Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Kategorio:Miilitaj teatroj kaj kampanjoj de la Dua mondmilito redakti

Saluton. En tiu kategorio estas evidenta tajperaro, sed mi ne scias kiel korekti tion. Mi supozas, ke simpla alinomigo ne sufiĉos.--kani (diskuto) 01:55, 31 dec. 2018 (UTC)Reply

Farite. Dankon pro la grava atentigo!RG72 (diskuto)
Kion celas la nekutima esprimo "milita teatro"? Se mi bone komprenas, tio ne rilatas al teatro, sed kion tio signifas do?? En Vikipedio ni evitu konfuzajn kaj nekonatajn esprimmanierojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:34, 31 dec. 2018 (UTC)Reply
"Teatro de milito" estas kutima esprimo en multaj lingvoj, aparte de landoj, kiuj partoprenis en la Dua mondmilito, kaj ĝi aparte en verkoj kaj studoj pri ĝi. Ĝi signifas la areon en kiu okazis la plej gravaj bataloj kaj operacioj dume de la milito. Vidu la respondajn artikolojn en la rusa, la hispana, la angla ktp. Persone, mi neniam vidis tiun ĉi terminon uzata en Esperanto, sed laŭ mi ĝi jes uzindas.--Goren (diskuto) 02:18, 4 jan. 2019 (UTC)Reply
"Teatro de milito" estas stranga esprimo, kiun mi neniam renkontis. "Milita scenejo" kaj "militscenejo" troveblas eĉ en seriozaj verkoj kaj krome en Vikipedio mem. --Surfo 17:31, 4 jan. 2019 (UTC)Reply
"Milita scenejo" estas figursenca frazo dum "milita teatro" estas militscienca termino kun ĝusta difino, legebla en aliaj vikioj. Eble ni devas krei artikolon pri tio en nia Vikipedio.RG72 (diskuto)
Vi argumentas pri signifoj de alilingvaj vortoj, mi parolas pri efektiva vortuzo en Esperanto. Bonvolu pruvi, ke milita teatro ne estas "figura frazo" kaj ke la uzoj de militscenejo ne celas la saman signifon kiel theatre of war, театр военных действийKriegsschauplatz. --Surfo 06:33, 5 jan. 2019 (UTC)Reply
Ni ŝajne jam venas al la teritorio de Lingvejo :) La esprimo "milita teatro" povus esti plene uzebla, se ĝi estus en efektiva uzo en Esperanto de militaj profesiuoj. Laŭ mia kompreno, UEA ne havas armenon, nek kapablas ĝin pagi (ebla la Civito ĝin preparas tamen...). Ĉu ni havas militistan vortaron de Esperanto, kiu klare montrus taŭgecon de la esprimo?
Aliflanke, laŭ PIV, 1 el 2 sencoj de "scenejo" estas "Loko de la agado", specife kun ekzemplo "la scenejo de la krimoj". Sonas kiel preferinda esprimo, ĝis kiam la efektiva vortouzo ŝanĝiĝos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:54, 6 jan. 2019 (UTC)Reply

Ĉu vi povus doni ekzemplon de la uzado de tiu ĉi vorto?RG72 (diskuto)

Pri kiu vorto? Nu, jen unu ekzemplo pri militscenejo, aliajn bv. serĉi mem: Germanio kapitulacis la 7-an de majo kaj Japanio deklaris sian kapitulacon la 14-an de aŭgusto 1945, sed la aktoj mem estis subskribitaj la 2-an de septembro sur la militŝipo „Missouri” en la golfo de Tokio kaj la 9-an de septembro por la ĉina militscenejo. (Ivo Lapenna, Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj.) – Mi petas vin reciproke doni ekzemplojn pri "milita teatro" kaj reagi al mia peto pri pruvo. --Surfo 09:28, 5 jan. 2019 (UTC)Reply
Mi apenaŭ povus doni ekzemplon de la jama uzado de la termino "milita teatro" en Esperanto, ĉar en nia lingvo ankoraŭ tre malmultas seriozaj milithistoriaj esploroj kaj tute mankas tiuj pri milita teorio. Mi kreis tiun ĉi vortkombinon, sekvante modelon de ĉiuj eŭropaj lingvoj, ja ili ĉiuj parolas pri teatro kaj neniu pri scenejo, do al homo kiu konas tiun terminon el sia nacia lingvo estos facile tuj kompreni pri kio ekzakte temas. Fine mi aldonu ke la donita de vi ekzemplo nur konfirmas mian supozon pri figursenca uzado de militscenejo en Esperanto, ja ne ekzistis ĉina militscenejo aŭ militteatro, nur la Ĉino-Birmo-Hindiaen.RG72 (diskuto)
Saluton. Mi pardonpetas, ke mi malfermis tiun militon. Dum gerilanoj kverelis, mi plue laboris por la afero. Por mi kaj teatro kaj scenejo taŭgus kaj mia persona impreso estas ke tio dependas el la uzado en la naciaj lingvoj pli ol en Esperanto mem, kvankam ja en Esperanto mem eĉ se ni ne havas armeon (ĝis nun) oni uzas ambaŭ, eble unu pli ol la alia, kio ne estas sufiĉa tialo por mortigi la alian. Ankaŭ persone mi preferas scenejon, sed eble tio estas ankaŭ nur persona prefero. Tamen mi ne ekparolis pri tio, sed pri evidenta tajperaro, kio ŝajne pluas, nome ke la vorto Miilitaj estas literumita ENHAVANTA DU ii. Kion ŝajne neniu menciis, kaj kio pluas en la sistemo. Ĉu oni povas mortigi tiun malgrandan literon (kvazaŭ dorno en piedo de granda mamulo) kaj poste, se iu emas, pluigi la militon pri teatro?--kani (diskuto) 11:45, 14 jan. 2019 (UTC)Reply
Saluton kara! Mi korektis ĉion tuj, do jam delonge la problemo ne ekzistas.RG72 (diskuto)

Necesas helpo pri ŝablonoj redakti

Mi kreis du ŝablonojn surbaze de antaŭaj faritaj de mi, sed evidente io fuŝis kaj mi ĝis nun ne sukcesis korekti tion. Tamen mi vere bezonas ilin. Ĉu iu povas helpi? Temas pri Ŝablono:Informkesto aĉetcentro kaj Ŝablono:Strato de Tjumeno. Dankon!RG72 (diskuto)

Surbaze de kiu lingvo estis farita {{Informkesto aĉetcentro}}? --Dominik (diskuto) 04:02, 4 mar. 2019 (UTC)Reply
Estis eta eraro en {{Strato de Tjumeno}}, mi korektis ĝin. --Dominik (diskuto) 04:14, 4 mar. 2019 (UTC)Reply
Dankegon pro la korekto, kara! Por {{Informkesto aĉetcentro}} mi prenis {{Informkesto militkonstruaĵo}} kaj nur aldonis pliajn kampojn.RG72 (diskuto)
Mi finfine korektis {{Informkesto aĉetcentro}} kaj Goodwin (Tjumeno). Nur koordinatoj eble estas eraraj. --Dominik (diskuto) 06:13, 4 mar. 2019 (UTC)Reply
Dankegon kara! Mi longe umis pri la koordinatoj, sed ne scias kion fari, ja en ĉiuj mapoj estas indikitaj ĝuste tiuj ciferoj. Ĉu ankaŭ ligilo al komunejo devas funkcii tiel? Mi supozas ke ekzistas pli rekta solvo kiel en aliaj ŝablonoj, sed ne scias kiel aploki ĝin.RG72 (diskuto)
Saluton, mi havas ideon. Ĉu stratoj de Tjumeno estas specifaj? Ĉu oni uzas Ŝablono:Strato de Tjumeno por ĉiuj stratoj en tuta mondo? Mi pensas, ke vi povas alinomi ĝin al Ŝablono:Informkesto strato. Tio estus pli utila por kiu ajn. Ĉu ne? ;) --LiMr (diskuto) 18:02, 4 mar. 2019 (UTC)Reply
Saluton kara! Ankaŭ mi unue pensis tiel. Sed poste mi vidis {{Parizastrato}} kaj ekpensis, ke evidente necesas rekrei ĝin ĉiufoje, konsiderante lokajn specifaĵojn. Ĉu? Mi konas ekzemple ke en multaj etaj urboj de Rusio mankas stratoj, ekzistas nur mikrodistriktoj, kutime nomataj laŭnumeroj. Mi tamen ne kontraŭas vian ideon ĝenerale.RG72 (diskuto)
Jes, {{Parizastrato}} estas malnova eksperimento. La specifeco estas nur mapo kaj dezajno. Estas bone krei ĝeneralan ŝablonon por plimulto da stratoj ... kaj specifajn ŝablonojn por aliaj stratoj. Nun mankas ĝeneralan stratan ŝablonon. Ŝablono:Strato de Tjumeno estas bonega. Mi volis helpi vin kun vikidatumoj, sed vi estas sperta uzanto kaj ŝablono jam uzas ĝin. ;) Se mi povus, mi kreos Ŝablono:Informkesto strato laŭ via ŝablono. --LiMr (diskuto) 17:09, 5 mar. 2019 (UTC)Reply
Miaopinie, sufiĉas alinomi {{Strato de Tjumeno}} al {{Informkesto strato}}. Mi pretas fari tion se ĉiuj interkonsentas. --Dominik (diskuto) 08:04, 6 mar. 2019 (UTC)Reply
Mi jesas. Ankaŭ mi volis alinomi tion.--LiMr (diskuto) 17:56, 6 mar. 2019 (UTC)Reply
  Farite --Dominik (diskuto) 04:41, 7 mar. 2019 (UTC)Reply

Senprobleme, mi ne kontraŭas tion. Sola demando: ĉu eblus aldoni al la ŝablono eblecon uzi bildojn por montri iron de la strato kiel tio okazas en Strato de gen. Ludomił Rayski en Szczecin? Tre utila ilo por ilustri la rakonton precize kaj trafe.RG72 (diskuto)

Tio estas tre facile farebla: sufiĉas inkluzivi {{Informkesto2}} (t.e. nur la parto inter "priskribo2" kaj "datoj5") en {{Informkesto strato}}. --Dominik (diskuto) 04:55, 7 mar. 2019 (UTC)Reply
Mi faris tion en Fabriĉnaja strato (Tjumeno), sed ankoraŭ ne tre kontentas pri la rezulto, ĉar: 1. La kampo estas mallarĝa. 2. Mi ne sukcesis meti ĉe stratkruciĝoj simbolojn de semaforoj, nek distancon, kiel ekzemple en Ulica Marszałka Józefa Piłsudskiego w Szczecinie. Mi verkas tiujn artikolojn por homo, kiu plej verŝajne baldaŭ loĝos tie, do klopodas priskribi ĉion laŭeble pli klare kaj detale.RG72 (diskuto)
Bv vidi ekzemplon Uzanto:Dominik/Provejo. --Dominik (diskuto) 09:10, 7 mar. 2019 (UTC)Reply
Bonege, mi kopiis. Sed ĉu eblas meti tion sub la bazaj informoj, do post komunejo? Iuj stratoj estas longaj, do pro listigo de ĉiuj kruciĝoj la bazaj informoj estos tro sube. Ĉu?RG72 (diskuto)
Ve! Ial ne eblas, sed mi ne komprenas kial. Mi priesploros iom poste. --Dominik (diskuto) 12:17, 7 mar. 2019 (UTC)Reply
Mi faris la petitan ŝanĝon por vi, aldoninte la parametron "itinero" je la fino de la informkesto. La artikolon Fabriĉnaja strato (Tjumeno) mi jam ŝanĝetis. Sed mi ankoraŭ ne testis, ĉu eble eĉ la helpaj ŝablonoj de {{informkesto vojo}} ankaŭ funkcias por {{informkesto strato}}. Kore --Tlustulimu (diskuto) 02:25, 9 mar. 2019 (UTC)Reply
Dankegon!RG72 (diskuto)

Ĉu eblas ankaŭ perfektigi funkciadon de la kampo Komunejo por ke ĝi funkciu pli-malpli kiel tiu en {{Informkesto urbo}} aŭ similaj? Nun tio okazas iom malglate.RG72 (diskuto)

Estas problemeto kun referencoj redakti

Saluton! Mi konstatis hodiaŭ, ke la artikolo Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 ne plu korekte montras referencojn. Post multa cerbumado por ripari, mi vidis ke aliajn artikolojn trafis sama problemo: Ŝablono-Diskuto:Referencoj. Supozeble la problemo kuŝas en pli profunda tavolo de Vikipedio. --Dominik (diskuto) 08:29, 22 mar. 2019 (UTC)Reply

Ankaŭ Marie-Louise-Élisabeth d'Orléans aspektas strange. Eble estas la sama problemo. - Moldur (diskuto) 08:37, 22 mar. 2019 (UTC)Reply
Ne nur en tiu ĉi artikoloj, sed en ĉiu antaŭ nelonge ŝanĝita artikolo, se ĝi enhavas referencoj, tiuj lastaj aspektas kiel volapukaĵo. Se oni skribos nur aaa<ref>bbb</ref> en onia provejo kaj kaj premos “Antaŭrigardo”-n do kiel referenso aperos la jeno: <li id="cite_note-1">[[#cite_ref-1|\u2191]] <span class="reference-text">bbb</span> </li> En la angla Vikipedio tiu problemo ne ekzistas. -Dario Aralezo (diskuto) 13:11, 22 mar. 2019 (UTC)Reply
Hodiaŭ, ĉio aspektas normale - mi ne komprenas kio okazis. --Dominik (diskuto) 03:23, 23 mar. 2019 (UTC)Reply

Robota laboro redakti

Saluton, karaj! Normala roboto faras nur unu ŝanĝon por paĝo. Alia roboto faras unu alian ŝanĝon. Iuj malgrandaj eraroj estas malutila to fari aparte per roboto. Do nelonge mi kreis specialan (mult)roboton, kiu faras multajn ŝanĝojn por paĝo. La roboto povas legi vikidatumoj. Nun ĝi povas fari ĉirkaŭ kvin dek diversajn ŝanĝojn. Vidu Kontribuoj de LiMrBot. Mi volas prilabori tutan esperantan Vikipedion. Nuntempe mi prilaboras malrapide, ĉar mi kontrolas ĉiun paĝon permane. Poste mi prilaboros pli ol mil paĝojn tage. Ĉu vi havas iun plian ideon? ... pliajn erarojn, pliajn redaktetojn, ... etajn ŝanĝojn en granda parto de Vikipedio. ... Ni faru Vikipedion pli bonan! :) --LiMr (diskuto) 18:02, 11 apr. 2019 (UTC)Reply

Estimata LiMr! Mi pensas ke estas bona iniciato por ĝenerale polureti multajn artikolojn, sed necesas iom da interkonsento kaj kontrolo por eviti miskorektadojn. Bonvolu fari liston, ekz-e ĉe Uzanto-Diskuto:LiMrBot, kie vi sciigas ĉiun unuopan tipon de redaktoj kiun la roboto faras/faros. Tiel eblas pli bone vidi - kaj diskuti, se necese - ĉiun unuopan tipon. Ekzemple via roboto forigis {{vivtempo}} de Emma de Waldeck-Pyrmont, sed tio ja perdigas informojn, do mi permane restarigis tion. Plue, pluraj ŝablonoj estas kutime ĉiam uzataj minuskle, ekz-e {{dato|...}}, {{prononco|...}}, {{lang-..|...}}, ktp. Kial nun subite majuskligi tiujn, kian utilon havus tio? Kiam vi volas aldoni plian tipon de redakto, anoncu tiun unue en la sama listo, tiel Vikipedianoj povos vidi kaj diskuti. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 06:21, 12 apr. 2019 (UTC)Reply
Bone, mi faros tion. Tio estus vere utila. --LiMr (diskuto) 14:25, 12 apr. 2019 (UTC)Reply
Farita. Vidu Uzanto:LiMrBot kaj diskutu Uzanto-Diskuto:LiMrBot. Vi povas diskuti pri {{vivtempo}} kaj majuskloj. - Sincere, LiMr (diskuto) 19:17, 13 apr. 2019 (UTC)Reply

Commonscat kaj vikidatumoj redakti

Saluton, bonvolu vidi Ŝablono:Commonscat.

  1. Nelonge mi tralegis kaj riparis tutan Kategorio:Komuneja kategorio ne estas en Vikidatumoj. (Mi lasis neklaran.) Tio devis esti farita vere permane.
  2. Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo sama kiel en Vikidatumoj riparos mia roboto aŭtomate.
  3. Mi volas solvi pli ol 3000 paĝoj en Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo malsama kiel en Vikidatumoj. Tio estas tro multe fari permane. Mi analizis ĝin. Mia roboto povas fari tion. Sed roboto ne povas ripari korekte proksimume unu el cent paĝoj. Mi pensas, ke indas fari, ĉar neniu jam riparis ĝin dum jaroj. Ĉu mi rajtas fari ĝin?

--LiMr (diskuto) 19:00, 15 apr. 2019 (UTC)Reply

Mi pensas ke jes, ĉar ne vidas kialojn kontraŭi utilan laboron.RG72 (diskuto)
  Farite--LiMr (diskuto) 17:38, 8 maj. 2019 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton. Ekzistas Kategorio:Domo kaj Kategorio:Domoj. Ĉu ne endas kunigi ambaŭ aŭ ligi la neligitan al alilingva kategorio?--kani (diskuto) 10:36, 19 apr. 2019 (UTC)Reply

Krome mi ŝanĝis artikolon Mamelukoj al Mamlukoj laŭ PIV, sed la Kategorio restas Mamelukoj. Ĉu iu povas ŝanĝi tion?--kani (diskuto) 13:59, 2 maj. 2019 (UTC)Reply
Farite.RG72 (diskuto) 13:38, 5 maj. 2019 (UTC)Reply

Multilingual Shared Templates and Modules redakti

Hello eo-wiki community! (Please help translate to your language)

I recently organized a project to share templates and modules between wikis. It allows modules and templates to be “language-neutral”, and store all text translations on Commons. This means that it is enough to copy/paste a template without any changes, and update the translations separately. If someone fixes a bug or adds a new feature in the original module, you can copy/paste it again without any translation work. My bot DiBabelYurikBot can help with copying. This way users can spend more time on content, and less time on updating and copying templates. Please see project page for details and ask questions on talk page.

P.S. I am currently running for the Wikimedia board, focusing on content and support of multi-language communities. If you liked my projects like maps, graphs, or this one, I will be happy to receive your support. (any registered user group can vote). Thank you! --Yurik (🗨️) 06:08, 11 maj. 2019 (UTC)Reply

Alidirekto de kategorio redakti

Saluton, mi trovis ~2200 kategoriojn, kiuj alidirektas al alia kategorio. Ekz. Kategorio:Ŝtataj servoj laŭ lando, Kategorio:01 infektaj malsanoj, Kategorio:Administra teritoria unuo de Azio ... Ĉu estas ia kialo resti ilin? Mi volas forigi ilin. Kompreneble mi transmovos paĝojn al novaj kategorioj. (Mi pensas, ke alidirektoj de artikoloj estas utilaj, sed alidirektoj de kategorioj NE estas utilaj.) --LiMr (diskuto) 17:14, 13 maj. 2019 (UTC)Reply

Mi samopinias. Plejparte temas pri restaĵoj forgesitaj aŭ fuŝaĵoj kaj duoblaĵoj.RG72 (diskuto) 04:24, 14 maj. 2019 (UTC)Reply
  Farite--LiMr (diskuto) 17:47, 22 aŭg. 2019 (UTC)Reply

{{Madrida Metroo stacioj}} redakti

Saluton! mi volis adapti la ŝablonon en:Template:Madrid Metro station al esperanto ({{Madrida Metroo stacioj}}). Tamen ĝi funkcias malpli bone ol en la angla, supozeble ĉar "listclass = hlist" ne funkcias en la esperanta vikipedio, kaj anstataŭe mi devis uzi "bodyclass = hlist", ne sciante kiel elturniĝi. Kiam oni en la angla vikipedio alklakas nur unu linion (ekz. "Line 1"), la ceteraj linioj malaperas, tion mi volus ankaŭ fari en la esperanta versio. --Dominik (diskuto) 09:49, 27 maj. 2019 (UTC)Reply

Finfine, mi solvis la problemon alimaniere. --Dominik (diskuto) 02:12, 29 maj. 2019 (UTC)Reply

Necesas helpo pri ŝablono redakti

Plian fojon mi havas problemon pri geografiaj koordinatoj en ŝablonoj. Mi ĵus finis la artikolon kaj indikis la koordinatojn, kiujn ĉiuj mapoj montras, sed io tamen fuŝas. Ĉu iu scias kiel solvi la problemon?RG72 (diskuto) 11:46, 4 jun. 2019 (UTC)Reply

Mi forigis la eraron, sed ankoraŭ necesas ripari la koordinatojn. Mi rigardos. Yurij Karcev (diskuto) 12:44, 4 jun. 2019 (UTC)Reply
Vaŭ, vere, nun ĉio funkcias glate, almenaŭ en tiu ĉi artikolo. Dankegon!RG72 (diskuto) 12:51, 4 jun. 2019 (UTC)Reply
Sed nun mi rimarkis alian problemon — la koordinatoj tute malaperis, almenaŭ ili ne videblas.RG72 (diskuto) 12:53, 4 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton, RG72. La koordinatoj eĉ enhavis eraron ĉe la sekundoj. Ili estu malpli ol 60! Eble tial ili malaperis. Tamen mi aldonis al la informkesto en la artikolo plian valoron de parametro kaj subite aperis eĉ mapo. Provizore mi ŝanĝis la malĝustajn sekundoj de latitudo al 59. Mi ne trovis la ĝustan valoron, ĉar eĉ intervikio forestas. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 11 jun. 2019 (UTC)Reply

Wikidata Bridge: edit Wikidata’s data from Wikipedia infoboxes redakti

Alidirekto de nemalplena kategorio redakti

Saluton, mi solvas centojn da alidirektoj de kategorioj. Nemalplenaj kategorioj estas malfacilaj. Tamen mi solvis preskaŭ ĉiuj. Bedaŭre estas kelkaj lastaj kategorioj kiuj bezonas helpon de iu alia: redecidi alidirekton, movi artikolon aŭ malplenigi servilan kaŝmemoron (eraro de servilo: mi vidas novan kategorion en artikolo, sed mi ne vidas artikolon en nova kategorio, sed en la malnova).

Dankon! Amike --LiMr (diskuto) 20:02, 25 jun. 2019 (UTC)Reply

  Farite ...laŭ miaj opinioj. --LiMr (diskuto) 17:51, 22 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Necesas helpo pri ŝablono en Vikicitaro redakti

Mi rimarkis ke Ŝablono:Aŭtoro en Vikicitaro ne funkcias kampo Vikipedio. Do eĉ se oni metas tien respektivan artikolon pri la aŭtoro, ĝi ne videbliĝas. Vikicitaro estas duonmorta, do mi petas helpon de spertuloj ĉi tie.RG72 (diskuto) 09:49, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

Spacoj ĉe ŝablonoj redakti

Saluton, iuj ŝablonoj havas larĝajn spacojn ĉe ilin. Iuj malĝustaj spacoj bezonas nur iujn kondiĉojn. Mi riparis multajn tiujn ŝablonojn. Nun mi eksperimentis pri tre ofta ŝablono {{Bibliotekoj}}. Spaco super la ŝablono ne estis malĝusta. Tamen mi forigis ĝin. Mi pensas ke artikoloj estas nuntempe pli belaj, speciale artikoloj kun malsimpla paĝopiedo. Ĉu vi havas saman opinon? --LiMr (diskuto) 13:48, 21 jul. 2019 (UTC)Reply

Mi almenaŭ ne vidas iun ajn problemon post tiu ŝanĝo. RG72 (diskuto) 07:48, 8 sep. 2019 (UTC)Reply
Ankaŭ al mi ĉio aspektas normale.Aŭdrea (diskuto) 00:49, 9 sep. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono:Aŭtoro en Vikicitaro redakti

Mi petas helpon ĉi tie, ĉar Vikicitaro stagnas, do respondo ne atendeblas. Mi rimarkis ke en ĉi ŝablono ne funkcias la kampo Vikipedio, do respektiva ligilo ne videblas. Ĉu iu povus korekti tion? RG72 (diskuto) 07:47, 8 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton, RG72. Mi faris kelkajn redaktetojn kaj ŝajne ion ŝanĝis, sed mi ne certas ĉu mi atingis la deziratan rezulton. Tamen la ŝablon-dokumentado, miainterprete, implicas ke nur la Komunejo aŭtomate inkludiĝas - do, ligilojn al aliaj projektoj oni devas entajpi. Ĉu eble estas teĥnika neeblaĵo de Vikidatumoj? Mi ne estas spertulino, mi ne tre konas la kodon... Elkore, Aŭdrea (diskuto) 00:47, 9 sep. 2019 (UTC)Reply
Saluton kaj dankegon kara! Nun ĉio funkcias finfine. Antaŭe la ligilo ne aperis eĉ se entajpi ĝin. Koran dankon! RG72 (diskuto) 04:55, 9 sep. 2019 (UTC)Reply

Helpopeto pri Vikinovaĵoj redakti

Mi publikigas helpopeton de uzanto el Vikinovaĵoj, la projekto kie mankas teknike spertaj uzantoj. Ĉu iu spertulo povus helpi? La origina peto troviĝas ĉi tie.

Bonvesperon. Mi rimarkas ke kelkaj alilingvaj versioj de Vikinovaĵoj utiligas robotojn por montri sur la ĉefpaĝo popularecon de artikoloj, ekzemple ru:Шаблон:Самые популярные новости. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan ĉi tie? Mi pensas ke estus bonaspekta aldonaĵo al la cefpaĝo. Aŭdrea (diskuto) 02:21, 15 sep. 2019 (UTC). RG72 (diskuto) 04:47, 15 sep. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono pri plej popularaj artikoloj redakti

Plia helpopeto el Vikinovaĵoj, direktita al teknike spertaj uzantoj. Kelkaj alilingvaj versioj de Vikinovaĵoj utiligas robotojn por montri sur la ĉefpaĝo popularecon de artikoloj, ekzemple ru:Шаблон:Самые популярные новости. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan? RG72 (diskuto) 04:48, 17 sep. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Referencaj laboroj redakti

Saluton, tiu kategorio devus esti Kategorio:Referencaj verkoj. Temas pri neĝusta traduko de la angla work. Mi ne scias kiel solvi tiun aferon. Ĉu iu scias kaj akceptus fari la ŝanĝon?--kani (diskuto) 00:02, 19 okt. 2019 (UTC)Reply

  Farite --Dominik (diskuto) 08:19, 19 nov. 2019 (UTC)Reply

Google Code-In will soon take place again! Mentor tasks to help new contributors! redakti

Hi everybody! Google Code-in (GCI) will soon take place again - a seven week long contest for 13-17 year old students to contribute to free software projects. Tasks should take an experienced contributor about two or three hours and can be of the categories Code, Documentation/Training, Outreach/Research, Quality Assurance, and User Interface/Design. Do you have any Lua, template, gadget/script or similar task that would benefit your wiki? Or maybe some of your tools need better documentation? If so, and you can imagine enjoying mentoring such a task to help a new contributor, please check out mw:Google Code-in/2019 and become a mentor. If you have any questions, feel free to ask at our talk page. Many thanks in advance! --Martin Urbanec 07:28, 5 nov. 2019 (UTC)Reply

InternetArchiveBot redakti

Saluton karaj! Jen tre utila roboto, kiu aŭtomate arkivigas ligilojn kaj metas ilin ne ŝablonojn en la artikoloj. Ĉu iu povus adapti ĝin al nia Vikipedio? Tio estas tre necesa afero, ja multaj ligiloj malaperas rapide. RG72 (diskuto) 16:20, 7 nov. 2019 (UTC)Reply

Ĉu neniu? RG72 (diskuto) 05:41, 5 dec. 2019 (UTC)Reply

"Kategorio:Tradukita (*lingvo*)" aŭ "Kategorio:Tradukoj (*lingvo*)" redakti

Kiun ni elektu? Ĉu "Tradukita" kiel tie aŭ "Tradukoj" kiel tie?

