Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 4

WikiTrans redakti

alinomu ŝablonojn pri monatoj redakti

Alinomu ŝablonojn pri nomatoj, kiuj nun estas skribitaj: {{majo 2014}} kaj multaj, multaj aliaj. Ĝuste devas esti majo de 2014. Ĝenerale do monato de jaro kaj ne monato jaro. Kerio 04:01, 28. Maj 2010 (UTC)

Kara kun tio mi forte malkonsentas: Vidu la fundamenton de Esperanto: Oni diras dua duono de 1887 sed fine de Aŭgusto 1893 (vidu paĝon 9 de la Fundamento de Esperanto, 9-a eldono de 1963, Ĝenerala Enkonduka Notico) - cetere de la sama loko dedukteblas majuskloj por la monatonomoj ... La ŝablonoj do restu tiaj kiaj ili estas, ĉar tio ja estas evidente laŭ fundamenta. DidiWeidmann 17:07, 29. Maj 2010 (UTC)
Kial do ŝanĝi nomojn de tuta kolekto da ŝablonoj? Mi kutime eldiras daton : "x-a de monato 9876" kaj ne "x-a de monato de 9876". Tiu maniero eldiri "majo de 2014" ŝajnas al mi iom stranga kvankam akceptebla, tamen tute ne deviga. Arno Lagrange @ 07:17, 28. Maj 2010 (UTC)
Pri "x-a de monato 9876" vi pravas, sed se oni uzas nur formon pri monato kaj jaro, oni uzas formon monato de jaro. Ekz. Tio okazis en aprilo de 2000. Kaj kial ŝanĝi nomojn de la tuta kolekto? Ĉar iu enkondukis ilin en Vikipedion malĝuste, aŭ pro nescio aŭ erare. Roboto povus scii fari tion. Kerio 07:27, 28. Maj 2010 (UTC)
Oni ĝoje intermiksas multajn aferojn - vidu ekz. dokumentado versus dokumetaro iom supre. Kerio 07:30, 28. Maj 2010 (UTC)
Vidu ankaŭ paĝojn pri Februaro de 2010 kaj multajn aliajn tiajn paĝojn. Kial do ŝablonoj devus esti alie? Kerio 07:44, 28. Maj 2010 (UTC)
Ekzistas ankaŭ {{Aprilo de 2011}}, kiu estas ĝuste skribita. Kerio 07:49, 28. Maj 2010 (UTC)
Eĉ vi mem kreis junion de 2006. Kion aldoni? Kio estis en 2006 ĝusta, tio estas nun stranga. Stranga Vikipedio. Kerio 07:53, 28. Maj 2010 (UTC)
Influo de la nacia lingvo. Narvalo 12:01, 28. Maj 2010 (UTC)
Laŭ diskuteroj de Narvalo ni scias vere nenion, ĉar li ne scis diri pli ol tri kvar vortojn. Kerio 15:52, 28. Maj 2010 (UTC)
Jam mankis via stilo, kial vi revenis? Ĉu vi povas nur tie ĉi esprimi vin, ĝui la sennomajn insultojn? Ĝuu plu, min ne ĝenas tio. Narvalo 09:00, 29. Maj 2010 (UTC)
O, do pardonu, mi ne sciis, ke mi insultis vin, sed ne estis tio mi, kiu esprimas sin per kvar, kvin vortoj. Venontfoje mi parolos kun vi kiel kun bebo, kiu ankoraŭ ne scias uzi pli da vortoj, ne scias subskribi sin ktp. Vidu aliajn diskutojn ktp. Kerio 17:40, 29. Maj 2010 (UTC)
Mi pensis vi kiel klera homo komprenas eĉ el malmultaj vortoj. Mi bedaŭras mian eraron kaj sekvafoje skribas al vi detale, simple kiel kutime al malkleruloj. Narvalo 17:57, 29. Maj 2010 (UTC) kaj Narvalo 17:57, 29. Maj 2010 (UTC) por ke vi ĝuu.
Dankegon, karega Narvalĉjo, tuj mi dormos pli dolĉe. Kerio 18:06, 29. Maj 2010 (UTC)
Por ke mi respondu ankoraŭ demandon de Narvalĉjo pri mia reveno: Nenie estas skribite, ke forbarito ne povus reveni por redakti. Li, kiel unu el kaŭzintoj de la forbaro, estas evidente timigita pro mia reredaktado. Sed ne timu, mi ne estos ĉi tie longe. Mi faros ankoraŭ kelke da paĝoj kaj malaperos, por ke ankaŭ li povu dolĉe dormi. Kerio 05:10, 30. Maj 2010 (UTC)

