Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 17

En la paĝo pri forigoproponoj okazis kaj eble plu okazas ampleksa diskuto (sub la titolo Nicotiana) pri uzo de scienc(ec)aj nomoj, precipe en artikoltitoloj. Nun iu IPulo verŝajne volas provi, kion ni toleras, starigante artikolon kun la titolo Avena sativa. En ĝin li kopiis parton el la artikolo Aveno. Redirektilon li metis de “kutima aveno” al Avena sativa. Tradicie, tiu speco de kreskaĵo estis nomata simple aveno; laŭ PIV oni povas precizigi ĝin per la nomo kultiva aveno. La nuna artikolo Avena sativa povas simple esti forigita, ĉar ĝi donas nenion novan, eĉ mise supozigas, ke estas io diferenca de la ordinara aveno aŭ kultiva aveno. Estas tre probleme, se oftiĝos tia artikolado. Ĉio pri aveno (planto kaj nutraĵo) kaj avenoj estas facile kaj bonorde priskribebla sub la titolo Aveno. Se oni nepre volas aparte pritrakti la specaron Avena sp., eblas apartigi artikolon Avenoj, sed tio apenaŭ estas bezonata. --Surfo 13:23, 17. Dec 2008 (UTC)

Mi alinomis la artikolon al Kutima aveno. Ĉu bone? -- Yekrats 13:56, 17. Dec 2008 (UTC)
Ne pino 18:20, 17. Dec 2008 (UTC)

Sciencaj nomoj ne estas problemo, estas la kontraŭo, nur senutilaj vakuaj artikoloj povus esti problemo. Respektu la diversaj juĝoj. Exemple es, itbcl elektis Avena sativa kiel titolo kaj estas ne stulta ĉar sciencaj nomoj estas bonaj iloj (kiel la Sistemo Internacia de Unuoj). Ĉiam esperantigi sciencajn nomojn estas ne bona ideo kaj okazigas gravajn konfuzojn. Eble por kutima aveno estas provoko sed ne certa. pino 20:43, 17. Dec 2008 (UTC)

Mi opinias ke ni devas interkonsenti pri regulo kaj apliki ĝin. Jen mia propono :
  • artikoloj estu sub Esperanta nomo (povas esti ĉu artikolo por grupo da parencaj specioj, ĉu por unuopaj specioj, laŭ la verkemo de la vikipediistoj kaj la graveco de la nomitaj specioj por homa vivo ktp)
  • en la difino de la kreskaĵo tuj aperu la latina scienca nomo (Ĝenro [specio [subspecio]] Aŭtoro, dezirinde estas ke troviĝu ankaŭ ĉiuj taksonomiaj sciigoj)
  • la scienca latina nomo estu akceptita kiel redirektilo por faciligi trovon de la artikolo.
Notinde estas ke en Esperanto granda plimulto de la kreskaĵoj havas nomon konstruitan laŭ la scienca nomo, sekve kontraste kun iuj de Pino menciitaj nacilingvoj ne estas bezonate ke la artikoloj aperu sub la scienca nomo -ĉar ĉi tie estas Esperanta vikipedio, ne latina-
Ĉu bone tiel ? Arno Lagrange @ 21:10, 17. Dec 2008 (UTC)

La esperantigo de la ĉiutagaĵoj estas normala. Mi studis agrikulturon kaj mi studis pri ordinara aŭ kutima aveno, kies latina nomo estas Avena sativa. Do, neniop roblemo ĉiafere. La kaŝagado de iu estas provoka, problema, kiu volas altrudi proprajn konfuzaĵojn. Ne gravas mizeraj ekzemploj de aliaj vikipedioj, kun same mank-sciaj kontribuantoj. (Ĉiam esperantigi sciencajn nomojn estas ne bona ideo kaj okazigas gravajn konfuzojn.)


