Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 14

Darwinius - enmeto de bildoj redakti

atentu pri la faroj de iu Darwinius - tiu eble bonintence enmetas bildojn en iujn artikolojn - tamen tiu faro fuŝas la artikolon : ekz. literkombino "ux" fariĝas "ŭ" kio estas ĝena en francaj vortoj --Dominik 05:00, 7. Aŭg 2009 (UTC)

intertempe, ŝajnas ke Darwinius (ĉu Darwinius?) ŝanĝis sian metodon - nun ĉio estas en ordo --Dominik 07:55, 7. Aŭg 2009 (UTC)
Mi klarigis lin pri la ux --> ŭ, kaj la Montri ŝanĝojn. Jes, li estas portugala vikipediisto, uzanto en la pt.wiki. Mi petis lian helpon por aldoni la bildojn de ĉi tiu listo en la esperantaj artikoloj. Pardonu nin! CasteloBrancodiskuto 13:12, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝanĝi la portalajn ŝablonojn? redakti

Mi proponas ŝanĝi la portalajn ŝablonojn ĉar ili okupas tro spaco. Do, mi volus ŝanĝi ili kiel la itala versio (esperantigita ĉi tien) por ke ili ne okupas tro spaco kaj oni povas enmeti pli ol unu portala ŝablono. Kion vi pensas? --→ Airon 08:48, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝajnas bone al mi. Antaŭ kelkaj jaroj, mi faris iom de la unua laboro de portaloj ĉi tie. Mi ne estas programisto, sed pli simila al "kopiisto". Eble simio kun klavaro povis fari pli bona sistemo ol mia! :-) Se vi volus plibonigi la portalajn ŝablonojn, vi havus mian benon. -- Yekrats 15:25, 10. Aŭg 2009 (UTC)
Tamen, bonvole estu zorgeme ne fuŝante la ekzistantajn portalojn! -- Yekrats 15:33, 10. Aŭg 2009 (UTC)

Uzi la ŝablonon {{Bio}} ĉiam redakti

Mi proponas ŝanĝi la ŝablonon por uzi ĝin ĉiam. Mi pensas, ke ĉi ŝablono devas krei la unuan frazon (kiel Michael Moroni (5-an de februaro 1990 - 25-an de aprilo 2024) estis itala lernanto, kiu skribis multajn tekstojn kaj verkis multajn kanzonojn.) kaj la kategoriojn pri agado ktp. Do, oni devus enmeti ĉi tiun ŝablonon en ĉiuj paĝoj pri geviroj ĉar, se mi uzus nur informkesto kiel {{Informkesto kantisto}}, la ŝablono ne kreus aŭtomate la kategoriojn sed mi devas enmeti mane. Kion vi pensas? --→ Airon 16:12, 11. Aŭg 2009 (UTC)

Laŭ mi estas pli bone uzi la {{Informkesto kantisto}}n (kaj aliajn) kun la aŭtomata enkonduka linio, se ĝi estas ebla. Tiel, se oni volas forigi ĝin kaj verki ĝin permane, oni povas uzi la parametron "EnkondukaLinio = ne". CasteloBrancodiskuto 17:33, 12. Aŭg 2009 (UTC)
Do, oni povas aldoni la modifita Ŝablono:Bio (kun la parametro) al informkestoj aŭ aldoni ĝin en la paĝo kun la informkestoj. Vikipediistoj, kion vi pensas pri tio? --→ Airon 17:53, 12. Aŭg 2009 (UTC)
Diskuto pri la rolo de {{bio}} ekestiĝis antaŭ kelkaj monatoj, sed poste fermiĝis, parte pro la akreco de kelkaj diskutantoj, kaj parte ĉar pluraj homoj perdis intereson en la afero. Al mi, persone, la propono de CasteloBranco ŝajnas sprita: la kodo {{bio}} estus "kaŝita" en ĉiuj informkestoj, kaj la ŝablono ne estus rekte uzinda en artikoltekstoj. Tamen, anstataŭ ol eĉ ekpripensi teĥnikajn rimedojn por efektivigi la aferon, mi ŝatus atendi aliajn opiniojn, ĉar antaŭaj priaj diskutoj plurfoje montriĝis riĉaj je malsamaj vidpunktoj. --WinstonSmith 10:18, 13. Aŭg 2009 (UTC)
Ĉu tio signifas, ke oni ne plu uzu la ŝablonon {{bio}} ?
--Jean-François Clet 20:01, 15. Aŭg 2009 (UTC)
Mi komprenis, ke oni devus uzi la ŝablonon {{Bio}} kun rilata informkesto. Se iu volas skribi la enkondukan linion mane, oni povas fari ĝin per parametro EnkondukaLinio=ne. Ĉefe, la ŝablono {{Bio}} havas la rolon krei aŭtomate la kategoriojn. Se oni volas, ĝi povas krei la enkondukan linion (laŭ mi ĝi estas la dua rolo de la ŝablono). Ĉu do? --→ Airon 22:59, 15. Aŭg 2009 (UTC)
La plej taŭga solvo, laŭ mi, estus aranĝi {{bio}} kaj la specifajn informkestojn por ke ili estu interŝanĝeblaj: {{bio}} aperu kiam neniu aparta informkesto taŭgas, kaj redonu la kategoriojn, la enkondukan linion kaj la dekstran kadron kun la bazaj datumoj; la pli specifaj informkestoj mem enhavu la kodon de {{bio}}, por ke ne necesu uzi ambaŭ ŝablonojn. Tiu ĉi estas tamen nur propono, tio tute ne signifas, ke oni dumtempe ne plu uzu la koncernitajn ŝablonojn! ;-) --WinstonSmith 09:42, 16. Aŭg 2009 (UTC)
La ŝablono maltaŭgas, kiam la priskribata persono ne famiĝis en difina profesio. Uloj foje famiĝis por ago (aŭ sufero) ne rilata al difina profesio aŭ okupo. (ekzemple: la unua al kiu oni greftis ian organon aŭ ĉe kiu, oni diagnozis novan malsanon; iu, kiu salvis la vivon de multenombraj aŭ eminentaj homoj (sen esti profesia sekurigisto); iu kiu lanĉis modon...
Estas neebla skribi en la linio " |AntaŭOkupo = " frazon kiel "Li estis la unua kiu..." aŭ "Ŝi estas fama pro sia...";
Alia rimarko, la familinomo aperas nepre en GRANDLITERO. Ĉu estas deviga ?
--Jean-François Clet 11:12, 16. Aŭg 2009 (UTC)
La grandlitereco de la familinomo estas ioma kutimo en Esperanto, kaj ĝi utilas kiam miksiĝas homoj el landoj, kie la nomordo estas malsama (ekz: Barack OBAMA, sed HU Jintao). En Vikipedio oni kutimas uzi ĝin ĉe la komenco de biografioj. Tio estas pridebatebla en aparta diskuto, kaj neniel rilatas la ŝablonon - findecidinte, sufiĉos duonminuta kodado por adaptigi {{bio}} al la eventuala nova kutimo.
Pri la kazo, kiam ne ekzistas difinita profesio: oni tiam nepre verku la enkondukan linion neaŭtomate. --WinstonSmith 11:52, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Pri la familinomo ne estas problemo (kodo: {{uc:{{{familinomo}}}}}). Pri kromaj kazoj mi proponas, ke oni aldonas parametron, kiu ne enkategoriigas automate laŭ la profesio; do alian parametron, por skribi la kialon de ŝia/lia famo. Mi estas pretiĝanta ĝermon de taŭgan ŝablonon... --→ Airon 20:16, 19. Aŭg 2009 (UTC)
Mi pensas ke, en tiaj situacioj, sufiĉas uzi la parametron EnkondukaLinio=ne kaj verki la enkondukan linion permane. CasteloBrancodiskuto 20:49, 19. Aŭg 2009 (UTC)
Kion mi diris? :DDD --→ Airon 21:05, 19. Aŭg 2009 (UTC)
Airon, mi parolis pri la personoj kiuj ne famiĝis en siaj profesioj. CasteloBrancodiskuto 04:40, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke la aŭtomata kreado de la unuaj frazoj pere de iu informkesto aŭ ties helpa ŝablono povas tre facile konfuzigi novulojn, precipe se ili provas korekti eraron aŭ aktualigi ion. Se ni ne bezonas ilian kunverkadon, ni ja povas enkonduki tion. Sed mi ne estas por tia speco de informkesto, ĉar ili ja nur iel subtenas la pigrecon de la redaktantoj. La sola avantaĝo estas unueco en la komencaj frazoj, sed laŭ mia sperto lingvoj ne funkcias tiel skemece, eĉ ne esperanto. Kore --Tlustulimu 19:11, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Kion vi pensas pri tio? redakti

Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 10:07, 22. Aŭg 2009 (UTC)

Kelkaj rimarkoj:
(1) Ĉu vere necesas indiki la sekson? Kiu estas la efiko en la paĝo? Memoru, ke la kategorioj ĉiam estas en la malina formo (ekz. hungaraj politikistoj, kaj ne politikistinoj). Ja ekzistas kategorioj Viroj kaj Virinoj, sed ŝajnas, ke neniu balotis aŭ diskutis antaŭ ilia enkonduko, kaj ĉiuj tiuj, kiuj alparolis min pri tio, taksis ilin senutilaj.
(2) Laŭ mi, la nomoj de la parametroj nepre estu la samaj kiel la nuntempa {{bio}}, kiam eblas. Do, ne estu "naskiĝoloko paĝo" sed "NaskiĝLokoLigilo".
(3) Eble, pro tro rapida superrigardo kaj manko da tempo, mi ne rimarkis detalojn kiuj klare videblas al aliuloj. Sed mi ne komprenas, kiuj estas la avantaĝoj de la skizo kiun vi faris, rilate al la jam ekzistanta {{bio}}?

}}

Beta-versio redakti

Mi ŝanĝis la redaktadon al Beta-versio, kiu ŝajne solvos redaktadojn de specialaj literoj. Mi alte taksas la version, sed en mia debutaĵo Hronec (Brezno) la koordinatoj ripetiĝas.--Crosstor 04:58, 11. Aŭg 2009 (UTC) La specialaj literoj tre bone funkciis, ĝis tiam tio estis tro komplika. Estas tre bona, kiam ĉe forlaso de redaktado aperas averto, tamen ĉe la beta-versio la supra teksto dum antaŭrigardo bedaŭrinde nigriĝis, la ruĝajn literojn mi repetas.

Evito de neologismoj? redakti

Saluton estimataj vikiuloj.

Ĉu eksistas praktiko pri evito de neologismo en la vp? Mi memoras ke oni reviziis almenaŭ la tradukon de renomi -> alinomi, do sekve tiu deciso mi proponas: Ŝanĝi la uzo de la radiko licenc- al permesil- ĉie kie ĝi aperas en la sistemo de vp. Mi observis ke ĝi fakte aperas en ĉiu paĝo plej sube.

