Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 8

Vikivortaro redakti

La Esperanta vikivortaro [1] ankoraŭ kreskas ege malrapide. Eĉ se jam estas ReVo, mi pensas ke vikivortaro povas fariĝi tre utila ilo. Se vi samopinias, kaj volas ke vikivortaro kresku, mi havas proponon por vi. Ĉiutage, simple skribu almenaŭ 3 artikolojn en vikivortaro. Estas listo da vortoj kiuj ne estas en ReVo en la diskutpaĝo de la ĉefpaĝo de vikivortaro.[2] Ankaŭ vi povas legi vikipedian artikolon kaj tie trovi vortojn kiujn vi trovas interesaj aŭ kiujn vi ne sciis antaŭe. Do se vi volas partopreni, skribu vian uzantnomon ĉi tie. Se nur dek personoj partoprenos, en unu monato estos pli ol 900 pliaj artikoloj!

ĉu ne eblas per robotoj krei la artikolojn, baze de ReVo? Kial duobla laboro, tempo-malŝparo de la E-a komunumo? 05:57, 2. Jun 2008 (UTC)
Iam ni jam priparolis tiun, kaj mia roboto eĉ ricevis la statuson de roboto en la projekto (vidu ĉi tie). Sed estis kelkaj problemoj pri tiu aŭtomata "plenigo", nome:
  1. oni ne povas blinde transpreni la enhavon de ReVo kaj meti ĝin en Vikipedion, ĉar ReVo havas iom alian permesilon (kvankam ambaŭ estas de GNU!). Krom tio en ReVo mankas ĉiuj gramatikaj indikoj (oficialeco, oficiala aldono) kaj alia infomo, sen kiu la nova vortaro apenaŭ estos valora.
  2. mi mem surbaze de diversaj retaj fontoj kompilis la vortaron kun 200 000 (ducent mil) vortoj kun tradukaj en pluraj lingvoj, kaj fakte povus alŝuti la ĝermojn kreitajn laŭ tiu listo. Sed ĉu tio havus sencon? Kiel vi povas rimarki ĉe aliaj projektoj, la Universala E-vortaro de Z estas bonege prezentita en almenaŭ 6 lingvoj -- kun deklinacio kaj aliaj gramatikaj informoj. Do, krei ĝermojn por tiuj artikoloj en la nom-spaco de E-vikivortaro estus pli malbono ol bono.
Do, jen tiel statas la aferoj. Mi mem, fakte, opinias, ke pli indas plenigi la sekciojn pri citaĵoj kaj novaĵoj, ol vere okupiĝi pri vortaro, ĉar tiu dume ne vere mankas (pro ReVo kaj printita NPIV). Alaŭdo ۩ 10:55, 2. Jun 2008 (UTC)
Mi pensas ke vikivortaro estas (estos) grava principe ĉar ne estas alia reta vortaro kiu enhavas multajn fakajn vortojn, kaj vikivortaro estas pli malfermita al ĉiuj (ol ReVo). Mi do esperas ke se ĝi fariĝas iom granda kaj oni pensas ke ĝi estas serioza afero, ĝi povas fariĝi tiu bonega ilo. Do mia peto restas, ĉu vi volas kunlabori? Eb.eric 13:29, 2. Jun 2008 (UTC)
Jes-jes, mi volas kaj pretas. Ni povas dividi niajn ideojn do sur la paĝoj de vikivortaro mem, por ne ŝtopi Diskutejon de Vikipedio (iom alia projekto) per tio. Alaŭdo ۩ 13:46, 2. Jun 2008 (UTC)
Ido jam havas pli ol 100.000 artikolojn ankaŭ tie! Tio montras seriozecon de la afero. Unue - la facilajn esprimojn, vortojn - laboru, aldonu robotoj.
Sciu ke estas preparita eletronika formo de NPIV (KD kaj reto). Mi ankoraŭ ne scias precize kiel ĝi uziĝos kaj kiel oni povos partopreni por ĝisdatigi/kompletigi ĝin sed mi timas ke estas iom pli da projektoj ol da enegio por plenigi ilin. Ja la vikivortaro bezonos kontroladon, ne nur redaktadon. Por mia unua eniro en tiun vortaro, mi tute hazarde elektis la vorton "ido". Jen kion mi legas: 3. El la sufikso -id/ kreita substantivo per la signifo infano aŭ devenanto de. Ĉu vi komprenas tiun frazon, kiu normale estus difino de ido ? Do ne sufiĉos skribi ĉiutage 3 artikolojn. Bezonus ankaŭ kontroli minimume la saman kvanton...--Ssire 14:10, 2. Jun 2008 (UTC)
Vi pravas, sed mi pensas ke unue vikivortaro bezonas uzantoj kiuj iras tien. Espereble se ĝi komencas kreski la uzantoj ankaŭ kontrolos la jamajn artikolojn. Mi kreis projektan paĝon: Ek al 5000!. Tie kaj ĉe la diskutpaĝo de la ĉefpaĝo, ĉiuj kiuj volas partopreni povas diskuti. :) Eb.eric 14:18, 2. Jun 2008 (UTC)
Mi ne opinias ke diskuti pri vikivortaro ĉi tie estas maloportuna kaj ke tio senutile ŝtopas spacon. Pripensinde estas ke ekzistas du sukcesaj projektoj : Vikipedio kaj ReVo (konsiderante nombron da kunlaborantoj kaj kreskon de la projekto kvante kaj kvalite) kaj kontraste Esperanta Vikivortaro lamas malgraŭ okazaj entuziasmiĝoj de iuj individuoj (iutempe Mencheperre laboregis por vikivortaro sed preskaŭ sola). Al tio estas kaŭzoj kiuj oni nepre analizu. Cetere mi ĉiam opiniis ke Vikivortaro estas ĥaosa bombasta projekto, ĉar en ĉiulingva versio oni ripetas la samajn informojn, sen ke la laboro farita en iu lingvo profitas al projekto en alia lingvo : ĉiu versio havas siajn kapvortojn en ĉiuj lingvoj kun tradukoj al iuj aliaj lingvoj kaj ligiloj kaj al interna fremdlingva kapvorto kaj al ekstera sama kapvorto. Tion ne nur mi konstatis, kaj grupo foriĝis de Vikivortaroj kaj kreis OmegaWiki ([3]) kie kapoj estas signifoj (DifinitajSignifoj) kun ligilo al vortoj kaj difinoj en tiom da lingvoj kiom eblas. Sekve ĉiu kunlaboranto en ĉiu lingvo riĉigas saman unikan bazon : la rezulto multe pli similas al ReVo krom ke ĝi ne estas centrita sur Esperanto kaj ke difinoj aperas multlingve. Mi opinias ke pli indas kunlabori en tiu projekto ol en Vikivortaro kiu estas tre energimalŝpariga kun elreviga rezulto. Svarmas vortaroprojektoj sur la reto kiuj bombaste ripetas la samajn informojn. Indus unuigi ĉiujn tiujn penojn, precipe ReVo OmegaWiki kaj PIV. Por tio certe povas helpi robotoj. Arno Lagrange @ 19:11, 2. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Arno ke OmegaWiki estas pli valora ol Vikivortaro. Se tio iel eblus el kopirajta vidpunkto, estus ege bone robote kopii la enhavon de ReVo al OmegaWiki. Marcos 21:20, 2. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas. Kvankam ankoraŭ nenio estas definitive decidite, ŝajnas ke la teamo kiu zorgas pri la cifera eldono de PIV, favore planas eldoni ĝin sub permeso simila al tiu de Viki - do oni povas imagi ankaŭ profiti el tiu font(eg)o. --Ssire 23:45, 2. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas. Eb.eric estas malsaĝa frenezulo! Eb.eric 12:59, 3. Jun 2008 (UTC)

Partoprenantoj:

  • Eb.eric 04:10, 2. Jun 2008 (UTC)
  • Alaŭdo ۩ 13:47, 2. Jun 2008 (UTC)

Mesaĝo de Crosstor redakti

Ĵus mi ricevis mesaĝon de iu. Tie mi respondos, ĉar mi ne trovas la adreson. Vi tute pravas, tamen mi petas PACIENCON! Pro teknikaj kialoj mi laboris paralele 2 malgrandajn artikolojn. Tiuj artikoletoj estis sensencaj, sed ankaŭ skemoj. Mi finlaboris la unuan, poste la duan. Tio konsumis tempon. Ili estas jam pretaj. Bonvolu atendi ĉirkaŭ duonhoron! Miaj artikoletoj finiĝos averaĝe post 3 laboradoj. La unuan nenio legu, sed mi atendas la postajn legantojn.--Crosstor 09:57, 2. Jun 2008 (UTC)

Kandidatiĝo por statuso de burokrato redakti

Saluton! Mi ĵus aldonis mian kandidatiĝon por la statuso de burokrato al la respektiva paĝo de Vikipedio. Ĉar tiutipa kandidatiĝo ankoraŭ neniam okazis (kaj plej verŝajne neniu rimarkos tiun aldonon) kaj ĉar tiu kandidatiĝo povas esti interesa por la tuta komunumo, mi anoncas ĝin ankaŭ ĉi tie, en Diskutejo. Mi petas ĉiujn esprimi sian voĉon kaj pretas por demandoj. Amike, Alaŭdo ۩ 12:04, 2. Jun 2008 (UTC)

Post du semajnoj Alaŭdo ricevis 12 voĉojn por, neniu kontraŭ : mi sekve donis al li burokratan statuson. Arno Lagrange @ 22:46, 17. Jun 2008 (UTC)

Bilda licenco redakti

Saluton. Mi planas enmeti kelkajn bildojn en la paĝon Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro. Kiel devos aspekti permeso de alia persono por publikigo de la fotoj? Kiuj licencoj estas tauĝaj por tio? Kore --Tlustulimu 12:58, 3. Jun 2008 (UTC)

Kiel mi povas markigi la bildojn, ĵus alŝutitajn (Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg kaj Dosiero:Fabelhoro2005.jpg), se konatulo permesis al mi alŝuti ilin dum tujmesaĝila konversacio? Kore --Tlustulimu 13:34, 3. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus alŝutis plian bildon Dosiero:SEFT-logo.gif. Kore --Tlustulimu 13:42, 3. Jun 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Kial ne ekzistas facile trovebla helpopaĝo pri la bildaj licencoj? Kiu spertas pri tio kaj povus redakti ĝin? Kore --Tlustulimu 13:43, 3. Jun 2008 (UTC)

Nu, ni bezonas konstrui tian paĝon por konsilo pri licensoj. Intertempe, bonvolu noti la detalojn de la permeso en la dosiera paĝo. -- Yekrats 14:12, 3. Jun 2008 (UTC)
Mi jam enmetis la ŝablonon {{Cc-by-sa-3.0}} en ĉiujn tri bildojn, sed mi pensas, ke tio ne sufiĉas. Krome mi ricevis permeson dum tujmesaĝila konversacio. Ĉu mi devos aranĝi skriban aŭ retpoŝtan permeson de la sendinto? Kiun formon havu tia permeso? Kore --Tlustulimu 14:19, 3. Jun 2008 (UTC)
Multaj vikipedioj havas norman tekston por peti permeson. Vidu: en:Wikipedia:Example requests for permission. Tradukenda paĝo! -- Yekrats 15:10, 3. Jun 2008 (UTC)
Ĉu vi povus traduki la menciitan paĝon, ĉar vi ja estas denaskulo en la angla? Kore --Tlustulimu 15:17, 3. Jun 2008 (UTC)

Jes, mi espere tradukos ĝin baldaŭ. Verŝajne ni starigos retadreson ("permessions-eo@wikimedia.org") kiel taskliston por kontroli permesojn de dosieroj. Ĉu alia vikipediisto aŭ administranto volus kontroli tion kun mi? Se jes, mi laboros starigi tion. -- Yekrats 15:34, 3. Jun 2008 (UTC)

Pro la komplika retmesaĝado al administranto kun retpoŝta adreso pro la licenco mia konatulo ĵus donacis la bildojn al mi tujmesaĝile. Kion mi faru nun? Kore --Tlustulimu 16:09, 3. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus tradukis ŝablonon por bildaj resp. dosieraj paĝoj {{Informo por dosiero}}. Kore --Tlustulimu 16:38, 3. Jun 2008 (UTC)

Siebrand enmetis ŝablonon en la antaŭe menciitajn bildojn, kiu informas pri mankanta fonto kaj licenco. Konatulo de mi donacis la koncernajn bildojn al mi dum tujmesaĝila konversacio. Kiujn ŝablonojn mi povas uzi por ke ĉio estu finfine en ordo? Kore --Tlustulimu 16:39, 13. Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{informo por dosiero}} al la koncernataj bildoj (Dosiero:Kafoklaĉo2005.jpg, Dosiero:Fabelhoro2005.jpg, Dosiero:SEFT-logo.gif). Mi esperas, ke tio taŭgas. Se ne, bonvolu informi min, antaŭ ol ŝanĝi ion tie. Kore --Tlustulimu 09:29, 14. Jun 2008 (UTC)

