Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 11

Bildolicenco redakti

Saluton, gekaraj. Mi alŝutis ĉi tie kelkajn bildojn, kiuj pro mia aŭtoreco ankaŭ troviĝas ekster la vikipedio. Ĉu mi tial devas meti informan frazon kun ligilo al la koncerna paĝo? Se jes, ĉu mi eble uzu por tio ŝablonon, por akiri unuecan aspekton de tia informujo. Krome la bildoj jam iom pli longe troviĝas sur la ekstervikipedia paĝaro. Kore --Tlustulimu 14:26, 6. Apr 2009 (UTC)

Se vi estas la aŭtoro, vi rajtas publikigi viajn bildojn kaj sur iu alia retpaĝo, kaj per libera licenso en la Vikipedio, sen ke vi devas mencii pri la alia publikigo en unu el la du lokoj. Marcos 12:48, 8. Apr 2009 (UTC)

Militleĝo kaj militjuro redakti

Ekzistas du paĝoj pri militjuro kaj militleĝo. Ili kondukas al samnomaj intervikiaj paĝoj. Kio estas ĝusta en Eo? Mi scias, ke povas ekzisti ambaŭ versioj, sed kia estas ĝusta rilate al intervikioj? Kerio 19:38, 7. Apr 2009 (UTC)

Wikimania 2009: Scholarships redakti

English: Wikimania 2009, this year's global event devoted to Wikimedia projects around the globe, is now accepting applications for scholarships to the conference. This year's conference will be handled from August 26-28 in Buenos Aires, Argentina. The scholarship can be used to help offset the costs of travel and registration. For more information, check the official information page. Please remember that the Call for Participation is still open, please submit your papers! Without submissions, Wikimania would not be nearly as fun! Rjd0060 00:50, 9. Apr 2009 (UTC)

Esperanto: Wikimania 2009, la ĉi-jara tutmonda evento dediĉita al projektoj de Wikimedia ĉirkaŭ la mondo, nun akceptas kandidatiĝojn por stipendioj al la konferenco. La ĉi-jara konferenco okazos de la 26-a ĝis la 28-a de Aŭgusto en Bonaero, Argentino. La stipendio povas esti uzata por kovri la kostojn de vojaĝo kaj aliĝo. Por pliaj informoj, legu la oficialan informpaĝon. Bonvolu noti ke la Alvoko al Partopreno ankoraŭ validas, do bonvolu sendi viajn kontribuojn! Sen kontribuoj, Wikimania apenaŭ estus ĝojiga. Traduko de Marcos 09:19, 9. Apr 2009 (UTC)

Bildetoj ĉe Vikipedio:Informkestoj redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis pliajn ses kapliniajn fonbildetojn al Vikipedio:Informkestoj. Unu jam enestis kiel propono, sed ne funkciis kiel fona bildeto. Mi "riparis" tion. Se vi trovas taŭgan tian bildeton, vi ja povas proponi sur la tiea diskutopaĝo. Nur gravas, ke la bildeto havu altecon de 45 pikseloj, travideblan fonon kaj png-formaton kaj troviĝu en la komunejo. Jam uzataj bildetoj listiĝas en la komuneja kategorio commons:Category:Infobox pictograms. Kore --Tlustulimu 14:37, 9. Apr 2009 (UTC)

Tlustulimu, dankon pro via laboro! -- Yekrats 13:36, 14. Apr 2009 (UTC)
Saluton. Mi ĵus aldonis plian proponon al la jena diskutopaĝo. Kion vi opinias pri ĝi? Kore --Tlustulimu 20:04, 29. Maj 2009 (UTC)

Retmesaĝo post ŝanĝo de atentata artikolo redakti

Ĉu eblas aktivigi la funkcion, uzeblan en multaj aliaj Vikipedioj, nome eblon aktivigi sendadon de retmesaĝoj post ŝanĝo de iu el la atentataj artikoloj? Precipe en projektoj ne tre viglaj la funkcio taŭgegas, ĉar disponigas pli bonan kontrolon de la enhavo. --Petrus Adamus 06:43, 18. Apr 2009 (UTC)

