Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 15

Saluton karaj ĉu eblas krei aŭtomatan bot-n kiu el aliaj wikipedioj kopiu la datumojn de futbalistoj? --Maks84eo 06:30, 22. Okt 2008 (UTC)

Ĉu ne usonismo? redakti

Mi volus demandi, ĉu vere necesas aldoni en krampoj ŝtatojn de usonaj urboj, ekz. Annapolis (Marilando). Ĉu ne sufiĉus skribi la ŝtaton en la paĝoj pri konkretaj urboj? Kial oni ne skribas tion tiel ĉe ĉiuj landoj, kiuj konsistas el pluraj ŝtatoj? Ĉu ni skribas Bonn (Nordrejn-Vestfalio), se sufiĉas nur Bonn. Ni ne skribas Prago (Bohemio) anstataŭ Prago. Munkeno (Bavario) estas simple Munkeno ktp. ktp. Ĉu la usonaj urboj havas en Vikipedio ian escepton, kiun mi ankoraŭ ne trovis? Kerio 18:42, 22. Okt 2008 (UTC)

Mankas la ĉefartikolo, kiu estus la traduko de [1] Narvalo 18:47, 22. Okt 2008 (UTC)

Bv vidi la kategoriojn pri urboj de ŝtatoj en Usono, ekz. Kategorio:Urboj de Miĉigano. Ĉu ĉiuj estas nur iaj "apudaj" paĝoj? Ĉu ili devas havi Miĉiganon aŭ Miŝiganon en krampoj? Se vi rigardus aliajn kategoriojn, vi trovus multaj urboj tiel skribitaj. Kerio 18:57, 22. Okt 2008 (UTC)

Laŭ mi Usono estas escepto, ĉar estas samnomaj urboj en pluraj ŝtatoj (Vaŝingtono pli ol 10, ktp). Menciindaj Bonn, Prago estas nur en Eŭropa Unio. Estas alia argumento, ke faru komparon Usono - Eŭropa Unio. Interne estas Florido, Teksaso - Francio, Ĉeĥio. --Crosstor 06:19, 23. Okt 2008 (UTC)
La anglalingva vikipedio regulas titolojn de urboj de Usono en specifan klarigon : en:Wikipedia:Naming_conventions_(city_names)#United_States. Vikipedio:Nomoj_de_titoloj ne havas tiun klarigon. Mi opinias ke necesas tiel detalaj reguloj ankaŭ al Esperanta vikipedio. - Ryoho 07:28, 25. Okt 2008 (UTC)

Informkesto provinco redakti

Saluton,

mi ŝatus iom ordigi la artikolojn pri provincoj en Belgio kaj Nederlando. Aldono de informkesto multe helpus. Vidu ekzemple Antverpeno (provinco) kaj Zelando. Mi rimarkis ke ekzistas Informkesto vojevodio. Ĉu uzi tiun aŭ krei novan? Ĉu alinomi ĝin? Mi preferus ke la informkesto por provincoj aspektu kiel en la nederlandlingva artikolo http://nl.wikipedia.org/wiki/Antwerpen_(provincie) Tamen ne nepre devas esti same detala. Kiel ni faru? Yves Nevelsteen 19:27, 22. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Yves. Por tio eble tradukendas la ŝablono nl:Sjabloon:Infobox TabelprovincieBelgië, sed por kelkaj informkestaj parametroj ankaŭ estas bezonataj tradukoj de nl:Sjabloon:Infobox Belgische gemeente/Buitenlanders, nl:Sjabloon:Infobox Belgische gemeente/Inkomen kaj nl:Sjabloon:Infobox Belgische gemeente/Inwoners. Kiu povas kunhelpi ĉe la tradukado, ĉar mi ne komprenas la nederlandan lingvon? Kore --Tlustulimu 15:47, 23. Okt 2008 (UTC)
Mi volonte helpas pri tradukado; la nederlanda estas mia gepatra lingvo. Simple sendu al mi la tradukendaĵojn kaj mi tradukos.

Yves Nevelsteen 18:48, 23. Okt 2008 (UTC)

Senĝermigi germanajn geografiĝermojn! redakti

Mi proponas al ĉiuj kunlaborantoj aktivecon de senĝermigo de germanaj geografiaj kaj aliaj ĝermoj. Celo: Senĝermigu ĉiu-tage unu artikolon (tradukante ekzemple el germanlingva aŭ anglalingva vikipedio kaj aldonante informojn el aliaj fontoj). Estas nuntempe iom pli ol 400 aktivaj vikipediistoj en la esperanto-vikipedio. Se ĉiu el ni dum 100 tagoj kontribuas, tiam post tri monatoj ne plu estos ĝermoj en nia vikipedio! - Tiu-ĉi laboro fakte estas pli facila ol la verkado de novaj artikoloj, kaj tial ankaŭ tre taŭgas por ankoraŭ malspertaj vikipediistoj. (La de mi en tiu-ĉi aktiveco senĝermigitajn artikolojn mi listigos en ĉi-tiu listo - aktiveco kopiebla kaj kopiinda!) DidiWeidmann 09:31, 24. Okt 2008 (UTC)

Estis fakte malbona ideo komence krei per bot-oj amason da artikoloj por kiuj ne troviĝos plulaborantoj. Krei bot-artikolojn tiajn estas kiel hipoteko. Jam pro tio estas nedezirinde kuraĝigi aŭ elposte pravigi tian agadon. Kaj mi kredas, ke la plej multaj vikipediistoj volas investi sian tempon en artikolojn kiuj vere valoras por esperantistaj legantoj. Tial, bedaŭrinde, mia malkonsilo, Didi. Cetere mi dubas pri tio ĉu ni havas "400 aktivajn vikipediistojn", la regulaj kontribuantoj estas maksimume la duono de tio, aŭ pliverŝajne eĉ malpli ol 100.--Ziko 11:49, 24. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Didi. Mi pensas, ke Ziko pravas. Robotoj estas bonaj por meti intervikiajn ligilojn, sed ne estis inventitaj por krei artikolojn per aŭtomata tradukado. Krome aŭtomata tradukado ankoraŭ tre malbone funkcias, eble ĉar la sintaksaj reguloj de la lingvoj estas tre malsamaj en la detalo kaj tiaj aŭtomataĵoj ankoraŭ havas problemojn ĉe la traktado de idiomataj esprimoj, parolturnoj ktp. Mi pensas, ke vi kiel profesia tradukisto certe konas la problemojn, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 14:18, 24. Okt 2008 (UTC)
Mi havas pro viaj respondoj la impreson, ke nek vi Tlustulimu ne vi Ziko bone legis miajn suprajn liniojn kun mia supra propono. Memkompreneble Ziko pravas, ke aldono de pliaj tekstoj per robotoj ne estas dezirata, sed tio ne estis la temo de mia alvoko. Mi absolute ne proponis krei novajn ĝermojn per robotoj - tute kontraŭe: Kion mi proponas kaj al kio mi alvokas estas, ke ni finfine kreskigu la jam ekzistantajn ĝermojn! Mi tute konsentas, ke ne ili en la nuna formo la ĝermoj estas tre mizeraj, kaj mi ne deziras pliajn tiajn. Aliflanke mi ankaŭ kontraŭstarus la ideon nun forigi tiujn ĝermojn, ĉar ili ja ne estas senutilaj, kiam oni emas reale verki tiujn tekstojn. Kaj tiuj ĝermoj estas bona ebleco por vikipedio-novuloj por eklabori anstataŭ mem "riĉigi" nian vikipedion per pliaj ĝermoj.DidiWeidmann 15:30, 27. Okt 2008 (UTC)
Se mi bone komprenas la mesaĝon de Dietrich, li neniel aludas al robota kreado kaj aŭtomata tradukado de novaj artikoloj, sed al la kunlabora plibonigo de ĝermoj antaŭe kreitaj de robotoj. La ideo estas bona sed iom tro ambicia : certe ne partoprenos 400 kunlaborantoj, kaj certe ne eĉ 100. Mi sugestas, ke Dietrich kreu kaj famigu novan vikiprojekton, al kiu aniĝos ĉiuj bonvolemuloj. Thomas Guibal 15:31, 24. Okt 2008 (UTC)
Mi foje-foje faras aldonojn al la germana (samtempe itala kaj rumana) komunumoj, ekzemple informojn pri ĝemelurboj. Tamen mi persiste faras novajn artikolojn.--Crosstor 06:31, 25. Okt 2008 (UTC)

La pseŭdoartikoloj faras tre negativan impreson pri vikipedia lingvoversio. Ili ne valoras por legantoj, sed estas evidente faritaj por aspektigi lingvoversion en la statistikoj pli granda. Eble ni fine bezonas formalan decidon pri la afero.--Ziko 11:26, 25. Okt 2008 (UTC)

Pli problemaj ol la germanaj ĝermoj estas la 600+ "ĝermartikoloj" pri brazilaj urboj, kiuj enhavas neniom ajn da artikolteksto! Kia aĉa! -- Yekrats 12:08, 25. Okt 2008 (UTC)

Mi kelkfoje uzas la funkcion "Hazarda Artikolo". Se mi dum la serĉo trovas ĝermon mi rapide aldonas almenau kelkajn liniojn. Cetere mi daŭre opinias ke jes estis bona ideo aldoni la germanajn kaj italajn komunumojn per roboto. La avantaĝo estas ke almenaŭ estas iu artikolo kaj krome jam estas la ŝablono, kiun mi mem ne facile povus enmeti, ĉar mi ne estas sperta vikipediano. Do por mi multe pli facilas aldoni kelkajn frazojn. Krome mi opinias ke estas pli bone trovi ion en la vikipedio ol nenion. Ofte la homoj, se ili serĉas en Enciklopedio nur volas havi bazan ideon (kelkfoje tro longaj artikoloj eĉ ne taŭgas ĉar la homoj volas havi rapidan impreson kaj ne legi libron). Cetere oni ne forgesu ke ankaŭ en la anglalingva vikipedio estas amaso da ĝermoj, kelkfoje eĉ nur unufrazaj. --Esperantst 15:21, 25. Okt 2008 (UTC)

Laŭ mia studo en en.WP 96 % el la artikoloj estas veraj artikoloj, en eo.WP nur 58 %.--Ziko 16:01, 25. Okt 2008 (UTC)
Mi ne scias kiel vi faras viajn "studojn" - Ĉu vi bonvolos mencii fontojn ? - sed laŭ en:Wikipedia:Version_1.0_Editorial_Team/Statistics estas pli 1 miliono da ĝermoj kaj 0,38 miliono da artikoloj en "komenca stato", sume 94% de la spuritaj artikoloj. Krome estas 350 mil ne postspuritaj artikoloj kaj pli ol 0,7 miliono da diferenco inter la statistiko kaj la anoncita 2,6 milionoj da artikoloj. Kiaj estas tiu miliono da ne taksitaj artikoloj ? Ĉu ĝermoj ? Se jes estus 96% da ĝermoj en la anglalingva Vikipedio. Alie dirite estus 96 425 bonaj artikoloj inter 2,6 milionoj. Arno Lagrange @ 10:49, 26. Okt 2008 (UTC)
Tre plaĉas al mi opinio de Esperantst. Mi aldonas, ke en la hungaraj paĝoj ili nomiĝas "stumpoj". La diferenco estas granda, ja ĝermo espereble kreskiĝos. Mi iomete kontrolas la aliajn lingvojn. Ankaŭ tie estas ĝermoj (nl, sk, en, pl ...). Fine estas fakto, se mi faras ligon al germana, itala, rumana komunumoj, tiu bluiĝos, la ceteraj ofte ne. Tial mia celo estas finredakti la hungarajn komunumojn.

