Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 15

Atentu vandalon redakti

Nova (aŭ ĉu la antaŭa?) vandalo modifas paĝojn aldonante bildojn. http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Kontribuoj/170.158.81.248 Bv. forbari ĝin. --Tonyo 15:21, 1. Nov 2010 (UTC)

  FariteUmbert' 16:06, 1. Nov 2010 (UTC)

Alia frenezulo vandalis mian diskutpaĝon. Vidu ĝian historion por trovi kaj laŭeble forbari ĝin.--Fiorix F1  15:43, 1. Nov 2010 (UTC)

  Farite – Tamen ni ne povas malhelpi, ke tiuj uloj revenu je alia adreso. –– Umbert' 16:08, 1. Nov 2010 (UTC)

Aktualaĵoj redakti

Mi konstatis lastatempe ke venas multaj novaĵoj el areo de eksa Sovetio. Tio ne estas problemo, sed ja mi ne aprobas ke foje oni forigas pli gravajn novaĵojn por enmeti ne tiom gravajn. Ekzemple hodiaŭ 2a de novembro malaperis novaĵo pri nova prezidentino en Brazilo post Lula por aperigo ekzemple de sendo de armiloj rusaj al Afganio aŭ ŝanĝo de nomo de urbo en Montara Karabaĥo. Ĉu ne povas iu administranto filtri tion?--kani 19:20, 2. Nov 2010 (UTC)

Por tia filtrado ne estas bezonataj administraj povoj. Do fakte vi povas mem korekti ion tian. Nur evitu editajn militojn. Se necese kontaktu la personon, kiu forigis gravan mesaĝon favore al bagatelinformo. --> Krome la malnovaj novaĵoj ne estu forigitaj sed ŝovitaj al la arkivo. Amike DidiWeidmann 00:36, 6. Nov 2010 (UTC)
Temas pri miaj redaktoj, do mi iom klarigu mian konduton. Mi ĉiutage, kutime kelkfoje, trarigardas la novaĵojn por elekti (laŭ mi) plej interesajn kaj gravajn kaj aldoni ilin en la novaĵejo en la ĉefpaĝo de nia vikipedio. Mi uzas por tio ruslingvajn retpaĝojn, do tio klarigas abundon de respektivaj novaĵoj. Por ke ĉefpaĝo aspektu bele mi estas devigata de tempo al tempo forigi malnovajn novaĵojn (plejmulto da kiuj estis skribitaj de mi mem). La tuta forigita enhavo estas translokigata en la respektivan artikolon (ekz. novembro 2010) kaj tiele kreiĝas tiaj artikoloj. Se mi havas normalan lingvon, do mi havu normalan vikipedion, en kiu en la ĉefpaĝo aperas nur novaĵoj, tio estas novaj informoj.--RG72 06:07, 7. Nov 2010 (UTC)

Apartigiloj redakti

Mi ĵus alinomigis la paĝon "progreso" por krei apartigilon, ĉar ekzistas pluraj difinoj kun la nomo "progreso". Se mi nun tamen volas krei la apartigilon tio ne eblas ĉar la paĝo "progreso" daŭre ekzistas. Kion mi faru? Bv. respondi al la diskuta paĝo aŭ rekte al mia diskuta paĝo. Dankon!--EsperantstEsperantst 18:54, 3. Nov 2010 (UTC)

Ĉe progreso nun estas alidirektilo al progreso (filozofio). Sufiĉas, ke vi eniru la paĝon progreso, alklaku la malgrandan vorton "progreso" tuj sub la titolo (kie legeblas "Alidirektita el Progreso"), kaj kiel kutime redaktu la paĝon por forviŝi la alidirektilan kodon kaj enmeti kion vi deziras. Amike, --WinstonSmith 19:35, 3. Nov 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:40, 6. Nov 2010 (UTC)

Ĉu ekzistas la ebleco, ke iu pirato uzas vian WIFI konekton? --Dominik 23:02, 6. Nov 2010 (UTC)
Tio nature ne estas komplete malebla, tamen tre malverŝajna, ĉar mi posedas propran domon kun granda ĝardeno, en kiu loĝas nur mi kaj mia familio. Jam antaŭ la limo de mia tereno la WIFI ne plu estas konektebla, krome ĝi estas protekita de fajrobarilo. La pirato do devus sidi en mia domo. Fakte mi lastatempe multe survoje redaktis vikipedion en diversaj retokafejoj kaj per portebla konektilo tra telefonreto. Tiujn IP-adresojn nature povis ricevi iu pirato au tia persono povis ankaŭ utiligi maŝinon, kiun mi ankaŭ foje utiligis en kafejo. Krome la IP-adreso, kiun nia reto havas, praktike ĉiu-tage ŝanĝiĝas, ĉar ni utiligas kabloreton, kiun utiligas ĉi-tie la tuta urbo. Do IP-adreso, kiun mi havas hodiaŭ, morgaŭ havas mia najbaro ktp.DidiWeidmann 00:07, 7. Nov 2010 (UTC)
Saluton Didi! La fakto ke vi ne havas konstantan adreson eble estas komenco de klarigo: se ekzistas pirato, kiu uzas la saman kabloreton, li foje trafas saman adreson kiel vi, kaj inverse, vi foje trafas la de li uzatan adreson. Se teĥnike tio eblas, tamen vi povas pledi vian kazon ĉe la angla Vikipedio substrekante ke la uzanto "DidiWeidmann" neniam redaktis la samajn artikolojn kiel la ceteraj uzantoj koncernataj de tiu blokado. Bonan ŝancon! --Dominik 04:39, 7. Nov 2010 (UTC)
Mi ne komprenas la vorton "sokpupo" sed mi volonte asertas ke mi konas DidiWeidmann kaj li laboras ĉiam bone tie. --pino 06:27, 7. Nov 2010 (UTC)
Sokpupo (en Esperanto oni povas diri analogie ŝtrumpopupo - la metafora ja tauĝas ankaŭ en Esperanto) estas dua konto de vikipediisto sub alia nomo. Vi trovas la klarigon en la angla wikipedio sub Wikipedia:sock puppetry. La artikolo ekzistas en multaj lingvoj sed mankas ankoraŭ en Esperanto.DidiWeidmann 10:16, 7. Nov 2010 (UTC)

