Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2007-2008/1


Eegalaĵo de triangulo

Mistajpo. Maksim 10:57, 20. Jan 2008 (UTC)

Hel

Bonvolu forigi tiun ĉi alidirektilon por ebligi, ke HEL estu ŝovata ĉi tien. -- Robert Weemeyer 15:09, 15. Jan 2008 (UTC)

Mi forigis Hel, kaj ŝanĝis la titolon de HEL al Hel. Marcos 16:45, 15. Jan 2008 (UTC)

Vatnajökull

Tro mallonga artikolo. Ĉu iu volontulo pretas plilongigi ĝin ? Thomas Guibal 11:22, 13. Jan 2008 (UTC)

Vatnajökull estas kun absoluta certeco objekto, kiu nepre devas troviĝi en la esperanta vikipedio. Mi donis al la artikolo ĵus minimuman akcepteblan formon, kategoriigis ĝin, aldonis la ligilojn al la aliaj vikipedioj kaj la ŝablonon ĝermo-geografio. Tiel la teksto nun certe povas resti kaj espereble iu islandano ampleksigas ĝin kaj aldonas interesajn ligilojn. Mi samtempe kreis la kategorion glaĉeroj kaj subkategorion glaĉeroj en Eŭropo. Fakte ankaŭ al aliaj objektoj en la kategorio glaĉero nuntempe estas ankoraŭ tre ĝermaj. DidiWeidmann 16:19, 13. Jan 2008 (UTC)
Dankon. Thomas Guibal 17:44, 13. Jan 2008 (UTC)

Kategorio:Montoj laŭ landoj

Ĉi-tiu kategorio ŝajnas al mi superflua, ĉar ekzistas kategorioj laŭ kontinentoj kaj evidente nuntempe troviĝas eĉ ne unu sola artikolo en tiu-ĉi kategorio. La landoj estas enkategoriitaj sub la respektivaj kontinentoj. DidiWeidmann 02:57, 13. Jan 2008 (UTC)

Kirunda lingvo / Burunda lingvo

Ŝajnas al mi kiel la sama lingvo. Ĉu la du artikoloj estas kunigendaj ? Se jes, mi ne certas pri la artikolo, kiun ni devus konservi. Thomas Guibal 10:49, 11. Jan 2008 (UTC)

Kiel lingvisto mi povas fakte konfirmi vian suspekton, temas pri absolute la sama lingvo. "Ki" fakte estas substantivklasa prefikso de bantuaj lingvoj (ĝi do estas nenio alia ol prefiksa artikolo, kiu kelkfoje por plifacila prononco forrabas la unuan silabon. "Kirunda lingvo" do signifas "la burunda lingvo" (saman prefikson oni ja konas en la parenca, najbara svahila svahila lingvo (kisvahila ...) - estas lastatempe modo traduki la nomojn de la bantulingvoj kun tiu-ĉi klasa prefikso "ki". Mi tial metas alidirektilon sub Kirunda lingvo al Burunda lingvo kaj proponas, ke iu administranto povas tiel likvidi ĉi-tiun kazon. La ĝermo burunda lingvo iam meritas ampleksigon. Eble tasko por burundaj esperantistoj. DidiWeidmann 14:17, 11. Jan 2008 (UTC)
Dankon Dietrich. Ni tamen ne forigu "Kirunda lingvo" kaj konservu ĝin kiel alidirektilo. Thomas Guibal 16:26, 11. Jan 2008 (UTC)
Konsentite, mi cetere pro tiu-ĉi afero malkovris, ke braktike la tuta bantua lingvo-familio bezonas ankoraŭ grandan fortostreĉon. Kelkajn kontribuetojn mi jam faris. DidiWeidmann 03:01, 13. Jan 2008 (UTC)

Karomo

Mi elektis malbonan nomon...  :) Dankon.Donmiguel 18:24, 28. Dec 2007 (UTC)

Anonymus

Estas tie nur 1 frazo, sed poste estas alireblo al Anonymus kronikisto, kie oni trovas longan artikolon.--Crosstor 16:37, 29. Dec 2007 (UTC)

Mi modifetis aldonante la ŝablonon apartigilo, ĉar ja estas farebla tuta listo de aliaj tiaj Anonymus. En tia formo mi proponas lasi kaj iom post iom kompletigi. DidiWeidmann 00:25, 8. Jan 2008 (UTC)
Bone. Thomas Guibal 12:00, 10. Jan 2008 (UTC)

Kulturzentrum

Simple tempas pri germana vorto por Kulturdomo, kaj tio ankaŭ ne nur ekzistas en Germanio. En tiu-ĉi formo la artikolo ne taŭgas por la esperantlingva vikipedio. Bedaŭrinde la aŭtoro restis anonima - ne ensalutinta, do ne eblas kun li diskuti. Mi proponas reverki ĉi-tiun artikolon en pli taŭga formo sub la kapvorto kulturdomo kaj forigi la germanan kapvorton kulturdomon. En la nuna formo la artikolo donas la impreson, ke oni utiligu la germanan nocion Kulturzentrum kiel fremdvorto en Esperanto, ĉar ĝi estas io aparta kun specife alia signifo ol la normala vorto kulturdomo - krome la teksto aspektas tre vortarece, sed tion oni fakte povus modifi. Fakte etnolingvaj vortoj laŭ mi kiel kapvortoj nur tolereblas, kiam temas pri nomoj. Amike DidiWeidmann 10:15, 8. Jan 2008 (UTC)