Kaj krome indas laŭ mi ŝanĝi la tekston: Teksto estas havebla sub la Licenco Commons Attribution/Share-Alike; aliaj licenceroj eblas apliki. Al => Teksto estas havebla sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe; notu ke eblas apliki aliaj permesiloj ankaŭ. //Denizo, Hernusanda Esperantista Klubo

Ne ekzistas ĝenerala regulo pri novradikoj, kaj kiel vi povas vidi pli supre en la diskutejo, tiu temo povas foje kaŭzi longajn diskutojn...
Pri la ŝanĝo de "licenco" al "permesilo" pli plene konsentas kun Denizo.
Pri la nomo de la permesilo ("Commons Attribution/Share-Alike") ŝajnas ke ĉiuj Vikipedioj lasas la nomon "Creative Commons" netradukita, sed multaj ja tradukas tion, kio venas post ĝi. Ankaŭ la Esperant-lingva versio de la retpaĝaro de Creative Commons faras tiel, do nomas tiun permesilon "Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe".
Pri la parto post la punktokomo: Ŝajnas al mi ke kaj la nuna versio kaj la ŝanĝpropono de Denizo estas ne-gramatika. Bona traduko laŭ mi estus "eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas".
Konklude, la teksto laŭ mi estu: "La teksto estas havebla sub la permesilo Creative Commons Atribuite/Samkondiĉe; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas." Marcos 15:15, 12. Aŭg 2009 (UTC)
Oni ne povas simple anstataŭi la vorton "licenco" per "permesilo", ĉar licenco estas aparta speco de permesilo - la afero estas pli kompleksa. Unue ja ne temas pri novimo en la strikta senco de la vorto (se oni tiel dezirus interpreti la aferon, tiam la vorto neologismo mem ja estas novismo - kio estus la esperanteca vorto ...), sed tute korekte adaptita internacia vorto laŭ la 15-a regulo. Licenco fakte havas du signifojn: Ĝi estas akademia grado egalvalora al magistro (ekzemple en Svislando), aliflanke ĝi estas aparta permesilo por la praktikado de certa aktiveco, kiu estas donata de supera instanco, kiu estas aŭ la rajta posedanto (en kazo de softvaro ekzemple) aŭ la kompetenta aŭtoritato por reguli la koncernan aktivecon. Licenco kutime estas ligita al la pagado de licensumo, aŭ unufoja aŭ regula aŭ al akiro de certaj kapabloj. La vorto permesilo fakte estas multe pli vasta. Konkludo: Ĉiu licenco ja estas permesilo, aliflanke ne ĉiu permesilo estas licenco. Oni do povas anstataŭi la vorton licenco per permesilo, tamen oni bone pripensu, ĉu tio estas en konkreta kazo konsilinda. Rilate la konkretan ekzemplon, nome la tekstojn por GNU ktp. ja "permesilo" eble estas preferinda, ĉar ja ĝuste kaj mankas aparta kvalifiko por la permeso kaj ankaŭ ne necesas licencpago. DidiWeidmann 13:16, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝoseo, strato, vojo, pado redakti

Sevkante la proponon de Arkadiusz Zychewicz mi ŝovis la disuton pri tiu-ĉi temo al Vikipedia diskuto:Vikiprojekto:Vojoj kaj ŝoseoj - bonvolu tie kunhelpi vigle. DidiWeidmann 15:23, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Mi proponas ŝanĝi la redaktskatolon, ĉar ĝi ne havas kompleta signaro kaj ĉar ĝi ne estas valida laŭ w3c (se iu volus uzi QuickEdit, oni ne povus uzi ĝin ĉar ĝi funkcias nur kun korektitaj paĝoj). Ĉu vi konsentas? --→ Airon 20:39, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Tio estas tre teknika afero. Ĉu vi povas klarigi, kiajn sekvojn via propono havas kaj pri kio entute temas. Mi timas, ke malfakuloj pri tiaj aferoj (kiel ekzemple mi mem) ne povas kundecidi, sen pliaj informoj. Principe mi bonvenigas ĉion, kio faciligas la vikipediistan laboron. Tamen por mi gravas ke maŝino funkciu kaj komprenu kiel stiri ĝin. Kiel ĝi funkcias, al mi estas indiferenta, dum ĝi funkcias. Ve, kiam ĝi subite rifuzas funkcii, tiam mi simple ĝenas kaj esperas, ke iu anĝelo ne bezonas tro longe por alveni kun solvo ... Do konkrete: Kio ŝanĝiĝas kun via modifpropono, ĉu oni tiam devas relerni la laboron kun vikipedio, kaj kiuj estas la avantaĝoj de via modifo? Amike DidiWeidmann 18:12, 17. Aŭg 2009 (UTC)
Vi povas simpe korekti la fermon de la elementoj: oni fermas la HTML-an elementojn tiel: </tt><nowiki><small><b><i><tag><testo><esperanto></esperanto></testo></tag></i></b></small></nowiki>
ASM diris al mi, ke, ene de <div class="plainlinks">, <small> estas rompita de </p> kaj <p>. Li sugestas forigi la <small>-n kaj ŝanĝi la MediaWiki:Common.css -n por malpligrandigi la tekston.
Do, retumiloj povas legi korekte la paĝojn kaj multaj aldonaĵoj funkcias korekte. Se vi havas problemojn, bonvolu kontakti min. Amike --→ Airon 16:32, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Navigilaj ŝablonoj misfunkcias en Beta-versio redakti

Karaj, mi ĵus spertis problemon kun la tiel nomata Beta-versio de Vikipedio, kiu estas enkondukata dum tiuj ĉi tagoj. Ŝajnas, ke niaj navigilaj ŝablonoj serioze ĉesas funkcii kiam la nova versio estas ŝaltita: ilia aspekto tute fuŝiĝas. Mi persone spertis la problemon kun {{navigilo2}}, kaj priskribis ĝian aĉan aspekton en la tiea diskutpaĝo, antaŭ ol malkovri ke la problemo estis la Beta-versio, kaj ne en la ŝablono mem. En aliaj vikipedioj (ekz. la angla, la itala) la navigiloj tute bone videblas ankaŭ kiam la Beta-versio estas ŝaltita. Ĉu bonvolema ŝablonisto kapablas malkovri kio okazas? --WinstonSmith 08:57, 18. Aŭg 2009 (UTC)

ha, nun mi scias kial {{Polaj Aŭtovojoj}} estas nun tiel malbela. Ŝablono {{navigilo}}, kiu estas uzata en {{Polaj Aŭtovojoj}}, ankaŭ havas tute fuŝan aspekton :( --Arkadiusz Zychewicz 12:32, 18. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton, Arkadiusz kaj WinstonSmith. Mi ĵus testis la ŝablonon {{navigilo2}} en la beta versio. Kaj mi pensas, ke simple mankas CSS-formatigoj en la MediaWiki-nomspaco por la beta versio. Sed mi ankoraŭ ne esploris, kiel nomiĝas la koncerna paĝo. Ĉu mi eble demandu en la germana vikipedio pri tio? Kore --Tlustulimu 17:18, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Nomoj de kategorioj pri muzikalbumoj redakti

Mi ĝisdatigi la ŝablonon {{Informkesto muzikalbumo}} kaj ĝi automate kreas kategoriojn pri la jaro, la muzika ĝenro kaj la aŭtoro de la muzikalbumo. Nun aliaj vikipediistoj proponas tie kaj tie ŝanĝi la nomojn de la kategorioj ĉar mi eraris tajpi.

  • Kategorio:Muzikalbumoj laŭ jaro
    • Kategorio:Muzikalbumoj aperintaj en 1975
    • Kategorio:Muzikalbumoj eldonitaj en 1975
Ĉe tiuj ĉi kategorioj estas pensata la unua eldono aŭ apero, ne estas pensataj reeldonoj en aliaj jaroj. Zuazua 11:45, 19. Aŭg 2009 (UTC)
  • Kategorio:Muzikalbumoj laŭ aŭtoro
  • Kategorio:Muzikalbumoj laŭ artisto
    • Kategorio:Muzikalbumoj de Queen
  • Kategorio:Muzikalbumoj laŭ ĝenro
  • Kategorio:Muzikalbumoj laŭ muzika ĝenro
    • Kategorio:Pop-muzikaj muzikalbumoj
    • Kategorio:Muzikalbumoj Pop-muzike
    • Kategorio:Pop-muzike muzikalbumoj

Kion vi preferas? Kion vi aldonas? --→ Airon 11:38, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Via sugestoj estas ĉiuj bonaj. Same al Zuazua, mi preferes "Muzikalbumoj aperintaj en 1975" anstataŭ "eldonitaj". -- Yekrats 18:06, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Esperanto havas la duan plej altan rilaton inter artikoloj kaj parolantoj redakti

The Wikimedia Movement is in a one year process of strategic planning. Proposals are collected on strategy.wikimedia.org. Your input would be much appreciated. In the current fact finding phase people are looking for drivers of participation. A little research revealed that the Esperanto Wikipedia features the greatest number of articles per speaker but one, see the top line entry in this table. What drives the activity in your community? Please tell us. Dedalus 18:48, 19. Aŭg 2009 (UTC)

Traduko: "La Vikimedia Movado travivas jaron da strategia planado. Oni kolektas proponojn ĉe strategy.wikimedia.org. Via kontribuo estus ege bonvena. La nuna stadio temas pri kolektado de faktoj, kaj oni serĉas informojn pri partoprenigo. Mallonga esploro montris, ke la esperantlingvan Vikipedion karakterizas la dua plej alta kvanto da artikoloj rilate al la numero de lingvo-parolantoj, vidu la kapliniojn en tiu ĉi tabelo. Kio antaŭenpuŝas agadon en via komunumo? Bonvolu diri al ni." (tradukis Vikipediisto:WinstonSmith)

Interese, sed tamen la redaktantoj ĉe ni estas malmulte.--Crosstor 06:42, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Oni ne tro bombastu pri la afero - la unuaranga lingvo estas... Volapuko --Dominik 06:51, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Ŝŝŝ! la volapükistoj ŝajnas ekdormi... (118 772 artikoloj en majo 2009, 118 781 hodiaŭ). Ili ripozas post la terura penlaboro, kiujn ili faris por postpasi la esperantistojn (se ili ne movas, ni postpasos ilin je la mezo de oktobro 2009)--Jean-François Clet 13:45, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Tamen, el ĉi tie ŝajnas, ke dum julio 2009 estis 170 vikipediistoj kiuj kontribuis minimume kvin fojojn al Vikipedio dum la monato.