Mi nur diris ke sonas al mi strange, eble nur fremde. Ĉar ambaŭ formoj estas akcepteblaj kial amase alinomigi ŝablonojn? Unu formo estu difinita kiel preferinda, la alia konservita kiel redirektilo al la unua. Arno Lagrange @ 13:11, 28. Maj 2010 (UTC)

Karaj mi opinias, ke la prepozicio "de" antaŭ la jaro simple superfluas. Laŭ mi tio estas latinismo aŭ pli precize hispanismo aŭ portugalismo. Sufiĉas dirs "Petro naskiĝis la 8-an de majo 1965". (Jam tiel la dato en Esperanto estas sufiĉe peza kun la akuzativo kaj la "de" antaŭ la monato ...) DidiWeidmann 16:46, 29. Maj 2010 (UTC)
Problemo estas alie: Mia devena demando rilatis al monatoj kaj jaroj - aprilo de 2000, sed eble mi uzas slangan esperanton. Nu, lasu nerespondita tiun ĉi demandon. Kerio 17:40, 29. Maj 2010 (UTC)
Bonŝance en Esperanto ekzistas ne nur tradicio, sed ankaŭ kelkaj reguloj aŭ skemoj. La esprimo "majo de [la jaro] 1968" havas gramatikan strukturon evidentan por ĉiu, kiu konas prepoziciojn. La esprimo "majo 1968" miaopinie havas la saman strukturon kiel la esprimo "kuzino Brigita": substantivo (majo/kuzino) precizigita ("determinita") per alia substantivo ([la jaro] 1968/Brigita). Plena Analiza Gramatiko, kiun mi ĵus konsultis, nomas tiun specon de substantiva epiteto "nominacio" (§ 129). Mi konsideras ambaŭ esprimojn ĝustaj kaj ne vidas kialon ŝanĝi ion. – Umbert' 19:22, 29. Maj 2010 (UTC)

Kiel mi do komprenis, ĉi tie ne validas kohereco inter ŝablono:Majo 2014 kaj majo de 2010 (monato jaro - monato de jaro). La kohereco, kun kiu iuj svingas antaŭ la okuloj de aliaj vikipediistoj. Kelkaj verŝajne kondutas laŭ tio, de kie vento blovas. Kerio 09:35, 31. Maj 2010 (UTC)

Prefere diskutu pri ideoj, ne pri vikipediistoj. En Kategorio:Ŝablono:Kronologio estas entute naŭ alinomindaj ŝablonoj (123456789) por koherecigi la kategorion. Neniu roboto - nek ofendo al vikipediistoj - bezonatas por tiom malgranda tasko. --WinstonSmith 10:12, 31. Maj 2010 (UTC)
Eĉ se mi dirus saluton, oni kalumnius min pro insultado, ofendigado. Tia estas vero. Iuj ne volas aŭdi veron. Kerio 10:27, 31. Maj 2010 (UTC)
Mi pensas, ke la diskuto iom devojiĝis. Ĉar nun la naŭ ŝablonoj sen-de-iĝis, ni povas ĉesi ĉi tie. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 10:38, 31. Maj 2010 (UTC)

Ŝablono de datoj redakti

Mi trovis ŝablonon {{Dato}} sed ĝi devigas tekstan nomon de monato. Ĉu estas ie ŝablono kiu verkas plenan daton de nur numeroj? --Arkadiusz Zychewicz 16:25, 31. Maj 2010 (UTC)

