Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 9

Rebeligo de la ĉefpaĝo redakti

Ĉu eble oni povus redizajni la ĉefpaĝon? Miaopinie ĝi ne estas tre bela. Interalie, mi ŝatas la hispanan kaj la ĉeĥan ĉefpaĝojn. La Esperanta paĝo ne ŝajnas facile ŝanĝebla, ĉar ĝi estas kunmetaĵo de multaj ŝablonoj. Se vi konsentas, mi provos proponi ion. Mutichou 10:47, 15. Jun 2008 (UTC)

Tio estas bona ideo. Mi jam kreis proponon por tio: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2. Mi esperas, ke ĝi plaĉas al sufiĉe multaj vikipediistoj. Se ne, mi povas ankoraŭ ŝanĝi ĝin. Kore --Tlustulimu 14:30, 15. Jun 2008 (UTC)
En mia antaŭa propono mi provis eviti tabelojn por la desajno, ĉar tabeloj ne estas bonaj por la desajno, sed por tabelecaj enhavoj. Krome la veraj retdesajnistoj evitas ilin por la desajno. Kore --Tlustulimu 14:36, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi trovas vian proponon ege pli bela ol la nunan Ĉefpaĝon. Sed ĉu la artikolo de la semajno ne estu ĉe la supro de la paĝo? --Niko 14:58, 15 Jun 2008 (UTC)
Ĉu mi ŝanĝu tion? Kore --Tlustulimu 15:11, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis tion. Ĉu tio estas nun pli taŭge lokita? Kore --Tlustulimu 15:21, 15. Jun 2008 (UTC)
Ĉu eblas fari tiel, ke la kestoj en kesto-titoloj estu rondigitaj ne nur de la maldekstra, sed ankaŭ de la dekstra flanko? Ĉu eblas pligrandigi la plej supran tiun keston, ĉar nun la teksto tie estas pli granda, ol la spaco. Krome, ĉu eblas iel reordigi la paĝon, ĉar dume la longo de du kolumnoj estas tute neegala! Eble vi aldonu ion kroman keston... Alaŭdo ۩ 15:34, 15. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ mi trovas, ke via paĝo estas pli bela ol la nuna. Mi proponas Vikipediisto:Mutichou/Ĉefpaĝo. Bedaŭrinde mi uzis tabelojn por kolumnojn, sed mi provos ŝanĝi tion. (Kaj la ŝablonoj pri aktualaĵoj kaj aliaj estus pli belaj kun blanka fono.) Mutichou 15:36, 15. Jun 2008 (UTC)
La propono de Mutichou estas eĉ pli eleganta ol tiu de Tlustulimu. Kroman plibonigon miproponas laŭ franclingva ĉefpaĝo : ke la sekcioj estu kaŝeblaj skatoloj (precipe sekcio kia "Pri ĉi tiu paĝo") AL @ 15:44, 15. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas ke la francaj kaŝeblaj ŝablonoj estas tre elegantaj. Ĉu vi vidis la latinan ĉefpaĝon? Ĝi entenas belan statuon, kaj ni povus havi ion similan, sed kiu rilatas al Esperantujo. --Niko, 15:49, 15 Jun 2008 (UTC)
Ho, kaj mi havas unu kritiketon de la propono de Mutichou. En la kesto por la lando de la monato, estas tro da blanka, malplena spaco. Sed mi imagas, ke tio estas sufiĉe facile korektebla. Eble ni povus havi ankaŭ bildon de la monato (aŭ semajno?), kiel la "bildon de la tago" en la anglalingva versio.--Niko, 15:52, 15 Jun 2008 (UTC)
Mi pensis, ke mi povus malgrandigi la spaco inter la fakoj de la sekcio “Enciklopedio”, sed ja plu estus tro da blanko malsupre. Estas malfacile havi samaltajn kolumnojn, ĉar tio dependas de la kvanto da teksto, kiun oni enmetas en “Ĉu vi scias?”, “Artikolo de la semajno” kaj aliaj. Mutichou 15:58, 15. Jun 2008 (UTC)

Mi ĵus rondigis la dekstran parton de la oranĝa kesto, sed iel ĝi efikas malsemitrie. Kion fari? Kore --Tlustulimu 15:56, 15. Jun 2008 (UTC)

Sekve de mia sugesto : mi kreis novan paĝon tute saman kiel tiun kiun kreis Mutichou al kiu mi aldonis la eblecon kaŝi unuope la skatolojn. Mi por tio kreis {{Chefpagho/skatolo}} kaj enportis en Mediawiki:common.js la funkcion LigilojSkatolChefpagho. Vidu Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo AL @ 22:12, 15. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Via propono de nova ĉefpaĝo tre belas. Tamen mi havus demandeton: ĉu vi povus adapti la menciitan funkcion tiel, ke ĝi ankaŭ kunlaboras kun la ŝablono {{Ĉefpaĝo kesto2}}, kiu estas bazo por mia propono (Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2)? Tiam ankaŭ mia proponata skizo havus kaŝeblon de la kestoj. Kore --Tlustulimu 23:29, 15. Jun 2008 (UTC)
(Aldono) Mi ĵus aldonis la klason "grizakapo" al la ŝablono {{Ĉefpaĝo kesto2}}, sed la kaŝado ne funkcias. Kial? Kore --Tlustulimu 23:40, 15. Jun 2008 (UTC)
(Dua aldoneto) Mi ĵus aldonis plian klason, tiel ke finfine funkcias la kaŝado. Mi eventuale provos trovi solvon por la nekonvena metado de la ligilo "kaŝi" sub la superskribon anstataŭ apud ĝi. Sed nun estas paŭza tempo por iom dormeti. Kore --Tlustulimu 23:48, 15. Jun 2008 (UTC)

Ni balotu! redakti

Mi proponas baloti pri la nova aspekto de la ĉefpaĝo, ĉar al mi ambaŭ proponoj ŝajnas ege bonaj, precipe post granda plibeligo de tiuj dum la lastaj tagoj. Alaŭdo ۩ 06:44, 16. Jun 2008 (UTC)

Saluton, Alaŭdo. Se mi ĝuste nombris, estas eĉ tri proponoj: Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo2, Vikipediisto:Mutichou/Ĉefpaĝo kaj Vikipediisto:ArnoLagrange/Ĉefpaĝo. Pri kiuj el ili ni laŭ via propono balotu? Kore --Tlustulimu 08:55, 16. Jun 2008 (UTC)
Ni balotu pri ĉiuj tri :) Alaŭdo ۩ 11:08, 16. Jun 2008 (UTC)
La propono de ArnoLagrange estas plibonigo de la mia. Ĉu ankaŭ pri la mia ni balotos? Mutichou 11:19, 16. Jun 2008 (UTC)

Mi kreis balotsekcion en la paĝo Diskuto:Ĉefpaĝo. Ĉiuj bonvolu voĉdoni tie dum la venontaj du semajnoj. Thomas Guibal 12:02, 16. Jun 2008 (UTC)

Surprizas min ke oni tuj komencis baloton. Nia regulpaĝo Vikipedio:Baloto postulas, ke oni unue provu trovi interkonsenton antaŭ ol baloti pri afero. Tio ĉi-kaze ne okazis, do la baloto estas kontraŭ-regula kaj tial ne valida...
Dua problemo estas, ke verŝajne oni daŭre faros plibonigojn al la proponoj, dum la baloto okazos. Tio tamen senvalorigas la voĉdonojn kiuj okazis antaŭ la lastaj plibonigoj de ajna propono.
Mi persone nun preferas la proponon de Tlustulimu, sed proponus kelkajn ŝanĝojn al ĝi: Unue, la kesto "Vikipedia aktualaĵo", kiu ofte estis dum longega tempo neredaktita, aperas tro supre; indus anstataŭe meti la artikolon kaj la kunlaboraĵon de la semajno pli supren. Due, almenaŭ ĉe la mallarĝa ekrano, ĉe kiu mi nun laboras, la "kaŝu"-butonoj aperas tute fuŝe en aparte linio inter la sekci-titolo kaj la sekci-enhavo. Kaj laŭ mi ni ne bezonas la "redaktu" butonon ĉe ĉiu sekcio.
Ĉiuokaze, ĉiuj proponoj estas ankoraŭ plibonigendaj, kaj dum oni daŭre plibonigas ilin, oni ne povas baloti pri ili. Kaj verŝajne ni povos trovi interkonsenton eĉ sen baloti... Marcos 16:36, 16. Jun 2008 (UTC)
Se la baloto laŭ la opinio de Marcos ne estas valida, tiam mi emus ankoraŭ ŝanĝi la ŝablonon {{Ĉefpaĝo kesto2}}, ĉar jam multaj skribis, ke ili ne ŝatas la ligilon "redaktu". Ĉu li pravas? Se jes, ĉu iu emas helpi forigi la ligilon, ĉar krom tio ankaŭ necesus adaptado de kelkaj enŝablonaj formatigoj. Ĉar mi jam kelkan tempon ne plu ofte okupiĝis pri CSS, tio iom malfacilas al mi. Kore --Tlustulimu 17:06, 16. Jun 2008 (UTC)
Nu bone, Marcos, neniel gravas... Alaŭdo kaj mi nur intencis progresigi kaj klarigi la aferon. Thomas Guibal 08:02, 17. Jun 2008 (UTC)
Saluton, gekaraj. Hieraŭ mi sukcesis solvi la problemeton pri la ligilo "kaŝi". La korektita versio estas Ĉefpaĝo/propono por la ĉefpaĝo3. Kore --Tlustulimu 07:43, 17. Jun 2008 (UTC)

