Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 1


Nia ŝablonaro redakti

Saluton, gekaraj. Jam antaŭ duonjaro mi proponis, ke ni faru interkonsenton pri la rearanĝado de Vikipedio:Ŝablono kaj pri samtempa ŝovado al Vikipedio:Ŝablonoj. Mi nun proponas elekton de unu el la jenaj alternativoj:

  • Ni transprenu la proponon de Denizo kiel bazo. Do, la nova versio havu subpaĝojn, kien ni unue enmetos la aktuale listigitajn ŝablonojn kaj poste enmetos la mankantajn, precipe uzendajn kaj uzindajn. Krome la paĝo havu ligilon al la projekto pri ŝablonoj (tie la tradukokestoj ŝoviĝu malsupren!), kie la vikipediistoj povas peti aldonajn trajtojn por ŝablonoj aŭ kreadon resp. tradukadon de novaj ŝablonoj.
  • Ni aranĝu la serĉeblon per helpo de detala kategoriigado laŭ propono de Arno kunlabore kun la projekto pri ŝablonoj (tie la tradukokestoj ŝoviĝu malsupren!).
  • Ni faru kombinan sistemon el la du antaŭaj alternativoj.

Mi mem inklinas al la tria kombina sistemo, ĉar ĉiu vikipediisto havas alian kutimon serĉi ŝablonojn ĉi tie. Krome ni aldonu al ĉiu ŝablono dokumentadon per helpo de unu el la jenaj ŝablonoj: {{Dok}}, {{Ŝabloninfo}} (variaĵoj: {{Ŝabloninfo/komenco}} kaj {{Ŝabloninfo/fino}}). - Nun restas nur demandeto: ĉu la interkonsento okazu ĉipaĝe aŭ sur aparta paĝo? Kore --Tlustulimu 09:34, 4. Jan 2008 (UTC)

Bona resumo. Mi ne sufiĉe informiĝis pri la projekto de Arno por ke mi povas juĝi ĉu ĝi estas pli bona ol la maniero aranĝi ŝablonoj en alilingvaj VP-oj (ekz. en la norvega de kie mi tradukis mian proponon). Eta rimarko mi havas pri viaj lastaj linioj Tlustulimu: La radiko inf/o laŭ mi ne ekzistas en eo kaj pro tio mi malkonsilas ke ĝi estu uzata kiel mallongigo tie ĉi. --Denizo 17:17, 5. Jan 2008 (UTC)
Saluton Denizo. Dankon pro viaj komentoj. La radiko inf/o vere ne ekzistas, sed la ŝablono {{Ŝabloninfo}} ne estis kreita de mi, sed de Verdulo, kiu eble ne pripensis tion. Sed ni ankoraŭ povos korekti la ŝablonan nomon al Ŝablono:Ŝabloninformo, ĉar la maldekstra menuero "Ligiloj ĉi tien" listigas nur unu paĝon. Kore --Tlustulimu 20:47, 5. Jan 2008 (UTC)
Saluton Denizo. Mi ĵus ŝovis la ŝablonon al la nova nomo {{Ŝabloninformo}}. Sed mi krome ŝovis la variaĵojn al {{Ŝabloninformo/komenco}} kaj {{Ŝabloninformo/fino}}. Nun ni povos iom post iom rearanĝi ĉion en la koncernataj ŝablonoj. La alidirektiloj kaŭzas, ke ĉio bone funkcias, kvazaŭ la ŝovo ne okazus. Krome necesus alia kategoriigo, ĉar Kategorio:Info ŝablonoj estas tute malesperanta kategorio. Tial mi jam metis la tri ŝablonojn en la kategorion Kategorio:Ŝablonoj por dokumentado. Kore --Tlustulimu 11:12, 6. Jan 2008 (UTC)

Nuna stato redakti

Mi pruntis el la kataluna Vikipedio la ŝablonon {{Nuna stato}} : ĝi utilas por informi la aliajn uzulojn pri via alirebleco per elmontro de

  • Mia nuna stato estas: konektita  
  • Mia nuna stato estas: okupita  
  • Mia nuna stato estas: ne konektita  .
Arno Lagrange  00:25, 5. Jan 2008 (UTC)


Hodiaŭ mi finfine ekokupiĝis pri la grava tasko kolekti ĉiujn niajn regul-paĝojn en unu loko. Mi menciis ĉiujn, kiujn mi sukcesis trovi, sur Vikipedio:Regularo (temas pri paĝo iam komencita de Vikipediisto:Bab, sed antaŭe tre malkompleta). Verŝajne daŭre mankas kelkaj paĝoj en ĝi; do se vi rimarkas iujn mankojn en ĝi, ne hezitu aldoni paĝojn. Bonvolu ankaŭ komenti pri la strukturo de la paĝo. Aldone, mi uzas la okazon por peti vin skribi vian opinion pri la proponitaj reguloj ankoraŭ ne-oficialaj (troveblaj sur Vikipedio:Baloto kaj Vikipedio:Lingvaĵo); laŭ mi ni jam povas oficialigi tiujn regulojn. Marcos 23:05, 6. Jan 2008 (UTC)

Bona iniciato. Eble ni bezonas iun specialan skemon por "oficialigi" certajn regulojn -- ekzemple pere de kroma baloto post duonjaro. Mi provos fintraduki la regularon pri bildoj... Alaŭdo ۩ 15:01, 7. Jan 2008 (UTC)
Mi pensas ke ni ne ĉiam bezonas baloti. Kiel menciite en la proponita regularo pri balotoj (Vikipedio:Baloto), balotoj estu uzataj nur kiam ne eblas trovi interkonsenton sen baloti. Se ni venas al interkonsento, la nova regulo povu do oficialiĝi sen baoloto. Aldone, ni devas havi manieron oficialigi regulojn en malpli ol duonjaro.
Mi ŝatus ankaŭ atentigi la aliajn pri diskuto pri administrantiĝo kaj maladministrantiĝo sur Vikipedio:Administrantoj. Marcos 23:12, 10. Jan 2008 (UTC)