Mi ofte trovas tre longajn artikolojn en la hungara. Poste mi kontrolas ĝin, kaj la solvo estas tio, ke hungaroj simple kopias el la interreto la tekston. Tio estas facile, sed en Esperanto tio ne povas okazi.--Crosstor 06:20, 26. Okt 2008 (UTC)

Miaj studoj aperos parte en la Aktoj de la Esperantologia Konferenco. Pri terminoj: "ĝermo" ne estas utila, ĉar la kriterioj estas tre malsamaj laŭ diversaj VP-oj, kaj ne estas simple afero de longeco. Mi tial uzas la vorton "pseŭdoartikolo" disde "vera artikolo" (vera artikolo estas enciklopedieca, sendepende de longeco). Ekzemploj de pseŭdoartikoloj: NGC 5496 kaj Candia Canavese. Ili estas kreitaj absolute skematike kun apenaŭ ŝanco de pluevoluiĝo en baldaŭa estonteco, precipe ne la astronomiaĵoj.--Ziko 18:20, 26. Okt 2008 (UTC)

Karaj - unue mi malkonsentas kun Ziko almenaŭ rilate la germanajn komunum-ĝermojn, ke tiuj ĝermoj estas tute senvalora afero: Ili estas bazo, el kiu farbeblas bonaj artikoloj, krome la informoj en la kestoj ja estas sufiĉe ampleksaj kaj tial ja de certa valoro. Male al la tekstoj pri la numerigitaj galakxsioj mi vidas ankaŭ ŝancon de plua evoluigo de artikoloj pri surteraj lokoj, dum pri la galaksioj ni verŝajne devas pacienci, ĝis la tero havos pli bonajn komercajn kaj diplomatiajn rilatojn kun la loĝantoj de tiuj universregionoj por havi pliajn informojn aldoneblajn al vikipedio ... DidiWeidmann 20:53, 26. Okt 2008 (UTC)

Kaj, kiu pretendas, ke artikoloj kiel tiu pri Candia Canavese ne havas ŝancon por evolui, tiu bonvolu mem konvinkiĝi pri la kontraŭo ... DidiWeidmann 21:21, 26. Okt 2008 (UTC)
Mi opinias ke DidiWeidmann & Esperantst ege pravas: Ĝermo estas ankaŭ tre bona ŝanco por senspertaj vikipediistoj pliriĉigi Vikipedion. Ekzemple vidu: Nova vikipediisto skribis novan artikolon pri aŭstra urbeto (Gmünd (Malsupra Aŭstrio)), li preterlasis kategorion, bildon, informskatolon ktp., mi streĉe aldonis la kutimajn erojn, ne sciante, kie facile trovi bonan mapon - do mi fuŝis. Du vikipediistoj perdis horojn (en vikipedia valuto proks. 10 mallongaj artikoloj). Sed se estus ekzistinta bona ĝermo kun informskatolo, kategorio ktp, la laboro estus finfarita pli rapide. Mi estus tre kontentega, se ekzistus tiel bonaj ĝermoj geografiaj pri Aŭstrio kiel pri Germanio aŭ Italio ! Punktor 22:47, 27. Okt 2008 (UTC) PS: Cetere mi opinias, ke enciklopedio estas ebleco por unua informado, kaj ne kolekto de longegaj artikoloj ("libroj"). Mi havas kelkajn da enciklopedioj hejme, sed la plej bonaj havas multajn artikolojn kun mallonga, bona informo ("stumpoj", "ĝermoj"), se mi volas pli detalan informon, mi ne legas enciklopedion, sed libron. 100 artikoloj kun 10 linioj pli valoras ol 10 artikoloj kun 100 linioj, mi opinias ("elstara artikolo" estas bela, bona, necesa kaj escepta luksaĵo).

Tutmonda enketo redakti

Kiel anoncite per MediaWiki:Sitenotice estas ekita tutmonda enketo pri la projektaro de Vikimedio. Rezultoj de la enketo gvidos la estontajn planojn. La anglalingva versio de la alvoko tekstas "Help shape the future of Wikipedia by taking part in our global survey". Ĉu vi povas sugesti pli bonan esperantigon de la alvoko ? Cetere mi varme instigas partopreni tiun vastan enketon. Arno Lagrange @ 12:28, 25. Okt 2008 (UTC)

Se vi provas respondi la demandaron vi trafos jenan eraron (ĝis ĝi estos korektita) :

Je "Bv indiki ĉe la sekvaj lingvoj, kiujn vi kapablas paroli, legi, aŭ skribi." Anstataŭ "Kiu estas la plej alta nivelo de edukado, kiun vi atingis?" bonvolu konsideri ke la demando devus esti : "Mi kapablas skribi en tiu lingvo." Jam korektita 13:23, 25. Okt 2008 (UTC)

Mi deziras aliĝi al la alvoko, kiun ni cetere ricevis de Naoko Komura, ŝajne iu realiganto de UNU-MERIT (Universitato de UN kaj Universitato de Maastricht). Kompreneble, eblas respondi al la enketo ankaŭ en aliaj lingvoj, sed se jam ekzistas Eo-versio, kial ne uzi ĝin? :-) La enketo estas vere grava, kaj eĉ pionira laboro. Ni tiom malmulte scias pri la vikipediistaj komunumoj.--Ziko 12:53, 25. Okt 2008 (UTC)
Jes, ili rapide fiksis. Ŝajnas al mi ke estas kelkaj tajperaretoj ankoraŭ, sed ke tio ne tiom gravas.--Ziko 14:00, 25. Okt 2008 (UTC)
Mi ankaŭ atentigis pri kelkaj tajperaroj kiun mi rimarkis : esperinde tio estos same rapide korektita kiel la unua pli grava eraro. AL @ 14:24, 25. Okt 2008 (UTC)
Bv atenti pri falsa amiko Fiksi = firme tenigi ≠ angla "to fix" = ripari

Traduko monsubten-kampanjo redakti

Ĉe Meta estas provlegenda la alvoko por la monsubten-kampanjo 2008.--Ziko 19:53, 25. Okt 2008 (UTC)

Kelkaj provlegantoj, kiuj iel postlasas spuron (ekz. sur la diskutpaĝo koncerna), estus bonvenaj, por ke la traduko povos esti akceptita. Antaŭdankas --Ziko 14:28, 27. Okt 2008 (UTC)
Al kiu fonduso oni sendu monsubtenojn kaj kion oni indiku, se oni volas aparte subteni la Esperanto-Vikipedion? Amike DidiWeidmann 15:32, 27. Okt 2008 (UTC)

Goao (ŝtato) redakti

En tiu artikolo estas eraro kaj erariga formulado de frazo. Mi citas:

"Kiam Goao akiris sian sendependecon en 1947, Barato senrezulte klopodis tra diplomata vojo atingi aligon de Goao kaj pluaj portugalaj vilaĝoj al la Unio, sed ĉi tie eĉ neniel helpis rezolucio de Ĝenerala Asembleo de OUN."

Kompreneble estis Barato kiu akiris sian sendependecon en 1947, ne Goao. Kaj Barato senrezulte klopodis tra diplomata vojo atingi ke Portugalio transdonu la suverenecon de la kolonioj Goao, Damano kaj Diuo al Barato.Kaj se oni uzas la modernan esperantan nomon "Barato" oni ne devas paroli sen klarigi pri la "Unio". Fakte, kiam Barato sendependiĝis ĝi nomiĝis "Hinda Unio".

Pro tio mi proponas la jenan formulado de la frazo:

"Kiam Barato akiris sian sendependecon en 1947, ĝi senrezulte klopodis tra diplomata vojo atingi ke Portugalio transdonu la suverenecon de Goao (kaj ankaŭ de la kolonioj Damano kaj Diuo) al Barato, sed ĉi tie eĉ neniel helpis rezolucio de Ĝenerala Asembleo de OUN." Zekabel 16:30, 27. Okt 2008 (UTC)

Saluton Zekabel. Vikipedio estas kunlabora projekto : do ne hezitu korekti la frazon se vi trovas erarojn. Al mi plaĉas via propono. Thomas Guibal 16:49, 27. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio redakti

Saluton, gekaraj. Antaŭ kelkaj horoj komenciĝis diskuto pri la ŝablono {{Taksonomio}} sur la tiea diskutopaĝo. La ŝablono havas la jenajn problemojn:

  • anglaj parametroj
  • nehelpa dokumentado (ne ekzistas klarigoj pri la uzeblaj parametroj)

Krome ni povus dismeti ĝin en apartajn ŝablonojn. Do po unu por plantoj, bestoj, fungoj, bakterioj ktp. Nun mi proponas la jenajn punktojn:

Sed ne nur la sorabaj vikipedioj havas apartajn ŝablonojn laŭ regnoj, sed ankaŭ la pola kaj slovaka. Do ne ĉiam estas blinde imitata la angla modelo. Kore --Tlustulimu 16:49, 28. Okt 2008 (UTC)