Nova propono redakti

Surabaze de la plej nova propono de Tlustulimu, mi nun kreis propran proponon por rebeligo de la ĉefpaĝo. La ĉefa diferenco estas la rearanĝo de la unuopaj kestoj. Krome mi realdonis la interlingvajnligilojn, kaj faris kelkajn aliajn ŝanĝetojn. Ankoraŭ necesas pliheligi la fonkoloron de la kestoj (aŭ krei helan fonkoloron por la blankaj kestoj), sed tion nur eblas fari, kiam ni transiros al la nova versio, ĉar la kestaj ŝablonoj dume estas ankaŭ uzataj por la malnova versiode la ĉefpaĝo. Kion opinias la aliaj pri mia propono? Ĉu la aranĝo de la kestoj estas taŭga? Ĉu estas aliaj ŝanĝendaĵoj krom la fonkoloroj de la kestoj? (Laŭ mi estus bone en la enkonduka teksto atentigi pri la serĉ-funkcio, ĉar alikaze kelkaj novuloj eble ne tuj pretervidas ĝin, kaj ne scias kiel trovi deziratajn informojn). Marcos 11:52, 28. Jun 2008 (UTC)

Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj redakti

Sen alidirektilo pro la Diskuteja serĉilo. Jen: Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj

Listo de problemaj bildoj redakti

Saluton! Mi nun atente poluras miajn malnovajn artikolojn kaj zorgas pri rajtoj de bildoj, kiujn ni uzas en la artikoloj. Mi rimarkis, ke pluraj miaj propraj bildoj, aŭ propraj bildoj de aliaj vikipediistoj estis markitaj per la ŝablono, ke tiuj ne havas licenco-indikon. Tio ja veras, sed multaj vikipediistoj ne konscias pri tiu situacio kaj danĝero por la bildoj, kiujn ili alŝutis. Ĉu eblas, ke oni kreu la listojn de koncernaj bildoj por uzantoj kaj metu tiujn ekzemple ĉe Vikipedio:Problemaj_bildoj\Uzantonomo, kaj metu ligilon al la diskutpaĝo de koncerna uzanto, kun priskribo de verŝajna forigo de tiuj bildoj, se oni ne indikos licencon. Tiam homoj eble pli ekkonscios la situacion kaj aldonos tiujn indikojn. Tio validas, ekzemple, por mi, ĉar kvankam mi en pluraj alŝutitaj bildoj skribas "propra foto", oni tamen metas ŝablonon pri mankanta licenco. Alaŭdo ۩ 14:14, 22. Jun 2008 (UTC)

Mi opinias, ke la definitiva forigo de bildo ne devus okazis robote sed permane, eĉ se tio donas pli grandan laboron, kaj ankaŭ fakte per kontrolo de esperantisto. Kiam temas pri bildoj aperintaj antaŭ 1943 ili kun escepto de tre malmultaj landoj, kiuj konas pli longan kopirajtperiodon, estas aŭtomate publika havaĵo pro aĝo. Kiam temas do pri fotoj de Esperanto-pinoniroj de antaŭ la dua mondmilito, oni (anstataŭ aldoni stultan ŝablonon kun forigminaco) - eĉ sen kontakti la alŝutanton - povas aldoni la ŝablonon pd - aldonante (publika havaĵo pro aĝo). Pri aliaj kazoj oni devus laŭ mi retmesaĝi al la alŝutantoj por ke ili havu eblecon liveri la mankantan licencinformon. - Krome mi konstatis, ke la fama roboto Siebrand metis la forigminacon erare al pluraj bildoj, kiuj ja enhavis korektan kopirajtinformon, sed por tiu informo ne utiligis ŝablonon sed simple klarigis en teksto. Amike DidiWeidmann 16:08, 1. Jul 2008 (UTC)
Stulta roboto postulas kopirajton por bildo kia Dosiero:Dentform.bmp kiu estas nur cifera formulo. Se informo pri kopirajto ne estos provizita la danĝera senkopirajta bildo estos senkompate forigita. AL @ 16:39, 3. Jul 2008 (UTC)
Ne estu mokema. Neniu forigos ion sen rigardo. (Jes, multaj bildoj estis aldonitaj senzorgeme, sed ili estos forigitaj tre zorge!) Eble ni markis la bildojn kiel problemojn, sed ni rigardas ĉiun ajn de tia bildo per homajn okulojn. Se vi havas pli bonan solvon, eble vi povas proponi ĝin. -- Yekrats 17:11, 3. Jul 2008 (UTC)
Mi ĵus kreis novan liberan version:   -- Yekrats 17:04, 3. Jul 2008 (UTC)

Guglomapo redakti

Saluton. Kiel oni povas aldoni guglomapon al ĉitiea artikolo? Ĉu por tio ekzistas aparta ŝablono? Kore --Tlustulimu 17:08, 22. Jun 2008 (UTC)

Kial aldoni guglomapon kies kopirajto ne estas libera ? Ni havas WikiMiniAtlaso kiu estas Vikimedia projekto kies kopirajta statuso estas klara. Uzante la ŝablonon {{koord}} vi aldonas kaj WikiMiniAtlasan situon de la loko kaj ligilon al ilaro kiu donas ligilojn al tre diversaj retaj lokigiloj (ne nur Guglo) per geoHack.
Vidu ekzemple 43° 12′ 47″ N 2° 21′ 7″ O / 43.21306 °N, 2.35194 °O / 43.21306; 2.35194 (mapo), alklakante la globeton montriĝas WikiMiniAtlaso, alklakante la koordinatojn malfermiĝas paĝo kun ligiloj al lokigiloj. Arno Lagrange @ 18:35, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus enmetis lokan informon al la artikolo Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro. La proksima loko al la koncerna tendejo estas la vilaĝo Thomsdorf, kiu troviĝas en norda Brandenburgio. - Ĉu estus pli bone enmeti la koordinatoj por la tendejo mem, ĉar ĝi estas certa distanco? Kore --Tlustulimu 19:43, 22. Jun 2008 (UTC)
Se vi povas havigi koordinatojn de tendejo des pli bone. Koordinatoj montriĝu ĉe titolo nur se ili ests tiuj de la ĉeftemo de la artikolo. Tiukaze se la renkontiĝo ĉiam okazas en la sama loko ili tie montriĝu. Se la renkontiĝo okazus ĉiujare en alia loko, la koordinatoj devus esti montritaj nur en la teksto. AL @ 22:27, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus aldonis koordinatojn por la tendejo mem. Mi trovis ilin sur la paĝaro de la tendejo [1], kiu estas en la germana lingvo. Ĉu mi enlasu la koordinatojn de la proksima vilaĝo? Kore --Tlustulimu 15:41, 24. Jun 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉu iu emus krei helpan paĝon pri la enmetado de koordinatoj per helpo de la ŝablono {{koord}}, aŭ ĉu vi pensas, ke la dokumentado en la ŝablonon sufiĉas? Kore --Tlustulimu 15:04, 28. Jun 2008 (UTC)

Fajrvulpo 3 redakti

Saluton. Mi antaŭ kelkaj tagoj instalis la novan, jam 3an, version de Fajrvulpo. Sed nun ne plu funkcias la redakta butonaro. Nur restas al mi la ebleco uzi la aldonaĵon (angle Gadget) WikEd, kiu bone funkcias. Ĉu iu administranto povas eltrovi, kie estas la eraro? Strangas nur, ke la redakta butonaro en la suprasoraba vikipedi funkcias kiel en Fajrvulpo 2. La erarokonsolo de Fajrvulpo diras angle "addButton not defined" (addButton ne difinita). - Mi ne scias, ĉu iu alia vikipediisto jam rimarkis la saman problemon. Kore --Tlustulimu 21:08, 22. Jun 2008 (UTC)

Mi ankaŭ ĵus instalis Fajrovulpon 3 (kiu strange Esperante sin nomas "Minefield" !?), ne havas problemojn kun redaktobutonoj, sed rimarkis ŝanĝon en la elmontro : la literoj pligrandiĝis. Mi ne jam esploris kial. Cetere mi provis WikEd kaj apenaŭ uzas ĝin ĉar ĝi havas iujn ĝenajn sintenojn, kiuj igas ĝian uzon pli nervoziga ol avantaĝa, precipe ke direktoflagoj ne ĉiam efikas al liniŝanĝo aŭ literŝanĝo sed foje al salto al paĝ-fino aŭ lini-fino (repektive -komenco). Krome dum tajpado foje ekokazas malagrabla blinkado kaj eĉ foje plena ĉesigo de elmontro de tajpitaj literoj. Arno Lagrange @ 22:20, 22. Jun 2008 (UTC)
Mi uzas Fajrovulpon 3 ekde kelkaj semajnoj kaj Vikipedio funkcias bone (same) por mi. Mi uzas Vindozon XP. Eb.eric 23:29, 22. Jun 2008 (UTC)
Saluton. La javaskripta konsolo (mesaĝilo) ankaŭ enhavas ĉe mi la jenon:
Fehler: missing } after function body
Quelldatei: http://eo.wikipedia.org/skins-1.5/common/edit.js?156
Zeile: 179, Spalte: 32
Quelltext:
  this.responseCache[license] = r
Mi esperas, ke tion ne kaŭzas iu foliumila etendilo. Kore --Tlustulimu 08:41, 23. Jun 2008 (UTC)
Ĉu vi estas certa, ke tie staras "linio 179"? Edit.js havas nur 156 liniojn. --Michawiki 04:15, 24. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Michawiki. Mi certas pri la linio 179, ĉar mi kopiis la mesaĝon el la foliumila subfenestro. Krome mi instalis etendilon, per kiu mi povas rigardi la js-dosieron mem. Kaj tie la menciita teksto strange staras je la fino de Edit.js. Kore --Tlustulimu 07:13, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus testis tion elsalutinte. La problemo restis. Do, mia individua javaskripto verŝajne ne kulpas, ĉar ĝi nur laboras, se mi alsalutas. - Krome mia foliumilo montras nekompletan fontan kodon de "http://eo.wikipedia.org/skins-1.5/common/edit.js?156". Kiel estiĝas ĉi tiu dosiero? La versio en la suprasoraba vikipedio havas tute alian enhavon, sed ankaŭ Operao 9.5 montras funkciantan js-dosieron. Strange, ĉu ne? La kompleta versio nur aperas jene: "http://eo.wikipedia.org/skins-1.5/common/edit.js". Do, sen tiu ?156. Kiun funkcion havas ĉi tiu postmetita "?156"? Kore --Tlustulimu 18:11, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus trovis la fuŝan fontan kodon en alia js-dosiero, kiu troviĝas en la pakita dosiero "mediawiki-1.12.0.tar.gz". Estas parte la enhavo de la dosiero "upload.js". Mi ne scias, kial nur ĉe la esperantovikipedio kaj mia Fajrvulpo 3 okazas tio. Ĉu iu havas ideon? Kore --Tlustulimu 20:13, 25. Jun 2008 (UTC)

