Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 7

Minaco de Airon90 redakti

Airon90 skribis al Jujijo: Bonvolu ĉesigi. Sekvfoje mi petas forbaron. --→ Airon 16:57, 23. Jun 2010 (UTC)

Ĉu en Vikipedio estas kutimo minaci al iu pro liaj opinioj per forbaro? Ĉu Airon90, kiu minacis al mi, estas ĉi tie policano, kiu batas ĉiun per bastono nur tial, ke ne plaĉas al li diskuterojn de aliaj? Jujijo 17:06, 23. Jun 2010 (UTC)

Kiom da homoj devus esti forbaritaj pro Diskuto:Ĉeĥio? Ĉu ĉeko aŭ ĉeĥo. Jujijo 17:15, 23. Jun 2010 (UTC)

Airon90 forigis tiun ĉi parton el Diskutejo kun komentario, ke temas pri privata afero. Sed bedaŭrinde li povas forbari neniun private. Mi dubas, ke Vikipedio estas demokrata, ŝajnas al mi, ke ĉi tie regas potenco. Jujijo 18:00, 23. Jun 2010 (UTC)

Ĉesigu nun! Via agado damaĝas komunumon. Ĉi tie regas unue sanan prudenton. --→ Airon 18:29, 23. Jun 2010 (UTC)

Aldono de kodo redakti

Saluton al ĉiuj, mi proponas kodon por MediaWiki:Common.js, kopiita de itwiki, por ke la Ŝablono:Malsama titolo funkcias. Mi testis ĝin en Vikio instalita en mia komputilo, ĉar mi ne scias kial for MediaWiki:Common.js la kodo ne funkcias (mi bedaŭrinde ne konas ĝavaskripton): la kodo serĉas <div id=RealTitleBanner>, kies enhavo estos kaŝata, kaj serĉas pri <span id=RealTitle>, kies enhavo estos montrata kiel titolo. --→ Airon 14:52, 24. Jun 2010 (UTC)

PS: Se iu volus malaktivigi ĝin kaj montri la ŝablonon, oni povas fari tion per kodo "var disableRealTitle = 1" en persona monobook.js --→ Airon 14:57, 24. Jun 2010 (UTC)

Mi vane klopodas. Nek {{minusklo}} nek {{Malsama titolo}} eĉ kun aldono de la de vi indikita kodo efikas por havi titolon μ-operatoro. Mi plu esploras Arno Lagrange @ 07:21, 28. Jun 2010 (UTC)
Ŝajnas ke mi nun sukcesis. Bonvolu raporti tion kion vi rimarkos. Arno Lagrange @ 07:49, 28. Jun 2010 (UTC)

Fuŝuloj redakti

Lastatempe ŝajne svarmas aŭ ŝvebas fuŝetaj komencantoj aŭ rekte direbla fuŝuloj. Mi ekzemple korektis lastajn tagojn lastajn artikolojn de anonimulo ‎129.132.202.35 al kiu mi ne povas konsili kiel plibonigi ties artikolojn. Ekzemple ĉe Piero Esteriore (nur du alilingvaj ligiloj) estis nur tri linioj sed dek eraroj. Iam oni devos pripensi manieron ĉu forbari ĉu malhelpi ĉu konsili tiujn novulojn registriĝi kaj atentigi mesaĝojn. Se ne, oni laborigos onin tro malprofite por la bonkvalito de la ĝenerala Vikipedio. Oni perdos tempon aŭ ni lasos fuŝaĵojn amase ene de Vikipedio.--kani 18:00, 25. Jun 2010 (UTC)

