Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 9

Saluton. En mia fajrovulpo 2.0.0.8 sub Vindozo XP bone funkcias la nova butonaro. Krom ĝi mia foliumilo ankaŭ uzas plian butonaron aranĝatan per helpo de individua js-dosiero. La skripto mem troviĝas en la angla vikipedio kaj estas truke enmetita en mian monobook.js-dosieron. Kaj mi eĉ uzas plian butonaron por diversaj resumo-tekstoj laŭ ideo el la pola, rusa kaj suprasoraba vikipedioj. Ĝi troviĝas en mia dosiero: Vikipediisto:Tlustulimu/butonetoj.js. Krome tiu skripto bezonas kelkajn css-formatojn, kiuj troviĝas en mia monobook.css-dosiero. - Mi proponas, ke ni aranĝu paĝon pri individuaj js- kaj css-dosieroj. Tia vikipedio-paĝo ekzistas en diversaj vikipedioj, ekz. suprasoraba, angla, germana, franca kaj certe pliaj. Kore --Tlustulimu 18:12, 24. Okt 2007 (UTC)

Dankon al Tlustulimu ke li atentigis nin pri tiu bonega redaktilo kiu estas wikEd. Mi fintradukis ĝin kaj por instali ĝin bonvolu enmeti en vian Vikipediisto:via uzulnomo/monobook.js jenon
// instalas la esperantan tradukon por  wikEd
document.write('<script type="text/javascript" src="'
+ 'http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=User:ArnoLagrange/wikEd-eo.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');
// instalas  wikEd
document.write('<script type="text/javascript" src="'
+ 'http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=User:Cacycle/wikEd.js' 
+ '&action=raw&ctype=text/javascript&dontcountme=s"></script>');<AL @ 12:43, 2. Nov 2007 (UTC)ཱི
Dankon, Arno pro via traduko. Mi ĵus aldonis la esperantigan dosieron al mia monobook.js. Kaj ĝi jam bone funkcias. - Ĉu mi traduku hsb:Wikipedija:Skin por ebligi al ĉitieaj vikipediistoj prezenti siajn individuajn css- kaj js-dosierojn? Kore --Tlustulimu 17:46, 3. Nov 2007 (UTC)
Mi ĵus tradukis la menciitan paĝon: Vikipediisto:Tlustulimu/Vikipedio:CSS kaj JS el la suprasoraba vikipedio: hsb:Wikipedija:Skin. Kiun titolon ĝi havu en la nomspaco Vikipedio:? Kore --Tlustulimu 18:54, 3. Nov 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus ŝovis la novan helpopaĝon al Vikipedio:CSS kaj JS. Se vi havus pli bonan ideon pri ties nomo, bonvolu unue skribi ĝin ĉi tien, por ke ni povu interkonsenti. Kore --Tlustulimu 17:00, 3. Dec 2007 (UTC)

Helpon pri birdoj kaj kolomboj redakti

Saluton. Mi petas helpon por iome malmalordigi parton de mia tasko. Mi faras artikolojn pri birdoj.Mi sekvas la liston de ordoj kaj familioj kaj nun mi jam estas ĉe Kolomboformaj. Mi sukcese prilaboris Rafedojn sed ĉe Kolombedoj mi havas problemojn. Mi uzas jam ekzistintajn artikolojn kaj plenigas truojn, sed ĉi tie estas problemoj. Estas 300 kolomboj kaj mi ne certas kiom da artikoloj mi faros, mi bezonas helpon nur por la kvar aŭ ses ĉefaj artikoloj kiuj jam estas faritaj sed estas tute malordigitaj. Mi jam havas artikolon pri Kolombedoj, kiun mi finigos iam, kaj bezonas artikolojn por subfamilioj, ekzemple Columbinae, genroj, ekzemple Columba, sed tie aperas stelaro kaj por specioj, kiel Rokkolombo, sed tiu estas la sama artikolo kiel por Kolombo, dum Kolomboj estas sama kiel Kolombedoj. Mi komprenas, ke temas pri nodo aŭ kaprompaĵo. Ĉu iu povas kaj volas helpi min, kiu estas mallerta ordiganta vikipediisto? --kani 18:48, 26. Okt 2007 (UTC)

Se vi havas tempon atendi, mi provos helpi (sabate mi laboros, poste mi forveturos por unu semajno) ekde la 5-a de novembro. Narvalo 18:16, 26. Okt 2007 (UTC)

Ĉesigo de la projekto "Lando de la monato" redakti

Antaŭ iom da tempo mi proponis la lanĉon de projekto Lando de la monato. Ĝi celis krei kaj kompletigi artikolojn pri landoj malbone reprezentitaj en nia Vikipedio. Nun mi devas agnoski fiaskon de la projekto. Apenaŭ iu atentis pri ĝi. Mi mem zorgis iom en la komenco pri ĝi, sed apenaŭ aliaj (kaj ne sencas havi projekton por nur malmultaj homoj), kaj dum la lasta propono, Indonezio, eĉ ne mi. Do, mi nun proponas ke ni forlasu la ideon, kaj ne plu elektu novan landon. Krome, ni forigu la tiuprojektan skatolon en la ĉefpaĝo.