Ankaŭ mi iam sentis la bezonon. Mi pensas, ke tio povas esti aparte utila, por tiuj, kiuj ne ĉiutage ensalutas, kaj do ne rigardas sian paĝon "mia atentaro" regule.--- Disk. 08:37, 18. Apr 2009 (UTC)
Kaj kiu povas la funkcion aktivigi? --Petrus Adamus 10:13, 19. Apr 2009 (UTC)
Mi supozas, ke nur burokratoj aŭ eĉ pli altaj funkciuloj. Mi sugestas, ke vi rekte demandu Arnon, ĉar li eble ne ĉiam legas ĉiujn diskutojn. --- Disk. 11:04, 19. Apr 2009 (UTC)

Mankas artikoloj el nova "Listo de havendaj artikoloj" redakti

Saluton. Vi eble scias, ke la Listo de havendaj artikoloj estas movanta celo. Nu, la celo moviĝis denove, kaj ni ne plu havas 100% kovraĵo de ĉiuj temoj en la listo. Do, jen la nuna listo de bezonataj artikoloj:

  1. en:Chinese Philosophy (eo: Ĉina filozofio)
  2. en:Indian Philosophy (eo: Hinda filozofio)
  3. en:Islamic philosophy (eo: Islama filozofio)
  4. en:Chanakya (eo: Ĉanakjo? (ĉ 350-283 a.K., antikva hinda ŝtatestro kaj militestro)
  5. en:al-Ghazali (eo: Al-Ghazali? Algazalo? (1058-1111; persa filozofo)
  6. en:Energy (society) (kia stranga artikolo! La havenda artikolo originale estis energio, sed ĝi fuŝege migris!)
  7. en:Pottery (~ eo: Ceramikarto, kiu alidirektas al ceramiko, do ĝi ne montras inter nia poentaro.)
  8. en:Latin American Music Latin-Amerika muzikolatinmuziko (laŭ Bertilo)
  9. en:Sinan (eo: Sinan 1489-1588 osmanida arkitekto)
  10. en:Gupta Empire Gupta Imperio
  11. en:Abbasid Caliphate (eo:Kaliflando de Abasidoj)

Mi grastekstigis la ses artikolojn kiuj mi opinias estas la plej gravaj. (La tri filozofio-artikoloj eble malaperis de la listo laŭ nuna diskuto.) Se iu ajn volas krei artikolojn pri ĉi tiuj temoj, mi estus tre dankema! -- Yekrats 17:10, 22. Apr 2009 (UTC)