Denove la sama anonimulo ĉe Tibao, fuŝaĵo kun po kvin aŭ pliaj eraroj en ĉiu linio, sen kategorio, sen alilingvaj ligiloj, kaj ĉefe sen vera esperanto. Ĝis kiam? Ŝajne li interesiĝas nur ke aperu la vorto Svisujo, kvankam ne ĉiam bone literumas.--kani 16:38, 26. Jun 2010 (UTC)
Mi pli frue menciis, ke en la hungara Vikipedio ne povas redakti anonimuloj, ĉar la komputilo ne permesas ĝin.--Crosstor 06:37, 27. Jun 2010 (UTC)
Se tia solvo necesos, eble ni povus malebligi ne redaktadon entute, sed simple estigon de novaj artikoloj fare de sennomuloj. Mi tamen ne multe kontroladas la "lastajn ŝanĝojn", kaj tial ne havas fidindan senton pri la grando de la problemo menciita de Kani. --WinstonSmith 08:20, 27. Jun 2010 (UTC)
Kelkaj alilingvaj vikipedioj uzas por filtri fuŝaĵojn la tiel nomatan misuzan filtron (angle Abuse filter). Eble ni decidu pri ĝia aktivigo. Amike --Tlustulimu 10:19, 28. Jun 2010 (UTC)

Mi kontraŭas, ke sennomuloj ne povas redakti Vikipedion: unue, ĝi kontraŭas la trian principon, due ne ĉiuj ili damaĝas artikolojn la malebligon kaj trie nia Vikipedio bezonas redaktantojn, kaj sennomuloj, kaj aliĝintoj. AbuseFilter estas tre utila etendaĵo: oni povus instali ĝin por kontroli la agadon de ĉiuj redaktantoj. --→ Airon 12:21, 28. Jun 2010 (UTC) Jes, mi kun miro hodiaŭ malkovris la etendaĵon AbuseFilter en la angla kaj franca vikipedioj. Mi ne plene komprenis kiel tio funkcias, sed, se tio ebligas aŭtomate forigi iajn fuŝaĵojn, tio certe malpezigos la taskojn de homaj redaktantoj. Bonvolu kiu scias antaŭenigi la projekton funkciigi tion ĉi tie. Arno Lagrange @ 14:54, 28. Jun 2010 (UTC)

Mi uzas la AbuseFilter en la pt.wp. Jes, Airon, vi pravas. Malpermesi redaktojn de sennomuloj kontraŭas la trian principon (devenita de tio). Mi ankaŭ estas kontraŭ tiun malpermeson. Iam ni devas protekti paĝojn, kaj tio estas escepto. Sed mi estas por la uzo de AbuseFilter, ĉar ĝi ne malpermesas ĉiujn tiajn redaktojn. Ĝi povas enmeti etikedon al redaktojn kiujn enhavas tekston kun rezulto por iu regula esprimo definita de ni. Ekzemple: ĉiuj redakatado kun "==vidu ankaŭ jene:==" anstataŭ "==vidu ankaŭ==" povas ricevi etikedon ("malĝusta titolo de sekcio", ekzemple), kaj oni vidos ili en historio de artikolo, en la lastaj ŝanĝoj, en la novaj paĝoj, kaj en propra paĝo kun listo por la etikedo. En artikola historio, oni vidus tiel:
  • (nuna | antaŭa) 20:02, 8. Aŭg 2009 Castelobranco (Diskuto | kontribuoj | forbari) (1 846 bitokoj) (+kat + ŝablono) (malfari)
  • (nuna | antaŭa) 20:01, 8. Aŭg 2009 Castelobranco (Diskuto | kontribuoj | forbari) (1 846 bitokoj) (+kat + ŝablono) (malfari) (Malĝusta titolo de sekcio)
Tio estas: la dua redakto enhavas la problemon kiun akuzis la regulo farita de ni.
Oni povas sole etikedi aŭ ankaŭ malpermesi iun redakton. En la pt.wp, ni malpermesas kelkajn vandalismojn ("lksjflsd", aŭ fivortojn) farita de sennonimuloj, kaj estas malmultaj problemoj: kelkaj ne-vandalismoj estas markita kiel vandalismo kaj la redakto estas malpermesita, kun titolo de filmoj, ekzemple. Tial, la regula esprimo devas esti preciza. Unue, mi proponas uzi AbuseFilter kiel etikedo, por listi iujn redaktojn, kaj provi iu(j)n regulajn esprimojn. Poste ni vidi la rezultojn, ni povas ŝanĝi regulo(j)n por malpermesi iujn. Atentu: sole la administrantoj povas defini la regulojn, sed ni povas havi peton, en Diskutejo aŭ en alia loko (en pt.wp ni uzas la diskuton de la paĝo de AbuseFilter por ricevi sugestojn de aliaj uzantoj). CasteloBrancodiskuto 19:16, 28. Jun 2010 (UTC)
Mi ne povas ankoraŭ kompreni kiel funkcius tiu AbuseFilter se tio okazos. Ĉiukaze mi vidas (eble antaŭvidas) problemon ĉefe ĉe la novaj artikoloj (kiujn mi regule trarigardas) kaj ne tiom ĉe ĉiu ajn lastaj ŝanĝoj (kiujn mi ne tiom rigardas). Mia impreso estas ke kelkaj novuloj (eble ne multaj, sed multe farantaj) entuziasmiĝas pro la fakto enmeti novajn artikolojn kaj venki en tiu falsa konkurenco kaj tiele venas fuŝaĵoj. Ĉefe la problemo venos kiam pli da novuloj eklernos uzi tradukilojn, fuŝajn tradukilojn kompreneble. Tiun danĝeron tamen mi vidis ankaŭ en kelkaj artikoloj de nacilingva vikipedio, nome la hispana. Alia problemo estas ke kelkaj novuloj tute ne komprenas sian malaltan lingvonivelon (aŭ vikipedian nivelon). Tion oni ne vidas en alilingvaj vikipedioj, ke ekzemple homo kiu eklernas skribi jam enmetas artikolon.--kani 02:29, 29. Jun 2010 (UTC)
Mi reiras al la komenca problemo. Anonimulo ne havas vikipediistan paĝon, sekve li/ŝi ne povas akcepti mesaĝon.--Crosstor 05:27, 29. Jun 2010 (UTC)

