Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 14

Forigemo redakti

La forigema furoro en diverslingvaj vikipedioj ĵus atingis :

de:Itala_Esperantista_Junularo jam estis forigita de la germana vikipedio Itala Esperantista Junularo (gelöscht)

Peto por asistado kun tradukado redakti

Saluton. Se vi scias bone paroli Esperanton, bonvolu vidi 2096916, kiu estas cimraporto de la Pywikipedia Framework je SourceForge, kaj skribu komenton.

Dankon « D. TREBBIEN (diskuto) 14:20, 14. Sep 2008 (UTC)

Priatentenda kontribuanto redakti

Bonvlu priatenti kontribuojn el 90.25.235.151(diskuto). La uzulo korektadas artikolojn laŭ propra diskutebla sento de la lingvo sen iu ajn diskuto. Mi sugestas forbari tiun IP-on por almenaŭ por instigi la uzulon reagi al diskutoj. Arno Lagrange @ 20:54, 14. Sep 2008 (UTC)

Tiu kontribuanto ekz. faris sensencan ŝanĝon en la artikolo "Mallongigo". Mi nun reverke ampleksigis ĝin, sed tion farante mi rimarkis, ke li okupiĝis ankaŭ pri ekz. "SMS-slango", kiu nun aspektas tute ĥaosa kaj plena de ies fantaziaĵoj. Mi opinias, ke oni povus restarigi la lastan version de 2007 (la sama homo verŝajne faris preskaŭ ĉiun ŝanĝojn postajn, sub diversaj IP-numeroj), sed ĉar mi mem apenaŭ reale uzas tekstmesaĝan slangon, mi petas, ke iu spertulo kontrolu. La fenomeno en si mem estas grava. Eble oni povus kunigi la artikolon kun Mallongigoj uzataj en babilejo (ankaŭ ĝi ŝajnas al mi suspektinda), eble kun aliaj artikoloj. Mi opinias, ke eĉ en tiaj artikoloj oni ne kreu sian propran fantazian mallongigaron, sed nur raportu pri vere uzataj esperantaĵoj. --Surfo 10:29, 15. Sep 2008 (UTC)
Nun li uzas 86.195.203.100 kaj ĉiam la sama: Speciala:Contributions/86.195.203.100 - Punktor 15:52, 16. Sep 2008 (UTC)
Dankon pro la atentigo. Ankaŭ forbarita. Thomas Guibal 16:20, 16. Sep 2008 (UTC)

Vandalo 189.81.113.153 redakti

IP-numero 189.81.113.153 vandalis je Orkut. Verŝajne la sama duafoje kun numero 189.81.195.6.

Dankon pro via informo. Mi ĵus forbaris lin por unu monato. Tiam li havas tempon por pripensi kion li volas fari ĉi tie. Kore --Tlustulimu 08:59, 16. Sep 2008 (UTC)
Certe vandalismoj pli kaj pli amasos: Ŝajne estante ne-atentindulo mi tamen volas ree atentigi: Propono por ŝpari tempon kaj ĉagrenon - Dankon, Punktor 09:10, 16. Sep 2008 (UTC)
Laŭ RBL-listo, la konto estas verŝajne malferma prokurilo kaj ofta spamlanĉejo. -- Yekrats 10:12, 16. Sep 2008 (UTC)


Nova aspekto de la Ĉefpaĝo redakti

Mi pretigis la novan ĉefpaĝon laŭ la propono de Thomas funkciigante ĝin per ŝablonoj por ebligi redaktojn de aktualaĵoj kaj protekton de la strukturo. Ĝi anstataŭas la antaŭan ek de 21/09/2008 je 20:40 UTC. Libera Folio jam raportis pri la evento : nova aspekto de la esperanta vikipedio Arno Lagrange @ 00:53, 22. Sep 2008 (UTC)

Do la nova ĉefpaĝo ne nur estas bela kaj utila, sed ankaŭ inform-inda novaĵo. Tre bone. Eble ni trovos pliajn.--Ziko 07:29, 22. Sep 2008 (UTC)
Dankegon al Arno : kvankam mi ja verkis la unuan version de la ĉefpaĝo, li sekve responsis pri la organizo de la baloto kaj pri la teda, malfacila enmeto de la nova ĉefpaĝo. Mi ankaŭ volas danki Kerio, kiu origine sugestis uzi la modelon de la ĉeĥa Vikipedio. Thomas Guibal 10:09, 22. Sep 2008 (UTC)
Kiam la nun fininta voĉdono estis planata, oni diris ke ĝi temos nur pri la ĝenerala aspekto, kaj ke necesos aparte diskuti, kiujn unuopajn kadrojn ni volas havi en la ĉefpaĝo kaj kiupozicie.
Mi konsentas kun la anstataŭigo de la antaŭa sekcio "Enciklopedio" per la eta kategoriaro supre dekstre, kaj kun la forigo de la antaŭa sekcio "Vikipedia aktualaĵo". Aliflanke, laŭ mi estas bedaŭrinde ke ne plu aperas la sekcio "Lando de la monato".
Mi daŭre iom dubas pri la "bildo de la tago". Al miaj antaŭaj duboj oni respondis, ke oni transprenos la bildojn de la tago el la komunejo. Nun mi vidas, ke tamen estas aliaj bildoj de la tago ol en la komunejo. Kiu decidas pri ili kaj kiel?
Aldone la sekcio "Aliaj lingvoj" ne ŝajnas al mi plene necesa, kiam ekzistas la ligoj en la maldekstra kolumno. Aldone estas probleme, ke tiu kolumno estas pli longa ol la paĝo mem. Mi vidis, ke ĝi ne entenas ĉiujn Vikipediojn. Ĉefe enestas la Vikipedioj kun pli ol mil artikoloj, sed ekzemple la ĉeroka aperas kvankam ĝi havas nur 197 artikolojn. Laŭ mi ni menciu nur la Vikipediojn kun pli ol mil artikoloj (au aliaj limo tia ke la kolumno de lingvoj ne estos pli longa ol la paĝo mem).
La ŝanĝoj en la sekcioj estis faritaj sen interkonsento – interkonsento ekzistis nur pri la aspekto. Do ni provu trovi interkonsenton pri la sekcioj, se necese per baloto. Marcos 12:05, 22. Sep 2008 (UTC)
Marcos, mi proponis detalan voĉdonanadon pri diversaj aspektoj de la proponoj. Finfine post pli ol tri monatoj estas nur 10 voĉdonintoj kiuj esprimiĝis nur pri la ĝenerala aspekto kaj pri kaŝebleco de sekcioj. Via aspiro al proceduroj ĝis nun nur prokrastis la aperon de la nova aspekto tri monatojn. Pri tiaj aferoj en nia malgranda komunumo pli efikas iniciatemo ol daŭra propono de ne realigotaj planoj kaj ĉikanaj diskutoj. Nun ne temu pri novaj balotoj sed pri plibonigoj laŭ diskutoj : ekzemple vi prave rimarkigas ke la maldekstra strio estas tro longa kaj bombasta. Tion ni nepre korektu. Por pravigio forigon de lando de la monato, Thomas rimarkigis ke la nomata lando ne estis pli redaktata kiam ĝi estis nomita "de la monato". Pri bildo de la tago, ĝin iniciatis Thomas; li formaligu kiel povus funkcii : kiu partoprenas, kiel estu deciditaj, kiuj bildoj estos elektitaj, kiu sindevigas ke la rubriko estu ĉiam akurata , ktp. Arno Lagrange @ 12:44, 22. Sep 2008 (UTC)
Mi nun forigis la ligilojn al Vikipedioj kun malpli ol 1000 artikoloj. Bedaŭrinde mi nur poste rimarkis, ke la ordigebla listo kiun mi uzis enhavis iomete malnovajn ciferojn, do povas esti ke mi forigis kelkajn, kiuj intertempe trapasis la limon.
Aliflanke ankoraŭ nun la lingvo-kolumno estas iomete pli longa ol la ĉefpaĝo mem (almenaŭ sur mia ekrano), do necesas forigi ankoraŭ kelkajn. Kiel ni ĉiuj scias, la nura artikolnombro ne estas tre bona mezurilo (ĉefe pro la robotoj). Do se iu malkovras en la nun restantaj lingvoj iun, kiu sen robotaj artikoloj havas malpli ol 1000 artikolojn, ni ankaŭ tiun forigu. Marcos 13:45, 22. Sep 2008 (UTC)

Lando de la monato redakti

Pri la lando de la monato: Estas bedaŭrinde ke la iniciato tiom malaktiviĝis; se ni forigas ĝin el la ĉefpaĝo laŭ la propono de Thomas, tio certe kaŭzos ke ĝi tute ĉesos. Ĉar ankaŭ la kunlaboraĵo de la semajno estas nun tro malaktiva projekto, mi pensas ke ni eble povus unuigi ambaŭ en unu projekton: Ekzemple ni povus elekti landon de la monato ĉiun trian monaton; la kvar kunlaboraĵoj de la semajno dum tiu monato estu pri temoj kun forta rilato al tiu lando (ekzemple la artikolo pri la lando mem, pri ĝia ĉefurbo aŭ alia grava urbo, pri lingvo parolata tie, pri iu grava loka kulturaĵo ktp). Dum la aliaj monatoj la kunlaboraĵo de la semajno daŭre funkcius kiel nun. Kion aliaj opinias pri ĉi tiu ideo? Marcos 13:45, 22. Sep 2008 (UTC)

Al mi tre plaĉas la ideo. La kuniĝo de la du projektoj supozeble kaŭzos pli multajn kontribuojn por ĉiu aparta kunlaboraĵo. Thomas Guibal 16:42, 23. Sep 2008 (UTC)
Bedaŭrinde tia estas la vero. Mi mem ne ŝatas kiel vi, ke tiu kunigo devas okazi. Estus plibone, se ambaŭ projektoj estus aktivegaj, tamen se la realeco petas tion, mi konsentas kunigi ilin. --Fernando Maia Jr. 16:55, 4. Okt 2008 (UTC)
Jes, konsente. Mi mem zorgas pri la ŝanĝo de la "Lando de la monato", sed ne multaj (eĉ ne mi mem, bedaŭrinde) zorgas pri ĝia kreskigo. Estas do bone forlasi la aferon. Mi profitas por fari alvokon pri la proponado, voĉdonado kaj plilaborado de la Kunlaboraĵo de la semajno, kiu lastatempe ankaŭ ne ricevas multan atenton. --Tonyo 15:26, 7. Okt 2008 (UTC)
Ĉar estis ĝenerala konsento kun mia propono kaj neniu malkonsento, mi nun ŝanĝis la klarigojn de la projektoj sur iliaj respektivaj paĝoj laŭ mia ĉi-supra propono. Vidu Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno kaj Vikipedio:Lando de la monato. Marcos 18:11, 8. Okt 2008 (UTC)

Citaĵoj en ĉefpaĝo redakti

Saluton! Mi proponas ke la esperanta vikipedio havu citaĵon de la monato (aŭ de la semajno) same al aliaj vikipedioj. Ĉu tio eblas? --¨Liberascio¨ * 09:12, 22. Sep 2008 (UTC)

Dankon pro via sugesto, sed la nova paĝo ekzistas apenaŭ de kelkaj horoj post unu-monata diskutado ! Miaopinie, ni nepre iom atendu antaŭ pliaj/novaj aldonaĵoj. Thomas Guibal 10:00, 22. Sep 2008 (UTC)
Enmeto de tia nova konstante aktualigata temo necesigas ke ĝi estu seninterrompe prizorgata. Sugesti estas facile. Sindevigi regule plenumi la efektivigon estas nemalhaveble. Arno Lagrange @ 10:17, 22. Sep 2008 (UTC)
Mi bone scias la neceson de prizorgo, tial mi proponis monatan citaĵon aŭ semajnan anstataŭ taga. Se ĝi estus monata mi bonvole prizorgus ĝin sen probleme. Kaj se mi ne povus pro ia kialo, mi avizus vin kaj ĝi nur temus pri serĉi alian prizorganto aŭ pri forigi la kadreton. Nu, diru al mi se vi ŝanĝas vian opinion. Kompreneble estos plibone se estos pli ol unu prizorganto. --¨Liberascio¨ * 10:55, 22. Sep 2008 (UTC)

New Main page redakti

Hello,

GFDL requires mentioning of all authors of the source material which is used for derived work and citing/linking to the source. Since your new Main page is in fact almost the copy of the Czech Main page (created mostly by Wikipedista:Petr K.), it's necessary to mention these facts in appropriate places.