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la butonaro denove funkcias. Mi esperas, ke ĝi restos funkcianta. Kore --Tlustulimu 20:19, 27. Jun 2008 (UTC)

Saluton! Estas bezonata helpo kun artikolo pri favikono. Ĉu iu, kiu konas temon, povus kontroli ĝin? Mia ĉefa averto - mi adiciis, ne konate, nomojn de folderoj Plej ŝatataj, Ligoj, Lokokupiloj. Povas esti nekorekte, mi tradukis mem. --Fiskot (diskuto) 13:47, 23. Jun 2008 (UTC)

Mi dubas ke favikono estas la plej oportuna nomo por ĉi afero. Favo jam ekzistas kaj estas "Kontaĝa parazita dermatozo"... ne tre oportuna rilato al io kiu pli malpli aludas al "ŝatata". Ja, homonimoj svarmas en Eo, unu plia ne konsistigos tragedion. Se tiuj ikonoj simbolas adreson kiuj ricevas avantaĝon (do en la signifo de "favoro") kial ne "favorikonoj" aŭ "komplezikono" pli klara, pli e-e regula kaj ne tiom pli longa! (la emo de la angla lingvo malpli longigi esprimojn formetante la internan parton kiel por "bit" = "binary digit" ne havas eĥon en eo -almenaŭ ĝis nun).--Ssire 10:16, 24. Jun 2008 (UTC)
@Ssire. Mi ĵus alinomis la artikolon al favorikono laŭ via unua propono. Kore --Tlustulimu 13:41, 24. Jun 2008 (UTC)
Fakte, la plej logika nomo estas "retpaĝsimbolo". Sed tiam tute perdiĝus la simileco al alilingvaj nomoj. Almenaŭ en ĉiuj aliaj latin-alfabetaj lingvoj oni ja uzas "favicon" senŝanĝe. Do "favorikono" ja püovas esti konsiderata bona kompromiso inter logikeco kaj simileco al aliaj lingvoj. Marcos 15:06, 24. Jun 2008 (UTC)

Kio estas nia aktuala rango kompare kun aliaj lingvoj? redakti

Atendebla novaĵo: La ĉeĥa versio nun havas 100 398 artikolojn, ni 100 381. Ni do ĵus perdis nian lokon al ili (kaj ne rekaptos, ili havas ĉ. 100 novajn artikolojn tage, ni ĉ. 50). Samtempe mi rimarkis, ke sur wikipedia.org la volapuka versio nun havas lokon en la kategorio "100+", dum sur vo:Cifapad oni indikas 116,343 artikolojn. Ĉu la Esperanto-versio do nun havas lokon 21 aŭ 20? --Lu 21:53, 23. Jun 2008 (UTC)

Dependas de tio, kion oni uzas kiel bazon. Mi konsideras nur "verajn" artikolojn kaj eltrovis en mia studeto ke eo.WP havas proks. 55.000 artikolojn. Pri la ĉeĥa mi ne scias, sed kompare al germanaj kaj nederlandaj dialektoj, malnovaj lingvoj, aliaj planlingvoj, eo.WP plej grandas. eo.WP estas komparebla al ekz. dana kaj araba. Vd. ĉi tie.--Ziko 22:21, 23. Jun 2008 (UTC)
Mi naive pensis, ke pli gravas la kvalito de la artikoloj ol ilia nombro. Bertilow 06:28, 24. Jun 2008 (UTC)
Ĉu ne eblas ke oni pensas ke gravas kaj la nombro kaj la kvalito de artikoloj? Ŝajnas ke diskuti pri la nombro kuraĝigas vikipediistojn por plua laborado. Oni (almenaŭ mi) uzas vikipedion por min informi pri iu temo, ne pri iu ajn temo kies artikolo estas bone skribita. La kvalito tre gravas, sed ankaŭ la vasteco! (Verŝajne mi ŝajnos stulta se tiu skribaĵo ne estas gramatike ĝusta :| ), Eb.eric 07:02, 24. Jun 2008 (UTC)
Kiam mi uzas WP por informiĝi pri iu temo, mi preferas fali sur vakuon, ol sur mizeran seninteresan frazaron kiu fine perdigas al mi tempon. --Ssire 10:24, 24. Jun 2008 (UTC)
Min interesas la difino de Ziko por "vera artikolo". Ĉu ekzemple artikoloj kiel "Finger Lakes: Lagoj en la nordo de la montaro 'Alleghenies' en Usono" aŭ "Finlandia: Sinfonia poemaro de J. Sibelius (1906)" laŭ vi estas "veraj artikoloj"? (La (tradukitaj) difinoj venas el la leksikono dtv-Lexikon, volumo 6, 1970.) Laŭ mi ankaŭ tiaj mallongaj difinoj havas sian valoron kaj sekve mi ne bedaŭras, ke tiajn oni kunkalkulas. Mi eĉ ne pensas, ke en la nuna fazo ni investu nian tempon en ekzemple pligrandigo (aŭ forigo) de etetaj paĝoj kiel Gamberale. Sed, kompreneble, estas multaj artikoloj, kiuj ankoraŭ enhavas erarojn kaj klarajn malperfektaĵojn, kaj tiujn ni daŭre plibonigu. (Mi cetere ne kontraŭstaras, se iu provas respondon al mia origina demando - kiun kriterion apliki estas dece?) --Lu 12:06, 24. Jun 2008 (UTC)
Kiun youtube-filmeton vi, Ziko, cetere celis? La ligo ne funkcias. --Lu 12:19, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Bertilow. Malgraŭ la fina celo de havi grandan enciklopedion, ni aktuale fokusiĝu pri la kvalito. Nun nia Vikipedio estas, plejparte, en tiom aĉa stato, ke ni dediĉu ĉiom da nia forteco al plibonigi la jamekzistantajn artikolojn. Mi do tute malzorgas pri la volapukistaj robotoj, kiuj kreis tiun stultan amason da geografiaj ĝermetoj, kaj ni ne "venkos" la ĉeĥojn se niaj artikoloj malutilas kaj aĉas. --Niko, 14:30, 24 Jun 2008 (UTC)
Mi ankaŭ opinias, ke ni nun devas koncentriĝi pli pri la kvalito ol pri la kvanto. Sed tio ne signifas, ke ni tute ignoru la kvanton.
Kiam oni komparas la grandecon de diversaj Vikipedioj, oni kompreneble volas subtrahi la robotajn artikolojn: La enhavo de miloj da robotaj artikoloj venas el unusola datumbaza tabelo; la informo de "normalaj" artikoloj aliflanke ne povas esti prezentataj kiel unu linio de iu tabelo (la informo estas tro malsimpla por tio). Do ja estas diferenco ne nur laŭ la maniero kiel la artikoloj kreiĝis (ĉu robote aŭ ĉu home), sed ankaŭ laŭ ilia enhavo.
Mi daŭre ne scias kiel Ziko difinis kaj nombris "verajn" artikolojn, sed mi ja pensas ke 55000 povus esti la nombro de artikoloj, kies enhavo ne reprezenteblus per tabela linio. En la Volapuka Vikipedio aliflanke estas maksimume 5000 tiaj artikoloj. Tion oni devas emfazi, kiam iu surprizighas pri la alta nombro de artikoloj en la Volapuka Vikipedio. Marcos 15:17, 24. Jun 2008 (UTC)
Mi tre dubas ĉu eĉ nur 1000 artikoloj de la volapuka vikipedio plenumigas minimumajn kriteriojn ... DidiWeidmann 13:40, 3. Jul 2008 (UTC)
Eble mi iom miskompreniĝis. La kvalito ege ege ege gravas. La kvanto ne ne-gravas. Pridiskuti la kvanton kaj voli grandan kvanton, estas bona konduto, precipe kiam ĝi kuraĝiĝas vikipediistojn. Mi pensas ke ĉiu el ni verŝajne samopinias preskaŭ tute. Eb.eric 15:37, 24. Jun 2008 (UTC)