Urartian hieroglifoj hipotezo

neesperanta. Petro@diskkont 06:53, 31. Dec 2007 (UTC)

Komputilizata traduko

Mi ne estas certa pri kion ĝi temas. Nur mallonga listo. -- Yekrats 15:27, 29. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Mondaj Naturheredaĵoj en Kanado

Jen plia forigendo Ŝablono:Mondaj Naturheredaĵoj en Kanado sen funkcio. Kore --Tlustulimu 23:14, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Mondaj Heredaĵejoj en Kanado

Nia kolego Kanadano forgesis meti la ŝablonon Ŝablono:Mondaj Heredaĵejoj en Kanado en la ĉitiean liston, aŭ li pensis, ke sufiĉus la markigo per {{Forigu}}. Mi nun enlistigas ĝin, por ke la ŝablono povu malaperi, ĉar jam ekzistas uzebla kaj uzata ŝablono Ŝablono:Mondaj Heredaĵoj en Kanado. Kore --Tlustulimu 23:12, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Minusklo/doc

Ŝovinte la dokumentadon al pli konvena loko por iam atingi unuecon pri tio, nun estiĝis superflua alidirektilo Ŝablono:Minusklo/doc. Krome mi iom reskribis la koncernan dokumentadon de la ŝablono Ŝablono:Minusklo laŭ angla kaj suprasoraba vikipedioj. Do, se aperos problemoj, tuj informu min pri tio. Kore --Tlustulimu 22:45, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:MobyGames

Jen plia neuzata ŝablono Ŝablono:MobyGames. Ĝi jam ekde 2006 ekzistas, sed ne estas uzata. Kore --Tlustulimu 21:49, 28. Dec 2007 (UTC)

Mameluka sultanujo

Unufraza, malplena artikolo, kiu diras nenion pri la temo. Ni faru alidirektilon al Mamelukoj, samkiel la alilingvaj vikipedioj (vidu en:Mamluk Sultanate). Thomas Guibal 20:08, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Metastumpo

Mi ĵus trovis plian forigendaĵon. Jen la ŝablono Ŝablono:Metastumpo, kiu estas nur uzata en unu uzantopaĝo kaj krome havas malkonvenan nomon. Kore --Tlustulimu 19:52, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Meklenburgo-

Mi hodiaŭ ŝovis la ŝablonon Ŝablono:Meklenburgo- al pli taŭga nomo Ŝablono:Meklenburgo-Antaŭpomerio kaj poste korektis ĉiujn artikolojn tiel, ke la fuŝaĵo ne plu estas uzata. Tial bonvolu forigi ĝin, antaŭ ol iu denove uzos ĝin. Dankon. Kore --Tlustulimu 19:02, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Maakunta

Jen neuzata, eĉ neuzebla, malplena ŝablono Ŝablono:Maakunta. Kore --Tlustulimu 14:07, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Etimología

Jen denove neuzata ŝablono Ŝablono:Etimología. Krome ĝia nomo ne estis tradukita kaj jam ekzistas Ŝablono:Etimologio por la sama celo. Kore --Tlustulimu 20:40, 26. Dec 2007 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:02, 27. Dec 2007 (UTC)

Malsano de Baseldow

Mistajpo pro Malsano de Basedow. Roberto 08:45, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Diversaj signifoj

La ŝablono Ŝablono:Diversaj signifoj ne estas uzata. Krome jam ekzistas la uzataj ŝablonoj Ŝablono:Apartigila paĝo, Ŝablono:Apartigilo kaj Ŝablono:AliajSignifoj. Kore --Tlustulimu 20:12, 26. Dec 2007 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 10:06, 27. Dec 2007 (UTC)

Silvo

Silvio estas fundamente la sama kiel arbaro. Kunigu kaj lasu alidirektilon el Silvio.

Farita. Thomas Guibal 10:12, 27. Dec 2007 (UTC)

Cor Willems

Kunigu kun Dekerido. Thomas Guibal 13:49, 17. Dec 2007 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 09:53, 27. Dec 2007 (UTC)

Kategorioj

Malplenaj, diverse eraraj kategorioj:

Kategorio:Argentinio Kategorio:Atlantika oceano Kategorio:Azova maro Kategorio:Dekstre ekstremisma partio Kategorio:Esperantlingvaj kantistoj Kategorio:Python programaro Kategorio:Radio en esperanto Kategorio:Riveroj en Belarusio Kategorio:Urboj de Alabamo Kategorio:Urboj de Arizono Kategorio:Urboj de Misurio Kategorio:Urboj de Miĉigano Kategorio:Urboj de Teksaso

Forigitaj, escepte de Kategorio:Esperantlingvaj kantistoj, kiu entenas plurajn artikolojn kaj ŝajnas al mi tute tauĝa. Kial peti ĝian forigon ? Thomas Guibal 12:24, 24. Dec 2007 (UTC)
Ŝajne jes, iu vane ĝin markis per {{forugu}}. Maksim 21:08, 24. Dec 2007 (UTC)

Kategorioj de germaniaj distriktoj

Ĉi tiuj kategorioj de germaniaj distriktoj estis anstataŭigitaj per la aliaj kaj (devas esti) malplenaj.

Plu, vorto "Kreis" havas signifon "Distrikto" kaj ne necesas skribi la samon dufoje en la nomo.