Thanks for cooperation.

Kind regards.

Danny B. 20:26, 22. Sep 2008 (UTC)

Thanks for your message. I'm not sure what you mean by "appropriate places", though. All we can do really is to put a template on the talk page of the main page, stating that it was mainly translated from the Czech Wikipedia and linking to its history. Anything appearing on the main page itself would be way too invasive, and clearly out of the question. Regards, Thomas Guibal 20:53, 22. Sep 2008 (UTC)
Dankon pro via mesaĝo. Mi tamen ne certas pri tio, kio laŭ vi estas "taŭgaj lokoj". Ni nur povas aldoni al la diskutpaĝo de la ĉefpaĝo ŝablonon, kiu ligus al la historio de la ĉeĥa paĝo kaj precizigus, ke la paĝo estis ĉefe tradukita de la ĉeĥa. Io ajn aperanta sur la ĉefpaĝo mem estus miaopinie troa, kaj ne konsiderebla. Thomas Guibal 20:53, 22. Sep 2008 (UTC)
Please read history : I added that the page was created following a model created by Petr K. More there is a page telling main page history : Vikipedio:Aspekto de la ĉefpaĝo. Petr K. is mentionned also here. Arno Lagrange @ 21:09, 22. Sep 2008 (UTC)
Bonvolu legi historion : mi aldonis mencion ke la paĝo estis kreita lau modelo de Petr K. Plie estas paĝo Vikipedio:Aspekto de la ĉefpaĝo Petr K. estas menciita ankaŭ tie. Arno Lagrange @ 21:09, 22. Sep 2008 (UTC)

Thanks for cooperation again, I think this solution is pretty good enough. The main aim was to have the notice in the history of the Main page (the deal is that links to source must stay intact with derived work, should not be only elsewhere), which has been fulfilled. Once again, thanks for quick solving and good luck to you, guys!
Danny B. 18:42, 23. Sep 2008 (UTC)

Lingva demando redakti

IPulo forviŝis el artikolo Paŭso la esprimojn "(tradukpruntoprunta tradukokalkeo". Ĉu tio veras ? Bedaŭrinde mi ne scias. Dankon, Punktor 14:26, 23. Sep 2008 (UTC)

PIV kaj ReVo malhavas la vorton sed Gugla serĉo per kaj + kalkeo atingas 1250 trafojn. jen "Ekz-e, por mi tradukprunto estas pli bela kaj sprita ol la pedanta kalkeo. " Serĝo Prokovskij, Skandinava_kruco, La fama esprimo "scacco matto" (mato), kiu celas la venkan movon de la matĉo, estas kalkeo de la persa diro "shah mat", "la reĝo mortis".(La frenezula diagonalo, Davide Zingone, Tradukis kaj adaptis Manuel Giorgini). Do diskutata neologismo uzata de iuj forĵetita de aliaj. Arno Lagrange @ 16:35, 23. Sep 2008 (UTC)
Multan dankon. Tiu ja estis vera klerigo ! Punktor 17:57, 23. Sep 2008 (UTC)

Serĉi en arkivoj redakti

Supre sur ĉi tiu paĝo mi trovas la ligilon "Esploru Arkivojn de la Diskutejo". Sed mi ne trovis ian manieron fakte esplori la arkivojn. Ĉu oni povas serĉi iun vorton en la diskutarkivoj? Mi ne sukcesis igi la serĉilon de Vikipedio esplori tiujn iamajn, ofte tre utilajn diskutojn. Ĉu mi nur ne scias kiel fari? --Surfo 06:50, 24. Sep 2008 (UTC)L:

La ligilo nur gvidas al listo de arkivoj : iuj estas ordigitaj laŭ difinitaj temoj, la cetero nur laŭ tempo kiam ili okazis. Mi ne konas apartan serĉilon por esplori tiun arkivaron, sed mi ofte retrovis iun serĉatan temon per uzo de la ordinara serĉilo de Vikipedio : sufiĉas trafe elekti serĉvortojn, kaj elekti la nomspacon "Vikipedio". Arno Lagrange @ 12:20, 24. Sep 2008 (UTC)
Dankon, tio ŝajnas funkcii. Sed la tuta serĉa afero estas tre mistera: kiu divenus, ke por serĉi ion en tia tute speciala angulo de Vikipedio, oni ordonu la serĉilon rigardi en "Vikipedio". La koncepto "nomspaco" estas sufiĉe esotera (= komprenebla nur al la plej ĝisostaj adeptoj de Vikipedio). Mi ne jam estas tia. --Surfo 12:54, 24. Sep 2008 (UTC)

Nomspacoj redakti

Verkenda estas manlibro por klarigi tiajn aferojn (krom se ĝi jam ekzistas ie). "Nomspacoj" estas difinitaj spacoj en la projekto por apartigi iajn aferojn. Ili estas rekoneblaj per la komencvorto sekvita de kolono (:). Ekzistas nur difinita aro da nomspacoj kiujn la programo konsideras kaj kiu havas apartan sintenon. Se vi tajpas en artikolo ligilon kun [[Dosiero: vi aperigos bildon aŭ ligilon por aŭskulti sonon, kun [[Kategorio: vi ordigos la artikolon en la kategorion, per {{magia ŝablono}} vi enmetos la entenon de la paĝo en la nomspaco Ŝablono kun nomo Ŝablono:magia ŝablono, ktp.
  • Artikola <ne komencvorto>
  • uzula Vikipediisto:
  • bildoj, sonoj, filmoj Dosiero:
  • kategorioj Kategorio:
  • ŝablonoj Ŝablono:
  • aferoj koncernantaj la projekton mem Vikipedio:
  • helpo Helpo:
  • specialaj paĝoj (ne redakteblaj) Speciala:
  • portalo Portalo:
  • (en aliaj projektoj estas kromaj nomspacoj ekzemple Referencoj: )
  • sistemaj mesaĝoj (tiuj de la interfaco) Medawiki:
  • al ĉiu el tiuj nomspacoj estas ligita diskuta nomspaco Diskuto: Vikipediista diskuto: Dosiera diskuto: ...

En la subo de la serĉopaĝo estas kvadratetoj kiujn vi povas elekti aŭ malelekti por serĉi en iuj difinitaj nomspacoj kaj ne en aliaj. Do dependas en kiu el tiuj nomspacoj vi suspektas ke vi povus trovi vian serĉitaĵon. Arno Lagrange @ 23:13, 24. Sep 2008 (UTC)

Redaktoj de 90.1.181.107 redakti

Saluton, gekaraj. IPulo 90.1.181.107 ŝanĝis en diversaj artikoloj vortojn sen antaŭa interkonsento. Sed mi ne certas, ĉu vere ĉio estas malfarenda. La ulo enmetis vortojn, kiuj estas formataj laŭ la vortfara sistemo de Esperanto. Kiel ni traktu tion? Kore --Tlustulimu 13:05, 24. Sep 2008 (UTC)

Ŝajnas esti nia malnova amiko, kiu laboras el diversaj IP-numeroj en Francujo. Liaj ŝanĝoj preskaŭ ĉiam estas miksitaj: iu detaleto eĉ povus esti plibonigo sed la tuto estas nekohera kaj enhavas sensencaĵojn kaj erarojn. Mi nun rigardis la ŝanĝojn je Panĉatantra. Li evidente kopiis ion el la franca Vikipedio, inkluzive de ties dubinda traduko de "suhŗdbheda". Pozitiva kontribuo estis nur la sanskritaĵoj en originala skribo, ĉio alia estas misa aŭ sensignifa. La artikolo bezonas revizion sed ne ĉi tian. Prefere simple nuligi la redaktojn kaj atendi iun, kiu eĉ ion scias pri la afero. --Surfo 13:50, 24. Sep 2008 (UTC)
Estas la forbarita sama: Vikipedio:Diskutejo#Priatentenda_kontribuanto. Antaŭ kelkaj tagoj li uzis 90.25.235.151 (vidu: Speciala:Contributions/90.25.235.151), Punktor 14:11, 24. Sep 2008 (UTC)

Ĉiam alvenas gramatikemaj mond-savistoj... Narvalo 20:24, 24. Sep 2008 (UTC)

Kvankam mi mem ofte defendas la uzon de kunmetaĵoj prefere al novradikoj, ĉi tiu sennoma kontribuanto ne sufiĉe respektas la regulojn de Vikipedia kunlaboro: Se eblas kontakti lin, oni atentigu lin pri tio, ke ŝanĝo de esprimoj uzataj de aliaj Vikipediistoj – kaj precipe titolŝanĝo – ĉiam estu unue proponata en la koncerna diskutpaĝo, kaj estu nur efektivigata post interkonsento aŭ manko de kontraŭantoj. Marcos 13:32, 25. Sep 2008 (UTC)

statistikoj redakti

Mi vidas ke oni ŝanĝis la paĝon pri la statistikoj de vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Statistics). Ĝi nun enhavas plurajn lingvajn erarojn. Ĉu ĝi estis robote kreita? Eb.eric 05:48, 25. Sep 2008 (UTC)