Didi, simple petu ke via konto estu "Ne submetita al IP-forbaro" (tio estas unu el la rajtaj de konto. Tion burokrato aŭ stivardo faros en anglalingva vikipedio, simple se vi povas montri ke vi ne estas malica kontribuanto. Mi faras tion por vi ĉi tie. Arno Lagrange @ 08:25, 7. Nov 2010 (UTC)

La konto estis malblokita je 07:08 laŭ UTC. --AVRS 09:51, 7. Nov 2010 (UTC)
En la forbaraj protokoloj de la Angla Vikipedio estas neniu mencio pri forbaro de Didi. --Petrus Adamus 09:55, 7. Nov 2010 (UTC)
Intertempe oni malblokis mian anglan konton, ĉar evidente mi fariĝis viktimo de iu pirato, kiu utiligis la saman IP-adreson kiel mi. DidiWeidmann 10:17, 7. Nov 2010 (UTC)
Mi estas kontrolisto (checkuser) en pt.wikipedia, kaj mi povas diri ke tiu ne estis IP-adresa forbaro. Ĝi estis forbaro de konto kiu uzis saman (aŭ similan) IP-adreson ankaŭ iam uzata por alia forbarita vikipediisto. Ĉar DidiWeidmann uzas ŝanĝiĝantajn IP-numerojn, tiu povas okazi. Ne estis aŭtomata forbaro, sed forbaro por individua analizo. Do, ĉar ili uzis kontrolistajn informaciojn kiujn ni ne povas vidi, ni ne povus helpi lin. Tamen, DidiWeidmann faris la korektan agon: peti alian analizon al kontrolistoj. Laŭ mia opinio, tiu forbaro estis sengardula. Feliĉe, ni ne havis tiujn problemojn en Esperanta Vikipedio por bezoni kontrolistojn ĉi tie (kaj ankaŭ ne sufiĉe da vikipediistoj por elekti ilin, mi pensas). Sed, se aliaj vikipediistoj poste bezonos helpon pri tiu afero, mi sugestas peti al administrantojn por diskuti pri tio pli diskrete. Mi komentis tie-ĉi, ĉar DidiWeidmann mem uzis Diskutejon, sed multe de tiuj informoj ne devus esti diskutita tiel. La kontrolistoj devas respekti tiun regularon. CasteloBrancodiskuto 20:20, 7. Nov 2010 (UTC)

Stilaranĝo; Del Nayar redakti

Saluton, kiel mi povas atingi ke la tabelo pri la indiĝenaj lingvoj en la artikolo pri Del Nayar aperas iom pli maldekstre (same kiel la teksto) kaj kion fari ke estu iom pli da distanco inter la tabelo kaj la teksto dekstre? Vi povas respondi al mia diskutpaĝo aŭ en la diskutejo. Dankon! --Esperantst 19:27, 8. Nov 2010 (UTC)

"Vikipedio ne estas reklamejo" redakti

Mi ĵus aldonis sekcion al la artikolo "Kio Vikipedio ne estas", jen Vikipedio ne estas reklamejo, tradukita el la angla. Mi verkas ĝin pro mia konstato kaj pensado pri la artikolo Kastela Respubliko. Kion vi opinias pri la temo? Dankas vin Yekrats 21:07, 10. Nov 2010 (UTC). Ankaŭ mi verkas Vikipedio:Notindeco. -- Yekrats 22:15, 10. Nov 2010 (UTC)

Verdire Kastela Respubliko estas ege dubinda mikronacio sed laŭ mi ĝi estas vera kultura esperanta fakto, do ni ne forigu.--pino 07:08, 11. Nov 2010 (UTC) kaj --Crosstor 08:34, 11. Nov 2010 (UTC)
La artikolo ne estas konservinda en Vikipedio: al ĝi tute mankas referencoj. Nenie aperas nomo de veraj agantoj, kaj ne estas ekstera vidpunkto, krom tiu de la verkinto : Andy (d k RK @) sola kaj nenio indikas ke la tuta afero estas io alia ol persona fantaziaĵo aŭ fikcio. La temo povas resti en lia persona blogo sed ne estas gastigenda en Vikipedio. Arno Lagrange @ 09:52, 11. Nov 2010 (UTC)
Mi tute samopinias kun Arno. Vikipedio ne estas loko por fikciaj rakontoj. Forigu, tuj. --Surfo 10:36, 11. Nov 2010 (UTC)
La artikolo pri Kastela Respubliko ne celas reklami sed informi. Ĝi ne estas persona fantaziaĵo (sed mi volas klarigi ke plimulto de aliaj eĉ se famaj mikronacioj ja estas persona afero (Molossia, Insulo de la Rozoj) kaj ili aperas en vikipedio. Mi volas diri ke ĉi tiu ne estas la unua nek la lasta artikolo kiu ne havas referencojn kaj tio neniam estis problemo. Ĝi estas nova mikronacio kaj pro tio ni ne havas referencojn sed en la fino aperas ligiloj al blogoj hispana kaj esperanta, oficiala retpaĝo kaj eĉ universitato. Kiel mi diris antaŭe, ne estas persona afero. Nuntempe ni estas 8 junuloj (Hispanio 5: Diego Grande, Ramon Sanchez, Dani Rodriguez, Vicente Herzl, Jesus Garcia, Kubo 1 Andy -mi, Maroko 1 Solvo Mens, Germanio 1 Jonas M) kiuj aktive preparas ĉion kaj venontsemajne ni "pilgrimos" al nia nacio. Nuntempe ni havas provizoran registaron sed tie ni elektos ministrojn por nia respubliko... por tiu dato aperos pliaj detaloj. Mi legis ke ne aperas aliaj nomoj, do, legu en la ŝablono kaj vi legos ke la ministro de regado nomiĝas Diego Grande kaj aperas fotoj de aliaj. Mi ne komprenas kiam kelkaj diras ke ĝi estas dubinda mikronacio aŭ ke ĝi celas reklami, ni faris la artikolon por informi.