Kategorio:Distrikto Alb-Donau-Kreis Kategorio:Distrikto Altmarkkreis Salzwedel Kategorio:Distrikto Bodenseekreis Kategorio:Distrikto Donnersbergkreis Kategorio:Distrikto Ennepe-Ruhr-Kreis Kategorio:Distrikto Enzkreis Kategorio:Distrikto Hochsauerlandkreis Kategorio:Distrikto Hochtaunuskreis Kategorio:Distrikto Hohenlohekreis Kategorio:Distrikto Kyffhäuserkreis Kategorio:Distrikto Lahn-Dill-Kreis Kategorio:Distrikto Lindau (Bodensee) Kategorio:Distrikto Main-Kinzig-Kreis Kategorio:Distrikto Main-Tauber-Kreis Kategorio:Distrikto Main-Taunus-Kreis Kategorio:Distrikto Mittlerer Erzgebirgs Kategorio:Distrikto Muldentalkreis Kategorio:Distrikto Neckar-Odenwald-Kreis Kategorio:Distrikto Niederschlesischer Oberlausitzkreis Kategorio:Distrikto Nordfriesland Kategorio:Distrikto Ortenaukreis Kategorio:Distrikto Ostalbkreis Kategorio:Distrikto Ostholstein Kategorio:Distrikto Rhein-Erft-Kreis Kategorio:Distrikto Rhein-Hunsrück-Kreis Kategorio:Distrikto Rhein-Kreis Neuss Kategorio:Distrikto Rhein-Lahn-Kreis Kategorio:Distrikto Rhein-Neckar-Kreis Kategorio:Distrikto Rhein-Pfalz-Kreis Kategorio:Distrikto Rhein-Sieg-Kreis Kategorio:Distrikto Rheingau-Taunus-Kreis Kategorio:Distrikto Schwarzwald-Baar-Kreis Kategorio:Distrikto Vogtlandkreis Kategorio:Distrikto Westerwaldkreis Kategorio:Distrikto Zollernalbkreis

Forigitaj, escepte de la Kategorio:Distrikto Nordfriesland, kiu entenas 80 artikolojn ! Ĉu eblas movi ilin perrobote ? Thomas Guibal 12:37, 24. Dec 2007 (UTC)
La artikoloj estas movitaj. Maksim 21:09, 24. Dec 2007 (UTC)
Dankon Maksim. Thomas Guibal 21:15, 24. Dec 2007 (UTC)

Klasifikado

Malĝusta titolo. Plie ni jam havas la artikolon Noto. Thomas Guibal 18:01, 23. Dec 2007 (UTC)

Rezervujo

Unulinia artikolo; la intervikia ligilo fuŝas (ligas al franca alidirektilo, ne al hidraŭlika termino); la termino "rezervujo" estas diskutebla, ĉar fakuloj povus elekti "rezervejo'n". Ni forigu tiun artikolon, dum ne aperas pli trafa enhavo por tia termino de Hidraŭliko. -- Fernando Maia Jr. 05:35, 23. Dec 2007 (UTC)

Mi movis ĝin al Ĝermolisto de hidraŭliko. Por aliaj similaj artikoloj, vidu Kategorio:Ĝermoj pri hidraŭliko. -- Yekrats 13:01, 24. Dec 2007 (UTC)

Listo de famaj fikciuloj

Kiom "fama" estu ficiulo aperi en ĉi listo? Ni ankaŭ havas la pli neŭtralan Liston de fikciuloj. -- Yekrats 17:19, 20. Dec 2007 (UTC)

Konsentite. Ja sufiĉas unu listo. Thomas Guibal 21:33, 21. Dec 2007 (UTC)

Programo de Unuigxintaj Nacioj por mediprotektado

Fuŝa titolo, kaj nuntempe la plej mallonga artikolo de nia enciklopedio (63 bitokoj!). Thomas Guibal 19:23, 18. Dec 2007 (UTC)

Mi plilongigis la artikolon, sed ne sukcesis ŝanĝi la nomon al Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉu vi povus fari tion, Thomas? --Bea 09:10, 19. Dec 2007 (UTC)
Dankon Bea ! Artikolo movita. Thomas Guibal 09:24, 19. Dec 2007 (UTC)

FRU

Robota aldonaĵo, ne pri la literoj FRU, sed la vorto "frua". -- Yekrats 00:23, 18. Dec 2007 (UTC)

Israela Laburista Partio

Fuŝa nomo. Moldur 22:52, 17. Dec 2007 (UTC)

Glisparaŝutismo, ktp.

Fuŝa neenciklopedia ĝermeto. -- Yekrats 18:40, 17. Dec 2007 (UTC)

Al la peto de Yekrats mi aldonas Mongola Literaturo kaj Asocio de Mongolaj Verkistoj, ĉiuj fare de la sama IP-adreso. Thomas Guibal 19:56, 17. Dec 2007 (UTC)

Forigendaj estas la jenaj :

Ekspansida Universo

Malklara artikolo. Thomas Guibal 16:09, 17. Dec 2007 (UTC)

Derbio

Nefinita artikoleto. Thomas Guibal 14:10, 17. Dec 2007 (UTC)

Ve, la artikolo finiĝas per "...". Nepre forigu. -- Fernando Maia Jr. 14:21, 17. Dec 2007 (UTC)

Bubaque

Tro malgranda kaj neenciklopedia. -- Yekrats 15:31, 10. Dec 2007 (UTC)

Ni konservu. La artikolo jam ekzistas en la angla. Thomas Guibal 13:52, 17. Dec 2007 (UTC)
Bone. Ĝi estis ampleksigita post mi kandidatiĝis ĝin ĉi tie. -- Yekrats 22:56, 17. Dec 2007 (UTC)