En la unua aperas la informo:"La kategorio Tradukita (Esperanto) devus esti malplena!", do prefere uzu la duan, kvankam mi tute ne scias pri kio temas. --Dominik (diskuto) 07:13, 22 nov. 2019 (UTC)Reply
Temas pri Vikivortaro, ne pri Vikipedio mem. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:44, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

{{Situo sur mapo Francio Aude}} redakti

Saluton al spertuloj pri geografiaj koordinatoj! Mi bezonas helpon pri {{Situo sur mapo Francio Aude}} - mi kreis ĝin laŭ la modelo de {{Situo sur mapo Francio Eure}} - tamen, kiam mi aldonas "regiono-ISO=FR-11" al informkesto de urbo situanta en franca deparmento Aude (ekz. Bram), tio montras 2-foje la mapon de Francio, anst. mapon de Aude kaj mapon de Francio. Kion mi maltrafis? --Dominik (diskuto) 06:02, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

Fakte mi jam solvis mian problemon: ĝi kuŝis en alia ŝablono {{Info ISO-3166-2:FR-11}}, kiu ne montris la ĝustan mapon. --Dominik (diskuto) 07:06, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

artikolo dufoje redakti

Jen duopo, el kio necesas nur unu, ambaŭ verkita de Zetey, mi ne volas decidi pri tio.--Crosstor (diskuto) 09:52, 23 nov. 2019 (UTC)Reply

"Mia atentaro" redakti

La aspekto de la paĝo "Mia atentaro" aperas subite iom alia en mia retumilo. Ĉu tio estas nur ĉe mi, aŭ ĉu iu alia ankaŭ spertis tion? - Amike, Moldur (diskuto) 12:03, 23 nov. 2019 (UTC)Reply

Esprima eraro: Nekonata interpunkcia simbolo “,”. redakti

Ĉu iu scias kial la supra mesaĝo aperas en kelkaj artikoloj pri brazilaj urboj, ekz. Gurĵano? Mi ne vidas malsamon inter la artikoloj kie ĝi aperas kaj tiuj kie ĝi ne aperas. Uzanto:Arbarulo (diskuto)

La hejma komputilo konas pli da signoj, ol Vp. Kion fari? Estu ili evitendaj!--Crosstor (diskuto) 04:45, 26 nov. 2019 (UTC)Reply
Mi faris du etajn ŝanĝo en la artikolo. Esence temas pri 2 nombroj tiuj entenas "," anstataŭ "." --Dominik (diskuto) 05:02, 26 nov. 2019 (UTC)Reply
Bv uzi alian ŝablonon por brazilaj municipoj. Vd ekz. Bel-Horizonto. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:10, 26 nov. 2019 (UTC)Reply
Dankon, Dominik! --Arbarulo

{{Informkesto sakrala konstruaĵo}} redakti

Saluton! Mi bezonas helpon pri {{Informkesto sakrala konstruaĵo}}. Mi ekuzis tiun ŝablonon en artikolo Preĝejo Sankta Johano (Caen), tamen informoj pri arkitektura priskribo ne aperas. Ĉu necesas plenigi alian kampon por ke tiaj informoj aperu? Antaŭdankon! --Dominik (diskuto) 06:14, 4 dec. 2019 (UTC)Reply

Komparante kun alia artikolo, mi konstatis, ke necesas diri: arkitekturo = jes. Do problemo solvita! --Dominik (diskuto) 06:17, 4 dec. 2019 (UTC)Reply

MediaWiki:Kartographer-broken-category redakti

Saluton. Jam antaŭ kelkaj tagoj mi aldonis la nove transprenitan Lua-modulon {{Map}} al la ŝablonoj {{Koord/ligilo}} kaj {{CoordinateLINK}} (la ĉefa ŝablono havas esperantan nomon {{Koordinato}}), tiel ke nun sufiĉe multaj artikoloj havas plian ligilon (mapo) apud ligilo pri koordinatoj. Krome la artikoloj aperas en la kategorio Paĝoj kun mapoj. Sed la rilata kategorio pri fuŝaĵo de mapo, kiun difinas MediaWiki:Kartographer-broken-category ankoraŭ ne povas esti kreata, ĉar ial en la traduka vikio, kie mi lastatempe nenion tradukis, ankoraŭ neniu tradukis la koncernan vikian mesaĝon esperanten. Kiu havas proponon pri titolo de la kategorio? Mi jam trovis tian kategorion en la germana Vikipedio, nome de:Kategorie:Wikipedia:Seite mit Kartenfehlern. Ĉu la kategorio eble nomiĝu "Paĝoj kun maperaroj" aŭ "Paĝoj kun mapofuŝoj"? Mi preferas la unuan varianton, ĉar tio bone harmonius kun la kategorio Paĝoj kun skripteraroj. --Tlustulimu (diskuto) 20:19, 12 dec. 2019 (UTC)Reply

kodaj/ŝablonaj problemoj redakti

Estas multaj kodaj/ŝablonaj problemoj ĉe Vikipedio:Vikipediistoj, bonvolu korekti!   JabieroKubo (diskuto) 12:04, 18 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton, JabieroKubo. Dankon pro via atentigo. Sed ne temas pri koda problemo en ŝablono. La ŝablono {{flago}} estas tiel oftege uzata en Vikipedio:Vikipediistoj, ke post kelkaj ripetoj la rilata Lua-modulo {{Flago}} trapasas tempan limon. Tion eĉ mesaĝas la tieaj ripetaj erarmesaĝoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi jam iomete redaktis la modulon. Sed la parto pri la uzo de la dua nenomita parametro de la ŝablono ankoraŭ devus esti ŝanĝata, verŝajne tiel, ke la modulo tute ne plu uzas la modulon {{Wikidata}}, sed mem iel alvokas la koncernan Vikidatuman eron. Bedaŭrinde mi nun ne scias, kiel tia ŝanĝo devus aspekti. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 16:33, 18 dec. 2019 (UTC)Reply
@Tlustulimu:Problemo daŭre estas kaj nevikipediistoj rimarkas ĝin. En la diskutlisto de TEJO aperis mencio pri la eraro ĉe grava paĝo Internacia Junulara Kongreso (ĝi havas pli ol 100 vidoj ĉi monate!)   JabieroKubo (diskuto) 17:34, 22 jan. 2020 (UTC)Reply

{{Informkesto filmo}} redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke la kampo "muziko" (#property:p86) ne aŭtomate ligas al komponisto, eĉ kiam estas trovita komponisto el Vikidatumoj, kaj kiam ekzistas artikolo pri tiu komponisto en Vikipedio. Ĉu pro tio, ke la kampo nomiĝas 'muziko' en {{Informkesto filmo}} kaj 'komponisto' en koresponda Wikidata? Ekzistas trafa ekzemplo en artikolo Lola rennt. --Dominik (diskuto) 08:01, 19 dec. 2019 (UTC)Reply

Mi pensas, ke mi solvis la problemon, almenaŭ por tiu kampo (muziko). --Dominik (diskuto) 16:19, 19 dec. 2019 (UTC)Reply

Superflua titolo redakti

Mi ĵus kreis la artikoleton "Nuntempa Bulgario" - https://eo.wikipedia.org/wiki/%22nuntempa_bulgario%22 - pri revuo kiu aperis ĉefe en la 1960aj jaroj.

Kiel mi povas forigi la nebezonatan titolon inter citiloj super la ĉeftitolo?

Antaŭdankon, Mike Leon --noelekim (diskuto) 03:09, 18 jan. 2020 (UTC)Reply

Estimata kunvikipediano! Bonvenon al kunlaborado en Vikipedio! Por via demando, faru jene:

  1. Elektu "Alinomi" por alinomi de la nuna artikolnomo (kun citiloj, minuskle) al la dezirata (sen citiloj, majuskle).
  2. Redaktu la artikolon mem: Forigu la unuan linion.

Sincere, Moldur (diskuto) 09:42, 18 jan. 2020 (UTC)Reply

Dankegon pro via rapida kaj helpema respondo, Martin. Ĉio nun estas en ordo ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Nuntempa_Bulgario

La revuo nun okupas sian justan lokon sur https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Esperanto-gazetoj

Amike, Mike --noelekim (diskuto) 22:45, 18 jan. 2020 (UTC)Reply

wpmath=mathml en preferoj produktas neniun MathML-kodon redakti

Uzanto:Incnis_Mrsi/provejo servas la kodon:

<!-- Saved in parser cache with key eowiki:pcache:idhash:679137-0!canonical!math=0 and timestamp 20200131112006 and revision id 6865089
 --><h1 id="firstHeading" class="firstHeading" lang="eo">Uzanto:Incnis Mrsi/provejo</h1>
	
	<div id="bodyContent" class="mw-body-content">
		<div id="siteSub" class="noprint">El Vikipedio, la libera enciklopedio</div>
		<div id="contentSub"><span class="subpages">&lt; <a href="/wiki/Uzanto:Incnis_Mrsi" title="Uzanto:Incnis Mrsi">Uzanto:Incnis Mrsi</a></span></div>
		
		
		
		<div id="jump-to-nav"></div>
		<a class="mw-jump-link" href="#mw-head">Salti al navigilo</a>
		<a class="mw-jump-link" href="#p-search">Salti al serĉilo</a>
		<div id="mw-content-text" lang="eo" dir="ltr" class="mw-content-ltr"><div class="mw-parser-output"><p><img src="https://wikimedia.org/api/rest_v1/media/math/render/png/2df8c1ff18de27fc3e5b1196c671cdefcd8895d2" class="mwe-math-fallback-image-inline" aria-hidden="true" style="vertical-align: -0.338ex; width:4.622ex; height:2.176ex;" alt="{\displaystyle {\mathsf {T}}e{\text{s}}\mathbf {t} }" />
</p>

kaj la bildo estas nevidebla (pro la persona stilo, klarigita sube). Ni vidas neniun <math>-elementon.

Specialaĵo:Preferoj #mw-prefsection-rendering-math:

<input tabindex="0" aria-disabled="false" name="wpmath" value="mathml" id="ooui-php-95" checked="checked" class="oo-ui-inputWidget-input" type="radio"><label for="ooui-php-95" class="oo-ui-labelElement-label">MathML с переходом в SVG или PNG (рекомендуется для современных браузеров и инструментов повышения доступности)</label>

meta:User:Incnis_Mrsi/global.css:

 .mwe-math-mathml-a11y {
     clip: auto !important;
     overflow: visible !important;
     position: static !important;
     width: auto !important;
     height: auto !important;
     opacity: 1 !important;
 }
 .mwe-math-fallback-image-inline, .mwe-math-fallback-image-display {
     display: none !important;
 }

Mi ne havas tian problemon pri Vikipedio en aliaj lingvoj. Incnis Mrsi (diskuto) 12:45, 31 jan. 2020 (UTC)Reply

Edward Tylor redakti

Saluton. Redaktante alian paĝon, mi trovis la ligilon Edward Burnett Tylor ruĝa kiel neekzistanta artikolo sed vidis ja Edward Burnett Tylor kiel ekzistanta artikolo (vi vidos dufoje la samon, same kiel mi, sed mi vidis unu ruĝan kaj alian bluan). Suspektinte iun mison en la tiparo de strangaj literoj w kaj y mi kreis alidirektilon, sed konstatis, ke vere estas buklo de Edward Burnett Tylor al Edward Burnett Tylor, kaj mi ne certas ĉu tio povos krei iun fuŝon. Necesas lasi la originan artikolon Edward Tylor kaj nur unu alidirektilon Edward Burnett Tylor, ĉu ne?--kani (diskuto) 13:42, 31 jan. 2020 (UTC)Reply

  Farite --Dominik (diskuto) 15:12, 31 jan. 2020 (UTC)Reply
Dankon.--kani (diskuto) 16:12, 1 feb. 2020 (UTC)Reply

Ne eblas aprobi Stacio Shijō kaj Stacio Karasuma redakti

Dum lastaj monatoj mi revizias paŝon post paŝo kontrolendajn artikolojn kaj jam trapaŝis duonon de la vojo, sed nun obstaklis in tiuj du artikoloj. Ili simple refutas aprobon kaj mi ne scias kial. RG72 (diskuto) 05:56, 16 feb. 2020 (UTC)Reply

  Farite Mi faris malgrandan redakton poste kaj aprobis. --Dominik (diskuto) 06:04, 16 feb. 2020 (UTC)Reply
Dankegon! RG72 (diskuto) 06:53, 16 feb. 2020 (UTC)Reply
Saluton, @RG72:. Eble vi ne sukcesis revizii versiojn en 2020, ĉar "Oversighter" (en nia interfaco eble nomiĝas "Foriganaro", almenaŭ laŭ Specialaĵo:Gruprajtoj de uzantoj) ial kaŝis versiojn. Tiajn versiojn eĉ administranto ne plu povas vidi nek reaperigi kaj en la artikola historio tio estas duoble trastrekita. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 30 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton, kara! Ufff tio klare superas miajn teknikajn (mal)kapablojn. RG72 (diskuto) 04:35, 31 maj. 2022 (UTC)Reply

Vilhelmo la 1-a (Anglio) redakti

Aperis Lua-eraro en artikolo Vilhelmo la 1-a (Anglio): "Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate' (not a valid timestamp)" - mi ne kapablas solvi tiun eraron kaj ne scias de kie ĝi fontas. Mi ne rimarkis tiun eraron antaŭe. --Dominik (diskuto) 06:28, 8 mar. 2020 (UTC)Reply

Mi supozas ke iu programkodo provas montri Duklando Normandio por la naskiĝloko, kune kun la flago kiun tiu duklando havis en precize tiu jaro - sed la naskiĝo ne havas precizan jaron, tial la eraro. Mi provizore evitis la problemon. Sincere, Moldur (diskuto) 09:44, 8 mar. 2020 (UTC)Reply
Mi dankas min, nome de 'Vilhelmo la Konkerinto' aŭ 'Vilhelmo la Konkeranto' - ni ne povis interkonsenti pri la ĝusta nomo en nia esperantista klubeto. --Dominik (diskuto) 10:25, 8 mar. 2020 (UTC)Reply

La aldonaĵo por Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj/propono ial ne funkcias redakti

Saluton. Mi transprenis kelkajn funkciojn el la franca vikipedio kreante Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj/propono, kiel anstataŭaĵo de la nuna Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Bedaŭrinde la rilata aldonaĵo (angle Gadget) nur parte funkcias, nome la CSS-parto. Ial la ĵavaskripta parto strikas, kiel montras la konzolo de Fajrovulpo. Ĉu iu eble havas ideon? La rilataj paĝoj de la aldonaĵo estas:

Bedaŭrinde jam la franca praulo estas difekta. Eblas diversaj kialoj:

  • malkongrueco kun la nuna versio de jquery.
  • iu modifo en la Mediavikia programaro.
  • forgeso aktualigi la priskribajn paĝojn en la franca vikipedio kaj la rilataj paĝo de la Komunejo.

Ĉar mi ne tiel spertas pri ĵavaskripto, mi nun paŭzos, ĝis eble en malproksima estontonto iu iel riparos tion en la franca vikipedio aŭ la Komunejo. Se post eble monato la fuŝo ankoraŭ estos, mi malfaros mian aldonon.

Krome ankaŭ ekzistas la ŝablono {{Wikimedians map}} kaj la modulo {{Wikimedians map}}. Ambaŭ estas sufiĉe sensencaj sen funkcianta aldonaĵo. :-( --Tlustulimu (diskuto) 01:21, 19 mar. 2020 (UTC)Reply

"Ankro" en hiperteksto? redakti

Kiel mi metas nevideblan "ankron" en artikolon, kiu uzeblos por celo de hiperligo?

Ekzemple:

En artikolo MiaUrbo estas sekcio:

MiaUrbo dum la Napoleona tempo redakti

Mi povas referenci tiun sekcion per [[MiaUrbo#MiaUrbo dum la Napoleona tempo]]

Sed mi volas referenci tiun sekcion per [[MiaUrbo#Napoleona tempo]]

Kiel mi faru? Sincere, Moldur (diskuto) 14:25, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

P.S. Mi supozas ke la respondo troviĝas ie ĉi tie, sed mi serĉis kaj serĉis kaj ne trovis. Moldur (diskuto) 14:29, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Moldur. Ĉu vi jam provis tion per la ŝablono {{ankro3}}? --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

Perfekte - Dankon! Mi ekuzis {{ankro3}} por Ludoviko la 9-a. Amike, Moldur (diskuto) 16:03, 3 apr. 2020 (UTC)Reply

Ĉu la ŝablono "arbo" ekzistas? redakti

Saluton! Mi scivolas ĉu la ŝablono "arbo" kiel en la francaangla Vikipedio ankaŭ ekzistas en la Esperanta Vikipedio? Ĉar tiu ŝablono havas multajn avantaĝojn super la ŝablono "klado". Dankon pro via helpo. --HaleBopp (diskuto) 09:48, 4 apr. 2020 (UTC)Reply

Ege koran dankon por Tlustulimu, kiu ĵus kreis la ŝablonon! -> {{Genealogia arbo2}} --HaleBopp (diskuto) 14:44, 4 apr. 2020 (UTC)Reply
Ne dankinde, kara HaleBopp :-) --Tlustulimu (diskuto) 08:33, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Tre bone, mi provos ĉu mi povos plibeligi {{Reĝa familio de Svedio}} per ĝi. - Moldur (diskuto) 15:14, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Jen:

kie # = vicnumero en la sveda tronheredo.

Tre bele! :-) Moldur (diskuto) 15:23, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Demando pri ŝablonoj kaj parametroj redakti

Eble iu povas helpi min pri ŝablon-rilata demando. Mi volas trovi la respondon al:

Simile por aliaj parametroj kaj aliaj ŝablonoj. Ĉu eble iu scias iun metodon trovi la respondon al tio? Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 11:31, 4 apr. 2020 (UTC)Reply

Rearanĝo de informkestoj redakti

Mi faris kelkajn rearanĝojn en pluraj Informkestoj (ŝablonoj) pri personoj. Precipe:

Jenaj ŝablonoj nun estas bazitaj sur {{Informkesto reganto}}:

Ĉiuj tiuj Informkestoj (kaj aldone ankaŭ {{Informkesto dinastio}}) akceptas Informkesterojn.

{{Informkesto reganto}} nun ankaŭ aŭtomate montras la eron "Oficiala retejo" se tiu ekzistas en Vikidatumoj. Tiu plibonigo en unu sola Informkesto aŭtomate efikas al ĉiuj en la supra listo, vidu ekz-e la Unuan Damon Michelle Obama.

Mi ankaŭ aktualigis la dokumentadon por la uzataj Informkestoj kaj Informkesteroj.

Sincere, Moldur (diskuto) 08:25, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Grandegan dankon por via laboro pri informkestoj. La informkestoj el vikidatumoj estas futuro de Vikipedio. --LiMr (diskuto) 08:39, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Kara LiMr! Jes, mi samopinias. Mi ĝojas ke plaĉas al vi mia laboro! Moldur (diskuto) 09:33, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Mi faras ion similan pri ŝablonoj por geografiaj objektoj. Tial mi aldonis la du parametrojn nomoj kaj aldono al la jenaj informkestoj:
Ambaŭ parametroj ebligu nestadon de informkesto kun informkesteroj. Ekzempla uzo jam troviĝas sur {{Informkesto insulo/truko}}. Ĉe bildaj parametroj tio eĉ funkcias jam iomete pli longe, se ili estas iel aranĝataj per helpo de la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Krome mi ĵus aldonis testan trajton al la Lua-modulo {{geografiaĵoj/provejo}}. Jen unu testo:
 
Berlino
sidejo de registaro • metropolo • Einheitsgemeinde of Germany • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • urbo dividita de landlimo • urboŝtato • independent city in Berlin • plej granda urbo • urbego • ĉefurbofederacia lando • milionurbo • integrita municipo [+]
 
 
 
FlagoBlazono
Kodoj
Poŝtkodo10115–14199 [+]
Telefona antaŭkodo030 [+]
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro3 755 251 [+] (31-a de decembro 2022)
Geografio
Koordinatoj52° 31′ N, 13° 23′ O (mapo)52.51666666666713.383333333333Koordinatoj: 52° 31′ N, 13° 23′ O (mapo) [+]
Alto34 m ü. NHN [+]
Plej alta punktoArkenberge [+]
Areo891,12 km² (89 112 ha) [+]
HorzonoEŭropo/Berlino [+]
Komunumo
Partoj
Alia projekto
 Vikimedia Komunuejo:  Berlin [+]
 
vdr
Do, nun eblas faldi la informkestan parton kun la mapoj, por ke ĝi ne bezonu tiom da spaco en artikolo. Interesuloj ja povas klaki sur "Montri". Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:12, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus aldonis la parametron nomoj ankaŭ al la ŝablono {{informkesto reliefo}}. Krome kelkaj informkestoj jam povas aperigi mapon per la ŝablono {{mapligilo}}, kiu uzas la Lua-modulon {{mapframe}}. Iu foje transmetis la modulon al nia vikipedio, sed ne kreis dokumentadon. Mi faris tion intertempe kaj iomete testis ĝin. Ĝi estas ankaŭ jam enplektita en {{informkesto geografiaĵo}}, sed funkcias nun nur por kelkaj valoroj de la unua nenomita parametro.
En la antaŭe metita ekzemplo pri Berlino videblas, kiel estonte {{informkesto urbo}} povus aspekti. Mi ankoraŭ devos solvi problemon pri la ligiloj sub "Flago" kaj "Blazono". --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Kara Tlustulimu! Gratulon por via diligenta laboro! Jen gravaj plibonigoj en nia Vikipedio! - Amike Moldur (diskuto) 09:33, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Estas pli ol mil artikoloj en Vikipedio kun {{Informkesto politikisto}}. Mi nun trarigardis proks. 2% da ili, hazarde elektitajn, kaj estas tre kontenta kun la nuna aspekto. Dankon por ĉiu helpo kaj subteno! - Moldur (diskuto) 17:14, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Estas eble tri mil artikoloj kiuj uzas {{Informkesto reganto}}, ĉu rekte, aŭ ĉu nerekte tra {{Informkesto politikisto}} aŭ iu el la aliaj Informkestoj. Ĉiuj tri mil profitas el plibonigoj de {{Informkesto reganto}}. - Moldur (diskuto) 18:33, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Aldono: Nun ankaŭ {{Informkesto verkisto}} ne plu estas aparta ŝablono, sed simple alidirektilo al {{Informkesto reganto}}.
Estas eble tri mil artikoloj kiuj uzas {{Informkesto verkisto}}. Kune kun la supre menciitaj tri mil, do nun estas, tre proksimume, ses mil artikoloj kiuj uzas {{Informkesto reganto}}, ĉu rekte, aŭ ĉu nerekte.
Ĉiuj ses mil profitas el plibonigoj de {{Informkesto reganto}}. - Moldur (diskuto) 15:08, 8 apr. 2020 (UTC)Reply
Aldono: Nun ankaŭ {{Informkesto sciencisto}} estas realigita per {{Informkesto reganto}}. - Moldur (diskuto) 10:38, 15 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton. Intertempe mi ŝanĝis la parametron aldono de supre menciitaj informkestoj al kesteroj, laŭ la ideo de Moldur kaj ĉar kelkaj informkestoj uzas la parametron "aldono" kiel helpan parametron de Mapo en angulo. --Tlustulimu (diskuto) 22:06, 15 apr. 2020 (UTC)Reply

Aldono: Nun ankaŭ {{Informkesto aktoro}} estas realigita per {{Informkesto reganto}}. La realigo ankoraŭ ne estas perfekta; la informo "aktivaj jaroj" povas aperi duoble. - Moldur (diskuto) 13:07, 18 apr. 2020 (UTC)Reply
Riparite: La informo "aktivaj jaroj" ne plu aperas duoble. - Moldur (diskuto) 20:11, 18 apr. 2020 (UTC)Reply

Montri/kaŝi longan liston en Informkesto? redakti

En {{Informkesto reganto}} (kaj ĉiuj Informkestoj bazitaj sur tiu) nun aŭtomate aperas listo "Honorigoj". Tiu listo povas kelkfoje esti treege longa kaj teda. Kion mi povas fari ke la listo normale estu kaŝita, kaj nur videbliĝas kiam oni uzas etan butonon "Montri"?

Mi komprenas ke {{Informkesto reganto}} kaj {{Informkesto homo}} estas bazitaj sur du malsamaj Navigiloj, kaj havas malsamajn kapablojn, do mi ne certas ĉu tio estas ebla.

Ĉiu ajn helpo estos bonvena!