Tamen al anonima IP-ulo eblas mesaĝi en diskutpaĝo de IP-ulo. Ne estas perfekte, sed mia opinio estas ke preferinde estas lasi anonimuloj kontribui. Nur ni priatentu ties kontribuojn, provu mesaĝi al ili. Kelkaj foje respondas kaj reagas. Certe povus helpi la sistemo AbuseFilter kiu aŭtomate forigas evidentajn fuŝaĵojn. Arno Lagrange @ 07:03, 30. Jun 2010 (UTC)

Oni povas lasi mesaĝon al IP-ulo sur ties IP-paĝo, sed tio kutime ne havas sencon. Estas tre malverŝajne ke oni iam ricevas respondon je tio. Bedaŭrinde.--Ziko 13:09, 30. Jun 2010 (UTC)
Jen denove la sama anonimulo ĉe Guido Frei kun samaj eraroj, kiujn mi persone korektos: manko de alilingvaj ligiloj, tajp- kaj lingvaj eraroj ktp. Krome iu reviziis kaj aprobis la paĝon! Mi lasis mesaĝon en ties neekzistanta diskutpaĝo. Se ne okazos respondo, mi sekvos la itineron de tiu vikipediisto kaj petos ties baradon provizore por peti ties respondeblo. Male ni devos akcepti tro da fuŝaĵo kio laborigos nin sennecese.--kani 17:18, 6. Jul 2010 (UTC)
Jen denove per Paul Wittgenstein, bona artikolo sed kun multaj eraroj, el kiuj kelkaj eviteblaj.--kani 21:14, 6. Jul 2010 (UTC)
Mi petas ĉi tie formale forbaron de anonimulo ‎129.132.202.35 kiu insiste skribaĉas ĝermojn kun konstantaj samaj eraroj pri kiuj oni ne povas averti ĝin. Ekzemple ĝi (vidu ĉe nekorektita versio de AUNS) insiste skribas "la suisujo" anstataŭ Svisio aŭ Svislando. Ĉu nova ido? Eĉ tion oni ne povas atingi ke tiu jam ne faru. Kiam ĝi akceptos konsilojn kaj korektojn, ĝi povos daŭrigi por Vikipedio.--kani 22:03, 7. Jul 2010 (UTC)
Mi repetas tiun forbaron. Jen denove fuŝa artikolo de la sama anonimulo kun eĉ fuŝa titolo Germana teknika muzeo Berlino anstataŭ Germana teknologia muzeo (Berlino) aŭ simile. Ja mi povas alinomigi, sed ĝis kiam mi faros taskojn kiuj estas eviteblaj?, ĉar pri tio la aŭtoro nenion scios. Eble tiu pensas ke plibonigadon faras roboto. Kaj je tiu pravus: mi estas la robotosklavo.--kani 19:16, 8. Jul 2010 (UTC)
Mi ĵus legis por mi novan paĝon Forbari uzanton kaj mi komprenas ke la politiko estas akcepti fuŝulojn kaj fuŝaĵojn kaj uzi forbaron nur por polemikaj kazoj. Mi akceptas tion. Tamen mi daŭre pensas ke Vikipedio ne havas sistemon por sekurigi iome da efikeco kaj devigi novulojn almenaŭ aŭskulti konsilojn kaj instruadeton. Ni certe malrapide malsupreniras al fŭsinfero.--kani 18:07, 9. Jul 2010 (UTC)