Ŝablono:Documentation kaj Ŝablono:Dok redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ni havas la malofte uzatan ŝablonon ({{Documentation}}) por enmeti dokumentadon en ŝablonon. Mi proponas, ke ni aldonu ĝian ligilon al testa subpaĝo al la pli ofte uzata ŝablono {{dok}}. Por tio necesas redakti la subŝablonon {{Ŝablona dokumentada komenco}}, ĉar ĝi enhavas la supran, komencan parton de la dokumentada ĉirkaŭkesto. Ĉu mi faru la redakton? Mi jam testis la ekvivalenton en la suprasoraba vikipedio, kie mi ankoraŭ ne vidis kromefikon. Por poste povi ekigi subpaĝon por la testoj, necesus krome aldoneto al la dokumentado de la ŝablono {{dok}}, kion mi povus fari. Kore --Tlustulimu 16:55, 3. Jun 2008 (UTC)

Saluton. Kiu administranto pretus enmeti la kodopecon, pri kiu mi skribis antaŭe? Post ĉitiea respondo mi metos ĝin en la diskutopaĝon de la koncernata administranto. - Krome la testo en la suprasoraba vikipedio videblas en la tiea Babelŝablono tuj sub la teksto "Dokumentacija" kaj la tiea grafiko. Kore --Tlustulimu 11:51, 9. Jun 2008 (UTC)
Saluton. Mi aranĝis testan version de la ŝablono {{Ŝablona dokumentada komenco}} en mia subpaĝo Vikipediisto:Tlustulimu/dok. Ĝi enhavas funkcion por du subpaĝoj, unu por la "sandbox" (kiel traduki?) kaj unu por "testoj". Ĉu estas proponoj pri kiel traduki "sandbox" esperanten? Modelo estas por tio la suprasoraba versio. Tie la ŝablono hsb:Předłoha:Doc havas eblecon kun helpo de subŝablono aldoni ligilojn al testaj paĝoj. Kore --Tlustulimu 18:34, 15. Jun 2008 (UTC)
Saluton. Danke al vikipediisto Yekrats mi nun scias tradukon por "sandbox": provejo, kvankam tio ne estas laŭvorta sed laŭfunkcia. Mi jam alĝustigis la ŝablonon Vikipediisto:Tlustulimu/dok. Nun unu el la adiminstrantoj estas je la vico kopii ĝian enhavon en la protektitan ŝablonon {{Ŝablona dokumentada komenco}}, se ne estas kontraŭaj opinioj. Mia testa ŝablono aranĝas du novajn ligilojn, unu por provejo kaj unu por testejo. En provejo oni povas evolui novan version de ŝablono kaj en la testejo oni povas testi, ĉu ĝi bone funkcias. Post la aktualigo de {{Ŝablona dokumentada komenco}} mi aldonos necesajn butonojn por povi kreii la subpaĝojn por provejo kaj testejo. Ekzemploj por tiaj butonoj estas en la suprasoraba versio de la ŝablono por dokumentado. Kore --Tlustulimu 10:50, 20. Jun 2008 (UTC)

"Esperantigo de vortoj el ĉina fonto" redakti

Kial ni havas la artikolon Esperantigo de vortoj el ĉina fonto? Ĝi estas absolute neenciklopedia listo de opinioj de la verkinto, kiujn li eventuale motivas per io simila al "ekzistas nenia kialo transskribi...". Eĉ estas aldonita subjektiva takso pri belliteratura verko, kiu neniel rilatas al la temo: “‘La litomiŝla tombejo’, probable la plej bona originala romano verkita en esperanto”. Simple tenas pri skiza eseeto, kiu konsistas el pli-malpli hazardaj kaj parte bizaraj opinioj de la aŭtoro. Eble ĝi posedas ian valoron, sed ĝi ne havu lokon en enciklopedio. Kien ni ŝovu ĝin post forigo? Eble la aŭtoro blogu pri la afero private. - --Surfo 12:00, 4. Jun 2008 (UTC)

Jes, ne estas enciklopedieca.--Ziko 14:10, 4. Jun 2008 (UTC)
Mi tamen kredas, ke tiutema artikolo tre valorus, se ĝi enhavus pli faktajn informojn kaj neŭtralan vidpunkton. Ĝi povus priparoli la historion de esperantigo de ĉinaj vortoj, la nunajn metodojn, ktp. --Niko, 15:28, 5 Jun 2008 (UTC)

Kiuj paĝoj plej popularaj? redakti

Mi konfontiĝis kun la tezo ke la plej popularaj paĝoj en Vikipedio estas seksumado, sporto kaj aferoj rilataj al novaĵoj. Laŭ la statistiko mi ne vere vidas tion, certe ne sporto. Seksumado: relative supre aperas Peniso kaj Vulvo, sed mi ne certas ĉu eble estas de neesperantistoj kiuj volas rigardi kio estas la vorto en Eo, kaj ili vere ne estas multaj. Rilato al novaĵoj eble videbla, pro Kosovo kaj Sarkozy. / Ege alta estas "tupia lingvo", ĉu iu povas klarigi tion?--Ziko 14:10, 4. Jun 2008 (UTC)

vikipedio.org redakti

Iam la ligilo http://eo.vikipedio.org funkciis kiel redirektilo al Vikipedio (http://eo.wikipedia.org ). Nun ne plu. Mi atentigis pri tio en Bugzilo kaj Brion sciigis ke la domajno estas fiakirita de privata posedanto. (Pli aĉe provu viziti http://vikipedio.org/ : en la enkondukaj vortoj estas klarigo ke la aŭtoro rezignis pri MediaWiki por sia projekto kiu estas provizi turismajn kaj komercajn informoj pri Kostariko) Ni, esperantlingva vikipedia komunumo, devus priatenti tiajn aferojn, eble krei asocion kiu havu inter siaj taskoj zorgon posedi kaj konservi tiun domajnon. Arno Lagrange @ 00:38, 5. Jun 2008 (UTC)

Ĉu eblas reakiri tiujn adresojn? --Niko, 15:34, 5 Jun 2008 (UTC)
La akirinto respondis al mia mesaĝo pardonpetante ke mi ofendiĝas ke li fiakiris la domajnomon, li pravigas sin ĉar li plenrajte aĉetis ĝin dum aŭcio kontraŭ 100$ - se ne li estus akirinta ĝin aliulo estus tion farinta, li diras. Li pretas revendi ĝin kontraŭ 300$ konsiderante la laboron kiun li faris dum 20 horoj. Jen la lastaj novaĵoj. Arno Lagrange @ 16:09, 5. Jun 2008 (UTC)
Mi iam postlasis sciigon sur la meta paĝon de Eriko Moeller, sen rezulto. Estas la tasko de WMF atentigi la fihomon ke ĝi estas de WMF, ajn en kiu lingvo (? necesus jure esplori). Arno, se vi eble provas kontakti la ĝustan personon en WMF, ĉu vi konas iun?--Ziko 17:30, 5. Jun 2008 (UTC)
Mi opinias ke Erik Moeller estas la ĝusta persono al kiu sin turni. Restas ke ni devas konvinki pri la graveco de la problemo. En la komenco de la Vikipedio Chuck kaj Brion prizorgis ke ekzistu tiu redirektilo kaj poste neniu atentis ke ni perdis ĝin. Nun estas malfacila batalo atingi ke ni rehavu ĝin. Kiu pretas batali ? Arno Lagrange @ 09:19, 8. Jun 2008 (UTC)

Kial batali? La adreso fikipedio.org ankoraŭ haveblas, do simple uzu tion anstataŭe. Kaj bonvolu ne nomi lin/ŝin "fihomo".

FlaggedRevs redakti

Important new edit patrolling features available --87.173.247.7 04:47, 5. Jun 2008 (UTC)

La anonima anglalingvano pridiras vikian ilon "FlaggedRevs" kiu estas havebla de projektoj de Wikimedia. La ilo aldonas malgrandan kvalitkontrolan keston por taksi artikolojn por montri ke ĝi estas senspama kaj fidela.
Mi lastatempe tradukis la interfaco de la ilo, kaj ĝi pretas esperantlingve. Vi povas testi ĝin ĉe http://en.labs.wikimedia.org :
  1. Kreu konton
  2. Ensalutu
  3. Ŝanĝu vian preferan lingvon al Esperanto (en "My Preferences" aŭ "miaj preferoj")
  4. Iru al http://en.labs.wikimedia.org/wiki/Special:UserRights por aldoni vin al la grupoj Redaktanto kaj Kontrolanto
  5. Taksu artikolojn kiel "Malkonsentita" (Vi malkonsentas la revizion.) "Vidita" (Vi vidis ĝin.) "Fidela" (Vi fidas ĝin.) "Bone fontita" (Artikolo havas bonajn fontojn.)
  6. Mia traduko bezonas kontrolado kaj testado. Vi povas kontroli mian tradukon ĉe http://translatewiki.net/w/i.php?title=Special%3ATranslate&task=reviewall&group=ext-fr-flaggedrevs&language=eo&limit=100
Mi opinias ke ĉi tiu ilo estus bona aldono al Vikipedio por nia 100mila jubileo. Kion vi opinias? -- Yekrats 10:08, 5. Jun 2008 (UTC)
Mi forgesis mencii, ke la germanlingva Vikipedio jam uzas ĉi tiun ilon. -- Yekrats 12:53, 5. Jun 2008 (UTC)
En http://en.labs.wikimedia.org ne nepras krei konton, ĉar la unuiĝinta sistemo Specialaĵo:MergeAccount funkcias tie. Maksim 17:43, 6. Jun 2008 (UTC).
Tia kvalitkontrolado estus bona ĉi tie, ĉu jes? -- Yekrats 17:52, 6. Jun 2008 (UTC)
Mi volonte aldonus tiun interesan funkcion, sed ne jam scias kiel oni realigu tion. AL @ 00:25, 26. Jun 2008 (UTC)
Mi sekvis sugestitajn paŝojn sed ne trovis kie mi povus taksi artikolojn. Mi jes vidas kiel aperas en germanlingva vikipedio, sed ne vidas kiel tio povus ekfunkcii ĉi tie. -Ŝajnas ke misfunkcias labs.wikimedia kaj artikoloj momente ne estas alireblaj- AL @ 00:53, 26. Jun 2008 (UTC)

Voĉdonado en Vikimedio redakti

Danke al Arno (kaj aliaj) multo estas tradukita por la Voĉdonado en Vikimedio. La voĉdonado jam komencis, kaj eblas ĝis la 21-a de junio. Mi ŝatus ĉi tie alvoki voĉdoni; estas simple, kaj la voĉdon-rajton vi havas se vi faris certan aron da redaktoj. Iru ĉi tien.--Ziko 23:23, 5. Jun 2008 (UTC)

Tamen estas problemo kun la Esperanta traduko de la voĉdonpaĝo. La ligiloj al la baloto ne funkcias, ĉar la ligilteksto enhavas "Speciala" anstatau "Special". Mi sukcesis baloti, ĉar mi malkovris kial la ligilo ne funkcias, sed verŝajne tiu nefunkciado de la ligilo detenas multajn Esperantistojn de voĉdonado (ĝis nun nur tri homoj voĉdonis el siaj Esperant-Vikipediaj kontoj).
Ni devus kiel eble plej baldaŭ solvi tiun problemon. Marcos 18:31, 6. Jun 2008 (UTC)
Sufiĉis igi tiujn paĝojn redirektiloj Speciala:Boadvote --> Special:Boadvote Arno Lagrange @ 09:13, 8. Jun 2008 (UTC)

Tradukado por vikimedia enketo redakti

Ĉu iu volas helpi? Vidu ĉi tie.--Ziko 13:26, 6. Jun 2008 (UTC)

Xxxxxx ne redakti

Vikipediistoj: Ĉaŭ! Bonvolu pardoni miajn lingvajn malkorektaĵojn. Mi havas demandon: kiel malebligi tiun ĉi funkciaĵon, kiun aŭtomate konvertas vortojn al x-formo kiam oni ekredaktas paĝon aŭ sekcion? Dankon. --Angus 14:19, 6. Jun 2008 (UTC)