Jes la esperantigo de la ĉiutagaĵoj estas normala kaj ne estas grava problemo kun aveno. Sed atentu kun ne necesaj reguloj, lasu miniman liberecon pri aŭtoroj kaj fakuloj. esit ne estas mizeraj vikipedioj. Ankaŭ gravaj konfuzoj estas vidu exemple melduon tutkore pino 21:40, 17. Dec 2008 (UTC)

La hispana Vikipedio havas fortan kialon por sia decido ĉiam uzi scienc-latinajn nomojn por artikoloj pro vivaĵo-specoj, nome ke tute ne estas unueco en hispanlingvujo pri bestaj kaj plantaj nomoj: Kelkaj hispanaj vortoj povas signifi unu specon en Hispanujo kaj tute alian specon en Latinameriko (kaj aldone estas diferencoj eĉ interne de Latinameriko). Do por eviti kaoson, ili devis eviti uzi hispanajn nomojn.
Pri Esperanto la situacio estas tute malsama, do ni ne stulte sekvu la modelon de la hispana Vikipedio ĉi-kaze.
Mi do forte kontraŭas uzon de scienc-latinaj nomoj en artikoltitoloj. Laŭ mi, por unueco en la Vikipedio tre gravas, ke ni havu regulon, kiu postulas, ke artikoltitoloj pri vivaĵoj ĉiam estu Esperant-lingvaj, kaj ke la scienc-latinaj nomoj nur aperu enkrampe en la unua frazo. Kompreneble povas aldone ekzisti plusendiloj de la scienclatinaj nomoj al la artikoloj. Marcos 02:09, 18. Dec 2008 (UTC)

Mi ne havas multe da ernergion pri tro polemiki. Vidu ankaŭ : de:Pooideae en:Pooideae eo:Pooideae es:Pooideae fr:Pooideae it:Pooideae pl:Wiechlinowe pt:Gaudinia kaj sciencaj nomoj estas internaciaj nomoj kiel Esperanto estas internacia lingvo. Internaciaj iloj estas tre utilaj por komuniki kun kune esperanto. Ne malpermisu. Tutkore pino 07:34, 18. Dec 2008 (UTC)

"Migrado de la permesilo" redakti

Saluton, oni diskutas pri enkonduko de CC anstataŭ GFDL kiel permesilo por Vikipedio. Bv rigardi tion ĉi en Meta-Vikio.--Ziko 13:43, 17. Dec 2008 (UTC)

Lando de la monato redakti

Laŭ la decido kiun ni faris antaŭ kelkaj monatoj, pri la forigo de sendependa speciala projekto Lando de la monato, venas jam la tempo ke ni utiligu tiun elekto por la Kunlaboraĵo de la semajno. Do, se neniu kontraŭas, en la cetero de la monato decembro ni elektos unu landon, kaj tiu estos la Lando de la Monato en januaro.

Ideale, tiu Lando estu sufiĉe grava lando (laŭ onia kriterio), kun malbona artikolo, kaj malmultaj artikoloj rilataj al ĝi. Vi povas voĉdoni vian kandidaton en la paĝo Vikipedio:Lando_de_la_monato. Mi lasis la kandidatojn jam proponitajn antaŭ la forigo de la sendependa projekto. La artikolo pri la lando estos la Kunlaboraĵo de la unua semajno. Aliajn artikolojn oni proponos kaj voĉdonos post la elekto de la lando.

Ĉu oni konsentas? --Tonyo 21:59, 17. Dec 2008 (UTC)

Jes, mi plene konsentas; dankon pro reveko de tiu decido, kiun ni faris antaŭ kelkaj monatoj. Marcos 02:01, 18. Dec 2008 (UTC)

Venonta ADLS redakti

Estimataj, mi kore invitas vin voĉdoni en la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno antaŭ morgaŭ vespere ! Estas pluraj proponoj jam de du semajnoj, sed ankoraŭ neniu kolektis sufiĉe da voĉdonoj. Thomas Guibal 18:06, 19. Dec 2008 (UTC)