Vikipedia diskuto:Diskutejo/Franca al francia

Ĉu ido? Mi ne konas la lingvon. -- Yekrats 22:52, 10. Dec 2007 (UTC)

Tiu anonimulo uzas strangan kodon por Esperanto. Ekz-e "li" igas ĝ gj, ĉ cz kaj tiel plu. Krom tio, li volas lanĉi modon pri certajn vortojn (vaka=malplena; maika=patrino!!!). Foriginda kaj forigenda teksto, senresponda diskuto, kiu nenion aldonas al Vikipedio. -- Fernando Maia Jr. 23:40, 10. Dec 2007 (UTC)

Listo de germanlingvaj muzikgrupoj kaj Muzikgrupoj (germanlingvaj)

La listo plejmulte enhavas ruĝajn ligilojn. Kaj la bluaj ligiloj estas misligiloj, kiu gvidas al nerilataj artikoloj (vidu: BAP, STS, Cochise k.a.). La listo ne havas nur muzikgrupojn, sed ankaŭ kantistojn, kiuj rigore ne estas muzikgrupoj! Krom tio, ni jam havas la jenajn: Kategorio:Germanaj muzikaj grupoj kaj Kategorio:Germanaj muzikistoj/Kategorio:Germanaj kantistoj, kiuj tre bone anstataŭas tiun liston. --- Fernando Maia Jr. 14:10, 28. Nov 2007 (UTC)

La avantaĝo de listo al kategorio ĝuste estas, ke oni povas mencii aferojn, por kiuj ni ankoraŭ ne havas artikolojn; tio povas instigi aliajn al verkado; aldone ĝi donas bonan superrigardon al la klaso de listitaj aferoj eĉ kiam ankoraŭ ne ekzistas ĉiuj el la koncernaj artikoloj. Marcos 12:01, 2. Dec 2007 (UTC)
Ankaŭ mi opinias ke la listo utilas, kvankam ĝi certe bezonas poluradon. Thomas Guibal 12:15, 2. Dec 2007 (UTC)
Saluton, karegaj! Mi konsentas pri la avantaĝo de listo rilate al kategorio, kaj ankaŭ konsentas pri la utilo de tiaj kaj aliaj listoj. Pri tio mi klare konscias. Tamen tiu listo apenaŭ ne estas ĝermeto, nur ĉar ĝi havas multe da ruĝaj ligiloj. Kaj la bluaj ligiloj plejmulte misfunkcias (vidu BAP; Wolf Biermann, kiu ne estas "muzikgrupo"!; City; Cochise; Karel Gott, kiu estas ĉeĥo, ne germano; Nina Hagen, kiu ankaŭ ne estas muzikgrupo!; same por Theo Jörgensmann; kaj por Hildegard Knef; STS; UKW kaj Bodo Wartke, homo, ne grupo). Nur la jenaj funkcias: Die Toten Hosen, Rammstein, Freundeskreis, Die Ärzte, Die Prinzen kaj Wir sind Helden. Do el la bluaj ligiloj 6 estas bonaj kontraŭ 11 misfunkciaj. Kaj el la ruĝaj, kiuj estas 127!, multegaj temas pri homo, ne pri muzikgrupo. Tiu listo ne bezonas poluradon, ĝi bezonas kompletan rekonstruon. Pro tio mi sugestis forigi ĝin, ĉar mi opinias, ke tiaj kialoj similas al tiuj, kial ni trovas artikolon forigenda. Sed tio estas simpla sugesto. :-) Mi ne klopodas forigi artikolojn, mi nur montras tiujn, kiujn endas forigi. Samideane, Fernando Maia Jr. 20:36, 3. Dec 2007 (UTC).
La diskuto estis arkivigita, sed nek la teksto forigita, ne la forig-propono forigita, nek iu administra decido prenita. Do por la bona ordo, mi tion ankoraŭ faras, nome evidentas, ke estas pli da argumentoj por konservi la artikolon, precipe ĉar temas pri listo (la argumento, ke ja estas kategorio ne taŭgas, ĉar tiam oni devus unue forigi ĉiujn listojn, kaj due ne chio, kio aperas en listo povas aperi en kategorio. La ruĝaj ligiloj cetere ne estas argumento - tio simple montras, ke ankoraŭ multe da laboro restas farenda. Por la kantistoj, kiuj ne estas muzikgrupoj necesas malfermi novan liston. La listo restu nepre. Ĉar pasis sufiĉe da tempo kaj la diskuto estis jam arikivigita mi forigas la forigpeton. DidiWeidmann 23:27, 24. Mar 2008 (UTC)

Pedra Leticia

Mi ne scias, ĉu en Eo-Vikipedio okazas, kiel en Pt-Vikipedio, tamen en tiu oni forigas sengravecajn artikolojn. Ĉi tiu artikolo temas pri muzikgrupo el Brazilo sen enciklopedia graveco. Ĝi jam estis forigita el la portugallingva vikipedio, kaj mi jam forviŝis la intervikian ligilon, kiu ne plu funkcias. Krom tio, la artikolo estas verkita en malbona Esperanto, kiun mi mem ne korektos. --- Fernando Maia Jr. 21:18, 28. Nov 2007 (UTC)

Ekzistas en neniu alia vikipedio. Forigita. Thomas Guibal 16:07, 8. Dec 2007 (UTC)

Rudolf Pavlovič Mareček

Unu-linia ĝermeto pri ĉeĥa idisto

(Kiu proponis forigon? Ni ne forgesu subteni!) Nu, hehehe, ĉu idisto? Nepre forigu! :-P -- Fernando Maia Jr. 16:16, 7. Dec 2007 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 16:04, 8. Dec 2007 (UTC)