Esperantlingva literaturo redakti

Karaj, eble vi jam rimarkis, ke ekzistas iom da ĥaoso pri la enkategoriigo de esperantlingva literaturo. Iuj verkoj estas en Esperantlingva literaturo, iuj en Esperanto-libroj, aliaj en Esperanto-eldonaĵoj, kelkaj sub Bibliografio de Esperanto, ankoraŭ aliaj simple sub Libroj ... Alia grupo estas en Romanoj sed en neniu el la aliaj menciitaj kategorioj. Ĉiu iuj inter vi volas kun mi ellabori iun logikan strukturon? --- Disk. 10:47, 23. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Kiun kategorion vi preferus reteni el la multaj? - Krome ni uzu la okazon rearanĝi la koncernan informkeston {{Informkesto Esperanto-libro}} tiel, ke ĝi ricevu la kodon el la proveja versio, nome {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}}. Poste ni povos realinomigi ĝin al informkesto por ĉiuj libroj kaj anstataŭigi la tiam superfluan {{Informkesto Libro neesperanta}} laŭ la dokumentada diskuto. La aŭtomata enkategoriigo kun la provejo kodo dependas de nova parametro lingvo. Do la du apartaj ŝablonoj ne estas necesaj.
Mi proponas la jenan agadon:
Kies robotilo povas fari tion? Ĉu estas aliaj proponoj? Kore --Tlustulimu 11:09, 23. Apr 2009 (UTC)
Mi proponas, ke la ĉefa kategorio estu Esperantlingva literaturo. Tion ankaŭ mencias la artikolo Vikipedio:Kategorioj. La kategoriojn, kiuj estas kvazaŭ sinonimoj de Esperantlingva literaturo mi preferus iom post iom nuligi. Kompreneble povas esti pliaj utilaj kategorioj. Iu esperantlingva verko povas krome aparteni al Irana literaturo, al Infana literaturo, ktp. (Kiu interesiĝas pri miaj pripensoj ĉi-rilate povas vidi Vikipediisto:PaulP#Literaturo) --- Disk. 11:37, 23. Apr 2009 (UTC)
Pri la ŝablono mi proponas la jenon (konsciante, ke unu stultulo povas peti pli ol cent programistoj povas plenumi ;-)
Nepre estas bonega ideo, ke la ŝablono aŭtomate enkategoriigu la artikolojn laŭ siaj parametroj. Rilate al la kategoriarbo sugestita de PaulP, mi preferus, ke la verkoj enestu tiajn kategoriojn, kiaj ekzemple "Verkoj de itala literaturo" (kiu siavice estu subkategorio de "Itala literaturo"). Alikaze, la kategorio "Itala literaturo" iĝus miksaĵo de artikoloj pri italaj verkoj, pri italaj verkistoj, pri fakuloj pri itala literaturo, pri periodoj de itala literaturo, pri gravaj eldonejoj en la historio de itala literaturo, kaj tiel senfine plu. --WinstonSmith 12:33, 24. Apr 2009 (UTC)
Dankon, Winston, pro la komento! Jes, mi tute samopinias kun vi. Via propono estas pli klara ol mia. Ĝi postulos iom pli da laboro, ĉar la kategorioj de la tipo "Verkoj de ..." ankoraŭ ne ekzistas, sed pli bone tiel, ol fari malbonan laboron. Mi nur iomete hezitas pri la prepozicio. Ĉu "Verkoj de la ..." au "Verkoj el la itala literaturo"? --- Disk. 13:01, 24. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo kaj Winston. La kategoriaj titoloj laŭ la skemo "Verkoj el Xa literaturo", do kun adjektivaj formoj de la lingvoj estas pli facile aranĝeblaj pro nia ŝablonaro. Sed tiam la parametro "lingvo" (nur en {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}}) devus esti uzata kun la lingva kodo (eo, de, en, ru ktp.), ĉar tiun povas adjektivigi la ŝablono {{Lingv}} pro sia parametro a. Ĉu mi jam kodigu la provejan version tiel ke ĝi aranĝas la menciitan kategorian specon? Kore --Tlustulimu 15:22, 24. Apr 2009 (UTC)
Jes, volonte, Tlustulimu. Estus tre bone! --62.166.193.211 16:11, 24. Apr 2009 (UTC)
La sistemo denove senaverte elĵetis min. Do ankaŭ mi diras: Jes, volonte, Tlustulimu. Estus tre bone!  ;-) --- Disk. 16:21, 24. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo. Mi ĵus aranĝis la koncernan aldoneton al {{Informkesto Esperanto-libro/provejo}}. Krome mi ŝanĝis la provejan version tiel, ke el parametro lingvo kun valoro eo fariĝas Esperanto, do substantiva formo kun ligilo al la artikolo. Mi esperas, ke tio bone funkcios por ĉiuj lingvoj. Se ne, mi devas elpensi truketon. Kore --Tlustulimu 17:21, 24. Apr 2009 (UTC)
(+) La parametro lingvo estas uzata por aŭtomata enkategoriigo kaj en la informkesto mem. Tial mi cerbumis pri truketoj. Kore --Tlustulimu 17:22, 24. Apr 2009 (UTC)
Dankegon pro la rapida laboro! Vidu kelkajn rimarketojn en Ŝablona diskuto:Informkesto Esperanto-libro/provejo. --- Disk. 18:23, 24. Apr 2009 (UTC)

Vikipedio:WikiProjekt Check Wikipedia redakti

Hello, I have start the projectpage Vikipedio:WikiProjekt Check Wikipedia. I have wrote a script which can create a daily update for this site. I hope this help you to improve your Wikipedia. If you want rename this project in your language: no problem. If you want translate the output in your language: no problem. Therefore you can help by translate the Translation-Page. So you get a output in your language (for example see the interwiki-links). But first I need a good name for this project-page in your language. I hope you can find one. --sk 16:57, 26. Apr 2009 (UTC)

Jen: Vikiprojekto: Kontrolado de la Vikipedio. //so9q//Denizo

Legato : muzika vorto kaj oficiala titolo redakti

Saluton. La paĝo legato estas artikolo pri muziko sed legato estis ankaŭ oficiala romia titolo kaj poste Katolika titolo (legato de la papo). Nun, ne ekzistas artikolo pri la titolo sed du paĝoj misligas la muzikan artikolon : Universitato de Oksfordo kaj Publius Rutilius Rufus kontraŭ naŭ bonaj ligiloj (vidu ĉi tien). Kiel fari ?