Ĉu ne 129 + 18 = 147 kaj ne 170? --Lu 12:00, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Jen mallonga komparo al aliaj Vikipedioj:

Lingvo Aktivaj vikipediistoj dum julio Parolantoj de la lingvo Rilato
Hungara lingvo 844 15,0 (milionoj) 56
Sveda lingvo 1001 10,0 (milionoj) 100
Kataluna lingvo 417 7,7 (milionoj) 54
Hebrea lingvo 745 7,0 (milionoj) 106
Slovaka lingvo 211 7,0 (milionoj) 30
Kroata lingvo 239 6,2 (milionoj) 39
Finna lingvo 770 6,0 (milionoj) 128
Norvega lingvo 595 4,7 (milionoj) 127
Slovena lingvo 143 2,4 (milionoj) 60
Esperanto 170 2 (milionoj)
1 (miliono)
0,1 (milionoj)
85
190
1900
Estona lingvo 140 1,3 (milionoj) 108
Islanda lingvo 61 0,3 (milionoj) 191

Tio ankaŭ donas interesan informon pri la konsisto de la Esperanto-parolantaro: ŝajnas nekredeble, ke nia Vikipedio estas la ununura, kie la rilato estas po 1900 aktivaj vikipediistoj en miliono da parolantoj. Do la supozo, laŭ kiu Esperanton parolas 1-2 milionoj da homoj, estas la plej verŝajna (almenaŭ laŭ la ĉi-supraj datumoj). --WinstonSmith 09:21, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Mi malkonsentas. Esperantistoj estas aparte laboremaj, kaj aparte laboremaj por la lingvo mem. Esperantisteco estas preskaŭ ĉiam memelektita, malsame al aliaj lingvanecoj. Do por respondi la originan demandon, esperantistoj estas pli laboremaj ĝenerale, ĉar pli laborema homo havas pli bonan ŝancon finlerni Esperanton post kiam li-ŝi decidis tion fari, kaj verki kaj labori en la Vikipedio estas komprenata kiel maniero helpi la lingvon mem, kaj Esperantistoj estas aparte emaj helpi al la lingvo mem (tial ili lernis la lingvon). Fundamentisto 10:46, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Tute prave. La tabelo tamen ja donas interesan informon : eĉ averaĝe pli grava aktiveco de Esperanto-parolantoj ne povus kaŭzi tiel grandan diferencon kun aliaj lingvoj. Do la nombro da parolantoj certe estas pli ol 0,1 miliono. Thomas Guibal 11:15, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la argumento de Fundamentisto, tamen konsiderindas ankaŭ aliaj, malaj argumentoj. Unue, neforlaseblan parton de Esperantujo konsistigas mondopartoj, kie Interreto ne estas tiom disvastiĝinta kiom en Eŭropo; tieaj esperantistoj ja agadas por la lingvo, sed ne per Vikipedio, aŭ almenaŭ ne tiom ofte kiom okcidentanoj. Due, la plejparton de la Esperanto-parolantoj (ja malsame al etnaj lingvoj) konsistigas komencantoj aŭ lernantoj, kiuj scipovetas la lingvon sed ankoraŭ ne kapablas verki artikolon por Vikipedio, eĉ se ili ŝatus. --WinstonSmith 12:05, 20. Aŭg 2009 (UTC)
Legante diversajn artikolojn ĉi tie, mi ne kredas, ke komencantoj/lernantoj konsideras sin nekapablaj verki artikolon. Pli serioze, do la konkludo estas, ke tute ne eblas kalkuli la nombron da esperantistoj surbaze de interlingva vikipedia statistiko. Fundamentisto 01:53, 21. Aŭg 2009 (UTC)
Esenca diferenco inter Esperantujo kaj nacioj estas la mezume multe pli alta eduka nivelo de Esperantujo. Esperanto-parolantoj laŭ enketoj en pluraj landoj scias mezume 2,3 naciajn fremdlingvojn; en Germanio estis ekzemple almenaŭ 85 %, kiuj parolis fremdlingvon. Ankaŭ la nombro de Esperanton parolantaj Nobel-premiitoj (5 inter 729 entute) montras en la saman direkton. (Same kiel multaj aliaj indikoj.) Mi do dirus, ke tiaj statistikoj ne montras, ke ni havas unu milionon da parolantoj, sed simple ke ni havas tiom da verkada aktiveco kiel ĉ. unu miliono da parolantoj en industriigitaj landoj. Verŝajne ni envere havas unu milionon aŭ eĉ du milionojn da parolintoj, kiuj ne aktivas - same kiel la nacioj havas siajn parolantojn, kiuj ne partoprenas en la interreto, vikipedio ktp. --Lu 11:08, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Mi trovas tiajn listojn ne tre utilaj, konsiderante la multajn faktorojn. "Artikolo" estas nur teknika unuo kaj diras nenion pri la kvalito. --Ziko 16:21, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Ĵus kun plezuro mi konstatis, ke almenaŭ laŭ unu kvalito-kriterio ni estas relative bonaj: En niaj artikoloj estas aktuale 12 779 bildoj, kio signifas lokon 20 (necesas iom kalkuli en la statistiko). Laŭ nombro de redaktoj ni havas pozicion 30, ankaŭ ne tute malbone. Do eble ni ne atingas kvaliton, sed almenaŭ ni provas :-) --Lu 11:49, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Flanke de la interesa diskuto - kion ni respondu al Dedalus?

  1. Laŭ mi grava punkto estas, ke por Esperanto kaj la Esperanto-parolantoj vikipedio estas tre grava - ja evidente la Esperanto-komunumo ĝis nun ne havis la rimedojn por krei kaj financi paperan enciklopedion. Kaj lingvo sen enciklopedio estas io nekompleta por edukitaj homoj.
  2. Multaj Esperanto-parolantoj estas konvinkitaj pri sia lingvo kaj volas kontribui al ĝia disvastigo - ĉu desubisme ĉe individuoj, ĉu desuprisme ĉe politikistoj. Estas klare, ke la ekzisto kaj la rango de vikipedio ludas gravan rolon en la argumentado kun ambaŭ celgrupoj (ankaŭ ĉe ĵurnalistoj).
  3. Kelkaj Esperanto-parolantoj volas kulture riĉigi la lingvon. Ankaŭ por tio enciklopedio estas bona helpilo.
  4. Kelkaj Esperanto-parolantoj revas pri tio, ke la vikipedio prezentas la regionajn faktojn el la diversaj landoj surbaze de la scio de la enloĝantoj. Estas pli malfacile atingi en la angla la nivelon de verkokapablo, do Esperanto prezentas pli rapidan vojon por tio. (Iu jam aludis: Eble en Esperanto oni eĉ pli rapide atingas la nivelon de imagita verkokapablo... :-)
  5. Kelkaj Esperanto-parolantoj (ekzemple mi) vidas la Esperanto-vikipedion kiel lokon, kie oni povas apudmeti la diversajn naciajn starpunktojn (pri kelkaj diskutataj faktoj).

Bedaŭrinde mi havas la impreson, ke ĉiuj ĉi respondoj ne helpas al la celo de Dedalus, nome lerni kiel pli bone varbi vikipedio-kunlaborantojn. --Lu 10:56, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Reformo de la Legindigo kaj Elstarigo redakti

Saluton, mi ŝatus proponi reformi la manieron, kiel ni komune prilaboras artikolojn kaj poste donas kvalifikojn al ili (leginda, elstara). Ni havas prilaboraĵon de la semajno, sed estus bone havi ĝenerale paĝon por komuna plibonigo kaj cetere paĝon komunan por la juĝoj (mi orientiĝas jen je la germana vikipedio). La modelo aspektas tiel:

  • Aŭtoro, kiu opinias ke li plibonigis artikolon ĝis li ne kapablas plu, metas artikolon en paĝon "Plibonigo". Tie aliaj vikipediistoj skribas kion ili trovas en ordo kaj precipe kion oni ankoraŭ plibonigu.
  • Poste la aŭtoro metas la artikolon en paĝon "Kandidatigo", se li deziras por ĝi kvalifikon kiel "leginda" aŭ "elstara". La aliaj vikipediistoj povas prijuĝi per: "sen indiko", "leginda", "elstara".

Sincere --Ziko 15:34, 22. Aŭg 2009 (UTC)

La ideo estas saĝa, sed laŭ mi tio fiaskos. Jen artikolo bieno (laŭ la reklamo aĉa ĝermo), longe neniu verkas ĝin, estas ĉ. 20 lingvaj ligoj, mi bedaŭras, ke la hungara mankas, tial mi ne povas traduki ĝin. Estas "Kunlaboraĵo de la semajno" apenaŭ funkcianta kaj similaj. Estas diversaj listoj pri verkendaj artikoloj, kie mi trovis ankaŭ malpopularajn artikolojn, dume ekz. kolubro mankas (mi ne estas biologo, tial mi lasis ĝin). Pri la legindaj kaj elstaraj mankas voĉoj, nur pri landonomoj okazis riĉa diskuto. La germanan Vp-on multe skribas, la nian NE, tial tiu modelo - mi timas - ne funkcios.--Crosstor 07:44, 23. Aŭg 2009 (UTC)
La paĝo "Kandidatigo" (komuna paĝo por voĉdonado pri elstaraj kaj legindaj artikoloj) estus miaopinie tre bona : ĝi estus bona maniero unuigi la malmultajn voĉdonojn, kaj ĝi eĉ eble kuraĝigus pliajn voĉdonantojn (ekzemple per ĉiusemajna anonco en la diskutejo de la okazantaj voĉdonoj). Mi cetere jam delonge apogas klaran apartigon inter elstaraj artikoloj kaj ADLS : oni devus voĉdoni nur por elstaraj/legindaj artikoloj, kaj la ADLS devus esti simpla, neformala elekto inter la novelektitaj artikoloj (samkiel en la angla, franca, ktp...).
Pri la paĝo "Plibonigo" mi emas konsenti kun Crosstor. Nia komunumo ne estas sufiĉe forta por vivteni unu plian kunlaboran projekton. Ofte la lastaj plibonigoj al iu artikolo okazas dum la voĉdonado. Do tia paĝo eble ne necesas. Thomas Guibal 08:18, 23. Aŭg 2009 (UTC)

La problemo kun Kunlaboraĵo de la Semajno estas ke tie aperas nur unu, en unu semajno. Mi kutime ne rigardas tie, ĉar la ŝanco, ke temas pri artikolo el mia fako, estas malgranda. Estus pli bone havi "Plibonigo"-paĝon, sur kiun oni povas simple diskutigi pri artikolo kiun oni prilaboras. Tiam ni ne plu bezonos Kunlaboraĵon de la Semajno, kiu fakte apenaŭ funkcias. / Jes, Artikolo de la Semajno ne bezonas vere baloton, oni povas simple preni el la ĵus elektitaj legindaj kaj elstaraj. --Ziko 12:40, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Por koncizigi la proponon:

  • Anstataŭ "Kunlaboraĵo de la Semajno", ekzistu paĝo "Plibonigo" kie oni povas listigi artikolon, por kiu oni petas provlegadon de aliaj vikipediistoj.
  • Anstataŭ "Proponoj por legindaj artikoloj" kaj "Proponoj por elstaraj artikoloj" estu unu paĝo "Kandidatigo", kaj tie eblos voĉdoni laŭe.
  • Ĉe la paĝo "Artikolo de la Semajno" ne necesu voĉdoni (simile kiel ĉe "Bildo de la tago" oni ne voĉdonas). Kiam vere okazas malinterkonsento, oni povas diskuti aŭ eĉ voĉdoni sur la koncerna diskutpaĝo.--Ziko 12:49, 23. Aŭg 2009 (UTC)
La propono plaĉas min. pino 14:17, 23. Aŭg 2009 (UTC)
Mi siatempe elpensis la nunan sistemon pri proponado kaj voĉdonado por marki legindecon aŭ elstarecon de artikoloj. Kiam mi eklegis ĉi tiun sekcion, mia unua penso estis ke oni senbezone volas anstataŭigi la funkciantan sistemon per sistemo de alia Vikipedio.
Sed kiam mi estis finleginta ĉiujn proponojn kaj pripensis la aferon, mi tamen venis al la konkludo ke verŝajne la proponita sistemo estos pli taŭga kaj fruktodona ol la nuna sistemo. Do mi nun aprobas la proponon de Ziko. Se evidentiĝos ke la ŝanĝo kaŭzas iujn ne-antaŭviditajn problemojn, ni ankoraŭ povos reiri al la nuna sistemo (aŭ io simila al ĝi). Sed plej verŝajne tio ne necesos.
Mi nur volas atentigi la homojn pri tio ke ankaŭ post la sistem-ŝanĝo, la kriterioj por legindaj kaj por elstaraj artikoloj daŭre validu kaj estu atentataj en la diskutoj kaj voĉdonoj. Marcos 21:45, 24. Aŭg 2009 (UTC)
Bone. Se ne necesas iuj specialaj rajtoj, mi volonte faros la ŝanĝon en baldaŭa estonteco. La kriterioj kompreneble ne ŝanĝiĝu. --Ziko 18:42, 26. Aŭg 2009 (UTC)
Mi kontraŭas la modifojn proponitajn por la "Kunlaboraĵo de la semajno". Estas vere ke tiu projekto ne ĉiam bone funkcias, sed la nova propono de Ziko ne solvos la problemojn. Laŭ mi ne necesas paĝo petanta "Plibonigojn", ĉar iamaniere ĉiu artikolo markita kiel "Ĝermo" (el kiu bedaŭrinde restas ankoraŭ centoj) jam eksplicite alvokas al tiu plibonigo. "Kunlaboraĵo de la semajno" estu speciala ĝermo, en kiu povas helpi pli ol unu homo, aŭ kiu estu sufiĉe grava kaj subverkita.
Krome, mi ne bone komprenas por kio taŭgas la petojn de "plibonigoj" laŭ la ekzemploj kiujn montras Ziko en la paĝo Vikipedio:Plibonigo_de_artikoloj. Kial listi fuŝojn en artikolo kiun oni povas mem korekti? Ŝajnas al mi ke tiu ne estas la ĝusta metodo en Vikipedio.
Konsiderante ke ne estis sufiĉa diskutado kaj formala voĉdonado (interalie ĉar ni estas en aŭgusto), mi proponas ke oni revenigu la paĝon pri "Kunlaboraĵo de la semajno" al la antaŭa maniero, ĝis kiam oni decidu alie. --Tonyo 22:25, 28. Aŭg 2009 (UTC)
Plie: Notu ke alvoko por kreado de novaj artikoloj kaj por plibonigado de ĝermoj aperas en la paĝo Lastaj ŝanĝoj. Probelmo tamen estas ke oni devas klaki dufoje en "montri" apud "Bonvenon". Ĉu oni ne povas lasi tion videbla, eĉ se kun alia formo? Aŭ almenaŭ oni nur klaku unufoje por aperigi la skatolojn, ne du kiel nun. Tio ankaŭ faciligus la videblecon de la ceteraj "Specialaj projektoj". --Tonyo 22:29, 28. Aŭg 2009 (UTC)
Mi konsentas, ke tiu duobla klakado estas ĝena. Laŭ mi la tri kestoj estas bona instigo al homoj, kiuj ŝatus ion aldoni. La baza/komenca formo do estu, ke aperas la tri kestoj. --Lu 06:47, 10. Sep 2009 (UTC)