Sincere, Moldur (diskuto) 11:29, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Moldur. Ĉu vi povus mencii artikolon kun tia longega listo? Tiam mi emus testi per ĝi, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 12:05, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
  Farite Mi ĵus aldonis nur tre malmulte da kodo, eĉ ekuzante novan ŝablonon por tio, nome {{informkesto/+/html}}. Ekzemplo eble povus esti Leonid Breĵnev. --Tlustulimu (diskuto) 12:13, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Kara Tlustulimu! Pardonu mian malfruan respondon. Mi volus diri Willy Brandt, sed mi vidas ke vi jam perfekte solvis la problemon. Koregan dankon!
Mi konfesas ke mi absolute ne komprenas kiel via solvo funkcias... - Amike Moldur (diskuto) 12:19, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Mi nun kopiis vian solvon ankaŭ al {{Informkesto verkisto}}. Sed kial aperas la listo en grasaj literoj? Moldur (diskuto) 12:59, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Ankaŭ mi miris pri la grasaj literoj. Sed fakte ili antaŭ la aldono jam estis grasaj. Pro la aldono la skribogrando kreskis de 90%, kiel en aliaj tabelaj linioj, al 100%. Tial la graseco estas pli forte videbla. Mi serĉos solvon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Ŝajne mi ĵus sukcesis iomete korekti la strangan grasecon. En mia foliumilo Fajrovulpo mi vidis, ke en la kaŝata parto ial anstataŭ Arial Bold subite la ial pli grase aspektanta Arial Black estis uzita. :-( Sed mi nun eble persvadis la teknikon. --Tlustulimu (diskuto) 14:06, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Vi estas kiel sorĉisto kiu montras magiaĵojn, kaj mi kiel infano kiu ne ĉesas miri. Kara magiisto, ĉu vi ankaŭ povas sorĉi ke la listo estu maldekstre ĝustigita kaj ne centrita? - Plena je admiro, Moldur (diskuto) 14:35, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro via laŭdo :-) Mi ĵus eĉ forsorĉis la centrigon, eĉ iomete truke, ĉar mi ne emis denove aldoni plian parametron al la uzata Lua-modula funkcio. Tamen tio funkcias kaj en {{informkesto verkisto}} kaj en {{informkesto reganto}}. --Tlustulimu (diskuto) 14:59, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Jes, perfekte! Mi tre ĝojas. :-) Moldur (diskuto) 15:02, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Kaŝi mapojn redakti

Bedaŭrinde mi intertempe trovis kombinon, kiu ne bone funkcias, nome el faldado de parto de informkesto kaj {{mapligilo}}. Ial la mapo tiam ŝrumpas kaj estas nur fuŝe videbla en la supra maldekstra angulo. Mi jam iomete korektis la eldonatan HTML de la modulo {{informkesto}}. Sed tio nenion ŝanĝis :-( Testo pri tio troveblas je la fino de Vikipedio:Lua/Moduloj/Geografiaĵoj/testoj/mapfaldo. Ĉu eble iu havas ideon? --Tlustulimu (diskuto) 17:42, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Bedaŭrinde tio estas ekster mia sciokampo :-( Moldur (diskuto) 17:45, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Strangas krome, ke post konservo kaj reŝarĝo de la testopaĝo subite la mapo kreata per Mapligilo ŝajnas esti en ordo :-|
Do, eble mi daŭrigu mian testadon alifoje. Krome ekde morgaŭ mi havos malpli da tempo, ĉar mi laŭplane denove laboros. --Tlustulimu (diskuto) 17:51, 5 apr. 2020 (UTC)Reply

Profesoroj - Akademianoj: Roboto bezonata redakti

La terminoj "profesoro" kaj "akademiano" ne estas samsignifaj, nek estas unu aŭtomate la alia aŭ inverse. Iu "profesoro" ne bezonas nepre esti "akademiano", nek iu "akademiano" esti "profesoro". La diferencon bone klarigas Kategorio:Akademianoj.

En junio 2014, Iketsi amase ŝanĝis multegajn artikolojn, movante ilin for de Kategorio:Profesoroj al Kategorio:Akademianoj, sen iu diskuto aŭ klarigo, vidu ekz-e: Boineburg. Ne videblas iu bona kialo por tiu ŝanĝo. Tiu movo estis klare erara, vidu Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Profesoroj_-_Akademianoj.

Mi petas ke iu Vikipediano kun roboto faru jenan taskon:

Mi jam movis kelketajn artikolojn reen permane, sed temas pri plurcent artikoloj, do tasko pli taŭga por roboto.

Koran dankon por via helpo!

Sincere, Moldur (diskuto) 21:42, 8 apr. 2020 (UTC)Reply

Kategorioj pri aktoroj kaj kino-premioj redakti

Mi kreis novan ŝablonon {{Kino-premioj}} kaj aldonis ĝin al pluraj Informkestoj, ekz-e:

Tiu ŝablono aŭtomate aldonas artikolon en taŭgajn kategoriojn por pluraj kino-premioj se ekzistas indiko en ero P166 Honorigoj en Vikidatumoj.

Aktuale, jenaj premioj estas konsiderataj:

  • Akademia Premio‎ (Oskaro)
  • Premio BAFTA‎
  • Premio César‎‎‎
  • Premio Emmy
  • Premio Grammy
  • Premio Ora Globo‎
  • Premio Ora Palmo‎
  • Ora Urso‎
  • Premio Tony

Pliaj premioj povas esti aldonitaj laŭplaĉe.

Plue, en kazo de Oskar-premio, {{Informkesto aktoro}} aldonas etan silueton de Oskar-statuo apud la nomo de la aktoro.

Mi esperas ke tiuj ŝanĝoj plaĉos al vi.

Amike, Moldur (diskuto) 14:32, 10 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Moldur. :-) Dankon pro via aldono. Mi ĵus aldonis la kodopeceton {{Kino-premioj}} al {{informkesto biografio}}. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 10 apr. 2020 (UTC)Reply
😀👍 - Moldur (diskuto) 15:27, 10 apr. 2020 (UTC)Reply

Bibliografiaj ŝablonoj redakti

Karaj ! Mi nun klopodas traduki la artikolon fr:Hypothèse Gaïa el la franca al Gaja hipotezo (provizore en mia uzantospaco) kaj mi kolizias kun bibliografiaj ŝablonoj kies sintakso kaj funkcioj ne estas la samaj en la franca kaj en ĉi Vikipedio. La franca (kaj supozeble ankaŭ la angla, la germana, k.a.) uzas ellaboritajn "modulojn" (ekzemple fr:Module:Biblio/Ouvrage) Ĉu ili ekzistas ĉi tie? Ĉu eblas disponi pri ĉiuj funkcioj kiujn provizas la menciitaj moduloj ? (ekzemple interna ligilo de citaĵo al referenco pere de ankro). Fakte de kelkaj jaroj mi ne plu partoprenas en Vikipedio kaj iom perdiĝas en novaj funkcioj tamen nemalhaveblaj se temas pri provizi seriozajn referencojn. Dankas pro respondo --Agloforto (diskuto) 10:08, 15 apr. 2020 (UTC)Reply

Bibliaj personoj redakti

Mi adaptis {{Informkesto rolulo}}, tiel ke ĝi nun specife taŭgas ankaŭ por bibliaj personoj, aldonante novan parametron:

stilo = Biblio

Mi rekomendas nun por ĉiuj bibliaj personoj uzi

{{Informkesto rolulo | stilo = Biblio}}

kaj tute ne plu uzi la malnovan {{Biblia persono}}.

Sincere, Moldur (diskuto) 07:36, 16 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Moldur :-) Estas bona ideo, ke vi aldonis plian trajton al {{Informkesto rolulo}}. - Sed mi ĵus vidis, ke la malnova {{Biblia persono}} eĉ ne estas uzata en artikoloj. Tial estus bona ideo proponi ĝian forigon. Ĉu mi faru tion aŭ ĉu vi faros? Ni ja iom post iom reduktu la nombron de malnovaj kaj neuzataj ŝablonoj. Ĉu ne? Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:34, 16 apr. 2020 (UTC)Reply
{{Biblia persono}} estis uzata en ĉ. dek artikoloj. Mi anstataŭis ilin ĉiujn per
{{Informkesto rolulo | stilo = Biblio}}
do nun ĝi ne plu estas uzata ie. Jes, proponu vi la forigon! Amike, Moldur (diskuto) 18:24, 16 apr. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto biografio redakti

Saluton. Mi hodiaŭ aktualigis la ŝablonon {{Informkesto biografio}}. Rigardante kelkajn artikolojn, mi konstatis, ke ŝajne la malnova parametro Ŝtato nun koincidas kun la uzo de la Vikidatuma ero ŝtataneco (P27). Ĉu eble temas pri la sama afero? Se jes, mi povas kunigi tion en la nova submodulo {{biografio/homo}}.

Krome estus bone, se vi sciigus eventualajn fuŝojn ĉi tie, antaŭ ol vi provos ion ripari aŭ eble eĉ forĵeti la informkeston el artikoloj. Kelkajn strangaĵojn mi jam riparis. Bedaŭrinde kelkajn oni nur rimarkas en artikoloj, ne dum iuj testoj :-( --Tlustulimu (diskuto) 15:48, 17 apr. 2020 (UTC)Reply

Kara Tlustulimu!
Mi rimarkis ke {{Informkesto biografio}} ne (plu?) bezonas la parametrojn Okupo, Okupo2, Okupo3. Se tiuj parametroj ne estas donitaj, la ŝablono prenas la valorojn el okupo (P106) de Vikidatumoj. Ŝajne same, se Ŝtato ne estas donita, la ŝablono prenas ŝtataneco (P27).
Mi jen kaj jen forĵetas la informkeston el artikoloj, eĉ sen konkretaj fuŝoj, ĉar mi ĝenerale opinias tiun Informkeston malpli bona ol pluraj aliaj kiujn mi preferas. (Kvankam ankaŭ {{Informkesto biografio}} ricevis plurajn plibonigojn lastatempe, sed mi tamen plu preferas la aliajn.)
Jen unu artikolo kun konkreta fuŝo: Ovidio estas en Kategorio:Romioj poetoj (!). Simile, Sigmund Jähn antaŭe havis {{Informkesto biografio}} (nun ne plu) kaj tiam estis metita en Kategorio:Germana Demokratia Respublikoj kosmonaŭtoj (!). Kiam mi eksperimente skribas Ŝtato = Prusio kaj vidas la Antaŭrigardon (sen konservi), mi vidas Kategorio:Prusioj poetoj (!). Evidente, la Ŝtato ja povas esti iu ajn nun ekzistanta aŭ iam ekzistinta regno, sed la ŝablono ne scias fari adjektivon el ajna arbitra landnomo kaj tiam metas fuŝajn kategoriojn. Ŝajne tio okazas nur kiam parametro Ŝtato estas donita, ne kiam la ŝablono prenas ŝtataneco (P27).
Sincere, Moldur (diskuto) 17:31, 17 apr. 2020 (UTC)Reply
Plia fuŝo: Vercingetoriks kun "Ŝtato = gaŭlio". - Moldur (diskuto) 17:34, 17 apr. 2020 (UTC)Reply
Vi senprobleme povas aldoni pliajn ŝtatojn al la subŝablono {{Informkesto biografio/Ŝtatlisto‎}}, kiu siavice redonas la koncernajn adjektivojn. Do, la fuŝo tiukaze ne povas esti kialo por forĵeto. --Tlustulimu (diskuto) 17:46, 17 apr. 2020 (UTC)Reply
Jen problemo de alia speco: Fethullah Gülen, kun Kategorio:Turkaj socia aktivistoj (!). La okupo "socia aktivisto" estas prenita el okupo (P106). - Amike, Moldur (diskuto) 18:33, 17 apr. 2020 (UTC)Reply
Vidu ankaŭ: Aŝoko, Sima Qian. Kial en kategorio "Vivantaj homoj"?
Mi jam korektis la tri lastajn fuŝojn. Mi nur devis aldoni ion al {{Informkesto biografio/ŜtatoProfesio}}, kiu fakte estas restaĵo de la ŝablono, kiam ĝi ankoraŭ laboris sen Lua-modulo. Kaj mi korektis la modulon. Mankis nur du linioj en la kodo. Dankon pro via informo pri fuŝoj. --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 17 apr. 2020 (UTC)Reply
Perfekte! Dankon por rapidega riparo! - Moldur (diskuto) 19:03, 17 apr. 2020 (UTC)Reply

Bildeto en la kesto de dokumentado por modulo redakti

Saluton. Mi ĵus aperigis apartan bildeton en la helbluaj kestoj de dokumentado por moduloj. Tion mi trovis en mw:Module:String. Temas pri  . Mi pensas, ke ĝi bone eĉ simbolas modulon, ĉar moduloj estas kunmetataj kiel puzloj. --Tlustulimu (diskuto) 11:36, 18 apr. 2020 (UTC)Reply

Kiel ekzemple en Modulo:Biografio? Jes, bele! - Amike, 11:43, 18 apr. 2020 (UTC)

Kategoriaj problemoj redakti

Mi trovis eblan problemon ĉe la interlingvaj ligiloj de la jenaj kategorioj sed pro ties graveco mi preferas ke iu kontrolu antaŭ korekti ilin:

Ĉu tio ĝustas? Kaze ke jes ĉu iu povus korekti?
  JabieroKubo (diskuto) 04:30, 24 apr. 2020 (UTC)Reply

Farite! Dankon pro la atentigo! RG72 (diskuto) 05:20, 24 apr. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono en Vikivortaro redakti

Karaj, mi denove bezonas helpon de spertuloj pri ŝablonoj. Mi penas krei en Vikivortaro ŝablonon pri la rusaj konjugacioj, sed apenaŭ kapablos poluri ĝin. Sen konjugacioj artikoloj pri rusaj verboj estas preskaŭ nulo kaj nun ne eblas aldoni ilin, nek krei la novajn. Kreante la ŝablonon mi kiel ekzemplon prenis tiun pri la rusaj kazoj kaj kiel ekzemplon de la vorto prenis la rusan verbon быть. Sed mi ne scias kiel krei la malsupran parton, kie necesas doni po unu vorto por ĉiuj tempoj. Ĉu iu spertulo povas helpi? RG72 (diskuto) 06:41, 25 apr. 2020 (UTC)Reply

@Tlustulimu: Eble vi scias kiel korekti tion, ĉu? RG72 (diskuto) 10:49, 25 apr. 2020 (UTC)Reply
Saluton, RG72. Mi ĵus ion aldonis al la vikivortara ŝablono pri la rusaj konjugacioj. Ĉu tion vi celis? --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 25 apr. 2020 (UTC)Reply
Saluton kara! Ho jes, dankegon! RG72 (diskuto)
Flanka demando: kial tiu ĉi tabelo montriĝas sen ekstera kadro? Tio aspektas iom strange. RG72 (diskuto) 06:32, 26 apr. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus aldonis class="wikitable", kio eĉ iomete plibeligas la ŝablonan tabelon. :-) Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 11:47, 26 apr. 2020 (UTC)Reply
Jesss! Mi estas teknika troglodito, do mi por mi tiaĵoj estas miraklo)) RG72 (diskuto) 13:13, 26 apr. 2020 (UTC)Reply

{{Informkesto publika transporto}} redakti

Saluton! Iom perpleksigas min la koloro de iuj tekstoj en ŝablono {{Informkesto publika transporto}}: Anstataŭ ruĝa koloro (#990000) kiu ĝenerale signas neekzistantan ligilon, mi preferus uzi nigran koloron (#000000), sed mi volus scii la opinion de aliaj uzantoj antaŭ ol fari tiun ŝanĝon? --Dominik (diskuto) 07:23, 30 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Dominik. La stranga ruĝo en la kaplinio kaj la titolaj linioj de la informkesto estas sufiĉe nekutima. Do, mi ne kontraŭas ŝanĝon tie. --Tlustulimu (diskuto) 07:30, 30 apr. 2020 (UTC)Reply
Dankon, Tlustulimu. Mi faris la de mi proponitan ŝanĝon. --Dominik (diskuto) 08:40, 30 apr. 2020 (UTC)Reply

Kategorio:Artikoloj geolokigitaj sur Tero redakti

Saluton. De antaŭ nelonge aperis ruĝe en multaj artikoloj tiu kreota kategorio. Tial mi kreis ĝin por ke tiu stranga afero almenaŭ aperu blue, sed mi konstatis, ke temas pri 21 498 artikoloj! Mi supozas, ke tio utilas al nenio kaj la solvo estu malperigi tion. Mi eĉ ne ligis ĝin al iu simila alilingva kategorio, do ĝi restas orfa, sed almenaŭ blua. Se oni ne malaperigas ĝin, eble estu iel utila la ligo al aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 14:08, 4 maj. 2020 (UTC)Reply

Eblas konjekti, ke tiu ĉi stranga, neutila kaj ridinda kategorio havas konekson kun ŝablonoj rilataj al koordinatoj divesmaniere nomitaj kaj lastatempe redaktitaj aŭ kun Modulo:Lua rilate al koordinatoj. Necesas tie forpreni tiun kategorion. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:14, 7 maj. 2020 (UTC)Reply
Tiun ĉi kategorion kaŭzas kaj vidigas Modulo:Coordinates, de kie ligiloj al tiu ĉi kategorio estas forprenendaj, sed la paĝo estas protektita, do nur administrantoj rajtas redakti ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:13, 7 maj. 2020 (UTC)Reply

Lingvaj ligiloj redakti

Hieraŭ kaj hodiaŭ ne aperas lingvaj ligiloj ĉe la maldekstra marĝeno en Esperanto kaj ankaŭ hungare. Tamen ili estas en la angla paĝo. Mi ne povis fari ligojn al la hungara.--Crosstor (diskuto) 05:36, 28 maj. 2020 (UTC)Reply

En la 29-an jam ĉio en ordo, onidire en la centra Vikipedio okazis ia laboro.--Crosstor (diskuto) 05:34, 29 maj. 2020 (UTC)Reply

Ĉu io estas fuŝita kun sekcio En aliaj lingvoj? redakti

Saluton, mi volus demandi, ĉu iu ne scias, se io estas fuŝita kun sekcio lokigita maldekstre nomata En aliaj lingvoj. Kreinte novan artikolon aŭ kategorion, la sekcio ne aperas kaj estas longa vojo por aldoni ilin. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:06, 28 maj. 2020 (UTC)Reply

En la 29-an jam ĉio en ordo, onidire en la centra Vikipedio okazis ia laboro.--Crosstor (diskuto) 05:35, 29 maj. 2020 (UTC)Reply
Dankon por klarigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:12, 29 maj. 2020 (UTC)Reply

Teknika minaco al nia reputacio (poŝtelefona Ĉefpaĝo) redakti

Saluton, ekzistas paĝo en Phabricator, kie oni avertas pri minacanta misfunkciiĝo de la poŝtelefona versio de nia Vikipedio, se ni ne faros necesajn paŝojn antaŭ la 13-a de julio. Oni markis tie kelketajn de ni, kiuj iam redaktis la Ĉefpaĝon, por tiel klopodi averti la lokan komunumon pri la neceso de ŝanĝoj. Sen ili la Ĉefpaĝo ne plu estos sinadapta kaj nia Vikipedio povas pro tio perdi je sia reputacio en serĉiloj ktp. Ekzistas eblo fari la necesajn adaptojn mem, aŭ peti aliulon ke li riparu tion por ni. Ĉu troviĝas iu, kiu pretas kaj kuraĝas fari la ŝanĝojn? Aŭ ĉu ni simple petu al tiu homo, ke li helpu nin laŭ sia bontrovo? Mi mem ne kuraĝas entrepreni tiajn ŝanĝojn, precipe tamen pro manko de tempo, sed ŝatus aŭdi opinion de vi aliaj. Necesas iel agi por ne perdi. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:22, 3 jun. 2020 (UTC)Reply

Vidu la nunan aspekton de la poŝtelefona ĉefpaĝo (ankoraŭ funkcianta pro iu portempe teknika truko) kontraste al la modelata estonta. La ĉefa diferenco en konduto observeblas kiam oni komencas malplilarĝigadi la fenestron de sia retumilo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:24, 3 jun. 2020 (UTC)Reply

Ŝablono:Vikipedio laŭ artikolnombro and Ŝablono:Nombro da are "pending review" redakti

Hello from enwiki. I have upgraded these templates they are improved with Lua and Commons Tabular data. The old roboto Acebot is broken since November and data is out of date. Could someone with permission please check and approve the edits? Thank you. -- GreenC (diskuto) 18:09, 10 jun. 2020 (UTC)Reply

Helpo pri {{Informkesto buso}} redakti

Mi kreis tiun ĉi ŝablonon por kreotaj artikoloj pri rusiaj busoj, sed same kiel {{Informkesto aŭto}}, ĝi uzas ne-metrikan sistemon de unuoj, do necesas ĉiam konverti milimetrojn kaj litrojn al inĉoj kaj pundoj. Ĉu eblus korekti tion? RG72 (diskuto) 12:22, 22 jun. 2020 (UTC)Reply

Kiel mi vidas, la ekzemploj uzas colojn kaj funtojn, ekz-e {{unuo longo|in|47.2}}, sed vi povas libere elekti aliajn unuojn, ekz-e {{unuo longo|mm|1200}}. Do la ŝablono mem estas bona, sed la dokumentado plibonigebla. Neniu konverto necesas. - Moldur (diskuto) 11:30, 23 jun. 2020 (UTC)Reply
Ĉu? Uff, bonege! Dankon! RG72 (diskuto) 06:55, 24 jun. 2020 (UTC)Reply
😁 Moldur (diskuto) 11:33, 24 jun. 2020 (UTC)Reply
Hm, tamen mi alfrontis problemon pri litroj. {{Unuo volumeno}} ne havas dokumentadon kaj kiam mi enigas llitroj en respektiva loko, okazas nenio. RG72 (diskuto) 12:25, 6 jul. 2020 (UTC)Reply

Mi rimarkis alian fuŝon: la kampo produktata ial ne videblas, do ne aperas datoj de la produktado. Ĉu tio solveblas? RG72 (diskuto) 12:26, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

  Farite Mi ĵus riparis la nefunkciintan parametron produktata. Mankis simple iom da fontokodo, eble kaŭzata de nur parta kompreno pri alternativaj parametroj. --Tlustulimu (diskuto) 09:01, 4 jul. 2020 (UTC)Reply
Dankon kara! Mi estas teknika troglodito)) RG72 (diskuto) 09:32, 4 jul. 2020 (UTC)Reply

Ŝablona problemo redakti

La ŝablono {{ENG}} havas etan problemon kiam oni aldonas |li=#. Vidu la problemon ĉe ties diskutpaĝo. Ĉu iu povus tion korekti?   JabieroKubo (diskuto) 06:14, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

Mi trovis saman problemon ĉe {{WAL|li=#}} =   _plus manko de dokumentado (facile kopiebla de aliaj ŝablonoj)!   JabieroKubo (diskuto) 06:28, 25 jun. 2020 (UTC)Reply
Farita--LoMo600 (diskuto) 08:35, 25 jun. 2020 (UTC)Reply

Ŝablona problemo denove redakti

Supozeble mi forgesis fari }, tial la plena ŝablono detruiĝis kaj mi jam ne povas plibonigi ĝin. Mi petas helpon! La ŝablono estas alirebla en iu ajn filipina urbo, ekzemple Imuso. Ĉe ŝablono mi ne vidas Antaŭrigardon, tial mi redaktis blinde, tial okazas eraro. --Crosstor (diskuto) 14:45, 5 jul. 2020 (UTC)Reply

Vi pravis. Kuniga krampo mankis. Nun ĝi funkcias.--LoMo600 (diskuto) 20:43, 5 jul. 2020 (UTC)Reply
Dankon! --Crosstor (diskuto) 05:22, 6 jul. 2020 (UTC)Reply

Kategorioj de brazilaj politikaj partioj redakti

Saluton. Ekzistis Kategorio:Politikaj partioj de Brazilo kaj krome en lastatempe kreitaj artikoloj aperis ruĝe Kategorio:Politikaj partioj en Brazilo; por malaperigi la ruĝaĵon, mi kreis alidirektilon (plej verŝajne tio estis eraro mira) kaj nun estas la du kategorioj kun apartaj listoj. Ĉu iu scias solvi tion?--kani (diskuto) 20:51, 13 jul. 2020 (UTC)Reply

Saluton Kani! Post iom da esploro, mi konstatis ke la problemon kreas la ŝablono {{Informkesto politika partio}}, kiu aŭtomate kreas kategorion "politikaj partioj en <lando>" anst. "politikaj partioj de <lando>". Tamen mi nenion ŝanĝis pro timo pligrandigi la problemon. --Dominik (diskuto) 09:49, 17 jul. 2020 (UTC)Reply

Neatenditaj informoj en informkesto redakti

Saluton! Mi elangligis la komencon de ĉi tiu artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Coraline_Ada_Ehmke (ĉar la angla artikolo estis la tradukaĵo de la semajno), kaj en la informkeston mi ne metis naskiĝinformojn aŭ denaskan lingvon. Tamen tiaj informoj (malĝustaj) videblas; ĉu iu povus klarigi la kaŭzon aŭ rimedon? Dankon!