Ankoraŭ ne estas ekstera vidpunkto pro la fakto ke ni ne diskonigis ĝin publike, poste eksteruloj povos kontribui al la artikolo. Se ĝi ne estas gastigenda en vikipedio ankaŭ ne gastigendas la centoj da artikoloj en e-vikipedio kiuj ne havas referencojn, estas duliniaj, erare kaj mise verkitaj, fuŝaj, estas dubindaj, faritaj de senregistritoj, ktp. --Andy 23:36, 11. Nov 2010 (UTC)

Via lasta argumento ne estas akceptebla. Ja multa materialo estas kritikenda, ne estas pravigo por aldoni pli da tia. Mi emfazis ke mankas nomoj kaj referencoj. Jam nomojn vi nun mencias: de unuopa fantaziaĵo ni transiras al kolektiva: tio estas unua paŝo al eventuala akceptebleco. Tamen se temas pri persona fantaziaĵo (eĉ de pluraj homoj) ne estas valida argumento montri propran blogon: la celo de vikipedio ne estas respeguli la entenon de blogoj. En blogo vi rajtas ĉion ajn sub propra respondeco: mencii fikcian mikronacion kaj detale priskribi ties fikcian historion ktp. Vikipedio estas enciklopedia projekto kiu traktas faktojn. Fikcia mikronacio fariĝas fakto kiam ĝi jam kaptis la atenton de aliaj homoj ol ties kreintoj. Unuvorte vikipedio ne estas ilo por reklami aŭ famigi iun nekonatan fakton aŭ aferon ĵus eltrovitan: ĝi nur traktu faktojn jam establitajn. Tio estas klare difinita en la anglalingva vikipedio. Eĉ se ni ne jam formaligis tion ĉi tie mi forte apogas ke ni sekvu similajn regulojn ĉi tie. Arno Lagrange @ 13:44, 12. Nov 2010 (UTC)

Mi ne vidas kialon konservi tion ĉi. Oni atendu certan tempon, ĉu estas iuj menciindaj sekvoj de la deklaro.--Ziko 20:42, 13. Nov 2010 (UTC)

Ĝi nun, nur estas "konservi" voĉdono en Vikipedio:FA, do laŭ mia opinio, ĝi ŝajnas nun konservinda. -- Yekrats 17:32, 14. Nov 2010 (UTC)

Traduko redakti

Saluton al ĉiuj: mi volus plivastigi la artikolon Ithkuil aldonante specimenon skribitan tialingve. Mi trovis ĝin en la angla Vikipedio, sed mi ne kapablas traduki ĝin Esperanten. Ĉu iu povus traduki ĝin? La specimeno estas tiu ĉi: As our vehicle leaves the ground and plunges over the edge of the cliff toward the valley floor, I ponder whether it is possible that one might allege I am guilty of an act of moral failure, having failed to maintain a proper course along the roadway. Antaŭdankon.--Fiorix F1  13:40, 11. Nov 2010 (UTC)

Tradukpropono : Dum nia veturilo foriĝas de la grundo kaj plonĝas super la randon de la klifo al la valfondo, mi demandas min ĉu estas eble malpezigi ke mi kulpas (senkulpigi min) pro morala manko, malsukcesinte konservi taŭgan vojon laŭ la strato. AL @ 18:12, 12. Nov 2010 (UTC)

Ni atentu la artikolon de la ĉefpaĝo redakti

Jen malgranda instigo: ŝajnas al mi ke ni tro malatentas la unuan bildon kiun trovas hazarda alvenanto al nia Vikipedio: la ĉefartikolon de la semajno, kiun eblas elekti tie ĉi. De antaŭ du semajnoj tie troviĝas biografio de Landru... kio ne estas bona reklamo :-) Ĉefe ĉar ni ne ŝanĝas ĝin sufiĉe ofte.
La nunaj proponitaj artikoloj havas tro malmulte da voĉdonoj, kaj kelkaj bezonas plibonigon. Ĉu iu bonvolus atenti pri tio? Mi mem baldaŭ tion faros, sed dume mi ne volas decidi surbaze de tro malmultaj proponoj. Tonyo 19:55, 11. Nov 2010 (UTC)

Pirarbo kaj piro redakti

Saluton. Mi ĵus provis ripari la intervikiajn ligilojn permane en la artikoloj pirarbo kaj piro. Kiu povus kontrole legi tion kaj poste per sia roboto meti en la ligitajn artikolojn?