Esperantistoj redakti

Kolego Roberto estas aldonanta ĉe multegaj urboj liston de la esperantistoj, kiuj tie vivis aŭ vivas, ofte tiel kreante amason da ruĝaj ligiloj, ĉar la koncernatoj ja ofte ne havas iun "enciklopedian meriton". Mi jam persone skribis al Roberto, sed mi ne povis konvinki lin. Mi proponas, ke en la listo ni aperigas nur tiujn nomojn, kiuj jam estas menciitaj en Vikipedio, aŭ kiuj estas tiel gravaj, ke ili meritas esti menciitaj. Krome mi sugestas, ne havi apartan subtitolon "Esperantistoj", sed mencii la koncernatojn ĉe jam ekzistantaj subtitoloj kiel "En (urbo) vivis" aŭ "Konataj (urb)anoj" k.s. Imagu, ke la angla Vikipedio mencius ĉiujn angloparolantojn de ĉiuj urboj! --PaulP 13:01, 20. Dec 2008 (UTC)

Mi tute konsentas. Vikipedio ne estas taŭga loko por tia listado. --Niko, 16:53, 20 Dec. 2008 (UTC)

Karaj, mi laboras en Vikipedio jam antaŭ 4 jaroj, kiam vikipedio havis nur 10 mil artikolojn. En la komenco, plejparto de artikoloj estis listoj. Ankoraŭ estas multaj artikoloj "listo de tio aŭ alia afero". Ĉu anglalingva vikipedio estas universala modelo al ĉiuj kulturoj? Kiam mi diris foje, al ĉino aŭ brazilano jam estas sufiĉe stranga ke enciklopedio ne havas poemojn pri la aferoj. Anglalingva vikipedio havas grandegan kvanton da artikoloj pri pornografiaj aktorinoj, ekzemple, eble al usonanoj estas grave scii pri ili. Al ni estas grava scii pri esperanto movado kaj esperantistoj. Alie, mi tute ne komprenas tiun malamon al ruĝajn ligilojn, tiu al mi ŝajnas tute neracia afero. Se vi volas forigi la milojn da listoj, kiuj estas en vikipedio, faru "enciklopedian" artikolon, laŭ via vidpunkto. Mi simples ne imitu blinde la anglanlingvan aŭ germanlingvan vikipediojn.Roberto 11:19, 21. Dec 2008 (UTC)

Kara Roberto, mi ŝajne ankoraŭ ne sukcesis klare esprimi min. Mi do aldonos ekzemplon. Vi aldonis en paĝo pri belga urbo ligilon al iu esperantisto X. Tiu esperantisto X havas neniun meriton aperi en Enciklopedio. La sola fakto, ke iu parolas Esperanton kaj ke li aperas en listo de Pasporta Servo aŭ simile ne estas kialo por mencii lin en Vikipedio. --PaulP 11:37, 21. Dec 2008 (UTC)
Mi interkonsentas. La aldono laŭ Jarlibro, Pasporta Servo aŭ io ajn ne sufiĉas. Ĉu mi forbaru lin pro aldono de neenciklopediaĵoj? Narvalo 12:05, 21. Dec 2008 (UTC)
forbaro de uzanto kiu obstine ignoras regulojn de Vikipedio kaj afablajn admonojn de kolegoj povus esti la lasta solvo. Tamen koncerne Roberton kiu kunlaboras de 4 jaroj mi esperas ke estas alia rimedo por komprenigi al li ke enŝuto de simplaj nomoj de homoj pri kiuj neniu iam verkos artikolon estas nedezirinda. Aperu nur meritoplenaj homoj, kun seeble mencio de ties merito (verkis vortaron, prezidis nacian organizaĵon, instruas en universitato, ... ) AL @ 12:34, 21. Dec 2008 (UTC)
Kiu regulo? Kie estas tiu regulo? Kiu voĉdonis tiun regulon? Kiam? Oni ne povas krei regulojn laŭvole. Alie, kiam mi aldonas listojn al neeŭropaj urboj aŭ eĉ landoj, oni neniun diras, sed kriegas por aldonoj al eŭropaj vilaĝoj. Ĉu estas du reguloj? Roberto 20:39, 21. Dec 2008 (UTC)
La regulo estas simpla: ne aldonu neenciklopediaĵojn. La problemo estis nun malkovrita, tiel ni nun kriegas. Narvalo 20:48, 21. Dec 2008 (UTC)
Narvalo, mia amiko! Kio estas enciklopediaĵo, kio ne estas enciklopediaĵo? Ĉu vivo de pornografiaj aktorinoj estas enciklopediaĵo? Ĉu listo de pra-reĝoj de Madagaskaro estas enciklopediaĵo? Ĉu mezepokaleĝendo pri drakoj en Ĉinio estas enciklopediaĵo? La graveco de aferoj ŝanĝas de kulturo al kulturo. Al mi, homo kiu parolas esperanto, pro tio estas plej grava ol skribisto de komercaj amhistorioj, kial ne? Kiu definas la padronon? Mi komprenas ke fuŝaĵoj estas insultoj, aŭ sensencaj frazoj en nacilingvoj, aŭ propagandaĵoj. Informo neniel estas fuŝaĵoj.Roberto 21:12, 21. Dec 2008 (UTC)
En iu regularo oni skribis, ke necesas almenaŭ tri faktoj, kiuj elstarigas la koncernan personon, antaŭ ol tiu meritas aperi en Vikipedio. Se la koncerna esperantisto el urbeto X estis prezidanto de la landa asocio, verkis eldonitan libron kaj estis bestkuracisto, do jen oni havas jam ion. Sed se pri la persono ni scias nur, ke li lernis Esperanton, tio bedaŭrinde ne sufiĉas por meriti aperigon. Do mi sugestas al vi koncentriĝi vere pri la Esperanto-parolantoj, pri kiuj vi povas retrovi kelkajn menciindajn faktojn.--PaulP 22:17, 21. Dec 2008 (UTC)
Do, mi povas aldoni miajn amikojn, gravajn por mi? Narvalo 21:31, 21. Dec 2008 (UTC)
Jes ja, se estus Narvala vikipedio... Plejparto de Enciklopedio de Esperanto estas homoj, kiuj simple parolis esperanton aŭ estis delegitoj en siaj urboj en tiu tempo. Mi pensas esti grave scii ke en malgrandeta vilaĝo de Afriko estas homo kiu parolas Esperanton. Kaj al ni, brazilanoj, ekzemple, Gento kaj Bunda estas egale ekzotikaj urboj.Roberto 21:51, 21. Dec 2008 (UTC)