Kiel ĉiuj specialaj paĝoj la statistika paĝo estas konstruita de la programo MediaWiki per mesaĝoj troveblaj en la nomspaco Mediawiki kolektitaj en Ĉiuj mesaĝoj. Mesaĝoj povas esti redaktitaj en Vikipedio se ni volas havi apartan tekston aŭ en la tradukvikio kie estas pretigataj la defaŭltaj tekstoj. Nia kunlaboranto Yekrats estas plej aktiva tie kaj okazas ke li erare tradukas precipe kiam la angla originalo estas dusenca kaj mankas la kunteksto kie la mesaĝo aperas. Ekzemple la angla "edit statistics" povus esti tradukita al "redakti statistikojn" sed en la statistika paĝo temas pri "redaktaj statistikoj" aŭ "statistikoj pri redaktado". Kiam vi rimarkas erarojn en la interfaco, bonvolu atentigi pri ili, sugesti plibonigojn kaj ili estos efektivigitaj. Arno Lagrange @ 07:34, 25. Sep 2008 (UTC)
Dankon pro la korektado. Eb.eric 14:24, 25. Sep 2008 (UTC)

Mi pardonpetas pri la eraroj! Jes, iofoje mi faris multajn tradukojn rapide, kaj ne konsideras duan senson de iuj vortoj. Se vi trovas ĉi tian eraron, bonvolu fari korektaĵon en TranslateWiki aŭ kontakti min, kaj mi faros la korektaĵo. Dankon! -- Yekrats 19:10, 27. Sep 2008 (UTC)

Korektado de duoblaj alidirektiloj redakti

Mi ĵus malkovris novan eblecon de la programaro Mediawiki : eblas aŭtomate ripari duoblajn alidirektilojn (t.e. alidirektiloj, kiuj alidirektas al aliaj alidirektiloj) per speciala robotkonto. Tio precipe utilas post malzorgema alinomado de artikolo, al kiu jam direktis alidirektiloj. Tiu speciala konto (vidu la anglan en:User:Redirect fixer) jam ekzistas en multaj lingvoj sed ne en Esperanto. Ĉu iu pli sperta ol mi pretas ekzameni la aferon ? Vidu ankaŭ tiun paĝon por pliaj informoj. Thomas Guibal 10:49, 25. Sep 2008 (UTC)

Ĉefpaĝo redakti

Kial en nia ĉefpaĝo troviĝas la titolo "Ĉefpaĝo" paĝsupre sed en aliaj vikipedio tia titolo ne ĉeestas? Ĝi estas tute nebezonata kaj iom malbela. (Ekz. vidu http://cs.wikipedia.org/wiki/Hlavn%C3%AD_stranahttp://en.wikipedia.org/wiki/Main_Page, aŭ iun ajn alilingvan ĉefpaĝon) Eb.eric 15:05, 25. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Eb.eric. En la alilingvaj vikipedioj la titolo estas kaŝita per CSS-formato. Ĉu mi eltrovu kaj apliku ĝin ĉi tie? Kore --Tlustulimu 15:07, 25. Sep 2008 (UTC)
Mi opinias ke nia ĉefpaĝo estus pli bela sen tiu titolo, ĉu ne? Dankon pro via respondo kaj laboro. Amike Eb.eric 15:12, 25. Sep 2008 (UTC)
Mi ĵus trovis la kodon kaj jam testis ĝin per mia CSS-paĝo Vikipediisto:Tlustulimu/testo.css. Sed en la angla pliaj paĝeroj estas tiel kaŝataj. Ĉu mi eltrovu kiuj? Se ne, mia kodo sufiĉos por aldono al MediaWiki:Monobook.css. Kore --Tlustulimu 15:23, 25. Sep 2008 (UTC)

Jen tre bona rimarko de Eric : mi fakte neniam rimarkis tiun diferencon inter nia ĉefpaĝo kaj alilingvaj ĉefpaĝoj, kaj plene subtenas lian proponon. Thomas Guibal 16:12, 25. Sep 2008 (UTC)

Kiu krom ni tri ankoraŭ subtenas tion? Kore --Tlustulimu 16:23, 25. Sep 2008 (UTC)

Mi neniam vidis tiun antaŭe. Jes, mi subtenus ĉefpaĝon sen titolo. -- Yekrats 23:48, 25. Sep 2008 (UTC)

  1.   Por: ankaŭ mi ne antaŭe rimarkis Arno Lagrange @ 07:05, 26. Sep 2008 (UTC)
  2.   Por: --Bea 09:05, 26. Sep 2008 (UTC)
  3.   Por: -- Yekrats 09:20, 26. Sep 2008 (UTC)

  Farite AL @ 09:55, 26. Sep 2008 (UTC)

Dankon! La ĉefpaĝo nun estas belega! Eb.eric 14:30, 26. Sep 2008 (UTC)

Bildo de la tago redakti

Tiuj kiuj deziras partopreni en konstanta ĝisdatigo de la Bildo de la tago, bonvolu legi Kiel partopreni. Vi povas jam kontroli kiuj estas la bildoj de la 32 venontaj tagoj. Arno Lagrange @ 00:50, 27. Sep 2008 (UTC)

Bonvolu priatenti Bildo de la tago en komunejo. En ĝi aperas bildoj elektitaj elstaraj, kaj la paĝo ebligas provizi Esperntan priskribon al ili por aperigo en la paĝo mem kaj facila transpreno ĉi tien. Se ni akurate tradukadus la priskribojn tie, sufiĉus poste nur kopii ilin ĉi tien. Laboro por Esperntigi aferopjn en Komunejo ne mankas ! AL @ 01:34, 27. Sep 2008 (UTC)
Mi provizis superrigardon de Bildoj de la tago laŭ monatoj : vidu SeptembroOktobroNovembroDecembro 2008. Sekve estas facile rimarki por kiuj tagoj ne jam estas difinta "Bildo de la tago" AL @ 11:57, 27. Sep 2008 (UTC)
Dankon pro via laboro, Arno. La paĝo nun estas tre kompleta. Thomas Guibal 13:12, 27. Sep 2008 (UTC)

Mi funde ŝanĝis la sistemon por ĝisdatigi Bildojn de la tago  : estas nun po unu paĝo por ĉiu monato. Sekve la paĝo ne pli longos ol 31 tagoj. En la antaŭa sistemo la paĝoj devus senlime plilongiĝi kaj ni certe iam renkontus problemojn. Per tiu nova sistemo estos pli facile ĝisdatigi la paĝojn kaj aliri arkivojn. Mi esperas ke miaj klarigoj ne estas tro konfuzaj kaj ke pluraj el vi emos partopreni. Por la nuna monato bonvolu rigardi [[Vikipedio:Bildo de la tago/{{CURRENTYEAR}} {{CURRENTMONTH}}]] kaj se vi emas partopreni bonvolu redakti {{ŝ|Bildo de la tago/{{CURRENTYEAR}}/{{CURRENTMONTH}}/bildo}} kaj {{ŝ|Bildo de la tago/{{CURRENTYEAR}}/{{CURRENTMONTH}}/priskribo}} Arno Lagrange @ 22:36, 27. Sep 2008 (UTC)

Mi verkis "Helpo:Bildo de la tago‎"-n por kiel eble plej klare komprenigi kiel funkcias la tuta sistemo. Bonvolu sciigi al mi ĉu estas sufiĉe klare, ne hezitu plibonigi kaj ĉefe partoprenu en konstanta ĝisdatigo de Bildo de la tago AL @ 10:57, 28. Sep 2008 (UTC)

Strangaĵoj redakti

Mi kreis artikolon pri Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, komence surbaze de eltiraĵoj el franclingva disertacio. Ĉar mi ne havis respondon de la aŭtoro por eventuala uzo por Viki, mi havis la ideon esplori unue la anglalingvan version kaj uzi aŭtomatan tradukon. Poste venis al mi la ideo fari same pri la germana kaj eĉ la rusa. Fakte post komparo kun la franca teksto, mi decidis uzi la ne tro fuŝajn (laŭ senco) tradukojn DE kaj RU (jes ! per http://free-translation.imtranslator.net/ ).

Tamen, ĉar mi preparis mian artikolon per alia programo, antaŭ ol "glui" tiun tekston sur Vikipaĝon, mi esploris "Serĉi" kaj "Ek !" Tie mi trovis por "Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov" tiun nomon ruĝe sub "Krimea milito". Do, mi klakis sut tiu jam preta nomo kaj titolo por krei la artikolon. El tio rezultis la artikolo http://eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaj_Ivanovi%C4%89_Pirogov .

Unuafoje mi aldonis ilustraĵojn en artikolo. Do ĝis tiam, bone. Sed kiam mi kreis ligilojn al la ceteraj linvoj, i.a. en, de, ru, ktp, mi konstatis ke ĉe tiuj versioj la E-versio ne aperas en la tiurilata kadro, maldestre malsupre... Krome, aperas en tiu sama kadro stranga sinsekvo de demandopunktoj anstataŭ nomo de lingvo

ka:ნიკოლოზ პიროგოვი

kies vikipediisto estas : "??????"

Ĉu mi ie eraris aŭ forgesis ion ?

Samokaze, mi ĝojus se scipovantoj de la rusa korektus eventualajn erarojn aŭ pliriĉigus tiun artikolon. Mi bezonis ĝin por la laboro kiun mi faras pri la disertacio de D-ro Pierre Corret (centjara en novembro 2008).

Antaŭdankon.

Henri

Saluton Henri. Dankon pro la artikolo kaj pro la aldono de ligiloj al aliaj vikipedioj ! Estas tute normale, ke la ligilo al la artikolo en Esperanto ankoraŭ ne aperas en alilingvaj artikoloj. Tion kutime faras robotoj post kelkaj tagoj. Fakte, vi povas konstati, ke la ligilo jam aperis en la anglalingva artikolo, danke al roboto Thijsbot.
Pri "??????" : ĝi nur estas ligilo al lingvo, kiun via retumilo ne kapablas legi. Aperas do "???" anstataŭ la literoj de tiu lingvo (tiukaze la kartvela lingvo). Kore, Thomas Guibal 06:44, 27. Sep 2008 (UTC)
Henriko, fariĝas centjara la disertacio ne la doktoro (via frazo povus esti miskomprenita).
Krei ligilojn de e-o al alia lingvo ne aŭtomate kreas la reciprokan ligilon : tio estus interesa plibonigo de la programo, kiu ne jam ekzistas.
La interna serĉilo montras artikolojn foje iom da tempo post ilia kreo, laŭ refreŝigo de la datumbazo kiu okazas eble ĉiun dekan minuton. Gugla serĉilo montras novajn artikolojn eble post kelkaj tagoj. Guglaj robotoj esploras Vikipedion eble ĉiun kvaran tagon.
Por ke iuj unikodaj signoj (kiel tiukaze la kartvelaj) estu bone elmontritaj per via foliumilo, necesas ke vi instalis ilin sur via komputilo. Se tion vi bezonas mi povos helpi vin trovi kiamaniere procedi. Esploru je Unikodo. Arno Lagrange @ 08:44, 27. Sep 2008 (UTC)

Dankon Thomas ! Mi iom supozis tion sed mi tamen dubis pro aliaj strangaĵoj. Mi ĵus rigardis la anglalingvan version kaj konstatis ke Eo ne aperas, kiu ajn estas mia retfoliumilo (Safari, Camino, Firefox, Opera, sur Mac). Sama problemo kiam mi faras internan serĉadon per eĉ nur "Pirogov". Tiam ĝi aperas plue ruĝe kaj nur post "Krimea milito"... Kutime, tio aperis tuj post apero de la artikolo. Amike. Henri