Saluton. Mi faris apartigilon. Zuazua 17:12, 27. Apr 2009 (UTC)
Dankon. Mi ĝustigos la ligilojn baldaŭ. Ĵipe 17:45, 27. Apr 2009 (UTC)

Portalo pri Kaŭkazio redakti

Saluton, mi interesiĝas pri kreado de portalo pri Kaŭkazio. Mi legis kaj relegis (kaj pruvis) la paŝojn por krei ĝin sed nenio okazis. Eble mi ne bone komprenas kion fari sed vere laŭ mi mankas detalaj priskriboj pri tiu grava parto de Vikipedio, ĉu iu povus helpi min? Antaŭdankon Andy 29. Apr. 2:51 atm.

Kio estas la problemo, ekzakte? La unua paŝo estas krei la paĝon Portalo:Kaŭkazio, kio ankoraŭ ne okazis; vi mem kreu ĝin! :-) Vi povas kopii kaj adaptigi la kodon de alia portalo, kiun vi taksas aparte belaspekta, aŭ ion konstrui vi mem. Eble per tiu ĉi afiŝo vi ankaŭ kolektos kelkajn aliajn interesitojn, kiuj helpos vin realigi vian celon. --WinstonSmith 16:30, 29. Apr 2009 (UTC)
Estas kelkaj instruaĵoj en la paĝo Vikipedio:Vikiportaloj. --Ĵipe 18:34, 29. Apr 2009 (UTC)

Ŝablono:Situo sur mapo/informoj redakti

Saluton, ŝajnas al mi, ke la uzo de la Ŝablono:Situo sur mapo/informoj ne estas tute kohera. Bonvolu rigardi la rilatan kategorion. Tie la alfabeta ordo estas konfuza, ĉar preskaŭ neniu uzas la unuan parametron de la ŝablono, kaj tiuj, kiuj uzas ĝin, metas valoron, kiu ne utilas por alfabeta enordigo.

Mi faris (fuŝan) provon korekti tiun parametron ĉe iu sub-ŝablono, sed konstatis, ke ĝi servas por du kontraŭaj celoj:

  • En la priskriba teksto ĝi estas uzata kiel priskribo (kategorio) de la koncerna geografia unuo; ekzemple por "Afriko" ĝi estas "kontinento".
  • En la enkategoriigo ĝi estas uzata por enalfabetigo; tial "Ŝablono:Situo_sur_mapo_Afriko aperas sub "k" (kontinento) anstataŭ sub "A". Se oni, ekzemple, metas "Afriko (kontinento)", tiam en la priskriba paĝo aperas "Ĉi tiu ŝablono enhavas datojn por la Afriko (kontinento) Afriko" anstataŭ "Ĉi tiu ŝablono enhavas datojn por la kontinento Afriko".

Mi ne sufiĉe lertas por proponi novan koncepton, sed mi supozas, ke la nuna koncepto estas iom nekohera.

Pretere, ne ĉiuj datenoj estas "datoj".

Aisano 21:32, 2. Maj 2009 (UTC)

Saluton, Aisano. Dankon pro via atentigo. Mi ĵus provis korekti tion, sed ankoraŭ ne sukcesis. Sed mi okupiĝos pri tio morgaŭ, ĉar mi jam estas tro laca. Bonan nokton --Tlustulimu 19:29, 6. Maj 2009 (UTC)
(+) Mia hieraŭa korekto nun efikas, ĉar iom daŭris pro la servila kaŝmemoro. Kore --Tlustulimu 09:17, 8. Maj 2009 (UTC)

Nova vikiprojekto redakti

La nova projekto Vikipedio:Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj estas proponata por kunlaboro, analoge al sukcesa Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj. Maksim 18:04, 6. Maj 2009 (UTC)