La proponoj de Ziko traktas tri iom malsamajn aferojn, du jam videblas ĉe lia unua propono. Plibonigo unuflanke, legindigo/elstarigo/artikolo de la semajno aliflanke kaj trie forigi la "kunlaboraĵon de la semajno".
Antaŭ la forigo de "Kunlaboraĵo de la semajno" okazu iom vasta diskuto dum iom da tempo.
"Plibonigo" estas alia koncepto; eblus enmeti "plibonigendajn artikolojn" sur Lastaj ŝanĝoj supren en la serion "DEZIRATAJ ARTIKOLOJ - MATURIGINDAJ ĜERMOJ - DISKUTINDAJ ARTIKOLOJ".
Pri leginda/elstara/artikolo de la semajno mi konsentas kun Thomas, ke unue artikolo fariĝu leginda aŭ elstara kaj nur poste oni povu "semajnigi" ĝin. Iom malpli komplike. Ĉu eblus meti ĉiujn tri elektojn sur unu paĝon? Eĉ malpli da laboro por trarigardi la paĝojn... --Lu 07:11, 10. Sep 2009 (UTC)

Koordinatoj redakti

Mi jam vane plendis ĉe Beta-versio! En la malnova sistemo koordinatoj AŬTOMATE aperis dufoje: en la supra maldekstra angulo kaj en la petita loko. Ankau nun tio AŬTOMATE aperas dufoje, sed ne en la angulo, sed unu post la alia. Laŭ mi sufiĉas unufoje. Tio ne estas redaktebla, tio estas aŭtomatiĝo.--Crosstor 12:44, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Vikipedio:Plibonigo de artikoloj redakti

Saluton, mi jen kreis el "Kunlaboraĵo de la semajno" la paĝon Vikipedio:Plibonigo de artikoloj. La ideo estas ke vikipediistoj, laborantaj pri artikolo, povas enmeti ĝin tie kaj peti konsilojn kiel plibonigi ĝin. --Ziko 11:00, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Kiel mi diris en la fino de la antaŭa diskuto pri Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo, mi kontraŭas tiun modifon. Mi petas ke oni malfaru la ŝanĝon ĝis estu konsento de pli multaj homoj. --Tonyo 11:11, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, oni povas peti en "Plibonigo" ankaŭ ke homoj tuj faru la plibonigojn. Sed kiel la sperto montris, tio ne nepre okazas. La afero ŝajnas funkcii nur se ekzistas "ĉefaŭtoro" kiu sentas sin respondeca kaj akceptas la proponojn por plibonigo. Kio ne funkcias: simple meti artikolon en liston (kiel estis kun "Kunlaboraĵo de la Semajno") kaj atendi ke aliuloj plibonigas. --Ziko 16:38, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Jes, mi bone scias ke la "kunlaboraĵo de la semajno" ne ĉiam bone funkcias, sed mi pensas ke via propono funkcios eĉ pli malbone, ĉar ĝi ne solvas la problemon kiun vi mencias. Dume, vi forigis paĝon kiu estas sufiĉe establita, kaj kiu aperas en Ĉefpaĝo, kaj oni ne permesas proponi novajn kunlaboraĵojn. Mi petas ke vi malfaru la ŝanĝon ĝis kiam estos pli detala diskuto. (Tonyo)
Saluton Tonyo, mi bedaŭras ke siatempe vi ne komentis, ni estu atendintaj pli longe. Jes, la ŝanĝo ankoraŭ ne estas farita tute. Anstataŭ returni la radon nun, kaj eventuale re- aŭ aliturni ĝin estonte, mi proponas atendi ĉi tie ankoraŭ iomete kaj vidi ĉu venas pli da malkonsentoj. Sincere --Ziko 14:20, 31. Aŭg 2009 (UTC)
Kie estas la esenca diferenco inter la du nomoj "Vikipedio:Polurado" kaj "Vikipedio:Plibonigo de artikoloj"? Ambaŭ sonas por mi tre simile (kvankam jes, mi konscias, polurado forigas malglataĵojn, plibonigo celas pli ol tion). Kontraste la antaŭa titolo "Kunlaboraĵo de la semajno" enhavis klare alian ideon. Krome la ĝisnuna sukceso de Vikipedio:Plibonigo de artikoloj estas tre limigita. Mi do subtenas la proponon de Tonyo, ke ni unue revenu al la antaŭa stato. Fakte laŭ mia supraĵa rigardo en la diskuton Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo ne jam formiĝis unueca opinio. Do estas tro frue por ŝanĝi ion; prefere do vere returni la radon kaj daŭrigi la diskuton. Se plu restas malkonsento, estu voĉdono kaj ne rapidaj ŝanĝoj. --Lu 06:40, 10. Sep 2009 (UTC)
Ho! Mi ne konis tiun Polurado-paĝon, mi devas konfesi. :-) Jes, reveno al la pli frua stato estas bona. Ni ĝenerale cerbumu kiel plibonigi la kunlaboron por plibonigi artikolojn, ĉar tiel aŭ tiel ne multo okazas sur tiaj paĝoj, bedaŭrinde. --Ziko 22:36, 10. Sep 2009 (UTC)

"Unu vikipedio-kontribuo ĉiumonate!" redakti

Laŭ mia opinio vikipedio estas tre grava afero por la tuta Esperantujo. Oni vidas, ke ĝi atingis rangon 22 laŭ la nombro de artikoloj; krome ĝi estas vere uzata: Tiurilate ĝi tenas rangon 34 laŭ klakostatistiko (jam ekde jaro; ne kalkulu "commons" k.s.). Mi ofte demandas min, kiel ankoraŭ pli varbi por kunlaboro. Mi havas la impreson, ke kunlabori en vikipedio estas speco de "ĝenerala civitana devo" de la membroj de la Esperanto-komunumo, fakte de tiuj, kiuj jam kapablas verki; ni diru do post ĉ. 5 jaroj de praktikado (sed tion necesas formuli tiel, ke neniu estu forŝovata, kiu jam kapablas verki). Ĉu unu vikipedio-kontribuo monate povus esti deca kvanto - nek tro multe (por ne senti ŝarĝon), nek tro malmulte (por ne forgesi la aferon)? Mi cetere imagas, ke ĉiu kontribuu laŭ sia propra emo - per lingva aŭ faka korekto, per vastigo de artikolo, per novaj artikoloj ktp.

Mi imagas ĝeneralan kampanjon en ĉiuj niaj Eo-amaskomunikiloj. Oni povus subteni tian kampanjon per afiŝo, ekzemple laŭ la modelo "Have you had your pill today?" (Ĉu vi prenis vian pilolon hodiaŭ?). Ĉi-kaze do: "Ĉu vi jam kontribuis al vikipedio ĉi-monate?" La malnova versio de la afiŝo estis "I want you for US Army" (Mi volas vin por la usona armeo). Ĉi-kaze do: Mi volas vin kiel vikipedio-kontribuanton. --Lu 11:28, 30. Aŭg 2009 (UTC)

Tre bona ideo!--RG72 10:45, 22. Sep 2009 (UTC)
Kiu volos, tiu kontribuos. Se vi ankoraŭ ne rimarkis Portalon:Ostrava, bv rigardi tien. Al Ostrava nun ligas eble 200 artikolojn, kiuj estis kreitaj dum mallonga tempo. Zuazua 17:56, 4. Nov 2009 (UTC)

Problemo kun alilingva teksto redakti

Saluton, gekaraj. Mi ĵus alinomis kelkajn ŝablonojn kaj poste rearanĝis ilin, ke ili nun uzas bazajn ŝablonojn. Temas pri la jenaj:

Sed nun estiĝis problemo kun la teksto. Ĝi iom strange aspektas, kvazaŭ la direkto estus malĝusta. Bedaŭrinde mi ne povas legi la hebrean alfabeton, tiel ke mi ne scias, kiel ripari tion. Ĉu iu povas helpi? Ĉe la du lastaj mi uzis la novan ŝablonon {{Karaktero}}. Sed ĝi laŭsajne ne havas iun efikon. Kore --Tlustulimu 12:35, 30. Aŭg 2009 (UTC)

2 preskaŭ samaj artikoloj redakti

Hazarde mi trovis artikolojn Zóltan Kodály kaj Zoltán Kodály. La tekstoj estas preskaŭ la samaj, ambaŭ ligiĝas al la hungara versio Kodály Zoltán. Mi pardonpetas, ke mi tie skribas anstataŭ "peto pri forigo", sed la fenomeno estas grava. Bonvolu cerbumi, ke samaj fenomenoj ne plu okazu! Nature formo Zóltan Kodály estas malĝusta, tial bonvolu forigi la tuton. Mi kontrolis ilin. Tiuj duopoj konsumas superfluajn energiojn.--Crosstor 06:49, 31. Aŭg 2009 (UTC)

Kiu prizorgas la biciklon ? redakti

Bonan posttagmezon (Tie, Haute savoie, France: Vetero nuba, baldaŭa fulmotondro)

Saluton. En la artikolo pri biciklo, listo da teminoj estas asertita kongrui kun numeroj en bildo en la retejo de BEMI. Sendube la bildo estis ŝanĝita, ĉar la termino ne plu kongruas !

ekz

la selo, n° 33 en la listo, havas la n° 36 sur la bildo
la bremso, n° 36 en la listo, havas la n° 39 sur la bildo

Ĉu oni avertis, BEMIn, ke la bildo de ĝia retejo utilas por Vikipedio ? Pli simpla rimedo, fari alian bildon kaj meti ĝin en Viki.