Nu, mi denove kontrolis kaj povas aserti, ke la ligilo al la Esperanto-versio ja aperas en la angla artikolo, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj. Jen ekzemple la intervikia listo de la angla artikolo :
de:Nikolai Iwanowitsch Pirogow
et:Nikolai Pirogov
eo:Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov
ka:ნიკოლოზ პიროგოვი
ru:Пирогов, Николай Иванович
sl:Nikolaj Ivanovič Pirogov
uk:Пирогов Микола Іванович
Mi cetere faris internan serĉon pri "Pirogov", kaj konstatis, ke la unua proponita artikolo ĝuste estas Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov. Do mi ne komprenas, de kie devenas via problemo. Eble vi iom atendu kaj provu denove. Kore, Thomas Guibal 08:01, 27. Sep 2008 (UTC)
Estas sufiĉe normale, ke foliumilo vidigas malnovan version de paĝo, precipe se oni jam antaŭe rigardis ĝin. La paĝo tiam ne estas rekreita de la fonto, sed montriĝas kopio el iu survoja kaŝejo, eble el via propra komputilo. Ordonu al via foliumilo refreŝigi la paĝon per musklako sur la koncerna simbolo (ankaŭ klavpremo Stir-F5 = Ctrl-F5 funkcias en iuj foliumiloj). --Surfo 10:00, 27. Sep 2008 (UTC)

Koran dankon Arno, Thomas kaj Surfo. Ĉi ptm mi konstatis ke serĉado per "Pirogov" kondukis normale al la paĝo. Nur ĉi vepere, nun, mi konstatas ke Esperanto aperas en la versioj rusa, ukraina, slovena, kartvela kaj estona dum ĝi ne ankorau aperas por mi en la versioj angla kaj germana. Refreŝigo de la paĝo okazigas nenion. Do, mi paciencu ĝis morgaŭ matene ;-) Por mi ne tro gravas se la kartvelaj literoj ne aperas normale. Henri —La komenton aldonis, sen subskribo, Henri (diskuto • kontribuoj)

Refreŝigo neniel helpas se neniu aldonis la ligilon. Sed vi povas mem aldoni ilin : la alilingvaj vikipedioj ankaŭ estas vikioj kiujn vi povas redakti (ensalutinte aŭ anonime). Simple aldonu al la alilingvaj artikolaj paĝfinoj inter la interlingvaj ligiloj ja ligilon al la Esperanta per [[eo:Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov]] (Atentu alglui la kodon unikode, ne ikse, ĉar ikse ĝi misligus al neekzistanta Nikolaj Ivanovicx Pirogov (ne kreu ĝin). Intertempe robotoj aldonis la ligilojn el angla kaj germana vikipedioj. Arno Lagrange @ 11:28, 28. Sep 2008 (UTC)


Jes, mi konscias kaj scias ke eblas aldoni ion aŭ interveni ĉe aliaj Vikioj se oni estas registrita sed tio iom tedas min :-( Mi fakte iam registriĝis ĉe la franca sed forgesis mian enirkodon :-( Do, mi restas ĉe la Esperanta. Fakte nun mi konstatas ke Pirogov Esperante aperas ĉe la germana sed ne ankoraŭ ĉe la angla. Supozeble ĝia roboto havas tro da laboro ;-). Henri --Henriko 12:25, 28. Sep 2008 (UTC)

Kreu por vi unuigitan konton: per la sama salutvorto vi povos aliri ĉiujn projektojn de Vikimedio per sama salutvorto. Vi eble devos ŝanĝi vian salutnomon se iu alia jam havas "Henri" kiel salutnomo. Arno Lagrange @ 21:51, 28. Sep 2008 (UTC)


Dankon Arno pro la sciigo. Fakte utilos al mi nur la franca Viki. Bona novaĵo : finfine la Esperanto-versio pri Pirogovaperis ĉi ptm en la angla Vikio ! --Henriko 17:56, 29. Sep 2008 (UTC)

En la artikolo Renato Corsetti, la komenca frazo entenas strangan duoblan uzon de "kaj". Ne eblas forigi la unuan "kaj", ĉar ĝi estas aŭtomate kreata de la Ŝablono:Bio. Verŝajne ne indas simple ŝanĝi la ŝablonon, ĉar tiam oni malgramatikigus aliajn artikolojn.

Ĉu iu povas klarigi, kial oni uzas tiun ŝablonon, kiu malebligas libere redakti la komencan alineon? Se estas iu bona kialo por ĝia uzo, ĝi devas tamen iel ebligi kaŝadon de tiu "kaj", kiu aŭtomate aperas inter "Okupo2" kaj "AliajOkupoj". Marcos 14:14, 27. Sep 2008 (UTC)

Saluton, Marcos. Dankon pro via atentigo. Mi pensas, ke estas maltaŭga maniero de informkesta konstruo kun enkonduka frazo. Pri ĉi tiu problemo jam estis diskuto ĉi tie, sed bedaŭrinde senrezulta. Krome ĝi malaperis en la arkivon. Siatempe temis pri la ŝablonoj {{Informkesto vilaĝo pl}} kaj {{Des}} kun ĝiaj variantoj {{Des2}} kaj {{Des3}}. Mi krome pensas, ke tia ŝablona mikso ne estas bona ideo. Do mi denove proponas, ke ni ŝanĝu iom post iom la ŝablonojn, tiel ke la enkonduka frazo ne plu estu kreata per ili, sed permane. Se estas kontraŭaj proponoj, bonvolu mencii ĉi tie. Kore --Tlustulimu 17:35, 27. Sep 2008 (UTC)
(+) Ĉu mi bloku la koncernatajn ŝablonoj ĝis finfina decido, ĉu ni volas tiajn ŝablonojn aŭ ne? Mi mem ja malpreferas tian perŝablonan enmetadon de enkonduka frazo. Tio nur subtenas la pigrulojn kaj malfleksebligas la redaktadon de la koncernataj artikoloj. Kore --Tlustulimu 17:38, 27. Sep 2008 (UTC)
Trovinte tiun ĉi ŝablonon en paĝoj, mi anstataŭis ĝin per alia pli konvena ŝablono (aktoro, artisto) kaj la tekston aperanta en la ŝablono mi denove permane enskribis komence de paĝoj, kie ĝi estis. Alian pli bonan solvon mi ne trovis. Vidu ekz.: Silvana Mangano. Kerio 20:12, 27. Sep 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉu mi eventuale proponu regulon, ke la komenca ĉapitro de artikolo ne estu kreata per aldonaĵoj ene de informkestoj? Tio ja malfacilas la variadon laŭ la koncerna artikolo kaj povas erarigi novulojn resp. konfuzigi nespertulojn. Sed tia propono jam troviĝas sur la paĝo Helpo:Informkestoj en la ĉapitro "Nomo kaj aspekto de informkesto". Kore --Tlustulimu 09:40, 13. Okt 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉar dum kelkaj tagoj ne estis iu ajn opiniesprimo ĉi tie, mi proponas la jenon:

Informkestaj ŝablonoj ne enhavu la enkondukajn frazojn por la koncernataj artikoloj, sed nepre nur la informkeston mem.

Ĉu estas aliaj proponoj pri tiaj ŝablonoj? Se ne, mi aldonos post kelkaj tagoj la regulon al Vikipedio:Informkestoj kaj Helpo:Informkestoj. Kore --Tlustulimu 16:41, 19. Okt 2008 (UTC)

Ĉu la artikolonombrilo ne plu funkcias? redakti

Karaj, mi havas la impreson, ke dum la lastaj du tagoj la artikolonombrilo ne plu funkcias. Kvankam kreiĝis pluraj novaj artikoloj, dum nur unuopaj estis forigitaj, la cifero jam dum du tagoj konstante restas je 100400 artikoloj. Ĉu iu povas kontroli, ĉu la nombrilo fuŝiĝis? Amike DidiWeidmann 23:40, 27. Sep 2008 (UTC)

Ankaŭ mi rimarkis tion hieraŭ. Mi sensukcese provis refreŝigi la paĝon. Tiu problemo ŝajne ne devenas de la nova ĉefpaĝo : ankaŭ Speciala:Statistics restas je 100400. Thomas Guibal 06:43, 28. Sep 2008 (UTC)
Ĝisdatigo : nun estas 100401, kvankam kreiĝis intertempe pli multaj artikoloj. Jen vere stranga afero. Thomas Guibal 06:44, 28. Sep 2008 (UTC)
Jes, mi ankaŭ konstatis tiun strangan aferon en la paĝo "Lastaj Ŝanĝoj". -- Yekrats 11:54, 28. Sep 2008 (UTC)


Mi havas nun 104 420. Dum pluraj tagoj de la semajno oni stagnis je ĉ 103460 ĉiutage, se mi bone memoras, almenaŭ tri tagojn. Do, ĉu ĉi foje mi "rajtas" je plej freŝaj statistikoj dum aliaj pli frue ol mi povas vidi ĉu afiŝiĝas miaj artikoloj en Esperanto ĉe alilingvaj vikioj ? ;-) Vere stranga afero...--Henriko 15:26, 28. Sep 2008 (UTC)

Malfari - forigi - restarigi - nuligi redakti

Estimataj, se oni volas reveni antaŭan version de la paĝoj, estas en historio skribite Malfari. Poste en la komenta linio aperos foje restarigis version... aŭ foje nuligis revizion... aŭ iam forigis redaktojn.... Se ni volas restarigi, ni devas malfari, se ni volas malfari, fakte ni restarigas aŭ forigas aŭ nuligas. Ĉu ni ne unuecigu la ordonojn por tiu ĉi faro? Kaj kia estas diferenco inter forigi, restarigi aŭ nuligi dum tiu ĉi faro? Se restos la ordono Malfari, kial ne aperas malfaris redaktojn aŭ io simila. Ĉu ne sufiĉus unu ordono por ĉiuj, se fakte temas pri la sama situacio? Dankon por ies klarigo. Kerio 20:02, 28. Sep 2008 (UTC)

Mi pensas, ke tiu plurvorteco ne estas problemo. Sed tute ne gravas al mi. --Niko, 20:27, 28 Sep 2008 (UTC)
Ankaŭ mi tre malŝatas tiajn neunuigitajn esprimojn. Ili estas tre malhelpaj precipe al novuloj.--Ziko 22:57, 28. Sep 2008 (UTC)

Kio estus la preferata termino? Mi faros taxgan ŝanĝon ĉe TranslateWiki. -- Yekrats 10:45, 2. Okt 2008 (UTC)

Mi favoras "malfari" por ĉiuj tiaj ordonoj. Yves Nevelsteen 10:58, 2. Okt 2008 (UTC)