Jes, Lu, kompari kun aliaj enciklopedioj estas denove alia temo, mi limigis min al vikipedioj. Dankon pro la atentigo pri Youtube, mi kredis ke la URL sufiĉas. Bv serĉi per "Weak language, weak Wikipedia? 01/03" en la serĉilo, kaj la ilo certe trovos tiel. Aŭ skribu al mi retmesaĝon kaj petu la (germanlingvan) manuskripton de mia studeto en PDF-formato.--Ziko 15:48, 24. Jun 2008 (UTC)

Antaŭ ne longe (por iom vidi kion enhavas la centmilo) mi prenis etan specimenon utiligante la funkcion Hazarda paĝo, same kiel faris Ziko. Ziko trovis, ke iom pli ol duono estas “veraj artikoloj”, dum mi, preninte nur kvardekon, trovis iom malpli altan proporcion. La specimeno, kompreneble, estis tro malgranda por ion certe konkludi, sed mi tamen redonas la liston, ĉar ĝi eble estas interesa. Mi aldonis notetojn sen sistemeco.
Jen miaj 40 hazardaj artikoloj:
22 “ROBOTAĴOJ” (verŝajne robote faritaj), el kiuj
- 3 astronomiaĵoj: NGC 1910, NGC 2868, NGC 6783
- 6 lokoj en Italujo: Montelanico, Camerano, San Fiorano, Clusone , Città Sant'Angelo, Marcaria
- 8 lokoj en Germanujo: Ruppach-Goldhausen, Grünberg, Schwabhausen, Lüchow (apartigilo, verŝajne ne robotaĵo), Alt Krenzlin, Günthersdorf, Waldenburg (Saksio), Schüttorf
- 1 loko en Pollando: Rawicz
- 2 lokoj en Rumanujo: Fâncel, Ban
- 1 jaro: 1786 (ĉi tion oni povas klasi kiel duonrobotaĵon - troviĝas ĉiuj jaroj ekde -400 ĝis 2033 + multaj ekster tiu periodo)
6 “ESPERANTUJA TEMO” (ofte valoraj, ĉar ne facile troviĝas en fontoj ekster Esperantujo krom se estas moderna afero kun propra retpaĝo)
- Libroservo artikoleto
- Agnes Bøgh-Høgsted artikoleto aŭ ĝermo
- UDEV (artikoleto, rekte el EdE)
- Ret-Info (reklameca)
- Meksika Esperanto-Instituto (apenaŭ artikolo sed iometo da materialo por ekverki tian)
- Italo Chiussi ĝermeca artikoleto
12 “ALIAJ TEMOJ”, diverskvalitaj, kelkaj el ili estas ĝermoj (tamen ne ĉiuj bezonas plivastigon)
- Spongabobo ĝermo
- Rejn-Akvofalo artikolo
- Johannes Heesters artikolo
- Helen Reddy ĝermo
- Situaciista Internacio artikolo
- Dogra lingvo artikolo
- Erich Honecker artikolo
- Suba Algovio artikoleto
- Basmatio ĝermo kvankam ne markita tia
- Anarki-pacismo artikolo
- Schmilka artikoleto
- Kalkula mezuro (nekomprenebla matematikaĵo)
Mi ne pli detale pritaksis la tekstojn, sed ili estas interesa kolektaĵo, kiu ion montras pri la enhavo, kreomaniero kaj eble ankaŭ pri la instigantaj motivoj de la verkintoj. - --Surfo 16:22, 24. Jun 2008 (UTC)
Interese. Cetere, tiun jaron 1786 mi estus akceptinta kiel veran artikolon, ĉar ĝi ne estas simple skeme aŭ robote farita.--Ziko 19:02, 24. Jun 2008 (UTC)
Vi ja pravas. Mi unue klasis ĝin kiel robotaĵon (sed ja aldonis noton pri "duonroboteco"), ĉar evidente la skeletoj de la jar-artikoloj estis kreitaj per aŭtomato aŭ per kvazaŭ-mekanika metodo. La aktuala stato tre dependas de homa laboro. Ankoraŭ iuj jaroj estas senenhavaj. - --Surfo 07:18, 25. Jun 2008 (UTC)

Kriterioj por vikipedioj redakti

Mi ne vere komprenas, kiom indas diskuti pri kriterioj por "veraj artikoloj" kaj pri ties kvanto, ĉar tio neniom helpas al nia projekto. Mi havas certajn planojn pri plibonigo de kvalito de E-vikipedio, kiujn mi planas prezenti detale iom pli poste. Kurte, mi volus alskribi E-istojn-fakulojn pri diversaj temoj kaj proponi al ili kunlabori (ne nepre kontribui, sufiĉas nur korektlegi aŭ faklegi) sen ajnaj scioj pri vikio (do, mi eĉ pretas alsendi artikolojn per retpoŝto ktp). La difinitiva plano ankoraŭ ne plene akuŝiĝis en mia kapo, sed tio okazos baldaŭ.

Dume mi volas atentigi la komunumon pri jam ekzistanta kriterio por kvalito de diversaj vikipedioj, estas la listo de vikipedioj laŭ grandeco de esencaj artikoloj. Por kalkuli poenton por ĉiu vikipedio oni prenas la artikolojn, kiuj apartenas al la listo de artikoloj, kiuj nepre devas esti en ĉiu vikipedio, kaj kalkulas la "mezan kvaliton" de tiuj artikoloj laŭ la grandeco, sub 10 kb estas ĝermo (1 poento), 10-30 Kb estas artikolo (4 poentoj) kaj pli ol 30 Kb estas "granda artikolo" kun 9 poentoj. Laŭ tiu listo nia vikipedio okupas la 34-an lokon (do, multe pli sube, ol kalkulo laŭ la kvanto)!!

Ĝuste pro tio mi jam dum longa tempo admonas, ke ni elektu kiel kunlaboraĵon de semajno artikolojn el tiu listo, ke ni kune prilaboru, kreu kaj plibonigu tiujn artikolojn, por ke almenaŭ 1000 esencaj artikoloj en nia vikipedio estu veraj, legindaj kaj idele elstaraj artikoloj. Alaŭdo ۩ 20:47, 24. Jun 2008 (UTC)

La ludo sonas interesa, kvankam mi ne estas vere konvinkita, ke la valoro de enciklopedio dependas de la longeco de la unuopaj artikoloj. 30 kB (naŭ poentoj) eble estas 500 linioj de 60 signoj au ĉ. 12 paĝoj. Laŭ mi iom tre longa por rakonti ekzemple pri papilio. - Sed eble la ludo povas esti interesa. Tiucele ni iom science traktu ĝin ;-) Kiuj artikoloj bezonas kiom da teksto por salti unu kategorion supren? Oni povus do krei liston de tiuj 1051 esencaj artikoloj ordigitan laŭ la aktuala grandeco. Artikolo de 7 kB donos 3 poentojn, se oni aldonos 3 kB; artikolo de 25 kB donos 5 poentojn, se oni aldonos 5 kb. En ambaŭ kazoj la progreso estos 1 poento por 1 kB da plia teksto. Mi mem preferus, ke unue grandiĝu artikoloj al 10 kB, ĉ. 160 linioj de 60 signoj, iom pli homeca tekstokvanto. --Lu 23:38, 24. Jun 2008 (UTC)
Vi traktas la enciklopedian enhavon de vikipediaj artikoloj kvazaŭ ili estus normalaj artikoloj en iu papera enciklopedio. Tio ne veras. Ekzemple se ni rigardas la liston de artikoloj super 30 Kb en Esperanto, ni vidos, ke tie aperas artikolo pri Esperanto-artikolo pri fiziko, kvankam ĝi enhave ne donas impreson de tre granda artikolo. La fenomeno klariĝas per tio, ke tiu artikolo havas longajn listojn kaj multajn intervikiajn ligilojn, kiuj okaze de tiu artikolo okupas ĉ. 10 Kb. Do, 30 Kb estas tute normala grandeco por bone ellaborita artikolo kun pluraj kruc-ligiloj.
Kompreneble ankaŭ mi ja plej unue pligrandigus la ĝermojn en la listo, kaj nur poste verkus vere grandajn artikolojn pri la temo. Alaŭdo ۩ 06:21, 25. Jun 2008 (UTC)
Dankon pro la klarigoj. Ĉu ekzistas listo de artikoloj sub 10 kB, ordigita laŭ grandeco? Almenaŭ ekzistas listo de la dek plej "neglektataj artikoloj" laŭ tri kriterioj. Mi en tiu listo jam solvis la problemon pri aviadilo. Ĉe la problemo pri papilio/lepidopteroj mi ne scias jam, kiel oni devus bone interligi la lingvojn; eble unue necesos ankaŭ en Esperanto disigi la du nociojn, do krei duan artikolon pri lepidopteroj. Perioda tabelo, Leonardo da Vinci kaj Marco Polo ŝajne sopiras je kelkaj cent bajtoj :-)
Bele, ke en la historio oni povas legi, kiom da kB enhavas la koncerna artikolo.
Rigardante statistikojn mi iom miris, ke kromaj paĝoj kaj redaktoj de artikoloj estas signoj de kvalito. Nu, bone, mi do estonte sekurigu iom pli ofte kaj mi malpli hezitu krei aldonan diskuto- aŭ pludirekto-paĝon. Ĉu? --Lu 09:17, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi planas pretigi la liston de ĉiuj artikoloj el la listo kun ilia grandeco en ĉefaj vikioj, nur atendu iomete! Alaŭdo ۩ 15:41, 25. Jun 2008 (UTC)
Antaŭdankon. --Lu 06:08, 27. Jun 2008 (UTC)
Mi havas hejme atlason, kiu havas en la fino laŭ mia takso 70mil da artikoloj (nature nur la geografiaĵo, kio ĝi estas, kio estas, kiom estas?). Ĝi similas al volapuko. Nun nia Vikio ne havas tiun nivelon, ĉar mankas eĉ ĉefurboj, gravaj urboj, se ne paroli pri vilaĝoj. Se mi faras ligilon al germana aŭ itala komunumo, ĝi bluiĝos, al usona, angla, franca ktp ĝi ruĝiĝos. Tio estas esenca diferenco. Se mi atingas bluaĵon, ofte mi aldonas ion, ĉe ruĝaĵo mi faras nenion. Verŝajne ankaŭ aliaj tiel agas. Ekzemple vidu komunumojn de Rumanio. Komence ili estis 400 bajtoj, nun ofte jam pli ol kilobajto. Mi miras, ke robote kial ne fariĝas artikoloj pri jaroj, jardekoj. La ĝermoj dikiĝos! Pri la astronomiaĵoj mi ne havas emon, ŝajnas, inter ni mankas astronomo, kiu aldonus ion interesan.--Crosstor 07:21, 25. Jun 2008 (UTC)