La malĝustaj informoj devenas de Vikidatumoj-ero, kie la indikita naskiĝdato estas "20-a jarcento" - se vi konas la ĝustan daton, vi normale rajtas korekti en Vikidatumoj-ero. --Dominik (diskuto) 07:45, 24 jul. 2020 (UTC)Reply
Mi provizore preventis aperon de erara dato. - Moldur (diskuto) 09:39, 24 jul. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro la klarigo kaj korekto! - --Tomamokan (diskuto) 18:17, 27 jul. 2020 (UTC)Reply

{{Informkesto Vikipedio}} redakti

Ŝajnas ke estas problemo kun {{Informkesto Vikipedio}} kaj pli precize kun {{Nombro da/dateno}} aŭ/kaj Modulo:Nombro da - mi ne scias kiel korekti. --Dominik (diskuto) 03:10, 29 jul. 2020 (UTC)Reply

En {{Nombro da/dateno}} mi provis anstataŭi "{{softredirect|c:Data:Wikipedia statistics/data.tab}}" per "[[c:Data:Wikipedia statistics/data.tab]]". Paĝo kiel ekzemple Vikipedio en Esperanto ne plu montras ruĝan eraron, tamen la rezulto estas ne kontentiga, ĉar post statistikoj la informkesto montras la frazon "je c:Data:Wikipedia statistics/data.tab", dum mi supozas ke devus troviĝi dato de koncerna statistiko. --Dominik (diskuto) 05:33, 29 jul. 2020 (UTC)Reply
Finfine (espereble!) ŝajnas ke la problemo kuŝis nur en {{Informkesto Vikipedio}}: mi ŝanĝis "je {{Nombro da/dateno|dato}}" per "je la {{CURRENTDAY}}-a de {{CURRENTMONTHNAME}} {{CURRENTYEAR}} - mi esperas ke mi fuŝis nenion... --Dominik (diskuto) 07:00, 29 jul. 2020 (UTC)Reply

Teknikaj demandoj ĉe Vikinovaĵoj redakti

Mi havas du demandojn, kiujn mia humanitara cerbo ne kapablas respondi dum spertaj teknikistoj mankas al Vikinovaĵoj. Eble vi estos pli bonŝancaj))

  • Mi rimarkis ke ĉiuj novaĵoj aperantaj en Fejsbuko kaj aliaj sociaj retoj, montras kiel antaŭbildon nur mapon aŭ respektivan emblemon el la ŝablono. Tamen la novaĵoj kun ŝablono Scienco montras la unuan bildon kaj pro tio aspektas pli bele. Kial? Ĉu eblus fari ion por ke ĉiuj novaĵoj prezentiĝu kiel ekzemple tiu ĉi?
  • Mi rimarkis ke novaĵoj en kategorioj ordiĝas laŭ alfabeto, kio apenaŭ utilas ĉi-foje, dum en portaloj ili ordiĝas laŭ tempo, kiu estus preferinda. Ĉu eblus fari ke ankaŭ en kategorioj ili ordiĝu tiel aŭ almenaŭ en ambaŭ formoj: laŭ tempo kaj poste alfabeto? RG72 (diskuto) 02:34, 30 jul. 2020 (UTC)Reply
Tamen kaze de portaloj tio funkcias. Ekzemple Portalo:Rusujo. RG72 (diskuto) 11:21, 31 jul. 2020 (UTC)Reply
Jes, vi pravas. Mi poste rimarkis, ke estas interna dato sur la 1-a linio de ĉiu artikolo. --Dominik (diskuto) 08:13, 4 aŭg. 2020 (UTC)Reply

@P.Fisxo: ĉu vi scias kiel aranĝi tion? Vi ja lertas kaj aktivas en la ruslingva Vikinovaĵoj. RG72 (diskuto) 13:13, 10 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Hm, bone, do evidente ni provu meti la bildon antaŭ la ŝablono. Dankon! Kio pri la ordigo laŭ datoj en kategorioj? Ĉu tio teknike eblas? Krome mi ŝatas la skatolon, kiu montras en ĉefpaĝo de la rusaj Vikinovaĵoj la plej popularajn artikolojn. Ĉu eblas fari tion en eo-Vikinovaĵoj? RG72 (diskuto) 04:23, 11 aŭg. 2020 (UTC)Reply

ContentTranslation tool/ EnhavTradukilo en Esperanto ne plu bone funkcias redakti

Ŝajnas ke Content Translation ricevis gravan ĝisdatigon kaj ke ĝi ankoraŭ ne estas reprogramita en Esperanto. https://www.mediawiki.org/wiki/Content_translation/V2   Tial mi spertas depost kelkaj tagoj ke ne plu eblas publikigi la tradukojn kiujn mi faras per ĝi.  Mi estis tradukanta la paĝon pri János Rószás (aŭ Rószás János). Post alklako sur publikigi ĝi donas jenon => 

Paĝo publikigita ĉe <a href="/wiki/J%C3%A1nos_R%C3%B3zs%C3%A1s" target="_blank">János Rózsás</a> anstataŭe ke eblas retrovi 'montri' la tradukitan paĝon... --Alifono (diskuto) 09:11, 6 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Antikvaj personoj redakti

Mi ĵus kreis la artikolon Agripina kaj kiel kutime la nasko- kaj morto-jaroj aperas en la ŝablno kaj en la aŭtomataj kategorioj tute fuŝaj. Kial? kaj kiu povas ripari tion kaj informi kiel eviti tion? --kani (diskuto) 17:43, 14 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Mi sukcesis ripari tion de Agripina, sed restas la fuŝo en aliaj antikvuloj kiel Aŭgusto Cezaro, Skipio Afrika kaj Pompeo.--kani (diskuto) 12:35, 15 aŭg. 2020 (UTC)Reply
En tiuj necesas aldoni ankaŭ "loko de naskiĝo", kiel mi nun faris en Pompeo. - Moldur (diskuto) 07:02, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Tio estas konata kaj tre bedaŭrinda problemo en {{dato kaj loko}}, pri kiu mi jam plurfoje demandis pri helpo. Ŝajnas ke ĉiuj kolegoj kompetentaj pri tia programado ne plu aktivas en Vikipedio. Tamen almenaŭ oni povas mem eviti la problemon, aldonante la parametrojn "dato de naskiĝo" kaj "dato de morto" kun la dezirataj datoj. Bonvolu legi la dokumentadon en: https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Informkesto_reganto#Vikidatumoj. Sincere, Moldur (diskuto) 06:49, 16 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Fakte nur se oni metas ankaŭ la loko de naskiĝo tiam tiu funkcias. Dankon.--kani (diskuto) 17:24, 24 aŭg. 2020 (UTC)Reply

"Aliaj projektoj" en la menuo redakti

Saluton. La postaldonata sekcio "Aliaj projektoj" en la apudartikola menuo aspektas tre maltaŭge (ĉu estas tiel delonge aŭ nove depost iu nerilata ŝanĝo?) kaj laŭ mia opinio ĉiukaze estas superita de la ligiloj tirataj el Vikidatumoj, kiuj nuntempe jam aŭtomate aperas en la sama menuo, nur iom pli malsupre, en sekcio tre simile nomata ("En aliaj projektoj"). Mi ne scias, ĉu estis ies intenco igi tiun nian postaldonaĵon tiome elstari (pli granda tiparo, paĝokapo je nivelo H3, situo pli maldekstre de ĉio alia), sed ankaŭ grafike ĝi aspektas tre malplaĉe, eĉ ĝene. Vidu ekzemple ĉe la artikolo: Villach. Tie eĉ sen plia klarigo aperas dufoje "Vikimedia Komunejo", el kiuj unu fakte ligas al paĝo (do galerio) kaj alia al kategorio, dum malsupre jam aperas aŭtomate kaj belaspekte ligilo eltirita el Vikidatumoj. Pro ĉio ĉi mi sugestas la kodon, kiu postaldonas tiun menueron, malŝalti (ĝi situas en MediaWiki:Common.js). Mi pretas efektivigi la ŝanĝon se ne estos kontraŭvoĉoj. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:33, 2 sep. 2020 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon pro la rimarko. Bonvolu korekti, se tio eblas. --Dominik (diskuto) 05:14, 3 sep. 2020 (UTC)Reply
Mi kredas, ke mi ĵus sukcese forigis ĝin. Dankon al Dominik pro la subteno kaj Tlustulimu pro la rajtigo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:20, 14 dec. 2020 (UTC)Reply

Helpo pri {{Informkesto kemia substanco}} redakti

{{Informkesto kemia substanco}} ial ne komplete funkcias en la artikolo Rituksimabo, kiun mi kreas nun, dum en Hidroksiklorokino ĝi funkcias bone. Ĉu mi fuŝis ion? RG72 (diskuto) 13:12, 15 sep. 2020 (UTC)Reply

Markemblemo de la poŝtelefona vido redakti

Saluton. Mi rimarkas, ke sur la markemblemo de la poŝtelefona vido diras "Wikipedia" anstataŭ "Vikipedio". Ĉu iu povas korecti ĝin? Dankon. --Čïåø57 14:28, 13 okt. 2020 (UTC)Reply

Vikidatumoj redakti

Saluton! Mi bezonas helpon pri vikidatumoj. Se iu Vikidatumoj-ero entenas plurajn valorojn, kiel difini ke oni volas nur la unuan aŭ nur la duan aŭ nur la trian aŭ plurajn el ili. Ekzemplo estas por artikolo Gare du Nord, Vikidatumoj-ero "kodo UIC de stacidomo" (P722) entenas 3 valorojn. Mi ekzemple volas nur la duan valoron, kiel mi skribu tion en {{#invoke:Wikidata|claim|P722}}? Antaŭdankon. --Dominik (diskuto) 08:08, 14 okt. 2020 (UTC)Reply

Saluton, Dominik. Mi ĵus iomete rigardis la dokumentadon de {{Wikidata}}, sed ne trovis ion taŭgan. :-( Ĉu ni eble bezonas ekvivalenton de la angla modulo en:Module:Wd, ĉe kio verŝajne la varianto
{{#invoke:wd|properties|qualifier|normal+|Q55|P1082|P585}} (en la angla dokumentado)
{{#invoke:wd|properties|qualifier|normal+|Q745942|P722|P518}} (en la menciita artikolo)
povus esti solvo por via problemo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:51, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus testis la duan invokan pecon en la ŝablona etendilo de la angla vikipedio. Ĝi redonis la jenon:
8727103 (station located on surface), 8727100, 8727102 (underground railway station)
Ĉu vi eble celis tion? Se jes, ni devus transpreni la modulon, krei tradukon de la dokumentado kaj kontroli, ĉu la Vikidatumaj eroj havas esperantigitajn tekstojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:07, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus testis en la ŝablona etendilo iomete pli kompleksan varianton, nome:
<ul>
{{#invoke:wd|properties|qualifier|normal+|Q745942|P722|P518|format=<li>%p[%r][ (%q)]</li>}}
</ul>
kio redonas:
  • 8727103 (station located on surface)
  • 8727100
  • 8727102 (underground railway station)
  • Mi pensas, ke tio jam (pli) bone aspektas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
    Multajn dankojn, Tlustulimu, pro via provado kaj penado ion eltrovi. Mia celo estis ekhavi nur unu el la eblaj valoroj, ne ĉiujn. Mi estas absoluta flavbekulo pri Vikidatumo, des pli ke la komandoj estas malsamaj en aliaj lingvoj. Ekzemple en la franca, sufiĉas skribi {{Wikidata|P722}} por ekhavi la valoro(j)n de P722. Sed normale estu nur unu valoro en P722, t.e. la kodo UIC de fervoja stacidomo. Nu dankon ĉiuokaze. --Dominik (diskuto) 11:00, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
    Mia simila solvo estis: mi nuligis (delete) la koncernon, tio sukcesos, se fontoj mankas, poste mi denove enskribis la necesan parton. --Crosstor (diskuto) 11:29, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
    Saluton Crosstor! Atentu: eĉ se referencoj plej ofte mankas, tiuj valoroj tamen estas ĝustaj, mi tion kontrolis ĉe francaj fervojoj SNCF (SNCF Open Data - Stacidomoj kaj SNCF Open Data - Stacidomoj kaj haltejoj de reto Transilien). Do prefere nuligu nenion en Vikidatumoj! --Dominik (diskuto) 12:34, 14 okt. 2020 (UTC)Reply
    Finfine, mi pensas ke {{Lin mald}} ekster Vikidatumoj povas helpi al mi. Mi priesploros tion. --Dominik (diskuto) 16:29, 14 okt. 2020 (UTC)Reply

    Plibonigo la subtenon de traduko en la Vikipedio en Esperanto redakti

    Bonvolu pardoni min se mi skribas malĝuste. Mi ne skribas Esperanton ofte!

    Enhavtradukilo sukcesis subteni la procezon de traduko en multaj Vikipediaj komunumoj, kaj ni volas helpi pliajn vikiojn kun potencialo kreski per traduko kiel parto de nova iniciato.

    Enhavtradukilo faciligas la kreadon de Vikipedio-artikoloj per tradukado de enhavo el aliaj lingvoj. Ĝi estis uzata jam por krei pli ol 700,000 artikoloj. Krome, la ilo provizas mekanismoj por instigi kreon de bonkvalita enhavo, malebligante la publikigon de malpezaj redaktitaj maŝinaj tradukoj. Ĝenerale nia analizo montras, ke la produktitaj tradukoj estas malpli probable forigota ol la artikoloj komencitaj de nulo.

    Esperantaj Vikipediaj uzantoj uzis Enhavantradukilon por krei pli ol 2000 artikolojn. Konsiderante la grandecon de la redakta komunumo, ni pensas, ke eblas uzi tradukon por krei pli da artikoloj, pligrandigi ekzistantajn kaj altiri novajn redaktistojn, kiuj lernos kiel fari bonajn redaktojn. Traduko povas helpi la komunumon redukti la lingvan breĉon kun aliaj lingvoj kaj kreskigi la nombron de redaktantoj laŭ daŭripova maniero. Por atingi ĉi tiun celon, ni volas kunlabori kun vi por fari Enhavtradukilon pli videbla en la Esperanta Vikipedio kaj subteni novajn manierojn traduki.

    Kiel unua paŝo, dum la venontaj semajnoj ni planas ebligi defaŭltan enhavon en la Esperanta Vikipedio. Tio faciligos al uzantoj malkovri la ilon tra pluraj enirpunktoj. Tamen uzantoj ne interesataj pri traduko ankoraŭ povos malŝalti ĝin de siaj preferoj.

    Bonvolu diri al ni viajn komentojn en ĉi tiu konversacia fadeno.

    Dankon! --Amir E. Aharoni (WMF) (diskuto) 21:10, 14 okt. 2020 (UTC)Reply

    Dankon, mi ne petas ĝin, sed tre ĝenas vin tio, ke dum kontrolo de mia artikolo (antaŭrigardo) trude aperas via reklamo. Kiel povas ĝin elŝalti eterne? --Crosstor (diskuto) 07:15, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    Crosstor, ĉu vi bonvolas sendi ekrankopion? Mi ne certas, ke mi komprenas, kio estas la problemo. --Amir E. Aharoni (WMF) (diskuto) 12:36, 4 nov. 2020 (UTC)Reply
    Se mi enskribas titolon de nova artikolo al "Serĉi tra Vikipedio" kaj enter, aperos la titolo ruĝe, poste klako al la ruĝa titolo, tiam aperos granda fenestro por redakti, poste tuj via reklamo:
    Ĉu komenci per traduko anstataŭe?
    Krei novan artikolon per tradukado el alia lingvo sciata de vi.
    FBB
    Disambiguation page providing links to topics that could be referred to by the same search term
    English → Esperanto ... ktp.
    Tiu reklamo preskaŭ plene kovras la redaktan paĝon. Se mi kontrolas mian redakton "Antaŭrigardo", denove aperas via reklamo sen iu ajn peto. Tio estas jam ĝena. Tial mi ŝatus elŝalti ĝin eterne. Tiu reklamo aperis unuafoje ĉirkaŭ 24-a de oktobro, pli frue neniam.--Crosstor (diskuto) 13:24, 4 nov. 2020 (UTC)Reply
    Saluton Amir! Mi subtenas pli da tradukado en Esperanton kaj el Esperanto en Vikipedio kaj mi ĝojas, ke vi plu laboras pri tio. Kaj mi decidis skribi ĉi tie precipe por multe gratuli al vi pro via bonega uzo de Esperanto ĉi-supre! Amike salutas vin --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:30, 14 dec. 2020 (UTC)Reply

    Kategorio:Pages with non-numeric formatnum arguments kaj tiel plu redakti

    Saluton, en multaj paĝoj (nun 2096 paĝoj) komencis aperi ruĝa kategorio Kategorio:Pages with non-numeric formatnum arguments. Ĉu iu scias, kie forpreni ĝin? Petr Tomasovsky (diskuto) 18:04, 21 okt. 2020 (UTC)Reply

    Saluton Petr! Tio okazas, se nombro ne estas korekte skribita. Ekzemple, en paĝo Pomorzany (Szczecin), estis "| loĝantaro = 20 717" - mi korektis al: "| loĝantaro = 20717" kaj averto malaperis. --Dominik (diskuto) 07:14, 24 okt. 2020 (UTC)Reply


    Tuj poste (mi ne scias ĉu rilate) aperis ekde la 22a kaj 23a de oktobro oftaj ruĝaj avertoj "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis." Tio similas al averto en artikoloj tro longaj kaj ĉefe se estas listoj kun flagoj kaj tiel plu. Sed mi konstatas, ke en similaj artikoloj (longaj kaj kun flagoj) tiu averto pri malkapablo de la servilo ne aperas, sed aperas en du longaj artikoloj pri kiuj mi laboris tiujn du tagojn, nome en Internacia Kortumo kaj en Internacia Monunua Fonduso. Tiu malagrabla averto aperas ankaŭ en referencoj. Ĉu iu scias ion prie?--kani (diskuto) 01:16, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    Saluton Kani! Maniero korekti tion estas uzi ekzemple "{{SLV}}" anst. "{{Flago|Salvadoro}} [[Salvadoro]]". --Dominik (diskuto) 05:30, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    Miaopinie, estas neniu rilato inter ambaŭ aferoj. La problemo pri "non-numeric formatnum arguments" estas simpla redakta erareto. En la problemo pri "La planita tempo por plenumi skriptojn pasis" 'Flago' ŝajne alvokas Lua-modulon, kio postulas iom (tro) da tempo. --Dominik (diskuto) 07:24, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    Sed la problemo en Internacia Monunua Fonduso ne estas en la flagoj sed en la referencoj. Krome mi ne komprenas "{{SLV}}" anst. "{{Flago|Salvadoro}} [[Salvadoro]]", ĉu tio por Salvadoro? kaj kio por la aliaj landoj? aŭ SLV anst. Flago?--kani (diskuto) 13:14, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    "{{SLV}}" anstataŭu "{{Flago|Salvadoro}} [[Salvadoro]]" - ĉiu "flago+landnomo" havu sian propran ŝablonon - Vd Vikipedio:Landonomoj kun flageto. En Internacia Monunua Fonduso, avertoj en referencoj tuj malaperos kiam la ĉefa problemo de "flagoj+landnomoj" en la kaŝita parto "Procento de voĉdonrajto por lando" estos solvita. --Dominik (diskuto) 15:49, 24 okt. 2020 (UTC)Reply
    Farita, kaj en ordo: solvita. Tion mi tute ne konis. Nun mi devas ampleksigi la artikolon por restigi ĝin en la plej alta kategorio de havendaj artikoloj. Dankon.--kani (diskuto) 22:59, 24 okt. 2020 (UTC)Reply

    La nombro de tiaj paĝoj kreskis ĝis nun al numero 2706 kaj verŝajne ĝi kreskos. Eraro estas ie alie. Petr Tomasovsky (diskuto) 03:32, 25 okt. 2020 (UTC)Reply

    Tio verŝajne ankoraŭ multe kreskos. Korekti eraretojn en kelkaj artikoloj estas kvazaŭ ĉerpi akvon el la maro per kulereto! Mi aldonis __HIDDENCAT__ al la kategorio por iomete kaŝi ĝin. --Dominik (diskuto) 05:24, 26 okt. 2020 (UTC)Reply
    Bonvolu atenti, ke la kategorio nun nomiĝas Kategorio:Paĝoj kun ne-numeraj argumentoj de formatnum. Mi ĵus korektis ĉiujn artikolojn, se eblis, kiuj estis en la angle titolita kategorio kaj poste forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 20:28, 17 jan. 2021 (UTC)Reply

    Nova (kaj pli facila) citstilo redakti

    Mi ĵus sukcese enportis el en.wiki la {{Citaĵo el Q}}, kiu elprenas informojn pri fontoj el Vikidatumoj. Tiu ĉi ŝablono faciligos referencaldonadan laboron, ekz. tajpante {{citaĵo el Q|Q21030635}} por krei la jenan:

    M. C. Peel; B. L. Finlayson; T. A. McMahon (la 11-a de oktobro 2007), "Updated world map of the Köppen-Geiger climate classification" (in en), Hydrology and Earth System Sciences 11 (5): 1633-1644, doi:10.5194/HESS-11-1633-2007, ISSN 1027-5606, Vikidatumoj Q21030635, http://www.hydrol-earth-syst-sci.net/11/1633/2007/hess-11-1633-2007.html 

    Mi esperas, ke ĝi helpos la laboradon. ~nmaia d 01:21, 10 nov. 2020 (UTC)Reply

    Saluton, NMaia. La nova ŝablono {{Citaĵo el Q}} estas nur utila, se ĝi havas dokumentadon. Ĉu vi povus krei tion? --Tlustulimu (diskuto) 10:38, 11 nov. 2020 (UTC)Reply
    La rezulto en artikolo Francisco Antônio de Almeida Júnior ŝajnas al mi pli konvinka en la angla ol en esperanto. Laŭ mia kompreno tiu ŝablono mem alvokas modulon "Citaĵo el Q", sed ĝi ne havas dokumentadon. Mia ĉefa demando estas: en kiuj artikoloj oni uzu tiun ŝablonon? --Dominik (diskuto) 07:48, 12 nov. 2020 (UTC)Reply
    Oni povas uzi ĝin en preskaŭ ia artikolo. Oni nur bezonas havi la fonton en Vikidatumoj, kaj la ŝablono faros la reston. Eble ne indus uzi ĝin, por referencoj al blogaĵoj, ĉar ne indus havi ilin en Vikidatumoj. Sed por eldonataj verkoj, estas tre taŭga. Mi prilaboros la dokumentadon, kiam mi havas iom pli da tempo, sed la angla bone priskribas ĝin, ĉimomente. ~nmaia d 23:58, 12 nov. 2020 (UTC)Reply

    Ĉar la ŝablono ne havas dokumentadon kaj redonas multajn tekstopecojn laŭ kutimo de anglalingvaj landoj, ekz. la nomojn de verkistoj, mi malrekomendas uzi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 28 jan. 2021 (UTC)Reply

    Tre ĝenanta skatolo redakti

    Mi petas, bonvolu ne plu sendi al mi la skatolon "Ĉu komenci per traduko anstataŭe?"

    Jean-François Clet (diskuto) 18:23, 1 dec. 2020 (UTC)Reply

    @Jean-François Clet: Vi povas malŝalti ĝin mem en viaj Preferoj – Aspekto (rekta ligilo ĉi tie), kie tute malsupre malelektu la kampon kiu ĝis nun ankoraŭ nomiĝas angle "Access to start a translation, from the contributions page, the language list, and new page creations.". Tio devus ĉesigi la avertojn. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:23, 14 dec. 2020 (UTC)Reply

    Apostrofoj redakti

    Ĉu apostrofo estu ', kiel en La mastro de l' ringoj, aŭ ’, kiel en L’ avarulo? Lingvano (diskuto) 11:37, 14 dec. 2020 (UTC)Reply

    Sur mia franca klavaro, apostrofo estas ' kiel en La mastro de l' ringoj, sed eble alilingvaj klavaroj havas malsaman apostrofon. --Dominik (diskuto) 02:42, 15 dec. 2020 (UTC)Reply
    Ekzistas nenia kialo krei regulon pri tio. La Angla Vikipedio, kiun oni ofte prenas kiel modelon, preskribas uzadon de la rektaj (askiaj, skribmaŝinaj, ') apostrofoj kaj ankaŭ citiloj, kio aspektas tipografie aĉa solvo. Uzado de variaj apostrofoj kaj citiloj konfuzas nenion. --Surfo 09:59, 15 dec. 2020 (UTC)Reply
    Mi konsentas, ke la diferenco ne multe gravas en normala teksto, sed mi pensis ĉefe pri titoloj de artikoloj. Kreado de ligoj estas pli malfacila, kiam oni ne scias, ĉu estu La batalo de l' vivoLa batalo de l’ vivo, ĉu ne? Lingvano (diskuto) 10:32, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

    Kategorio:Urboj de grandpollanda provinco redakti

    Evidente tiu ĉi kategorio estis alinomita aŭ forigita, do markitaj sub ĝi artikoloj nun enhavas ruĝajn nefunkciantajn kategorion. Ĉu eblus korekti tion aŭtomate? Temas pri dekoj da artikoloj. RG72 (diskuto) 11:05, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

    Devas esti Kategorio:Urboj de Grandpollanda provinco. "Kategorio:Urboj de grandpollanda provinco" estas gramatike malĝusta. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:35, 15 dec. 2020 (UTC)Reply

    Artikolo kun markita versio redakti

    Saluton, Kiel mi vidas se artikolo estas kun markita versio ? Ekzemple, mi eltrovis ke mia lasta ŝanĝo en https://eo.wikipedia.org/wiki/Villeurbanne atendas kontrolon post mi publikigis mia ŝanĝo. Mi volas scias antaŭ se la artikolo havas markitan version. Dankon. DunkelKolar (diskuto) 09:41, 20 dec. 2020 (UTC)Reply

    Mi malaprobis vian ŝanĝon, ĉar Villeurbanne havas specialan statuson ene de departemento Rhône - Tion oni povas kontroli rigardante la korespondan franclingvan artikolon. --Dominik (diskuto) 06:02, 15 jan. 2021 (UTC)Reply

    Ŝablono:Farita redakti

    Saluton. Mi ĵus sentas gramatike strange, se ni diras la frazon "farita" (  Farite) en diskutpaĝoj. Se oni enmetis “Ŝablono:farite” en la serĉujon, tio alidirektas al {{farita}}. Ĉar estas multegaj ligiloj al tiu ŝablono, mi volis diskuti ĉi tie antaŭ ĝin ŝanĝi.--Salatonbv (diskuto) 18:00, 22 dec. 2020 (UTC)Reply

    Saluton, Salatonbv. Kion vi volus ŝanĝi en la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 22 dec. 2020 (UTC)Reply
    Je   Farita al   Farite.--Salatonbv (diskuto) 21:39, 22 dec. 2020 (UTC)Reply
      Farite. Mi ankaŭ alinomis na {{ne farita}} al   Ne farite. --Salatonbv (diskuto) 20:00, 24 dec. 2020 (UTC)Reply

    Ŝablono:Datordigo redakti

    Saluton! Mi rimarkis strangaĵon uzante ŝablonon {{Datordigo}} - ekzemple en artikoloj Kronologio de la Metroo de Parizo kaj Fervojaj stacidomoj de TGV kelkaj datoj estas malbone ordigataj. Ĉu mi eble misfaris ion? --Dominik (diskuto) 08:45, 23 jan. 2021 (UTC)Reply

    Saluton, Dominik. Verŝajne ne vi fuŝis, sed la kreinto de la ŝablono. Tio eĉ videblas en la uzekzemploj de la ŝablono, ĉe la ekzemploj pri "ligilo=ne". Mi posttagmeze rigardos ĝin. Eble mi ja sukcesos korekti la fuŝon. --Tlustulimu (diskuto) 10:21, 23 jan. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @Dominik:. Ĉar neniu ion proponis kaj jam pasis sufiĉe da tempo, mi ĵus malfaris la lastan ŝanĝon el 2014 de la ŝablono {{datordigo}}. Ĉu nun ĉio estas bona? En la dokumentado la menciita fuŝo ne plu videblas. Kaj laŭ mia unua rigardo en la du menciitaj artikoloj ĉio ĉe la datoj bonas. Ĉe la dua artikolo oni devas klaki sur la kaplinion de la kolumno kun la datoj, por ordigi laŭ la datoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 18 maj. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @Tlustulimu:. Restas la sama malordo, kiel antaŭe. --Dominik (diskuto) 03:10, 19 maj. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @Dominik:. Pri kia malordo temas? Iom pli detala erarpriskribo estus bona, por korekti tion. Alie ne eblos. --Tlustulimu (diskuto) 09:14, 19 maj. 2021 (UTC)Reply

    Béla Vágó (historiisto) redakti

    Sorry for writing this message in English

    I would like to know the date of death (30-an de novembro 2019) where I can find? I try to find in Wikidata but there's no any similar date for death. Could you help where it is?