  1.   Por: "malfari" Thomas Guibal 11:03, 2. Okt 2008 (UTC)
  2.   Por: "malfari" Marcos 12:16, 2. Okt 2008 (UTC)
  3.   Por: "malfari" --Ziko 12:23, 2. Okt 2008 (UTC)

La distingo kiun mi faris estis inter la anglaj vortoj "delete" (klare "forigi") kaj "restore" aŭ "revert" (kiun mi tradukis kiel "restarigi") kaj "cancel" ("nuligi"). Eble tiu distingo ne estas necesa. -- Yekrats

Se do restos la butono malfari, devus aperi en la komenta linio malfaris redaktojn. Aliaj povus serĉi butonojn por restarigi, por forigi aŭ por nuligi versiojnredaktojnreviziojn. Do unuecigi tiusence. Kerio 17:53, 5. Okt 2008 (UTC)

Mi pardonpetas pri troigado, sed... ĉu iu konsilus pri ĉi tiu traduko el la angla? La vortojn "review and restore this hidden revision" mi tradukus kiel "kontroli kaj restarigi ĉi tiun kaŝitan revizion". Ĉu "restarigi" taŭgas en ĉi tiu kazo? -- Yekrats 18:12, 11. Okt 2008 (UTC)

Alidirektiloj al apartigiloj redakti

Kial oni konvertas alidirektilojn al apartigiloj? Ĉar mi volas skribi la artikolon pri Tukano, sed jam aperas kiel alidirektilo al Tukano (konstelacio), do mi ne kapablas fari apartigilon tie por tukano konstelacio, birdo kaj eble iu ajn signifo. Vidu ekzemple la anglan Toucan (disambiguation). Mi jam havis tiun problemon kaj iu helpis: faris tion, sed mi ne lernis fari ĝin.--kani 21:13, 28. Sep 2008 (UTC)

Mi igis la artikolon tukano {{apartigilo}} ĉu al Tukano (konstelacio) ĉu al Tukano (birdo) Arno Lagrange @ 21:46, 28. Sep 2008 (UTC)
Jen tre simpla ruzo por fari tion : iru al la alidirektilo. Ĝi normale redirektos vin al la alidirektita paĝo. Sub la titolo de la paĝo aperos en malgrandaj, grizaj literoj la esprimo "(alidirektita el ...)". Se vi alklakas la bluan ligilon, vi revenos al la alidirektilo, kiun vi tiam povos redakti. Kore, Thomas Guibal 04:21, 29. Sep 2008 (UTC)
Dankon.--kani 20:39, 29. Sep 2008 (UTC)

Ankoraŭ kontribuo pri la diskuto pri medicina artikolo redakti

Delonge Arno petis min pri mia faka opinio, sed antaŭe mi ne havis tempon:

Malfrue, mi havas ankoraŭ medicinistan kontribuon al la diskuto pri la fenomeno, kiu angla nomatas "savant syndrome". Se mi ĉi-tie remalfermas la temon, estas unua parto de la diskutpaĝo en la artikolo, dua parto en la diskuteja arkivo Vikipedio:Babilejo/Arkivo 2008 13 kaj tria parto ĉi-tie. Mi preferas grupigi ĉion kune en la artikola diskutpaĝo, kiu momente nomiĝas Diskuto:Sciegula simptomaro.

ThomasPusch 17:06, 29. Sep 2008 (UTC)

Jet stream redakti

Mi volonte redaktus bazan atikolon pri tio, kvankam mi preferus ke pri tio zorgu meteologo, fakulo...

Ĉe Vikio http://eo.wikipedia.org/wiki/Vetero , ruĝe atendas la vorto "ŝprucfluo"

En "Meteologia terminaro* http://www.freeweb.hu/eventoj/steb/vortaroj/meteologio/terminaro_lz.html oni trovas (laŭ mi netaŭge) :

ŝpruigvento horizontala rapidega altnivela vento (A: jet stream)

  • de Maurice Lewin 1961 - UEA

"Ĉi tiu terminaro estis eldonata de UEA en 1961 kiel dua parto de la jarlibro. Ĝi estas uzenda zorgeme, konsideru ankaŭ PIV."

Ie mi vidis ankaŭ "aerjetfluo", sed "jet" rilatas al aviadilo.

Alilingve oni trovas :

  • FR : Courant jet (ĵe) en la senco de "ĵeti, ĵeto")
  • CA : corrents en jet
  • DA : Jetstrømmen
  • DE : Jetstream (Strahlstrom)
  • NL : straalstroom
  • NO : Jetstrømmer
  • NN : jetstraum
  • SV : jetström
  • ES : corrientes en chorro
  • PT corrente do jato
  • FI : Suihkuvirtaus
  • EE : Jugavool
  • IT : corrente a getto
  • CS : Tryskové proudění (jet; proud = fluo)
  • PL : Prąd strumieniowy (laŭ aŭtomata tradukilo, Prąd = aktuala -- ???).
  • La turka uzas la anglan nomon...

Do, ĉiukaze oni trovas variantojn de "fluo" en "stream", "strom", "ström" ktp, kaj same por "courant", "corrente", ktp.

Ĉu ne pli taŭgus "aerŝprucfluo" aŭ eĉ la pli facile prononcebla "aerĵetfluo"? Poste, en artikolo pri tiu temo, pro la kunteksto, sufiĉus "ŝprucfluo" — ekz. "tiuj ŝprucfluoj" — aŭ ĵetfluo", ekz. "tiuj ĵetfluoj“... En NPIV mi trovis nenion.

Tio ĉar hieraŭ vespere mi parte spektis elsendon de la franca-germana kanalo "[1]ARTE" pri "Jet stream, la rivière de vent“ (la rivero de vento) . Oni montris paĝojn en Esperanto el la raporto de Oishi Wasaburo http://eo.wikipedia.org/wiki/Oishi_Wasaburo sed silentis pri la lingvo. Do, pro tio mi opinias ke tiutema artikolo estas aperiginda.--Henriko 07:09, 30. Sep 2008 (UTC)

Mi kreis {{Uzula paĝo}} laŭ modelo jam ekzistanta en multaj lingvoj. Ĝi estas enmetenda en vian uzulan paĝon : sekve kiam via paĝo aperas en spegulpaĝaro, la leganto ne estos misvojigita. Arno Lagrange @ 11:43, 30. Sep 2008 (UTC)

Saluton! La vortoj "uzulo" kaj "uzula" por mi estas tre strangaj. Kial vi ne nomas ĝin "Uzantopaĝo"? Ĉu ni voĉdonu pri tio? (jam antaŭe okazis diskutoj pri tiu temo) Yves Nevelsteen 16:45, 1. Okt 2008 (UTC)

Vi eble preferas "uzanto" al "uzulo". Tamen "uzulo" estas tute korekta esprimo, komprenebla, klara nedubsenca, neerara. Ĉu ne estas unu el la bazaj reguloj de Esperanto ke ĉiu rajtu konstrui laŭregulajn vortojn por esprimiĝi ? Ĉu vere ĝenas vian komprenon ke mi parolas pri "uzulo" (=ulo kiu uzas [kutime]) anstataŭ "uzanto" (=iu kiu estas uzanta [nun]) ? Tiukaze temas pri nomo de ŝablono : se vi preferas enmeti en vian paĝon ŝablonon kun nomo {{uzanta paĝo}} simple kreu ĝin kaj igu ĝin redirektilo al la alia kies titolo estas de vi malŝatata. Ĉu valoras okazigi baloton pri tia bagatela punkto ? Estas tiom multaj plenumendaj taskoj en Vikipedio ke disputo pri eta lingvo punkto ŝajnas al mi vanta forperdo de energio kaj de tempo. Arno Lagrange @ 21:37, 2. Okt 2008 (UTC)
Mi trovas unuecajn esprimojn tre gravaj, precipe por novuloj. Tial aŭ uzanto aŭ uzulo, bv ne ambaŭ. "Uzulo" fakte ne estas tiel malbona. Voĉdono ne estus malbona, preferinde tre baldaŭ.--Ziko 22:10, 2. Okt 2008 (UTC)
Mi samopinias kun Ziko ke ne bonas miksi "uzanto" kaj "uzulo" en Vikipedio kaj do favoras voĉdonadon kaj unuecigon. Prave mi klare preferas "uzanto", ĉar mi ne komprenas kial enkonduki novan vorton "uzulo" apud jam ekzistanta "uzanto". Antaŭ kelkaj jaroj oni instruis min pri "verbaj radikoj kiujn oni substantivigas per -anto" (kiel bicikli --> biciklanto kaj promeni --> promenanto kaj do uzi --> uzanto), mi petos de tiu persono sendi al mi detalojn.

Yves Nevelsteen 17:33, 5. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono (informkesto) por filmoj redakti

Amikoj, saluton! Mi serĉis, sed ne trovis ŝablonon por informkesto en artikoloj pri filmoj. Ĉu ĝi jam estas en nia vikipedio? Antaŭdankon! -- Fernando Maia Jr. 03:30, 3. Okt 2008 (UTC)

Ĝi situas ĉe {{Informkesto filmoj}}. -- Yekrats 03:52, 3. Okt 2008 (UTC)
Dankon, Yekrats!--Fernando Maia Jr. 16:55, 4. Okt 2008 (UTC)

La bildo de la tago 5a oktobro ne estis plumo de pavano, sed de pavo. Krome la koncerna artikolo ankoraŭ estas fuŝa ĉefe pri la alilingvaj ligoj: mi klopodos iomete plibonigi. Pri la bildo mi klopodis korekti, sed ne eblas.--kani 11:06, 5. Okt 2008 (UTC)

Ankaŭ mi klopodis korekti, sed vane. En la tabelo mi vidis ankoraŭ unu bildon kun fuŝa titolo pavo - pavano. Mi ne povis trovi vojon por korekti la tekston sub la bildoj. Iu devus skribi instrukciojn! Kerio 12:14, 5. Okt 2008 (UTC)
Instrukciojn vi povas legi je Helpo:Bildo_de_la_tago#Kiel_fari kiun vi povis facile trovi alklakante la ligilon Bildo de la tago kiu aperas super la bildo en la Ĉefpaĝo. Mi nun korektis. Mi ne scias kial, mi kredis ke la birdo estas nomata pavano verŝajne ĉar en la franca ni havas verbon se pavanner kiu signifas malmodeste paradi. Cetere pavano estas danco en kiu oni paradas kvazaŭ virpavo, ĉu ne ? Arno Lagrange @ 12:38, 5. Okt 2008 (UTC)
Jes, Arno, vi korektis la vorton, sed sur la ĉefpaĝo senĉese restas la vorto pavano. Ankoraŭ mi vidis skribite pavanon ĉe la 12-a de oktobro, kie estas pavo. Kerio 12:41, 5. Okt 2008 (UTC)
Vidu ankoraŭ la paĝon Vikipedio:Bildo de la tago/bildoj de la venontaj tagoj. Tie estas du bildoj kun pavo, kie estas skribite pavano. Sed kie oni korektas ilin? Kerio 12:43, 5. Okt 2008 (UTC)
La sama ŝablono utilas por elmontro en ĉiuj lokoj. Bv refreŝigu la paĝon, kaj vi vidos la korektitan tekston ĉie. Kie oni korektas tion mi jam respondis supre vidu Helpo:Bildo_de_la_tago#Kiel_fari Arno Lagrange @ 16:28, 5. Okt 2008 (UTC)
Mi ĵus korektis ligilojn ĉe la du bildoj el pavo al barata pavo, sed bedaŭrinde nek post la refreŝiĝo nek post la elsalutado kaj la denova reensalutado la ligiloj ne estis tuj korektitaj nek sur la ĉefpaĝo nek sur la menciita korektita paĝo kun la bildoj. Mi pensas, ke io alia iel malfruigas la korektojn. La samon mi provis antaŭe post viaj korektoj, tial mi skribis la supran mesaĝon pri la pluaj bezonaj korektoj. Kerio 17:48, 5. Okt 2008 (UTC)
Mi tute bone vidas vian novan ŝanĝon. La problemo estas ke via foliumilo konservas malnovan version de la ŝablono. Vi devas forviŝi ĝian kaŝmemoron. (Fajrovulpo : Stir + Maj + R; por IE eble vi devas serĉi inter la opcioj "forviŝi la kaŝmemoron", se refreŝigo ne sufiĉas)- Arno Lagrange @ 20:29, 5. Okt 2008 (UTC)

SVG kaj Esperanto redakti

Saluton!