Mi bedaŭras, ke vi ne komprenas esencon de enciklopedio. Narvalo 21:31, 21. Dec 2008 (UTC)
Kaj mi bedaŭras ke vi ne komprenas diversecon, ne nur kulturan diversecon, sed ankaŭ vidpunktan diversecon. Foje vi batalas pro aferetoj tute al mi sensencaj. Se mi ne komprenas aferojn, tiu signifas ke tiu ne estas tiel evidenta kiel vi pensas. Oni diras ke usonanoj kaj okcidentaj eŭropanoj ne bezonas pensi pri la evidenteco, ĉar al ili evidenteco estas simple kiu ili pensas evidente, kaj ili pravas, ĉar ili havas monon kaj atombomboj. Sed ni, homoj kiuj ne havas atombobojn aŭ monon, devas argumenti.Roberto 21:38, 21. Dec 2008 (UTC)

Ni eble ne jam verkis precizan reglamenton ĉi tie por difini klarajn limojn inter kio estas akceptebla kaj kio ne estas. En iuj nacilingvaj vikipedioj oni verkis tiajn regulojn kaj decidas ĉu konservi ĉu forigi artikolojn laŭ tiuj reguloj. (Tamen daŭre estas disputoj). Roberto, se ie estis esperantisto(j) kaj ke vi nenion precizan povas diri pri tiu(j), tiam la nombro da esperantistoj aŭ la mencio de klubo sufiĉas. La supozo ke usonanoj interesiĝas pri pronografiaj aktorinoj (kaj ke tio ŝajne ŝokas vin) aŭ ke malagasoj interesiĝas pri la kulturo de siaj prapatroj neniel rolas ĉu pozitive, ĉu negative. Ni klopodas krei seriozan projekton, kaj se bonaj informoj dronas en amaso da sensignifaj, tio grave malutilas al la kvalito de la projekto. Bonvolu kompreni tion kaj mem pritaksi kiel aldono de nomoj alportas nenion se neniam aperos informo pri apartaj meritoj de la nomitaj. Mi ne pli ol vi disponas pri atombomboj por diskuti kun vi, sed mi petegas vin esti saĝa kaj kompreni simplajn faktojn. AL @ 23:21, 21. Dec 2008 (UTC)