--Jean-François Clet 15:39, 1. Sep 2009 (UTC)

Ne taŭgas doni numerojn laŭ bildo en la alia retejo. Necesas desegni biciklon, alŝuti bildon en Vikipedion kaj doni la numerojn laŭ ĝi. Maksim 17:51, 3. Sep 2009 (UTC)

Pri la Nigra klikvosta arbopigo redakti

Estas ankoraŭ mi, mi rapidas, fulmotondro estas tie...

Stranĝe, ke Nigra klikvosta arbopigo havus voston en formo de kliko ! Nenia senso de la vorto kliko povas esti formo de birdovosto....

Ĉu ne estus formo de rakedo ?

--Jean-François Clet 19:59, 1. Sep 2009 (UTC)

Jes, vi pravas. Mi faris la eraron kaj mi korektos ĝin. La miso devenas el konfuzo kun la dentrado (pli simila al rakedo) anstataŭ kliko. Pri tiaj aferoj oni serĉu en Historio ĉar mi nur hazarde venis al Diskutejo.--kani 23:55, 5. Sep 2009 (UTC)

Kiel forigi Alidirekton? redakti

Saluton, mi havas la problemon ke oni alidirektis kelkajn kontribuojn, kvankam tio ne estis konvena. Kiel mi povas malfari la alidirektojn? Vikipediisto:Esperantst 01:27, 3. Sep 2009 (UTC)

Kiu alidirektilo? -- Yekrats 01:45, 3. Sep 2009 (UTC)
Estas diversaj ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_komunumoj_en_Yucat%C3%A1n. Al la komunumoj mi donis ĉiam la nomon xy (komunumo) por ne havi konfuzon kun la samnoma ĉefurbo. La artikolon pri la ĉefurbo oni poste devus verki, sed ne estas konvene nun ŝanĝi la nomon de la komunumo al xy ĉar oni devus ŝanĝi poste ĉiun artikolon. Vikipediisto:Esperantst -- 01:51, 3. Sep 2009 (UTC)
Mi komencis ripari la ligilojn. Mi finos la liston ĉi-vespere. Kore, Thomas Guibal 05:20, 3. Sep 2009 (UTC)
Farita. Diru al mi se estas pliaj. Thomas Guibal 16:47, 3. Sep 2009 (UTC)
Dankon al vi! Vikipediisto:Esperantst -- 16:52, 3. Sep 2009 (UTC)

Helpo pri Ŝablonoj por la meksikaj subŝtatoj bezonata redakti

Saluton, intertempe ja ekzistas amaso da artikoloj pri meksikaj komunumoj, sed la paĝoj pri la meksikaj subŝtatoj (federaciaj ŝtatoj) ankoraŭ estas tre mizeraj kaj mi ŝatus plibonigi ankaŭ ilin. Mankas taŭga ŝablono kiel ĉe la hispana vikipedio: http://es.wikipedia.org/wiki/Jalisco. En Esperanto (almenaŭ en la kazo de Jalisco) ekzistas iu simila, sed temas pri tabelo, kiu ne tro taŭgas. Ĉu iu emus helpi? Vikipediisto:Esperantst -- 19:13, 3. Sep 2009 (UTC)

Kreado de nomspaco Projekto: redakti

Mi malkovris, ke eo.wiki ne havas nomspacon por projektoj (nomspaco n°102, 103 estas Projekta diskuto:). Ĉu mi povas peti al devel se ili povas aktivigi la nomspaco Projekto: ĉi tie, anstataŭ uzi la Vikipedio: nomspaco? --→ Airon 20:14, 5. Sep 2009 (UTC)

Ĉu tia nomspaco jam ekzistas en aliaj Vikipedioj ? Ĝi ŝajne ne ekzistas almenaŭ en la angla. Thomas Guibal 10:25, 6. Sep 2009 (UTC)
Ekzemple ĝi ekzistas en la itala (Progetto:), en la franca (Projet:), en la pola (Wikiprojekt:), en la hispana (Wikiproyekto:), en la finna (Metasivu:), en la kataluna (Viquiprojecte:), en la ĉeĥa (Rejstřík:) kaj en la rumana (Proiect:) --→ Airon 10:43, 6. Sep 2009 (UTC)
La aldono de la nomspaco "Projekto" estus ja interesa. Necesus tiukaze alinomi ĉiujn nuntempajn projektojn al la nove kreita nomspaco. Thomas Guibal 13:05, 6. Sep 2009 (UTC)
Mi mem povas alinomigi ĉiujn projektojn, se vi jesas pri la kreado de tia nomspaco. Ĉu vi konsentas? --→ Airon 18:10, 6. Sep 2009 (UTC)
+1 Mi konsentas --93.145.183.80 05:58, 7. Sep 2009 (UTC)
+1 Mi konsentas ankaŭ. Laŭ mi pli facile estos ordigi --Arkadiusz Zychewicz 13:31, 7. Sep 2009 (UTC)
+1 Thomas Guibal 16:55, 7. Sep 2009 (UTC)
+1 --Tlustulimu 17:56, 16. Sep 2009 (UTC)

Mi ne tute bone komprenas, kion signifas "projekto" en vikipedio kaj kiujn kaj kiajn paĝojn oni metu en tiun novan nomspacon; eble indiku kelkajn ekzemplojn. Ŝajne ekzistas "pluraj vikimediaj projektoj (Komunejo, Vikilibroj, Vikivortaro, ktp)" (laŭ Ŝablono:Projektoj), sed pri tio ne temas ĉi tie, ĉu? Eble cetere la unua projekto estas difini "projekto" kaj la dua iom poluri ekzemple la paĝojn Projekto, Projekto:Kursoj kaj Helpo:Projekto.--Lu 08:44, 17. Sep 2009 (UTC)

Estas stranga artikolo en Vikipedio. Mi unue post unua rapida trarigardo pensis, ke ne estas inda por Vikipedio. Sed poste mi vidis ĝin pli interesa ĉefe por homoj kiuj ne tiom flugis. Tamen mi penis serĉi lokon en aliaj artikoloj aŭ alilingvaj vikipedioj kaj mi malfacile trovas tion. Ni jam havas en Esperanto ĝermon pri Flugstacio, sed tiu estas logike priskriba artikolo, dum Kiel konduti estas konduta teksto. Plej parto de la enhavo rilatas al giĉetoj kaj estas alilingvaj artikoloj ekzemple en la angla Airport check-in, ĉu vi pensas ke oni povus rilatigi tiujn, do ke Kiel konduti estu la esperanta versio de tiuj?--kani 00:03, 6. Sep 2009 (UTC)

Laŭ mi la enhavo de la artikolo estas valora. La maniero prezenti la temon estas tro persona por enciklopedio. Eble la titolo povus esti "Ekfluga proceduro por pasaĝeroj" aŭ io simila. Kaj la enhavo estu, simile al la angla en:Airport check-in, neŭtrala, ekzemple: "Flughavenoj havas malsamajn halojn por alveno kaj foriro. En la halo por forflugo la unuopaj fluglinioj funkciigas giĉetojn por akcepti la pasaĝerojn (...)" Ekzistas ankaŭ germana artikolo pri de:Check-in-Schalter, kiu traktas nur la akceptan giĉeton, kaj rusa paĝo pri tiu, ru:Стойка регистрации. Jes, post redaktado de tiu artikolo indas ligi al la versioj en angla, germana kaj rusa. --Lu 05:09, 6. Sep 2009 (UTC)
Laŭ mi, la artikolo estas forigenda. Vikipedio estas enciklopedio, ne gvido por stultuloj :)
al Vikipediistoj juĝ' malfacila   --→ Airon 07:48, 6. Sep 2009 (UTC)

Ĝi klare ne estas enciklopedia artikolo, sed priskribo kiel fari ion kaj tial eble io por vikilibroj. Sed por tio iom mallonga. --Ziko 20:51, 10. Sep 2009 (UTC)

Estas vera stultaĵo, laŭeble pli rapide forigenda el la artikola subspaco. Mevo 17:12, 13. Sep 2009 (UTC)

Tiutipaj artikoloj ja ankaŭ estas valoraj, sed vere apartenas al Vikilibroj (same kiel ekz. receptoj), ne al Vikipedio. --78.30.233.12 18:40, 13. Sep 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis la titolon al Ekfluga proceduro por pasaĝeroj kaj same adaptis la enhavon (fakte: la komencon de ĝi). --Lu 23:15, 15. Sep 2009 (UTC)

"Muzikalbumoj kun nur kelkaj Esperanto-tekstoj" redakti

Oni atentigis min, ke Esperanto-muzikalbumoj ne havis klara difinon pri la temo. Mi do precizigis, ke la albumo enhavu ĉefe esperantlingvajn kantojn. Sed kion fari pri aliaj kantoj? Ekzemple Piĉismo kaj Gleb Malcev publikigis multajn kantojn, ŝajne entute ĉ. 50 (!), kiel unuopaĵon sur alilingva albumo. Ĉu nomi tiun novan verkendan paĝon Muzikalbumoj kun nur kelkaj Esperanto-tekstoj? Iom peze, ĉu ne? --Lu 05:14, 6. Sep 2009 (UTC)

Saluton,
mi kontraŭas la proponon:
  1. La paĝo oni devus esti nomigita "Listo de muzikalbumoj kun nur kelkaj Esperanto-tekstoj" aŭ, plibone, oni kreus kategorion "Kategorio:Muzikalbumoj kun nur kelkaj Esperanto-tekstoj".
  2. Laŭ mi, la kategorio aŭ la listo ne utilas. Ni devus teni nur kategorion kiel "Kategorio:Muzikalbumoj en Esperanto", ankaŭ se en muziklabumo nur unu kanto estas kantita en nia lingvo. --→ Airon 07:43, 6. Sep 2009 (UTC)
  1. Ĉu do "Listo de muzikalbumoj kun nur kelkaj Esperanto-tekstoj" taŭgas? La kategorion mi ne ŝatas, ĉar la homoj ne deziros krei unuopajn paĝojn pri disko kun nur unu Esperanto-kanto.
  2. Por mi estas grandega diferenco, ĉu en muzikalbumo estas unu aŭ ĉiuj kantoj en Esperanto. Sekve mi preferas du apartajn listojn. --Lu 06:14, 10. Sep 2009 (UTC)

Alinoma eraro redakti

Ofte, se mi alklakas la butonon "alinomu ĉi paĝon", aperas la sekva mesaĝo:

Sen celpaĝo

Vi ne precizigis, kiun paĝon aŭ uzanton priumi.

Reiri al Ĉefpaĝo.