Ŝablono por citaĵoj redakti

Saluton. Mi pardonpetas, ke mi estas tiom mallerta per ŝablonoj. Mi ĵus finis la tradukon de la artikolo Migrokolombo el la angla Passenger Pigeon, sed kiam mi volis reprodukti du citajoxojn aperas nur tion: Ŝablono:Cquote. Ĉu iu povas helpi min restarigi la citaĵojn kiuj ja jam estas tradukitaj. Dankon. --kani 19:55, 8. Jan 2008 (UTC)

{{Cquote}} ne jam ekzistis. Mi enportis ĝin. Aliajn evoluigendajn citŝablonojn vi trovu je Kategorio:Citŝablonoj Arno Lagrange  22:14, 8. Jan 2008 (UTC)

Dankon--kani 21:46, 9. Jan 2008 (UTC)

Diskutata uzo de "standarda" redakti

Malĝustaj uzoj de "standarda" redakti

En la Vikipedio troviĝas tre multaj malĝustaj uzoj de "standarda" en la senco de "norma". Oni memoru ke fakte "standarda" povas esti nur adjektivigo de "standardo", kiu signifas "flago servanta kiel solena militista, religia, nacia aŭ partia simbolo". Mi nun korektis jam kelkajn malĝustajn uzojn, sed estas multe tro por ke unu homo povu fari ĉion sole. Do mi petas aliajn helpi korektadi tiujn misajn uzojn de "standarda" (en la plej oftaj kazoj oni povas korekti la tekston anstataŭigante "standarda" per "norma"). Antaŭdankon. Marcos 22:48, 10. Jan 2008 (UTC)

Mi pardonpetas. Mi faras tiun misvorton. Dankon pri la vortara leciono! -- Yekrats 22:53, 10. Jan 2008 (UTC)
Mi kontraŭas la pozicion de Marcos ke la uzo de 'standarda' en la signifo 'norma' estas malĝusta. Laŭ mia kompreno de la 15-a regulo, ĉar almenaŭ en la la angla, la estona, la franca, la germana, la itala, la nederlanda, la rusa, la belorusa, la slovaka, la slovena, la sveda, (kaj verŝajne en aliaj lingvoj, vidu en ReVo : normo[1], kaj OmegaWiki standard [2]) tiu vorto ekzistas kun tiu signifo, mi supozas ke ni devus akcepti ĝin en Esperanto eĉ se PIV ne mencias tiun signifon fakte derivitan de la unua signifo. Standardo unue estas flago, kaj de sekvenda flago fariĝis sekvendaĵo, normo. Laŭ mi anstataŭ korekti 'standarda' al 'norma', estus preferinde sugesti al vortaristoj enmeti tiun internacian signifon . Arno Lagrange  10:42, 12. Jan 2008 (UTC)
Jes, la vorto estas iom internacia, precipe pro la angla, sed en pluraj aliaj lingvoj ĝi tute ne ekzistas. Eĉ estus taŭga la esperantigo se ne ekzistus jam bone uzata vorto tute simila (standardo). Kvankam la ekzistado de homonimoj estas nenia krimo, Esperanto zorgas havi malmulte da homonimo. Tiu "standarda" estas tute malutila vorto, ĉar jam ekzistas multe da aliaj vortoj, kiu ĝin anstataŭas, kiel la jam menciita "norma". Kiam la vorto "standard" aperas en mallongigo estas moro traduki ĝin kiel "sistema", por teni la literon "s". Do ni ĉi tie ne uzu "standarda", ĉar ne rajtas Vikipedio krei moron, sed nur registri ĝin. Ni ne kreu falsan moron, ĉar la vorto "standarda" estas apenaŭ uzata en Esperantujo. Bonan laboron al ĉiuj! -- Fernando Maia Jr. 17:41, 12. Jan 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Fernando. Tiom longe kiom neniu prestiĝa Esperanto-vortaro subtenas la uzon de "standarda" en la signifo de "norma", ni ne uzu ĝin tiel en la Vikipedio - ni ja ne volas krei apartan Vikipedian dialekton.
Aldone la interpreto de la 15-a regulo fare de Arno estas diskutebla: La 15-a regulo efektive postulas, ke internacia vorto ekzistu en "la plej multaj lingvoj" por ke ĝi povu esti enkondukata al Esperanto. Ĉar la vorto "standarda" ne ekzistas kun la intencita signifo en multegaj aziaj kaj afrikaj kaj kelkaj eŭropaj lingvoj, ĝi ne plenumas tiun postulon (mi opinias ke oni povas interpreti la postulon malpli rigore, kiam vere necesas nova vorto por nova koncepto; sed kiam temas pri koncepto, por kiu Esperanto jam havas vorton, kaj kiam aldone la enkondukuta vorto jam ekzistas kun alia signifo en Esperanto, tiam laŭ mi necesas kiel eble plej rigora interpreto de la 15-a regulo; alikaze ni jam devus akcepti "mamo" en la senco de "patrino"). Marcos 18:27, 12. Jan 2008 (UTC)
Mi tute samopinias kun Marcos. Estas tempo fini ĉi tiujn perfortaĵojn al Esperanto fare de eŭropanoj. Se iu insistas ke "standarda" estas parto de Esperanto pro la 15-a regulo, mi insistas ke tiom pli esperanta estas "kitabo" pro la sama 15-a regulo.

Aldone la principo ke almenaŭ principe estu unu vorto/unu signifo apartenas al tio, kion Zamenhof mem skribis kelkajn fojojn. Oni ne senbezone malfaciligu Esperanton nur por igi ĝin dialekto de la franca.
Amike, Renato.