Ankaŭ mi opinias ke tia listigado ne estas tre bona ideo. La vivo de ekz. Waringhien ne signifas ion apartan por la vilaĝo en kiu li loĝis.--Ziko 18:23, 23. Dec 2008 (UTC)

Fuŝa laboro redakti

Bv legi Ŝablono-Diskuto:Informkesto Monda Heredaĵo#Fuŝa laboro AL @ 13:53, 20. Dec 2008 (UTC)

Nun mi permane finkorektis la preskaŭ centon da paĝoj kie estis enmetita {{Informkesto Monda Heredaĵo}} korektante landojn (Lando=<landonomo> anstataŭ Lando ={{flagicon|<landonomo>}} [[<landonomo>]]. Tiel la variablo {{{Lando}}} povas esti uzata ankaŭ por ordigi la paĝon en la ĝustan subkategorion de Kategorio:Monda heredaĵo laŭ landoj. Mi ankaŭ provizis la ĝustan valoron por la parametro ID kiu ebligas ligi al la retejo de UNESKO. Restas multo por fari, inter alie: provizi koordinatojn (ili estas troveblaj sur la retejo de UNESKO), ĝustan ordigon en regionojn laŭ UNESKO kaj ceterajn ĝustajn parametrojn. Estus bone ke dum redaktado de la pluaj heredaĵoj (ekzistas nun 878 entute) la ŝablono estu zorge plenigotaj. AL @ 22:02, 20. Dec 2008 (UTC)

Administranto estas petata alinomi redakti

Bonvolu iu administranto alinomi la paĝon Sovetunio en la Dua mondmilito al Granda patriota milito, kiu respondas al la rusa titolo. Ni ne titolas la paĝon pri la dua mondmilito ekzemple per titolo mondo en la milito. Dankon. Kerio 07:59, 21. Dec 2008 (UTC)

  Farite AL @ 09:32, 21. Dec 2008 (UTC)
Dankon al Arno por la rapida alinomado. Kerio 17:07, 21. Dec 2008 (UTC)
Laŭ mi devas esti male. "Granda patriota milito" estas propaganda termino de la komunistoj.--Ziko 18:22, 23. Dec 2008 (UTC)
Estimata Ziko, ne pendigu ŝildon de komunisteco, ĉar la milito estis kaj Granda kaj Patriota. Des pli, ke en vikio povas ekzisti ligiloj de diversaj titoloj al la sama artikolo. --P.Fiŝo 10:58, 14. Jan 2009 (UTC)
Laŭ mi la titolo Sovetunio en la dua mondmilito estas pli taŭga ol Granda patriota milito. Ne pro tio, ke "Granda patriota milito" estis uzata por iuj propagandaj celoj. Sed pro la simpla fakto, ke tiu milito estas internacie konata kiel "dua mondmilito", kaj ke tiu nomo estas la tute kutima nomo por tiu milito en Esperanto. Ni ne subtenu, ke ĉiu milito havu plurajn nomojn en Esperanto, depende de la nacia vidpunkto laŭ kiu oni rigardas ĝin.
Granda patriota milito estas malfacile komprenebla por ne-ruslingvaj Esperantistoj, dum Sovetunio en la dua mondmilito estas tute klara titolo por ĉiuj. Do mi proponas reŝanĝi la titolon. (Tamen mi ne komprenas, kial oni antaŭe skribis "Sovetunio en la Dua mondmilito" kun grandlitera "D".) Marcos 09:36, 16. Jan 2009 (UTC)

Vikipedio:Arkivo de Artikoloj de la semajno redakti

Estimataj, mi volus demandi, kiom da arkivigitaj paĝoj ni volos havi en Vikipedio:Arkivo de Artikoloj de la semajno. Jam nun la paĝo longas pli ol 140 kB kun multaj sekcioj. Ĉu ne indus krei novan sistemon (aŭ subpaĝojn) de la arkivado de la ADLS-oj? Dankon por ies respondo. Kerio 08:21, 21. Dec 2008 (UTC)