Mi faris alidirektilon el la ŝablono pri taksonomio al {{Taksonomio korektita}}. Sed eble mi bedaŭrinde faris male, ĉar mi alidirektis ankaŭ la historion de redaktoj. Mi eble devis krei ĝin memstare. Kiam ĉiuj paĝoj estos korektitaj kaj troviĝantaj en la nova ŝablono, estos necese realidirekti ĝin denove al la ŝablono {{Taksonomio}} kaj perrobote ŝanĝi en la paĝoj la nomon de posta ŝablono, kiu estos denove nur ŝablono Taksonomio. Iom surprizas min silentado de robotistoj. Kerio 09:22, 1. Nov 2008 (UTC)

Por esperantigo redakti

  1.   Por: ! Maksim 17:39, 28. Okt 2008 (UTC)
  2.   Por: Arno Lagrange @ 18:01, 28. Okt 2008 (UTC)
  3.   Por: Kerio 18:09, 28. Okt 2008 (UTC)
  4.   Por: Thomas Guibal 18:57, 28. Okt 2008 (UTC)
  5.   Por: Punktor 20:09, 28. Okt 2008 (UTC) - kaj dankon !
  6.   Por: Yekrats 11:38, 30. Okt 2008 (UTC)

Kontraŭ esperantigo redakti

Por apartigo redakti

Kontraŭ apartigo redakti

  1.   Kontraŭ: Arno Lagrange @ 18:01, 28. Okt 2008 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Yekrats 11:38, 30. Okt 2008 (UTC)

Diskuto redakti

Tiam ni finfine povas unuecigi la tuton per tio, ke la kromaj ŝablonoj {{Birda familio}}, {{Birda genro}} kaj {{Birda specio}} estas anstataŭataj depende de la ĉisupra rezulto. Kore --Tlustulimu 16:52, 28. Okt 2008 (UTC)

Kompreneble la parametroj devus esti Esperantigitaj kaj taŭga dokumentado estas redaktenda. Tamen ŝajnas al mi pli bone ke estu unu sola (super)ŝablono el kiuj estu derivitaj se necese diversaj apartaj (sub)ŝablonoj. Arno Lagrange @ 18:01, 28. Okt 2008 (UTC)
Nun venis al mi ideo: Lasi unu ŝablonon kaj krei ĝin laŭ ekzemplo de {{informkesto muzika artisto}} aŭ {{informkesto religia konstruaĵo}}, kie estas eblecoj por pluraj elekteblaj parametroj, laŭ kiuj ŝanĝiĝas koloroj. Do por bestoj alia koloro, por plantoj alia koloro, por fungoj alia koloro, por bakterioj alia koloro ktp. Kerio 18:09, 28. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Tio estas bona ideo. La koncerna parametro estu tiel aranĝata, ke la informkestaj CSS-formatoj, kiujn mi aranĝis antaŭ kelkaj monatoj plu funkciu. Kore --Tlustulimu 18:12, 28. Okt 2008 (UTC)
Mi komencis traduki komencan parton de la ŝablono, sed mi rezignis pri tio, ĉar ekestas demando: KIU korektos proksimume 3000 artikolojn kun tiu ĉi ŝablono kaj aldonos en ilin la novajn parametrojn? Kerio 18:04, 29. Okt 2008 (UTC)
Pro la multaj artikoloj ni devos iom truki. Mi proponas, ke ni aranĝu la parametrojn tiel, ke la nunaj, anglaj kaj la novaj, esperantaj samtempe funkciu. Tiam robotilo povas alĝustigi ĉiujn artikolojn al la esperantaj. Kaj poste la anglaj parametroj estu forigataj. Alian eblecon ni bedaŭrinde ne havas. Kore --Tlustulimu 18:10, 29. Okt 2008 (UTC)
(+) Kaj la dokumentado devas esti plibonigata tiel, ke ĝi enhavas la esperantajn parametrojn. Krome aranĝeblas aparta kategorio, kiu enhavu la artikolojn, kiuj ankoraŭ ŝanĝendas. Se la kategorio malpleniĝas, la anglaj parametroj povos estu forigataj. - Sed ni eble unue interkonsentu pri la tradukaj terminoj, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 18:18, 29. Okt 2008 (UTC)
Mi tute perdiĝas pri la gravo uzi unu aŭ alian ŝablonon. Mi uzas ilin pri birdoj kaj iu faris ilin. Fakte mi povas diri, ke nur en artikoloj pri birdoj estas almenaŭ multaj centoj kie estas uzataj ŝablonoj kaj almenaŭ 1300 entute. Mi uzas krom tiujn de specioj ankaŭ tiujn pri genro kaj familio, sed mi memorigas, ke ekzistas ankaŭ ordoj kun ties paĝoj.--kani 20:36, 30. Okt 2008 (UTC)
La ŝablono estas tradukita. Restas fintraduki parton pri konserva statuso. Mi ne scias, ĉu traduki ĝin. Se jes, necesus alŝuti novan version de Dosiero:Status iucn3.1 EX eo.svg, kies mallongigoj (EX, EW, CR...) tute ne estas en Esperanto, kiel anoncas la titolo. Kerio 17:23, 31. Okt 2008 (UTC)
Mi jam diris, ke mi perdiĝas pri la graveco de tiu ŝanĝo, ĉar mi ne estas fakulo pri tiaj teknikaj aferoj. Tamen mi hodiaŭ ĵus vidis la gravon: iu ŝanĝis la ŝablonon, kiun mi pene lernis kaj nun estas el 600 al 900 artikoloj nur pri birdoj (mi supozas, ke ankaŭ multaj centoj pri aliaj bestoj aŭ plantoj) kun fuŝa aspekto, averto, ke oni devas ŝanĝi ion kaj kun malaperinta informo. Do, nun kio okazos? Ĉu mi devos trakuri tiujn centojn da artikoloj kaj ripari ilin aŭ faros tion iu roboto? Se ne estas facila respondo, mi petas al administranto kiu permesis tiun ŝanĝon malfari ĝin kaj ĉiukaze starigi ŝablonon por ke novaj aŭ korektotaj artikoloj jam montru tiun novan ŝablonon. Krome ne estas vero, ke kio okazis estas ke oni tradukis la antaŭan ŝablonon el la angla al Esperanto: en tiu ŝablono ne aperis anglan vorton (eble latinlingva), sed nur esperantajn; tamen tion mi diras nun laŭ mia memoro, ĉar mi ne povas vidi la ĝishodiaŭan aspekton. Mi krome humile petas urĝon, ĉar mi ĉiutage laboras almetante artikolojn pri birdoj, kaj nun mi ne scias kion fari kun tri jam verkitaj artikoloj kaj pri la verkotaj.--kani 19:30, 31. Okt 2008 (UTC)
Mi esperas, ke robotistoj ekos roboton, kiu korektus la parametrojn. Se vi skribos novajn artikolojn pri bestoj, bv uzi la jam tradukitajn parametrojn troviĝantaj en la ŝablono. Kerio 20:33, 31. Okt 2008 (UTC)
Mi klopodis uzi tiujn parametrojn al kiuj kondukis min la avertilo, sed fiaskis, ĉar temas en animaloj pri parametro por subfamilio. Mi supozas, ke oni bezonas diferencajn parametrojn (ŝablono) por la ordo, la familio, eble la subfamilio, sed ĉefe pro la genroj kaj la specio. Ĉu mi adaptos la montritan aŭ atendos, ke tiuj estos pretaj?--kani 21:52, 31. Okt 2008 (UTC)
Eble la robotoj ekis, sed mi dubas, ke ili ne faris jam aŭtomate la tutan taskon. La fakto estas ke hodiaŭ sabate en multaj artikoloj de birdoj la ŝablono bone funkcias, ekzemple ce malnova artikolo Cikonio aŭ ĉe hodiaŭa Ŝtorma cikonioPegoformaj birdoj. Tamen ne funkcias ĉe la ĉefa artikolo BirdoKecalo (birdo), Koracio, Tukano (birdo), Sangofrunta barbulo, Blankkrona vanelo, Verdorela barbulo, Aziaj barbuloj kaj aliaj centoj.--kani 15:31, 1. Nov 2008 (UTC)
Kani, akceptu mian profundan riverencon, ĉar la menciitajn paĝojn korektis ĝuste mi, do eble mi estas roboto? Se mi estos unusola roboto kun iomaj dumtempaj helpantoj, oni atendos longan tempon.   Kerio 15:46, 1. Nov 2008 (UTC)
Mi ne bone komprenas. Ĉu tio signifas, ke oni devas iri unu post unu korektanta ĉiujn tiajn artikolojn kiuj uzis la iamajn ŝablonojn? Ĉu centojn? Tiukaze mi supozas, ke indos lasi ilin kiaj ili estis kaj uzi la novan ŝablonon por la farotaj. Mi ankoraŭ atendas respondon pri kiu ŝablono mi uzos por specioj, genroj, familioj, ktp.--kani 20:04, 1. Nov 2008 (UTC)
Saluton Kani, se vi intencos helpi kaj iomete ŝanĝi la malnovajn parametrojn, bv uzi la parametrojn laŭ {{Taksonomio korektita}}. Tiu ŝablono estos poste alinomita al Taksonomio kaj nuna ŝablonon Taksonomio estos forigita. Rilate al via demando al roboto, mi forte dubas, ke iu robotisto ekos ĝin por korekti la indikojn. Nu, la robotistoj estas senjoroj en Vikipedio kaj ĉi tiu alinomado videble ne interesas ilin. Eble ili atendas invitleteron por helpi. Kerio 06:21, 2. Nov 2008 (UTC)
Mi daŭre ne bone komprenas. Mi intencas helpi por farotaj artikoloj kaj mi jam komencis aldoni artikolojn kie mi uzis la novan ŝablonon; mi supozas, ke mi bone prenis: vidu ekzemple ĉe Ruĝkrona barbulo, Flavfrunta barbuloFlavgorĝa barbulo. Tion mi povas fari. Mi ne intencas helpi malfuŝi la artikolojn kiujn mi ne fuŝis kaj ĉu mi aŭ aliulo faris iam. Tiuj estas multaj centoj kaj mi supozas, ke estas logika, ke tiu kiu prenis la decidon ŝanĝi la ŝablonon, devos malfari la fuŝon aŭ lasi la artikolojn kiaj ili estis. Tio estas logika. Ĉu mi farus inde, se mi elektus milon da iaj artikoloj de la nuna Vikipedio, fuŝos ilin iamaniere kaj atendos, ke iliaj iamaj aŭtoroj venos korekti mian fuŝon? Mi supozas, ke ne kaj ke la ekzemplo indas. Mi ricevis iam almanaŭ unu teruritan demandon de alia vikipediisto kiu interesiĝas pri birdoj kaj tute ne sciis kio okazas en la birdejo. Mi hieraŭ trarigardis iomete tra la birdejon kaj vidis, ke kelkaj artikoloj bone funkcias, dum la plej parto, eble ĉirkaŭ 90 % proksimume montras la avertilon anstataŭ la ĝustan tabelon aŭ bildon. Mi petas, ke aliaj vikipediistoj intervenu en tiu afero, kiu ŝajne estas afero nur de Kerio kaj mi. Ĉu tiele funkcias Vikipedio?--kani 21:44, 2. Nov 2008 (UTC)
Mi tute apogas vin, vian laboron Kani. Ankaŭ mi postulas malfaron de fuŝaĵoj. Pli bone restarigi al antaŭrobota versio ol lasi tiel. Kelkaj homoj aldonas tute ellaboritajn kaj interesajn (populartemajn) artikolojn kaj alvenas iu kiu fuŝas dum sekundoj. Ni ne devas toleri tiaĵojn. Narvalo 21:29, 2. Nov 2008 (UTC)
Dankon. Mi esperas aliajn opiniojn kaj tuja reago de Kerio, se vere tiu ŝanĝis la sistemon.--kani 21:44, 2. Nov 2008 (UTC)
Estimataj, problemo ne konsistas en mi, sed en tio, ke la ŝablono estis kopiita ĉi tien en la angla lingvo. Do, pli precize, la parametroj estis en la angla kaj la videblaj indikoj en la ŝablono estis en Esperanto. Tial ni decidis traduki la parametrojn. Sed tia ĉi afero necesas kunlaboron de robotoj, kiuj ŝanĝus la novajn parametrojn anstataŭ tiuj anglaj. Bedaŭrinde neniu posedanto de roboto aŭdiĝis ĝis nun kun helpo pli rapide interŝanĝi la anglajn kun la esperantajn parametrojn. Tial restas do nenio alia ol permane korekti ilin. Kvankam mi klopodis korekti ilin kun helpo de vikipediistoj Kani kaj Pino, videblas, ke kelkaj volus nian pli rapidan korektadon. Sed, estimataj kolegoj, ni ne estas maŝinoj. Se la komunumo dezirus pli rapidan funkciadon de ĉiuj paĝoj pri bestoj, plantoj kaj fungoj, necesos ke robotoj eklaboru. Do tiurilate turniĝu al ili. Kerio 16:00, 3. Nov 2008 (UTC)
Mi ĝis nun ne partoprenis al la supra diskuto, sed iom ekzamenis la tutan aferon : kiel jam diris Tlustulimu, kial ne aranĝi la parametrojn tiel, ke la nunaj kaj la novaj parametroj samtempe kaj provizore funkciu ? Sufiĉus restarigi la antaŭan version de Ŝablono:Taksonomio : ni tiam havus multe pli da tempo por ŝanĝi ĉiujn artikolojn, aŭ per roboto aŭ ne. Vere estus domaĝe, ke tiom multaj artikoloj aspektu fuŝaj dum nedifinita tempo. Thomas Guibal 16:58, 3. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi supozas, ke Kerio eble ne scias, kiel adapti ŝablonon tiel, ke kaj malnovaj kaj novaj parametroj samtempe funkciu. Ĉu vi emas aranĝi tion? Aŭ ĉu mi aranĝu tion en {{Taksonomio/provejo}}, kiu ja estas por tio kreita? Kore --Tlustulimu 17:12, 3. Nov 2008 (UTC)
Vi eble miskomprenis min : mi nur proponis restarigi la antaŭan version de la ŝablono Taksonomio, tiel ke ĝi denove funkciu. Sekve kaj sen urĝo ni povus, robote aŭ ne, progrese traduki la parametrojn por ĉiu artikolo el ŝablono "Taksonomio" al ŝablono "Taksonomio korektita". Kore, Thomas Guibal 17:26, 3. Nov 2008 (UTC)
Povas esti, ke mi miskomprenis vin. Sed la restarigo iom malfacilas, ĉar Kerio alinomis la ŝablonon. Do la malnova, funkcianta anglaĵo troviĝas en la historio de la ŝablono {{Taksonomio korektita}}. Ĉu vi emas restarigi ĝin, sen difektigi la novan, tradukitan version? Kore --Tlustulimu 17:36, 3. Nov 2008 (UTC)
La ŝablono Taksonomio estos forigita pro alinomado, kiam ĉiuj paĝoj estos korektitaj. Post la alinomado ties lokon poste ekprenos la ŝablono Taksonomio korektita eĉ kun la tuta historio de redaktoj. Perrobote necesos poste forigi la vorton korektita el la paĝoj, kie la ŝablono troviĝos - kaj la ŝablono poste denove nomiĝos nur Taksonomio kaj ĝi respondos al la parametroj en la paĝoj. Se vi volas nun "restarigi" la antaŭan version, sufiĉos kopii la anglajn parametrojn en la ŝablonon Taksonomio. (La historio de redaktoj ne gravas, ĉar ĝi estos forigita.) Tiujn vi trovos en la ŝablono Taksonomio korektita. Sed mi diras nun, ke neniu korektos la paĝojn kun anglajn parametrojn, ĉar vidante ke la paĝoj estas bonaj, neniu korektos ilin. Mi deziras al vi sukcesojn en tio. Kerio 17:54, 3. Nov 2008 (UTC)
Mi estas ellaboranta programeton per Macro Express, kiu espereble kapablos plenumi la saman robotan taskon. Ne malesperu ! :=) Kore, Thomas Guibal 18:28, 3. Nov 2008 (UTC)
Kiel uzanto kaj redaktanto de artikoloj kun tiuj ŝablonoj mi dankegas al ĉiuj kiu kunlaboras por solvi la aferon. Mi krom la jam menciita neceso komprenigi, ke temas pri multaj centoj de artikoloj ne facile korekteblaj permane kaj eble neniam korektotaj, mi sentas neceson klarigi, ke ne temas nur pri fuŝa aspekto (tio jam estus sufiĉa problemo) sed ke krome la tabelo ege utilas por iri de unu nivelo al alia, tio estas, vi estas en artikolo de specio kaj povas tuj salti al artikolo pri la genro aŭ familio aŭ ordo aŭ klaso kaj denove. Nun tio malfacilegas. Krome mi volus nuancigi kelkajn antaŭe sprimitajn asertojn de Kerio, kiu diris ie, ke ĉar la anglaĵoj ne videblis en la artikoloj, eble nun neniu volos korekti: tia estas la afero, por esperantigi anglaĵojn kiujn neniu vidis nun malaperis la tabeloj. Krome mi neniam diris, ke mi helpos korekti la jam enmetitajn artikolojn tiusence, kaj tion mi ne faris nek faros. Mi diris kaj diras, ke mi -obeema- uzos kaj jam komencis uzi la novan ŝablonon, sed ne ŝanĝos ion el la malnovaj. Mi esperas, ke la supre sugestitaj solvoj (ĉu restarigi la malnovajn ĉu ŝanĝi ion el la ŝanĝo) funkciu kaj mi pardonpetas, ke mi ne estas tiom lerta komputilisto kiu povus helpi tiudirekten. Mi, kiel petas ĉisupre Thomas Guibal, ne malesperu kaj paciencu. Dume mi plue kontribuas per novaj artikoloj. Ĝis.--kani 20:18, 3. Nov 2008 (UTC)
Mi jam konstatis, ke ŝajne ĉio iras glate kaj ke la fuŝitaj paĝoj jam bone funkcias. Mi dankas ĉiujn kiuj intervenis en la diskuto kaj kiuj helpis solvi la problemon. --kani 18:21, 6. Nov 2008 (UTC)

