interesa eco por Vikipedio. Evidente tiu ŝablono proponata supre ne aperus en Amendo de Bricker, sed povus aperi en amendo (tiun ĝermeton amendon mi kreis, nur ĉar la artikolo estis maltaŭga alidirektilo anstataŭ propra nocio). Kaj estas artikoloj en ĉiuj vikipedioj, kiuj havas forta rilato kun la vikivortaroj. Ĉiokaze oni uzas tiun ŝablonon }}vikivortaro{{, kiu aperigas averton en la artikola paĝo enkondukantan al la vikivortaro mem. Mi tamen ne ĉiam faras tion, ĉar Vikivortaro malofte havas ekvivalentan difinon... (Nuntempe mi pli laboras por Vikipedo, tamen pliposte mi min dediĉos ankaŭ al Vikivortaro.) Pri tio, kion vi diris, Mevo, bedaŭrinde estas fakto. Sed ni iel provu helpi, ĉu ne? Mi sentas, ke multaj esperantistoj ne havas kritikan vidpovon rilate al la vortuzo aŭ vortfarado en Esperanto(n). Eble tiaj iloj, kiaj la kategorioj kaj la proponata ŝablono helpus atentigi pri tiu problemo kaj igis la lingvon ĉiam kohera. Kundanke pro la atento, Fernando Maia Jr. 15:05, 10. Nov 2007 (UTC).
Pri uzo de ĉuvortaraj vortoj Mi opinias, ke vikio respegulas vivan lingvon, kiu siavice evoluas pli rapide ol vortaroj (kio estas vero). En ĉi enciklopedio oni ofte uzas vortojn, kiajn vi ne trovos en oficialaj vortaroj dum longa tempo, tamen la vortigitaj fenomenoj ekzistas kaj necesas verki artikolojn pri la fenomenoj. Sed gravas kontroli kaj ripari la neologismojn, se ekzistas kongruaj oficialigitaj vortoj.--P.Fiŝo 14:09, 23. Nov 2007 (UTC)


Estimatoj, mi lastatempe ĝisdatigis novan tradukon de la paĝo at meta "List of articles every Wikipedia should have" kiel Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Ĝi estas listo de pli-malpli 1000 artikoloj kiuj faras bonan fundamenton por ĉiu vikipedio-projekto. Mi ne tute fidas ĉiujn miajn tradukojn, do se vi trovus mistradukon, bonvolu korekti ĝin.

Kiam mi ĝisdatigis la liston, mi ĝoje konstatis ke ni havas 22 elstarajn artikolojn el la listo, kaj pliaj 10 estas legindaj. Bonan laboron, ĉiuj! Mi tiel markis ĉi tiajn artikolojn en la listo. Bedaŭrinde, ankoraŭ pli-malpli 50 artikoloj estas neverkitaj, kaj multaj aliaj estas tre plibonigendaj.

Ankaŭ, mi lastatempe trovis interesan liston ĉe Meta: meta:List of Wikipedias by sample of articles ("listo de Vikipedioj laŭ specimeno da artikoloj"). Ĝi uzas la Liston de Havendaj Artikoloj por rangigi Vikipediojn; nia vikipedio rangas 31-an, bona sed plibonigebla. Vikipedio gajnas po unu poenton por mallonga artikolo el la listo, kvar poentojn por longa (>10000 bitokoj) artikolo, kaj naŭ poentojn por longega artikolo (>30000 bitokoj). La roboto uzas intervikiajn ligilojn el la angla por trovi alilingvajn listerojn. (Do, verŝajne nia rango pliboniĝos baldaŭ, ĉar mi ligis el la angla kelkon da niaj listeroj.) Neekzistantaj artikoloj estas senvaloraj.

Via helpo estus petata, por plenigi la truojn de nia Vikipedia. Dankegon! -- Yekrats 15:39, 10. Nov 2007 (UTC)