Se vi volas, ke aperu "ux" anstataŭ "ŭ," vi simple tajpu du iksojn anstataŭ unu. u+x+x = ux, kaj u+x = ŭ. Similas por la aliaj ĉapelitaj literoj. --Niko, 16:48, 6 Jun 2008 (UTC)
Ŝajnas al mi ke la demando de Angus estis alia. Lia demando rilatas al tio, ke la ĉapelitaj literoj aspektas en ikso-kodo kiam oni redaktas paĝon. Li demandas kiel oni povas malebligi la aperon de tiu ikso-kodo (do kion fari por ke la ĉapelaj literoj aspektu ĉapele ankaŭ kiam oni redaktas paĝojn).
Laŭ mia scio, tio nuntempe ne eblas. Tamen mi opinias, ke estus bone, se ankaŭ dum la redaktado la ĉapelitaj literoj videblus kun ĉapeloj. Tio ne nur faciligus la uzon de la literumkontrolilo de Firefox dum redaktado, sed ankaŭ simple estus pli bele.
Ŝajnas ke nuntempe la sistemo funkcias jene: En la datumbazo la tuta teksto estas ikso-koda. Nur kiam oni rigardas paĝon, la ikso-kodo transformiĝas al normala ĉapela skribo. Kiamoni redaktas paĝon, oni vidas la datumbazan entenon, do la ikso-kodan tekston.
Du solvoj estas imageblaj:
  1. La datumbazo enhavu la tekston ĉapele. Do la konvertado de "cx" al "ĉ" jam okazus kiam oni premas "Konservi ŝanĝojn", kaj ne nur kiam oni rigardas paĝon. Tio ankaŭ ebligus malŝalti la konvertadon dum redaktado (ekzemple kiam oni verkas artikolon en kiu ofte aperas "ux", kaj oni ne bezonas tajpi ikso-kode ĉar oni havas alian manieron por tajpi la ĉapelajn literojn en sia komputilo).
  2. La datumbazo daŭre estu ikso-kode, sed la transformiĝo al ĉapela skribo okazu ne nur dum paĝ-rigardo, sed ankaŭ dum malfermado de la redakto-fenestro.
Mi preferus la unuan solvon, sed ankaŭ kontentiĝus kun la dua. Ĉu iu scias, kiun ni povas kontakti por fari la teknikajn ŝanĝojn (ĉu Brion Vibber, kiu ja origine elpensis la nunan sistemon de konvertado)? Marcos 18:08, 6. Jun 2008 (UTC)
Mi kredas ke inverse : la datumbazo konservas unikodaĵojn kaj la programo aŭtomate ŝanĝas ilin al x-aĵoj por redaktado. En meta-vikio ekzistas en preferoj elektebla aldonaĵo kiu ebligas ĝui tiun eblecon (x-e tajpi Esperanton por atingi unikodaĵojn). Se vi ne elektas ĝin vi povas rekte unikode tajpi se via komputilo tion ebligas (ekzemple uzante Ek!). Ni povas tion peti ankaŭ ke por la esperanta Vikipedio same kiel en meta-vkiio tiu ebleco estu elektebla en la preferoj. Brion estas laŭ mi la ĝusta persono al kiu sin turni por atingi tion. Sed antaŭ ol demandi lin, estus bone kontroli ĉu plej multaj uzuloj ĉi tie konsentas pri tia evoluo. Arno Lagrange @ 09:27, 8. Jun 2008 (UTC)

Kiom da vortoj en la vikipedio-artikoloj? redakti

En la statistiko pri Esperanto mi legas por februaro (supozeble fino de la monato), ke la datumbazo enhavas 17.9 M vortojn en Esperanto. Konsiderante, ke intertempe jam pasis tri pliaj monatoj kun aldono de mezume 0,4 M, mi taksas, ke momente temas pri ĉ. 19,1 milionoj da vortoj en la datumbazo. Mi ŝatus scii, kiom el tiu kvanto troviĝas fakte en artikoloj kaj kiom ekster ili, en diskutpaĝoj ktp. Kiel eltrovi?

Mi cetere provis rekalkuli tion al presitaj libroj. Mia poŝlibra germana leksikono havas ĉ. 600 vortojn en unu paĝo. La 19 milionoj da vortoj do signifus ĉ. 30.000 paĝojn aŭ ĉ. 100 volumojn de po 300 paĝoj. Ĉu? Kiom necesas dedukti por la ne-artikolaj tekstoj? --Lu 20:23, 8. Jun 2008 (UTC)

Ligo al Vikimedio en la franca redakti

Supre aperas sciigo pri la Baloto, sed se oni alklakas la "sinprezentojn de la kandidatoj", oni venas al franclingva paĝo.--Ziko 21:24, 8. Jun 2008 (UTC)

La problemo estas ke tiuj sinprezentoj malsame al la aliaj pri-balotaj paĝoj ne estis fin-tradukitaj al Esperanto (fakte iu komencis traduki ilin, sed mankas multe). La originala versio de la plej multaj sinprezentoj (aŭ eble eĉ de ĉiuj) estas la angla, do verŝajne estus pli logike ligi al la angla. Sed mi supozas ke Arno elektis ligi al la franca por montri sian malkonsenton kun la ĝenerala superrego de la angla ĉe Vikimedi-internaj aferoj.
La alternativo estus ligi al la paĝo sur kiu okazas la traduko al Esperanto; jam estis tradukitaj la personaj priskriboj de preskaŭ ĉiuj kandidatoj, kaj estis tradukitaj ankaŭ la proklamoj de du kandidatoj, kiuj povas esti aparte interesaj por Esperantistaj voĉdonantoj (unu el ili pledas por lingva kaj kultura diverseco en Vikimedio). La ne-tradukitaj partoj aperas en la angla originalo. Marcos 22:23, 8. Jun 2008 (UTC)
jes kulpas mi, sed bonvolu ne supozi min tiel malica ke mi intence ligis al la franca. Mi nur deprenis la anoncon el la franca kaj preteratentis ke mi lasis unu ligilon al tiu franclingva paĝo dum mi atentis ligi al la klarigpaĝo pri la baloto. Fakte en antaŭaj jaroj ni tradukis ĉiujn sinprezetojn (mi mem multajn sed ne ĉiujn). Ĉijare mi strikis kaj tradukis nur du, nome tiujn de la ĉino kaj de la israelano. unu alia estis tradukita de Amikeco kaj la personaj priskriboj. Kiu volas povas plu tradukadi. Arno Lagrange @ 22:56, 8. Jun 2008 (UTC)
Mi nun tradukis plurajn, sed restas ankoraŭ kelkaj pliaj. Ĉu eble iu plia povus helpi? Mi jam iras dormi... Alaŭdo ۩ 23:54, 10. Jun 2008 (UTC)
Mi finbatis la tradukon! Alaŭdo ۩ 00:36, 11. Jun 2008 (UTC)

Gramatika eraro en la mesaĝo pri atenti paĝon redakti

Kiam oni aldonas paĝon al sia atentaro, aperas ĉi tiu mesaĝo:

"La paĝo "[...]" estis aldonita al via atentaro. [...]"

Ŝajnas al mi ke la verbformo "estis aldonita" estas malĝusta. La ĝusta formo estas "estas aldonita": la verbformo estas perfekto, sed ne pluskvamperfekto.

Sed mi ne scias kiel redakti tian mesaĝon.

--Roko777 22:07, 9. Jun 2008 (UTC)

Fakte ambaŭ formoj estas uzeblaj ĉi-kaze, kvankam ili esprimas malsamajn aferojn.
Por kompreni tion, vi unue devas forlasi la malĝustan ideon ke Esperanto havas pluskvamperfekton. Bedaŭrinde kelkaj gramatiklibroj tion asertas, sed tio ne igas ĝin pli vera. Ja la kombinita uzo de "estis" kun pasinteca participo povas korespondi al uzo de pluskvamperfekto en aliaj lingvoj, sed ĝi ankaŭ povas korespondi al uzo de simpla pasinteco en aliaj lingvoj. Tiu dua ebleco aparte oftas en pasivaj konstruoj kiel ĉi-kaze (ja pasivaj konstruoj en Esperanto ne povas uzi la simplajn tempojn; do la kunmetitaj formoj ĉe la pasivo havas pli vastajn uzokampojn).
Ĉi-kaze "la paĝo estis aldonita al via atentaro" simple signifas "oni aldonis la paĝon al via atentaro". Ĝi do esprimas kio ĵus okazis. Ankaŭ eblus skribi "la paĝo estas aldonita al via atentaro". Tiu frazo ne esprimus kio ĵus okazis, sed dirus ion pri la nuna stato de la paĝo: la paĝo nun estas en la stato de aldoniteco.
Do kvankam la du frazoj havas malsamajn signifojn, ĉi-kaze ambaŭ eblas. Sed oni ne povas diri, ke la nuna formo estas malĝusta. Marcos 23:21, 9. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la klarigo! --Roko777 01:11, 10. Jun 2008 (UTC)
Kopiita el la diskuto de la ŝablono:

Mi forte kontraŭas ĉi tian ŝablonon. Kial ne simple alidirekti la uzanton al la ĝusta artikolo kun alidirektilo? Ankaŭ, artikoloj kun nur ĉi tiu ŝablono statistike aperos kiel malplena "artikolo" de 25 bitokoj. Mi subtenus la ŝablonon se ĝi estus uzata kiel en la angla. Rigardu ĝin uzatan en en:Aransas River. En aliaj Vikipedioj (ekz-e la angla) ofta misliterumo estas simple alidirektita al la ĝusta artikolo. Por ekzemplo, vidu en:Condoleeza Rice. -- Yekrats 17:07, 10. Jun 2008 (UTC)

Mi forte kontraŭas la ideon simple uzi plusendilojn por misliterumoj.
En la germana Vikipedio tute ne ekzistas plusendiloj por misliterumoj. Anstataŭe, la germana Vikipedio uzas ŝablonon kompareblan al ĉi tiu ŝablono (de:Vorlage:Falschschreibung).
En la paĝo pri plusendiloj estas klarigite kial oni ne uzas plusendilojn por misliterumoj: "Häufige falsche Schreibweisen von Wörtern sollten dagegen nicht über Weiterleitungen abgefangen werden, da das dem Anwender den Eindruck vermittelt, die falsche Schreibung sei eine erlaubte, richtige. Bei häufigen Falschschreibungen kann die Vorlage:Falschschreibung verwendet werden."
mia traduko: "Ĉe oftaj misliterumoj de vortoj tamen ne uziĝu plusendiloj, ĉar tio donus al la uzanto la impreson, ke la misliterumo estas permesata, ĝusta. Ĉe oftaj misliterumoj oni uzu Vorlage:Falschschreibung [Ŝablono:Misliterumo]."
Mi tute konsentas kun tiu argumentado, kaj do pledas, ke ni sekvu la ekzemplon de la germana Vikipedio, ne de la angla. Marcos 17:40, 10. Jun 2008 (UTC)
Alidirektilo ne validigas iun literumon. En mia supran ekzemplon (en:Condoleeza Rice), ĉu estas ia dubo pri ĝusta literumo pri ŝia nomo? Alidirektilo estas utila ilo, sed artikoloj kun ĉi tiu ŝablono estas negative kontitaj kiel sub-200-bitoka artikoleto. Ĉi tiu eta ŝablono faros multajn lamajn malplenajn artikoloj malhelpantaj niajn statistikojn. (Do, ili aperos amase en Mallongaj artikoloj kaj Ankaŭ ŝajnas al mi freneze por devigi pluan klakon por deklari ke uzanto estas erara. -- Yekrats 20:19, 10. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Yekrats kaj ne pensas ke artikoloj kun nur tiu ŝablono estas bona por vikipedio. Mi opinias ke la vortoj "(Alidirektita el XXX)" kiuj aperas sub la titolo de la artikolo kune kun la ĝusta literumo uzata en la artikolo estas sufiĉaj por montri al la leganto kiel estas la ĝusta vorto. Persone, se mi mistajpis artikolan titolon mi preferus tuj vidi la paĝon kion mi celis. Eb.eric 20:56, 10. Jun 2008 (UTC)
Argumentojn pri apero en statistiko mi ne emas konsideri. Ĉu Vikipedio estas konstruata por povi fieri pri statistikaj atingaĵoj ? Pli serioze, mi konsentas kun la germana filozofio ke oni ne igu misliterumadon aŭtomate redirektilo, ĉar mi konsentas kun la ideo ke tio estas maniero pravigi ĝin, almenaŭ sentigi ke temas pri akceptebla alternativa literumado. Cetere la sento pri misliterumado certe estas malsama en la diversaj naciaj lingvoj kaj en Esperanto. En Esperanto ĝi precipe aperas ĉe transskribo de nacilingvaj nomoj de personoj, de lokoj kaj similaj. Misliterumadoj ofte elvenas el mistajpoj (ekzemple inversigo de literoj). Gugla aŭ interna traserĉo de Vikipedio ebligas trovi kelkajn (provu ekzemple priserĉon de 'Espernato', Guglo trovas 3650 da ili kaj sugestas anstataŭe serĉi ĉe Esperanto, Vikipedio trovas unu). Ĉu krei redirektilon el tiaj mistajpoj ? Ĉu enmeti la ŝablonon {{Misliterumo}} ? Ideale estus havi subprogramon kiel Guglo kiu sugestus supozitan alian celon - foje komplete absurbe : dum guglaj priserĉoj per iuj maloftaj vortoj, mi foje ricevis ridigajn sugestojn) Arno Lagrange @ 22:01, 10. Jun 2008 (UTC)
La artikoletoj ŝtopos paĝon Mallongaj paĝojn, estus pli malfacila trovi ampleksigendajn artikolojn. Mi ofte uzas tiun paĝaron por trovi ampleksindajn ĝermojn. Mi ankaŭ defias vian aserton pri statistikoj; fakte, statistikoj estas gravaj, ĉar nia Vikipedio (kune kun nia lingvo) estas komparata (eble maljuste) kontraŭ aliaj Vikipedioj kaj lingvoj. -- Yekrats 22:16, 10. Jun 2008 (UTC)
Ĉu ekzistas subprogramo kiu tutsimple ebligas aldoni specifan mesaĝon al redirektilo ? Kiu, al la simpla "(Alidirektita el XXX)", ebligas aldoni ion kiel " misa formo" ? --Ssire 01:44, 11. Jun 2008 (UTC)
Alidirektiloj servu por sinonimoj kiel estas ekzemple toporo = adzo al unu artikolo, kaj ŝablono "Misliterumo" estu uzata por kazoj de misa skribado. Ostep in vupos biskri aknaŭ tuin ĉi sktonte = poste ni povus skribi ankaŭ tiun ĉi tekston, kiu nesaĝe alidirektus nin al ĝusta skribmaniero. Nekonantoj povus pensi, ke Ostep in vupos biskri aknaŭ tuin ĉi sktonte estas skribita ĝuste, se ni alidirektus ĝin al ĝusta nomo. Kaj kio rilatas al iaj statistikoj, esperantistoj skribu Esperanton ĝuste, poste ni bezonos nenian ŝablonon por "Misliterumo" kaj ĉio estos en ordo. Kerio 17:12, 11. Jun 2008 (UTC)
Tiu ekzemplo estas troiga, kaj la problemo ne kuŝas tie. Esperantistoj skribu Esperanton ĝuste, estas deziro eventuale plenuminda por ĉiutaga lingvo. Sed ĉu vi povas veti je kiu formo estas la ĝusta por GuatemaloGvatemalo ? La problemo ekzistas por tiaj vortoj, ne por viaj torditaj ekzemploj. --Ssire 17:55, 11. Jun 2008 (UTC)