Tradukado redakti

Mi proponas, ke la tradukado de la parametroj kun provizora reteno de la nunaj okazu en Ŝablono:Taksonomio/provejo. La koncernata testejo tiam estas Ŝablono:Taksonomio/testoj. Ĝi povas okazi jene:

Se vi pensas, ke ĉi tiu maniero estus tro komplika, faru liston de la tradukitaj parametroj. Tiam mi devos okupiĝi pri tio. Sed tio povas iom daŭri pro la multaj parametroj. Kore --Tlustulimu 18:52, 29. Okt 2008 (UTC)

Vi, kiuj havas roboton, eku ĝin por la tradukado. Kerio 17:26, 31. Okt 2008 (UTC)
La ŝablono estas grandparte tradukita kaj preparita por esti uzita en la paĝoj. Restas ankoraŭ traduki kaj solvi la jenajn aferojn:
  • parto pri konserva statuso = anglaj mallongigojn en dosiero kaj kiel ili vere estas uzataj?
  • range map = fintraduku iu
  • kelkaj parametroj de diversaj sekcioj nomiĝas same = divizio, specio... en diversaj linioj; mi ne scias kiel ili funkcias, ĉar mi ne trovis paĝon, kie ili estus uzitaj en ambaŭ aŭ ĉiuj kazoj
  • se io estos korektenda, bv korekti
  • mi ne estas la kreinto de la ŝablono
  • ĉio estas en la ŝablona uzo
Kerio 06:44, 1. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Kerio. Dankon pro via granda kaj grava tradukado. Espereble la menciitaj problemoj estos solvataj dum la sekvaj tagoj. La aktualigita dokumentado estas tre bona kaj finfine pli taŭga ol la antaŭa versio. Dankegon. Kore --Tlustulimu 09:51, 1. Nov 2008 (UTC)
(+) Por la dua subdivizio je la fino de la informkesto mi proponas subgrupoj aŭ similan, tiel ke finfine funkcios kaj pli facile distingeblas. Kore --Tlustulimu 10:06, 1. Nov 2008 (UTC)

Kun la nova tradukado, subdivizio estas dufoje definita en la ŝablono. Vidu la artikolon Claviceps purpurea : du subdiviziojn aperas. Ankaŭ la ekzemploj Morkelo aŭ Hamstro ne korekte funkcias kun subdivizio pino 10:22, 1. Nov 2008 (UTC)

Por la dua subdivizio mi uzis parametron subdivizio2. Kerio 14:17, 1. Nov 2008 (UTC)