Mi bonvenigas la ideon, meti la fokuson al listo de elektitaj artikoloj. Tiu listo enhavas tiom diversajn temojn, ke verŝajne ĉiu trovos sian personan intereson ie. Min ekzemple allogas la muzikistaj artikoloj; eĉ se ili jam ekzistas, eblas plilongigi ilin atente.
Kompreneble eblas kritiki la liston kiel elekton faritan laŭ vidpunkto de anglalingva grupo. Sed pri unuopaj listeroj ĉiam eblas diskuti, do tio ne tenu nin for de la laboro.
(Cetere mi aŭdacis korekti kelkajn lingvaĵojn en la supra kontribuo. Bonvolu ne ĉagreniĝi!) --Kunar 22:43, 10. Nov 2007 (UTC)
(Korektoj ĉiam estas bonvenaj! Dankon! -- Yekrats 23:23, 10. Nov 2007 (UTC))
Estas tute prave, ke oni povas kriti la elektojn, kiuj ialoke estas iom "Okcidentecaj" aŭ eĉ Anglecaj. Sed neniu el la artikoloj en la listo estas foriginda. Ĉiu el tiuj temoj estas gravega. Sed oni ja povas aldoni iom da ne-Okcidentaĵoj aŭ ne-Anglaĵoj, se oni volas ekvilibrigi la liston. Sed tio estas alia afero. Sendube estos tre bone, se la artikolverkantoj elektos el tiu listo por plibonigi la Esperantan Vikipedion. Tre bona bazo. Bertilow 05:27, 11. Nov 2007 (UTC)
Ankaŭ mi kredas, ke oni povas kriti la elektojn; sed ĉu tio ne devus esti objekto de pli ampleksa diskutado (ekz. ĉe Meta)? --Smeira 10:05, 11. Nov 2007 (UTC)
Saluton, Smeira! Ĉar mi ne bone scias, kiel atingi la diskutspacon ĉe Meta, tial mi uzos nian diskutejon mem, ĉu bone? (Se vi montros al mi kiel atingi Metan, ĉar mi ne bone konas la metan spacon, mi koplodos uzi la anglan tie!) Mi opinias, ke mankas multaj homoj. La arkitekto Oscar Niemeyer certe devas aperi en tia listo. Li estis konsiderata la naŭa viva geniulo de la homaro laŭ listo enhavanta 100 vivajn homojn farita de Synectics, brita entrepreno por tutmonda konsultado. Laŭ Synectics li meritis la pozicion pro tio, ke li estas unu el la ĉefaj modernaj arkitektoj kaj pioniro en la faro de pluraj novaj tipoj de konstruaĵo kun armita betono. Krom tio, dokumento liberigita de Synectics lin priskribis ne nur kiel arkitekton, sed ankaŭ kiel "skulptiston de monumentoj". Niemeyer estas la ĉefa arkitekto antaŭ la kreado de Braziljo (krom la urboplananto en:Lúcio Costa) kaj konstruis artaĵojn tra la tuta mondo. Tiu listo de Synectics komencas per la nomo de en:Albert Hoffman, kreanto de LSD, kiu revoluciigis la psikiatrian zorgon dum la kvardekaj jaroj. Tiu grava svisa ĥemiisto dividis la pozicion kun Tim Berners-Lee, kreanto de la TTTwww. La Dalai Lama Tenzin Gyatso estas alia en la listo. Nu, el tiuj nomoj, nur Tim Berners-Lee aperas en la listo de Meta. Se vi povas, bonvolos peti en Meta enigi Oscar Niemeyer, en:Albert Hoffman kaj la Dalai Lama. Alia, kiun mi opinias tute grava, estas Alberto Santos-Dumont, la inventisto de la aviadilo. Certe li estas pli grava ol la fratoj Wright, kiu aperas en la listo. Se ili aperas, nepre aperu Santos-Dumont. --- Fernando Maia Jr. 21:26, 12. Nov 2007 (UTC)

Pli bona kvalitmezurilo de la Vikipedioj redakti

Kiel verŝajne jam ĉiuj ĉi tie scias, la nombro de artikoloj de iu Vikipedio diras malmulton pri la kvalito de tiu Vikipedio. Kompreneble oni neniel povas elpensi manieron sisteme kompari la kvaliton de la diversaj Vikipedioj. Sed nun almenaŭ ekzistas iu statistiko, kiu diras pli ol la artikolkvanto. Temas pri ĉi tiu statistiko ĉe Meta, kiu komparas la ekziston kaj longecon de artikoloj el la listo de havendaj artikoloj, kaj surbaze de tiuj rezultoj donas poenton al ĉiu Vikipedio. Kompreneble tiu statistiko ankaŭ havas siajn problemojn, ekz-e ke la longec-kriterioj malfavoras lingvojn kun signo-skriboj kiel la japanan kaj ĉinan; kaj oni ankaŭ povas iasence manipuli la statistikon per pli grava emfazo al la artikoloj de tiu listo ol al aliaj artikoloj. Sed tamen ĝi certe estas pli fidinda statistiko ol la artikol-nombroj. En tiu listo Esperanto estas nur je la 31-a pozicio (komparu kun ĝia 18-a pozicio laŭ la artikol-nombro). Marcos 15:48, 10. Nov 2007 (UTC)