Ĝenerale, mi konstatas ke la komunaj projektoj lastatempe lamas. Kelkajn kunlaboraĵojn de la semajno ne atentis eĉ la proponintoj. La aktualaĵoj estas aktualigitaj relative hazarde. Same pri Ŝablono:Ĉuviscias kaj pri Traduko de la semajno. Nu, kion fari. Ĉiu rajtas elekti sian kontribuaĵon, sed mi dezirus kuraĝigi aliajn iom zorgi pri tiuj kunlaboraj ŝancoj. Tonyo 21:34, 27. Okt 2007 (UTC)

Saluton, Tonyo! Ve, mi ne konis tiun situacion... Fakte mi neniam kontribuis por tiujn komunajn projektojn, sed mi pensis, ke la projektojn sukcesis. Mi eĉ ne partoprenis je Diskutejon, nur nuntempe mi faras tion, ĉar antaŭe mi min donis nur al propraj projektoj, tiaj kiaj bluigi la verkistaron de la Brazila Beletristika Akademio, enordigi la kategorion Kategorio:Bibliografio de Esperanto, projekto prezentota al la Vikipedia Komunumo, kaj kompletigi artikolojn pri subŝtatoj kaj municipoj brazilajn. Tamen antaŭ tiu situacio mi nun certigas kontribui almenaŭ po unu fojo por semajno en ĉiu projekto, sciu: kunlaboraĵo de la semajno, traduko de la semajno, aktualaĵoj, ĉu vi scias kaj nun lando de la monato. Hodiaŭ estas dimanĉo, do ĉi tie komenciĝas mia unua semajno de kontribuo. Ne rezignu! Amike, Fernando Maia Jr. 13:41, 28. Okt 2007 (UTC).
Mi ne scias ĉu aliaj vikipedioj havas landon de la semajno aŭ monato. Fakte, se oni volas elstarigi landon, ĝi povas esti kunlaboraĵo de la semajno aŭ artikolo de la semajno. Tamen principe bona ideo. Eble iam estonte.--Ziko 13:56, 28. Okt 2007 (UTC)
Fakte, la ideo venas de la hispana Vikipedio, kiu havas landon de la semajno. La diferenco al kunlaboraĵo de la semajno estas, ke oni ne nur kunlaboras pri unusola artikolo, sed pri tuta artikolaro rilate al iu lando.
Bedaŭrinde mi pro okupiteco ne povis plukontribui al la projekto post la unua lando de la monato. Sed laŭ mi ni ne tro rapide ĉesigu tiun indan projekton. Dum pluraj monatoj estis iom da kunlaboro en ĝi, kaj nun ankaŭ Fernando promesis kunlabori en ĝi. Kaj kiam mi estos malpli okupita, mi ankaŭ volos denove kunlabori en ĝi.
Se ni nun ĉesigos la projekton, estos tre malfacile denove komencigi ĝin. Marcos 18:32, 28. Okt 2007 (UTC)
Nu, mi ĵus ŝanĝis la ĉimonatan projekton, al Madagaskaro. Ni vidu kiel tiu ĉi funkcias. Se ne, mi insistas ke ne tre sencas havi projekton sen vera enhavo. Do, ni atendu ĝis fino de novembro, por decidi. Tonyo 23:29, 31. Okt 2007 (UTC)
Nu, depende de mi, Madagaskaro havos iom bonan artikolon. Kiel mi promesis, mi kunlaboras por tiuj ĉiuj komunaj projektoj ekde mia lasta mesaĝo en tiu sekcio. Mi ankoraŭ ne kunlaboris por kunlaboraĵo de la semajno (korinfarkto), ĉar tiuj medecinaj vortoj vere konfuziĝas min! (Mi eĉ proponas, ke komuna kunlaboraĵo estu pli simpla artikolo, t.e. sen multe da profesiaj terminoj.) Kaj mi estas tro perferktema por verki sen scii ezakte tion, kio estas ĉiu speciala vorto aŭ se mi ĝin uzas certe aŭ ne. Cetere, kiel traduki certajn terminojn? Al mi ne plaĉas krei multe da neologismo kaj Vikipedio miaopinie ilin tro kreas! Evidente ni devas adapti certajn aferojn, tamen enciklopedioj pli devas registri ol krei moron. Pri la traduko de la semajno, mi ankoraŭ ne kunlaboris, ĉar mi rimarkis, ke temas pri superkomuna kunlaboraĵo, kaj dume mi juĝa la aliajn projektojn pli urĝaj. Ni kunlaboru, karaj gesamideanoj! Krom Tonyo, ankaŭ mi alvokas vin. Ni alvokiĝu! Fernando Maia Jr. 14:24, 1. Nov 2007 (UTC)

forigu tiujn sensencaĵojn kaj forbaru la adresojn redakti

Por iu el la administrantoj: Forigu tiujn sensencaĵojn faritaj la 28-an de oktobro 2007 fare de anonimuloj, kiuj troviĝas en forigendaj artikolojn. Li vandalis ankaŭ multajn paĝojn. Eble mi ne kontrolis ĉiujn, ĉar mi ne volas ludi kun li je kato kaj muso. Petro@diskkont 14:48, 28. Okt 2007 (UTC)