Vikipedio:Diskutejo/Arkivo marto 2002

  • Nicolas STAMPF: nu, iu proponaĵo. Ne tre babilemula, ĉu?
  • Nicolas STAMPF: sed povas esti metodo por lasi mesaĝojn al aliaj redaktantoj. Eble ne u nu paĝo po tago, sed unu po monato? Kion vi pensas pri tion? Konfliktema...
  • Chuck SMITH: unu paĝo bonas, sed estus pli bona uzi nian tempon por redakti kaj skribi artikolojn...  :-)
  • Nicolas STAMPF: bone :-) Ĉu tiu placo povas aperi en la Hejmpaĝo?
  • Bab: Nicolas, ne por esti pedanta, sed vi devas plibonigi vian esperanton. Via artikolo pri teo enhavas plurajn lingvajn erarojn, sed ĉiufoje, ĝis nun, kiam mi korektis ilin, vi superŝutis novan version kun la malnovaj era roj denove aperantaj. Bv. lasi tion! :-)
  • Nicolas STAMPF: (kial via ligo ne funkcias?) Jes, mi scias tion :/ Mi relegos mian "Assimil metodon", mi promesas. Sed vi ŝanĝis la artikolon kiam mi ankoraŭ estis skribanta (plilongigo). Mi kredis je Wikia problemo... Ĉu vi povas diri al mi kiujn tipajn erarojn mi kuime faras? Dankegon :-)
Brion VIBBER: Se oni ŝanĝas artikolon dum vi skribadas en ĝi, vi ricevos mesaĝon pri "Redaktada Konflikto", kaj devas akordi viajn ŝanĝojn je la ĵus-ŝang xita versio. Almenaŭ, teorie! Mi ĵus ricevis tian konflikton kiam mi korektis kelkajn gramatikaĵojn en Teo, kaj vi ŝajne redaktadis ĝin samtempe. Viaj eraroj emas esti malakordoj de la akuzativo aŭ de la pluralo, kaj de temp' al temp' pri la ver botempoj. Ne tro gravaj, sed ja korektindaj en enciklopedio! :) Ankaŭ, mi havas etan demandon: ĉu "Ŭlong" ĝustas? Tio ŝajnas neprononcebla; ĉu vi intencis "Ŭulong"? Ĉiaokaze, bonvenon al la Vikipedio, Nicolas! Viaj artikoloj ja estas interesaj; neniam antaŭe mi aŭdis la rakonton pri Bodhi Darma kaj teo...
Nicolas STAMPF Jes, mi provis korektis kelkajn erarojn, ĉi matene :-) Pri Ŭlong... mi ne tro scias. Eble iu Ĉinano povas helpi? Kaj, fine, pri la konfliktoj, mi iel proponis ion ĉe Bezonataj Funkcioj.
Bab: (Mia ligilo ne funkcias, ĉar pro mia ĉiama komputil-ŝanĝo, mi ne volas registriĝi.) Jen pri eraroj nepriskribitaj de Brion:

-_Camelia Sinensis_ ne prononcatas esperant-akcente [kamelia...] (t. e. kame-lIa), sed ja [kaMElia...] -"Kulturo" estas nure hom-socia afero en la malambigua lingvo esperanto. "Kreskigado" (neologisme "Kultado") funkcius. Same "Kreskigi" (aŭ "kulti"); "kultivi" signifas "povi kreskigi". -"Hindio" estas uzata pri historia ejo. La mod ernan ŝtaton la baratanoj esperantistaj nomas _Barato_. -Ŭulong teo: Tio estas angleca kunmetmaniero. Esperante, streketo, adverbigo aŭ frazetigo devigas: Klas(-)ĉambro, klasa ĉambro, aŭ ĉambro de klaso, sed neniam "klas ĉambro". Se temas pri propra nomo, tiu devas lastestari: Estro MAO, ne MAO estro. Do, vi havas la jenajn eblojn: Ŭulong-teo, Ŭulonga teo, Teo de Ŭulong (aŭ, se temas pri propra tenomo: (la) Teo (nomata) Ŭulong). -Cheng Nung legendo, Bodhi Darma legendo -> CHENG Nung-legendo, Bodhi Darma-legendo. Denove vi anglecemas... Aldonindas, ke en Esperantio, ĉiuj nomoj familiaj kutime estas majuskligitaj. Do: CHENG Nung. ("Bodhi Darma" estas budhisma titolo, ne vera person-familia nomo, ĉu ne?)