La principo laŭ kiu estu unu vorto/unu signifo estas giganta mito. Sufiĉas malfermi PIVon ie ajn, oni certas trovi minimume unu vorton kun pli ol 2 signifoj, kiuj tre ofte, tute ne najbaras. "Normo" ne eskapas al tio, kun siaj 6 difinoj, inkluzive de la matematika, kiu vere tute ne najbaras al la aliaj. "Standardo" havas nur du signifojn (Tamen du, ĉu ne ?) kaj la proponita signifo laŭetimologie najbaras al (fontas el) la unua senco (sekvu la standardon). Mi ne vidas en tio, kiel Eo iĝus dialekto de la franca, tiom pli ke en Francio, tiu vorto plej ofte aperas fremda, kaj grumbligas la ĝisostajn defendantojn de la "bona franca lingvo". --Ssire 19:53, 12. Jan 2008 (UTC)
Serge pravas. La tempoj, en kiuj oni igis Esperanton dialekto de la franca jam finiĝis. Nun oni igas ĝin dialekto de la angla. Amike, Renato.
Rimarkinde, la angla, la franca (kaj la itala) kaj Esperanto posedas grandegan komunan vortprovizon. La du unuaj estas mondskale disvastigitaj kaj la lasta strebas fariĝi tia. La esenco de la 15-a regulo estas ke se iu vorto estas disvastigita en multaj lingvoj tiam ĝi eniru Esperanton respektante ties regulojn. Tio igas Esperanton facile lernebla al ĉiuj parolantoj de iu el la lingvoj kie tiu vorto estas jam uzata. Se iuj enkondukas la uzon de la vorto 'standardo' en Esperanto en la signifo 'normo', multegaj homoj tuj komprenos ĉar ili ankaŭ havas tiun en sia gepatra lingvo. Nur legantoj de vortaroj maltrovos ĝin. En Esperanto kiel en aliaj vivantaj lingvoj vortaroj nur registras uzon kaj signifon de vortoj. Vorto povas evolui eĉ se vortaroj ne jam konstatis tion. 'Standardo' ne plu estas angla, nek franca, nek ripuara vorto [3] sed internacia (mi trovis ĝin en 11 lingvoj kaj ĝi verŝajne estas uzata samsignife ankaŭ en aliaj). La rolo de Vikipedio ne estas enkonduki dialektan uzon de vortoj sed ĝi ankaŭ ne estas malhelpi "naturan evoluon". Tiu kazo pensigas al mi la evoluon de éditer en la franca kiu signifas 'eldoni' sed pro influo de la angla to edit nun ankaŭ povas signifi redakti per komputilo. Tion agnoskas la plej laste eldonitaj franclingvaj vortaroj dum tute ne estis trovebla antaŭ dek jaroj. Eble iu venonta eldono de PIV agnoskos ankaŭ tiajn evoluojn.
Esperanto kreiĝis ne el ĉiuj lingvoj de la mondo sed el iuj mondskale disvastigitaj, ja eŭropaj (en fr de nl ru es pt it ...). Krom en kazo de vortprunto de iu lingvogrupo al alia, estas tute neeble trovi vorton komunan al ĉiuj lingvoj de la mondo (aziaj afrikaj eŭropaj amerikaj). La Esperanta vortprovizo sekve nepre estas precipe eŭropeca, ĝi neniel povas esti universala. "Universalaj" vortoj ne povas ekzisti krom pri iuj novkreitaj teĥnologiaĵoj (telefono, televido, komputilo, ktp) kaj eĉ tiukaze aperas tre diversaj vortoj eĉ en eŭropaj lingvoj (Fernsprecher/phone, ordinateur/computer, ...)
Cetere mi tute ne kontraŭus la enkondukon de 'kitabo' se ĝi estas iel pravigebla. AL @ 22:30, 12. Jan 2008 (UTC)
Vi skribis ke enkonduko de "standarda" en la senco de "norma" faciligus la lingvon. Tamen lau mi ghi fakte malfaciligus la lingvon: Se lernantoj devas lerni du tute apartajn signifojn de la radiko STANDARD/, kaj devas lerni ke estas du vortoj por unu koncepto "norma", tio estas pli malfacile ol se oni devas nur lerni unu signifon de STANDARD/ kaj nur unu vorton por "norma".
Aldone, mi ŝatus atentigi pri tio, ke en la Tekstaro de Esperanto troviĝas neniu uzo de STANDARD/ en la signifo de NORM/, kvankam la tekstaro ankaŭ enhavas multajn sufiĉe novajn tekstojn. Tio ankaŭ montras, ke ĝis nun okazis neniu signifo-evoluo ĉe la lingvaĵo de verkistoj, ĵurnalistoj kaj redaktistoj kiuj bone scipovas Esperanton; do temas ĉefe pri iu fenomeno de komencantoj aŭ mezniveluloj (kaj mi dubas ke temas pri nova fenomeno; ja ĉiam la komencantoj erare enmiksis elementojn el siaj gepatraj lingvoj en Esperanton).
La supra afiŝo de Yekrats montras, ke uzoj de STANDARD/ kun la signifo de NORM/ venas ĉefe de la ne sufiĉa scipovo de Esperanto, kaj ne de iu pripensita provo evoluigi nian lingvon.
Dum neniu ajn sufiĉe bona/prestiĝa Esperanto-vortaro mencias tiun signifon de STANDARD/, kaj STANDARD/ tute ne uziĝas kun tiu signifo en redaktitaj verkoj, kiuj povus eniri la Tekstaron de Esperanto, la Vikipedio certe ne uzu ĝin en tiu signifo. Marcos 11:31, 13. Jan 2008 (UTC)
Ja komencantoj, mezniveluloj des pli evoluigos la lingvon ju pli ĝi populariĝos. Anstataŭ konsideri ke estas iuj bonaj gardantoj de la lingvo (verkistoj de bonaj vortaroj) kaj fuŝuloj (malbonaj regantoj de la lingvo) mi opinias ke ĉiu vivanta lingvo evoluas pro ties uzantaro, kaj ke vortaroj nur postkuras vivantan uzon. Ke en Esperanto kaj precipe en Vikipedio -unu el la plej malfermaj lokoj kie Esperanto estas uzata- aperas multfoje nova vorto aŭ uzo de iu vorto en nova signifo estas nur signo ke Esperanto ekfunkcias kiel vivanta lingvo. Fundamente Marcos pravas ke la uzo de 'standard' en la signifo 'norm' estas senutila kaj iel malfacilagas la lernadon de la lingvo precipe por homoj kiuj ne havus nek 'norm' nek 'standard' en sia gepatrlingva vortprovizo. Tamen ju pli Esperanto populariĝos, ekzemple ĉar multaj homoj ekinteresiĝus pri ĝi malkovrinte ĝin ene de la multlingva Vikipedio, des pli ofte okazos tiuj evoluoj ne pli pripensitaj nek volaj ol tiuj kiuj okazas en vivantaj lingvoj. Mi -tamen ne estante nek komencanto, nek malatnivela- emas en tiaj diskutoj unue kontroli vortarojn en diversaj nacilingvoj kaj nur poste kontroli esperantajn vortarojn. La nuna malforteco de Esperanto kaŭzas ke Esperantaj vortaroj precipe paperaj postkuras la vivantan uzon kun tre granda prokrasto dum en iuj nacilingvoj vortaroj estas reeldonitaj ĉiujare kun ĉiufoje novaj vortoj aŭ novaj signifoj por iuj vortoj. Tial mi konsideras ĉiujn Esperantajn vortarojn paperajn aŭ retajn diskuteblaj kaj nur relative fidindaj, kaj "popola" uzo ankaŭ konsiderinda.
Bonvolu kompreni ke mi ne vigle pledas por ke 'standard' nepre estu akceptata en la signifo 'norm', sed simple por ke tia uzo ne nepre estu nomata malĝusta. Vi povas diskuti ĝin. Fundamentistoj povas malrekomendi ĝin, sed eble post kelkaj jaroj aŭ jardekoj vi povos nur konstati ke granda nombro da uzantoj de la lingvo (kiu hodiaŭ eble ne jam naskiĝis) uzas la vorton en la maniero kiun vi klopodis malrekomendi.
La celo de Esperanto estas disvastiĝi, ne resti propraĵo de eta nombro da puristoj. Ju pli Esperanto disvastiĝos des pli ofte okazos tiaj senpripensaj enkondukoj de novaj vortoj aŭ de novaj signifoj de iuj vortoj (tiukaze nova nur en Esperanto, ja ne en la diversaj nacilingvoj) simple ĉar ili estas kongruaj kun la lingvosento de la parolantoj (aŭ uzantoj). Se plejmulto (komence) kaj ĉiuj (iam poste) komprenas, kie estas la peko ?
Por ke Esperanto disvolviĝu kaj disvastiĝu kiel vivanta lingvo pli utilas "erarantaj"[4] komencantoj ol rigoraj korektantoj.
AL @ 22:29, 14. Jan 2008 (UTC)