Caŝamarko

Tiu estas fuŝa esperantigo de Cajamarca. Per la historio de Cajamarca (kaj ankaŭ de Caŝamarko kaj Kaŝamarko), ni vidas, ke Tonyo estis la unua al esperantigi la nomon de tiu perua urbo. Li, kiel hispanlingvano, esperantigis ĝin kiel kaĥamarkon. Nu, poste anonimulo "korektis" al kaŝamarko. Pro la indiana influo, eblas, ke ĝi tiel estas. Mi nuntempe atendas respondon de amiko peruano por certigi min pri tio. Ĉiel, dum ni konservas Kaŝamarko (nur Vikipedio registras tiun formon), ni devas forigi Caŝamarko, ĉar ĝi estas duone hispana, duone esperanta, do aberacio. -- Fernando Maia Jr. 12:49, 8. Dec 2007 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Ne hezitu raporti la opinion de via perua konatulo pri tiu malklara afero. Thomas Guibal 15:59, 8. Dec 2007 (UTC)
Saluton, Thom! La esperantigo Kaŝamarko ja ne estas tute malbona, tamen la transskribo estus Kaĥamarko, kiel antaŭe skribis Tonyo. Mi eksplikos: mia amiko peruano, ankaŭ geologo kaj jam laborinta en ĉirkaŭo de Cajarmarca, diris al ni, ke la nomo fakte devenas de inkaa vorto "kasha" (dorno) + "marca" (vilaĝo). Tamen pasinte la tempo la hispanoj igis kashan caja. Do la maniero prononci estas kaĥamarko, kvankam etimologie estus kaŝa. La esperantigo povas esti kaj kaŝa kaj kaĥa, se oni celas la etimologion aŭ la nuntempan formon. Kutime en esperanto oni esperantigas per la nuntempa formo, do kaĥarmarko estus pli regula, tamen evidente kaŝamarko estas nenia krimo. Tion ni lasos al niaj samidenoj el Peruo. Dum tio ni tenas Cajamarca kiel ĉefan titolon, Kaŝamarkon kiel ian nedanĝeran alidirektilon kaj Kaĥamarkon aŭ kiel simpla prononco-gvido apud la enkonduko aŭ ankaŭ kiel alian nedanĝeran alidirektilon por Cajamarca. Vin salutas Fernando Maia Jr. 12:14, 10. Dec 2007 (UTC).

Sigmundo Báhori

Temas pri erara alinomado. La korekta familinomo estas Báthori, kun t. Mi jam movis ĝin al Sigmundo Báthori. Tiu erara titolo funkcios nek kiel alidirektilo. Nepre for! --- Fernando Maia Jr. 23:19, 29. Nov 2007 (UTC)

Massospondylus

Senfraza kaj latinlingve titolita. -- Yekrats 15:19, 29. Nov 2007 (UTC)

Ŝablono:Katorganizo kaj Ŝablono:Kategoriorganizo

Karaj, bonvolu forigi tiujn ŝablonojn. Mi alinomis ĝin al Ŝablono:KategoriOrganizo. Mi tiel alinomis, ĉar ĝi estas pli unuforma rilate al la jam ekzistantaj ŝablonoj por kategorioj. Mi pardonpetas fuŝuli. Tiu estas mia unua sperto kun ŝablonoj, kaj mi iom konfuziĝis pri la elekto de la plejbona nomo. Sed nun mi lernis! :-) --- Fernando Maia Jr. 15:19, 29. Nov 2007 (UTC)

Forigitaj. Tia sperto estas la plej bona! :-) Nenia problemo. -- Yekrats 15:22, 29. Nov 2007 (UTC)
Mi revivis unu el la forigitaj, ĉar mi malkovris, ke alidirektilo ankaŭ funkcias por ŝablonoj. Dankon por la kompreno! --- Fernando Maia Jr. 16:42, 29. Nov 2007 (UTC)

Cifereca akordigilo

Mi kreis la ĝermon 'diĝita akordigilo' sed la nomo estis ŝanĝita. Mi komprenis, ke temas pri lingva politiko, kiu basiĝas ne sur la principoj de Esperanto sed sur kontraŭangla ideologio. Mi proponas nunan forigon de ĉi artikolo kaj esploron/diskuton pri la problemo en pli publika medio. Piechjo 09:34, 24. Nov 2007 (UTC)

Mi kontraŭas la forigon. "Cifereca" estas la ĝusta vorto, ne "diĝita". (Ekzemple: cifereca fotilo.) Laŭ ambaŭ Reta Vortaro kaj Komputada Leksikono, "diĝita" estas evitinda neologismo, kaj "cifereca" estas la ĝusta vorto. Tiel ne estas kontraŭanglalingvismo. Tiel estas ĝusta-vortismo! Amike salutas Yekrats 11:55, 24. Nov 2007 (UTC).

Tiel ne. Jes, sed kiel ne? Piechjo 13:47, 24. Nov 2007 (UTC)

Mi konsentas kun Yekrats. Marcos 15:50, 25. Nov 2007 (UTC)

Krioj de birdoj

Forigu kaj kunigu kun birdkantoj. -- Yekrats 02:02, 22. Nov 2007 (UTC)

Farita. Mi lasis alidirektilon. Thomas Guibal 12:32, 29. Nov 2007 (UTC)


Vilaĝoj de Ĉeĥio

Mi trovis eble 100 aŭ pli ĝermetoj laŭ la banala formo, "XXX estas vilaĝo en Ĉeĥio."