    Thanks, Csurla (diskuto) 20:47, 25 jan. 2021 (UTC)Reply

    There is (probably) no source for that date. There is a known bug in the program code, which shows "30-a de novembro" of the previous year when Wikidata only has a year. Sorry! - Moldur (diskuto) 21:23, 25 jan. 2021 (UTC)Reply

    Helpfilmeto en Esperanto pri kiel aldoni referencon/fonton redakti

    Tro ofte en artikoloj de la esperanta vikipedio mankas referencoj. Ĉu eblus ke tro multe da kunlaborantoj tute ne scias kiel aldoni referencojn? Mi ankaŭ konstatas ke en alia vikipedio (ekz. la hispana) ekzistas pli da manieroj por aldoni referencon (ekz. aŭtomata aldono) ol en la esperanta vikipedio. Kiu kapablas krei esperantan helpfilmeton similan al tiu en la hispana (ne nur vide, sed ankaŭ kun voĉa klarigo kiel fari)? Helpfilmeto en la hispana lingvo + elektu por "Agregar enlaces internos" --Alifono (diskuto) 16:03, 28 jan. 2021 (UTC)Reply

    Alidirektilo redakti

    Saluton. El hieraŭ la ilo por alidirekti aperas fuŝe, nome kvarope. Krom malbelo kaj konfuzo, mi ne scias ĉu tio havos negativajn konsekvencojn.--kani (diskuto) 11:13, 29 jan. 2021 (UTC)Reply

    Solvita. Dankon.--kani (diskuto) 02:06, 30 jan. 2021 (UTC)Reply

    Kaonabo redakti

    Mi kreis artikoleton pri tiu kariba kaciko Kaonabo. En la Informkesto reganto (same kun homo) aperas, ke li mortis kvar jarojn antaŭ sia naskiĝo. En aliaj okazoj tio solviĝis per aldono de la naskodato, sed tio estas nekonata, eĉ la tago de la morto, nur la jaron oni konas, krome 1496, ne 1495, kiel aperas en la tabelo. Ĉu iu scias kiel solvi tion? Dankon.--kani (diskuto) 22:16, 15 feb. 2021 (UTC)Reply

      Farite. - Oni povas solvi tiajn kazojn per aldono de "| dato de naskiĝo = [[15-a jarcento]]" aŭ "| dato de naskiĝo = nekonata dato" aŭ simile. Tamen estus preferinde se iu povus ripari la bazan fuŝon pri nekompletaj datoj en {{dato kaj loko}}. - Sincere, Moldur (diskuto) 05:18, 16 feb. 2021 (UTC)Reply

    x-sistemo redakti

    Dum kreado de artikolo cxesis la x-sistemo cxe mi. Kion fari? Por tajpi ĉapelitajn literojn uzu vian indiĝenan klavaron, Universalan Lingvo-Elektilon (en la menuo dekstre de la vortoj «En aliaj lingvoj» aŭ «Lingvoj» klaku la bildeton Lingvaj agordoj, elektu «Enigo» kaj agordu) aŭ la ŝablonon .NE FUNKCIAS.--Crosstor (diskuto) 06:46, 16 feb. 2021 (UTC)Reply

    Mapo kun surskriboj en Esperanto redakti

     
    Princlando de Antioĥio kaj najbaroj

    Saluton! Ĉu iu havas la eblecon prilabori SVG-dosieron File:Map Crusader states 1135-eo.svg kaj korekti landnomon al la ĝusta "Princlando de Antioĥio" (anstataŭ la nuna "Princlando de Antioko")? Antaŭdankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 14:25, 16 feb. 2021 (UTC)Reply

    Farite--LoMo600 (diskuto) 21:07, 16 feb. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @LoMo600:. Ĉu eble ekzistas esperantlingva kurseto aŭ informo, kiel oni faras tian korekton aŭ kiel oni prilaboras SVG-dosieron per Inkscape? Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:54, 16 feb. 2021 (UTC)Reply
    Mi ne konas Esperantan informon pri Inkscpape. Mi eĉ ne bone konas la programon mem. Iu provis traduki lernilon, sed ne faris pli ol titoloj. [1]--LoMo600 (diskuto) 14:42, 17 feb. 2021 (UTC)Reply

    Technical maintenance planed‬ redakti

    oficiala retejo en Informkestoj redakti

    Mi faris etan modifon en kelkaj Informkestoj. Kiam Informkesto prezentas la eron "oficiala retejo" el Vikidatumoj, tiam la videbla ligilteksto nun estas simple "Oficiala retejo", kaj ne plu la ligilo (URL) mem, kiel estis antaŭe. La ligilo mem povas kelkfoje esti tre longa (ekz-e ĉe Leonor de Borbón), kio antaŭe igis la Informkeston tre larĝa kaj malbela.

    Tiu modifo estas farita en:

    • la Informkesto pri italiaj urboj/komunumoj
    • la familio de Informkestoj realigitaj per "Informkesto reganto" (interalie politikisto, verkisto, sciencisto, sanktulo, aktoro, ...).

    Sincere, Moldur (diskuto) 12:01, 7 mar. 2021 (UTC)Reply

    Nun ankaŭ en:
    Moldur (diskuto) 10:17, 13 mar. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @Moldur:. Mi ĵus aldonis tion al {{informkesto urbo}}, sed nur por Vikidatuma varianto. En la fontokodo estas uzata la helpa ŝablono {{URL}} kun dua parametro, kiu aperigas la tekston "Oficiala retejo".
    Mi ankoraŭ ne rigardis artikolojn, ĉar ja ekzistas sufiĉe multaj kun ĉi tiu ŝablono.
    Ĉu mi ankaŭ aldonu tion al {{informkesto geografiaĵo}}? Se jes, tio estus la unua ŝablono surbaze de Lua-modulo, kiu uzus tion. --Tlustulimu (diskuto) 13:07, 13 mar. 2021 (UTC)--Tlustulimu (diskuto) 13:07, 13 mar. 2021 (UTC)Reply
    Saluton, @Tlustulimu: Mi rigardis kelkajn urbojn - aspektas tute bone. Jen urbo kun eksplicita parametro: Potsdam; jen kun parametro el Vikidatumoj: multaj, ekz-e Hanovro; jen tute sen retejo: Tikrit. Pri Lua kaj {{informkesto geografiaĵo}} mi tute ne spertas. Se tia plibonigo bone funkcias, ĝi certe bonvenas. - Amije, Moldur (diskuto) 21:04, 13 mar. 2021 (UTC)Reply
    Resaluton, @Moldur: Ankaŭ mi rigardis artikolojn kun kaj sen ligilo al oficiala paĝaro, sed surbaze de {{informkesto geografiaĵo}}. Jen Majenco, kiu ne nur havas tian ligilon, sed eĉ mapon per {{Mapligilo}}  . Bordeaux prenas la ligilon el la artikolo, sed ankaŭ havas mapon. Kaj Nigra Arbaro havas nur mapon per {{Mapligilo}}, sed neniun ligilon al oficiala paĝaro. --Tlustulimu (diskuto) 21:21, 13 mar. 2021 (UTC)Reply

    Kandidatiĝu por plibonigi Esperanto-subtenon en novaj Vikimediaj projektoj redakti

    La Fondaĵo Vikimedio faras novajn projektojn kaj serĉas lingvajn komunumojn kun kiuj ĝi povus kunlabori. Esperanto estas unu el proponitaj.

    Temas pri 2 aferoj:

    Leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj helpos al kreado de vortaroj kaj aliaj helpiloj en kaj (laŭ mi pli grave) ekster la Vikimedia mondo. Speciala apliko ŝajne estus en Vikivortaro, ĉar ĝi estas eksplice menciita en postuloj. Ekzemple ni povus transprenadi vortarajn datumojn rekte de Vikidatumoj, ŝajne pli bone ol nun. Abstrakta Vikipedio helpos provizi scion unuagrade sendepende de lingvo, sed ankaŭ kiel kutima homa lingvo kaj povos (sed ne devos) funkcii kiel bazoj por artikoloj en vera Vikipedio.

    La Fondaĵo Vikimedio volas proksime kunlabori kun 2-3 lingvaj komunumoj por frue ŝalti tiujn funkciojn por la elektotaj lingvoj, kaj ricevadi ilian kvalitan retrokuplon. La aferon por esperantistoj diskonigis Psychoslave hieraŭ en nia Telegrama grupo kaj limdato por aliĝi estis ankaŭ hieraŭ. Tial ne estis multa tempo kaj post ioma diskuto en Telegramo kaj pripensoj mi "provizore" kandidatigis Esperanton. Sed multaj aferoj estas neklaraj (ekz. kiom multa laboro estas petata de la komunumo, kiom pli frue estos funkcioj lanĉitaj en elektita komunumo kompare al la restantaj, kiom tajloritaj estos funkcioj por bone servi al konkreta lingvo ktp). Mi demandis la projekto-gvidantojn, sed ili mem pripensas.

    Se vi interesiĝas pri partopreno en la "Sema grupo", kiu dum ĉ. 3 jaroj proksime laboros kun la evoluigistoj, bv. aliĝi sube. Mi mem havas tre multan laboron en Esperanto kaj Libera Scio, do mia disponeblo dependas de bezonata tempo. Laŭplane fine de tiu ĉi semajno devus esti elektitaj la fokusaj lingvoj, do ankaŭ miaj demandoj responditaj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:16, 8 mar. 2021 (UTC)Reply


    Mi (provizore) aliĝas redakti

    Listiĝu se vi volas partopreni pli proksime, kaj nun vi aktivas en Vikipedio:

    1. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:16, 8 mar. 2021 (UTC)Reply
    2. --CasteloBrancodiskuto 01:14, 9 mar. 2021 (UTC)Reply
    3. Aŭdrea (diskuto) 03:15, 9 mar. 2021 (UTC)Reply
    4. Psychoslave (diskuto) 21:28, 15 mar. 2021 (UTC). Notoj: mi ne jam multe aktivis en la esperanta Vikivortaro, sed havas pli da sperto en la franca versio. Plie mi certe bonvolas helpi kun tiu ĉi projekto, sed ne deziras eldoni la rezultojn per CC-0. Se tio ne estas ebla kadre de ĉi tiu projekto, mi eĉ preferus ke ni komencas nian propran version de Vikibazo por gastigi ĝin. Sed prefere, mi kunlaboros kun la jam ekzistanta projekto, kompreneble.Reply

    Rezulto redakti

    Esperanto fine *ne* estis elektita. Elektitaj lingvoj estas la bengala, la malajala, la haŭsa, la igba, kaj (kiel streĉa celo) dagbana (?).

    Esperanto daŭre povas partopreni en kreado de leksikografiaj datumoj en Vikidatumoj, sed ne ricevos tiom rektan subtenon de la programistoj kiom la fokusaj lingvoj.

    Disvolvado de Vikifunkcioj estas daŭre iom malklara al mi, do mi ne povas nun diri kiel kaj kiam ni povos uzi ĝin en Esperanto.

    Abstrakta Vikipedio povos funkcii en Esperanto probable post 3 jaroj (ĝis tiam ni povos krei bonegajn leksikografiajn datumojn en Vikidatumoj, ĉar tio estas necesa paŝo).

    --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:25, 20 apr. 2021 (UTC)Reply

    Informkesto videisto redakti

    Saluton,
    Mi ŝatus ke estu informkesto por videistoj (ĉefe jutubistoj, sed ne nur) sed tute ne scipovas krei ĝin.
    Ĉu iu povus redakti uzeblan ŝablonon?
    Dankon --Baba79 (diskuto) 10:49, 18 mar. 2021 (UTC)Reply

    Futrue of FlaggedRevs (Pending Changes) extension redakti

    Please help translate to your language

    Hello, I’m posting this here because this wiki has FlaggedRevs (Pending Changes) enabled.

    This extension is one of the oldest extensions we have in production and currently does not have a maintainer. FlaggedRevs has been the cause of several incidents and visible regressions, especially because software decays and our technology constantly changes.

    Another problem with this extension is its scope. While most of its functionalities are not enabled at Wikimedia, or are enabled on a very small set of wikis only (e.g. "multiple dimensions" was enabled only on Hebrew Wikisource, and they agreed to disable it). This has made maintaining the extension a tall order (more of a nightmare). In other words, this extension does too many things, and none well.

    To move forward, barely used functionalities of this extension will be removed. Such as: support for multiple dimensions (like “style” and “tone”), multiple tiers (“quality” and “pristine”), several one of its special pages (ProblemChanges, ReviewedPages, ReviewedVersions, QualityOversight), and more. This will make it less of a burden to start maintaining and improving the main functionalities. The user interface will have only one mode in the future (currently it has four).

    You can check this Phabricator ticket for more information about functionalities being removed: phab:T277883

    These removals would simplify its logic drastically, and enable us to rework its old interface, fix several deprecated dependencies that this extension is the last to block their removal of (like the "action=ajax" API), and reduce the number of issues/incidents/regressions that can be caused by this extension.

    Most users of wikis that have this extension enabled (including English Wikipedia and German Wikipedia) won't see any difference. Wikis will still be able to use multiple "levels" (but not multiple "tiers") and will still be able to enable pending changes for whole namespaces, or on a group of pages only (otherwise known as “protect mode”). Those features will not be removed.

    To follow the discussion around this, take a look at T185664.

    Thank you for understanding and sorry for any inconvenience. Ladsgroup (talk) 17:17, 23 mar. 2021 (UTC)Reply

    VOĈDONO pri plibonigo de ŝablona sistemo redakti

    Mi ĵus lanĉis Peton pri komento por peti al la Fondaĵo Vikimedio starigi sistemon por uzado de ŝablonojn de centra deponejo ("mallokaj ŝablonoj"). Bonvolu voĉdoni ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj!

    Kreadi, importadi, bontenadi kaj ĝisdatigadi ŝablonojn kaj modulojn estas por kelkaj el ni eterna peno kaj doloro. La resto de redaktantoj kaj legantoj kutime ĝuas la rezultojn de tiu laboro, sed ofte ne konscias kiom multa energio kaj tempo venas en ĝin. Foje al mi okazas, ke mi dum 2-3 horoj pene laboras pri iu eta funkcio ĝis kiam funkcias - kaj historio tio aspektas kiel ŝanĝo de 1 vorto...

    Nia Esperanta amiko Uzanto:Amire80 (ankaŭ membro de la Lingva Inĝeniera Teamo de la Fondaĵo Vikimedio) proponis kiel solvi plurajn problemojn pri la afero. Mi, kiel edukita programisto kaj longtempa prilaboranto de ŝablonoj, plene konfirmas ke lia propono signife plibonigos mastrumadon kaj uzadon de ŝablonoj en nia Esperanta Vikipedio.

    Sed la ŝanĝo ne venos mem - la Fondaĵo Vikimedie unue bezonas provizi rimedojn por ĝi. Nia peto estas unu el pluraj, kiuj celas ĝuste tio. Do, mi petas vi voĉdonu ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:45, 25 mar. 2021 (UTC)Reply

    La propono ricevis amasan subtenon. Dankon al ĉiu voĉdoninto! Sekve mi raportis la rezulton en la centra loko kaj fermis la voĉdonon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:48, 30 apr. 2021 (UTC)Reply

    Ligiloj redakti

    Referencoj en esperanta Wikipedia redakti

    Multe oni kreas artiklojn al esperanta Vikipedio ke ne havas aliaj referencoj ol aliaj Vikipedojn. Estus bone, ke estus noto, kio rakontus, ke oni prenu scio el alia lingve Vikipedio! Nenoniel (diskuto) 08:11, 31 mar. 2021 (UTC)Reply

    Prave, jen la ŝablono: Ŝablono:Tradukitaĵo --Baba79 (diskuto) 10:07, 1 apr. 2021 (UTC)Reply
    @Nenoniel: Krome estus bone, ĉiam meti la intervikiajn ligilon per VP:VD. --Tlustulimu (diskuto) 10:11, 1 apr. 2021 (UTC)Reply

    Ŝablono:Parizastrato redakti

    Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde trovis la ŝablonon {{Parizastrato}}. Ĝi aspektas sufiĉe malmoderne kaj estas tro bunta kaj malhela. Tial mi ŝatus alĝustigi ĝian kodon al la kutima kodo por informkestoj. Krome ĝia titolo ne sekvas nian kutiman nomskemon por informkesto. T.e. ĝia titolo fariĝu "Ŝablono:Informkesto pariza strato". Kaj ĝi ankoraŭ metas markilon sur mapo de Parizo per du pikselaj parametroj X kaj Y. Ankaŭ tio ŝanĝendas, laŭeble laŭ la ĉapitro "Nova kodigo" en Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Ĉu estas eble pliaj ideoj pri la ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 6 maj. 2021 (UTC)Reply

      Farite Mi hieraŭ realigis mian proponitan aldonon kaj ĵus forprenis la superfluiĝintajn parametrojn X kaj Y kaj ŝanĝis la pozicion de bildo kaj mapo, laŭ la franca ŝablono kaj nia kutima ordo. Ĉar estis relative malmultaj artikoloj, mi jam sukcesis alĝustigi ĉie la uzon de la informkesto. Krome mi ĵus realigis la proponitan alinomadon, sed konservis la malnovan titolon kiel alidirektilon. La dokumentadon mi jam korektis. --Tlustulimu (diskuto) 18:09, 9 maj. 2021 (UTC)Reply

    Banderoloj redakti

    Saluton. Kiam oni aperigas artikoloj tuj aperas ankaŭ nedezirataj reklamaj banderoloj, nun Spanish natural heritage kaj pri Afriko. Kiam oni malfermas nur unu artikolon, sufiĉas fermi ilin por bone vidi la ekranon, sed kiam oni malfermas centojn da artikolojn tage, tio okazigas kapdolorojn. Ĉu tio eviteblas?--kani (diskuto) 12:07, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

    Saluton, @Kani:. Mi uzas por kaŝi nedeziratajn partojn en la Vikipedioj kaj aliaj rilataj projektoj, tutvikian CSS-paĝon. Tie estas iom da kodo, por kaŝi ion. Ĉikaze gravas eble:
    div#siteNotice,
    div#footer,
    li#n-sitesupport,
    /* li#n-randompage, */
    li#t-permalink {display:none;}
    

    Tio kaŝas la supran reklamon per div#siteNotice, sed ankaŭ diversajn aliajn negravaĵojn. Tutvikia CSS-paĝo havas la avantaĝon, ke mi ne plu devas ripeti tiajn kodopecojn en ĉiuj unuopaj Vikioj. Via tia paĝo devus esti meta:User:Kani/global.css. --Tlustulimu (diskuto) 13:01, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

    Dankon. Jes, ŝajne tio funkcias.--kani (diskuto) 13:08, 10 maj. 2021 (UTC)Reply
    Nedankinde. Sed ŝajnas al mi, ke unu parto el la kodo ne plu funkcias. Temas pri la jeno: div#footer
    Oni ŝanĝis la HTML-etikedon al <footer>, tiel ke oni devus skribi footer#footer aŭ eble sen la etikedo #footer. Tamen korekteto eble ne tre gravas nun, ĉar la paĝa piedlinio apenaŭ devus ĝeni iun. --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 10 maj. 2021 (UTC)Reply

    Aldono por MediaWiki:Common.js redakti

    Saluton. Mi hodiaŭ trovis interesan skripton en la germana de:MediaWiki:Common.js. Ĝi aldonas ligilon sur diskutopaĝoj kaj kelkaj pliaj paĝoj kun supra "Aldoni temon", inter "Redakti" kaj "Vidi historion", je la lasta ĉapitro de la paĝo apud la tiea "[redakti]". Per tiu nova ligilo oni povas krei novan diskutan kontribuon kvazaŭ oni klakis la supran ligilon, tamen estante je la fino. Mi jam testas tion per miaj Uzanto:Tlustulimu/vector.js kaj Uzanto:Tlustulimu/testo.js kaj tio bone funkcias ĉe mi, ekzemple sur la paĝoj Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo kaj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Ĉu mi eble aldonu tion al nia MediaWiki:Common.js? --Tlustulimu (diskuto) 22:07, 14 maj. 2021 (UTC)Reply

    Fonaj bildetoj redakti

    Saluton. Jam antaŭ preskaŭ 2 semajnoj mi proponis pliajn fonajn bildetojn por niaj informkestoj. Jen la rilata ligilo Vikipedia diskuto:Informkestoj. La bildetoj jam ekde kelkaj jaroj estas aranĝataj per nia aldonaĵo NiceInfoboxes ("belaj informkestoj"). Tiu aldonaĵo estas eĉ defaŭlte aktiva. Do, se uzanto neniam tuŝis siajn preferojn, li devus vidi la bildetojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:50, 16 maj. 2021 (UTC)Reply

    Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj redakti

    Saluton. Mi ĵus vidis en mia atentaro, ke la amasmesaĝilo ne sukcesis aldoni ion al Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj kaj aperis nur trifoje sinsekve 'Delivery of "Wikidata weekly summary #467" to Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj failed with an error code of contenttoobig', la 10-an de majo kaj trifoje sinsekve 'Delivery of "Wikidata weekly summary #466" to Vikipedio:Vikidatumoj/Novaĵoj failed with an error code of contenttoobig', la 4-an de majo. Kion fari? Ĉu eble estus bone, meti la plej malnovajn partojn en arkivon? --Tlustulimu (diskuto) 09:19, 20 maj. 2021 (UTC)Reply

    Vikimediaj mapoj ŝajne ne funkcias redakti

    La redaktilo por esperantaj mapoj ne funkcias: https://www.mediawiki.org/wiki/Help:VisualEditor/Maps Ekzemple kiam mi elektas la regionon de Londono la rezulto aspektas tiel:

    —La komenton aldonis, sen subskribo, Stefangrotz (diskuto • kontribuoj)

    Saluton, @Stefangrotz:. Vi ne menciis, kiun foliumilon vi uzas, sub kiu operaciumo tio okazas, vian distingivon kaj ĉu via foliumilo eble enhavas iujn etendilojn. Krome vi ne menciis, ĉu vi uzas la defaŭltajn preferojn de la Vikipedio aŭ ŝanĝis ion tie. Krome foje devus eble respondi uzanto, kiu uzas la Vidan Redakton. Do, mi bedaŭrinde ne estas tia uzanto. Mi jam evitas la Vidan Redakton ekde ĝia enkonduko antaŭ kelkaj jaroj. --Tlustulimu (diskuto) 11:37, 16 jun. 2021 (UTC)Reply
    Saluton. Jes, pardonu. Mi uzas la vidan redaktilon en Firefox 89 en macOS Big Sur 11.4. Mi ne certas ĉu mi ŝanĝis preferojn, laŭ mia scio mi nur ŝaltis kelkajn beta-funkciojn kiel la nova videoludilo. --Stefangrotz (diskuto) 12:25, 16 jun. 2021 (UTC)Reply

    Mallokaj ŝablonoj - helpo bezonata nun! redakti

    Antaŭ 3 monatoj ni ĉi tie diskutis kaj voĉdonis pri nia peto al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon kiu ebligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj de centra loko por ĉiuj vikioj, tn. "mallokaj ŝablonoj". Tia sistemo ŝparos al ni tempon de niaj teĥnikistoj kaj ebligos al ni uzadi plej progresintajn ŝablonojn kaj modulojn kaj teni ilin ĝisdataj. Ni grandamplekse subtenis la proponon.

    Tamen, ne estas klare, ĉu mallokaj ŝablonoj eniris la sekvan Jaran planon de la Fondaĵo Vikimedio. Iuj vortumoj donas ioman esperon, sed tio ne estas sufiĉe klara.

    Tamen, ankoraŭ eblas konvinki la Fondaĵon! Necesas, ke ĝi aŭdu fortan voĉon de la komunumo, kiu volas tion! La 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK okazos komunuma konsulto pri la Jara plano, specife pri ĝia teĥnika parto. Por helpi al mallokaj ŝablonoj petu partoprenon kaj esprimu vian volon (eĉ se nur en la babilejo kaj nur en Esperanto kaj / aŭ aliaj lingvoj, kiujn vi regas)! Vi tute bone povas antaŭ la voko sendi retmesaĝon kun via demando pri mallokaj ŝablonoj (aŭ alia emo pri kiu vi interesiĝas). --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:38, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

    Kodskoje redakti

    Aperas eraro en geokesta ŝablono de tiu ĉi artikolo. Mi etsas teknika troglodito, do komprenas nenion. Ĉu iu povus helpi? RG72 (diskuto) 11:48, 5 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    Saluton, @RG2:. Mankis alidirektilo {{Situo sur mapo Kurgana provinco}} al {{Situo sur mapo Ruslando Kurgana provinco}}. Mi ĵus kreis ĝin. Nun la dezirata mapo aperas en la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 5 aŭg. 2021 (UTC)Reply
    Ufff... Belege! Dankegon! RG72 (diskuto) 13:11, 5 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    MediaWiki-Diskuto:Mobile.css redakti

    Saluton. Antaŭ semajno aperis demando sur MediaWiki-Diskuto:Mobile.css. Ĉu eble administranto, kiu uzas porteblan alĝustigon de la Vikia interfaco, foje povus rigardi tie? Ĉar mi ne uzas mian poŝtelefonon por Vikipediumi, mi ne povas ion testi, nek konvene trakti ion. --Tlustulimu (diskuto) 12:42, 11 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    Kategorioj Marjuro kaj Mara juro redakti

    Mi kreis kategorion Kategorio:Marjuro ligita al ekzemple hispanlingva es:Categoría:Derecho del mar kaj dum ties disvolvo mi konstatis, ke jam ekzistis Kategorio:Mara juro ligita al ekzemple hispanlingva es:Categoría:Derecho marítimo, kiu fakte signifas la samon. Mi komprenas, ke temas pri problemo de la tuta vikisistemo. Ĉu iu kuraĝas alfronti tion?--kani (diskuto) 13:10, 24 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    La artikoloj es:Derecho del mar kaj es:Derecho marítimo klarigas ke ja estas iu diferenco. Legu mem, vi pli bone komprenas la hispanan ol mi. Simile estas en la angla kaj la germana. - Sincere, Moldur (diskuto) 13:46, 24 aŭg. 2021 (UTC)Reply
    Kurioze, ekzistas ambaŭ kategorioj, sed neniu el la du artikoloj en Vikipedio.--kani (diskuto) 23:45, 25 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    Kategorio:Webarchive template wayback links redakti

    Saluton, ĉu iu povus klarigi, por kio estas Kategorio:Webarchive template wayback links nomita alilingve kaj sen intervikioj? Se ĝi estas necesa, ĉu oni ne povus envicigi ĝin inter la kaŝitaj kategorioj aŭ eventuale forigi ĝin? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:04, 30 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    Saluton, Petr. Mi jam alparolis la problemon en 2019 sur la paĝo Vikipedio:Lua/Petoj. Ĉar malmultaj uzantoj interesiĝas kaj okupiĝas pri Lua-moduloj, ĝis nun neniu reagis nek proponis ion tie pri la modulo {{webarchive}}. Per traduko de teksto en ĝia submodulo eĉ eblus kategorio kun esperanta titolo. Krome ĝi povus eĉ fariĝi kaŝita kategorio.
    Ĉar la titolo de la kategorio dependas de kodo en Lua-modulo, mi proponas daŭrigi la diskuton sur Vikipedio:Lua/Petoj, en la tiea ĉapitro "Strangaj kategorioj en artikolo". --Tlustulimu (diskuto) 18:06, 30 aŭg. 2021 (UTC)Reply

    One of the Hollywood Ten redakti

    Saluton. Mi kreis artikolon One of the Hollywood Ten pri filmo. Kiel kutimo, mi uzis ŝablonon Informkesto filmo, kiu ĝis nun bone funkciis. Tamen por tiu artikolo en la listo de aktoroj aperis mistere Adolf Hitler, kiu eble estas tute supraĵe menciita en la filmo, sed tute ne kiel rolulo, same kiel Danny Kaye, kiu same ne partoprenis en la filmo kiel aktoro. Ĉu iu povas forigi tiujn el la listo? Kurioze ili ne aperas en la aliaj artikoloj ligitaj alilingve.--kani (diskuto) 23:27, 12 sep. 2021 (UTC)Reply

    En la redakto-historio en Vikidatumoj troveblas ke la indiko origine fontas el "ČSFD, Czech and Slovak web project providing a movie database", aldonite de uzanto Frettie, https://www.wikidata.org/wiki/User:Frettie. La aliaj vikipedioj supozeble ne uzas liston aŭtomate generitan el Vikidatumoj sed mane skribitan. - Eble tio helpas! Sincere, Moldur (diskuto) 11:51, 13 sep. 2021 (UTC)Reply
    Vi ja permane aldonis liston (supozeble el la hispana Vp.), sed la nomo de la parametro malĝustas. Ĝi estu "ĉefrolanto" (singulare, minuskle), ne "Ĉefrolantoj". Vidu {{Informkesto filmo}}. - Moldur (diskuto) 11:58, 13 sep. 2021 (UTC)Reply
    Mi nun korektis la parametro-nomon. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:45, 13 sep. 2021 (UTC)Reply

    Informkesto parlamento redakti

    Saluton,
    Mi plibonigas la artikolon pri Eŭropa Parlamento sed ne komprenas, kial eroj de la informkesto ne aperas en la artikolo (ĉi-kaze "emblemo_subteksto" kaj "strukturo_subteksto").
    Se iu povas klarigi la aferon kaj solvi la problemon...
    Dankon --Baba79 (diskuto) 13:15, 28 sep. 2021 (UTC)Reply

    Saluton, @Baba79: La menciitaj partoj de la informkesto ne aperis en la artikolo, ĉar simple mankis kodo en la ŝablono {{informkesto parlamento}}. Mi ĵus aldonis ĝin. - Amike Tlustulimu (diskuto) 07:52, 11 okt. 2021 (UTC)Reply
    Multe dankon--Baba79 (diskuto) 08:50, 11 okt. 2021 (UTC)Reply

    Coolest Tool Award 2021: Call for nominations redakti

     

    The third edition of the m:Coolest Tool Award is looking for nominations!