Vi ne malpravas rilate al la popola uzo, kara Arno. Tamen ĉiu lingvo havas siajn popolan kaj kleran uzadojn. La popola uzado estas libera, senregula. La klera, rigora. Do sciencaj tekstoj (inkluzive enciklopedioj) devas sekvis la kleran, celante kompreneblon pro tiu regula lingva uzado. En Esperanto la klera uzado sekvas la preferon por vortoj fundamentaj, oficialaj, zamenhofaj kaj klasikaj. Ni ŝatu vortojn, kia ekz-e "mojosa", eĉ "iĉ" povu esti uzata en neformalaj, junaj babiladoj. Sed en Vikipedio ni preferu la formalan. Verkistoj certe povos uzi tiuj neoficialaj, eĉ malkutimaj vortoj, por reprezenti ian certan malklerecon aŭ neformalan manieron paroli. Evidente neniu estu krucumita pro unu aŭ alia eraro! :-) Kiu ne eraras? Kaj kiom grava estas tia eraro, ĉu ne? Standarda uzata dum neformala parolado eĉ estu akceptata. Sed se en Vikipedio ni klopodas ĉiam poluri la artikolojn, do ni uzu pli formalaj vortoj. Frate kaj samideane, Fernando Maia Jr. 00:00, 15. Jan 2008 (UTC).

Ankaŭ mi opinias ke Arno tute pravas. Pri la analizo de Fernando, mi dirus (preskaŭ) la samon, sed ne uzos popolan kaj kleran uzadon, sed progreseman kaj reakcian uzadon. Tuj mi avertas ke oni ne vidu aĉigon en iu aŭ alia vorto. Kiam mi estis juna (en pratempo, ĉu ne ?) mi taksis min progresema ĉiukampe, kaj volonte gale kraĉis al la reakciuloj ĉiuspecaj, tiuj universalaj bremsoj. Pli poste, mi iom ŝanĝis mian vidpunkton, pro la ekkonscio ke tiuj bremsoj necesas, sen ili, verŝajne ni plu estos malkovronta la fajron. Tamen ankaŭ tiuj necesas, kiuj deziras ĉiutage refari la mondon, ankaŭ sen ili ni plu estos malkovronta la mondon. Pravas ja la eltrovistoj de Ido, la enkondukistoj de "na" anstataŭigilo de akuzativo, kaj la iĉistoj kaj tiel plu....Sed ili frontu la konservativulojn, la reakcian amason. Se ili gajnas, ili eniros la vortarojn kaj iĝos siavice ero de la reakcia amaso... Do por "standardo" ni simple lasu al la tempo decidi. Vikipedia evidente elektis sian kampon: ja oni sufiĉe klarionas ĉie: nenio nova en Vikepedio: ĉio jam devas ekzisti aliloke - kaj nur en seriozaj aferoj, kompreneble. --Ssire 18:49, 15. Jan 2008 (UTC)
  1. normo en kiu tamen mankas la franca kaj germana 'standard' kiujn entenas miaj paperaj vortaroj kaj sekve eble ankaŭ en aliaj lingvoj,
  2. OmegaWiki : standard
  3. etimologie la vorto elvenas el la ripuara stand-hard = firme staranta
  4. Vivo estas eraro. Ĉiu nova vivanta estulo fontas el iu(j) eraro(j) en la rigora kopiado dum la reprodukta proceso. Seneraraj estas nur mortaj objektoj. La vorto 'eraro' fontas el iu vorto kiu signifis "promeni". Lingvoj evoluas promenante libere ne marŝante inter rigoraj limoj. Tro rigore regulitaj lingvoj mortas kaj anstataŭ ili aperas aro da "popolaj" lingvoj evoluigitaj de erarintoj.