Ĉu ankaŭ aliaj kontribuantoj spertas similan? Narvalo 10:55, 6. Sep 2009 (UTC)

Estas cimo. Al mi aperas simila mesaĝo:
Nenia cela paĝo
La cela paĝo kiun vi enigis ne ekzistas.
Reiri al Ĉefpaĝo.
Ĉi tien estas la raporto de la cimo. Ŝajnas, ke ili riparis ĝin. --→ Airon 11:13, 6. Sep 2009 (UTC)
Do, ekz. kaze de Al-Ĝauf kaj Karolo Bérczy restis la problemo ĉe mi. La lasta ne enhavas eĉ ĉapelan E-literon. Narvalo 15:40, 6. Sep 2009 (UTC)
Mi povas alinomigi kaj Al-Ĝauf kaj Karolo Bérczy. Mh... kial? --→ Airon 18:04, 6. Sep 2009 (UTC)
Interesa afero, ĉar mi ne povas ...Narvalo 18:11, 6. Sep 2009 (UTC)

Kunlaboraĵo de la semajno redakti

Mi ŝanĝis la Kunlaboraĵon de la semajno, ĉar la antaŭa jam daŭris multe pli ol unu semajno. Ĉar oni ŝanĝis la paĝon en kiu oni antaŭe proponis artikolojn, kaj kie oni voĉdonis ilin, mi devis mem elekti, kaj tion faris sekvante la lastan kriterion pri propono de Ne-registaraj Organizaĵoj; do, mi ŝanĝis al Oxfam. Mi konscias ke temas pri neregula proceduro, sed mi preferis tion antaŭ ol lasi poreterne la antaŭan proponon. Do, mi petas vian helpon por:

  • proponi kaj voĉdoni novajn Kunlaboraĵojn por venontaj semajnoj.
  • trovi lokon kie oni povas tion fari regule; aŭ, alternative, lasi la antaŭan paĝon, kiun Ziko decidis ŝanĝi sen atendi pli formalan decidon.

(Tonyo) (pardonu ke mi ne subskribas pli regule; mi ne havas bonan aliron al reto dum tiuj ĉi tagoj)

Ĉar ankoraŭ ne troviĝis loko por proponi novajn kunlaboraĵojn, mi elektis alian neregistaran organizaĵon (temas pri la lasta propono pri kiu iam estis balotado): Human Rights Watch.
Ĉar tio ne povas daŭri tro longe, mi proponas tie ĉi novajn kunlaboraĵojn:
Sed mi preferus ke aliaj donu sian opinion. Ŝajnas ke tiu ĉi projekto estas kvazaŭ mia, sed tute ne estas tiel: mi zorgas pri ĝi ĉar ĝi aperas en ĉefpaĝo kaj en la komunumaj paĝoj, kaj neniu alia montras intereson ĝin kunordigi. --Tonyo 18:28, 14. Sep 2009 (UTC)

Mi estas Esperantisto redakti

Ĉu ekzistas afiŝo por alfoni al la uzantaj paĝoj por diri ke "mi estas Esperantisto"? (en la Esperanta kaj en alilingvaj Vikipedioj). Mi ankaŭ sugestas afiŝon por diri "mi estas universalisto" kaj / aŭ sennaciisto, tre oportuna nuntempe kun tiuj teruraj naciismoj.--88.31.219.254 11:16, 8. Sep 2009 (UTC)

Jes! Tia mesaĝo (por iu lingvo) estas farita per ŝablono {{Babel}}. Vidi ekzempleron, vidu mian jenan uzantopaĝon. -- Yekrats 12:02, 8. Sep 2009 (UTC).
En la lasta, pasinta ĉi-oktobre, ĉeestas viki-konferenco en Peterburgo uzo de la Babel-ŝablono faris interesan efikon. Unu el la raportantoj faris esploron kaj eltrovis, ke 9% de la ĉeestintaj viki-aktivuloj scias Esperanton ne malpli bone ol en la grado 2 — tio egalis al scipovo de la franca kaj estis superata nur per scio de la defaŭlta lingvo (88%). La tuta historio. La evidenta konkludo estas: esperantistoj nepre menciu scion de Esperanto per tiu ŝablono en la nacilingvaj Vikipedioj, tio donas interesegajn rezultojn. Slavik IVANOV 04:40, 28. Okt 2009 (UTC)

Mi jam dum longa tempo mankis ĉi tiun ŝablonon. Kaj nun kiam mi finfine malkovris ĝin mi vere ĝojiĝis. Sed mia ĝojo estis mallongedaŭra, ĉar en en Kategorio:Artikoloj kun lingvaĵo kontrolinda estas nur unu artikolo. Mi sentis la mankon de ĉi tiu ŝablono, ĉar mi konscias pri mia lingvonivelo. Mi scias pri aliaj mezniveluloj, kiuj certe povus verki bonegajn artikolojn, sed ili ne kuraĝas pro tio ke eraroj restas. Mi ankaŭ certas ke ekzistas tre spertajn esperantistojn, kiuj ne emas verki mem, sed kiu volonte korektus lingvajn eraretojn. Ĉu ni vigligu ĉi tiun ŝablonon? Ĉu ni metu ĝin ĉie, kie estas lingvaj eraroj? Ĉu ni donu ligilon al la kategorio de la komunuma portalo? Hildekd 08:31, 10. Sep 2009 (UTC)

Simple provu uzi la ŝablonon. Se aliaj korektas: Bone. Se ne, petu helpon, ekzemple de mi. (Nu, ne ĉiutage, sed unu/du artikoloj semajne certe eblos.) --Lu 13:04, 10. Sep 2009 (UTC)
Fakte anktaŭ kelkaj semajnoj estis pli da artikoloj kun tiu ŝablono, kaj mi lingve poluris ilin, tiel ke restis nur unu artikolo kun tiu ŝablono. Do la ŝablono ja estas uzata. Espereble ĝi estos uzata ankoraŭ pli multe estontece. Marcos 20:35, 11. Sep 2009 (UTC)

Vocdonu pri la termino Single redakti

Saluton al ĉiuj, mi invitas ĉiujn vin voĉdoni pri la termino, kiu signifas single --→ Airon 07:06, 11. Sep 2009 (UTC)

Por administrantoj redakti

En antaŭaj punktoj oni menciis kelkajn aferojn kiuj meritus la partoprenon de la Administrantoj. Unu el ili estas la Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno. Ni devus jam proponi novajn kunlaboraĵojn, ĉar la semajno finiĝas, sed nun ne estas loko por tio. Kiu devas decidi kiam la aferoj ne estas klaraj? Aliflanke, mi mem petis ke oni ne estu devigata klaki dufoje en la paĝo Specialaĵo:Lastaj ŝanĝoj por vidi la atentindajn artikolojn. Ĉu oni povas tion debati aŭ simple modifi? Fine, mi petas helpon por aranĝi la paĝon Vikipedio:Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO, kiu povas doni bonajn ideojn por venontaj kunlaboraĵoj. Tamen, ĝi ŝajne ne bone funkcias. Antaŭdankas, --Tonyo 15:47, 13. Sep 2009 (UTC)

Pri la supre menciita listo de artikoloj... mi vidis, ke ĉ. el 64 nuntempe la vico (aŭ longo) estas malpli. Mi demandas, ĉu la listo estas freŝa? Ĉu aliaj lingvoj ne aldoniĝis al la listo? La alia aldonaĵo estas tio, ke mi sugestas: kunlaboraĵo de la semajno estu la mankaj "...-aj jaroj", almenaŭ semajne po 3. Tiel fine elĉerpiĝus tiuj mankaĵoj. Aliflanke ili riĉiĝus el diversaj lingvoteritorioj. La nunan kunlaboraĵon mi ne partoprenis, ĉar mankas la hungara lingvo kaj pri la temo mi ne estas fakulo. Pri la "jaroj" eble estos kunlaboroj. Eble estas iu, kiu estas tre lerta redaktisto kaj almenaŭ la skemon (jarojn) preparos. --Crosstor 06:10, 14. Sep 2009 (UTC)
La listo ĉe Meta estas pli freŝa. Eble, la robotisto kiu faris ĝin, meta:User:Alexander Sigachov, povas fari novan liston por ni. Li estas Esperantisto. Mi tamen ne havas la ŝpartempon ĉi-momente. -- Yekrats 13:17, 17. Sep 2009 (UTC)
La nova versio de Vikipedio:Listo_de_artikoloj_kiuj_estas_en_EN_kaj_DE_kaj_forestas_en_EO estas metita. Maksim 18:54, 22. Sep 2009 (UTC)

Eble baldaŭ same multaj artikoloj kiel la volapuka redakti

Aktuale la volapuka vikipedio enhavas 118 782 artikolojn, en Esperanto estas 352 713. Atendeblas do, ke post ĉ. kvin tagoj estos same multaj - se ne okazos denove surpriza amasa enmetado. La ĉiutaga redaktado laŭ vo:Votükams nulik estas malgranda. --Lu 08:52, 17. Sep 2009 (UTC)

laŭ mia observo estas nenia. Mi observas tiu afero ekde kelkaj semajnoj --Arkadiusz Zychewicz 09:22, 17. Sep 2009 (UTC)
Sed poste ni preterpasu la Rumanan lingvon. Knaboj, estos alia laboro --Jean-François Clet 13:57, 17. Sep 2009 (UTC)
Ni ne zorgu tro! Se denove okazos amasa enmetado al la volapuka vikipedio ne gravas. Ni zorgu pri nia enciklopedio kaj ĝi ne nur havu kvanton, sed ankaŭ kvaliton. Pro tio ni devas varbi pliajn homojn kiuj okupiĝas pri nia vikipedio kaj plibonigas ĝin. Novaj artikoloj havu minimuman nivelon kaj ni ankaŭ devas zorgi pri jam ekzistantaj artikoloj. Tiel en la enciklopediaj kontribuoj pri komunumoj en Germanio kaj Italio ofte estas malnovaj informoj (el 2005). Necesas ne nur aktualigi, sed plibonigi la artikolojn. Ni povus ekzemple almenaŭ aktualigi la artikolojn de la komunumoj kun pli ol 10.000 loĝantoj. Esperantst--Esperantst 15:49, 17. Sep 2009 (UTC)
Mi plejparte konsentas: Ni havu kvanton kaj ankaŭ kvaliton. Se iuj ŝatos aldoni kvaliton laŭ unu el la oficialaj kvalitaj kriterioj: Oni povus amuziĝi iom per la mil plej "havendaj" artikoloj. Sur listo de VP-oj laŭ tiu kriterio konstateblas, ke ni havas nur 17 poentojn el 100 eblaj (kaj sekve nur lokon 38). Kiel montras la ekzemplo de la kataluna, kiu daŭre kreskas tiurilate, eblas aldoni tekston al tiuj artikoloj kaj tiel suprenigi la artikolojn el la kategorio sub 10 kB al tiu ĝis 30 kB kaj fine super tio. Ĉu ankaŭ aliaj vikipediistoj estas ludemaj ĉi-kampe? (Ĉe intereso mi pretas iom detaligi... Jen jam kelkaj "neglektataj" artikoloj.) --Lu 10:51, 18. Sep 2009 (UTC)
Krom atingi 150000 artikolojn estu celo atingi profundon 15. Tial mi krom verkado ankaŭ aldonadas, por ili estu almenaŭ 1000 bitokoj.
La eraro krano-gruo estas terure. Vpo ne povas esti tute perfekta, sed tiuj gravaj eraroj ne estu.
Oni plendas pri ofta apero de komunumoj de Italio kaj Germanio. Tamen ili estas bonaj, foje-foje mi aldonis frazojn. Tial ili aperas ofte, ĉar mankas similaĵoj el Rusio, Pollando, Francio …Mi vidis pri Hungario similajn en itala, angla, slovaka … Vpo.
Se iu aldonus monate 500 mallongajn, sed almenaŭ trifrazajn artikolojn pri komunumoj el Rusio, Pollando, Francio ktp., mi neniel plendus. --Lu 10:51, 18. Sep 2009 (UTC)
Laŭ mi ankaŭ komencantoj bonintencaj povas helpi: farado de listoj, akdono de fotoj…
La nuna sistemo malbone funkcias: dezirataj, maturigindaj, diskutindaj artikoloj ne estas en frontpaĝo. Artikolo de la semajno kaj similaĵoj ne estas perfekta solvo.

