Vikipedio:Reguloj pri forigado

(Alidirektita el Vikipedio:FORIGO)
Aŭtora portalo
vdr
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Tamen ili rajtas fari tion nur, se la paĝo estis antaŭe dum difinita tempo (vidu sube) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliaj kunlaborantoj ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi poste tamen daŭre ekzistas. Por tute forigi fuŝe kreitajn artikolojn, necesas la administrantoj.

La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj ĉiuj interesitaj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.

Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas la sube listigitaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.

Tuj forigindaj artikoloj

Vidu plenan regularon: Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

Tiujn ĉi artikolojn administranto rajtas forigi sen antaŭa diskuto sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. (Ĉiujn aliajn dubajn paĝojn oni devas unue meti tien.)

Post ioma tempo forigindaj artikoloj

Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto rajtas forigi la artikolon nur, se dum tiu periodo neniu ek- aŭ pluredaktis la artikolon kaj se la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.

Unutaga tempolimo

  • artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
  • Artikoloj pri ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo.

Unusemajna tempolimo

  • esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
  • unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
  • komputile tradukitaj tekstoj, se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ilia historio

En ĉiuj tiuj ĉi kazoj la kreinto de la artikolo estu informita en la momento, kiam oni proponas la forigon.

Alidirektindaj artikoloj

Se artikolo konsistas el nur unu aŭ du vortoj (nomoj de personoj) aŭ el pala, netrafa frazo, oni eble devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu alineon. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni eventuale devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.

Difino apartenanta al vortaro

Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al VikivortaroReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.

Kiel eviti forigon

Kreu artikolon kun

  • minimume tri frazoj, prefere trafaj,
  • ligiloj al aliaj artikoloj kaj
  • intervikiaj ligiloj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti.

Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta ĝermo de artikolo.

Trafaj frazoj: Kiu, kiam, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp. (Ne metu ĉion en unu frazon, prefere en plurajn mallongajn.)

Ekzemploj pri unufrazaĵoj, kiuj ne sufiĉe prilumigas la temon:

Se vi volas komenci vian artikolon per tiom malmulta teksto, bv. aldoni pliajn informojn prefere dum la posta duonhoro. Aŭ enmetu la ŝablonon Redaktata por eviti, ke dume iu pripensas forigi vian novan paĝon. Kaj ne forgesu fakte plu redakti vian novan artikolon, kreskigi vian ĝermeton.

Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.