Mi ne havas roboton kaj ne scias kiel uzi tian programon. Amike --Tlustulimu 14:26, 12. Nov 2010 (UTC)

Ies roboto ĵus fuŝaldonis intervikiajn ligilojn al la du artikoloj pirarbo kaj piro, kaj mi provizore nur ĉi tie malfari tion. Kiu havas ideon, kiel korekti la tuton, do ne nur ĉi tie, ĉar robotoj kutime tiam fuŝus denove. Ja unu sola malĝusta tia ligilo sufiĉas en iu ajn ligita vikipedio, por ke roboto povu fuŝi la tutan liston en la ligitaj artikoloj. Mi momente ne emas denove okupiĝi pri tio, ĉar tio daŭregas tro longe, se mi farus tion sen helpa programo.
Se post kelkaj tagoj neniu proponos ion, mi iros al Meta, por demandi tie. Amike --Tlustulimu 16:24, 14. Nov 2010 (UTC)
Por novoj artikoloj pri genroj uzi internaciaj sciencaj nomoj en titolo estus metodo por eviti ambaŭsenca. Amike -pino 17:10, 14. Nov 2010 (UTC)
Tio ne multe helpas, se ĉiu vikipedio uzas alian skemon. Do kelkaj distingas inter piro kaj pirarbo, kelkaj ne distingas tion. Do la intervikiaj ligiloj nun tutcerte denove estas ĥaose miksaj, tiel ke mi verŝajne devos peti helpon ĉe Meta, precipe ĉar en esperantovikipedio ŝajne ne aktivas uzantoj kun konvenaj robotoj. Amike --Tlustulimu 17:17, 14. Nov 2010 (UTC)

Ĉu iu administranto povas ŝanĝi la artikolon Seoulo al la ĝusta Seulo? --Tonyo 16:05, 14. Nov 2010 (UTC)

  Farite. CasteloBrancodiskuto 09:12, 15. Nov 2010 (UTC)

Saluton, mi estas tradukanta la paĝon "Pink Floyd" de la angla Vikipedio. Mi ne estas tre lerta je traduki, do vi kontrolu ĉu mi estas faranta erarojn! Pierre Caliari 00:56, 15. Nov 2010 (UTC)

Kara Pierre! La artikolon mi ne kritikas, ĉar laŭ mia gusto estas bona. Mi ne parolas angle, do pri la fideleco mi diras nenion. Vi nepre skribu almenaŭ 1 frazon pri vi mem, klaku al via uzantonomo kaj skribu, baldaŭ tiu nomo bluiĝos (nun ĝi estas ruĝa). Tiam la komunikado estas tre facila. Mi instigas vin verki ankaŭ aliajn artikolojn.--Crosstor 08:05, 16. Nov 2010 (UTC)

Ne-nekonataj jaroj redakti

Bonan vesperon.

Oikawa Okurō naskiĝis en 1896.

Li mortiĝis en 1970.

Ambaŭ jaroj estas ja konataj. Nenie en la artikolo aperas mencioj "naskiĝinta je nekonata jaro" nek "mortinta je nekonata jaro". Do: kiel tio fariĝis, ke la paĝo aperas en la kategorioj "Kategorio:Naskiĝjaro nekonata" kaj "Kategorio:Mortojaro nekonata" ?

Kial oni povus forigi la artikolon el tiuj kategorioj ?

Antaŭdankon --Jean-François Clet 22:43, 15. Nov 2010 (UTC)

Saluton, Jean-François. Mi pensas, ke tio estas problemo de la aŭtomata enkategoriigo en la ŝablono {{Informkesto biografio}}. Bedaŭrinde mi momente ne havas la tempon por trovi la kialon tie. Ĉu iu havas ideon? Amike --Tlusta 10:56, 16. Nov 2010 (UTC)
Yekrats intertempe solvis la problemon per apliko de ŝablono {{vivtempo}}. La kialo de la origina problemo estas simpla: Jean-François indikis la jarojn kun ligilaj krampoj (ekzemple [[1896]]). Sed tio ne necesas, eĉ malutilas, ĉar la sablono {{informkesto biografio}} okupiĝas pri la ligiloj. ‒ Umbert' 22:17, 23. Nov 2010 (UTC)
Mi provis sen la krampoj ĉirkau la jaro, kaj tio enkoraŭ pli fuŝis : ekzemple
Oikawa
Okurō
NomoOikawa Okurō
Dato de naskiĝo1896
Dato de morto1970
Aĝo je morto73
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoJapanio
Portalo pri Homoj
 
vdr

Oikawa Okurō (及川奥郎 ; naskiĝis en 1896, mortis en 1970) estis japana astronomoKategorio:japanaj astronomoj

--Jean-François Clet 23:18, 26. Nov 2010 (UTC)
Hm, vi pravas, (nur) tio ne solvas la aferon. Certe mi estis iom laca, kiam mi skribis mian antaŭan kontribuon. La ŝablono {{Informkesto biografio}} ne nur ne ŝatas krampojn ĉirkaŭ la jaroj, ĝi ankaŭ ne funkcias kun nuraj jaroj; ĝi postulas krome la tagojn kaj la monatojn ("NaskigxTago", "NaskigxMonato", "MortTago", "MortMonato"). Kun tiuj ĝi funkcias, sed mi ne scias la koncernajn informojn pri Oikawa Okurō.
Ŝajnas, ke sen tiuj informoj nun ne eblas uzi tiun ĉi ŝablonon. Certe oni povus ŝanĝi ĝin, sed ne estus tute simple. Oni devus forigi la kalkuladon de la aĝo, ĉar sen tagoj kaj monatoj la aĝo ne estas precize kalkulebla.
Umbert' 23:49, 26. Nov 2010 (UTC)

Majuskla debato, denove-denove redakti

Mi ĵus konstatis la daton en Vikipedio:Diskutejo/Enkonduko havas majuskligitan monato-nomon. Ĉu iu scias ion pri tio? Verŝajne la "magia vorto" {{CURRENTMONTHNAME}} fuŝis.