Mi sugestas laŭjaran arkivigon kun aldono de navigilo kaj cetere kreadon de laŭalfabeta indekso AL @ 09:35, 21. Dec 2008 (UTC)
  Farite {{Arkivoj de Artikoloj de la semajno}} AL @ 12:07, 21. Dec 2008 (UTC)
Mi alinomis la subpaĝojn al la vikipedia nomspaco. Kore, Thomas Guibal 14:01, 21. Dec 2008 (UTC)
Dankon al Arno por la rapida solvo, sed rigardante la paĝojn mi ne komprenas kial estis forigita ekz. tia paĝo, kiu estis siasence ankaŭ arkivo. Kerio 17:09, 21. Dec 2008 (UTC)
Jen la klarigo (AL @ 23:36, 21. Dec 2008 (UTC) ):

Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007, Listo de elstaraj artikoloj en 2008

Mi ĵus malkovris la tri paĝojn Listo de elstaraj artikoloj en 2006, Listo de elstaraj artikoloj en 2007 kaj Listo de elstaraj artikoloj en 2008. Malgraŭ ilia nomo, kion ili fakte listigas estas ADLS-oj; sed por ADLS-oj ni jam havas arkivon, do temas pri nebezonata duobligo. Aldone ili listigas artikolojn kiuj ne plu havas la statuson "elstara", do ĝi povas esti misgvida. (Kaj ili estas en la artikola nomspaco, kie ili certe ne estu!) Marcos 16:55, 18. Maj 2008 (UTC)

—14:46, 21. Jun 2008 de Marcos forigis "Listo de elstaraj artikoloj en 2007" ‎ (laŭ lia propono de 2008-05-18)

Iniciato pri Vikiversitato redakti

Kune kun José Antonio Vergara, mi verkis artikolon por la revuo Esperanto, en kiu ni alvokis al nova iniciato vigligi la fakan Esperanto-agadon per utiligo de Vikiversitato, frata projekto de la Vikipedio. Mi alvokas ĉiujn Vikipediistojn konsideri kunlabori ankaŭ pri la Esperantlingva Vikiversitato. Marcos 18:38, 21. Dec 2008 (UTC)

Proponita nova teksto por alŝutado redakti

Geamikoj, mi lastatempe kreis novan mesaĝon por Specialaĵo:Alŝuti. La nova mesaĝo estas en Vikipediisto:Yekrats/Uploadtext. Se volota (aŭ ne priplendota), mi interŝanĝos ĝin kun la nuna alŝuta mesaĝo. Viaj sugestoj estus bonvenaj. -- Yekrats 14:20, 22. Dec 2008 (UTC)

Dankon Yekrats, la teksto estas pli klara. Mi subtenas la interŝanĝon. Thomas Guibal 14:39, 22. Dec 2008 (UTC)
Efektive pli klara. --PaulP 15:32, 22. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Yekrats. Via kreaĵo estas bona. Ĉu eble aldonendas je la fino informoj, kie la alŝutuloj povos demandi pri procedaj detaloj? Ĉu eventuale ekzistas konvena helpopaĝo pri tio, kiu tiam povus esti ligata? Kore --Tlustulimu 15:40, 23. Dec 2008 (UTC)

Iu kolego ĉie ŝanĝis la radikon "finn" en "fen". Mi povis reĝustigi en la teksto mem, sed mi ne povas renomi la artikolon sen helpo de administranto. Same pri Fena-samea lingvaro kaj Baltmara fena lingvaro. --PaulP 08:40, 23. Dec 2008 (UTC)

Ridinde estas jam, la timego pro la duoblaj konsonantoj. Mallonge. Narvalo 08:54, 23. Dec 2008 (UTC)
Kaj plia: Feno-perma lingvaro.
fen jam havas du signifojn laŭ PIV (1) 1.alpa varma vento 2.aparato por produkti varamn aerfluon (2) benzeno (kun derivaĵoj fenilo, fenileno, fenolo, fenolato,...). Estus maloportune aldoni al tiu radiko trian senrilatan signifon por anstataŭigi la fundamentan radikon 'finn' AL @ 23:07, 23. Dec 2008 (UTC)