Landonomoj redakti

Ĉu la nova dispono de l' Akademio, ree mencianta la neoficialecon de la sufikso -i-, ne estas sufiĉa instigo por ekuzi en Vikipedio la oficialajn landonomojn? Ĉu enciklopedio ne uzu nur la oficialan lingvaĵon? --Petrus Adamus 23:11, 9. Maj 2009 (UTC)

Akademio estas malrapida, Vikipedio estas rapida. Se naskiĝas nova lando, en Vpo aperas urĝe artikolo, Akademio decidas post jaroj. Nur Vpo traktas kvazaŭlandojn, historiajn landoformojn.--Crosstor 05:43, 10. Maj 2009 (UTC)
La fakto, ke la Akademio rekomendas aŭ oficialigas landonomojn de novaj landoj foje nur post jaroj, neniel rilatas al la -ujo/-io-debato, kiun Petrus Adamus ĉi tie mencias. Estas notinde ke en la pasinta diskuto pri la temo la nombro de Vikipediistoj, kiuj subtenis ŝanĝon al la oficiala kaj pli kohera ujo-sistemo, estis jam pli granda ol la nombro de Vikipediistoj, kiuj volis resti ĉe la neoficiala io-sistemo. Finfine tamen la diferenco estis malgranda, do tute ne estis iu konsento. Do verŝajne la ŝanĝu nur povus okazi per baloto.
Mia impreso estas, ke en la pasintaj du-tri jaroj plimultiĝis la uzo de kaj subteno por la ujo-sistemo. Se tiu evoluo ankoraŭ daŭros iom, estus pli saĝe por la uj-emuloj ne tuj peti baloton pri la temo, sed ankoraŭ atendi kelkajn monatojn aŭ eĉ jaron antaŭ la baloto. Sed mi ĉiuokaze ankaŭ ne kontraŭus tujan baloton pri la temo. Marcos 15:38, 10. Maj 2009 (UTC)
Kiel sviso mi en ĉi-tiu debato feliĉe povas resti neŭtrala plue uzante Svislandon ... (ĉar mi ja ne vidas, sur kiu bazo iu aŭ alia volas mezuri, ke ujo-emuloj aŭ io-emuloj progresas ...) [Por iom pli bone klarigi, ke mia komento ne estas simple sarkasma: Se oni serĉas en google por la kombino "Germanio" "kaj" oni trovas 290000 rezultojn, por "Germanio" "kaj" oni trovas 33000 ... do 9-oble pli uzata estas la finaĵo io ol ujo ... tio ja ne vere parolas por la rekomendo de la akademio ... kaj tio evidente pruve falsigas la supran aserton, ke ujo lastatempe estas pli uzata - cetere mi aldonas la la serĉado la vorton "kaj" por evitigi la montradon de ne-esperantaj rezultoj ĉe la vorto "Germanio", tiel evitante falsigon de la rezulto] Amike DidiWeidmann 22:46, 10. Maj 2009 (UTC)
Mi ĉiam ege miras, kiom malmulte gravas la Fundamento kaj Akademiaj disponoj por Esperantistoj, kio fakte teorie ebligas absolutan ŝanĝon aŭ disiĝon de la lingvo. Se ja ekzemple disvastiĝus forlasado de malbelsonaj duoblaj vokaloj (*kongru!* anstataŭ kongruu!), ne estus tute klarigeble kial ne fari tion kaj kial ne enkonduki la kutimon en Vikipedion: oni ja nur kopias la uzantojn, la Akademio kaj Fundamento kompreneble malpli gravas… Konsideru, ke nun uzas la lingvon plejparte lingvemuloj kaj malgraŭ tio reliĝas tiaj konfuzaj ŝanĝoj. Vidante la faktojn, mi komencadas dubi, ke post eventuala disvastigo de Esperanto al homamasoj (kiuj klopodus nur interkompreniĝi, tute ne flegi Esperanton) la lingvo restus kohera. Oni ja same kiel nun sekvus la uzantaron, ne la regulojn. Kaj mirigege ne nur por mi, la uzantaro iam emas kompliki sian komunikilon, kiel videblas en -io. Kio kreiĝus post cenjaroj? Se la situacio estas tia kaj la evoluo estas sama kiel ĉe nacilingvoj (kiuj, per vortoj de Komenio, estiĝis kaj evoluas per nura ĥaoso), ĉu havas sencon Esperanto? --Petrus Adamus 12:33, 11. Maj 2009 (UTC)
Didi miskomprenis min: Mi skribis: "Mia impreso estas, ke en la pasintaj du-tri jaroj plimultiĝis la uzo de kaj subteno por la ujo-sistemo". Didi montris, ke laŭ nuna Guglo-serĉo "Germanio" estas uzata pli ol "Germanujo" en la Esperant-lingva Interreto. Tio tamen tute ne kontraŭas mian aserton. Por kontraŭi mian aserton oni devus ekzemple kompari la rezultan de nuna Guglo-serĉo kun Guglo-serĉo antaŭ du-tri jaroj, kaj vidi, en kiun direkton iris la rilato inter la "Germanio"-trafoj kaj la "Germanujo"-trafoj (sed eĉ tiu metodo estus iom malbona, ĉar per Guglo oni ja ĉiam trovas ne nur aktualajn tekstojn, sed ankaŭ tre malaktualajn).
Mi intence aldonis al la komenco de tiu frazo la esprimon "Mia impreso estas, ke". Mi ja tute ne povas pruvi ke mia impreso estas ĝusta. Temas nur pri impreso surbaze de miaj personaj spertoj ĉe Esperanto-renkontiĝoj kaj ĉe mia interreta uzado de Esperanto. Marcos 13:01, 11. Maj 2009 (UTC)