    Tools play an essential role for the Wikimedia projects, and so do the many volunteer developers who experiment with new ideas and develop and maintain local and global solutions to support the Wikimedia communities. The Coolest Tool Award aims to recognize and celebrate the coolest tools in a variety of categories.

    The awarded projects will be announced and showcased in a virtual ceremony in December. Deadline to submit nominations is October 27. More information: m:Coolest Tool Award. Thanks for your recommendations! -- SSethi (WMF) for the 2021 Coolest Tool Academy team 05:56, 19 okt. 2021 (UTC)Reply

    Informkesto libro redakti

    Estimataj vikipedianoj,

    Mi rimarkis ke iuj kolegoj aldonis ŝablonon {{Informkesto libro}}, ĝuste tiel, sen iuj ajn parametroj, kio prezentiĝis al la leganto kiel... nu, tute sen-informa kesto, tute malplena.

    Por igi la ŝablonon pli utila, mi ĉi-monate (eksperimente) aldonis al ĝi plurajn plibonigojn, en sama stilo kiel ĉe ekz-e {{Informkesto reganto}} aŭ {{Informkesto homo}}, tiel ke ĝi nun ĉerpas kelkajn bazajn informojn el Vikidatumoj (pri aŭtoro, eldono, origina lingvo, bildo). La ŝablono do estas bone uzebla eĉ tute sen parametroj kaj rezultigas akcepteblan prezentiĝon, kondiĉe ke la libro entute jam estas registrita en Vikidatumoj. Vidu la rezulton ekz-e ĉe: Robinsono Kruso. Certe eblas ankoraŭ aldoni pliajn detalojn en sama maniero, sed ĉiuokaze nun ne plu estas sen-informa informkesto.

    Mi esperas ke tiu pluvoluigo plaĉas al vi. Sincere, Moldur (diskuto) 18:17, 22 nov. 2021 (UTC)Reply

    Community Wishlist Survey 2022 is coming. Help us! redakti

    The Community Wishlist Survey 2022 starts in less than two weeks (Monday 10 January 2022, 18:00 UTC). We, the team organizing the Survey, need your help.

    Only you can make the difference

    How many people will hear and read about the Survey in their language? How many will decide to participate? Will there be enough of you to vote for a change you would like to see? It all depends on you, volunteers.

    Why are we asking?

    • We have improved the documentation. It's friendlier and easier to use. This will mean little if it's only in English.
    • Thousands of volunteers haven't participated in the Survey yet. We'd like to improve that, too. Three years ago, 1387 people participated. Last year, there were 1773 of them. We hope that in the upcoming edition, there will be even more. You are better than us in contacting Wikimedians outside of wikis. We have prepared some images to share. More to come.

    What is the Community Wishlist Survey?

     

    It's an annual survey that allows contributors to the Wikimedia projects to propose and vote for tools and platform improvements. Long years of experience in editing or technical skills are not required.

    Thanks, and be safe and successful in 2022! SGrabarczuk (WMF) (talk) 03:15, 29 dec. 2021 (UTC)Reply

    Save the Date: Coolest Tool Award 2021: this Friday, 17:00 UTC redakti

    <languages />

    Hello all,

    The ceremony of the 2021 Wikimedia Coolest Tool Award will take place virtually on Friday 14 January 2022, 17:00 UTC.

    This award is highlighting software tools that have been nominated by contributors to the Wikimedia projects. The ceremony will be a nice moment to show appreciation to our tool developers and maybe discover new tools!

    Read more about the livestream and the discussion channels.

    Thanks for joining! andre (talk) -08:02, 6 January 2022 (UTC)

    Last two days for submitting proposals redakti

     

    Tomorrow is the last day for submitting proposals for the Community Wishlist Survey 2022.

    Also, everyone is welcome to translate, promote, and discuss proposals. SGrabarczuk (WMF) (talk) 14:45, 22 jan. 2022 (UTC)Reply

    Aŭtomata taksado de artikoloj redakti

    Mi rimarkis, ke euwiki aŭtomate taksas la kvaliton de siaj artikoloj per sistemo ORES (eu:Laguntza:ORES, ORES). Ĉu ne estus bone havi la samon en eowiki? --Dominik (diskuto) 05:57, 29 jan. 2022 (UTC)Reply

    La ideo sonas bona, sed ĉu ni havas kapablulojn kiuj povas fari la necesan laboron? - Sincere, Moldur (diskuto) 07:04, 29 jan. 2022 (UTC)Reply

    Rollout of the new audio and video player redakti

    Please help translate to your language

    Hello,

    Over the next months we will gradually change the audio and video player of Wikis from Kultura to Video.js and with that, the old player won’t be accessible anymore. The new player has been active as a beta feature since May 2017.

    The new player has many advantages, including better design, consistent look with the rest of our interface, better compatibility with browsers, ability to work on mobile which means our multimedia will be properly accessible on iPhone, better accessibility and many more.

    The old player has been unmaintained for eight years now and is home-brewn (unlike the new player which is a widely used open source project) and uses deprecated and abandoned frameworks such as jQuery UI. Removing the old player’s code also improves performance of the Wikis for anyone visiting any page (by significantly reducing complexity of the dependency graph of our ResourceLoader modules. See this blog post.). The old player has many open bugs that we will be able to close as resolved after this migration.

    The new player will solve a lot of old and outstanding issues but also it will have its own bugs. All important ones have been fixed but there will be some small ones to tackle in the future and after the rollout.

    What we are asking now is to turn on the beta feature for the new player and let us know about any issues.

    You can track the work in T100106

    Thank you, Amir 17:59, 17 feb. 2022 (UTC)Reply

    Informkesto urbo redakti

    Saluton. Eble nur de hieraŭ artikoloj pri urboj uzantaj ŝablonon Informkesto urbo|regiono-ISO=ktp aperigas fine de la tabelo strangan malplenan fakon, iom ĝenan aŭ almenaŭ fuŝaspektan. Eble estas nur rezulto de kreata ilo kiu poste solviĝos.--kani (diskuto) 10:31, 2 mar. 2022 (UTC)Reply

    Saluton, Kani. La parametro regiono-ISO neniel havas influon pri la nova mapo de {{informkesto urbo}}. - Jam en majo 2021 mi skribis diskutan kontribuon pri la ŝablono. Sed ĝis hieraŭ neniu reagis je ĝi. Ĉar la mapligila mapo jam funkcias, se la servilo ne havas tro da streĉo, mi aldonis la trajton. Nun ankoraŭ devus daŭri iomete ĝis la servilo aktualigis ĉion. - Mi simple transprenis kodon el {{informkesto insulo}} kaj iomete aldonis ion, por ke la trajto ankaŭ funkciu, se la koordinatoj venas el la rilata Vikidatuma ero de la koncerna artikolo. Do, kion fari, se kelkfoje la servilo iomete ovumas? --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 2 mar. 2022 (UTC)Reply
    Dankon pro la klarigo. La mapoj ekaperis sed ne ĉiuj ankoraŭ.--kani (diskuto) 13:12, 2 mar. 2022 (UTC)Reply
    Ne dankinde, kara Kani. Sed mi ĵus rimarkis, ke mi eble devus alĝustigi la aspekton de la mapligila markilo al la markilo de alia informkesto, nome {{informkesto geografiaĵo}}. Ĉu mi faru tion tuj aŭ mi ankoraŭ atendu pliajn opiniojn pri la aspekto? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 2 mar. 2022 (UTC)Reply
    Saluton. Mi ĵus eĉ iomete ŝanĝis la aspekton de la nova mapo, alĝustigante tion al la urba resp. vilaĝa mapligila mapo de {{informkesto geografiaĵo}}. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 6 mar. 2022 (UTC)Reply

    CommonsDelinker... redakti

    ...fuŝas: forigas dosierojn anstataŭ anstataŭigi ilin, ekz-e: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Croglio&diff=next&oldid=7239520 Moldur (diskuto) 20:23, 3 maj. 2022 (UTC)Reply

    Mi raportis eraron: https://bitbucket.org/magnusmanske/commons-delinquent/issues/89/file-name-becomes-empty - Moldur (diskuto) 23:34, 3 maj. 2022 (UTC)Reply

    Vikipedio:Teknikaj novaĵoj‎ redakti

    Saluton. Mi ĵus vidis, ke nun la paĝo Vikipedio:Teknikaj novaĵoj‎ estas sufiĉe plena kaj granda. Ĉu eblus meti parton en arkivajn subpaĝojn? Se jes, kies roboto eble povus aranĝi tion, laŭeble laŭ iu ritmo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 9 maj. 2022 (UTC)Reply

    Multaj hungaroj en zorgiga kategorio redakti

    Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke ial multaj artikoloj pri hungaroj aperas en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Problemo devus esti, ke la naskiĝdato aŭ loko ne havas taŭgan valoron en la Vikidatuma ero aŭ la dato aŭ loko de morto. Kion fari? Mi jam iomete redaktis kelkajn artikolojn aldonante parametrojn pri naskiĝo aŭ morto kun la valoro "nekonata", por eviti la relative senutilan aperon de la zorgiga kategorio. Devus esti problemo de la ŝablono {{dato kaj loko}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 12 maj. 2022 (UTC)Reply

    Demandoj pri ŝablonoj redakti

    Saluton. Mi hieraŭ hazarde rimarkis, ke {{informkesto hispana urbo}} ial estas tre malofte uzata. Krome mankas al ĝi diversaj trajtoj de {{informkesto urbo}}. Ĉu ni eble eĉ rezignu pri la aparta ŝablono {{informkesto hispana urbo}} anstataŭante ĝin per la kutima {{informkesto urbo}}. Se jes, mi povus ŝanĝi la malmultajn artikolojn. Ĉu mi eble transprenu kelkajn parametrojn, kiel ekz. komarko, riveroj, distanco kaj alia loko en la kutiman ŝablonon?

    @Kani: Kie komarko inter la administraj aferoj devus esti enordigata en {{informkesto urbo}}? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:43, 26 maj. 2022 (UTC)Reply

    @Tlustulimu: Se mi bone komprenis la demandon, komarko estas subdividaĵo de provinco (kvankam foje ekzemple en Kampartero ĝi povas enhavi municipojn de kelkaj najbaraj provincoj, sed malofte). Ĉefa subŝtato en Hispanio estas aŭtonoma komunumo ("comunidad autónoma") kiel evitinda traduko anstataŭ la tradicia koncepto regiono, pli klare komprenebla en Esperanto. Regiono subdividiĝas en provincoj kaj provincoj administracie en "partidos judiciales" (jurisdikciaj partioj aŭ distriktoj) ne tiom utilaj por vikipediaj priskriboj kiom komarkoj kiuj tamen ofte ne havas oficialan agnoskon, kvankam foje jes. "Comarca" foje povus esti simile tradukita al distrikto; fakte tiu koncepto apenaŭ ekzistas en Hispanio, nur en kelkaj grandurboj kun signifo subkvartalo. Tro komplika, ĉu ne?--kani (diskuto) 17:52, 26 maj. 2022 (UTC)Reply

    Saluton. Mi ĵus trovis plian tian ŝablonon, nome {{Informkesto vilaĝo pl}}, kiu sufiĉe malofte estas uzata. Ĉar jam ekzistas {{informkesto vilaĝo}} kiel alidirektilo al {{informkesto urbo}}, mi preferus ekuzi tion. Ĉu estas aliaj proponoj? --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 26 maj. 2022 (UTC)Reply

    {{Informkesto vilaĝo pl}} estis tiom malmulte uzata, ke mi anstataŭigis ĉion per {{Informkesto vilaĝo}}. Pormemore temis pri vilaĝoj Andrzejki-Tyszki, Babsk, Bobrowa (Opola Provinco), Brzostowa Góra, Gajewniki-Kolonia, Małe Swornegacie, Piotrowice (Poviato Otwock), Starokrzepice, Tarłów, Wilkszyn. Dominik (diskuto) 04:28, 28 maj. 2022 (UTC)Reply
    Dankon, kara Dominik, ke vi ŝanĝis la uzatan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 12:21, 28 maj. 2022 (UTC)Reply
    (+) Mi ĵus iomete alĝustigis kelkajn parametrojn en la artikoloj, ĉar la rilataj informoj alie perdiĝus. Nur la eventuale menciitajn genitivajn formojn de la nomoj mi ne transprenis, ĉar tia informo malgravas. --Tlustulimu (diskuto) 19:29, 28 maj. 2022 (UTC)Reply

    Ĉu eble certa ŝablono estu transprenata? redakti

    Saluton. Mi hazarde trovis la jenan ŝablonon en la angla Vikipedio en:Template:Rail-interchange, kiu aperigas simbolojn kun ligiloj al diversaj artikoloj. Ĉu ni eble povus iel transpreni ĝin? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 20:55, 28 maj. 2022 (UTC)Reply

    Pliaj ŝablonoj kun mapligila subteno redakti

    Saluton. Mi hodiaŭ aldonis la subtenon por {{mapligilo}} al plia ŝablono, nome

    Hieraŭ mi aldonis tion al:

    Multaj informkestoj kun tia aldono troveblas sur Vikipedio:Mapligilaj mapoj en informkestoj. Ĉu eble iu havas proponon aŭ rimarkon pri tio? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 30 maj. 2022 (UTC)Reply

    Hieraŭ mi aldonis la subtenon por {{mapligilo}} al plia ŝablono, nome
    Hodiaŭ mi aldonis la subtenon por {{mapligilo}} al plia ŝablono, nome
    Mi provos aldoni tion iom post iom al pliaj informkestoj, se tio relative facile eblas kaj povas esti utila. --Tlustulimu (diskuto) 20:59, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

    Netradukitaj paĝoj en la MediaWiki-nomspaco redakti

    Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la traduka vikio ankoraŭ ne tradukis la jenon:

    Ĉar mi jam de kelka tempo ne tradukis tie, mi petas, ke eble alia uzanto provu fari tion tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 20:20, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

    Pliaj mankoj de tradukoj troviĝas parte sur la paĝo Specialaĵo:LintErrors. --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 30 jun. 2022 (UTC)Reply

    Aldono laŭ ŝablono en la rusa vikipedio redakti

    Saluton. Antaŭ kelkaj tagoj mi aldonis ses pliajn parametrojn al la provejaj versioj de {{situo sur mapo}}, {{situo sur mapo/~}} kaj {{situo sur mapo/~*}}, laŭ la rusa ŝablono "ПозКарта". Tie eblas havi alternativan specon de markilo, kiu povas esti cirklo aŭ kvadrato. Jam videblas sur Ŝablono:Situo sur mapo/ekzemploj je la fino, ke tio bone funkcias. - Ĉu mi metu tiun aldonon en la "normalajn", neprovejajn ŝablonojn? - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:54, 14 jun. 2022 (UTC)Reply

      Farite Ĉar neniu kontraŭis ĉi tie kaj miaj testoj estis senproblemaj, mi ĵus aldonis la sesopon de novaj parametroj kaj eĉ aldonis ekzemplojn al la dokumentado de la ĉefa ŝablono, ĉikaze do {{situo sur mapo}}. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:45, 16 jun. 2022 (UTC)Reply

    Komenci novan diskuton de kelkaj tagoj signifas trakti kun anglalingvaj komunikaĵoj de la Wikipedia branch nomata "Esperanto" redakti

    Komenci novan diskuton de kelkaj tagoj signifas trakti kun jenaj komunikaĵoj de la esperantlingva Vikipedio:

     
     "Start a discussion about TOPIC. Talk pages are where people discuss how to make content on Vikipedio the best that it can be. You can use this page to start a discussion with others about how to improve TOPIC. [Start a discussion]" kaj kiam oni progresas plian paŝon "Please provide a title for your discussion topic. If you click "Add topic", your topic will be added without a title. [Add topic]". 

    Tio neadekvatas. Mi rigardis kaj serĉis en wikidata.org/wiki/Special:Translate kaj aldone en meta.wikimedia.org, sed nenie mi povis trovi lokon por "lokalizi" (do traduki al Esperanto) tiujn informojn. Ĉu iu havas ideon, kie trovi tian lokon por traduki al bonorda Esperanto la frazojn? ThomasPusch (diskuto) 13:38, 18 jun. 2022 (UTC)Reply

    Saluton, Thomas. Mi supozas, ke la traduko devus okazi en la traduka vikio. Ĉar mi jam de kelkaj jaroj tie ne (plu) redaktis, bedaŭrinde mi ne scias detalojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:41, 18 jun. 2022 (UTC)Reply

    Informkesto verkisto redakti

    Saluton. Mi rimarkis, ke la malsupraj ligiloj ĉe {{informkesto verkisto}} ial kondukas al ĝia baza ŝablono {ŝ|informkesto reganto}}. Kial? Tlustulimu (diskuto) 19:44, 23 jun. 2022 (UTC)Reply

    Informkesto kiu elvokas interne informkeston redakti

    Saluton. Nun ni jam havas kelkajn informkestojn, kiuj en sia fontokodo alvokas alian informkeston. Ĉu por tio estu iu atentiga skatalo en la dokumentado? Se jes, ĉu tio okazu per nova helpa ŝablono? - Ĉu eble la atentigo okazu en la alvokanta kaj la alvokata ŝablonoj? - Ekzemplo por tiaj ŝablonoj estas interalie {{informkesto biblioteko}}, kiu alvokas {{informkesto muzeo}}. Alia grupo estas {{Informkesto kristana preĝejo}} kaj {{Informkesto sinagogo}}, kiuj alvokas interne {{Informkesto sakrala konstruaĵo}}. Krome kelkaj biografiaj informkestoj alvokas interne {{informkesto reganto}}. Amike Tlustulimu (diskuto) 18:01, 7 jul. 2022 (UTC)Reply

    eraro en dosiero redakti

    Helpon!

    Mi sxangxis la koloron de la jena dosiero: Dosiero:Flago-de-la-Unuiĝintaj-Nacioj.svg, al la oficiala (#009edb). Mi sxangxis, tekste, nur la koloron cxe unu loko de la dosiero (cxe rect fill="#009EDB"). Per mia komputilo la sxangxita versio aspektas bone. Sed sxajnas ke estis eraro dum la alsxuto al WP-eo. Me do restarigis la antauan, malnovan version, sed nun estas eraro montri gxin. Mi ne komprenas kiel. Kwamikagami (diskuto) 06:37, 14 jul. 2022 (UTC)Reply

    Ne sciante ripari tiun dosieron, mi anstataŭis la difektitan flagon per "Flag of the United Nations.svg" en ĉiuj artikoloj, kie ĝi troviĝis. La aspekto supozeble estas la sama, do tio provizore solvas la problemon. Dominik (diskuto) 17:54, 15 jul. 2022 (UTC)Reply

    Dosiero:Makaronezio.png redakti

    Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la bildo Dosiero:Makaronezio.png legeblas "Europo", do sen diakrito. Kiu povus korekti tion al "Eŭropo"? La kreinto ja lastfoje redaktis en 2009. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:40, 21 jul. 2022 (UTC)Reply

    Specialaĵo:Apude ŝajne ne funkcias redakti

    Specialaĵo:Apude estas servo por trovi artikoloj pri temoj proksime de vi. ĝi bone funkcias en aliaj lingvoj. Parto de la probleme certe estas ke multaj artikoloj ne enhavas geograficaj koordinatoj (Projekto:Geografiaj koordinatoj) sed ŝajne ankaŭ estas teknikaj cimoj en la paĝo. Mi ne kapablis uzi la paĝon per Firefox, kaj mi neniam trovis ajnan rezulton. Aliaj homoj havis similajn spertojn. Stefangrotz (diskuto) 16:42, 27 jul. 2022 (UTC)Reply

    Oni permesu al eo.vikipedio.org ekkoni sian lokon. Ĉe mi 3 artikoloj estis trovitaj per Firefox. Dominik (diskuto) 09:20, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Mi aldonu, ke en la angla vikipedio mi trovis multe pli da artikoloj per "Special:Nearby". --Dominik (diskuto) 09:38, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    La komuna trajto inter la trovitaj artikoloj estas "Geokesto2". --Dominik (diskuto) 12:41, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Jam ekde kelkaj jaroj ekzistas fakta posteulo de "Geokesto2" kaj "Geokesto", nome {{informkesto geografiaĵo}}. Ĝi eĉ enplektas jam rekte kaj parte iom ruze {{mapligilo}}, sed depende de la valoro de la unua nenomita parametro. Krome ĝi enhavas kelkajn pliajn aldonojn.
    Ĉe mi ial Specialaĵo:Apude nenion taŭgan trovis. Ĉu ĝi eble bezonas aldonon de artikola titolo? Se jes, kiel? --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Post pripenso, mi pensas ke bona metodo estas unue provi per "Special:Nearby" en la angla Vikipedio. Se ĝi funkcias en la angla Vikipedio, ĝi nepre ankaŭ funkciu en la esperanta, kondiĉe ke iuj el la artikoloj enhavu informkeston Geokesto2 aŭ similan. Ekzemple por homoj kiuj loĝas en Caen aŭ ĉirkaŭaĵo, nun troveblas 4 artikoloj anst. nur 3, post kiam mi ŝanĝis la informkeston de Kastelo de Caen. Atentu ke iuj komputiloj krome postulas permeson ekkoni sian lokon sendepende de la retumilo. Dominik (diskuto) 03:22, 6 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    ŝajnas ke trovi la lokon nur ne funkcias ĉe Mac kun Firefox, ĝi do estis mia teknika problemo kaj ne problemo de la retejo. --Stefangrotz (diskuto) 20:51, 18 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Kategorio:Monaĥejoj en Hispanio redakti

    Saluton. Mi ĵus kreis artikolon Monaĥejo de Montehano kaj aldonis tiun kategorion, fakte kopiante ĝin el ties titolo. Tamen en la artikolo la kategorio aperas ruĝe, kvazaŭ neekzistanta, kaj en la kategorio ne aperas la kreita artikolo. Mi refresiĝis sed tio ŝanĝis nenion. Mi ne volis krei alidirektilon, ĉar eble tio estus kreinta fuŝaĵon. Ĉu iu povas helpi? Eble tio rilatas al supersigno.--kani (diskuto) 15:10, 7 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Saluton, mi riparis tion. En la artikolo post la nomo de kategorio estis speciala nevidebla spaca simbolo, kiu foje ekzistas post iuj tekstoj (titoloj, ligiloj, ...). LiMr (diskuto) 19:02, 7 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Saluton, LiMr. Ĉu vi uzas specialan ilon por vidigi la nevideblajn simbolojn? --Tlustulimu (diskuto) 19:56, 7 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Saluton, eble ekzistas la specialan ilon, sed mi ne uzas ĝin por tio. Kiam mi suspektas, ke ĉi tia speciala spaco estas tie, mi uzas tre simplan kontrolan proceduron. Mi provos movi la tekstokurson per la maldekstra aŭ dekstra sagoklavo ĉirkaŭ la areo. Ĉe la speciala spaco la tekstokurso ne movos. Kaj se vi trovas ĝin, vi povas forigi ĝin per klavo Delete aŭ Backspace kiel normala litero. LiMr (diskuto) 20:34, 7 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Mi foje vidis strangan kvaranguleton per WikEd dum la redaktado. Ĉu tio eble estis tia signo? --Tlustulimu (diskuto) 15:52, 18 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Mi ne scias. Mi ne uzas la ilon WikEd. Sed estas multaj aliaj specialaj simboloj kaj komputilo ankaŭ ofte ne povas montri kutiman skribsignon el nekutimaj lingvoj kiel la ĉina, la japana, ... LiMr (diskuto) 18:36, 18 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    "Informkesto urbo" en artikoloj pri regionoj redakti