Nun vi povas mem korektigi, kaj kompre ni! :-)

  • Nicolas STAMPF: Dankegon por ĉiuj tiuj notoj!!! Mi korektis la paĝo pri Teo. Mi supozas (esperas?) ke ĝi nun plibonas :)) Mi komprenas ke ĉi tie ne estas la placo por lingvokurso, sed se mi neniam uzas la lingvon, mi neniam perfektig xos, ĉu ne?
  • Chuck SMITH: Mi kuriozas... kiel ĉiuj ekkonis la vikipedion?
  • Nicolas STAMPF: Mi ne memoras, sed mi sciis antaŭ longe. Eble mi sciis pri la Ea versio en Ea TTTpaĝon, eble tiu de Zav, eble ne. Mi estas komputikisto, do mi tre (tro? :-) uzas interreto kaj stumblas sur/legas pri/scias pli malpli pri ĉio ajn. Aliparte, ĉu ne eblas havi decan CSS-stilfolion ? Mi provos fari iun kaj proponi ĝin tie...
  • Brion VIBBER: Certe tio eblas! Bonvolu fari, kaj mi aranĝos enmeti ĝin.
  • Bab: Mi legis pri ĝi en la retbulteno de TEJO.
  • Bab: Kial ne funkcias ligiloj kun skandinavaj literoj? Egz-e mia nomo, kaj la sveda provinco Skåne (vd. je Skandinavio).
  • Chuck SMITH: Bjørn, mi pardonpetas por la problemoj. Ni baldaŭe ŝanĝos la vikion al nova programo kiel la angla vikipedio jam faris. Fakte, pro Brion VIBBER, ili elektis la esperantan vikipedion kiel la unua neangla vikipedio por konverteco!  :) Vi povas vidi la novan programon esperante ĉe http://leukas.dyndns.org/phpwiki/fpw/wiki.phtml. Multaj ŝanĝiĝis ekde krei tiu paĝo... do, mi esperas ke ĉio funkcios antaŭ ŝanĝi ĝin... Nun, Brion nur devas traduki la tekston de la novaj funkcioj, kaj tiam ni pretas uzi la novan programon. Tiam, ĉiuj skandinavaj ligiloj funkcios!  :)
  • Bab: Werner Moeller, mi opinias, ke vi rompas la regulojn de Nomoj de titoloj per via uzo de esperantigitaj nomoj por GREKAJ dioj. Jes, mi scias, ke kelkaj el tiuj nomoj troveblas en PIV, sed tio unue ne estas plenfarita projekto (nur la ĉefaj tieas: Zeŭzo, Hera ktp.), kaj due, tio nur montras la (sud)eŭropcentremon de la redaktintoj. Neniam Japanaj, Mandingaj, Keltaj, Keĉuaj ktp. dioj estis listigitaj en tiu libro. Almenaŭ vi montru alternative la verajn grekajn nomojn.
  • Bab: MI nun ligigis ĉiujn datojn kaj jarojn de jam egzistantaj naci-artikoloj, ampleksigante la koncernajn jar- kaj dat-artikolojn. Nun mi devas retiriĝi kelkan tempon de la vikipedio, kaj ĉefokupiĝi pri studoj. Bonvolu, ĉiuj, ligigu la restantajn, neligigitajn datojn, kaj neniam forgesu tion estontece fari!
  • Chuck SMITH: Ĉu ni devas renomi -55 al 55 a.K. laŭ Nomoj de titoloj?
  • Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn", Bab 12:24, 5. Okt 2006 (UTC)): Laŭ mi, pli logikas - do, pli konvenas al Esperanto - uzi subnulajn numerojn. "a. K." klare estas eŭropaĵo, montrante malrespekton al aliaj religioj kaj tradicioj. Ne forgesu, ke la gregoria kaldendar-sistemo tutbone uzeblas en ne-kristanaj landoj - egz-e Ĉinio (vidu la datojn de tiu artikolo! Mi NE skribis ilin.), Japanio - sen iu ajn konekto kun Kristo. Fakte, sciencistoj konsentas, ke Jesuo naskiĝis sep jaroj antaŭ jaro 0. Aliajn opiniojn, bonvolu, homoj?
  • Mi samopinias kiel vi, Bjørn. Mi ankaŭ pensas ke -55 estas pli agrable ligebla ol 55 a. K.. Tamen, mi ne vidas alternativa maniero skribi jarcentojn kaj jarmilojn kiel en Vedoj : 3-a jarcento a.K., 2-a jarmilo a.K. --Christophe FOUCHER


IKSA PROBLEMO!
Kiam oni tajpas c+x, tio fariĝas "ĉ". Bone.
Kiam oni tajpas c+x+x, tio fariĝas "cx", kiel en Dolcxamar. Bone. (Sed klarigoj mankas en "kiel redakti paĝon" ktp.)
Kiam oni tajpas c+x+x+x, tio fariĝas ĉx. Bonege.
Kiam oni tajpas u+x, tio fariĝas "ŭ". Bone.
Kiam oni tajpas u+x+x, tio fariĝas "ux". Bone.
Kiam oni tajpas u+x+x+x, tio fariĝas "ŭx". Bone.
Kiam oni tajpas a+x, tio fariĝas "ax". Bone.
Kiam oni tajpas a+x+x tio ankaŭ fariĝas "ax". Aĉe!
Kiam oni tajpas a+x+x+x, tio nur fariĝas "axx". Fi!
Kiam oni tajpas x+x, tio nur fariĝas "x". Ho ve!

Io ŝajne farendas. Nur post "c", "g", "h", "j" kaj "s" x havu apartan efikon. --Bab