La Akademia Listo de Reakomendataj Landnomoj estas grava dokumento sendepende de tio ĉu oni konsideras ĝin mankohava. Mi tre miras, ke Marcos forigis ĝin, kun ĉiuj klarigoj, el la elstarigita loko en la artikolo Listo de landnomoj, kvazaŭ li povus adekvate prezenti la liston en unu flanka kolumno de la ĥaosa kompara tabelo. Samtempe li forigis esencajn informojn pri certaj landnomoj (ekz. ĉu gentobaza, ĉu ne). Mi esperas, ke tio ne ripetiĝos. --Surfo 14:12, 11. Maj 2009 (UTC)

Marcos tute ne forigis la akademian liston, sed kreis bone superrigardeblan tabelon, en kiu eblis bone kompari la uzon de la landnomoj ĉe UEA, en Monato, en Vikipedio, ĉe la Akademio ktp. Mi bedaŭras pri la rea ŝanĝo de Surfo, kiu laŭ mi estas malpli klara. --- Disk. 14:55, 11. Maj 2009 (UTC)
Mi faris multan laboron por aktualigi la komparan tabelon laŭ la novaj rekomendoj de la Akademio, ĝuste ĉar mi konsideras la novajn rekomendojn tre bonaj.
Mi ankaŭ aldonis ligilon al la origina dokumento de la Akademio.
Estus bone havi la informojn, ĉu landnomo estas gentobaza aŭ ne, kaj ĉu ĝi estas Fundamenta, oficialigita aŭ neoficiala, en la kompara tabelo, ne nur ĉe la Akademiaj rekomendoj, sed ankaŭ ĉe la aliaj formoj. Sed duoblan liston ni certe ne bezonas. Marcos 19:29, 11. Maj 2009 (UTC)
Laŭ sugesto de PIV oni uzu uj ĉe historiaj landoj, i ĉe nuntempaj landoj, ekz. Moldavujo, Moldavio.--Crosstor 05:38, 12. Maj 2009 (UTC)
Tiom malsaĝan rekomendon rilate al la landonomoj mi ankoraŭ ne vidis: eĉ la nuna stato estas sufiĉe konfuza kaj oni proponas fakte krei pluan kategorion. Krome, ĉiu konsiderus propravole kiu ŝtato jam estas sufiĉe historia por ke ĝia nomo estu laŭzamenhofa: ĉu la unua Franca respubliko, aŭ ankaŭ la dua, aŭ eĉ la tria? Ni ja bezonas tute malan procedon: faciligon kaj simpligon de la sistemo, ankaŭ por la uzantoj neparolantaj denaske iun "internacian" lingvon, eblon krei gentobazan landonomon sciante la radikon, sen neceso parkere lerni ankaŭ la landonomon. --Petrus Adamus 21:17, 12. Maj 2009 (UTC)
Neniu Vikipedio havas sialingvan Akademion kiel referencon. Vikipedio ja estas dinamika projekto, kiu respegulas nunan uzadon, dum Akademioj emas esti multe pli konservativaj. Certe en hispanlingva Vikipedio la Real Academia estas gvidilo de nenio. Mi mem uzas alian sistemon, en kiu landoj estas ĉiam radikoj [1], sed preferas ne altrudi personajn preferojn al Vikipedio. --Tonyo 21:27, 13. Maj 2009 (UTC)
En tio vi ne pravas, ekz. la Ĉeĥa Vikipedio regas sian lingvon laŭ disponoj de la Instituto por la Ĉeĥa Lingvo. Se ĉiu kreos proprajn regulojn, ni havos plurajn Esperantojn kaj ne interkompreniĝos. Estas ja kontraŭ la ideo de Esperanto devi lerni ne nur radikojn, sed ankaŭ derivaĵojn: Zamenhof elpensis sistemon de regulaj afiksoj, por ke scio de radiko sufiĉu por krei vorton derivitan. La klasika landonoma sistemo certe ne estas perfekta, sed opinioj pri direkto de ĝia eventuala plibonigo estas tiom malsamaj (kaj multaj fakte la lingvon malfaciligantaj), ke neniu ŝanĝo realas. Tial estas la plej bona varianto strikte obei la originan sistemon (kiu estas multe pli facile lernebla ol plimulto de la proponoj), subtenatan eĉ de la Akademio. Esperanto ja devas esti konservativa, pri tio skribas la Fundamento, por ke la lingvo restu komprenebla ankaŭ en estonteco kaj ne disiĝu kiel Latino. --Petrus Adamus 06:53, 14. Maj 2009 (UTC)