Helppeto rilate koordinatojn redakti

Ek de unu tago komplete fuŝe aperas la koordinatoj en miloj da artikoloj, kiuj utiligas koordinatan ŝablon. Nome duoble aperas la koordinata indiko. Vidu ekzemple Haslen. Ĉu tio estas en rilato kun la nova aspekto de vikipedio, ĉar mi ne povis trovi iun ajn manipulon sur la uzataj ŝablonoj! Ĉu iu, kiu komprenas pri la afero povas ripari? Vere tio koncerans grandegan kvanton da artikoloj (ekzemple ĉiujn pri svisaj geografiaĵoj do konsiderinde pli ol milo). Amike DidiWeidmann 19:10, 30. Jun 2010 (UTC)

Saluton, Didi. Dankon pro via informo pri la fuŝo. Mi jam korektis ĝin per aldono de formatoj al MediaWiki:Vector.css. Mi kopiis kelkajn formatojn el MediaWiki:Monobook.css, sed devis alĝustigi unu parton. - Se vi nun malplenigus la kaŝmemoron de via foliumilo, vi devus vidi la ŝanĝon. Amike --Tlustulimu 19:36, 30. Jun 2010 (UTC)
Unue elkoran dankon. Due restas helppeto por dua probleme samrilate: La paĝoj nun denove bone aspektas, sed restas alia problemo, nome ne plu funkcias la ligo de la koordinatoj al GeoHack, do ne plu aperas la mapoj! Ĉu ankaŭ tiun-ĉi problemon vi aŭ alia leganto de ĉi-tiu mesaĝo eventuale kapabla solvi? Amike DidiWeidmann 18:50, 11. Jul 2010 (UTC)
Mi ĵus provis la funkcion de la ligiloj, unu supre kaj unu en la informkesto. Strangas, ke je la unuaj provoj nur funkciis la supra, sed nun subite denove ambaŭ. Mi ne scias la kialon. Ĉu eble alia? Amike --Tlustulimu 21:44, 11. Jul 2010 (UTC)
Eble foje paneetas la servilo de GeoHack? Cetere estas iom da malordo rilate geografikoordinatajn ŝablonojn. Mi rekomendas uzi nur {{koord}} (kaj neniun alian) kaj zorge uzi la parametrojn montru=entekste / entekste,titolo /titolo laŭ la cirkonstancoj. Memoru ke se la koordinatoj aperas en la titolo, ligilo aperos en la mapoj al la paĝo : tio okazu nur se la koordinataoj estaas tiuj de la temo de la paĝo kaj ne nur de iu loko menciita en la paĝo. Mi ĵus reordigis Listo de ZEO-j en Eŭropo‎ (aldonante montru=entekste ) sed tio estas farenda en multaj aliaj paĝoj!!! Arno Lagrange @ 23:37, 11. Jul 2010 (UTC)
Ĉe miaj provoj konstante ne funkcias GeoHack sendepende venante el EO-Vikipedio ĉu mi uzas la ŝablonon koord aus koordinatoj. La aliajn difektojn Tlustulimu bone riparis. Amike DidiWeidmann 19:28, 18. Jul 2010 (UTC)