Interesa! Unu plia ilo por gvidi nin en la konstruado de fidinda esperanta kaj tiel vere libera enciklopedio. Mi laboros sur kelkajn artikolojn de tiu listo. Dankon, Marcos kaj Yekrats! --- Fernando Maia Jr. 18:30, 10. Nov 2007 (UTC)
Ŝajnas al mi interesa listo pro tio, ke oni ne nur enkalkulas la ekziston de artikolo, sed ankaŭ ĝian longecon. Tio tre similas al miaj proponoj legeblaj ĉe Vikipediisto:Kunar/kvalito, precipe "kvalito de artikoloj" kaj "gravaj artikoloj". Ke oni koncentriĝas pri kelkaj bazaj, esencaj temoj, ne nepre estas maloportuna. Dankon pro la atentigo, Marcos! --Kunar 22:36, 10. Nov 2007 (UTC)
Mi estis la kreinto de tiu paĝo, kaj dankas vin por via intereso. Mi esperas, ke mi povos ĝisdatigi ĝin kvar fojojn ĉiujare (mia programo estas tre malrapadia...). Plaĉus al mi havi sugestojn pri plibonigo. Iu el la germana Vikipedio jam atentis min pri problemeto: la havendaj artikoloj estis elektitaj inter tiuj, kiuj jam ekzistas en la Angla Vikipedio, kaj sekvas ties organizo-modo. Tio signifas, ke manko de artikolo en alia Vikipedio ne ĉiam signifas, ke neniu atentis pri la temo: nur ke ĝi klasifikiĝis alimaniere. Ekzemple: la angla artikolo en:sex ne havas ligon al la Germana Vikipedio, ĉar ĝi pritraktas la du homajn seksojn kune, kaj la Germana Vikipedio preferis pritrakti ilin per du apartaj artikoloj (de:männliches Geschlecht = vira sekso kaj de:weibliches Geschlecht = virina sekso). La artikolo en:sex estis do unu el tiuj havendaj artikoloj, kiuj "mankas" en la Germana Vikipedio; sed fakte temas pri alia organizo-modo. Mi ne bone scias, kion fari pri tiu problemo. --Smeira 10:50, 11 nov 2007

Ŝablono: LigoElstara redakti

Mi ĵus aldonis la ŝablonon: LigoElstara al la artikolo pri August Kerckhoffs, sed la stelo ne aperis. Ĉu mi ion faris erare? Smeira 11:07, 11 nov 2007

Ĝi funkcias bone. Mi vidas steleton tie. -- Yekrats 10:45, 11. Nov 2007 (UTC)
Mi ankaŭ ne vidas ĝin, sed faru el tio nenion, ĉar ĉi tie por ĉiuj vikipediistoj ĉio ne funkcias same bone. Ĉiuj ne havas la saman eblecon vidi ĉion. La eraro ne estas en via komputilo. Sole la esperanta vikipedio estas iometete fuŝita por kelkaj el ni kaj ĉiuj mienas, ke ĉio estas en ordo. Vidu ekz. Vikipedio:Diskutejo#Kie la butono #R? Petro@diskkont 11:06, 11. Nov 2007 (UTC)
Bone, mi jam havis similajn problemojn kun aliaj ŝablonoj, kiuj funkciis bone laŭ aliaj uzantoj kun aliaj komputiloj -- eble la problemo estas mia. Se Yekrats vidas la steleton, mi ne eraris (mi pensis antaŭe, ke mi eble ne trovis la korektan ŝablonon), kaj tio jam sufiĉas. Mia sperto kun la Esperanta Vikipedio ĝis nun estas, ke ĝi funkcias bone; mi ne havis problemojn. Smeira --[11:34, 11. Nov 2007 (UTC)

Povas helpi Wikimedia ŝanĝi la mondon vi! redakti

Supre estas skribite: Povas helpi Wikimedia ŝanĝi la mondon vi! Bona frazo! Kiu tradukis ĝin? Ankaŭ povus esti: La ŝanĝi helpi Wikimedia povas vi mondon! Ĉu ne eblus korekti la vort-ordon? Petro@diskkont 20:23, 11. Nov 2007 (UTC)