La "listo de artikoloj, kiuj nepre devas esti en ĉiu vikipedio" estas usoncentra! Ni tion diskutis en ĝia diskutejo. Akcepti ke ĉiuj popoloj rigardu egale grave egalajn aferojn estas stulteco! Multaj "esencaj" artikoloj estas pri usonanoj aŭ usonaĵoj malmulte konataj ekster Usono. Roberto 11:16, 25. Jun 2008 (UTC)

Mi ja absolute konsentas pri tio. Mi eĉ aldonas ke multaj aferoj arbitre enlistiĝas : pri muziko, en kio "trumpeto" pli gravas ol "klarneto" aŭ saksofono" ? --Ssire 11:32, 25. Jun 2008 (UTC)
@Roberto kaj @Ssire. Mi ĵus legetis la menciitan liston. Vi bedaŭrinde pravas. En ĝi preskaŭ mankas temoj, kiuj povas interesi azianojn, afrikanojn kaj la indiĝenojn de la kaŭkazaj regionoj, de Aŭstralio, de Ameriko ktp. - Ĉu en la esperantovikipedio kunhelpas vikipediistoj el Afriko, Kaŭkazio, Aŭstralio kaj Azio? Kore --Tlustulimu 14:49, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi dirus, ke malpli ol kvinono de la listo estas usoncentra - fakte tuj ĉe la komenco temas pri multaj usonaj aktoroj. Ekzemple militaferoj, scienco, biologio ktp. laŭ mia impreso estas ne usoncentraj. Kaj mi ne kontraŭstaras, ke Esperanto havas la honoron enesti la liston :-)) Sekve ni povas uzi la liston tiel, ke ni koncentriĝas unue al la ne-usoncentraj partoj - tie estas ankoraŭ iom da laboro... --Lu 15:28, 25. Jun 2008 (UTC)
Min iom agacas, kiam homoj provas esti "korektaj" sen kompreni la veran bezonon pri tio. Ĉu vi vere opinias, ke inuitoj interesiĝas nur pri cervoj kaj glaci-domoj, tataroj interesiĝu pri Sabantuj kaj kjorjash, "ingiĝenaj kaŭkazaj popoloj" pri Lezginko??? Mi mem estas tataro, apartenanto de indiĝena azia popolo, sed kiom mi memoras la interesojn de miaj samnaciuloj, ili estas tute diversaj kaj mi apenaŭ povas antaŭdiri ilin.
Do, la nuna listo, eĉ se ĝi havas certan drifton direkte al certa kulturo, estas sufiĉe bilancita, kaj la kriterio estas starigita ne de ni. Se ni volas, ke nia vikipedio estu kvalita kaj rigardata kiel kvalita vikipedio, ni unue plenigu tiun "usoncentran" liston, kaj poste starigu niajn proprajn listojn kaj pritaksu aliajn vikipediojn laŭ tiuj. Alaŭdo ۩ 15:35, 25. Jun 2008 (UTC)
Kial ni devas akcepti kriterion ne proponita de ni kaj ne balotita de ni? Roberto 17:57, 25. Jun 2008 (UTC)

Usonocentrismo de la listo redakti

Mi (kiu estas usonano) konsentas ke la listo estas iomete "usonocentrisma" aŭ "okcidentocentrisma". Nia loka listo malsamas la liston en meta ĉar nia ne estis ĝisdatigita lastatempe. Tamen la listo ĉe meta malgrandiĝas kaj perdas iom da ĝia usonismo. Se vi vidas listano kiu estas tro usonisma, bonvolu informi min, kaj mi diskutos la problemajn listanojn en la diskuto-forumo tie. -- Yekrats 19:46, 26. Jun 2008 (UTC)

Ankaŭ laŭ mi la listo estas nur iomete usoneca.--Ziko 19:49, 26. Jun 2008 (UTC)

Plia ŝtuparo por komparoj redakti

Interalie, mi rigardis kiuj VP-oj havas artikolon pri Isaac Newton (plej fama astronomo kaj ĝenerale fama), Christiaan Huygens (sufiĉe fama astronomo) kaj Jonas Anders Angström (ne tiom fama). Multaj, eĉ kelkaj malgrandaj, havas artikolon pri Newton, ne ĉiuj mezgrandaj pri Huygens, kaj nur grandaj (tre malmulte da mezgrandaj) pri Angström.--Ziko 17:51, 25. Jun 2008 (UTC)

Kategorio:Artikoloj bezonantaj unuan tralegon redakti

Saluton. Mi kreis la kategorion Kategorio:Artikoloj bezonantaj unuan tralegon pro la artikoloj de malspertaj vikipedistoj kiu bezonas tralegon. Mi petegas al vikipedistoj kiuj bone skribas esperante, ke atentu la artikolojn en tiu kategorio. Dankon! --Doyle 13:32, 24. Jun 2008 (UTC)

Aldonaĵoj redakti

Saluton, gekaraj. Mi proponas al vi pliajn aldonaĵojn (angle Gadgets), kiuj listiĝas ĉe la ligilo "miaj preferoj" de ĉiu alsalutinta vikipediisto. Jen mia listeto:

  • Edittop - aldonas ligilon "redaktu" por la nula sekcio (tuj apud la artikola titolo) de ĉiu paĝo, kiu havas minimume 2 sekciojn (nulan kaj unuan). (hsb:MediaWiki:Gadget-edittop.js en la suprasoraba vikipedio) Mi ĵus aldonis tie esperantan tradukon sub "localtitles", tiel ke sufiĉus importi ĝin ĉi tien.
  • Markblocked - trastrekas ligilojn al paĝoj de blokitaj vikipediistoj. (hsb:MediaWiki:Gadget-markblocked.js). Nur necesus kopii la dosieran enhavon ĉi tien, ĉar ĝi importas el la rusa vikipedio: ru:MediaWiki:Gadget-markblocked.js. Tie jam troviĝas esperantotraduko.
  • UTCLiveClock - aldonas horloĝeton dekstre supre kun tempo laŭ UTC-normo, sed ĝi ankaŭ ebligas refreŝigi paĝon per simpla klako sur ĝin. (hsb:MediaWiki:Gadget-UTCLiveClock.js) Nur necesas kopii la enhavon ĉi tien.

Kore --Tlustulimu 15:18, 25. Jun 2008 (UTC)

Mi longe sed vane serĉas la aldonaĵon, kiun indikus al mi la grandecon de la redaktata artikolo, por ke mi povu orientiĝi. Alaŭdo ۩ 15:25, 25. Jun 2008 (UTC)
Saluton, Alaŭdo. Bedaŭrinde mi ne konas tian aldonaĵon. Sed mi konas listojn el la angla vikipedio: en:Wikipedia:Gadget kaj la suprasoraba vikipedio: hsb:Wikipedija:Specialne funkcije. - Ĉu mi plu serĉu? Eble mi sukcesos. Kore --Tlustulimu 15:32, 25. Jun 2008 (UTC)
Tiuj aldonaĵoj estus tre utilaj. Bonvolu importi ilin al nia Vikipedio. Marcos 20:22, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi ne povas importi ilin, ĉar tion devas fari administranto. Do, unu el la administrantoj estas je la vico aranĝi tion. Se ankoraŭ estas iuj demandoj pri detaloj, bonvolu skribi ĉi tien. Mi metis ilin en la sorabajn vikipediojn, ĉar mi (nur) tie estas administranto. Kore --Tlustulimu 21:16, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi importis la tri sugestitajn aldonaĵojn. Mi provis aktivigi la horloĝon sed ne vidas ĝin ekfunkcii. (Mi korektis mian eraron) Mi sugestas al Tlustulimu kandidatiĝi por fariĝi administranto : li tiam povus fari mem tiajn evoluigojn. Arno Lagrange @ 23:59, 25. Jun 2008 (UTC)
@Arno. Dankon pro via importo de la sugestitaj aldonaĵoj. - Mi ne scias, kiel funkcias ĉi tie kandidatiĝo por administranto. Ĉu sur la paĝo Vikipedio:Administrantoj? Kore --Tlustulimu 07:50, 26. Jun 2008 (UTC)