--Crosstor 06:08, 18. Sep 2009 (UTC)

Profundeco (nia estas aktuale 14 laŭ listo de vikipedioj) estas laŭ Depth
 
NeArtikoloj estas diskutpaĝoj, redirektoj kaj paĝoj de uzantoj. El kio sekvas, ke la profundeco kreskas, se oni redaktas kaj se oni aldonas "ne-artikolojn". (Kaj se oni forviŝas artikolojn... :) Ĝi eble sinkas, se oni aldonas artikolojn, kiujn oni ne tuj redaktas multe. Mi fakte ne estas tre entuziasma pri la direkto, kiun donas tiu nombro: Ĉu ni vere aldonu multajn NeArtikolojn, kiujn neniu volas legi? Ĉu ni redaktu kaj redaktadu kaj ĉiam klaku al la butono anstataŭ ol finredakti kaj nur tiam klaki? Sed, jes, principe mi subtenas redaktadon kaj poluradon de artikoloj. --Lu 10:20, 18. Sep 2009 (UTC)
Se mi bone komprenas, senĉese fuŝi kaj malfuŝi artikolojn (kaj ŝablonojn), kaj pridiskuti ilin pligrandigas la profundecon. Ĉu fari ĝermon, kaj poste iom post iom grandigi ĝin pli profundigas Vikipedion, ol tuj enmeti longan artikolon, kiu poste restos netuŝata ? --Jean-François Clet 07:50, 21. Sep 2009 (UTC)
Mi same komprenas la formulon. Laŭ mi tiu difino estas ne tre taŭga. Ni akceptu havi malaltan "profundecon" laŭ tiu formulo kaj prefere okupiĝu pri senchavaj altigoj de la nivelo. Unu tia kriterio cetere estas la prijuĝo flanke de la publiko: Nombro de vizitoj. Principe oni povas supozi, ke tiu kreskas, se oni bone varbas por vikipedio kaj se oni enmetas bonan enhavon. (Kaj jen mi kontribuis al iom pli alta "profundeco" :) --Lu 11:07, 22. Sep 2009 (UTC)
Simple la formulo estas maniero taksi la veran agadon de Vikipedio (ĉu okazas komuna laboro pri artikoloj, ĉu okazas diskutoj, ĉu estas „servaj“ paĝoj kiel regularoj, voĉdonoj, helpiloj ks.). Ĝi ne estas alvoko al artefarita altigo de „profundeco“ per komentado ktp. (kvankam ĝi, jes, aludas al kio estas formale preferata maniero labori pri Vikipedio: komuna redaktado, poioma kreskigo de artikoloj, senĝena diskuto de artikoloj en la diskut-paĝo ktp.) Slavik IVANOV 22:45, 1. Nov 2009 (UTC)

Ni ĵus oficiale preterpasis la volapukan. Gratulon al ĉiuj ! Thomas Guibal 13:11, 22. Sep 2009 (UTC)

La profundeco ne estas tiel tragika. Ĉirkaŭ antaŭ duonjaro ĝi estis 13, do la direkto estas bona. Mi iomete matematikadis, helpas ankaŭ la Redaktoj. Mi unuparte skribadas novajn artikolojn, sed samtempe mi ofte aldonadas al la malnovaj artikoloj. --Crosstor 06:34, 23. Sep 2009 (UTC)
Kaj ĉefe por tio utilus paĝo da pliampleksigindaj Specialaĵo:Mallongaj paĝoj, bedaŭrinde, ĝi entenas preskaŭ nur apartigilojn.
Post la preterpasita Volapük, nia venonta "leporo" estu la Rumana lingvo (nun: 131 174 artikoloj) --Jean-François Clet 08:58, 23. Sep 2009 (UTC)
Tio estas absurda kaj nereala. Ŝajnas, ne estas ŝanco longe esti antaŭ la danoj.--Crosstor 09:39, 23. Sep 2009 (UTC)
Ve, sed Crosstor pravas - rumanoj kaj danoj laboras pli aktive kaj baldaŭ ni estos preterpasitaj de danoj.--RG72 10:47, 23. Sep 2009 (UTC)
Ne estu tro maloptimisma, amiko RG72. Mi prenis notojn: la 25-a de aŭgusto 2009, ni havis 117321 paĝojn, kaj la dana vikipedio: 114207; la diferenco estis tiam 3 114. Hodiaŭ ni havas 118 872 paĝojn kaj la Danaj: 115570. Nia antaŭeniro estas nun 3 302. Ni do iomete pli aktivas ol ili
...Kaj mi eraris ! Ne la Danaj, sed la Koreaj baldaŭ preterpasos nin !--Jean-François Clet 22:12, 24. Okt 2009 (UTC)
Ne gravas. La esperanta estas la plej granda planlingva vikipedio. :) Eb.eric 15:57, 23. Sep 2009 (UTC)
Komparo kun planlingvoj ne kontentigas min. Sed mi ĝojas, ke ni havas lokojn inter 19 kaj 40 laŭ la diversaj kriterioj, vidu (kaj eble aldonu/korektu) ĉe Statistiko de Esperantujo#Vikipedio. Mi cetere ripetas, ke mi tre ĝojus, se iu emus ĉiumonate aldoni iujn 500 artikolojn pri vilaĝoj ktp. --Lu 19:25, 23. Sep 2009 (UTC)

La pt.wiki gratulas la plej grandan planlingvan vikipedion! Sed ankaŭ al mi pli ŝatas la kvaliton ol la kvanton. CasteloBrancodiskuto 00:38, 25. Sep 2009 (UTC)

Kial vi opinias ke la portugala estas planlingva? 74.12.132.48 15:00, 27. Sep 2009 (UTC) (Eb.eric 15:00, 27. Sep 2009 (UTC))
Eb.eric: CasteloBranco asertis, ke la portugala vikipedio gratulas la esperantlingvan vikipedion (do, feliĉas pro ties sukceso). "Planlingva vikipedio" rilatas al eo.wiki, ne al pt.wiki ;-) Amike, --WinstonSmith 15:34, 27. Sep 2009 (UTC)
Ah jes, vi pravas. Mi mislegis lian frazon. Dankon! Eb.eric 23:53, 27. Sep 2009 (UTC)

Malbonuzo de la vorto Krano redakti

Atentu: mi trovas multe da paĝoj, kie la vorto krano nomas konstruan maŝinon (kies ĝusta nomo estas argano).

Krano estas nur aparato por regi fluon: Ĉu estas falsa amiko en unu el la multenombraj lingvoj, kiu erarigis iujn ? {en mia lingvo, la franca, "krano" similas al "crâne" (kranio) sed, feliĉe, mi ne trovis "krano" kun la senso "kapostaro"}

--Jean-François Clet 12:09, 17. Sep 2009 (UTC)

Vi faris ĝustan observon pri misuzo de "krano", sed la preferinda nomo ne estas "argano" sed ja "gruo" aŭ "levgruo". Vidu ekz. en la Reta Vortaro aŭ en PIV. Vikipedio proponas malĝustan vorton, kiel ofte okazas. --Surfo 12:30, 17. Sep 2009 (UTC)
Eble oni alinomu "argano" al "levgruo" kaj "gruo" al "gruo (birdo)", kaj faru la apartigilon "gruo". La piva senco de "argano" estas fr:Derrick, same angle kaj itale (kun senso iomete malsimila), sed germane de:Derrickkran por ne konfuzi kun fama polica inspektoro.
Fakte, la vorto "Derrick" (el propra nomo) nomas specion de levgruo uzata, interalie, en borado (petrolputo).
--Jean-François Clet 13:54, 17. Sep 2009 (UTC)

Krano ja estas falsa amiko el la germana! Vidu de:Kran. Bea 16:10, 17. Sep 2009 (UTC)

Krano estas falsa amiko ankaŭ el la angla vidu en:Crane (machine). – Mi nun renomis la artikolojn "Argano" al Gruo (maŝino) kaj "Gruo" al Gruo (birdo), kaj kreis apartigilon Gruo. --Surfo 07:58, 18. Sep 2009 (UTC)
Eble ĝi ne estu falsa amiko, se ĝi estas internacie uzata tiel? Ankaŭ en la rusa „kran“ estas kaj la ilo por ŝanĝi fluon (en banĉambro ks.), kaj la „levgruo“. Estas esplorinda afero por vortaristoj :) Slavik IVANOV 22:48, 1. Nov 2009 (UTC)

Ĉu apartigiloj nepre estu longaj ? redakti

Jes, enkoraŭ jen mi...

En la Specialaĵo:Mallongaj paĝoj estus la paĝoj, kiujn oni ĉu forigu ĉu grandigu.
Sed multaj el ili estas apartigiloj (Ovario, Pupo, Tulo,...) kiuj ne bezonas longi por ligiĝi al amplekaj paĝoj.

Apartigilon oni nek grandigu nek forigu; kio estas utilo de iliaj ĉeesto en ĉi-tiu listo ?

--Jean-François Clet 16:17, 19. Sep 2009 (UTC)

Estas neniu utilo en la ĉeesto de apartigiloj en la listo de mallongaj paĝoj. La problemo nur estas, ke tiu listo estas aŭtomate kreata, kaj la aŭtomata kreilo ne rekonas la apartigilojn. Se iel eblas teĥnike solvi la problemon, tio estus tre bele. Marcos 09:18, 20. Sep 2009 (UTC)
Mi ne estas lerta komputisto, laŭ mi tiu listo sen riparo estas forigenda. Ĉu estas solvo filtri mallongajn paĝojn inter 900-999 bitokoj? Tio bone servus.--Crosstor 09:35, 23. Sep 2009 (UTC)
Tiel malgranda paĝo kiel tio: Cefeido, estas 1 047 bitokoj; la pli peza estas la ligiloj al paĝoj al aliaj lingvoj.

Protekton por "Propaganda Due" redakti

De kelkaj tagoj estas redakto-milito, eble pli ĝuste serio de vandalaĵoj, pri la artikolo Propaganda Due. Laŭdire tio okazas ankaŭ en aliaj vikipedioj. Anonimulo(j) (kun malsamaj adresoj) jam kvarfoje, senkomente, forigis partojn de la artikolo. Mi proponas parte protekti la artikolon; mi mem ne rajtas tion fari. – Umbert' 20:07, 23. Sep 2009 (UTC)

Mi ĵus ŝlosis la artikolon kontraŭ anonimuloj por daŭro 1 jaro. Se plua vandalismo okazas, bonvolu kontakti min. -- Yekrats 16:06, 24. Sep 2009 (UTC)

Ampolo estas ne nur lampo redakti

Ŝajnas al mi malbona ideo redirekti paĝon "Inkandeska lampo" al "ampolo"

PIVe, ampolo estas:

  1. malgranda boteleto
  2. vitra tubo kun pintaj finoj, entenante kuracilon
  3. elektra lampo

Do, ampolo estas proprasence vitra ujeto. Krom la inkandeskaj elektraj lampoj, estas ankaŭ fluoreskaj lampoj, kiuj ankaŭ estas en ampolo.

Pli prave estus, miaopinie, ke ampolo estu apartigilo.