Proponis tiun tradukon mi, ĉar mi opinias ke subjekto en lasta malkutima pozicio estas la plej efika maniero emfazi ĝin (pli ol nura grasigo). Tian stilefekton mi kutimadas de teatra spertado. AL @ 19:40, 12. Nov 2007 (UTC)
Eĉ konsiderante vian penon reliefigi la vorton 'mi', mi pensas, ke la traduko estas iom misforma. Eble "Ankaŭ vi povas helpi al Wikimedia ŝanĝi la mondon!"? Mevo 20:13, 12. Nov 2007 (UTC)
(rido) Nu, la ordo estas ja malkutima, tamen certe komprenebla. Kaj ĝi fakte havas sian efekton! Mi kritikas nur la ĉefe anglan formon "Wikimedia". Eble devas (aŭ almenaŭ devus) esti esperantigo por Wikimedia, ĉu ne? Ĉu estas Vikimedio? Ĉiokaze la akuzativa formo ebliĝas kaj la formo "Vikimedion" ne permesus konfuzon. Finfine: ĉu Vi aŭ Wikimedia la mondon ŝanĝi helpi povas? (Mi ŝercas!) Tute amike, Fernando Maia Jr. 20:31, 12. Nov 2007 (UTC).
Kial entute estas, en la frapfrazo, la nekonata vorto "Wikimedia"? En la angla Vikio estas "You can help Wikipedia change the world!" kaj ĉiu scias kio estas Wikipedia. Cetere, la konsterna manko de ĝusta kazo tute kripligas frazon kun tiom nekutima vortordo. La tekstoj en la diverslingvaj versioj ne estas laŭvortaj tradukoj. Ankaŭ ĉi tie eblus iometo da krea fantazio: "Vikipedio kreas novan mondon. VI helpu!", "Ankaŭ VI ŝanĝu la mondon kun Vikipedio!" "Antaŭen kun Vkipedio!", aŭ kion ajn, sed ne la nunan frazon. Ankaŭ tute simpla traduko sufiĉas: "VI povas helpi Vikipedion ŝanĝi la mondon!" - --Surfo 20:48, 12. Nov 2007 (UTC)
Ve al ni! (Rido!) Mi ne legis la anglan originalon!... Nu, sufiĉas, ke la administrantaro korektu Vikipedion. Tamen la kutima vort-ordo bonveniĝas por eviti tian polemikon ne tre produktivan, malgraŭ la bona kaj eksplikata intenco de nia kara Arno. --- Fernando Maia Jr. 21:37, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi uzis en suprasoraba Vikipedio (tradukite): "Vikimedio volas ŝanĝi la mondon kaj VI povas helpi!" Miaopinie la esprimo "volas ŝanĝi" anstataŭ "ŝanĝas" substrekas tiun eblecon por helpi. Laŭ mia opinio la vortordo ne estas grava por reliefigi la vorton "vi". Tiu ĉi vorto havas ja jam pli grandan tiparan gradon kaj tekstkoloron, kiuj reliefigas ĝin. Kaj ankaŭ al mi tiu lokado de la vorteto "vi" en la fino de la frazo ne plaĉas. Sonas tro teatre, tro artefarite. Korajn salutojn, --Michawiki 21:47, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi kontaktis Aphaia per dissendolisto Translators-l. Li informis min (kaj verdire mi estus mem trovinta tion en la historio de la paĝo) , ke Brion Vibber ŝanĝis la nomon al {{SITENAME}}. Sed nur en la skemo por la angla. En Vikimedio estas supre Vikipedio kaj tie en la tradukekzempla kesto estas Vikimedio, kiun ĉiuj Vikipedioj uzis. Inversa mondo :-) Aphaia petis min atendi ĝis mardo, do ĝis hodiaŭ, tiam Brion verŝajne estas denove atingebla. Salutojn, --Michawiki 23:58, 12. Nov 2007 (UTC)