La niĝerkongaj lingvoj fakte estas superkategorio kun almenaŭ 9 subkategorioj kiel bantuaj lingvoj. Ĝis nun la subkategorioj tie komplete mankis aŭ parte science ne korektis. Mi komencis ilin aldoni kaj ordigi, sed tio estas relative granda laboro. Krome mi vidas, ke entute la ligvo-familiaj kategorioj estas en relativa malordo (cetere problemo ankaŭ ĉe alilingvaj vikipedioj). Se do estas aliaj lingvistoj, bonvenus helpo en la ordigado kaj polurado. Mi cetere proponas, ke ni ne enkonduku ĉiujn sub-sub-grupojn, kiujn la lingvo-scienco konas, sed tamen la kompleta plata varianto, kiu regas momente ne sufiĉas. Ĉe la niĝer-kongaj lingvoj nun necesas enkonduki ankoraŭ la aliajn mankantajn 7 subkategoriojn kaj poste ŝovi ĉiujn lingvon en la ĝustan subkategorion (ĉiam kontrolante). DidiWeidmann 15:59, 11. Jan 2008 (UTC)

Ĉar al mi daŭre malplaĉas la kapo de la paĝo Lastaj ŝanĝoj, mi provis ŝanĝi la aspekton de la kadro dezirataj/ĝermoj/diskutoj celante malampleksigi ĝin. Vidu {{Dezirata/provo}}. Se okazas konsento ni povus evoluigi la kapon de la paĝo Lastaj ŝanĝoj laŭ tiu propono . Arno Lagrange  12:14, 12. Jan 2008 (UTC)

Saluton, AL! Bona sugesto! Se ni ŝanĝus nun, tiu ŝanĝo certe jam plibonigus la paĝon "Lastaj ŝanĝoj". Tamen, se mi ne tre postulemas, mi pensas, ke eĉ via bona sugesto povas pliboniĝis. Eble la "problemo" estas estetika, rilata al la pozicio de la bildoj. Ili translokigas la tekstojn kaj malsimetriigas ilin... Miaoponie se eblas ĝustigi tion, tio plibeligus la kadron. Ĉiel ajn dankon pro via zorgo kun la enciklopedio! -- Fernando Maia Jr. 17:52, 12. Jan 2008 (UTC)
Ĉu vi vidis, ke la ligilo "redaktu" de la kampoj estas sub la montraĵo de la nuna kadro? Ni bezonas korekti tion... -- Fernando Maia Jr. 17:57, 12. Jan 2008 (UTC)
Bona! Bonvolu ŝanĝigu ĝin! Mi mem pensadis pri ĉi sama ideo! -- Yekrats 18:14, 12. Jan 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke estus eĉ pli bone, se la kadro ĝavaskripte kaŝiĝus, por ke oni ne tuj devu ruliĝi malsupren. Sur mia 800x600a ekrano tio tuj necesas pro la kadra grandeco. Kore --Tlustulimu 19:38, 14. Jan 2008 (UTC)
Tio estas vere bonvena laboro - jam anticipan dankon. DidiWeidmann 16:29, 16. Jan 2008 (UTC)

Vidu ankaŭ redakti

Baldaŭ esto Vikipedio:Tago de Vikipedio. Amike
‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 22:41, 13. Jan 2008 (UTC)

Interese... Sed por mi ĉiutage estas tago de vikipedio. :-) -- Fernando Maia Jr. 03:58, 14. Jan 2008 (UTC)

Propono: Alinomado de censo -> popolnombrado


Ideografia vikiarbo redakti

Ĉar mi laboras de antaŭ semajno ĉe la Ideografia vikiarbo kies ligilo aperas en ĉefpaĝo, mi ŝatus scii ĉu ĝi devenas el iu alilingva versio por traduki jam faritajn artikolojn. Ĉiukaze mi trovis (kaj eble trovos) ruĝe kelkajn artikolojn kiuj jam havis aliajn titolojn, do mi redirektis.--kani 22:03, 15. Jan 2008 (UTC)


Vikipediaj aldonaĵoj redakti

Esplorante la specialajn paĝojn, mi trovis ke aperas nova ligilo al "Gadgets" malplena ĉi tie sed jam riĉa ekzemple en la franca fr:Special:Gadgets. Temas pri tuta aro da aldonaĵoj al la Vikipedio kiu plifaciligas ties uzon por legantoj kaj pr kontribuantoj. Mi planas redakti la paĝon. Kelkaj el tiuj aldonaĵoj jam ekzistas (wikEd, WikiMiniAtlas, ...) aliaj estus importindaj. Mi laste enportis kaj esperantigis ŝprucfenestrojn kaj trovas tion tre oportuna. Tiuj aldonaĵoj aperos en nova tabo en viaj preferoj. Jam alireblaj estas wikEd kaj Ŝprucfenestroj. Bonvolu sciigi ĉu vi sukcesas funkciigi tion. Arno Lagrange  01:10, 16. Jan 2008 (UTC)


sed.... redakti

sed l'UE ne instruigas la esperanton en la lernejoj?--Dis-pater 16:39, 16. Jan 2008 (UTC)

Estimataj: Mi lastatempe tradukis la bildojn por konserva statuso en la Komunejo. Mi ŝanĝetis la Ŝablono:Taksonomio por aldoni la novajn bildojn pri konserveco. Tamen, ĝi preskaŭ pretas. Bonvolu vidi ekzemplerojn Dido (birdo), Orcino, Kanada kastoro, Ĉina aligatoro. Komentoj kaj sugestoj estos bonvenataj. (Mi konsideris anstataŭ "Formortinta", uzi "Formortita".) -- Yekrats 15:46, 17. Jan 2008 (UTC)

Devas resti formortinta, ĉar morti esta netransitiva verbo. Pasiva participo ne estas ebla, nur aktiva. --Michawiki 15:59, 17. Jan 2008 (UTC)
Dankon pro la klarigo! -- Yekrats 17:26, 17. Jan 2008 (UTC)