Mi ĝisdatigis la ŝablonojn {{dato}} kaj {{daton}}, kiuj nun egale akceptas monatnomon aŭ monatnumeron. Amike, --WinstonSmith 16:38, 31. Maj 2010 (UTC)
@WinstonSmith. Ĉu vi povus aldoni informon pri la nova ebleco al la ŝablona dokumentado? Amike --Tlustulimu 16:41, 31. Maj 2010 (UTC)
  Farite --WinstonSmith 17:59, 31. Maj 2010 (UTC)

Ĉefpaĝo v. 2.0 redakti

Se iu volas plibonigi la ĉefpaĝon, bv. diskuti ĉi tie! --→ Airon 17:42, 31. Maj 2010 (UTC)

Rezigno pri <font>, <center> ktp. redakti

La unuaj frazoj de tiu ĉi diskuto estas transprenitaj el Projekta diskuto surbaze de ŝablona diskuto:Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj.

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni estonte rezignu pri la uzado de <font>, <center> ktp., ĉar ili apartenas al malnova versio de HTML, sed nun estas malrekomendataj de W3C. Krome ni iom post iom anstataŭigu ilin per pli flekseblaj CSS-formatoj. Amike --Tlustulimu 09:23, 2. Jun 2010 (UTC)

Kiu kaj kie oni balotis pri tio? Ĉu tio estas decido nur de du homoj? Kaj aliaj fekiĝu. Kerio 09:26, 2. Jun 2010 (UTC)
Kerio kiel vi transiras de "proponas" de Tlustulimu al "balotis" kaj "decido nur de du homoj" ? Kio pravigas vian uzon de maldecaj vortoj tiukaze ? Arno Lagrange @ 10:25, 2. Jun 2010 (UTC)
Arno, mi ne komprenas nun, pri kiaj maldecaj vortoj vi parolas. Ĉu vortoj "proponas" kaj "decido de du homoj" estas maldeca? Mi normale demandis. Strange estas ankaŭ, ke ili faris kaj komencis apliki ion, kaj nur poste oni faras baloton. Kiel saĝa. Kerio 10:30, 2. Jun 2010 (UTC)
Kerio, strange ke inter 18 vortoj skribitaj de vi vi ne trovis la (solan) maldecan vorton. Vi eble konsideras ke uzi maldecajn vortojn estas maniero "normale demandi". Mi opinias tion malĝentila kaj malutila en diskuto. Viaj "normalaj" demandoj tamen supozigas faktojn (baloto decido) senrilatajn kun la esprimaĵo de la demandato kiu enkondukis sian kontribuon per la vortoj "Mi proponas". AL @ 11:36, 2. Jun 2010 (UTC)

En la pasinteco de Vikipedio de tempo al tempo okazis ŝanĝoj, al kiuj "neniu anoncis sin". Pluraj el ni memoros tion. Estis aldonitaj ŝanĝoj, kiuj estis nevideblaj por normala redaktanto, oni "kulpigis" evoluigistojn de Vikipedio, la sistemon ktp. Iam mankis iuj ligiloj ktp. Nun mi supozas, ke iuj (aŭ ĉi tie aŭ ie alie) volis rezigni pri <center>, sed ie fariĝis eraro, kiam ili provis transiri al alia kodigo. Sed bedaŭrinde ili neglektis tion, ke post tiu ĉi rezigno necesis fari ion, ke la centrigitaj tekstoj aperu eĉ sen tiu <center>. Tio estas mia opinio al la tuta afero. Se la centrigo aperos eĉ sen <center>, mi estos por, nun bedaŭrinde mi estas kontraŭ. Kerio 09:08, 3. Jun 2010 (UTC)