Laŭ nia regularo, misliterumoj estas gramatike eraraj titoloj, tiel forigendaj. Ni ne plenigu per ŝajn-artikoloj la vikipedion. Ni havas jam sufiĉa da tiaj. La sekva diskuto okazos kiujn misleterumojn akcepti kaj kiujn ne. Horora estonto. Narvalo 19:05, 11. Jun 2008 (UTC)

Jes, se estas misliterumo, oni korektu/forigu.--Ziko 19:20, 11. Jun 2008 (UTC)
Ŝajne Narvalo kaj Ziko postulas, ke ni uzu nek alidirektilojn nek la ŝablonon "misliterumo" por misliterumoj. Kiam temas pri sufiĉe oftaj misliterumoj, tio laŭ mi estas la plej malbona solvo. Ĝi simple kondukus al serĉoj sen trovoj ĉe iuj legantoj, kiuj tiam eble pensos ke la Vikipedio ne havas artikolon pri la priserĉata afero.
Mi preferas la uzon de la ŝablono "misliterumo" al la uzo de alidirektiloj pro la kialojsupre menciitaj (kaj plilongigitaj de Arno). La celo de nia Vikipedio estas transdoni scion; al tio ankaŭ apartenas scio pri tio, kiuj alternativaj literumoj estas akcepteblaj (kaj do meritas alidirektilon) kaj kiuj literumoj estas malĝustaj (kaj do ne povas esti traktataj per alidirektilo, sed nur per la ŝablono "misliterumo").
Aldone mi opinias ke ni uzu la ŝablonon "misliterumo" nur por oftaj misliterumoj (kiel en la germana Vikipedio, kie la ŝablonoestas uzata nur por misliterumoj kiuj en tekstaro aŭ interreto aperas almenaŭ dekone tiel ofte kiel la ĝusta literumo). Laŭ mi ni havu iom malpli striktan regulon olen la germana Vikipedio (eble kun "dudekono" aŭ "kvindekono" anstataŭ "dekono"), sed certe necesas iu regulo, ĉar estus freneze provi kreitiajn misliterum-avertojn por ĉiuj eblaj misliterumoj.
Mi konsentas kun Arno ke la argumento pri statistiko ĉi-kaze tute ne gravas. Unue, se la statistiko influiĝas de tiu afero, tio estas problemo de la statistiko, kaj oni solvu ĝin ce la statistiko, ne en la vera enciklopedia laboro. Due, mi opinias ke se ni uzas la ŝablonon nur por la pli oftaj misliterumoj, tiam plej verŝajne la statistikoj apenau influiĝos.
Simila estas mia respondo al la argumento de Yekrats pri la ŝtopiĝo de la listo de mallongaj paĝoj: Verŝajne eblos elpensi manieron ĉirkaŭiri tiujn misliterum-avertojn sur tiu listo; kaj eĉ se tio teknike tro malfacilas, plej verŝajne la nombro de misliterum-avertoj restos tiel malgranda ke ĝi ne kaŭzos veran "ŝtopiĝon". Marcos 22:57, 11. Jun 2008 (UTC)
Via ĉefa argumento estas: Ĝi simple kondukus al serĉoj sen trovoj ĉe iuj legantoj, kiuj tiam eble pensos ke la Vikipedio ne havas artikolon pri la priserĉata afero. Do bone, tiam, ni kreu ĉe fino de ĉiu artikolo apartan sekcion eblaj misliterumoj kaj ni vicigu ĉiujn eblajn kaj neeblajn miséliterumojn. Tio kondukus al serĉoj kun trovoj ĉe iuj legantoj, kiuj tiam eble vidos ke la Vikipedio havas artikolon pri la priserĉata afero. Ĉiukaze, oni necesas du klakojn por atingi celitan artikolon. Ni ne sekvu blinde aliajn vikipediojn.
Mi petas ĉiun, ne forpreni kontibuemon de la lastaj vikipediistoj, kiuj restis kaj kapablas serioze kontribui, verki. El diskutadoj, alidirektadoj ks. ne estiĝas amase valoraj artikoloj. Narvalo 07:27, 12. Jun 2008 (UTC)

Kiel aliaj Vikipedioj (krom la angla kaj germana) traktas ĉi tiun problemon? -- Yekrats 10:26, 12. Jun 2008 (UTC)

Mi pripensis la problemon iom plu kaj havas eblan solvon. Anstataŭ krei paĝon por ĉiu misliterumo, oni kreu liston de ili, kaj la misliteruma paĝo enhavas alidirektilon kiu sendas la uzanton al la ĝusta parto de la listo. Ĉu mi kompreniĝas? Ĉi tiel ni ne havos multe da pseŭdoartikoloj kaj ankaŭ la uzanto estos sciigita pri sia eraro.Eb.eric 22:47, 12. Jun 2008 (UTC)

Mi faris la ŝanĝon. Ĉiu paĝo kiu uzis la ŝabolonon nun estas alidirektilo al ero de la listo sur tiu paĝo: Vikipedio:Misliterumo. Eb.eric 18:25, 13. Jun 2008 (UTC)
La solvo de Eb.eric estas en ordo por mi. Kvankam por la leganto ĝi eble estas iomete malpli praktika (ĉar oni tuj vidas multajn aliajn misliterumojn, kiuj rilatas al aliaj aferoj), ĝi espereble kontentigos tiujn, kiuj zorgis pri la statistikoj. Marcos 13:59, 14. Jun 2008 (UTC)
Ĝi fakte eble estas malpli praktika sed pedagigie bona, ĉar tiel la koncerna persono konsciiĝas pri sia misliterumado. Se li simple estintus alidirektita al la ĝusta loko, li eventuale eĉe ne konscias pri la korekta skribmaniero. Do mi gratula por la nuna solvo. Cetere: Ankaŭ ĉi-tiun sistemon oni apliku nur al vere oftaj skriberaroj. La aliajn oni simple forigu. Amike DidiWeidmann 11:46, 15. Jun 2008 (UTC)

Konata vandalo registriĝis en vikicitaro redakti

Hieraŭ konata vikia vandalo, Willy on Rails, registriĝis en nia vikicitaro. Bonvolu ĉiuj atentu! Alaŭdo ۩ 18:03, 11. Jun 2008 (UTC)

Mi ankaŭ rimarkis tion, sed ĉu forbari supozatan fuŝonton antaŭ ol tiu jam ekfiagis ? Vere tiu "Willy on Wheels" nur fuŝadas ĉie kie li aperas. Necesus kontroli per la IP ĉu ja temas pri la fuŝulo. Indus esplori kiujn eblecojn ni havas tiuflanke Arno Lagrange @ 05:22, 12. Jun 2008 (UTC)
Sperto de aliaj vikipedioj?Narvalo 07:27, 12. Jun 2008 (UTC)
Estas tute diversa, ĉefe oni ĉiam penas apliki la principon de "supozu senkulpon", sed ĉar la vandalo estis ege persista kaj noca, oni, laŭ mia memoro, eĉ plurfoje eĉ pro unu ĉu-ŝanĝo tuj fermis la konton... do, ni devas atendi almenaŭ unu fi-agon. Alaŭdo ۩ 11:44, 12. Jun 2008 (UTC)
Mi petis ke Willy.on.Wheels estu kontrolata kaj eventuale forbarita AL @ 07:17, 15. Jun 2008 (UTC)

Vikifontoj en Esperanto ankoraŭ ne ekzistas redakti

Kial do ankoraŭ ne ekzistas vikifontoj en Esperanto? Ni ja havas sufiĉe da diversaj tekstoj, kiujn ni povas stori tie, kaj kiuj nun haveblas enrete sur pluraj paĝaroj, pri kies estonteco, bedaŭrinde, ne ĉiam eblas esperi (ekz. tiu de Don Harlow -- kiom longe ĝi ankoraŭ restos rete atingebla?). Kial do ni ne lanĉu tiun projekton. Laŭ mia opinio, tio ĉi estas multe pli grava tasko, ol kreo de vortaro surbaze de viki. Alaŭdo ۩ 11:47, 12. Jun 2008 (UTC)

Mi komencis daŭrigi tion, kion Arno kaj aliaj iam fondis en la ĝenerala Vikifontaro. Helpantoj estas tre dezirataj, vidu ekzemple tiun ĉi projekton. Sed mi timas ke nuntempe fariĝis malfacile fondi propran Vikifontaron, se temas pri "artefarita lingvo".--Ziko 13:47, 12. Jun 2008 (UTC)
Mi legis tion, sed kiel mi komprenis (korektu min, se mi eraras), tie temas pri enretigo kaj digitaligo de papera biblioteko, ĉu ne? Mi ja pli celus jam haveblajn (t.e. rete atingeblajn) tekstojn. Kial vi opinias, ke nuntempe estas pli malfacile krei propran Vikifontaron, ol frue? Alaŭdo ۩ 16:36, 12. Jun 2008 (UTC)
Se teksto jam ekzistas en la reto, oni ne speciale kreu paĝojn en Vikifontaro por ĝi (tio estas ĝenerala regulo, sed por EdE mi konsentis fari escepton). / Ekde fino de 2006 validas pli severaj reguloj ĉe Vikimedio por akcepti projektojn; GerardM diris al mi ke la koncerna grupo verŝajne ne plu akceptos (facile) ion en "artefarita lingvo" (li mem estas pli liberala).--Ziko 18:27, 12. Jun 2008 (UTC)
Mi simple zorgiĝas pro tio, ke la tenantoj de koncernaj ret-arkivoj ja mortas kaj la biblioteko poste povas simple malaperi, kio jam unufoje okazis al ELibrejo. Nun, post forpaso de Don Harlow, ankaŭ lia granda kolekto estas endanĝerigita -- kaj pro tio necesas ja havi pli sekuran lokon por tiuj tekstoj, tiom pli, ke multaj el ili ja estas liberaj.
Pri "severeco" de Vikimedio -- nu, ni provu kaj vidu, mi ne volas kredi, ke ankaŭ tie homoj havas antaŭjuĝojn kontraŭ E-o, ja la vikipedia projekto bone pruvas, ke ekzistas kaj la komunumo, kaj la lingvo!
Rilate la enretigon de papera biblioteko -- tio estas aparta projekto per si, kiu estas malfacilega. Alaŭdo ۩ 18:34, 12. Jun 2008 (UTC)

Propono por nova kriterio por elstaraj artikoloj redakti

Mi rimarkis, ke en la angla vikipedio multaj elstaraj artikoloj enhavas ligilon al vikicitaro, ekzemple la lasta artikolo de la tago pri duriano -- tropika frukto -- havas tiun ligilon kaj koncernan artikolon sur vikicitaro. Ĉu ne estus bone havi tiun kriterion (aŭ almenaŭ dezirindaĵon) inter la kriterioj por elstaraj artikoloj "la elstara artikolo enhavu laŭeble ankaŭ paĝon en vikicitaro kun gravaj citaĵoj pri la temo kaj ligilon al tiu paĝo en la artikolo"? Tio iom spronus la projekton... Alaŭdo ۩ 11:52, 12. Jun 2008 (UTC)

Vikipedio en UK 2008 redakti

Por kunordigi kaj informi, jen vikipedia paĝo pri niaj aktivecoj en la roterdama UK venontan monaton: Vikipedio:Vikipedio en UK.--Ziko 13:59, 12. Jun 2008 (UTC)

ŝablono redakti

Saluton! Mi volas scii se estas ia ŝablono por peti lingvistikan kontrolon en artikolo aŭ indiki ke la artikolo eble havas lingvistikajn erarojn. Dankon! --Doyle 14:10, 12. Jun 2008 (UTC)

Mi trovis ke ekzistas eĉ tri, se ne pli! {{Lingvaĵo}}, {{gralima}} kaj {{polurinda}}. Ĉu eble ni ne devus forviŝi kelkajn el la tekstoj enhavantaj la ŝablonon, antaŭ ol alveni al la 100.000-a artikolo? --Tonyo 15:00, 12. Jun 2008 (UTC)
Dankon, Tonio. Sed mi volis, pli bone, un ŝablonon ke indikos ke povi esti, eble, eraroj ĉar la uzanto kiu kreis ĝin estas malsperta en esperanto. Tiaj ŝablojn kiujn vi indikas asertas ke estas erarojn. Eble oni povas krei ŝablonon tiel. Memvideble, mi estas pensanta je miaj artikoloj :-D --Doyle 15:42, 12. Jun 2008 (UTC)
Tio estas bona ideo. Eble oni kreu simplan liston, ekz. Vikipedio:Artikoloj faritaj de komencantoj de Esperanto. Kiam komencanto skribas artikolon, li/ŝi povas ĝin aldoni al la listo. Spertulo povas tralegi la artikolojn de la listo kaj poste forigi ilin kiam li/ŝi vidos ke ĉiu ĝustas. Eb.eric 15:46, 12. Jun 2008 (UTC)
Aŭ eble simple Vikipedio:Artikoloj bezonantaj unuan tralegon, do ne-komencantoj ne timos listi iliajn kreitajn artikolojn. Eb.eric 15:50, 12. Jun 2008 (UTC)