Du simboloj redakti

Estimataj, ĉu iu scias fari, ke aperu du aŭ pluraj simboloj tute supre dekstre apud si aŭ unu sub la alia, se ili ekzistas? Ekzemple, se aperas steleto por elstaraj artikoloj kaj tie ankaŭ aperu alia simbolo, aperas nur la steleto. Temas pri ŝablonoj de Vikipedio:Taksado - {{100%}} kaj simbolo de steleto en ŝablono pri la elstaraj artikoloj. Kiel ekzemplon bv vidi Historio de Unuiĝinta Reĝlando. Tie devas aperi kaj la steleto kaj la simbolo por 100%. Dankas Kerio 19:34, 25. Jun 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Por tio necesus malsama pozicio de la simbolo. Do, la distanco de la ekrana rando estu malsama. Ekzemplojn por tio mi konas nur el la suprasoraba vikipedio. Eĉ mia tiea vikipediista paĝo havas tion: hsb:Wužiwar:Tlustulimu. - Mi proponas, ke ni eble ŝanĝu la pozicion de la 100%a simbolo (sed ankaŭ de 75%a, de 50%a ktp.) kaj lasu la simbolon por elstaraj artikoloj, kie ĝi estas. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 19:53, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi opinias ke ne necesas kune uzi la simbolon por elstareco kaj la 100%-simbolon. Se artikolo estas markita elstara, oni jam scias ke ĝi nepre estas tiel kompleta kiel artikolo markita per "100%". Marcos 20:17, 25. Jun 2008 (UTC)
Simila efekto estus farita kun la Viki-etendilo, FlaggedRevs ĉe http://www.mediawiki.org/wiki/Extension:FlaggedRevs . Ankaŭ ĝi permesas simplan sistemon de kontrolado de la uzantaro. -- Yekrats 20:56, 25. Jun 2008 (UTC)
Mi ŝovis la simbolon por ŝablono:100% iomete maldekstren, sed se tiu ĉi ŝablono aperus unuope en iu paĝo, estus bone se ĝi aperus sur la loko de aliaj simboloj. Tiurilate mi pli pensis pri tia ordono en la ŝablono, kiu estus "se aperas alia simbolo (du simboloj) sur la sama loko, tiu ĉi simbolo translokiĝas maldekstren en konkretan pozicion". Tial mi demandis, se tio eblus fari ĝenerale en la ŝablonoj kun simboloj aperantaj supre dekstre. Kerio 14:35, 28. Jun 2008 (UTC)

FlaggedRevs redakti

Important new edit patrolling features available --87.173.247.7 04:47, 5. Jun 2008 (UTC)

La anonima anglalingvano pridiras vikian ilon "FlaggedRevs" kiu estas havebla de projektoj de Wikimedia. La ilo aldonas malgrandan kvalitkontrolan keston por taksi artikolojn por montri ke ĝi estas senspama kaj fidela.
Mi lastatempe tradukis la interfaco de la ilo, kaj ĝi pretas esperantlingve. Vi povas testi ĝin ĉe http://en.labs.wikimedia.org :
  1. Kreu konton
  2. Ensalutu
  3. Ŝanĝu vian preferan lingvon al Esperanto (en "My Preferences" aŭ "miaj preferoj")
  4. Iru al http://en.labs.wikimedia.org/wiki/Special:UserRights por aldoni vin al la grupoj Redaktanto kaj Kontrolanto
  5. Taksu artikolojn kiel "Malkonsentita" (Vi malkonsentas la revizion.) "Vidita" (Vi vidis ĝin.) "Fidela" (Vi fidas ĝin.) "Bone fontita" (Artikolo havas bonajn fontojn.)
  6. Mia traduko bezonas kontrolado kaj testado. Vi povas kontroli mian tradukon ĉe http://translatewiki.net/w/i.php?title=Special%3ATranslate&task=reviewall&group=ext-fr-flaggedrevs&language=eo&limit=100
Mi opinias ke ĉi tiu ilo estus bona aldono al Vikipedio por nia 100mila jubileo. Kion vi opinias? -- Yekrats 10:08, 5. Jun 2008 (UTC)
Mi forgesis mencii, ke la germanlingva Vikipedio jam uzas ĉi tiun ilon. -- Yekrats 12:53, 5. Jun 2008 (UTC)
En http://en.labs.wikimedia.org ne nepras krei konton, ĉar la unuiĝinta sistemo [2] funkcias tie. Maksim 17:43, 6. Jun 2008 (UTC).
Tia kvalitkontrolado estus bona ĉi tie, ĉu jes? -- Yekrats 17:52, 6. Jun 2008 (UTC)
Mi volonte aldonus tiun interesan funkcion, sed ne jam scias kiel oni realigu tion. AL @ 00:25, 26. Jun 2008 (UTC)
Mi sekvis sugestitajn paŝojn sed ne trovis kie mi povus taksi artikolojn. Mi jes vidas kiel aperas en germanlingva vikipedio, sed ne vidas kiel tio povus ekfunkcii ĉi tie. -Ŝajnas ke misfunkcias labs.wikimedia kaj artikoloj momente ne estas alireblaj- AL @ 00:53, 26. Jun 2008 (UTC)

Mi ege dankus, se oni povus realigi tiun opcion en nia vikipedio, ĉar mi planas varbi korektlegantojn, kiuj ankoraŭ eble ne sufiĉe bone regas la lingvon por verki proprajn artikolojn, sed kiuj povus korekt-legi jam ekzistantajn artikolojn pri sia fako (ĉar kutime estas ja homoj edukitaj!). Amike, Alaŭdo ۩ 08:32, 30. Jun 2008 (UTC)

Bone. Mi iniciatos la peton al BugZilla por ĉi tiu etendilo. -- Yekrats 11:57, 4. Jul 2008 (UTC)

Kandidatiĝo kiel administranto redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus metis mian kandidatiĝon sur la jenan paĝon Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Tlustulimu. Kore --Tlustulimu 08:58, 26. Jun 2008 (UTC)

Nur 7 el la 13 administrantoj aktuale estas aktivaj uzuloj. Pliaj aktivaj administrantoj estas bonvenaj. Vidu : Nunajn aktivajn administrantojn Arno Lagrange @ 20:31, 27. Jun 2008 (UTC)

Voĉdonado redakti

Ni havas supre ankoraŭ alvokon por voĉdonado, eble tio povas esti for nun? Cetere, gajnis la lokon en la vikimedia estraro ĉino loĝanta en Germanio, plurlingva homo.--Ziko 18:23, 26. Jun 2008 (UTC)

Collinson en en.WP redakti

Ĉu iu anglalingvano povus kontroli tiun ĉi artikolon pri Collinson? Ĝi sonas kvazaŭ C. fariĝis interlingvaisto (?).--Ziko 15:33, 27. Jun 2008 (UTC)

Laŭ la artikolo William Edward Collinson estas prezentita kiel membro de IALA kaj kunlanĉinto de Interlingvao, dum EdE prezentis lin kiel aktiva Esperantisto kio li verŝajne estis ankoraŭ en 1933. Li do ŝajne apartenas en la historio de planlingvoj al tiu kategrio de homoj por kiu ŝanĝiĝis la preferata planlingvo. Arno Lagrange @ 20:37, 27. Jun 2008 (UTC)
Rigardante la estiĝon de la vortumoj, mi dubas pri lia interlingvaeco. Kaj, en 1956 UEA elektis lin en la nove fonditan Honoran Patronan Komitaton. Esp., sep. 1956, p. 131.--Ziko 07:30, 28. Jun 2008 (UTC)
Prave per ioma esploro mi trovis ke Collinson estis krome aktiva en ISU ISAE CED. Collinson gvidis esplorojn de IALA ĝis 1939. Laŭ http://www.interlingua.com/historia/diverse/historia-2.htm IALA tiam celis studi kiu planlingvo plej taŭgus kiel internacia helplingvo. Ĝi tiam konsideris ĉu elekti aprioran lingvon kiel Esperanto aŭ Ido ĉu aposterioran lingvon kia "Occidental" (Interlingveo). Sed jam en 1937 IALA forpuŝis Esperanton kiun ĝi konsideris maltaŭga kaj Collinson ne plu estas menciita kiel rekte aktiva en IALA. Tamen ĉar li estis kolektinta lingvan materialon en la Universitato de Liverpool , Alexander Gode plu "rilatis al li", tio ne signifas ke Collinson subtenis la projekton de Gode. La artikolo false prezentis Collinson kiel eksa Esperantisto : mi iom reverkis ĝin por ĝustigi tiun falsadon. Arno Lagrange @ 12:32, 28. Jun 2008 (UTC)

"Laboro" de robotistoj redakti

Estimataj, mi trovis jam duanfojon fuŝitan paĝon farita de robotisto. Mi opinias, ke ilia laboro estas kontrolenda. La fuŝaĵoj estas: jen - tia aspekto kaj jen - tia aspekto. La unua forigis ligilojn al korektaj dosieroj kaj aldonis ligilon al neekzistaj dosieroj kaj la alia aldonis ĉie duoblajn iksojn. Ĉu hazarde ne estos pluraj paĝoj tiel fuŝitaj de kelkaj robotoj? Kerio 16:37, 27. Jun 2008 (UTC)

Dankon pro via riparo! Malgraŭ iu malgrandaj fuŝoj, robotoj faras tre bonan servon, speciale Vikipediisto:CommonsDelinker. (La laboro de robotoj estas teda.) Ne paniku. Tiu roboto longdaŭre laboris fidinde. Vikipediisto:Siebrand akcidente fuŝigis la roboton por fari iksojn anstataŭ la ĉapelitajn literojn, tamen li trovis la eraron kaj multe da tiaj artikoloj estis riparitaj. Espere ni trovos tre kelkajn aŭ neniom plu. -- Yekrats 17:16, 27. Jun 2008 (UTC)