Jen flanka penso. Ĉu dato-formo "X-a de Xxxxx" alidirektu al "X-a de xxxxx"? Mi opinias jes. -- Yekrats 11:49, 16. Nov 2010 (UTC)

Kial vi proponas ripari ion, kio ne estas rompita? Ĉu vi aparte amas pliajn problemojn? --Surfo 12:51, 16. Nov 2010 (UTC)
Ĉar ruĝa ligilo ŝajnas kiel malzorgaĵo aŭ malnetaĵo tie. -- Yekrats 17:40, 16. Nov 2010 (UTC)
Yekrats tute pravas, ke alidirektigo "X-a de Xxxxx" al "X-a de xxxxx" pli bonas ol ruĝaj ligiloj ĉiutage. Sed aliflanke Surfo ankaŭ tute pravas demandi kial krei pliajn problemojn, kiuj antaŭ semajno ankoraŭ ne estis problemo. Mi en la komunejo trovis ke la koncernaj teksteroj (uzataj probable ankaŭ de {{CURRENTMONTHNAME}}) estas MediaWiki:January/eo kaj simile por la aliaj 11 monatoj. Iu petis ke kernaj vikimediaj funkciuloj ŝanĝu la 12 esperantlingvajn monatonomojn de minusklaj al majusklaj komencoliteroj (minuskloj daŭre tute bone eblas, kiel montras ekzemple la litova vorto por januaro, MediaWiki:January/lt, "sausio"). Sed tiujn 12 mediavikiajn teksterojn nur rajtas ŝanĝi kernaj vikimediaj funkciuloj. Ĉu vere ekzistas klara interkonsento ke necesas ŝanĝi la monatonomojn de minuskla al majuskla komenco? Mi konscias ke PIV (almenaŭ la klasika eldono de 1970) subtenas majuskligon, sed ke la praktika lingvouzo almenaŭ dum la lastaj tri jardekoj subtenas minuskligon. Ĉu vere necesas deflankiĝi de la praktika kutimo kaj eduki la esperantistaron "reveni al pli fundamenta lingvouzo"? Se jes, tiam pli bonas inversigi la proponon de Yekrats kaj alidirektigi de "X-a de xxxxx" al "X-a de Xxxxx", kaj ankaŭ ĉie alie en vikipedio necesus mortigi ĉiujn monatonomojn kun minuskla komenco. Se ne, tiam necesas peti la vikimediajn funkciulojn malfari la ŝanĝojn lastsemajnajn en la teksteroj "MediaWiki:..." kaj remeti la monatonomojn al minuskla komenco. Mi mem persone preferas sekvi la praktikan lingvouzon (kaj prefere korekti la esperantlingvajn gramatikojn cele al kutime minusklaj monatonomoj), sed ĉiukaze mi pledas por konsekvenca solvo!
ThomasPusch 11:52, 19. Nov 2010 (UTC)
Mi ŝanĝis la ligilon aldonante "lcfirst" (por minuskligi komencoliteron por monato) kaj "ucfirst" (por majuskligi la komencoliteron de la tagoj de la semajno). Tiel, ni ne necesos krei alidirektilojn por ĉiuj datoj, aŭ ŝanĝi la softvaron. Se vi malkonsentas, bonvolu malfari mian redakton. CasteloBrancodiskuto 20:17, 21. Nov 2010 (UTC)

Flagged Revisions feature update: November 23 redakti

(apologies in advance for using English here) - We are currently planning to roll out a new version of the FlaggedRevs extension to all wikis on Tuesday, November 23 starting roughly 3:15pm PST (23:15 UTC). This is used for Pending Changes on en.wikipedia.org and Flagged Revisions on many other wikis. This will have a new reject button, some diff page load optimizations to help complicated diff pages load faster by displaying the diff prior to displaying the old revision, and many under-the-hood code improvements.

We have several test environments in place with FlaggedRevs/Pending Changes configured:

Please let us know if you have any problems. Thanks! -- RobLa-WMF 07:18, 23. Nov 2010 (UTC)

Saluton. Mi proponas, ke ni plilongigu la forbaron de 125.60.240.233 al unu semajno, por ke ni havu pli da tempo forigi liajn kreaĵojn. Amike --Tlustulimu 17:39, 23. Nov 2010 (UTC)