La cent mila redakti

Artikolo pri la 100.000a artikolo redakti

... troviĝas nun ĉe EsperantoLand.org (en Esperanto kaj en la germana). Mi sendis ĝin en la germana ankaŭ al kelkaj novaĵagentejoj kaj gazetoj en Berlino, Germanio; krome en Esperanto al kelkaj retlistoj. --Lu 13:11, 12. Jun 2008 (UTC)

Kial haste, kiam ni ankoraŭ ne atingis la magian nombron? Narvalo 13:26, 12. Jun 2008 (UTC)

La ĉeĥa vikipedio kreskas rapide, kaj eblas ke ĝi atingos 100.000 pli frue ol la esperanta. Eb.eric 14:25, 12. Jun 2008 (UTC)
Atentokapta konkurado: La ĉeĥa vikipedio nun havas 99 338 artikolojn, la Esperanta 99 850. Ilia kreskis en februaro per ĉ. 100 artikoloj tage, nia per ĉ. 40. Ni do vidu, ĉu ni sukcesos atingi la 100.000 antaŭ ili; ĉiukaze tuj poste ni bedaŭrinde perdos ankaŭ la lokon 20 :-(
Mi cetere ne sentas min hasta, kiam mi atentigas la gazetaron pri atendebla evento proksimume unu semajnon antaŭe. La ĵurnalistoj ŝatas iom da antaŭplanado en tiaj kazoj (la oficejo de la germana novaĵagentejo en Berlino cetere tuj plusendis la informon al la centralo en Hamburgo). Ankaŭ por la esperantlingva publiko mi ne vidas malavantaĝon, se ni povos post kelkaj tagoj denove ion rondsendi kaj diri "La centmila artikolo en vikipedio estas ..." Ju pli ofte ili legas ion sencohavan pri la vikipedio, des pli bone, des pli ili atentos ĝin kaj eble eĉ kunverkos! --Lu 07:41, 13. Jun 2008 (UTC)
Kiel scii kioma artikolo estas tiu ĉi aŭ alia artikolo? Ĉu ie troviĝas indiko? Antaŭdankas Dominik 14:28, 12. Jun 2008 (UTC)

Bona iniciato, Lu. Mi pretigos tradukon aŭ adapton por la hispana, sed probable atendos ĝis kiam la magia nombro estu atingita. Iuj preferis ne rezervi por tiu atingo specialan artikolon, sed mi ja sugestus ke, kiel en pasintaj okazoj, iu spertulo pretigu kvalitan artikolon por tiu nombro (kaj eventuale por la antaŭa kaj posta). En anonco estas pli efike titoli la artikolon iel kiel "La esperanta vikipedio atingas sian 100.000-an artikolon per la temo xxx". Mi kuraĝas sugesti ke la artikolo temu pri interesa kaj universala temo, kaj ke se eble la titolo ne havu supersignojn aŭ aliajn specialajn signojn, por faciligi la ligadon. --Tonyo 14:54, 12. Jun 2008 (UTC)

Lu taksas ke la 100 mila estas atingota la 16-an surbaze de po 40-50 novaj artikoloj ĉiutage. Tamen en malpli ol 24 horoj jam estas 80 pliaj (nun 351 573), laŭ tiu ritmo la 100 000-a estas verŝajne atingota jam la 14-an. Por scii kiu estas la centmila, rigardu novaj paĝoj kiam la nombro proksimiĝos de cent mil je kelkdekoj, rigardu kiu estas la lasta artikolo, ĝi estas la n-a artikolo (ekzemple Th. Renard estas la 99 838-a la lasta je 22:48, 12. Jun 2008 (UTC)). Se vi kontrolos post la paso de la 100 000 vi povos tiam trovi en la sinsekvo kiu estas la 100 000-a. Se vi volas ke ĝi estu elstara, pretigu elstarajn artikolojn (ekster la artikola nomspaco), kaj enigu ilin en la artikolan nomspacon tuj post la 99 999-a ! AL @
Por faciligi la antaŭtakson sur ĉi tiu paĝo: Dum vi, leganto, petis ĉi tiun paĝon, estis 351 573 artikoloj. Dum mi skribis, estis 99 850. (Laŭ la ĉefpaĝo nur 99 849 ...) --Lu 07:31, 13. Jun 2008 (UTC)

Prepari artikolojn por la 100.000a redakti

Ĉu iu antaŭpreparas kelkajn artikolojn por la 100.000-a artikolo? Ĉar mi forestas semajnfine, mi bedaŭrinde preterpasas la komunan feston, sed celas traduki kelkajn artikolojn (unu pli grandan kaj aliajn ĝenerale).

Se mi tradukas, verkas iun artikolon, iu pretos aldoni tion semajnfine - se necesas? Mi ne ŝatus, se la 100.000-a artikolo temus pri iu vilaĝo aŭ etno el Afriko. Narvalo 17:50, 12. Jun 2008 (UTC)

Mi preparas artikolon (fakte mi volas prepari eĉ kelkajn), la ankoraŭ nefinitan tradukon vi povas trovi en mia sablejo. Se vi pretigos ion, ankaŭ tion mi povas enmeti dum taŭga momento -- semajnfine mi restos hejme kaj laŭpove provos kapti la momenton. Alaŭdo ۩ 20:39, 12. Jun 2008 (UTC)
Tamen mi miras pri la malestimo por afrikaj etnoj. Kial artikolo pri afrika etno estus hontindaĵo? Ĝi povus esti elstara. Dependas ne de la temo sed de la zorgo de la verkanto(j). AL @ 23:15, 12. Jun 2008 (UTC)
Plej verŝajne temis pri iu hazarda artikolo pri sufiĉe negrava temo, kies sorto estos resti ĝermo dum longa tempo. Alaŭdo ۩ 23:33, 12. Jun 2008 (UTC)
Mi ne malestimas iun ajn afrikan etnon, sed mi ne ĝojus, se estus la 100.000-a artikolo iu eterna ĝermo kun du frazoj. Narvalo 08:25, 13. Jun 2008 (UTC)
Principe la tasko devus esti farebla: Oni bezonus ekzemple kvin vikipediistojn, kiuj serĉas po dek titolojn de artikoloj, kiuj donas bonan ŝancon poste kreski ĝis bela artikolo. En la listo de artikoloj el multaj vikipedioj, sed ne en Eo oni povus trovi kandidatojn, ekzemple Special relativity, Electronegativity, Friulian language, Harry Potter and the Order of the Phoenix, Marie Antoinette ktp. (Ni povus komenci kolekti la titolojn ekde nun ĉi tie!) Mi ne volus traduki la artikolojn nun, sed mi pretus krei la ĝermojn ekde ekzemple la artikolo 99.960. (Kaj mi pretas devigi min nun, ke mi partoprenos en la plukreado de la artikolo.) Do post interkonsento ekzemple ĉi tie en la diskutejo ĉiu teamano enmetos sian liston de dek artikoloj unu post la alia - kaj kun iom da bonŝanco ni sukcesos per unu el ili. Eble indus peti ĉiujn vikipediistojn, ke inter 99.950 kaj 100.000 ili ne plu enmetu artikolojn pri temoj nekonataj al la ĝenerala publiko. Ĉu tro komplike? Ĉu ĉefe ni petu ĉiujn, inter 99.950 kaj 100.000 enmeti nur artikolojn pri temoj ĝenerale konataj, kiujn ili poste pretos grandigi al bela artikolo? --Lu 15:31, 13. Jun 2008 (UTC)
Ni simple fidu hazardon. Samkiel kelkaj aliaj, mi mem provos krei la 100.000-an, kaj preparas belan artikolon tiurilate. Gajnu la plej rapida kaj bonŝanca kontribuanto ! :=) Thomas Guibal 17:32, 13. Jun 2008 (UTC)
Mi aprobas la proponon de Lu. Ĉiu kiu deziras partopreni pretigu bonkvalitajn artikolojn ekster la artikola nomspaco, kaj ili ĉiuj estu enmetotaj en la artikolan nomspacon post la 999 980-a. Se estos dudeko da ili, la centmila nepre estos unu inter ili. Mi mem planas prilabori artikolon pri Marie-Antoinette : bonvolu do ne krei ĝermon antaŭe. Dankas Arno Lagrange @ 19:23, 13. Jun 2008 (UTC)

100.000-a pasis redakti

La 100000-a artikolo ŝajne estas Swisscom, fare de DidiWeidmann. Gratulon al ĉiuj ! Thomas Guibal 08:55, 15. Jun 2008 (UTC)

Laŭ miaj tri kalkuloj estis tri kandidatoj inter Epidemiologio, Swisscom kaj Monfalsado. Tamen, certe, miajn gratulojn al DidiWeidmann! Alaŭdo ۩ 09:01, 15. Jun 2008 (UTC)
Mia eraro, Alaŭdo. La 100.000-a fakte estas Monfalsado, fare de vi. Swisscom estas la 99.999-a. Do denove gratulon ! Thomas Guibal 09:04, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi nur enmetis la artikolon, ĝi estis preparita de Narvalo. Alaŭdo ۩ 09:07, 15. Jun 2008 (UTC)
Fakte pli grava por mi estas, ke la artiko pri Blick tiel fariĝas la 100 001-a artikolo en Esperanto-Vikipedio - kaj ĉar tio estas la plej potenca gazeto en Svislando (kiu antaŭ kelkaj monatoj faligis la dekstrulan federacian kosilion Blocher), mi esperas, tiel povi kaŭzi bonan artikolon pri Esperanto. Mi nun tuj telefonos la redakcion. Amike DidiWeidmann 09:26, 15. Jun 2008 (UTC)
Pardonu, ke mi forŝtelis eble pli rondan numeron por via varb-alvoko... Alaŭdo ۩ 10:10, 15. Jun 2008 (UTC)
Gravas, ke estas bona artikolo. Imagu, se mi miajn ok antaŭpretigitajn kaj vi la artikolon pri monfalsado ne metitintus, tiam la 100'000-a estus ekzakte jena: BARASEVICH Antal - plia komento ja nenecas!!!DidiWeidmann 11:33, 15. Jun 2008 (UTC)

Kio zorgos pri la suprenlevo de Esperanto sur la komuna ĉefpaĝo de ĉiuj projektoj? --Lu 11:47, 15. Jun 2008 (UTC)

Tio, laŭ mia scio, devas okazi aŭtomate, ja sur meta tio jam okazis! Alaŭdo ۩ 14:58, 15. Jun 2008 (UTC)
Esperanto nun estis metita pli supren sur www.wikipedia.org. Sed tio ne okazis aŭtomate, sed pro peto de mi sur meta. Marcos 16:38, 16. Jun 2008 (UTC)

100000-a artikolo redakti

Laŭ mia kontrolo estas jena:

DidiWeidmann 09:46, 15. Jun 2008 (UTC)

Prave. Vidu Vikipedio:La 100 000-a artikolo AL @ 09:47, 15. Jun 2008 (UTC)

Speciala logo-bildo okaze de 100 000-a jubileo redakti

 

Ĉu ni ankaŭ metu iun specialan logo-bildon ĉe maldekstran supran angulon de la paĝo okaze de tio? Oni faris tiel en la rusa vikipedio, almenaŭ... Alaŭdo ۩ 10:16, 15. Jun 2008 (UTC)

Jen tre bona ideo, sed mi ne scias, kiel fari tion. Thomas Guibal 10:18, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi faris! Alaŭdo ۩ 10:44, 15. Jun 2008 (UTC)
Kion ekzakte vi faris ? Mi ne vidas iun ajn ŝanĝon pri la logo-bildo. Thomas Guibal 06:05, 16. Jun 2008 (UTC)
Mi ŝanĝis la emblemon ĉe la supra maldekstra angulo. Plej verŝajne via navigilo uzas lokan bildon, re-elŝutu la tutan paĝon per la klav-kombinaĵo Ctrl-F5 (Strg-F5), aŭ klaku sur la bildeto "reelŝuti" (kutime tiuj du cirkulandaj sagetoj) dum premante la klavon Ctrl -- kaj vi ekvidos la bildon! :) Por kontrolo mi aldonis tiun bildon ankaŭ al tiu ĉi mesaĝo maldekstren. 06:41, 16. Jun 2008 (UTC)
Mi forigis la kaŝmemoron de mia retilo, kaj la bildo nun aspektas bone. Dankon ! Thomas Guibal 07:01, 16. Jun 2008 (UTC)
Mi ŝatus atentigi pri malgranda detalo: Tia sinsekvo de ciferoj sen komoj aŭ punktoj inter ili ŝajnas al mi optike iom konfuza. Ĝi iel devigas kalkuli la nombron de nuloj kaj ne estas okulfrape klara. Mi grupigus la ciferojn triope kaj, se ne meti punkton aŭ komon inter ili (ĉar en la diversaj landoj ili estas uzataj diversmaniere) mi se eble lasus almenaŭ duonan spaceton inter ili, pli aŭ malpli tiel: "100 000". Mi opinias tian prezenton unuavide multe pli klara. Amike, --Lotic 23:25, 17. Jun 2008 (UTC)