--Jean-François Clet 17:44, 24. Sep 2009 (UTC)

Lilgiloj redakti

Kio estas pli bona Eksteraj ligoj, Eksteraj ligiloj, Eksternaj ligoj, Eksternaj ligiloj ? pino 18:34, 25. Sep 2009 (UTC)

Mi uzas "Eksteraj Ligiloj". -- Yekrats 18:38, 25. Sep 2009 (UTC)
Mi ankaŭ. (mi tamen antaŭflaras streĉan, dekpaĝan diskuton  ) Thomas Guibal 18:42, 25. Sep 2009 (UTC)
Dankon, mi uzos "Eksteraj Ligiloj" pino 18:53, 25. Sep 2009 (UTC)
Mi ne nun kapablas retrovi la paĝon, sed jam estis interkonsentite uzi "Eksteraj ligiloj". (kun malmajuskla "L"!) Amike, --WinstonSmith 09:32, 26. Sep 2009 (UTC)

Loĝantaro / Aŭtomata korekto? redakti

Saluton, en la germana vikipedio mi legis ke ekzistas Wiki-Projekto rilate al loĝantoj de la diversaj komunumoj de Germanio. Ĉu tia afero estas tre komplika? Ĉu ni ne ankaŭ povas instali? Ĉu teorie eĉ eblus ke ni uzu la datojn de la germana vikipedio? Ĝeneralaj la statistikaj datoj de la komunumoj de Germanio en la Esperanto-vikipedio estas de 2006. --Esperantst 01:46, 26. Sep 2009 (UTC)

Lando de la monato redakti

Daŭre nesolviĝas la problemo pri la balotado por Kunlaboraĵoj de la semajno, kaj do mi mem malvolonte elektis alian el inter miaj antaŭaj proponoj (vidu supre). Por oktobro venas denove la vico de Lando de la monato, laŭ ni interkonsentis antaŭ iom da tempo. Ĉar en tiu projekto ankoraŭ estas paĝo por proponi kaj voĉdoni, profitu la ŝancon kaj elektu. Por doni iom da tempo al la nuna Kunlaboraĵo, mi proponas ke ni komencu la laboron super la oktobra lando nur venontan dimanĉon. --Tonyo 17:31, 28. Sep 2009 (UTC)

The LocalisationUpdate extension has gone live redakti

The LocalisationUpdate extension is now enabled for all Wikimedia projects. From now on new localisations that become available in SVN will become available to your project within 24 hours. Your localisations get into SVN from translatewiki.net typically within a day and at worst in two days. This is a huge improvement from the old practice where the localisations became available with new software. This could take weeks, even months.

The localisations done by our community at translatewiki.net are committed to SVN typically every day. When the system messages in English are the same as the local messages, they will now be inserted in a file and are available for use in all our projects in a timely manner

What this means for you redakti

Local messages have an impact on the performance of our system. It is best when messages are as much as possible part of the system messages. In order to remove unnecessary duplication, all the messages that have a local localisation and are exactly the same as the system message will be removed. What we ask you to do is to compare and proof read the messages in translatewiki.net and the local messages. You can then either remove local messages when the translatewiki.net message is to be preferred or, you can update the message at translatewiki.net.

Messages that are specific to your project will have to stay as they are. You do want to check if the format and the variables of the message are still the same.

Why localise at translatewiki.net redakti

When you localise at translatewiki.net, your messages will be used in all Wikimedia projects and eventually in all MediaWiki based projects. This is how we provide the standard support for your language. When messages change, at translatewiki.net you will be prompted to revisit your translations. Localising is more efficient because we have innovated the process to make you more efficient; there is text explaining about messages and we have applied AJAX technology to reduce the number of clicks you have to make.

Translatewiki.net update redakti

  • Currently 99.87% of the MediaWiki messages and 85.71% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at translatewiki.net. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 18:32, 28. Sep 2009 (UTC)
  • Currently 99.58% of the MediaWiki messages and 83.71% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at translatewiki.net. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 10:49, 1. Nov 2009 (UTC)

How can we improve the usability for your language redakti

We expect that with the implementation of LocalisationUpdate the usability of MediaWiki for your language will improve. We are now ready to look at other aspects of usability for your language as well. There are two questions we would like you to answer: Are there issues with the new functionality of the Usability Initiative Does MediaWiki support your language properly

The best way to answer the first question is to visit the translatewiki.net. Change the language to your language, select the “vector” skin and add the advanced tool bar in in the preferences and check out the new functionality. And make some changes in your user page. When there is a need to improve on the localisation, please make the necessary changess . It should update your localisation straight away. We would like you to report each issue individually at http://meta.wikimedia.org/wiki/Usability_issues.

When there are problems with the support of MediaWiki for your language, we really want to know about this. It is best to report each issue separately. In this way there will be no large mass of issues to resolve but we can address each issue on its own. Consider issues with the display of characters, the presentation of your script, the position of the side bar, the combination of text with other languages, scripts. It is best to try this in an environment like the prototype wiki as it provides you with a clean, basic and up to date environment. The prototype wiki is available for five languages but you can select any of them, change the preferences to your language and test out MediaWiki for your language.

We would like you to report each issue individually at http://meta.wikimedia.org/wiki/Language issues. The issues you raise will all be assessed. It is important to keep each issue separate, because this will make it easier to understand the issues and find solutions.

PS This text has been approved by Naoko, Brion and Siebrand. Thanks, GerardM 18:32, 28. Sep 2009 (UTC)

...kaj se oni opinias, ke paĝo estas diskutinda ? redakti

Se oni opinias, ke paĝo estas diskutinda (neekzakta, maltrafa, kun neĝusta titolo, malbone ligata, iel ajn difekta...), kie estas pli taŭge pridiskuti ĝin ?

  • Ĉi-tie ?
  • En la sub-paĝo "diskuto" de tiu paĝo ?
  • En la paĝo "diskuto" de ties kreinto ?
  • Ĉie ?

--Jean-François Clet 11:05, 29. Sep 2009 (UTC)

Teorie uzendas la diskutpaĝo de la artikolo. Sed se vi deziras rapidan solvon, plej taŭgas mesaĝo en la diskutpaĝo de la kreinto. Krom se la eraro estas evidenta malatentaĵo/mallertaĵo, estas preferinde, ke vi unue avertu la kreinton antaŭ grava korekto.
Uzu la diskutejon nur se aperas malkonsento inter vi kaj la kreinto.
Kore, Thomas Guibal 11:56, 29. Sep 2009 (UTC)
... aŭ se la kreinto ne respondas ;) --→ Airon 12:13, 29. Sep 2009 (UTC)
La diskuto mem okazu en la diskutpaĝo de la artikolo. Vi povas aldone atentigi la verkinton en ŝia/lia diskutpaĝo per ligilo al la diskutpaĝo de la artikolo, precipe se li post iom da tempo ankoraŭ ne respondis. Kiel jam skribis Thomas, ĉi tiu diskutejo nur estu uzata, se en la diskuto sur la artikola diskutpaĝo ne eblas atingi iun konsenton. Marcos 08:42, 30. Sep 2009 (UTC)

Lingvaĵo redakti

Laŭ la nuna lingvaĵo, la UV, OAoj, PV, PIV, NPIV, kaj ReVo estu uzataj por vortprovizo. Tamen, al kelkaj konceptoj (ĉefe etne apartaj konceptoj) ne jam ekzistas simpla unuvorta frazo. Mi opinias ke Vikipedio adoptu konservativan formon de Regulo 15 (eble bazita sur TIV) por facile paroli pri tiaj konceptoj.

PS Pardonu mian malbonan Esperanto-povon. --Amika Babilfrenzo 00:40, 30. Sep 2009 (UTC)

Ĉu vi povas mencii ekzemplojn de tiaj "etne apartaj konceptoj" pri kiuj vi skribis ĉi-supre?
Notu ke laŭ la kriterioj por "Tre internaciaj vortoj" (TIV), al kiuj vi ligi ĉi-supre, nur vortoj ekzistantaj en diversaj kultur-komunumoj povas esti konsiderataj sufiĉe internaciaj por uzo en Esperanto laŭ Regulo 15 de la Fundamento de Esperanto. Mi dubas ke "etne apartaj konceptoj" ofte ekzistas en diversaj kultur-komunumoj, do tiu kriteriaro verŝajne ne helpos solvi la problemon, pri kiu vi skribas.
Se ne eblas priskribi ion per la ekzistanta vorto-materialo de Esperanto, la laŭ mi plej bona solvo en Vikipedio estas mencii la etnolingvan vorton, doni Esperantlingvan difinon de ĝi, kaj poste en la artikolo uzi la difinitan etnolingvan vorton senŝanĝe en la lokoj, kie necesas uzi ĝin. Ekzemple, se mi skribus pri la plej juna historio de la Socialdemokratia Partio de Germanujo, mi verŝajne uzus la de ĝi iniciatitan koncepton "Agenda 2010" senŝanĝe en sia germana formo, kaj nur donus difinon de tiu esprimo. Marcos 09:00, 30. Sep 2009 (UTC)
Nu, ekzemple Leprekono. Mi ne trovis la vorton en vortaro, sed la artikolo ja ekzistas. Ĉu ĝi estu leipreachán? --Amika Babilfrenzo 01:37, 1. Okt 2009 (UTC)
La kreinto de la artikolo elektis la Esperantigon "Leprekono". Laŭ la interlingvaj ligiloj, la plej multaj aliaj lingvoj ankaŭ iugrade alsimiligas la irlandan vorton al sia lingvo, kelkaj en la formo "Leprekon". Do laŭ mi la Esperantigo ja estas en ordo ĉi-kaze. Ankaŭ estus en ordo uzi nur la irlandan vorton sen Esperantigo (nur kun prononc-indiko); sed mi nun ne vidas fortan kialon por ŝanĝi la elekton de la artikol-kreinto. Marcos 09:47, 2. Okt 2009 (UTC)
Vi povas vidi la artikolon en [1], kie oni foje uzas Vikipedion por diskuti tiajn esperantigojn kaj adaptojn. Oni ja povas fojfoje uzi kunmetaĵojn, kaj alifoje krei novan radikon, laŭ la 15-a regulo. Ne eblas fari porĉiaman regulon, kaj la uzadon finfine decidos. Mi rekomendas ke vi ne hezitu uzi la diskutpaĝon por doni vian opinion en unuopaj kazoj --Tonyo 16:49, 3. Okt 2009 (UTC)

Forigoj de 74.125.74.131 kaj 72.14.192.3 redakti

La kontribuoj de 74.125.74.131 estas nur partaj aŭ kompletaj forigoj. Eblas tuj forbari ĝin por tri tagoj, kp. la paĝon pri forbaroj. --Lu 09:45, 30. Sep 2009 (UTC)

Mi forbaris la IP-on por unu jaro. Tia uzulo malice foje forviŝis entenon de iuj paĝoj (eventuale plurfoje la sama). La fuŝado ofte restis longe nerimarkita kiel ekzemple ĉe {{Informkesto civito}} kiu estas enmetita en dekoj da paĝoj de la 13/08 ĝis 01/10. Aliaj viŝoj de samaj paĝoj estis faritaj el 72.14.192.3. Tiun IP-on mi ankaŭ forbaris por unu jaro. --Arno Lagrange @ 11:18, 1. Okt 2009 (UTC)

Ligilo pri reviziado. Daŭra problemo pri la terminoj pri reviziado redakti

Sur neniam reviziita paĝo kiel OkSEJTEsperanto-renkontiĝo (provizore bv. ne revizii por ke restu videbla la problemo) supre dekstre aperas ligilo kun la surskribo "Nuna versio". Oni do atendas tion, sed aperas helpopaĝo pri reviziado. Ĉu eblas tion korekti? (Cetere la lingva kaoso pri la diversaj terminoj (marki/revizii ktp.) ŝajne restis, kp. mian atentigon pri la terminoj. Ĉu la revizio-entuziasmuloj kaj -fakuloj iam bonvolos trakti la temon?) --Lu 11:15, 30. Sep 2009 (UTC)