(+) Vidu ankaŭ liston de forigendaj anglaĵoj. Amike --Tlustulimu 18:32, 23. Nov 2010 (UTC)
  1.   Por: Bone. Laŭ mia scio li ja, malgraŭ forbaro, povas komenti sur sia diskutpaĝo, se li opinias sin seriozulo. Sed mi vidis, ke Yekrats jam plilongigis la forbaron al unu jaro. ‒ Umbert' 22:10, 23. Nov 2010 (UTC)
  2.   Por: Mi konsentas kun plilongigo al unu jaro, kiel faris Yekrats, ĉar IP-adreson ŝajnas konstanta, IP-ulo ne faris iujn ajn bonajn kontribuojn ĉi tie, nek en en.vikipedio, kies inter ĝiaj kontribuoj ankaŭ restas nur vandalismoj. Jes, Umbert, vi pravas: ĝi povas komenti sur sia diskutpaĝo. CasteloBrancodiskuto 23:18, 23. Nov 2010 (UTC)
  3.   Por: Mi apogas ĝin, sed oni pripensu, ke estu pli alloga teksto por krei salutnomon. --Crosstor 08:38, 24. Nov 2010 (UTC)
  Komento: Pro la granda iomo da damaĝo (kaj laboro por ripari) mi forbaris unu jaron. -- Yekrats 03:27, 24. Nov 2010 (UTC)

Fundraiser Update redakti

Greetings Wikimedians! Sorry for the English, anyone who is able to translate is welcome (and encouraged). The 2010 Fundraiser is live and has greatly benefited from all the contributions from our translators. Throughout the fundraiser there will continue to be a need for help with translating and localizing messages. Currently, the core messages need to be updated, as there have been recent additions to the request. You can find all translation requests at the translation hub on meta and you can follow the progress of the fundraiser in real time by tracking the fundraiser statistics. Also for those of you who haven't already, you can subscribe to the translators-l mailing list for all new requests and major changes. Many thanks for your help in truly making this a global fundraiser that you can edit. SChapman

Karaj, tiun artikolon oni proponis forigi. Nia regularo priskribas: "La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo." Sed oni diskuti pri tio en tri malsamaj lokoj (Diskutejo, Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj). La paĝo por diskuti forigproponojn havis kontraŭdiron (dankon, Kani!). Do, por solvi tiun diskuton, mi movis ĉiujn rilatajn argumentojn al Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj#Kastela Respubliko kaj mi petas vin baloti porkontraŭ la forigo. Tiel, la administrantoj povos precize konstati se la propono havas la konsenton de la plej multaj kundiskutantoj. Mi proponas atendi unu semajnon por malfermi tiun diskuton. Dankon, CasteloBrancodiskuto 12:19, 24. Nov 2010 (UTC)

Mi konsentas pri forigo (kvankam mi ne kutime emas al voĉdono anstataŭ diskuto). Amike, --WinstonSmith 13:07, 24. Nov 2010 (UTC)
Winston, bonvolu uzi Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj, ĉar tiel ĝi ne havus alian malsaman spacon por la sama diskuto. Mi proponis baloton, ĉar nun ne eblas scii la volon de la plej multaj kundiskutantoj. Estas ekcepto, ne anstataŭigo. La paĝo pri forigproponon havis kontraŭdiron pri kiu estas la plej ĝusta spaco por tiu diskuto. Dankon, CasteloBrancodiskuto 13:27, 24. Nov 2010 (UTC)

Min tre surprizis la sciigo (en la antaŭa ĉapitro pri Kastela Respubliko) ke oni skribu forigoproponojn en iun specialan paĝon Forigendaj artikoloj/Proponoj, anstataŭ la simpla Forigendaj artikoloj, kiu estis ĝis nun uzata kaj kiun mi sekvis. Kial tia ŝanĝo? Mi serĉis en la historio, kaj trovis ke vikipediisto Umbert iam enmetis konsilon kun tia admono, sed ne trovis ian kialon. Por kio do estonte servu la paĝo simple nomata Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kiun normala leganto supozas kreita ĝuste por diskuti kaj baloti pri forigoj? --Surfo 13:57, 24. Nov 2010 (UTC)

Mi pensas ke oni ŝanĝis ĝin por uzi tiun paĝon por regularo pri forigo, tiel kiel faras kelkaj aliaj projektoj. CasteloBrancodiskuto 11:03, 25. Nov 2010 (UTC)
Jes, ankaŭ min konfuzigas la ekzisto de ambaŭ paĝoj, kaj mi ne scias kiu estas la diferenco inter ambaŭ. Mi sugestas unuigon, kaj ke estu pli klara la regularo pri forigoj. Interalie, mi favoras ke oni pli facile kaj rapide forigu la evidente fuŝajn paĝojn. --Tonyo 12:49, 27. Nov 2010 (UTC)
Ho, dum multaj jaroj ni uzis la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj por pridiskuti forigoproponojn, kaj nun subite oni proponas uzi alian paĝon kun pli malsimpla nomo. Kiuj estas la avantaĝoj? Kie oni devcidi pri tiu ŝanĝo? Aŭ ĉu simple estis la ideo de unuopulo, neniel komune pridecidita? Mi forte rekomendas tuj reiri al la sistemo, kiu dum multaj jaroj bone funkciis, do uzi Vikipedio:Forigendaj artikoloj por listigi kaj pridiskuti foriguproponojn, kaj tute forigi tiun novan paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj. Marcos 14:39, 28. Nov 2010 (UTC)
Estas simila propono tie. – Umbert' 22:27, 29. Nov 2010 (UTC)

vikipedio.org redakti

Karaj ! Iam vikipedio.org estis redirektilo al Esperanta vikipedio (http://eo.wikipedia.org). Poste ĝi perdiĝis estis akirita de privata firmao senrilata nek al Esperanto nek al Vikipedio (temis pri turismo al Kostariko). Mi hodiaŭ kontrolis: la adreso ne plu estas uzata kaj gvidas nenien. Ĉu ne estus bona ideo revivigi ĝin ? Tio estas ke iu (kiu?) aĉetu la domajnnomon kaj igu ĝin denove redirektilo kia ĝi iam estis. Arno Lagrange @ 07:42, 26. Nov 2010 (UTC)