-- Yekrats 17:24, 24. Okt 2007 (UTC)

Mi apogas forigon, se neniu aldonas alilingvajn ligilojn kaj loĝantaro-nombron, ene de unu-du semajnoj. Narvalo 10:01, 28. Okt 2007 (UTC)

Estas entute ĉirkaŭ 500 tiaj paĝoj, kiuj grandparte eĉ ne meritas la titolon "ĝermo". Ni povas facilanime rezigni pri tiuj, kiuj konsistas nur el unu frazo, koordinatoj kaj ŝablono. Se kelkaj el tiuj ĝermoj, ekzemple Holasovice, enhavas veran tekston, indas konservi ilin. Mi konsentas pri tio, forigi la reston. --Kunar 14:19, 3. Nov 2007 (UTC)

Tempo pasis, kontraŭo ne alvenis, la artikoloj ne estis korektitaj, eblas komenci la amasforigon. Narvalo 09:46, 13. Nov 2007 (UTC)

Bedaŭrindas ke la ligiloj al aliaj lingvoj estas malĝustaj (ili ligas al la ŝablono, ne al la artikolo), tial ne facilas ampleksigi la artikolojn... --Bea 10:20, 13. Nov 2007 (UTC)
Pri la kaŭzo por tiu fuŝo eblas legi ĉe Intervikiaj ligiloj - ĉu ĥaosaj?. Intertempe aliaj korektis tion. --Kunar 23:07, 23. Nov 2007 (UTC)

Serial ATA Working Group

Forigu kaj kunigu kun Serial ATA. -- Yekrats 00:32, 24. Okt 2007 (UTC)

Farita. Mi lasis alidirektilon. Thomas Guibal 12:37, 29. Nov 2007 (UTC)

Kategorio:Komunumoj de Sorio

La paĝegoj en tiu kategorio estas kontrolindaj, sed plimulto da ili estas forigendaj. Petro@diskkont 17:18, 22. Okt 2007 (UTC)

Ĉu ili estas saveblaj? Mi ampleksigis du aŭ tri de la ĝermetoj. Mi ampleksigos la ceterajn. -- Yekrats 10:10, 23. Okt 2007 (UTC)
La kategorion kaj ĉiujn artikolojn kreis Vikipediisto:Chabi. Lia lingva nivelo estas sub tiu de komencanto, li eĉ ne komprenas redemandojn kaj necesas kontakti lin en la hispana aŭ la angla. Vidu Aragona lingvo artikoloj, redaktado de esperantistoj kun lingva nivelo 1 kaj Diskuto:Aragvesina_dialekto. Intertempe Fernando_Maia_Jr. iĝis lia mentoro kaj iom poluras lian ĝermolavangon. Mi proponas movi ĉiujn tiujn ĝermojn al la uzantospaco de Chabi. Tie ambaŭ povos trankvile fini unu artikolon post la alia kaj poste movi ĝin al la artikolospaco. Tiel la Vikipedio ne suferas pro abisma lingva kvalito kaj samtempe bonkoraj mentoroj povas daŭrigi sian laboron trankvile. --Kunar 14:29, 3. Nov 2007 (UTC)

GPL en Esperanto

Ĉi tiu artikolo ne estas enciklopedia, tamen nur la rekta teksto de la GPL en Esperanto. Ĝi eble indas por Vikilibroj, sed ne enciklopedio. Eble ni povas verki enciklopedia artikolo pri la teksto, kaj inkluzivi parton de la teksto. -- Yekrats 12:16, 4. Okt 2007 (UTC)

Aldonis la priskribon. Maksim 17:48, 6. Okt 2007 (UTC)
La aldonita priskribo temas pri GPL ĝenerale, pri kiu ni jam havas la artikolon GPL. Laŭ mi ne necesas aparta Vikipedia artikolo por "GPL en Esperanto". La traduko transiru al Vikifontoj, kaj en la paĝo GPL ni havu ligilon al tiu traduko. Marcos 12:00, 7. Okt 2007 (UTC)

Guatemalo

Malĝusta skribmaniero de Gvatemalo, forigenda redirektilo. Bea 15:43, 6. Nov 2007 (UTC)

Mi opinias ke ĉi tiaj redaktiloj (por oftaj misliterumaĵoj) estas utilaj. -- Yekrats 16:27, 6. Nov 2007 (UTC)
Laŭ mi ni ne havu simplan plusendilon ĉe misliterumoj, sed informu la uzanton pri tio, ke estas misliterumo. Por tio ni povus havi iun ŝablonon similan al la german-Vikipedia ŝablono w:de:Vorlage:Falschschreibung. Marcos 22:33, 6. Nov 2007 (UTC)

Neuzataj bildoj (flagoj ka.)

Ekzistas paĝo Neuzataj bildoj, kie estas listigitaj i. a. multaj GIF-bildoj de ŝtataj flagoj, ne plu uzataj, ĉar pli kvalitaj bildoj aperis en la Commons. Kiel mi komprenas, ju malpli da propraj bildoj Vikipedio havas, des pli bone: ĉar en Commons ili estas reuzeblaj de ĉiuj lingvaj versioj kaj ĉar tie estas pli strikta kontrolo pri kopirajto.