Paĝo pri Zamenhof redakti

Ĉiuj paĝoj pri personoj nomiĝas laŭ plena nomo de persono. (Ne estas titolitaj paĝoj ekz. A. P. Ĉeĥov, I. Hlinka, A. N. Tolstoj, A. K. Tolstoj, F. D. Roosevelt, A. Lincoln ktp. ktp.) Ĉu Zamenhof havas escepton? Ĉu malpermesite estas titoli la paĝon pri li laŭ lia plena nomo? La artikolo pri li estas titolita L. L. Zamenhof? Kial? Petro@diskkont 18:41, 17. Jan 2008 (UTC)

La kialo estas klarigita en la diskuto je pri nomoj de la artikolo AL @ 22:21, 17. Jan 2008 (UTC)
Estas mirinde, kiom da aliaj lingvoj nomas lin (en traduko) Ludoviko Lazaro Zamenhof, sed esperantistoj ne povas trovi lian nomon por titoli la paĝon, tial ili devas nomi lin L. L. Petro@diskkont 15:20, 18. Jan 2008 (UTC)
Mi samopinias kun Petro. La nuna titolo vere estas stranga, ne kontentiga kompromiso. Thomas Guibal 19:48, 18. Jan 2008 (UTC)
Laŭ statistiko de Vikipedio en Esperanto estis tiutempe (komprenu en la tempo de diskutado) aktivaj 7 (pervorte: sep) ensalutintaj vikipediistoj kaj sole 4 (pervorte: kvar) el ili diskutis pri tio, kiel titoli la paĝon. Ekde tiu tempo la reguloj, kiel titoli la paĝojn, iomete ŝanĝiĝis. Petro@diskkont 20:16, 18. Jan 2008 (UTC)

Mi trovas ĉi tiun diskuton stranga: kompreneble, la titolo de la artikolo estu farita laŭ la plej ofte uzata formo de la nomo. Ni ja havas, tute nature, paĝojn titolitajn "George W. Bush", "Saddam Hussein" aŭ "Elizabeto 2-a", kaj ne "George Walker Bush", "Saddam Husayn al-Majid al-Tikriti", "Elizabeth Alexandra Mary Windsor". Mi trovis la titolon "Gustaf John Ramstedt" tre stranga, ĉar la esperantisto estis ĉiam konata simple kiel G. J. Ramstedt; bedaŭrinde estas multaj simile kuriozaj titoloj. La nomoj iel neplenaj estas same naturaj kiel iu plena "Johann Sebastian Bach", plej ofte citata kiel tuto. Kompreneble, en la teksto de la artikolo oni informu pri la plena nomo, eventuale eĉ longe priparolu ĝin, se ĝi estas iel enigma aŭ komplika. L. L. Zamenhof estas la kutima formo kaj tial akceptebla, eĉ L. Zamenhof sufiĉus, ĉar ŝajnas ke li mem tiel subskribis sian nomon, la dua L nur diferencigas lin de lia frato Leono Z. Mi supozas, ke en pluraj lingvoj la plenaj nomoj de homoj estas nur malofte uzataj, eble nur en iuj ceremoniaj cirkonstancoj, kaj ofte eĉ amikoj ne scias ies kompletan nomon.-- --Surfo 21:02, 18. Jan 2008 (UTC)

Surfo, mi konsentas kun vi rilate al io, sed samtempe mi ne povas konsenti kun vi. Ne ĉiuj konas homojn laŭ iliaj kromnomoj, pseŭdonimoj ks. Mi ekzemple tute ne konas homon Gustaf John Ramstedt, mi tute ne sciis, ke li estas esperantisto kaj jam tute mi ne konis lin laŭ nomo G. J. Ramstedt, kiel vi skribas. Ne forgesu, ke ne ĉiuj homoj konas ĉiujn homojn el la la mondo. Por tio servas enciklopedio, kie oni eksciu iliajn nomojn, kaj mi opinias, ke la titoloj devus esti laŭ la plenaj nomoj de homoj. Memkompreneble, ke povas esti alidirektiloj el kromnomoj, familiaj nomoj ktp. al la plena nomo. Estas strange por mi trovi titolon, kie starus nomo A. B. Car. Ni povus tiel titoli paĝojn ekz. J. R. Ewing (aŭ Ĝej-Ar Jujing) aŭ anstataŭ F. B. titoli Fi Bi, ĉar la persono estis tiel konata inter malgranda rondo de homoj. Se la homoj estas monde konataj (reĝoj, prezidentoj, princoj...) laŭ du aŭ tri vorta nomo (eĉ kiam ili havas en la nomo pluajn ses nomojn), estas memkompreneble titoli la paĝojn laŭ tiuj konataj nomoj. Estus sensencaĵo titoli la paĝon S. Hussein, ĉar ĉiuj scias, kio signifas S. Estus sensencaĵo titoli la paĝon A. Hitler, ĉar ĉiuj dum la dua mondmilito sciis, kio signifas A., sed hodiaŭ multaj junaj homoj ne scias, kiel li propre nomiĝis kaj kiu li estis. Alia demando estas, kio estas "monde konata". En kia mondparto tiu persono estas konata? Kiu estas konata en Suda Ameriko, tiu ne bezonas esti konata en Nov-Zelando kaj male. La aferon ni devas preni el ambaŭ flankoj. Kiu estas konata por iu, ne bezonas esti konata por alia. Petro@diskkont 06:45, 19. Jan 2008 (UTC)
Mi ne postulas, ke vi aŭ iu ajn konu la personon G. J. Ramstedt, sed se la artikolo estus tiel titolita, vi almenaŭ scius, kiel tiuj, kiuj konas lin, skribas pri li kaj kiel oni do plej oportune referencu al li, aŭ kiel aperas lia nomo sur la kovriloj de liaj propraj verkoj. Nun estas nenia informo pri tio en la artikolo. – Memoru, ke vi komencis ĉi tiun diskuton asertante "Ĉiuj paĝoj pri personoj nomiĝas laŭ plena nomo. ...", kaj tio estas evidenta malvero. Vi povas trovi en la esperanta Vikipedio amason da paĝoj titolitaj per neplena nomo. --Surfo 08:45, 19. Jan 2008 (UTC)
Tute ne gravas, kiu komencis la diskuton. Neplenaj nomoj? Ĉu vi pensas pri ĝermolistoj de homoj, kiuj sciis esperanton? Mi ne bezonas scii pri ĉiu tia homo, sed mi opinias, ke Zamenhof ne nomiĝis Lo Lo. Petro@diskkont 11:54, 19. Jan 2008 (UTC)
Tute gravas, kiu komencis la diskuton kaj per kiuj argumentoj. Tio estis vi, kaj viaj argumentoj estis tute sensencaj. Vi povas mem okupiĝi pri ĝermolistoj de esperantistoj, sed normalaj homoj plej ofte serĉas informojn pri iom gravaj personoj, ekzemple pri Frédéric Chopin (tiel titolita en la esperanta Vikipedio, kvankam la plena nomo estas Fryderyk Franciszek Chopin), aŭ pri Antonín Dvořák (simile, Antonín Leopold Dvořák), Edvard Grieg (Edvard Hagerup Grieg), George W. Bush (George Walker Bush), Pierre Trudeau (Joseph Philippe Pierre Yves Elliott Trudeau), aŭ, jen ekzempla frandaĵo por vi: T. S. Eliot (Thomas Stearns Eliot). Kaj multaj homoj povas konfirmi al vi, ke L. L. Zamenhof estas tute bone konata, eĉ reale vivinta, homo, kiun oni povas nomi ankaŭ Lazaro kaj Ludoviko aŭ diverse adaptante kaj kombinante tiujn nomojn. Sed jen jam ŝajne ne temas pri tio, ke unu aferon oni povas rigardi de multaj flankoj kaj diversmaniere pesi la argumentojn. Temas simple pri tio, ke certa Petro scias ĉion kaj insistas pri sia opinio, kiu nepre kaj neŝanceleble estas la sola ĝusta. --Surfo 15:45, 19. Jan 2008 (UTC)
Unue, ĝojas min, ke ĝuste vi skribas tion al mi, vi, kiu dum tri kaj duonon de jaro ne sciis prezenti sin en sia vikipediista paĝo. Ĝojas min, ke skribas tion al mi iu, kiu havas dum tri kaj duonon de la jaro grandegajn 600 redaktojn. Kaj due, ne diru al mi, kion mi faru en vikipedio. Petro@diskkont 10:27, 20. Jan 2008 (UTC)
Dankon, mi estas tre feliĉa pro tio, ke mi "ĝojis" vin. --Surfo 10:52, 20. Jan 2008 (UTC)