Mi komencis lastatempe traduki kelkajn mapojn en SVG-formato. Por redakti mi uzas Inkscape kaj ĉiam aperas la sama problemo - en la programo ĉio estas enorda, sed post alŝuto al Commons teksto post ĉapeligitaj literoj iras iom malalten. Vidu ekz. ĉe la mapo de polaj provincoj. Ĉu vi scias, kiel korekti tion? --Lohengrin 12:01, 5. Okt 2008 (UTC)

Mi rigardos ĝin. Mi havas iom da sperto kun Inkscape. -- Yekrats 12:09, 5. Okt 2008 (UTC)
Bone, dankon. Mi rimarkis ekzemple, ke kiam mi malfermas en Inkscape iun dosieron kaj volas enskribi novan tekston, ne eblas elekti tiparon ĉe la supra listo. Eblas nur marki jam skribitan tekston kaj poste ŝanĝi ĝian tiparon en aparta fenestreto. Krome, la problemo estas nur en bitmapa vido de la bildo en Commons, ĉar la vektora bildo post klako sur la bitmapon aspektas korekte --Lohengrin 12:14, 5. Okt 2008 (UTC)

Riparite. La konvertilo de MediaWiki por montri bildetojn (thumbnails) de SVG-bildoj estas fuŝeta. Laŭ ĉi tiu anglalingva reta manlibro, la tekstoj devas esti konvertitaj al padoj ("paths"). Ankaŭ, vi uzis tiparon "Tahoma" kiu ne estas inter la uzeblaj SVG-tiparoj de MediaWiki, sed mi ne opinias ke tiu estis la prolemo. (Dum unu provo, mi ŝanĝis ĉiujn viajn tiparojn "Tahoma" al "sans", sed la prolemo daŭris.) Se vi havas pluajn demandojn, bonvolu kontakti min. -- Yekrats 12:35, 5. Okt 2008 (UTC)

Mi jam spertis tute samajn problemojn kiel Pŝemek'. Mi finfine solvis ĝin ŝanĝinte la tiparon. Tamen estis tre maloportune ĉar kiam mi kontrolis la bildon sur mia komputilo ĝi bone aspektis, kaj tute fuŝiĝis kiam mi alŝutis ĝin. Mi do jam alŝutis ĉiujn el miaj SVG-laboroj plurajn fojojn nur pro tiaj problemoj. Arno Lagrange @ 12:42, 5. Okt 2008 (UTC)
Funkcias! Ŝanĝo al "padoj" havas unu malavantaĝon, ĉar tio ne plu estas redaktebla teksto. Sed almenaŭ oni certas, ke ĉiu vidos la bildon same. Simile mi redaktis la mapon de Araba duoninsulo --Lohengrin 12:48, 5. Okt 2008 (UTC)
Jes, tio ne estas ideala solvo. Sed bedaŭrinde ĝi estas la plej bona solvo pro la fuŝado de la SVG -> PNG konvertilo de MediaWiki. -- Yekrats 13:44, 5. Okt 2008 (UTC)


Kategorioj redakti

Mi iom sekvis la debateton pri la nova ĉefpaĝo, sed eble mi perdis iom da ĝi. Mi komparis la impreson kiun mi ricevis iam kun tiu kiun mi ricevas nun kiam mi eniras en la tabelo de la kategorioj. Fakte antaŭe laŭ mia memoro oni ne eniris en listo de kategorioj, sed rekte en koncerna artikolo ekzemple pri Geografio, kie pli malpli oni trovis ĉu en la korpuso ĉu en la fino ligojn al pli precizaj artikoloj. Vere ne ĉiuj tiuj artikoloj estis elstaraj, kelkaj estis prilaborotaj, sed almenaŭ alloge ricevis la vizitanton. Nun mia impreso estas, ke tiu listo de kategorioj povas malfavore impresi novulojn (kiuj ne bone scios kiel moviĝi) kaj ne multe utilas al spertaj vikipediistoj kiuj povas rekte eniri en precizaj artikoloj aŭ serĉi la liston de kategorioj aŭ kion ajn pli rapide. Mi komparis ankaŭ kun kelkaj alilingvaj vikipedioj (angle, france, hispna) kaj mi vidas ke tie la tabeloj kondukas la portaloj. Ni ne havas ĉiujn dezirindajn portalojn, sed ja havas kelkajn. Ĉu oni povus ŝanĝi la sistemon al antaŭa tabelo de ĉefaj artikoloj? Aŭ al tiu de portaloj? Aŭ al provizora miksita sistemo? Ĉu oni debatis jam pri tio? Kie mi povas trovi la debaton? Mi pardonpetas pri tiom da demandoj.--kani 23:34, 11. Okt 2008 (UTC)

Vikipedio:Bildo de la tago/bildoj de la venontaj tagoj redakti

Mi trarigardis la fotojn. Belegaj. En la lasta mi trafis du tajperarojn, sed mi ne scias korekti ilin tie.--kani 00:16, 12. Okt 2008 (UTC)

Helpo:Bildo_de_la_tago#Kiel_fari Arno Lagrange @ 10:28, 13. Okt 2008 (UTC)

Betawiki update redakti

  • Currently 99.62% of the MediaWiki messages and 99.74% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 11:16, 12. Okt 2008 (UTC)

Italika lingvaro redakti

Post ĵusa ŝanĝo Italika lingvaro redirektas al Latinida lingvaro. Mi pensas, ke tio estas eraro. Laŭ la paĝo http://en.wikipedia.org/wiki/Italic_languages (kaj aliaj samtemaj paĝoj en diversaj lingvoj) la termino "Italic languages" estas supertermino, kiu ampleksas, krom la latinidaj lingvoj, ankaŭ Latinon (kiu mem kompreneble ne estas Latinida) kaj ankoraŭ kelkajn aliajn formortintajn lingvojn, kiuj neniel ajn estas latinidaj. Mi pensas, ke "Italika lingvaro" do estu memstara paĝo. (Tute alia temo estas la amuza termino "posteaĵoj" uzata en la paĝo "Latinida lingvaro". Eble ĝi iom tro similas al "postaĵoj"...) Bertilow 06:57, 13. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Bertilo. Mi ĵus rigardis en la historion de la artikolo Italika lingvaro. Ĝi estiĝis kiel alidirektilo. Sed tio facile ŝanĝeblas. Ĉu vi emas komenci apartan artikolon? Se ne, mi povus almenaŭ komenci ĝin. Kore --Tlustulimu 09:32, 13. Okt 2008 (UTC)
Prave. Mi ĵus kreis komencan stumpon pli-malpli tradukante la komencon de la responda Angla artikolo. Bertilow 12:42, 13. Okt 2008 (UTC)

Informkesto por skribistoj resp. aŭtoroj redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke la lasta aldono al Stephen King estis malfarita, ĉar la enmetita ŝablono ne ekzistas kaj estis krome uzita neesperanta nomo de ĝi. Tial mi demandas, ĉu ni bezonos esperantigon de la ŝablono en:Template:Infobox writer? Se jes, ĉu ĝi nomiĝu Ŝablono:Informkesto skribistoŜablono:Informkesto aŭtoro? Mi jam serĉis ekvivalenton de la angla ŝablono, sed nenion trovis. Kore --Tlustulimu 10:41, 15. Okt 2008 (UTC)

Mi baldaŭ faros ŝablonon {{Informkesto verkisto}}. -- Yekrats 11:06, 15. Okt 2008 (UTC)

verkisto, ĝuste Narvalo 11:23, 15. Okt 2008 (UTC)

Bone. Sed bonvolu ne forgesi la intervikiajn ligilojn en la originala kaj ĉitiea versioj. Alikaze ni baldaŭ havos denove superfluajn duplikatojn. Kore --Tlustulimu 11:30, 15. Okt 2008 (UTC)

Mi faris ĝin ĉe {{Informkesto verkisto}}, tradukis el la angla versio. Ĉu iu povas trarigardi ĝin kaj poluri iujn fuŝaĵojn? Dankon. -- Yekrats 13:24, 15. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro la nova ŝablono, sed vi forgesis la dokumentadon kaj la tiajn intervikiajn ligilojn. Mi jam aranĝis dokumentadon el la angla versio, sed ĝi ankoraŭ estas parte tradukenda. Krome mi aldonis la intervikiajn ligilojn. Ĉu vi krome povus traduki la ŝablonojn en:Template:Death year and age (al Ŝablono:Mortojaro kaj aĝo) kaj en:Template:Highlight (al Ŝablono:Kolorigo), ĉar ili estas bezonataj la nova ŝablono? Kore --Tlustulimu 18:06, 15. Okt 2008 (UTC)
(+) Mi ĵus kreis {{Mortotago kaj aĝo}} laŭ la ŝablono {{Naskiĝtago kaj aĝo}}. Kore --Tlustulimu 18:38, 15. Okt 2008 (UTC)

Sxablono:IMSLP2 redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis strangan paĝon, nome Sxablono:IMSLP2. Ĝi estas ŝablono, sed akcidente troviĝas en la artikola nomspaco. Mi ĵus provis alinomi ĝin, sed tio ne funkcias. Kion fari? Kore --Tlustulimu 19:13, 15. Okt 2008 (UTC)

Jes estas neeble simple alinomi paĝon kiu entenas fuŝan x-aĵon. Mi do kreis la ĝustan {{IMSPL2}} kaj alidirektis al ĝi. Cetere neniu paĝo jam entenas tiun ŝablonon ! Arno Lagrange @ 20:43, 15. Okt 2008 (UTC)