Tre bona ideo, ĉu ne estas tasko de la Fondaĵo Vikimedia kolekti tiajn adresojn? --Ziko 11:48, 27. Nov 2010 (UTC)
Mi ne scias kien direkti la peton. Arno Lagrange @ 12:50, 27. Nov 2010 (UTC)
Ankaŭ mi ne scias, sed mi serĉos, ĉu? Bone. --Ziko 14:10, 27. Nov 2010 (UTC)
Saluton. Mi ĵus serĉis ĉe http://www.whois.net/whois/vikipedio.org. Sed mi ni scias, ĉu ni povus uzi la ricevitajn informojn iel. Krome http://www.whois.de/vikipedio.org montras la samajn informojn. Amike --Tlustulimu 14:21, 27. Nov 2010 (UTC)
Fakte mi ne kontrolis per tiu ilo, nur konstatis ke la retejo kiun oni iam atingis per tio ne plu ekzistas. Eble la nuna posedanto konsentos forvendi la domajnnomon, se ŝi/li ne plu uzas ĝin. Ŝajnas ke mi provis kontakti lin/ŝin (?) kaj tiu tiam respondis ke ne temu pri tio. Arno Lagrange @ 15:35, 27. Nov 2010 (UTC)
Mi ankoraŭ kontaktumas, kaj reportos ĉi tie.--Ziko 18:43, 30. Nov 2010 (UTC)
Aldono: Mi ricevis konfirmon ke vikimedia organizaĵo okupiĝis pri la adreso. --Ziko 19:17, 30. Nov 2010 (UTC)

nova kunlaboraĵo de la semajno (denove) redakti

Permesu ke mi denove atentigu pri la projekto Kunlaboraĵo de la semajno. Oni devas renovigi ĝin morgaŭ, kaj ne ekzistis proponoj. Mi nun sugestis eĉ ses novajn, sed mi kuraĝigas vin proponi aliajn, aŭ alikaze voĉdoni inter la proponitaj. --Tonyo 15:53, 27. Nov 2010 (UTC)

Transskribo de nacilingvaj nomoj redakti

Sur ĉiu paŝo tra Esperanto-Vikipedio mi trafas al multegaj nomoj, uzataj en nacia skribo. Kaj tio rilatas nur al la nomoj en la latin(ec)a skribo. Unue, parolantoj de aliaj lingvoj (ne de tiu, de kiu devenas la nomo) apenaŭ sukcesos precize legi la nomon. Due, estas tute malkohere uzi la nomojn en latin(ec)aj skriboj en la nacia formo kaj la nomojn en aliaj skriboj - jam en Esperanta fonetika transskribo.

Laŭ mi en Esperanto-Vikipedio endus skribi ĉiujn nomojn en Esperanta transskribo kaj parenteze la unuan fojon meti la originalan version en tiu lingvo kaj en tiu skribo, de kiu ĝi devenas. Nur por malmultaj nomoj oni sekvas tion, kaj eĉ ne por ĉiuj de la sama lingvo. —La komenton aldonis, sen subskribo, Oldaru (diskuto • kontribuoj)

Mmm, mi ne certas, ke mi plene komprenas vian komenton. Ĉu vi bonvolus doni konkretan ekzemplon pri ambaŭ okazoj (nomoj el latinida kaj nelatinida skribsistemo) laŭ la nuna vikipedia kutimo, kaj klarigi kiujn ŝanĝojn vi proponas? (Ĉu laŭ vi ekzemple ni skribu "Ĝorĝ Buŝ"?) Amike, --WinstonSmith 00:01, 28. Nov 2010 (UTC)
Oni jam antaŭ iu tempo diskutis pri la problemo, tamen senrezulte. Mi devas konsenti kun Oldaru, temas pri en Esperanto jam tradicia diskriminacio, estus juste kaj kohere transskribi aŭ ĉiujn aŭ neniujn literojn neekzistantajn en la Esperanta alfabeto. Hodiaŭ oni transskribas nur literojn el alfabetoj, kiuj ne estas bazitaj sur la latina alfabeto (ekzemple д, ה, ಯ, ص, λ). Lingvoj kun alfabetoj bazitaj sur la Latina estas avantaĝigitaj, kaj koncerne literojn derivitaj el la originaj Latinaj (å, ď, ę, ě, ł, ö, ø, q, ř, ů, ű, y, ŷ), kaj koncerne ĉiujn aliajn literojn (ß, ſ, w): kvankam homo ne scianta la lingvojn apenaŭ povas kapabli legi la signojn ĝuste, tute same kiel ĉe la literoj el pure ne-Latinaj alfabetoj.
Do, oni nun transskribas (ne nur en Vikipedio, sed ĝenerale en Esperantujo), ekzemple Самара al Samara, sed Říčany oni lasas en la origina formo.
Estus kohere transskribi ĉiujn literojn, ne inkluzivitajn en la Esperanta alfabeto.
--Petrus Adamus 19:01, 29. Nov 2010 (UTC)
Ĝuste ĉar tio estas kutimo en aliaj esperantaj publikigaĵoj, ankaŭ en Vikipedio oni respektu diakritajn signojn de la latina alfabeto, krom se temas pli kompleta esperantigo. Kompreneble, la artikolo ankaŭ enhavu la prononcon. --Tonyo 19:40, 29. Nov 2010 (UTC)