    Saluton. Mi ĵus trovis la du artikolojn Regiono Aisén kaj Regiono Marborda-Karsta, kiuj temas pri regionoj, sed tamen enhavas la ŝablonon {{informkesto urbo}}. Mi jam alifoje vidis tiajn artikolojn, sed ne memoras la titolojn. Mi dubas pri la taŭgeco de la ŝablono. Nun estas la demando, ĉu por tiaj artikoloj estu uzata {{informkesto administra unuo}}, {{informkesto administra unuo2}} aŭ {{informkesto geografiaĵo|administra unuo}}? - Bedaŭrinde pri la uzado de tiaj ŝablonoj estas granda ĥaoso. Amike Tlustulimu (diskuto) 19:09, 16 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Plia tia artikolo estas interalie Samara provinco (Rusio). --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 17 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Ĉar neniu iel reagis ĉi tie, mi ĵus substituis la uzatan informkeston en Samara provinco (Rusio). Mi ĉikaze ekuzis {{informkesto geografiaĵo|administran unuo}}. Tlustulimu (diskuto) 19:59, 22 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Pri la Samara provinco (Rusio), la nova kesto {{informkesto geografiaĵo|administra unuo}} aspektas pli malpli bone. Vian demandon mi principe respondus per rigardo, kio plej multe uzatas en kompareblaj paĝoj, ĉar kompreneble la paĝo inter si laŭeble aspektu simile. Mi nun ne enketos multe, sed unu eta rigardo al najbara unu, la orenburga provinco, jam montris ke tie uzatas la {{Informkesto federacia subjekto de Ruslando}}, kiu efektive aspektas malsamece. Sed se ni supozas ke {{informkesto geografiaĵo|administra unuo}} estas la ĝusta solvo: tie min aparte ĝenis la fakto ke tie estis ruĝega angla horzono "Samara time" kaj nigre sub tio ankaŭ anglalingva noto "Europe/Samara", kun ligilo [+] al vikidatumoj. Mi scias ke mi en vikidatumoj povus meti belajn e-lingvajn vortojn "Samara horzono" aŭ pli ĝuste "horzono de Samara" (ĉar Samara ne estas e-lingva adjektive sed fremdlingva substantivo), tiam mi havus eblecon aŭ krei belan paĝon de tiu titolo, aŭ simple meti alidirektilon "horzono de Samara" > "UTC+04:00". Mi nun faris ankoraŭ pli pigre, rekte tradukis "Samara time" al "UTC+04:00" rekte en vikidatumoj kaj en la e-lingva informkesto tuj aperas blua, perfekte funkcianta interna ligilo al ĝusta paĝo. Sed la nigraj vorto "Europe/Samara", kun ligilo [+] al vikidatumoj, restas, kvankam en vikidatumoj mi vidas la eron, komprenas ke temas pri "IANA-horzono" sen ajna teksto en iu ajn lingvo, kaj prioritate elektis la unuan horzonon, kiu nun nomiĝas simple "UTC+04:00". Evidente aldona IANA-horzono nepras. Bone, tie mi povas ŝanĝi anglan Europe al esperanta "Eŭropo", tiam estas nenio fremdlingva plu. Sed tamen la nepro havi aŭtomate du horzonojn el du sistemoj iom ĝenetas. Sed baze, pri la origina demando: ni provu laŭeble adaptiĝi al la dezajno de plej multaj paĝoj, kaj kiam komplete ne rekoneblas iu ajn sistemo, tiam oni povas vidi ĉu estas iu alia kiu interesiĝas pri tiu mondparto, kaj se ne, oni simple povas komenci normon, sed tiam ne nur en unu paĝo, sed plej bone en ĉiuj samspecaj. ThomasPusch (diskuto) 17:45, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Problemo pri ISO-kodoj de Irano redakti

    Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke iam okazis ŝanĝo ĉe la ISO-kodoj de Irano. Tial povas esti, ke niaj ŝablonoj estas nuntempe parte miksaĵo el malnovaj kaj novaj kodoj. Mi nun provos iom post iom rearanĝi la tuton, se eblas. Estus bone, se dume la nombro de koncernaj artikoloj ne tro kreskus. Alie estus tro multe por kontroli kaj korekti. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:11, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Mi ĵus finis la reordigon de la iso-kodaj ŝablonoj pri Irano kaj kreis eĉ novajn, laŭ la paĝo ISO 3166-2:IR. Mi esperas, ke nun la tuto estas almenaŭ ĉe la helpaj ŝablonoj en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Problemo pri iamaj distriktoj de Albanio redakti

    Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la iso-kodoj por la distriktoj de Albanio laŭ la germana artikolo de:ISO 3166-2:AL jam ekde fino de 2015(!) ne plu estas validaj. Tial mi dubas pri la utilo ankoraŭ iel uzi ilin. Krome mi dubas pri la utilo aldoni informkestojn al artikoloj pri iamaj administraj unuoj. - Ĉu estas eble aliaj opinioj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:26, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    La etoso "Vector 2022" ne tute estas adaptita al Esperanto redakti

    Laŭ la vikimedia fondaĵo la stilo "vector 2022" baldaŭ estos la defaŭlta stilo de ĉiuj vikipedioj. (vidu la angla prezentado[2])

    En la momento eblas ŝalti ĝin tie ĉi: beta -> aspekto -> Vector (2022)

    Minimue du aferoj mankas en la momento kiam oni ŝaltas ĝin en la esperanta Vikipedio:

    • La emblemo de Vikipedio en la supra maldekstra angulo estas "Wikipedia" anstataŭ "Vikipedio - la libera enciklopedio"
    • En la maldekstra menuo la ligilo "Switch to old look" ankoraŭ ne estas tradukita al Esperanto.

    REDAKTO: la emblemo de vikipedio ankaŭ estas angla ĉe https://eo.m.wikipedia.org

    Kie eblas traduki etosojn? Stefangrotz (diskuto) 19:11, 30 aŭg. 2022 (UTC)Reply

    Tradukoj por la vikia interfaco okazas en la traduka vikio. Ĉar mi jam ekde kelkaj jaroj tie ne plu redaktis ion manke de tempo, mi ne scias detalojn. Tlustulimu (diskuto) 19:23, 30 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Ho, tio estas interesa retejo, dankon. Bedaŭrinde mi trovis nek la bildon nek la frazon "Switch to old look" en la traduka vikio. Stefangrotz (diskuto) 20:10, 30 aŭg. 2022 (UTC)Reply
    Mi nun trovis la solvon:
    1. Mi kreis du novajn emblemojn (kopioj de partoj de [3]) kaj aldonis ilin ĉe: https://www.mediawiki.org/wiki/Reading/Web/Desktop_Improvements/logos
    2. Nun Iu kun administrantaj rajtoj devas fari tion: https://wikitech.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_site_requests#Change_the_logo_of_a_Wikimedia_wiki
    Jen alia ligilo kun instrukcio: https://www.mediawiki.org/wiki/Manual:$wgLogos
    Stefangrotz (diskuto) 16:16, 13 sep. 2022 (UTC)Reply
    Atendante Jen peto por "Site request" en la sistemo de Vikimedio: https://phabricator.wikimedia.org/T318216 Stefangrotz (diskuto) 16:14, 21 sep. 2022 (UTC)Reply

    Mankanta Ŝablono:Informkesto fikcia loko redakti

    Ĉu iu povus traduki la anglalingvan ŝablonon Template:Infobox fictional location? La ekzistantaj geografiaj informkestoj ne taŭgas por elpensitaj landoj kaj regionoj. Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 07:08, 12 sep. 2022 (UTC)Reply

    Ŝablono politikisto redakti

    Ĉu iu povas helpi klarigi, kiel funkcias la informkesto politikisto, uzata en kelkaj artikoloj. Ekzemple, en la artikoloj Matti Vanhanen kaj Erkki Tuomioja aperas ĉe la kapo de la informkesto stranga (kaj malĝusta) aglalingva titolo aŭ postenonomo, kiun mi neniel kapablas ŝanĝi.. Ĝenerale, mi opinias kaj la ŝablonoj kaj precipe la informkestoj estas la plej esotere mistika parto de Vikipedio kaj granda obstaklo en racia verkado por la enciklopedio. Nenie troveblas simpla klarigo de ilia funkciado kaj de iliaj informfontoj kaj kiel manipuli ilin. Surfo 09:29, 28 sep. 2022 (UTC) Aldono: Mi ankaŭ ne komprenas, kiel aperis la <nowiki>-notoj en mian ĉi-supran tekston kaj do malaperis la ligiteco al la artikoloj. Mi nun korektis ĝin, espereble sukcese.--Surfo 09:35, 28 sep. 2022 (UTC)Reply

    Estimata Surfo!
    Mi komprenas ke informkestoj povas aperi konfuzaj kaj ne tuj kompreneblaj. Ili ja ofte ŝajnas aperigi informojn "el nenio", kaj eĉ ne ĉiam esperantlingvaj. Tamen mi opinias ke ili aldonas bonan plusan valoron, kaj se oni iom konatiĝas kun ili kaj kun Vikidatumoj, ili tamen ne estas tro kompleksaj kaj ja bone regeblaj.
    Informoj kiuj "mistere aperas" en informkestoj fakte estas prenataj el Vikidatumoj, kaj ili estas malferme redakteblaj, same kiel Vikipedio mem. Iru al Vikidatumoj, ekz-e per la ligilo "En aliaj lingvoj" ĉe la artikolo kiu montras anglaĵon. Trovu la eron en la angla, sekvu la hiperligon (t.e. alklaku ĝin), kaj en la sekva paĝo vi povos mem aldoni esperantigitan titolon se tiu mankas.
    Alternative, vi eĉ ne bezonas Vikidatumojn. En la informkesto mem, plenigu "| titolo = defendministro de Finnlando" (aŭ kion ajn vi volas skribi) por ke aperu tiu titolo anstataŭ la "mistere aperinta" el Vikidatumoj. Legu la priskribon de la ŝablono mem por detaloj kiel uzi.
    Mi nun elangligis tiujn du titolojn de tiuj finnlandaj ministroj.
    Mi ĝojas ke vi faras bonkvalitajn kontribuojn al nia Vikipedio, kaj mi esperas ke vi baldaŭ ankaŭ pli familiariĝos pri informkestoj kaj aprezos ilian valoron. - Sincere, Moldur (diskuto) 13:45, 28 sep. 2022 (UTC)Reply
    Dankon, nun la tekstoj estas Esperantaj sed ankoraŭ plene malĝustaj. Nek Vanhanen nek Tuomioja nun postenas en la nomitaj oficoj. Aktualajn informojn pri ili (en la Sveda) vi povas legi sur paĝoj de la Finnlanda Parlamento: pri Vanhanen https://www.eduskunta.fi/SV/kansanedustajat/Sidor/414.aspx kaj pri Tuomioja https://www.eduskunta.fi/SV/kansanedustajat/Sidor/357.aspx La titolo de Vanhanen ("minintro pri defendo") estas eĉ konsterna, ĉar tian postenon li havis dum nur du monatoj sed servis sep jarojn kiel ĉefministro (nun li prezidas la parlamenton). Kiel la informkesto plukas iun el la postenoj de politikisto por montri titole en la informkesto? Mi provis ankaŭ iel tute forigi tian misan informon sed sen sukceso. Ŝajnas ke tute mankas tia indiko pri posteno en la informkestoj de pluraj politikistoj, sed kiel efektivigi tian (ofte dezirindan) malplenon? Surfo 15:25, 28 sep. 2022 (UTC)Reply
    Se la persono havis unu solan titolon, la ŝablono montras tiun, kaj do bone. Se la persono havis plurajn titolojn, tiam la ŝablono elektas iun ajn (iom hazarde), do verŝajne ne la plej taŭgan. En tiu kazo estas pli bone ke uzanto mem aldonu preferatan titolon. Mi por tiu kazo simple proponas: "finnlanda politikisto". Do simplu skribu {{informkesto politikisto | titolo = finnlanda politikisto }} aŭ simile, kaj jen vi ricevos tute taŭgan aspekton. Aŭ enskribu la nune plej gravan postenon, laŭ via bontrovo. Vi estas bonvena (1) legi la ŝablonan dokumentadon, (2) eksperimenti pri diversaj formoj, kaj kompreneble (3) demandi kaj diskuti ĉi-tie pri uzo de ŝablonoj, aŭ eĉ (4) proponi plibonigojn. Mi estas konvinkita ke vi trovos bonajn vojojn uzi la informkestojn kontentige. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:57, 28 sep. 2022 (UTC)Reply
    Dankon por la konsiloj kaj por la redaktoj en Erkki Tuomioja. Viajn konsilojn (krom tiun pri "demandi kaj diskuti ĉi tie") mi malatentos, ĉar mi jam provis sensukcese lerni pri informkestoj kaj eĉ esperantigis titolon en Vikidatumoj, sen videbla efiko, Temas pri afero por specialistoj-interesatoj,. Kiu aldonas la linformkeston "politikisto" al artikolo, tiu ankaŭ respondecu pri ĝia taŭgeco kaj pri la informoj montritaj en la kadro. Pri Erkki Tuomioja antaŭe estis "informkesto homo", kiu ŝajnis iel funkcii..Mi neniam aldonis informkestojn, kaj ekde nun certe ne faros tion. Se informkesto elektas "iom hazarde", kion ĝi montras, estas io erara en ĝi kaj ĝin korektu specialistoj. Kapabli verki kompreneblan prozon devas sufiĉi por redakti la Esperantan Vikipedion. Iometa kapablo manipuli la tekston, ekz. grase/kusive, estas utila, sed ne nepre necesa. Enhavo kaj klara esprimado estas la plej gravaj ecoj. Estas tute eble aldoni la plenan enhavon de tipa informkesto ankaŭ sen informkesta formato, sen ajna bezono lerni kodi ŝablonojn. Surfo 12:01, 29 sep. 2022 (UTC)Reply
    @Surfo kaj Moldur: Informkesto certe ne "elektas iom hazarde kion ĝi montras". En la vikidatuma ero estas loko "posteno" (p39), kie estas ofte pluraj linioj. En la nuna stato la esperanta informkesto (en la tirkesto "posteno montri", "posteno kaŝi") montras ĉion, kio estas skribata tie, en la sama sinsekvo kiel en vikidatumoj, kaj montras esperantan tradukon nur, se iu tie notis esperantan tradukon. Do se vi volas forigi anglajn vortojn el esperanta informkesto, vi devas noti la ĝustan esperantan tradukon en vikidatumoj. Sed se iu alia parametro prenas unu informon, kaj en vikidatumoj estas pluraj (ekzemple nombro de loĝantoj en urboteksto), la esperantlingva informkesto ĉiam prenas la plej supran el la listo (kaj kio estas la plej supra en la listo jes estas "iom hazarda" ĉar la listo longiĝas kiam iu aldonas listeron, do la unue notita listero estas plej supre). Sed oni facile povas noti altan prioritaton. Ĉe ĉu listero estas nigra punkto, super ĝi blanka triangulo kaj sube ankaŭ. Se vi klakas la supran blankan triangulon, la listero aparte prioritate montriĝas en la diverslingvaj paĝoj. Problemo pri tiu sistemo povas teorie esti, se iu esperantlingva uzanto opinias unu eron aparte grava, kaj iu estonlingva homo alian, kaj la finnlingva uzanto trian. Sed al mi tia malkonsento ankoraŭ neniam okazis. Kaj eĉ se, oni povas interkonsenti, kaj ofte (bedaŭrinde laŭ la trikado de la unuopaj informkestoj ne ĉiam same facile) ankaŭ eblas ignori vikidatumojn kaj simple meti siajn proprajn notojn en la informkeston. Ankaŭ mi foje havas impreson, ke miaj redaktoj en vikidatumoj ne alvenas ĝuste en la esperanta vikipedio, sed ĉiam estas simpla kialo por tio, kion oni je unua rigardo simple ne komprenas. Vi pravas, Surfo, ke ankaŭ mi la "informkeston homo" plej aprezas - eble pro tio, ke ĝi estas plej ofta ĉe homoj kaj mi sekve pli alkutimiĝis al ĝi ol al pli maloftaj kestoj. Sed estas frustrige havi la impreson, "ke la tekniko faras ion kontraŭ mia intenco": Vikidatumaro ne faras ion malbonan, ĝi nur tre ofte ne estas sufiĉe nutrata per informoj, kaj sola ebleco fari ion kontraŭ tio estas lerneti kiel ĝi funkcias kaj nutri ĝin. Ĉiu ĉagreno kaj frustriĝo ne helpas. ThomasPusch (diskuto) 16:31, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Coolest Tool Award 2022: Call for nominations redakti

    The fourth edition of the Coolest Tool Award welcomes your nominations! What is your favorite Wikimedia related software tool? Please submit your favorite tools by October 12, 2022! The awarded projects will be announced and showcased in a virtual ceremony in December.

    MediaWiki message delivery 18:30, 3 okt. 2022 (UTC)Reply

    Join the Coolest Tool Award 2022: Friday, Dec 16th, 17:00 UTC redakti

    The fourth edition of the Wikimedia Coolest Tool Award will happen online on Friday 16 December 2022 at 17:00 UTC!

    This award is highlighting software tools that have been nominated by contributors to the Wikimedia projects. The ceremony will be a nice moment to show appreciation to our tool developers and maybe discover new tools!

    Read more about the livestream and the discussion channels.

    Thanks for joining! -Komla

    MediaWiki message delivery 18:53, 5 dec. 2022 (UTC)Reply

    Lingvoj, verda fono kaj verda stelo en Informkesto redakti

    Saluton. Kiel oni aldonas la kampon "lingvoj", fonkoloron kaj verdan stelon al informkesto "homo", kiel ekzemple en tiu ĉi paĝo de Carlo Minnaja? En la fonto estas neniu markilo. Dankon. Esperanto-Florenco (diskuto) 21:16, 30 jan. 2023 (UTC)Reply

    Mi jam trovis mem la solvon. Esperanto-Florenco (diskuto) 00:11, 31 jan. 2023 (UTC)Reply

    "Unue en Esperanto": teknika problemo redakti

    Saluton, mi redaktis artikolon, kaj nur poste konsideris meti la artikolon sur mian atentaron (observo-liston). La problemo: Jen estas rondajxo flava kun granda "1", kaj sxi trovigxas iom super la stelo kiu rilatas al la atentaro. Pro la rondajxo, mi ne povis klaki la stelon. (Sukcesis post sxangxo de la liter-grandeco en Firefox.) Cxu iu alia same spertis la problemon? Sincere, Ziko (diskuto) 15:12, 4 apr. 2023 (UTC) @Ziko: Saluton Ziko, kaj pardonon ke mi nur kun pli ol duonjara malfruo legas vian demandon de aprilo - mi ne ofte havas tempon patroli la diversajn teknikajn diskutpaĝojn kaj tial nur laŭ hazardo vidas ion se mi ĉiukaze estas sur la paĝo. Tamen mi volas mallonge respondi, jam pro ĝentileco. Ne, ĉe mi estas tute aliel: ĉe mi la flava pilko kun la "1", se ĝi estas, estas supre tute dekstre de la paĝo, kaj la blanka steleto estas ankoraŭ iom pli supre, jam ekster la "paĝa folio", en la kadro, kaj estas meze de la dekstra duono de la supra rando, inter "Vidi historion" kaj "Pli ↓". Mi same en la komputilo uzas Firefox, havas tute normalgrandan ekranon, ne havas la impreson ke ĉe mi la literoj estus pensiule grandegaj, kaj inter pilko kaj steleto estas ĉiam ĉ. 12 centimetroj. Mi povus kompreni vian problemon nur, se mi uzus la kompare etan ekranon de la saĝtelefono, kiun mi multe malpli ŝatas por vikipediumo kaj nur faras malofte kiam mi kun senkabla konekto vojaĝas en trajno... ThomasPusch (diskuto) 16:46, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Saluton, tio nefuncias ĝuste en la nova aspekto Vector 2022. Estas multaj problemoj en tiu parto de paĝo. Mi havas amikon, kiu en majo kreis taskon al Wikimedia, sed ili ne riparis tion ankoraŭ. Mi ne havas la ligilon. Laŭ mi tio estas la plej granda vizuala problemo en nia Vikipedio. LiMr (diskuto) 17:45, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    @ThomasPusch: Saluton Thomas, bele legi de vi! Strange, strange, sed fakte: la posxekrana modo estas la solvo. Tiam la atento-stelo kaj la flava disko estas cxe du tute malsamaj pozicioj. Sed kiam mi volas la kompulilekranan version: tute ne eblas klaki la stelon. Mi provis kun cxiuj grandecoj de la literoj cxe FF.

    @LiMr: Ah, interese! Mi estis kutime kontenta kun Vektoro2022, sed ja estas tiuj malgrandaj aferoj kiuj ankoraux ne bone funkcias. Ziko (diskuto) 18:41, 8 nov. 2023 (UTC) ThomasPusch (diskuto) 18:54, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Jes, kompreneble!!! Mi dekomence estis tre malkontenta kun Vector 2022, kaj post iom da ĉagrenado simple en miaj preferoj permane re-en-ŝaltis la malnovan "Vector 2010". Kaj nun mi tiom kontente plulaboras, ke mi preskaŭ jam forgesis la malbelan kaj laŭ mia sperto malpli komfortan Vector 2022. Do se vi ne intertempe dependiĝis de la "nova" dezajno de Vector 2022, vi povas simple fari kiel mi. En "Aspekto" de "Preferoj" ja estas entute kvin "Etosoj", la aliajn tri mi neniam elprovis - sed tiu malmatura "etoso" Vector 2022 ne estas sen-alternativa!!! Pardonu ke mi eĉ ne venis al la ideo, ke ne la speco de retkrozilo aŭ grandeco de la ekrano, sed ke tiu teknika ŝalto en la preferoj estas la decida punkto. Saluton re al vi. ThomasPusch (diskuto) 18:54, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Graph extension disabled redakti

    Yesterday the Wikimedia Foundation noted that in the interests of the security of our users, the Graph extension was disabled. This means that pages that were formerly displaying graphs will now display a small blank area. To help readers understand this situation, communities can now define a brief message that can be displayed to readers in place of each graph until this is resolved. That message can be defined on each wiki at MediaWiki:Graph-disabled. Wikimedia Foundation staff are looking at options available and expected timelines. For updates, follow the public Phabricator task for this issue: T334940

    --MediaWiki message delivery (diskuto) 17:36, 19 apr. 2023 (UTC)Reply

    Aŭtomataj citaĵoj redakti

    En la plej multaj vikioj en aliaj lingvoj, la citaĵo de fontoj estas aŭtomatigita. Ĉu ni povus efektivigi tiun ŝanĝon en la Esperanta Vikipedio? Nuntempe, citi fontojn en la ĝusta maniero estas sufiĉe ĝena tasko. Mi scivolas, ĉu ĉi tio estas la kialo, kial multaj el niaj artikoloj, inkluzive de novaj artikoloj, ne estas referencitaj... Aŭtomatigi citaĵon signifas, ke provizante al la programo URL, ISBN, DOI, nomo de aŭtoro, titolo el libro ktp. la programo kreas la citaĵon tuj. Mi pensas, ke io tia profitigus al ni ĉiuj. Dankon. Mi esperas vian respondon. Alzinous (diskuto) 06:39, 18 maj. 2023 (UTC)Reply

    Saluton, ĉu estas neniu ĉi tie? Alzinous (diskuto) 21:57, 2 jun. 2023 (UTC)Reply
    Saluton, mi vere nur nun havas tiom da tempo de mi legis la lastajn notojn ĉi tie, kaj, kiel vi vidas, en pluraj lokoj komentis ion, jam pro ĝentileco, kvankam jam foje pasis duonjaro, sed ne ricevi entute respondon kutime donas nekontentigan senton. Pri via demando mallonge: Mi ofte estas senpacienca pri la miasente kompliketaj citŝablonoj, despli nerviĝas se iu simple enĵetas referencojn el la angla vikipedio, ne tradukante ion ajn, en plena fido ke ĉiuj anglaj ŝablonoj funkcias ĉie kaj ĉiu angla teksto ankaŭ komprenatas aŭtomate de ĉiu homo, traduko tute superfluas. Ambaŭ kredoj ofte ne ĝustas, ne nur por homoj, sed ankaŭ por maŝinoj, oni devas ofte adapti ion. Kaj ĉar mi ne ŝatas purigi milojn kaj milojn da anglalingvaj referencoj, kiun iu neesperantisto senkonsidere "envomis" ĉi tie, mi tiam ofte pigre forprenas ĉiujn anglaĵojn kaj simple faras iun referencon kun laŭeble ĝusta ordigo kaj dezajno, sed tute sen ŝablono - baze, finfine, la enhavo de referencoj kaj la estado de ili entute pli gravas ol ke ili ĉiam devas prezentiĝi en korsaĵo de rigida ŝablono. Kaj mi konfesas ke mi metas referencojn preskaŭ nur esperantlingve, ĉar la aliaj lingvoj kiujn mi regas havas multe pli da lingvanoj ol Esperanto kaj tie mia helpo ne tiom gravas. Se mi tamen faras referencon en fremdlingva vikio mi kopias la modelon de iu jam ekzistanta kaj tre atentas ne fari erarojn. Do mi ne havas la sperton ke ĉe aliaj lingvo ĉio mirinde facilas kaj nur ĉe ni la referencoj ne mem bakiĝas se oni nur ĵetas la enhavajn erojn en la fornon. Resume mi ankaŭ havis la impreson kiam mi riparis aŭ plibonigis ion ĉe iuj citŝablonoj, ke tio estis relative seka kaj malfacileta tasko, ĉe kio mi ĉiam tre atentis ne fari iun eraron. Ĉu, tute stulta demando, vi havus ekzemplon kion oni en kiu aliaj vikibranĉoj povas enĵeti, al ni diru testpaĝo sur la propra prezentopaĝo, por sperti la alilingvan aŭtomatigon, kiel el tio iĝas konvinka referenco? Eble mi povus akiri novan sperton, ke eble referencoj tamen ne tiom sekas kiel ilia farado ofte ŝajnas al mi... ThomasPusch (diskuto) 17:17, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    En la kataluna Vikipedio (kaj multaj aliaj), ekzistas butono por enmeti citaĵojn. Kiam vi klakas sur ĝi, vi povas elekti aŭtomatan aŭ manan citaĵon.
    Se vi elektas aŭtomatan citaĵon, ĝi kreas la citaĵon simple enmetante iun el la jenaj datumoj: URL, DOI, ISBN, PMC/PMID, QID, titolo de la verko, aŭtoro... Kun nur unu el tiuj datumoj, ĝi tuj generas citaĵon perfekte formatitan. Tio estas vere konvena kaj mi supozas, ke tio estus facile solvebla teknika demando...
    Por la mana citaĵo, vi devas elekti inter kvin opcioj: retejo, libro, eldonaĵo, tezo aŭ baza. Ĉiu el tiuj opcioj kondukas vin al formularo, kie vi devas plenigi la koncernajn kampojn (aŭtoro, titolo, eldona dato, ktp.). Alzinous (diskuto) 18:09, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Mi vidas ke en la kataluna branĉo en la redakta fenestro estas iu "Cita ref ↓". Mi serĉos en kiu alia lingvo mi ankoraŭ trovos ion tian, ĉar mia kataluna jam estas iom rustiĝinta, kvankam mi kiel tre juna knabo foje ricevis katalunan vortaron donace rekte de Jordi Pujol, kiam li estris la Generalitat, kaj tiom entuziasmis ke mi ankoraŭ aĉetis al mi iun lernilibron "Digui, digui. Curs de català per a no-catalanoparlants". Sed tamen ĉio rustiĝis. Sed mi trovos la lokon en aliaj lingvoversioj, kaj povos kompari. Dankon pro la montro! ThomasPusch (diskuto) 19:55, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Intervikia ligilo Esperanto-angla ĉe Intelekta propraĵo redakti

    La ligilo al la angla de la artikolo Intelekta propraĵo ial erare sendas al "List of country legal systems" anstataŭ "Intellectual property". Mi ne komprenas kial. La paĝo en Vikidatumoj ŝajnas esti en ordo. Arbarulo (diskuto) 14:25, 14 jun. 2023 (UTC)Reply