Mi estas relative novulo. Kion okazis por diri, ke estis "ŝanĝoj, al kiuj "neniu anoncis sin""?
Se vi konas la anglan, bonvolu legi ĉi tiu kaj ĉi tiu (jam enmetita en via diskutpaĝo) artikolo. --→ Airon 12:22, 3. Jun 2010 (UTC)
Mi trovis eraron, kiun neniu vidis, kaj kiu faris necentrigon de listo1 kaj kiu faris la tutan kverelon en la ŝablono pri ĉeĥ-polaj disputoj. Jujijo 16:32, 9. Jun 2010 (UTC)
Kie? --→ Airon 18:32, 9. Jun 2010 (UTC)

Por redakti

  1.   Por: --Tlustulimu 09:27, 2. Jun 2010 (UTC)
  2.   Por: Logike: evitendaj markoj povus ne esti korekte montritaj kaj Vikipedio devu esti montrita de ĉiuj. --→ Airon 09:37, 2. Jun 2010 (UTC)
  3.   Por: --Ziko 09:45, 2. Jun 2010 (UTC)
  4.   Por: --WinstonSmith 10:02, 2. Jun 2010 (UTC)
  5.   Por: CasteloBrancodiskuto 18:49, 3. Jun 2010 (UTC)
  6.   Por: Slavik IVANOV 22:21, 30. Jun 2010 (UTC)

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ: Kerio 09:27, 2. Jun 2010 (UTC)

Diskuto redakti

  Komento: Estas interese, ke en alilingva vikipedio mi vidas centrigite la tekston en ŝablonoj eĉ sen uzo de <center> kaj </center>. Ĉu iu eksperimentas en tiu ĉi versio de vikipedio? Kerio 10:12, 2. Jun 2010 (UTC)
Ĝi dependas de ŝablono (se ĝi enhavas la markon <center> (evitenda) aŭ <div style="align:center;">) kaj de CSS: pliprecize de retumilo (vidu) kaj de MediaWiki:Common.css. --→ Airon 12:30, 2. Jun 2010 (UTC)
  Komento: Klarigo (klerigo) necesas. Mi bonvolas forlasi "malnovajn" HTML-aĵojn sed mi bezonas lerni kiel certe atingi deziratan rezulton per CSS. Ĉu klasoj difinitaj en common.css efikas se oni uzas Vector aŭ alian aspekton ? Arno Lagrange @ 10:25, 2. Jun 2010 (UTC)
CSS temas pri stiloj, do ĝi certe korekte funkcias. Pri anstataŭigo de evitendaj markoj, bonvolu vidi ĉi tiujn retejojn, se vi konas la anglan: http://www.w3.org/TR/REC-html40/index/elements.html, http://www.w3.org/TR/REC-html40/index/attributes.html, http://www.w3schools.com/tags/default.asp --→ Airon 12:30, 2. Jun 2010 (UTC)
@Arno. Se la formatoj troviĝas en MediaWiki:Common.css, ili validas por ĉiu etoso, do ankaŭ por la nova Vector. Sed Vector uzas parte aliajn klasojn, kiuj tiam devos esti formatigata en MediaWiki:Vector.css. - Ĉar vi ja scipovas la germanan, vi povus legi sur [1], [2] kaj [3]. Kaj anglaj informoj troviĝas en [4]. Krome la artikoleto CSS estas certe plibonigenda. Amike --Tlustulimu 18:52, 2. Jun 2010 (UTC)
Ja mi kapablas legi la germanan. Tamen pli oportune por la Esperanto-Vikipedio estus provizi Esperantlingvajn informojn alireblajn al ĉiuj. AL @ 06:05, 3. Jun 2010 (UTC)
@Arno. Tia paĝaro eĉ ekzistas: Kurso pri XHTML kaj CSS. Amike --Tlustulimu 07:32, 3. Jun 2010 (UTC)
Sankta Bertilo de Esperantio! :D --→ Airon 08:09, 6. Jun 2010 (UTC)
Tiu ĉi diskuto ekestis kiel sekvo pro opiniaj diferencoj rilate al ŝablono, kies teksto estas centrigita aŭ lokigita tute maldekstre.
ŝablono kun centrigita teksto en la listo - nuna aspekto de la sama ŝablono - la teksto estas tute maldekstre