Vidi ĉi tiun revizion redakti

Saluton. Ekde kelkaj tagoj aperas la ligilo "Vidi ĉi tiun revizion", se oni alklakas "malsamoj" en la "Lastaj ŝanĝoj" aŭ sia atentaro ĉe iu ajn artikolo. En aliaj vikipedioj tie aperas la supre dekstre menciita revizio. Se tio estas la aktuala, do tiam eĉ aperas la enhavo de la aktuala versio. Kial? --Tlustulimu 16:22, 28. Nov 2010 (UTC)

Ŝablono pri konfuzo redakti

Saluton. Mi serĉis sed ne trovis: ĉu en la Esperanta Vikipedio ŝablono simila al Ŝablono:AliajSignifoj, sed kiu anstataŭe diras “Ne konfuzu kun similtitolaj paĝoj”? (Vidu en aliaj Vikipedioj fr:Modèle:Confusionen:Template:Distinguish.) Simpla ekzemplo: mi ĵus kreis artikolon pri la vanuatua Banks-insularo, kaj supre de la paĝo mi volas meti mesaĝon “Ne konfuzu kun la kanada Banks-insulo.” Ĉu mi malbone serĉis, aŭ ĉu mi kreu tian ŝablonon? Mutichou 19:12, 29. Nov 2010 (UTC)

Ĉe {{AliajSignifoj}} estas ligo al aliaj apartigaj ŝablonoj. Esploru ĉu ekzistas unu alia kiu pli taŭgus por via celo. Mi ne subtenas kreon de ŝablono bazita sur la nocio "konfuzo" aŭ kun admono "Ne konfuzu kun ...". Mi trovas multe pli taŭga ĝentila kaj respektema al legantoj "Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn ...". Leganto ne estu supozita emi konfuzi apartajn nociojn, sed gvidata en kazo ke diversaj nocioj estas nomitaj laŭ proksimaj kvazaŭ similaj esprimoj. Arno Lagrange @ 21:01, 29. Nov 2010 (UTC)

Vidu ankaŭ redakti

Por vidigi ĉiujn paĝojn alklaku la "►"-signon:


Por tio, mi ŝatas tiun:

{{TemasPri|la vanuatua insularo|la kanada insulo|[[Banks-insulo]]}}

  Ĉi tiu artikolo temas pri la vanuatua insularo. Por informoj pri la kanada insulo, vidu la artikolon Banks-insulo.

CasteloBrancodiskuto 01:50, 30. Nov 2010 (UTC)

Traduko de la semajno,nun el la esperanta Vikipedio redakti

Unu el la ĉisemajnaj tradukoj de la semajno [1] uzas kiel bazon esperantan artikolon kaj temas pri fenomeno tre ligita al nia lingvo: Sennaciismo!. Bonvolu kontribui al la nacilingvaj versioj de la artikolo. --Tonyo 19:43, 29. Nov 2010 (UTC)

SIM esperante redakti

Saluton al ĉiuj, mi ne havas tro da tempo dediĉenda al Vikipedio pro universitato do eble mi ne legos respondojn :(
Kiel tradukeblas la vortoj Subscriber Identity Module (SIM), la karteto de la poŝtelefonoj? --→ Airon 13:04, 30. Nov 2010 (UTC)

Estas amuze, ke vi demandas, sed ne havas tempon legi eventualajn respondojn. – La traduko estas simple Abonanto-identiga karto (ankaŭ eblas modulo anstataŭ karto, sed tiu vorto estas iom dubasenca). Estas alia afero, kiun esprimon oni uzu pri tiu funkciilo en Esperanta teksto. La plej internacia certe estus SIM-karto, t.e. karto kies nomo estas SIM. SIM estas forte enradikiĝinta en multaj lingvoj kaj apenaŭ iu scias ties laŭliteran signifon. MMi suspektas ke eĉ inter anglalingvuloj tre malmultaj scias, ke estas iu "Subscriber Identity Module" aŭ "Subscriber Identification Module". Simpla, tute Esperanta vorto estus ekz. abonanto-rekonilo. Se ekestos artikolo ĉi tie, mi proponas la titolon SIM-karto. --Surfo 14:17, 30. Nov 2010 (UTC)

Mapa ligilo ĉe ŝablono {{Koord}} ne plu funkcias redakti

Ŝablono {{Koord}} generas eksteran ligilon al paĝo, kiu iam proponis pliajn ligilojn al diversaj mapo-servoj (Openstreetmap, Guglaj mapoj ktp.) prezentantaj la lokon kun la donitaj koordinatoj. Lastatempe mi ofte ricevis eraron klakinte al tia koordinata ligilo; reŝargo de la paĝo korektis tion. Hodiaŭ mi konstatis, ke tiuj ligiloj definitive ne plu funkcias (Error 400 Bad Request ).

Mi konstatis, ke ŝablono {{KoordinatojURL}} direktas al la adreso http://stable.toolserver.org/geohack/geohack.php. La germana vikipedio kontraŭe uzas http://toolserver.org/~geohack/geohack.php. Kun tiu ĉi adreso niaj ligiloj funkcias, sen ŝanĝo de la parametroj. Mi krome konstatis, ke ambaŭ ŝanĝoj necesas: forigi la vorton "stable." kaj aldoni la tildon.

{{KoordinatojURL}} estas ŝlosita kontraŭ redaktado. Eble iu administranto povus ŝanĝi gin?

-- Aisano 16:41, 4. Dec 2010 (UTC)

  Farite Mi esperas, ke la eraro nun foriĝis. Amike --Tlustulimu 18:57, 4. Dec 2010 (UTC)
Jes, en ordo. Dankon, Aisano 13:26, 5. Dec 2010 (UTC)