Minimume, do, pri neuzataj GIF-flagoj la afero tute klaras: ilin eblas forigi sen ajna hezito. Slavik IVANOV 00:42, 18. Sep 2007 (UTC)

Pro cimo en Vikipedio (?) iom da la unuaj bildoj ne estas forigebla al mi. Mi forigis iom da la bildoj permane, sed roboto eblas forigi ĉi tiojn? -- Yekrats 00:44, 18. Sep 2007 (UTC)

Wikipedia-L

Artikolo pri antikva dissendolisto kiu nun ne ekzistas. -- Yekrats 11:49, 16. Sep 2007 (UTC)

La dissendolisto daŭre ekzistas: http://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikipedia-l . Tamen la artikolo certe estas aktualigenda. Marcos 00:15, 20. Sep 2007 (UTC)
Eble ni faru kiel en la anglalingva Vikipedio, kie la dissendolisto estas menciata nur en la Vikipedio-nomspaco, kaj estas unu paĝo por ĉiuj dissendolistoj pri la Vikipedio. Marcos 00:17, 20. Sep 2007 (UTC)
Nun Yekrats jam movis ĝin al la Vikipedia nomspaco. Tiel estas en ordo, sed pli bone ankoraŭ estus ankaŭ mencii aliajn dissendolistojn, kaj havi nur unu paĝon por ĉiuj el ili. Marcos 15:48, 17. Nov 2007 (UTC)

Dierezo kaj Dialefo

Vortarecaj difinoj de tre malmultaj vortoj. -- Yekrats 00:33, 24. Sep 2007 (UTC)

Mi ne konsentas, eĉ se la vortoj estas maloftaj, ni konservu la artikoletojn. Mi konas nenion pri la afero, sed eble iu povos plilongigi ilin. Forigu ne ŝajnas la bona solvo al mi. --Bea 12:37, 24. Sep 2007 (UTC)
Ili devas esti pli longa kaj pli enciklopedieca. Tiaj mallongaj difinoj estas kovenaj nur por Vikivortaro. -- Yekrats 12:49, 24. Sep 2007 (UTC)
Mi nun longigis Dierezo. Dialefo ankoraŭ estas longigenda, sed laŭ mi ne forigenda. Marcos 14:29, 29. Okt 2007 (UTC)

Almenaŭ nun la artikolo pri dierezo ŝajnas taŭga por enciklopedio. (Mi ne kontrolis la alian.)

Repríz

Mallonga kaj nepruvita. -- Yekrats 13:07, 2. Dec 2007 (UTC)

Kolombia Kongreso de Esperanto/

Reklama artikolo pri 2006 semajnfina evento. -- Yekrats 12:57, 2. Dec 2007 (UTC)

Franz Fortuny Loret de Mola

Videble membiografia kaj komplezema artikolo fare de iu meksika esperantisto. Neneŭtrala kaj neenciklopedia. Thomas Guibal 07:32, 2. Dec 2007 (UTC)

Kategorio:Hispana Enlanda Mililto

Amikoj, oni misskribis "mililton" por tiu kategorio. Mi jam bluigis novan kategorion Kategorio:Hispana Enlanda Milito. Bonvolu forigi tiun, kiu misgvidas. -- Fernando Maia Jr. 11:56, 10. Dec 2007 (UTC)

Steyrermühl Verlag Wien

Tro mallonga ĝermeto el EdE. -- Yekrats 19:46, 9. Dec 2007 (UTC)

Christian Apologetics Kaj Research ministerio

Sencela transdirektilo en stranga lingvaĵo. Iam estis pli da teksto de Vikipediisto:Sir James Paul, sed en same stranga lingvaĵo. Vikipediisto:ArnoLagrange ŝanĝis al transdirektilo, sed la celo ne ekzistas, kaj neniu kreis ĝin. Vikipediisto:Sir James Paul de tiam ne kontribuis. – Umberto 01:07, 9. Dec 2007 (UTC)

Diskuto:Martinet

Saluton, karaj! Mi pardonpetas denove malpaciencigi vin, tamen jen alia peto forigi: nu, certe maltaŭgas, ke Diskuto:Martinet alidirektu al Helpa diskuto:Kiel krei pagxon aŭ ties korekta formo Helpa diskuto:Kiel krei paĝon. -- Fernando Maia Jr. 13:20, 8. Dec 2007 (UTC)

Nu, mi kontrolis, ke tio okazis pro fuŝa (kvankam bonintenca) robotado. Mi jam alidirektis Diskuton:Martinet al Diskuto:Martinet (Vendée). -- Fernando Maia Jr. 13:27, 8. Dec 2007 (UTC)
Dankon. Ĉar ambaŭ diskutpaĝoj estas malplenaj, mi forigis ilin. Thomas Guibal 16:03, 8. Dec 2007 (UTC)

Cxinio

La alidirektilo fuŝas, ĉar havas 5 x en la x-sistemo! Vere, sed tio ne estas la kialo peti forigi. :-) Nu, ni ne bezonas alidirektilon kiel Cxinion, ĉar nia vikipediio bone igas cxinion ĉinio dum serĉado. -- Fernando Maia Jr. 04:55, 8. Dec 2007 (UTC)

Mi korektis la alidirektilon al "Ĉinio". Thomas Guibal 07:08, 8. Dec 2007 (UTC)
Mi ne korektis nur por montri tiun malkutiman ripetadon de X. :-) Nu, ĉiel mi ankoraŭ opinias, ke ni ne bezonas teni Cxinion, ĉar nia serĉilo jam komprenas, ke cx iĝu ĉ. Ĉu ne? :-) -- Fernando Maia Jr. 11:51, 8. Dec 2007 (UTC)
Ŝajnas, ke ne ĉiam estas la kazo : vidu ekz Cxilio, kiu ne aŭtomate alidirektas al Ĉilio. Mi verdire ne scias, kiel funkcias tiu afero... Thomas Guibal 15:56, 8. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono:Infokesto Planedo, Ŝablono:Infokesto aŭtovojo, Ŝablono:Infokesto ekspresstrato, Ŝablono:Infokesto ekspresstrato verda