Bildo de la tago kaj Monto Everesto redakti

Mi vidas, ke aperos la 3an de januaro foto de la Monto Everest, Monto EverestoĈomolungmo. Mi pro maleruditismo ne eniros en la polemiko ĉu Everesto aŭ Ĉomolungmo, sed uzi la nomon Mount Everest ŝajnas evidenta anglismo. Pluhavi ĝin kiel alidirektilo povas esti utila al iu, sed uzi ĝin en esperanta ĉefpaĝo ŝajnas malkongrua.--kani 21:57, 23. Dec 2008 (UTC)

Mi vidas, ke jam oni korektis. Dankon.--kani 00:21, 31. Dec 2008 (UTC)

Enloĝantoj redakti

Ĉu iu roboto povas korekti ĉiujn enloĝantojn al loĝantoj? Enloĝiĝi, ekloĝi, loĝigi ktp. ekzistas, sed enloĝi ne. Tio estas ia nacia influo. ekz. Jazdo Narvalo 09:09, 25. Dec 2008 (UTC)

Mi jam mane korektis kelkcenton da okazoj. Estus bele, se roboto povus fari tion! --PaulP 11:44, 25. Dec 2008 (UTC)

Libroservoj redakti

Se nun uzatas ISBN ie ajn en la e-a Vikipedio, kreiĝas ligilo al la paĝo Libroservoj (Specialaĵo:Citoj_el_libroj), kiu tamen estas malbonege aranĝita: ĝi ja enhavas nur tri, krome nur esperantajn, fontojn (la katalogon de UEA kaj retbutikojn de la Esperanto Ligo por Nord-Ameriko kaj la Flandra Esperanto-Ligo). Tio estas absolute nesufiĉa, ni bezonas ligilojn kaj serĉadon en grandaj libroservoj kaj bibliotekoj tutmonde ajnlingve, plej bone verŝajne estus adapti la anglan paĝon ekvivalentan. La paĝo redakteblas nur de administrantoj, mi do ne povas mem ĝin plibonigi kaj petas iun rajtigitan fari tion. --PAD 12:05, 25. Dec 2008 (UTC)

Pri la ŝablono ĝermo redakti

Saluton, skribante artikoleton mi dubetis, ĉu mi eniĝu la ŝablonon {{ĝermo}} antaŭ la enhavo de la artikolo aŭ post ĉio, tuj super la kategoriskatolo. Surprizige, la paĝo pri la ŝablono tion ne mencias. Ĉu ekzistas neskribita regulo kiun nun necesas skribi, aŭ ĉu oni ekdiskutu pri tio?

Cetere, mi vidis, ke ekzistas pluraj apartaj ŝablonoj pri ĝermoj, kiel ekzemple {{ĝermo-Afganio}}, {{ĝermo Romia Imperio}} kaj pluraj aliaj. Ŝajnas, ke ilia nura utilo estas kategoriigi aŭtomate la artikolon en Kategorio:Ĝermoj pri Afganio, Kategorio:Ĝermoj pri Romia Imperio, kaj montri apartan bildeton, malsama ol la kutima bildeto pri nespecifaj ĝermoj. Tamen, tiuj samaj efikoj povus realiĝi ankaŭ per plibonigo de la ŝablono {{ĝermo}}. Oni povus fari tiel, ke {{ĝermo|XX}} aŭtomate montru bildeton nomata Ĝermo_XX.jpg se ĝi ekzistas, kaj kategoriigu en [[Kategorio:Ĝermoj pri XX]] se tiu kategorio ekzistas; alikaze, ĝi nur montru la kutiman nespecifan bildeton kaj uzu la kategorion Ĝermoj. (se oni ne ŝatas malpurigi vikipedion per aldono de senutilaj duoblaj bildetoj nur por ke ili estu aŭtomate montrataj, eblas ankaŭ fari tiel, ke la ŝablono serĉu la nomon de la pritema bildo en tiucele kreata subpaĝo [[Ŝablono:Ĝermo/XX]]; se la subpaĝo ne ekzistas, ĝi montru la kutiman bildeton.)