Gazetara komuniko redakti

Mi preparis oficialan gazetaran komunikon pri la evento, kiu troveblas ĉi tie. Bonvolu esprimi vian kritikon kaj korekti kaj laŭpove pretigi tradukon en vian gepatran lingvon. Amike, Alaŭdo ۩ 14:34, 15. Jun 2008 (UTC)

Hispanlingva gazetarkomuniko estas legebla tie ĉi: http://www.soitu.es/participacion/2008/06/15/u/tonyo_1213536127.html. Ĝi atingis la ĉefpaĝon de la socia reto meneame.net, unu el la plej vizitataj en Hispanio kaj Latinameriko. Vidu la novaĵon kaj la komenton en http://meneame.net/story/wikipedia-esperanto-ha-alcanzado-100.000-articulos. --Tonyo 15:26, 15. Jun 2008 (UTC)

Eko en la gazetaro redakti

Mi kreis paĝon kun listo por gazetartikoloj pri la 100000-a artikolo en Esperanto-Vikipedio. Se vi vidis ion, bonvolu aldoni ĉi-tie!. Amike DidiWeidmann 14:36, 16. Jun 2008 (UTC)

Kontrolu vian gazetaro, kaj se aperis io aldonu (en Svislando mi trovis ĝis nun 4 publikigojn) - kaj sendu al viaj ĵurnalroj la ligilon al la gazetara informo! DidiWeidmann 13:28, 18. Jun 2008 (UTC)

Rebeligo de la ĉefpaĝo redakti

Ĉu eble oni povus redizajni la ĉefpaĝon? Miaopinie ĝi ne estas tre bela. Interalie, mi ŝatas la hispanan kaj la ĉeĥan ĉefpaĝojn. La Esperanta paĝo ne ŝajnas facile ŝanĝebla, ĉar ĝi estas kunmetaĵo de multaj ŝablonoj. Se vi konsentas, mi provos proponi ion. Mutichou 10:47, 15. Jun 2008 (UTC)

Tio estas bona ideo. Mi jam kreis proponon por tio: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Mi esperas, ke ĝi plaĉas al sufiĉe multaj vikipediistoj. Se ne, mi povas ankoraŭ ŝanĝi ĝin. Kore --Tlustulimu 14:30, 15. Jun 2008 (UTC)
En mia antaŭa propono mi provis eviti tabelojn por la desajno, ĉar tabeloj ne estas bonaj por la desajno, sed por tabelecaj enhavoj. Krome la veraj retdesajnistoj evitas ilin por la desajno. Kore --Tlustulimu 14:36, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi trovas vian proponon ege pli bela ol la nunan Ĉefpaĝon. Sed ĉu la artikolo de la semajno ne estu ĉe la supro de la paĝo? --Niko 14:58, 15 Jun 2008 (UTC)
Ĉu mi ŝanĝu tion? Kore --Tlustulimu 15:11, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis tion. Ĉu tio estas nun pli taŭge lokita? Kore --Tlustulimu 15:21, 15. Jun 2008 (UTC)
Ĉu eblas fari tiel, ke la kestoj en kesto-titoloj estu rondigitaj ne nur de la maldekstra, sed ankaŭ de la dekstra flanko? Ĉu eblas pligrandigi la plej supran tiun keston, ĉar nun la teksto tie estas pli granda, ol la spaco. Krome, ĉu eblas iel reordigi la paĝon, ĉar dume la longo de du kolumnoj estas tute neegala! Eble vi aldonu ion kroman keston... Alaŭdo ۩ 15:34, 15. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ mi trovas, ke via paĝo estas pli bela ol la nuna. Mi proponas Vikipediisto:Mutichou/Ĉefpaĝo. Bedaŭrinde mi uzis tabelojn por kolumnojn, sed mi provos ŝanĝi tion. (Kaj la ŝablonoj pri aktualaĵoj kaj aliaj estus pli belaj kun blanka fono.) Mutichou 15:36, 15. Jun 2008 (UTC)
La propono de Mutichou estas eĉ pli eleganta ol tiu de Tlustulimu. Kroman plibonigon miproponas laŭ franclingva ĉefpaĝo : ke la sekcioj estu kaŝeblaj skatoloj (precipe sekcio kia "Pri ĉi tiu paĝo") AL @ 15:44, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas ke la francaj kaŝeblaj ŝablonoj estas tre elegantaj. Ĉu vi vidis la latinan ĉefpaĝon? Ĝi entenas belan statuon, kaj ni povus havi ion similan, sed kiu rilatas al Esperantujo. --Niko, 15:49, 15 Jun 2008 (UTC)
Ho, kaj mi havas unu kritiketon de la propono de Mutichou. En la kesto por la lando de la monato, estas tro da blanka, malplena spaco. Sed mi imagas, ke tio estas sufiĉe facile korektebla. Eble ni povus havi ankaŭ bildon de la monato (aŭ semajno?), kiel la "bildon de la tago" en la anglalingva versio.--Niko, 15:52, 15 Jun 2008 (UTC)
Mi pensis, ke mi povus malgrandigi la spaco inter la fakoj de la sekcio “Enciklopedio”, sed ja plu estus tro da blanko malsupre. Estas malfacile havi samaltajn kolumnojn, ĉar tio dependas de la kvanto da teksto, kiun oni enmetas en “Ĉu vi scias?”, “Artikolo de la semajno” kaj aliaj. Mutichou 15:58, 15. Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus rondigis la dekstran parton de la oranĝa kesto, sed iel ĝi efikas malsemitrie. Kion fari? Kore --Tlustulimu 15:56, 15. Jun 2008 (UTC)

Sekve de mia sugesto : mi kreis novan paĝon tute saman kiel tiun kiun kreis Mutichou al kiu mi aldonis la eblecon kaŝi unuope la skatolojn. Mi por tio kreis {{Chefpagho/skatolo}} kaj enportis en Mediawiki:common.js la funkcion LigilojSkatolChefpagho. Vidu Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo AL @ 22:12, 15. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Via propono de nova ĉefpaĝo tre belas. Tamen mi havus demandeton: ĉu vi povus adapti la menciitan funkcion tiel, ke ĝi ankaŭ kunlaboras kun la ŝablono {{Ĉefpaĝo kesto2}}, kiu estas bazo por mia propono (Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2)? Tiam ankaŭ mia proponata skizo havus kaŝeblon de la kestoj. Kore --Tlustulimu 23:29, 15. Jun 2008 (UTC)
(Aldono) Mi ĵus aldonis la klason "grizakapo" al la ŝablono {{Ĉefpaĝo kesto2}}, sed la kaŝado ne funkcias. Kial? Kore --Tlustulimu 23:40, 15. Jun 2008 (UTC)
(Dua aldoneto) Mi ĵus aldonis plian klason, tiel ke finfine funkcias la kaŝado. Mi eventuale provos trovi solvon por la nekonvena metado de la ligilo "kaŝi" sub la superskribon anstataŭ apud ĝi. Sed nun estas paŭza tempo por iom dormeti. Kore --Tlustulimu 23:48, 15. Jun 2008 (UTC)

Ni balotu! redakti

Mi proponas baloti pri la nova aspekto de la ĉefpaĝo, ĉar al mi ambaŭ proponoj ŝajnas ege bonaj, precipe post granda plibeligo de tiuj dum la lastaj tagoj. Alaŭdo ۩ 06:44, 16. Jun 2008 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Se mi ĝuste nombris, estas eĉ tri proponoj: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2, Vikipediisto:Mutichou/Ĉefpaĝo kaj Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo. Pri kiuj el ili ni laŭ via propono balotu? Kore --Tlustulimu 08:55, 16. Jun 2008 (UTC)
Ni balotu pri ĉiuj tri :) Alaŭdo ۩ 11:08, 16. Jun 2008 (UTC)
La propono de ArnoLagrange estas plibonigo de la mia. Ĉu ankaŭ pri la mia ni balotos? Mutichou 11:19, 16. Jun 2008 (UTC)

Mi kreis balotsekcion en la paĝo Diskuto:Ĉefpaĝo. Ĉiuj bonvolu voĉdoni tie dum la venontaj du semajnoj. Thomas Guibal 12:02, 16. Jun 2008 (UTC)

Surprizas min ke oni tuj komencis baloton. Nia regulpaĝo Vikipedio:Baloto postulas, ke oni unue provu trovi interkonsenton antaŭ ol baloti pri afero. Tio ĉi-kaze ne okazis, do la baloto estas kontraŭ-regula kaj tial ne valida...
Dua problemo estas, ke verŝajne oni daŭre faros plibonigojn al la proponoj, dum la baloto okazos. Tio tamen senvalorigas la voĉdonojn kiuj okazis antaŭ la lastaj plibonigoj de ajna propono.
Mi persone nun preferas la proponon de Tlustulimu, sed proponus kelkajn ŝanĝojn al ĝi: Unue, la kesto "Vikipedia aktualaĵo", kiu ofte estis dum longega tempo neredaktita, aperas tro supre; indus anstataŭe meti la artikolon kaj la kunlaboraĵon de la semajno pli supren. Due, almenaŭ ĉe la mallarĝa ekrano, ĉe kiu mi nun laboras, la "kaŝu"-butonoj aperas tute fuŝe en aparte linio inter la sekci-titolo kaj la sekci-enhavo. Kaj laŭ mi ni ne bezonas la "redaktu" butonon ĉe ĉiu sekcio.
Ĉiuokaze, ĉiuj proponoj estas ankoraŭ plibonigendaj, kaj dum oni daŭre plibonigas ilin, oni ne povas baloti pri ili. Kaj verŝajne ni povos trovi interkonsenton eĉ sen baloti... Marcos 16:36, 16. Jun 2008 (UTC)
Se la baloto laŭ la opinio de Marcos ne estas valida, tiam mi emus ankoraŭ ŝanĝi la ŝablonon {{Ĉefpaĝo kesto2}}, ĉar jam multaj skribis, ke ili ne ŝatas la ligilon "redaktu". Ĉu li pravas? Se jes, ĉu iu emas helpi forigi la ligilon, ĉar krom tio ankaŭ necesus adaptado de kelkaj enŝablonaj formatigoj. Ĉar mi jam kelkan tempon ne plu ofte okupiĝis pri CSS, tio iom malfacilas al mi. Kore --Tlustulimu 17:06, 16. Jun 2008 (UTC)
Nu bone, Marcos, neniel gravas... Alaŭdo kaj mi nur intencis progresigi kaj klarigi la aferon. Thomas Guibal 08:02, 17. Jun 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Hieraŭ mi sukcesis solvi la problemeton pri la ligilo "kaŝi". La korektita versio estas Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3. Kore --Tlustulimu 07:43, 17. Jun 2008 (UTC)

Bildograndeco redakti

Saluton. Mi ĵus ricevis dum tujmesaĝila konversacio tri bildojn, kiuj estas tre grandaj. Du havas pli ol 7 MB. Ĉu nia vikipedio havas iun limon pri bilda grandeco? Se jes, kian? Kial pri tio ne estas informoj en la helpa sistemo? Kore --Tlustulimu 15:42, 15. Jun 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus legis sur alŝuta paĝo, ke la limo estas ĉe 20MB. Ĉu ekzistas jam iu helpopaĝo por tia informo? Kore --Tlustulimu 17:02, 15. Jun 2008 (UTC)
Kial vi ne mal-pligrandigas tiujn en iu programo? Narvalo 17:06, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi jam konvertigis de bmp-formato (ne alŝuteblas) al jpg-formato. Nun la problemo kun la grandeco solviĝis, ĉar jpg-dosieroj estas ege pli malgrandaj ol bmp-formataj. Kore --Tlustulimu 18:14, 15. Jun 2008 (UTC)

Fuŝulo: Romashevich Timur redakti

Atentu, fuŝulo "Romashevich Timur" ŝanĝas la datojn en pluraj vikipediaj artikoloj, vidu ekzemple: Sagan (filmo) - Dominik 13:05, 16. Jun 2008 (UTC)

Kaj li havas novan konton, “Timur Romashevich”. Mutichou 13:28, 16. Jun 2008 (UTC)
Administrantoj, bv. forbari! Faris plurajn vandalajn ŝanĝojn, ŝanĝis geografiajn koordinatojn, aldonis ligojn al ruslingva paĝo ”kaco” ktp.
Jen kontribuoj de Romashevich_Timur kaj de Timur Romashevich. Ĉu iu povas helpi min malfari ĉiujn? Mutichou 15:20, 16. Jun 2008 (UTC)
Unutaga forbaro ŝajnas al mi milda por vandalo kiu en 44 minutoj fuŝis 68 paĝojn. Arno Lagrange @ 16:35, 16. Jun 2008 (UTC)
Li iam ajn povas elekti novan nomon. Kiel forbari la IP-adreson? Narvalo 16:38, 16. Jun 2008 (UTC)
Kiam oni forbaras uzanton, eblas elekti la butonojn "Malebligu kontkreadon" kaj "Aŭtomate forbaru la lastan IP-adreson uzitan de la uzanto, kaj ĉiajn subsekvantajn adresojn el kiuj tiu provos redakti". Se vi elektis tiujn (defaŭlte elektitajn) butonojn dum la forbaro, li ne povos elekti novan nomon. Marcos 16:47, 16. Jun 2008 (UTC)