La roboto-sistemo Pywikipediabot inkluzivas ilon ("Replace.py") por anstataŭigi unun tekstĉenon kun alia. Ĝi povas uzi apartan dosieron "Fixes.py" por apliki anstataŭigojn. Do, ni manĝigus al la roboto la tradukojn, kaj ĝi kraĉus la ĝustan tradukon, bazitan de la informo donita en ĉiu artikolo uzanta ŝablonon Taksonomio. Teorie, ŝajne ĝi funkcius. Tamen, mi neniel estas brila programisto aŭ sperta botoperacianto, kaj nur povas utiligi la plej bazajn funkciojn de Pywikipediabot. Tamen, mi rigardos kaj pripensos la aferon. -- Yekrats 19:30, 3. Nov 2008 (UTC)

stulta eraro en la ĉefa paĝo... redakti

Sur la ĉefa paĝo mi rimarkis la foton kun la skribaĵo "Unua home fotografita terleviĝo vidita super luna horizonto" Kiu tion enmetis? Ĉu tiu scias, ke Luno ĉiam rigardas la teron nur de la sama konstanta flanko? Tio do signifas, ka Tero neniam leviĝas aŭ malleviĝas en la luna ĉielo... Kial do en la skribaĵo temas pri terleviĝo???? Ĉesu skribi tiajn stultaĵojn almenaŭ ĉe la ĉefa paĝo!!!!!!!!!!!!!!!!!Sxak 03:04, 30. Okt 2008 (UTC)

Bonvolu kvietiĝi kaj unue legi la koncernitan bildopaĝon : ekzistas bildoklarigo en 8 lingvoj, kaj ĉiuj rilatas al "terleviĝo" (angle : "The first Earthrise", germane "der „aufgehenden“ Erde", france "premier Lever de Terre", hispane "la Tierra elevándose", ktp...). Thomas Guibal 06:21, 30. Okt 2008 (UTC)
Bonvolu tralegi mian mesaĝon ankoraŭfoje: Ekzistio de bildkartoj, subskribitaj de iu stultulo ne igas saĝa ripeton de ili. Do mi petas ankoraŭfoje klarigi, kiel sur la Luno povas okazi terleviĝo.Sxak 06:43, 30. Okt 2008 (UTC)
Mi estas la stultulo kiu senpripense tradukis la ripetitan stultaĵon. Fakte la observanto ne staris sur la Luno sed superflugis super ĝi ; la observanto do vidis la Teron, kiuj kelkajn minutojn estis al li kaŝita sub la luna horizonto, "leviĝi" super la luna horizonto . Ni estas nur stultaj observantoj kiuj perceptas la fenomenojn el propra vidpunkto eĉ se ĝi estas kritikebla de iu sagaca observanto kiu sidas sur alia punkto (kiel ekzemple vi, Ŝak, kiu ŝajne kutimas tendumi sur la Luno kaj ĉiam observis la Teron en la sama punkto : sed mi sugestas la venontan fojon kiam vi ferios sur la luna surfaco, iom ekskursu ĉirkaŭ la limo inter videbla (el la Tero) kaj nevidebla partoj de la Luno kaj vi spertos ne antaŭe viditan spektaklon : terleviĝo vidita el la Luno ! ) Stultule salutas Arno Lagrange @ 08:19, 30. Okt 2008 (UTC)
1. Do oni devas ŝanĝi la subskribon, ĉar tia subskribo erarigas kaj kretenigas la homojn.
2. Ĉu vi volas diri, ke apolo8 surluniĝis ĝuste en tiu limo einter videbla kaj nevidebla parto de la luno? Ĉu tion konfirmas la mapo?
Evidente la foto estis kaptita dum flugo ne el la lunsurfaco
3. Ĉu en tiuj 9% (aŭ kiom da ĝuste?) de la luna teritorio vere okazas terleviĝo, aŭ la amplitudo de la ŝanceliĝado de Tero estas eĉ iom malpli ol la radiuso de Tero?Sxak 09:44, 30. Okt 2008 (UTC)
4. Tie estas menciita la "luna horizonto" laŭ mi oni ne diras pri horizonto, se oni estas malproksime de la surfaco. Ĉu la supre menciitan limon eblas nomi horizonto? Tio ja estas horizonto por ni, por teranoj.
Tio estas limigo kion vi proponas al uzo de la vorto "horizonto". Ja el fluganta objekto estas vidata horizonto de ĉiela objekto : limo inter la vidata firma grundo kaj la malproksima fono. Ek de kiu alteco super la surfaco vi sugestas ke oni ne plu rajtus paroli pri horizonto ? Ju pli alta troviĝas la observanto des pli evidentas ke la horizonto estas kurbo. Ĉiuj tiuj vortoj "leviĝo", "horizonto" priskribas observaĵojn dependantajn de la vidpunkto neniel realaĵojn absolute ekzistantajn. Al ordinara (vi dirus kretena, stulta) homo tiaj priskriboj estas klaraj : homo flugis en Apollo 8 kaj subite antaŭ siaj okuloj li vidis (la bildon de) la Tero(n) aperi super la limo inter la (bildo de) la Luno kaj la malhela fono (ordinara kretena homo nomas tion per unu simpla vorto : horizonto). Jes unuafoje iu homo vidis tian spektaklon kaj fotografis ĝin. Ĉu ne estas la ĉefa afero ? Ĉu interese mencii dume ke por senmova observanto sur la lunsurfaco tia spektaklo estas apenaŭ eble observebla ? Simple estas alia temo. Arno Lagrange @ 10:34, 30. Okt 2008 (UTC)
>Al ordinara (vi dirus kretena, stulta) homo tiaj priskriboj estas klaraj : homo flugis en Apollo 8
Tute ne. Al ordanara homo laŭ via skribaĵo tiaj priskriboj estas klaraj kiel "homo staras sur la luna surfaco" kaj tial tiaj priskriboj eatas tute nekonvenajSxak 11:05, 30. Okt 2008 (UTC)
Mi rimarkas ke vi permesas al vi nomi stulta diraĵon - eventuale kreteniga - nur ĉar vi antaŭsupozas ion kio ne estas entenita nek en la bildo nek en ties priskribo : nenie estas menciita ke la bildo estas farita de homo staranta sur la lunsurfaco - tio estas nur senkiala supozo via -. Se vi sagace observas la bildon vi tuj rimarkos laŭ la aspekto de la montrita montaro ke la foto estis farita de punkto troviĝanta iom alte super la lunsurfaco. Arno Lagrange @ 09:25, 31. Okt 2008 (UTC)
Montru tiun foton al la homoj por 1 aŭ 2 sekundoj, kaj post kiam vi forprenos ĝin de ili, demandu ilin, ĉu la foto estis farita de la surfaco aŭ "iom alte". Prskaŭ neniu povos ĝuste kaj sendube respondi. Sxak 13:50, 31. Okt 2008 (UTC)
Montru tiun foton al la homoj por 1 aŭ 2 centonoj da sekundo, kaj post kiam vi forprenos ĝin de ili, demandu ilin, kie la foto estis farita. Ne estas honeste pruvi vidpunkton proponante tiajn testojn. La foto estis videbla en la ĉefpaĝo : kiu ajn faris al si demandojn pri ĝi havis tiom da tempo kiom li/ŝi deziris por studi la bildon, legi ties priskribon kaj konjekti ĉirkaŭ ĝi. Arno Lagrange @ 18:25, 8. Nov 2008 (UTC)
La priskribo de la bildo tekstas ekzemple en la franca " Le premier Lever de Terre photographié par un être humain lors de la mission Apollo 8 : temas pri terleviĝo vidita el Apollo 8, eĉ ne temas pri la Luno ! AL @ 08:24, 30. Okt 2008 (UTC)
La provizita priskribo "Unua home fotografita terleviĝo vidita super luna horizonto (Apollo 8, 24-a de decembro 1968)" estas same tute ĝusta. Bonvolu legi ĉiujn vortojn : ja temas pri la unua fojo kiam iu homo fotografis la teron leviĝantan super la luna horizonto kiun li observis el Apollo 8. AL @ 08:30, 30. Okt 2008 (UTC)

Mi ne vidas problemon en "terleviĝo".--Ziko 18:32, 8. Nov 2008 (UTC)

Ĝisdatigo de traduk-teksto redakti

La teksto por la donac-kampanjo (tio ĉi) estis ĝisdatigita, kaj mi priumis tion. Mi petas provlegadon de aliaj (kun indiko en la diskutpaĝo tie aŭ alie), alie la teksto ne estos uzata, mi timas. / Cetere, mi ĵus vidis ke sub "navigado" maldekstre la ligilo "Donaci" iras simple al anglalingva paĝo.--Ziko 16:51, 30. Okt 2008 (UTC)

Ĉu administranto povas ŝanĝi tiun ligilon al http://wikimediafoundation.org/wiki/Donate/eo ? Yves Nevelsteen 19:44, 5. Nov 2008 (UTC)

Problemo de enmeto de bildoj redakti

Saluton, En mia artikolo pri Marie Marvingt, mi provis enmeti, bedaŭrinde sensukcese, pliajn ilustraĵojn kiuj aperas en la anglalingva versio http://en.wikipedia.org/wiki/Marie_Marvingt t.e. :

 
Marie Marvingt antaŭ ekflugo sur aviadilo Deperdussin en 1912
 
Desegno de Émile Friant montras Marie Marvingt asistanta militistan kuraciston, kaj, duaplane, ambulancan aviadilon, 1914
Dosiero:Marie Marvingt stamp French 2004.jpg
Franca poŝtmarko memore al Marie Marvingt, 2004

Mi kompreneble esperantigis la duan parton de la adresoj, sed tio ne devas krei malhelpon. Saman problemon mi spertis ankoraŭ ĉi matene okaze de kompletigo de artikolo pri Touring Club Francilien pro bildo kiun mi trovis en franclingva artikolo pri fr:Touring club de France :

Dosiero:Mont Caroŭ Table d Orientation.jpg
Orientiga tablo starigita fare de Touring club de France ĉe la pinto de fr:Mont Caroux.

Ĉu iu povus klarigi al mie kie kuŝas la problemo ? Antaŭdankon.