Ĉu komentoj? --WinstonSmith 22:43, 26. Dec 2008 (UTC)

Mi jam konstatis la ekziston de tiu aro da ŝablonoj kun sintakso ĝermo-io. Sekve mi evoluigis {{ĝermo}} por ke ĝi akceptu ajnan parametron {{ĝermo|<parametro>}} efikas same kiel {{ĝermo-<parametro>}} se tiu ĉi ekzistas, alikaze ĝi simple informas ke temas pri ĝermo pri <parametro>. {{ĝermo}} enmetas bildeton kiu estas difinita en {{Ĝermo/bildo}}. La sistemo de vi imagita jam funkcias (bv atente legi la dokumentadon provizitan je {{ĝermo}}). AL @ 23:25, 26. Dec 2008 (UTC)
Ĝi ne funkcias ekzakte kiel mi sugestis, ĉar ĝi bezonas tiom da ŝablonoj (kvankam ne rekte uzataj de la vikipediisto, ĉar la nespecifa ŝablono aŭtomate elektas inter ili laŭ la parametro aldonata al ĝi). Mi tamen sugestas forigi la (cent?) ŝablonojn, kaj aldoni nur unu subpaĝon kun listo de bildetoj, kiun la nespecifa ŝablono aŭtomate legu. Tio ankaŭ ebligus havi pliajn parametrojn (la bildo kompreneble estu tiu, de la unua parametro). --WinstonSmith 10:58, 27. Dec 2008 (UTC)
Estas precize 84 tiaj ŝablonoj (+4 kiuj redirektas al unu alia inter ili). Se plaĉas al vi, forigu ilin ĉiujn, sed bonvolu zorgi anstataŭigi ilin en ĉiuj paĝoj kie ili aperas per taŭga anstataŭanto: ĉi-kaze vi trovos plurajn centojn da paĝoj. Kuraĝon al vi! Mi mem evitas ŝarĝi min per tiaj tedaj kaj sendankaj taskoj, tial mi elturniĝas por evoluigi la sistemon, konservante al ĝi kongruecon kun la antaŭa. La evoluo kiun mi estigis ebligas kaj plu uzi tiujn dekojn da kreitaj ŝablonoj kaj libere entajpi ajnan (tamen sencohavan) parametron. Por nove enkondukita parametro sufiĉas redakti {{ĝermo/bildo}} kaj tie enmeti nomon de elektita bildeto- se ne, ne gravas, aperos la defaŭlta bildeto:   AL @ 11:26, 27. Dec 2008 (UTC)
Pri la demando ĉu meti la ŝablonon sube ĉu supre, ni povas diskuti. Mia opinio estas ke tio troviĝu sube : en la supro de la paĝo aperu la gravaj informoj (enciklopedia difino, ktp). La informo ke temas pri ĝermo estas malemfazinda kaj aperu sube. AL @ 23:25, 26. Dec 2008 (UTC)

Malsupra ŝablono redakti

Saluton. Mi pensas, ke la ŝablono estu metenda al la artikola fino, kiel ankaŭ preferas Arno. - Ĉu eblas havi pliajn parametrojn por artikoloj kiuj estas ĝermojn laŭ pli ol unu kriterio, ĉu ni elektu la plej gravan kriterion? Kore --Tlustulimu 23:50, 26. Dec 2008 (UTC)

Vi povas enmeti sinsekve plurajn ĝermospecojn: ili aperos sinsekve (iom ripete) kaj la artikolo estos ordigita en respektive tiom da kategorioj. Ni povus evoluigi {{ĝermo}} por ke ĝi akceptu plurajn parametrojn kaj ne fariĝu ripeta..... AL @ 01:32, 27. Dec 2008 (UTC)

Supra ŝablono redakti

Mi preferetas supran ŝablonon. Kelkfoje ekzistas nepraj atentigiloj kiuj devus sendube aperi antaŭ la enhavo; pluraj aliaj (kiel {{ĝermo}}) povas aperi kaj antaŭ kaj post, sed pro unuecaj kialoj, kial ne enmeti ilin ĉiuj supre? --WinstonSmith 10:58, 27. Dec 2008 (UTC)