Novaĵoj redakti

Malaperis aŭ ŝanĝis ŝajnon utilegaj iloj de la supra marĝeno de la redaktopaĝo, kvankam kelkaj uzeblas per lupeo sube, aliaj ne. Mi supozas ke tio rilatas al novaj "plibonigoj", kiujn mi tiukaze bedaŭregas. Eble poste oni alkutimiĝos.--kani 20:26, 30. Jun 2010 (UTC)

Mi iom post iom alkutimiĝas al nova vizaĝo. Sed unue mi plendas ke malfacilas rapide iri al ligigo de vortoj kiu nun estas sube malgrandege. Due mi ne scias ĉu rilatas al nova prezento kio okazas ĉe mi, tio estas, ĉefe kiam aperas en artikoloj specialaj signoj, la videblo de la literoj ŝanĝas kaj ofte amasiĝas malhelpante la ĝustan legadon. Kiam mi refreŝiĝas la paĝon ĉio venas en bonan ordon.--kani 21:59, 6. Jul 2010 (UTC)

El kia titolo Airon diktas, kion mi faru en Vikipedio redakti

Vikipediisto Airon komencis redaktomiliton pri unu ŝablono. Li unue forviŝis ĝin, ŝanĝis ĉiujn rilatajn ligilojn kaj nun, kiam iu volas redoni ilin al devena stato li diras al mi, kion mi faru, ke estis neniu interkonsento pri la redono. Mi demandas: Kiun li demandis, ĉu li povas fari la ŝanĝon, se li tiel parolas, kie okazis diskuto pri tio, ke li nun volas interkonsenton. Ĉu li estas iu genio en Vikipedio, kiun devas ĉiuj obei? Jujijo 12:32, 1. Jul 2010 (UTC)

Ĉu iu povas ĉesigi Vikipedio:Aldonaĵoj/Navigadŝprucfenestroj, kiu fuŝas pro sia restarigado bonajn ŝablonojn al malĝustaj? Jujijo 12:52, 1. Jul 2010 (UTC)

Senkulpigo de Vikipediisto:Airon90 redakti

Mi nur defendas la aferon, en kiu Airon evidente ne orientiĝas kaj nur tial mi estas problema uzanto? Mi postulas senkulpigon de Airon en mia diskuta paĝo kaj ĉi tie. Jujijo 13:49, 1. Jul 2010 (UTC)

Mi volonte laŭ la postulo de Jujijo senkulpigas Airon90-on kiun mi supozas esti bonintenca en sia kontribuado. Fakte ni povas danki la grandanimecon de Jujijo kiu ne postulas ke Airon90 pardonpetu, -kio certe estintus tre aroganta- Arno Lagrange @ 20:03, 3. Jul 2010 (UTC)

Arno komentis sian reagon per vortoj: al stultula postulo, respondo de duobla stultulo, videbla en la historio de redaktoj de Diskutejo. Ĉu vi, Arno, estas tiu duobla stultulo, kiu respondis? Jujijo 20:20, 3. Jul 2010 (UTC)

nur stultulo povas konsideri min duobla stultulo. Arno Lagrange @ 18:27, 4. Jul 2010 (UTC)

Vikipedio:Aldonaĵoj/Navigadŝprucfenestroj fuŝas paĝojn kun ĝusta ŝablono. Ĝi restarigas al malĝusta. Ĉu iu povas haltigi ĝin? Jujijo 13:18, 1. Jul 2010 (UTC)

Mi ne komprenas kiel la aldonaĵo Navidadŝprucfenestroj rilatas al la menciita ŝablono. Kion ĝi fuŝas ĉe ĝi? Kion vi intencas per "haltigi ĝin". Mi uzas Navigadŝprucfenestroj, kaj tre ŝatas ĉi tiun aldonaĵon. Se ĝi ĉe vi kaŭzas problemojn, do malŝaltu ĝin ĉe vi mem. Marcos 12:50, 2. Jul 2010 (UTC)
Verŝajne temas pri miskompreno. Ne la ŝprucfenestroj kaŭzas damaĝon, sed Jujijo plendas pro malkonsento kun Airon90 kiu eluzas la eblecojn de ŝprucfenestroj por rapide malfari ŝanĝojn pri kiuj li malkonsentas. Ne kulpas la ilo. La plendo koncernas kontribuanton. Arno Lagrange @ 13:26, 2. Jul 2010 (UTC)