Mi tute konsentas kun Petrus. Venis jam la tempo por rediskuti la aferon kaj voĉdoni por unuecigo. Mi forte apogas uzadon de la oficiala sufikso -uj- en landonomoj. --Lohengrin 12:02, 28. Maj 2009 (UTC)

Voĉdonado redakti

Ĉar estas okulfrape, ke logiko ne sufiĉas kaj uza kutimo estas pli forta ol argumentoj (nur pruvo de la psikologia sciaĵo, ke homoj ĝenerale decidiĝas laŭ emocioj, ne laŭ prudento), mi proponas rean voĉdonadon: tiu povas montri, ĉu pli multaj kontribuantoj subtenas la klasikan dukategorian landonoman sistemon aŭ pli multaj volas uzi la modernan plurkategorian:

Por la klasika dukategoria sistemo redakti

La klasika sistemo havas du kategoriojn de landonomoj: 1) la unuaj estas landobazaj; 2) la duaj gentobazaj kaj uzantaj la sufikson -uj-.

  1.   Por: --Petrus Adamus 20:36, 5. Jun 2009 (UTC)
  2.   Por: --Lohengrin 09:21, 7. Jun 2009 (UTC)

Por la moderna plurkategoria sistemo redakti

La moderna plurkategoria sistemo havas du ĉefkategoriojn de landonomoj: 1) la unuaj estas landobazaj; 2) la duaj estas gentobazaj, divideblaj en tri subkategoriojn laŭ uzo de unu el la sufiksoj -i-, -land- kaj -istan-, kies elekto gvidiĝas laŭ kutimo en aliaj lingvoj, precipe en la Angla.

  • #   Por: , kvankam mi plejparte voĉdonas kontraŭ uzo de la sufikso "-uj-" Maksim 10:26, 7. Jun 2009 (UTC)

Atentu la regularon pri balotoj redakti

Ĉar temas pri grava temo, kiu tuŝas multajn paĝojn, la baloto okazu rigore laŭ la reguloj fiksitaj en Vikipedio:Baloto. Mi faris laŭ-regulan proponon pri baloto sur la paĝo Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io. Antaŭ la komenco de la baloto, la propono ankoraŭ povas esti ŝanĝata. Do bonvolu atente legi ĝin kaj komentu tie. Marcos 11:31, 7. Jun 2009 (UTC)