Jen aldono al mia antaŭa propono. Mi do ŝanĝis, se necesis, la koncernatajn artikolojn, tiel ke la alidirektiloj superfluiĝis. Kore --Tlustulimu 19:45, 10. Jan 2008 (UTC)

Dankon pro la rapida forigo. Kore --Tlustulimu 09:57, 11. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Info Muzikgrupo, Ŝablono:Info Pereinta ŝtato, Ŝablono:Info Vulkano, Ŝablono:Info muzikgrupo, Ŝablono:Info programo, Ŝablono:Infobox Country, Ŝablono:Infobox European Political Party, Ŝablono:Infobox lando, Ŝablono:Infobox protected area, Ŝablono:Infoingo ŝtato, Ŝablono:Infokasto Valuto, Ŝablono:Infokesto Retpaĝo, Ŝablono:Infokesto malsano, Ŝablono:Infokesto pereinta ŝtato, Ŝablono:Informilo Vojevodio

Kiel jam anoncinta en nia diskutejo mi ŝovis la supre menciitajn ŝablonojn al alia nomo laŭ la proponita skemo "Informkesto". Tial la malnovaj, nun alidirektilaj nomoj estas post redaktado de la koncernaj artikoloj superfluaj. Kelkaj el ili jam enhavas proponon pri forigo sen esti menciitaj ĉi tie. Nun la administrantoj havas okazon iom kunhelpi ordigi parton de nia ŝablonaro. Kore --Tlustulimu 19:26, 10. Jan 2008 (UTC)

Dankon pro la rapida forigo. Kore --Tlustulimu 09:57, 11. Jan 2008 (UTC)

Volantaj muŝoj

Vere ili ne volas! Ili flirtas, sekve flirtantaj muŝoj!Roberto 13:13, 10. Jan 2008 (UTC)

Trafan rimarkon. :=) Thomas Guibal 14:52, 10. Jan 2008 (UTC)

Bernburg

Iama subdistrikto de Germanio kiu ne plu ekzistas. (Tamen, eble ĝi povas esti reformita al la urbo de la sama nomo, kiun vi interviki-ligas. -- Yekrats 13:45, 2. Dec 2007 (UTC)

Aliaj vikipedioj havas artikolojn pri ekzistintaj administraj unuoj. Ankaŭ ni havas: Otomana Imperio, Romio kaj multaj aliaj ne plu ekzistas, kaj tamen ni konservis la artikolojn (jes, estas ekstremaj ekzemploj). Por mi la malfondo de io ne estas kialo forigi ĝian artikolon, ĝi nur menciu la malfondon. – Umberto 19:17, 22. Mar 2008 (UTC)
Nun la artikolo pritraktas la samnoman urbon, kaj do certe ne estas foriginda. Marcos 11:09, 13. Apr 2008 (UTC)

Ĉeĥaj vilaĝoj

Mi trovis pli da tro banalaj malgrandaj artikoloj pri ĉeĥaj vilaĝoj. "X estas vilaĝo en Ĉeĥio." (Ĉiuj en distrikto Bruntál). Bonvolu ampleksigi aŭ forigi.

-- Yekrats 12:46, 1. Dec 2007 (UTC) [ne forigu ĉi tiun lastan listeron! ;-)]

Ĉu vere tiuj artikoloj estas forigendaj ? Ĉiuj estas bone enkategoriitaj, havas geografiajn koordinatojn, distriktan ŝablonon kaj intervikiajn ligilojn. Nu, ili kompreneble entenas nur unu frazon, sed ili miaopinie ne ĝenas. Thomas Guibal 09:56, 3. Dec 2007 (UTC)
Ankaŭ mi ne forigus ilin. Marcos 11:09, 13. Apr 2008 (UTC)

Teknosfero

Lingve tute fuŝa, tre mallonga artikolo. -- Robert Weemeyer 09:48, 4. Mar 2007 (UTC)

La enhavo estas interesa, eble iu povus plibonigi ĝin, la fuŝaĵoj estas facile korekteblaj.Roberto 13:44, 5. Mar 2007 (UTC)
La lingvaĵo jam estas plibonigita. Sed temas pri ĝermeto entenanta difinon. Se ne estas pli da dirindaĵo pri la afero, ĝi transiru al Vikivortaro. Bill O'Ryan 16:45, 11. Jun 2007 (UTC)
Se ni transmetos la artikolon al VikiVortaro ni "frizos" ĝin al la difino de la vorto, sed ne priskribo de teknosfero. La respektivaj paĝoj de hispana kaj portugala vikipedioj ja havas sufiĉe ellaboritajn artikolojn (ne ĝermojn) kaj eble ankaŭ E-versio iam plisukiĝos. Alaŭdo ۩ 14:19, 4. Jul 2007 (UTC)

En la hispana Viki estas pli longa teksto, ĉ. 2 paĝoj. Ŝajnas interesa. Espereble troviĝos samideano pli kapabla pri hispana lingvo ol mi, por traduki ĝin. L.m.o. ne urĝas. Ne forigu.--Hans 13:54, 9. Mar 2008 (UTC)