Por pli klarigi: Vidu ekz. jen: historio de paĝo, kie estas skribite: (Restarigo (restarigo de revizio 3023419 el 2010-07-01 12:28:17 de Airon90 dank'al ŝprucfenestroj). Bedaŭrinde estas troveblaj pluraj paĝoj kun tiu komento. Jujijo 17:38, 2. Jul 2010 (UTC)

urbokadro redakti

Kun urbokadro koordinatoj estas nun dufoje skribataj, (ekzemple Beaune). Ĉu vi komprenas kial ? --pino 14:02, 3. Jul 2010 (UTC)

Saluton, Pino. Ĉe mi ili aperas ĝuste, do unufoje supre kaj unufoje en la informkesto. Mi pensas, ke via foliumilo ankoraŭ uzas malnovan version de MediaWiki:Vector.css. Do vi devos nur malplenigi la kaŝmemoron de via foliumilo. Tiam funkcios denove. Amike --Tlustulimu 14:31, 3. Jul 2010 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Vi pravas Dankon! --pino 06:44, 4. Jul 2010 (UTC)
Ne dankinde. Eble menciindas, ke la ŝablono jam delonge nomiĝas {{informkesto urbo}} laŭ la iam proponita nomskemo por informkestoj. Amike --Tlustulimu 12:00, 14. Jul 2010 (UTC)

Kiel skribi la latinan U X O R (Edzino) sen ke la x faru la u ŭ?

Ludovica1

tajpu U X X O R kaj vi ricevos UXOR Arno Lagrange @ 07:49, 6. Jul 2010 (UTC)

Mi ŝovis ligilon al "plibonigindaj mil artikoloj" redakti

Multaj el ni ofte trafoliumas la kapon de la paĝo Lastaj ŝanĝoj, kie videblas tre utila ligilo al la "Havendaj artikoloj, kies pligrandigo levus nian rangon". Tiu ligilo situis, kiel restaĵo el la pasinteco, en la kadro pri "dezirataj artikoloj". Mi ŝovis ĝin al la flanka kadro, tiu pri "maturigindaj artikoloj", ĉar nun ja temas pri plibonigado - la kreadon de tiuj mil artikoloj ni sukcesis plenumi jam antaŭ longe. La relokigo de la ligilo do ŝajnas al mi tre logika, kvankam mi konscias, ke oni kutimis trovi ĝin en la alia kadro, kaj tial aldonas tiun ĉi averton al la Diskutejo. Pardonpeteme pro la eventuala ĝeno, kaj amike, --WinstonSmith 10:44, 9. Jul 2010 (UTC)

Mi trovis la supran usonan urbon. Ĉu tiu formo estas bona? Unue la urbo ne meritas o-finaĵon, due pseŭdovorto estas la finaĵo (lando), oni supozas, ke ĝi estas lando.--Crosstor 17:28, 9. Jul 2010 (UTC)

Klevlando, kial ne, laŭ mi Cleveland estus pli bona por la titolo sed titola milito estas ne utila. pino 15:16, 14. Jul 2010 (UTC)
Ĉu estas vere multe disvastiĝinta traduko de la nomo? Se ne, mi preferas principe la originalan.--Ziko 13:52, 29. Jul 2010 (UTC)

Ĝena vinjeto por havendaj artikoloj redakti

Mi rimarkis bildeton (ia verda globo) kiu komencis aperi supre en gravaj artikoloj. Ŝajnas temi pri identigilo por havenda artikolo. Ĝi aperas en iuj artikoloj en tre ĝena loko, ekzemple sur grava bildo. Mi ĵus vidis tion en Fero kaj Lumrapido. Ĉu ne eblas ĝin meti en alian lokon, ekz. post la titolo de artikolo? Mi mem tute ne scias, kiel manipuli ion tian. --Surfo 18:28, 9. Jul 2010 (UTC)