Tute antaŭvideble la fuŝulo ekfiagis ekde kiam la forbaro finiĝis. Mi denove forbaris lin laŭ ambaŭ salutnomoj por unu jaro. Arno Lagrange @ 16:29, 17. Jun 2008 (UTC)

Betawiki update redakti

  • Currently 100.00% of the MediaWiki messages and 98.40% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising at Betawiki. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, :) GerardM 18:32, 16. Jun 2008 (UTC)
    • Traduko :Nun 100,00% de la MediaWiki kaj 98,40% de lamesaĝoj de la etendaĵoj uzitaj de la vikimediaj projektoj estis tradukitaj diverslingven. Bonvolu helpi helpi vian lingvon per tradukado je Betawiki. Tio ĉi estas la lastaj aktivaĵoj en via lingvo. Dankas :) GerardM

Prezidanto/Prezidento redakti

En niaj artikoloj pri prezidantoj/prezidentoj, ni ofte uzas ambaŭ formojn. Ekzemple, estas la Prezidento de Francio sed la Prezidanto de Finnlando. Ĉu por tiaj artikoloj ni ne uzu unuigitan nomsistemon? Mi ne havas preferaĵon pri la formo, kiun ni uzu. Tamen, mi kredas ke ni elektu unu formon, kaj uzu ĝin. --Niko, 13:22, 17 Jun 2008 (UTC)

Ĝusta estas Kategorio:Prezidentoj rilate al ŝtatestroj aŭ respublikestroj. Aliaj prezidantoj estas eble ĉefuloj de organizaĵoj, al kiuj ili prezidas. Kerio 13:27, 17. Jun 2008 (UTC)
Bone, mi ŝanĝos la ŝanĝendajn titolojn. --Niko, 15:14, 17 Jun 2008 (UTC)
Bonvolu ne tuŝi artikolojn verkitajn de kompetentuloj, se vi nenion alian kapablas fari, ol okupiĝi pri lingvaj detaloj, pri kiuj vi evidente eĉ scias nenion. La vorto "prezidanto" klasike signifas ankaŭ respublikestron. Tion konfirmas ankaŭ ekz. PIV-2000, kiu krome indikas, ke ĝi malpreferas la formon "prezidento". --Surfo 16:01, 17. Jun 2008 (UTC)
Mi scias pli ol nenio pri "lingvaj detaloj," kaj mi simple provas helpi. Mi diris antaŭe, ke la formo "prezidanto" ne ĝenas min, sed ke ni havu unuforman sistemon por ĉiuj prezidantoj/prezidentoj! Kaj ne estas lingva detalo! Se vi rigardas la aliajn, pli grandajn Vikipediojn, ili ĉiuj havas unuigitan sistemon por tiaj artikoloj. Simple estas pli bona tiel. Se tiom ege pli plaĉas al vi la formo "prezidanto," bonvolu alinomi ĉiujn aliajn artikolojn pri "prezidentoj." --Niko, 16:04, 17 Jun 2008 (UTC)
Ho, kaj Surfo, mi nepre klarigu mian alinomon de tiu paĝo. Post iom da pensado, mi ankaŭ preferas la formon "prezidanto." Mi tute ne kontraŭstaras vian opinion pri la afero. Mi simple volas unuecon, kaj se "prezidento" estas la formo en la aliaj artikoloj, tiel ĝi estu por ĉiuj. --Niko, 16:12, 17 Jun 2008 (UTC)

Hmm, hmmm ! denove la diskuto pri prezidento / prezidanto; ĝi jam plurfoje okazis (vidu Ĉu "PrezidEnto" aŭ "PrezidAnto" de Usono?, Diskuto:Listo de usonaj prezidentoj, Diskuto:Doktrino de Bush, Diskuto:Prezidento, Diskuto:Thabo Mbeki). Resume estas du vidpunktoj :

  • prezidanto estas laŭfundamenta kaj uzeblus ĉiukaze
  • prezidento estas internacieca neologismo en Esperanto, kiun oni povus uzi speciale por ŝtatprezidantoj.

Estas defendantoj de la du kontraŭaj vidpunktoj. Ĉu estas rolo de Vikipedio findecidi kio estas la prava vorto ? Mi sugestas emi esti fundamentaj kaj preferi "Prezidanto" kaj akcepti la alternativan vorton "Prezidento" . Sekve artikoloj estu titolataj kun la vorto "prezidanto" kaj titoloj kun vorto "prezidento" estu redirektiloj al ili. Arno Lagrange @ 17:05, 17. Jun 2008 (UTC)

Ankaŭ en multaj aliaj Vikipedioj oni ne provas tute unuigi la lingvaĵon. Ekzemple en la anglalingva Vikipedio oni permesas kaj usonan kaj britan literumon kaj vortuzadon. Kutime oni en artikolo (kaj ankaŭ por artikoltitoloj) uzas tiun literumon/vortuzadon, en kiu unue estis kreita la artikolo; nur en apartaj kazoj oni ŝanĝas artikoltitolojn al la alia literumo/vortuzado por pligrandigi la klarecon.
Certe ni iagrade ja klopodu al lingva unueco, precipe en titoloj. Sed ĉiam devigi lingvan unuecon povus forpuŝi uzantojn, kiuj sentus, ke ilia lingva stilo tute ne estas respektata ĉi tie. Do foje ni certe permesu ankaŭ lingvan diversecon.
Certe estas malfacile decidi, kiam ni devigu unuecon kaj kiam ni permesu diversecon. Ni verŝajne ne bezonas striktajn regulojn, sed simple praktike solvu unuopajn kverelojn.
Mi konsentas kun Arno ke en la kazo de prezidanto/prezidento ni permesu al lingva diverseco en la artikoloj mem, dum por la titoloj (kaj kategorioj) ni sekvu la Fundamentan sistemon uzante "prezidanto". Ĉiuokaze klaras ke oni parolas pri ŝtatprezidanto, kiam oni diras "prezidanto de Argentino", do ne necesas la pli preciza formoj "prezidento" aŭ "ŝtatprezidanto" en titoloj. Marcos 17:20, 17. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Arno kaj Marcos. Ni ja permesu diversecon en la teksto de la artikoloj, sed la titoloj estu unuecaj. --Niko, 17:27, 17 Jun 2008 (UTC)
Kontraŭe de mia pozicio Vikipedio jam havas artikolon Prezidento kiu listigas ligilojn al jam deko da prezidentoj de unuopaj ŝtatoj. Ĉu do unuecigi ĉirkaŭ "prezidento" kaj inverse de mia antaŭa sugesto igi titolojn kun "prezidanto" redirektiloj ? AL @ 17:33, 17. Jun 2008 (UTC)
Alinomado de ĉiom da tiuj artikoloj ja estus grandega tasko. Tamen, mi volonte faros la tutan taskon, se ĉiuj aliaj konsentas. Sed antaŭ ol fari tion, mi volas certi, ke neniu opinias kontraŭe. --Niko, 03:08, 18 Jun 2008 (UTC)
Laŭ mi la preferinda vorto estas "prezidanto". Se okazu unuecigo, kaj tion mi aprobas, prefere estu unuece uzata la vorto "prezidanto" (kaj eble iafoje "ŝtatprezidanto", se en la kunteksto necesas ekstrema klareco). La vorto "prezidento" estas senbezona. Bertilow 03:27, 18. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus finis la alinomadon. Vidu nun la kategorion . Nun la titoloj kaj kategorioj uzas la formon "prezidanto." --Niko, 06:13, 18 Jun 2008 (UTC)
Multan dankon al Niko pro tiu granda tasko! Marcos 19:23, 18. Jun 2008 (UTC)

Mi forte opinias, ke tiun ĉi diskuton oni ne povas konsideri bazon por ĉie uzi nur la formon „prezidanto“, iom ajn fundamenta ĝi povas ŝajni. Prezidento estas pli preciza formo, reale uzata, kial ni rifuzu de ĝi? Mi certe ne rifuzos. Slavik IVANOV 23:43, 22. Dec 2009 (UTC)

"Prezidanta" alinomado redakti

Mi komencis la taskegon de alinomado de artikoloj pri prezidantoj. Mi kreis la kategoriojn "Prezidantoj" kaj "Prezidantoj laŭ nacieco." Estas sufiĉe malrapida procezo, do ne zorgu pri la fakto, ke la artikoloj nun estas dividitaj inter la nova kaj malnova sistemoj. --Niko, 04:09, 18 Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus finis la alinomadon. Vidu nun la kategorion

. Nun la titoloj kaj kategorioj uzas la formon "prezidanto." --Niko, 06:13, 18 Jun 2008 (UTC)

Ĉu administranto povus renomi la kategoriojn al "prezidentoj" kaj "prezidentoj laŭ nacieco" aŭ eble pli bone "prezidentoj laŭ lando"? --Bea 07:12, 18. Jun 2008 (UTC)
Kial? Ĉu vi ne vidis la supran sekcion "Prezidanto/Prezidento", en kiu Niko trovis konsenton pri la unuecigo per uzado de "prezidanto" anstatau "prezidento"? Marcos 19:24, 18. Jun 2008 (UTC)
Mi ne scias, ĉu temas pri efektiva konsento, sed espereble jes. Ĉiuokaze mi esperas, ke estos korektitaj kaj unuecigitaj ankaŭ la tekstoj ene de la koncernaj artikoloj. Nun multaj el tiuj artikoloj nomiĝas "Prezidanto...", sed parolas pri "prezidento". Mi sufiĉe ofte vidas, ke oni ŝanĝas la nomon de artikolo, sed lasas la malnovan (eraran aŭ malpli bonan) formon plurloke ene de la artikolo. Mi konscias, ke tralaborado de ĉiuj tiuj artikolotekstoj estas tre granda kaj pena laboro. Mi mem hezitas ekfari ĝin, ĉar mi antaŭvidas, ke la "prezident"-emuloj ankoraŭ ne diris sian lastan vorton pri la afero. Bertilow 03:35, 19. Jun 2008 (UTC)
La antaŭvidaĵo de Bertilow estas konsiderinda risko. En Vikipedio ne maloftas fervoruloj, kiuj kovas lingvajn fiks-ideojn kaj vidas nian enciklopedion kiel taŭgan kampon por ludi per siaj ideoj. Mi mem opinias pli-malpli simile kun Marcos (“Do foje ni certe permesu ankaŭ lingvan diversecon”), kaj mem apenaŭ entreprenas balaajn ŝanĝojn lingvajn. Korekti la prezidentojn mi eble povus rekomendi. Tamen ne faru la korektadon per robotoj, ĉar la afero ne estas sufiĉe simplega por robota intelekto.
La diskuto ĉi-foja, rea, pri prezidanto komenciĝis per subita, dufoja ŝanĝo de la titolo Prezidanto de Finnlando. Tiu artikolo, en la titolo kaj en la teksto, tute konsekvence uzis nur la vorton prezidanto, kaj mi iom draste (kaj certe malĝentile) reagis. Tial, kaj ĉar la respondo al la ĉi-supra demando de Marcos (“Ĉu vi ne vidis la supran sekcion...”) evidente estas “Ne vidis kaj certe ne legis”, mi aldonas respondon, kiun mi iam donis al simila peto pri titolŝanĝo. Ĝi aperis sur mia diskutpaĝo. Ankaŭ ĝin verŝajne neniu legis (kiu legas la diskutpaĝojn de unuopaj vikipediistoj?). Jen kion mi skribis komence de majo:
“Dankon por viaj proponoj, sed mi nepre ne ŝanĝos la titolon. La vorto prezidanto en Esperanto ĉiam signifis ankaŭ respublikestron. El la pure esperantaj vortaroj tiun signifon montras jam Kabe (1911) kaj Plena Vortaro (1934), kiuj, same kiel Reta Vortaro, tute ne havas ian radikon "prezident". "Prezidento" aperis en PIV-1970 kiel sinonimo de unu signifo de "prezidanto". PIV-2002 ankoraŭ havas ĝin, sed montras klare, ke "prezidanto" estas preferinda. Ankaŭ la aserto "vikipedio uzas la terminon 'prezidento' en tiu kazo" estas prava nur, se vi aldonas la vorton "ankaŭ": V. uzas ankaŭ la vorton "prezidento" en tiu okazo.
“Bedaŭrinde iom disvastiĝis la uzo de "prezidento", pro stranga precizismo kaj sen ia ajn pruvo pri miskomprenoj en reala lingvo, kaj tiel aldoniĝis tute nenecesa distingo lernota en la lingvo. Rektan modelon por tia distingo oni ne trovas en aliaj lingvoj, tial ĝi estas des pli malutila. Okaze de nepra bezono precizigi, oni povas diri "ŝtatprezidanto" aŭ "respublikestro", sed tia okazo maloftas. Ekz. la esprimo "prezidanto de Finnlando" estas perfekte unusenca sen iaj aldonoj. Se vi opinias, ke respublikestro ne prezidas, ne enkonduku nenecese harfendajn neologismojn, sed ĝustigu vian komprenon pri la vorto "prezidi". PIV-2002 jam tion bone formulis: prezidi (signifo 2) = havi la plej altan oficon en la gvidado de organizaĵo, regno k.a.” – --Surfo 07:11, 19. Jun 2008 (UTC)
Pardonu, kulpas mi. --Bea 10:32, 19. Jun 2008 (UTC)
Neniu kulpas, Bea. Ni simple ĉiuj provas kunlabori, kaj kelkfoje povas okazi malfacilaĵoj. --Niko, 14:16, 19 Jun 2008 (UTC)
Mi ne volus enmiksiĝi en la diskuton, sed volus nur atentigi ke la frazo "Rektan modelon por tia distingo oni ne trovas en aliaj lingvoj" ne ĝustas. Almenaŭ en la germana lingvo ekzistas la nomo Vorsitzender (kun vikipedia artikolo) kaj en la nederlanda la paralele la vorto Vorzitter por "prezid-anto", kaj Präsident respektive President kiel vorto aparte (kvankam ne ekskluzive) por "prezidento". Kaj la vikipedia artikolo pri Vorzitter nomas ses pliajn intervikiajn lingvojn. Mi ekde mia esperantistiĝo dum 1978 fidis mian PIV-on de 1970 kaj ĉiam uzis la vorton "prezidento" (laŭ la PIV-a difino de "ŝtatprezidanto de respubliko") en mia lingvaĵo, tial estus iom strange nun post 30 jaroj subite forviŝi la vorton. Sed se la ĝenerala plimulto opinius ke "ŝtatprezidanto" nepre estas pli eleganta kaj konciza vorto ol "prezidento", mi facile cedas. Mi nur pensas ke nepre devas esti diferenco inter prezidantoj de ŝtatoj, de lokaj kluboj, kaj de unuopaj kunsidoj de iu ajn rondo ("homo, kiu prezidas kunvenon" estas tre efemera tasko kaj honoro, kiu daŭras ne pli longe ol daŭras la kunveno). Se oni ne diferencigas, en la kategorion "Prezidantoj" (laŭ PIV-1970 kaj PIV-2002) vere eblas enordigi plej buntan faskon da iaspecaj gvidantoj.
ThomasPusch 19:24, 22. Jun 2008 (UTC)

