Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Ekzisto

Simbolo de la ekzistokvantigilo
Simbolo de la ekzistokvantigilo

Ekzisto estas filozofia koncepto malfacile difinebla. La ĉefa filozofia diskuto pri ĝi temas pri tio ĉu ĝi estas predikato aŭ ne, do ĉu ĝi esprimas econ de objektoj aŭ ne. La fako de filozofio, kiu studas la ekziston kaj la diversajn kategoriojn de ekzisto, nomiĝas ontologio. Ne ofte okazas en praktiko, ke homoj malkonsentas pri la ekzisto de io. Kaj kiam tio fakte okazas, kutime temas nur pri la fizika ekzisto, ne pri la pli ĝenerala filozofia ekzisto. Ekzemple, se en diskuto pri la ekzisto de unukornuloj, oni ja akceptus, ke observo de ĉiu loko de la mondo donus al ni la ĝustan respondon: Se ie ni trovos unukornulon, ili ekzistas. Kaj se en la tuta mondo oni ne povas trovi ilin, ili ne ekzistas.

Laŭ la klasika logiko, ekzisto ne estas predikato, sed anstataŭe estu esprimita per la ekzistokvantigilo (signita per "∃"). Tiu kvantigilo uziĝas por esprimi ke iun econ havas almenaŭ unu objekto. La problemo estas, ke tiam la koncepto de ekzisto nur povas esti aplikata al predikatoj (kiuj ja esprimas ecojn), ne al objektoj. Ekzemple, "hundoj ekzistas" iĝus "∃x: x estas hundo". Por esprimi, ke iu objekto a ekzistas, oni devas uzi la tute malsaman formulon "a=a". Sed tiu formulo estas vera por ĉiuj objektoj. La klasika logiko do neniel povas esprimi senkontraŭdire, ke io ne ekzistas (ekzemple "Zeŭso ne ekzistas"). Legu pli...'