Kerio 16:50, 4. Jun 2010 (UTC)

Vikipediisto:Airon90 senĉese forviŝas mian diskuteron el tiu ĉi sekcio. Ekde kiam oni faras tion? Ĉu oni senĉese ofendigos min kaj la malpuraĵon poste ĵetos sur min? En diskuto mi povas esprimi min kiel ajn. Kerio 16:53, 4. Jun 2010 (UTC)

Mi jam ekde kelka tempo volis proponi ĉi tiun ŝanĝon, sed pro aktivado en alilingvaj vikipedioj, ne havis sufiĉe da tempo. Krome nun jam ekde kelkaj tagoj Airon90 okupiĝas pri la ŝablonaro kaj tial estas bona okazo por ankaŭ iom post iom anstataŭigi <center> kaj aliajn koderojn per CSS-formatigoj, kvankam tiuj funkcias tute alie. Amike --Tlustulimu 18:54, 4. Jun 2010 (UTC)

Ek! redakti

Bv. vidi ĉi tie (pri CSS-eraroj) kaj ĉi tie (pri HTML-eraroj). Mi scias, ke estas tre ĝene fari tiujn ŝanĝojn, sed poste, nia Vikipedio estas videbla korekte de ĉiuj per ĉiuj retumiloj. Dankon por via atento.

Mi havas skripton por ŝanĝi la font-markon al span-marko sed mia roboto ne havas robotajn rajtojn. --→ Airon 08:09, 6. Jun 2010 (UTC)

Tre baldaŭ 130 000 redakti

Hodiaŭ ni atingis 130 000 artikolojn. Jen nova mejloŝtono! Arno Lagrange @ 11:13, 2. Jun 2010 (UTC)
Nun, la 23-a de aprilo, je 22:00 (UTC), estas 352 640 artikoloj

Gratulojn al ĉiuj! --RG72 18:09, 2. Jun 2010 (UTC)

Novaj paĝoj (propono) redakti

Mi opinias la speciala paĝoj de novaj altikoloj devas esti apud lastaj ŝanĝoj (Speciala:Novaj_paĝoj), ĝi estus pli oportune. --Microcell 20:12, 2. Jun 2010 (UTC)

  1.   Por: CasteloBrancodiskuto 00:03, 3. Jun 2010 (UTC)
Mi enmetis ligilon al Novaj paĝoj al flanka strio. Se ne taŭgas, adminstranto povos tiel simple forigi. AL @ 10:37, 3. Jun 2010 (UTC)
Dankon. --Microcell 10:44, 3. Jun 2010 (UTC)

Ĉu plia konkurso? Uzante WikiTrans por la Mil Havendaj Artikoloj redakti

Eble oni povos kombini tri diversajn temojn: Indas uzi WikiTrans en vikipedio, indas plugrandigi la mil havendajn artikolojn, indas plusurmerkatigi vikipedion per plia konkurso. Mi tial pripensas, ĉu ni ne lanĉu plian konkurson por daŭrigi la grandigon de la mil havendaj artikoloj (kaj gajni iom da renomo). Mi imagas, ke ĝi daŭros ĝis la fino de la jaro kun ĉiumonataj premioj. Por faciligi la premiadon eble ĉiu kontribuanto ricevu po unu loton por ĉiu milo de aldonitaj literoj de bona teksto en unu el la mil artikoloj (nur ĝis kiam la artikolo atingis 30.000 literojn); inter tiuj lotoj okazu lotumado post la monato. Eble ni klare atentigu pri la ebleco aldoni tekston el la WikiTrans-traduko korektante ĝin poste. Tia enmetado de WikiTrans-tekstoj kaj posta korektado donos ankaŭ iom da kompreno pri la tuta kompleksa WikiTrans-temo. (Mia revo kompreneble estus paĝo kun du aŭ tri fenestroj: Angla, WikiTrans, jama vikipedia artikolo; kaj, plej grave, elstarigo de tiuj partoj de la WikiTrans-artikolo, kiuj ne jam troviĝas en la nuna vikipedio; eble oni povus uzi la "montri ŝanĝojn"-funkcion por kompari la WikiTrans-version kun la jama vikipedia.) --Lu 00:13, 3. Jun 2010 (UTC)