Cetere, pri la vorto "kampado" kiun mi uzis kaj kiu resendas al la artikolo kampadejo, mi opinias ke pli taŭgus kiel titolo por tiu ĉi lasta artikolo la agado ol la ejo, do, "kampado" ol "kampadejo".--Henriko 10:04, 31. Okt 2008 (UTC)

Saluton Henri. Ne zorgu, mi nuntempe prilaboras kaj poluradas vian artikolon. Mi sekve alŝutos kaj aldonos la koncernitajn bildojn. Kore, Thomas Guibal 11:01, 31. Okt 2008 (UTC)

bildo kun svg redakti

Mi petas iun, kiu povas krei bildon kun sufikso .svg laŭ Image:Biological classification L Pengo.svg kaj alŝutis ĝin anstataŭ Dosiero:Biologia klasifikado.gif, kiu estas tradukita laŭ ĝi, sed ne estas kun .svg sufikso. Dankon. Kerio 16:46, 1. Nov 2008 (UTC)

Mi elŝutis la SVG-an originalon kaj uzis Inkscape-n (nome ĝia redaktilo de XML; oni ankaŭ povus fari tion per „serĉado kaj anstataŭigo“ en ia ajn simpla tekstredaktilo) por ŝanĝi la vortojn en ĝi. Tamen mi decidis uzi majusklojn, kiel en la originalo. Jen estas la tradukita SVG-a dosiero: Image:Biologia klasifiko L Pengo.svg. --AVRS 21:26, 5. Nov 2008 (UTC)
Eblas transfori gif-bildoj aŭ bildoj en alia formato en la simpla helpprogramo Paint de Windows per la funkcio memorigu kiel. Memkompreneble ekzistas teknike pli bonaj konvertprogramoj, sed tiun-ĉi ĉiu posedanto de Windows jam posedas. Amike DidiWeidmann 22:41, 9. Nov 2008 (UTC)
Mi pensas, ke Paint ne subtenas SVG-n; kaj se estas tiel, vi probable ne scias kio estas SVG (tiam bonvolu legi pri ĝi).
SVG estas multe pli bona ol GIF aŭ PNG por tiaj bildoj, ĉar oni povas pligrandigi aŭ malpligrandigi ilin, kaj ili aspektos same bone, glate kaj ebene. Kiam oni pligrandigas GIFan bildon, malglataĵoj aperas, kaj ĝi fariĝas aŭ neklara aŭ plena de videblaj kvadratoj.
Tamen tia supereco nur atingeblas per iom da laboro (de uzanto aŭ/kaj programistoj), se ne temas pri tre simplaj formoj. Programo ne povas kompreni, kion signifas ĉiu el la partoj de bildo, kaj ĉiuokaze ĝi bezonas gvidadon por fari bonan (des pli la saman) vektoran bildon el rastrumitaĵo. Do eĉ kiam iu programo (kiel Inkscape) povas fari el rastruma bildo vektoran bildon, estas multe pli bone uzi la vektoran originalon el kiu la rastruma bildo estas kreita, aŭ (se eĉ la originalo estas malbonkvalita) refari bonan vektoran version mem (laŭpove uzante la ekzistantan version, sed zorgante, ke la bildo aspektu bone kiam oni ĝin pligrandigas).
--AVRS 21:08, 19. Nov 2008 (UTC)
Mi aldonis ion similan (sed pli simplan) tien ĉi en angla paĝo en Komunejo. --AVRS 21:21, 19. Nov 2008 (UTC)

Problemeto kun la aŭtomata kompletigo ĉe 'Serĉu' redakti

Ĵus mi konstatis, ke la aŭtomata kompletigo ĉe 'Serĉu' ne montras ĉiujn eblajn daŭrigojn de la jam entajpita teksto. Mi ekzemple entajpis "Esperanto en " kaj povis legi daŭrigojn de "Esperanto en 16 tagoj" ĝis "Esperanto en la moderna mondo". Oni indikas la dek unuajn daŭrigojn, laŭ la alfabeto. Kaj, ne konsciante tion, mi venis al la konkludo, ke "Esperanto en Perspektivo" ne jam ekzistas. Tiun eblecon oni vidas nur entajpinte la postan "P". Same cetere en (almenaŭ) la germana VP-versio. --Lu 11:30, 2. Nov 2008 (UTC)

Nur 10 artikoloj vidiĝas.pino 12:09, 2. Nov 2008 (UTC)

Demando/propono pri statistiko redakti

Ekzistas retpaĝo ([2]) kiu montras la plej oftajn serĉomendojn en la germanlingva vikipedio. Ofte nur temas pri ortografioj eraroj, ofte pri veraj inform-bezonoj de uzantoj. Mi opinias, ke oni en ĉia kazo per tiu ilo povus bone kaj efike reagi al "deziroj de klientoj" kaj plibonigi vikipedion. Ĉu tiu eblo ekzistas aŭ povas kreita ankaŭ ĉi tie ? Dankon, Punktor 18:27, 3. Nov 2008 (UTC)

Estas simila retpaĝo [3] por nia lingva fako de Vikipedio. Mi kopiis ĝian enhavon ĉi tien kaj kreis la vikiajn ligilojn. Eble, nun indas fari iujn alidirektilojn aŭ verki iujn artikolojn. Maksim 05:12, 11. Nov 2008 (UTC)
Koregan dankon !!! Punktor 16:20, 11. Nov 2008 (UTC)

Vandalismo redakti

IPulo Specialaĵo:Kontribuoj/129.143.4.68 vandalis ĉe Kebabo. Cetere mi opinias ke redaktado sen konto estu neebla - vidu ekzemple tiun anonimulon malkuraĝan kiu ĉiam volas verki kiel lingvo-policisto kun ĉiam nova IP-adreso (Specialaĵo:Kontribuoj/86.199.66.42) - Dankon, Punktor 14:41, 5. Nov 2008 (UTC)

Mi forbaris 129.143.4.68 kontraŭ anonima atingo pro vandalismo ĉi tie kaj transvikie. Dankon pro la atentigo. Pri via dua sugesto, multaj IP-uloj ne estas fuŝemaj. Plejparte ili estas laboremaj kontribuoj kiel ceteraj ni. -- Yekrats 15:26, 5. Nov 2008 (UTC)

Enketo redakti

Karaj samvikipedianoj, mi ŝatus atentigi vin pri la tutmonda enketo, kiu eble nur ankoraŭ kelkajn tagojn funkcios. Se vi ankoraŭ ne respondis, mi petas vin fari - kial ne en Esperanto?--Ziko 18:53, 5. Nov 2008 (UTC)

Mi respondis, sed en la hungaraj paĝoj ne estas enketo.--Crosstor 05:15, 6. Nov 2008 (UTC)

Subtena reklamo redakti

Dosiero:Dufoja subteno.jpg
Tio aperas ankoraŭ la 19-an de novembro 2008

Kiel oni esperantigis la reklamon kiu aktuale aperas supre de ĉiu paĝo? Mi deziras simile elangligi ĝin ĉe alia projekto kie mi estas administranto. Dankon. (Tamen estas eraro en la traduko ĉi tie -- se mi klakas al "kaŝu", restas la mallonga mesaĝo "Subtenu Vikipedio: senprofita projekto", sen akuzativo.) Alan012 20:58, 5. Nov 2008 (UTC)

Bonvolu laŭeble korekti la tradukon de la mon-donaca alvoko, kiu de antaŭ nelonge aperas supre de ĉiu paĝo. Devas esti: "Subtenu VikipedioN: senprofitaN projektoN". Antaŭdankon! Mevo 21:10, 5. Nov 2008 (UTC)
Kara Mevo, ŝajnas ke ni samopinias pri tiu eraro, sed mi malcertas ĉu per via respondo vi celis peti de mi aŭ de aliaj. Mi mem preskaŭ certe ne povas ŝanĝi ĝin ĉi tie -- mi supozas ke nur administrantoj povas ŝanĝi ĝin. Sed mi forte interesiĝas scii kiel fari ĝin, por ke mi povu fari simile en la kimra vikio. Redankon. Alan012 21:28, 5. Nov 2008 (UTC)

Mi ne eblas trovi la regulon nun, sed se O-vorto estas menciita pli ol unu foje, la akuzativo -N ne aperas en la dua mencio. Ekzemplo en PMEG: "Mi elektis lin prezidanto." Ĉu tiu estas ĝusta interpreto de tiu regulo? -- Yekrats 22:02, 5. Nov 2008 (UTC) Pli ĝusta regulo. -- Yekrats 12:14, 6. Nov 2008 (UTC)

Do, ĝi estu, "Subtenu Vikipedion: senprofita projekto." Ĉu korekte? -- Yekrats 22:07, 5. Nov 2008 (UTC)
Mia konsilo: Subtenu Vikipedion, la senprofitan projekton! --Crosstor 06:23, 6. Nov 2008 (UTC)
Ĉu iu povas bonvole respondi je mia origina demando? Dankon. Alan012 08:46, 6. Nov 2008 (UTC)

Mi trovis la ĝustan regulon en PMEG: Estu "Subtenu Vikipedion: senprofita projekto." La n-finaĵo en "Vikipedion", kun neniuj N-oj en "senprofita projekto". Tamen, mi ne scias kiel korekti la eraron. -- Yekrats 12:14, 6. Nov 2008 (UTC)

Tiu PMEG-regulo apenaŭ aplikeblas ĉi tie. Vi pravus, se estus ekz. "Subtenu la senprofitan projekton Vikipedio". Pro la haltiga, disiga dupunkto en la teksto "Subtenu Vikipedio: senprofita projekto" ĝi ne estas analizebla kiel normala frazo, kaj oni povas subkompreni kion ajn, ekz "Subtenu Vikipedion: (jen) senprofita projekto" aŭ ": (ĝi estas) senprofita projekto", sed tute normale estus ankaŭ "Subtenu Vikipedion, senprofitan projekton". Sed ja gravas skribi "Vikipedion", kun -n.
Sed ĉu neniun ĝenas la vorto "senprofita"? Tio estas sklava traduko el la angla "non-profit". Pli normale estus traduki "ne-profitcela", sed eĉ tio estas stranga, ĉar Vikipedio ja celas grandan profiton al ĉiuj! Tian frapfrazon oni ne traduku laŭvorte, sed rekreu ĝin per la rimedoj de Esperanto. "Non-profit" tradukeblas per "nekomerca", "ne-profitcela", "publike utila", "ĝenerale utila" aŭ io simila, sed eĉ tiajn vortojn oni ne bezonas uzi. Kial ne ekz. "Subtenu Vikipedion - utilu al ĉiuj!", aŭ "- ĉiuj profitos!" aŭ trovu ion tute alian.
Ankaŭ la plena, nekaŝita teksto "Vikipedio estas senprofitaprojekto: bonvolu donaci hodiaŭ" estas kurioza. Validas la samo pri tiu "senprofita", kiu krome estas mise kunigita kun la sekva vorto. – Sed bedaŭrinde eĉ mi ne kapablas respondi la komencan demandon de Alan012. --Surfo 13:44, 6. Nov 2008 (UTC)
En la germana ekzistas la vorto "gemeinnützig" - "de publika utilo, utila al publiko". Mi opinias, ke ĉi tiuj esprimoj estas pli taŭgaj. --Michawiki 14:06, 6. Nov 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Surfo, ke estus lingve pli bone, se ni metus komon anstataŭ la nunan dupunkton, kaj tiam aldonus akuzativon al la dua O-vorta frazparto. Do estu jene: "Subtenu Vikipedion, ne-profitcelan projekton." La nuna traduko certe sonas iom strange... Marcos 18:51, 6. Nov 2008 (UTC)
Marcos, ĉu vi legis la PMEG-an regulon kiun mi ligis? -- Yekrats 20:08, 6. Nov 2008 (UTC)
La PMEG-"reguloj" nur estas interpreto, opinioj! -- 86.143.55.131 08:15, 7. Nov 2008 (UTC)