Mi bedaŭras ke la diskuto evoluas al personaj atakoj de unu persono al unu alia, kaj rebate. Tia maniero kundiskuti estas seninteresa. Pri la temo de la diskuto, eĉ se la iamaj kundiskutintoj estis nur kvar inter nur sep aktivaj vikipediistoj, tamen validas la argumentoj prezentitaj. Cetere Surfo ja prezentas kromajn argumentojn por ke la artikolo estu konservita sub titolo L. L. Zamenhof. Ja eksternorma nomformo sed ne sola escepto. Surfo listigas diversajn famulojn plej konatajn sub iu simpligita nomformo (plej ofte antaŭnomo + familinomo) dum tiuj homoj foje havas pli longan (kun almenaŭ dua antaŭnomo). Tio estas unu afero. Alia problemo laŭ mi estas tiu de LLZ same kiel de T. S. EliotJ. K. Rowling : pri la lasta mi scias ke ŝi elektis kaŝi siajn antaŭnomojn por ne suferi pri antaŭjuĝoj kontraŭ inoj. La komencliteroj povis esti supozitaj mallongigo de viraj antaŭnomoj. Do tiukaze same kiel pri LLZ estas ia pravigo por eksternorma publika nomformo. Arno Lagrange  23:15, 21. Jan 2008 (UTC)

Krom tio, kion vi vi bone diris, kara Arno, kiu ĉi tie povos difini ĉu certas Ludoviko Lazaro aŭ Lazaro Ludoviko? Tio estas problemon, kara Petro... La korekta ordo de la zamenhofaj antaŭnomoj estas ja diskutebla, do taŭgas teni la mallongan formon laŭ mi. Mi male konsentas, ke L.L.Z estas tre kutima formo kaj neniel stranga. Sincere kaj amike, Fernando Maia Jr. 02:14, 24. Jan 2008 (UTC).

Gravajn diskutojn pri lingvoj ĉe Foundation-l redakti

Fajro 17:05, 24. Jan 2008 (UTC)

Mi hazarde konstatis ke mankis artikolo pri la dominika ĉefurbo Santo Domingo respektive Sankta Domingo. Kun la esperanta nomo de la urbo mi povas vivi, sed kiun formon ni utiligu por la lando? PIV skribas sub Domingo: Regno en la E parto de Hispaniolo, oficiale nomata Dominika Respubliko. - Mi momente ne ŝanĝis ion en la ekzistantaj artikoloj, tamen en mia aldono mi preferis uzi la oficialan formon. Kion ni faru, ĉu ni konservu Domingo aŭ alinomu al Dominika Respubliko. Ne akceptebla aliflanke estas la formo Dominikio, kiu ne troveblas en PIV. Mi atendas vian opinion kaj eventuale helpon por, se necese korekti. Krome la artikolo pri Sankto Domingo bezonas helpon ... cetere tuta Centra Ameriko estas preskaŭ blanka mapo en Esperanta Vikipedio ... Amike DidiWeidmann 17:17, 24. Jan 2008 (UTC)