Lingva angulo redakti

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni aranĝu lingvan angulon aŭ similan kaj tie konservu iel la ĉitieajn diskutajn rezultojn pri lingvaj problemoj. Krome estu ligiloj tien, ekz. de ĉi tiu paĝo kaj el la helpaj paĝoj. Kore --Tlustulimu 08:03, 18. Jun 2008 (UTC)

Mi konsentas. Lingva angulo estas bona ideo. --Niko, 16:48, 18 Jun 2008 (UTC)
Tiam ni ankoraŭ interkonsentu pri la nomspaco, kien ni metos ĝin, ĉu Vikipedio:Helpo:? Do, ĉu la artikolo estu Vikipedio:Lingva anguloHelpo:Lingva angulo? Kore --Tlustulimu 17:14, 18. Jun 2008 (UTC)
Fakte, ni jam iam parolis pri la disigo de la diskutejo.--Ziko 17:06, 19. Jun 2008 (UTC)
Mi ne pensis pri iu disigo de la diskutejo, sed pri la konservado de lingvorilataj diskutaj rezultoj. Ekz. se iu demandas pri termino kaj ekzistas kelkaj eblecoj kaj oni ĉi tie eldiskutas decidon por unu el tiuj. Mi esperas, ke tio estas iom pli klara ol mia enkonduketo. Kore --Tlustulimu 17:10, 19. Jun 2008 (UTC)

Mi sugestas ke estu kreota unue Vikipedio:Lingva angulo kaj se iuj reguloj estas kaj klare esprimitaj kaj bezonataj povus aperi paĝoj en la helpa nomspaco. AL @ 20:21, 19. Jun 2008 (UTC)

Bone, Arno. Kiel unua diskuta rezulto ni ja povus enmeti la du klarigajn liniojn el la sekva diskuto pri la distingo inter "anstataŭi" kaj "anstataŭigi". Krome tie ankaŭ estu ligilo al la diskuto mem. Se la diskuto iam ŝoviĝos en arkivon, ni nur devos atente alĝustigi la ligilon. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 20:30, 19. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus trovis en la arkivo de la diskutejo (iama babilejo) la jenajn subpaĝojn: Vikipedio:Babilejo/nejam, Vikipedio:Diskutejo/Je en datoj. Kiu emas ellabori resumon por la lingva angulo? Kore --Tlustulimu 14:59, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi nun jam resumis Vikipedio:Diskutejo/Je en datoj en la linga angulo. Mi pretas ankaŭ iam resumi Vikipedio:Babilejo/nejam tie, se neniu tion faros antaŭ mi. Marcos 22:37, 25. Jun 2008 (UTC)
@Marcos. Dankon pro via aldono kun resumo. Ĉu vi hazarde scias, kie troviĝas plia tia diskuto? Kore --Tlustulimu 07:42, 26. Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus metis ligilojn al Vikipedio:Lingvaĵo kaj Vikipedio:Lingva angulo en la startan paĝon de nia helpejo. Kore --Tlustulimu 20:34, 26. Jun 2008 (UTC)

Anstataŭi / Anstataŭigi redakti

Mi freŝdate realizis, ke en la Universala Vortaro, ekzistas la vorto "anstataŭi," por kiu ni ofte uzas la formon "anstataŭigi." Ŝajnas, ke multaj esperantistoj, pro nekonsulto de la UV, ne priscias ĉi tion. Ĉu mi do rajtas anstataŭi ĉiun aperon de "anstataŭigi" per "anstataŭi"? Mi demandu antaŭ ol fari... --Niko, 06:55, 18 Jun 2008 (UTC)

Tiuj du vortoj havas malsaman signifon!!!
anstataŭi = esti en la loko de, plemuni la taskon de, ekz. dum mia foresto mia kolego anstataŭas min; kloro anstataŭas hidgorenon post klorado.
anstataŭigi = meti en la lokon de, doni la taskon al, ekz. anstataŭigi ĉiujn literojn o per a, ktp.
Resume -- la nuna uzo estas korekta! Alaŭdo ۩ 07:03, 18. Jun 2008 (UTC)
Mi pensas, ke Alaŭdo pravas. Do, la proponita ŝanĝo ne estas necesa. Kore --Tlustulimu 07:59, 18. Jun 2008 (UTC)
Jes, ankaŭ mi pensis tion. Kaj mi ankoraŭ konsentas kun vi. Tamen, mi estas tre konfuzita pro la jena citaĵo el la Universala Vortaro de Zamenhof.
anstataŭ'i: remplacer, replace, ersetzen, замѣнять, zastępować --Niko, 15:44, 18 Jun 2008 (UTC)
Mi ne povas klare respondi por la aliaj lingvoj, sed la proponita traduko en la franca estas malpreciza kaj konfuziga ĉar "remplacer" povas signifi laŭ la situacio ĉu "anstataŭi" ĉu "anstataŭigi". En la ekzemploj de Alaŭdo mi ambaŭkaze uzos la saman "remplacer" (le chlore remplace l'hydrogène, je remplace tous les o par des a") AL @ 20:28, 19. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ en la rusa mi uzus la saman verbon en ambaŭ okazoj. Sed miaj ekzemploj estas el NPIV, mi simple forgesis aldoni referencon al ĝi (kaj pigris citi la plenan gloson). Sed NPIV klare distingas tiujn du kaj krome en la gloso aperas averto: "Ne konfuzu anstataŭi kaj anstataŭigi!". Do, la ekzemplo montras, ke en kelkaj aspektoj E-o estas pli fleksa kaj preciza, ol niaj naciaj lingvoj. Alaŭdo ۩ 07:42, 20. Jun 2008 (UTC)

Mi restarigas ĉi tiun sekcion, ĉar eĉ se Niko opinias ke li trovis respondon al siaj demandoj, la diskuto (kaj precipe la respondoj) povas interesi aliajn uzantojn : tiu sekcio estas briko al la konstruota "lingva angulo". AL @ 20:21, 19. Jun 2008 (UTC)

Haha, mi forigis ĉi tiun sekcion ĉar mi sentis min iom stulta pro la demando. Mi simple konfuziĝis. Tamen, mi antaŭĝojas la lingvan angulon por pli da tiaj demandoj. --Niko, 7:01, 22 Jun 2008 (UTC)

Vikipedio:Gazetaro redakti

Mi ŝatus denove atentigi pri Vikipedio:Gazetaro, bedaŭrinde ĝi estas sufiĉe nekompleta, ŝajnas.--Ziko 14:26, 18. Jun 2008 (UTC)

Vikipedio en UK: kiu venos? redakti

En la paĝo Vikipedio:Vikipedio en UK bv noti ke vi venos al UK en Roterdamo. Mi ŝatus speciale atentigi pri la programero en kleriga lundo.--Ziko 17:00, 18. Jun 2008 (UTC)

Ridinda afero redakti

Komencante ĉe la artikolo Magazino, vi vidos: Magazino estas perido revuo. Alklakante revuon vi vidos: Revuo estas perioda gazeto. Alklakante ankoraŭ vi vidos: Gazeto estas perioda publikigaĵo. Bedaŭrinde la ludo finiĝas ĉi tie. Almenaŭ la legantoj scios ke tiaj publikigaĵoj estas periodaj. :| Eb.eric 06:02, 21. Jun 2008 (UTC)

Mi nun solvis la problemon jene:
  • Mi plusendigis "magazino" al "revuo", ĉar ne estas klara signifodiferenco inter la du (ŝajnas ke la vorto "magazino" eniris Esperanton pro la influo de kelkaj etnaj lingvoj, en kiuj ĝi tamen signifas simple "revuo"; ankaŭ la difinoj en PIV kaj ReVo ne vere kontentige klarigis la diferencon, kaj kontraŭis la informojn, kiuj aperis en la artikolo gazeto antaŭ mia lasta redakto).
  • Mi ŝanĝis la difinon ĉe revuo tiel, ke ne polu estas menciata "perioda" (kio jam klaras, se oni uzas "gazeto" en la difino), kaj anstataŭe menciis la ecojn, kiuj vere distingigas revuojn de aliaj gazetoj.
Mi esperas ke aliaj konsentas kun tiuj ŝanĝoj. Marcos 14:44, 21. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la korektoj. Eb.eric 16:29, 21. Jun 2008 (UTC)

Titoloj de artikoloj pri japanoj: transskribado redakti

Malnova versio de Vikipedio:Nomoj de titoloj#Esperantigado de nomoj havas mencion pri uzado de transskribado por japanaj personaj nomoj.[4]

 
 7. Nomoj el ne-latinaj skriboj ĉiam devas esti laŭeble redonaj per esperantaj literoj. Do Jelcin ne Yeltsin. Esceptas nomoj de lingvoj kiuj jam havas internacie rekonatan latinigon, ekz. (japanaj personaj nomoj) Toyota ne Tojota, Miyamoto ne Mijamoto. Esceptu tiujn japanajn geesperantistojn kiuj elektis esperantecan transskribon. Por la ĉina uzu Pinjinon

Do, mi longe kreis titolojn en rekonata latinigo (nome Hepburn-Transskribo) por artikoloj pri ne-esperantistoj. Tamen, Vikipedio:Nomoj_de_titoloj/Propono_de_Bab(04:25, 25. Apr 2006) mankas konkretan mencion pri "latinigo" dum mencias ne-aplikon de esperantigo por ne-esperantistoj.

 
 Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio. Sed esperantigoj de nomoj el kategorioj, ĉe kiuj oni kutime uzas Esperantigojn (kiel nomoj de antikvaj grekoj kaj romianoj) ankaŭ estas permesataj (eĉ se temas pri nova Esperantigo)." 

Mi opinias ke necesas klara mencio "oni uzu rekonatan latinigon por japanaj ne-esperantistoj"(ankaŭ Pinjino por ĉinoj k.c.) al la regularo. Amike - Ryoho 15:10, 21. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo.
Mi nun menciis tiun regulon en la sekcio Alfabeto kaj uskleco. Ĉar temas pri transliterigo kaj ne pri Esperantigo, ni ne menciu tiun regulon en la sekcio pri Esperantigo. Marcos 08:20, 22. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro via mencio
Mi aldonis mencion pri transliterumo-sistemoj : Pinjino, Hepburn k.c. - Ryoho 10:01, 22. Jun 2008 (UTC)

congratulations - blahopřání (=cs) redakti

congratulations to 100.000, -jkb- (cs.source) 18:47, 21. Jun 2008 (UTC)

(traduko) Gratuloj okaze de 100'000 (vikipediaj artikoloj).
Se mi bone komprenis, la esperanta vikipedio atingis la 100.000-an artikolon la 15-an, kaj la ĉeĥa la 19-an de junio. Tial gratulo pro la similtempa atingo de la artikola nombro de vikipediisto nome de la ĉeĥa vikipedia branĉo estas tute taŭga. Flanka bona novaĵo estas la jena: La germana vikipedio ekde multaj monatoj rifuzis en sia ĉefpaĝo enmeti intervikian ligon al la esperantlingva ĉefpaĝo, kun la argumento ke la esperanta enciklopedio "havas sub 100.000 artikolojn". Pluraj aliaj vikipedioj ja estis ligitaj de la germana ĉefpaĝo laŭ diversaj esceptaj kriterioj, ĉu ke temu pri lingvo de najbara nacio al Germanlingvio, ĉu ke temu pri "aparte grava lingvo" (ekzemple la latina - Esperanto ne havu tiun gravecon). Nun la argumentado ne plu estis pravigebla: La 19-an de junio finfine ankaŭ la esperanta ĉefpaĝo oficiale estis ligita al la enirpaĝo de la germana vikipedio.
ThomasPusch 19:07, 22. Jun 2008 (UTC)