Ho, tiuj esperantistoj! Eĉ monkolektadon por Vikipedio oni ne povas fari sen gramatikaj diskutoj. La akuzativo en la dua parto de la frazo BEZONATAS kaj NEPREGAS, ĉar sen aldono de iu nova verbo, kiu eble ŝanĝus la strukturon de la frazo, la vortoduopo "neprofitcela projekto" restas OBJEKTO de la ago. Komparu: "Mi ŝatas multajn florojn: [inter multaj mi ŝatas] rozojN, tulipojN ktp.". Estus alia afero, se, ekzemple, aperus la jena pliĝustigo: "Subtenu Vikipedion, kiu estas ne-proftcela projekto" aŭ "Subtenu Vikipedion, vaste konatan kiel ne-proftcela projekto". Sed en la nuna frazo ni reale havas nur unu verbon, kiu estas transitiva kaj klare havas objekton. Por kio tiu PMEGumado? Ĉu eble ni eĉ demandu la Akademion? Ni ne aspektu ridindaj, ne povante ĝuste uzi la gramatikon en tiel simplaj frazoj! Mevo 21:31, 6. Nov 2008 (UTC)

La tempo pasas; la eraroj persistas... :( 77.109.29.74 23:03, 7. Nov 2008 (UTC)

La menciita regulo de PMEG estas inversa de la nuna kazo. Komparu "Mi vizitis la urbon Londono" kaj "subtenu la neprofitcelan projekton Vikipedio": la dua elemento sen N estas la nomo de la unua elemento. Ĉi kaze ni havu "Subtenu Vikipedion, neprofitcelan projekton" la dua elemento estas precizigo de la unua, kvazaŭ A-vortgrupo. Sed la nuna "Subtenu Vikipedion: neprofitcela projekto" ne tro ŝokas min ĉar la dupunkto apartigas la du vortgrupojn. Arno Lagrange @ 02:00, 10. Nov 2008 (UTC)

Kiom longe tio daŭros? redakti

Estimataj! Kiom longe tiu eraro pendaĉos supre de ĉiu paĝo? Ĉu ĝis la fino de la mon-kolektado? La frazo estas evidente erara. Iu el la kompetentuloj, ĉesigu tiun honton! La ĝusta varianto estu (ekzemple): "Subtenu Vikipedion: ne-profitcelan projekton!". P.S. Amuze, sed denove malaperis la akuzativo eĉ fine de la vorto "Vikipedio". Ĉu entute indas kontribui al la projekto, kies kunlaborantoj ne povas interkonsenti eĉ pri la bazaj gramatikaĵoj de la uzata lingvo? Mevo 22:36, 9. Nov 2008 (UTC)

En la tradukmasko Vidu ĉi-tie la eraro evidente jam estas delonge korektita. Kiam la publikigita versio estos aktualigita mi ne scias. DidiWeidmann 22:49, 9. Nov 2008 (UTC)
En la paĝo, kiun vi mencias, mi daŭre vidas "6. Subtenu Vikipedion: ne-profitcela projekto." La frazo estas klare erara, pri kio mi jam skribis supre. Mi faris tie kelkajn korektojn, sed mi ne scias, ĉu ili efikos. Mevo 21:33, 10. Nov 2008 (UTC)

Amuze. Nun mi legas "Subtenu Vikipedio: ne-profitcelan projekton.", do tute malaperis la plej grava -n, kiu intertempe iam-tiam videblis. Ĉiuj provoj korekti ion ŝajnas vanaj, do estas senprofitaj kvankam eble profitcelaj. Io katastrofe paneas en la rega sistemo de la reklamtekstoj.

Estas vane diskuti pri eventuala bezono de n-oj en la teksto post la dupunkto, ĉar la dupunkto igas la tuton neanalizebla kaj senfine diskutebla, do temas simple pri malklaraj pensoj, kiaj ĉiam rezultigas malklaran lingvaĵon. Pli grava, ĉar inside misinstrua, estas la vorto "ne-profitcela" (origine estis "senprofita", tute ne akceptebla), blinde laŭvorta traduko el la angla. La esperanta "profito" kaj la angla "profit" estas parencaj sed nur parte samsencaj. La kerno de "profit" estas "monprofito", "maldeficito", kaj nur duagrade ĝi signifas ĝenerale "profito". La esperanta "profito" (baze verba tamen) estas tre proksima al "utilo", "avantaĝo", "oportuna supereco", kaj nur duagrade ĝi signifas "ekonomia aŭ komerca monprofito". La Butler-a vortaro E-A trafe tradukas "profiti" per "get advantage from, benefit, profit; make use of, take advantage of".

En antaŭa kontribuo ĉi-supre mi metis ankaŭ la vorton "ne-profitcela" en liston de uzeblaj tradukoj, ĉar ĝin proponas iuj vortaroj, sed ĝi fakte estas malbona, ĉar Vikipedio certe celas doni profiton al multaj homoj. Oni povus diri (plej simple, ĉar pri tio temas) "nekomerca", sed ankaŭ eblus "socie utila", "publike utila", "ĝenerale utila", "socio-profitiga" aŭ "bonfara". La germana "gemeinnützig" menciita de Michawiki estas bona modelo. Kompreneble, la juraj difinoj de similaj organizaĵoj malsimilas laŭlande, sed ni bezonas ion tre ĝeneralan. Tamen, sloganon oni maloftege povas rekte traduki, necesas rekrei ĝin (por tio mi proponis ekz. la simplan "ĉiuj profitos" anstataŭ "ne-profitcela projekto". Sed ĉi-okaze eĉ tio ŝajnas ne-profitdona laboro, ĉar Vikipedio ne kapablis efektivigi eĉ simplan aldonon de "-n". --Surfo 09:11, 11. Nov 2008 (UTC)

Mi vidis, ke en tiu-ĉi kategorio troviĝas granda amaso da bildoj, kiuj estas tutevidente publika posedaĵo, ĉefe kiam temas pri fotoj aŭ pentraĵoj de personoj, kiuj mortis antaŭ pli ol 70 jaroj: En ĉi-tiu kazo estas ja klare, ke tiuj-ĉi bildoj plenumigas la kriterion de malnoveco (kiu estas en la landoj, kiu subskribis la internacian interkonsenton pri spiritaj posedaĵoj 70 jaroj - ĉiuj eŭropaj landoj apartenas al tiu grupo kaj ankaŭ ekzemple Usono). Vi do povas kunhelpi al tiuj bildoj, kiuj plenumigas evidente ĉi-tiun kriterion aldoni la ŝablonon PD. Tiel almenaŭ 1000 de tiuj pli ol 4000 bildoj estas savitaj de la minaco de tiu-ĉi roboto. Rilate la ceterajn: Mi alvokas ĉiun el inter la legantoj de ĉi-tiu mesaĝo, kiu iam alŝutis bildon, kontroli, ĉu eventuale ilia verko troviĝas en ĉi-tiu listo kaj tiam bonvolu aldoni la mankantan kopirajtinformon. Se vi mem faris la bildon prefere licencigu ĝin laŭ GNU. Dankon. DidiWeidmann 22:56, 7. Nov 2008 (UTC)

Didi, la bildoj estis markitaj per roboto, sed mi traktis tiujn permane. -- Yekrats 20:26, 8. Nov 2008 (UTC)

Bombardo, Prahobojo aŭ Pomero? redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus vidis, ke iu IPulo kopiis la enhavon de Bombardo al Prahobojo, ĉar li pensas, ke la termino estas maltaŭga. Mi parte subtenas lin, sed elektus kiel termino laŭ mia vortarego germana-esperanta la vorton pomero. Kion vi proponas? Kore --Tlustulimu 09:38, 9. Nov 2008 (UTC)

El kiu fonto esta la formo bombardo, kiu laŭ mia impreso estas sufiĉe maltaŭga. Krome mi trovis en la vortarego de Krause la tradukon pomero. Kore --Tlustulimu 23:07, 15. Nov 2008 (UTC)

Mi trarigardis la ĵusan artikolon André Caubel kaj vidis tiun jaron 1917 ruĝe, ĉu mi ekmalsaniĝis je rara daltonismo? Ĉar tiu artikolo ekzistas kiel pruvas tiu ĉi titolo.--kani 19:34, 9. Nov 2008 (UTC)

Mi forigis kaj reskribis la jaron, kaj la ligilo nun bone funkcias. Mi tamen ne scias, kial ĝi ne funkciis antaŭe... Thomas Guibal 20:32, 9. Nov 2008 (UTC)
La antaŭa ligilo gvidis al 1917‬ ( 1917%E2%80%AC ) anstataŭ 1917 « %E2%80%AC » estas kodado por nevideblaj signoj (kiel indikilo pri legodirekto) Arno Lagrange @ 22:22, 9. Nov 2008 (UTC)
En la sama artikolo mi trovis tri aliajn pro la sama kaŭzo fuŝitajn ligojn kaj markilon pri skribdirekto (dekstre-maldekstren) kiun evidentigis por mi wikEd. Verŝajne la kreinto de la artikolo nerimarkinte enportis tiujn skribdirektajn signojn ĉar tiu verŝajne laboris mikse kun lingvoj kiuj skribiĝas inverse. Arno Lagrange @ 23:32, 9. Nov 2008 (UTC)

Betawiki update redakti

  • Currently 100.00% of the MediaWiki messages and 94.95% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 09:59, 10. Nov 2008 (UTC)