Mi kun granda intereso subtenus tiun ideon. Mi nur volus atentigi vin pri tio, ke E-o havas la indekson 1.1 por artikolgrandeco, pro tio la artikolo estas konsiderata kiel "elstara" nur se tiu superas 33 Kb, ne 30!. Alaŭdo ۩ 08:28, 8. Jun 2010 (UTC)
Male, tio signifas, ke niaj artikoloj estas konsiderataj "elstaraj" se ili superas 27 kB (malinkluzive de intervikiaj ligiloj, kompreninde). Tio plej klaras ĉe la ĉina lingvo, kiu havas indekson 3,7, ĉar per malmultaj literoj ĝi liveras multajn signifojn. Amike, --WinstonSmith 09:33, 8. Jun 2010 (UTC)
Dankon pro la atentigo pri la faktoro; do eble ni limigu al 27 ĝis 28 kB; la homoj ne finu meze de frazo :-) Ĉu ni do survojigu la aferon? Kopiante el la ĵusa konkurso al nova paĝo kaj informante la antaŭajn interesitojn... --Lu 09:58, 11. Jun 2010 (UTC)
Mm, tamen en la historio de artikolo nur legeblas ĝia suma grando, kiu inkluzivas intervikiajn ligilojn. Ĉar 30 kB inkluzive de intervikiaj ligiloj proksimume egalas al 27 kB sen intervikiaj ligiloj (kiu estus la preciza sojlo), mi proponas uzi la pli facile kontroleblan sojlon de 30 kB inkluzive de intervikiaj ligiloj. Tamen la problemo estas alia. La unuan konkurson organizis E@I, kiu ofertis plurajn valorajn premiojn. Kiu zorgos pri la nova konkurso? Amike, --WinstonSmith 10:09, 11. Jun 2010 (UTC)
Rilate al premioj mi ne tro multe timas. Se oni vere volas organizi la konkurson, oni certe trovos subtenantojn, kiuj donacos premiojn. Pri la organizado kaj diskonigo de la konkurso mi pretas kunlabori. Kiu alia pretas helpi? --Lu 11:11, 13. Jun 2010 (UTC)

Ĉu iu bonvolas helpi fari tabelon redakti

Mi tradukis kelkajn ĉapitrojn el la angla Vikipedio por la artikolo Lumrapido. En la originalo, komence dekstre, estas ankaŭ tabelo kiu prezentas koncize kelkajn faktojn. Mi ne kapablas fari tian tabelon por la esperanta versio kaj mi tre dankus, se iu bonvolus helpi al mi. Mi povas doni la tradukojn de la tekstoj, nur la kadron mi ne scias fari. Ne estas necese aldoni la detalojn kun mejloj kaj futoj, la metra sistemo sufiĉas. La bildo bedaŭrinde estas anglalingva kaj povas provizore forresti. Vidu la anglan paĝon. --Surfo 11:45, 3. Jun 2010 (UTC)

  Farite. Bonŝance sufiĉis kopii ekzakte la saman kodon, kiel la anglalingva originalo. Tamen la bildo estas deviga, ĉar la tabelo mem estas esence priskribo de la bildo en la vikikodo. Mi konsilas kontroli ĉu ekzistas pli taŭga bildo (sen anglaĵoj) kaj anstataŭigi ĝin. Amike, --WinstonSmith 12:15, 3. Jun 2010 (UTC)
Koran dankon, WinstonSmith! Vi agis rapidege kaj kompetente. Ankaŭ mi kopiis kodon el la angla versio sed, malgraŭ kelkfojaj provoj, sen sukceso. Verŝajne mi faris ian simplan fuŝon. --Surfo 15:11, 3. Jun 2010 (UTC)