Jen taŭga kriterio por nia vikipedio redakti

Jen estas la plej taŭga kriterio por nia vikipedio. Eĉ se oni uzas la plej optimismajn pritaksojn pri la grandeco de E-komunumo, nia tute avancas laŭ tiu kriterio. Alaŭdo ۩ 06:10, 28. Jun 2008 (UTC)

Ankaŭ mi ŝatas tiun kriterion :-) (Krome mi ne tre entuziasmas pri la du milionoj - sed mi imagas nian nombron artikoloj/parolantoj, se oni tien metus ekzemple 100 000...) --Lu 07:09, 28. Jun 2008 (UTC)

Arkivigo de la Diskutejo redakti

Ĉar estas iaj malavantaĝoj kiam la Diskutejo fariĝas iom tro longa, necesas arkivigi plej malnovajn partojn de ĝi. Malavantaĝoj : la paĝo fariĝas pezega (128 kb ĉimatene antaŭ arkivigo dum paĝoj pli ol 32 kb-aj estas jam problemaj por iuj foliumiloj), aktualaj diskutoj perdiĝas inter malaktualaj. Tamen arkivigo ankaŭ havas malavantaĝojn : diskuttemoj fariĝas malpli facile troveblaj, kaj arkivitaj diskutoj forgesiĝas kvankam la temo eble ne estis fintraktita. Cetere arkivigo estas iom komplika tasko, kiun preskaŭ neniu emas plenumi. De pluraj jaroj mi estas preskaŭ la sola kiu prizorgas tion sen ricevi nek kritikojn nek komplimentojn : sekve mi havas neniun ideon ĉu la aliaj uzuloj aprezas mian arkivigan laboron aŭ estas ĝenataj pro ĝi.

Arkivoj de la diskutejo estas alireblaj per arkiva indekso je {{DiskutejoArkivoj}} kun laŭtema sekcio kaj laŭtempa. Eniras la laŭteman sekcion ampleksaj diskutoj pri iuj klare difineblaj temoj. La cetero eniras la laŭtempajn arkivojn difinitajn pli per ĝia amplekso ol per iu difinita tempodaŭro. Por la komencaj jaroj (2002-2003) arkivoj koncernas grandajn jarpartojn. Por la lastaj jaroj (2005 ĝis 2008) estas pli malpli po unu arkivo por ĉiu monato, pli kaj pli ofte pluraj en la sama monato. Indiko pri monato estas malpreciza ĉar ĉiu arkivo entenas diversajn diskuterojn kiuj disvolviĝis foje en kelkaj tagoj, foje en pluraj semajnoj. Sekve disdivido estas arbitra kaj ... diskutebla.

Hodiaŭ mi arkivigis diskutojn disvolviĝintajn de la 2-a ĝis la 22-a de junio. Tamen inter ili mi rimarkis kaj reenmetis ĉi tien jenajn nefindiskutitajn temojn :

Arkivigo estas peza tasko en kiu devas esti alprenitaj diskuteblaj diskutoj. Antaŭ kelkaj semajnoj estis sugestite apartigi la diskutejon al subpaĝoj : tamen ni nenion konkretigis. Same la proponoj por rebeligo de la Ĉefpaĝo restas pendantaj, post propono por baloto, kelkaj voĉdonoj samtempaj kun pluprilaboro de la proponoj, denunco ke la baloto estas kontraŭregula, nenio plu okazas.

Mi bedaŭras tiun malkonsekvencon, kaj ŝatus ke taskoj estu forlasitaj nur kiam ili estas finplenumitaj. Arno Lagrange @ 10:29, 28. Jun 2008 (UTC)

Multan dankon, Arno, pro via tre valora puriga laboro ĉi tie. Laŭ mi vi plej ofte tre bone juĝas, kiuj diskuteroj jam povas esti arkivigataj. Ankaŭ ĉi-kaze, vi tre saĝe reenmetis kelkajn ne fintraktitajn diskuterojn.
Kiam antaŭ kelkaj semajnoj estis diskutata disdivido de la ĉefpaĝo, mi ankoraŭ kontraŭis ĝin. Sed nun mi vidas, ke vere la diskutejo tro rapide pleniĝas dum restas multaj ne fintraktitaj punktoj. Do ja estus bone repripensi la disdividon. Eble ni povus unue elprovi dividi ĝin en tri partojn: lingvaj diskutoj, teknikaj diskutoj kaj aliaj diskutoj. Kiam dum iu diskuto la temo iom ŝanĝigas, tiel ke ĝi indus esti en alia parto de la diskutejo, tiam oni tamen lasuĝin en la parto, kie komenciĝis la diskuto, sed atentigu pri ĝi ankaŭ enla aliaj partoj de la diskutejo (ĉar ne ĉiujdaŭre atentos ĉiujn partojn de la diskutejo). Kion opinias la aliaj pri tia disdivido? Marcos 12:02, 28. Jun 2008 (UTC)
Jes, bona ideo: Ĝenerala, teknika, lingva diskutejoj. Eble ankaŭ: diskutejo pri artikoloj (kaj kategorioj). Aferoj pri ekstervikipedia aŭ internacivikipedia agado (ekz. reklamo, kontaktoj kun aliaj vp-oj) restu provizore ankoraŭ en la ĝenerala diskutejo.--Ziko 13:20, 28. Jun 2008 (UTC)
Mi ankaŭ estas por subdiskutejoj, ĉar alikaze perdiĝas la superrigardo. La diskutoj pri ŝablonoj (kreado, ordigado en kategoriojn kaj subpaĝojn de Vikipedio:Ŝablonoj, por kio mi krome pledas.) povas ja fariĝi parto de la ŝablona projekto iniciatita de Arno. Eble ni tiam havos ŝancon iom post iom rearanĝi nian ŝablonaron, ĉar kelkfoje estas 4-6 ŝablonoj por la sama tasko. Krome ofte mankas dokumentado aŭ la parametroj estas en alia lingvo. Kore --Tlustulimu 15:16, 28. Jun 2008 (UTC)

Do, temas pri tio kiujn temojn ni disigu de la (Ĝenerala) Diskutejo. Ĉu komence Diskutejon pri lingvaj aferoj kaj Diskutejon pri teknikaj aferoj?--Ziko 16:07, 28. Jun 2008 (UTC)

Listo de havendaj artikoloj en tabela formo redakti

Mi ĵus pretigis la tabelon surbaze de listo de esencaj artikoloj, kie oni povas kompari la grandecon de tiuj artikoloj en E-vikipedio kaj en kelkaj grandaj alilingvaj vikipedioj.
Bedaŭrinde en mia roboto foje okazas eraro (plej verŝajne pro troŝarĝiteco de wikipedia-paĝaro) kaj ĝi fiaskas liveri artikolojn por ĉiuj intervikioj. Mi poste korektos tiun problemon, dume oni ne atentu tiajn liniojn en la tabelo. Se artikoloj mankas nur en kelkaj projektoj, tio signifas, ke koncerna artikolo plej verŝajne vere mankas tie.
Post plibonigo de roboto (kaj ricevo de robota statuso) mi planas pretigi eĉ pli grandan superrigardon pri plibonig-eblecoj de artikoloj kaj meti tiujn en formo de mallonga resumo sur diskut-paĝoj de koncernaj artikoloj. Viaj proponoj kaj (grave!) kontraŭoj estas bonvenaj! Alaŭdo ۩ 14:50, 28. Jun 2008 (UTC)

Provizore eble sufiĉus listo nur de la Esperanto-artikoloj, ordigita laŭ la kB, plej grandaj supre. En tiu oni povus elekti iom post iom la artikolojn rekte sub la koncernaj limoj 10 kaj 30 kB. Estus konvene, se oni povus aktualigi la paĝon laŭ la aktuala grandeco de la artikoloj (supozeble ne eblas, ĉu?) aŭ se oni povus iel marki la artikolojn, kiujn iu jam levis super la limon. Eble provizore sur la diskuto-paĝo? --Lu 20:07, 29. Jun 2008 (UTC)
Mi ne komprenas la nunan problemon.
  1. Vi povas laŭplaĉe ordigi la artikolojn se vi klakas sur sagetoj en la kapo de la tabelo, do vi povas ordigi la artikolojn laŭ grandeco en E-vikio, en alia lingvaj vikioj (dume ne ĉiam funkcias, mi ankoraŭ priesploras la aferon).
  2. Oni ne povas automate aktualigi la paĝon, la sola kreo de la listo kun artikol-grandeco por E-vikipedio daŭris ĉ. 45 minutojn kun helpo de rapida konekto. Do...
  3. Mi pretas aktualigi la liston kun artikol-grandecoj tiom ofte, kiom estas bezonate. Se vi pensas, ke oni bezonas ĉiutagan aktualigon -- tio facilege fareblas (ja roboto por tio jam pretas!).
  4. Mi eltrovis la problemon pri la artikoloj, por kiuj la grandeco estas malĝuste indikita -- estas ja redirektiloj, ne veraj artikoloj. En la sekva versio de mia roboto mi pritraktos tiun situacion kaj generos la ĝustan liston.
  5. Krome, se vi volas, mi povas disponigi la roboton al vi -- ĝi ja nenion ŝanĝas en Vikipedio, nur produktas unu teksto-dosieron kun artikoloj kaj ties grandecoj. Do, vi povas memstare aktualigi la liston tiam, kiam vi sentos bezonon por tio.
Amike, Alaŭdo ۩ 21:54, 29. Jun 2008 (UTC)