Ĉu vi legis la klarigon en la artikolo Domingo mem, sub la titolo “Nomo”? La afero estas iom problema pro la ekzisto de alia lando (Dominiko, angle Dominica) kun simila nomo, kaj iom ankaŭ pro la religiaj sencoj de dominikano. Cetere, la nova PIV agnoskas la nomon Domingo por República Dominicana. La malnova havas iom ĥaosajn difinojn de la diversaj dominik-um-oj. --Surfo 19:53, 24. Jan 2008 (UTC)
Dankon por via klarigo - tio plu-helpas (PIV ne vere helpis, ankaŭ ne la nova, kion ĝi diras mi ja supre citis ...). Amike DidiWeidmann 01:44, 26. Jan 2008 (UTC)
Por mi, kiel hispanlingvulo, la nomo Domingo por tiu lando sonas iom strange. Mi konscias ke la solvo estas malfacila se oni deziras eviti konfuzon kun Dominiko, sed por mi Dominika (aŭ Dominikia aŭ eĉ Dominikana) Respubliko estas multe pli natura solvo. Se mi legus la esprimon Dominga Respubliko eble mi surpriziĝus malpli, sed simpla Domingo (en la hispana, dimanĉo kaj ankaŭ iĉa nomo), nu, laŭ mi temas pri tute maltaŭga elekto. Tonyo 23:10, 27. Jan 2008 (UTC)
Fakte la argumento pri la risko de intermikso ne estas tute konvinka - ni ja ankaŭ havas la ĉefurbon, kiu nomiĝas Sankta Domingo ... - oni antaŭ ne longe riproĉetis al mi, ke mi verkis la artikolon pri Davos per esperantigo laŭ la loka romanĉa kaj alemana lingvoj (el kio rezultus Tavao...) --> Nu la samaj argumentoj tre forte parolus kontraŭ "Domingo" kiel lando-nomo por Dominika Respubliko. En neniu lingvo de la mondo oni nomas la landon "Domingo" krom en vikipedia Esperanto. Kaj se vi kontrolas en la paĝo (en la redakta modo) vi povas vidi, ke ĉiuj alilingvaj vikipedioj utiligas formon similan al Dominika aŭ Dominikana Respubliko. Domingo fakte estas la nomo de la iama hispana kolonio utiligi do Domingon por la landonomo donas similan impreson, kiel se ni nun subite ekuzas "Helvetion" por nomi Svislandon (fakte formo ekzistanta eĉ ekzemple en la greka). La risko de intermikso ĉe geografiaj nomoj cetere ja estas ne-evitebla, ĉar multaj urboj, regionoj ktp. utiligas saman nomon. Se necese oni devas aldoni diferencigilon. Mi nur volas doni la ekzemplon pri Makedonio kaj Respubliko Makedonio: Tute simila kazo kiel Dominiko kaj Dominika Respubliko. Al la solvo de la nomproblemo mi fakte nenion povas kontribui. Eble la lokaj Esperantistoj devus mem decidi. Sed sendepende cetere de la nomo: La artikoloj pri la tuta kariba regiono bezonas grandan fortostreĉon. Mi komencis la artikolon pri la ĉefurbo Sankta Domingo --> ĝi meritas ampleksigon! Kaj ankaŭ la artikolo Domingo mem ne havus tre multajn bitokojn, se oni deprenus la tekston pri la nomo en Esperanto. Amike DidiWeidmann 00:57, 28. Jan 2008 (UTC)

is it copyrighted? redakti

Hello, I am from Czech Wikipedia and I have a plain to create an article about Antonín Sochor there (cz wiki). I am looking that you have this article with 2 photos. Please could you say me, how type of license are these photos? (in english or czech please). Tĥ very much --Zacatecnik 18:06, 24. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Zacatecnik! Talk to Petr, he is our "czech man". :-) With him, you may speak in your natural languange. -- Fernando Maia Jr. 20:48, 24. Jan 2008 (UTC)
Yes I know, but his discussion page seems like blocked (protected to new posts), do you know ICQ or E-mail to Petr? Thank you --Zacatecnik 07:08, 25. Jan 2008 (UTC)
It is only blocked for anonymous users. -- Yekrats 00:39, 27. Jan 2008 (UTC)

Peto de forigo redakti

Mi ne certas kiamaniere kontakti aŭtoron de artikolo, do mi petas, ke ĉu oni kontaktu ĝin ĉu oni forigu la novan paĝon Morta lingvo ĉar jam ekzistis artikolo Mortinta lingvo kaj se en tiu mankas io dirita en tiu ĉi nova, oni aldonu. Krome ne taŭgas la esprimo Morta lingvo, ĉar tio signifus lingvo de morto.Dankon.--kani 20:51, 26. Jan 2008 (UTC)

Pardopetas mi, Kani, sed "morta lingvo" ne nur estas tute korekta,(samgrade kiel "morta korpo", "morta besto", kiuj estas nek "korpo de morto", nek "besto de morto") sed plie Zamenhofa ! (la vivaj k la mortaj lingvoj Z.) Ŝajnas al mi male, pli oportuna konservi la malpli pezan formon "mortaj lingvoj" --Ssire 23:46, 26. Jan 2008 (UTC)
Aldono. La artikoleto "morta lingvo" alportas nenion interesan kaj estas sufiĉe fuŝe redaktita, do povas malaperi sen granda perdo. Mi tamen devas agnoski ke "mortinta" havas avantaĝon super "morta", ĉar ĝi ebligas paroli pri "mortantaj" kaj "mortontaj lingvoj". Do mi ŝanĝas mian opinion, kaj subtenas la proponon de Kani ( sed ne pro "lingvo de morto"...) --Ssire 23:57, 26. Jan 2008 (UTC)
Mi kunsentas.--kani 00:01, 27. Jan 2008 (UTC)
Mi kreis alidirektilon al Mortinta lingvo. Thomas Guibal 06:51, 27. Jan 2008 (UTC)

Krome mi ripetas peton pri al kiu demandi pri ruĝaj ligoj de Ideografia vikiarbo, ĉar mi ne povas scii pri kio temas por krei ĝin, ekzemple Nordaj militoj, je nordo de kio?--kani 20:55, 26. Jan 2008 (UTC)

Certe devas esti Nordiaj militoj. Petro@diskkont 20:57, 26. Jan 2008 (UTC)
Kiuj militoj estas tiuj kaj kiu Nordio? Ĉu iu scias alilingvan version de tiuj militoj? --kani 00:01, 27. Jan 2008 (UTC)
Ŝajne en la ideografia vikiarbo estas tro uzataj pluraloj ĉe la kapvortoj, sed la artikolojn oni kreas kun sigularaj titoloj. Ekzemple tie estas ligo al neekzistanta artikolo izotopoj, sed ekzistas artikolo izotopo. Maksim 21:22, 26. Jan 2008 (UTC)