    Saluton Arbarulo, ŝajnas, ke la ŝablono 'JURO' modifas intervikiajn ligilojn. Mi povis solvi la problemon forigante ĝin. Ĝis la revido :-) Alzinous (diskuto) 12:36, 15 jun. 2023 (UTC)Reply
    @Arbarulo kaj Alzinous: Mi nun en la ŝablono "juro" ne povas trovi ion malnormalan, krom ke la multaj ruĝaj ligiloj en ĝi estas tre aŭdacaj alvokoj pri ampleksaj paĝoj postulataj. Ĉu vi volas provi reenmeti la ŝablonon kaj testi ĉu la problemo nun forestas? Se helpas, mi aŭ iu alia revizianto povas kompreneble revizii la paĝon al nuna stato... ThomasPusch (diskuto) 15:53, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    @ThomasPusch kaj Arbarulo: La inkludo de la ŝablono 'Juro' en la artikolo modifas la ligilon al la angla Vikipedio, tiel ke la ligilo indikas artikolon, kiu ne estas atendita. Mi ne bone komprenas, kio okazas, sed evidentas, ke okazas eraro. --Alzinous (diskuto) 17:37, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Dankon pro via kontrolo, ThomasPusch. Mi ĵus prove reenmetis la ŝablonon, kaj bedaŭrinde la sama eraro reaperis. Mi lasos ĝin dum kelka tempo por ke vi vidu mem kio okazas. Arbarulo (diskuto) 17:40, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Ha, tio estas vere mistera, kaj la fuŝo je unua rigardo nur estas ĉe la angla ligilo. Interese. Sed tio ja devas havi iun kaŭzon... ThomasPusch (diskuto) 17:51, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Kiun damnan sencon havu en la navigilo (= suba kvarangula kesto de multaj internaj ligiloj) la linio suba kiu metas trompan ligilon " * Listo de artikoloj " kio vere estas: " en:Index of law articles (angle) + Listo de artikoloj ". Interna ligilo kiu ŝajnigas la ekziston de e-lingva paĝo sed vere estas sendilo al fremdlingva areo (kaj tie la "indeks of lav artikles"-listo ekzistas en neniu alia lingvo ol en la angla). Oni povus pensi ke estas eleganta montro de impresa fremdlingva listo de temoj, sed problemo estas ke la paĝo en kiu nestas la navigilo komprenas tiun noton intervikia ligilo, kiu superkrias la vikidatuman indikon. Efektive, sen trompemo tie videblus Listo de juraj artikoloj, sange ruĝe, ĉar nenio estas, samkiel pli sube Listo de Juraj terminoj (juraj tie devas esti minuskla, kaj se oni ĝustigas, aperas blua ligilo Listo de juraj terminoj, ho, listo mirinde trovita!!). Sed pri la pli supra linio de "Index-of-law-articles": Minimume, oni estu tiom transparenta meti ruĝan ligilon kiu krias "Listo de juraj artikoloj ne ekzistas" (ne en Esperanto, ne en la franca, hispana, rusa aŭ en iu ajn alia lingvo krom la angla). Sed fakte mi ne komprenas kiun sencon havu tiuj kvar vortoj "Listo de juraj artikoloj". La tuta kesto estas "kestoforma kolekto de juraj artikoloj", kaj plej multaj temoj ne jam ekzistas en Esperanto: Ĉu tiu monto da taskoj ne sufiĉas? Ĉu la kesto devas nepre krii "Mi ankoraŭ bezonas plian kolekton de neekzistaj juraj artikoloj!!!"? Mia rekomendo estas: entute viŝi kaj ignori ĉi tie la anglan "Index of law articles", kiel ĝin ankaŭ prave ignoras la francoj, hispanoj, rusoj ktp, kaj anstataŭe ĝustigi la mistajpitan vorton "Juraj" kaj havi nun funkcian ligilon pli. Mi aplikos mian proponon post momento kaj supozas ke tio solvos ĉiujn tekniktajn interferojn kun vikidatumoj. Kaj senfantaziaj juristoj kiuj nepre bezonas havi liston kiuj juraj temaroj ankoraŭ mankas en Esperanto, havos en la sekvaj dek jaroj sufiĉe da laboro bluigi ĉiujn temarojn kiuj nun estas sange ruĝaj en la kesto. Ne indas zorgi: laboro ne mankos. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Ĉe mi la navigilo tuj post la kuraco tute sanas kaj en iu ajn strangaĵo ĉio plu funkcias. Se ĉe vi iuj simptomoj persistas, eble necesas unufoje trablovi la paĝon per Forviŝi. Sed tiam ĉio devos esti en ordo. ThomasPusch (diskuto) 19:37, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Kial ne funkcias ŝablono sfn? redakti

    Kolegoj, en artikolo X-Mir Inspector mi uzas Ŝablono:Sfn por la fonto Roger, Alexander B.. (2003) “X-Mir Inspector”, Free-Flyer Path Planning in the Proximity to Large Space Structures (PDF) (angle), Universitato de Glasgovo, p. 214—216.. Tamen, ĝi ne plene funkcias. Ĉu iu povas helpi? VladimirPF (diskuto) 07:43, 7 sep. 2023 (UTC)Reply

    Saluton VladimirPF! Ŝajnas ke klarigo por uzo de {{Sfn}} troviĝas sur angla paĝo "en:Help:Shortened footnotes". --Dominik (diskuto) 17:39, 9 sep. 2023 (UTC)Reply

    Temporary accounts for unregistered editors redakti

    Read this in your languagePlease help translate to your language • Please tell other users about these changes

     
    Next year, unregistered editors will start using temporary accounts.

    In 2024, editors who have not registered an account will automatically begin using temporary accounts. These editors are sometimes called "IP editors" because the IP address is displayed in the page history.

    The Trust and Safety Product team gave a presentation at Wikimania about this change. You can watch it on YouTube.

    There is more information at m:IP Editing: Privacy Enhancement and Abuse Mitigation.

    SGrabarczuk (WMF) (diskuto) 02:05, 30 sep. 2023 (UTC)Reply


    Vikipediaj spam-filtriloj redakti

    Aparte al la ok en la lastaj du monatoj aktivaj administrantoj kaj tri pliaj ĝenerale aktivaj kaj spertaj kunlaborantoj - kompreneble ankaŭ al ĉiu alia kiu hazarde vidas mian demandon:

    Mi ĵus finas la novan jardekan eventliston pri la longege pasintaj 660-aj jaroj a.K.. En ĝi devus esti https://web.archive.org/web/20160818124242/http://geography.about{{.}}com/library/weekly/aa011201a.htm teksto "Kiuj estis la plej grandaj urboj dum la historio?", en la retejo "about geography", arkivigite en aŭgusto 2016 (interŝanĝu la signaron {{.}} per simpla punkto). Tamen la paĝo ne saveblas, pro la kutima averto en kazo de spam-filtrilo "La paĝo kiun vi trovis konservi estis blokita per la spam-filtrilo. Ĉi tia eraro estas kaŭzata pro ekstera ligilo al malpermesata retejo. La jena teksto ekagigis la spam-filtrilon: about.com". Kio mirigas min en tio estas ke la arkivigita retpaĝo estas el la koncerna anglalingva vikipedia paĝo, tie ankaŭ per nova savo de ŝanĝita teksto ne kaŭzas ajnan problemon kaj tie evidente ne konsideratas spamo. Kiel povas est, ke la anglalingva vikipedio havas tiom pli liberalajn konsiderojn pri spamado, kaj: kiu entute decidas, kio estas spamo en la esperantlingva vikipedio, se ne sama kompreno de spamado validas por ĉiuj lingvoversioj? ThomasPusch (diskuto) 15:31, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    PS: Mi ĵus testis: ankaŭ en la germana kaj litova vikipedioj senprobleme funkcias savi la ligilon samkiel en la angla, sed en la franca, hispana kaj itala samkiel ne eblas kiel en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 15:31, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    La menciita artikolo "Kiuj estis la plej grandaj urboj dum la historio?" troveblas per ret-adreso: https://www.thoughtco.com/largest-cities-throughout-history-4068071 --Dominik (diskuto) 18:31, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Jes, vi pravas, mi ankaŭ jam vidis tiun pli novan liston kaj metis ĝin anstataŭ la ne-nomebla jam antaŭ tri horoj. Diferenco inter la du listoj estas ke la nova, tiu en "thoughtco.com", metas "Avaris, Egypt [sen eĉ komenco de esperanta artikolo] 1670 > Ninevo 668, kaj la malnova pli diferencite metas "Avaris, Egypt 1670 > Memfiso (Egiptio) 1557 > Tebo (Egiptio) 1400 > Ninevo 668", kaj mi ŝatis de Tebo veni al Ninevo, ĉar en la listo pri la 660-a jardeko temas multe pri tiuj du urboj, kaj neniom pri "Avaris, Egypt". Sed mi jam oferis mian belan duonfrazon pri veno de Tebo al Ninevo, kaj la tranĉita restfrazo ankaŭ estas en ordo. Tamen, kio mirigis min, estis la malsama politiko "kio en Vikipedio estas Spam'o", kaj kial io kio en la hispana, franca aŭ Esperanta paĝaro konsideratas danĝera veneno, estas tute amikaj ligiloj en la germana kaj angla paĝaro. Se io konsideriĝas danĝera Spam'o, kaj oni devas perforte malebli per fortega filtro ke ĝi infiltras iun paĝaron, tiam la samaj konsideroj devus validi por ĉiuj ĉi paĝaroj. Kaj mia demando plue estas, kiu vikipediaj policanoj decidas ke la francoj, hispanoj kaj esperantanoj bezonas tiom pli da protekto ne stulte veneniĝi per avertendaj spam'ejoj ol la germana aŭ litova vikipedioj, kiuj sufiĉe maturas ne esti en danĝero (aŭ, eble la protekto estas tute senca, mi kiel administranto malŝategas Spam'on, sed ĉu tiam mia germana kaj litova paĝaroj estas en akuta danĝero, kaj nur la italaj, esperantaj kaj francaj paĝoj havas protekton???). Simple mi antaŭe ne rimarkis ke ekzistas tiu nevidebla limo inter la unuopaj areoj, iuj rajtas pli, iuj malpli - kaj nun mi demandas min, kiuj limoj ankoraŭ ekzistas, kaj kial oni kutime tiom ne-vidas la limojn. Ĉiukaze, klaras al mi ke la alarmo ke tiu ĉi konkreta paĝo (pri iuj listeroj de plej granda monda urbo antaŭ kvarmil, trimil, dumil jaroj) estus spamaĵo estas misa - la malpermesata listo estas perfekte senkulpa, neniuj krimoj kaj seksskandaloj kaj neniuj cimoj kiuj de tie rampas el "web.archive.org" en vian komputilon kaj manĝas la monon de la reta ŝparkonto... Falsa alarmo. Tiuj paranojaj alarmoj okazas en la vivo. Ne estas problemo, sed mi malpli mirus, se la paranoja alarmo estus ĉie en Vikipedio, kaj ne tiom selektive. Scivole, ThomasPusch (diskuto) 19:30, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    @ThomasPusch: Mi iom serĉadis kaj fine trovis: jen la kialo. La paĝo m:Spam blacklist enhavas la eron \babout\.com\b. Tio signifas, ke la paĝo estas malpermesita ĉie en la projektoj. Kaj jen kiel vi povas denove permesi ĝin: MediaWiki:Spam-whitelist. Tamen, mi iom dubas pri la menciindeco de la retejo: se ĝi estas malpermesita, iu kialo pri la malpermeso ekzistas. Ĉu oni certas, ke la retejo enhavas ĝustajn informojn kaj plialtigos la kvaliton de la enciklopedio? Alie pli bonas, ke ĝi restu malpermesota. —Supernabla🪰 22:10, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    La retejo laŭ mi estas plene sendanĝera kaj ja ekzistas nur en frostigita versio de la interreta arkivo, do ne povas modifiĝi. Sed ĝi ankaŭ ne estas morte necesa. Mi nur miris ke la diversaj branĉoj tiom diverse traktas ĝin. Do la signaro "about.com" (la du b-oj nur povas esti kadroj) iel eniris la nigran liston (facilege povas esti ke iuj aliaj retejoj kun la signoj "about.com" estas malbonaj, nur tiu ĉi ne, kaj tion vidinte, la germana, angla kaj litova branĉoj repermesis la signojn parte aŭ tute. Efektive, la litova vikipedio nur repermesis tri signarojn, interalie unu grandan turisman informejon en Litovio, kiu iel maljuste blokiĝis, sed nun nur repermesatas en la litova branĉo kaj en iuj aliaj, se la administrantoj eksplicite konsentas repermesi ĝin - iom stulte por turisma retejo, kaj unu el la tri esceptoj litovaj estas ĉiuj signaroj kun about.com, ne timante iun ajn malbonan paĝon inter eble multegaj senkulpaj. La germanoj estas pli singardaj, havas multajn esceptojn, interalie (cetere nur ekde januaro 2023, la litovoj ne indikis daton de repermeso) la signoĉenon "web\.archive\.org/web/[0-9]+/https?://(?:[a-z0-9]+\.|)about\.com", do repermesas "about.com" nur kiam la retejo arkiviĝis en web.archive.org/web, se tuj poste sekvas cifero, kaj en la dua parto estas almenaŭ unu litero antaŭ unu cifero. La litovoj evidente pli grandanimas. En la angla vikio estos simile. Sed ĉiukaze tiel transparentas la malsamaj traktoj de samaj retejo-adresoj. Kaj, kiel vi sendube mem vidis, la esperantanoj akceptas senescepte ĉion kio (juste aŭ nejuste) alvenas sur la globala listo, dum la hispanoj kaj francoj havas vastegan liston de esceptoj kaj la italoj pli koncizan, sed ĉiukaze ankaŭ havas liston de esceptoj. Estas bone scii ke oni loke havas eblecon adapti globalajn eble misdecidojn, kaj ankaŭ bone povi rigardi kaj diri tiam: vidu, la angla kaj germana, franca kaj hispana branĉoj jam repermesis la blokitajn signojn, kaj la litova kaj dana kaj slovena branĉoj cetere ankaŭ... Nur kaze ke foje estus iu ĝena blokiĝo. Ne ke iam ekzistos iu psikologia esperanta retejo "fartu-bone.org", kaj la nigra listo alarmas "enestas 'fart!', estas io tre obscena, kaj 'bone', ostoj, do io el la kategorio obseda nekrofilio". ThomasPusch (diskuto) 22:59, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Do gratulon kaj dankon pro la sukcesa serĉo. Kaj responde al via demando supre: Vi mem vidas, ke la arkivigita retpaĝo enhavas ĝustajn informojn, havas la fidon de la anglalingva enciklopedio kaj plialtigas la kvaliton de tiu enciklopedio. Sed ni rezignas pri tiom da bonetaj informoj el la angla vikipedio, tiam unu arkivigita retejo pli aŭ malpli ne faras grandan diferencon. Sed la angla vikipedio ne rezignas pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 23:08, 8 nov. 2023 (UTC)Reply
    Do bone. :-) Mi certas, ke vi decidos ĝuste. LMO vi povas enmeti la menciitan regulan esprimon enen de la «whitelist». —Supernabla🪰 23:15, 8 nov. 2023 (UTC)Reply

    Misa traduko de bilda parametro redakti

    La anglalingva vorto «upright» en Esperanto signifas «vertikala»n; La opcio «upright» utilas por ŝanĝi la larĝon de foto, kaj estis origine pensata por aranĝi la larĝon de vertikalaj fotoj. Ekzemple,

    [[Dosiero:The Leaning Tower of Pisa SB.jpeg|eta|upright]]
    

    eligas mapli larĝan bildon ol

    [[Dosiero:The Leaning Tower of Pisa SB.jpeg|eta]]

    La problemo estas, ke iu fi-tradukis la nomon de la parametro kiel altdekstre. Klare, en Esperanto la vorto «altdekstre» ne estas komprenebla, kaj neniun havas signifon. Oni bezonus peti korekton de ĉi tiu dosiero: https://doc.wikimedia.org/mediawiki-core/master/php/MessagesEo_8php_source.html Tie troviĝas ankaŭ aliaj strangaj tradukoj, sed certe «altdekstre» estas la plej erara. Ĉu iu scias kie oni povas demandi pri aldono de la traduko «vertikala» por «upright»? —Supernabla🪰 20:42, 10 nov. 2023 (UTC)Reply

    Eble mi ĵus trovis kie oni povas peti ŝanĝon. Ĉu la komunumo samopinias, ke vertikale estas pli ĝusta traduko por «upright»? —Supernabla🪰 20:47, 10 nov. 2023 (UTC)Reply
    @Super nabla:"Vertikale" estas tre en ordo. Kaj cetere bonege, ke la problemeto per tio solviĝis aŭ solviĝos... Mi jam multfoje ĝeniĝis pri la ĝisnuna neceso uzi anglalingvan parametron "upright", se utiligi la uzon, ne sciis kie eblas peti ŝanĝon aŭ ŝanĝi mem, kaj tial prokrastis la trovon de solvo de semajno al semajno, kaj dume preskaŭ neniam uzis la malbelan anglismon. Mi povos rapide sekvi la ligilon kion vi indikis, sed ne ŝatus perdi tro da tempo sondi la terenon, se vi jam faris tion: tial mia demando - kiuj "aliaj strangaj tradukoj" tie ankoraŭ kaŝiĝas??? ThomasPusch (diskuto) 22:25, 24 nov. 2023 (UTC)Reply
    Mi rigardetis tie, vidis ke vi ŝajne ankoraŭ atendas opiniojn antaŭ peti ĝustigon de vorto "vertikale", kaj krome je rapida legeto nur vidis evidentan tajperaron en 172 "DOSIERO-VORO", kiu devus esti "DOSIERO-VOJO", kaj vidis ke tie estas same traduko de "basepagename", kiun mi ankaŭ sopirus... Sed "PATRAPAĜONOMO" aspektas al mi strange. Eble simple "bazopaĝonomo"? Adjektivigo kompreneble pli belas, sed "baza paĝonomo" pro la interspaco ne permeseblos kaj "baza-paĝonomo" kaj "bazapaĝonomo" jam ankaŭ aspektas mizerete. Cetere, se estas kiel la baza parametro "pagename", kiu funkcias en Esperanto kaj tutmajuskle "PAĜONOMO" kaj ankaŭ normale "paĝonomo", mi konjektas ke ĉiam minusklaj versioj egalas al nurmajusklaj, ĉu?? Se ne, oni devus aparte peti normalajn minusklajn versiojn, ĉar tutmajuskla parametro (kiu permeseblas por tiu kiu vere volas ĝin) laŭ mia juĝo vere malpreferindas al normala minuskla vorteto. ThomasPusch (diskuto) 22:47, 24 nov. 2023 (UTC)Reply
    Saluton. Tiaj korektoj resp. tradukoj kutime devus okazi en la traduka vikio. Ĉar mi jam de kelkaj jaroj ne plu aktivis tie, mi ne (plu) scias detalojn. Ĉu eble iu alia Vikipediulo tie regule aktivas. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:50, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

    Ŝablono de fonto: NPIV redakti

    Mi kreis ŝablonon Ŝablono:Libroj:NPIV: la ŝablonon {{Libroj:NPIV}} necesas uzi en artikoloj por ĝuste indiki en referencoj la fonton. En dokumentado de la ŝablono estas ekzeploj de ĝia uzo.

    VladimirPF (diskuto) 15:38, 24 feb. 2024 (UTC)Reply

    Tre bone farite, @VladimirPF! Kial ne simple ŝablono:NPIV? La nura ekzistanta NPIV estas libro. Krome, mi ne certas, ke vorto de NPIV estas «ĉapitro» de vortaro. —Supernabla🪰 16:45, 24 feb. 2024 (UTC)Reply
    > Kial ne simple [ŝablono:NPIV]
    La ŝablono temas ĝuste pri libro NPIV. Krom libro ekzistas reta NPIV.
    > mi ne certas, ke vorto de NPIV estas «ĉapitro» de vortaro
    En NPIV ekzistas ĉapitroj - temas ne pri literaj partoj, sed ĝuste ĉapitroj, kie oni klarigas historion, funkciadon de la vortaro ktp. VladimirPF (diskuto) 17:01, 24 feb. 2024 (UTC)Reply
    Mi en ruslingva vikio aktive uzas tiuspecajn ŝablonojn kaj ili estas ege utilaj. VladimirPF (diskuto) 17:04, 24 feb. 2024 (UTC)Reply
    Bone. Ĉu ni povas krei ŝablonon eĉ por la reta versio kiu estas pli facile konsultebla? Mi titolus ĝin {{PIV}} —Supernabla🪰Supernabla🪰 14:03, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
    Hm... Mi provu. VladimirPF (diskuto) 15:57, 25 feb. 2024 (UTC)Reply
    Mi provis kaj jen estas rezulto: {{Retejo:PIV}} kaj la sama {{PIV}}. En dokumentado mi priskribis uzadon de la ŝablono. Ekzemplo de uzado estas en artikolo Dnestro - vide kaj la artikolon kaj ties historion.
    Estas problemo kun uzado de {{sfn}}: ĝi produktas referenvon en sekcio "Referencoj", sed ne plugvidas al la fonto en sekcion "Eksteraj ligiloj". VladimirPF (diskuto) 14:07, 26 feb. 2024 (UTC)Reply

    Granda bildaro redakti

    Saluton. Mi ĵus vidis, ke en Caghkadzor aperas sufiĉe alta bildaro en la informkesto. Ĉu mi eble aldonu eblon falde kaŝi tian bildaron al {{informkesto urbo}}, kiel jam eblas ĉe {{informkesto geografiaĵo}}? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:47, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

    Saluton. Ĝenerale, mi estas por ebligi, sed redaktantoj de artikolo devas ekzameni ĝian aspekton (la ordo de la aliaj bildoj) faldate kaj malfaldate. Sj1mor (diskuto) 17:56, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
      Farite kaj bone funkcias en Caghkadzor. Ĉar la bildaro influas la larĝon de la informkesto, nun iomete saltas la teksta enhavo de la artikolo. Sed kontraŭ tio verŝajne apenaŭ ekzistas iu facile realigebla "solvo". La uzatan kodon mi prenis el la ŝablono mem, ĉar faldado jam eblas ĉe "Ĝemelurboj". Fakte tiu kodo jam estas en iu alia ŝablono kaj mi eĉ foje "inventis" la trukon antaŭ kelkaj jaroj :-) Tlustulimu (diskuto) 18:49, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

    Fuŝo pri subtitoloj (nova cimo de MediaWiki) redakti

    Ĉu iu havas klarigon, kial en preskaŭ ĉiuj subtitoloj nun eniĝis kiom malbelaj literosalatoj? ThomasPusch (diskuto) 18:53, 2 mar. 2024 (UTC)Reply

    Eble ja iam okazis fuŝo ĉe la aktualigo de la Vikia programaro. Espereble la fuŝa stranga teksto tre baldaŭ denove malaperos. Tlustulimu (diskuto) 18:57, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
    Laŭ mia impreso la fuŝo aperas nur tie, kie en la titola linio estas - aŭ = en la teksto inter la nuna titolo kaj la proponata nova titolo. Sed mi ne scias, kial tio subite okazas. Tlustulimu (diskuto) 18:59, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
    Mi ĵus malaperigis la fuŝon per simpla anstataŭigo de ->, => kaj > per sageto →, ie trovita en la paĝo. Eble la programaro ial ne plu toleras > en la titollinioj. Tlustulimu (diskuto) 19:07, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
    Mirinde, ĉiuj literosalatoj estas for. Vi estas brilulo! Dankon, ThomasPusch (diskuto) 20:00, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
    Bedaŭrinde, anstaŭigi la signon ">" per "sago dekstren" mi en poŝtelefono malfacile sukcesos fari, kvankam en komputilo kompreneble estas nenia problemo. Sed jes ja eblas tute eviti la signon en titoloj, ekzemple per vorteto "al". Aidas (diskuto) 21:16, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
    Eblas ĉirkaŭvoji la sagon, sed eble ankaŭ en saĝtelefono eblos kopii sagon de apuda diskuto, se ĉie en la paĝo uzatas sagoj. Mi nun jam ŝanĝis la arkivaĵojn de oktobro '23 ĝis februaro '24, kaj aldone de decembro 22 de ->, => kaj > al sageto →, sed ankoraŭ restos multaj arkivaj paĝoj ŝanĝindaj. @Taylor 49, Super nabla, kaj LiMr: Ĉu tio estus tasko por unu el viaj robotoj? ThomasPusch (diskuto) 13:00, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
    Ĉu iu povas iom pli bone difini la problemon? Ĉu nur simpla anstataŭigo de ->, => kaj > per sageto →? Oni povas tajpi la sageton ankaŭ per HTML-ento kiel &rarr; LiMr (diskuto) 13:24, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
    Jen ekranbildo:

     

    Evidente okazis fuŝo pri la programaro (MediaWiki + kromaĵoj). La signo > en subtitolo kaŭzas fuŝon, dum ke < daŭre senprobleme funkcias. Taylor 49 (diskuto) 15:23, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
    (phab:T358987) phab:T358810 Taylor 49 (diskuto) 17:11, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
    La cimo estas riparita. Taylor 49 (diskuto) 02:15, 6 mar. 2024 (UTC)Reply

    Ĝena malunueco pri traktado de P18 redakti

    Saluton. En nia Vikipedio bedaŭrinde estas malunueco pri la traktado de bildo (P18) en informkestoj, se en la rilata Vikidatuma ero troviĝas pli ol unu bildo. Foje la defaŭlta modo ŝajnas esti transpreno de nur unu bildo kaj neceso de plia parametro aŭ eble eĉ truko por transpreni pli ol unu bildon (nuntempe ekz. {{informkesto urbo}}). Foje okazas, ke aŭtomate transpreniĝas tuta grupo de bildoj (ekz. {{informkesto geografiaĵo}}). Ni finfine decidu, kiu varianto estu la defaŭlta. Alie la ĥaoso pri la koncerna kodigo de P18-parto en informkestoj fariĝos ne plu traktebla.

    Mi ĵus vidis en la historio de {{informkesto urbo}}, ke mi antaŭ 8 jaroj ial ŝanĝis la manieron. Bedaŭrinde mi ne memoras kialon :-( Do, kion fari? Eble ja "kulpas" pri la ŝanĝo la rilata priskriba parto por bildoj. Sed mi ne scias tion post tiom da tempo. Tlustulimu (diskuto) 17:12, 5 mar. 2024 (UTC)Reply

    Mi ̂jus denove komparis la kodojn por bildo (P18) en {{informkesto muzeo}} kaj {{informkesto urbo}} (Mi antaŭe eraris pri unusola bildo, ĉar artikolo pri urbo ligita al la dokumentado subite havis nur unu bildon.) kaj korektis la unuan ŝablonon. Ambaŭ variantoj nun funkcias bone. La diferenco estas nur, ke la dua informkesto havas subtenon por falda kaŝado. - Ĉu ni eble estonte orientiĝu laŭ la du menciitaj ŝablonoj, se temas pri subteno por bildo (P18)? Se jes, mi emus forĵeti la superfluan trukon el {{informkesto organizaĵo}}. Tlustulimu (diskuto) 19:02, 5 mar. 2024 (UTC)Reply