Inkakolao, Inkakolo. redakti

Saluton, gekaraj. Hodiaŭ IPulo kreis la artikolojn Inkakolao kaj Inkakolo. Sed ili enhavas preskaŭ la saman enhavon. Kaj tial unu estas superflua. Eble la IPulo celis alinomi la unuan, sed tio ja ne eblas. Kiujn el la du ni lasu kaj kreskigu? Kore --Tlustulimu 18:49, 16. Okt 2008 (UTC)

Laŭ mi ne estas saĝe klopodi esperantigi la nomojn de ĉiuj trinkaĵo-markoj en la mondo. Tial bone sufiĉus la origina nomo kiel fremdvorto "Inca Kola", eventuale kun indiko pri prononco. Se oni esperantigas, la vortfino estu "kolao". Tiel plej ofte aperas ankaŭ la esperantigita "Koka-kolao". Krome la vorto "kolao" jam iom sendependiĝis kiel nomo de certa tipo de trinkaĵoj (ankaŭ estas artikolo pri ĝi en nia Vikipedio), kaj estus ĝene, se por tio oni dirus ”kolo". --Surfo 19:19, 16. Okt 2008 (UTC)
Mi ĵus enmetis proponon pri kunigo en ambaŭ artikolojn. Kaj mi supozas, ke la IPulo, kiu kreis ilin, ne legas diskutojn, ĉar ankoraŭ ne estis iu reago. Tamen ni ja povas ankoraŭ atendi, ĉu estos reago sur Vikipediista diskuto:91.141.54.68. - Mi semajnfine ne havos tempon por aranĝi la duplikaton. Do alia administranto estos je la vico. Kore --Tlustulimu 19:38, 16. Okt 2008 (UTC)

Forigo de bildo redakti

Dosiero:1965-jonas-lapenna.jpg

Saluton, tiu ĉi bildo riskas foriĝi el la Komunejo. Ĉu iu el vi havas ideon kiel savi ĝin?--Ziko 11:15, 17. Okt 2008 (UTC)

Ĝi devas ricevi korektajn informojn pri ĝia permesoj. Ŝajnas foriginda el la komunejo ĉar oni ne scias se tiu havas kopirajtojn, aŭ se estas libera, aŭ se ĝi havas pli ol 70 jaroj, ktp. NicoRay 12:39, 17. Okt 2008 (UTC)
Ziko, kiam vi alŝutis tiun bildon al la Komunejo, vi indikis ke Osmo Buller donis la permeson uzi tiun bildon. Se UEA vere estas la kopirajt-posedanto, kaj se vi povas pruvi ke Osmo Buller donis la permeson uzi tiun bildon sub GDFL, tiam estos facile savi ĝin. Se li ekzemple donis sian permeson per retletero, vi plusendu la retleteron al permissions-commons (che) wikimedia.org, kaj kopiu la koncernan parton de la retletero al sekcio "Permissions" de la ŝablono pri la bildo; se Osmo nur buŝe donis la prermeson, verŝajne necesos ke vi petu skriban konfirmon de li. Se li tute ne donis la permeson, aŭ se UEA ne estas la kopirajt-posedanto, la bildo estos forigata, se ne eblos pruvi permeson fare de la kopirajt-posedanto. Marcos 15:44, 17. Okt 2008 (UTC)

Mi lastatempe montris tian pruvantan permeson en foto por Dosiero:Andrea_TOMASOVSKY.jpg. -- Yekrats 16:44, 17. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro la ideoj. La problemo restas ke ni ne scias la fotiston de tiu foto el 1965. Mi kredis ke "press release of UEA" aŭ simile sufiĉas, kun mencio de ĝenerala permeso de Osmo Buller.--Ziko 15:31, 18. Okt 2008 (UTC)

Vikiprojekto ĝisdatigita redakti

Estimataj geamikoj,

Mi invitas vin partopreni la korektadon de ruĝaj ligiloj. La projekto listigas ligilojn, kiuj direktas nenien, sed kiuj samtempe ege similas al ekzistantaj artikolojn. Do, la laboro de la partoprenantoj estas kontroli la liston.

  • se la ruĝa ligilo estas korektenda, ni korektas ĝin en la artikoloj kie ĝi estas, kaj forigas ĝin el la listo.
  • se la ruĝa ligilo ne devas esti korkita ĉar estas malsama ol la ekzistanta ligo, ni superstrekas ĝin en la listo.

Bonvenon !

NicoRay 12:54, 17. Okt 2008 (UTC)

Ligo al plena listo de Vikipedioj redakti

Sub la interlingvaj ligiloj sur la ĉefpaĝo de la hispanlingva Vikipedio, estas ligilo al plena listo de Vikipedioj. Tio estas tre utile, ĉar intertempe ja estas tro da Vikipedioj por ligi al ĉiuj de nia ĉefpaĝo. Do almenaŭ ni havu tian ligilon kiel havas la hispanlingva Vikipedio. Tamen, tiu ligilo ne estas kreata per viki-sintakso, sed ŝajne venas rekte el iu stilfolio. Ĉu ni havas iun uzanton, kiu scias kiel krei tian ligilon ankaŭ sur nia ĉefpaĝo. Marcos 15:51, 17. Okt 2008 (UTC)

Saluton Marcos. Rigardu al la hispana dosiero Common.js al la funkcio function mainPageAppendCompleteListLink(). Tio ŝajnas esti la necesa kodo, ĝis:
if ( wgPageName == "Wikipedia:Portada" ) {
       addOnloadHook( mainPageAppendCompleteListLink );
}
Salutojn, --Michawiki 17:32, 17. Okt 2008 (UTC)
La problemo estas ke ni ne havas paĝon en Esperanto en meta pri plena listo de Vikipedioj, sed ke la ligilo en Esperanto gvidas ĉi tien kie estas ne nepre akurata listo. Antaŭ ol krei la sugestitan ligilon estus bone Esperantigi la paĝon "Listo de vikipedioj" el iu ajn el la lingvoj en meta:Template:List_of_Wikipedias/Languages (preferinde el iu akurata versio) Arno Lagrange @ 00:52, 18. Okt 2008 (UTC)
Mi kreis meta:Listo_de_Vikipedioj (sed lasis iom da materialo netradukita) kaj aldonis la ligilon Plena listo al la Ĉefpaĝo. Arno Lagrange @ 13:31, 20. Okt 2008 (UTC)

Mi kreis meta:Listo_de_Vikipedioj kaj aldonis la ligilon Plena listo al la Ĉefpaĝo.

redakti

English: Hello! This is a message to inform all the Wikipedias that there is an ongoing project to fix the errors in the Wikipedia logo. There's also a plan to add more characters in the blank spaces and find characters for the other sides of the globe. Feel to visit the page on Meta-Wiki and discuss it on the talk page. If this message has arrived in the wrong place, please update the distribution list. Thank you, and see you on Meta! Bastique 20:30, 17. Okt 2008 (UTC)

Esperanto: Please translate this message!

Saluton, tio estas mesaĝo por informi ĉiujn Vikipediojn, ke momente estas projekto por korekti la erarojn en la Vikipedio-Logo. Ankaŭ estas plano aldoni pli da karaktrojn en la malplenajn spacojn kaj trovi karaktrojn por la aliaj flankoj de la terglobo. Vizitu la paĝon: Meta-Wiki kaj diskutu je tiu paĝo: talk page. Dankon kaj ĝis revido ĉe Meta! Bastique 20:30, 17. Okt 2008 (UTC) / Traduko: --Esperantst 20:57, 17. Okt 2008 (UTC) (Mi esperas ke mi sufiĉe komprenis la anglan por traduki. Eble iu vikipediisto kun perfektaj lingvokonoj korektu!)

Mi ne havas perfektan komprenon de la angla, sed tamen mi permesis al mi ŝanĝi vian tradukproponon. Bonvolu plibonigi ĝin kiu kapablas (mi ne ĝuste komprenas kio estas "sides of the globe", ĉu la puzleroj ? ) Arno Lagrange @ 00:40, 18. Okt 2008 (UTC)
Jes, la puzleroj. Vidu bildon Dosiero:Wikisymbols.png. La nuna emblemo ne havas V por Vikipedio. -- Yekrats 01:28, 18. Okt 2008 (UTC)

Rjukjuo estas geografia nomo, aŭ etnonomo? redakti

En Esperanto, ĉu la vorto Rjukjuo estas geografia nomo aŭ etnonomo? La paĝo Rjukjuoj skribas pri etno. Laŭ mia scio, Rjukjuo ne havas oftan uzon en Esperanto, mia Esperanto-Japana vortaro la "Esperanto-Japana Vortaro"(2006, JEI) ne havas "Rjukjuo". En Japana lingvo Rjukjuo estas simple geografia nomo. Multaj lingvoj adoptas "Rjukju" simple kiel geografian nomon. Tamen, kiel vi scias, en Esperanto oni ofte falsamike adoptas geografian nomon en la originala lingvo kiel etnonomon.

Mi opinias ke uzo kiel geografia nomo estas "facila" por japanoj. Bv. komentu vian opinion. Amike. - Ryoho 02:06, 18. Okt 2008 (UTC)

Ĉar la vorto troviĝas nek en PIV nek en ReVo, kaj la substantiva formo eĉ tute ne aperas en la tuta ekster-Vikipedia Esperant-lingva Interreto, ĝi ankoraŭ ne povas havi fiksitan signifon en Esperanto. Ekster la Vikipedio troviĝas nur du uzoj de "rjukujua" por la lingvo, el kio ankaŭ ne eblas konkludi ion pri la signifo de la radiko "rjukju-" aŭ ĝia substantiva formo.
Certe la radiko estas bezonata en Esperanto. Oni transprenu ĝin el la koncerna lingvo mem. Se kaj en la japana kaj en la rjukjua la baza radiko estas geogragia nomo kaj ne etna nomo, ni ankaŭ en Esperanto prenu la geografian nomon kiel bazon. Tiuokaze, la etna nomo devus esti "rjukjuanoj". Marcos 14:39, 20. Okt 2008 (UTC)
Dankon por via respondo! Mi komencos skribi artikolojn koncernatajn de Rjukjuo. - Ryoho 15:58, 21. Okt 2008 (UTC)

Kiom da regulaj kontribuantoj ni havas? redakti

Mi ŝatus scii: se iu demandas vin, kiom da "regulaj kontribuantoj" havas eo.WP, kion vi respondas?--Ziko 15:31, 18. Okt 2008 (UTC)

Maks. 10-12, pli aŭ malpli, depende de difino de "regula kontribuanto" Narvalo 16:25, 18. Okt 2008 (UTC)


Laŭ ne plu ĝisdatigitaj statistikoj de redaktoj en vikipedio de la komenco en 2001 ĝis majo 2008, estis 3 tre aktivaj redaktantoj kiuj redaktis averaĝe po pli ol 30 fojoj tage de sia ekapero ĝis majo 2008, 11 pli ol 10-foje, 19 pli ol 5-foje.