Eta iniciato pri la Havendaj redakti

Mi kredas ke ne nur pro iu statistiko, sed ke por VP mem estus bone havi multe da bonaj Havendaj artikoloj (Listo de havendaj artikoloj). Ĉu ni aranĝu etan iniciaton por kunlabore plibonigi? Estu ekster la Kunlaboraĵo de la Semajno, sed malpli formale. En la listo oni bedaŭre ne tuj vidas kiu artikolo bezonas plibonigon. Ekz. Charlie Chaplin estas mirige mallonga, kvankam por VP estus bone havi pli longan kaj bonan. Ĉu mi ekzemple faru etan liston sur mia persona vikipediista paĝo?--Ziko 20:08, 12. Nov 2007 (UTC)

Ni indiku per iu simbolo, pri kiu ni estas jam kontentaj (do, la arikolo iĝis leginda). Narvalo 20:32, 12. Nov 2007 (UTC)
Saluton, Ziko! Bona eta iniciato! Vi povas uzi la diskutan paĝon de la listo mem por krei tiom tauĝan "subliston". Se vi atingas la diskutan paĝon, vi trovos bonan spacon. Poste ni eĉ povos krei specifan simbolon por meti en la listo de havendaj artikoloj mem por montri tiujn artikolojn plibonigotajn. Ĉu vi komprenis? Amike, Fernando Maia Jr. 20:38, 12. Nov 2007 (UTC).
Evidente tia simbolo aperus nur apud ĉiu plibonigota artikolo. --- Fernando Maia Jr. 20:41, 12. Nov 2007 (UTC)

Ah, stulte de mi: mi ne konsideris rigardi la koncernan diskutpaĝon. Kaj tie jam estas listo de mank(a/i)ntaj artikoloj. Do, mi metos kelkajn plibonegindajn (kaj -eblajn, ĉar ekzistas en div. lingvoj), kiel simplan proponon.--Ziko 21:28, 12. Nov 2007 (UTC)

Mi pretigos la liston de ĉiuj havendaj artikoloj kun ties longecoj (en bitokoj) en nia vikipedio, por ke ni havu superrigardon. Mi nun ampleksigis la artikolon pri la nombro pi kaj kreis du novajn artikolojn: pri fosilia brulaĵo ("fosila fuelo" estas ne nur erara (ĉu oni briligas fosilojn aŭ nur ties trunkojn? :) ), sed ankaŭ mise formita) kaj pri Munshi Premchand. Mi daŭrigas la pliampleksigon de la artikoloj kaj volonte kunlaborus okaze de bezono. Alaŭdo ۩ 22:44, 12. Nov 2007 (UTC)

Esperanto redakti

Pardonu al mi, mi ne parolas tre bone Esperanton sed mi volas helpi al la lingvo kaj al la retokomuno. Mi pensas kio ĉiuj Vikipedioj devas havi artikolo sur Esperanta lingvo sed, kial ne ni petas helpo al la komunumo el Vikipedio pro traduki la artikolo sur Esperanto al ĉiuj Vikipedioj???? --Parolu Esperanto 21:09, 12. Nov 2007 (UTC)

Ĉu vi celas Esperanto? Aŭ ĉu Gramatiko de Esperanto? Ili ja ekzistas en multaj lingvoj de Vikipedio. Sed ni provas nun plibonigi la kvaliton de ili.--Ziko 21:25, 12. Nov 2007 (UTC)
Mi celas Esperanto. Mi pensas kio devas esti tradukita al ĉiuj lingvoj tiel la artikolo Kurow. Ni devas peti helpo al la vikipediistoj el ĉiuj Vikipedioj. Kio vi pensas de tio? --Parolu Esperanto 21:32, 12. Nov 2007 (UTC)
Ni povus fari vikiprojektoj de Esperanto en Vikipedioj, mi iras comenci fari paĝon sed ie devas korekti tio al mi:

Bonvenon al la Vikiprojekto sur Esperanto en tio Vikipedio. Helpu al ni pri fari novajn artokolojn sur la internacia lingvo en via denaskita lingvo. Dankon por via helpo!!! --Parolu Esperanto 10:44, 18. Nov 2007 (UTC)

I would like to ask you, which licence pertains to this image, thanks.--Sevela.p 17:33, 13. Nov 2007 (UTC)

Greetings, Sevela.p! Welcome to the Wikipedia en Esperanto. Our czech friend Petr uploaded this image. Please, wait his answer. Friendly, Fernando Maia Jr. 04:45, 14. Nov 2007 (UTC).
Jen ligilo [1] Petro@diskkont 19:02, 18. Nov 2007 (UTC)