Gramatikkontrolado redakti

Mi proponas kaj planas fari perrobote kontroladon kaj korektigon de gramatikaj eraroj kaj mistajpoj en vikipediaj artikoloj. Roboto proponas korektigojn, poste ili ĉiuj estas permane kontrolataj kaj nur en okazo de konfirmo korektigo estas reale farata. Maksim 17:53, 10. Nov 2008 (UTC)

Mi gratulas al vi pro la superba ideo kaj deziras ĉion bonan je tiu grava laboro ! Punktor 19:09, 10. Nov 2008 (UTC) PS Eble VI estus tiel afabla kaj emus respondi mian demandon: Vikipedio:Diskutejo#Demando.2Fpropono_pri_statistiko - DANKEGON !
Respondis. Maksim 05:19, 11. Nov 2008 (UTC)
Kiu fakte korektos se la roboto nur korektigos ? Arno Lagrange @ 19:14, 10. Nov 2008 (UTC)
Mi opinias, ke tio ne estas bona ideo. Kiel roboto ekkonos, kio estas gramatika eraro kaj kio estas skribita laŭ ies nacia lingvo ktp. Kiel ĝi ekkonos, se mi volus skribi eraoeraro? Kerio 19:17, 10. Nov 2008 (UTC)
La Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj bone funkciis per simila ideo. Punktor 19:21, 10. Nov 2008 (UTC)

Roboto prenas vortojn el la artikoloj kaj serĉas vortaron. Se vorto estas en vortaro do ĝi opinias ke ĉio normalas. Se la vorto forestas en vortaro, sed se en vortaro estas vorto simila - malsama je nur unu litero - tiam la roboto proponas ke ĉi tio estas eble mistajpo, kaj proponas al kio ŝanĝi. Se estas kelkaj eblaj variantoj, ĝi listigas ilin. Jen estas ekzemplo de eligo de roboto:

ankorau 1.ankoraŭ 2.ankoraŭu iel ni povas devigi komputilon fari tion? Se komputilon oni ankorau ne povas igi komprenanta homajn lingvojn, do necesas uzi li Semantika Reto#Kerna ideo
anstataŭgis 1.anstataŭigis 2.anstataŭis 3.anstataŭegis is la mesaĝon. La aparato bezonis unusolan konduktilon, oni anstataŭgis la alian konduktilon per terkonekto. Komence la distanco e Telegrafo#Elektra telegrafado
accra 1.acera 2.acora 3.aĉra iskutata. La 14an de Marto 2002, en publika renkontiĝo en [ [ Accra ] ], en [ [ Ganao ] ], ICANN decidis inter alie redukti la partop ICANN

La 1-a kaj 2-a linioj estas mistajpoj korektigendaj, la 3-a linio - ne, ĉar estas geografia nomo. Post ricevo de la tabelo mi metas la instrukciojn en la unuan kolumnon de la tabelo - ciferojn kiuj donas kiujn variantojn elekti, kaj la alia robota programo korektigas la artikolojn. Maksim 21:00, 10. Nov 2008 (UTC)

Maksim, mi iom timas pri viaj robotoj, ĉar vi fakte ne respondas la demandon kiun mi jam faris : se la roboto(j) nur korektigas, kiu fakte korektas (kiu estas la vera korektanto kiun via roboto igas korekti) ? Precipe se temas pri gramatiko estas preferinde ke la korektanto vere regu la Esperantan gramatikon kaj ekzemple ne ŝanĝus ĉiujn ĝustajn aperojn de 'korekti' (=forigi eraron) per iu 'korektigi' (=igi iun forigi eraron) Arno Lagrange @ 23:42, 10. Nov 2008 (UTC)
En la ekzemplo, ambaŭ vortoj 'korekti' kaj 'korektigi' estas nemenciataj per la programo, ĉar ambaŭ konsistas el veraj radiko, sufikso (la dua vorto) kaj finaĵo. Ĝi trovas ekzemple vorton 'koretkigi', en kiu du literoj estas mise interŝanĝitaj. Pri "'korekti' (=forigi eraron)" kaj "'korektigi' (=igi iun forigi eraron)" - fakte jes, vi pravas. Mi ŝanĝis la tekston pli supre. Maksim 05:19, 11. Nov 2008 (UTC)

Mi proponas fakte strikte malpermesi robotan gramatikkontroladon, ĉar tio kun granda certeco pli fuŝos ol helpos! Ne ekzistas roboto, kiu posedas realan inteligentecon. Robotoj kapablas plenumigi nur rutinajn laborojn. Roboto povus esti nur utiligata kiel helpilo por trovi la erarojn, tamen la modifo nepre devas okazi sub homa kontrolo. Se tio ne estas garantiita, tiam la interveno de roboto ne taŭgas. Amike DidiWeidmann 09:56, 11. Nov 2008 (UTC)

Principe mi konsentas kun Didi pri nepra homa kontrolo. Cetere se temas pri gramatiko ne nur unuopaj vortoj estas kontrolendaj sed vortgrupoj, vortsinsekvoj kaj eĉ vortersinsekvoj. La surpriza uzo de «korektigi» far Maksim estas (supozeble nevole) ekzemplo de gramatika eraro kiun roboto devus kapabli trovi. Fakto estas ke «korektigi» ne estas erara vorto, sed simple erare uzata ĉar fakte Maksim celis «korekti». Kiel roboto povas eltrovi tian eraron ? Ĝi nepre havu tiun inteligentecon kiun homo havas intuicie subkompreni kion la aŭtoro celis preter erara uzo. Mi ne tiom firme asertus ke neniu roboto povus havi tian inteligentecon, sed ke estus giganta tasko krei tian roboton (memoru pri DLT kiu sorbis laboron de dekoj da spertuloj dum deko da jaroj). Finfine la roboto proponata de Maksim povas tamen zorgi pri leksika kontrolo simile al lingvaj kontroliloj kiuj funkcias en tekstoprilaboriloj kaj eĉ en iuj foliumiloj, kiaj Fajrovulpo en kiu funkcias lingva kontrolilo en Esperanto - kiun mi ekzemple nun uzas - kaj ruĝe substrekas ĉiujn de ĝi ne konataj leksemoj. Do ne temas pri gramatika kontrolo sed nur pri leksika. Arno Lagrange @ 10:46, 11. Nov 2008 (UTC)
Ankaŭ mi preferas ke homo kontrolas la ŝanĝojn, ĉar finfine roboto ne havas veran komprenon pri lingvo. Kiel helpilo mi trovas la aferon tamen interesa.--Ziko 11:47, 11. Nov 2008 (UTC)
Neniu roboto konvinkos min pri tio, kian tiu homo havas edukon: ĉu skoltan aŭ skotan? Kerio 14:47, 11. Nov 2008 (UTC)
Jes, estu ĝi leksika kontrolado. Ankaŭ, mi certigas ke aŭtomata laboro de la roboto ne estos, ĉiu ŝanĝo estos permane ne nur kontrolita sed elektita el kelkaj eblaj variantoj. Maksim 21:22, 11. Nov 2008 (UTC)
Sub tiu-ĉi kondiĉo mi povas konsenti, ke vi utiligu la roboton, sed kiel vi promesis, ne lasu la roboton mem modifi ion, kion ne vi mem aŭ alia kompetenta persono kontrolis, ĉar tiam vere subite el ĉiuj skoltoj fariĝus skotoj ... - mi tiom graslitere reagis, ne pro la faktoj, ke homoj redaktas ne ofte samerare kaj samstulte kiel roboto. Sed la problemo de la roboto estas la fakto, ke kiam ĝi ekfaras stultaĵon ĝi povas tion fari per multobla rapideco kaj efikeco de homo ... ;-) DidiWeidmann 23:22, 12. Nov 2008 (UTC)

Mi konstatas ke la gramatikkontrolado per roboto tamen tre utilas. Gratulojn! Yves Nevelsteen 17:51, 16. Nov 2008 (UTC)

Dankon! La ligilo al kontribuoj estas ŝanĝita al konstanta. Maksim 21:06, 16. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono kovrilpaĝo redakti

Saluton,

ĉar mankis indikoj pri permesiloj, oni ĉi-somere forigis kovrilojn de la revuo Monato, kiun la eldonejo mem skanis kaj alŝutis. Mi denove aldonos la kovrilojn kun ĉiuj necesaj indikoj pri Justa Uzo.

Mi havas du demandojn tiurilate:

  • ĉu la indikoj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Sem78-0.jpg estas bonaj kaj kompletaj? Ĉu eventuale estas komentoj? Mi volas esti (pli malpli) certa ke ĉi-foje la bildoj restos en Vikipedio. Trian fojon la eldonejo ne pretos ilin skani...
  • ĉu ekzistas aparta ŝablono por kovriloj de revuoj aŭ ĉu modifi la ŝablonon {{kovrilpaĝo}}, por ke ĝi estu uzebla ankaŭ por ne-libroj (revuoj, katalogoj k.s.)

Amike,

Yves Nevelsteen 11:08, 12. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Yves. Mi pensas, ke la indikoj ĉe Dosiero:Sem78-0.jpg sufiĉas. Kiel nomiĝu la aldonenda parametro de {{kovrilpaĝo}}? Kore --Tlustulimu 11:44, 12. Nov 2008 (UTC)

Dankon. Nu, ĉe tiu ŝablono aperas "La supra bildo estas tiu de libro-kovrilpaĝo". Sed ĉi-kaze temas pri revuo kaj foje temos pri katalogo ktp. Do indus iom pli-ĝeneraligi la ŝablonan tekston. Ĉu vi pretas fari tion? Yves Nevelsteen 17:35, 12. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Yves. Mi ĵus ŝanĝis la tekston al "La supra bildo estas tiu de printaĵo-kovrilpaĝo". Se tio ne plaĉas al vi, vi ja povas denove ŝanĝi tion. Kore --Tlustulimu 17:52, 12. Nov 2008 (UTC)

Neŭtrala starpunkto: Rusio#2000 redakti

Ĉu iu bonvolanto havas la nervoforton, politikan scion kaj skrib-kapablon verki neŭtralan version de la lasta alineo de Rusio#2000 ? Mi ankaŭ fortege proponas partan protekton kontraŭ anonimaj ŝanĝoj. Dankon, Punktor 15:26, 16. Nov 2008 (UTC)

Mi protektis la paĝon kontraŭ anonimaj redaktoj kaj reredaktetis la paragrafon. Intertempe Slavik iom plu redaktis pri la Kvartela/Rusa konflikto. Esperinde ni paŝas en ĝustan direkton. Arno Lagrange @ 12:53, 17. Nov 2008 (UTC)