Tio ŝuldiĝas al la ŝablono {{havenda artikolo}}. Kiam mi kreis ĝin, mi situigis la bildon ĝuste tie, kie jam situis niaj aliaj bildetoj - ekz. tiu pri leginda artikolo. Nun mi suprenigis la bildon laŭ via peto. Mi rigardis kelkajn artikolojn kaj ĝi aspektas bone, sed mi ne havas multe da tempo nun por eksperimenti per aliaj retumiloj aŭ aliaj 'etosoj' de Vikipedio. Se oni trovos erarojn, bonvolu raporti ĉi tie. Amike, --WinstonSmith 21:42, 9. Jul 2010 (UTC)
Dankon, nun almenaŭ sur mia ekrano kaj kun miaj agordoj ĉio aspektas bona. --Surfo 16:43, 10. Jul 2010 (UTC)

Ŝanĝo de nomo de nosmpaco redakti

Saluton al ĉiuj, mi esperas, ke ĉiuj kontribuas al diskuto: iu, kelkaj jaroj post, tradukis la nomspacon 2 kiel "Uzanto". Ĝi estas traduko ankaŭ en aliaj vikioj (ekzemple Vikilibroj aŭ ankaŭ en vikioj ekster WMF kiel SkoltVikio). Ĉu ili estas difineblaj ankoraŭ Vikipediistoj? Mi volus ŝanĝi la nomspacon simple al "Uzanto" por taŭgeco al aliaj projektoj. Estas grava ŝanĝo, por kiu necesas opinio de aliaj Uzanto. Kion vi pensas? --→ Airon 08:55, 13. Jul 2010 (UTC)

  • Mi kredas, ke partoprenantoj de aliaj Vikimediaj projektoj ne estas aŭtomate vikipediistoj.
  • Kaj kompreneble oni absolute ne fariĝas "vikipediisto" nur per tio, ke oni simple verkas ion per ajna vikio, kiu povas esti ne nur neligita kun Vikipedio, sed eĉ ne uzi rilatan programaron.
Unu noto: Kiam oni fariĝos vikipediisto el uzanto? Nun estas skribite: Uzanto: ABC, sed supre en la sama nomo estas indikite, ke tio estas vikipediista paĝo. Aŭ do tiu ABC estas uzanto aŭ li jam fariĝis vikipediisto, se lia paĝo estas vikipediista. Jujijo 16:59, 5. Aŭg 2010 (UTC)
  • Ĉu eblas (kaj ĉu indas) lasi la nomon "Vikipediisto" al Vikipedio, sed ŝanĝi ĝin en ceteraj lokoj?
  • "Uzanto" ŝajnas al mi esti iomete stranga nomo, sed ĝi eble estas la plej internacia Vikipedie. Kaj ĝi estas mallonga, kio bonas por nomspaco.
--AVRS 12:33, 13. Jul 2010 (UTC)
Mi ŝatas la vorton "vikipediisto", kiu en Vikipedio ŝajnas la plej trafa kaj sprita elangligo de la koncepto "user". Verŝajne oni en aliaj vikioj uzu la vorton plej taŭgan por la tiea projekto (ekz. vikifontaristo, vikicitaristo...). Amike, --WinstonSmith 12:49, 13. Jul 2010 (UTC)
tio estas teĥnike farebla. En vikivortaro {{ns:2}} = Uzanto Arno Lagrange @ 15:25, 13. Jul 2010 (UTC)
Jen la peto. --→ Airon 09:00, 2. Aŭg 2010 (UTC)
  Farita (kontrolu)
Necesas kelkaj semjanoj aŭ monatoj por montri ŝanĝon. "Vikipediisto"-nomspaco estos alidirekto por ĉiuj projektoj. Pri la aliaj nomspacoj necesas nova peto --→ Airon 19:38, 2. Aŭg 2010 (UTC)
La atendado ne plu necesas, ĉar mi ĵus rimarkis, ke la nomspaco nun nomiĝas Uzanto. Amike --Tlustulimu 16:56, 3. Aŭg 2010 (UTC)