Vikipediistoj farintaj la plej multajn unuopajn redaktojn
tagaj
redaktoj
redaktantoj tagaj
redaktoj
redaktantoj sumaj redaktoj redaktantoj
> 30 3 >30 3 > 40 000 3
20- 30 4 >20 7 > 20 000 7
10-20 4 >10 11 > 10 000 11
5-10 8 >5 19 >  5 000 21
2-5 18 >2 37 >  2 000 35
1-2 10 >1 47 >  1 000 48

En tiu statistiko miksiĝas malnovaj vikipediistoj iam tre aktivaj kaj nun ne plu, novaj kaj konstantaj de longe aktivaj. Tiu statistiko nur nombras unuopajn redaktojn, ne ties gravecon. Redaktanto kiu tridekfoje konservas la artikolon ĉiufoje aldonante nur unu vorton ŝajnas pli aktiva ol alia kiu konservas nur unufoje 1000-vortan artikolon kiun li pretigis per ekstera redaktilo.

Same kiel pri nombro da Esperanto-parolantoj, kaj kiel ĝuste diris Narvalo dependas kiel vi taksas ke uzanto estas aktiva :

  • tre aktivaj : 10
  • aktivaj : 20
  • tre aktivaj ĝis ne tre aktivaj : 50
  • kontribuantoj eĉ ne multe aktivaj : 100
  • enskribintaj uzantoj (el kiuj multaj nur escepte kontribuetas) : 1000

Vidu Vikipedio:Plej aktivaj vikipediistoj.

Arno Lagrange @ 21:57, 19. Okt 2008 (UTC)

Dankon; demandinte, mi celis ankaŭ eltrovi kion eo-vikipediistoj kompreas sub "regula kontribuanto". Kiam mi demandas tion en aliaj vikipedioj, estas ofte facile respondi, ĉar temas pri tri-kvar homoj. Ekde certa grandeco fariĝas superrigardebla. Ĉu estas pliaj supozoj, de aliaj vikipediistoj? Gravas al mi havi plurajn opiniojn pri nia kvanto.--Ziko 12:36, 20. Okt 2008 (UTC)
En la statistiko de Arno mi vidas, ke mi estas inter la pinta kvindeko (la antaŭlasta en tiu grupo). Min tre surprizas tiu nombro: ĉu mi tiom multe kontribuis, ĉirkaŭ duonan kontribuon ĉiutage? Mi devas konsideri malkreskigi la partoprenon, ĉar ŝajnas, ke mi jam estas vikipediomaniulo. Nu, serioze, se oni difinas nur la pintulojn en tia listo regulaj, oni kalkulas nur la “ĝeneralistojn”, dum mi konsiderus regulaj ankaŭ tiujn “specialistojn”, kiuj interesiĝas nur pri kelkaj fakoj, eble nur pri kelkaj artikoloj, sed tamen ĉiam revenas al Vikipedio kaj observas la bonan evoluon de “siaj tekstoj”, eble redaktante ion nur unu fojon semajne aŭ monate, kaj alifakajn nur okaze, kiam ili rimarkas ion facile korekteblan. Ankaŭ la vorto “aktiva” ne enhavas nur la sencon “abunde aganta”. --Surfo 13:29, 20. Okt 2008 (UTC)
La statistikoj nur spegulas unuopajn redaktojn, sekve emfazas "abunde agintojn". Interese estus ekscii en kiu kampo agadas la plej agemaj uzantoj : tion vi povas trovi per la kontribuoj de unuopaj uzantoj. Unu el niaj pintaj kontribuantoj precipe zorgas pri detalega priskribo de ĉiuj lokoj, homoj kaj faktoj de tre limigita geografia areo, kaj emas redakti 30 foje la saman kvinlinian artikoleton. Tamen eble tiu homo ne estas la plej grava kontribuanto. Arno Lagrange @ 14:11, 20. Okt 2008 (UTC)

Mi difinis regulan kontribuanton tiel: scipovas la koncernan lingvon (niakaze Eo; eĉ ne devas esti altega nivelo), faris la unuan redakton antaŭ minimume ses monatoj, faris minimume dek redaktojn entute. Kion vi opinias pri tio?--Ziko 18:46, 22. Okt 2008 (UTC)

Ĉu vi serĉas aŭ mi miskomprenas? Ĉu iu kun 1,5 redaktoj/monato estas regula kontribuanto? Narvalo 18:50, 22. Okt 2008 (UTC)
Ziko, vi rajtas difini regulan kontribuanton laŭ via plaĉo. Via unua demando instigis min fari iom detalan esploron, el kiuj mi eltiris diversajn grafikojn. Iusence la unua respondo de Narvalo povus sufiĉi : ni fakte havas 10 ĝis 12 kontribuantoj kiuj abunde kaj regule kontribuas (faris pli ol 10000 kontribuoj, redaktas averaĝe almenaŭ 10 foje en ĉiu tago, de kiam ili enskribiĝis). Ĉiuj el tiuj plej aktivaj uzantoj enskribiĝis de pli ol ses monatoj. Tamen ekzistas amaso da malpli regulaj kontribuantoj kiuj diversagrade pliriĉigas la entenon de la vikipedio. Al tiuj «Ne tre Aktivaj Uzantoj» kiuj kontribuas per averaĝe nur 41 redaktoj entute ni ŝxuldas 38% de la homaj redaktoj . Temas pri la 9031 enskribiĝintaj uzuloj el kiuj granda proporcio (certe pli ol 90%) estas tute ne aktivaj. Oni do povus konjekti ke estas ĉirkaŭ 900 uzantoj kiuj kontribuis per averaĝe 400 redaktoj : sed tion mi ne kontrolis ĉar mi ne havas statistikan ilon por havi tian superrigardon. Arno Lagrange @ 20:50, 22. Okt 2008 (UTC)

Ĉiama vandalismo ĉe Google redakti

Mi proponas (partan) protekton - vidu la historion. Dankon, Punktor 07:46, 21. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Punktor. Ĉar mia portempa protekto de Google ne havis efikon, mi ĵus duonprotekstis la artikolon. Nun IPuloj ne plu povas redakti ĝin kaj tial vandalismo iom pli malfacilas. Kore --Tlustulimu 08:10, 21. Okt 2008 (UTC)

Aldono de klarigoj en Esperanto al la Kategorioj en komunejo (commons) redakti

Bona ebleco por bone videbligi Esperanton estas aldoni al la kategoriaj tekstoj en la komunuejo la Esperanto-version. Vidu ekzemple: Komunejo:Kategorio:Hünenberg Amike DidiWeidmann 10:48, 21. Okt 2008 (UTC)

Rigardante ion en la Komunejo, mi trafas malbonan lingvaĵon, sed ne scias, ĉu eblas ĝin korekti. Ekzemploj:
  • La jenaj 10 dosieroj estas en ĉi tiun kategorion, el 10 entute.
  • Klaku daton/tempon por rigardi la dosieron kiel ĝin ŝajnitan tiame.
  • iuj detaloj eble ne estas tute estos sama kiel la modifita bildo
Tio estas tre ĝena, ĉar la tekstoj ripetiĝas sur ĉiu paĝo pri dosiero aŭ kategorio. --Surfo 14:21, 21. Okt 2008 (UTC)
Bonvolu tajpi tien Esperantajn ĉapelitajn literojn, kaj vi ekvidos ian teruran sensencan tekston. Ekz. ĉu mi pravas estus tie cxu mi pravas? Se eblas ĉapeligi literojn ĉi tie, kial ili ne estas ĉapeligeblaj tie, respektive en ĉiuj lingvaj versioj. Ĉie iu esperantisto povas alskribi tekston en E-o en diskuta paĝo aŭ al la dosiero. Kerio 15:39, 21. Okt 2008 (UTC)
Eblas korekti tion, kiel ĉion (Specialisto, kiu povas pli bone klarigi kiel certe estas Arno). Rilate ĉapelitajn literojn: Eblas tajpi ilin aŭ elektante malsupre la esperanto-alfabeton, aŭ tajpante la tekston en tekstoperlaborilo kun ĉapeloj kaj tiam enkopii. DidiWeidmann 22:35, 21. Okt 2008 (UTC)
En viaj preferoj (en komunejo) je "Aldonaĵoj" ĉe "Language support" aktivigu "EoMagicalConversion". Funkcias kiel ĉi tie c+x = ĉ. Alia ebleco estas aktivigi EK sur via komputilo, aŭ iu ajn rimedo kiu ebligas tajpi unikodaĵojn (UniRed, Klavararanĝo por Vindozo, ...). Arno Lagrange @ 04:59, 22. Okt 2008 (UTC)

Teleregilo redakti

Saluton, gekaraj. Iu IPulo ĵus ŝanĝadis en la artikolo Teleregilo, kvankam ĝi enhavas ligilon al la reta vortaro. Mi ne scias, ĉu ni simple malfaru la redaktojn aŭ antaŭe informu la IPulon, ke en gravaj vortaroj enestas la titola vorto. Mi ĵus rigardis en la vortaregon de Krause kaj tie trovis la vorton teleregilo. La vorton telekomandilo mi ne trovis tie. Kore --Tlustulimu 18:39, 21. Okt 2008 (UTC)

Mi nun forigis la esprimon "telekomandilo" aldonitan de IP-ulo.
La vortaregon de Krause mi ne uzus kiel solan kialon, ĉar ĝi entenas multajn dubindaĵojn. Sed ĝin ĉi-kaze subtenas ankaŭ ReVo kaj la uzo en la Esperantlingva Interreto ekster Vikipedio (211 trafoj por "teleregilo" kontraŭ 70 trafoj por "telekomandilo"). Kaj plej grave, la vorto "telekomandilo" ne povas esti interpretata kiel kunmetaĵo el "tele-", "komand-" kaj "-il-", ĉar "komandi" havas nur militistan signifon kaj ĉi-kaze ne aplikeblan komputosciencan signifon. Do "telekomand-" devus esti rigardata kiel unu radiko, dum "teleregilo" estas logika kunmetaĵo el "tele-", "re-" kaj "-il-". (Kompreneble "tele-" ankaŭ aperas komence de kelkaj vortoj, kiuj ne estas kunmetaĵoj, kiel "telefono" aŭ "telegrafo"; sed tiuj estas jam tre enradikiĝintaj radikoj, dum "telekomand-" estus novradiko, kiu aldone eĉ ne ekzistas en multaj lingvoj; kaj kiam senprobleme eblas uzi kunmetaĵon anstataŭ novradikon, oni ĝenerale preferu la kunmetaĵon, eĉ pli se la novradiko misgvide aspektas kiel kunmetaĵo.) Marcos 00:27, 22. Okt 2008 (UTC)

Saluton, mi ĝojas ke vi konsentas pri teleregilo. Ĉu kopii la klarigojn de Marcos al la diskutpaĝo de la artikolo mem por ilin tiel ne perdi? Yves Nevelsteen 07:06, 22. Okt 2008 (UTC)

Mi forigis ankaŭ la multajn aliajn "komandilojn", kiujn la IP-ulo enmetis, kaj aldonis kaj korektis ion. --Surfo 08:16, 22. Okt 2008 (UTC)