Alaŭdo, dankegon pro via laboro! Ni ĝisdatigu la liston al la versio ĉe Meta. Pluraj listanoj de nia listo estis forigitaj aŭ ŝangitaj. Se mi ĝisdatigu la Listo de havendaj artikoloj, ĉu via listo ŝanĝiĝus? -- Yekrats 14:49, 30. Jun 2008 (UTC)

Haltu! Mi mem ĝisdatigos la liston kaj re-kreos la novan liston kun artikol-grandecoj! Mi planas aldoni kroman informon pri elstareco kaj grandeco al tiu listo kaj forigi la redirektilojn. Poste mi verŝajne unufoje dum 1-2-3 tagoj aktualigos la liston per roboto. Krome, kiel dirite supre, mi pretas disponigi la roboton por ĉiu, la rezulto de ties laboro estas teksta dosiero en formato de viki-tabelo, kiun oni povas permane enmeti sur la koncernan paĝon. Alaŭdo ۩ 18:45, 30. Jun 2008 (UTC)
Ne forgesu pri koeficiento 1.1 por Eo en meta:List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles. Maksim 18:09, 30. Jun 2008 (UTC)
Jes, mi memoras tion, sed mi tamen preferas efektivajn grandecojn de la artikoloj. Notu, ke la grandecoj, kiuj aperas en mia listo, estas veraj grandecoj (t.e., ke la E-simboloj, skribitaj per X-metodo, estas kalkulataj kiel unu litero, ne du!). Alaŭdo ۩ 18:45, 30. Jun 2008 (UTC)

Plendo redakti

Nuntempe tre TRE tre ofte aperas surskribo Wikipedia Foundation Error. Tiam mia redaktado nuliĝas. Mi ne faras en ĉiu minuto Konservon. Nur unufoje aperis surskribo, ke nun mi ne povas redakti, nur baldaŭe. Kiu havas similajn spertojn?--Crosstor 12:29, 29. Jun 2008 (UTC)

Mi havis similan problemon hieraŭ en la hispana vikipedio, kaj ankaŭ foje en la nia (ankaŭ hieraŭ). Hodiaŭ mi ne tiom multe korektas por konfirmi tion (dume mi ne havis problemojn). Alaŭdo ۩ 13:17, 29. Jun 2008 (UTC)
Mi ofte lastatempe havas tiun problemon, sed kiam mi retroigas la retumilon (Fajrfokso), mia redakto ĝenerale estas remontrita. Tiam, mi povas rekonservi la redakton. -- Yekrats 13:51, 29. Jun 2008 (UTC)
Por eviti similaĵojn, mi jam longtempe laboras en Microsoft Word. Narvalo 08:48, 30. Jun 2008 (UTC)

Ŝraŭbeco redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus retrovis la artikolon ŝraŭbeco. Mi pensas, ke la titolo estas maltauĝa kaj kritikis ĝin jam sur la tiea diskutopaĝo en 2007. Laŭ mia vortaro pli bona termino estas ŝraŭba kaneloŝraŭbkanelo. Kion vi pensas? Mi proponas ŝanĝi la titolon al ŝraŭbkanelo. Krome mi proponas, ke tiam ni ankaŭ adaptu la titolojn de rilatantaj artikoloj, listigitaj en ĉi tiu artikolo. Kore --Tlustulimu 15:23, 29. Jun 2008 (UTC)

Faru kuraĝe! Se vi atentigas pri iu problemo sur diskutpaĝo kaj respondo ne venas ene de racia tempo-daŭro (unu semajno pli-malpli), estu kuraĝa refari ĉion kiel vi trovas tion ĝusta! Ja ĝuste tiel funkcias la komunuma laboro. Alaŭdo ۩ 08:30, 30. Jun 2008 (UTC)
Vi tute pravas. Mi havis diskutojn kun la iniciatinto de la artikolo, tiam (en 2005) pli nova vikipedisto, diskutoj kiuj cetere rilatis al pluraj teknikaj terminoj, kiujn li elpensis/renomis rekte el la rusa lingvo, eĉ kiam jam ekzistas tute tradiciaj e-formoj. Fine mi rezignis pri la batalo: li ja tiam kreis artikoletojn pli rapide ol sia ombro, kaj mi tute perdiĝis en la korektadoj farendaj. Vidu pri sraŭb:Vikipediista diskuto:Maksim/Arkivo 2005#Ŝraŭb... Mi evidente subtenas tiun nepran ŝanĝon (aŭ al "ŝraŭbaĵo" kiel en PIV), kiun mi devus esti farintan antaŭ longe ! --Ssire 11:47, 30. Jun 2008 (UTC)
Laŭ la nova PIV el 2002 ekzistas la formoj ŝraŭbaĵo kaj ŝraŭbkanelo. Ni nur interkonsentu, kiu estu la titolo kaj kiu la alidirektilo. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 15:04, 30. Jun 2008 (UTC)
Ŝraŭbkanelo ŝajnas al mi pli klara, kondiĉe ke oni ne limigu (kiel en reta vortaro) al kanelo de ŝraŭbo: ĝi ja ankaŭ estu kanelo de ŝraŭbingo. En la mala kazo, preferindas ŝraŭbaĵo kiel komunna vorto pri sraŭbkanelo kaj ŝraŭbingkanelo... (distingo ne PIVa) --Ssire 19:41, 30. Jun 2008 (UTC)
Saluton. Ni uzu la formon ŝraŭbaĵo por la artikola titolo. Ĝi estas laŭ mia impreso sence pli ĝenerala. En la teksto ni ja povos mencii la aliajn terminojn ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbingokanelo kun klarigo pri la distingo. Krome la ligitaj artikoloj devas ricevi novajn titolojn. Kiu alinomos? Krome ni forĵetu la netaŭgan terminon ŝraŭbeco el la tuta artikol(ar)o. Kore --Tlustulimu 20:59, 30. Jun 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi finfine alinomis la artikolon ŝraŭbeco al ŝraŭbaĵo kaj ankaŭ alinomis la ritalajn artikolojn. Sed la strangan vorton "Ŝraŭbeciganta ŝraŭbeco" en la artikolo mi lasis, ĉar mi ne scias, kiel trakti ĝin. Ĉu iu havas ideon? Kore --Tlustulimu 20:24, 13. Jul 2008 (UTC)

La artikolo kaj ties "satelitoj" estas komplete refarendaj. La "Ŝraŭbeciganta ŝraŭbeco" estas laŭ mi tutsimple forigendaj (temas pri ŝraŭboj menkapablaj ŝraŭbigi sian ingon), kio ne konsistigas apartan ŝraŭbaĵon sed apartajn ŝraŭbojn. Mi bedaŭrinde nun ne havas tempon tion fari, sed ja tiu tuta temo - inkluzive helicon ktp - bezonas kompletan reverkon.--Ssire 08:00, 14. Jul 2008 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno redakti

Ne estas proponoj por venontsemajna Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu proponi tie. Estas en alia diskuttemo propono ke oni uzu eron de la "listo pri havendaj artikoloj, kiu ne havas ekvivalenton en la esperanta Vikipedio". Kie ĝi troviĝas tiu listo? --Tonyo 16:01, 29. Jun 2008 (UTC)

Ĉu vi celas Vikipedio:Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO/2008-03-20? Alaŭdo ۩ 16:31, 29. Jun 2008 (UTC)
Dankon: Mi aldonis la du plej supraj sen artikolo en la esperanta Vikipedio: BDSM kaj Liverpool F.C.. Voĉdonu aŭ sugestu aliajn. --Tonyo 19:58, 29. Jun 2008 (UTC)
Verŝajne BDSM estas grava, mondvasta, kaj populara afero! (Tamen, verŝajne malpli populara en Esperantujo.) -- Yekrats 15:23, 30. Jun 2008 (UTC)
Mi nepre sugestas la kolektadon de Vikipedio:Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO/2008-03-20, ĉar se iu skribas el ĝi nur kelkajn frazojn, tio estas jam kune kun la lingvaj ligiloj pli ol 1 kilobajtoj. Pripensu, ke la komputilo ne legas, nur komputas, sekve la artikoleto jam ne apartenas al la ĝermoj.--Crosstor 08:21, 1. Jul 2008 (UTC)

100 000 redakti

La grandaj flavaj ciferoj malbeligis la ĉefan emblemon, kaj aspektigas vin fanfaronaj.

La angla vikipedio atingis multi pli ol milionon da artikoloj, sed eĉ tiam ili ne sentis bezonon ŝanĝi sian emblemon. Sed mi supozas ke se la Esperanta vikipedio iam atingus milionon, tio festiĝus iel maldelikate, eble per animita bildo de piroteknikaĵo aŭ io simila. —La komenton aldonis, sen subskribo, Alan (diskuto • kontribuoj) --Tlustulimu 15:08, 30. Jun 2008 (UTC)

Jes, laŭ la plano, por miliono da artikoloj, ni havos piroteknaĵojn, dancistojn, koncerton kaj bierĝardenon! ;-) Tamen, vi verŝajne ankaŭ konstatis, ke la ĉeĥa vikipedio ankaŭ "fanfaronas". Bonvolu permesi al ni celebri niajn laborojn mallongdaŭre. -- Yekrats 12:37, 30. Jun 2008 (UTC)